Esperanta ligilo

n-ro 3, marto 2013

  

        Enhavtabelo

 Al la membroj de LIBE.

 El Esperantujo. Interlingvistiko kaj esperantologio dauxre cxeestas en

 paletro de UAM.

 Nia rondo familia. Pedro Zurita jubileis.

 Tra la sortofrata mondo.

 Monda tago de poezio

 Poezio bonfaras al la cerbo.

 Ludmila Sxafraj. Versajxoj.

 Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio).

 Naskigxdatreveno de... razilo.

 Tutmonda tago de akvo.

 Okaze de virina tago. Se cxiuj virinoj. Kiel naskigxis Barbi?

 

 Al la membroj de LIBE

 

  Cxi-jare okazas balotado por elekti la estraron por dejxorperiodo 2013-2017. En cxi-tiu numero de "EL", vi povas legi koncizajn biografiojn De  la gekandidatoj.  La balotilojn vi ricevos pere de viaj landaj delegitoj.

 Post via elekto, sendu la vocxdonilojn al la kolektanto, Harald Rader kaj ili devas atingi lin plej malfrue la 1-an de Auxgusto 2013.

 

    Koncizaj biografioj de la gekandidatoj

 

 Anatolij Masenko:

 Anatolij Masenko (Rusio): "naskigxinta en 1937, denaske blinda, nun Mi estas emeritita instruisto. Mi E-igxis en 1957, partoprenis en 20 IKBE-oj kaj nuntempe estas vicprezidanto de REAN kaj dua sekretario de LIBE."

 

 Pier Luigi da Costa (Italio), kasisto de LIBE:

 "Mi naskigxis en la jaro 1941 kaj blindigxis pro eksplodo tuj post la milito. Mi klerigxis kiel instruisto, kvankam efektive mi neniam profesie instruis. Sur E-a kampo mi arangxis kursojn por vidantoj kaj por bll.j, okupigxas pri perkoresponda kurso por bll.j, klopodas regule partopreni niajn kongresojn kaj redaktas la organon de la itala blindulesperantista Asocio, Itala Ligilo. En la lastaj jaroj mi arangxis surdiskan version de la Plena Ilustrita Vortaro (kun kelkaj aldonaj vortaretoj) facile uzeblan de nevidantaj komputiluzantoj, kaj mi dauxre laboras por gxia plibonigo kaj pliampleksigo."

 

  Natalia Kasymova:

 Mi naskigxis 1955 en Rusio, en malgranda urbo apud Samara (tiam Kujbisxev). 1974 mi finis la bll.lernejon en Kujbisxev. Poste mi iris al Tagxikio, kie mi finis pedagogian universitaton, fakultaton de fremdaj lingvoj kaj farigxis instruistino pri la germana lingvo. Mi laboris en la bll.lernejo 25  jarojn. Post la disfalo de Sovetunio kaj kruela interetna milito en Tagxikio  mi translogxigxis en Germanion. Nun mi laboras en Frankfurto en "Dialogmuzeo en mallumo", kie mi gvidas grupojn de vizitantoj kaj klopodas prezenti al ili "la mondon de bll.j". En la jaro 2001 mi finis mian studadon pri E-instruado kaj ricevis diplomonkiel instruisto de Cxe-metodo. En la estraro mi estas konsilanto. Krome mi respondecas pri instruado kaj edukado. Dum niaj kongresoj mi ofte gvidas E-kursojn. Mi havas du filojn kaj du genepojn.

 

 Vladimir Jxelev:

 Naskigxjaro 1936; Profesia tiflopedagogo, instruisto pri orientigxo kaj movigxemo. Lernis E-on en 1959, aligxis al la e-movado en la jaro 1968. Membro kaj aktivulo de Bulgara esperanto-asocio, kunfondinto kaj prezidanto de ANEB ekde gxia fondigxo en 1998 j.

 

 Nedeljka Lojxajicx:

 Mi naskigxis en la jaro 1956, blindigxis estinte 13-jara kaj E-istigxis en la jaro 1973. Post la fino de gimnazio mi studis psikologion en la Beograda universitato.Mi laboris kiel telefonistino, psikologino kaj nun mi estas bibliotekistino en Nacia biblioteko de Serbio (Apartamento por blindaj kaj malfortevidantaj legantoj). Mi partoprenis en pli ol dudek IKBE-j kaj  pluraj aliaj E-renkontigxoj. Mi estas membrino de Serbia Esperanto-Instituto kaj dum pluraj jaroj estraranino de LIBE. Mi havas du gefilojn kaj unu nepon.

 

 Dragan Sxtokovicx (Kroatio):

 Mi naskigxis en la jaro 1960. Post vizito de baza lernejo, kie mi lernis ankaux E-on, mi estis edukita kiel telefonisto. Mi havas edzinon kaj filinon. Ekde 25 jaroj mi estas membro de KUNE (Kroata Unuigxo de nevidantaj Esperantistoj), estante nun ties sekretario. Kelkfoje mi partoprenis en IKBE-J kaj estis inter la organizantoj de IKBE, okazinta en Premantura.

 

 Olena Posxivana:

 Olena Posxivana (Ukrainio) naskigxis en 1964 en Dnepropetrovsk, E-istigxis  en 1980, lingvisto, tiflopedagogo, laboras kiel instruistino en bll'-lernejo, redaktis la revuojn "Viburno" kaj "SER", dum ok jaroj estis gxenerala sekretario de LIBE, nun estas redaktoro de EL, delegito de Ukrainio, ne edzinigxinta, havas filinon.

 

 Dimo Dimov:

 naskigxis en 1953 j.  Esperanton mi lernis en 1974. Al la e-movado mi aligxis en 1976 j. En la periodo 1990-1992 mi estis  prezidanto de la Sekcio de blindaj esperantistoj en Bulgario. Ekde 2005 j. mi estas estrarano de ANEB. En la jaro 1982 mi finis altan instruitecon kiel foresta studento en universitato "Kiril kaj Metodij" en la urbo Veliko Tarnovo. Ekde 1971 gxis 2010 mi laboris en porbll.a entrepreno en Varna.

     Nome de la estraro, Nedeljka Lojxajicx, prezidantino de LIBE

 

          El Esperantujo

  Interlingvistiko kaj esperantologio daure cxeestas en la paletro de UAM Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dedicxita al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj E-istoj. Ili entreprenas ankaux la formadon de E-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instruista specialigxo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaux al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertigxon dum unu jaro. Simila kurso jam estis organizata kelkfoje kun la gvido de Katalin Kovats. Aligxantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). Informoj: en la retpagxo de la Studoj kaj interlin@amu.edu.pl.

La 5-a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4-an sesion inter la 2-8-a de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliigxis, la persistuloj (4 el Brazilo, po 2 el Svislando kaj Pollando, po unu el Germanio, Rusio  kaj Hungario) aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj ILEI-UEA dauxre helpas al kelkaj.

 Aleksander Korjxenkov, ruslanda eldonisto kaj esploranto, lekciis pri la historio de E-movado: skizis la cxefajn eventojn, konfliktojn kaj tendencojn en Esperantujo, kiuj fojfoje surprizis la studentojn, kaj montris la kauxzojn de tiuj sxajnaj neklarigeblajxoj.

 La lingvistikajn kursojn gvidis Ilona Koutny, multe diskutante kun la gestudentoj. Sxi prezentis la semantikan sistemon de E-o, kun gxiaj fontoj kaj memstara evoluo, analizis la semantikajn rilatojn inter la elementoj de la vortprovizo kaj la frazeologizajxojn, tusxis la problemon de lingvotavoloj kaj provis trovi la lokon de E-o inter la etnaj lingvoj helpe de lingvotipologio kadre de gramatika kurso. Sxi esploris la specifajxojn de la E-a lingvouzo en diversaj eventoj kaj gxentilecformoj kadre de pragmatiko.

 Kurso pri aplikata lingvistiko enkondukis i.a. al lingvoplanado, tradukado, leksikografio, terminologio kaj komputa lingvistiko. Al la programo kontribuis Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, per prelego pri socio kaj lingvo.

 Gastprelegis Christoph Goro Kimura, profesoro pri lingvistiko el Tokio, pri la interlingva komunikado, pri la interna ideo kaj la neeuxropa aliro al E-o. Li revenos en aprilo por prelegi en la Lingvistika Instituto pri siaj esploroj- laux la invito de la institutestro.

 La bonetosan kaj ricxan kursaron kompletigis la komuna vespero en la fervojista domo, kie la partoprenantoj prezentis poemojn, kaj Mirejo Grosjean parolis pri afrikaj etosoj. Post la kurso okazis ekskurso al Vroclavo, kie la lokaj E-istoj gvidis nin tra la urbo.

            Prof. Ilona Koutny Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj.

 

        Nia rondo familia

      Pedro Zurita jubileis.

   Pasintmonate mi gratulis mian hispanan amikon kaj nian s-anon Pedro Zurita Fanjul okaze de lia 65-jarigxo. Tamen nun mi volas almenaux koncize prezenti tiun neordinaran homon al niaj novaj EL-legantoj. Pedro Zurita naskigxis en Ariondas, norda hbispana provinco Asturias, la 12-an de februaro 1948. Cxar li suferis pro denaska glauxkomo, la vidpovo iom post iom malaperis, kaj tute blindigxinta li kiel dekjarulo trafis la blindullernejon. Poste li akiris brilan universitatan klerecon, ekposedis multajn lingvojn, ankaux E-on. Lia unua E-kongreso estis "Nia 36-a" en Madrid, 1968, kaj poste sekvis lia vigla partopreno ankoraux en ok IKBE-oj diverslandaj. Dank' al lia agemo kaj scipovo de multaj lingvoj, li dum 1986-2000 aktive plenumis gravajn taskojn de la Gxenerala sekretario de TUB (Tutmonda Unuigxo de Blinduloj). Nur serioza auxtoakcidento en Afriko cxesigis lian sukcesan dejxoradon.

 Fine de Novembro 2000 en Auxstralio dum la kvina Asembleo de TUB Li estis honorigita per ora medalo "louis Braille" kaj per la dumviva honora membreco de TUB. En TUB ekzistas nun la Junularfonduso, kiun li iniciatis kaj ecx kontribuis 10.000 loraojn.

 Mi havas felicxon esti persone konata kun Pedro, li ecx kelkfoje vizitis Kislovodskon. Bonhumoro kaj sxercemo cxiam sxprucas el li, kaj ege ravas lia

bonkoreco, helpemo. Kvankam nun mi havas enkomputiligitan PIV (Plena Ilustrita Vortaro), en mia librosxranko gxis nun kusxas tiu valora informilo, donacita de Pedro al mi antaux pli ol tridek jaroj.

Dio donu sanon kaj longajn felicxajn vivjarojn al nia kara amiko!

           A. Masenko.

 

          Tra la sortofrata mondo

         Koloroj en alia perspektivo

 Tiu cxi libro impresigas per alieco, instruas la alian traktadon de interagado de diversaj sensoj, vekas la imagipovon kaj mirigas per nekutima vidpunkto. "Nigra libro de koloroj" de de Meneny Cottin, estas konata jam en multaj ;landoj. Tio estas la libro kun malmultaj vortoj, sed enhavricxa. La unuan rolon ludas en gxi koloro. Nigra fono, nigraj palpeblaj ilustrajxoj kaj nigraj punktetoj, kiuj imitas brajlajn literojn. Malgraux cxio cxi, la libro ne estas destinita por bll.j. Brajlaj signoj kaj reliefaj bildoj estas tro delikataj kaj detalricxaj por esti rekoneblaj sen vidpovo. Gxia tasko estas alia. Blinda Thom, la heroo de la "Nigra libro de koloroj", montras  al infanoj kaj plenkreskuloj, ke kolorojn oni povas pentri per nigra kreto, ke la mondon eblas esplori ne nur helpe de vidpovo. La libro instruas empation kaj konatigas infanojn kun la temaro de viddifekto. La unuan fojon la libro estis aprezita en Bologna dum jarmarko en 2007, kie gxi gajnis la premion kiel la plej bona infanlibro.

 

        ***

 Japanoj konstruis la "sagxan" bastonon, kiu subdiras la vojon al la posedanto. La kongreso "Mobila mondo", okazinta en Barcelona, dauxre mirigas per interesaj praktikaj solvoj, kiuj estas destinitaj por plifaciligi la cxiutagan vivon de homoj.

 Ekz., la japana korporacio Fuitsu prezentis lateknologiajn novajxojn "por maturaj uzantoj". Tiun cxi terminon la kompanio uzas por nomi pli agxajn personojn, kiuj ne cxiam sukcesas "amikigxi" kun komplikaj modernaj teknikajxoj.

 Unu el prezentitaj helpiloj estas bastono kun enigita satelita sistemo. Gxi estas destinita por homoj, kiuj ne cxiam bone trovas la vojon. La bastono ne nur kapablas indiki la gxustan direkton, sed ankaux registras la korbatadon kaj korpotemperaturon de sia posedanto. Gxian lokigxon eblas sekvi per Interreto, krome, gxi povas transdoni alarmsignalon, se gxia posedanto falas. Se la baston-uzanto devas turni, gxi ekvibras, kaj sur gxia tenilo aperas la sago, indikanta la necesan direkton. Se la aparato rimarkas malgxustecon de korbatado de sia mastro, gxi sendas alarm-signalon al sav-servo. La bastono estas provizita de diversaj elektronikaj komunikad-sistemoj, inkluzive GPS, 3G, kaj Wi-Fi.ankaux fotodioda ekrano, situanta en la tenilo.

 Dum la ekspozicio de Fuitsu en Barcelona estis demonstrita ankoraux unu helpilo, prilaborita "por maturaj uzantoj" - Smartfon Stylistic kun simpligita operacia sistemo. Gxi funkcias surbaze de la operacia sistemo Android, sed modifita tiamaniere, ke gxi estu uzebla de homoj, kiuj neniam tenis en la manoj similajn ilojn. La aparato havas multbrancxan sistemon de simplaj subdiroj, klarigantaj diversajn funkciojn de la aparato. La nova telefono povas sxangxi la son-frekvencon por esti pli bone komprenata de maljunuloj kun malforta auxdpovo.

 La preciza aper-dato de bastono ankoraux ne estas anoncita, sed telefono acxeteblos jam junie.

 

       Monda-tago-de-poezio

 Laux Vikipedio kaj aliaj fontoj, la 21-a de marto estas celebrata la 'Monda Tago de Poezio'. Al mi sxajnas, ke E-istoj gxenerale, kaj aparte la bl'aj E-istoj, ne emas ignori tian daton. Poezio ja estas grava literature elemento por difinigo de kulturlingvo, kaj E-o multe sxuldas sian firmigon al siaj poetoj.

 Kolego Gian Piero Savio prezentis belan artikolon pri la Nobel-premiita pola poetino Wislawa Szymborska. Tiam li oportune ilustris sian materialon per bela verso de tiu auxtorino: "Audu, kiel forte batas en mi via koro". Persone, tiu simpla verso vekis fortan impreson en mi. Mi ripetis gxin al pluraj amikoj kaj familianoj, kaj mi rimarkis, ke cxiuj kortusxigxis, same kiel mi. Gxi estas trafa ekzemplo pri la povo de poezio. Foje, oni legas ankoraux en revuoj kaj aliaj amaskomunikiloj diskutojn pri la utileco de poezio. Iuj skeptikuloj argumentas, ke en la moderna,teknologieca mondo gxi perdas sian influon. Ili diras, ke la junularo jam ne interesigxas pri versoj, krom se ili alvenas en formo de kanzonoj. Mi pensas alie. La mondo ne devas pensi nur pri utileco. Pli subtila, malpli konkreta parto de la homa vivo estas la eterna sercxado de belo. Certe la homaro ne povus postvivi sen arto, kaj poezio estas unu el la plej elstaraj manifestigxoj de arto.

 Kurioze, poetoj kaj aliaj intelektuloj cxiam trovas tre malfacila klare difini poezion. Poezio ne estas nur rimoj kaj metriko, kvankam cxi tiuj rimedoj povas esti en gxi. Gxia esenco ne sidas en rigidaj reguloj. Mi riskus esprimi mian propran opinion: magio de poezio trovigxas en la muziko de vortoj, en la muziko de sentoj, en la versa eltrovo de nova maniero kortusxi. Ofte poeziamanto ne sukcesas klare esprimi la kauxzon de sia emociigxo, kiam li legas aux auxskultas poemon. Sxajnas, ke gxi, same kiel muziko kaj aliaj artoj, tusxas ian profundan, nevortigeblan dimension de la menso. Precize en tio konsistas gxia forto. Homoj ne devas perdi kontakton kun tia kasxita parto de si mem. Eble, oni ne gajnas monon kaj prestigxon per tio, sed sendube gxi bonfaras al nia spirito.

 La konkreta fakto estas, ke la homojn poezio allogas, ekde pratempoj. Gxi estas profunde enradikigxinta en ties animo, kaj indas konservi kaj elvolvi la kapablon tiel emociigxi. Estas tradicio, je la 21-a de marto, sendi al almenau unu amiko/amikino belan poemon de sia persona gusto. Mi garantias, ke tio al li/sxi certe placxos.

 

     Poezio bonfaras al la cerbo

 Ofte oni legas kaj auxdas de intelektuloj komentojn malsxatajn, ecx ridindigajn, pri la tiel nomata "memhelpa literaturo". Temas pri verkoj, kiuj proponas psikologiajn kaj filozofiajn pensojn kaj konsilojn kun la cello helpi legantojn vivi pli ekvilibre kaj trankvile.

  Felicxe, mi ne estas intelektulo. Mi neniam arogis al mi la rajton jugxi tiaspecan literaturon. Sed mi cxiam impresigxis de la multmila vendado de tiaj libroj. Lau mia simpla, ne intelektula rezonado, mi supozas, ke se miloj da homoj interesigxas pri "memhelpa literaturo", tio signifas, ke ili sercxas helpon kaj  trovas en gxi ian utilecon. Kaj ke almenaux gxi rajtas ekzisti, malgraux la intelektuloj. Miaflanke, mi  opinias, ke cxia literaturo estas homhelpa, kaj jugxi, kio estas bona aux nebona literature estas tute subjektiva, persona tasko.

 Lastatempe, esploristoj el la universitato de Liverpool alportis interesan kontribuon al tiu temo. Ili decidis esplori, cxu legado de poezio estas pli bonfara al la cerbo ol legado de "memhelpa literaturo". Por tio, ili ekzamenis la cerban  funkciadon de homoj, dum legado de poemoj kaj dum legado  de klarigaj prozaj tekstoj pri la sama enhavo de la koncernaj poemoj. Nome, pacientoj devis legi poemojn de Sxekspiro, Eliott kaj aliaj renomaj poetoj; poste, ili devis legi la samajn poemojn en formo de simplaj klarigoj en tute cxiutaga lingvajxo. Sciencistoj, psikologoj, lingvistoj analizis la cerbajn sxangxojn en ambaux situacioj. Ili konkludis, ke ellaborita lingvajxo de poezio, kun siaj pli subtilaj semantikaj konstruoj, akcelas specialajn partojn de la cerbo, per dauxra utiligo de konektoj kaj strukturoj, kiuj rilatas al memoro kaj personaj emocioj. Kompreneble, tiuj cerbaj "mobilizoj" celas alproprigon kaj interpretadon de la proponitaj versoj. Kiam la pacientoj legis enhavojn de poemoj redaktitaj per cxiutaga lingvajxo, (simile kiel oni uzas por "memhelpa literaturo") - tiam la uzado de  cerbaj strukturoj estis multe pli simpla kaj suprajxa. Nun oni planas observi la cerban funkciadon, kiam oni legas klasikajn tekstojn simpligitajn por "popularigaj" eldonoj.

 La esploristoj konkludis, ke legado de poezio bonfaras al la cerbo. Mi konsentas. Pri la valoro de cxia ajn alia speco de literaturo, jugxu mem, karaj gelegantoj!

 

        Pauxlo Sergio Viana (Brazilo).

        Poezio

        Ludmila Sxafraj (Ukrainio).

        ***

"Sklavin, de am', sklavin' de am',

Destino via tia estas"-

Severa viv' al mi sugestas,

Ke restu mi en tiu tram',

Ke la sufer' inundu min,

Ke la anim' denove tristu,

Pro humileco ne rezistu,

Benante sorton de sklavin'.

Cxu indas vivi kun dol;or'?

Cxu mi por tio destinitas?

De pasinteco malbenita

Kuregas for, kuregas for.

Sxirita estas firma ret',

Kaj nun mi festas renaskigxon,

Kun gxoj' renkontas la tagigxon

Kaj enlitigxas kun ridet'.

 

       Venkita regxo.

Ne vengxas mi, ne vengxas, vere!

Pasintaj amo kaj dolor'

Jam ne turmentas min infere,

Ne plu vundigxas mia kor'.

Kaj ne torentas vortveneno

El miaj vocxo kaj anim',

Severas mi ne pro cxagreno -

Pro tim' rekredi laux kutim'.

Malgajnis mi, malgajnis, vere.

Viv' estas vulpo kaj simi'.

Sed kial do vi nun, vespere

Surgenuigxis antaux mi?

Ne voku min, venkita regxo,

Nek via pet', nek via plor',

Nek milda gxem', nek arda pregxo

Reehxos plu en mia kor'.

 

 

       Diversaj interesajxoj

 

        Naskigxtago de... razilo.

 Historio de razilo estas suficxe amuza. Cxirkaux 330-a jaro antaux Kristo grekoj kaj romianoj alproprigis la egiptan metodon de razado helpe de bronzaj skrapiloj. Militistoj razis ne nur barbon, sed ankaux harojn sur kapoj, por ke malamikoj ne povu kapti ilin.

 Oni pensas, ke veraj novuloj, inventintaj la razilojn, estis gxuste militistoj. Ili diverstempe rilatis al razado kreive: dum pauxzoj inter bataloj soldatoj amuzigxis, briligante siajn vangojn kaj mentonojn, uzante tiucele cxion, kio estis cxemane: sabron, trancxilon, hakilon. Cxu necesas diri, ke tia razado estis maloportuna?

 Maristoj unue rimarkis, ke sur balancigxanta sxipo estas suficxe komplike sendangxere glitigi akran razilon laux vizagxo. Sed la plej malbone estis en armeo: la kvanto de soldatoj, vunditaj dum nesingarda razado, dauxre kreskis.

 Tiun problemon solvis komence de la 19-a jarcento la eks-regimentestro Sxik. Li inventis raz-aparaton, dank'al kiu razado igxis sendangxera.

 La 18-an de marto de 1931 en Usono komencigxis produktado de unuaj elektraj raziloj, en 1975 Marsel Bick inventis la unufojan razilon. Tiel la proceduro de razado igxis rapida, komforta kaj sendangxera Nun razado estas neforigebla parto de matena tualeto de cxiu civilizita viro kaj dauxras nur 8-12 minutojn.

 

        Tutmonda Tago de Akvo

 Ne ekzistas en la mondo pli grava substanco ol akvo. Eble en la universo. Kiam kosmoesploristoj eltrovas novan astron en la cxielo, tiam ilia unua demando estas: cxu gxi enhavas akvon? Cxar akvo estas esenca por la vivo - almenaux por la vivo tia, kian ni konas - tial gxi farigxis universala simbolo. Per akvo sacerdotoj baptas infanojn; akvo purigas; akvo fekundigas. Kurioza brazila proverbo tekstas: "Mola akvo longe batas, gxis la sxtonon gxi traboras".

 Nia planedo estas fakte tre akveca: gxi kovras entute tri kvaronojn de gxia surfaco. Sepdek procentoj de niaj nutrajxoj konsistas el akvo kaj laux tiu sama proporcio funkcias nia korpo mem. Malgraux tio, la tiel nomata "dolcxa akvo" estas relative malabunda. Pro la rapida kresko de la tera logxantaro tiu problemo nuntempe serioze okupas sciencistojn kaj politikistojn. Ekzistas hodiaux preskaux unu miliardo da homoj, kiuj neniam disponas pri trinkebla akvo. Tio signifas po unu el sep teranoj! Rezultas, kompreneble, ke tiu granda homamaso suferas mortigajn malsanojn pro infektoj kaj misnutrigxo. Oni kalkulas, ke po 1,5 miliono da infanoj mortas cxiujare pro tio.

 La problemo farigxas tiel grava, ke Unuigxintaj Nacioj deklaris la 22-an de marto "Tago de Akvo". Gxi invitas cxiujn landojn starigi konsciigon kaj decidojn por sxpari kaj tauxge uzi akvon. Zorgi pri akvo signifas ankaux zorgi pri arbaroj kaj pri la kvalito de la aero, kiun ni spiras. Senlima uzado de bruligmotoroj, ekz., rekte influas la ciklon de akvo en la atmosfero. Solvo de tiu grava defio ne dependas nur de auxtoritatuloj, sed de cxiu civitano. Do, eble, la E-ista komunumo povus partopreni en tia tutmonda penado. Infanojn kaj junulojn oni devas eduki kiel eble plej frue. Internacia, solidara interhelpado estas urgxe bezonata.

 Brazilon oni ofte mencias kiel landon privilegian, rilate la abundon da fontoj da dolcxa akvo. Tio estas fakto, sed ecx en nia lando oni ne rajtas neglekti la aferon: antaux kelkaj monatoj, la sudan brazilan sxtaton Rio Grande do Sul trafis terura, longa sekeco, kiu detruis plantejojn, mortigis brutaron kaj kauxzis suferigan ekonomian perdon. Tio montras, kiel komplika estas la zorgado pri akvorimedoj.

 Necesas solidare, sxpareme, racie uzi akvon. Necesas tutsocia strategio. Indas ne plu ignori tion.

        Paolo Sergio Viana.

 

        Okaze de la virina tago.

 Se cxiuj virinoj vizitus lernejon... Se cxiuj virinoj estus diplomitaj... Se cxiuj virinoj cxesus spekti televidprogramojn, kie virinoj estas humiligataj... Se cxiuj virinoj ne plu acxetus varojn, kiuj reklamas, uzante virinan korpon... Se cxiuj virinoj lernus uzi kontrauxkoncipilojn... Se cxiuj virinoj denuncus cxiun travivitan perforton... Se cxiuj virinoj vocxdonus por virinoj... Se cxiuj virinoj pretendus dividi kun siaj edzoj la familiajn taskojn... Se cxiuj virinoj laborus... Se cxiuj virinoj laborantaj postulus pli altan salajron... Se cxiuj virinoj lernus alilandajn lingvojn... Se cxiuj virinoj klarigus al siaj filinoj, kiel funkcias iliaj korpoj... Se cxiuj virinoj instruus siajn filojn, kiel gladi cxemizojn... Se cxiuj virinoj lernu komputil-uzadon... Se cxiuj virinoj helpus aliajn virinojn... Se cxiuj virinoj organizigxus... Se cxiuj virinoj auxdigu siajn vocxojn... Se cxiuj virinoj konscius pri la povo, kiun ili havas...

           Giovanni de Mauro.

           E-igis O.P.

 

        Kiel naskigxis Barbi.

 Pupo Barbi estas la plej populara ludilo en la mondo. Cxiusemajne en la mondo estas vendataj cxirkaux miliono da pupoj, cxiusekunde - du pupoj. Usona knabino de 3 gxis 10-jaragxa havas meze 8 pupojn Barbi, italino -7, anglino, germanino kaj francino - po 5. Rusaj knabinoj meze havas nur po unu Barbi. Entute la kompanio "Mattel" dum duonjarcento vendis cxirkaux miliardon da pupoj Barbi. En la jaro 2009 Barbi celebris sian duonjarcentan jubileon.

    "Gentaj" radikoj de Barbi estas en Germanio. Tie komence de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento laux motivoj de populara komikso por plenkreskuloj estis kreita la pupeto Lili. Grandmama, longkrura Lili ne estis destinita por infanoj kaj ne estis vendita en ludilvendejoj.

 Rut Handler ekvidis la pupon en tabakvendejo en Svislando. La ludilo forte impresis sxin. La virino tuj acxetis tri pupojn.

    Veninte hejmen, en Usonon, Rut komisiis al la modelisto Jack Rian iom sxangxi la pupon kaj fari gxin pli konvena por infanoj. Sxi nomis la novan pupon Barbi, honore al sia filino.

 La ludilo ekhavis patenton en 1958 kaj estis destinita por knabinoj 3 -12 - jaragxaj.

 La 9/an de marto 1959 la pupo Barbi aperis la unuan fojon en la ludil-merkato, havante nigrablankan striitan nagxkostumon, kontrauxsunajn okulvitrojn kaj sxuojn kun maldikaj kalkanumoj. La novulino estis akceptita singarde, sed lerta reklam-kampanjo faris sian aferon: la stoko de 3000 pupoj estis disvendita rapidege.. Kaj jam kvin jarojn post la ekesto de Barbi oni vendadis milionojn da pupoj.

 Ili vivis propran vivon: akiradis vestajxojn, geamikojn, lernis, laboris, konkerante ne unu infan-generacion en 150 landoj.

 La unua pupo kostis nur tri dolarojn, sed jam en la jaro 2004 la blondulino, naskigxinta en 1959, estis vendita en auxkcio Ebuy kontraux 3552 dolaroj, kaj post du jaroj gxia prezo en auxkcio Christie's en Londono atingis 17 mil dolarojn. Nemalbona prrlaboro por la emeritulino!

                  E+igis O.P.