ESPERANTA LIGILO

n-ro 10 decembro 2011

oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
Protokolo pri Gxenerala Asembleo de Libe - dua kunsido
Zamenhof-taga mesagxo de Probal Dasgupta
EK AL LA AGADO 125!
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Protokolo
pri Gxenerala Asembleo de Libe

dua kunsido

Olomouc, la 20-an de julio 2011

Mallongigaro de aperantaj nomoj:
AKa: Arvo Karvinen
AV: Attila Varro
DSx: Dragan Sxtokovicx
JJ: Jiri Jelinek
KK: KIKUSIMA Kazuko
MJ: Milena Jelinkova
NK: Natalia Kasymova
NL: Nedeljka Lojxajicx
PLDC: Pier Luigi Da Costa
RM: Rob Moerbeek
TK: Tadeusz Karas

Antaux ol komenci la dauxrigon de la proponita tagordo, NL proponas de tiu
kunsido sendi salutleteron al la prezidanto, kiu preparis preskaux cxiujn
dokumentojn por la Gxenerala Asembleo kaj dum la tuta jaro estis cxiam tre
aktiva. (Unuanima akcepto.)


5. Esperanta Ligilo

AV raporte diras, ke li klopodas lauxkapable plenumi sian taskon, apud
multaj
aliaj okupoj. Li do ne povas dedicxi suficxan tempon por la redaktora
laboro.
Cxeestas la cxiama problemaro, ke malfacilas trovi varian, interesan
materialon. Oni ne vere havas signalojn de la legantoj, tamen li estas
trankvila, cxar la konstantaj kunlaborantoj, la rubrikestroj tre fidinde
sendadas siajn kontribuajxojn. Do malfruigxoj certe neniam sxuldigxas al
ili.
Li konscias, ke la organo devas aperi, kaj ke gxi gravas, do li faras laux
ebloj. Cxar Esperanta Ligilo jam aperas ankaux interrete, certe legas gxin
ankaux kelkaj vidantoj. Ankaux cxi-loke AV salutas la relative novan
administranton Jiri Jelinek, kiu estas cxiam akurata kaj efika kunlaboranto,
trovas kaj forigas fusxajxojn, se necese.

JJ: Da fusxajxoj ne estas ja multe. Aliparte, la listo/adresaro de legantoj
estas malnovigxinta. Oni ne scias cxu certaj personoj vere legas la revuon,
dauxre interesigxas aux ecx entute vivas. Estus bone aperigi alvokon al
tiuj,
kiuj ricevas la gazeton senpage. Oni sendadu la revuon nur al tiuj, kiuj
konfirmas sian interesigxon. Estas ja tro multekoste sendi gxin rekte al
paperkorboj. JJ do demandas pri aprobo flanke de la estraro.

NL opinias tiun ideon utila. Sed oni petu konfirmon ankaux de tiuj, kiuj
kutime pagas, por kompili vere aktualan kaj validan liston de legantoj.
NL demandas la redaktoron cxu li pretas fari tiun alvokon. AV konsentas.
NL aligxas al la deziro, ke pli da legantoj sendu kontribuajxojn.


6. Agadplano por la jaroj 2011 kaj 2012

NL rememorigas, ke en la junia numero de Esperanta Ligilo nia prezidanto
prezentis agadplanon. Sxi supozas, ke ne necesas cxi tie lauxtlegi la
suficxe longan planon. Sed - sxi demandas - cxu iu havas iun novan proponon
por intensigi nian laboron? En sekvontaj punktoj sxi mem parolos iom pli
pri farotaj aferoj. Unue pri edukado, do instruado de Esperanto: Foje estas
problemoj pri lernomaterialo. Sed ni nun havas je dispono la
fresxbrajligitan
lernolibron de Stano Marcxek. Oni jam uzis gxin dum la pasintjara SES en
Slovakio, kie partoprenis kelkaj blindaj lernantoj. El interparolo kun la
lernantinoj NL konstatis, ke ili estas kontentaj, ili povis bone sekvi la
kurson helpe de tiu libro. En la estraro oni diskutis pri presado de novaj
ekzempleroj de la libro. Decidite estas presigi 5 ekzemplerojn por
instruistoj
kaj 20 por lernantoj. Sxajnas ke ecx presigo de aldonaj bezonotaj
ekzempleroj
ne prezentos problemon. Nur aperu interesigxantoj... La estraro krome
diskutis pri manieroj por allogi novajn homojn al niaj kongresoj, al nia
movado. En la konto de Libe ni havas iom da mono por edukado. Estas
propono, ke ni monsubtenu novulojn en nia movado por partopreni
dumkongresajn
E-kursojn. La estraranoj konsentis fari iuspecan konkurson por tiuj, kiuj
deziras pli lerni Esperanton. Estis proponite, ke landaj asocioj proponu
gxis 2 personoj al la estraro de Libe aux al iu komisiono, kiun oni elektos.
Planate estas parte monsubteni 10 personojn po 200 euxroj. La cxeestantoj
pripensu kaj informu en sia lando pri tia ebleco. La lernontoj ne devas
nepre esti junaj. Tiuj estontaj kongresanoj estu novuloj, tamen jam kun iom
da lingvoscio. Antaux ol veni al la kongreso oni devas organizi ion, tiel ke
ili havu la bazajn sciojn. Se oni informos ankaux blindul-asociojn aux
aliajn organizojn en siaj landoj, tiuj versxajne kontribuos per aldona
monsubteno.

TK demandas cxu la Marcxek-libro jam acxeteblas kaj kiom gxi kostas.

PLDC: La libro estos baldaux havebla. Estis iom da miskomprenoj pri la
volumoj. La kosto ne estis ankoraux definitive fiksita.

MJ: Jes, estis pluraj miskomprenoj. Sxi intersxangxis leterojn kun AKa
plurfoje. Fakte, ekzistas du versioj, ambaux konsistas el kvar brajlaj
volumoj. Laux sugesto de AKa, 30 kompletoj por lernantoj nun estas jam
presitaj. Oni diris, ke pri la kvanto de presotaj kompletoj por instruistoj
decidos cxi tiu kongreso. Do la Libe-estraro devas diri kiom da ekzempleroj
por instruistoj, cxar estus sensence havi saman kvanton por instruistoj kiun
por lernantoj. Kaj poste oni devos decidi kiom da kiuj versioj sendi al kiuj
landoj. Cxiuokaze, neniu ekzemplero por instruistoj estas momente presita.
AKa sugestas, ke unu kompleto (porinstruista) kostu kvin euxrojn. Alia
demando estas kie deponi la jam presitajn 30 kompletojn (por lernantoj).
Momente ili kusxas en la preseja biblioteko.

PLDC malcertas ankaux pri la bindmaniero.

MJ: La volumoj estas samformaj kun la kajeroj de Esperanta Ligilo. Cetere
ni estas tre bonsxancaj rilate kostojn de Esperanta Ligilo, cxar pri
produktado de EL ekzistas malnova kontrakto, kie malalta porkajera prezo
estas fiksita. Cxe nuntempaj mendoj la prezoj estas multe pli altaj, kaj
binditaj volumoj kostas multe pli ol krocxitaj kajeroj. La gxis nun
produktitaj kompletoj de la Marcxek-libro estas pagendaj de Libe, kiu ilin
mendis.

DSx: Do temas pri depono de suficxe granda kvanto, 30-oble kvar kajeroj.
Kaj estas planate mendi kvin kompletojn por instruistoj, do aldonajn
20 kajerojn. Oni devas tion serioze pripensi.

PLDC: Unu el la punktoj diskutotaj estas gxuste lokado de la biblioteko de
Libe, kaj en tio enkadrigxas ankaux cxi tiu problemo. Tamen iom da kvanto de
tiuj volumoj estas jam destinita, (ni diru) 25 kajeroj estas sendataj al
mendintoj. La ceteraj cx. cent certe bezonas lokon. Se oni vere ne trovos
alian solvon, PLDC donos lokon por la brajlajxoj provizore. Kompreneble
Libe pagos la konton kaj informos pri acxeteblo de la libroj precize, kaj
ni esperas, ke rapide oni acxetos almenaux parton.

MJ: Se la estraro cxi tie interkonsentos pri la eldono de kvin ekzempleroj
por instruistoj, ni bezonas mendilon denove.

JJ: Fakte novan kontrakton.

NL: La estraro jam interkonsentis hieraux vespere pri tiu nombro. Nur oni
devas fari la kontrakton.


7. Lokado de la biblioteko de Libe

NL: Temis ankaux pri "lokigo" de libroj (nia biblioteko), sed tian lokon
oni ankoraux sercxas. PLDC suficxe engagxigxis koncerne tion, kaj sercxas
eblecojn, kaj li promesis ankaux dauxrigi tion. Aliajn eblecojn ni ankoraux
ne trovas, suficxe grandan kaj bonan lokon kaj ankaux homon kiu povus
prizorgi la bibliotekon. Gxi ankoraux estas cxe RM. Almenaux nun, se vi
bezonas iun libron, vi devas skribi al li.

AV demandas cxu ekzistas aktuala katalogo pri prunteblaj libroj, do pri la
enhavo de la biblioteko. Se tia ne ekzistas, oni tamen devus fari, por ke
oni sciu kion ni posedas. Nun tiu katalogo povus trovigxi en nia retejo.
Kompreneble ne cxiu havas retan aliron, do gxi devus esti ankaux havebla
en brajlo.

NL rekomendas ke la katalogo komence aperu en nia retpagxaro. Poste ni
pridiskutu cxu ekzistas ebleco presi gxin brajle. RM versxajne havas
katalogon, sed ne cxiam funkcias lia retposxto. AV klopodu kontakti lin kaj
peti la katalogon, por ke poste Anatolij Masenko povu gxin alretigi.

AV korespondos.

MJ revenas al la lernolibro kaj demandas: al kiu mendantoj pagu la koston?

Oni diras: al la kasisto, PLDC.

PLDC: Cxiuokaze Libe pagos al la presejo kaj sendos ankaux la adresojn de la
mendintoj.

MJ tamen ne scias kion respondi al retmesagxoj en kiuj oni demandas sxin
kaj faras kvazaux mendojn, ankaux pri la porinstruista versio, kiu ja
ankoraux ne estas presita. Cxu direkti tiujn interesigxantojn al Libe?

Post iom da libera interparolo de MJ, JJ, NK, AV, DSx kaj PLDC, NL resumas:
Tiuj, kiuj gxis nun mendis, pagu al PLDC, kaj la presejo rekte sendu la
librojn al la mendintoj. Venontajn mendantojn MJ direktu al PLDC.

JJ demandas cxu atendi pagojn de la mendintoj antaux ol sendi la menditajn
librojn.

AV opinias, ke plej gravas havigi la librojn al la interesigxantoj kaj la
pagadon oni povas arangxi intertempe kun la kasisto. Ne temas ja pri grandaj
monsumoj.


8. Enketilo de UEA

NL: Alia punkto estas enketilo de UEA. Kion UEA povas fari por ni? Kion gxi
faras? Kion ni sxatus, ke gxi faru? La estraro deziras peti, ke dokumentoj
eldonataj de UEA estu cxiam haveblaj ankaux en tekstodokumenta formo, por
faciligi la alireblon al blinduloj.

NK, partoprenonta en la cxi-jara UK peros tiun deziron al UEA, petante
ankaux pri tekstoversia haveblo de la revuo Esperanto. Sxi mencias, ke la
germania revuo "Esperanto aktuell" jam estas sendata al blinduloj laux tia,
facile uzebla formo, ecx kun vortaj priskriboj de bildoj en la revuo.
Estus bone, se UEA sekvus la ekzemplon.

NL: Cxu iu havas ideon pri alisfera kunlaboro kun UEA? (Silento.)

KK: Kvankam simpla helpanto, sxi scias, kion UEA faras. Unue, gxi konstante
donas rabaton en la kongresa aligxkotizo, t.e. blinduloj cxiam rajtas pagi
laux la tarifo de la unua aligxperiodo. Tamen antauxe UEA ne bone informis
pri tiu ebleco, Pro tio japanoj ofte pagis nerabatitan kotizon. Do Libe
petu, ke UEA aldonu unu linion en la UK-aligxilo pri tiu favora ebleco
por blinduloj. La ideo malantaux tiu rabato estas, ke blinduloj devas ja
pagi ankaux akompananton por povi partopreni en kongresoj. Tamen kelkaj
blinduloj preferas memstare vojagxi. Libe petu cxe UEA egalan traktadon de
cxiuj blinduloj, sendepende de tio cxu iu havas aux ne havas akompananton.
Tio modele prezentus al la ekstera socio, ke Esperantio tute normale
akceptas en siaj eventoj partoprenon de handikapuloj. Laux japana iniciato,
en la lastaj jaroj UEA cxiam aldonas al la kongresaj dokumentoj flugfolion,
"Kiel kontakti kun blinduloj". Sciindas, ke tiujn flugfoliojn proprakoste
presas kaj sendas Jabe por UEA, en la nomo de Libe. Tiu praktiko komencigxis
en 2003, en la gotenburga UK. La flugfolion oni jam tradukis al kelkaj
etnaj lingvoj por disvastigi la ideon, ke handikapuloj devas esti egalrajte
traktataj. Fine: inter la kutimaj kongresaj dokumentoj la "dua bulteno" jam
de jaroj aperas ankaux tekstoforme en la hejmpagxo de UEA. Tamen trovigxas
en gxi unikodaj karaktroj, kiujn ne cxiu ekranlegilo kapablas gxuste
interpreti. Pro tio tiun tekston en Japanio oni rearangxas laux ikso-sistemo
kun aldonaj specialaj simboloj. Tiun simpligitan tekston oni sendas al
Masenko, kiu volonte aperigas gxin en la hejmpagxo de Libe, por ke ne nur
aligxintoj al UK, sed cxiuj interesigxantoj povu gxin legi. Japanaj
Libe-anoj
deziras, ke la teksta versio de la revuo "Esperanto" havebligxu ne nur
unikode, sed ankaux x-kode. Kvankam KK mem ripete diradas cxi tiujn aferojn
al UEA, sxi havas la senton, ke sxin oni ne multe konsideras tiurilate,
sxi ja mem ne estas blinda. Sxi esperas, ke Libe pli efike povas intertrakti
kun UEA. La Libe-kunveno kadre de UK povas esti bona forumo por tio. Gxi ja
ne estas destinita por la blinduloj, sed informcele por la gxenerala
publiko.

NL sugestas, ke cxi tiu kongreso sendu la jxus prezentitajn petojn al UEA.
Sxi mem havas la ideon, ke en la retejo de Libe oni listigu interretajn
ligilojn de utilaj lokoj kaj servoj por blinduloj.


9. Venontaj IKBE-oj

NL: Niaj kongresoj estas por ni tre gravaj, sed ni - en la lastaj jaroj -
tre ofte ne povas dumkongrese decidi pri la loko de la sekvanta kongreso.
En la hierauxa estrarkunsido la afero estis pridiskutata. Estis kelkaj
ideoj, sed oficiala oferto por la venontjara kongreso gxis nun ne venis.
Unu el la ideoj por la venontjara IKBE estus Sicilio, samtempe kun la italia
E-kongreso. Alia eblo estus Finnlando (laux pasintjara ideo de nia
prezidanto), cxar 2012 estus la 90-a datreveno de grava kongreso en Helsinki
okazinta en 1922. Oni pensas ankaux pri Ukrainio kaj Rumanio, sed vere
oficialan oferton ni ankoraux ne havas. Tamen la estraro interkonsentis,
ke oni esploru la situacion kaj gxis komenco de septembro sendu oferton.
Tiam la estraro faru la decidon, kaj en la oktobra numero de EL povos aperi
la unua komuniko. Cxu iu havas iun informon gxis nun ne auxditan? (Neniu...)

Oni konsentas pri la decido de la estraro.

NL: Nia prezidanto sugestas, ke dum niaj kongresoj oni okazigu kantadon,
ke oni formu iaspecan koruson, se ni havas suficxe da kantemaj homoj.
Li menciis, ke en Finnlando s-ro Raimo Tanskanen fondis koruson tiamaniere,
ke li sendis surbendigitajn kantojn al la interesigxantoj, kaj poste ili
renkontigxis plurfoje por lerni repertuaron. Simile oni faras dum
Universalaj Kongresoj. Ni versxajne ne povos havi grandan koruson, sed eble
kelkmembran grupon en la komenco, kaj poste ni eble povos fari ion pli
grandan.
NL demandas pri alparolo. Tia ne venas. NL proponas fari alvokon en
Esperanta Ligilo. "Cxu, Attila?"

AV: "Kiu faru la alvokon?"

NL: "Cxu oni skribu nome de la estraro?"

AV: "Ne gravas en kies nomo, gravas, ke la vortoj estu skribitaj. Mi
malfacile
verkas. Mi povas promesi facile, sed poste eventuale mi forgesos."

NL: "Do mi promesas verki." PLDC flustras, ke eble AKa faros la alvokon.

AV: "Kompreneble ni havas tiun retmesagxon, en kiu li skizis tion, kaj jam
surbaze de tio eventuale ni povas... Do ni ne relaborigu lin."

NL repromesas arangxi la alvokon.


10. Eventualajxoj, diversajxoj

NL demandas cxu iu deziras diri ion por cxi tiu tagordopunkto.
Neniu sin anoncas.

NL fermas la Gxeneralan Asembleon. Sxi esperas, ke dum la jaro ni cxiuj
estos aktivaj, kiom tio eblas.

--------------------------------

Dragan Sxtokovicx
gxenerala sekretario de Libe
)))))

(((((
El Esperantujo

Zamenhof-taga mesagxo de Probal Dasgupta


Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011,

En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo
Esperanto. Tiu jubilea jaro komencigxas nun. Diverse oni direktos siajn
energiojn cxi-jare. Vi jam auxdis, aux baldaux auxdos, pri diversaj
instituciaj iniciatoj. Mi cxi tie lancxas iniciaton tute personan. Por povi
gxin facile identigi, mi nomas mian iniciaton "dekernisma"; gxi bazigxas sur
"kernisma" prezento de la interna ideo de nia lingvo.

Laux mi la baza klopodo de la esperantista kolektivo - atingi ion en la
internaciaj forumoj bazitan sur nia uneska atingo de 1954 kaj motivitan
per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn - tro
ofte reliefigas koliziemon kontraux difinitaj maljustaj arangxoj kaj
strukturoj. Por unuopa esperantisto, ne plu estas klare, kiamaniere ni povas
persone esperantisti en nia vivado. Kompreneble nia partopreno en la
kampanjoj kaj nia deflanka vivuado al la atletoj, kiuj niavice kuras sur la
internaciaj kurejoj, povas doni iom da senco al nia vivo. Sed la interna
ideo de Esperanto bezonas ion pli.

Por ke la esperantistoj restu fundamente sxatantoj de la amikeco kaj de la
pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon
ankaux en la interpersona ekzisto.

Ni estu rezolute kaj gxisoste movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj
lernas gastigi unu la alian. Tio ne nepre signifas, ke ni cxiuj devas
tujtuje farigxi mediismo-kleraj agitantoj (vidu en mia cxi-tema bloga afisxo
cxe http://probaleo.blogspot.com/ la klarigojn pri "Modelo Sep" por tio,
kion mi sugestas al la aktivaj mediistoj inter ni), sed la esperantisteco ja
havu por cxiu el ni vivipovan personan sencon.

Mi volas hodiaux proponi al vi realigeblan jubileo-jaran kampanjon, per kiu
vi cxiuj povos ekde 2012 teni pli alte la verdan standardon en viaj
logxlokoj
kaj viaj landoj. En la barata sagxo oni diras, ke elefanto instruas al la
eksteruloj per siaj dentegoj, sed al sia intima rondo per la busxinternaj
dentetoj. Utilas do dividi la predikon en dentegan parton aleksteran kaj
dentetan parton por la samideanaro.

La alekstera versio de la zamenhof-taga ideo

Ni cxiuj gxissate auxdis pri malnova mezuro, la tiel-nomata I-Kvo, la
inteligento-kvociento. En la lastaj jardekoj ni foje auxdas ankaux pri
piednoto al la I-Kvo; gxi sin nomas la E-Kvo, la emociinteligento-kvociento.
En lingvoj kun aparta kvo-tipa litero oni uzas la formojn IQ kaj
EQ, kiujn ni evidente ne kapablas legi per niaj kompatindaj esperantistaj
okuloj, do mi helpas min per la anstatauxajxo "Kvo". Nun auxskultu, mi
petas.

Mi proponas, ke ni vendu al la publiko post I-Kvo kaj E-Kvo novan
kvocienton,
kiun ni nomu A-Kvo - la amikec-kvociento. Atentu vian rajton paralele nomi
gxin afablec-kvociento, agrablec-kvociento, se tio helpas viajn tradukojn
en la etnajn lingvojn. La oficiala nomo estu simple A-Kvo, kaj ni uzu la
vorton "amikec-kvociento" kiel la plej kutiman dismeton de la akronimo
en nia lingvo.

Al la ekstera mondo, ni maksimume simplu. La marko A-Kvo (aux AQ,
en alfabetoj uzantaj tiun literon) kaj iu lauxlingve elektita vorta dismeto
de tiu akronimo klarigu sin mem. Anstataux verki komentariegon pri tiu
marko,
mi nun transiru de tiu cxi ekzotera sektoro al la esotera laboro
de la elefantobusxaj dentetoj.

La samideanara versio de la zamenhof-taga ideo

En niaj propraj medioj - en la asocioj, regionaj societoj, lokaj kluboj,
kongresoj, renkontigxoj, festivaloj, verde parolantaj familioj, cxie - ni
devas ekde nun, krom kultivi Esperanton mem kaj gxiajn konatajn
plukonstruajxojn, vendi al nia verda publiko la markon Esperanto-pluso.

Treege longe ni ofereme pioniris la altkvalitan internacian gastigadon. Ni
bonvenigadis eksterlandajn gastojn sur la skalo de kolektivaj arangxoj kaj
en niaj hejmoj per aux malper Pasporta Servo. Kun ama zorgo kaj kun
lauxregione diversgrada rigoro ni kunmetadis kongresojn, kunlogxadojn,
restadojn plej diversajn. Ni maksimumigis la fizikan aux kulturan komforton
de niaj gastoj. Tiu gastiga etiko farigxis nedisigebla parto de la
esperantisma kulturo. Ni cxiuj scias tion.

Ni konsideru tiun tagorderon atingita. Nun temas pri Esperanto-pluso, kaj
monda ekonomia krizo donas al ni tre tauxgan okazon por lancxi gxin, kvankam
ni kompreneble diru ne tion, sed ke spronas nin la magia cifero 125.

Denove, por ke plej simplu kaj disvastigeblu la ideo, mi proponas, ke la
marko Esperanto-pluso estu sia propra komentario. Gxi estu diverse
interpretata de la diversaj uzantoj kaj ... vastigantoj. (Mi lasas kiel
ekzercon por vi retrovi, kiu kiam oftege uzadis la verbon vastigi.
Solvohelpilo: memoru, en kies datreveno ni interparolas.)

Tamen, cxar iuj el vi sxatas ekzemplojn, mi sendas la ekzemplo-legemajn
interesitojn al mia bloga afisxo, en kiu trovigxas pli plena konkretigo de
la propono: krozu al http://probaleo.blogspot.com

Gxenerale dirite, mi proponas, ke Esperanto-pluso temu pri la sondado de la
kutime vualataj kaj embarasaj malagrablaj nuancoj, kiuj cxirkauxas la
surpodiajn momentojn de legitima gloro en niaj kongresoj, niaj kunlogxadoj
k.s. Ni bonvenigu ne nur la interesajn pladojn, sed la tuton de la sperto
gastigi, inkluzive la sentojn de sendanka sinofero kaj aliajn klavojn, kiujn
la esperantista sperto senintence premas, foje lacigante aux kuspante nin.

Farante cxion cxi, ni transiros de la nuna sxtupo de niaj laboroj al tiel
nete alia sxtupo, ke neniu plu kuragxos demandi, cxu ni ne estas feblaj kaj
senefikaj eksrivaloj de la vastigantoj de la angla. Kaj ni komencos
konstati,
ke por konstrui la vojon al la paco, foje necesas ne paroli rekte pri la
interlanda paco mem, kiu restas cxies celo, sed unike labori por teksi la
sxtofon, el kiu la morgauxaj tajloroj verkos novajn, nenaciajn standardojn.

Mi proponas al vi metodon por pli verve sperti nian unikecon, ol ni foje
sukcesas sperti en niaj gxisnunaj - tute ne subtaksindaj kaj absolute nepre
dauxrigendaj - metodoj esperantisti.

Mi ja ne volas sugesti, ke mankus al ni individua ludemo kaj humurkapablo.
Mi volas emfazi, ke ni nesuficxe ligas la libron Humoroj (de Auld, mi faras
metaforan uzon de la titolo) al lia pli konata epopeo La infana raso, kiu
estis dedicxita al la heroo de Montevideo kaj kiu plej evidente esprimis la
sencon de la esperantismaj streboj. Niaj italoj foje faris el unu poemo en
Humoroj kanton, el kies teksto cxi tie citindas "per skarpo malpura kovras
vintra pejzagxo / sian vizagxon, kaj kracxas sur cxies planojn".
Kracxas ankaux sur la strategiajn planojn. Ni devas preteriri tiun vintran
humoron, cxi-vintre (pardonu mian senhontan uzon de nordhemisferaj agordoj,
samideanoj sudaj, mi scias, kiom someras cxe vi), per pluaj humoroj indaj al
la plenrajtaj kaj tial esperantistaj anoj de tiu "infana raso", kiu sin
nomas - la homaro.

Amike

Probal

Probal Dasgupta

Linguistic Research Unit

Indian Statistical Institute

203 B.T. Road

Kolkata 700108, India

tel. +91-9831815042

probal.dasgupta@gmail.com
)))))

(((((
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 441
2011-12-25

EK AL LA AGADO 125!

Kiel informis Gazetaraj Komunikoj n-ro 440, la Estraro de UEA nomumis
laborgrupon por la agado okaze de la 125-jarigxo de Esperanto en la jaro
2012. Jen la unua alvoko de gxia kunordiganto Renato Corsetti.

-----

Fakte antaux 125 jaroj Zamenhof presigis kaj dissendis la "Unuan libron" de
Esperanto kun la famaj slipetoj: Mi promesas lerni, se 10 milionoj promesos.
El tiu ago sekvis grandaj rezultoj.

Kion ni povas fari nun por inde festi tiun datrevenon? Mi kredas, ke ni
devas fari ion similan al tio, kion faris Zamenhof.

Post 125 jaroj de seninterrompa progreso la komunikeblecoj je nia dispono
estas nekompareble pli grandaj ol tiuj, pri kiuj disponis Zamenhof, sed la
fido je la estonteco, pri kiu disponas ni, estas nekompareble pli malgranda
ol tiu de la tempoj de Zamenhof. Kaj ankaux la kuragxo pensi, ke ni povas
sxangxi la mondon estas tre pli malgranda. Bonsxance ne en cxiuj mondopartoj
la etoso estas sama.

Esence la laborgrupo proponas du agadliniojn:

- cxiu landa asocio provizu sin per reta kurso pri Esperanto en sia lingvo,
kio estu integra parto de la laboro por Esperanto en tiu lando, kun landaj
studgvidantoj, kiuj gvidu la lernantojn al la ekzistanta komunumo. Estas
vero, ke en multaj landoj ankoraux funkcias relative bone ankaux cxeestaj
kursoj, sed ankaux tie oni lancxu siajn retajn kursojn. Stefan MacGill, la
prezidanto de ILEI, <stefan.macgill@gmail.com>, respondecas pri
laborgrupeto,
kiu pretigas novan tekston por reta kurso, la "Kurso 125", sed ne atendante
la aperon de la unuaj lecionoj, kiu tamen ne estas tre malproksima, vi jam
komencu vidi tion, kio ekzistas aux ne ekzistas en via lingvo;

- cxiu landa asocio (aux loka grupo aux alia grupigxo) provizu sin pri
respondeculo pri informado. Ni scias, ke en pluraj landoj ili ekzistas, sed
ni scias ankaux, ke en pluraj landoj/lokoj ili ne ekzistas aux ne regule
funkcias. En kiom da landoj, ekzemple, oni regule sendas informojn al la
amas-komunikiloj? Tiu respondeculo kunlaboru kun Brian Barker,
<jubilea.jaro.125@gmail.com>, por traduki, adapti kaj dissendi enlande la
gazetarajn komunikojn, kies tekstojn Brian Barker liveros. Krome li aux sxi
kunlaboru por ke la 26-a de julio, la Esperanto-tago en 2012, estu rimarkata
de multaj, kaj espereble ankaux de Google.

Cxar la laboro estos farata ne cxefe centre sed cxefe lande kaj loke, ni
bezonas dauxran kontakton kun kiom eble plej multaj landoj. Pro tio
aldonigxis al la centra labor-grupo Adjé Adjévi, <adjevi.adje@hotmail.com>,
respondeca pri la agado en Afriko kaj LEE Jung-kee <esperanto@saluton.net>,
same pri Azio. Ni ege bonvenigus kunordigantojn de aliaj kontinentoj aux
landaroj.

Cxar la labor-grupo jam eklaboris antaux la oficialigxo, jam ekzistas iom
da materialo, kiun vi povas legi en http://www.uea.org/vikio/Projekto_125.
Tie vi vidos, ke multaj landoj jam promesis kunlabori, sed ne cxiuj por
ambaux agadoj, kaj kelkaj entute mankas.

Do, fina alvoko: pruvu al vi mem, ke vi kapablas imiti Zamenhof-on! Kontaktu
la laborgrupon kaj prezentu vin kaj la ideojn, kiujn vi volas mem realigi
dum cxi tiu jubilea jaro. Skribu al <jubileo-125@yahoogroups.com> kaj vi
trafos samtempe cxiujn membrojn de la laborgrupo.

Nur per kunlaboro de cxiuj ni povas esperi realigi la duonon de tio, kion
realigis Zamenhof sola kaj sen komputilo.

Renato Corsetti
kunordiganto
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro:
Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro(cxe)chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420 48-154-3200)

korespondanto:
Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto:
Pier Luigi Da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 _Lucca_
Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it)

Posxtcxekkonto:
IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

UEA-konto de LIBE:
libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http://libe.narzan.com
)))))