ESPERANTA LIGILO
n-ro 3 marto 2011
oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo
De la redaktoro (cxi-foje nur en la brajla versio)
Skizo de Agadraporto de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (Libe)
Rajto je butikuma helpo en Portugalio
Problemverboj
KOMUNIKO PRI LA EKZAMENOJ LAUx LA KOMUNA EUxROPA REFERENCKADRO
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Konferenco pri aliro al kulturo
Adressxangxo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
Skizo de Agadraporto de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (Libe)
pri la jaro 2010
al la Gxenerala Asembleo de Libe en Olomouc en julio 2011
1 Enkonduko
La radikoj de Libe estas el la komenco de 1900-aj jaroj. Espereble la
okazinta literatura konkurso pri Vasilij Erosxenko aktivigos nin trovi
pionirojn de Esperantomovado inter nevidantoj. Ilin ni danksxuldas pro
multjardeka internacia kunlaboro pere de Esperanto. Renoma historio
kuragxigu nin instigi gejunulojn.
2 Oficoj kaj funkciuloj
2.1 Estraro
Arvo Karvinen (FI), prezidanto
Nedeljka Lojxajicx (RS), vicprezidantino
Dragan Sxtokovicx, (HR) gxenerala sekretario
Anatolij Masenko (RU), dua sekretario
Pier Luigi Da Costa (IT), kasisto
Natalia Kasymova (DE), konsilanto
Vladimir Jxelev (BG), konsilanto
La estraro havis du kunsidojn dum la IKBE en Vieno, Auxstrio. Cetere la
estraro laboris pere de reta korespondado. Prezidanto sendis 23
cirkulerojn al la estraro, honora prezidanto Theodor Speckmann (DE) kaj
Attila Varro (HU) redaktoro de Esperanta Ligilo (EL), organo de Libe.
2.2 Laborgrupoj
Libe havis sekvajn laborgrupojn:
Edukado kaj junularaj renkontigxoj, gvidantoj instruistino Natalia Kasymova
kaj vicprezidantino Nedeljka Lojxajicx, Anatolij Masenko
Delegita reto, gxenerala sekretario Dragan Sxtokovicx
Ekonomio, gvidanto kasisto Pier Luigi Da Costa, Arvo Karvinen
Regiona kunlaboro, gvidanto Honora prezidanto Theodor Speckmann,
Vladimir Jxelev
2.3 Apartaj komisiitoj
UEA (Universala Esperanto-Asocio)
Komitatano Rob Moerbeek (NL) trijara periodo gxis julio 2013
Ebu (Euxropa BlindulUnuigxo)
Arvo Karvinen, delegito de Libe cxe Ebu 2007-2011
3 Membraro
Libe havis 392 membrojn en 36 landoj, kaj delegitojn de Libe kaj "Esperanta
Ligilo" en 26 landoj. Honoraj membroj estas Rob Moerbeek, Jacques Tuinder
(NL) kaj honora prezidanto Theodor Speckmann.
4 Interna agado
Literatura konkurso pri Vasilij Erosxenko
Okaze de la 120-a naskigxdatreveno (la 12-an de januaro) de la fama rusa
Esperantisto, verkisto kaj mondvojagxanto Vasilij Erosxenko, Libe kaj Rean
(Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj) anoncis en januara EL literaturan
konkurson pri la temo "Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia signifo
kaj valoro por la nuntempa blindulo". Alvenis naux konkursajxoj el Bulgario,
Japanio, Moldavio kaj
Rusio.
La jxurio - Mine Yositaka (JP), Julija Patlanj (UA), Rob Moerbeek (NL),
Ritva Sabelli (FI), Attila Varro (HU) kaj Anatolij Masenko (RU) – aljugxis
unuan lokon al TANABE Kunio el Japanio pro lia verko "Edukista dimensio de
Erosxenko". La dua kaj tria premioj estis dividitaj inter du rusiaj
gesamideanoj, Nadja Jxukova kaj Nikolaj Osipenko.
IKBE
La 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) kun 50
partoprenantoj el 13 landoj okazis en Vieno, Auxstrio 10.-15.7.2010 kaj
dum IKBE ankaux la Gxenerala Asembleo. La kongreso estis organizata de
Auxstria Ligo de Blindaj Esperantistoj (Albe) kun financa subteno de
federacilanda sekcio de Tutauxstra Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj.
Raportoj de kongresaj sekretarioj Natalia Kasymova kaj Walter Wagner (AT)
aperis en numeroj 7 - 10 de Esperanta Ligilo. Unua parto de Protokolo
pri la Gxenerala Asembleo, verkita de Dragan Sxtokovicx aperis en la
decembra numero.
La enhavo de kongresa raporto atestas, ke la du plenkunsidoj de la
Gxenerala Asembleo profunde diskutis aktualajn aferojn kaj temojn, kiuj
etendigxas al estonteco. Unuan fojon la GxA konfirmis financan subtenon
al edukado pri Esperanto.
Al kongresanoj ofertita kultura programo estis grandioza travivajxo.
Koran dankon al Veronika Haupt, Harald Rader, Walter Wagner kaj iliaj
afablaj asistantoj.
Post la kongreso Anatolij Masenko restis unu tagon en Vieno por studi
arkivojn de la Esperanto Muzeo.
5 Eldona agado
Por la studsemajno en Slovakio Attila Varro pretigis brajle dek unuajn
lecionojn de la internacia eldono de "Esperanto per rekta metodo" de Stano
Marcxek. La estraro decidis brajligi la lernolibron de Stano Marcxek kaj
apartan version por kursgvidantoj.
Projekto pri la platskriba eldono de la libro "Historio de la
Esperanto-movado inter la blinduloj" dauxras.
6 Interna informado
La plej grava informilo de Libe, la organo Esperanta Ligilo aperis en
10 numeroj brajle kaj elektronike, redaktite de Attila Varro kaj
administrite de Jiri Vychodil.
La revuo estas presata kaj dissendata de presejo en Prago (Knihovna a
tiskarna K. E. Macana).
Attila Varro instigis la legantojn publikigante informajn kaj edukajn
artikolojn. Espereble legantoj de EL tradukis kaj disvastigis konvenajn
artikolojn nacilingven. Gxisdatigo de abonantoj estis planata.
Krom Euxropo EL estas legata en Cxinio, Hindio, Irano, Japanio, Kanado,
Usono kaj Cxilio.
Kiel iniciato el Cxehxio, cxe "Unuigxinta Organizajxo de Nevidantoj kaj
Malfortevidantoj", ekde 1998 funkcias retkonferenco, kie estas uzata nur
Esperanto, kaj gxi estas malfermita al cxiuj landoj. Libe-anoj vizitadas
gxin kaj sendas kontribuajxojn.
7 Ekstera informado
Libe havas pagxaron en Interreto cxe adreso http://libe.narzan.com.
La pagxaron prizorgas Anatolij Masenko kune kun Pavel Rjabov.
La estraro decidis meti IKBE-prelegojn en la reton.
Dum IKBE en 2009 s-ro Jan Bemelmans proponis, ke Libe havu propran
domennomon en interreto, kie staru la nuna pagxaro. La iniciato maturigxas.
Dum la 95-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Havano, Kubo
17.-24.7. Libe sin prezentis en la Movada foiro kaj dum publika
Libe-kunveno. S-ino KIKUSIMA Kazuko (Krizantemo) el Japanio sukcesis
arangxi por 11 viddifektitoj viziton en la kulturan centron de ANCI
(Asociacion Nacional del Ciego de Cuba). Sub gvido de s-ro Joaquin Borges,
esperantoparolanta estrarano de ANCI, gastoj konatigxis kun la agado de
la centro, brajla biblioteko kaj eldonejo kaj ricevis sciojn pri la stato
de blinduloj en Kubo - historio, laboro, atingoj kaj malatingoj de ANCI.
Artikolo pri Somera Esperanto Studado en Slovakio kaj IKBE en Vieno
aperis en la informilo de WBU (Tutmonda BlindulUnuigxo) en marto kaj
anonceto en la revuo de Ebu (Newsletter 72).
8 Internaciaj kaj eksteraj rilatoj
Ebu
Libe estas asocia membro de Ebu (Europa BlindulUnuigxo) kaj rajtas nomumi
reprezentantojn en komisionojn. Arvo Karvinen partoprenas laboron de
Kultura kaj eduka komisiono. Konferenco pri aliro al kulturo kaj heredajxo
okazis en oktobro en Londono en Victoria kaj Albert muzeoj kun temo "en
kontakto kun arto" (In Touch with Art). La konferenca rezolucio enhavas
alvokon pri egalrajta aliro de viddifektitoj al muzeoj. La rezolucio estis
prezentata en decembro al la komisiono de Euxropa Unio kaj Europa Forumo
de handikapuloj (European Disability Forum) dum unutaga konferenco en
Bruselo, Belgio. Intenco estas okazigi sekvan konferencon pri aliro al
kulturo kaj heredajxo en 2012 aux 2013.
Arvo Karvinen estas invitita al la kunveno de Ebu-estraro en Helsinki en
oktobro. Lia raporto pri agado kaj planoj de Libe estis dankeme akceptitaj
kaj notitaj en protokolo.
ICEVI (International Council of People with Visual Impairment)
Pro politika situacio ICEVI-konferenco ne povis okazi en Jomtien,
Tailando en auxgusto. S-ro TANAKA Tetsuji el Japanio intencis partopreni.
ILEI
La unua konkreta rezulto de kunlaboro kun ILEI estas, ke ankaux
viddifektitoj estis bonvenaj partopreni Someran Esperanto-Studadon
(SES 2010) en Piesxtany en julio 2010. La programon de studsemajno –
lernado, seminario, distra programo - partoprenis entute 190 lernantoj,
ecx familioj kun aktivaj infanoj. Kelkaj ecx bone parolis. Nur kvar
viddifektitoj partoprenis arangxojn en Piesxtany.
Nedeljka Lojxajicx partoprenis seminarion pri interkultura edukado kaj
instruado de Esperanto. La seminario estis altnivela, kaj lingve kaj fake.
La studsemajnon partoprenis tri viddifektitoj el Finnlando. La grupon de
komencantoj lerte, instige gvidis Stano Marcxek surbaze de sia lernolibro
Esperanto per rekta metodo. Finnoj sukcese sekvis la instruadon brajle.
Arvo Karvinen observis arangxojn kaj instruadon de studsemajno.
Malgraux forta varbado Libe ne sukcesis allogi viddifektitojn el diversaj
landoj partopreni la studsemajnon.
Kosta Riko kaj Kubo
Intereso al Esperanto inter viddifektitoj vekigxis en Kosta Riko kaj Kubo.
Venis petoj pri esperantaj libroj brajle. S-ino Juana Elena Ramos Mora
en Kubo petis lernomaterialon por sia blinda frato. Manke de brajla
materialo estis sendita KD de Esperanto per rekta metodo kaj rete unu
numero de EL.
Kijiva Universitato de la Tria Agxo
S-ino Svetlana Pogorelaja, vicdelegito de UEA por Kijivo, Ukrainio petis
kuragxigajn leterojn al la rektoro de Kijiva Universitato de la Tria Agxo
por ke oficialuloj konvinkigxu, ke Esperanton konas kaj uzas
diverslingvanoj en la tuta mondo. Arvo Karvinen sendis gratulleteron
en la nomo de Libe. En decembro venis raporto de s-ino Svetlana
Pogorelaja pri la studoj en la universitato.
9 Financoj
Aldone estas spezokonto kaj bilanco 31.12.2010.
10 Konklude
Pere de tradukoj de historia verko nacilingven Libe celas disvastigi konon
de la Esperanto-kulturo inter viddifektitoj. Membro-asocioj de Libe
ricxigas sian agadon distribuante sciigojn pri la agado de Libe.
Estraro de Libe
)))))
(((((
Tra la sortofrata mondo
Rajto je butikuma helpo en Portugalio
[La cxi-suba artikolo estas cxerpita el la revuo "Norges Blinde", organo
de la norvega blindulasocio, n-ro 11 2010. Gxia temo sxajnas gxenerale
interesa, kaj tial tauxga por aperigo en internacia revuo. O.P.]
Prezenta alineo:
Al vidhandikapitoj en Portugalio nun estas pli simple, kiam ili acxetas
cxiutagajn varojn, kaj kiam ili devas konstati, kion ili havas en la
fridujo. Nova legxo devigas la butikojn oferti personan servadon kaj
brajlan markadon de varoj.
Estas gxene versxi sukon en la kafon, kiam devus esti lakto. Aux meti
dentopaston en la hararon kaj hargxelon sur la dentobroson. Multaj
blinduloj kaj viddifektitoj rakontas pri tiaj intersxangxoj en la cxiutaga
vivo, sed en Portugalio nova legxo simpligas la vivon. Cxenoj konsistantaj
el pli ol 5 butikoj kun areo de pli ol po 300 kvadratmetroj estas
devigitaj oferti helpon dum butikumado kaj brajlan markadon de la varoj,
kiujn la kliento acxetas.
Pli simpla cxiutagajxo
La revuo "Norges Blinde" povis kunesti en butikumado kun la blindulino
Maria Silva en Lisbono. Kiam ni eniras en Pingo Doce, unu el la dek
butikcxenoj inkluzivitaj en la arangxo, dungitino sin turnas al Maria.
Sxi estas ricevinta instruadon pri akompanaj teknikoj, kaj akompanas la
klientinon tra la bone provizita superbazaro. Maria estas acxetonta kaj
sukeron kaj farunon, sxprucajxon por la hararo kaj sxprucajxon kontraux
insektoj, jogurton kaj lakton.
"Por mi gravas, ke la etikedo indiku la nomon de la varo, la daton de
kadukigxo kaj la guston", diras la patrino de tri infanoj, dum la
butikistino skanas la jogurton per "pistolo", klavumas la deziratajn
informojn kaj sendas ilin al printigo platskribe kaj brajle sur etikedon.
Maria spertas, ke la sistemo simpligis sxian cxiutagan vivon.
"Antaux ol ni havis cxi tion, ni havis nenion. La sistemo ne estas
perfekta, sed estas pli bone ol estis. Mi ne dependas de iu, kiu akompanu
min en la butikon, mi scias, kion mi acxetis kaj el kio mi preparas
mangxajxon, kion mi uzas en la hararo, kaj kion mi uzu por purigi la
domon", diras Maria.
Forta instiganto
ACAPO estas la blindulasocio de Portugalio. Anna Sofia Antonice estas
estraranino de ACAPO, kiu ludis centran rolon por aprobigi la legxon.
Kaj gxin aprobis unuanima parlamento.
"La origina propono el la parlamento diris, ke cxiuj varoj estu
markitaj per brajlo. Tio al ni ne sxajnis realisma, do ni proponis, ke
estu brajle markitaj nur la produktajxoj elektataj de la kliento. Kaj
gravis, ke estu ofertata persona asistado", rakontas Anna Sofia, kaj
dauxrigas:
"La legxo donas la liberecon butikumi kaj scii, kion oni malfermas kaj
uzas, ne erarante. Gxi estas grava pasxo direkte al memstareco kaj
ne-diskriminado de blinduloj."
La oferto estas uzata diversmaniere. Kelkaj faras acxetegojn kaj petas
la butikon transporti la markitajn varojn hejmen. Se vi volas acxeti nur
malmultajn ajxojn, vi povas markigi ilin surloke kaj kunporti ilin.
Anna Sofia rakontas, ke eblas mendi per telefono kaj per Interreto.
"Cxiumonate, kiam mi faras butikumegon, mi petas brajlan markadon, kaj la
varoj alvenas markitaj al mia hejmo", diras Anna Sofia Antonice kontenta.
Sxi esperas, ke aliaj landoj sekvos la ekzemplon de Portugalio.
Faktoj:
Portugala legxo 33/2008
- Super-/hiperbazaraj cxenoj kun pli ol 5 butikoj de pli ol po 300
kvadratmetroj estas devigitaj oferti personan helpadon kaj brajlan
markadon sur varoj, kiujn la kliento acxetas.
- La cxenoj devigitaj adapti siajn butikojn, devas adapti almenaux unu
butikon en cxiu komunumo, en kiu ili estas reprezentataj.
- La cxenoj devas sendi al la organizajxoj de vidhandikapitoj
gxisdatigitajn listojn de siaj butikoj.
elnorvegigis Otto Prytz
)))))
(((((
Lingva forumo
Problemverboj
Bonvolu kontroli vian propran verbouzon helpe de interesa kolekto
de Rob Moorbeek. En la venonta numero de EL vi trovos solvojn de li. (red.)
i--ig--igx
Jen sekvas la plej oftaj problemverboj. Se mosxtoj kiel akademianoj,
instruantoj, ecx redaktoroj misuzas ilin, la tuta grego sekvas. Do ekestas
infekta malsano, tamen riparebla per normverkoj kiel PAG kaj PIV.
Eblas nur esperi ke ni, ankaux mi, iom unuece uzos nian karan lingvon.
Jen la materialo per kiu vi bv. korekti miajn deviojn. Kore, Rob.
Bv. elekti IG aux IGX, kie necesas laux vi.
1) Ofte sxerco anim-as la konversacion.
2) Pro laco mi apog-is al muro.
3) Bone, se vi ban-as en ricxajxoj.
4) Bv. ne rebol-i la supon.
5) Singarde li ekbrul-is la mecxon.
6) Antaux la spegulo sxi bukl-is la harojn.
7) Ni devus centr-i la agadon.
8) La stana generalo koncentr-is siajn trupojn.
9 a) CXu jam cxes-is (ankoraux dauxr..as) pluvegi? Ne cxes-as (dauxr..as)
la pluveto.
9 b) Do ni cxes-u (dauxr..u) labori. Male, ne eblas jam gxin cxes-i
(dauxr..i).
10 a) Ne forgesu dat-i vian leteron.
10 b) Postaj historiistoj vane sercxus, de kiam gxi dat..as.
11) Kaj ili sxatas detal..i la historion.
12) Lernantoj havu la eblon disvolv..i kaj evolu..i siajn kapablojn.
13) CXu vi deziras ban..i, dusx..i aux sunum..i?
14 a) CXi tiu puto bele ehx..as la vocxojn.
14 b) Se vi krias en gxi, via vocxo ehx..as.
15 a) Ecx se ek..as pluvi, la laboro devas ek..i.
15 b) Do ni gxin ek..u.
16) Tiu muzika rulado ankoraux ne sukcesas: necesas ekzerc..i (gxi).
17) Tiu krio por justo nin emoci..is: vere emoci..a krio!
18) La lernantoj volis figur..i la pacon.
19 a) La krizo baldaux fin..os.
19 b) Cxu ne eblas fin..i la eternajn disputojn?
20) Pro la pezaj fruktoj la brancxoj fleks..as.
21) Malsimplemo form..as problemojn.
22) Por disertajxo necesas formul..i tezon.
23) Koto glu..as sub la plandumoj.
24) Singarde gut..u iomete el la pocio.
25) Bulgaroj scias kiel start..i azenon; kaj Poul Thorsen aldonas kiel halt..i
azenon.
26) Kial oni deziras halucin..i per drogoj?
27) Per la okuloj li hipnot..is la lupon.
28) Nun ni povas interes..i (publiko/Esperanto).
29) En la lumo iriz..as petrolmakuloj.
30) Novan ideon ni lerte kadr-u inter placxaj rakontoj.
31) La etiketo preskribas profunde klin..i.
32) Ankoraux nun oni koloni..as teriroriojn de indigxenoj.
33) Kiam komenc..is pluvi/la pluvo? Ni komenc..u labori/la laboron. Tamen
gxi jam komenc..is.
34) La sagxulo kontinu..is la meditadon.
35) Siluetoj kontur..is kontraux la firmamento.
36) Nur per rompilo eblis krev..i la malmolan nukson.
37 a) Nia tereno lim..as (lago).
37 b) Kiu volas lim..i sian konsumadon?
38) Estas sagxe unue lini..i la paperon, poste eblas (lini..i) la
simbolojn sur gxi.
39 a) Malfacile estas lok..i cxiujn librojn en la sxrankoj.
39 b) Malsagxa avo volis translok..i tutan monton.
40) Fi, vi makul..is novan libron!
41) Mia cxambro mezur..as 4 per 6 m.
42) Fotate ne mov..u!
43) Utile estas pli nivel..i la enspezojn.
44 a) Kaj nun ni nombr..u niajn erarojn.
44 b) La urbo nombr..as milionon da logxantoj.
45) Politikistoj devus nuanc..i siajn opiniojn.
46) Mi komencis numer..i la tagajn taskojn.
47) Fermu la botelon, por ke la vitaminoj ne oksid..u.
48) Cxiumatene mi intencas ord..i la cxambron.
49) Ni lancxas orient..an kurson.
50) Mi devas pint..i mian krajonon.
51) Kiam vi publik..os vian verkaron?
52) Cxu vi pretas rajt..i min vocxdoni anstataux vi?
53) Cxe la dangxera angulo oni devus regul..i la trafikon.
54) Pardonu, viaj versoj ne rim..as.
55) Stagno ruin..as la planojn.
56) Imagu, oni simbol..as pacon per akcipitro.
57) Cxu ne eblus struktur..i viajn hxaosajn tekstojn? Mi ne kapablas
je tia struktur..a projektado.
58) Fine estas espero super..i niajn malfacilajxojn.
59) (Kiu) vi task..as forigi la negxon?
60) Oni ne nur terur..is la urbon, sed ecx gxin teror..is.
61) Mia cxefverko titol..as "Mia modesteco".
62) Nun ni trejn..as (verboj).
63) Por sin parasxuti necesis tru..i ombrelon.
64) Urgx..as la bezono savi la planedon.
65) Nafto kaj plasto venen..as la oceanojn.
Gxenerale substantiv-karaktera radiko liveras rekte-sensufiksan -i-verbon,
se tiu signifas "trakti per", t.e.
1) marteli=bati per martelo; simile bridi, bremsi; kaj
2) "sukeri"=provizi per sukero, simile formi, trui, loki ktp.
Tamen hipnoti = dormegi, kaj simboli havas ajxon kiel subjekton,
do homo simboligas per gxi ion abstraktan.
Adjektiva radiko gxenerale bezonas -ig por transitiva verbo:
kontinua - kontinuigi.
Koncentr- farigxis verba radiko: koncentri.
Se ni trouzas -ig, ni riskas miskomprenon:
lokigi = igi iun alian doni lokon al io/iu;
orientiga kurso = kurso por kapabligi instrukciistojn, kiuj orientu
lernemulojn.
)))))
(((((
El Esperantujo
KOMUNIKO PRI LA EKZAMENOJ LAUx LA KOMUNA EUxROPA REFERENCKADRO
La ekzamenoj laux la Komuna Europa Referenckadro (KER) farigxas pli kaj
pli konataj kaj popularaj inter la Esperanto-parolantoj. La nombro de
ekzamenigxantoj de tiuj novtipaj ekzamenoj de UEA kaj ITK (Sxtata
Lingvoekzamena Centro en Hungario) proksimigxas al 300. Estas gxojige,
ke multaj movadaj gvidantoj, i.a. funkciuloj de UEA, jam trapasis ilin
kaj farigxis instigantoj al aliaj kandidatoj.
Por klarigi la kunlaboron inter UEA kaj ITK kaj la rilatojn al ALTE
(Asocio de Lingvo-Testistoj en Euxropo), UEA kaj ITK prezentas la
cxi-suban komunikon faritan en la hungara kaj Esperanto. En ambaux
lingvoj la komuniko estas legebla en la retejo de ITK http://itk.hu.
-------
Komuniko
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ekskluziva internacia partnero
de la Supera Fremdlingva Trejnejo (Hungara Sxtata Lingvoekzamena Centro)
de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK) en la tereno de
Esperanto-ekzamenado. En 2009 la du institucioj subskribis
kunlaborkontrakton, laux kiu ELTE-ITK trejnas kaj regule pluklerigas
ekzamenantojn proponitajn de UEA, kiuj post sukcesa trejnado ricevas
rajton esti ekzamenantoj en la parola parto de unulingvaj Origo-tipaj
ekzamenoj de ELTE-ITK organizitaj en ekzamenlokoj prideciditaj de UEA
kaj aprobitaj de ELTE-ITK. La tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj la
strukturoj de la unulingvaj Origo-ekzamenoj estas komplete identaj kun
la unulingva ekzameno de la hungara, kiun ALTE-revizoroj ekspertizis
en 2008. La komuna celo de ELTE-ITK kaj UEA estas submeti en la unulingva
Origo-ekzamensistemo ankaux la Esperanto-lingvoekzamenojn al ekspertizado
far ALTE.
Supera Fremdlingva Trejnejo de ELTE -- Universala Esperanto-Asocio
Por konatigxi kun la postuloj de la KER-ekzamenoj kaj por aligxi al
konvena ekzamensesio vidu: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
Renato Corsetti
(el: esperanto-en-lernejojn@googlegroups.com)
)))))
(((((
Konferenco pri aliro al kulturo
Laux decido de EBU Gxenerala asembleo en Antalya en 2007 la komisiono
pri kulturo kaj edukado okazigis konferencon pri aliro al kulturo kaj
heredajxo. La dutaga konferenco "In Touch with Art", en kontakto kun arto,
okazis en oktobro 2010 en Londono, Britio en la muzeo Victoria kaj Albert.
Estis i.a. verkitaj rekomendoj kaj konsiloj por plibonigi alireblecon.
La konferenca rezolucio enhavas alvokon al registaroj kaj institucioj
pri egalrajta aliro de viddifektitoj al muzeaj, galeriaj kaj heredajxaj
kolektoj. La rezolucio estis prezentata en decembro al la komisiono de
Euxropa Unio kaj Euxropa Forumo de handikapuloj (European Disability
Forum) dum unutaga konferenco en Bruselo, Belgio.
S-ino Carol Borowski, la prezidanto de la kultura kaj eduka komisiono
de EBU diras:
"Ni invitas komisionon de Euxropa Unio energie progresigi en sia nova
handikapula strategio 2010 (Disability Strategy 2010) la kulturajn
rajtojn de handikapuloj. Egala aliro al muzeoj kaj lokoj de kultura
intereso estas rajto de viddifektitoj, ne lukso.
- Estas bezonata lobiado nacie kaj internacie por sekurigi, ke la
rezolucio grimpu pli supren al EU legxdona proceso. Ni devas sciigi
pordistojn de nia kultura heredajxo, ke ni ne volas resti ekstere.
Ni estas frapantaj liajn pordojn, kaj ni volas eniri por gxui kaj
partopreni en nia kultura heredajxo!"
La konferenco en Londono estis komenco en la proceso. Laboro dauxras kaj
estas planate okazigi sekvan konferencon en 2012 aux 2013.
Arvo Karvinen
(laux leteroj de Carol Borowski)
)))))
(((((
Adressxangxo
Ekde la unua de aprilo 2011 Natalia Kasymova havas jenan novan adreson:
Freiherr-vom-Stein-Strasse 55
De-35041 Marburg
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)
korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)
Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE:
libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))