ESPERANTA LIGILO

n-ro 8 oktobro 2011

oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
De la redaktoro
78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (unua komuniko)
Gxenerala asembleo de EBU
Braille21
Detrua fajro cxe Vinilkosmo
Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendo de savitaj diskoj
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio)
Mendeblas brajle Esperanto per rekta metodo
Grandanima propono
Nova delegito
Gxustigo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
De la redaktoro

Kiam kamparano printempe - rigardante al la cxielo - vidas neniun nubon,
kvankam la vegetajxo ege bezonus pluvon, li versxajne havas similajn pensojn
kiajn havas redaktoro, atendante kutimajn elementojn por sia revuo, sed
ili restas alvenontaj.

Jen estas novembro, kaj la oktobra numero de Esperanta Ligilo ankoraux ne
eliris. Nun gxi estas eliranta, sed - kion fari? - sen la kutimaj por
cxi tiu periodo informoj. Cxu cxi tio estas spegulo, kiu sobre montras nian
realan staton?

Unu el gravaj informoj tamen legeblas en cxi tiu numero. Mi kiel redaktoro
tre bedauxras pri ties malfrua apero, mi ecx petas pardonon pro tio.
Mi tamen esperas, ke la organizaj laboroj de nia venontjara kongreso ne tro
grave suferos pro cxi tiu malfruigxo.

A. V.
)))))

(((((
78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(unua komuniko)

La 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos inter la 13-a
kaj 20-a de julio 2012 en Ukrainio.

Loko:
20 km norde de Kijivo en arbaro kun fresxa aero, nagxbaseno en la ejo.

Logxado:
en 2-3-litaj komfortaj cxambroj kun necesejo, lavabo kaj dusxo.

Kongrestemo:
"Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj";
subtemo (proponita de LIBE-komisiono:
"Ni kantu kune kaj parolu pri naciaj kulturoj kaj Esperanto".

Prezoj. Divido laux landkategorioj:
Kategorio A:
Auxstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio,
Irlando, Italio, Lihxtensxtejno, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio,
San-Marino, Svedio, Svislando, Japanio, Usono, Kanado.
Kategorio B:
Andoro, Bosnio, Bulgario, Cxehxio, Estonio, Grekio, Hungario, Kroatio,
Latvio, Litovio, Makedonio, Montenegro, Pollando, Portugalio, Rumanio,
Serbio, Slovakio, Slovenio.
Kategorio C:
cxiuj aliaj landoj (escepte Ukrainion).
Kategorio cx:
Ukrainio

Aligxkotizoj:
Por organizaj bezonoj ni proponas jenajn kotizojn laux la kategorioj:
A - 50 euxroj, B - 40 euxroj, C - 30 euxroj, cx - 25 euxroj.
Por gejunuloj gxis 21 jaroj ni proponas rabaton je 25 procentoj.

Restado (inkluzivas transporton de stacidomo aux flughaveno al la
kongresejo, logxadon kaj trifojan mangxadon, planatas organizo de bufedo):
A - 220 euxroj, B - 175 euxroj, C - 140 euxroj, cx - 1500 hrn.

Ni kune faru nian 78-an fruktodona kaj neforgesebla! Al vi estas proponata
varia kultura kaj distra programo. Certe, ne mankos prelegoj kaj liberaj
diskutoj pri la kongrestemoj. Tradicie okazos cxiumatena E-kurso, kiun
gvidos Natalia Kasymova. Vin atendos interesaj ludoj, konkursoj, E-butiko,
senmalgajna loterio kaj ankoraux kelkaj surprizoj. Kompreneble, la
kontribuajxoj de la kongresanoj estas bonvenaj. Ni kune faru vastan
reklamkampanjon kaj invitu al la Kongreso ne nur nevidantajn esperantistojn.
La lokoj en la baza ejo suficxos por cxiuj, sed ni petas lauxeble pli
baldaux informi nin pri via deziro aligxi al la Kongreso. Cxiu blindulo
rajtas mem decidi, cxu veni kun aux sen akompananto.

Loka Kongresa Komitato (laux alfabeta ordo):
Ivanova, Natalija; Lineckij, Mikaelo; Muhxamedsxina, Tatjana;
Posxivana, Olena; Slovacxevskaja, Euxgenija.

Kontakt-adresoj:
lineckij(cxe)bigmir.net, skajpe: m-urso,
amatalena(cxe)ukr.net, skajpe: amatalena.
Brajlajn leterojn bv. skribi al:
Olena Posxivana:
Ul. Brativ Trofimovyhx 22, kv. 226, UA-49068 Dnepropetrovsk, Ukrainio.

Ukrainaj esperantistoj invitas vin!
Ni diru "Jes!"
al la 78-a Kongres'!

De la Loka Kongresa Komitato
Olena Posxivana
)))))

(((((
Gxenerala asembleo de EBU

Gxi okazis en Fredericia, Danio en la komenco de oktobro 2011. La temo estis
Strategioj por aliro kaj egaleco. Mi ricevis eblecon paroli mallonge pri
Esperanto, pri niaj kongresoj, speciale pri la kongreso en Olomouc kaj
pri la planata kongreso en Ukrainio 2012. Diskutoj kun la cxeestantaj
estroj de landaj blindul-organizoj donis pozitivan impreson kaj sintenon
al Esperanto. Plej pozitivan sintenon montras balkanaj landoj.

La GA de EBU aprobis strategian planon por la nova agadperiodo 2011-2015.
Jen eltirajxo de kelkaj punktoj.

La misio de EBU estas

progresigi kaj reprezenti la interesojn de cxiuj blinduloj kaj
malfortevidantoj
en Euxropo, inkluzive tiujn kiuj havas pliajn handikapojn. La celo estas
akiri
egalajn rajtojn kiel civitanoj, kaj plenan partoprenon en la socio.

progresigi plibonigadon de kvalito de vivo.

provizi euxropan forumon por intersxangxo de scioj kaj spertoj sur la kampo
de viddifektitoj.

progresigi preventon kaj flegadon de viddifektoj.

asisti kun organizoj laborantaj sur la kampo de bonfarto de blinduloj en
Euxropo.

Valoroj kaj principoj

Prizorgo pri bonfarto kaj progreso de viddifektitoj en evolulandoj

Havebleco de informoj en tauxga formo samtempe kun la materialo por
vidantoj, kaj sen kromaj kostoj

Aliro al informada kaj komunikada tekniko, produktoj, televido,
transportsistemo kaj konstruita medio surbaze de principo
"Design for all" - planado por cxiuj (t.e. produktoj, servoj, spacoj
kaj sistemoj estu je dispono de cxiuj)

Egaleco kaj plurforma agado

Preferata estas kunlabore kun la internacia organizo de edukado de
viddifektitoj ICEVI (International Concil for Education of People with
Visual Impairment), evoluigi kaj apliki planon pri edukaj aferoj.

Utiligi jaron 2012 - proklamita jaro de aktivaj maljunuloj - por priparoli
specialajn bezonojn de personoj havantaj pli ol 65 jarojn, la majoritato
de viddifektitoj.

Labori por evoluigi mimimumajn normojn de rekapabligaj servoj kaj
minimuman nivelon je provizado de helpiloj al malfortevidantoj.

Kampanjo por niaj rajtoj

Starigi reton de naciaj porbatalantoj kaj regionaj kunordigantoj kiel bazon
por progresigi aplikon de la UN-interkonsento pri rajtoj de handikapuloj
(UN CRPD)

Dauxrigi laboron pri starigo de informbazo de legxdonado por sekvi
la UN-interkonsenton pri rajtoj de handikapuloj

Kunlabore kun Euxropa forumo de handikapuloj (EDF), efektivigi kampanjon
por enkonduki transportkarton en Euxropo (European Mobility Card), akorde
kun rekomendoj de Euxropa komisiono celante dekreton pri alirebleco
(European Accessibility Act)

Kolekti bonajn praktikojn, kiuj ebligas al viddifektitoj aliron al kulturo.
Tiu kolekto provizos bazon por rekomendoj kaj instrukcioj kaj servos kiel
ilo en defendo kaj lobiado.

Resumis Arvo Karvinen
)))))

(((((
Braille21

Jen, pasis Braille21 en Leipzigo, inter la 27-a kaj 30-a de septembro.
Mi havis la felicxon partopreni en tiu monda brajloarangxo. Kaj mi ne estis
tie la sola esperantisto. Partoprenis kaj kelkfoje ecx intervenis Otto
Prytz,
krome prelegis TANAKA Tetsuji.

Mi venis tien kun granda atendo. Mi pensis, ke oni traktos pri iuspeca
strebado al unuecigo de brajlo mondskale. Sed io tia fakte ne okazis.
Jes, ekzistas movado por unuecigo de la angla brajlo, sed tie ja temas pri
brajlo por unu lingvo, kvankam uzata en pluraj landoj.

Tamen la mondkongreso Braille21 estis tre interesa, kun varia programo.
La prelegoj/prezentajxoj estis ordigitaj laux 6 temoj, simbolante la
sespunktecon de nia skribo. La temoj estis:
1. baza edukado, skriba kulturo;
2. faka edukado, laboreblecoj, dumviva lernado;
3. esplorado, evoluigado;
4. plibonigo de informoalireblo;
5. brajlo kiel parto de gxenerala produktoelformado;
6. rolo de brajlo en sendependa vivo.

La 27-an ekis ekspozicio de diversaj brajlaj helpiloj. Tiun tagon oni nomis
"germana tago", tamen prezentigxis ankaux aliaj landoj. Krom multekostaj
produktoj, acxeteblaj nur kun sxtata aux socia subteno, mi vidis ankaux pli
simplajn ilojn. Interesis ekzemple brajlotabulo, kies bazo ne estas kavetoj,
sed elstaraj sespunktoj, kaj la punktilo estas konkava. Alia, ankoraux ne
tre multekosta instrumento, kiu kaptis min, estis ok-klava (do brajla)
komputila klavaro funkciigebla per USB aux per bluetooth. Io same tre utila
aparateto (kies 1000-euxran prezon mi ne havis momente en la posxo) estis
simila brajloklavaro, sed kombinita kun 12-cxela ekraneto. Gxi bonege
uzeblas ekz. kun diversaj lertfonoj kaj praktike kun cxiuspecaj komputilaj
ekranlegiloj. La ekspozicio - kvankam ne la tuto - restis vizitebla dum du
pliaj tagoj, inter aliaj kongresaj eventoj.

La kongresaj prelegoj mem okazis inter la 28-a kaj 30-a. La programo
enhavis 73 prelegojn laux la supre menciitaj temoj.

La nivelo de la diversaj prelegoj kaj prezentajxoj estis tre varia. Iu el
Barato - parolante pri kondicxoj por bona kaj eficienta brajlolegado -
konsideris grave mencii pri la bindajxo, kiu - se tro strecxa - okupas unu
manon, detenante gxin de kunlegado por certigi ke la libro ne fermigxu.
Aliflanke, ni povis ekscii ankaux pri tre ambicia projekto, oportune
brajligi per komputila programo matematikajn formulojn en Word-dokumentoj.

Min ofte kaptis similaj sentoj kiaj dum E-renkontigxoj. Oni fervore
konvinkadis jam konvinkitojn pri la neceso kaj graveco de brajlo. Germana
advokato deklaris, kiel utile estas sercxadi en brajlaj notoj dum oni povas
bone atenti la kurantan procedon. Ripete estis dirate, kiom pli la
brajloleganto ricevas el la strukturo de la teksto ol tiu, kiu klopodas
percepti la saman tekston per sinteza vocxo. Gxenerale, blindulo kiu uzas
la komputilon ankaux helpe de brajlo estas pli produktiva ol senbrajla
komputiluzanto.

Sendube, brajlo nuntempe nedisigeble ligigxas al informadiko. Pasis la
epoko de paperamasegoj. Koncerne brajlajn ekranojn, aperis du teknikaj
novajxoj. Unu estas sistemo, kiu sen speciala krompeno flanke de la leganto
sekvas la movigxon de la tusxantaj fingroj. Tiamaniere ne necesas aparta
butonpremo ekz. por sxangxi la linion, aux se la programo perceptas ke la
fingroj hezite, nekutime longe palpadas la saman lokon, vocxsintezilo
ekparolas por helpi la decxifradon. Tre placxis kombino de tia leglinio kun
muzika softvaro. Entajpante brajlajn muziknotojn mi ne nur tuj auxdis
la jxus enigitan noton, sed ankaux poste, relegante, per mildaj premoj sur
apartajn notojn mi povis reauxdigi cxiun tusxatan noton. Bona estonta ebleco
por instruado de brajla muziko! La alia novajxo estis punkta ekrano, kiu
povas montri plurajn brajlajn liniojn unu sub la alia, ecx simplajn
grafikajxojn. Tre placxis al mia samlandano tusxe sperti la kadron de
vindoza fenestro.

Grafikemaj blinduloj povis abunde trovi palpindajxojn. Blindulo el
Nederlando
prezentis aron da eblecoj fari palpdesegnajxojn. La gamo etendigxis de
simplaj, manfaritaj geografiaj formoj gxis surpaperigo de komputilaj
diagramoj.

Komencigxis kunlaboro inter produktantoj kaj evoluigantoj de brajloekranoj
por unuecigo de la protokolo inter la ekranlega softvaro kaj la leglinioj
fabrikataj de malsamaj firmaoj.

Kreskas la nombro de bibliotekoj, kiuj disponigas brajlajxojn en la
interreto,
tamen plej ofte por limigita publiko. Tia limo povas esti la lingvo, kiel en
japanio. Samideano TANAKA Tetsuji rakontis pri la japana sistemo, kie eblas
elsxuti tekstojn en japana brajlo kaj nur por japanoj. Ekzistas simila
sistemo en Auxstralio, kie oni alretigis brajlan muzikon, sed nur por lokaj
uzantoj. La kauxzo de tiuj limigoj estas cxefe respekto de la kopirajto.

Dum la kongreso oni anoncis gajninton de speciala premio, premio de
Braille21.
Gxi estas PEF (portable embosser format). Temas pri komputila dosieroformato
ellaborita en Norvegio. Cxar multaj diversaj kodoj estas uzataj por montri
brajlon per komputilo, necesis trovi solvon, kiu bazigxas ne sur karaktroj,
sed sur la punktoj, el kiuj la karaktroj konsistas. Se la sistemo
disvastigxos, oni povos komputile intersxangxi brajlajn materialojn
sendepende de la efektiva signifo de la apartaj cxeloj. Tial estontajn
brajlopresilojn eblos uzi internaciskale, sen specialaj lingvaj agordoj.

Braille21 do pasis. Gxi certe estis grava blindulrilata evento de cxi tiu
jaro. Gxi manifestas, ke brajlo dauxre estas grava faktoro en la kulturo de
blinduloj.


raportis:
Attila Varro
)))))

(((((
El E-ujo

Detrua fajro cxe Vinilkosmo

En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio
en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de
Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Estis
detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de
Vinilkosmo. Laux unuaj informoj, la tuta neeldonita sonmaterialo de
Vinilkosmo estis detruita.

La cxefrespondeculo de Vinilkosmo, Florйal Martorell, rakontis pri la
okazajxo en retletero, publikigita lunde cxe La Ondo de Esperanto:

La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de
Vinilkosmo/EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj
la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis
detruitaj pro incendio.

Unu el la bandoj ekzercis tie gxis la 22a horo, kaj versxajne la incendio
komencigxis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malsxaltigxis la
elektro, kaj tiam mi eksercxis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis
la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis
la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris gxis la 4-a kaj
duono.

Eble cigaredo estis malbone aux ili ne malsxaltis la elektron forirante -
mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de
La Trappe, cxar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la
diskostokon... La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj
centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato estas tiuj
kiuj savigxis... mi devos cxion kontroli cxar ili varmigxis kaj poste
malsekigxis pro la amaso da akvo... la tuta sonmaterialo estas detruita.

La fajro-brigadistoj faris cxion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo
ne ekbrulu. Felicxe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la
perdita materialo kruele mankos... Ekzemple mi, ne plu povos sonregxisori
por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis ankaux la nova
materialo, kiun mi acxetis por lasta FESTO en Greziljono.

Felicxe neniu persono estis vundita.

Post kiam la informo pri la incendio disvastigxis, ekaperis bedauxraj kaj
kuragxigaj komentoj en la Facebook-pagxo de Florйal Martorell:

- Kara amiko, mi ne povas gxuste esprimi mian malgxojon. Mi deziras cxiun
eblan forton kaj apogon por helpi vin tra la malfacilajxoj.

- Mi deziras al vi kuragxon fronte al la malfacilajxoj!

- Forton kaj kuragxon al vi, kara Flo!

En la retlisto de iberiaj esperantistoj, aperis alvoko, sendita nome de
Kantabria Esperanto-Asocio:

"Esperantistoj ja ne povas resti indiferentaj. KantEA jam de longe acxetas
cxiujn diskojn eldonitajn de Vinilkosmo kun la celo apogi tiel kuragxan kaj
necesan poresperantan agadon. Oni devas nepre vizitadi la retpagxojn de
Vinilkosmo por acxeti kiel eble plej multe da diskoj. Multaj el ili estas
bonegaj! Ni devas eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floreal, mastro de la
entrepreno, devas tuj senti la senkondicxan apogon de cxiuj esperantistoj.
Memoru: www.vinilkosmo.com"

Libera Folio turnis sin rekte al Floreal Martorell por ricevi pliajn
informojn.

Libera Folio: Cxu la incendio okazis en la ejo, kies foto trovigxas en
Vikipedio?

Floreal Martorell: Ne, estis ejo cxe la studio, kie en unu parto (la unua
tuj cxe la enirpordo) estis ekzercejo. Tie ekzercadis 3 rokbandoj. Alia
parto estis la stokejo de la sonmaterialo (sonsistemo por koncertoj kaj
ankaux materialo por la studio, instrumentoj (drumoj, elektronika piano,
orgeno, ktp...) kaj komplete cxe la fondo estis la stokejo de la diskoj.
Vidu fotojn en mia pagxo cxe Facebook.

Libera Folio: Cxu efektive detruigxis cxiu neeldonita sonmaterialo?

Floreal Martorell: Ne, tie estis stokejo de la diskoj eldonitaj gxis 2009,
devis esti cxirkaux 6.000 diskoj (mi ne scias precize nun, mi devus
kontroli cxe la pasinta inventario). Cxar ne estis suficxe da loko, la
plej novaj diskoj estas stokataj en mia propra domo. Tie estis ankaux la
materialo de tiuj malnovaj diskoj por eventualaj reeldonoj. Do tio
signifas ke ne plu eblos reeldoni tiujn diskojn krom refarante cxion, kiel
novan diskon.

Libera Folio: Cxu ne ekzistis rezervaj kopioj?

Floreal Martorell: De tiuj ne.

Libera Folio: Cxu eblas ion fari por helpi?

Floreal Martorell: Momente ne eblas ion fari, dum mi ne scias kion decidos
la asekurkompanioj. Tre versxajne venos spertulo marde por enketi pri la
bruligo kaj difini la respondecojn kaj ankaux taksi la kostojn de la
detruita materialo kaj domo. Estas varme senti sin subtenata en tiaj
cirkonstancoj.


(laux Libera Folio)
)))))

(((((
Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendo de savitaj diskoj

Vinilkosmo lancxas subtenan kampanjon post savado de suficxe bona kvanto
da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis
difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego.
Ni elprenis cxiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forjxetis kio ne estis
konservinda kaj por ne forjxeti la diskojn sendifektaj ni decidis vendi
ilin kiel savitajn diskojn subtene al Vinilkosmo je malalta prezo.

Via subteno kontribuos al dauxrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo
per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj. Dankon al vi cxiuj!

Ni povis pretigi du kategoriojn de savitaj diskoj por tia subtenkampanjo:

1.) La diskojn, kun ujoj, foje difektitaj, kaj kies libretoj estis
malsekigitaj sed kiujn ni sukcesis savi kaj sekigi, ni disponigas je
duonprezo (50%) de la publika prezo kun imposto + sendokostoj

2.) La diskojn en ujoj, foje duonrompitaj aux en plasta koverto, sen
libreto, kiu entute perdigxis, ni disponigas por 5 euxroj + sendokostoj

Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 1 (kun difektitaj
libretoj):

Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / KD-Kvantoj / Prezoj (50%)

-VKKD018 JoMo kaj Liberecanoj - JoMo - 28 KD: 6,50 euxroj
-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 11 KD: 6,50 euxroj
-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 11 KD: 6,50 euxroj
-VKKD023 Sxako - La Porkoj - 47 KD: 6,50 euxroj
-VKKD024 Masko - Kajto - 40 KD: 6,50 euxroj
-VKKD026 Kia viv' - Kore - 30 KD: 6,50 euxroj
-VKKD044 JoMo friponas! - JoMo - 46 KD: 7 euxroj
-VKKD053 Elektronika Kompilo - 58 KD: 9 euxroj
-VKKD070 Civilizacio - Strika Tango - 103 KD: 8,50 euxroj
-VKKD073 Mi estas - Jxak Le Puil - 46 KD: 9 euxroj
-VKKD075 Rebela sono - Dolchamar - 8 KD: 7 euxroj
-VKKD082 jOmO salvumas - JoMo - 105 KD: 9 euxroj
-VKKD086 Supernova - SUPERNOVA - 11 KD: 7 euxroj
-VKKD088 Tielas vivo - Kore - 20 KD: 9 euxroj
-VKKD090 Invito por vojagxo - Jacques YVART - 142 KD: 9 euxroj
-VKKD092 Eksplodigos vian domon - La Perdita Generacio - 70 KD: 7 euxroj
-VKKD093 Fek al Esperanto - La Pafklik - 7 KD: 8 euxroj
-VKKD023 Sxako - La Porkoj - 47 KD: 6,50 euxroj


Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 2 (sen libretoj)
je 5 euxroj:

Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / Kvantoj

-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 91 KD
-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 30 KD
-VKKD026 Kia viv' - Kore - 28 KD
-VKKD027 Lingvo Intermonda - Dolcxamar - 6 KD
-VKKD053 Elektronika Kompilo - 42 KD
-VKKD070 Civilizacio - Strika Tango - 1 KD
-VKKD074 Placxas al mi - Kaj Tiel Plu - 10 KD
-VKKD075 Rebela sono - Dolchamar - 25 KD
-VKKD082 jOmO salvumas - JoMo - 33 KD
-VKKD086 Supernova - SUPERNOVA - 10 KD
-VKKD088 Tielas vivo - Kore - 93 KD
-VKKD090 Invito por vojagxo - Jacques YVART - 73 KD
-VKKD092 Eksplodigos vian domon - La Perdita Generacio - 65 KD
-VKKD093 Fek al Esperanto - La Pafklik - 11 KD

Kalkulu kaj aldonu la sendokostojn:

Por Euxropa Unio: gxis 2 KDoj = 4,30 gxis 4 KDoj 6,50 euxroj,
gxis 5 KDoj 10,00 euxroj

Por Novzelando, Auxstralio, Kanado, Usono: gxis 2 KDoj = 5,90 euxroj,
gxis 4 KDoj 7,70 euxroj, gxis 5 KDoj 11,50 euxroj

Por aliaj mondpartoj: gxis 2 KDoj = 12 euxroj, gxis 4 KDoj 15,80 euxroj,
gxis 5 KDoj 16,80 euxroj

Kiel subteni?

Por subteni nin dum tiu kampanjo, vi elektu la diskojn el la kategorioj
dezirataj kaj sendu retmesagxon al "vinilkosmo(cxe)gmail.com" kun via posxta
adreso kaj via mendo kun via kalkulo. Post nia konfirmo al vi laux la
disponebleco de la diskoj menditaj, vi konfirmos vian subtenan pagon kaj
ni sendos la diskojn ...

Kiel sendi vian subtenan pagon?

1) Pago per cxeko (nur por francoj!) al Vinilkosmo,
2 Bis Chemin du canal, FR-31450 Donneville

2) Pago per bankgxiro al Vinilkosmo
Posxtkonto CCP
IBAN: FR52 2004 1010 1606 7085 7J03 728
BIC/Swift: PSSTFRPPTOU
La banque Postale FR-31900 Toulouse Ch`eques
(konfirmi al ni vian subtenan pagon)

3) Tra la UEA konto de Vinilkosmo: vini-j (sendu al ni kopie vian
transpagpeton senditan al UEA kiel konfirmilo)

4) Per kreditkarto tra Paypal https://www.paypal.fr/fr al Vinilkosmo
konto cxe payment@vinilkosmo.com

Specialajn dankojn !

Ni volas dankegi cxiujn kiuj sendis al ni kuragxigajn kaj subtenajn
mesagxojn... tio donis al ni la forton por dauxrigi la laboron en tiom
malfacilaj kondicxoj...

Ni ankaux volas aparte danki la homojn kiuj helpis fizike por savi la
diskojn:
- la fajrobrigadistoj sen kiuj cxio estintus forbruligita.
- Dankegon al Marion, Christophe, Fran`coise, Christian Mony,
Sylvie R, Marie Odile, Sylvie B, Nevik kaj Xavier kiuj mane helpis por
purigi, selekti, malfermi la ujojn, sekigi libretojn kaj reordigi cxiujn
diskojn.

Kaj kompreneble grandan dankon al cxiuj el vi kiuj subtenos nin mendante
tiujn savitajn diskojn...

Nun ni laboras en la urgxo kaj nur jarfine okaze de la inventario ni povos
fari precizan bilancon kaj tiam ankaux scios la precizan kvanton da diskoj
fordetruitaj.

Plej muzike salutas

Flor`eal Martorell, Flo !

www.vinilkosmo-mp3.com
www.vinilkosmo.com


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
)))))

(((((
Mendeblas brajle Esperanto per rekta metodo

Estimataj gelegantoj,
ni informas vin pri eldono de la lernolibro de Stano Marcxek
- Esperanto per rekta metodo. Gxis nun estis eldonita nur la parto por
lernantoj. Gxi konsistas el 4 brajlaj kajeroj. Oni povas gxin mendi cxe
Milena Jelinkovб (Cxehxio).
retadreso: lunalumo(cxe)atlas.cz.
Prezo: 5 euxroj, pagendaj al la konto de Libe, t.e.
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
)))))

(((((
Grandanima propono

La pasintan julion, okaze de blindulrenkontigxo dum UK en Danio, Ottorino
Carotta proponis sendi senpage ekzempleron de "Infero" de Dante Alighieri
al cxiu petonto. Laux lia deziro, tiu propono nun reaperas en Esperanta
Ligilo.

Do tiu, kiu deziras ricevi tiun altvaloran brajlajxon, skribu al

Ottorino Carotta,
Via Ongarine 17, IT-31040 Castagnole - TV Treviso (Italio)
R.P.: ottorinocarotta(cxe)alice.it

Por bonorde ricevi la sendajxon de Ottorino, bonvolu klare indiki vian
hejmadreson.
(red.)
)))))

(((((
Nova delegito

Pro sia malbona sanstato kaj kontaktizoliteco s-ano Petro Sxnypir rezignis
plu esti ukraina delegito de LIBE kaj EL. Interkonsente kun la samlandaj
ges-anoj la delegitajn taskojn surprenas s-ino Olena Posxivana:
Ul. Brativ Trofimovyhx 22, kv. 226, UA-49068 Dnepropetrovsk, Ukrainio;
tel.: +380 563 783606;
retadreso: amatalena(cxe)ukr.net;
skajpo: amatalena.

Nome de la Libe-estraro mi tre dankas s-anon Sxnypir pro lia longjara kaj
fervora laboro kaj bondeziras al la nova delegitino same sukcesan
kunlaboron.

Anatolij Masenko
(dua LIBE-sekretario)
)))))

(((((
Gxustigo

Vladimir Jxelev deziras gxustigon, koncerne informojn aperintajn en la
septembra numero de Esperanta Ligilo, en la artikolo "Premioj de ANEB kaj
por ANEB". Li skribas:

"Mi tralegis mian informon en la septemvra numero de EL, dankon. Tamen estas
du eraroj: grupo Liulin kaj Keranka Milusxeva estas subtenataj de la nacia
biblioteko, same rilatas al la duo en Varna, ili estas subtenataj de
fondajxo Kunpartopreno. La vera nomo de la filino estas Nadejxda Stojnova.
Mi ne scias la kialojn de la eraroj, mi petas se eblas bonvolu informi pri
tiuj cxi eraroj en iu sekvonta numero. Anticipe dankon. Amike Vladimir"

Tute nedankinde. Amike Attila
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)

korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)

Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

UEA-konto de LIBE:
libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))