ESPERANTA LIGILO

n-ro 10 decembro 2009

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
Redaktoraj vortoj
Somera Esperanto-studado
Forpaso
Ni estis multaj (fino)
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Misio de bonvolo
Kongresa rememoro
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Redaktoraj vortoj

Karaj Legantoj,

La malgranda redakta stabo de Esperanta Ligilo esperas, ke la decembra
numero cxi-jare efektive atingas vin ankoraux en 2009, kaj tiel niaj
elkoraj bondeziroj por la jarfinaj festoj ne tro malaktualigxas. Ni do
deziras gajan festadon kaj agrablan transiron en la jaron 2010.

Iuj el vi eble trovos stranga la elekton de la cxefartikolo por cxi tiu
numero. Gxi ja ne rekte ligigxas al nia societo. Gxi tamen bone demonstras
la strebadon de nia nova estraro. Necesas "nur", ke vi transprenu la
ideon, kaj vialingvigu tiun alvokon, kaj lauxeble ankoraux aldonu kelkajn
allogajn vortojn por trafi la gejunulojn en via lando.

Aliparte, kiel cxiam, agrablan legadon deziras
via redaktoro.
)))))

(((((
Somera Esperanto-studado

Alvoko al Slovakio

Post kiam la estraro de LIBE komisiis min prizorgi la junularan agadon,
mi kontaktis la estraron de ILEI por provi kune agi cele al disvastigo
de Esperanto inter la nevidantaj gejunuloj. Ili tuj reagis je mia alvoko
kaj la unua propono estis aligxi al SES. Sinjoroj Radojica Petrovicx kaj
Peter Balajx estis kunlaboremaj. Oni volonte atendas nevidantajn
gepartoprenontojn en la Somera edukado en Slovakio, komence de Julio 2010.
Oni diras, ke praktike ekzistas nek limoj pri la kvanto, nek pri la agxo.

tre alloga por integrigxo kaj disvastigo de Esperanto inter niaj
gejunuloj kaj cxiuj kiuj volas esti kaj estas junaj en la koro kaj la
animo.

Somera Esperanto-Studado (SES-2010) okazos inter la 2-a kaj la 10-a de
julio 2010.

Jam la tria fizika lernu!-renkontigxo okazos en la okcidentslovaka banurbo
Piestany, situanta 80 km de la cxefurbo Bratislava.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

Antauxtagmeze - instruado de Esperanto;
Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere - Nacia kaj Internacia vesperoj, filmo-spektado, koncertoj, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4 grupoj,
laux la lingvo-nivelo.

Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos cxeesti prezenton pri
lernu.net, pri la traduk-sistemo de la pagxaro k.s. Vi estos bonvena iam
ajn demandi aux proponi ion ajn, rilate al la pagxaro.

Novajxoj por 2010:

1) "Flugiloj de malfacila vento" - okazos seminario por instruemuloj!
Cxiujn instruemajn E-istojn, kun relative bona E-nivelo (B1-C1) ni invitas
cxeesti la porinstruistan seminarion, sub la gvido de ILEI-spertuloj. La
"Flugiloj"-seminarioj okazas jam ekde la jaro 2003, enkadre de E-arangxoj.
Pli da detaloj legu en la parto "Instruado"

2) Ekzamenoj de KER: B1, B2, C1

Eluzu raran eblon ekzamenigxi pri via Esperanto-scio, laux la nova komuna
euxropa referenc-kadro pri lingvoj. Detalojn pri la KER-ekzamenoj vidu cxe
"Instruado"

3) LIBE (?)

Loko

SES-2010 okazos en Piestany, Slovakio, en mezlernejo:
Hotela Akademio de Ludovít Winter.

Piestany estas bela kaj trankvila urbo, fama banloko, situanta nur 80 km
de Bratislava kaj 40 km de Trnava.

Distanco de la viena flughaveno (Schwechat) al Bratislavo estas cx. 45 km
kaj la distanco de la budapesxta flughaveno al Bratislavo estas cx. 160 km.

Partoprenantoj logxos en du- kaj tri-litaj cxambroj de la studenthejmo, kiu
estas rekte ligita kun la SES-ejo. Entute estas cxambroj por 200 personoj.
Ekzistas 2 kategorioj de cxambroj: pli kaj malpli luksaj. Pli luksaj estas
2-litaj cxambroj, cxiam kun propra dusxejo kaj necesejo. Malpli luksaj estas
2- kaj 3-litaj cxambroj, kun komuna dusxejo kaj necesejo por 4 cxambroj
(10 homoj). En la aligxilo elektu tipon de cxambro.

Krome estas ankaux eblo tendumi, se oni kunportos propran tendon.

La lernejo, kie okazos la programo, havas plurajn stud- kaj
preleg-cxambrojn, kongresejon kun podio, projekciilo. En la lernejo same
funkcios, kafejo kun eblo acxeti etajxojn por trinki kaj mangxi. Kontraux
pago estas je dispono ankaux sporta halo kaj nuntempa gimnastikejo.

La 5-etagxa studenthejmo havas propran komputilejon kun reto; aldone eblas
uzi cxiuetagxe sendratan reton por propraj porteblaj komputiloj. Plue
troveblas TV-cxambro, bilardo, tabloteniso. Proksime de la ejo trovigxas
gxisnokte malfermita mangxejo/trinkejo "sport klub".

Instruado:

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kun abundaj
internaciaj spertoj.

Dum la alventago okazos mallonga enir-testo, por povi bone dividi
lernantojn laux la lingvo-nivelo. Fine de la arangxo la partoprenantoj
ricevos atestilojn pri 26-hora kurso laux la niveloj de nova euxropa
referenckadro pri lingvo-instruado de A1 gxis C1.

Instruistoj:

A1-A2-niveloj: Stano Marcxek (SK)

B1-nivelo: Dalia Pileckiene (LT)

B2-nivelo: Petra Smideliusz (HU)

C1-nivelo: aperos baldaux

Flugiloj:

Jen, se vi estas instruema kaj jam relative bone parolas Esperanton, via
sxanco por praktika trejnseminario dum SES:

Priskribo: Lingva perfektigo kaj metodika trejnado de E-instruemuloj kaj
interkulturedukantoj laux la metodologio de Flugiloj de malfacila vento kaj
de Interkulturo.

Celoj:

- formado de kursgvidantoj

- formado de interkultur-edukantoj, surterenaj aplikantoj kaj helpantoj
de la projekto Interkulturo

Celgrupo: B1/B2/C1-nivelaj interesatoj pri E-instruado, pri interkultura
edukado kaj lernado per Esperanto, kaj pri interkultura aliro al
lingvo-instruado kaj -lernado.

Gvidantoj de flugiloj:

- Radojica Petroviæ (RS)

Programo

Krom instruado kaj ekskursoj okazos dum SES ankaux pluraj aliaj programeroj:

Kultura programo:

- Koncerto de Martin Wiese! (antauxe en la grupo "Persone")

- Koncerto de "Bardo sen barbo" (Georgo Hanzdlik)

- Unuaktora teatrajxo kun Georgo Hanzdlik

- Nacia vespero (kun popolmuziko kaj vingustumado)

- Internacia vespero (vi mem povas kontribui!)

- kaj multo pli...

Novula programo:

Por komencantoj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj,
diskutoj kaj prezentoj de la Esperanto-movado kaj -kulturo. Pri novuloj
zorgos dum la arangxo t.n. "angxeloj" - spertaj esperantistoj, pretaj
helpi kaj/aux konsili.

Prelegoj:
- Pri E@I
- pri lernu.net
- pri Slovakio
- pri EO-kulturo kaj movado
- aliaj aperos poste...

Kursetoj kaj metiejoj:
- kaprompiloj
- slovaka lingvo
- aliaj lingvoj (vi mem povas kontribui)
- lernado de E-kantoj

Sporta programo:
estos speciala sporta tago kun konkursoj kaj premioj
ekzistos eblo ludi bilardon, tablotenison, tenison, bedmintonon, nagxi,
uzi sportejon
okazos vizito de river-insulo, kun kadrorostado, nagxado, kantado

Speciala nokta programero: pasxado tra fajro (sur bragxo [lignokarbo])!
Neforgesebla travivajxo, preskaux magia evento kun sanigefiko. Gvidos
Stano Marcxek.

Kotizoj

Partoprenkotizoj:

Partoprenantoj gxis 18-jaroj - simbola partoprenkotizo 10 EUR

Emeritoj (homoj super 60 jaroj): rabato 10 EUR

Aligxdato

post 2009-05-01 
A-landano - 60,00 EUR
B-landano - 50,00 EUR
C-landano - 40,00 EUR

Surloka aligxo: krompago 10 EUR

Logxado:

Logxado/persono

1 tago - Pli luksa cxambro 11,00 EUR - Malpli luksa cxambro 8,00 EUR - Tendo 3,00 EUR 

Tuta arangxo - Pli luksa cxambro 88,00 EUR - Malpli luksa cxambro 64,00 EUR - Tendo 24,00 EUR

Mangxoj:

Eblas elekti de 3 specoj: vianda, vegetara, vegana, prezo por ili tamen
samas. (Sxangxoj pri mangx-mendoj estos akceptataj maksimume gxis la unua
tago de la arangxo. Pri specialaj bezonoj/deziroj bv. informi la
organizantojn anticipe)

Mangxo/persono

1 tago - Tuttaga mangxo 11,00 EUR - Nur matenmangxo 3,20 EUR 

Tuta arangxo - Tuttaga mangxo 88,00 EUR - Nur matenmangxo 25,60 EUR

Pliajn informojn vi povas trovi cxe la retejo por SES 2010 kiu jam plene
funkcias. Vizitu gxin cxe:
http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

Viaj proponoj pri aldonaj programeroj aux via partopreno en la programo
estas bonvenaj. Pri via aligxo, aux deziro aligxi, bonvolu skribi
al jena adreso:
Nedeljka Lojxajicx
Husninjskih rudara 37/1
11060 Beograd
Serbio
rete:
Nedeljka.lozajic@nb.rs aux
nedeljkaloz@sbb.rs

Nedeljka Lojxajicx
)))))

(((((
Nia rondo familia

Forpaso

La 14-an de novembro forpasis en Zuidhorn, malgranda urbeto en la norda
provinco Groningen, Nederlando, Corrie Wieringa, la edzino de la delonga
estrarano de Nosobe Jaap Wieringa, eble plej konata kiel redaktoro de
"La Kontakto". Sxia kontribuo estis gxuste vocxlegado de interesaj
nederlandlingvaj artikoloj, plej ofte el revuoj pri naturo kaj turismo,
kiujn la redaktoro esperantigis. Kaj dum sxi ne tro suferis pro la genuoj,
ili volonte vojagxis, laste en Turkio, kio ebligis al Jaap pliricxigi sian
kolekton de popola muziko. Sed sxi mem akiris diplomon gvidi koruson kaj
efektive kantigis infangrupojn, ankaux en Esperanto. Gxuste unu el sxiaj
kantolernintinoj venis prezenti la adiauxan paroladon en la funebra
solenajxo, la 19-an de novembro, kiun cxeestis multaj parencoj kaj
konatoj. Persone mi memoras sxian kolektadon de bildkartoj pri urboj kaj
pejzagxoj. Kaj sxi bone gastigis nin, kiam ni venis kunfesti la
"surprizan" (por li) regxinan honorigon de Jaap Wieringa. Ni danke
memoras sxin.

Rob Moerbeek
)))))

(((((
Literaturo

Ferenc Sánta (pron. Sxaanta):
Ni estis multaj
(fino)

Mia patro ankoraux staris tie, kie mi lasis lin. Dauxre li rigardis al la
cxielo kaj ensendis min sole.

La pli malgrandaj jam dormis, mia patrino ne estis en la cxambro. Mi
eksidis en la loko de la avo, kaj kiam mia patro envenis, mi demandis, ne
povante plu reteni la demandon, kiam mia avo revenos?

- Li tiam, kiam vi ne demandos! - li diris kaj estis tre kolera. Li
tirmovadis la okulojn kaj pasxadis tien-reen, kiel urso tenata per cxeno
de dresisto kun bastono. Jen kaj jen li levis iujn objektojn, sed tuj
remetis ilin, fine li residigxis sur la grenujon.

Li ekrigardis al la fajro. Kiam mia patrino enportis brancxon, li komencis
almetadi gxin en pecoj. Li nur metadis kaj metadis. Farigxis fajro tia
granda, kian mi ankoraux neniam vidis en tiu forno. Flamoj elmontrigxis
supre kaj cxe la pordo, elblovante sin kiel cxielaj diaj sagoj, fajreroj
saltadis, turnigxadis kiel en infera fajrego. Gxeme knaris, krakis la
tuto. Kaj li restis tie sidanta kaj dauxre aldonadis la fajronutrajxon
kun tiel timiga vizagxo, ke mi pensis, ne estus nun konsilinde fari ecx
plej mallauxtan brueton, alie li certe mortfrapus min.

Iu piedbruetis sur la grundo post la pordo. Mia patrino eliris por akcepti
kaj revenis kun Ignaco Cxurosx, avo de Klemento kaj kunbaptano de mia avo.

- Bonan vesperon.

- Dio donu - akceptis mia patro, sin ne alturnante, nur fermante la fornan
pordon. Mia patrino visxpurigis segxon, kaj ocxjo Ignaco eksidis apogante
sin bastone. Neniu alparolis lin, kvankam mi vidis, ke li ege volas paroli.
Li movigxis sidante, krakis per la gorgxo, okulumis per siaj maljunaj
okuletoj, kaj post longa, vana atendo je iu demando, li ekparolis.

- Kaj via patro kie estas?

Mia patro ne alrigardis.

- Vi ja povas vidi ke li ne enestas.

Ocxjo Ignaco prenis tabakon, sed kvazaux forgesinte kion li estis faronta,
ne bruligis. Li cxirkauxrigardis. La rigardo iris al ni, poste al la
vizagxo de mia patrino, fine al la segxeto, sur kiu li ekvidis restintajn
vestajxojn de mia avo. Li lasis la okulojn ripozi tie dum iom da tempo,
tiam per sia longa hoktenila bastono li komencis lude tusxetadi siajn
rimensxuojn, fine, ecx ne alrigardante iun, li demandis:

- Kaj cxu estas vere, ke li foriris?

Mia patro subite levis la kapon.

- Kien? - kaj li rigardis rekte en la okulojn de ocxjo Ignaco.

- Supren al Odoracxejo - respondis tiu.

Mi sentis pusxegon de la koro, kiel se iu gxin frapus.

Mia gorgxo igxis tiel seka, kiel se iu subite blovegus en gxin.

La litkovrilo ekvarmegis sur mi, kiel fajra fero.

Ve, Odoracxejo. Kiu tie faras ecx unu enspiron, tiu tuj sufokigxas.
Iu viva de tie ne eliras. Enfluginta birdo neniam plu elflugos pro tuja
morto. Ankaux mia avo mortos. Li nur gardu sin por eviti damagxon, ecx mia
patro diris postparolante lin. Ja li ne revenos. Li do iris gxuste tien,
kaj mia patro volis, kaj mia patrino lasis, se ja ne ili mem lin sendis.
Ve, mia kara Dio, mia avo! Kaj ili ecx ne postiras lin, ili ecx ne volas,
kaj ankaux mi ne povas. Antaux monato iu jam rakontis ja pri tio kaj
diris, ke tia estas la ordo. Mi nur ne sciis, ke oni preparas kaj faras
tiamaniere. Kaj gxuste al mia avo.

Ve, mia bona Dio, kie li estas nun? Certe li jam trapasis Uzonkon.
Certe ankaux Pinejon. Gxi estas lupa ejo, nur damagxo ne okazu, nur ke ecx
unu ne mortfrapu lin. Plorego kaptis min, kiel malkuragxulon, nur ke la
patro ne ekvidu, mi klopodis. Mia patro rigardis al onklo Ignaco.

- Kaj vi kiel scias tion?

- Diris mia filo Arono. Oni parolas, ke vi estis en la drinkejo por
brando. Oni vidis kun vi ankaux kokinon.

- Tio estas vera - respondis mia patro, kaj li denove aspektis kiel
antauxe. Li ankaux remalfermis la fornan pordon por vidi la fajron.

- Cxu li foriris antaux longe?

Mia patro parolis neniom plu. Li preteratentis Ignacon Cxurosx.
Ekparolis mia patrino, tamen apenaux venis vocxo el sxia gorgxo.

- Povas esti kvarona horo.

Ocxjo Ignaco kapsignalis, starigxis kaj ekforiris. Cxe la malfermita
dompordo li returnis sin, rigardis al ni, kaj demandis al mia patrino.

- Cxu ilin li kisis?

- Ecx ne unu - diris mia patrino kaj per sia antauxtuko sxi komencis
forvisxi la larmojn.

Reveninte mia patrino eksidis kaj komencis kudri. Mian patron denove
kaptis forte tiu io, pro kio li flamigis la fajron pli ol antauxe. Ne
povante paroli, mi ne ekparolis. Ploreganta mi endormigxis.

Matene vekis min mia patro. Li aspektis nedorminta.

- Pretigu vin, cxar ni iros al la arbaro por detrancxi lignajxon.

Li pravis, ecx peco da ligno ne restis cxe la domo, cxar nokte li cxiom
forbruligis. Ni hakadis gxistagmeze, en mia menso cirkuladis mia avo,
en la patra - mi ne scias kio, sed mi ne ricevis de li ecx unu baton,
kvankam mi ecx hakvundis al mi fingron.

Kiam li diris ke ni povas ekiri, mi turnis min al la pado hejmen.
Sed li reordonis min: "Ne tien!" kaj ni ekis sur la sxtona deklivo supren,
direkte al Odoracxejo. La koro kriegis en mi, kiel ektirita
dangxersonorilo. Mi pasxadis post la patro. Li ne tenis mian manon, kiel
kutimis mia avo. Cxe la kaverno ni trovis cxion. En bela vico estis
metitaj cxemizo, subpantalono, mantelo, cxio de mia avo. Plej supre estis
lia felcxapo, fiksita per granda sxtonpeco. La hakilon li portis kun si.
Tiu stoko da vestajxoj estis tiel eta, tiel nenioma, kvazaux ne aparteninta
al mia avo, tute malsuficxa por kovri homan korpon.

Mia patro klinigxis kaj komencis metadi cxion lauxvice sur miajn brakojn.
Kiam li levis la felcxapon, io falis el gxi kaj ruligxis malproksimen sur
la negxo. Priesplorante ni vidis unu el la kokinaj femuroj. Mi ne kapablis
movigxi, mia patro prenis gxin. Li pesadis en sia mano, kaj poste, tiel
milde, delikate, kiel birdideton, li glitigis gxin en mian dorsosakon.
Li pasxis tre proksimen al mi. Neniam antauxe, sed nun li karese glitigis
mandorson sur mia vizagxo.

- Hejme vi mangxos gxin - li ekparolis - cxar nun gxi estas frosta.

Li ne diris, ecx ne pensis, ke hejme estas pliaj fratoj, cxar li sciis,
ke la kora preferato de la avo estis mi.

Pli malsupre, preskaux en la fundo de la kaverno ankoraux nigris ia speco
de vestajxo. Mi rekonis. Gxi apartenis al Ignaco Cxurosx. Neniu venis por
trovi gxin, kaj eble neniam venos. Tuj vidigxis, truoj inter truoj,
neniu donus ecx grosxon por gxi.

(Elhungarigis: Attila Varro)

--------------------------------

Iom pri la verkinto, Ferenc Sánta (1927--2008)

Li estis tria infano en sikula familio. (Sikuloj estas hungarlingva popolo
vivanta en la nuna Rumanio.)
La dua mondmilito venigis lin al Hungarlando, kie li restis, kaj kie
disvolvigxis lia verkista agado. Apenaux dudekjara li edzigxis, kaj el tiu
geedzeco naskigxis kvar filoj. Por vivteni la familion li longe estis
fizika laboristo. Poste li eklaboris cxe la literaturscienca instituto de
Hungara Scienca Akademio, kaj ekde 1968 li vivtenis sin kiel verkisto.
Li farigxis fama prozisto en Hungarlando kaj distingita per pluraj
renomaj literaturaj premioj.
La rakonto "Ni estis multaj" aperis en 1954.
)))))

(((((
Misio de bonvolo

Laux invito de REAN (Rusia E-Asocio de Nevidantoj), dum pasinta oktobro
Stavropolan teritorion vizitis reprezentantoj de la bonfara fondajxo
"Evidente" el Nederlando. La teamo, konsistanta el du optikistoj gvidataj de
la honora LIBE-ano Jacques Tuinder, iniciatinto de la fondajxo (ankoraux en
1966) por batali kontraux nenecesa blindeco kaj helpi al malricxuloj,
ankaux cxi-foje ege fervoris, gajnante cxies dankemon kaj amon. Cxiutage
laborante po 12 horojn kaj ecx pli, dum du semajnoj ili vizitis ses lokojn
de teritorio multe pli granda ol Nederlando mem. Estis kontrolitaj
okuloj de pli ol 850 malfortevidantoj, el kiuj multaj tuj ricevis novajn
okulvitrojn, kaj aliaj ricevos post du monatoj. Apartan atenton oni dedicxis
al junaj pacientoj, t. e. lernejaj infanoj en Kislovodsk kaj Georgijevsk,
studentoj en la kislovodska masagxista kolegio kaj junaj diversspecaj
handikapuloj en Jessentuki.

Nur du dimancxojn uzis la gastoj por sia ripozo kaj kultura programo. Tre
agrable okazis ankaux la renkontigxo kun lokaj blindaj E-istoj en la
gastama hejmo de la REAN-prezidanto Pavel Rjabov. Estas notinde, ke gxuste
E-o ludis sxlosilan rolon dum tuta restado kaj laboro de niaj karaj gastoj.

Anatolij Masenko.
)))))

(((((
Kongresa rememoro

interviuo kun la opera kantistino Joanna Albrzykowska-Clifford

Raportante pri la kongreso mi skribis pri belega koncerto en plenumo de
Joanna Albrzykowska-Clifford. La koncerto okazis en la baziliko de Nowy
Sacz. Jen interparolo, kiun post la koncerto mi faris kun la artistino.

Mallongigoj:
J.A.-C. Joanna Albrzykowska-Clifford
P.W. Pawe³ Wilkniewski

P.W. Vi rakontis pri la infanagxo en Zakopane. Bonvolu diri: Cxu vi
naskigxis en Nowy Sacz aux en Zakopane.

J.A.-C. Mi naskigxis en Nowy Sacz, kaj poste ni translogxigxis al la
devenloko de mia patro, al Zakopane. Mi logxis tie gxis la fino de la dua
klaso en elementa lernejo, kaj poste nia familio revenis al Nowy Sacz.

P.W. Ankaux viaj gepatroj kantas, la patrino finis muzikan mezlernejon.
Cxu la patro ankaux?

J.A.-C. Ne, li havis nur privatajn lecionojn, kion li ege bedauxras. Tamen
li havis aliajn okupojn kaj hobion - li estas arkitekto.

P.W. Kiun vocxospecon havas via patro?

J.A.-C. Tenoran. Mia patrino estas soprano, kaj certe mi heredis la vocxon
post sxi. Telefonaj alvokantoj ofte misas Joanna kun Krystyna kaj inverse.

P.W. Kie Vi studis?

J.A.-C. Mi studis tri jarojn en la muzika akademio de Krakovo, Poste mi
forvojagxis por dauxrigi la studadon per privata stipendio en Tilburgo,
Nederlando. La stipendio dauxris 2 jarojn, kaj en Tilburgo mi ricevis
diplomon en 1988. Post diplomitigxo mi perfektigis Miajn vokalajn
sciojn en Düsseldorf cxe prof. Nina Stano, kiu estis lernantino de la
fama kantistino Ada Sari.

P.W. Kaj tutcerte vi kantis en operaj teatroj.

J.A.-C. Jes, en Amsterdam, kaj poste en Aachen.

P.W. Bonvolu rakonti ion pri via repertuaro.

J.A.-C. Mi Sxatas plenumi temperamentoplenan repertuaron. Ariojn el operoj,
el operedoj. Mi volonte kantas cxardasxojn. Krom en operaj spektakloj, mi
elpasxas en estradaj recitaloj kun kantoj de Chopin, Schubert, Szymanowski,
Dvorak. Mi dufoje partoprenis la festivalon Jan Kiepura en Krynica.

P.W. Kiujn muzikajxojn Vi plej sxatas?

J.A.-C. Arion de Leonora el Povo de l' destino de Verdi, arion de Margarita
el Fauxsto de Gounod, cxardasxon el la operedo de Kalman La cxardasxa
princino, la kanton de Viljo el La Gaja Vidvino de Lehar ...

P.W. Do vi estas "soprano lirico spinto".

J.A.-C. Jes.

P.W. Kiamaniere vi eksciis pri nia 75-a IKBE?

J.A.-C. Ho tio okazis tute hazarde. Mi renkontigxis kun Halina Komar
- prezidantino de Pola Esperanto-Asocio - cxe miaj konatoj. Tio estis
dum pasintjara Kristnasko. Mia konatino nomigxas Ewa, do sxi gxuste tiam
festis la nomtagon, kaj petis mian panjon pianludi kelkajn Kristnaskajn
kantojn. Sxi ludis kaj mi kun miaj gefiloj Barbara kaj Tomaso kantis.
Poste mi ekkantis operan fragmenton. Tiam sinjorino Halina ekinteresigxis:
Kiu estas la persono kiu kantas? Sxi instigis min lerni Esperanton, kaj
proponis al mi la hodiauxan koncerton.

P.W. Cxu vi koncertos ankaux dum la 94-a UK en Bjalistoko?

J.A.-C. Jes, kompreneble. Dimancxe mi kantos dum la sankta meso, kaj poste
dum la duonhora pauxzo Inter la meso kaj la ekumena diservo. Vendrede mi
plenumos 45-minutan recitalon konsistantan el 11 komponajxoj. Estos
strecxa laboro.

P.W. Mi tre dankas por la interparolo kaj deziras sukceson.

Pawel Wilkniewski
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))
ESPERANTA LIGILO

n-ro 10 novembro 2009

oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------