ESPERANTA LIGILO

n-ro 9 novembro 2011

oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
Ni kolektigxu en Kijivo
Protokolo pri Gxenerala Asembleo de Libe
Timo al eksplodo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Jaro--maro
Kristnaska legendo pri verda stelo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Ni kolektigxu en Kijivo

Koran dankon al vi Olena kaj al viaj gekolegoj pro invito kongresi en
Kijivo inter la 13-20 de julio 2012 kaj aparte pro la trafa propono
diskuti en kongreso pri temo "Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj".
Fakte tio estas konstanta temo. Estas bone, ke ankaux Libe partoprenos
tiun diskuton. Euxropa Blindul-Unuigxo (EBU) ekde multaj jaroj klopodas
influi laboron en Euxropa Unio (EU) por ke EU adoptu direktivon kontraux
diskriminacio. La gxenerala asembleo de EBU okazinta en oktobro 2011 i.a.
alvokas registarojn kaj instituciojn de EU ratifi la interkonsenton de UN
pri rajtoj de viddifektitoj.

Laux invito, en Kijivo nin atendas varia kultura kaj distra programo.
Temo "Ni kantu kune kaj parolu pri naciaj kulturoj kaj Esperanto" estas
nova malfermo en nia kongresa kulturo. Aligxintoj al kongreso ricevos KD:n
de kantoj por trejni ilin jam hejme. Anatoli Masenko kompilas kolekton de
kantoj el diversaj landoj - po unu-du kantoj. KD:n produktos Steleto. Pere
de amuza programo, kantado ni certe vekos intereson, precipe de gejunuloj.
Karaj legantoj, por realigi "kantantan kongreson", bv. instigi kantemulojn
partopreni kongreson. Ankaux muziko estas internacia lingvo. Efektivigo de
kunkantado povas vigligi niajn kongresojn.

Dum vintro eblas ecx en kurtaj kursoj akiri suficxan vortprovizon por
komunikado kaj partopreno en kongreso. Lernado de kantoj sendube
plifortigos la akiritajn sciojn. Ankaux dum kongreso dauxros la
lingvolernado.

Karaj estraranoj kaj delegitoj de Libe, naciaj blindul-organizoj havas
sekcion, kies laboron junaj plenkreskuloj partoprenas. Nun necesas informi
ilin pri la kongreso en Kijivo. Rakontu al ili pri la oferto de Ukrainio.

Deziras sukceson en varbado

Arvo Karvinen

Prezidanto de Libe
)))))

(((((
Protokolo
pri Gxenerala Asembleo de Libe

unua kunsido

Olomouc, la 18-an de julio 2011

Mallongigaro de aperantaj nomoj:
AKa: Arvo Karvinen
AKo: Antun Kovacx
AV: Attila Varro
DSx: Dragan Sxtokovicx
HE: Henriette Etzenberger
JJ: Jiri Jelinek
JP: Jan Priborsky
KT: Kunio Tanabe,
MJ: Milena Jelinkova
NK: Natalia Kasymova
NL: Nedeljka Lojxajicx
NP: Nikolaj Pencxukov
PLDC: Pier Luigi Da Costa
RSt: Radka Stojanova
RSa: Ritva Sabelli
VH: Veronika Haupt

1. Pro malsano, prezidanto AKa ne povas cxeesti, tial la kunvenon gvidas
vicprezidanto NL. Sxi malfermas la unuan kunsidon. Malgraux sia
malcxeesto, AKa kompilis tagordon por la Gxenerala Asembleo. Gxin nun
lauxtlegas NL.

Tagordopropono:
1. Malfermo
2. Rememoro pri niaj forpasintoj
3. Raporto pri la agado de Libe dum la jaro 2110 kaj financa raporto
4. Landaj raportoj
5. Esperanta Ligilo
6. Agadplano por la jaroj 2011 kaj 2012
7. Bugxeto por 2010
8. Venontaj IKBE-oj
9. Lokado de la biblioteko de Libe
10. Enketilo de UEA
11. Eventualajxoj, diversajxoj

La cxeestantoj akceptas la tagordon.

2. NL mencias jenajn forpasintojn de la pasinta periodo:
Coman-Barabas, Anastase (Rumanujo)
Eftimov, Ilian (Bulgarujo)
Heskenen, Kalevi (Finnlando)
Repac, Maria (Kroatio)
Ruban, Ella (Ukrainio)
Tuinder, Jacques (Nederlando)
La kunsidanoj omagxas al cxiuj niaj forpasintoj per levigxo kaj kelksekunda
starado en silento.

3. Raporto pri la agado de Libe aperis en la marta numero de Esperanta
Ligilo,
rememorigas NL. Sxi tamen demandas cxu iu deziras lauxtlegadon de la
raporto.
Unu vocxo diras "ne".

Je demando pri komentoj aux aldonoj, levigxas AV. Li esprimas sian altan
takson pri la agado de AKa, kiu sindone faras
cxion, kion li kapablas. Se la rezultoj tamen ne estas tre imponaj, tio
ne sekvas el malgxusta klopodo, sed ja el niaj nunaj kondicxoj. Do estas
inde konfirmi la bedauxrinde malcxeestantan prezidanton pri nia gxenerala
aprezo.

NL aldonas, ke sxi vere ne spertis iun sanproblemon de la prezidanto, cxar
li vigle laboras kaj regule kontaktadas la estraranojn, sume li faris
pli multe ol cxiuj aliaj. Estas grave, ke la membroj de la Ligo iom pli
aktivigxu, precipe la delegitoj, kiuj malofte reagas je alvokoj de AKa.
Cxar la tasko okupigxi pri la delegitoj apartenas al la gxenerala
sekretario,
NL demandas lin pri eventuala komento.

DSx diras, ke estas jam du jaroj, dum kiuj li klopodis kontaktadi
delegitojn de Libe. La praktiko montras, ke kontaktoj pli bone funkcias,
kiam aldonigxas persona, amika rilato. Al sekretariaj mesagxoj bedauxrinde
malofte venas respondo de delegitoj persone ne konataj. Parolante pli
gxenerale pri aktiveco, DSx notas, ke la preparantoj de cxi tiu kongreso
intense uzis la interreton por informado. Estas iom da rezulto, ke post
ripeta alvoko je skribaj landaj raportoj, cxi-jare DSx ricevis kvin.

NL: Necesas kontroli, kiu Libe-delegito havas retposxton, cxar rete estas
pli rapide kontaktigxi.

DSx havas kontaktliston surbaze de la Adresaro cxe libe.narzan.com. Li
demandas cxu kontroli tuj. Oni diras "ne". DSx tamen trasercxas la liston
kaj konstatas, ke al la delegitoj por Belorusio, Bulgario, Germanio,
Hungario, Rumanio kaj Ukrainio ne apartenas tie retposxtadreso.

AV: Kvankam nuntempe bonaj teknikaj eblecoj disponeblas por kontaktado,
ne estas juste kritiki delegitojn pro manko de aktivaj membroj, cxar dum la
lastaj jaroj multaj retirigxis, kaj tiujn praktike ne eblas revenigi, ili
simple ne plu interesigxas. Tion oni spertas kaj okcidente kaj mezeuxrope.
Pri pli orientanoj li ne povas diri, cxar ili organizas siajn proprajn
kunvenojn, kiaj tiuj jxamboreoj rusiaj kaj renkontigxoj balkanlandaj. Se
iam iuj devintus kritiki, iom da kritikemo estintus necesa antaux cxirkaux
30 jaroj. Se tiam niaj aktivuloj laborus pli sagxe, nun ni povus havi
posteulojn. Sed eble ankaux tia rezonado ne estas justa. Ja kial supozi,
ke la tiamaj aktivuloj ne faris sian plejbonon? Ekz. li mem - kiel juna
instruisto -
iniciatis E-rondeton en la lernejo. La rondeto ekestis, la geknaboj ne
malsxatis Esperanton, ecx gxuis gxin, sed poste gepatroj malrekomendis al
ili
dauxrigi lernadon de Esperanto. Ili opiniis, ke gxi estas nur temporaba kaj
neutila. Do la socio, la tutmondigxo estas kontraux ni. Se ni diras al niaj
- plejofte agxaj - delegitoj, ke ili devus labori, ni devus ankaux diri,
kiamaniere. En la ekssocialismaj landoj - almenaux ne en unu el ili - la
blindul-asocioj transformigxis, ofte disfalis kaj farigxis etaj societoj.
"En ili nun funkcias senspertaj junuloj, al kiuj ni ne plu havas ligon, kaj
mi ecx ne emas havi, cxar iomete estus al mi humilige petadi al
senspertuloj,
mi diru sincere. Ili malmulton scias pri kunagado. Ili lernis individuismon.
Ili certe volas monon de la sxtato... Sed mankas la ebleco de renkontigxoj
ktp. La socio ne favoras nin. Mi ne diris ion novan, mi konscias. Sed mi
volis tamen vortumi, ke ni povas klopodi, sed bonan manieron estas
malfacile rekomendi."

NL demandas pri pliaj komentoj pri la pasintjara agado. Tiaj ne venas,
kaj la vicprezidanto petas akcepti la agadraporton. 11 manoj levigxas kaj
unu cxeestanto esprimas sindetenon. Kontrauxas neniu. Iom da miro
esprimigxas pro la malgrandaj nombroj, sed ja evidentigxas, ke la
cxeestantoj
vere ne estas multaj. Komence oni nombris 26 personojn, sed certe multaj
estis akompanantoj, kiuj ne interesigxas pri la kunsido mem.

NL konstatas, ke la agadraporto estas akceptita.

JP sugestas, ke en kongreso kongresaj aktivecoj - kia Gxenerala Asembleo -
estu devigaj por la kongresanoj. Li pretas anonci tion dum mangxoj, por ke
al la dua parto venu pli multaj.

NL: Partopreno en Gxenerala Asembleo ne povas esti deviga por cxiuj
kongresanoj, cxar gxi estas kunveno por membroj de Libe kaj ne de la
kongreso.
Ja cxiu rajtas veni, kaj estus preferinde ke multaj partoprenu por esti
bone informitaj, tamen devigi ne eblas.

Financa raporto

NL alvokas la kasiston gvidi tiun tagordopunkton.

Pier Luigi Da Costa: La kotizpagado de niaj membroj iom post iom farigxas
pli regula. Asocioj kaj individuaj membroj - kiuj antauxe pagadis sporade
aux tute ne - nun kontribuas pli regule. Ni certe devas tion arangxi
ankoraux pli bone, t.e. informi en EL pri pagmanieroj por asocioj kaj por
individuoj. La gxenerala situacio ne estas malbona. Cxi-jare ni havis
ekstrajn elspezojn pro brajligo de "Esperanto per rekta metodo", sed ni
esperu, ke tio alportos novajn membrojn. Se iu deziras, nun povas demandi
pri detaloj.

Post iom da silento PLDC demandas pri akcepto de la financa raporto.

Ankaux NL demandas pri komentoj koncerne la financan raporton.

MJ: "Mi eksciis hazarde, ke tiu redaktoro, kiu faras Ligilon,
ricevas neniun - mi diru - salajron, almenaux malgrandan, kaj - laux mi -
tio ne estas bona afero."

NL komprenas, ke la redaktora laboro ne estas facila.

Laux AV Tio estus eble temo de Esperanta Ligilo. Cetere li vocxdonas por
akcepto de la financa raporto, ecx se ne cxiuj komprenas precize cxiujn
liniojn en gxi.

NL redemandas pri akcepto de la financa raporto. 13 manoj levigxas.
Neniu kontrauxas aux sin detenas.
NL anoncas la financan raporton akceptita.

4. Landaj raportoj

Auxstrio (HE): Pasintjare Albe organizis la 76-an kongreson en Vieno. Gxi
estas malgranda grupo (ankaux cxi tie nur 5 personoj). Albe havas membrojn
dise en Auxstrio. El la cxefurbo Vieno al la societo apartenas nur VH kaj
HE. Ili havas tre bonajn kontaktojn al vidantaj E-istoj. Cxe t.n. "rondaj
tabloj" ili ofte rakontas pri blindulrilataj E-okazintajxoj.

Bosnio kaj Hercegovino: (La raporton sendis Gradimir Kragicx. Komence
staras listo de kvin personoj el la regiono, poste sekvas jena komento):
"Oni povas diri, ke Esperanto-movado en Bosnio kaj hercegovino ne estas je
bona stato. Nur estas aktivaj Esperanto-societoj en grandaj urboj, kiel
Sarajevo kaj Banja Luka. Blindaj esperantistoj do ne havas eblecon esti
aktivaj, krom esti aktivaj kiel unuopuloj. Inter blindaj esperantistoj
funkcias komunikado nur per telefono. Nur s-ro Gradimir Kragicx kaj Jxeljko
Bajicx uzas komputilojn kaj havas eblecon per reto komuniki. Ne okazas
kursoj por novaj blindaj esperantistoj, ankaux por tiuj, kiuj ne estas
blindaj. Je la nomo de grupo de blindaj esperantistoj el Bosnio kaj
Hercegovino mi salutas cxiujn gekongresanojn. Amike, s-ro Miroslav
Djxajicx."

Bulgario (RSt): Aneb regule eldonas la revuon Esperanta Fajrero. Bedauxrinde
la cxefredaktoro Dancxo Dancxev estas malsana, tial nun kvarpersona grupo
plenumas la redaktan laboron. En la pasinta jarkunveno de Aneb Dancxo
Dancxev reelektigxis kiel cxefredaktoro. Cxar RSt en pli frua
kongresprogramero jam parolis pri kulturaj eventoj, nun sxi nur mencias,
ke oni rememoris pri la datreveno de Vasilij Erosxenko. En la nacia
brajlobiblioteko - kies direktoro estas Spas Karafezov - okazis tre
interesaj kaj utilaj arangxoj. En Varna gvidas kurson s-ino Bodicxeva, en
Razgrad RSt mem. Aneb estis reprezentata en nacia festivalo en Karlovo.
Menciindas Nadja kaj Elena, kiuj eldonis belan kantodiskon. Handikapulino
el Razgrad aperigis poemlibreton kun hajkoj. Pli kompetenta persono (ekz.
Vl. Jxelev) certe povus raporti pli. RSt fine demandas, cxu NK, kiu
diligente gvidas E-kursojn dum niaj kongresoj, ricevas ion.

Cxehxio (JP): "(...) Ni estas fervoraj, sed, bedauxrinde, cxiujare pli
malmultaj, pro alta agxo de kelkaj el ni" - li komencas. La blindul-sekcio
estas unu el multaj, ene de Cxehxa Esperanto-Asocio. Tiun kunlaboron oni
povas vidi ankaux nun, dum la kongreso. Cxiujare tri regulaj aktivecoj
estas arangxataj de la sekcio. La unua - en la printempa periodo -
kunvenigas gesamideanojn el Prago kaj Bohemio. La dua - somere - estas la
semajna E-kurso, kiu okazas en iu ripozloko. La tria - komence de
decembro - okazas en Olomouco, por tiuregionanoj. Sed "la sana kerno" kutime
partoprenas en cxiuj tri. JJ estas la redaktoro de Auxroro kaj la
administranto de EL. Tre aktivaj estas ankaux lia edzino kaj geedzoj Karas.
Unu el la plej agxaj membroj de la sekcio estas s-ino Dasxa Vokacxova,
certe la plej agxa ankaux en cxi tiu kongreso. (Aplauxdo.) S-ro Rostislav
Strejcxek estas fervora leganto de cxiuj E-istaj brajlogazetoj, dividante
la cxerpitajn informojn kun aliaj, inter ili kun la raportanto mem.
Dauxrigas JJ, pri Auxroro, laux alvoko de JP. Tiu revuo aperas trifoje
en la jaro, en tri formoj. Krom la tradicia brajla, gxi nun estas vocxlegata
kaj registrata al kompaktdiskoj laux MP3, dank' al ges-roj Karas. Fine gxi
estas abonebla ankaux interrete, kiel elektronika teksto. Gxi plej parte
orientigxas al literaturo, ja - aperanta trifoje dum jaro - gxi ne povas
enhavi aktualajxojn. Komencantoj cxiam povas trovi en gxi pli facilajn
tekstojn. Kvankam neniu signalo indikas cxu komencantoj vere legas la
revuon, la redaktoro persiste dedicxas legajxojn por ili. Abonojn surloke
akceptas s-ro Karas.

Finnlando (skribita raporto, lauxtlegas RSa): "Steleto (Esperanto-asocio de
vidhandikapitoj) ekde la jaro 1919 progresigas scipovon de Esperanto inter
viddifektitoj en Finnlando. Por respekti heredajxon de nia Esperantomovado,
la asocio dauxre intervjuas iamajn kaj nuntempajn membrojn. Steleto havas
28 membrojn. Studrondo de Steleto kolektigxas regule po du tagoj, sub
gvidado de Sylvia Hamalainen (vidanta instruistino). Ekde auxtuno 2010
funkcias ankaux vespera legorondo, foje cxiun duan semajnon. En la
legorondo ni komence auxskultis fabelojn de Andersen. Nun ni legas
romaneton, (Gerda malaperis) de Claude Piron. La finnlingva eldono de
lernolibro, "Esperanto per rekta metodo" estis brajligita en 2010, por
lernantoj en Somera Esperanto-Studado en Piestany (Slovakio). El Finnlando
la internacian studsemajnon partoprenis tri viddifektitoj. Ni laboras por
instigi
novajn al Esperantujo."

Germanio (NK): 2010 estis trankvila jaro por Eblogo. Kelkaj (eble 4)
personoj partoprenis en la viena kongreso. La estraro konstante havas
telefonajn konferencojn. La revuo "La blinda Esperantisto" aperas regule.

Hungario (AV): "Mi ne alsendis skriban raporton, cxar mi ne preparis min por
raporti cxi tie pri Hungario. Sed cxar antaux nelonge Nedeljka diris ke
almenaux oni auxdu vocxon el cxiu lando (kvankam mia vocxo jam auxdigxis ecx
tro multe), mi povas diri kelkajn vortojn pri tio, kiajn malfacilajxojn mi
mem spertas, kiam mi volus antauxenigi nian Esperanton en Hungario. Tion mi
insiste deziras fari per la intenco aperigi tauxgan lernolibron por
blinduloj. En Hungario ekzistas ja kelkaj - ecx bonaj - lernolibroj, kiujn
eventualaj blindaj interesigxantoj povus uzi. Sed la auxtoroj obstine
rifuzas
havigi tiujn librojn, cxar ili timas, ke se ili donas al mi elektronike tiun
libron, tiu libro disvastigxos en la interreto, kaj tiam la auxtoraj rajtoj
ja vundigxas. Tio estas dolora afero al mi, cxar - kompreneble - mi neniel
aperigus elektronike tiujn librojn en la interreto, ecx ne
brajle-elektronike, nur surpapere. Sed ili tion ne akceptas. Mi diras
cxi tie tion (iom publike), cxar mi konscias, ke lastatempe multaj (ho ne
multaj tamen kelkaj) hungaraj viduloj vizitadas nian retpagxon, kaj
eventuale ili legos, kaj ili sciu, ke mi ne prisilentas tion. Mi ne havas
ion por diri pli, cxar bedauxrinde la blinduloj ne aktivas nuntempe,
dauxre, en Hungario."

Italio (PLDC): (Cxar pasintjare italoj ne partoprenis en la viena kongreso,
li nun raportas pri la lastaj du jaroj.) La revuo Itala Ligilo estas dauxre
publikigata. Iabe subtenas en Brazilo la ekziston de la centro Bona Espero,
kiu okupigxas pri infanoj forlasitaj aux tiuj en gravaj malfacilajxoj. Iabe
brajligis la libron "Idealo kaj realo" de Roman Dobrzynski, kaj havebligis
gxin al interesigxantoj ankaux ekster Italio, lauxdezire ecx elektronike.
La libro estas interesa, cxar temas pri iu aspekto de la Esperantomovado.
Iabe estas suficxe integrita en la gxenerala movado, ekz. du Iabe-anoj
estas en la estraro de la itala Esperantofederacio. (Grassini ecx estis gxia
prezidanto, poste - lauxstatute - li povis esti "nur" vicprezidanto, sed li
denove estas estonta prezidanto.) Menciindas, ke Aldo Grassini starigis en
sia urbo Ancona premion Zamenhof. Gxi ne estas premio por Esperantistoj, sed
por la gxenerala publiko. Gxi estas aljugxata al homoj, kiuj distingigxis
per agado por paco. La premio havas jam 10-jaran tradicion, kaj cxi-jare
gxin ricevos Iabe-anino, Violetta de Filippo. Sxi instruas en blindullernejo
en Afriko, kaj multe kontribuas al la funkciado de tiu lernejo ne nur per
sia laboro, sed ankaux per grava monsubtenado. Iabe pasintjara arangxis
cxemaran ferisemajnon je malalta kosto. Kondicxo de partopreno estis lernado
de Esperanto per rapida kurso dum la feriado. La sukceso estis pli granda ol
oni atendis. La kurson vizitis ne nur tiuj dek, kiuj gxuis rabaton pro
antauxa aligxo, sed aldonigxis kelkaj pliaj, kiuj ja antauxe ankoraux ne
decidis lerni la internacian lingvon. Post sukceso en la kurso, aligxis al
Iabe ne nur la dek, sed ankaux kvar el tiuj, kiuj ja plenkoste kunferiadis.
Cxiuj ecx konfirmis sian membrecon cxi-jare. Cetere, kune kun internacie
konata angla samideanino, en la kurso instruis PLDC mem. La sukceso instigas
al ripeto.

Japanio (KT): Jabe havas membrojn 24 blindajn kaj 26 vidantajn. Gxi eldonas
la organon "Orienta Blindularo" brajle, rete kaj platskribe. Pasintjare
eldonigxis speciala numero pri la tertrema katastrofo. La kerno de la agado
de Jabe estas rondo "Korno" en Tokio. Gxi kunvenas cxiusemajne. Specialaj
kunvenoj estas ekz. raporti pri kongresoj aux novjara festeto. Uzante
sxancojn, ili klopodas akiri novajn membrojn, precipe gejunulojn. Jabe
organizis intensan kurson, kunlabore kun alia rondo en Tokio, kaj flegas
kunlaborajn rilatojn kun kelkaj aliaj grupoj. Grava atingo estas la
flugfolio pri kontaktado kun blinduloj, kiu farigxis regula parto de la
kongresa materialo en Universalaj Kongresoj. Gxian presadon cxiam financas
Jabe, en la nomo de Libe. La sama flugfolio estas uzata en regionaj aux
landaj kongresoj ene de Japanio.

Kroatio (skriba raporto sendita de AKo): "Landa raporto por jaroj 2010 kaj
2011. En la jaro 2010 Kroata Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj (Kune) sian
aktivecon plejparte realigis kadre de Kroata Esperanto-Ligo, partoprenante
en
kelkaj interesaj programeroj. Ni i.a. partoprenis la okan kaj nauxan
kongresojn de kroataj Esperantistoj, en septembro 2010 kaj majo 2011. Je la
fino de decembro 2010 Kune festis 40-jaran jubileon de sia fondigxo kaj
kunagado kun la Esperanto-societo Bude Borjan el Zagreb, kiu festis sian
65-an jubileon. Jarkunveno de la unuigxo estis organizita komence de
novembro 2010. "Kune" eldonis 4 numerojn de sonrevuo en 2010 kaj unu (gxis
nun) en 2011. Nia nauxmembra delegacio partoprenis en IKBE77 en Vieno, kaj
ni preparis delegacion por tiu cxi 78-a IKBE en Olomouc."

Rusio (skriba raporto sendita de Anatolij Masenko, lauxtlegas NP): "Ekde
1979 dauxras Esperanto-rubriko en la tutlanda revuo por lernejanoj (brajle
kaj grandlitere) por malfortevidantoj. Dum du jaroj fruktodone laboras la
grupo de viddifektitaj Esperantistoj cxe la vocxbabilejo "Ventrilo" (urbo
Samara, gvidanto: Vjacxeslav Suslov). Kvin rusaj gesamideanoj partoprenis
literaturan konkurson omagxe al Vasilij Erosxenko, kaj du el ili estis
premiitaj. Ankaux en la rubriko "Enigmoj kaj problemoj" rusaj gesamideanoj
estas plej aktivaj. Pasintauxtune nia vira triopo (Rassohxin, Rjabov kaj
Masenko) partoprenis Esperanto-renkontigxon de vidantaj esperantistoj en
Socxi. Nun estas preparata lauxvica Rean-jxamboreo (en Dagestano, cxe la
Kaspia
maro) en la urbo Mahxacxkala."
NK opinias, ke Ventrilo estas bona ekzemplo de kunlaboro. Partoprenas homoj
el diversaj landoj. Suslov kaj Salomencev gvidas tie kurson, Posxivana
paroligan kurson. Partoprenas ankaux komencantino el Germanio. Uzata estas
la unua lernolibro de Kolker. Krom ekzercado de Esperanto oni ankaux
sxakludas, inter pluraj aktivajxoj.

Serbio (NL): "Ne multon ni faris kiel unuigxo de nevidantaj esperantistoj,
individue tamen pluraj estis aktivaj. Pasintjare en serbia
Esperanto-kongreso (porvidula) partoprenis pluraj blindaj Esperantistoj kaj
ankaux en la programo estis preparita referajxo, kaj en la kultura programo
partoprenis kelkaj nevidantaj esperantistoj (oni kantis en Esperanto, do
estis bone reprezentitaj ...). Dum la pasinta jaro sxangxigxis legxoj en
nia lando pri registrado de unuigxoj. Oni estus devintaj reregistri cxiun
unuigxon. Antauxe cxiun administran laboron fakte faris mi, kaj neniu volis
transpreni tiun laboron kaj reregistri la unuigxon. Ni decidis dauxrigi
nian laboron kiel sekcio kadre de la blindul-asocio kaj ankaux esti aktivaj
kadre de porvidulaj Esperantoklubejoj. Sekve de tio, dum cxi tiu printempo
ni organizis renkontigxon kun vidantaj esperantistoj. Kelkaj prelegantoj
parolis pri Esperanto-literaturo, pri Esperanto-agado, ankaux sekvis kultura
programo. Ni jam tre bone kunlaboras kun vidantaj Esperantistoj. Do, ni iom
sxangxis la laboron, iom alie ni laboras ol antauxe, cxar ni ne havis
financojn, kaj por havi propran unuigxon oni bezonas financojn. Ne trovigxis
homoj, kiuj farus ion por havi monon, kaj kiam ni estas sekcio kadre de
blindul-asocio, ni ricevas pli da helpo, kaj administra kaj monhelpo. Do ni
dauxrigas labori tiel."

Ukrainio (skriba raporto de Olena Posxivana): "Dum lastaj jaroj la ukrainia
blindul-esperantista asocio apenaux funkciis, cxar mankis eblecoj organizi
renkontigxojn aux kursojn. Sed apartaj aktivaj esperantistoj dauxre agas
en la nacia kaj internacia Esperanto-movado. Reaktivigxis la sekcio de
blindaj esperantistoj cxe Ukraina Esperanto-Asocio. Nun cxiuj dezirantoj
ricevadas retversion de la informilo de tiu asocio, la revuon "Helianto".
Uzante la vocxkomunikilon "Ventrilo", Tatjana Muhxamedsxina gvidis kurson
por tradukistoj. Olena Posxivana organizis konversacian rondon. En ambaux
okupoj partoprenis esperantistoj el diversaj landoj. Speciale gxojigas nin
aligxo de kelkaj ne-ruslingvanoj. Nunjare aperis la kvaronjara reta revuo
SER - Sendependa Esperanta Revuo. Gxia redaktoro estas Olena Posxivana.
La revuo estas sendata al legantoj en multaj landoj, kaj ne nur al
blinduloj.
Aperis jam tri numeroj. Laux reagoj de la legantoj, gxi estas bezonata.
La 14-21-an de julio en Kijiv okazos la Internacia Junulara Kongreso. Gxin
aktive partoprenos 7 ukrainaj kaj 2 rusaj blinduloj. Petro Sxnypir senlace
instruas Esperanton al apartaj personoj. Tri el ili cxi-jare la unuan fojon
partoprenos la junularan kongreson."

NK: "Kiam temas pri IJK (Internacia Junulara Kongreso), imagu, kiom aktivaj
estas kelkaj el niaj membroj: Petro Sxnypir! partoprenos tiun cxi IJK.
Estas bona afero, cxu ne?... Li estas juna!"

NL: "Kiam mi raportis pri Serbio, mi - vere bedauxrinde - forgesis diri, ke
en nia blindul-lernejo oni sencxese instruas Esperanton al la gelernantoj."

VH: "Henriette ne forgesis, sed ne menciis, ke niaj cxehxaj geamikoj invitis
nin pasintjare partopreni Esperanto-semajnon, en auxgusto. Kvin personoj el
Auxstrio partoprenis. Henriette ne menciis, cxar ni ne laboris, ni nur
gxuis. Ni denove tre kore dankas al niaj geamikoj en Cxehxio."

NK: "Dum mia raporto mi forgesis, ke aperis anonco en la revuo
"Die Gegenwart", kiun publikigis - nome de nia organizajxo - prezidanto Theo
Speckmann. Temis pri partopreno en studsemajno en Slovakio. Ni klopodis
varbi homojn... Venis neniu reago, bedauxrinde."

RSt aldonas, ke "la estraro de Aneb disdonis diplomojn al siaj aktivaj
membroj. Unu estas Veselina Stoilova, kiu estas cxi tie." Dum la lasta
kongreso de BEA Dancxo Dancxev estigxis honora membro de BEA. Ankaux
Vladimir Jxelev estas honora membro de BEA. Inter la 5-15 de decembro
dauxras "Tagoj de Zamenhof". Tiam okazas diversaj utilaj renkontigxoj.

(Fino de la unua kunsido)
)))))

(((((
Literaturo

Marcel Pagnol:
Timo al eksplodo

Mi estis kvarjara. Mia patrino, irante al la vendoplaco, kutime lasis min
en la klaso de mia patro, kiu instruis legi ses- aux sepjarajn knabojn.
Tie mi restis sidanta, tre bona, en la unua vico, kaj admiris la grandan
potencon de la patro. En la mano li tenis bambuan vergon, gxin li uzis por
montri la literojn kaj la vortojn, kiujn li skribis sur la nigran tabulon,
kaj iafoje por frapi sur la fingrojn de iu lernanto neatenta.

Iun matenon mia patrino sidigis min al mia loko, kaj foriris ne dirante ecx
unu vorton al mi.

Dume mia patro skribis sur la tabulon: "La patrino punis sian fileton, cxar
li ne estis bona."

Kiam li finis la frazon, mi ekkriis: "Ne! tio ne estas vera!"

Mia patro turnis sin, rigardis al mi tre surprizita, kaj ekkriis: "Kion vi
diras?"

"Patrino neniam min punis! Vi ne skribis tion bone!"

Li proksimigxis al mi: "Kiu diris al vi ke sxi punis vin?"

"Tio estas skribita."

Por momento la surprizo senigis lin je parolo.

"Nu, ni vidu, ni vidu", diris li fine, "cxu vi povas legi?"

"Jes."

"Ni vidos, ni vidos...", li ripetis.

Li direktis la pinton de la vergo al la nigra tabulo. "Nu bone, legu."

Mi legis la frazon lauxte. Tiam li prenis libreton facilan, kaj mi legis
plurajn frazojn sen malfacilajxoj. Mi kredas, ke li havis tiu-tage la plej
grandan gxojon, la plej grandan fieron de sia tuta vivo.

Kiam mia patrino revenis, sxi trovis min meze de kvar instruistoj, kiuj
forsendis siajn lernantojn en la korton por ludi. Ili auxskultis min legi
malrapide la historion de Negxulino. Sed anstataux admiri min pro cxi tio,
sxi paligxis, surterigis siajn pakajxojn, fermis la libron kaj prenis min
sur siajn brakojn, dirante: "Dio mia! Dio mia!..."

Malantaux la pordo de la klaso staris la dom-prizorgistino, sxi krucosignis.
Iam poste oni diris al mi, ke estis gxuste sxi, kiu ekiris sercxi mian
patrinon kaj asertis al sxi, ke "tiuj sinjoroj" _eksplodigas mian cerbon.

Cxetable mia patro diris, ke tio estas ridinda ideo, ke mi absolute ne
lacigxis. ke mi lernis legi, kiel papago lernas paroli, kaj ke li ja tute
ne rimarkis ion.

Mia patrino tamen restis maltrankvila kaj de tempo al tempo sxi metis sian
malvarman manon sur mian frunton, demandante: "Cxu al vi ne doloras la
kapo?"

Ne, al mi ne doloris la kapo. Sed gxis la sesa jaro ne estis al mi
permesite plu eniri iun ajn klason aux malfermi iun libron, pro la timo al
eksplodo de mia cerbo.

--------------------------------

El "La gloire de mon p`ere", novelaro de Marcel Pagnol, (1956)
elfrancigis Gyula Farkashalmi
)))))

(((((
Jaro--maro

Karaj legantoj,
mi ricevis simpatian leteron kun mallonga rakonto pri pasintsomera
okazintajxo. Kvankam mi trovis neniun indikon pri la destino de tiu mesagxo,
mi esperas, ke la sendinto ne malkonsentas publikigi sxian raporteton. Cxar
ankaux titolon mi ne trovis, tiu, kiu staras cxi-supre, estas mia
"arogajxo".
(A. V.)

--------------------------------

Kiam mi legis en iu "Lingva forumo" de nia oficiala organo pri la tasko
verki iun versajxeton kun la rimoj "jaro--maro", en mia kapo tuj ekestis:
Mi scias, dum la tuta jaro
atendas min Kaspia maro.

Nome, tie, en apudmara ripozejo de la dagestana regiona blindul-organizajxo,
en auxgusto, de la 12-a gxis la 20-a okazis tutrusia renkontigxo de blindaj
esperantistoj. Tiun renkontigxon partoprenis 26 reprezentantoj de diversaj
rusiaj regionoj. Kiel talenta kaj agema organizanto montris sin Pavel
Rjabov, dank' al kiu cxiuj partoprenantoj povis fruktodone okupigxi pri la
lingvo kaj agrable ripozi. Perfektigajn kursojn gvidis Anatolij Masenko.
En varia kultura programo la plej aktivaj estis Nadja Jxukova kaj geedzoj
Valentina kaj Aleksandr Kudinov.

Pri varma kaj karesa Kaspia maro ni rememoros dum la tuta malvarma kaj
longa rusia vintro.

Galina Lukjanenko
)))))

(((((
Kristnaska legendo pri verda stelo

En unu el siaj libroj s-ino Benedicta Idefelt rakontas cxarman kristnaskan
legendon pri verda stelo.

"La steloj de cxielo petis de Dio permeson vivi inter homoj sur la tero.
Diverskoloraj steloj falis sur la teron kaj la mondo sin banis en serena
lumo. Tamen post kelka tempo steloj revenis al la cxielo kaj diris al Dio,
ke ili ne volas resti en la mondo, kie estas tiel multe da malsato, mizero,
perforto, milito, malico kaj malsano. Dio diris, ke la mondo estas nur loko
de trapaso, loko de pekaj, erarantaj, mortantaj kaj nekompletaj homoj.

Unu verda steleto tamen restis sur la tero. Gxi volis resti gxuste en tia
loko, kie cxio estas nekompleta, limigita, kie aferoj ne progresas bone.
Tiu steleto estis la stelo, kiu portis la koloron de espero. Kaj tiel la
mondo ne plu estis malhela, sed en la koro de cxiu homo brilis la verda
stelo. Espero apartenas al la karaktero de homo, al homo kiu pekas, kiu
eraras, kiu ne estas kompleta, kiu ankoraux ne scias, kion la morgauxo
kunportos."

--------------------------------

Benedicta Idefelt (naskigxjaro 1920) estas finna monahxino, mondcivitano,
kiu laboris en diversaj landoj, laste kiel specialisto de informado en
Vatikano. Cxi tiun legendon sxi ricevis en Brazilo.

(laux Ritva Sabelli)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)

korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)

Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

UEA-konto de LIBE:
libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))