ESPERANTA LIGILO

n-ro 6 junio 2011

oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
De la redaktoro
LIBE Spezokonto
77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Kvina oficiala komuniko
Skizo de agadplano de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (Libe) por la jaroj 2011-2012
Informadikaj aparatoj fabrikataj ankaux por handikapitoj
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Kanto
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
De la redaktoro

Karaj legantoj,
Fine do vi povas legi la lastan cxi-jaran antauxferian numeron de EL.
Mi povas nur esperi, ke cxiu partoprenonto de la IKBE en Olomouc povas
utiligi la lastajn tiurilatajn sciigojn, havante la eblecon studi ilin
antaux la forvojagxo.

Tuj cxi-sekve vi trovas la raporton pri la financa stato de Libe, laux la
arangxo, kiun ni havis ankaux en la pasinta jaro.

Mi, bedauxrinde, devas peri ankaux malagrablan novajxon. Malgraux pli frua
espero partopreni kaj transpreni farendojn de prezidanto en la IKBE kaj en
la Gxenerala Asembleo kunvenonta en Olomouc, Nedeljka Lojxajicx devis
lastmomente rezigni.

Tamen ni esperu, ke kaj la formalajxoj plenumigxos kontentige, kaj ni
partoprenantoj ricxigxos je agrablaj travivajxoj dum nia cxi-jara kunesto.
)))))

(((((
LIBE Spezokonto

por la jaro 2010 (por komparo aperas ankau la stato fine de 2009)

ELSPEZOJ
Presado EL 3 759,50 4.280,00
Kongresaj subvencioj 600,00 0,00
Membreco
UEA 180,00 177,00
EBU 392,50 775,00 (2008-2009)
Membrecoj entute 572,50 952,00
Premioj 75,00 105,00
Bankaj kostoj 107,72 102,35
Diversaj kostoj, 0,00 50,00 Vocdoniloj
Elspezoj entute -5 114,72 - 5 489,35

ENSPEZOJ
Kotizoj kaj abonoj 1 382,74 1.328,04
Donacoj 2 540,29 4.612,63
Kongresaj subvencioj 600,00 0,00
Librovendado 0,00 15,00
Interezoj 855,68 855,68
Enspezoj entut e + 5 378,71 + 6.811,35
Saldo de spezokonto + 263,99 + 1 322,00

Bilanco de LIBE 31.12.2010 Bilanco de LIBE 31.12.2009

AKTIVOJ
Deponoj (2014) 28 000,00 28 000,00
Konto libk-p ce UEA 2 520,63 2 860,89
Banka konto 42268 ce BNL 5 020,19 7 540,82 6 165,94 9 026,83
Antaupagitaj kostoj:
Presado de EL 1 750,00
Sumo de aktivoj 37 290,82 37 026,83

PASIVOJ
Kapitalo 1.1.2010 38 272,02 38 272,02
Saldo de spezokonto de antauaj jaroj - 1 245,19 - 2 567,19
Saldo de spezokonto + 263,99 +1 322,00
Saldo de spezokonto - 981,20 - 1 245,19
Sumo de pasivoj 37 290,82 37.026,83
)))))

(((((
77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Olomouc, Cxehxio

Kvina oficiala komuniko

Karaj partoprenontoj de cxi-jara IKBE!
Prepara komitato alportas la lastan komunikon. Bonvolu tralegi gxin atente
kaj kiel eble plej baldaux skribi al la prezidanto de la Prepara komitato
necesajn informojn:

1. Bonvolu anonci al ni, kiamaniere vi alveturos al Olomouc, el kiu direkto
kaj je kioma horo. Se vi vojagxos per trajno, bonvolu post elvagonigxo resti
kaj atendi sur la kajo, kie vin trovos nia helpanto. Li/sxi estos vestita
en blanka trikotajxo kun verda stelo. La helpanto akompanos vin en la
hotelon, kiu trovigxas proksime de la cxefstacidomo de Olomouc.

2. Se vi vojagxos per aviadilo, bonvolu sciigi al ni, en kiun flughavenon
vi alflugos. Ni klopodos helpi al vi atingi la stacidomon. Ni povas arangxi
por vi busan transporton aux taksion por handikapitoj, kiu ne estas tro
multekosta.

3. Se vi devos ie en Cxehxa respubliko sxangxi trajnon kaj bezonos helpon,
sciigu tion al ni kaj ni provos trovi por tio helpanton-esperantiston.

4. En la stacidomo de Olomouc trovigxas monsxangxejo. Vi bezonos cxehxajn
kronojn por acxeti trinkajxojn, suvenirojn ktp.

5. En la hotelo SIGMA vi unue nepre devas registri vin kaj montri identigan
dokumenton. De kompetenta membro de la realiga teamo vi ricevos mansakon
enhavantan la Kongreslibron en brajlo kaj en nigra preso, Hotelan regularon
kaj aliajn materialojn inkluzive legajxon pri Cxehxa respubliko kaj pri la
kongresurbo Olomouc en brajlo kaj sur KD.

6. Se vi alveturos al Olomouc antauxtagmeze, vi povos tagmangxi en la
hotela restoracio kiel kutimaj gastoj. Kiel jam antauxe anoncite, la unua
komuna mangxo estos vespermangxo, kiu okazos jxauxde je la 19-a horo en la
hotela restoracio.

7. Ni petas muzikistojn, kantistojn kaj deklamistojn, bonvolu nin antauxe
sciigi pri intenco partopreni la Internacian artan vesperon. Anoncu al ni,
per kio vi deziras kontribui al la programo. Je via dispono estos
elektronika klavaro.

8. Ni petas, se iu el vi deziras vegetarajn mangxajxojn, bonvolu tion
anonci en mesagxo.

9. Dum la kongreso Natalia Kasymova gvidos konversacian kurson. Bonvolu
informi nin, cxu vi intencas gxin partopreni. Skribu ankaux, cxu vi petas
brajlon aux nigrepresitan tekston.

10. Kiu deziras akiri la Kongreslibron per interreto, bonvolu viziti jenan
retpagxaron: www.esperanto.cz
La Kongreslibro enhavas interalie preskaux definitivan kongresan programon.

Viajn sciigojn bonvolu sendi al la prezidanto de la Prepara komitato
retletere gxis la fino de junio 2011.
Antauxdankon!

La Prepara komitato tre gxojas je via partopreno kaj persona renkontigxo kun vi cxiuj!

Jan Priborsky

priborsky@volny.cz
)))))

(((((
Skizo de agadplano de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (Libe) por la jaroj 2011-2012

1 Misio de Libe

La honora devo de Libe estas siaparte gardi la kulturon akiritan pere
de la Internacia Lingvo Esperanto. Laboro de Universala Esperanto-Asocio
(UEA) kaj aliaj internaciaj Esperanto-organizoj montras, ke Esperanto povas
servi en internaciaj kontaktoj. Esperanto estas konata kaj respektata
vaste cxie en la mondo.

Libe respektas kaj siaparte subtenas la laboron de internaciaj organizoj
por forigi obstaklojn de aliro al edukado, trejnado, enlaborigo kaj alia
partopreno de viddifektitoj. Same ni, Libe-anoj, kiel individuoj partoprenu
en nacia agado.

Vivaj internaciaj rilatoj interhomaj estas nia peresperanta kaj kreo de
rilatoj inter organizoj por antauxenigi de niaj idealoj nia poresperanta
celo.

2 Interna agado

Libe - pere de siaj membro-asocioj - informas kaj raportas pri kongresoj,
renkontigxoj, kunvenoj, kursoj, studrondoj kaj kulturaj programeroj. Tio
siaparte helpas atingi ankaux novajn membrojn, instigi ilin ricxigi sian
vivmedion kaj tiel preventi retirigxon. Tiuj informoj utilas ankaux en la
landa blindul-organizo.

Libe celas al regulaj kontaktoj kun siaj membro-asocioj. Por havigi pli da
scioj pri agado kaj problemoj de membro-asocioj Libe faras enketilon.
La celo estas teni asociojn vivantaj. Cxi tiun celon ni atingos, se pluraj
landoj, regionoj kunlaboros solvante problemojn kune. Najbara helpo utilas
precipe kiam la proksima Esperanto-asocio sxajnas bezoni kuragxigon.

Ege gravaj estas bonaj interrilatoj de membro-asocioj kaj landaj
blindul-organizoj kaj Esperanto-asocioj.

Laborgrupoj dauxrigas sian laboron celkonscie utiligante kontaktojn kun
vidantaj esperantistoj.

3 Kongresoj

La tradicio de esperantokulturo dauxras pere de IKBE-kongresoj. La estraro
starigas laborgrupon por verki kongresan konsilaron. Estas dezirinde scii
gastigantan landon de Libe-kunveno suficxe frue, pli ol unu jaro antauxe
por trovi kongreslokon en tauxga tempodauxro, por fari preparlaborojn
trankvile kaj zorge, trovi kaj trejni funkciulojn por certigi suficxan
kapablon uzi Esperanton.

La 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) okazos en
Olomouc, Cxehxio 14.-21.7.2011. La temo estas "Plibonigo de aliro al
kulturaj arangxoj por blinduloj".

4 Interna informado

La plej grava informilo de Libe estas la organo Esperanta Ligilo (EL).
Gxi aperas en 10 numeroj brajle kaj elektronike, kiel dum antauxaj jaroj.
Estas rekomendinde, ke legantoj traduku konvenajn artikolojn nacilingven
kaj disvastigu ilin.

Juna Amiko estas Internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj
komencantoj. Gxi aperas tri fojojn jare. En EL aperos eltirajoj de Juna
Amiko. Libe alvokas vidantajn Esperantistojn prezenti tekstojn de Juna
Amiko ankaux al viddifektitoj.

Retpagxaro de Libe estas evoluigata kaj tenata aktuala.

Retejo "Konferenco por esperanto" cxe adreso
esperanto(cxe)konference.braillnet.cz kunigas Libe-anojn al diskutoj kaj
korespondado.

5 Ekstera informado

Verki regule raportojn pri la agado por informi la decidfarantojn, publikon
pri la laboro de Libe kaj gxiaj atingoj. Doni pli altan profilon al Libe
en revuoj de naciaj blindul-organizoj.

Libe komencas prepari diverslingvajn retpagxarojn por la ekstera publiko.

Konon de Libe pliigas regulaj kontaktoj kun internaciaj organizoj, ekz.
WBU, EBU, ILEI, ICEVI.

En la 96-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Kopenhago, Danio
23.-30.7.2011. Libe sin prezentos dum la Movada Foiro kaj dum publika
Libe-kunveno.

6 Eldonado

La estraro sondas eblecojn brajligi aux/kaj surbendigi la revuon Juna
Amiko.

Projekto pri historia verko de Joseph Kreitz "Historio de la
Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939"

Intenco estas inkludi fotojn kaj mallongajn biografiojn de pioniroj. Fotoj
kaj biografioj estas atendataj. Nigrepresitaj esperantaj kaj nacilingvaj
eldonoj estos bona materialo por disvastigi konon de Esperanto al vasta
publiko.

7 Internaciaj kaj eksteraj rilatoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

La 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Ukrainio (Kijivo)
14-21.7.2011

ILEI (Ligo Internacia de Esperantistaj Instruistoj)

Somera Esperanto-Studado (SES-2011) 30.7.-6.8.2011 en Nitra, Slovakio

Du viddifektitoj aligxis.

Gxenerala Asembleo de EBU en Danio (Fredericia) 4-8.10.2011

Libe ricevis inviton partopreni la Gxeneralan asembleon kiel asocia membro
de EBU. La honoraj membroj de EBU, Norbert Müller kaj Arvo Karvinen,
ricevis personan inviton.

8 Financoj

Libe kaj siaj membro-asocioj provas trovi fontojn por certigi la agadon
nacie kaj internacie; humanitaraj fondusoj, ekz. Rotary-movado, Leon-kluboj
(Lions Club). Ne forgesu tradiciajn metodojn kolekti monon.

Libe rezervas rimedojn por subteni Esperanto-studadon de gejunuloj kaj
plenkreskuloj. Eblas peti stipendiojn por partopreni kursojn. La deziro
estas, ke ankaux naciaj blindul-organizoj kaj Esperanto-asocioj subtenu
disvastigon de Esperanto.

Skizo por la jaro 2012

1 Kongresoj

La 78-a IKBE

La 97-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Vjetnamio (Hanoi)
28.7.-4.8.2012 kaj tuj post tio la 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)
en Naha, cxefurbo de Okinava insulo en Japanio.

2 Eldonado

Projekto pri historia verko dauxras. La originala historia verko en brajlo
estas elcxerpita. Nigrepresita esperanta versio estas brajligota kaj
tradukota nacilingven. Necesas ankaux dauxrigo de evoluo de Esperantomovado
post la jaro 1939 en brajlo kaj nigraprese.

Raporto de prezidanto de Libe pri agado dum printempo 2011

1 Enkonduko

Dum printempo la estraro enfokusigis sian laboron por instigi partoprenon
en kongreso kaj por havigi brajlan eldonon de la lernolibro "Esperanto per
rekta metodo" pri kio Attila Varro multege penadis. La korespondado kun
Jan Priborsky atestas, ke li kun sia teamo forte laboras por oferti al siaj
gastoj agrablan jubilean kongreson.

En marto nin sxokis la terura tertremo kaj cunamo en Japanio. Libe-anoj
sendis kuragxigajn leterojn por montri solidarecon.

Gxis la 9-a de junio mi sendis 18 leterojn al estrararnoj, kaj informe
al honora prezidanto Theodor Speckmann kaj redaktoro Attila Varro.

2 Informado

La Esperanta Mondo de ACB Radio World sciigis internacie pri IKBE en
Olomouc. Informo pri IKBE aperas en la kalendaro de Euxropa blindul-unuigxo
(EBU).

En januaro la oficejo de EBU disvastigis al siaj membro-asocioj kaj estroj
de komisionoj anoncon pri la Somera Esperanto-Studado (SES 2011) en
Slovakio (Nitra). Surbaze de tiu anonco en Belgio vekigxis intereso al
Esperanto. EBU publikigis anoncon ankaux en siaj informiloj (Newsletter 78
kaj 79) kaj en retejo. ACB Radio World sciigis pri la studsemajno.

Ekstera informado progresigas konscion pri vivanta Esperanto kaj kreas
pozitivan sintenon. Nia propra revuo Esperanta Ligilo tamen estas la plej
grava informilo por la membraro.

3 Eldonado

Esperanto per rekta metodo kaj Kajero por kursgvidanto

Attila Varro sub granda peno pretigis la brajlan version de lernolibro
Esperanto per rekta metodo de Stano Marcxek. EL prezentos la lernolibron.

Eduka sekcio de Libe decidos la kvanton de lernolibro kaj kajero.

Revuo Juna Amiko

Juna Amiko estas Internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj
komencantoj. Gxi aperas trifoje jare. La estraro sondas eblecojn brajligi
kaj/aux surbendigi la revuon.

4 Projekto pri historia verko

Laboro pri Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj (1888-1939)
dauxras. Intenco estas inkludi fotojn kaj mallongajn biografiojn pri
pioniroj. Fotoj estas atendataj.

5 Vizito en la muzeo de sveda blindul-asocio kaj kunveno de svedaj
esperantistoj en majo

La muzeo en Enskede apud Stokholmo estas nun bonege arangxita. Gxi enhavas
la arkivon de Goete Linghede (1916-2010). Esperanto videblas ekde Harald
Thilander. Kompreneble la muzeo montras plejparte la evoluon de
porblindulaj servoj.

Dum la vizito okazis kunveno de esperantistoj. La kunveno decidis starigi
Svedan Esperanto-asocion de viddifektitoj kaj registri gxin.

6 Eksteraj rilatoj

El Kubo kaj Tanzanio venis en januaro kaj aprilo petoj pri tauxga
lernomaterialo por viddifektitoj. La Kuba Esperanto-Asocio pretigas kurson
por du grupoj de viddifektitoj. En Tanzanio partoprenas kvar junuloj
Esperanto-kurson. Manke de tauxga lernomaterialo Steleto sendis al Kubo kaj
Tanzanio KD:n de Esperanto per rekta metodo.

En majo venis el Brazilo enketo pri Esperanta Ligilo. Blinda lernantino
partoprenas Esperanto-kurson kaj sxi volas ricevi revuojn kaj librojn en
brajlo.

7 Financoj

En marto Libe sendis peticion al Fonduso Harald Thilander por kovri
preskostojn de "Esperanto per rekta metodo", Kajereto por kursgvidantoj
kaj por subteni presadon de Esperanta Ligilo.

8 Du plej gravaj farendaj aferoj

Por klarigi la strukturon de Libe kaj ebligi regulajn kontaktojn necesas
starigi superrigardon de bazaj scioj pri membro-asocioj. Delegitoj de Libe
estu pretaj respondi demandojn de farenda enketilo.

Gxisdatigo de abonantoj de EL restas farenda.

Cxi tiuj taskoj estas fundamentaj aspektoj por evoluigi la agadon de Libe.

Konklude

Dauxrigo de Esperantokulturo ankaux en estonteco inter viddifektitoj
postulas, ke la estraro de Libe kaj la membraro havu regulajn kontaktojn.
Agado de estraro pli forte direktigxas al konsilado kaj aktivigo de
membro-asocioj. Tio siaparte postulas refresxigon de delegita reto.

Arvo Karvinen

Prezidanto de Libe
)))))

(((((
Tra la sortofrata mondo

Informadikaj aparatoj fabrikataj ankaux por handikapitoj

Antaux kelkaj monatoj blinda kolego venis al mia instrucxambro kaj
rekomendis sonregistrajxon pri aparato, novtipa posxtelefono, liasupoze
interesa al mi. La registrajxon faris kaj interrete disvastigadas du junaj
uzantoj, niaj antauxmultjaraj lernantoj. Kaj li nomis fame multekostan
lertfonon.

(Lertfono estas mia mallongigo por "lertigita" telefono. Lertigita, cxar
la posxtelefono havas komputile programeblan memoron. Kiel tia, gxi do
estas eta komputilo. Kaj se en gxian memoron oni metas ekranlegan
softvaron, gxi uzebligxas por blinduloj.)

Ne volante esti malgxentila, mi ne rifuzis, kaj kopiis la mp3-dosieron en
mian tiaman, pli modestan, posxtelefonon. Mi, ja havanta tute kontentigan
posxaparaton, versxajne neniam auxskultos tiun sondokumenton, tamen, nu,
kiu scias...

Kelkajn semajnojn poste mi veturis al iom fora urbo per trajno. Sidante sola
en la kupeo, mi rememoris pri la sonregistrajxo en mia posxmasxino, kaj
decidis gxin auxskulti, por iom utiligi la cetere enuigan tempon. Jam post
kelkaj minutoj da auxskultado mi ekridetis, kaj la rideto restis sencxese
sur mia vizagxo, gxis la fino de la prezentajxo.

Temas pri posxtelefono sen la tradicia klavaro, manipulata per tusxado de
gxia ekraneto. Kiel ja tio eblas al blindulo? Oni devas vidi la ekranon,
vide elekti la deziratan punkton sur gxi, kaj gxuste fingrotrafi la lokon
por la aktivigo. Por precize fari tion, ecx vidulo devas esti suficxe lerta.

Sed jen, oni inventis sekuran solvon, per kiu ankaux blindulo povas
tusxekrane stiri la aparaton. Se vi delikate glitigas unu fingron sur la
surfaco, pli aux malpli baldaux vi nepre venos al punkto, per kies tusxo
eblas elvoki iun funkcion. Tiam la tie disponebla funkcio parole anoncas sin
(kompreneble en via lingvo), sen efektive aktivigxi. Por la aktivigo vi
levas la fingron de sur la ekrano, kaj komforte, ne plu gravas kie precize
kaj post kiom da tempo, vi frapetas dufoje sur la ekrano. Jen, tiel simple.
Tamen vidu ni iom pli detale.

Sur la ekrano samtempe povas trovigxi ne pli ol 16 tiaj aktivigeblaj
punktoj, objektoj, cxiuj en difinita loko, en kvar linioj, respektive kvar
kolumnoj. Tial oni povas nemalfacile rememori la lokon de la diversaj
aktivigiloj, kvazaux konstruante mapon en la kapo. Sed por trovi cxion ajn,
ecx tio ne necesas. Faru unufingre decidan balaan movon dekstren aux
maldekstren por trovi kaj auxdi la najbaran objekton, sendepende de tio,
kie gxi vidigxas sur la ekrano. Se por vi estas tro lacige fari tiun geston
tiom multfoje kiom 16, jen ankoraux du pliaj eblecoj: 1) Balau per du
fingroj supren, nur unufoje, kaj cxiuj atingeblaj objektoj anoncas sin
lauxvice. 2) Se tiun dufingran geston vi direktas malsupren, tiam la
listigo ne okazas dekomence, sed nur de la laste elektita objekto. La
anoncadon vi povas interrompi en kiu ajn momento per dekstra aux maldekstra
balaeto. Tiamaniere elektigxas la laste auxdita objekto.

Kompreneble, ekzistas kelkaj aliaj gestoj, per kiuj oni povas efektivigi
la diversajn operaciojn per la masxino, sed mia celo cxi tie ne estas ja
prezenti cxiujn eblajn instrukciojn.

iPhone - pri kiu ja temas (prononcu ajfon) - disponigas la supre skizitan
uzmanieron por cxiu uzanto, ecx se ne defauxlte, tamen nemalfacile
alagordeble. 1) En la cxefekrano elektu: agordoj; 2) tie elektu: gxeneralaj;
3) tie elektu alirebleco; 4) tie aktivigu: VoiceOver. Tiun simplan procedon
certe povas fari por vi iu ajn vidulo, ekzemple jam la vendisto mem. Sed se
vi sxatas esti tre memstara kaj konas/posedas la multmedian softvaron
"iTunes", pere de gxi vi povas aktivigi VoiceOver en via iPhone, helpe de
via hejma komputilo. Plie: Se vi hazarde uzas Window-Eyes kaj havas iTunes
instalita, tiam suficxas simple kunkabli viajn grandan komputilon kaj
iPhone, kaj gxi baldaux ekparolas auxtomate.

La vere grandioza novajxo estas, ke VoiceOver estas integra parto de iPhone.
Kvankam cxe antauxaj lertfonoj jam eblis uzi ekranlegan softvaron, ties
instalado plej ofte estis iom malsimpla, la softvaro mem ege multekosta.

Jes, ankaux iPhone estas ja nemalmultekosta, simile, kiel aliaj produktoj de
Apple Macintosh. Sed eble vi tamen decidos pagi tiun altan prezon, se vi
iom konatigxos kun la gxenerala filozofio de la sistemo. Mallonge temas pri
tio, ke post pago de serioza "enirprezo" vi povas senti vin hejmece. Multaj
aldonaj aplikajxoj estas facile elsxuteblaj kaj poste auxtomate instalataj
per iPhone. Kaj la prezoj estas vere amikaj, ecx ridige malaltaj kompare
kun tiuj de aliaj sistemoj, multaj estas ecx senpagaj. (Tipaj prezoj estas
1-2-dolaraj.)

Kaj kiel pri tajpado per tusxekrano? Tre simple. Kiam la laboro necesigas
klavaron (ekzemple por entajpi retmesagxon aux simple fari noton), gxi
aperas auxtomate sur la ekrano. Vi certe konas la klavoarangxon de la
tradicia tajpilo. Nu, tiam vi facile trovos la deziratajn literojn
perfingre, simile kiel trovi cxion alian per iPhone. Kiam litero estas
trovita, tiam levi la fingron, frapi dufoje, kaj la litero igxas entajpita.
Progresintoj povas elekti iom pli rapidan eblecon, per interesa metodo.
Inter la uzeblaj gestoj trovigxas ankaux "turnado". Sur ajna loko de la
ekrano vi faras turnan movon per du fingroj (praktike unu el la du estas la
dikfingro). Tiam el la sonileto de iPhone auxdigxas ecx kraketa sono,
kvazaux vi vere turnadus iun mekanikan agordilon. Cxiu turna moveto pasxigas
al certa listo de elekteblecoj, kaj la aktuala elekto estas anoncata. Por
tiun sxangxi, vi balaetas unufingre, vertikale. Kiam adekvate, unu el tiuj
elektolistoj estas "tajpometodo". Gxi fakte prezentas nur du elementojn:
baza kaj dekfingra. Por pli rapida tajpeblo balaetu al "dekfingra". (La
agordo restas valida gxis venontfoja sxangxo.) Tiu tajpmetodo bezonas eble
iom pli da atento. Se vi vagadas sur la ekrano por trovi literon (cxiam
auxdante la gxuste tusxatan) kaj trovis la deziritan, por gxin entajpi,
simple levu la fingron. Kompreneble mistajpo cxiam povas okazi, sed cxe la
dekstra rando de la ekrano trovigxas nuliga butono, per kiu oni forigas
nedeziratajn karaktrojn.

Se vi ankoraux ne estas kontenta pri via tajprapido, tiam vi povas acxeti
eksternan klavaron. Mi havas tian, kaj gxi pruvigxis tre utila. Ekzemple,
kvankam tekstoselekto (dum redaktado) eblas ankaux per la tusxekrano, tiu
tasko estas multe pli facila per la eksterna klavaro, tute laux la principo,
kiun ni konas el Vindozo.

Certe eblus rakonti multe pli, sed tiom cxi eble suficxas por gustumeto.

VoiceOver ne estas privilegio de iPhone. Gxi trovigxas en pluraj produktoj
de Apple Macintosh, kiaj iPod (kiu ja fakte trovigxas ankaux ene de iPhone,
kiel aplikajxo), iPad (pli gxenerala komputileto) kaj diversaj tabulaj
komputiloj. Kompreneble VoiceOver estas nun parto ankaux de la
personkomputila operaciumo de Apple Macintosh.

Attila Varro
)))))

(((((
Kanto

Antauxnotetoj

Cxi tiu kanto apartenas al plej popularaj t.n. popolkantoj en Hungario.
Gxia teksto sonas bele, popolece, gxi povas esti konsiderata ecx poezia.
(Mi, tamen, kun iom da jardekoj opinias nun iom alimaniere.)
Se traduki kiel eble lauxvorte, la teksto estas:

1. Steloj, steloj, bele brilu, al malricxa junulo montru vojon. Montru vojon
al la kompatindulo, li ne trovas la domon de sia malnova amatino.

2. Iuj havas, iuj ne havas puton en la korto, orkoloran nuksoarbon cxe la
dompordo. Orkolora nuksujo kun puntaj folioj - kial ne cxiu junulino havas veran (sinceran) amaton?

Laux hungaraj muzikkleruloj popolkantoj estas tiuj, kies auxtoron oni ne
konas. Tiuj kantoj kreigxis nature sur la lipoj de simplaj homoj,
kamparanoj, vilagxanoj. Iu elzumis ion, iuj aliaj aldonis partojn kaj
elformigxis kantoj, pri kies simpla perfekteco multe admiris publike tiel
grandaj komponistoj kiaj Kodály kaj Bartók. Se oni tamen rezonas iom pli
cxiutagece, oni povas veni al la opinio, ke 1. iu konkreta persono devas
esti la elpensinto, ecx se ne plu konata, kaj ke 2. la tekstoj plej ofte
estas trivialaj, ilin vestis per noblaj atribuajxoj la emo je valoroj, belaj
tradicioj. En la supre prezentita kanto ekzemple mi simple konjektas iun,
kiu - trinkinte iom pli ol deca kvanto da alkoholajxo - vojeraris en la
nokto kaj venis al altmoralaj pensoj, kia vera amo.

Kaj jen mia, iom libera esperantigo:

1. Steloj, bonaj steloj, brilu, bele brilu,
montru, kiuvoje vagabondo iru.
Perdis li la vojon, perdis gxin timige.
Kiel sxian domon trovos li finfine?

2. Ne en cxiu korto staras akvoputo,
ne en cxiu puto trovas sin ecx guto.
Trovas, cxu ne trovas - multe pli ja gravas,
kial vera amo tiel ege raras.

(Muziko en la brajla versio)

Attila Varro
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)

korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)

Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

UEA-konto de LIBE:
libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))