ESPERANTA LIGILO
n-ro 1 januaro 2011
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj -
Libe
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo
De la redaktoro
77-a Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj - Dua oficiala komuniko
Tria oficiala komuniko
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe (II/II)
Jubilea jaro 2011
Nova delegito sercxata
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Nova evoluo pri la sonrevuoj
Memorkunveno pri Erosxenko en Tokio
Neforgesinda jubileo
Dankesprimo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
De la redaktoro
Karaj legantoj,
Bedauxrinde ankaux cxi-jare mi perdis la sxancon esti aktuala pri novjara
bondeziro. La unuan, januaran numeron de 2011 vi versxajne ricevos nur komence
de marto. Pro tio, pli ol iam ajn antauxe, mi devas pardonpeti. Mian pardonpeton
mi direktas unuavice al la organizantoj de "nia 77-a". Kaj la duan kaj la trian
komunikojn vi trovas en cxi tiu numero. Jam cxi tie mi antauxdiras, ke la
limdato de aligxoj estas sxovita al fino de marto. Kvankam tiu informo venis en
bona tempo flanke de la organizantoj, tiuj, kiuj gxis nun ne aligxis, devas
tamen rapidi pro cxi tiu malagrabla malfruigxo de EL. Vi certe demandas: kio
estas la kauxzo de tia malfruego? La mallonga respondo estas, ke lastatempe mi
devis okupigxi pri alia afero, fari urgxan laboron por Libe. La sekvontaj kelkaj
numeroj espereble aperos iom pli dense ol kutime, tiel en aprilo aux en majo ni
povos reatingi la normalan aperritmon. Cxar ankaux cxi tiu numero enhavas iom
longajn artikolojn, mi ne babilu tre multe. Cxiaokaze, mi elkore deziras multe
da gxojo al la kara legantaro en 2011.
Attila Varro
)))))
(((((
77-a Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj
Dua oficiala komuniko
Karaj geamikoj, jen estas tre grava punkto por tiuj,
kiuj jam decidis partopreni la 77-an IKBE en Cxehxio - transpago de la
kongreskotizo.
Bonvolu pagi gxis la fino de marto 2011. Gxiru vian kotizon jene:
Adreso de la banko:
Ceskoslovenska obchodni banka, a.s.
Postovni sporitelna
Radlicka 333/150
CZ - 150 57 Praha 5
Ceska republika
Banka kodo - 0300
Konto numero - 195 230 825
Varia simbolo - 50805
IBAN: CZ70 0300 0000 0001 9523 0825
BIC: CEKOCZPP
En la mesagxon por akceptonto de la pago bonvolu indiki:
"77a IKBE" kaj vian plenan nomon kaj la nomon de via akompananto.
Se vi intencas partopreni ankaux la postkongresan ferian restadon, bonvolu
aldoni: "Postkongreso".
La kongreskotizon bonvolu gxiri en cxehxaj kronoj (6500 CZK). La valoro de
euxro cxiam sxangxigxas, pro tio ni ne povas difini precizan sumon en
Euxroj.
Sube vi trovos mallongan artikolon, kiu celas allogi vin al nia bela lando.
Venontfoje mi pli detale priskribos la lokon, kie ni arangxos la postkongresan
semajnon.
Mi kore salutas cxiujn legantojn.
Jan Priborsky, prezidanto de la prepara komitato
--------------------------------
Pri Cxehxa respubliko
Ni invitas vin elkore al Cxehxio, negranda, sed cxarma lando situanta en la t.n.
koro de Euxropo. Gxia cxefurbo Prago sendube apartenas al la plej belaj urboj de
la mondo kun neforgesebla etoso kaj multaj spuroj de sia miljara historio.
Multnombrajn valorajn kulturajn vidindajxojn vi trovos ne nur tie, sed ankaux en
aliaj regionoj de la lando. 12 el inter ili ecx estis elektitaj de UNESCO kiel
monda kultura heredajxo. Tia nombro da ili sur tiel malgranda teritorio estas
vere escepta. Vian koron same kaptos beleco de la cxehxa naturo, kiu pro sia
bunteco estas ideala loko por aktiva feriado. Mondfamaj estas ankaux
cxehxaj banlokoj, en kiuj vi povas ne nur kuraci vin, sed ankaux bone ripozi.
Dum via vizito en Cxehxio vi krome povas malkovri guston de la cxehxa kuirarto,
de fama cxehxa biero kaj de bonega moravia vino!
Esperanto havas en Cxehxio longan tradicion. En 1890 aperis la unua E-lernolibro
por cxehxoj kaj en 1901 estis fondita en Brno (Moravio) la 1-a E-klubo. La
cxehxan movadon reprezentas precipe Cxehxa Esperanto-Asocio, sed en la lando
funkcias krome ankaux aliaj memstaraj E-organizoj.
Cxiujare vi povas viziti en Cxehxio iun gravan internacian E-arangxon. Inter la
okazintaj la plej gravaj estis sendube UK en Prago en 1996 kaj IJK en Liberec en
2009. Por 2011 estas planata krom nia IKBE ankaux kongreso de KELI. Vojagxante
tra la lando, vi povas diversloke trovi objektojn nomitajn aux dedicxitajn al
Esperanto aux al gxia kreinto L. L. Zamenhof.
Vi estas kore invitataj!
Detale pri Cxehxio legu je:
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88e%C4%A5io
Pri la kongresa urbo Olomouc legu je:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Olomouc
)))))
(((((
Tria oficiala komuniko
Karaj geamikoj,
ni mnun alportas al vi pluajn informojn koncerne al nia IKBE en Cxehxio:
1. Logxigo por unuopuloj
Cxar ni ricevis kelkajn petojn koncerne eblon logxi dum la kongreso en unulita
cxambro en la hotelo, ni nun povas informi vin jene:
Ni serioze sercxas solvon por peto de tiuj eventualaj partoprenontoj, kiuj nepre
bezonos logxi memstare en la hotelo. Ni evidente devas akcepti tiun solvon, ke
partoprenontoj, kiuj logxos memstare en dulita cxambro devos pagi iom pli ol
tiuj, kiuj logxos po du en cxambro. Definitiva kosto de la logxado por unuopuloj
estos difinita baldaux.
Jam nun mi povas kun gxojo anticipe anonci al Vi, ke la kosto ja ne estos duobla
por unu persono, sed certe estos akceptebla por dezirantoj. Pro tio Vi nepre jam
nun povas sendi al kompetenta persono de la Prepara komitato Vian aligxilon al
la kongreso (la kontakton vidu en la unua oficiala komuniko).
2. POSTKONGRESA SEMAJNO
Kiel ni anoncis en la unua oficiala komuniko, la prepara komitato de la 77-a
IKBE proponas arangxi ankaux Postkongresan semajnon. Ni rememorigas, ke gxi
okazos tuj post la IKBE - do de la 21-a gxis la 28-a de julio 2011 en la hotelo
Dlouhe Strane, kiu trovigxas en vilagxo Kouty nad Desnou en montaro Jeseniky,
distance 70-km-ojn de Olomouc.
Kouty nad Desnou estas komunumo trovigxanta sur deklivoj de la montaro Jeseniky.
La hotelo Dlouhe Strane estas suficxe komforta, konsistanta el du grandaj
modernigitaj domoj. Logxado de partoprenantoj estos en dulitaj cxambroj kun
dusxo kaj necesejo.
La kotizo por unu partoprenonto estas 5500 Cxehxaj kronoj. Gxi inkludas la
veturon el Olomouc al la hotelo kaj reen al la plej proksima stacidomo, de kie
veturas rapidtrajnoj cxiudirekten (Zabreh na Morave), plue logxadon, tri
mangxojn tage, du duontagajn busajn kaj kelkajn trajnajn ekskursojn al proksimaj
interesaj lokoj.
Rimarko:
El Zabreh na Morave eblas veturi al Prago, Brno kaj Ostrava kaj de tie al
eksterlando.
Nun ni pli detale priskribos la lokon kaj gxian cxirkauxajxon:
Jesenikoj - cxehe Jeseniky - estas la plej alta montaro en Moravio kaj Silezio.
Gxi etendigxas en la plej norda parto de Moravio. El la montocxeno kun averagxa
supermara alteco 1350 m elstaras oriente la monto Praded (tradukite "Praavo") -
1492 m kaj okcidente Kralicky Snejxnik -1424 m. La montaro donas idealajn
kondicxojn por feriado, turismo, biciklado kaj vintraj sportoj.
Velke Losiny - Konata kaj sxatata kuracloko kun varma sulfura mineralakva fonto.
Gxi situas sude de Kouty en distanco de 5 km-oj. Tie trovigxas suficxe granda
ekstera baseno kun varma akvo kaj du aliaj internaj basenoj en banlokaj domoj.
Tre agrablaj estas promenoj tra granda parko. Velke Losiny estas tre interesa
feriloko, elirpunkto al la montaro Jeseniky, kie trovigxas ankaux aliaj allogaj
vidindajxoj:
- renesanca kastelo el 1580-1589, nacia kultura memorindajxo, en kies parko
kreskas Esperanto-arbo. La kastelo estis okazloko de fifamaj jugxprocezoj
kontraux sorcxistinoj en la 17-a jarcento. Cxe la enirejo estas lokita ligna
modelo de la kastelo, speciale farita por viddifektitoj.
- manufakturo pri papero el 1550 (la plej malnova gxis nun funkcianta tiuspeca
entrepreno en la tuta Euxropo; alirebla por la publiko, ligita kun muzeo pri
produktado de papero)
Sxumperk - Distrikta urbo, en kiu logxas pli ol 30000 logxantoj. La urbo situas
en norda Moravio kaj oni nomas gxin "Pordego de la montaro Jeseniky". En la urbo
trovigxas interesaj arkitekturaj vidindajxoj, ekzemple kastelo, pluraj pregxejoj,
eksaj monahxejoj, urbodomo, muzeo ktp.
Transcxerpa elektrejo - Unu el 7 "mirakloj de Cxehxa respubliko".
La transcxerpa elektrejo kun du valbarajxoj trovigxas proksime de Kouty.
La konstruado de la elektrejo estis finita en la jaro 1996. La elektrejo mem
estas lokita en grandega kaverno en roko super la malsupra lago. Gxia valbarajxo
estas alta 53 metrojn. La supra lago trovigxas en alteco de 1350 metroj
supermare.
Al cxi tiuj lokoj ni planas komunajn ekskursojn. Oni povas ecx arangxi
piedekskursojn en la proksima montara cxirkauxajxo po malgrandaj grupoj. Por
legi detale kaj rigardi fotojn pri kelkaj menciitaj lokoj vi povas viziti jenajn
retpagxojn:
http://dlouhestrane.hotel.cz/photos/
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jesen%C3%ADky
http://eo.wikipedia.org/wiki/Velk%C3%A9_Losiny
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%A0umperk
http://www.dlouhe-strane.cz/cs/fotogalerie
http://eo.wikipedia.org/wiki/Regiono_Olomouc
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Olomoucky_kraj.svg
Mi kredas, ke ni suficxe efike Vin allogis por partopreno en la Postkongresa
semajno. Pri maniero kiel pagi la kotizon ni informis Vin en la dua oficiala
komuniko.
Jan Priborsky, prezidanto de PK
)))))
(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de Libe
dum la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(Vieno - Auxstrio) de la 10-a - 15-a de Julio 2010.
(II/II)
Dua kunsido
merkrede la 14-an de julio 2010
Mallongigoj de propraj nomoj:
AK - Arvo Karvinen (Finnlando)
AM - Anatolij Masenko (Rusio)
AV - Attila Varro (Hungario)
DA - Dusxan Angxelkovicx (Serbio)
DSx - Dragan Sxtokovicx (Kroatio)
IK - Istvan Kabok (Hungario)
MM - Martin Meyer (Svislando)
NK - Natalia Kasymova (Germanio)
RS - Ritva Sabelli (Finnlando)
TS - Theodor Speckman (Germanio)
VJx - Vladimir Jxelev (Bulgario)
WW - Walter Wagner (Auxstrio)
8. Libe-bugxeto por 2010
(antauxanoncita kiel punkto 10.)
RS lauxtlegas:
Elspezoj:
presado de EL - 3750 euxroj
informado - 1000 euxroj
edukado - 2000 euxroj
kongresoj - 0
regiona kunlaboro - 500 euxroj
membreco (UEA) - 170 euxroj
membreco (EBU) - 387,50 euxroj
kotizoj entute - 564,50 euxroj
premioj - 100 euxroj
bankaj kostoj - 105 euxroj
diversaj kostoj - 100 euxroj
entute - 8119,50 euxroj
Enspezoj:
kotizoj kaj abonoj - 2250 (de 150 kotizantoj po 15) euxroj
librovendado - 50 euxroj
interezoj - 889,50 euxroj
subvencioj - 3500 euxroj
donacoj - 1430 euxroj
entute - 8119,50 euxroj
AK estas kontenta, ke la estraro akceptis elspezi 2000 euxrojn por edukado.
Gxi ja ne estas granda sumo, sed oni uzu ankaux lokajn fontojn por subtenado
de partopreno en lingvokursoj.
Cxar neniu petas la parolon, la prezidanto konsideras la bugxeton aprobita.
9. Vizioj gxis la jaro 2013
(antauxanoncita kiel punkto 11.)
AK: Ni cxiuj havas viziojn por estonteco. Estas gxojige, kiam ili efektivigxas.
Hieraux ni auxdis pri vizioj de la estraro, en la agadplano. Cxiu akceptis gxin
sen ia aldono, sed bonvolu nun paroli pri viaj vizioj. Fortigi nian agadon...
Kunlabori kun multnaciaj blindulasocioj kaj kun Esperantoasocioj... efikigi
lernadon.... allogi por lernado...
AM: "Cxi-jare nia publiko estas tre - ecx tro - silentema... ne parolema."
DA (rimarke): "Atentema..."
AV: Por montri - en la eble ankoraux ekzistanta blindulmovado - ke ni
- Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - ekzistas, eble la estraro povus
produkti kelkajn dokumentojn, kiujn gxi povus sendi al konataj landaj
blindulasocioj. Tio estus oficiala pasxo fare de Libe, kvankam personaj
interrilatoj cxiam estas pli utilaj por konstrui kunlaboron kun tiuj asocioj.
Cxar tiaj personaj interrilatoj nun sxajne mankas, oficialaj dokumentoj de Libe
informus almenaux pri ties ekzisto. Eble iujn asociojn tio stimulus reagi.
AM: Por tia agado la venonta jaro aparte tauxgus, cxar Libe gxuste 60-jarigxos.
AV: Kaj ni membroj kontribuus per tradukado, tiel ke la asocioj ricevu la
dokumentojn kaj en Esperanto kaj en la nacia lingvo.
VJx: La prezidanto de la blindulasocio en Bulgario apartenas nun al la estraro
de EBU. Li persone tre pozitive rilatas al nia afero.
AK: Ni estas nun en cxefurbo de Esperanto. Hieraux ni vizitis la vienan
Esperantomuzeon,
kie ni ja auxdis pri malnovajxoj kaj ne restis tempo por aktualajxoj, ekz.
Esperanto kiel lingvo de sciencoj k.a. Unu el la plej grandaj komisionoj de EBU
- nome tiu pri edukado kaj kulturo - cxi-auxtune kunvenos en Vieno. Ni devas
peti, ke la direktoro de la Internacia Muzeo vizitu tiun kunvenon kaj tie
prezentu la muzeon kaj gxian laboron, por informi tiujn EBU-estraranojn, kiuj
eble pensas ke Esperanto ne plu funkcias.
10. Venontaj kongresoj (antauxanoncita kiel punkto 12.)
AK antauxvidas, ke IKBE2011 okazos en Cxehxio. La Universala Kongreso okazos en
Danlando, sed tie mankas la ebleco por organizado de IKBE. Tamen
iuspeca regiona renkontigxo de blindaj esperantistoj certe povus okazi ankaux
tie. La dana blindulasocio certe ne rifuzus gastigi tian kunvenon.
TS ne opinias tre bona ideo havi nian venontjaran kongreson en Cxehxio.
UK2012 okazos en Hanojo (Vjetnamio), kaj versxajne ne multaj el ni havos
la eblecon vojagxi tien. Sed Kopenhago estas ja atingebla celo.
Cxu la estraro de Libe ne povus sercxi kontakton al la dana esperantoasocio aux
al la dana blindulasocio aux al UEA por iamaniere kombini - kiel okazis en
Florenco - UK-on kun iuj arangxoj por nevidantoj? Ja por vere sperti la
Esperantan movadon gxenerale, oni devas viziti UK-on, ne IKBE. Estus pli bone,
se niaj cxehxaj amikoj ofertus la organizadon de IKBE en 2012.
Ja tradicie IKBE okazadas en la sama lando kun UK. Nur kiam UK okazas ekster
Euxropo, tiam iu euxropa lando havigas lokon por IKBE.
AK: Sinjoro Priborsky el Cxehxio - sen ia influo de nia flanko - mem proponis
Cxehxion por IKBE en 2011, cxar neniu en Danio surprenis gxian organizadon.
AM: Otto Prytz okupigxis pri kontaktoj rilate venontjaran blindulkongreson en
Danlando, sed fine li devis konstati, ke IKBE tiam kaj tie ne eblas.
La ideo de TS meritas esti priesplorata.
DSx: Antaux du jaroj okazis kongreso en Premantura. Unu tagon post tiu kongreso
okazis UK en Roterdamo. Tiujare la Libe-estraro plurfoje skribis/petis/demandis
al Nosobe por organizi IKBE en Nederlando. Mi ne scias cxu ili ne deziris, ne
sciis, ne volis, ne kapablis organizi tiun kongreson, sed la IKBE ne tie okazis.
Antaux kvar jaroj ni kongresis kune en Florenco. Oni povas dokumenti ke jes,
estis Libe-kongreso aux estis IKBE, sed kiom da tempo dum tiu kongreso ni estis
kune? Kiom da minutoj estis tiam je nia dispono por la Gxenerala Asembleo? Cxu
kongresi ankaux venontjare kune? Mi ne kontrauxas, sed kiujn kondicxojn ni havos
dum tia kongreso en Kopenhago? Jes, la ideo estas bona, sed la vivo donas al ni
aliajn eblecojn.
VJx: Pri nia venontjara kongreso ni faru decidon gxis la fino de novembro.
IK: Mi memoras ankaux pri aliaj kongresoj, se sercxi ekzemplojn kaj eblecojn,
nome pri la budapesxta en 1966, la hamburga en 1974 kaj la viena en 1992. Tiuj
tri okazis samtempe kun la UK, tamen aparte. Laux mi tio estas bona modelo, cxar
unue ni estis kune, due ni havis la eblecon cxiutage elekti.
AM ripetas, ke - laux esplorado de Otto Prytz - tia ebleco en Kopenhago
venontjare ne estas.
TS: Mi ne volis proponi ke ni rifuzu la oferton en Cxehxio. Mi nur demandas min,
se ni kongresos en Cxehxio venontjare, kion ni faru en 2012?
Vjetnamio por ni estas nereala, kaj ankaux en Euxropo ne plu estas granda elekto
inter eblaj gastigaj landoj.
AM: Tia sercxado jam farigxis tradicio dum niaj kongresoj. Cxu antaux du jaroj (aux
ecx unu) ni sciis certe, ke ni nun kongresos cxi tie. Eble Dio donos al ni iun
proponon ankaux venontjare.
AK: Datrevenoj estas ja cxiam konsiderindaj. Niaj cxehxaj amikoj faris sian
proponon por inde memori pri la unua porblindula kongreso, kiu okazis en 1921 en
Prago. Kaj la kongreso de blinduloj en 1922 okazis en Helsinki, do eble ankaux
ni povas uzi tiun datrevenon por pli facile kolekti monrimedojn kaj arangxi
IKBE2012 en Finnlando.
AV: Mi denove ne parolos elegante, sed mi nun rezonas jene: Libe estas maljunulo
sen posteuloj. Ni ne havas infanojn, ni ne havas nepojn. Se ni volas, ke la
resto de nia vivo estu kiel eble plej enhavoricxa, ke dum nia vivo ankoraux
okazu io, tiam ni nepre ne forpusxu la plej proksiman sxancon pro espero pri pli
fora, malcerta sxanco. La venonta jaro estas jubilea, ecx duoble, 90-jarigxo de
nia kongresa serio kaj 60-jarigxo de Libe. Ni rajtas ja festi tiujn datrevenojn.
Kiu partoprenos, kiu ne, tio estu persona respondeco. Kaj mi estas certa, ke
decido por Cxehxio neniun malhelpos partopreni en Kopenhago.
AM: El Cxehxio nin atingis la intenco, sed ne ankoraux konkreta projekto.
Sinjoro Priborsky skizis kelkajn eblecojn, petante la estraron elekti el ili. Ni
do ankoraux devas okupigxi pri tio.
AK: Ni do volonte akceptas la inviton al Cxehxio, sed tio postulas de ni cxiuj,
membrosocietoj de Libe, ke ni sendu al tiu kongreso junajn samideanojn, junajn,
kiaj ni mem estis, kiam ni komencis vizitadi Esperantokongresojn. Hejmenvenonte
ni tuj povas komenci agi, por ke junuloj eklernu en hejmlandaj Esperantokursoj,
aux en la venontjara Somera Esperanto-Studado en Slovakio.
VJx: Cxu la dato de la venontjara SES jam estas konata? Cxar ne estus oportune
arangxi tian kurson ekzemple en majo.
Multaj samtempe respondas, ke SES kutime okazas en julio.
11. Diversajxoj
(antauxanoncita kiel punkto 13.)
TS: La plej multaj el vi versxajne scias pri la ekzisto de Esperanto-Vikipedio.
Kelkaj el vi certe ankaux uzis tiun Vikipedion kaj eble malkovris, ke ankaux pri
Libe trovigxas tie informoj. Unu el la punktoj estas "Famaj blindaj
esperantistoj". Sub cxi tiu punkto trovigxas jenaj kvin nomoj: Luigi Tola, Angel
Figuerola, Jos`e Ezquerra, Vasilij Erosxenko kaj Pedro Zurita. AV hieraux jam
parolis pri Esperanta Ligilo kiel montrofenestro. Ankaux tiu parto en la
Vikipedio estas ja montrofenestro pri ni. Ja mi ne proponas forstreki iun ajn el
la jxus menciitaj nomoj, sed necesus aldoni ankaux nomojn de vere famaj blindaj
esperantistoj. Mi - kiel nevidanto - sxatus tie vidi almenaux la nomon de Harald
Thilander, Joseph Kreitz, Raymond Gonin kaj Otto Prytz.
AK: Mi metas ankaux vian nomon en tiun vicon.
Kelkaj demandas, kiu rajtas skribi en Vikipedion. AV diras, ke principe
cxiu.
MM: Tio tamen ne plu estas tre simpla. Mi ekzemple deziris skribi pri
pana-lotosa fluto, oni rifuzis dirante, ke gxi ne estas suficxe konata. Restante
cxe la temo, mi auxdis, ke oni intencas alretigi la libron Historio de blinduloj
en la Esperantomovado. Mi iom legis el tiu libro, kaj ne trovas gxin tre alloga
por vidantoj. Gxi, cetere, estas plena je lauxdoj, nenie ia kritiko. Kritikaj
vidpunktoj igas ja biografiojn pli interesa.
AM: Mi persone tamen legis tiun libron kun intereso.
AV: La aliro de MM estas scienca. Ni ja ne volas sciencajn studojn pri niaj
pioniroj. Ne gravas al kiu el ili mankis kiom da fingroj ktp. Ni volas montri,
ke ili faris multon por Esperanto, kaj ne gravas cxu ili intertempe blasfemis
aux ne. Por Esperanto ili ja certe kaj sendube faris tion, kio en la libro estas
skribita.
MM, pri lauxtlegado de la revuoj Esperanto kaj Monato: Ili bedauxrinde farigxas
ofte nekompreneblaj. Sen la intenco malgrandigi la meritojn de la vocxlegantoj
en la informado: en la tempo kiam ekzistas elektronikaj eblecoj - jam por multaj
- oni devus havi pli konvenan aliron. Mi persone preferus ricevi tiujn revuojn
en elektronika formo, kiun mi povus legi cxu per brajla ekrano, cxu per vocxa
sintezilo. Mi scias ke multaj homoj
- eble cxefe en orientaj landoj - ankoraux ne havas komputilon, do ankaux por
ili oni devas ion fari. Sed la nuna solvo, ke oni ankoraux registras kasede kaj
poste ciferecigas tiun malbonkvalitan registrajxon, estas tute nekontentiga.
NK: La afero estis pritraktata kiam mi cxeestis Nosobe-semajnfinon cxi-jare. Rob
parolis kun mi pri la samo, cxar li estas unu el tiuj, kiuj lauxtlegas. La
lauxtlegantoj konscias, ke la kvalito ne estas kontentiga.
Rob demandis, kion fari por plibonigo. Ili ja acxetis novajn aparatojn, sed
denove kasedajn. Cxar li ne estas "teknika homo" (kiel li mem vortumis), li
petis konsilon de niaj teknikemuloj.
AK: Kiu cxi tie havas konsilon?
DSx: Cxu la problemo estas, ke la lauxtlegantoj prononcas malbone?
"Ankaux" - venas el la vicoj de cxeestantoj.
NK: Cxe tiuj sonregistrajxoj la zumado de la aparato ofte estas pli lauxta ol la
lauxtlegado. Krome, sur la kasedoj oni ne povas sercxi laux artikoloj, sed nur
laux legantoj. Tio rezultigas malfacilajxon, kiam sama leganto lauxtlegas
plurajn sinsekvajn artikolojn.
AV: Teknika solvo - almenaux parte - ekzistas, sed tia solvo certe ne placxus al
cxiuj. Ni havas nun Esperantan sintezan parolon. Ankoraux ne cxiuj konas gxin.
Ne temas pri la japania inventajxo - kiu ne estas ja malbona, sed estas tro
italeca. Temas pri Espeak, kiu povas vocxigi esperantan tekston - ne "belmuzike",
sed kompreneble. Do teknike estus eble vocxigi elektronikajn tekstojn pere de
tiu softvaro. Problemo tamen levigxus, kiam gxi devus prononci neEsperantajn
vortojn, ekzemple proprajn nomojn. Ecx se oni farus kompromison tiurilate,
necesus homo, kiu tiun komputilan vocxigan laboron faru. Kiel trovi tian homon?
Kapablaj homoj por tia laboro certe ne mankas, sed cxu ili povus oferi la
necesan tempon?
Finfine tiuj revuoj jam estas haveblaj en elektronika formo, sed la aliro
por orientanoj restas ne bone solvita.
VJx konfirmas, ke ne cxiuj vocxoj en tiuj registrajxoj estas tauxgaj por
bona kompreno. (Li nomas Stanka Starcxevicx.)
TS: La plej grava malbonsxanco tamen estas la teknika parto. Mi persone parolis
kun Stanka Starcxevicx kaj mi kredas, ke se sxi havus tauxgan registran aparaton,
sxia vocxo farigxus multe pli komprenebla. Sxi ne legas malbone, simple
mallauxte.
NK konsentas.
Aliparte - dauxrigas TS - ne estas ja maloportune konatigxi kun la vocxoj de
homoj cxe UEA.
DSx: Ni vivas en la jaro 2010-a. Kion signifas hodiaux teknikaj problemoj?
"Mono" - auxdigxas fone.
Ne - dauxrigas DSx. Ecx cxi tie, inter ni, multaj havas tiajn aparatetojn, kiuj
kapablas bonkvalite sonregistri cxion, kio en cxi tiu salono auxdigxas. Fari
tian registrajxon ne estas teknika problemo.
Cxu ni en Libe eble bezonas komisionon pri teknikaj problemoj?...
NK: Cxu decido pri tio?
AV: Acxetu mp3-registrilon por Stanka.
DSx (ridete): Kostas eble 20 euxrojn.
AM, sxangxante la temon: Mi memoras kelkajn plendojn el retmesagxoj, ke niaj
kongresreferajxoj neniam estas atingeblaj rete. Ilin auxdas nur tiuj, kiuj
partoprenas en kongresoj, sed la ceteraj ne havas tian eblecon.
Nun nia Libe-pagxaro havas pli abundan spacon, kaj Pavel Rjabov diras: se
tekstoj estas je dispono, cxiu ajn kongresa referajxo povas havi lokon tie.
Alio: Hieraux, kiam temis pri Esperanta Ligilo, mi ne volis forpreni tempon, sed
foliumante en mia arkivo, mi trovis tre interesajn statistikajxojn.
Komence de la jaro 1983 (do antaux 27 jaroj) estis dissendataj 536 ekzempleroj (inkluzive
de kvin rezervaj ekzemploj) al 35 landoj; Italio 72,
FRG 54, Cxehxoslovakio 37, Francio 34, Hispanio 34, Jugoslavio 26,
Sovetunio 25, Belgio 23, Nederlando 22, Bulgario kaj Finnlando po 21,
Svedio 18, Rumanio 17, Britio 16, Danio 15, Hungario 12, Pollando 11,
Svislando 10, Japanio kaj Usono po 8, Portugalio 7, Norvegio 6,
Brazilo 5, Kanado 4, Argentino, Cipro, Meksikio kaj Urugvajo po 2,
Cxinio, Hindio, Indonezio, Kolombio, Singapuro kaj Sud-Afriko po 1.
En tiu jaro malaperis Vjetnamio, pro nekonata kauxzo. Kaj kiel estis en la
pasinta jaro, 2009? Estis presitaj 264 ekzempleroj, por 250 vivaj abonantoj,
do 14 estis certe superfluaj, sed pagis nur 88 personoj...
AK: Antaux kelkaj tagoj mi parolis kun s-ro Jelinek, kiu diris al mi, ke por
pretigo de la vidulskriba versio de "Historio de Esperanto inter la blinduloj"
li kunlaboras kun AM, AV kaj MM. Ni esperu, ke gxi baldaux pretigxos. Mi rekte
demandas la cxeestantajn tri personojn.
AM: Cxiuj tri jam sendis sian parton al Ritva Sabelli, la fina redaktanto.
La tasko de Jiri Jelinek estas finita kaj bone plenumita.
WW: Jxus alvokis min telefone Milena Jelinkova el Cxehxio, kaj sxi petas
konsideri oficiala la sinproponon de Cxehxio kiel organizanto de IKBE en 2011.
AM kiel estrarano transprenas la telefonon kaj ekparolas al Milena Jelinkova. Li
dankas pro la propono kaj promesas baldauxan decidon flanke de la estraro pri la
preferata loko el la proponitaj tri.
AK: Cxu iu pretas kompili artikolon pri cxi tiu kongreso por niaj landaj gazetoj?
AV ne komprenas la ideon, ja raporto aperos en Esperanta Ligilo.
AK: Sed necesas, ke ankaux nacilingva informo aperu en cxiuj reprezentataj
landoj.
Per tio finigxas la dua kunsido de la Gxenerala Asembleo de Libe.
Dragan Sxtokovicx cxefsekretario de Libe
)))))
(((((
Jubilea jaro 2011
Niaj cxehxaj amikoj invitas nin cxiujn partopreni la 77-an IKBE-on en Olomouc
(14.-21. de julio). Koran dankon pro la invito. Ni, Libe-anoj povis largxigi
nian vivon en amika, internacia atmosfero dum kongresoj. Ni esperas, ke ni povos
kuragxigi viddifektitojn, junajn kaj plenkreskulojn trovi saman etoson,
internaciecon pere de komuna lingvo kaj altnivela programo de la jubilea
kongreso.
Por lernado de Esperanto LIBE rezervis en la bugxeto 2000 euxrojn. El tiu sumo
la estraro povas asigni etajn stipendiojn ekzemple por partopreno en la
studsemajno en Slovakio aux iu alia esperantokurso. Bv. sendi peticion al la
Libe-kasisto Pier Luigi Da Costa.
Mi alvokas delegitojn de Libe kaj esperanto-unuigxojn klopodi trovi filantropajn
unuigxojn por apogi ecx se nur iomete partoprenadon en kursoj kaj kongresoj.
Karaj legantoj, venontsomere abundas E-okazajxoj. Partoprenante ilin ni
renkontos amikojn kaj refresxigos nian lingvoscion. Ankaux tiel ni antauxenigas
la Esperantokulturon kaj montros, ke Esperanto vivas, kaj jubileas.
Dezirante aktivan jubilean jaron al vi, karaj legantoj,
Arvo Karvinen
prezidanto de Libe
)))))
(((((
Nova delegito sercxata
Pro manko de libera tempo s-ro Joan Seguru Ribes ekde januaro 2011
rezignis plu esti hispana delegito de Libe kaj EL.
La Libe-estraro kore dankas s-anon Joan Seguru Ribes por lia longjara
kunlaboro kaj turnas sin al liaj samlandanoj bonvole anonci sian pretecon
transpreni la delegitajn taskojn.
Anatolij Masenko
(sekretario de Libe):
Gerojev-Medikov, 15 - 1,
RU-357739, Kislovodsk.
)))))
(((((
Nova evoluo pri la sonrevuoj
En la Centra Oficejo de UEA la tekniko tiom evoluis, ke eblas liveri la revuon "Esperanto"
per Interreto. Tiuj abonantoj, kiuj havas tiun rimedon, bv. informi la
prizorganton de la sonrevuoj pri sia retadreso.
Tio povas sxpari multan monon. Kompreneble ni atendos gxis alvenos suficxaj
reagoj. Se vi plu deziras ricevi la revuon per MP3-disketo, bv. tamen informi la
saman: Rob Moerbeek, kun la nova retadreso oovo14qh(cxe)kpnmail.nl. Poste ni
konsideras cxu ankaux por "Monato" eblos la sama servo.
Dezirante al cxiuj felicxan novan jaron kaj kun kora saluto,
Rob Moerbeek
)))))
(((((
Memorkunveno pri Erosxenko en Tokio
En Sxinjuku, Tokio, fine de 2010, la 23-an de decembro, gxuste je la dato de la
forpaso de Vasilij Erosxenko, rusa blinda verkisto, okazis speciala arangxeto
memore de li en la restoracio Nakamuraya, gxuste cxe la loko, kie li logxadis
antaux cx.95 jaroj. Temas pri luncxo-kunsido de la membroj-volontuloj de la
projekto por elektronikdatenigi surpaperajn brajlajxojn, aparte la gazeton "Lumo
de la Ses Steloj" (japane "Mutubosxino Hikari"), iama organo de la asocio de
studintoj en la Tokia Blindul-lernejo.
Kolektigxis 18 homoj inkluzive de 4 esperantistoj, nome JABE-anoj, du membroj,
Tanabe Kunio kaj Isaki Michiko, kaj du nur pro la intereso pri Erosxenko, Tanaka
Teiiti, kaj KIKUSXIMA Kazuko.
Unue s-ino ISAKI parolis pri la celo de la arangxo kaj pri la kialo de la elekto
de la ejo, la restoracio Nakamuraya. Sxi, volontulo por elektronika datenigado,
nigraskribigado kaj eldonado de brajlaj historiajxoj konservataj en la arkivejo
de la Blindullernejo en Tokio, raportis pri nova eltrovo en la arkivejo, gravaj
dokumentoj, kiu atestas, ke Erosxenko eklernis en la Blindullernejo "en la majo
de 1914", kvankam cxiuj gxisnunaj libroj diris "en septembro".
Poste ano de la informa sekcio de Nakamuraya parolis pri la rilato inter
Erosxenko kaj Nakamuraya. Antaux cx. 95 jaroj Erosxenko logxis en Nakamuraya dum
sia restado en Tokio.
Geedzoj SOMA, la fondintoj de Nakamuraya, ne nur prizorgis pri la logxado/vivado
de Erosxenko, sed ankaux subtenis lian socian agadon.
Erosxenko postlasis al Nakamuraya siajn spurojn: ekz. barcxo kaj pirosxki en la
menuon de restoracio; rubasxka kiel siatempa uniformo de kelneroj;
lia portreto, pentrita de TURUTA Goro, kies repliko nun pendas sur la muro
de la restoracio.
S-ro KISXI Horomi, instruisto de Blindullernejo de Kioto prelegetis pri la amika
kaj malamika rilatoj inter Erosxenko kaj TORII Tokujxiro citetante nove
eltrovitan taglibron de TORII. S-ro TORII Tokujxiro, blinda, la plej intima
amiko de Erosxenko en Japanio, estis esperantisto, unu el la fondintoj kaj
longdauxra prezidanto de nia JABE, estis unu el pioniroj de blindula movado en
Japanio pri plibonigo de la kondicxoj de edukado kaj de gxenerala socia vivo.
S-ino KIKUSXIMA, Krizantemo, montris la veran kapablon pri la japana lingvo de
Erosxenko per vocxlegado de japanlingva letero, el Tajlando, de Erosxenko
al iu japana subtenanto.
Kaj trinkante kaj mangxante bongustajxojn cxiuj rakontis aux sian opinion aux
sian impreson pri Erosxenko. Unu cxeestanto rimarkigis nin, ke antaux 120 jaroj,
en la sama jaro 1890, naskigxis kaj Erosxenko kaj la japana brajlo.
Ni havis kaj gxojan kaj klerigan tempon en bona etoso, memore al la naskigxo de
nia Erosxenko.
Kunio TANABE
)))))
(((((
Neforgesinda jubileo
Karaj gelegantoj,
Cxi tiutempe okazifxas ebleco esprimi nian koran dankon al Attila Varr"o; kaj
tio ne nur, cxar li fine de januaro povas festi sian naskigxdatrevenon.
Komence de 2001 li oficiale transprenis la postenon de redaktoro de Esperanta
Ligilo. Dum la pasintaj dek jaroj cxiu povis rekoni liajn klopodojn fari EL-on
leginda, malgraux la malfacilajxoj konataj de cxiu redaktoro: Reagoj kaj precipe
kontribuoj de legantoj estas relative raraj.
Tamen EL apartenas al tiuj aferoj, pri kiuj Libe kaj la blindul-E-istaro entute
povas fieri. Kulmino de lia redaktora laboro certe estis la serio okaze de la
centjarigxo de la revuo. Kiom da horoj Attila pasigis en la viena Internacia
E-muzeo por esplori la pasintecon! Se ni nun devas konstati malpliigxon de
EL-abonantoj, tio ne estas kulpo de la redaktoro, sed, certe cxiuj el ni scias
tion, de demografiaj cirkonstancoj. Ni do kore danku kaj kuragxigu nian
redaktoron Attila dauxrigi tiun cxi multe aprezatan laboron.
Th. Speckmann
)))))
(((((
Dankesprimo
Mi ne havas eblecon danki persone al cxiuj geamikoj kaj gesamideanoj kiuj
salutis min okaze de mia jubilea naskigxtago pro tio mi per nia sxatata revuo
E.ligilo esprimas al ili mian plej sinceran dankon por iliaj kortusxaj salutoj
kaj bondeziroj.
Vladimir Jxelev
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil(cxe)braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))