ESPERANTA LIGILO

n-ro 4 aprilo 2010

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Tria oficiala komuniko
El Esperantujo - Elekto de triono de la akademianoj
Esperanto kaj Euxropa Unio: cxu miragxo, cxu perspektivo? (II./III.)
Lingva forumo
Literaturo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio)
Auxskulti brajlon - Cxu blinduloj pli perdas ol gajnas pro nova teknologio? (II./III.)
KD-revuoj
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

Tria oficiala komuniko

1. Transpago de la kongresa kotizo

En nia unua komuniko ni faris gravan eraron: Ni forgesis mencii la
informon pri BIC. Pro tio ni ankorauxfoje cxi tie orde skribas la necesajn
bankajn informojn.

Bonvolu gxiri Vian kotizon jene:

Akceptonto de la mono: d-ro Reinhard Schubert
Nomo de la banko: Hypo-Alpe-Adria-Bank AG Klagenfurt
Banka kodo: 52000
Kontonumero: 55070512
IBAN: AT 6352 000000 55070512
SWIFT-BIC: HAABAT2K
Nome de Esperanto Congress Wien 2010

2. Provizora programo

Sabate, la 10-an de julio:
Akceptado kaj enlogxigado de la gekongresanoj, interkona vespero.

Dimancxe, la 11-an de julio:
Post matenmangxo ni oficiale malfermos la cxi-jaran IKBE-on.
La unua ero post la inauxguro estos enkonduka prelego je nia kongresa temo.
Posttagmeze ni auxdos paroladon pri "auxstra folkloro".
Gxin sekvos, se estos ebleco, ekumena diservo en E-o.
Vespere ni auxdos referajxon pri Joseph Haydn.

Lunde, la 12-an de julio:
Ni vizitos la urban centron de Vieno kaj la internacie konatan
Esperantomuzeon.
Posttagmeze okazos la unua parto de la Gxenerala Asembleo de LIBE.
Vespere estos la ebleco gxui artan programon kadre de
"internacia vespero". Artistoj inter la gepartoprenontoj estas petataj
prepari plej diversajn spektaklojn, por montri sian arton al internacia
spektantaro.

Marde, la 13-an de julio:
Okazos la tuttaga ekskurso.
Antauxtagmeze estos vizitata la arkeologia parko Carnuntum, situanta en la
proksimeco de Vieno,
kaj posttagmeze ni vojagxos al Eisenstadt, kie ni vizitos la kastelon
Esterházy. Tie multajn jarojn muzike agis komponisto Haydn.

Merkrede, la 14-an de julio:
La dua parto de Gxenerala Asembleo de LIBE plenigos la programon por la
antauxtagmezo.
Posttagmeze nin atendos plia referajxo je la kongresa temo.
Poste ni oficiale fermos nian cxi-jaran kongreson.
Vespere ni klopodos organizi "adiauxan vesperon" en tipe viena
vingastejo.

Jxaude, la 15-an de julio:
Foriro de la gekongresanoj. Nia IKBE farigxos historio (espereble
agrabla).

3. Gxis fine de marto aligxis proksimume 50 personoj. Estas ankoraux
kelkaj liberaj lokoj. Al interesigxantoj pri nia kongreso ni rekomendas
aligxi kiel eble plej baldaux.

4. Proponoj pri la programo kaj eventualaj ofertoj de referajxoj estas
cxiel bonvenaj!

Koran bonvenon al Auxstrio!!!

La anoj de la Prepara Komitato
)))))

(((((
El Esperantujo

Elekto de triono de la akademianoj

Okazis en la unuaj monatoj de cxi tiu jaro la reelekto de triono de la
akademianoj laux la Statuto de la Akademio de Esperanto.

Ne rekandidatis Asxvinikumar, Gersi Alfredo Bays, André Cherpillod, Flavio
Rebelo kaj Trevor Steele.

Iliajn lokojn prenis la novaj akademianoj Marcos Cramer, Lena Karpunina,
Stano Marcxek, Pauxlo Mojxajev kaj Alexander Shlafer.

Estis reelektitaj Vilmos Benczik, Probal Dasgupta, Miguel Gutierrez Aduriz,
Boris Kolker, Erich-Dieter Krause, Li Shijun, Carlo Minnaja, Humphrey
Tonkin, Bertilo Wennergren, Yamasaki Seik`o.

Pro la jxus okazinta forpaso de akademiano Mauxro La Torre, nun la Akademio
konsistas el 44 membroj:

Perla Ari Martinelli
Marc Bavant
Vilmos Benczik
Gerrit Berveling
Marjorie Boulton
Renato Corsetti
Marcos Cramer
Dao Anh Kha
Probal Dasgupta
Michel Duc Goninaz
Lena Karpunina
Gbeglo Koffi
Paul Gubbins
Miguel Gutierrez Aduriz
Otto Haszpra
Christer Kiselman
Boris Kolker
Ilona Koutny
Katalin Kovats
Erich-Dieter Krause
Li Shijun
Jouko Lindstedt
François Lo Jacomo
Anna Lowenstein
Ma Young-tae
Carmel Mallia
Stano Marcxek
Geraldo Mattos Gomes dos Santos
Carlo Minnaja
Pauxlo Mojxajev
Brian Moon
Barbara Pietrzak
Sergio Pokrovskij
Otto Prytz
Baldur Ragnarsson
Francisko Simonnet
Alexander Shlafer
Saka Tadasi
Humphrey Tonkin
Amri Wandel
John Wells
Bertilo Wennergren
Xie Jü-ming
Yamasaki Seik`o

La estraro de la Akademio de Esperanto
)))))

(((((
Esperanto kaj Euxropa Unio: cxu miragxo, cxu perspektivo?

(II./III.)

La terminologia defio

Esperanton apenaux minacas disdialektigxo. Tra siaj 120 jaroj gxi montris
kaj plu montras rimarkindan unuecon. Sed gxi ja suferas ion kion eblus
nomi "nesuficxa fiksigxinteco", aux "malofteco de fiksigx-okazoj". Tio
estas, per Esperanto potenciale eblas (same kiel eblas per ajna homa
lingvo) esprimi cxiujn signif-nuancojn, sed se diversaj gxiaj uzantoj
esprimas la saman signifon en pluraj manieroj pli-malpli same bonaj,
rezultas, pli ofte ol en soci-havaj lingvoj, paralela kunvivado de
formoj, cxar malmultas kaj malbuntas la uzejoj kaj uz-okazoj kiuj
arbitracius (eble ecx arbitre) pri tiuj konkurencaj formoj.

Cxi tia paralelado estas ecx bona kiel pruvo pri la kreemo de la
lingvouzantaro, sed ne celtrafa se konsideri kiel celon terminologian
unuecon tian sen kia ne imageblas uzi Esperanton ene de strukturo kiel
la Euxropa Unio.

Legado de la yahoo-diskutlisto "tradukado" povas provizi nin per edifaj
ekzemploj cxi-rilate: cxu eblus ke oficiala lingvo de EU ne havu fiksajn
esprimojn por la tie diskutitaj civila stato, polvosucxilo aux
stirpermeso? Esperantistoj ecx tre interesataj pri EU-temoj sengxene uzas,
ekz., Kontrakto de Maastricht anstataux la gxusta Traktato de
Maastricht/Mastrihxto, eraro apenaux imagebla en kunteksto etnolingva, kie
oni ade legus kaj auxdus unusolan esprimon.

Evidente, terminologia laboro en Esperanto devus principe alporti fruktojn
ecx pli rapide kaj amase ol en naciaj lingvoj. La "nesuficxa
fiksigxinteco" ja havas ankaux avantagxojn. Ekzemplo: en Esperanto delonge
hejmas la spegul-tradukita esprimo aldonvalora imposto (kaj ecx gxia
mallongigo AVI), tiel ke gxi pretas por EU-kunteksta ekuzo tuj kiam
necesas traduki la francan TVA, la italan IVA, la cxehxan DPH ktp.
Kontraste, en la hungara lingvo la sama esprimo kauxzis kaprompojn, cxar
ekde 1988, la jaro kiam ekestis la post-socialisma impostosistemo en
Hungario, enlande oni uzas la esprimon általános forgalmi adó
("gxenerala vendimposto"), ÁFA, kaj ne tiun hozzáadottérték-adó (lauxvorte
ekvivalentan al aldonvalora imposto), kiu bezonis jarojn por eliri el la
geto de EU-dokumentoj, kaj ecx nun kauxzas kuntiron de brovoj cxe iuj
legantoj.

Tamen, por realigi la terminologiajn potencialojn de Esperanto oni bezonus
kelkdekoble pli amasan kaj, precipe, oble pli profesian laboron ol tio
eblas kadre de disa kaj malmulte instituciigxinta lingvokomunumo. Se la
Esperantan terminologian laboron subtenus similaj politika volo kaj
financa rimedaro kiel ja okazas por ajna oficiala EU-lingvo, la rezultoj
estus nepre konvinkaj. Necesus "nur" apogo komparebla al tiu kiun ricevis
kaj ricevas lingvoj kiel ekz. la estona aux la irlanda, kiuj ekalfrontis
kompareblan terminologian defion. La estro de la komisionaj tradukservoj,
Karl-Johan Lönnroth, koncedis: povas esti ke Esperanto rilate
terminologion kaj la haveblon de tradukistoj kaj interpretistoj superas,
ses monatojn antaux ties ekfunkciado en EU, la irlandan lingvon. Tio en
kio la du kazoj grande kontrastas, estas la (mal)manko de politika apogo.


La fikcio de egala auxtenteco

Ekzemplon pri iom naiva aliro al la problemaro liveras la maniero kiel
ekestis la Esperanta traduko de la t. n. konstitucia traktato. Cxe la
iniciatintoj sxajne regis la opinio ke, se entreprenemuloj esperantigi
gxin trovigxas en Hungario, tiam konvenas uzi kiel tradukbazon la tekston
de la oficiala hungara versio.

Fakte prave el la vidpunkto de la Reglamento n-ro 1, kiu dekretas - cxiam
pli fikcian - egalan auxtentecon de la oficialaj EU-lingvoj (kvankam,
tempe de la iniciato, Hungario devis ankoraux atendi jaron gxis sia
aligxo al EU la 1-an de majo 2004), cxar laux la spirito de la reglamento
ne eblas deklari ke iu EU-dokumento en lingvo X havas pli fortan juran
valoron ol gxia versio en lingvo Y: el vidpunkto jura, temas ne pri
tradukoj, sed pri egalrajtaj lingvaj versioj.

Gxuste el tiu postulato sekvas la bezono je ege preciza traduklaboro sine
de EU, por eviti neekvivalentecojn kies sekvoj povas esti, pli ol nur
semantikaj, tute politikaj. Bonsxance, la Esperanta versio, aperinta en
diversaj dulingvaj versioj, estis fine ja komparita kun versioj de la
traktato-teksto en, almenaux, la angla kaj la franca lingvoj, tiel ke gxi
eltenas komparon kun la versioj en diversaj lingvoj uniaj, kiujn EU cetere
aperigis en libretoj ne aparte pli belaj ol la brosxuro en Esperanto.


La limoj de neprofesieco

Interesa iniciato estas la dauxra plurlingvigado de la blogo de la sveda
komisionanino Margot Wallström pere de Esperanto. Konstatinte ke en tiu
blogo (komunikrimedo supozate plej proksima al la preferoj de la hodiauxa
publiko) preskaux cxiuj enskriboj estas en la angla, laborgrupo
entreprenis, uzante Esperanton kiel pontlingvon, liveradi diverslingvajn
versiojn pere de la teknika eblo, malfermita por kiu ajn, aperigi
komentojn en la koncerna retejo. Tiel, sen ajna bezono je permeso, dauxre
elmontrigxas la kapablo de Esperanto praktike kontribui al la realigo de
la proklamata EU-idealo multlingvisma. Jen io tute pozitiva.

Tamen, ne eblas rezisti la tenton komenti ke, se EU ial volus prioritatigi
la multlingvigon de tiu blogo, la uniaj tradukplanistoj same (aux probable
ecx pli) bone certigus tion ol volontuloj esperantistaj nun faras.
Kontraste, se la Esperanto-komunumo devus, de unu tago al la alia,
organizi ecx nur onon de la sama traduktaskaro kiun nun plenumas,
ekzemple, la slovaklingvaj tradukistoj de EU, fiasko estus garantiita.

Preter skriba tradukado, certigo de suficxa busxa interpretado
profesi-nivela al kaj el Esperanto estus ecx pli granda defio. Oni povas
taksi la nunan nombron de homoj kapablaj je tia interpretado, ecx plej
optimisme, je ne pli ol dudeko. Temas pri personoj elmontrintaj tian
kapablon okaze de, ekzemple kaj precipe, TEJO-arangxoj subtenataj de la
Konsilio de Euxropo, Nitobe-simpozioj kaj aliaj eventoj lingvopolitikaj.

Tamen, ecx tiuj homoj malhavas, manke de specifaj eduk-ebloj, trejnigxon
kun Esperanto kiel cellingvo, kaj tial ilia plenumnivelo, kiel ja
atendeble, ne atingas tiun de profesia EU-interpretisto. (Tiuj inter ili
kiuj ja profesias interpretiste, laboras je pli alta nivelo en siaj
ceteraj lingvoj, kaj, nesurprize, nur parte kapablas transporti sian
metian scipovon al Esperanto, lingvo kiun ili tre malofte uzas en la
koncernaj fakaj kuntekstoj.)
(dauxrigota)
)))))

(((((
Lingva forumo

En cxi tiu rubriko vi jam renkontis materialon el la interreta pagxo
"edukado.net". Gxi estas bona fonto por Esperanto-lernantoj kaj
-instruantoj. Bedauxrinde, la nuntempe jam deviga sekursistemo malfavoras
blindajn uzantojn. Temas pri la enkutimigxinta, cxagrena afero, ke - por
aliri certajn interretajn servojn - oni devas retajpi ciferojn aperantajn
sur la ekrano, sed ne legeblajn masxine.

Bonsxance tamen, ne cxiuj eroj de "edukado.net" estas tiom ege protektata.
Tiel povis okazi, ke mi trovis tre oportunan "ekzercofolion". La subjekto
de tiu ekzerco foj-foje kauxzas ja zorgojn ecx al progresintoj
en Esperanto. Sed provu mem.

Estas rekomendinde solvi la numeritajn taskojn, sed cxi tiu ne estas
iuspeca "enigmoj kaj problemoj". Do viajn solvojn tenu en via kapo, kaj en
nia venonta numero vi povos kompari ilin kun tiuj de la auxtoro.

(red.)

--------------------------------

Vi trovos tion tre oportuna!

Mi vidas la foton belan. = Mi vidas la foton, kiu estas bela (tiun foton kaj ne alian).

Mi vidas la foton bela. = Mi vidas, ke la foto estas bela (mi konsideras, ke tiu foto estas bela).

Li preferas, ke gxi estu blua. = Li preferas gxin blua.

Sxi volas, ke la nova auxto estu rugxa. = Sxi volas la novan auxton rugxa.

Oni elektis lin, ke li estu prezidanto. = Oni elektis lin prezidanto.

Mi opinias, ke via kuko estas tre bongusta. = Mi opinias vian kukon tre bongusta.

Bonvolu mallongigi la subajn frazojn laux la modeloj. Atentu, en kelkaj okazoj tio ne eblas!

1. Pacxjo supozas, ke li estas tre amuza.

2. Hodiaux mi trovis, ke sxi estas iom pala.

3. Mi kredas, ke tio ne estas utila.

4. Cxiutage ni faras, ke la klascxambro estu pura.

5. Cxu vi pensas, ke li pravas?

6. La kuracistoj deklaris, ke ili ne estas kompetentaj.

7. Mi volus, ke vi estu pli seriozaj!

8. Cxu vi povas imagi, ke li estas tiel kolera?

9. Ankorauxfoje evidentigxis, ke liaj diroj estas malveraj.

10. Oni elektis sxin, kiel la novan direktorinon.

11. Ili farbis la klubejon tiel, ke gxi estu verda.

12. Panjo deziras, ke mi estu bone edukita.

13. Cxu vi opinias, ke cxiuj homoj estas tiaj?

14. Mi ne sxatas, kiam la kafo estas tro forta.

15. La farbistoj refaris, ke la domo estu blanka.

16. Li konsideras, ke liaj pentrajxoj estas ridindaj.

17. La policistoj trovis, ke la malantauxa pordo estas malfermita.

18. La instruistino prezentis ion, kio estas nova.

19. La aliaj lernantoj konsideras lin kiel idioton.

20. Vi? Mi ne pensis, ke vi jam revenis!

21. Luko cxiam opiniis, ke li estas la plej malstulta.

22. Sxi akceptos nenion, kio estos alia.

23. Cxiuj kredas, ke tiu maljuna virino frenezigxis!

24. Oni anoncis, ke la auxtoro preparas novan verkon.

El la LERNILOTEKO de "edukado.net"

Auxtoro: Christophe Chazarein
)))))

(((((
Literaturo

Ödön von Horváth (1901-38)

Sen mono

Oni min evitas. Cxar miaj sxuoj estas sxiritaj kaj ankaux mia vestajxo ne
estas tute en ordo. Mia pantalono estas tro mallonga, la jako tro longa,
la cxapelo tro malgranda, la sxuoj tro grandaj. Gxis hieraux mi portis ecx
kravaton. Gxi estis tre bela kaj nova. Sed mi forjxetis gxin laux konsilo
de kamarado, kiu diris al mi: "Tiu cxi kravato logike devas atentigi
cxiun gxendarmon. Gxi ne estas konforma al vi. Jam el distanco de mejloj
oni vidas, ke vi sxtelis gxin." "Cxu vere?" mi demandis. "Kompreneble", li
diris. Li estis maljuna, Sperta trampo, punita pli ol dekkvin fojojn,
plejparte pro bagatelaj sxteloj aux malpermesita eniro en fremdajn
terenojn, neniam pro perforto. Li estis maljuna sagxulo. Mi sekvis lin,
cxar mi ne volis havi kontakton kun gxendarmoj. Mi konas ilin. Jam dufoje
ili enkarcerigis min, kaj tion nova kravato ne valoras. Mi do forjxetis
gxin. Por mi gxi estis tro bela.

Marsxi lauxlonge de la strato plej bone oni povas tagmeze. Tiam venas plej
malmultaj auxtoj. Cxirkaux tagmezo auxtomobilistoj mangxas kaj tiam la
strato estas plej malplena kaj plej humana.

Nun ni du, la maljunulo kaj mi, iris lauxlonge de la strato. Estis monteta
pejzagxo. Biciklistoj renkontis kaj preterpasis nin. La virinoj plej ofte
fikse kaj timide rigardadis al ni. La maljunulo preskaux cxiam aspektis
kolere, tiam ili timigxis, kaj tio gxojigis lin. Ni ne iris rapide. Estas
certa maniero iri malrapide, se oni volas veni malproksimen. Ni ne volis
veni malproksimen, sed ne havis difinitan celon. Hodiaux ni ne pasis
multe, eble cxirkaux dekkvin kilometrojn. Ni tranoktis cxe kamparano. Li
diris, ke ni povas tranokti, sed devas helpi lin la sekvantan tagon
rikolti fojnon. Kompreneble ni promesis tion, sed frumatene ni sekrete
sxtelforiris. Rikolti fojnon? Kion ankoraux? Ni ja ne laboros, ni ja ne
estas stultuloj! Bone, se oni tuj povus ricevi laboron, per kiu oni gajnus
multe da mono, tiam jes, kompreneble. Sed la mono suficxas por ne pli ol
unu mangxajxo, kaj tiom ni povas ecx almozpeti. Aux sxteli.
Bedauxrinde oni ne povas kasxi, ke la sxuoj estas flikaj.
Sed tio por ni ne tro gravas.

Tiel nomataj decaj homoj - ili nin evitu! Ni ne havas monon, ni ne ricevas
monon kaj ni ecx ne bezonas monon! Mi entute neniam havis monon. Laux mia
memoro mi cxiam havis nur tion kion mi gxuste bezonis. Cxiam mi vivis de
hodiaux gxis morgaux. Estis same cxe miaj gepatroj. Foje mia patro havis
laboron, foje ne, foje havis mia patrino, foje ne, foje neniu, foje ambaux.
Tiam mia patro ebriigxis.

Mi estas trovita infano. Maljuna kamparanino trovis min, en korbo kun
slipo, ke mia patrino estas malricxa virino. Tion mi ne tute kredas. Eble
mi estas produkto de skandalo.

elgermanigis Th. Speckmann

--------------------------------

Noto: Per siaj verkoj la auxtoro kritikas staton de socio inter la du
mondmilitoj. Fugxinte el nazia Germanio li atingis Parizon fine
de majo 1938. Nur kelkajn tagojn poste dum fulmtondro brancxego
mortbatis lin.
)))))

(((((
Auxskulti brajlon
Cxu blinduloj pli perdas ol gajnas pro nova teknologio?

(II./III.)

Blindeco tiutempe estis konsiderata ne nur kiel manko de vido, sed ankaux
kiel kondicxo kiu kreis apartan specion, pli naivan, pli formeblan,
ankoraux ne plene elformigxintan. Iuj erudiciuloj opiniis, ke blinduloj
parolas specialan lingvon, senrilatan al vida sperto. En sia "Blinduloj en
lernejo kaj en la socio" - libro el 1933 - psikologo Thomas Cutsforth
- kiu blindigxis 11-jara - avertas, ke studentoj tro rapide asimilitaj en
la "vidulan mondon" perdos sin en la nurvorta malrealo. En certaj
internaj lernejoj instruistoj evitis vortojn rilatajn al koloroj aux
lumo, cxar - ili diris - la blindaj lernantoj eventuale misinterpretos
ilin. Tiajn teoriojn oni tamen ne plu konsideras kredindaj. Studoj
montris, ke kvarjaraj blindaj infanoj jam komprenas la diferencon inter
rigardi, tusxi aux vidi. Cutsforth tamen ne tute malpravis dirante ke
manko de senso restrukturas la menson. En la 1990-aj jaroj serio da
cerbobildaj ekzamenoj konstatigis, ke la cerbotavolo respondeca pri vido
ne superfluigxas ecx cxe blinduloj, kiel antauxe supozite. Kiam la
observataj blinduloj movis siajn fingrojn super brajlajxo, la cerboparto
destinita por analizado de vidaj stimuloj montris viglan aktivecon. Tiujn
konstatojn volonte citadas pedagogoj por pruvi la nepran neceson de brajlo
en la evoluprocezo de la ekkonkapablo de blindaj infanoj, ja pli ol 20
procentoj de la cerbo okupigxas pri vidado. Konante la elastecon de la
cerbo, estas malfacile aserti, ke unu metodo de legado - cxu la informaron
peras fingro, cxu orelo, cxu la retino - estas nekontesteble pli bona ol
la aliaj, almenaux koncerne la ekkonan procezon. La arkitekturo de la
cerbo ne estas definitive fiksita, tial la vida cerboparto - manke de
utiligeblaj bildaj informoj - kapablas reorganizi sin. Studo en la revuo
Nature Neuroscience montris en 2003, ke en tekstaj memortestoj blindaj
ekzamenatoj ripete plenumis pli bone ol tiuj kun vidpovo, kaj tion la
sciencistoj atribuas al plivigligxo de la vida regiono en la cerbo.

Lernado de legado estas tiugrade kunligita kun la natura evoluo de la
infano, ke sin donas la supozo, ke nia cerbo estas lauxherede "prikablita"
por platskriba legado. Tamen la homoj legas nur de malpli ol 6000 jaroj, kaj
vasta praktiko de skribado/legado karakterizas nur la lastan jarcenton kaj
antauxan duonan. Lega agado mem sxangxas la anatomion de la cerbo. En
studo (Nature 2009) nervosciencisto Manuel Carreiras observas
analfabetojn en Kolombio, kiuj siatempe estis gerilanoj, kaj post jaroj
revenis al la civila socio. Carreiras komparas 20 plenkreskulojn, kiuj
jxus finis kurson pri skribado/legado kun 22 aliaj, kiuj ankoraux estas
antaux tia kurso. M.R.I. (magnetic resonance imaging: bildfarado per magneta
reflektado) en la cerbo montris cxe novaj legipovuloj pli da griza
substanco en la parto respondeca pri lingva analizado kaj pli da blanka
substanco en la parto kunliganta la du cerbajn hemisferojn. Pli fruaj
esploroj jam montris malperfektecon de tiuj cerbopartoj cxe personoj kun
legmalfacilo. Cxi tiu studo sugestas, ke la jxus menciita cerboformigxo
estas ne kauxzo de la legoproblemo - kiel antauxe supozite - sed ja
rezulto.

Ne estas dubinde, ke skriba klereco modifas la cerbajn cirkvitojn, sed
estas ankoraux diskutate, kiamaniere tiu reorganizo influas niajn lingvajn
kapablojn. Plej signifaj sekvoj de pliemfazigxo de la parolata lingvo
kontraux tiu skribata estas ne tiom ekkonaj, kiom kulturaj - perdo pli
malfacile evitebla. En studo - unu el nemultaj - pri blindula prozo, Doug
Brent, profesoro pri komunikado cxe Universitato de Calgary, kun sia
edzino Diana Brent, instruisto de vidhandikapitaj studentoj, analizis
tekstojn, kiujn blinduloj skribis ne brajle sed per kutima tajpklavaro
kaj komponis laux reauxskultado. Iu - kun 16 jaroj - verkis historion pri
Mark, kiu havis "dormbombojn".
(Sekvas lauxlitera citajxo, kiun ne eblas redoni en fonetika lingvo, kia
estas Esperanto. La alhungariginto trovis pli bone prezenti la originalon.
Suficxu cxi tie specimenoj:
"windo" anstataux window - "opend" anstataux opened
- "popt" anstataux popped ktp. En la teksto tute ne trovigxas interpunkcia
signo, ne ecx frazofina punkto, nek majusklo. Sed ja trovigxas
malnetajxoj, kiaj enforgesitaj vortoj - foje malkompletaj - post supozebla
revortumo, foje mankas intervorta spaco [noto de la E-iginto].
Jen tamen proksimuma traduko.)

li rigardis en la domfenestro estis fenestro de lia patro li iris tien kaj
reen kun masko sur si li deprenis gxin li malfermis la fenestron kaj falis
sur la liton dormanta mark prenis du bombojn kaj jxetis ilin en la
fenestro ili tondris la patro suprensaltis sed antaux ol li povis forigi
la maskon gxi eksplodis li falis dormanta

Skribante pri cxi tiu historio - kaj similaj - la Brentoj referencas al
literaturscienculo Walter Ong, laux kiu la homa pensmaniero en
alfabetigita socio estas tute malsama ol en komunumo kun busxa
komunikado. En skriba agado - diras Ong - la ebleco reviziti niajn pensojn
kaj plifajnigi ilin transformis la manieron de la pensado. Laux la
geedzoj, auxda legado - almenaux cxe multaj - estas neordigita, kiel se la
ideojn oni kunjxetadus en ujegon, skuus ilin tie kaj poste sxutus
surpaperen laux hazardo, kiel jxetkubojn. Komenco kaj fino de frazoj estas
arbitraj, frazoj kunfandigxas kvazaux sen spirado. Oni ne trovas la
organizitan sinsekvon de la pensoj, gxuste tion, kion ni aprezas en klera
socio - konkludas la auxtoroj.

(dauxrigota)
)))))

(((((
KD-revuoj

Gxis nun la Kaseda servo de Nosobe elturnigxis, malgraux teknika
neperfekteco, almenaux finance. Jarabonoj kostas po 15,40 euxrojn laux la
kostoj de la kopiejo, cxar la proprajn kostojn ni neniam bezonis kalkuli.
Ja multaj, kies sponsoroj jam forpasis, ne sukcesis gxustatempe resendi
la kasedosaketojn al Germanio kaj tial ne plu ricevadis la revuojn
"Esperanto" kaj "Monato". Nun tamen la distribuejo sendadas kompaktdiskojn
evidente ankaux al adresoj ne plu validaj. El po 50 iamaj abonintoj
antauxe necesis pagi por po dek kvin gxis dudek kvin maksimume, sed nun
la fakturo superas po pli ol 500 euxrojn por jarkvarono.

Por preventi minacantan bankroton, la administranto petas cxiujn, kiuj
senpage ricevas la diskedojn kaj povas auxskulti ilin, konfirmi sian
deziron plu ricevadi ilin, per retmesagxo ("e mail") al
r.moerbeek@online.nl aux platletere aux brajle al Kaseda servo de Nosobe,
Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk. Versxajne la ne plu validaj
adresoj, al kiuj oni nun ankoraux sendadas la kompaktdiskojn, konsistigas
pli ol duonon de la tuto. Se tiel, ne necesos baldaux cxesigi la servon.
(Cxu _ne_? - red.)

Plurajn semajnojn postulas la surfaca posxta servo, tial la Centra Oficejo
de UEA planas eksperimente havigi al unu ekstereuxropa lando retan version
de la vocxlegajxoj. Se ankaux vi logxas ekster Euxropo kaj interesigxas,
bv. informi la administranton por la kazo, ke ni sukcesos.

La sonkvalito ofte cxagrenas nin cxiujn. Ni intencas peti subvencion por
novigi la teknikajxojn.

Cxio cxi do ne rilatas la kasedrevuojn "Heroldo de Esperanto", "Internacia
Pedagogia Revuo", "Kontakto" (kiun prizorgas la sekretario de Nosobe,
Elise Lauwen) kaj "Puraj Pulmoj", kies plenumon ni provas ankoraux
lauxkutime kontinuigi.

Rob Moerbeek
(atingebla ankaux per la Centra Oficejo de UEA.)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))