ESPERANTA LIGILO
n-ro 6 junio 2010
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj -
LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Kvara Oficiala Komuniko
Skizo de agadplano de LIBE por la jaroj 2010 - 2012
El E-ujo - Komitatanoj B elektitaj: Mark Fettes sur la unua loko
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Kasista raporto
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Leterkesto
Fondajxo S.B.S.l.
Sonrevuoj de Nosobe
)))))
(((((
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Kvara Oficiala Komuniko
1. Diverskiale ni devis iom modifi la programon:
Tiujn programerojn kiujn ni destinis por lundo, ni devas transsxovi al
mardo kaj tiujn planitajn por mardo, al lundo.
Ni elkore dankas al nia japana s-ano Tanabe Kunio, kiu deklaris sin preta,
prelegi pri gvidhundoj. Tiun paroladon Vi povos auxdi merkrede post tagmangxo.
2. La hotelo, en kiu ni kongresos, logxos kaj mangxos, nomigxas
Kolpinghaus Wien Zentral. Jen preciza adreso:
Kolpinghaus Wien Zentral
Gumpendorferstrasse 39
1060 Wien
Tel.: 00431-58-75-631
Jen detaloj, kiamaniere atingi la hotelon:
A) de la flughaveno: Utiligu fervojon S-Bahn kaj veturu gxis haltejo
Wien, Landstrasse. Tie sxangxu al subtera fervojo (linio U4, direkto al
Hütteldorf), veturu tri staciojn gxis haltejo Kettenbrückengasse.
Supreniru la sxtuparon de superirejo al Kettenbrückengasse. Ekster la
stacidomo maldekstren iru lauxlonge de la gvidlinioj gxis stratkrucigxo
Wienzeile. Transiru la stratkrucigxon. Iru lauxlonge de strateto
Stiegengasse gxis strato Gumpendorferstrasse. Dekstre, la unua domo estas
hotelo Kolpinghaus.
B) De la stacidomo Wien Meidling:
Utiligu subteran fervojon U6, direkte al Floritsdorf. Veturu gxis haltejo
Gumpendorferstrasse. Prenu auxtobuson dde linio 57a en la direkton al
Burgring kaj veturu gxis haltejo Stiegengasse (6 staciojn).
Transiru strateton Stiegengasse kaj tie jam estas la hotelo.
C) De Westbahnhof (Okcidenta Stacidomo):
Prenu subterfervojan linion U6 al la direkto de Siebenhirten kaj veturu
gxis haltejo Gumpendorferstrasse. Uzu auxtobuson 57a al direkto de
Burgring gxis haltejo Stiegengasse (6 haltejoj). Transiru strateton
Stiegengasse. Jen la hotelo.
D) De Ostbahnhof (orienta stacidomo):
Per buslinio 13a kaj veturu gxis haltejo Gumpendorfersttrasse. Tie sxangxu
al linio 57a al direkto de Burgring, per kiu veturu gxis haltejo
Stiegengasse (du haltejoj). Transiru strateton Stiegengasse.
Jen la hotelo.
3. Bv., se Vi volas esti akceptota en Vieno, kiel eble plej frue komuniki
tion al ni. Antaux cxio ni bezonas scii la horon de Via alveno. Krome ni
volonte scius, kie (ekz. en kiu stacidomo) Vi atingos Vienon.
4. Havante plej diversajn dezirojn, turnu Vin rekte al la anoj de la PK.
Neniel ekprenu kontakton kun la hotelo mem. Krome ni petas Vin, informu
nin, cxu Vi deziras havi ordinarajn mangxajxojn aux vegetarajn. Bv.
ne forgesi Viajn dokumentojn de Via socia asekuro, kiu havas internacian
staton!
Koran bonvenon al Auxstrio!
La anoj de la Prepara Komitato
LISTo de aligxintoj:
Auxstrio:
Etzenberger Henriette Mag.
* Etzenberger Eva Mag.
Gierlinger Christian
* Gierlinger Maria
Haupt Veronika
* Haupt Inge
* Haupt Barbara Mag.
Rader Harald
* Rader Gabriele
Schubert Reinhard d-ro
Wagner Walter
Bulgario:
Jxelev Vladimir
* Spas
Marinova Marinka
* Hristova Rumjanka
Stoilova Veselina
* Stoilov Mladem
* Stoilov Plamen (filo)
Stojanova Radka Borisova
Cxehxio:
Jelinek Jiri
Jelinkova Milena
Finnlando:
Karvinen Arvo
* Sabelli Ritva
Germanio:
Heiden Ursula
* Werner Rosa
Kasymova Natalia
Brezinsky Werner
Speckmann Theodor
* Speckmann Anneliese
Hungario:
Ecsedi Csaba
Varro Attila
Varro Andrea
Japanio:
Tanabe Kunio
* Sximizu josxiyasu
Kroatio:
Baksxa Soka
* Baksxa Ivan
Kovac Antun
* Kovac Marija
Repac Branko
* Repac Marija
Sxtokovicx Dragan
* Sxtokovicx Danijela
* Sxtokovicx Marija (filino)
Moldavio:
Zbirnja Vladislav
* akompananto
Pollando:
Bartynski Andrzej mag.
* Bartynska Krystyna mag.
Kuropatnicka-Salamon Halina
* Frydrych Ursula
* Savicka Elsbieta (akompanantino por Ecxedi)
Rumanio:
Ciobanu Livi
* Placinta, Sergiu Adam
Eana Marin
* Ciobanu Porfira
Vanda, Silviu Valeriu
* Vanda Elena
Rusio:
Mamonova Raisa
* Gordeeva Ljudmila
Masenko Anatolij
* Maksimaitiene Audrone (Litovio)
Pencxukov Nikolaj
* Pencxukova Galina
* Pencxukov Daniil (6 jara filo)
Pencxukova Halina
Rjabov Pavel
Jxukova Anastasia
* Ryjabova Rita
Serbio:
Angxelkovic Dusxan
* Angxelkovic Dragica
Kabok Istvan
Svislando:
Meyer Martin
Ukrainio
Sxnypir Petro
NOTO: (*) Asterisko signifas, ke temas pri akompananto.
)))))
(((((
Skizo de agadplano de LIBE por la jaroj 2010 - 2012
1 Misio de LIBE
La honora devo de LIBE estas siaparte gardi la kulturon akiritan pere de
la Internacia Lingvo Esperanto. Laboro de Universala Esperanto-Asocio
(UEA) kaj aliaj internaciaj Esperanto-organizoj montras, ke Esperanto
povas servi en internaciaj kontaktoj. Esperanto estas konata kaj
respektata vaste cxie en la mondo.
LIBE respektas kaj siaparte subtenas la laboron de internaciaj organizoj
por forigi obstaklojn de aliro al edukado, trejnado, enlaborigo kaj alia
partopreno de viddifektitoj. Same ni, LIBE-anoj, kiel individuoj
partoprenu en nacia agado.
2 Interna agado
LIBE - pere de siaj membro-unuigxoj - informas kaj raportas pri kongresoj,
renkontigxoj, kunvenoj, kursoj, studrondoj kaj kulturaj programeroj. Tio
siaparte helpas atingi ankaux novajn membrojn, instigi ilin ricxigi sian
vivmedion kaj tiel preventi retirigxon. Tiuj informoj utilas ankaux en
la landa blindul-organizo.
LIBE celas al regulaj kontaktoj kun siaj membro-unuigxoj. Por havigi pli
da scioj pri agado kaj problemoj de membro-unuigxoj LIBE faras enketilon.
La celo estas teni unuigxojn vivantaj, ekz. pere de vidantaj kamaradoj.
Cxi tiun celon ni atingos, se pluraj landoj, regionoj kunlaboros solvante
problemojn kune. Same utilas bonaj interrilatoj de membro-unuigxoj kaj
blindul-organizoj.
Laborgrupoj dauxrigas sian laboron celkonscie utiligante kontaktojn kun
vidantaj esperantistoj.
3 Kongresoj
La tradicio de esperantokulturo dauxras pere de kongresoj de LIBE. La
estraro starigas laborgrupon por verki kongresan konsilaron. Estas
dezirinde scii la gastigantan landon de LIBE-kongreso suficxe frue, pli ol
unu jaron antauxe por trovi kongreslokon en tauxga tempodauxro, por fari
preparlaborojn trankvile kaj zorge, trovi kaj trejni funkciulojn por
certigi suficxan kapablon uzi Esperanton.
La 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) okazos en
Vieno, Auxstrio. La temo estas "Kiamaniere trovi tauxgajn rimedojn por
allogigi studadon de Esperanto por plifortigi nian movadon, esplori kiuj
helpiloj - kaj teknikaj kaj neteknikaj - povus efektivigi tiun cxi celon".
Esperantistoj kun granda intereso kaj respekto atendas la kongreson en Vieno,
la mondfama muzika urbo, kaj antauxvidas eblecon konatigxi kun la valora
materialo de esperantokulturo. Ni montras nian dankemon al la Auxstria
Ligo de Blindaj Esperantistoj (ALBE) tiel, ke ni multnombre alvenos al
Vieno.
4 Interna informado
La plej grava informilo de LIBE estas la organo Esperanta Ligilo (EL).
Gxi aperas en 10 numeroj brajle kaj elektronike, kiel dum antauxaj jaroj.
Estas rekomendinde, ke legantoj traduku konvenajn artikolojn nacilingven
kaj disvastigu ilin.
La retejo de LIBE estas evoluigata kaj tenata aktuala.
La eta dissendolisto "Konferenco por esperanto" cxe la adreso
esperanto (cxe) konference.braillnet.cz kunigas LIBE-anojn al diskutoj kaj
korespondado.
5 Ekstera informado
Verki regule raportojn pri la agado por informi decidfarantojn, la
publikon kaj radiostaciojn (ACB Radio World, pola, cxina radio) pri la
laboro de LIBE kaj gxiaj atingoj. Doni pli altan profilon al LIBE en
revuoj de naciaj blindul-organizoj.
LIBE komencas prepari anglan retpagxon por la ekstera publiko.
Konatecon de LIBE pliigas regulaj kontaktoj kun internaciaj organizoj, ekz.
WBU, EBU, ILEI, ICEVI.
En la 95-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Havano, Kubo
17.-24.7.2010 LIBE sin prezentos dum la Movada Foiro kaj dum publika
LIBE-kunveno.
6 Eldonado
Projekto pri historia verko de Joseph Kreitz "Historio de Esperanto-movado
inter la blinduloj" gxis 1939; R. Gonin, R. Krchnak kaj A. Varro gxis 1989.
Nigrepresitaj esperantaj kaj nacilingvaj eldonoj estos bona materialo por
disvastigi konon de Esperanto al vasta publiko. La projekto postulas
tempon.
7 Internaciaj kaj eksteraj rilatoj
ILEI (Ligo Internacia de Esperantistaj Instruistoj)
Somera Esperanto-Studado (SES-2010) 2.-10.7.2010 en Piestany, Slovakio
Nedeljka Lojxajicx instruos grupon de viddifektitoj kaj partoprenos la
seminarion "Flugiloj de malfacila vento".
ICEVI (Internacional Council of People with Visual Impairment)
ICEVI-konferenco okazos en Jomtien, Tailando 9.-13.8.2010. La tutmonda
konferenco traktas strategiojn kaj defiojn por akiri edukadon al cxiuj
viddifektitaj infanoj. S-ro TANAKA Tetsuji, prezidanto de JABE (Japana
Asocio de Blindaj Esperantistoj) partoprenos la konferencon.
8 Financoj
LIBE kaj gxiaj membro-unuigxoj provas trovi fontojn por certigi la agadon
nacie kaj internacie; humanitaraj fondusoj, ekz. la Rotary-movado,
Leon-kluboj (Lions Club). Ne forgesu tradiciajn metodojn kolekti monon.
LIBE - kune kun gxiaj membro-unuigxoj - sin pretigas subteni Esperanto-studadon
de gejunuloj kaj plenkreskuloj rekomendante modernajn lernometodojn kaj
-materialojn, kaj stirante al lernado en Somera Esperanto-Studado en
Slovakio, en junulara kongreso en Ukrainio kaj kompreneble en okazajxoj,
kiujn eblas arangxi en la hejmlando. La deziro estas, ke naciaj
blindul-organizoj kaj Esperanto-asocioj subtenu la efektivigon.
Skizo por la jaro 2011
Edukado
Somera Esperanto-Studado invitas viddifektitojn partopreni. LIBE utiligos
la spertojn pri SES-2010.
LIBE kun gxiaj membro-unuigxoj disvastigas sciojn pri la studsemajno.
Laborgrupo pri edukado kaj junularo provas provizi tauxgajn
lernomaterialojn por partoprenontoj. LIBE kaj gxiaj membro-unuigxoj
klopodas trovi fontojn por kovri parton de la partoprenkostoj.
Kongresoj
Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Ukrainio
Olena Posxivana estas komisiita por prepari partoprenon de LIBE-anoj
en IJK.
La 96-a Universala Kongreso de Esperanto okazos 23.-30.7.2011 en
Kopenhago, Danio. Ankaux viddifektitoj partoprenos. LIBE sin prezentos dum
la Movada Foiro kaj dum la tradicia publika kunveno.
En la jaro 2012 la 97-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en
Vjetnamio.
)))))
(((((
Komitatanoj B elektitaj: Mark Fettes sur la unua loko
La 1-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la
vocxoj donitaj en la elektado de ses komitatanoj B por la periodo
2010-2013. Por tiu tasko la estraro de UEA nomumis komisionon, kiu
konsistis el la gxenerala direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj
Rob Moerbeek, Piet Schuil, Francisco L. Veuthey kaj Atie van Zeist. La
stabo de la Centra Oficejo asistis la komisionon en la nombrado, kiu
dauxris iom pli ol kvar horojn.
Balotilo estis sendita al 4801 individuaj membroj, el kiuj vocxdonis 1550,
t.e. 32,3%. Estis 1527 validaj kaj 23 malvalidaj balotiloj. La
balot-aktiveco klare superis tiun de la antauxa fojo en 2004, kiam 29,0%
de la membroj vocxdonis, sed gxi ne atingis la rekordon de 33,6% en 1998.
Plej multe da vocxoj, 1010, ricevis Mark Fettes. La aliaj kvin sukcesaj
kandidatoj estis Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri
Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732). Ne
elektitaj estis Petr Chrdle (653), Jukka Pietiläinen (613), Marija
Belosxevicx (529), Tomasz Chmielik (491), Paulo Branco (443), Josip
Pleadin (309) kaj Johan Derks (282).
La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn
membrojn. Por cxiu komencita milo da membroj estas unu komitatano B.
Krome cxiu landa kaj faka asocio, aligxinta al UEA, rajtas nomumi
komitatanon A, se gxi havas pli ol 100 membrojn. Aliaj asocioj nomumas
observantojn, kiuj ne havas vocxdonrajton en la komitatkunsidoj. Fine la
komitatanoj A kaj B rajtas alelekti komitatanojn C, kies nombro ne rajtas
esti pli ol la kvarono de tiu de la komitatanoj A kaj B.
laux Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 382, 2010-06-01
)))))
(((((
Kasista raporto
LIBE spezokonto por la jaro 2009 LIBE spezokonto por la jaro 2008
ELSPEZOJ
Presado EL 4.280,00 5.250,00
Enigmopremioj 105,00 75,00
Vocxdoniloj 50,00 E-stenografio 50,00
Bankaj kostoj 102,35 144,41
Diversaj kostoj 0,00 Repago de sxuldo 797,93
Kongresoj 0,00 2.000,00
Membreco
UEA 77,00 174,00
EBU (2008-2009) 775,00 0,00
Kotizoj entute 852,00 174,00
Elspezoj entute - 5.389,35 - 8.491,34
ENSPEZOJ
Kotizoj kaj abonoj 1.328,04 1.048,69
Donacoj 4.612,63 4.156,36
Librovendado 15,00 73,00
Interezoj 855,68 646,10
Enspezoj entute + 6,811,35 + 5.924,15
Saldo de spezokonto + 1.422,00 - 2.567,19
Bilanco de LIBE 31.12.2009 Bilanco de LIBE 31.12.2008
AKTIVOJ
Depono (jan.2013) 28.000,00 28.000,00
Konto libk-p cxe UEA 2.960,89 6.225,85
Banka konto 42268 cxe BNL 6.165,94 1.478,98
Saldo de bankkontoj 9.126,83 7.704,83
Sumo de aktivoj 37.126,83 35.704,83
PASIVOJ
Kapitalo 1.1.2009 38,272,02 Kapitalo 1.1.2008 38.272,02
Saldo de spezokonto de antauxa jaro - 2.567,19 - 2.567,19
Saldo de spezokonto + 1.422,00
Saldo de spezokonto - 1.145,19
Sumo de pasivoj 37.126,83 37,704,83
Do, sur niaj kontoj trovigxis komence de 2010 iom pli ol 9.000 euxroj.
Pro tio ni sxuldas grandan dankon cxefe al niaj svedaj subvenciantoj, sed
en 2009 ankaux unuopaj samideanoj malavare subtenis nian asocion.
Pli altaj ol kutime estis la preskostoj pro la reaperigo de la adresaro.
La kasisto estas je via dispono, se vi deziras klarigojn.
P.L. Da Costa
)))))
(((((
Leterkesto
Karaj Anatolo kaj Attila,
Dankon Anatolo, ke vi sendis citajxon el EL de la jaro 1983, rimarkon de
R. Gonin. Mi samopinias kun Gonin kaj proponas, ke Attila denove aperigu
la suban tekston sen komentoj.
(...) Arvo
--------------------------------
Jen do la citajxo. Mi esperas, ke cxi tiu noteto ne konsiderigxas
"komento", kaj ke cxiu leganto scias, pri kiu Arvo, Anatolo kaj Attila
temas.
(Red.)
--------------------------------
Grava rimarko de R. Gonin (EL4-5/1983, pp.7-8).
. "Aliparte niaj anoj devas konscii, ke nia asocio trapasas krizan
periodon, kion evidentigas pluraj simptomoj:
1. malkresko de la membraro paralela kun malkresko de la EL-legantaro
almenaux en okcidentaj landoj,
2. malaktivigxo de pluraj landaj grupoj kaj ecx malapero el nia rondo
de kelkaj landoj,
3. malgrandigxanta proporcio de junaj personoj inter niaj kadroj kaj
malapero de E-kursoj cxe diversaj bl-lernejoj,
4. indiferenteco aux neglektemo de parto de nia delegitaro,
5. malvigligxo de la komunikado inter la responduloj, kio bremsas la
funkciadon de kelkaj servoj, kaj ecx malapero de antauxe viglaj servoj
kiel la pagservo kaj la malnovlibra servo,
6. granda peno, kun kiu ni fine trovis nur kvin kandidatojn por kvar
postenoj.
Cxu tio signifas, ke ni devas mallevi la brakojn, perdi la kuragxon,
forlasi la taskon, por kiu niaj pioniroj oferis tiom el si mem? Certe ne!
)))))
(((((
Fondajxo S.B.S.l.
Karaj gelegantoj,
Per la suba artikoleto mi volas informi vin pri la fondajxo "skribi kaj
legi brajlon. La 10-an de junio 2009 la akto estis notarie registrata.
La fondajxo posedas kolekton, kiu konsistas el libroj, objektoj, lerniloj
k.s. iel ligitaj kun la persono de Louis Braille aux la brajloskribo,
resp. provizitaj je punktaj indikoj. Ekzemploj estas: du brajlaj
muziklibroj el Parizo kaj Londono, kiuj datigxas el 1895 kaj 1898. Krome:
skribtabuloj, Anglaj ardeztabuloj, 13 diversspecaj pikplumoj, 10 permane
funkciigeblaj brajloskribmasxinoj, inter kiuj picht el 1920 kaj hall el
1928 estas la plej "antikvaj". En la vitrosxranko trovigxas ankaux
Marburga picht, typewriter Erika, Andersen/sörensen, blista kaj lavender.
Aldonigxas Anglaj skribiloj por stenografio kaj aparateto per kiu
surdblinduloj povas interkomunikigxi brajle. Ankaux io el la tridekaj
jaroj de la pasinta jarcento por fari presliterojn estas montrata en la
vitrosxranko. Per tiu la infanoj de la lernejo pretigis vidulskribajn
reliefajn leterojn al siaj gepatroj. Krome: malnovaj kalkuliloj,
geografiaj mapoj kaj modeloj por instruado de blinduloj en Nederlando.
Ilia nombro estas jam pli ol 150 el 200 jaroj.
La fondajxo deziras, ke la kolekto lokita en 5 grandaj vitrosxrankoj ne
nur estu konservata sed lauxeble ankaux pligrandigata. La cirkonstanco ke
unue: la nombro de brajlolegantoj en Nederlando ne estas tre
granda kaj due: la sxtato intencas fiksi la eventualan subvencion por la
brajligado de nigrepresitaj tekstoj je lauxeble malalta nivelo, urgxe
instigas nin konservi la brajloskribon. En la estraro kune kun mi kaj la
infanoj partoprenas tri interesigxantoj, inter kiuj estas blinda
muzikinstruistino, sperta pri la brajloskribo rilate al muziknotoj. Mia
edzo Jan C. Kemper certe estus entuziasma pri la celo de la fondajxo. Jam
kiel kvinjara infano li iris al la blindullernejo kie oni instruis la
brajloskribon, kiun li utiligis dum la tuta vivo. Pro diversaj kialoj la
instruado post la elementa lernejo apenaux rilatis al legado kaj skribado.
Sed je la agxo de 37 jaroj li igxis telefonisto, kaj brajlokorektisto cxe
la tiama blindulbiblioteko en Amsterdam. Kaj... en tiu momento komencigxis
la "kolektomanio". Unue gxi montris sin lauxhazarde, poste pli strukturite.
Grandega sxranko plenplenigxis je cxio kio koncernas brajlon. Sekve de
akcidento la "kolektomanio" cxesis kaj ni devis transigi gxin al la nuna
loko. Post la forpaso de mia edzo mi kaj la infanoj decidis, ke la
vitrosxrankoj kun cxiuj brajlokoncernaj objektoj estu oficiale registritaj
kiel fondajxo. Ni nepre bezonos pli da vitrosxrankoj por ordigi la
aferojn kaj enmeti tro ampleksajn erojn. Tio tamen ne signifas, ke ni
intencas cxesigi la kolektadon.
Se vi, karaj legantoj, eble posedas ajxon kiun vi ne plu bezonas kaj
sxatus donaci al nia fondajxo, ni estus gxojaj auxdi de vi. Vi afable
kontaktigxu kun s-ino Gerda van der Sijde, kiu tradukis cxi tiun mian
artikolon. Sxia adreso estas:
G. van der Sijde, Wolfhezerweg 97/8. nL 6874 AD Wolfheze Nederland.
retposxte: gerdasijde (cxe) kpnmail.nl
Ni tutkore antauxdankas vin pro via atentemo.
Marijke Kemper-Buiskool prezidanto
)))))
(((((
Sonrevuoj de Nosobe
Felicxe venis kelkaj reagoj al niaj brajla letero kaj artikolo en E.L. al
abonantoj de la sonrevuoj "Esperanto", "Monato" kaj aliaj. Necesas redukti
la nombron de senpagaj abonoj, pro la kreskintaj vivokostoj kaj cxar ni
pagas ankaux intersxangxajn abonojn kaj la numerojn de UEA. Tial ni
bezonas informon cxu abonantoj povas utiligi la lumdisketojn kaj kiel kaj
kiam por kiu revuo oni pagis. Se reagoj prokrastigxis, post ricevo ni
reabonigos la pagintojn kaj kiom eble multajn aliajn. Intrerreta sendo al
foraj abonantoj atendas pretigon de la necesaj teknikajxoj, kio okazas
ekster la Centra Oficejo de UEA.
Plian problemon kauxzas la nuna TNT (posxta servo) komencante postpagigi
kasedrevuajn sendojn. Post informo de Jaap Wieringa, ke tiaj kasedaj
sendoj restas brajlajxoj, cxar Nosobe registrigxis cxe la Komerca Cxambro,
mi ne pagis, sed protestis, vane. Tio povas signifi ke necesos cxesigi la
senpagan liveron de "Heroldo de Esperanto", "Internacia Pedagogia Revuo",
"Puraj Pulmoj" kaj "Fenikso".
Plej cxagrena incidento estas la pritrakto de sendajxo al hispana mendinto
de "La Verda Koro", kiun jxus vocxlegis juna kunlaborantino de la scienca
fakbiblioteko por blinduloj en Amsterdamo. El la kvar kasedoj mi rericevis
la unuan kun la resenda etikedo sed sen la remburkoverto. Mi protestis
kontraux tia vandalismo, sed ne ricevis respondon.
Nun ni ankoraux dissendis "Heroldon" kaj "IPR", kaj atendas la sekvon.
Espere la furiozo pasos sen plia damagxo.
Kore, Rob Moerbeek
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))