Esperanta ligilo
n-ro 2,februaro 2013
Enhavtabelo
El la estraro de LIBE.
Nova AEF-estraranino.
Eraroj rememorigas.
Kased-revuoj, prizorgataj de Nosobe.
El Esperantujo. E-kuketoj.
Nia rondo familia. Boris Bodicxev jubileas.
Dek konsiloj por vojagxantoj.
Tra la sortofrata mondo. Gxi plifaciligas la studadon.
Literaturo. La rido kaj vervo de Raymond Schwartz.
Karuleto (rakonto).
Diversaj interesajxoj. Magia kompaso.
El la estraro de LIBE
Bedauxrinde, nia estrarano, Arvo Karvinen, kiu dejxoris kaj fervore agis kiel prezidanto kaj vicprezidanto de LIBE, iniciatinte novajn projektojn kaj kunlaboron kun EBU, decidis, pro objektivaj kauxzoj, rezigni aktivi plue en la estraro de LIBE. Ni elkore dankas lin, esperante, ke li laux sia povo, partoprenos en la Movado, trovante eblecojn cxeesti E-arangxojn por doni novajn ideojn kaj tiel vigligi nian agadon.
Ni aligis al la estraro Olena Posxivana, kiu estis unu el du kandidatoj dum la lasta balotado por dejxori en la estraro gxis la fino de cxi tiu dejxorperiodo. Pawel Wilkniewski pro familiaj kauxzoj, rifuzis akcepti la funkcion.
Natalia Kasymova farigxis vicprezidantino de LIBE. Ni dankas Natalia-n Kasymova kaj Olena Posxivana pro ilia preteco akcepti la laboron.
Pro sxangxo de redaktoro, pasintjare ne aperis du numeroj de “Esperanta Ligilo”. Estas decidite, ke ni aperigu du suplementojn al “Esperanta Ligilo”. La unua estu lingvaj tekstoj de Otto Prytz kaj la dua - retadresoj kaj skajpoj de nevidantaj E-istoj, kiuj konsentas, ke oni aperigu iliajn donitajxojn. La duan suplementon preparos Anatolij Masenko.
Ankaux cxi-jare, LIBE subvencios novulojn (prefere ili estu gejunuloj) partopreni en la 79-a IKBE. Gxi pagos la kongres-kotizon por ili. Viajn proponojn koncerne la subtenotaj kongresanoj bv. lauxeble pli frue kontakti Natalia Kasymova laux la adreso
Kasymova *Natalia:
Freiherr-vom-Stein-Str. 55,
DE-35041 Marburg;
tel.: +49 64 2137595
R.P.: nataliakasymova(heliko)freenet.de.
Nedeljka Lojxajic,
LIBE-Prezidantino.
Nova AEF-estraranino
La 12-an de januaro okazis gxenerala asembleo de Auxstra E-Federacio AEF en Vieno. Kadre de tiu-cxi arangxo okazis renovigo de la estraro.
Kun granda plezuro ni sciigas, ke eniris la estraron nia ALBE-anino Mag. Henriette Etzenberger.
Por tiuj, kiuj ne jam konas nian membron kaj novan AEF-estraraninon, cxi-tie ni deziras aldoni kelkajn biografiajn notojn pri sxi:
Henriette Etzenberger (knabina nomo Koweindl) naskigxis en la jaro 1949 en Vieno kiel filino de kuracisto. Sian bazan instruadon sxi ricevis en la bll'-lernejo de Vieno. Poste sxi frekventis gimnazion, kie sxi bonegsukcese trapasis abiturientan ekzamenon en la jaro 1969.
Henriette havis la deziron farigxi instruistino. Pro tio post lernado en gimnazio sxi ekstudis en Pedagogia Akademio de Vieno, kiun sxi finstudis en 1971.
La bll.lernejo de Vieno estis ricevonta bonegan instruistinon. Tiel okazis: Auxtune de 1971 Henriette ekhavis sian postenon de instruistino pri brajla mallongigaro, angla lingvo kaj muziko, kiun sxi praktikis gxis 2009. Mi cxi-loke nepre ne povas ne diri, ke mi apartenis al sxiaj unuaj lernantoj, kiujn sxi vere tre zorgeme kaj impresigxeme instruis.
Henriette kompreneble ankaux havas sian privatan vivon. Sxi edzinigxis kaj patrinigxis. Hobioj (krom E-o) estas muziko kaj vojagxado.Dank al instigo de sxia edzo, sxi ekokupigxis pri nia lingvo en la jaro 1979. Sxi ne nur lernis E-on, sed ankauux trapasis instrukapablecan ekzamenon. La ekzamenistino estis konata supera lingvo-instruistino Ingrid Placotta. La internacian lingvon oni ne nur lernu, sed ankkaux necesas praktiki gxin. Tial Henriette volonte partoprenas kongresojn de bl'-aj E-istoj. Sxia unua estis tiu de Augsburgo (Germanio), okazinta 1985. Por sxi la movado pli kaj pli gravigxis, kaj tiel sxi nun jam estas multjara sekretariino de ALBE.
En la jaro 2000 Henriette ekstudis en la universitato de Vieno, Kie sxi 2004 farigxis Magistrino pri Scienco de Edukado.
La cxefa celo de la nova estrarranino estas pliintensigi interligon inter vidantaj kaj nevidantaj E-istoj en Auxstrio, sed ankaux internaci-skale.
Por efektivigo de tiu-cxi nobla cello ni deziras al sxi plej sinceran sukceson.
Walter Wagner
Eraroj rememorigas
Je nia granda bedauxro, en la brajla versio de la revuo, n-ro 1 cxi-jara aperis eraro. Eble, vi rimarkis, ke ni ne rapidas korekti cxiujn mistajpajxojn, sed nun la afero estas vere grava. Temas pri la misa punkto en la bankokonto. Strebante trovi boneron en cxio malbona, ni porokaze rememorigas pri la kongres-kotizo, do, ni republikigas la unuan punkton de la kongresa komuniko.
1. La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al:
Banka DSK EAD Petko D Petkov 23 Plovdiv
kontonumero:
IBAN: BG50STSA93000002615571
BIC: STSABGSF
Asociacija na nevijxdasxtite esperantisti v Bulgaria ul. Landos 24 bl. 2 vh. B 4006 Plovdiv.
Ni memorigas, ke gxis la 21-a de aprilo oni devas gxiri almenaux 50 procentojn de la kongreskotizo. La alian duonon vi povas pagi post via alveno. Pri la monsendo bv. informi s-anon Dimo Dimov. Ni petas tiujn, kiuj havas eblecon sendi la tutan sumon.
Alia grava eraro aperis en la artikolo pri Islando (EL n-ro 1). La 98-a Universala kongreso de E-o okazos de la 20-a gxis la 27-a de julio 2013 en Rejkjawik. I.a., kelkaj blindaj E-istoj jam aligxis al gxi. Eble, ankaux vi sekvos ilin?
O.P.
Kasedaj revuoj prizorgataj de Nosobe:
Pro dauxraj deficitoj en la kontoj de la kasedrevuoj "Esperanto" kaj
"Monato" necesas fari disponon malagrablan: forigi tiujn adresojn,
kiuj evidente ne funkcias. De jaroj ne venis pagoj de pluraj
pagipovuloj sen intersxangxaj rilatoj, kio kostas multajn centojn da
euxroj jare. Gxis nun la rezervo sub la titolo 'kapitalo de Nora'
suficxis, sed gxi jam forfandigxis. Cxar ne optimumis la informo pri
la abonkosto, denove jen la detaloj:
Cxiu numero - se la kopiejo ne sxangxos la tarifon - kostas po 1,40
euxrojn. Do facile kalkuleblas ke tio signifas po 15,40 euxrojn jare
por cxiu el la menciitaj revuoj. Pagi eblas al la UEA-konto 'noor-k'
kun mencio por kiu revuo kaj kiu abonjaro oni pagas. UEA mem
(Universala Esperanto-Asocio, Neuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam,
Nederlando) estas atingebla per kotizperantoj de la landa
Esperanto-asocio aux per ING Bank, Postbus 1800, NL-1000 BV Amsterdam,
konto 37 89 64, NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A; Cetere petu
helpon, laux UEA-Jarlibro 2012, p. 35.
La ceteraj revuoj estas aboneblaj senpage: IPR, "Kontakto" (por junaj
membroj, kiuj sendas kasedojn al la Kaseda servo de Nosobe,
Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando), Heroldo de
Esperanto, Puraj Pulmoj. Mi petas pardonon pro cxi tiu almozpetado,
kaj ke ne eblas garantii dauxran prizorgadon.
Rob Moerbeek.
El Esperantujo
E-kuketoj
Tiel nomatan E-etoson, kiun gxuas E-amikaro dum siaj renkontigxoj, kunkreas kelkaj faktoroj. Mi dirus, ke el inter ili plej gravas niaj interparoloj en la internacia lingvo. Sed cxu eblas nur paroli dum pli longa tempo? Kiam oni vidas iun preleganton sur la televid-ekrano, plej ofte akompanas lin almenaux glaso da akvo. Kelkaj el vi, certe, scias, kiel aspektas konferencoj por laborantoj de kelkaj firmaoj, organizataj en speciale luitaj ejoj de hoteloj.
Ankaux dum E-renkontigxoj ni restas ordinaraj homoj, kiuj bezonas ion kroman, kio helpas nin atingi pli altan nivelon de gxuo kaj entuziasmo, kio sekve kvazaux iom pli paroligas nin. Do, ni tre sxatas intertempe ion trinki, por iom sxmiri niajn gorgxojn. Sed kiam ni uzas nian amatan E-on, ni bezonas pli da energio. Parolante gxin, ni ne nur lacigas niajn vocxkordojn, sed ofte kvazaux torturas nian cerbon. Tiam la necesan energion liveras al ni cxefe varmaj kafo kaj teo. En la komunumoj, kiuj kutimas regule kaj ofte renkontigxi, ekzistas la kutimo regali sin per iuj nutrajxoj. Kaj kio tiam estas plej facila por arangxi? Kompreneble, diversaj dolcxajxoj, kiel kuketoj, bombonoj aux cxokoladajxoj, kiuj estas cxie acxeteblaj kaj facile konserveblaj en la klubeja sxranketo gxis la sekvonta renkontigxo, se okazas, ke io tamen ne estis konsumita.
Mi jam alkutimigxis, ke la partoprenantoj de E-renkontigxoj estas ankoraux pli ambiciaj, kaj dank'al tio, oni povas gxui tiam proprajn bakajxojn. Tiam nur la etoso eksplodas! Kiom da lauxdoj tiam eligxas el niaj busxoj. Cxiu E-isto ja scipovas eldiri la frazon "Kiel bongusta kuko!" aux "Kiu bakis la babaon?" Sed kiam iu demandas: "Kiel nomigxas la bakajxo?", tiam kelkfoje la respondo estas facila kaj alifoje iom pli pripensenda. Sekve interesa estas la recepto. Tiam oni devas rememori la nomojn de ingrediencoj kaj kelkajn infinitivojn aux verbojn, esprimantajn kiel oni preparas la tuton.
Hodiaux mi prezentos al vi preskribon pri aven-flok-kuketoj, alivorte, makaronoj el avenflokoj. Tiu cxi memfaritajxo gastas tre ofte sur la kunventabloj de nia klubejo, kaj pro tio tutcerte meritas la nomon E-kuketo, sed la aferon mi klarigos al vi iom pli poste.
Kaj nun mi diros, kiamaniere fari ilin.
Ni bezonos: 1. unu brikon da butero aux margarino, 2. unu glason da sukero, 3. tri ovojn, 4. unu saketon da vanilsukero, 5. migdalaromon, kiu eventuale povas esti anstatauxigita per raspitaj migdaloj, 6. 40 dekagramojn da avenflokoj, kiuj povas esti iom frititaj sur pato, 7. du kuleretojn da bakpulvoro.
Cxion kune oni devas kirli, sekve formi maldensajn amasetojn kaj meti ilin sur bakpaperon en bakpleto. La pleton meti en la bakfornon, jam varmigitan gxis la temperaturo de 180 celsiaj gradoj por cx. 10 minutoj. Kiam vi ekvidos, ke la kuketoj jam iom brunigxis, elmetu ilin kaj post la malvarmigo vi povas mangxi ilin, kaj la nemangxitan ceteron konservi en iu lada aux plasta nutrajxskatolo dum longa tempo. Ili ne estas tro malmolaj, do, ne timu pri viaj dentoj.
Kial do E-kuketoj? Kiel voranto de la kuketoj, mi deziras iom distingi mian karan koleginon Maria Markowska. Sxi bakas la kuketojn kaj kunportas ilin al preskaux cxiuj E-klubejoj, kie ajn sxi nur estadas. Sxi estas ne nur bona bakistino, sed fakte E-parolantino de pli ol 50 jaroj, lauxprofesie emeritigxinta fervora instruistino pri geografio, ege sxatanta junularon kaj hobie - brodistino. Cxiuj cxi faktoroj ege pliricxigas E-istaron, havantan la okazon renkontigxi kun sxi kaj regali sin per sxiaj interparolo kaj bakajxoj, kaj ne laste brodajxoj tre volonte disdonataj kiel memorajxo. Kaj por la deserto mi aldonu, ke la avenflokkuketoj estas krome bonguste ornamitaj per iometo da rozkonfitajxo. Bedauxrinde cxio cxi ne estas gustumebla dum videokonferencoj, kiuj ne tauxgas por cxio. Preparu mem, gustumu kaj, se bongustas, invitu kelkajn E-geamikojn, por iom babili en nia lingvo, kiel gxuste faris viaj s-anoj el Pollando.
Andreo Bach (Gdynia, Pollando).
Nia rondo familia.
Boris Bodicxev jubileas.
BORIS BODICXEV jubileas
Dum 36 jarojn (1958-1994) li instruis muzikon en bll.-lernejo "Prof. Ivan Sxisxmanov". Multaj liaj lernantoj estas dankemaj al li pro lia alta postulemo kaj nelacigxebla fervoro. Iuj el ili ecx farigxis profesiaj muzikistoj, kiel Orhan Murad, Velicxka Gusxeva–Karparova, Vladimir Radulov, Vanja Vasileva, Todor Hxristov, Jordan Petrov, k.A. Dank'al tiu maltrankvila instruisto pri muziko ilia genetike ricevita muzika talento estas disvolvigita. En la sama bll.-lernejo Boris kreis kaj gvidis lernejanan orkestron kaj kvarvocxan koruson. Liaj idoj estas ankaux du kvarvocxaj korusoj: la granda kaj malgranda, kreitaj kaj direktataj de majstro Bodicxev en diversaj periodoj cxe la regiona organizajxo de la Unio de bulgaraj blinduloj en la urbo Varna. Tiuj korusoj prezentas dekojn da koncertoj kaj multfoje gajnas diversajn premiojn.
Boris naskigxis la 17-an de februaro 1933 en la vilagxo Iskar, regiono Pleven, en kamparana familio. Post la bll.-lernejo, li samtempe finas vesperan kaj muzikan gimnaziojn. En la sofia konservatorio Boris studas pianon cxe la granda bulgara pianisto andrej Stojanov. Estante studento li muzikas ankaux en la orkestro de blindaj Muzikistoj gvidata de Jon Ostrovski, li mem ankaux tute blimda homo. Fininte konservatorion Boris Bodicxev farigxas instruisto pri muziko en bll. Lernejo”, situita en urbo Varna.
Lia E-instruisto estis Mincxo stojanov, longjara cxefredaktoro de bll. revuo “Zari”. Dum iom da tempo Boris korespondis en E-o kun bulgaraj geE-istoj. Li denove E-istigxis post la IKBE, okazinta en Varna en 1978 j., en kies LKK Boris estis aktiva kaj grava membro, kiu respondecis pri la renkontî de la gastoj. Tuj post tiu IKBE Boris Bodicxev komencis partopreni preskaux regule enlandajn kaj eksterlandajn E-renkontigxoj kaj kongresoj, en kies kulturprogramoj li cxiam emocie kaj talente pianludas. En la urbo Varna s-ano Bodicxev dum iom da tempo ankaux instruas E-on al komencantoj, li ankaux helpas sindoneme al la E-istinoj Nadejxda Stojnova kaj Elena Nikolaeva, kantantaj en E-o.
Okaze de 80-jarigxo, ni, s-anoj, amikoj kaj kolegoj de Boris, arde lin salutas, dezirante al li bonan sanon, longan kaj interesan vivon.
Angel Sotirov (Bulgario).
Konsiloj por vojagxantoj
de Paolo Koeljo.
1. Evitu muzeojn. La muzeoj estas gravaj, sed, estante en fremda urbo, estas pli interese malkovri la nuntempon, ol cxasi la pasintecon.
2. Vizitu trinkejojn. Ekzistas lokoj, kie la vivo de la urbo manifestigxas, kien homoj venadas por preni sian kafon, paroli pri la vetero kaj diskuti kun amikoj.
3. Klopodu esti amikema. La plej bona cxicxerono estas iu lokano. Li bone konas sian urbon, fieras pri gxi kaj ne laboras por vojagx-agentejo.
4. Prefere vojagxu sola kun propraj intencoj. Evitu organizitajn ekskursojn.
5. Ne kverelu. Prezoj, higieno, transportiloj, - nenio nervozigu vin. Vi vojagxas ne por demonstri, ke via vivo estas pli bona, ol tiu de aliaj.
6. Cxiuj komprenas vin, ecx se vi ne parolas la lokan lingvon. Ne timu.
7. Ne butikumu tro. Elspezu vian monon en tion, kio ne devas esti transportata: biletoj por spektakloj, restoracioj, translokigxoj...
8. Ne klopodu ekvidi la tutan mondon dum unu monato. Estas pli bone resti dum kvin tagoj en iu urbo, ol viziti kvin urbojn dum unu semajno.
9. Vojagxo estas aventuro. Malkovru iun pregxejeton, pri kiu neniu scias, sed ne sentu vin devigata viziti la Sikstinan kapelon kune kun aliaj ducent mil personoj.
E-igis O.P.
Eble, vi havas proprajn konsilojn por vojagxantoj? Donu ilin al ni!
Tra la sortofrata mondo
Gxi plifaciligas la studadon
Estus malvero diri, ke bll'j ne okupigxas pri la precizaj sciencoj. Estis ja, kaj nun estas kelkaj famaj, talentaj matematikistoj kaj informadikistoj. Kiu lernis, tiu scias, ke granda problemo por bl'a studento aux ecx mezlernejano estas esplorado helpe de mezuriloj, faritaj sen pensi pri homoj kun viddifektoj.
Renoma produktanto de la ekranlegiloj Window-Eyes, la firmao GV Micro kunlabore kun Independent Science projektis kompleton de helpiloj, kiuj plifaciligos al bll'j diversspecajn esplorojn en sciencobrancxoj kiel fiziko, kemio, biologio kaj elektroniko.
Isci Lab Solution konsistas el du partoj: iloj kaj programoj. La ilo nomigxas Wernier Labquest, aux multfunkcia mezurilo. Al gxi aldonigxas diversaj sentiloj, kiuj ebligas la necesan mezuradon, ekz., sentilo de sangopremo, akcelometro, monitoro de kardiogramo aux gutkalkulilo. Plena listo de mezuriloj estas alirebla cxe:
http://www.vernier.com/products/sensors/
Mezurilo estas kunigita pere de usb-kablo kun komputilo, kiu havas specialan programon Wernier Logger Pro, bone kunlaboranta kun ekran-legiloj. Dank'al tiu instalajxo eblas fari unufojan aux dauxran mezuradon. Tio permesas al bl.a esploristo fari diversspecajn eksperimentojn kaj analizojn. La akiritajn donitajxojn oni povas legi per sinteza vocxo.
Bedauxrinde, scio kostas. La helpilo sen la sentiloj kostas 2907 dolarojn. Por ili necesas pagi aparte. Ekz., sentilo de varmo kostas 29 dolarojn.
Literaturo
La Rido kaj Vervo de
Raymond Schwartz
El "... Kun Siaspeca Spico!" (1971)
Krurkalkuloj
La kruroj estas tre utilaj,
kaj cxiu homo havas du.
Do: dek kvin homoj - tridek kruroj,
sed se vi prenas du de kok'
postrestas nul!
Vortokresko
Por oportuna kusxo - unu lito.
De kusxo gxis "akusxo" - unu litero.
Akusxo: ofta konsekvenco
de - unu literaro.
Vivu do l' Akademi'!
Certe, ke l' Akademi'
estas kompetenta,
kaj neniam gi eraras,
kiam gi nenion faras,
tio estas evidenta!
Inter ili estas du,
kiuj scias legi!
Bedauxrinde, dum kunsidoj,
kiam temas pri decidoj,
oni devas ilin veki!
Tiam ili grumblas: "Nu,
kion oni festas?"
Tiu, kiu nun al ili
povus per respond' utili,
gxuste tiam ne cxeestas!
Konsekvence l' Prezidant'
tuj deklaras klare:
"Se nenio plu por diri,
estas sagxe hejmeniri,
ni dauxrigos venontjare!"
Sub la Regno de Muktuk I-a
La plej gxenaj nazkataroj estas tiuj, kiujn oni havas mem. Jes. Sed mi volonte konfesas, ke nazkataro ankau cxe alia persono, tenante min firme per unu butono de mia jako, nepre deziras konverti min al sia vidpunkto kaj tiam direktas al mia vizagxo ne nur elokventajn argumentojn, sed samtempe abundan terneksplodon, aux al miaj piedoj, kun konvenaj pardonpetoj, ankaux molsonoran elsputajxon, dum intertempe mi rikoltas en oscedanta vesxtoposxo fluidigxintajn stalaktito-pecojn degutantajn el fremda nazkaverno. - "Kaj la pli degutata el ambaux...", kiel foje diras franclingvaj samideanoj, kiuj tro facile forgesas, ke tiuj simpatiaj Esperantaj degeli kaj deguti(*), anoncantoj de baldauxa printempo, havas nenion komunan kun siaj francaj homonimoj, anoncantoj nur de malbona eduko *1.
Dum tiaj okazoj oni sentas, kiel malperfekta estas la homa masxino. Cxu mi konfesu al vi, ke antaux nelonge mi - jes, mi, la krono de l' kreajxoj, almenaux samgrade kiel vi, cxu ne? - mi humile mallevis la kapon antaux unu el tiuj plej modernaj auxtomobiloj, kiuj laux aserto de l'kanzono "venas el Usono sen brusono!"
Fakte la giganto alproksimigxis neauxdeble, majeste, kun digno de cigno glitanta sur olea lago, haltis apud mi, restartis, malaperis, estis jam for kaj cxio cxi en lauxro de nul-komo-nul! Tiam mi faris certajn komparojn, el kiuj ecx ne unu estis je mia avantagxo. Jen masxino sendube pli eleganta ol mi. Gxia neta linio neniam sakigxas kiel miaj pantalonoj cxirkaux la genuregiono. Gxia benzinkesto, ecx post engluto de kvardek litroj, konservas sian sobran konturon, dum mia modesta bierventreto jam post la sesa duono dangxere balonigxas. Gxi estas pli rapida ol mi, pli forta ol mi, pli multekosta ol mi, kaj - por ne paroli cxiam nur pri mi - certe pli senodora ol vi!
Oni ne povas ne miregi pri la eksterordinaraj progresoj faritaj en la auxutomobilindustrio, se oni komparas la modernan veturilon kun gxia praavo el la jaro 1895, praavo, kiu konsistis esence el blovoj, stertoroj, gxemoj, gargaroj, kartavoj, balbutoj kaj vomoj kaj kracxoj kaj sputoj kaj vi pensas, ke estus sagxe ne plilongigi tiun liston, sed ne timu, mi ne uzos la teknikan esprimon, kiun vi atendas, cxar mi tenas je via dispono la euxfemismon "gastonoj"! Mi scias, ke tiupunkte mia eminenta kobolda kamarado Gaston Waringhien ne konsentas kun mi, sed sxajnas, ke en tiu cxi afero li ne povas esti plene neuxtrala.
Tiom pri la auxtomobilo. Sed ankaux en la fabrikado de foto-, lumbild-, radio-, terpomsensxelig- kaj tiel-plu-aparatoj oni alportis tiajn plibonigojn, ke ecx senbrakulo kapablas ilin vidi.
La jxusa gripperiodo, dum kies nazkatarakto mi estis mem aktoro, altrudis al mi sagacan rimarkon, nome, ke sur cxiuj kampoj la progreso progresis krom... koncerne la homan masxinon kaj la filozofion! La nuntempaj filozofoj neniel estas pli sagxaj nek pli proksimaj al la celo ol la antikvaj Sokratoj kaj Platonoj, tiel, ekzemple, ke koncerne niajn nazojn gxis hodiaux senvarie validas la teorio de Heraklito "Panta rhei - cxio fluadas"! El kio konkludu, ke la homo, modelo 1953, neniel estas supera al la unua homo.
Cxu ne estas skandale, ke dum nia jarcento ni devas ankoraux kunporti en niaj posxoj tiujn tedajn muktukojn, same kiel niaj malmodernaj antauxuloj? Mi scias, ke de tempo al tempo kelkaj evoluemaj elementoj klopodas liberigxi el la tiraneco de l' muktuka dinastio. Ilin oni renkontas precipe en la nudistaj medioj. Versxajne pro sia fiera devizo "Sentuke!" ili ne uzas muktukojn. Cetere, ili ja ne havas posxojn. Sed, serioze inter ni, cxu oni povas rigardi progreso ilian sentukan naztrumpetadon, kies primitiva tekniko limigxas inter la dikfingro kaj la montrofingro de unu mano? Kaj mi demandas, al kio utilas forjxeti la tukon, se restas la gesto kaj la enhavo?
Ho, Muktuk I-a kaj lasta, eterna Muktuk, vi sidas firme sur via trono!
(*) La signifo de la samsonaj francaj verboj estas 'vomi' kaj 'nauzi'. Nome degueuler (prononcu degele') kaj degouter (prononcu degute').
Karuleto
(rakonto).
Nokte, cxe la enirejo surasfalte aperis la skribajxo: "Karuleto, mi amas vin!" per blanka Emajla farbo surface de kortpurigista fusxlaboro. Cxiuj sesdek karulet-agxulinoj de la domo (inter dek kaj sesdek) cximatene aspektis pli enigmaj ol nigraj kosmotruoj. Cxiu mienis, ke la mesagxo estis adresita gxuste al sxi.
- Ho, kiel kortusxe! - sentemigxis iu el la inoj. - Jen kreskas la viro, auxtenta kaj romantika. Mi ecx ne kredis, ke oni nun tiel kavaliras.
- Ecx ne diru! - subtenis la alia. - Kaj nur unusola scias, ke tio estas skribita gxuste por sxi.
- Sxi ja certe scias, - auxrorigxis la unua. - Kaj al neniu sxi diros.
- Cxu al mia Manjo skribitas? - rimarkis porokaze patro de unu el supozataj karuletoj.
- Nu-nu, eraroj ja mankas, - kontrauxis la virinoj. Komo surlokas, ankaux akuzativo.
- Nu, kaj la literoj ne dancas, - argumentis la ofendita patro. Ne blindulo evidente skribis. Do, tute ne por vi, versxajne.
Tiel vort' postvorte ekflamis konflikto inter seksoj, generacioj kaj sociaj tavoloj. Sekvis portretfrapoj, blasfemoj kaj dissxiritaj bidfadenoj. Alveninta milicpatrolo cxirkaux duonhoro ravrigardis la karuletbatalon de la domo kaj nur poste disigis cxiujn.
Matene la skribajxo sxangxigxis. Iu gxustigis donitajxojn, kaj nun la skribajxo plikonkretigxis: "Karuleto de la sesa etagxo, mi amas vin." Alietagxaj karuletoj eksentis sin ekstreme ofenditaj je siaj bonsentoj.
- Cxu oni povas esti tia kanajlo! -) sciigis kvardekjara ekskaruleto de la kvina etagxo. - retucxado ja grandan cerbon ne postulas. cxu li florojn donacu almenau.
- Ecx ne diru, - subtenis ankoraux unu eksigita kun la vizagxo, gratita hieraux honore al romantiko. Prefere li pli tauxgajn markojn faru anstataux cxi-fiskribajxoj. Se la farbo superfluas.
La sesetagxaj karuletoj jen kaj jen rigardis cxiujn kaj reveme enmemigxis. Tiun reveman enprofundigxon ne aprezis la edzo de unu karuleto.
Li sxatus riprocxeti la edzinon pro nekonvena konduto, sed troigis kaj pusxetis kompatindan virinon je malica gxojo de la ceteraj karuletoj de la domo.
Sekvatage oni farbkovris la subskribon kaj sur blanka fono per nigra farbo aperis: "milpardon, eraro. karuleto ja de la kvina etagxo! Vin mi amas!"
Cxirkaux la sesa matene kunvenadis spektantoj el najbaraj domoj. kaj ne vane. Gxuste je la sepa cxe la enirejo la vane ofendita virino de la sesa etagxo kelkfoje vangofrapis sian maldiskretan edzon pro tio ke li, kapracxo, estas jxaluza. La viro kulpeme snufis kaj jxetadis hatajn rigardojn al surasfaltaj literoj. La virino estis aplauxdata de ceteraj virinoj de la korto, kiuj esprimis siajn ofendojn kontraux vivkunuloj per ovacioj. La viroj kunsentis miene kaj per gestoj, sed vocxigi ion ne kuragxis.
- Jen kia, enposxigis cxiujn, - Suspiris iu preskaux kvindekjarulo. - Ja povus li sekrete enorelen diri al sia korvundulino. Male, li amason tumultigas. Vi al la via cxiutage flustretu. Sxi ecx ne tumultigxos. rebatis najbarino.
- Al mi, imagu, neniu jam jarojn dudekkvin ion similan diris, kaj okazas nenio. Dume mi ankoraux ne forpasis, - kulpsente grumblis iu ulo.
- Jen do, - balancis la kapon la virino kaj revenis al la spektajxo.
- Kvinetagxe malfrauxlinoj ne estas! - kriis unu el la viroj.
- Cxu la malfrauxlinon ami neniu povas? ekfuriozigxis la virinoj de la kvina etagxo. - Cxu frontpagxo ne konvenas, cxu? Kial vi silentas, ha? oni vian edzinon hidulino nomas, sed vi?.. Kaj vi tiel starados, cxu?
Aperinta policpatrolo vokis subtenon kaj triteame ili ridegis kaj vetis. Post cxio cxi oni disigis batalantojn kaj protokoligis dudek tri administrajn deliktojn pro interbatigxo.
Matene surasfalte manifestigxis: "Pro kio cxiuj-cxi kokinoj pauxtas? ja mia karuleto estas viro de la kvina etagxo. Karuleto, mi amas vin."
La domestro, traleginte tion, ahxis kaj tuj vokis kvar ambulancoteamojn.
- Pro kio vi bezonas kvar? - insiste demandis dejxorantino. Kio okazas cxe vi tie?
- En la nia kvina kvar karuletoj logxas. Nekompreneble? Kaj cxiu havas edzinon. Do, vi rapidu. Viktimoj tuj aperos, - klarigis la domestro.
- Ahx, ci virhundacxo! - auxdigxis de la kvina etagxo kune kun hurlo kaj bruo de familiaj debatoj kun manbatoj kaj havajxrompado.
- Hxej! - ekkriis cxiuj domanoj el la korto. - Maljuste estas. Descendu, por ke cxiuj vidu.
- Momenton! - venis sur la balkonon de la kvina etagxo virino frizpinglita. Ne baru vojon al la ambulanco.
Sanitaroj preterportis du damagxitojn. Ankoraux unu karuleto eldomigxis memstare, fiere pririgardis la kunvenintojn, ordigis la haron, subite grizigxintan, per sxveligxinta okulo postsekvis ambaux ambulanc-auxtojn kaj diris:
- Sentauxguloj! Cxifonoj!
Poste li sendentabusxe ridetis kaj svenis.
- E-e-e, civitanoj! - ekkonfuzigxis la amaso. - Kaj la kvara kie estas? Eble, indus iri por helpi lin? Cxu la pordon forbati kaj forpreni la senkonscian korpon de tiu furio?
- Pro kio la kunveno estas cxi-tie? - eldomigxis la lasta karuleto, - Cxu vi ne havas ion por fari?
La amaso konsternigxis - la viro estis akurate razita kaj kombita, en fresxa cxemizo, li aspektis superbe, kvazau konservita por altaro fiancxo. Post la viro aperis lia edzino, demonstre ordigis la frizon de la edzo kaj brile ridetis al la najbaroj.
- Venjo, kio al vi? indiferenta ia... - ekmiris la virinoj.
- Kial do? - kontrauxmiris Vera. - Tion ja mi skribis. Al la mia. Mi amas lin - jen, pensis, skribu mi. Cxu malrajtas?
- Diru nur, cxu vi estas normala? ekvinzis la najbaroj.
- Sxajnas normala. - movis la sxultrojn Vera.
- Kaj vi mem?
(Trovita en vastajxo de Interreto, E-igita de lernogrupo de vocxkomunikilo "Ventrilo").
Diversaj interesajxoj
Magia kompaso
Komputila administranto el la universitato de Osnabrueck (Germanio) Udo Wachter volas donaci al homoj la sesan senson, certigante al ili la spac-orientigxon, kiun posedas migrantaj birdoj. Cxiuj scias, ke nordo altiras magnete. Forta sento komencigxas de la umbiliko, kaj, se turnigxi cxirkaux propra akso, iras vibrante cxirkaux la talio. Tiel pli-malpli oni sentas tion, se al kvin sensoj aldonigxas la sesa, nome magneta percepto, t.e., kapablo de la organismo percepti linion de Tero, ebliganta la spac-orientigxon. Tiun kapablon havas multaj bestoj, ankaux homo, sed gxian aktivan uzadon, nomatan geomagneta navigado, oni registras nur cxe kelkaj, ekz., birdoj, abeloj, fisxoj, testudoj.
La ilo por donaci al homoj tiun kapablon, estas zono, en kiu trovigxas kompaso, sencxese mezuranta la teran magnetkampon. Gxi sendas signalon al unu el dektri kvadrataj platoj - pjezoelektraj elementoj. Kiu indikas la nordon, tiu ekvibras.
Udo Wachter testis sian inventajxon dum ses semajnoj. Cxiutage li surmetis la bejxkoloran zonon kun piloj, sentilo, vibranta, kiel posxtelefono. Tiu ilo, nomata "Feelspace", estis projektita de peter Konig, fakulo pri kognitivaj sciencoj en la universitato de Osnabrueck. Oni uzas gxin por esplori la homan spac-percepton. La firmao "Sensebridge" produktas similan ilon, porteblan surgambe. Konig opinias, ke homo, trejnita per tiu ilo, povas plibonigi sian spac-percepton.
***
La mondfama verkisto Franc Kafka dum multaj jaroj ne mangxis viandon kaj dolcxajxojn, ne trinkis alkoholajxojn. Laux li, celo de tiu limigo estis teni sin fizike pura. Rezulto de tio estas lia ekstrema magreco. Li mem diris: "La plej magra homo, kiun mi konas, estas mi mem". Sed batalo kontraux tiuj limigoj estis tre malfacila por la verkisto. Li ege sxatis rigardi iun mangxantan. I.a., en liaj verkoj trovigxas pli ol 500 priskriboj de mangxajxoj.