ESPERANTA LIGILO

n-ro 10 decembro 2010
 


oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe (I/II)
Eraro (nur en la brajla versio)
Tutmonda premiero en la Esperanto-movado
Lingva forumo - Tiel kiel, tia kia, tiom kiom
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Jubileo (de Vl. Jxelev)
Aldone al nekrologo
Kiam Zamenhof revis pri Argentinio!
Nuntempa humuro
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe
dum la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(Vieno - Auxstrio) de la 10-a - 15-a de Julio 2010.
(I/II)


Mallongigoj de propraj nomoj:

AKa - Arvo Karvinen (Finnlando)
AKo - Antun Kovacx (Kroatio)
AM - Anatolij Masenko (Rusio)
AV - Attila Varro (Hungario)
DA - Dusxan Angxelkovicx (Serbio)
DSx - Dragan Sxtokovicx (Kroatio)
HE - Henriette Etzenberger (Auxstrio)
HKS - Halina Kuropatnicka-Salamon (Pollando)
HR - Harald Rader (Auxstrio)
KT - Kunio Tanabe (Japanio)
LC - Livi Ciobanu (Rumanio)
MM - Martin Meyer (Svislando)
NK - Natalia Kasymova (Germanio)
PR - Pavel Rjabov (Rusio)
RS - Ritva Sabelli (Finnlando)
TS - Theodor Speckman (Germanio)
VH - Veronika Haupt (Auxstrio)
VJx - Vladimir Jxelev (Bulgario)


Unua kunsido

marde la13-an de julio 2010,
15.00 - 17.00

(Gxin cxeestas 29 anoj de Libe)

1. malfermo
Cxeestas kvin geestraranoj de Libe:
AKa- prezidanto
DSx - gxenerala sekretario
AM - dua sekretario
NK - konsilanto
VJx - konsilanto
kaj honora prezidanto TS.

AKa kaj AM proponas kaj la cxeestantoj aprobas jenan tagordon:
1. Malfermo (okazinta)
2. Rememoro pri forpasintoj
3. Agadraporto
4. Financa raporto
5. Landaj raportoj
6. Esperanta Ligilo
7. Agadplano por la jaroj 2010-2011
8. Edukado, informado kaj regiona agado
9. Delegita reto, ekonomio
10. Libe-budgxeto por 2010
11. Vizioj gxis la jaro 2013
12. Venontaj kongresoj
13. Diversajxoj

2. Rememoro pri forpasintoj
Tuj post la malfermo AM proponas al la cxeestantoj per momenta levigxo
rememori tiujn, kiuj por cxiam forlasis nin de post IKBE-75. Li mencias:
s-anino Sirkka Lehtivara (Finnlando),
s-anino Aneta Bartic (Rumanio),
s-anino Tamara Gorjainova (Rusio),
s-anino Sultanka Ivanova Mineva (Bulgario),
s-anino Giuseppina Nardini (Italio),
s-ano Goete Linghede (Svedio);
Krome li memorigas, ke s-anoj Jaap Wieringa (Nederlando) kaj Spas Karafezov
(Bulgario) en la pasinta periodo perdis sian edzinon.

3. Agadraporto
AKa informas ke la agadraporto de Libe aperis en la maja numero de
Esperanta ligilo. Por la Asenbleo la Libe-estraro preparis pli detalan
agadraporton, kiun nun lauxtlegas AM. AKa demandas cxu iu deziras diskuti
aux demandi ion. Neniu diskutas kaj AKa deklaras la agadraporton aprobita.

4. Financa raporto
AM informas ke same kiel la agadraporto ankaux la financa raporto aperis
en Esperanta Ligilo. AKa regule korespondas kun nia kasisto Pier Luigi Da
Costa. La financa raporto estas cxi-jare pli moderna, skribita laux
metodo kiun oni devas uzi en hodiauxa Euxropo. AM rimarkigas, ke nia
kasisto Pier Luigi Da Costa ne partoprenas la Kongreson. Resumon de la
financa raporto lauxtlegas Ritva Sabelli. AKa informas, ke la Libe-estraro
aprobis la financan raporton kaj same rekomendas al la asembleanoj. Sen
diskuto, cxiuj aprobas la financan raporton.

5. Landaj raportoj
Por temposxparo, MM sugestas, ke raportu nur tiuj, kiuj vere havas novajxon.

Austrio (HE kaj VH): Pasintjare Albe kunorganizis renkontigxon de viddifektitaj E-istoj el Auxstrio, el Cxehxio kaj el Germanio. Nova geedza paro el urbo Linz komencis lerni E-on. La cxi-jara kongresa libro estas brajligita de ili.

Bulgario (VJx): Aneb estas membroasocio de la bulgara nacia blindul-asocio, gxuante ties subtenadon, same kiel tiun de la nacia biblioteko Louis Braille. Esperanta Fajrero jam aperas ne nur en brajlo, sed - de tempo al tempo - ankaux elektronike, dank' al Angel Sotirov. Pasintjare okazis E-kurso por komencantoj en la lernejo de viddifektitaj infanoj. Okaze de la ducenta naskigxdatreveno de L. Braille, Aneb eldonis kompaktdiskon kun E-lingvaj kanzonoj.

Finnlando faris skriban raporton, el kiu RS lauxtlegas kelkajn partojn: Studrondo kadre de Steleto havas siajn okupojn cxiusemajne. Parto de la lernolibro "Esperanto per rekta metodo" estas jam adaptita kaj eldonita en brajlo. Gxi estas uzata ankaux en distanclernejo.

Germanio (TS): Dum la pasintseptembra membrokunveno de Eblogo sxangxigxis la estraro de la societo. Cxar Ursula Heiden ne plu kandidatis, la vicprezidanto farigxis Norbert Müller. Ursula Heiden tamen restas delegito por Esperanta Ligilo kaj Libe. Ankoraux antauxe, en auxgusto TS donis telefonan intervjuon al sud-okcident-germania komerca radiostacio, en kiu li informis pri la E-agado inter blinduloj. La revuo Blinda Esperantisto aperas regule.

Japanio (KT): Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj nun havas cx. 30
membrojn (ne cxiuj viddifektitoj). La organo de la asocio estas Orienta
Blindularo. Gxi aperas kelkajn fojojn jare, kaj enhavas cxefe japanlingvajn
artikolojn. Ekzistas ankaux sonrevuo por la japanaj Esperantistoj, kiu,
simile, aperas cxefe kun japanlingvaj kontribuajxoj, sub la nomo Gaja
Vocxo. En la japana brajlobiblioteko komencigxis kurso de Esperanto. Kvin
lernantoj renkontigxas unu fojon semajne.

Kroatio (AKo): Pasintjare Kroata Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj - kiel
ankaux pli frue - agis memstare kaj kadre de Kroata Esperanto-Ligo. La
Unuigxo organizis sian jaran asembleon, eldonis kvin numerojn de la
sonrevuo Tempo, prezentis prelegon por la brajlojaro kun la titolo
"Esperanto kaj brajlo", sesmembra grupo de la Unuigxo partoprenis la
kongreson en Muszyna, kelkaj artikoloj de Esperanta Ligilo estis
kroatigitaj por popularigi Esperanton. Tamen, malgraux ecx populariga
parolado pri Esperanto en la radio, novaj, junaj interesigxantoj sin ne
montris. La 150-a naskigxdatreveno de Zamenhof estis festita, krome
granda kroata-esperanta kaj esperanta-kroata vortaro lancxita kadre de
Kroata Esperanto-ligo.

Pollando (HKS): Proksimume samtempe kun la 76-a IKBE okazis en Vroclavo
Ekumena Kongreso Internacia, kie HKS havis gravajn taskojn, pro kio sxi
ne povis cxeesti en Muszyna. Cetere suficxe forte kaj konkrete disvolvigxas
blindula aktivado en Bjalistoko, Bidgosxcxo kaj Vroclavo, kadre de la
gxenerala movado. Kiam oni intencis brajle eldoni libron el la verkaro de
HK, sxi decidis, ke gxi estu "en lumo de verda steleto".

Rumanio (LC): En Rumanio pasintjare la nombro de nevidantaj esperantistoj
kreskis de 11 al 15.

Rusio (AM): En la pasinta jaro okazis fruktodona kunlaborado kun la
fondajxo Evidente, kaj tio bone montris utilecon de Esperanto. Aperis
artikoloj pri kelkaj eminentaj nevidantaj esperantistoj, i.a. pri Jurij
Pisarev. Okaze de jubileo de Mihxail Sxcxerbinin, ties samurbano Boris
Zozula - vidanta esperantisto - eldonis nigreprese centpagxan libron kun
kun esperantaj poemoj de la blinda jubileulo. AM transdonas afablan
sendajxon al Libe, du ekzemplerojn de tiu eldonajxo. (Unu iras al la
prezidanto AKa, la alian ricevas VJx kiel reprezentanto de la nuntempe
plej aktiva grupo Aneb, Bulgario.)

Serbio (DA): "Rajtigita de neniu, mi povas diri: nia societo vivetas,
precipe sur la papero." Krome DA mencias pri artikoloj, kiujn de tempo al
tempo oni (precipe li mem) tradukas por serbiaj porblindulaj gazetoj el
Esperanta Ligilo, el Esperanta Fajrero kaj el La Blinda Esperantisto.
Li neniam forgesas mencii la fonton, kaj ke la elira lingvo estas
Esperanto. DSx kaj AM intervene atentigas - kaj DA konfirmas - ke en jujio
la jara kongreso de la landa Ewperanto-asocio okazis en la zemuna lernejo
de blinduloj. Gxin partoprenis ankaux kelkaj geblinduloj.

Fine AKa sugestas, ke oni prefere alsendu skribajn landajn raportojn,
tiamaniere lasante pli da tempo por pritaksado aux por diskutado.Post iom
da komuna hezitado AV petas la parolon kaj sugestas, ke oni lasu la eblon
elekti inter skriba aux busxa raporto. La prezidanto konsentas kaj nun li
petas manlevon de tiuj, en kies lando oni publikigis almenaux unu
tradukitan artikolon el Esperanta Ligilo. Oni ekscias, ke tia agado okazis
en Kroatio, Serbio kaj Rusio. La prezidanto instigas al konkreta diskonigo de Esperanto,
okaze de landaj blindulasociaj kunvenoj, alie oni pensas, ke Esperanto
ne vivas.

6. Esperanta Ligilo

AV dankas al konstantaj kunlaborantoj de Esperanta Ligilo. Li aperte
mencias pri AM, kiu cxeestas, kaj bedauxras pri Otto Prytz, kiu nun grave
malsanas, sed dankas lin speciale pro la fidela, seninterrompa liverado de
"stenografiaj pagxoj", ecx el la malsanulejo. (Felicxe nun, kiam cxi tiu
raporto aperas, Otto estas jam resanigxinta - red.)
La redaktoro cetere plej multe cxerpas el la interreto, sed li pli kaj pli
havas la senton, ke tio iujn legantojn eble ne kontentigas. Ja cxiam pli
multaj aliaj blinduloj uzas la interreton, kaj por ili la tekstoj
devenantaj de tie povas esti seninteresaj. Tamen li praktike ne havas alian
fonton, malhavante ekzemple vidantan kunlaboranton, kiu povus sercxadi en
interesaj presajxoj. Precipe mankas bona, belstila literaturajxo, interesa
ankaux por la pli vasta legantaro. La reta versio de Esperanta Ligilo
lastatempe estas ja legata ankaux de kelkaj interesigxantaj viduloj. Tio
signifas ankaux, ke ni ne plu estas tiel izolitaj, kiel antauxe ni eble
estis. Nun AV demandas cxu iu deziras alparoli.

LC gxenerale estas kontenta pri la revuo. Li tamen memorigas pri monahxo
kiu forpasis en la pasinta jaro, kaj la redaktoro rifuzis artikolon pri li,
dirante ke li ne estis internacie konata. LC kontestas tion, kaj demandas:
kio necesas por konsideri iun internacie konata? Pri tiu monahxo (Ean
Teofil) sciis ekzemple VJx. Responde AV diras, ke Esperanta Ligilo ja ne
estas la sola porblindula Esperanto-revuo. Pri la forpasinta monahxo bone
povus aperi artikolo ekzemple en Esperanta Fajrero. VJx rakontas, ke li
siatempe ekkonis la nomon de la monahxo el Heroldo, kaj tial li
ekinteresigxis kaj petis lian adreson de LC, sed bedauxrinde tro malfrue,
cxar tiam la monahxo estis jam forpasinta.

AKa alvokas, ke oni uzu Esperantan Ligilon kiel fonton por diskonigo de
nia agado ankaux en la neesperantista medio. Ankaux tiamaniere oni klopodu
trovi subtenon por nia afero. Krome ni povas informi la publikon ankaux pri
aferoj, eventoj, pri kiuj ni sciigxas de Universala Esperanto-Asocio.

AM deziras gxisdatigon de la abonantoj. La revuo (t.e. ties papera versio)
estas ja multekosta, gxi do ne estu sendata al tiuj, kiuj gxin ne legas.
La redaktoro konsentis aperigi liston de nunaj ricevantoj de EL. Kiam tio
okazos, bonvolu gxin legi atente, kaj informi la administranton pri
eventuale ne plu aktualaj nomoj. Bedauxrinde la abonlisto cxiam pli
mizerigxas. Laste gxi enhavis nur 250 abonantojn. Tiu nombro antaux kelkaj
jaroj ankoraux estis 310, pli frue ecx pli ol 400 ... Intertempe malaperis
la kaseda versio, pro manko de dezirantoj, sed ja aperis la reta, kiu
estas alirebla por tre multaj interesigxantoj.

PR: En nia retejo ni nun disponas pri preskaux senlima spaco por deponi
tie ankaux arkivajxojn. Tio signifas, ke oni baldaux povos trovi ne nur la
lastan numeron, sed cxiujn aperontajn kaj aperintajn ekde 2008.

VJx sugestas enkonduki novan rubrikon kun la titolo "Gastas nia parenca
revuo". Se la redaktoro trovas ion interesan en alia porblindula
esperanto-revuo, li rajtu gxin transpreni kaj disvastigi pere de EL.
AV opinias, ke tion oni faru en la reta versio, ja interesigxantaj
brajlolegantoj povas akiri la brajlajn revuojn, do multekosta brajla
republikigo ne havas sencon. AM rimarkigas, ke ankaux Esperanta Fajrero
aperas jam en la interreto. AV atendas, cxu post la apero de la protokolo
kun cxi tiu sugesto aliaj redaktoroj sendos materialojn aux atentigos pri
ili por aperigo en EL. Se jes, li certe akceptos.

DA substrekas la gravecon tradukadi artikolojn el Esperanta Ligilo por
naciaj revuoj. Li deziras tial interesajn, ke nur esperantorilatajn
artikolojn, interesajn ankaux por neesperantistoj. Krome li sxatus, ke oni
notu, registru, kiuj faras tian laboron. AKa aldonas: traduki kaj lauxeble
pozitive prezenti nian vivon kaj nian lingvon.

7. Agadplano por la jaroj 2010-2011

Laux alvoko de la prezidantoAM lauxtlegas artikolon el la cxi-junia numero
de Esperanta Ligilo kun la titolo "Skizo de agadplano de LIBE por la jaroj
2010 - 2012".

VJx: Unue, Se Libe decidas finance subteni partoprenadon en Somera
Esperanto-Studado, necesas anonci la haveblan monsumon. En Bulgario estas
dezirantoj por tia partopreno, sed ili bezonas scii je kiom da mono ili
povas kalkuli. Due, mankas mencio en la plano pri la loko de IKBE en 2011.
AM klarigas, ke organizado de IKBE-oj ne trovigxas inter la taskoj de
Libe, tial Libe tiurilate cxiam dependas de organizemo de gxiaj membroj
en apartaj landoj.
VJx: "Cxu sen Libe povas okazi kongreso?"
AV: "Facile. Kial ne. Ekzemple baldaux okazos internacia renkontigxo en
Cxehxio, sen Libe. Ne temas pri kongreso, sed la vorto kongreso estas
perdanta la signifon."
VJx: Se Libe ne partoprenus en IKBE, kiel okazus Gxenerala Asembleo?
AM kaj AV (konkorde): Jes, povas ne okazi.
VJx Insistas, ke "la afero estas tute alia."
AKa demandas cxu HR petas la parolon. Tiu respondas ke ne, li nur volis
mallonge konfirmi, ke ankaux li partoprenos en la renkontigxo, pri kiu AV
jxus menciis.
AV: "Povas okazi Esperanto-arangxoj ankaux sen Libe."
VJx: "Tio ne estas kongreso."
AM: Kial ne? Povas esti ankaux kongreso, se oni nomas tiel.
VJx: "Cxu dum 2003-a jaro en Bulgario nia renkontigxo estis kongreso?"
AM: "Se vi nomus gxin kongreso,"
AV: "tiam gxi estus kongreso."
AM: "Ne gravas kia nomo."
HR: "Cxehxoj nomas gxin renkontigxo."
VJx: "Laux mi, se Libe ne estas tie, tio ne estas kongreso."
AM: Niaj kongresoj ne estas kongresoj de Libe.
AV: "En 1921 okazis la unua Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.
Tiam Libe ankoraux ne ekzistis. Ankaux ne ekzistis UABO. Simple blinduloj
kunvenis."
AM: "Ankaux en 1922-a, en Helsinki. UABE aperis nur en '23-a jaro. Sed
kongresoj de blindaj esperantistoj jam ekzistis."
AV: Ne estas paralelo inter la rilato de Universalaj Kongresoj al UEA kaj
Internaciaj Kongresoj de Blindaj Esperantistoj al Libe. Dum UEA arangxas
la Universalajn Kongresojn, Libe ne arangxas niajn IKBE-ojn.
VJx: "Sed mi ne scias kiel okazos kongresoj sen Libe estonte."
AV: "Ecx kun Libe malfacile okazos kongresoj estonte."
AKa: Jes, Libe uzas la okazon, ke esperantistoj organizas lokon al Libe
por kolektigxi.
VJx: "Tamen Libe iniciatas, ordinare?"
AKa: "Kompreneble." Li demandas, cxu ankoraux iu deziras paroli. Cxar estas
silento, li konkludas, ke la agadplano estas aprobita. La cxeestantoj tion
modeste konfirmas.

Per tio finigxas la unua kunsido.
)))))

(((((
TUTMONDA PREMIERO EN LA ESPERANTO-MOVADO

Okazos dum Universala Kongreso en Kopenhago, Danlando la
UNUA SESIO DE EKZAMENOJ POR BLINDULOJ

Temas pri ekzameno pri lingvokono.

Vidkapabluloj!! Bv plu legi!

Du tre kompletaj kaj precizaj regularoj trovigxas sur la retpagxo de
www.edukado.net -> ekzamenoj ILEI UEA -> ekzamenoj por blinduloj.
www.ilei.info -> agado -> ekzamenoj de ILEI UEA -> ekzamenoj por blinduloj

Interesatoj bonvolu anonci sin che la prezidanto de Internacia Ekzamena
Komisiono Mirejo Grosjean, Svislando, gxis la 31a de majo 2011, uzante la
retadreson mirejo.mireille che gmail.com au telefone per +41 32 932 18 88
indikante vian kompletan nomon, devenlandon kaj agxon.

Al cxiuj vidkapabluloj: bv. transdoni tiun informon al la blinduloj en via
urbo, en via lando, en via landa asocio, en via regiono.

Anoncas Mirejo Grosjean, prezidanto de internacia Ekzamena Komisiono,
Svislando.

Les Brenets, la kvinan de decembro 2010


--
Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88 domicile / hejma kun respondilo
+41 (0)79 69 709 66 cellulaire / portebla

http://mirejo3.blogspot.com
)))))

(((((
Lingva forumo

Tiel kiel, tia kia, tiom kiom

Korespondanto mia petis al mi klarigon pri la gxusta uzo de "tiel kiel".
Li lasis min elekti, cxu respondi al li private aux sur la pagxoj de EL.
Mi elektas la lastan manieron, cxar la demando havas gxeneralan intereson.

Mia korespondanto donas la jenajn ekzemplojn: "Mi estas tiel alta kiel vi."
"Tia filino kia patrino." "La kurso estas vizitata tiel de studentoj kiel
de laboristoj."

Mi volas respondi lauxeble koncize, kvankam Plena Analiza Gramatiko
traktas la demandon multloke kaj multpagxe.

"Tia" kaj "kia" estas adjektivoj kaj montras al _eco_ de la substantivo,
kiun la adjektivo priskribas. La adjektivo povas esti subordigita al la
substantivo, kiel en la ekzemplo "Tia filino kia patrino", aux gxi povas
stari kiel predikativo: "Kia estas la patrino, tia estas la filino".

"Tiom" kaj "kiom" estas adverboj, kiuj esprimas _kvanton_: "Mi ne havas
tiom da mono, kiom vi."

"Tiel" kaj "kiel" estas adverboj, kiuj esprimas _manieron_: "La akcidento
ne okazis tiel, kiel vi pensas."

La problemo estas, per kiuj vortoj oni esprimas _gradon_. En multaj
lingvoj oni esprimas gxin per la samaj vortoj, per kiuj oni esprimas
manieron, kaj tio farigxis kutimo ankaux en Esperanto, ekzemple en
komparoj samgradaj: "Mi estas tiel alta kiel vi." Sed cxu grado estas
speco de maniero, aux cxu gxi estas speco de kvanto? Mia menso ne kapablas
egaligi gradon al maniero, sed gxi bone kapablas konsideri gradon kiel
abstraktan formon de kvanto. Laux tiu logiko oni devus diri "Mi estas tiom
alta kiom vi". Kurioze, en la serioj de korelativaj vortoj estas unu,
en kiu preskaux nur la -om-vorto rolas kiel esprimo de grado, nome "iom",
ne "iel". Se oni malpliigas tiun nedifinitan gradon, oni ecx diras
"iomete", ne "ielete". Kial do oni ne povas gxeneraligi ankaux "tiom" kaj
"kiom" por esprimi gradon?

Por respondi al tio ni studu la lastan ekzemplon de mia korespondanto:
"La kurso estas vizitata tiel de studentoj kiel de laboristoj." Cxu en tiu
frazo temas pri sama _grado_ de kursvizitado inter studentoj kaj inter
laboristoj? Apenaux. Cxu temas pri sama _maniero_ de kursvizitado en tiuj
homkategorioj? Ankaux al tio mi emas respondi "apenaux", aux almenaux
"ne nepre". Pri kio do temas?

Versxajne temas pri ne-specifita adverba esprimo. Iuj gramatikistoj
dividas la adverbojn en nur tri subgrupojn: tempajn, lokajn kaj "nociajn".
Laux tiu klasifiko la grandega plimulto de la adverboj derivitaj el
adjektivoj estas "nociaj", kaj ni ofte komprenas ilin kiel manierajn:
"Esperanto estas facile lernebla" = "Esperanto estas lernebla en facila
maniero"; "ili kantas bele" = "ili kantas en bela maniero". Se estas tiel,
la -el-vortoj estas la plej gxeneralaj adverbaj korelativoj. Pli specifaj
estas la -al-vortoj, kiuj esprimas kauxzon, la -am-vortoj, kiuj esprimas
tempon, la -e-vortoj, kiuj esprimas lokon (kaj sekve la -en-vortoj, kiuj
esprimas direkton), kaj la -om-vortoj, kiuj esprimas kvanton (kaj gradon).
Se oni ne volas specifi la signifon de la adverbo, oni do povas uzi la
-el-vortojn. Eble ecx cxe komparo oni pensas ne nur pri la _grado_ de la
komparata eco. "La hotelo ne estas tiel bela kiel la urbodomo" povas
signifi "la hotelo ne estas bela en la sama maniero, en kiu la urbodomo
estas bela". Tiel argumentis kontraux mi en diskuto, en kiu mi pledis por
-om pri grado, Bertilo Wennergren, la auxtoro de "Plena Manlibro de
Esperanta Gramatiko" (PMEG, prononcata "pomego").

Konklude mi konsilus: Se vi volas esprimi gradon kaj _nur_ gradon, uzu
-om. Se vi volas esprimi manieron, uzu -el. Se al vi ne gravas specifi la
signifon de la adverbo, vi rajtas uzi -el, kvankam eblus specifi per -om.

Otto Prytz
)))))

(((((
JUBILEO

ANKAUX LI FARAS AL SI MEM
MONUMENTON NEMANFARATAN KAJ ALTAN!

Preskaux cxiam li parolas ege serioze, oficiale, "staccato", eldirante
kvazaux ordonojn. Versxajne pro tio, mi cxiam pensis, ke se li havus
normalan vidpovon, li certe estus severa oficiro. En sia militista kariero
li nepre igxus kolonelo, eble ecx generalo. Sed la sorto komisiis al li
aliajn misiojn. Kaj tiujn taskojn li plenumis kiel perfekta SOLDATO,
- precize, fervore, impete kaj sinofereme.

La 22-an de januaro 2011 li jubileas. Tiam kun parencoj kaj amikoj li
festos sian 75-an datrevenon. Nature, estos multaj tostoj kaj bondeziroj.
Vladimir ricevos multajn telefonajn kaj skribajn salutojn el nia tuta
lando, ankaux el pluraj aliaj sxtatoj. Diversaj amaskomunikiloj siamaniere
markos lian jubileon kaj publikigos konvenajn fotojn.

Vladimir estas naskita en urbo Dobricx. Malgraux sia malforta vidpovo,
kiun li havis denaske, Vladimir ne vizitis specialan lernejon, sed finis
normalan gimnazion. Tuj li komencis labori kiel instruisto en proksimaj
vilagxoj. Kelkajn jarojn Vladimir laboris en blindul-entreprenoj, ankaux
kiel oficisto en regionaj estraroj de Unio de Blinduloj en Bulgario (UBB).
Preskaux 20 jarojn li estis talenta instruisto en la nacia centro por
blindulrekapabligo. Tiun institucion dum iom da tempo s-ro Jxelev ecx
gvidis, sukcese kaj tutanime.

Vladimir komencis lerni esperanton, aligxinte al koresponda kurso en 1958.
Ne estas alia bulgara vidhandikapito, atinginta tiel altajn poziciojn en
la centra estraro de Bulgara Esperanto-Asocio. Kaj kompreneble,
tute meritite, ekde 2007 Vladimir estas honora membro de tiu organizajxo.
Kelkajn jarojn li estis rimarkinda direktoro de plovdiva esperanta domo
de la kulturo. Li estas tiu bulgara viddifektita esperantisto, kiu vizitis
plej multajn eksterlandajn esperantajn arangxojn. Vladimir Jxelev estas la
unua bulgara estrarano de Libe. Per la netaksebla helpo de lingva
prizorganto Fani Mihajlova, li kiel vera sorcxisto reanimis la revuon
"Esperanta Fajrero", kiu cxesis aperadi post la forpaso de sia unua
redaktoro Todor Sxosxev, eminenta bulgara E-poeto.

Certe la monumento nemanfarita kaj alta de Vladimir Jxelev kiel sociaganto
estas la Asocio de Nevidantaj Esperantistoj en Bulgario (Aneb), fondita en
1998 de li kaj liaj sampensuloj. Jam du jarojn post sia fondigxo, en
la komenco de 2000, kun 71 membroj, Aneb okupis tre firme la duan lokon
en Libe. Aneb organizis du IKBE - en Plovdiv (2000) kaj en Albena (2007).
La internacia esperantista renkontigxo en 2003 (Varna), laux konfesoj de
multaj eksterlandaj geesperantistoj, havis cxiujn karakterojn de
Libe-kongreso. Post kiam estis fondita Aneb, la esperanta vivo inter la
bulgaraj nevidantoj radike revigligxis: cxiujare okazadis tritagaj someraj
renkontigxoj de bulgaraj blindaj esperantistoj; estas organizataj kursoj
pri Esperanto por komencantoj kaj progresintoj; la revuo "Esperanta
Fajrero" ekaperadis ankaux en sona kaj interreta versioj; estis eldonitaj
en brajlo, surkasede, surdiske kaj en elektronika versio esperantaj
lernolibroj, vortaroj, libroj kaj aliaj lernhelpiloj; okazigitaj estis
ankaux literaturaj konkursoj k.a. Nature, la plej gravan rolon por cxi
tiuj menciindaj sukcesoj de Aneb, ludis gxia nelacigebla motoro, la
prezidanto Jxelev.

Vladimir verkas multajn artikolojn kaj prelegojn, ili estas publikigataj
en diversaj esperantaj gazetoj kaj revuoj. Li auxtoras ankaux plurajn
bulgarlingvajn tekstojn pri Esperanto kaj pri variaj Esperanto-arangxoj,
ankaux pri aliaj temoj, precipe en la kampo de blinduledukado kaj
-rekapabligo. La pedagogo Jxelev estas kunauxtoro de interesa brajla
lernolibro. Nia samideano estas auxtoro ankaux de la libro "Esperanto
inter la bulgaraj nevidantoj".

Ni, samideanoj, kolegoj kaj amikoj, tutkore salutas la karegan jubileulon,
dezirante al li bonan sanon, longan vivon, plurajn sukcesojn en liaj
variaj roloj kaj okupoj!

Angel Sotirov
)))))

(((((
Aldone al nekrologo

Estimata redaktoro,
Ne sen sekaj okuloj mi legis en la lasta numero de Esperanta Ligilo la
profunde kortusan nekrologon pri forpasinta karega nia Ella Ruban, kiun
mi kore amis kaj alte estimis. Kompreneble, nekrologo neniam povas esti
kompleta biografio, sed permesu al mi aldoni kelke da vortoj. Por la
volontuloj de Fonduso Evidente Ella havis grandajn meritojn; ili suldas
al si kaj dankon kaj laudon. Kune kun nia nobla membrino Natalia Kasymova
si dufoje modele kunordigis optikistan mision en Krimeo, kaj tion faris
profesie, sindedice kaj plenenergie. Mirinde estis - si mem honeste al mi
konfesis! - ke guste dum tiuj fortostrecaj periodoj sia sanstato estis
multe pli bona ol antaue au poste! Volonte mi kaptas la okazon, ankau en
la nomo de miaj kunlaborantoj Co, George kaj John, publike kaj honorcele
tion elparoli, nelaste por iom konsoli la plej afablan altagan patrinon,
la helpeman filinon kaj aliajn geparencojn. Sia karmemoro ciam estos en
mia koro!

Jacques Tuinder,
prezidanto de Fonduso Evidente
)))))

(((((
Kiam Zamenhof revis pri Argentinio!

La cxi-suba artikolo aperis siatempe (2001) en Eventoj (revuo intertempe
cxesigita). Kvankam ne temas pri senerara lingvajxo (nek temas pri senerara
tajpajxo), tamen, pro la intereseco de la temo, via redaktoro permesas
al si republikigi gxin por la legantoj de Esperanta Ligilo. (Dubaj lokoj
estas markitaj asteriske, kaj poste venas interkrampa alternativo de la
redaktoro aux demandsigno, kaze de plena malcerteco. Foje mem Blazio Vaha
- kiu reagis al la "provoka" artikolo - faras certajn lingvajn gxustigojn).
Prefere legu gxis la fino, por iom pli proksimigxi al la vero.
(A. V.)

En la ruslingva brosxuro "Gillelizm", eldonita de L. L. Zamenhof en la jaro
1901 sub la pseuxdonimo "Gomo Sum", la iniciinto de Esperanto revis pri
Argentinio!. Fakte en la pagxo 66, de tiu cxi brosxuro, li proponas ke oni
starigu la centron de la de li proponita Hilelismo, en Usono, Kanado aux
Argentinio.

Post cent jaroj de la apero de la brosxuro de Zamenhof kiun oni ne eblis*
(ne povis) koni nek disvastigi kauxze de la bankroto de la eldonisto, estas
kortusxa afero por ni, argentinanoj* (se en la titolo de la artikolo
staras "Argentinio", tiam cxi tie devus esti "argentiniano"; aux se oni
preferas "argentinano", tiam en la titolo devus esti "Argentino")
memorigi tiun fakton cent jaroj* (jarojn) poste, kaj en la 84-a datreveno
de lia forpaso!

Kial Zamenhof pensis pri Argentino?* (jen la alternativo de "Argentinio")

Por respondi al tia demando, ni devus rememori ke Zamenhof pripensis
Hilelismon unue por la juda popolo kune kun la uzo de Esperanto. Kaj la
unuaj judaj emigrintoj* (elmigrintoj aux enmigrintoj) el Rusio tiatempe
vojagxis ne nur al Usono kaj Kanado, sed cxefe al Argentinio kun la devizo
de siaj Rabenoj: reveni al tero, al grundo, al la kamparana vivo. Kun la
helpo de kolonigxaj* (koloniaj) asocioj, Barono Hirsch fondis judajn
koloniojn cxefe en la provincoj de Entre Rios, Santa Fe kaj Kordobo.
Estis cxi tie kie naskigxis generacio de novaj judaj kamparanoj, cxi tie
nomitaj "Gauchos judios" (Gaucxaj Juduloj). Zamenhof revis ke en tiaj
kolonioj oni povus starigi centron de Hilelismo! Kelkaj el tiuj cxi
enmigrintoj estis aux alvenis esperantistoj poste* (estis esperantistoj
aux alvenis poste), kaj korespondadis kun li. Sed Zamenhofa Hilelismo
neniam sukcesis, cxar preskaux neniu konis lin. Kaj post la unua UK de
Esperanto Zamenhof lancxis jam la projekton Homaranismon*
(suficxas: Homaranismo).

R. Sartor

--------------------------------

Reago de Blazio Vaha

En la lasta numero de Eventoj oni povas legi artikolon de R. Sartor,
kun titolo: "Kiam Zamenhof revis pri Argentinio!"

R. Sartor prave memorigas, ke Zamenhof menciis la landon Argentinan kiel
eblan lokon de hilelisma komunumo. Por plia klareco, mi cxi tie citos la
Zamenhofan frazon laux traduko de Adolf Holzhaus:

"Tuj kiam kongreso de hilelistoj elektos ian difinitan lokon (ekzemple en
Kanado, Sxtatoj, Argentino k.s.) kaj deklaros gxin unu fojon por cxiam
centro de hilelista hebreeco (kompr.: hebrearo), - kaj cxio cetero
(cxio cetera) rapide solvos sin per so* (?) ,e,* (?). - Kompreneble,
elekto de loko estos farita ... post anticipa pnega* (?) esploro ..."

R. Sartor interalie skribas:
"... ni devus rememori ke Zamenhof pripensis Hilelismon unue por la juda
popolo kune kun la uzo de Esperanto. Kaj la unuaj judaj emigrintoj el Rusio,
tiatempe vojagxis ne nur al Usono kaj Kanado ...."

La cititaj frazoj, plej parte pravaj, enhavas ankaux eraran aserton.
Estas vere, unuflanke, ke la ideo pri arta lingvo, hilelismo kaj la
demando pri la juda diasporo cxe Zamenhof interrilatas, tamen - unue mi
diru tion tre klare: estas certe, ke en 1901, en la brosxuro Hilelismo
li prezentas Esperanton nek kiel lingvon de hilelistoj, nek kiel lingvon
de la Juda diasporo. Ecx: Zamenhof fortostrecxas por komprenigi, ke li
ne havas tian imagon.

Diverstempe Zamenhof havis diversajn ideojn, kaj li iom sxangxadis
siajn esprimmanierojn ankaux laux la cirkonstancoj. Post la grandega
sukceso en 1905 (do pli poste,) li iom (t. e. malmulte) modifis siajn
planojn pri lingvo de hilelistoj: tiam, en 1906, E aperas kiel (provizora)
lingvo de hilelistoj - anstataux kiu ili povas elekti alian.

Nun ni atentu (denove) pri la Zamenhofaj pensoj en 1901, kiam Hilelismo
estis verkita kaj sxajnis eldonota, kaj pri kiuj pensoj ankaux R. Sartor
(kun iom da miskomprenoj) skribis.

Estas vere, ke h i l e l i s m o n laux la brosxuro en 1 9 0 1 li pripensis
unue por la Juda gento. Sed - laux la brosxuro Hilelismo - ne estas vere,
ke li pensis gxin en 1901 rekte kun la uzo de Esperanto. Tiutempe li
opiniis, ke...

"por hilelistoj oni devas elekti aux k r e i s p e c i a l e (alian)
planlingvon."

Li pensis, ke oni malrespektas komunumon, kiu ne havas propran lingvon,
tial li volis, ke la hilelisma komunumo (ek)havu lingvon. Kian lingvon,
kiun lingvon? Pri tio en 1901, en la brosxuro citita ankaux de R. Sartor
Z skribas suficxe longe (mi citos laux elRusa traduko de A. Holzhaus).

Enkonduke li skribas interalie jen kion:

"... povas aperi suspekto, ke tuta plano de hilelismo estas elpensita de
ni speciale por tio, por kunhelpi al disvastigo de amata de ni lingvo"
(t. e. pri Esperanto). "Pri tiu cxi povanta aperi suspekto atentigis nin
unu el miaj amikoj, leginta nian brosxuron en manuskripto" (Temas pri
Abram Koffman).

Kaj poste:

"Cxu hilelistoj devas akcepti jam e k z i s t a n t a n neuxtralan lingvon
aux estos necese starigi komisionon, kiu okupos sin per kreo de n o v a lingvo -
tion cxi povas solvi, kompreneble, nur k o n g r e s o. Kiel ajn
gxi estus lingvo (kia ajn lingvo gxi estus) gxi devas esti adaptita
s p e c i a l e al b e z o n o j d e h i l e l i s t o j; cxar dum
por cxiuj popoloj internacia lingvo estas l u k s o, gxi por
hilelistoj estos cx i u t a g a p a n o. Cxiuj popoloj bezonas artan
lingvon nur por e k s t e r a j interrilatoj, hilelistoj... bezonos
gxin por i n t e r n a j rilatoj, tial, dum nun ekzistanta lingvo
Esperanto havas severe i n t e r n a c i a n spiriton, bazitan sur unu
pura l o g i k o, lingvo de hilelistoj devas esti adaptita speciale al
spirito, vivo, pensmaniero kaj esprimoj, specifecoj kaj kutimoj de tiuj
homoj, kiuj fondos unuan kontingenton de hilelistoj, sekve, krom
neordinara facileco, fleksebleco, ricxeco kaj belsoneco, gxi devas havi
en si kaj stilon kaj tutan spiriton de tia speco, por ke cxiu plej
malgranda rusa-germana hebreo, lerninte dum duonjaro gxian gramatikon,
kaj dum kelkaj tagoj kvanton da vortoj, povu jam tuj uzi (la) lingvon
tute libere kaj flue, kiel sian propran lingvon; por ke cxe li ne manku
sur cxiu pasxo tiu aux alia speciala vorteto aux parolturno, al kiuj li
alkutimigxis; por ke li ne devu pensi sur cxiu pasxo pri tio, kiel li
devas esprimigxi, kaj por ke parolo cxe li fluu tute glate kaj nature.

* * *

(Hilelismo de L. Zamenhof, alie Gomo Sum aperis ruse en 1901, ruse kaj
esperante en 1972, kun Esperanta traduko de Adolf Holzhaus).

Surbaze de tio, ke
1) Zamenhof projektadis lauxnormigon, reformadon de la Jida lingvo
(skribo kaj vortoderivado) a n t a ux la publikigo de Esperanto
2) kaj surbaze de tio, kion en sia Hilelismo li diras pri la postuloj
pri havinda lingvo de la hilelistaro,
mi almenaux supozas, ke malklare li imagis prefere ian reformitan
J i d a n (Judgermanan) idiomon kiel la kreotan lingvon de la hilelistoj,
cx. 1901. - Cxi tio ne sxajnas p r u v e b l a, kaj ne estas mia intenco
cxi tion pruvi, sed la aferon mi trovas tamen v e r sx a j n a.
)))))

(((((
Nuntempa humuro


Lego de Arhimedo

"Stecjo, nun mi demandos vin pri la lego de Arhimedo" - alvokas Stefanon
la instruisto. "Kio okazas, se vi sidigas en kuvo plena de akvo?"

"Tiam nepre eksonoras la telefono."
--------------------------------


Luna eklipso

Instruisto avertas la infanojn:

- Nepre ne preteratentu la luneklipson je la 20-a 50!

Voco el iu malantauxa benko:

- En kiu kanalo?
-------------------------------


Vespera programo

Edzo hejmeniras nur iam antau frumateno. La edzino kun minaca akcento
demandas:

- Kie vi estis dum la tuta nokto?

- Imagu, kara mia, mia nova sekretariino post la fino de la labortempo
enportis por mi kafon, si mistere alridetis min, kaj kiam si metis la
kafon sur la tablon, sia bluzo malfermigis, mi ne povis reteni min kaj
kisis al si la kolon, si plene sovagigis, ni kaptis unu la alian, ni
perdis la kapon, fine ni trovis nin en sia logejo, kaj ni amoris dum
la tuta nokto.

- Aca mensogulo! Mi kuragus veti, ke vi volis denove tiun diablan
Vindozon reinstali en via komputilo!

(laux E-igoj de Imre Szabó)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))