ESPERANTA LIGILO

n-ro 4 aprilo 2011

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
Okaze de la tertremego en Japanio
Somera Esperanto-Studado 2011
Lingva forumo
Literaturo - Orfisxeto kaj la Glacia Monto
Stenografia pagxo (nur en la brajla eldono)
Tempo ne indulgas
Muzikplenuma konkurso en Prago
La unua de aprilo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Okaze de la tertremego en Japanio

Karaj legantoj,

La cxi-sekvaj frazoj certe ne efektos fresxaj, samkiel la gxis nun
aperintaj cxi-jaraj numeroj de Esperanta Ligilo.

Nia revuo estas ja unu el la periodajxoj kun plej longa pasinteco.
Ekzemplero de gxiaj numeroj konservigxas en la Internacia Muzeo en Vieno.
Tiujn brajlajn kajerojn do oni povas konsideri kiel historiajn postsignojn
pri la aktuala periodo.

Sed la kialo, ke ni memoras pri kruela naturbatego al Japanio estas multe
plia. Multaj el la legantoj de EL havas ja personajn ligigxojn al japanaj
gesamideanoj, al kiuj ni cxiuj sentas fortan simpation.

La konsternaj sciigoj el la tutmondaj informkanaloj premegis la koron
al ni cxiuj. Sxokis la raportoj pri morto de kompatindaj miloj.

Estis tamen iom da konsolo la komenca artikolo de ORIENTA BLINDULARO,
kies elektronikan version ricevis kelkaj el ni, pri kiuj retposxta
atingebleco estas konata. Sed por trankviligi cxiujn legantojn de EL, jen
republikigo de la jxus menciita artikolo.
En la ricevita numero de ORIENTA BLINDULARO oni vicigas la landojn,
el kiuj venis mesagxoj de kunsento. Mi estas certa, ke - almenaux anime
- tiun liston nun ni aklame plivastigas. (A. V.)

--------------------------------

Neniu el JABE estis damagxita

Okaze de la katastrofego, en la 11-a de marto 2011, kauxzita de la
tertremegoj kaj cunamegoj en la regiono Toohoku (nordokcidenta) kaj la
norda parto de Kantoo (cxirkaux Tokio), JABE ricevis multajn ret-mesagxojn
demandajn kaj konsolajn-kuragxigajn el multaj esperantistoj, cxefe el
Euxropo. Ni kore dankas al la sendintoj.

La Sekretariejo de JABE klopodas respondi-danki la mesagxojn per la
helpo de s-ino KIKUSIMA Kazuko, vidanto-subtenanto de JABE. Ni tamen
trovas, ke amaskomunikilaj informoj kune kun la bildoj televidaj pri la
katastrofego donis grandan sxokon tra la tuta mondo. Al mi, persone, venis
multaj mesagxoj simpatiaj el multaj aziaj amikoj blindaj. Al mia edzino
(studinta en Germanio) venis proponoj ecx de tri germanaj amikoj: "Kiam vi
devos eskapi el Tokio, mi pretas akcepti vin hejme kiom ajn longe."

Pri la akcidento de la atomcentralo de Hukusima multaj landoj prezentas
la sintenon, ke la publikigoj fare de la japana registaro ne estas
kredindaj kaj tiun tendencon spegulas la informado de tialandaj
amaskomunikiloj. Kompreneble la dangxero ankoraux ne forigxis, sed ni
vidas strangaj la informojn eksterlandajn:"Oni devas foriri pli
malproksimen ol 200km de la atomcentralo.", "Tuj revenu hejmlanden. Ni
sendos cxartitan aviadilon." ktp.

Aliflanke en la informado fare de eksterlandaj jxurnalistoj pri la
damagxegoj pro la tertremegoj kaj cunamegoj ni trovas ofte simpatiajn
informojn pri la agmanieroj de la damagxitoj-rifugxintoj. Kun miro ili
informas kaj pri la gxentila sinteno de japanoj en rifugxejo kaj pri la
natura karaktero de japanoj, kiuj agadas tute orde ecx en tiel
eksterordinara urgxeco. Tio ja aspektus mistera fenomeno al sinasertemaj
euxropanoj-usonanoj.

En la mateno de la 20a de marto, NHK-radio en sia programo por
vidhandikapitoj "Auxskultu min, auxskultigu vin" per viva elsendo
prezentis la staton de la damagxoj. Ni bezonas multan tempon por scii la
totalan staton de la damagxoj cxe vidhandikapuloj. Des pli ni esperas,
ke oni dauxrigos arangxi tian seriozan programon.

La Japana Brajla Biblioteko, kiun mi estras, en 23 kaj 24 marto,
telefonis al la 408 uzantoj (efektiva nombro estas 375) en la gubernioj
Iwate, Miyagi kaj Hukusima, por esprimi nian simpation. Respondis 270
hejme restantaj bonfarte spite de la damagxo. Aliflanke kun pli ol 100
uzantoj ne povis kontakti aux pro la damagxigxo de telefonstacio aux de
aliaj kialoj. Ni nun ne scias, cxu ili rifugxis sekure aux cxu forportitaj
de cunamego. Ni persiste kaj dauxre esploros ilian staton.

Felicxe neniu el la vidhandikapitaj membroj nek el la vidantaj
subtenantoj de nia JABE estis rekte damagxita. Tamen povas esti, ke iuj
havas damagxitojn inter siaj konatoj. Ni do elkore bedauxras pri tio.

TANAKA Tetsuji, la prezidanto de JABE
)))))

(((((
Somera Esperanto-Studado 2011
inter la 30-a de julio kaj la 7-a de augusto 2011, en urbo Nitra, Slovakio

Aligxu al Somera Esperanto-Studado, SES-2011, de E@I kaj lernu.net

Aligxu al Flugiloj de malfacila vento dum SES-2011

Inter la 6 instruistoj estas 3 hungarinoj (Marta Kovacs, Petra Smideliusz
kaj Vilte Székely), krome, instruos: Radojica Petrovic (RS),
Stano Marcek (SK), Dalia Pileckiene (LT).

Fonto: http://ilei.info/novajxoj/ses2011.php
)))))

(((((
Lingva forumo

Cxi tie oni povas kontroli sin mem. Komparu la cxi-sekvajn solvojn kun
viaj ideoj pri la ekzemplofrazoj en la antauxa numero de EL,
sub la sama rubriko. (red.)

SOLVOJ
(bv. Korekti se vi scias pli bone!):

#1 Animas
#2 Apogigxis/min apogis
#3 Banigxas
#4 Reboligi
#5 Ekbruligis
#6 Buklis
#7 Centri
#8 Koncentris

#9 Cxesis; cxesas; cxesu; cxesigi
(eblas nur: La pluvo/laboro dauxras, ni dauxrigas la laboron,
sed: pluv(ad)as plu, ne cxesas pluvi)

#10 dati; datigxas = datumas(!)
#11 detali
#12 disvolvi = evoluigi
#13 banigxi, dusxigxi, sunumigxi
#14 ehxas; ehxigxas
#15 ekas, eki; ekigu
#16 ekzerci sin (la fingrojn)
#17 Emociis, emoci(ant/vek)a
#18 Figuri
#19 Finigxos; fini
#20 Fleksigxas
#21 Formas
#22 Formuli
#23 Gluigxas
#24 Gutu
#25 Haltigi; startigi
#26 Halucinigxi
#27 Hipnotigis = hipnotizis

#28 Interesi(!) la publikon pri Esperanto
(interesigi Esperanton al la publiko)

#29 Irizigxas
#30 Kadru = enkadrigu
#31 Klinigxi = sin klini (riverenci)
#32 Kolonias

#33 Komencis pluvi, komencigxis la pluvo, komencu, komencigxis
(komparu: cxesi, dauxri, eki, fini, halti, starti)

#34 Kontinuigis
#35 Konturigxis
#36 Krevigi
#37 Limas lagon; limigi
#38 Linii, lauxliniigi
#39 loki; transloki
#40 makulis
#41 mezuras (!)
#42 movigxu
#43 niveligi
#44 nombru; nombras (urbo = gxia administracio)
#45 nuanci
#46 numeri
#47 oksidigxu
#48 ordigi (!)
#49 orientadan (orientantan)
#50 pintigi ( = akrigi)
#51 publikigos (sed publikajxo kaj publici)
#52 rajtigi
#53 reguligi
#54 rimigxas
#55 ruinigos (faros ion ruino)
#56 simboligas
#57 strukturi, struktur(ad/ant/met)a
#58 superi (ne: superigi!!)
#59 Al kiu vi taskas pri gxi.
#60 Teruris (ne: "faris terura"!) teroris
#61 titoligxas
#62 trejnas nin pri verboj
#63 trui
#64 urgxas (nin)
#65 venenas


PS: IGI neniel signifas produkti: ni uzu "fari":
vi jxus faris heroajxon, tralaborante la liston.
Gratulon! Sed bv. ripeti post du tagoj.

(mia nova retadreso:
oovo14qh@kpnmail.nl - la malnova ne funkcias.)

Rob Moerbeek
)))))

(((((
Literaturo

Orfisxeto kaj la Glacia Monto

Poste Orfisxeto sekvis la rivereton gxis la riverego, kaj la riverego
fluis tra dezerta loko. Strange, pensis Orfisxeto, ke apud la akvofluo
ne kreskas arboj aux arbustoj. Gxi levis la kapon en la aeron kaj tuj
konstatis la kialon. Varmegaj ventoj el la okcidento pikis la hauxton
de la kompatinda Orfisxeto.

Proksimigxis al la riverbordo barbulo, kiu trenis kamelon per bridilo.
Liaj barbo kaj haroj estis longaj kaj blankaj. Sur la kamelo pendis
hakilo, mantelo, kaj pajlosxtopita skatolo. La barbulo genuis por
trinki. Orfisxeto, pro sia kutima scivolemo, ennagxis en liajn manojn,
kiam li trempis ilin en la akvon.

"Sinjoro", petis Orfisxeto, "kial vi portas hakilon en tiu cxi senarba
loko?"

"Por la glacio, Orfisxeto", respondis la barbulo.

"Kaj sinjoro, kial vi kunportas mantelon en tiu cxi varmega dezerto?"

"Pro la malvarmaj orientaj ventoj", respondis la barbulo.

"Kaj, sinjoro, kial vi kunportas pajlosxtopitan skatolon?"

"Por konservi la glacion", respondis la barbulo. "Sed mi jam fordonis
gxin, kaj mi ekiras denove al la nordo. La regxo cxiam bezonas glacion."

Orfisxeto jam vidis suficxe de la mondo por kompreni, kia regxo cxiam
bezonas glacion. Kruela regxo en rugxa silko sidas sur ora trono.
Ventumas lin sklavoj; alportas vinberojn al li sklavinoj. Lukse li vivas;
mizere vivas lia popolo. Orfisxeto memoris la vortojn de la sagxa baleno
antaux sia foriro: "Vivi avide kaj avare estas la celo de la homa koro."
Jes, Orfisxeto vidis multajn kruelajxojn dum siaj aventuroj. Orfisxeto
kolerigxis en sia blua koro, sed gxi ne povis fari malbonon al homo, nur
bonon. Cxar kolero estas senutila, Orfisxeto cedis la koron denove al
scivolemo.

"Mi volas viziti la nordon kaj vidi, de kie venas tiu glacio. Se vi
kunportos min, mi plenumos unu peton vian per mia cxielarka vosto."

Dirite, konsentite! Kaj la barbulo metis Orfisxeton en tason plenan je
riverakvo. Longe ili iris kune kun la kamelo, sekvante la riveron al fora
havenurbo. "Kial vi ne uzas boaton por iri laux la rivero?" demandis
Orfisxeto.

"Estas timigaj monstroj en la rivero, se oni kredas je monstroj. Kaj se
ne, estas akvofaloj kaj kirlakvoj, kiuj faras la riveron nenavigebla."

"Neniam en la vivo mi vidis monstron en la akvo", diris Orfisxeto, "sed
pri akvofaloj kaj kirlakvoj mi bone konscias." Kaj pri kruelaj regxoj,
aldonis la Orfisxeto en sia koro.

Fine la barbulo kaj Orfisxeto atingis la havenurbon. Tie staris granda
nigra sxipo kun kvar mastoj. Maristoj kuris laux la sxiposxnuroj kiel
formikoj sur mielo. "Saluton, kapitano!" diris la maristoj al la barbulo.
"Saluton, Orfisxeto! Cxu vi velos kun ni al la poluso?"

"Jes", diris Orfisxeto, kaj la maristoj komencis kanti.

"La nia estas bona sxipo, kaj la viroj en gxi bonaj homoj", diris la
barbulo. "Dek fojojn jam ni velis al la poluso por la glacio de nia
regxo; dek fojojn ni revenis."

"Dek unu estas malfelicxa cifero!" kantis la maristoj. "Gxi signifas
avidon kaj troplenon. Sed kun Orfisxeto, ni certe revenos hejmen!"

Orfisxeto zorgis pri la maristoj, cxar gxi volis nur bonon por homoj. Sed
la kruela regxo sendis ilin al dangxera vojagxo; la kruela regxo en sia
tuta korpo ne havis tiom da kompato, kiom la malgranda Orfisxeto.

La maristoj levis la blankajn velojn, kaj la sxipo ekiris al la blua
horizonto. Multajn monatojn gxi velis. Fojfoje minacis la sxipon sxtormaj
ventoj; fojfoje minacis pacaj tagoj, kiam ne blovis ecx la plej eta spiro
de mevo. Tiuj tagoj estis teruraj, kaj la amikemaj maristoj farigxis
koleremaj, komencis vetludi, ecx priparolis ribelon kontraux la barbulo.
Sed ribelo ne blovigas venton, diris la barbulo. Denove la ventoj
ekblovis, kaj ondon post ondo oni alproksimigxis al la poluso.

"Jen la glacio!" diris maristo de sur la plej alta masto. La maristoj
brajlis la velojn. Pordetoj en la flankoj de la sxipo malfermigxis, kaj
la maristoj trempis grandajn remilojn en la maron.

"Cxu vi prenos nun la glacion?" demandis Orfisxeto.

"Cxi tie gxi estas duonfandita", diris la barbulo. "Gxi ne restos solida
tra la dezerto. Ni devos iri pli norden." La barbulo surmetis la mantelon.

Ju pli norden velis la sxipo, des pli dika farigxis la glacio, gxis la
sxipo ne povis plu veturi per la fortoj de la remiloj. La maristoj
elsaltis el la sxipo kaj prenis cxenojn ligitajn al gxia pruo. "Kaj, ek!
Kaj, ek! Kaj, ek!" la barbulo kriis - dum "kaj" la maristoj pretigxis, kaj
dum "ek" ili tiregis la cxenojn, kaj la sxipo rampis antauxen. La maristoj
sxvitegus, sed la malvarmaj orientaj ventoj glaciigis cxiun sxvitguton
sur la brovoj.

"Strange", diris Orfisxeto, "ke homoj nun veturigas sxipon!" La maristoj
ridis de malantaux la glacikovritaj lipharoj.

Dum tri tagoj la maristoj tiel veturigis la sxipon. Finfine la barbulo
ordonis, ke oni faru bivakadon, cxar la glacio estis solida plato, kaj
oni estis suficxe proksime al la glacia monto. La maristoj per siaj
talentoj ekflamigis fajron en bareloj sur la glacio. Ili varmigis siajn
fingrojn kaj rostis fisxojn kaptitajn el truoj fositaj en la glacio.

"Cxu gxenas vin, Orfisxeto, ke ni mangxas viajn kuzojn?" demandis la
maristoj.

"Ne gxenas min", diris Orfisxeto, "cxar la fisxoj nur volas fari al vi
bonon."

Distance oni vidis ion, kiu similis al granda nubo tusxanta la teron.

"Jen la glacia monto, Orfisxeto", diris la barbulo. La monton la vento
skulptis dum jaroj da konstanta blovado. Gxi estis ronda, glata kaj
polurita - sendifekta krom la cikatro, de kie la barbulo kun siaj
maristoj elprenis glacion por la regxo. Orfisxeto bedauxris, ke oni devas
vundi la monton por elpreni la glacion. Per la hakilo la barbulo
eltrancxis grandan pecon kaj montris gxin al Orfisxeto. Gxi estis dika
kaj forta, jen blublua jen kristalklara, kiel la okuloj de bonkora
knabino. Princina glacio, regxa glacio.

"Cxu ne bele?" diris la barbulo, kaj Orfisxeto konsentis.

Cxiuj maristoj prenis hakilojn, kaj dum semajno ili plenigis la sxipon
per glacio. La granda holdo, iam plenplena je biskvitoj, rumo kaj
orangxoj, estis nun plenplena je glacio. Inter la sxipsxelo kaj la
glacio la maristoj metis tavolon de pajlo, por konservi la malvarmecon.
Al Orfisxeto tiaj laboroj estis preskaux nekompreneblaj - gxi apenaux
povis memori la varmegon de la dezerto.

Kun la holdo plena je la kara kargo, la sxipo ekiris suden, unue per homa
forto, poste per remiloj, poste per vento. Kiam la veloj pufigxis pro
milda blovo, la maristoj ekkantis. Sunradioj varmigis fingrojn kaj nazojn.

Belaj tagoj tamen cedis al teruraj. Sxtormoj tauxzis la kompatindan
sxipon. "Orfisxeto, ni timas!" diris la maristoj, sed ili estis kuragxaj
dum la ondoj bategis. La maro bolis kaj mugxis. En la ondoj Orfisxeto
vidis ion, kiu devas esti monstro, cxar en la maro ne estas akvofaloj.
Cxiuj timis, sed Orfisxeto ne povis helpi per sia cxielarka vosto. Gxia
cxielarka vosto estis promesita al la barbulo, kiu prenis Orfisxeton el
la rivero. Sed la barbulo restis en la holdo, kie la glacio malrapide
sxrumpis. Tagon kaj nokton sxtormoj minacis, sed pelis la sxipon hejmen.

Fine griza strio aperis cxe la horizonto - la pontoj, flagoj kaj lumoj
de la havena urbo. La sxipo alkajigxis, sed la barbulo ne atendis revenan
feston. Li metis la glacion sur longan platan veturilon. Knabetoj volis
tusxi la glacion, kaj knabinoj provis kapti pecetojn inter siaj maldikaj
fingroj, sed la barbulo forbatis la fingrojn per brancxeto. Ne estis eble
defendi la glacion kontraux cxiuj forraboj, kaj gxi sxrumpis. La barbulo
kovris la glacion per rugxa silko kaj tavoloj de tolo kaj pajlo.

Cxevaloj tiris la veturilon el la havena urbego laux la cxefa vojo. Homoj
kaj bestoj kuradis ambauxdirekte, tirante sakojn, barelojn, kestojn kaj
vagonojn. Tian frenezon Orfisxeto vidis nur en la plej fortaj oceanaj
fluoj, kiam salikokoj, moruoj kaj polpoj migras por mangxado aux naskado.

"Kien iras cxiuj cxi?" demandis Orfisxeto el sia taso.

"Ne gravas", diris la barbulo. "Cxiuj konas sian propran destinon."

Sed cxiuj konis ankaux la valoron de la glacio sub la rugxa silko. La
glitado de la veturilo kaj susuro de rugxa silko estis kiel tintado de
oraj moneroj. La oreloj de sagxvizagxaj marcxandistoj pintigxis kiam la
veturilo preterpasis. Orfisxeto memoris la vortojn de la sagxa baleno:
"Vivi avide kaj avare estas la celo de la homa koro". Sed la plej avida,
jes, estas tiu kruela regxo, kiu forsendis la barbulon kaj liajn
maristojn al la fora nordo, al dangxero kaj aventuroj!

Oni veturis sencxese gxis la cxefa vojo farigxis kota pado, kaj poste
gxis la kota pado farigxis sabla nenio. La barbulo atingis la randon de la
dezerto, kaj cxe la lasta haltejo antaux la sabla maro li intersxangxis la
cxevalojn kaj la veturilon por kamelo kaj granda sako. En la sakon la
barbulo metis la restintan parton de la glacio, kiu estis ne pli granda,
ol bulko da pano. Kaj la glacio dauxre sxrumpis.

Nun la barbulo kaj Orfisxeto vojagxis tage kaj nokte. En la tagoj la akra
suno estis minaco por cxiuj - barbulo, Orfisxeto kaj glacio. Ili benis la
noktojn malgraux la malvarmego. La luno brilis blue kaj faris el la
dezerto frostan pejzagxon. Orfisxeto pensis, ke gxi vidas denove la
glacian monton. Tamen, ne: tio estis la kurba tegmento de la regxa palaco.
Jen, ringita de domoj, vendejoj kaj kadukaj grizaj konstruajxoj, la
blankmarmora regxa palaco.

Cxe la pordego la barbulo forlasis sian kamelon. Restis nur peceto da
glacio, nur tiel granda, kiel pugno. Heroldoj renkontis la barbulon kaj
per trumpetoj anoncis la alvenon. Soldatoj kun kurbaj glavoj certigis,
ke la stratoj al la palaco estis senobstaklaj. De malantaux la brilantaj
klingoj, cxifonuloj rigardis la glacion kaj ties posedanton kun avido kaj
envio.

"Orfisxeto, kia beno! Glacio, kiom pli!" diradis la cxifonuloj.

La pordegoj de la palaco largxe malfermigxis, kaj la barbulo kun Orfisxeto
eniris la grandan halon. Granitaj statuoj de la antikvaj herooj kasxis
siajn vizagxojn malantaux sxtonaj kaskoj. "Kredeble ili konkeris
monstrojn", pensis Orfisxeto, "sed mi dubas, cxu ili konkeris akvofalojn
aux kirlakvojn. Aux la glacian monton." Dancistinoj aperis kaj malaperis.
Ankaux ili kasxis siajn vizagxojn, sed per buntaj toloj, ne per malvarma
sxtono.

La lasta pordo estis malfermita por malkovri armeon de korteganoj kaj ecx
du elefantojn, kies dentegoj estis kovritaj per rugxa silko. Sed oni
apenaux atentis la bestegojn. Korteganoj, soldatoj, dancistinoj kaj la
barbulo kun Orfisxeto klinis sin antaux la ora regxo sur la ora trono. Lia
barbo estis rivero de lumo, kaj lia hararo estis arbaro de cinamo. Li
ridegis, kaj cxiu sentis lian ridadon en siaj piedoj.

"Saluton, Orfisxeto!" diris la regxo. "Vian rakonton mi volonte auxdos
poste. Sed mankas al ni tempo."

Al la regxo la barbulo solene donis la glacion.

La regxo starigxis kaj per grandaj pasxoj kuris el la palaco. Kune kun
cxiuj siaj korteganoj kaj ornamitaj elefantoj, dancistinoj kun buntaj
vualoj kaj soldatoj kun brilantaj klingoj, la regxo eniris la labirinton
de mallargxaj kaj malhelaj aleoj de la urbo, zigzagante kvazaux hazarde.
Orfisxeto ne sciis, cxu la regxo sekvis iun signifoplenan vojon aux
elektis laux la kapricoj de sia koro.

La regxo haltis antaux pordo, kiu estis identa al cent aliaj, kiujn oni
jam preterpasis. Ene mezagxulo prilaboris botojn. Al li la regxo etendis
sian manon. La botisto formetis sian martelon kaj prenis la glacion, kiu
finfine ne estis pli granda, ol Orfisxeto mem. Gxin li metis en sian
busxon kaj fermis la okulojn, frandante.

"Dum sia tuta vivo la regxo neniam gustumis glacion", diris la barbulo al
Orfisxeto. "La plej grandan trezoron oni sxparas por ordinarulo."

"Kaj kion oni faros poste? Cxu feston?" demandis Orfisxeto.

"Kia festo povus egali la aferon?" diris la barbulo. Jam la regxo estis
for, kaj nur la dancistinoj pro siaj buntaj vualoj estis videblaj inter la
grizaj homamasoj.

"Reportu min al la rivero", diris Orfisxeto el sia taso al la barbulo,
"cxar jam mi vidis pli, ol mi povas kompreni."

La barbulo reportis Orfisxeton al la bordo kaj metis la tason en la
riveron, por ke Orfisxeto facile elnagxu. "Mi dankas pro la afabla
akompano", diris la barbulo.

"Mi dankas pro la vojagxo al la glacia monto", diris Orfisxeto. "Kaj nun
mi memoras mian promeson. Mi plenumos unu peton vian per mia cxielarka
vosto. Diru, kaj mi faros."

La barbulo profunde klinis sin, gxis la lipoj preskaux tusxis la akvon.

"Mi volas esti tiu, kiu ricevas la glacion."

Tim Westover

(el "Marvirinstrato")
)))))

(((((
Tempo ne indulgas

La cxi-subaj informoj certe meritus iom pli indan titolon, tamen
- kion fari - tia estis mia unua penso kiam mi eksciis, ke en la periodo
inter la kutima apero de la aprila kaj maja numeroj de EL okazas ecx du
priatentindaj jubileoj en "nia rondo familia".

Pier Luigi Da Costa - nia kara kasisto kaj multe pli - farigxas 70-jara.

Rob Moerbeek - honora Libe-ano kaj reprezentanto de Libe en la Komisiono
de UEA - farigxas 75-jara.

Tiuj ciferoj estas certe respektigaj, sed ni ja estimas kaj amas ambaux
jubileantojn cxefe pro ilia amikemo kaj multflanka kaj altkvalita agado.
Aliparte, laux la nuntempa konsisto de Libeanoj, ili restas ja mezagxaj.

Karaj amikoj, vivu longe kaj pluvalorigu nian rondon, kiel gxis nun,
per viaj utilaj konsiloj kaj efektiva partopreno.

Kun la legantoj,
Attila Varro
)))))

(((((
Muzikplenuma konkurso en Prago

En Prago funkcias unika muzika edukejo por blinduloj kaj viddifektitoj.
La speciala mezlernejo provizas lauxbezonan subtenadon por kompensi la
handikapon.

La unuan internacian muzikkonkurson por vidhandikapuloj oni arangxis tie
en 1975. Gxi estis komenco de serio, kun tri- aux kvarjara revenado, de
similaj eventoj, jen por interpretantoj, jen por komponemuloj, jen en
ambaux brancxoj.

La 12-a internacia porblindula konkurso okazis en la jxusa marto, inter
la 14-a kaj 16-a. Cxi-jare sin prezentis 20 gejunuloj el jenaj landoj:
Rusujo (7), Cxehxujo (6), Britujo kaj Italujo (po 2),
Auxstralio, Hungarujo kaj Kipro (po 1).

El la 20 prezentajxoj 8 okazis per kantado, 4 per piano, 3 per klarneto,
2 per akordiono, po 1 per bekfluto, fluto, tubo kaj violoncxelo.

La internacia jxurio konsistis el 7 membroj. Krom 4 hejmlandanoj
invititaj estis hungara, itala kaj turka jugxkomisionanoj. La jxuriestro
estis la cxehxa prof. Vaclav Riedelbauch, iama ministro pri kulturo kaj
instruinto cxe la konservatorio, la konkursa loko.

La nivelo de la plenumoj cxi-jare estis iom disa. Oni povis auxdi vere
maturajn, kvazauxprofesiajn plenumojn, sed sin prezentis ankaux
muziksxatanto, por kiu muziko estas nobla hobio, flanka okupo.

En la tri konkursaj tagoj disvolvigxis tri rundoj. La unua estis selekta tago.
Gxin sukcese preterpasis 13 plenumoj en jenaj brancxoj: kantado (6),
piano (3), akordiono, bekfluto, klarneto kaj tubo (po 1).

La duan tagon, en la antauxfinalo, el tiuj 13 pluiri sukcesis tri
kantulinoj, du pianludantinoj kaj la bekflutludanto.

La finalo okazis en la antauxtagmezo de la tria tago. Kiam la jxuriestro
anoncis la finan rezulton, li ne diris la vicordon de la gajnintoj.
Por tion ekscii, oni devis atendi gxis la vespera, solena koncerto de la
premiotoj. La fingajnintoj certe meritas esti lauxnome menciitaj ankaux
en Esperanta Ligilo. Ili estas:
Petra Musilova (Cxehujio) - kantado (mencio kun diplomo);
Zoja Sxtylina (Rusujo) - kantado (tria premio);
James Risdon (Britujo) - bekfluto (dua premio);
Helena Kuhxarenko (Rusujo) - piano (unua premio).

Andrea Angelini, la itala membro de la jxurio, proponis aldonan premion
al la kontribuintoj de la ferma koncerto. Li estas hxorestro kaj dirigento
en urbo Rimini, kien li invitis la gajnintojn por promocia koncerto
plenumota en majo.

Resumis Attila Varro,
unu el la kunjugxintoj
)))))

(((((
La unua de aprilo

En la unua de aprilo, multaj interesaj kaj neatenditaj eventoj okazis en
kaj ekster Esperantujo. Aux almenaux aperis raportoj pri tiaj eventoj -
cxu ili efektive okazis, eblis certe scii nur kiam finigxis la sxercotago.
Manuela Ronco notis kelkajn el la strangajxoj.

Matene, dum Google montris al la mondo novan teknologion, danke al kiu
retposxto funkcios per movoj de la korpo, "e cxe i" anoncis, per mesagxoj
al diversaj dissendlistoj, novan projekton kiu batalos informan
supersxargxon. Oni sentis la mankon de gxi, cxu ne? La projekto ankoraux
ne estas finita, tamen ekfunciis provversio en la retpagxo
www.mallernu.net . Eble la retejo lernu.net spertis sxokon je tiu cxi
novajxo, cxar subite multaj bildoj en gxi renversigxis.

Ankaux Hector Hodler, patro fondinto de UEA, renversigxis en sia tombo
post la apero de tiu cxi artikolo, kie grava sxangxo por la asocio estas
anoncita. Fakte, je la espero plif acile akiri subvenciojn kaj refresxigi
la rilatojn kun Unesko, la komitato decidis ke gxia nomo farigxos
"Universala Eduka-Asocio". Neniu mencio pri TEJO: cxu la sxangxo efikos
ankaux por gxi? Cxu baldaux la TEJO-volontulino devos mane korekti cxiujn
sxiajn vizitkartojn?

Sed la plej bela novajxo venis el la Euxropa Unio, kaj kortusxis multajn
esperantistojn: ekde la unua de aprilo, la oficiala portalo de la EU estas
en Esperanto! Pro la kreskintaj kostoj por subteni 27-lingvan portalon,
finfine EU rezignis pri la multlingvismo-politiko, kaj akceptis la neceson
de komuna, neuxtrala lingvo. La fina venko pli kaj pli alproksimigxas.

Paul`ina Ko`zuchov`a, gxenerala sekretario de TEJO, komentis:

"La lastatempa revigligxo de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj donis
siajn fruktojn. Mi ege gxojas je tiu cxi grava rezulto. Tio ecx iom
konsolas min, post la hodiauxa ekscio ke la artoj ne plu estos instruataj
en mia Kembrigxa universitato".

Malpli gxojiga novajxo estis la anonco kiu alvenis vespere, ne publike
diskonigita, pri la subitaj demisioj de la volontulino kaj de la kasisto
de TEJO, lacigitaj pro la strecxo de la lastatempa laboro. Oni tamen
suspektas je romantika sekvo: ja, tuj post la anonco, Sergeo deklaris en
sia Facebook-pagxo ke Manuela estas "la plej grava homo en lia vivo".

Komenco aprila, trompo facila! Je tiom da eventoj kaj surprizoj, tiu cxi
konscio kaj bedauxrigas, kaj trankviligas.

Pridemandita rilate al la sxercotago, la TEJO-volontulino respondis:

"Mi felicxe konstatas ke la Esperantistoj estas popolo de simpatiuloj.
Ankaux mi proponis grandiozan sxercon al la estraro de TEJO, sed ili
rifuzis cxar povintus sxajni ideo kopiita el "e cxe i". Mi malaprobis tian
sintenon, tamen devis obei al la estrara decido".

Kompreneble, ankaux tio estis sxerco.

Manuela Ronco
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)

korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)

Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

UEA-konto de LIBE:
libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))