ESPERANTA LIGILO

n-ro 9 novembro 2010

oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
De la redaktoro
77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Unua oficiala komuniko
Alvoko al delegitoj
Raportserio pri la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Enkonduka prelego
Adressxangxo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio
Lingvoplanado
Global Commons en Esperanto
Nekrologo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
De la redaktoro

Karaj legantoj,

En la pasintmonata numero mi jam menciis pri certa redaktora iniciato.
Nun mi deziras rimarkigi al vi alian sxangxon, kiu koncernas la brajlan
eldonon de la revuo.

En la gxisnuna periodo de mia redaktoreco, pli gxuste: gxis la pasinta
oktobro, la brajlajxo de EL formigxis "mane", ecx se kun intensa utiligado
de komputilo. Tial povis okazi (kaj ja diable - de tempo al tempo
- okazadis) mistranskribo de nomoj, ciferoj k.s.

Laux ia inspirigxo, mi subite decidis adapti mian (origine
porhungarlingvan) komputilan brajligan programaron al Esperanto. Tio
signifas, ke la tekstoj devas esti preparitaj laux normala, porvidula kodo,
kaj la brajligon faras la komputilo.

La bona flanko de tio estas, ke cxar la originaj komputilaj literoj
brajligxas plene masxine, malperfektegeco de la redaktoro ne povas
tiurilate kauxzi misajxojn. Malpli bona sekvo estas, ke dum antauxe la
brajlan aspekton - ekzemple la liniofinajn vortorompojn - grave influis
homaj gusto kaj respekto de certaj tradicioj, nun cxio tio estas praktike
masxinfarata. Rezulte vi eventuale trovados strangajn vortopartojn fine aux komence de
linioj, aux eble unusolan silabon en lasta linio de alineo. Krome, la
pensostrekoj simplige unuecigxis, kiel (cetere) en plej multaj
brajloeldonajxoj tutmonde.

Pro la duversia eldonado - de nun pli ol antauxe - estas preferate ricevi
artikolojn por EL ne en brajlo, sed en formo de komputila teksta dokumento
kun aspekto simila al nia reta versio. Brajlajn surpaperajn kontribuajxojn
mi ja ankaux estontece akceptos, tamen malnetaj skribajxoj cxiam
malfaciligas la redaktoran laboron, prokrastigas la aperon de la lauxvica
numero.

Kompreneble, la enpagxigo, definitivigo de la kajeroj restas dauxre al nia
diligenta administranto, Jiri Vychodil. Samkompreneble, niaj specialaj
rubrikoj (stenografia pagxo, sxako, enigmoj kaj problemoj) ne submetigxas
al la nova metodo. Ili restas redaktataj rekte en brajlo.

Ke la pasintnumeran stenografiajxon tamen eniris misajxoj, tio sxuldigxas
al tute alispeca problemo. Kiel ajn, ni petas vian pardonon.

la redaktoro
)))))

(((((
77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

Unua oficiala komuniko

1. Blindulsekcio cxe Cxehxa Esperanto-Asocio kun granda gxojo informas,
ke la 77-a Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj okazos ekde la 14-a gxis
la 21-a de julio 2011 en Olomouc, Cxehxa respubliko.
La kongreso okazos sub protekto de la estraro de Cxehxa Esperanto-Asocio.

Kongresejo - hotelo SIGMa en Olomouc, Jeremenkova 36, CZ 772 11 Olomouc.

Olomouc trovigxas meze de Moravio, en orienta parto de Cxehxa respubliko.
El Prago gxi estas atingebla trajne, veturo dauxras per IC aux EC trajnoj
2 horojn kaj 40 minutojn. El Brno oni povas veturi trajne 1 horon kaj 30
minutojn aux buse, veturo dauxras proksimume 1 horon. Kiu flugos en Vienon,
povas atingi Olomouc trajne kaj la veturo dauxras iom pli ol 3 horojn.

2. La kongreskotizo estas 6500 Cxehxaj kronoj por unu persono. Gxi
inkludas logxadon en dulitaj cxambroj kun dusxo kaj necesejo, televido,
telefono, plue tri mangxojn tage, unu tuttagan kaj du duontagajn busajn
ekskursojn kaj kongreslibron. Neinkluditaj estas trinkajxoj dum mangxoj,
biletoj por publikaj trafikiloj kaj aliaj kromaj elspezoj. Krome estas je
dispono 5 dulitaj cxambroj iom malpli luksaj. La kongreskotizo en ili
estas 6200 Cxehxaj kronoj. Cxi tiuj cxambroj estos je dispono nur al 10
interesigxantoj, kiuj volas pagi malpli multe. Cxiu partoprenonto nepre
devas havi propran akompananton aux helpanton.

Bonvolu sendi la aligxilojn gxis fino de januaro 2011. En la hotelo estas
rezervitaj por ni nur 50 dulitaj cxambroj. La aligxiloj estos envicigitaj
laux la dato de forsendo.

La manieron kiel pagi la kongreskotizon ni anoncos en la dua komuniko.

3. Viajn aligxilojn bonvolu sendi al la korespondantino:
S-ino Ivana Karasova.
Adreso: Jirova 721
CZ 394 70 Kamenice nad Lipou
Cxehxa respubliko.
Retposxto: karasovai@centrum.cz

Viajn aligxilojn bonvolu plenigi laux la formo indikita cxe la fino de cxi tiu komuniko.

Cxiu partoprenonto devas havi memstaran aligxilon, do ecx la akompananto.

4. La Prepara Komitato estas jena:

prezidanto: Jan Priborsky, Luzicka 14, CZ 779 00 Olomouc
posxtelefono 00420-736 71 90 91
retposxto: priborsky@volny.cz

Jiri Jelinek, Roztocka 1001, CZ 514 01 Jilemnice
Milena Jelinkova, Roztocka 1001, CZ 514 01 Jilemnice
tel. (de Jiri kaj Milena) 00420-481 543 200
posxtelefono 00420-603 445 200
retposxto: lunalumo@atlas.cz

Tadeusz Karas

Ivana Karasova, korespondantino

Jiri Vychodil

5. La kongresa temo estas:
"Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por blinduloj".

Dua temo, proponita de prezidanto de Libe estas:
"Kiamaniere trovi tauxgajn rimedojn por allogi studadon de Esperanto por
plifortigi nian movadon".

Ni tre instigas vin al partopreno en tiutema diskuto per prelego,
referajxo aux transdono de viaj propraj tiuspecaj spertoj. Bonvolu sciigi
nin pri via eventuala kontribuo. Antauxdankon!

6. Provizora programo de la kongreso:

_Jxauxdo 14.7.2011

* Alveno de partoprenantoj
* Vespermangxo
* Interkona vespero

_Vendredo 15.7.2011

ANTAUXTAGMEZE:
* Solena malfermo de la kongreso
POSTTAGMEZE:
* Akcepto cxe estraranoj de la urbo Olomouc, trarigardo de la urbodomo,
de la modelo de la konstruajxo kaj supreniro en la urbodoman turon
* Promeno tra la historia centro de Olomouc, trarigardo de la fama kolono
de la Sankta Triunuo, de historiaj fontanoj kaj de la modelo de historia
parto de la urbo
VESPERE:
* Vespermangxo en la restoracio en historia Konvikto
* Promenkoncerto en centro de la urbo aux koncerto en la pregxejo de
sankta Mihxaelo kun trarigardo de la templo.

_Sabato 16.7.2011

ANTAUXTAGMEZE:
* Konversacia kurso de esperanto
* Prelego „100 jaroj de ekzisto de la loka Esperanto-klubo"
* Prelego laux la kongresa temo
POSTTAGMEZE:
* Trarigardo de la katedralo de sankta Venceslao, patrono de Cxehxoj,
kaj de la palpa ekspozicio de ekleziaj objektoj, supreniro al la
sonorilejo en la katedrala turo
* Vizito de la cxefdioceza muzeo aux de la cxefepiskopa palaco
VESPERE:
* Auxskulto de la proksima „Kantanta fontano“ kaj vizito de la kafejo
en la 18. etagxo de la "Regiona centro"

_Dimancxo 17.7.2011

ANTAUXTAGMEZE:
* Konversacia kurso de esperanto
* Prelego(j) laux la kongresa temo
POSTTAGMEZE:
* vizito de la proksima klostra fortikajxo kun ebleco de supreniro
en la turon
* Promeno tra la strato de Zamenhof, vizito de la esperanto-monumento
kaj esperanto-arbo en la plej granda urba parko
* Auxskulto de koncerto en parko kaj kafumo en la proksima restoracio
VESPERE:
* Vespermangxo en la loka gastejo kun ebleco trarigardi la apudan
bierfarejon.

_Lundo 18.7.2011

ANTAUXTAGMEZE:
* Konversacia kurso de esperanto
* Gxenerala Asembleo de Libe (unua parto)
POSTTAGMEZE:
* Vizito de la vendejo kun blindulhelpiloj kun ebleco acxeti ilin
* Mallonga vizito de la historia armea fortikajxo
* Vizito de la ekologia domo en proksima urbeto
VESPERE:
* Vespermangxo cxe (aux en) cxasista kabano kun mallonga koncerto
de grupo de trumpetistoj

_Mardo 19.7.2011

* Tuttaga ekskurso al Brno – la plej granda urbo en Moravio
* Vizito de la Teknika Muzeo, ekspozicio de blindula kulturo, prelego
pri K. Em. Macan kaj pri la 90-a datreveno de organizo de la unua kongreso
de blindaj esperantistoj en Prago en la jaro 1921 kaj ekspozicio de
muzikmasxinoj kaj gurdoj
* Vizito de gravaj historiaj konstruajxoj en Brno aux en gxia cxirkauxajxo

_Merkredo 20.7.2011

ANTAUXTAGMEZE:
* Konversacia kurso de esperanto
* Gxenerala asembleo de Libe (dua parto)
POSTTAGMEZE:
* Vizito de la baziliko sur Sankta Monteto, vizito de la zooparko kun
palpado de diversaj objektoj, libera promeno tra la zooparko
VESPERE:
* Arta vespero
* Fermo de la kongreso

_Jxauxdo 21.7.2011

* Matenmangxo
* Forveturo de partoprenantoj

Rimarko:
Ni klopodos arangxi dum la kongreso ankaux
* por interesigxantoj katolikan meson en esperanto
* Koncerton de iu loka popolmuzika ensemblo

7. Propono de Postkongresa semajno:

Ni proponas por interesigxantoj dauxrigi restadon en Cxehxio por gxui
belan naturon de norda Moravio, ekskursojn al aliaj interesaj lokoj kaj al
vizitindajxoj de la montaro Jesenik.

Dato: de la 21-a gxis la 28-a de julio 2011.

Loko: Hotel Dlouhe strane, vilagxo Kouty nad Desnou, distanco de Olomouc
70 km-oj. La hotelo estas suficxe komforta, logxado en dulitaj cxambroj
kun dusxo kaj necesejo. Gxi trovigxas en bela naturo cxe deklivoj de la
montaro Jesenik. Proksime trovigxas konata banloko Velke Losiny kun ebleco
viziti basenojn kun varma kuraca minerala akvo.

La kotizo por unu partoprenonto – 5500 Cxehxajn kronojn. Gxi inkludas la
veturon al la hotelo kaj reen al la plej proksima stacidomo, de kie
veturas rapidtrajnoj cxiudirekten (Zabreh na Morave), logxadon,
3 mangxojn tage, du duontagajn busajn ekskursojn kaj ekskursojn trajne
al cxirkauxaj lokoj.

Vian intereson pri la postkongresa semajno bonvolu indiki en la aligxilo.
La manieron kiel pagi ni anoncos en la dua komuniko.

8. Modelo por aligxilo:

Titolo
Familia nomo
Antauxnomo
Adreso (strato, numero)
Posxta kodo/urbo
Lando
Telefono
Retposxto, skajpo
Pasporta numero (se necese)

Mi estas: partoprenant(in)o aux akompanant(in)o
Mi akompanas: nomo de la partoprenant(in)o
Mi vojagxos per aviadilo al Prago/Brno/Vieno kaj poste per trajno/buso
Mi vojagxos nur per trajno/buso
Mi bezonas oficialan invitilon
Mi bezonas dieton/vegetarajn mangxojn

Mi aligxas al la 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj,
kiu okazos en Olomouc, Cxehxa respubliko de la 14-a gxis la 21-a de
julio 2011.
Mi deklaras, ke mi pagos la kongreskotizon laux la instrukcio gxis la
indikita dato.

Mi aligxas ankaux al la postkongresa semajno de la 21-a gxis la 28-a de
julio 2011.

Nome de la prepara komitato mi plej kore invitas Vin al nia bela lando
kaj mi tre antauxgxojas pro Viaj aligxoj!

Jan Priborsky
)))))

(((((
Alvoko al delegitoj

La internacia arta vespero de esperantokongresoj cxiam estas sxatata
programero. Kaj la publiko kaj la plenumantoj gxuas la instigan etoson.
Atendataj estas altkvalita kantado kaj muzikinstrumenta kontribuado de
Natalia Kasymova, Petro Sxnypir, Attila Varro, Theodor Speckmann kaj de
aliaj.

Bonvolu kapti pli da muzikemaj, kantemaj partoprenontoj! Tiel ni ecx
sukcesus fondi internacian koruson, grupon de aktoremuloj por prezenti
teatrajxeton, poemojn ktp. Gxoju kaj aktoroj kaj auxskultantoj. Nuntempaj
multlingvaj gejunuloj kaj plenkreskuloj facile kaptos esperanton,
ekzemple dum hejmlandaj kursoj aux internacia studsemajno.

Jam venontsomere (2011) ni povus soleni la 90-an datrevenon de nia
kongresa heredajxo cxe niaj cxehxaj amikoj en Olomouc (14-21 de julio).
Raimo Tanskanen instruis koruson praktike tiel, ke li surbendigis cxiujn
kvar vocxojn al la membroj de koruso por hejma trejnado. Tiel oni sxparis
tempon por komuna ekzercado. Vi, spertuloj de muziko faru same!
Tiamaniere ni akcelos starigon de internacia koruso kaj de aliaj
prezentadoj.

Bonvolu kuragxe turni vin al vialandaj blindulorganizoj, por ke ili apogu
gxiajn membrojn - gejunulojn kaj plenkreskulojn - partopreni en la jubilea
kongreso. La fokuso de Libe estas edukado pri Esperanto kun partopreno de
gejunuloj kaj plenkreskuloj.

Nia Nedeljka Lojxajicx estas komisiita gvidi laborgrupon pri edukado kaj
junularaj renkontigxoj.

Espereble, ni sukcesos ricxigi la vivon de nialandaj gejunuloj pere de nia
agado.

Arvo Karvinen
)))))

(((((
Raportserio pri la
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
10-a - 15-a de julio
Vieno, Auxstrio

Enkonduka prelego

La enkondukan referajxon je nia kongresa temo faris la prezidanto de Libe,
s-ano Arvo Karvinen el Finnlando. Per gxi li intencis aktivigi la movadon
kaj vivigi E-o-kulturon:

Jam en la sepdekaj jaroj iama libe-prezidanto Josef Kreitz volis lin (Arvo
Karvinen) fari prezidanto de Libe. Tamen pro profesiaj devoj li ne povis
transpreni tiun postenon. Lia profesia laboro ankaux okazigis, ke li multe
pli okupigxis pri aliaj lingvoj. Tamen la agrabla etoso de E-ujo por li
estis ege placxa kaj instigis lin dauxre klopodi al gejunuloj alirebligi
la mondon de E-istoj. Prezentigxas la demando, kiamaniere stiri
gejunnulojn al tiu cxi vojo.

La referanto parolis pri la libro de Joseph Kreitz, kiu pritraktas la
historion de blindaj E-istoj. Origine gxi estis eldonita en la jaro 1972.
Tiu cxi verkajxo trovis dauxrigantojn fine de la 80-aj jaroj. La serio nun
estas enkomputiligita, tiamaniere la historio de nia movado estas
prezentebla ankaux al la vidula publiko. La libro tradukindas al naciaj
lingvoj, por tiel diskonigi la celon de E-o. La preleganto esprimis la
deziron, ke per tiaj tradukoj oni revigligu la interesigxon de junaj homoj
viddifektitaj.

La prezidanto plie informis, ke la Libe-estraro deziras, ke SES en
Slovakio farigxu konstanta cxiusomera studebleco ankaux por
vidhandikapitoj. Gejunuloj internaciskale volonte vojagxas eksterlanden
por gxui sengxenan kunestadon. Internaciaj renkontigxoj de E-istoj kaj
kongresoj povus esti tauxgaj por ili. Se ni sukcesus allogi junajn homojn,
ankaux vekigxus naciaj E-o-unuigxoj, kiuj siavice pli bone povus kunordigxi
kun naciaj E-o-asocioj kaj en naciaj kaj internaciaj blindulorganizajxoj.

La rezolucio de Tutrusia E-o-kongreso, kiu okazis komence de majo, alvokas naciajn Eo-
asociojn, atenti viddifektitajn E-istojn kadre de siaj agadoj. Menciindas,
ke moderna tekniko ebligas sonregistradon de lernomaterialoj. Tiel
nevidantaj studentoj kune kun vidantaj studentoj povas partopreni samajn
lingvajn kursojn. Proponinte kontakton al naciaj E-o-asocioj kaj landaj
blindul-organizajxoj, la preleginto transpasxis al "regiona laboro":

Okaze de la lastjara kongreso en Pollando oni prikonsideris fari kongresan
pauxzon en la jaro 2010. Arvo Karvinen timis, ke la distanco inter du
kongresoj farigxus tro longa. Tiom pli li esprimis la gxojon pro tio, ke
ALBE sukcesis kolekti monon, kaj tiel ankaux cxi-jare kongreso povis esti
realigita. Plie li estis admiranta tiujn personojn, kiuj estis havantaj
longan vojagxon, esperante, ke ili dauxre restos fidelaj al niaj arangxoj.
Bedauxrinde, el certaj landoj neniam venas personoj al niaj kongresoj.
Estas necese, ke ili bartoprenu renkontigxojn en najbaraj landoj. Libe
partoprenu en la financado de tiaj arangxoj. Estus bone, se vidantaj
E-istoj subtenus la renkontigxojn.

"Kunlaboro estas nia forto". Per tio LIBE-prezidanto Arvo Karvinen invitis
al diskuto, por trovi metodojn, konservi 100-jaran kulturon de E-o.

La unua, kiu petis la parolon, estis s-ano Istvan Kabok el Hungario. Li
konstatis, ke niaj kongresoj iom post iom farigxas "kongresoj de blindaj
gemaljunuloj". Hodiaux homoj ne plu emas lerni E-on, cxar la lingvo ne
estas mongajniga. Blindaj gejunuloj en la hodiauxa tempo havas tre
diversajn interesojn, sed dum niaj kongresoj oni antaux cxio oni nur emas
pritrakti blindul-aferojn. Krome gejunulojn oni ne povas konvinki pri nia
lingvo pere de balbutata E-o.

Attila Varro (Hungario) esprimis la opinion, ke facilas konvinki personojn
pri la facileco de E-o, sed konvinki ilin pri utilo estas alia afero. "Sed,
se iu konas la situacion inter diversaj landoj de junaj blinduloj, tiam
oni devas veni al la konkludo, ke la interesokampo de tiuj homoj estas
iomete malvasta". Gejunuloj antaux cxio emas havi acxetoforton, sed aliajn
bezonojn ili ne havas. Ankaux ne estas bona afero konvinki nian karan
prezidanton, ke li malpravas. "Sed la faktoj estas faktoj".

Lauxvica parolpetanto estis s-ano Vladimir Jxelev (Bulgarujo). Li sciigis,
ke en Varna jam kelkfoje okazis kursoj por viddifektitaj gejunuloj.
Gxenerale la rezultoj estis bonaj. Post kursfino la trapasintoj
kompreneble deziris korespondi kun samagxuloj; sed, bedauxrinde, tiaj
korespondantoj ne troveblas.

Arvo Karvinen lauxdis la sukcesojn, kiujn oni atingis kadre de SES.

Petis la parolon s-anino Halina Kuropatnicka-Salamon el Pollando. Sxi
diris, ke la situacio de estinteco al nuntempo sxangxigxis. Tamen hodiaux
gejunuloj povas uzi komputilon kaj tiamaniere praktiki E-on, ekz. Pere de
Skajpo.

Arvo Karvinen kvazaux finkonklude proponis akcelon de regionaj kursoj. Li
esprimis la deziron, ke nun ni formu kelkajn grupojn, kiuj klopodu pretigi
konceptojn por realigado de tiaj kursoj.

Attila Varro pripensigas, ke tauxgaj materialoj por tiaj kursoj, kiuj
povus interesigi gejunulojn, momente ne disponeblas.

Harald Rader (Auxstrio) sciigis, ke germanlingve lernolibroj por
gekomencantoj estis pretigitaj de ALBE. Interesigxantoj de du jaroj tamen
mankas.

La kunsido finigxis post ne tro optimismaj perspektivoj por estonteco de
nia movado. Kunsidetoj en kelkaj unuopaj grupoj pro tempomanko ne povis
okazi.

(dauxrigota)
)))))

(((((
Adressxangxo

Bonvolu noti la novan adreson de nia kasisto:

Pier Luigi Da Costa
IT-55100 Via di S. Maria del Giudice 2369,
_Lucca_, Italio
)))))

(((((
Lingvoplanado
de Rudolf Carnap
tradukis Ralph Dumain

(II./II.)

Post la unua mondmilito, mi kaptis okazojn observi la praktikadon de
Esperanto. Mia plej ampleksa sperto estis en 1922, en ligo kun la
Esperanto-Kongreso en Helsingfors, Finnlando. Tie mi konatigxis kun bulgara
studento; dum kvar semajnoj ni estis preskaux konstante kunaj kaj farigxis
varmaj amikoj. Post la kongreso ni veturis kaj piedvagis tra Finnlando kaj
la novaj baltaj respublikoj Estonio, Latvio, kaj Litovio. Ni tranoktis cxe
gastamaj Esperantistoj kaj kontaktigxis kun multaj homoj en tiuj landoj. Ni
diskutis cxiajn problemojn en publika kaj persona vivo, cxiam, kompreneble,
en Esperanto. Por ni cxi tiu lingvo ne estis sistemo de reguloj sed simple
vivanta lingvo. Post cxi tiaj spertoj, mi ne povas akcepti la malseriozajn
argumentojn de tiuj kiuj asertas ke internacia helplingvo eble tauxgus por
komercaj aferoj kaj eble naturscienco sed ne povus funkcii kiel adekvata
komunikilo en personaj aferoj, por diskutoj en la sociaj kaj homaj
sciencoj, des pli ne por fikcio aux dramo. Mi trovis ke mankas je tiuj,
kiuj tiel asertas, praktika sperto de tia lingvo.

La motivoj kiuj en mia junagxo instigis mian intereson pri internacia
lingvo estis, unuflanke, la homeca idealo plibonigi internacian
interkomprenigxon, kaj aliflanke, la plezuro uzi lingvon kiu kombinas
surprizan flekseblecon je esprimrimedoj kun ega struktura simpleco. Poste,
mi pli interesigxis pri teoriaj problemoj de gvidaj vidpunktoj pri planado
de internacia lingvo. Do mi studis la plej gravajn lingvajn projektojn.
Min speciale interesis la teoriaj diskutoj de la fondintoj kaj ties
pravigoj de siaj lingvaj proponoj.

Unue mi studis la lingvon Ido, kiun proponis L. Couturat, kiu emfazis
regulecon kaj logikon de vortformigo. Male, la "naturalisma" skolo
emfazis la psikologian faktoron de kontinueco kun la disvolvigxo de naciaj
lingvoj. Al cxi tiu skolo apartenas Latino sine flexione de G. Peano,
Occidental de E. de Wahl, kaj Interlingua. Oni prilaboris cxi-lastan
surbaze de pluraj jaroj da esplorado fare de lingvistoj en la stabo de
IALA ("International Auxiliary Language Association" - Internacia
Helplingva Asocio), inkluzive de Edward Sapir, Edward L. Thorndike, kaj
André Martinet. La finan formon de Interlingua ellaboris Alexander Gode.

Inter la adeptoj de cxi tiuj kaj aliaj lingvaj projektoj, viglaj sektismaj
debatoj okazas. Kiel mi pledis la principon de tolero en fako de logikaj
lingvoj, tiel en fako de internaciaj lingvoj mia partieco estas cxe tiuj
kiuj emfazas la komunan celon kaj la similecon de la proponataj rimedoj.
Precipe bazita sur la romanidaj lingvoj, la kvin lingvaj formoj kiujn mi
menciis, de Esperanto gxis Interlingua, ja tiom similas ke oni povus taksi
ilin variantoj de unu lingvo. Ili reprezentas Normigitan Mezan
Euxroplingvon [Standard Average European], kiel Gode diris, uzante terminon
kreitan de Benjamin Lee Whorf. Jes, cxiu viva lingvo utiligas specifan
konceptan sistemon por priskribo de la mondo, sistemo kiu kreskis el
specifa kultura fono. Oni foje uzas cxi tiun fakton, kiun detale eksplikis
Whorf, por argumenti kontraux ebleco de internacia planlingvo. Tamen, la
ekzistanta internacia lingvo ja posedas specifan kulturan fonon, kiel
emfazis Gode. Cxi tiu fono estas la okcidenta kulturo, specife ties moderna
scienco kaj teknologio, kiuj devenas de la okcidento sed kiuj estas
aktuale, kun ilia scienca terminologio, la komuna posedajxo de multaj
nacioj tutmonde. La du problemoj - konstruado de lingvaj sistemoj en
simbola logiko kaj konstruado de internaciaj lingvoj - estas praktike tute
malsamaj aferoj. Leibniz estis la unua konstati la gravecon de ambaux
problemoj, percepti ilian konekson sed ankaux diferencon. Tra lia vivo, li
imagis la ideon de characteristica universalis [universala signaro],
speco de logika simbolaro aux Begriffsschrift en la senco de Frege. Li
pensis ankaux pri ebleco konstrui universalan lingvon por internacia
komunikado. Leibniz intencis bazi cxi tiun lingvon sur la Latina, sed li
planis doni al gxi simplan kaj regulan gramatikan strukturon. La duan celon
de Leibniz niaepoke plenumis diversaj formoj de internacia lingvo.

Kvankam la du problemoj malsimilas kaj havas malsamajn celojn,
prilaborante ilin iel psike similas. Laux mia vidpunkto, ambaux agrablus
al tiuj kiuj kies pensado pri esprimado aux lingvo estas plej largxe ne nur
priskriba kaj historia sed ankaux konstruema, kies intereso estas trovi
eblajn formojn de esprimado plej tauxgaj por difinitaj lingvaj funkcioj.
Mi opinias ke fruktodonaj rezultoj devenus de logikistoj kiujn placxas
konstruado de novaj simbolaj sistemoj, se ili sekvus la modelon de
Leibniz, Descartes, Peano, kaj Couturat kaj pripensus la problemaron de
interlingvistiko.

FONTO: Sekcio 11 de "Intelekta Auxtobiografio" de Rudolf Carnap en La
Filozofio de Rudolf Carnap [Karnap]. Tradukis R. Dumain.)

Dankon al István Ertl, kiu atentigis min pri cxi tiu interesa dokumento.
(red.)
)))))

(((((
Global Commons en Esperanto

Jen esperantigo (kun kelkaj aktualigoj) de la teksto nederlande kaj angle prezentita de Jan Willem van Leenhoff
kaj Rob Moerbeek, kiel mondfederistoj-esperantistoj, kontribue al agado de
la "All winn"-grupo (t.e. grupo por la profito de cxiu kaj cxio) de
mondfederistoj kaj aliaj pacorganizoj, invititaj de la Gxenerala
Sekretario de UN, Ban Ki-moon, kun-idei por savi la mondajn ricxajxojn.
La teksto estos kombine plusendita al UN, kiel sciigis la responsulo,
s-ino Lisinka Ulatowska, mondfederisto de jardekoj aganta inter aliaj
NRO-j cxe UN.

Niaj Komunaj Valorajxoj ("Global Commons" en la jxargono de UN)

Prezentante la libron "UN Ideas That Changed The World" (Ideoj de UN sxangxintaj la mondon), oni ofte citis
la terminon "Komunaj valorajxoj".

Ni esprimas nian apogon al dauxripova utiligo de tiuj valorajxoj, tamen
tiel ke profitu la tuta homaro kune kun la naturo kaj estontaj generacioj.

Prioritatu disvastigi la konscion pri nia situacio: se jare ni foruzas
po 1,3 terproduktarojn, ni evidente jam delonge konfliktas kun la homaj
rajtoj, inkluzive de la infanaj, virinaj, indigxenaj, kaj cxies ekonomiaj,
sociaj kaj kulturaj rajtoj plus la Cxarto de la Tero. Viktimigxas gxuste
la malfortaj: la financa krizo trafas kiel unuajn la rifugxintojn,
handikapulojn kaj senrajtigitajn laboristojn. Fakte, samkiel en la
Antikveco, la ekonomio grandparte flosas sur ekspluatado de sklavoj,
precipe en la Tria Mondo. Ecx la malproporciaj 0,7% de Malneta Nacia
Produktaro por evoluhelpo estas kontestataj, pretekste de la taksataj 40%
de financoj forlikantaj al kontoj de koruptaj auxtoritatoj, dum
indigxenaj popoloj, el kies teritorio oni spilas la mineralojn, estas
malavantagxataj kaj kruele subpremataj.

Ekspluatado de fisxejoj, mineraloj kaj aliaj komunaj posedajxoj trudis
multajn en militadon, ribeladon, piratadon aux eskapadon en drogojn,
alkoholajxojn (kiuj kauxzas senresponsajn ekscesojn, sed ankaux tabako
viktimigas pli da homoj ol oni konscias, cxar velkintoj ne plu vidigas sin
publike).

Savon povas alporti baza salajro por cxiu, sed antaux ol tio estos
pravigebla, necesas spirita edukado, instruado al memstara pensado kaj
memsava kapablo, kombine kun la necesa solidaremo.

DEMOKRATIO tiam estos progresigebla cxie, ankaux ene de UN mem. Se estigxu
monda komunumo de samrajtaj mondcivitanoj, estu kunmetita monda estraro,
elektita-kaj-kontrolata SOCIOKRATE, t.e. en homaro sxtupe kundecida de
la bazo gxis la pinta instanco.

LIBERECO estas cxefa homa bezono, sed la koncepto estu tauxge
interpretata: ne kiel senbrida memismo/egoismo, sed en la senco de
konscio pri la trakomprenata memintereso en solidareco. Distancigxo
efikas nur malproduktive.

Se antauxe la MINACO de tria Mondmilito per atomarmiloj motivis tutmondan
kunlaboron, nun gxian urgxon anstatauxas la EKOLOGIA KATASTROFO,
necesiganta kompletan renverson. Manko pri pura trinkakvo, senindulgaj
konkurenco kaj konfliktoj pri la lastaj mineralaj rezervoj povas nur
akrigi la kontrauxajxojn.

Venis la horo bilanci.

Ricxaj landoj havas sian sxtatan sxuldon, parte el la ekologia
"piedmarko", sed ofte ankaux el historio de kolonia ekspluatado kosteginta
varojn kaj vivojn. Tio kunpezu cxe redivido de la ricxajxoj (aux
sxuldo-kontotenado gxis la tempo maturigxos).

Evidente tio postulas centran organon. Akcepteblo de tia auxtoritato
dependos de gxia demokrateco .Se cxiu povu samrajte kundecidi, necesas
internacia kontakto kun plejeble da samopiniantoj. Por tio estas bezonata
neuxtrala lingvo.

Esperanto estas rimedo provita, kun ankaux esenca propra valoro
interproksimigi popolojn kaj kulturojn. Gxis nun decida vocxo estis
rezervita por regantoj de la malfacila angla, krom la rusa (antauxe), kaj
jam pliigxas la influo de la cxina. Ne eblas spekuli ke homoj, super kies
kapo oni decidas, sin sentu koncernataj kunlabori por gardi la komunajn
valorajxojn.

Ideoj apoge al UN

Anstataux al naciaj registaroj la profunda maro, Antarktiko kaj aliaj
komunajxoj apartenu al UN, cxerpontaj fiksajn enspezojn el ili por
kapabligo kaj salajrado de la necesa monda polico. Tiu estas bezonata
ankaux por kontroli fisxadon, poluadon kaj minadon. Eblas idei krome pri
produktado de nutrajxoj (mangxeblaj algoj), purigo de la maroj, revivigo
de "mortaj" maroj, ekz. la du gigantaj flosantaj rubinsuloj, cele
energiproduktadon sur cxirkauxmurantaj sxiparoj (vrakojn eblas elfundigi
kaj ripari) per suncxelaroj aux parta tegmentado laux modernaj enurbaj
tegmentoj kun hortikulturo aux sunpaneloj. Kaj eblus cxerpado de utilajxoj
el la rubo.

Laborfortoj abundas inter la senlaboruloj, sensxancaj rifugxintoj kaj
laborsopiraj prizonuloj (kiom socie nedangxeraj).

Ni kore subtenas la iniciatojn de UN kiel Monda Tago de la Oceanoj, de la
Paco. (en la ILEI-rezolucio ni aldonis, ke ni planas enprogramigi ilin en
Esperanto-instruadon).

Krome oni esploru, cxu la dolcxa fandakvo i.a. de Gronlando estas
kolektebla (kiel sxipegoj provas elmarigi la BP-nafton en la Meksika
Golfo): baldaux pura trinkakvo superos la valoron de nafto, kiel cxefa
vivbezonajxo. Poste oni zorgu malpolui la aeron: alternativa pulsado en
aviado eniru la esplorprogramojn de sciencistoj/teknikistoj.

Krom la utiligo de akva, venta kaj suna energio, estu rekomendata cxefe
vegana dieto: fungoj, legomoj, frukto- kaj nuks-arboj ne poluas per CO2.
Tio sola jam prezentas grandegan gajnon.

Gardado de homaj rajtoj postulas novajxo-disponigon SENDEPENDAN:
la gazetaro, radio-kaj-televidaj responsuloj disponu propran enspezadon
liberan de trudoj el aferistoj, barantaj objektivan informadon.

UN havu punrajton ebligantan punpagigi, se necese. Sed cxar perforto cxiam
propagandigxas kaj memkreskemas, intertraktado kaj persvado antauxu al
eventuala - foje efektive necesa - armila interveno, kiu tamen restu tempe
limigita. Ankaux tiam senpovigo implicu ne mortigon, sed provizoran
senenergiigon. Malobservantoj estu jugxataj laux la homaj rajtoj en
publika proceso kun justa defendo. Puno prefere konsistu en deviga
task(ar)o. Sed cxefas la protekto de la socio.

Fine ni gratulas pri "UN-Ideoj sxangxintaj la mondon": ni kore rekomendas
la verkonn, ankaux por inter esperantistoj priparoligi la neplenumitajxojn,
esperante trovi en la vasta monda komunumo solvojn por gardi la komunajn
valorajxojn. Tiel ni preventas ke per uzo de unu nacia lingvo perdigxus
multe da talento.

JWvL kaj RM

PS: Se eblus per fiksa satelito kvazaux grandega kajt(ar)o ombri la
fandofokuson en Gronlando, cxu tio rendimentus, kaj kie en la spaco?
)))))

(((((
Nekrologo

Ella Ivanovna Ruban (1938--2010)

La Krimea klubo de nevidantaj E-istoj "Verda ondo" kun grandega bedauxro
anoncas, ke la 8-an de oktobro 2010 forpasis la kluba prezidantino,
instruistino pri la lingvo Esperanto, nia fidela amikino, aktiva
partoprenantino de la amatora arto, kaj aktiva soci-agantino laboristino
de la Simferopola blindul-entrepreno "Krymplast" E. I. Ruban. Ni komunikas
al Libe, al cxiuj E-istoj, ke cxesis bati la koro de homo farinta grandan
kontribuon en la disvolvigxo de la internacia lingvo E-o. Nia klubo igxis
orfo, cxar Ella Ivanovna estis nia klub-patrino.

Ege malfacila estis la vivovojo de Ella Ivanovna. Sxi naskigxis la 9-an de
decembro 1938 en la Voronejxa regiono. Post la dua mondmilito la familio
translokigxis en Simferopolon. Cxi-tie finis Ella Ivanovna la mezlernejon
kaj eniris la krimean pedagogian instituton, (nun Universitato Vernadskij).
Sxi sukcese finis la studadon tie, kaj ne timante la tiam necesan devigan
enlaborigon, okupis la postenon de instruistino en vilagxa lernejo.
23 jarojn Ella Ivanovna laboris en vilagxo Perevalnoje de la Simferopola
distrikto, instruante rusan lingvon kaj literaturon. Laborante en lernejo,
sxi okupigxis pri soci-agado: sxi gvidis draman rondeton kaj iradis kun
siaj lernantoj en turismajn marsxpromenojn. En multaj vilagxoj de Krimeo
koncertis sxiaj lernantoj. Sed grava okulmalsano igis E. I. Ruban forlasi
tiom sxatatan laboron kaj en 1988 enlaborigxi en la Simferopola
blindul-entrepreno kiel klub-gvidantino.

Baldaux sxi eksciis, ke ekzistas la internacia lingvo Esperanto kaj en
1989 sxi fondis la E-klubon "Verda ondo". La unuaj membroj de la klubo
estis Vera Cxasovskihx kaj Natasxa Homjak. Sed Ella Ivanovna komprenis, ke
necesas scioj por instrui la lingvon. Sxi trovis la informon, ke en la
Bulgara urbo Pisanica ekzistas Esperanto-lernejo kaj veturis tien, por
farigxi gxia studanto. Sxi sukcese finis la studadon, ricevis diplomon,
kiu donis al sxi la rajton instrui la lingvon internacian. Ella Ivanovna
revenis al Simferopolo kaj komencis instrui E-on al ni. La kvanto de
klubomembroj kreskis, sxi kreadis versojn, tradukadis kantojn el la rusa
kaj la ukraina, kaj la klubanoj igxis partoprenantoj de multaj koncertoj.
Ni vizitis multajn E-renkontigxojn, partoprenis kongresojn de nevidantaj
E-istoj. Ella Ivanovna estis ankaux aktiva agantino de amatorartaj
prezentajxoj cxe la blindul-entrepreno. Nek unu koncerto, nek unu festivalo
aux konkurso okazis sen sxia partopreno.

Sed malsano pli kaj pli ofte turmentis sxin. La alproksimigxanta morto
prenis de sxi la ungojn, la espero pri la vivo pli kaj pli estingigxis,
tamen Ella Ivanovna dauxre kontaktigxis kun ni.

Kaj nun sxi ne plu estas kun ni. Ecx fervora laboro de kuracistoj ne
helpis. Nia malgxojo Estas grandega. Senkonsolaj estas sxiaj parencoj,
proksimaj amikoj, same kiel ni. Nenio povas nuligi la perdon. Nin forlasis
homo de granda animo, de amanta koro kaj grandega intelekto. Iam Ella
Ivanovna kapablis esti severa, sed sxi estis cxiam justa. Sxi posedis
humursenton, pro kio ni amis sxin. Sxi estis kaj restas por ni sekvinda
ekzemplo, sxi estas en niaj koroj, en niaj animoj. la memoro pri sxi
restos kun ni por cxiam.

La Krimea respublika klubo de nevidantaj E-istoj "Verda Ondo"
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))