ESPERANTA LIGILO
n-ro 5 majo 2011
oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo
Malgxojiga informo
La unuaj pasxoj
El Esperantujo
Esperanto trovis lokon en la Babelturo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio)
Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj popularigxas
"Junamikajxoj"
LONGJARA KAJ SINDONEMA ESPERANTISTO - ILIAN EFTIMOV FORPASIS
Nova retradio
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
Malgxojiga informo
La prezidanto falis en malbonan sanstaton
Karaj legantoj,
En retmesagxo - ricevita antauxnelonge - trovigxas tre grava kaj ege
malgxojiga komuniko de nia kara prezidanto Arvo Karvinen. En la retmesagxo,
destinita al la estraranoj de Libe kaj kopie sendita al la redaktoro de EL,
Arvo skribas interalie:
"Cxi-printempe mi luktis kontraux grava malsano. Kuracado dauxros gxis
la fino de junio, eble pli longe. Tio signifas, ke mi ne partoprenos
kongreson en Olomouc, kaj ke mi devas forlasi postenon de prezidanto."
Antaux cxio, ni deziru baldauxan kaj plenan resanigxon.
Koncerne pluan funkciadon de nia societo, la Interna Regularo de la Statuto
de Libe disponas jene:
[...] "La vicprezidanto anstatauxas la prezidanton laux peto de tiu cxi,
aux auxtomate, kiam tiu cxi havas neeblon plenumi sian taskon."
Akorde kun cxi tio, Arvo Karvinen petis al nia vicprezidanto Nedeljka
Lojxajicx transpreni la farendojn de prezidanto. Sxi tion komprenis kaj
konfirmis.
Ni do esperas, ke la agadplano de Libe ne vundigxos, kaj ke (plej aktuale)
la Gxenerala Asembleo kadre de "nia 77-a" pasos glate.
Haste, red.
)))))
(((((
La unuaj pasxoj
Antaux 60 jaroj fondigxis
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (Libe)
Sub sofo en mia logxejo staris longtempe forgesita skatolo. Kiam mi antaux
nelonge malfermis gxin, mi trovis - surprizo, surprizo! - dokumentojn de
Libe el la tempo post gxia fondigxo en 1951. Eble cxi-jare estas denove bona
okazo cxerpi el tiu materialo, konatigante faktojn gxis nun ne tro konatajn:
La partoprenantoj de la 20-a IKBE en Parizo (1950) elektas 3-membran
komisionon, kiu ellaboru statuton de internacia organizajxo de blindaj
esperantistoj, kiel gxi ekzistis antaux la dua mondmilito. Unu jaron poste
la komisiono prezentas al la 21-a IKBE en Munkeno statutprojekton por
Internacia Federacio de Blindaj Esperantistoj (IFBE). La kongresanoj
akceptas la proponon, sed sxangxas la nomon al "Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj" (Libe). Krome la oficperiodo de estraranoj estas plilongigita
de du al tri jaroj.
Jam en Munkeno aligxas al la novfondita organizajxo Esperanto-Blindulligo
de Germanujo (Eblogo), Franca Asocio de Blindaj Esperantistoj (Fabe, posta
Fube) kaj Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj (Iabe), pli poste Steleto
(Finnlando) kaj Nosobe (Nederlando). Anoj de kvinpersona provizora komitato
(PK) elektigxas: G. Vassio (Italio) (prezidanto), J. Kreitz (Germanio)
(vicprezidanto), O. Lehtivaara (Finnlando) kaj R. Gonin (Francio)
(sekretarioj), A. Baerveldt (Nederlando) (kasisto kaj konsilanto).
Kiel cxeftaskojn de la PK la prezidanto en cirkulero nomas prepari
gxeneralan vocxdonadon por la definitiva estraro, ellabori internan
regularon por la statuto kaj kongresan regularon (ambaux prezentotaj kaj
aprobotaj dum la 22-a IKBE en Oslo).
Kunlaboro ene de PK estas harmonia, sed tamen malfacila: La prezidanto
sendas cirkulerojn, respondoj estas kolektataj kaj poste resumataj de la
sekretario. Longdauxra procedo: Posxtajxoj de lando al lando, precipe
brajlajxoj, ofte bezonas multe da tempo por veni al celo. Tial nur fine
de 1951 povas aperi "unua komuniko" de Libe en Esperanta Ligilo. Post
priskribo de labormalfacilajxoj kaj klarigo de kotizpago (la tiama kalkulunuo
estas internacia pagserva kupono, PSK) gxi dauxrigas:
"Nun, karaj gesamideanoj! Aligxu al nia Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj! Aligxu asocie kaj individue, kie ne ekzistas blindulasocio
esperantista aux kie la cirkonstancoj tion postulas! Ni esperas, ke nia Libe
farigxu forta internacia asocio, kiu povos vigligi kaj antauxenpusxi nian
lingvon, kiu jam tre bone montris sian tauxgecon esti grava ilo por ni
blinduloj en nia internacia agado! se ni povus, ni krius tiujn cxi vortojn
kvazaux fulmotondro en viajn orelojn: Aligxu al LIBE! venu kune labori por
tutmonda blindularo! (...)"
El la dua komuniko, aperanta dum la unua duono de 1952, evidentigxas, ke la
aligxo progresas nur malrapide. PK tamen ne enuas pro manko de laboro kaj
pritrakto de diversaj demandoj. Kiamaniere havigi financan subtenon? Cxu la
financado de EL - laux statuto la oficiala organo de la ligo - estu afero de
Libe aux restu en la mano de William Percy Merrick (Britio), kiu prizorgis
tion jam antaux la dua mondmilito? Cxu necesas reformi la stenografion kaj
ecx la brajlan E-alfabeton (tion proponis ekz. Albert Masselier el Francio)?
Cxu aperigi internacian adresaron de blindaj esperantistoj (tio realigxos
cx. 1957)?
La PK-anoj ankaux pripensas pri honoraj membroj kaj proponas honoran
prezidantecon al H. Thilander kaj W. P. Merrick (aprobite de la 22-a IKBE en
Oslo).
En 1953 la PK okazigas gxeneralan vocxdonadon por elekti definitivan
estraron. (Sama vocxdona sistemo estas praktikata gxis hodiaux.) La rezulto kaj
distribuo de oficoj ne grave diferencas de la PK:
G. Vassio prezidanto, J. Kreitz vicprezidanto, O. Lehtivaara kaj R. Gonin
sekretarioj, A. Baerveldt kasisto, s-ino V. Thilander (Svedio) kaj C.
Verlinde (Nederlando) konsilantoj. Dum la oficperiodo A. Baerveldt estas
anstatauxata de P. Wallace (Anglio).
Tri jarojn post la fondo povas okazi la unua gxenerala asembleo (tiam
Gxeneral-Kunveno) de Libe la 2-an kaj 4-an de auxgusto 1954 dum la 24-a
IKBE en Amsterdam. Gravaj temoj estas la financa situacio de LIBE kaj la
Internacia Esperanto-Brajla Biblioteko (IEBB) tiam ekzistanta en Francio
kaj administrata de S. Gyors.
Jen teksto de rezolucio akceptita:
1. La Gxeneral-Kunveno admonas la estraron, peti monhelpon de la cxefaj
blindulorganizajxoj el cxiuj landoj, favore al Libe, kaj rekomendi al cxiuj
blinduloj la lernadon kaj uzadon de Esperanto.
2. La Gxeneral-Kunveno donas al la estraro la taskon organizi pere de EL
duoblan referendumon por akiri klarecon pri la opinioj koncerne
stenografion.
3. La Gxeneral-Kunveno decidas sendi telegramon al la blindula mondkonferenco
okazanta en Parizo, por peti la alprenon de Esperanto kiel oficiala lingvo.
4. La Gxeneral-Kunveno decidas:
1. ke la Internacia Esperantista Brajlobiblioteko (IEBB) farigxu fako de
Libe, aldonante arkivan servon, kaj prenu la nomon "Brajla Internacia
Esperanto Biblioteko kaj Arkivo (Bieba)";
2. ke Bieba dauxre kontaktu kun naciaj brajlobibliotekoj por harmonia
kunlaborado, kaj
3. ke la estraro nomumu se bezone specialan komisionon por prizorgi la novan
fakon de Libe.
Dum la venontaj monatoj aperas diferencoj de opinio pri tiu cxi nova fako
inter la estraro kaj la bibliotekisto Gyors, kiu rifuzas transpreni la
aldonan taskon de arkivisto.
Post la dua Gxeneral-Kunveno (26-a IKBE 1956 en Kopenhago) Libe komencas
kunlabori kun UEA kaj pligrandigi sian reton de delegitoj. la lernado de
Esperanto dum tiu cxi tempo sxajnas suficxe alloga ankaux por pli junaj
nevidantoj. Libe kaj ties organo EL ricevas de blindulorganizajxoj ne malofte
signojn de simpatio kaj ecx monsubvenciojn jen kaj jen; sed sxajne neniu,
kiu per vortoj lauxdis la bonan ideon de Esperanto, vere provis lerni la
lingvon. Kaj kiel vi cxiuj scias, oficiala agnosko de Esperanto kiel ekz.
laborlingvo en gravaj konferencoj gxis hodiaux ne
okazis.
Th. Speckmann
)))))
(((((
El Esperantujo
laux Libera Folio
UEA aligxis al terminologia organizajxo - la Civito plendas
La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton
pri kunagado kun Infoterm, la Internacia Informejo por Terminologio.
La interkonsento signifas, ke UEA farigxis membro de Infoterm,
fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Auxstra Normiga Instituto
(ASI). Infoterm celas interalie intersxangxi informojn, subteni kaj kunagadi
por projektoj, renkontigxoj, eldonajxoj, cxefe en la kampo de terminologio.
Infoterm devenas el la terminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe
prizorgis Eugen Wüster, esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia
scienco. Infoterm funkcias ankaux kiel sekretariejo de la Teknika Komitato
TC37 de Internacia Organizajxo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas
oficialajn rilatojn jam ekde 1991.
Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO
respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de UEA
nomumis sxin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.
Tuj post la diskonigo de la informo, la Esperanta Civito esprimis sian
malkontenton pri la arangxo, argumentante ke pri lingvorilataj aferoj,
al kiuj gxi do evidente kalkulas la agadon de Infoterm, okupigxu ne UEA,
sed la Akademio de Esperanto.
Laux informoj de UEA kaj Heroldo Komunikas
)))))
(((((
Esperanto trovis lokon en la Babelturo
Cxi-jare Unesko deklaris la cxefurbon de Argentino la "monda cxefurbo de la
libro". Cxi tie okazas la tria plej granda librofoiro en la mondo, kaj
cxi-jare estis konstruita tuta Babelturo el libroj en diversaj lingvoj,
ankaux Esperanto. Sed pli grava atingo estas la fakto, ke Esperanto eniris
la prestigxan oficialan programon de la arangxo, kiu okazas en unu el la
cxefaj placoj de la urbo, kaj estas vaste diskonigata de la tutlandaj
amaskomunikiloj. Nome de Argentina Esperanto-Ligo, la profesia instruisto
Petra Smidéliusz jam faris sukcesajn prelegojn kaj prezentadojn pri
Esperanto tuj apud la Babelturo kaj altiris la atenton de la lokaj
amaskomunikiloj.
La titolon "Monda Cxefurbo de Libro 2011" ricevis de Unesko la argentina
cxefurbo. Tial gxia jam kutime vigla kultura vivo des pli brilas nun per
aldonaj eventoj.
Unu el ili aparte allogas vizitantojn: libra Babelturo. Gxin kreis la
ekscentra skulptistino Marta Minujín, kiu iam inventis "rompendajn
skulptajxojn" kaj rekonstruis en Novjorko hamburgeran Liberec-statuon.
Cxi-okaze sxi decidis rekrei la Babelturon… per libroj.
Temas pri 30.000 titoloj el la plej diversaj lingvoj. Ili kovras gigantan
strukturon metalan cxirkaux spirala sxtuparo. Irante supren kaj suben en la
instalajxo, la vizitanto rigardas al miloj da libroj, kiuj pendas en
travideblaj plastaj sakoj, kaj ripete auxdas la vorton "libro"
diverslingve, diversvocxe.
La librojn la artistino ricevis el cxiuj landoj de la mondo tra iliaj
ambasadoj. Esperantujo ne bezonis ambasadejon: Argentina Esperanto-Ligo
transdonis, pere de sia prezidantino, Silvia Rottenberg, librojn ankaux
en la Internacia Lingvo.
Sxi persone enmanigis al la artistino ekzempleron de la pasintjare tie
aperinta Esperanto ?Una cura para las heridas de Babel? (Esperanto, cxu
kuraco por la babelaj vundoj?) de Andrés Battig kaj Roberto Sartor.
Poste sxi ripetis la geston kun la kulturministro Hernán Lombardi kaj la
guberniestro de la Auxtonoma Urbo Bonaero, Mauricio Macri.
Tiu cxi kulturfesta etoso estas pli ol oportuna por la disvastigo de tiel
libra lingvo, kia estas Esperanto. Tial Silvian akompanas cxien instruistino
Petra Smidéliusz: jen por rapida Esperanto-kurso, jen por intervjuo en
vaste auxskultata radiostacio.
Instruinte Esperanton diversnivele en Brazilo kaj vizitinte ankaux Cxilion,
sxi nun gastas en la lulilo de tango.
- Marde mi donis prelegon en mezlernejo por 200 gejunuloj… kiam mi parolis
pri Pasporta Servo, multaj gxojkriegis kvazaux cxe piedpilka matcxo.
Multaj ekinteresigxis kaj volas lerni Esperanton. Mi ankaux gvidos tri
malfermajn lecionojn cxe la turo… hodiaux mi organizis junularan kunvenon.
Sabate mi gvidos kurseton por instruemantoj, sxi rakontis en jxusa retmesagxo.
Fine de majo oni malmuntos la babelturon, kaj tiam cxiu vizitanto rajtos
forporti unu libron. La cetero eniros la trezoron de la unua mult-lingva
biblioteko starigota en Bonaero. La Esperanto-instruistinon oni ne rajtos
kunpreni.
Francisco L. Veuthey
www.edukado.net
)))))
(((((
Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj popularigxas
"Parolas Varsovio, la naskigxurbo de Esperanto." Tiel plu komencigxas la
regulaj elsendoj en Esperanto el Pollando. Fine de januaro 2011, post
pli ol kvindek jaroj da regulaj elsendoj kaj kelkaj jaroj da strangolado,
Pola Radio fine komplete cxesigis la programojn. Sed fidelaj auxskultantoj
kaj retaj aktivuloj instigis la iamajn redakcianojn ne kapitulaci, baldaux
aperis la unuaj private produktitaj elsendoj, kaj ekde la 21-a de
marto Esperanto-elsendoj el Varsovio denove regule auxskulteblas en la reto.
En la produktado kunlaboras multaj anoj de la iama Esperanto-redakcio de
Pola Radio, sed ankaux tute novaj aktivuloj. En la nova, simpla retejo eblas
auxskulti la elsendojn, elsxuti la sondosierojn, aux aboni la elsendojn en
podkasta formo, kvankam la lasta maniero ne estas klare indikita. Por
evoluigi la elsendojn, la redakcio petas proponojn kaj subtenon de la
auxskultantoj. Libera Folio intervjuis redaktoron Barbara Pietrzak.
Libera Folio: Kiaj estas viaj unuaj spertoj kaj viaj esperoj rilate la
novformajn elsendojn?
Barbara Pietrzak: La novformulaj programoj de la Pola Retradio en Esperanto
kreigxis laux iniciato de auxskultantoj de la podkasta Esperanto-Redakcio de
Pola Radio, kiuj post la produktocxesigo de la Esperanto-elsendoj komencis
insisti, ke gxiaj redaktoroj ecx ekster la sxildo de Pola Radio dauxrigu
la preparadon de novaj Esperanto-elsendoj. Ni akceptis tiun cxi inviton
firme konsciaj, ke por la Esperanto-parolantoj, cxiam pliaj novaj adeptoj de
la internacia lingvo, ankaux en la nuna interreta epoko gravas kvalita
parola lingvomedio, kiun tradicie ofertis la Esperanto-elsendoj de Pola
Radio. Tiu konscio bazigxas sur multegaj reagoj de niaj auxskultantoj, kiuj
sencxese venas skribe kaj auxdigxas en rektaj kontaktoj dum diversaj
Esperanto-renkontigxoj, ne malplej dum la Universalaj Kongresoj.
Aparte aktivaj por dauxrigo de tiu tradicio farigxis la auxskultantoj
aligxintaj al la grupo Amikaro de Pola Radio en Esperanto en Facebook. Gxi
estis establita de nia auxskultanto Bogus³aw Ubik-Perski en februaro 2010.
Pli-malpli unu jaron poste – pro la konataj decidoj de Pola Radio - la
grupo sxangxis sian nomon al Amikaro de Pola Retradio en Esperanto. Pere de
mesagxoj sur gxia muro, pere de elektronika opiniintersxangxo oni komencis
cerbumi, kiel savi la elsendojn, kiuj en sia pli ol 50-jara historio
servis al la E-komunumo kiel cxiutaga lingva medio, kiel platformo kaj
praktikejo de la parola lingvo.
Unu el la plej aktivaj kaj ideodonaj iniciatintoj de la novformulaj programoj
estas nia germana auxskultanto Simono Pejno, nun retirigxinta el aktiva
kunlaboro. Li starigis la novan platformon Pola Retradio en Esperanto kaj
kreis la gxermon de la kopirajta muzika biblioteko. Nun la retejon
administras Salikh Zakirov el Japanio kaj Bruce Crisp el Kanado. En la
strikta kunlabora grupo trovigxas krom ili Andreo Bach kaj Edward Wojtakowski
el Pollando. La grupon konsistigas ankaux nia malnova redakcia teamo: Gabi
Kosiarska, Maciek Jaskot kaj mi, Barbara Pietrzak.
Sendube notinda estas la fakto, ke la iniciato de la novaj elsendoj en
Pola Retradio en Esperanto ne estas privata ideo de iu el la redaktoroj
de la Pola Radio, sed gxi kreigxis laux la iniciato de la E-komunuma
auxskultantaro de la elsendoj de la E-Redakcio de PR. En la retejo jam en
februaro aperis la unuaj sondokumentoj, kiuj ne povis jam esti prezentitaj
en la podkastaj programoj de Pola Radio. Ili estis registritaj dum la
februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Adam
Mickiewicz en Poznano. Komence, aparte tiuj, kiuj rilatis al klerigo,
estis afisxitaj en edukado.net. Baldaux ili aperis cxe retradio.posterous.com.
Poste aperis tie ankaux provaj elsendoj. La regulan produktadon de la
Esperanto-programoj du fojojn semajne ni komencis la 21-an de marto, kvankam
dauxre eblas paroli pri la formigxa fazo. Okazas opiniintersxangxo
kun la auxskultantoj, kiagrade la novaj elsendoj dauxrigu la stilon de la
malnovaj, kiagrade ili farigxu pli novecaj. Ni prezentas premierajn
Esperanto-elsendojn cxiun lundon kaj vendredon. Temas pri programoj
gxenerale pli longdauxraj ol tiuj, al kiuj kutimigxis la auxskultantoj
de la podkasta Esperanto-redakcio de Pola Radio.
Kie kaj kiel estas produktataj la novformataj elsendoj?
La programoj same kiel gxis nun estas produktataj en Varsovio. Multaj
elsendo-elementoj kreigxas distance, kio signifas, ke Interreto, skajpo
kaj aliaj novaj teknikajxoj apartenas al la bazaj produkto-instrumentoj.
Sed tio ne estas aparta novajxo, cxar tiel ni laboris ankaux funkciante
kadre de Pola Radio, tute aparte en la lastaj jaroj. Kvankam ni delonge
praktikas la t.n. vivantan radion, dauxre ne malaperas tekstoj skribaj,
kiel aktualajxoj, felietonoj k.s. Nia plano estas ankaux ilin disponigi
al la auxskultantoj.
Aparte estas menciinda la fakto, ke multaj iamaj redaktoroj esprimis
ne nur subtenon por la novformulaj E-programoj, sed ili deklaris sian
pretecon kontribui almenaux pervocxe, tiel variigante la vocxan oferton
de la programoj.
Cxio cxi kompreneble postulas grandan strecxon por kunordigi distance la
laboron de multaj redaktoroj, por ne paroli pri la necesa tempo por
produkti la programon, kio nun tutece sxargxas la redakcian skipon. Aldonenda
estas la interreta administrado, kiu estas farata plene volontule.
Cxu jam multaj auxskultantoj reagis?
Reage je la novformulaj elsendoj, ecx je la unuaj sondokumentoj en la retejo
tuj komencis veni entuziasmaj reagoj kun la vortoj de espero, ke cxe tiu
adreso komencos aperi regulaj Esperanto-programoj de la malnova
Esperanto-Redakcio de Pola Radio. Evidente ne mankis multaj amaraj vortoj
al la adreso de la auxtoritatoj de Pola Radio, kiuj haltigis la
multjardekan tradicion de la Esperanto-programoj de Pola Radio.
Gxojesprimaj reagoj venas do kaj de multaj malnovaj auxskultantoj, kiuj
bonvenigas la iniciaton dauxrigi la elsendojn ekster la sxildo de Pola
Radio. Multaj pozitivaj reagoj venas pere de la muro de Facebook kaj per la
adreso de nia elsendoplatformo. Surprize, inter la reagantoj estas personoj,
kiuj gxis nun neniam reagis kiel auxskultantoj, do apartenis al la kategorio
de la tiel nomataj silentemaj auxskultantoj. Dume iu el la plej surprizaj
konstatoj estas, ke la novformulaj Esperanto-elsendoj akiras jam siajn
plej novajn auxskultantojn, kiuj antauxe neniam auxskultis niajn programojn
en Pola Radio. Je cxiuj cxi esprimoj de subteno kaj entuziasmo,
opini-esprimoj ni klopodas reagi en la leterkestaj programoj cxiun vendredon.
Ne eblas mencii cxi tie cxies nomojn. Cxiukaze same kiel antauxe ni prenas
en konsideron, ni analizas cxiun opinion de la auxskultantoj pri tio, kiaj estu
niaj novaj programoj.
Sed kiel iam, ankaux nun ne cxiuj auxskultantoj reagas skribe. Tial gravas
la nombro de la vizitoj en nia pagxo. Jam en marto oni vizitis nian
elsendoretejon cx. 2 mil fojojn, en aprilo pli ol 3 mil fojojn. Kompare
kun cxirkaux 7 mil vizitoj monate, kiujn notis la podkastaj
Esperanto-elsendoj de Pola Radio, kiam la programoj auxdigxis cxiutage kaj
ne sole du fojojn semajne, ne temas pri malbona rezulto.
Kiel oni antauxvidas la evoluon kaj estontecon de la afero?
La evoluo kaj estonteco de la Esperanto-elsendoj de la Pola Retradio de
Esperanto dependas unuavice de la bonfara financa subteno de sponsoroj kaj
auxskultantoj pretaj kontribue subvencii la pluekziston de la profesiaj
E-programoj. Kvankam komence auxdigxis la ideoj, ke la Esperanto-elsendoj
estu aboneblaj, kvazaux gazeto, ni decidis – almenaux eksperimente -
disponigi ilin al la vasta publiko, sciante kiom gravas la okazo auxskulti
la parolatan lingvon por esperantistoj, kiuj ne havas cxiutage tian eblon.
Tiucele funkcias nia konto cxe UEA: vars-t .
De tiuj bonfaraj subtenoj dependas cxu eblos baldaux pretigi pliajn programojn
semajne. La programideoj ne mankas. Jam nun ni pensas pri novaj programoj:
literaturaj, movadaj. La tempo elmontros cxu la Esperanto-komunumo pretas
ecx per etaj bonfaraj kontribuoj garantii la pluekziston de la profesiaj
programoj.
Kia estos via persona rolo en la laboro?
En tiu nova situacio mi dume plenumas la rolon de cxefredaktoro kaj
kunordiganto, ankaux auxtoro de la unuopaj programeroj. Sed, same kiel
antauxe, la trunkon de la redakcio produktanta la programojn konsistigas
krome Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. Nun vastigxis la kunlaborantaro
de la elsendoj. Ne subtakseblan rolon ludas la volontule laborantaj
administrantoj de la retejo, Salikh Zakirov kaj Bruce Crisp, kaj ankaux
Andreo Bach, dank' al kiu kreskas nia muzika biblioteko.
(el Libera Folio)
)))))
(((((
"Junamikajxoj"
La revuo Juna Amiko certe ne estas nekonata por plej multaj el niaj
legantoj. Gxi estas destinita antaux cxio por lernejanoj, kaj redaktata
cxiam de elstara instruisto, zorgema kaj respondeca pri nia lingvo.
Inter niaj finnaj geamikoj (cxirkaux Arvo Karvinen) lastatempe aperis la
ideo far(ig)i gxin alirebla por vidhandikapitoj. Lige kun tio, Raita Pyhälä
(internacie konata ankaux kiel Saliko) afable selektis kelkajn fragmentojn
el la cxi-aprila numero, por iom prezenti la revuon al la legantoj de EL.
Kara Saliko, koran dankon. (red.)
eltirajxoj el Juna Amiko aprilo 2011 por LIBE
--------------------------------
KIAM LA TERO TREMAS
Nia tero estas vivanta globo en spaco. Gxia kerno konsistas cxefe el
varmega, likva fero. La ter-surfaco sxajnas al ni solida, sed tio ne
estas la vero. Aktivaj vulkanoj memorigas al ni, ke nur la plej
ekstera parto de nia tero estas solida. Ecx tiu ter-krusto havas
malpli fortajn partojn, kie du ter-masoj tusxas unu la alian kaj foje
pusxigxas unu kontraux la alia. Tiuj lokoj estas sismo-linioj; tie
povas okazi ter-tremoj.
Ringo de Fajro
La cxefa serio de sismo-linioj trovigxas cxirkaux la rando de la
Pacifiko. Do, gxuste kie okazis la nunaj tertremoj. Ne hazarde, en
tiuj lokoj trovigxas vulkanoj - ekzemple, en Nov-Zelando, Indonezio,
kaj Japanio. La monto-cxeno Andoj estis formita en la pratempo, kiam
du grandegaj ter-masoj ripete koliziis kaj unu pusxis la alian supren.
Severeco
La severeco de tertremo estas mezurata laux skalo Richter. Tio ne
estas simple komprenebla, ekzemple, tertremo kun severeco sep estas
dekoble pli potenca ol tertremo kun severeco ses. Damagxo de tertremo
ne rilatas nur al gxia numera valoro. Landoj kiel Japanio kaj
Nov-Zelando kutimas je tertremoj, ili postulas fortajn konstruajxojn
kaj havas sav-servojn pretaj. Landoj kun malpli da rimedoj kaj
kutimigxo suferas kruele. Ecx bone preparitaj landoj povas suferi.
Cunamo
La japana tertremo mem ne mortigis tre multajn personojn, la mara ondo
kiu sekvis faris tion. Submaraj tertremoj riskas elsendi serion da
enormaj ondoj, konataj laux la japana 'tsunami'. Eblas anonci la
alvenon cxe foraj lokoj, sed pli proksime gxi alvenas ene de kelkaj
minutoj - apenaux restas tempo fugxi al pli alta tereno.
Taglibra raporto de s-ro Jasuo HORI, el Japanio
--------------------------------
Kvizo-Ludo de Dieter Berndt
1. Kompletigu la frazojn per tauxgaj adjektivoj:
Du __ knaboj promenis cxe __ rivero.
Estis __ kaj __ vespero.
Sur __ cxielo lumis __ luno.
2. Finu la esprimojn: dolcxa kiel __; acida kiel __; amara kiel __.
3. Kion vi scias pri arbaro? Skribu almenaux kvin frazojn.
4. Nomu kvin kvar-piedajn bestojn kun la komenca litero K.
5. Skribu tri frazojn, en kiuj vi uzas ju pli - des pli.
6. Trovu aliajn vortojn por:
malmorgaux, patrido, malmemori, prezhavi.
7. Skribu kiel eble plej multajn vortojn (almenaux 5), kiuj estas
faritaj per literoj, kiuj trovigxas en la vorto ELEFANTO.
8. Sxerca demando: kiu oro ne estas dezirinda?
9. Se estas eble, mallongigu la frazojn uzante adverban participon
(finajxoj: -ante, -inte,-onte).
Kiam mi revenis hejmen, mi ripozis.
Mi legis libron, kiam mi kusxis en lito.
Kiam mi atendis vin, pluvis.
10. Skribu du frazojn (versojn), kiuj rimigxas. En unu estu la vorto
MARO, en la dua la vorto JARO. Atentu, ke ili havu la saman nombron de
silaboj.
--------------------------------
Humuro
Pauxlo, kiu cxiam bezonas pli da mono, diras al amiko:
"Mi cxiam pruntas nur de pesimistoj."
"Kial?"
"Pesimistoj neniam supozas, ke mi repagos la sxuldon".
Skoto jam dudek jarojn portas la saman cxapelon. Post longa hezitado
li decidas acxeti novan Li iras en la vendejon kaj diras:
"Nu, mi denove estas cxi tie!"
Geedza paro festas la 70-jarigxon de la edzo. Neatendite aperas ankaux
la bona feino kaj demandas al la festato pri lia deziro.
"Mi deziras havi edzinon 30 jarojn pli junan", respondas la edzo.
La feino malaperas kaj post kelkaj sekundoj plenumigxas la deziro. La
edzo farigxas 100-jara.
)))))
(((((
NEKROLOGO
LONGJARA KAJ SINDONEMA ESPERANTISTO
ILIAN EFTIMOV FORPASIS
Kvankam denaske islamano, li forpasis je granda kristana festo, la 25-a
de marto, la tago, en kiu sankta Maria konsciigxis, ke sxi estas
estonta patrino.
Ilian Eftimov estas naskita en turklingva vilagxeto Zornica Haskova
regiono, la 6-an de decembro 1942. La vidpovon li perdis pro grava
malsano, kiu atakis lin en frua infanagxo.
La scivolema vilagxaneto venis en porblindulan komunlogxejon en Plovdiv
en 1965. Li komencis labori kiel plektisto de vitraj boteloj kaj bokaloj
per salikvergoj kaj bendoj. Sekvis plurjara produktado de kartonaj
dokumentujoj. Iom da tempo Ilian estis ankaux kofrofaristo.
En la auxtuno de 1967 li komencis diligente kaj persiste lerni E-on en
kurso, kiun gvidis mi, jxus akirinta diplomon pri instruado. Por
Esperanto li intensege lernis brajlon kaj perfektigis siajn sciojn pri
bulgara lingvo. Li estis tre motivita kaj fervora kursano. Jusein (tiel li
origine nomigxas) tuj komencis senlace transkribi suficxe grandan
Esperanto-bulgaran vortaron. Tre admirinde, cxar li ankoraux lernadis
brajlon je grandegaj porcioj, surprizante sian instruiston Damjan Damjanov.
Ilian cxiutage uzadis nian sxatatan lingvon, auxskultante diversajn
radiostaciojn, kiuj elsendis en E-o. Ofte li surkasedigis tiujn elsendojn
kaj disdonadis ilin al plovdivaj samideanoj. Nature, li legadis ankaux
E-ajn revuojn kaj brajle kaj sone.
Lernado de fremdaj lingvoj vere farigxis lia hobio. Post E-o, li komencis
entuziasme lerni ankaux anglan kaj hispanan lingvojn.
Multajn jarojn Ilian estis EN la estraro de la E-societo "Lumo", en kiu
membradis la nevidantaj esperantistoj logxantaj en urbo Plovdiv kaj en gxia
regiono. Li estis ankaux aktiva kaj sindonema ANEB-estrarano. Dum la
periodo 1998-2001 li estis membro de gxia kontrola komisiono, ekde 2000
gxis 2001 li estis ecx ties prezidanto. En 2009 Ilian elektigxis membro
de la nuna ANEB-estraro.
Ni, samideanoj kaj amikoj de Ilian, forte tristas pro lia tro frua
forpaso. Ni esperas, ke li ankaux en la alia, pli bona mondo, bonfartas
kaj bonfaras.
Majo, Plovdiv Angel Sotirov
--------------------------------
Kara Jusein,
Mi, konsternita, aligxas. Ripozu en paco.
Amike, Attila
)))))
(((((
Nova retradio
"La auxstro Anton Oberndorfer kreis novan retan radiopagxon
aldone.de/retradio,
kie li cxiutage aldonas novan tekston, kiun li lauxtlegas per modela
prononco. Tiu speco de podkasto aux vocxa blogo donas al lernantoj belegan
eblecon ekzerci leg- kaj auxdkomprenon. La tre variaj (apenaux primovadaj)
temoj montras la tauxgecon de Esperanto en cxiuj vivosferoj. Tre
rekomendinda iniciato, eblas aboni la pecojn kiel RSS-fluo kaj facile
sekvi la epizodojn."
La teksto ne indikas fonton de anonco. Mi provrigardis kaj ecx auxskultis
cxe la adreso www.aldone.de/retradio.
informo de
Ritva Sabelli
Ankaux mi provis, kaj al mi placxis.
A. V.
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)
korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)
Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE:
libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))