ESPERANTA LIGILO
n-ro 7 septembro 2011
oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo
Postkongrese
Saluto de Arvo Karvinen al la cxeestantoj de la 77-a Internacia Kongreso de
Blindaj Esperantistoj en Olomouc, Cxehxio
Du rezolucioj
Blinduloj en la Universala Kongreso
Sesio por blinduloj
Stenografia pagxo (nur en la brajla eldono)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla eldono)
UEA ricevis tri novajn honorajn membrojn
EVIDENTE VIVU: vivi-x
Lasta gazetara sciigo de Jacques
"Facila Vento"
Premioj de ANEB kaj por ANEB
Forpaso
korespondi deziras
Sercxas kontaktojn
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
Postkongrese
Post Praha, Helsinki, Nürnberg, Wien, Edinburgh, Danzig, Antverpen,
Budapest, Oxford, Kraków, Paris, Köln, Stockholm, Warszawa, London, Bern,
Bournemouth, München, Oslo, Zagreb, Amsterdam, Bologna, Kobenhavn, Lyon,
Mainz, Bruxelles, Harrogate, Sofia, Overvoorde, Gwatt, Rheinbreitbach,
Madrid, Rimini, Beograd, Hamburg, Hilerd, Stubenberg, Varna, Luzern, Breda,
Tirrenia, Augsburg, Vught, Brighton, Sarajevo, Kislovodsk, Onnela, Irpinj,
Bordeaux, Berlin, Plovdiv, Kraljevica, Balatonlelle, Göteborg, Vilnius,
Firenze, Albena, Premantura, Muszyna, Olomouc estas la sesdeka loko, kie
iam okazis Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. La cxi-jara
kunveno,
okazinta inter la 14-a kaj 21-a de julio, estas la 77-a en la serio.
Hotelo Sigma pruvigxis oportuna kongresejo, la vetero preskaux perfekta:
pluvis nur en la alvena kaj la forira tagoj. Bona teamo organizis agrablan,
eventoricxan semajnon. Gxojis precipe tiuj, kiuj sxatas viziti historiajn
lokojn, belajn pregxejojn, imponajn kastelojn.
La partoprenantaro ne estis multnombra. 50 estas la plej malgranda nombro
en la lastaj jardekoj. Tamen - laux la donitajxoj de J. Kreitz - cxi tiu
ne estis la malplej vizitita IKBE. Ekzemple en Danzig (1927) kunvenis nur
38 partoprenantoj.
Oni ne povas diri, ke la labora parto de "nia 77-a" estis tre strecxa.
Por prelegoj ne estis pli ol unu tago dedicxita.
La organizantoj decide instigis partopreni la kongreson kun akompananto.
Kaj ili vere pensis tion iom pli serioze ol mi mem imagis. Tiome, ke - cxar
mi kaj mia edzino (ambaux tute blindaj) auxdacis aligxi sen iu akompananto
- ili arangxis, ke unu el la kelkaj vidpovaj volontuloj speciale helpadu
nian duopon. Tiel ni ekkonis tre cxarman kaj afablan junan sinjorinon,
Pavla, kies rolo en la kongreso estis ja multe pli ol tio: sxi - arta
kantistino - plikolorigis la kulturan parton per belega kantplenumado en
proksima pregxejo. (La unuajn kantlecionojn sxi ricevis de nia samideanino
Ivana Karasxova, kaj nun baldaux finos siajn superajn kantistajn studojn
en la muzik-akademio en Prago.) Nu, sxi ne konsiderigxas esperantisto,
ankoraux. Sxi tamen jam komencis konatigxi kun la internacia lingvo, kaj
ni esperu, ke sxia intereso ne malkreskos.
La kongresa temo estis "Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por
blinduloj", sed dum cxi tiu kongreso mi rezonadis en mi pri tiu "aliro"
ankaux iom alikuntekste. En Cxehxio multaj teknikaj rimedoj helpas la
blindulon pri alirado gxenerale. Tio estas ja rekta kuragxigo al la
vidhandikapitoj iradi, movigxadi ja _senakompane_. Sed, do, cxu tia
sendependeco vere funkcias en la praktiko? Se jes, cxu tio sxangxas ankaux
la mondrigardon de la cxehxaj blindaj esperantistoj tiudirekte? Pozitiva
sperto estas, ke en la kongresejaj liftoj oni algluis brajlajn ciferojn
kaj literojn apud la stirbutonojn. Tamen kial, se oni ja ne antauxvidis
sendependajn blindulojn en la kongreso? Cxiuokaze, almenaux mi profitis de
tio kelkfoje.
Olomouc trovigxas en la regiono Moravio. Sed, pli strikte, ene de Moravio,
pri tiu teritorio oni diras "Hanalando" - kiel ni auxdis en iu parolado.
La semajno tie estis tiel bela, kiel ni atendis. Tion mi vortumis en la
ferma ceremonio de "nia 77-a" per jena versajxo: (Por ke neniu
misinterpretu la cxi-subajxon, mi ankoraux notu, ke ne nur la etoso estis
frateca, sed ankaux la prezoj estis tre amikaj, do nealtaj.)
En urbo gast-ama, hanaa
agrablis kongreso cxi-jara.
Ne multaj aligxis,
sed Ol'mouxco igxis
kaj restos por cxiuj tre kara.
]Attila Varro
p.s. Tiuj cxi "nekombitaj" pensoj estis nur la kutimaj, subjektivaj
memoreroj, gustumajxetoj por la legantoj de EL. Detalaj raportoj estas
atendataj kaj poste nepre publikigotaj.
)))))
(((((
Saluto de Arvo Karvinen
al la cxeestantoj de la 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
en Olomouc, Cxehxio
inter la 14-a kaj 21-a de julio 2011
Karaj amikoj, karaj kongresanoj,
Leginte la afablan inviton de niaj cxehxaj amikoj ni konstatis, ke la
Prepara komitato de kongreso zorgeme planis la arangxojn kaj tre allogan
programon. Mi ege gxojas, ke la partoprenantoj povas gxui kulturricxan
etoson de la kongreso en Olomouc. La unuan fojon ni ankaux havis eblecon
pere de retejo de niaj gastigantoj konatigxi kun la arangxoj. La jaro 2011
estas datrevena jaro je multaj aspektoj kaj tio estas observata en la
programo.
Karaj partoprenantoj,
Nia tasko en cxi tiu kongreso estas krei kondicxojn por ke viddifektitaj
gejunuloj komprenu la valoron de nia internacia lingvo. Ili jam en lernejo
studis lingvojn kaj tio helpas al ili adopti Esperanton rapide. Esperanto
donas facile atingeblan ilon al neuxtralaj internaciaj kontaktoj.
Mi deziras, ke vi kuragxe raportos pri cxi tiu jubilea kongreso en
vialandaj medioj, precipe al vialanda blindul-organizo.
Alia aktuala tasko estas verki platskribe libron "Historio de la
Esperanto-movado inter la Blinduloj 1888-1939" de Joseph Kreitz. Intenco
estas aldoni fotojn kaj koncizajn biografiojn de pioniroj. Nigrepresitaj
esperantaj kaj nacilingvaj eldonoj estos unu materialo por disvastigi
konon de Esperanto al vasta publiko. Pere de nova eldono de historia verko
ni respektas laboron de niaj pioniroj.
Imagu, jam cent jarojn antauxe niaj pioniroj pere de Esperanto kreis
internacian komunumon inter viddifektitoj!
Karaj amikoj, mi bedauxras, ke mi cxi-foje ne povas esti inter vi cxi tie en
Olomouc. Karaj, gxuu la jubilean etoson kaj donu viajn konstruajn ideojn
por la bono de estonta agado.
Arvo Karvinen
Prezidanto de LIBE
)))))
(((((
Du rezolucioj
Rezolucio
de la 77-a Kongreso de Blindaj Esperantistoj
al landaj organizoj de viddifektitoj
Ni partoprenantoj de la 77-a Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazinta
en Olomouc - Cxehxio de la 14-a gxis la 21-a de julio 2011 traktis pri
jena kongresa temo: "Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por
blinduloj".
Dum prelegoj kaj sekvanta diskutado ni konstatis, ke strebo al plibonigado
de ebligo percepti kaj gxui diversajn kulturajn arangxojn kaj objektojn por
viddifektitoj estas gxenerala. Bonajn praktikajn ekzemplojn ni povis sperti
dum ekskursoj en la kongresurbo, en gxia urbodomo, en kelkaj muzeoj,
pregxejoj kaj bestgxardeno.
Ni volas esprimi nian subtenon al cxi tiuj klopodoj, cxar cxiam
pligrandigxanta nombro da menciitaj ebloj grave pliricxigas la vivon de
homoj kaj kontribuas al pli bonkvalita klerigado de gejunuloj.
Tial ni alvokas cxiujn respondeculojn, ke spite al diversaj problemoj
oni dauxrigu en cxi tiuj streboj.
--------------------------------
REZOLUCIO DE LA 96-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj
al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lancxis
per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,
efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de
interkomprenemo kaj efika komunikado,
cxerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj
socioj, agxogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj
religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi
sxancojn por gxia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por tauxge
alfronti la diversajn defiojn kaj sxancojn de la nuna realo
-- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la
estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis
inter si laux variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estigxo de aparta
junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimigxis
ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara brancxo en
apartaj historiaj turnopunktoj,
rekomendas
ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado
kaj komunumo aktive strebu al la kreado de tauxgaj kondicxoj por kontakto,
alproksimigxo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliagxuloj, ke la anoj de la
malsimilaj agxogrupoj en Esperantujo igxu pli konsciaj pri la potencialo
kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem
de reciproka respekto kaj ambauxdirekta bona volo,
alvokas
al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj
geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn,
per kunordigita decidado, al konkretaj pasxoj cxiunivele por kunagigi
esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn
lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptigxi al la
nuna epoko.
)))))
(((((
Blinduloj en la Universala Kongreso
Pri la kutima kunsido de Libe en la Universala Kongreso aperis jena raporto
en "Kongresa kuriero":
Vidhandikapitoj kaj helpantoj
En la LIBE-kunsido (Noll, 25 julio, 17-18h.) cxeestis 25 personoj:
vidhandikapitoj, akompanantoj, instruantoj kaj vocxlegantoj. Post la kutima
sinprezento de la cxeestantoj, la kunvenestro Rob Moerbeek vocxlegis
raporton de la LIBE-sekretario Dragan Sxtokovicx pri la jxusa 77-a IKBE
(Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) en Olomouc, Cxehio,
interalie kun peto ke UEA disponigu informojn (kaj la revuon) en nur-teksta
formo tra Interreto. El Olomouc alvenis la brajligita Esperanto per rekta
metodo de Stano Marček. Otto Prytz aldonas, ke Probal Dasgupta promesis
trakti la peton de LIBE kun la Estraro.
Ankaux la kvar blinduloj en Mwanza, Tanzanio, ricevos la brajlan
lernolibron de Marcxek. Gxuste ilin vizitis Jacques Tuinder kun teamo de
optikistoj por helpi al centoj da vidhandikapuloj. Reveninte en Nederlandon
li sentis nekutiman lacon kaj forpasis la 18-an de junio cxi-jare.
La prezidon de "Evidente" li jam estis transdoninta al neesperantista
optikisto. Nosobe, la nederlanda sekcio de LIBE, promesis helpon pri
Esperanto kaj brajlo.
La kaseda servo de Nosobe atingis grandan kvalit-bonigon dank' al la
okupigxo de Pasquale Zapelli. Laux Otto Prytz nur aldonigxu ekstraj pauxzoj
inter la tekstoj (ne nur inter la diversaj vocxoj), por tekstosignalado.
Por la aliaj periodajxoj plibonigo dependas de mona kaj tempa investo.
Embarasis la gxojiga kresko de la abonantaro de "Kontakto" (de 7 al 17).
Ottorino Carotta mempage donacos ekzemplerojn de la brajla Infero al
sxatantoj. La LIBE-biblioteko bezonas ne nur translokon el sia nuna loko,
sed ankaux novan prizorganton.
Otto Prytz estis preta brajle printi la kongresprogramojn, anstataux Jan
Bemelmans, kies tuttaga laborposteno tro lacigas la okulojn. Tamen la
promesitaj tekstoj ne estis troveblaj interrete. Moerbeek klarigis ke pro
malsano li ne povis kontroli cxu la CO ricevis la peton sendi al Prytz.
Cxeestis vjetnamino Le Thi Thien Thu, kiu aparte prizorgos la partoprenadon
de blinduloj en la Hanoja UK venontjare. Prytz aparte dankis sxin
pro tiu engagxigxo. Li ankaux printis brajlajn disdonajxojn por sia
prelego en la Esperantologia Konferenco. Bedauxre gxi koincidas kun la
speciala porblindula ekzameno (cxefe parola), jxauxdon je la 14.15 en Zacho.
Cxeestantoj de la publika prezento de la Akademio de Esperanto povos
transdoni skribajn demandojn en brajlo. Prytz substrekis ke tiel eblas
(foje) redukti (nekonscian) diskriminacion.
Marlijne Hemelaar, vocxleganto de Monato kaj Kontakto, demandis cxu sekvi la
nederlandajn instrukciojn rilate ilustrajxojn. Prytz respondis, ke
ne necesas tro zorgi: sxiaj krominformoj certe bonvenis. Fine li
lauxdis la novan Honoran Membron de UEA, kiu ne nur gvidis la kunvenon sed
ankaux sen-parade laboras.
Rob Moerbeek, KN 72
)))))
(((((
Sesio por blinduloj
Raportas Mirejo Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono.
Post aprobo de nova regularo fare de la Komitato de UEA kaj la Komitato de
ILEI, ni povis plani la unuan sesion dum UK en Kopenhago.
Jen raporto.
Ne venis kandidatoj, cxar homoj kiel Otto Prytz aux Natalia Kasymova estas
elstaraj esperantistoj kaj ne bezonas atestilon aux jam ricevis unu. Eble
iam junuloj sxatos trapasi tian ekzamenon.
Okazis anstatauxe laborkunsido kun Natalia Kasymova, Rob Moerbeek, Andrea
Bertrand, Le Thi Thien Thu, Alain Delmotte kaj Mirejo Grosjean, kun tre
fruktodona ideo- kaj sperto-intersangxoj.
En kelkaj landaj grupoj oni faras elstaran laboron, kaj dezirindas
intersangxado de materialo kaj spertoj pri blindulaj aferoj.
Devus ekzisti retejo kun stoko da kulturaj konoj en adekvata formo. Se temas
pri teksto por blinduloj: ne PDF, oni uzu puran HTML sen kadroj, tabeloj aux
ilustrajxoj. La formoj de tiuj dokumentoj pri kulturaj konoj povas esti
brajla, grandlitera aux vocxa, aux du aux tri tiaj formoj samtempe,
paralele.
Mirejo Grosjean
--
Mireille Grosjean
(alveninta per hungaria retlisto de E-instruantoj)
)))))
(((((
UEA RICEVIS TRI NOVAJN HONORAJN MEMBROJN
En sia kunsido sabaton, la 23-an de julio, en Kopenhago la Komitato de UEA
elektis tri elstarajn movadanojn kiel Honorajn Membrojn de UEA. Ili estas
d-ro Detlev Blanke el Germanio, d-ro Renato Corsetti el Italio kaj
s-ro Rob Moerbeek el Nederlando.
Detlev Blanke (nask. 1941) estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto
en la Kulturligo de GDR 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio de GDR.
Li doktorigxis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto
kaj la germana, kaj habilitigxis en 1985 per disertacio pri planlingvoj
(Internationale Plansprachen). En 1988 li farigxis docento pri
interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato. Ekde 1976 li estas
estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies bultenon
Informilo por Interlingvistoj li redaktas ekde 1992. Ekde 1992 li kompilas
(kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko por la
usona Modern Language Association. Li iniciatis la Esperantologiajn
Konferencojn, kiuj okazas ekde 1978 en cxiu UK. Kun sia edzino Wera li
laboras i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia
Esperanto-Centro de UEA en 1987.
Renato Corsetti (nask. 1941) laboris dum la unua parto de sia vivo en banko
kaj poste en la Universitato de Romo. Li estas aktiva en la
Esperanto-movado de la fino de la 1960-aj jaroj. Prezidanto de TEJO li
estis 1971-1973, poste honora prezidanto. Li estis estrarano de UEA
1980-1986, vicprezidanto 1998-2001 kaj prezidanto 2001-2007. Corsetti
membris en multaj komisionoj de UEA kaj estis prezidanto 1980-1986 kaj
vicprezidanto ekde 2002 de Institucio Hodler '68. Estrarano kaj prezidanto
de Itala Esperanto-Federacio li estis dum pluraj periodoj. Membro kaj
sekretario de la Akademio de Esperanto li estas ekde 1999. En 2008 li
ricevis la Premion Degucxi. Li auxtoris aux redaktis multajn librojn kaj
artikolojn. En sia agado li aparte interesigxas pri la disvastigo de
Esperanto al cxiuj kontinentoj kaj pri gxia utiligo por certigi la lingvajn
homajn rajtojn je cxiu nivelo.
Rob Moerbeek (nask. 1936) laboris 32 jarojn kiel oficisto de UEA zorgante
pri la ekspedofako de la Centra Oficejo kaj pri provlegado de Esperanto k.a.
periodajxoj kaj eldonajxoj de UEA. Li prizorgis ankaux la Bibliotekon Hodler
kaj la arkivon de la CO. Post emeritigxo en 2001 li laboras volontule en la
CO. Li korektas ankaux la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo,
Scienca Revuo, Fen-x (E-o Nederland), E-ista Vegetarano, La Kontakto
(nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj,
estas proksima al li. Li prizorgas vocxlegadon de Esperanto k.a. revuoj por
blinduloj. Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj
Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li estis privatdocento pri E-o cxe la
Universitato de Amsterdamo 1978-1998. En 2000 li ricevis la Premion Degucxi.
)))))
(((((
EVIDENTE VIVU: vivi-x
Antaux nelonge forpasis la iniciatinto de "Evidente", Jacques Tuinder.
Laca li revenis de elcxerpa vidmezurada misio en Tanzanio. Jam antauxe
malsano malebligis al li akompani optikistojn al Kongo. Nun la strecxa
agado en Mwanze forprenis lian energion. Sagxe li jam transdonis la prezidon
de sia fondajxo "Zienderogen" (Evidente), kiun li komencis en 1966,
kiam li legis ke per bagatela sumo eblas preventi blindigxon al afrikanoj.
Tiam li alvokis nin esperantistojn: "Esperantistoj, esperigu esperantojn!"
Zamenhof ja mem dedicxis unu tagon semajne al la plej malricxaj pacientoj,
etpage-senpage.
Tiu E3 financis veturantajn okulklinikojn, instalis optikajn centrojn aux
ekipis malsanulejojn per optika fako. Sed ankaux por blinduloj mem
Jacques fondis lernejojn, aux havigis brajlilojn kaj aliajn helpilojn,
gxuste en la plej malricxaj regionoj en Afriko, Azio, Orienta Euxropo,
Mez-Ameriko. Kaj ofte li sponsoris vidhandikapitajn esperantistojn por
partoprenigi ilin en kongresoj. Kostojn li pagadis el la propra posxo.
Plurajn blindajn infanojn li "adoptis". Plej impresis kaj konsciigis liajn
kunlaborantojn lia largxanimeco: prizonulojn (eble "krimulojn") kaj
ciganojn li traktis samrajte.
Tuj post la emocia informo atakis la timo, ke perdigxos tiel esenca agado.
"Tiu Tuinder ne estas anstatauxebla", rimarkigis mia najbaro. Mi konsentis.
Tamen... retkorespondo kun la nova estraro de "Zienderogen" evidentigis la
gravecon de Esperanto-kontaktoj kaj rego de la brajla skribo.
Kaj jxus UEA malfermis novan konton de "Evidente": vivi-x. Kvankam ne mankas
bonaj celoj en nia Esperanto-movado mem (Fondajxo Canuto kaj tiel multe
plu),
la Zamenhofa ekzemplo memorigu nin pri niaj malpli bonsxancaj gefratoj.
Jam la Z-estraro publikigis sian unuan bultenon "Één Ogenblik" (unu momento
/ekrigardo) kun multaj memoroj pri Jacques Tuinder, la cxi-jaraj misioj en
Ukrainio kaj Tanzanio, sed pluse plano pri nova misio en oktobro: al Gambio.
R. Moerbeek
r.moerbeek@kpnmail.nl
)))))
(((((
Lasta gazetara sciigo de Jacques
La jena sciigo, verkita de nia forpasinta honora membro Jacques Tuinder,
aperis en "Heemskerkse Courant", la 15-an de junio 2011.
La fondajxo Evidente (fondita 1966) pli kaj pli direktigxas Afrikon. Oni
povas demandi, kion entute efektivigas la okcidenta helpo kaj la planoj
deciditaj por la granda kontinento. La agado de la fondajxo estas defio en
tempoj, kiam la registaro intencas redukti rimedojn por evoluhelpo. Tamen
estas fakto, ke homoj cxie en la mondo volas esti kapablaj vidi!
Inter la 1-a kaj 11-a de junio "Evidente" denove laboris en Tanzanio,
Mauxritanio kaj okcidenta Ukrainio, la tria misio cxitiu-jare. Oni povas
paroli pri "sukceso" koncerne la nombron de pacientoj, sed la multega laboro
de la 5-persona teamo staras en neniu rilato al la oftalmologia mizero kaj
la bezono de lauxmezuraj okulvitroj. Kiel mantroj, cxiutage sonas la vortoj
katarakto, okulkuracisto, operacio, hospitalo. Jam estas farataj planoj por
tien reveni en 2012 kun pli da okulkuracistoj, samkiel en Kongo, kie
Evidente agis en septembro pasintjara. Dum venontaj monatoj efektivigxos du
novaj misioj, nome al Kongo Kinsxasa (septembre) kaj Gambio (novembre).
Ankaux en la lernejo por blinduloj kaj malfortevidantoj en Mwanza, kiu estas
frekventata de granda nombro da albinoj, oni mezuros multajn okulojn. Se la
okulvitroj bonorde alvenos kaj atingos la gxustajn nazojn, certe kelkaj
infanoj povos forlasi la lernejon, kaj iros hejmen.
Ankaux diversaj lernejoj el Rumanio denove sendis petojn al la fondajxo.
elnederlandigis kaj iom mallongigis
Th. Speckmann
)))))
(((((
"Facila Vento"
Facila Vento estas servo por komencantoj. Jen kiel gxi prezentigxas
en sia retejo:
La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencantoj facilajn
tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj.
Facileco: en Facila Vento ni uzas nur vortojn kunmetitajn per 800 radikoj
de nia listo, kiu konsistas el arangxo inter la grupoj BRO-1 gxis BRO-5
de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, la listo
Tre Facila de la Revuo Kontakto, kaj la grupo A,B,C de Sten Johansson.
Tiuj estas en preskaux cxiuj lernolibroj. La komencantoj konos cxiujn
vortojn de niaj tekstoj, kio plialtigos siajn mem-estimojn kaj kuragxigos
ilin plu lerni.
Periodeco: semajne. Ecx se kun malgranda enhavo. Tiel ecx la plej forlasema
lernanto havu semajnan realvokon al esperanto.
Liverado: per retmesagxo, tiel la lernanto ne bezonos memori reviziti
la pagxon. Facila Vento per retmesagxo memorigos la lernanton plu lerni
esperanton.
Realeco: post la legado de simpligita teksto, Facila Vento invitos la
leganton legi la originalon, por lerni novajn vortojn kaj alkutimigxi kun
la normala esperanto.
Utiligado: krom la tekstoj, la revuo portos informojn pri novaj muzikoj,
filmetoj, novajxoj. La cxefa celo de la projekto estas instigi la
legantojn uzi la lingvon kun legantoj de malsamaj landoj, per la rimedoj
en la propra pagxo kaj per aliaj sociaj retoj kiel Facebook, Twitter,
Orkut, Ipernity, Youtube, Skype, ktp.
(el http://facila.org/)
Kaj jen, legu specimenon.
La gxardeneto de Elizabeta
Elizabeta estas tre gxentila kaj bon-kora homo. Pro tio, sxi arangxis
antaux sia hejmo agrablan gxardeneton. Matene, sxi vizitas la florojn,
kreskajxojn kaj birdetojn, kiuj ofte alvenas. Sxi gxoje parolas kun la
plantoj, kvazaux ili estus homoj. Al la unuaj sxi donas akvon, al la aliaj
sxi donas mangxon.
En la gxardeno kreskas rozujoj, unu alta arbo kaj unu negranda arbo.
En pluraj potoj estas diversaj verdajxoj kaj floroj. Sur la gxardena vojo
kusxas blankaj sxtonetoj. Sur la negranda arbo kreskas floroj de diversaj
koloroj.
La plej interesa loko en la gxardeno estas dometo por la birdoj, apud tiu
arbo. Sed la dometo ne havas pordojn! Estas plezuro vidi, kiam birdoj
en-venas, mangxas, ripozas kaj poste libere for-flugas. Iom post iom, ili
ecx al-kutimigxas al proksimaj homoj, kaj ne plu timas ilin.
De tempo al tempo, homoj haltas antaux la domo de Elizabeta por rigardi
la florojn kaj la liberajn birdetojn, kiuj gaje mangxas en sxia domo.
Kelkaj homoj ecx fotas.
Komprenu la intencon de Elizabeta: per siaj floroj, sxi deziras felicxon
al preter-pasantoj. Kaj per la dometo por birdoj, sxi deziras montri, ke
por esti felicxa oni devas gxui liberecon.
(verkis kaj belprononce vocxlegis
Pauxlo Sergio Viana, Brazilo)
)))))
(((((
Premioj de ANEB kaj por ANEB
La jarkuveno de ANEB okazinta la 28-an de majo aprobis la proponojn de la
estraro por premioj de ANEB por la jaro 2011. Estis premiitaj jenaj
gesamideanoj:
Por aktiva esperanta agado Stefka Stojcxeva membro de ANEB.
Veselina Kurteva kaj Belka Beleva - membroj de BEA - por ilia aktiva helpado
al bulgaraj nevidantaj esperantistoj en la kultura agado.
Alilandaj samideanoj:
Jacques Tuinder por lia helpado al bulgaraj nevidantaj esperantistoj kaj al
bulgaraj nevidantoj.
Jos`e Starck por lia multjara helpado al revuo Esperanta Fajrero.
Rob Moerbeek por lia aktiva kunlaborado kun la bulgaraj nevidantaj
esperantistoj.
Post 25-jara pauzo okazis nacia E-festivalo de BEA.En gxi partoprenis ankaux
nevidantaj esperantistoj. El Sofio la virina kantogrupo Lulin, sub la vido
de samideanino Rajna Mitina kaj Keranka Milusxina, kiu deklamis la poemon
"Antauxdiro de la ciganino" de Erosxenko. Ili subtenis finance la nacian
bibliotekon Louis Braille. Patrino kaj filino Elena Nikolaeva kaj Nadejxda
Stoeva - Kantoduopo el Varna - subtenis finance fondajxon Kunpartopreno.
La prezidanto de BEA enmanigis al cxiuj honorajn diplomojn.
En Varna okazis internacia festivalo de la artoj. En gxi partoprenis nia
samideanino Nadejxda Stoeva, kiu plenumis esperantan kanton "la espero" de
Velicxka Karparova kaj ricevis unuan premion.
Ni gratulas al cxiuj
Vladimir Jxelev
)))))
(((((
Forpaso
Post tre longa suferiga malsano forpasis je sia 82-a jaragxo
s-ano Anastase Coman-Barabas.
Longan tempon li estis delegito de LIBE kaj EL por Rumanio. Li vizitis
kelkajn IKBE-ojn, ekzemple tiujn en Budapest 1966 kaj 1983.
Ripozu en paco, kara samideano.
Livi Ciobanu,
delegito de LIBE kaj el
)))))
(((((
korespondi deziras
40-jara bulgara frauxlo deziras korespondi kun la tuta mondo pri diversaj
temoj, ekzemple pri muziko kaj sporto.
Jen estas lia adreso:
DIMITAR MARINOV DIMITROV,
Str. Targovska 40,
BG-5180 POLSKI TRAMBE,
Bulgario;
Retposxto: mitko111970(cxe)gmail.com
)))))
(((((
Sercxas kontaktojn
Estimataj gesamideanoj de Libe;
Unue koran kaj varman saluton el kubo;
Due permesu prezenti min iomete:
Mi estas Guillermo Bes Salazar, kubano, kaj logxas en la urbo Santiago de
Cuba. Mi havas 31 jarojn kaj profesie mi estas agronomo. Mi esperantistigxis
antaux 6 jaroj kaj instruas Esperanton cxi tie. Esperanton mi multe sxatas
cxar gxi estas fortega lingvo por homa disvolvigxo, gxi estas sxlosilo por
lingva demokratio, gxi kunigas la homojn kaj la popolojn.
Mi skribas cxar mi estas miopulo kaj eble mi ankaux havos glauxkomon, tial
mi
sxatus lerni la brajlan sistemon lauxeble. Cxu eblas por vi helpi min? Mi
ankaux sxatus korespondi kun blinduloj por intersxangxi kaj lerni kiel vivas
blinda homo.
Mi partoprenis en la 95a uk okazinta en havano julie 2010. Kiel juna
esperantisto kaj unuafoja kongresano, mi sxatus intersxangxi miajn spertojn
dum la kongreso kun vi cxiuj.
Esperanto bezonas esti konata kaj lernata de cxiuj tra la tuta mondo por ke
gxi estu la dua lingvo de la homaro.
Nu gesamideanoj, fartu bonege kaj salutojn al cxiuj blinduloj el la tuta
mondo.
Elkore kaj tre amike,
via kuba samideano,
Vilhelmo.
Posxtadreso:
Guillermo Bes Salazar
Calle 2 74 1/2 e/ gasometro y 9.
Mariana de la Torre
90200 Santiago de Cuba, Cuba
posxtelefono: 53737650
por vokoj kaj mesagxoj el eksterlando la internacia elirkodo +53+53737650.
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)
korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)
Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE:
libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))