Esperanta Ligilo
N-ro 4 Aprilo 2013

  
 
 

    Enhav-tabelo
Skizo de agadraporto.
79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (tria komuniko). g
Koncize pri nia kongresloko
Lingva forumo. Parolado kreskigas la lingvon.
Nia rondo familia. Hispana regxa ordeno al norvega E-isto.
Tra la sortofrata mondo. Blinda bankisto.
Legi brajlon sur tusx-ekrano.
Literaturo. Anatolij Pristavkin. Homa koridoro.
Stenografia pagxo (nur en brajla versio).
forpasoj.

 
Skizo de agadraporto de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) pri la jaro 2012
1 Enkonduko ?
2 Oficoj kaj funkciuloj
2.1 Estraro
Nedeljka Lojajic (RS), prezidantino
Arvo Karvinen (FI), vicprezidanto
Dragan Stokovic, (HR) generala sekretario
Anatolij Masenko (RU), dua sekretario
Pier Luigi Da Costa (IT), kasisto
Natalia Kasymova (DE), konsilanto
Vladimir Jelev (BG), konsilanto
La estraro laboris pere reta korespondado. Ekde autuno la estraro komencis uzi skajpon. Okazis du skajpkonferencoj.
2.2 Laborgrupoj
LIBE havis sekvajn laborgrupojn:
Edukado kaj junularaj renkontigoj, gvidantoj instruistino Natalia Kasymova kaj prezidantino Nedeljka Lojajic, Anatolij Masenko
Delegita reto, generala sekretario Dragan Stokovic
Ekonomio, gvidanto kasisto Pier Luigi Da Costa, Arvo Karvinen
Regiona kunlaboro, gvidanto honora prezidanto Theodor Speckmann, Vladimir Jelev
2.3 Apartaj komisiitoj
UEA (Universala Esperanto-Asocio)
Komitatano Rob Moerbeek (NL) trijara periodo gis julio 2013
EBU (Europa blindul-unuigo)
La Gxenerala asembleo de LIBE okazinta en julio en Kijivo nomumis s-inon Violetta De Filippo kiel delegiton de LIBE cxe EBU por la kvarjara periodo 2012-2016.
3 Membraro
LIBE havis 401 membrojn en 38 landoj, kaj delegitojn de LIBE kaj "Esperanta Ligilo" en 25 landoj. Honora membro estas Rob Moerbeek kaj honora prezidanto Theodor Speckmann.
4 Interna agado
IKBE
La 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) kun 58 partoprenantoj el 14 landoj okazis en Kijivo, Ukrainio 14.-20.7.2012. LIBE subtenis partoprenon de naux novuloj. La cxeftemoj estis “Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj” kaj “Ni kantu kune kaj parolu pri naciaj kulturoj kaj Esperanto”. Rezolucio de kongreso aperis 4.8. en la retejo de LIBE kaj estis sendita al kelkaj naciaj bll.-asocioj.
En Kijivo kunvenis ankau la Gxenerala asembleo de LIBE. La protokolo pri la Gxenerala asembleo, verkita de Anatolij Masenko aperis en la oktobra numero de Esperanta Ligilo.
5 Eldona agado
Esperanto per rekta metodo kaj Kajereto por kursgvidanto
Kajereto pri konsiloj por kursgvidanto estas preta por presejo pasintjare; ankorau ne presita.
Projekto pri la platskriba eldono de la libro "Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939” dauxras. Intenco estas inkludi fotojn kaj mallongajn biografiojn pri pioniroj kaj kompletigi la historion per superrigardo de postmilita agado.
LIBE eldonis Kongresan kantareton kun financa subteno de Steleto, Esperanto-asocio de viddifektitoj en Finnlando. Kantareton kompilis Anatolij Masenko kaj brajlan eldonon redaktis Jiri Jelinek. Brajla eldono aperis en Prago kaj la platskriba en Helsinki. Steleto pretigis ankaux modestan diskon de finnaj kantoj por ke aligxintoj povu trejni kantojn jam hejme kaj por inspiri kantemulojn partopreni en la kongreso.
6 Interna informado
La plej grava informilo de LIBE, la organo Esperanta Ligilo aperis en 10 numeroj brajle kaj elektronike. Attila Varro
Redaktoro estas Olena Posxivana, administranto Jiri Jelinek. La revuo estas presata kaj dissendata de presejo en Prago (Knihovna a tiskarna pro nevidome K. E. Macana).
EL havas 241 abonantojn en 38 landoj. Krom Europo EL estas legata en Brazilo, Cxinio, Cxilio, Hindio, Irano, Japanio, Kanado, Kubo,Tanzanio kaj Usono.
En Cxehxio, cxe "Unuigxinta Organizajxo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj" ekde 1998 funkcias retkonferenco, kie estas uzata nur Esperanto, kaj gi estas malfermita al cxiuj landoj. LIBE-anoj vizitadas gxin kaj sendas kontribuajxojn.
7 Ekstera informado
LIBE havas pagxaron en Interreto cxe adreso http://libe.narzan.com. La pagxaron prizorgas Anatolij Masenko kune kun Pavel Rjabov.
Dum IKBE en 2009 s-ro Jan Bemelmans proponis, ke LIBE havu propran domennomon en interreto, kie staru la nuna pagaro. Bedauxrinde la iniciato ne antauxeniris.
EBU publikigis en siaj informiloj anonceton pri IKBE en Kijivo. ACB Radio World sciigis pri la Somera Esperanto-Studado (SES 2012) en Slovakio kaj IKBE.
Dum la 97-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Hanojo, Vjetnamio 28.7.-4.8. LIBE sin prezentis dum publika LIBE-kunveno gvidata de Pier Luigi Da Costa.
8 Internaciaj kaj eksteraj rilatoj
EBU. LIBE estas asocia membro de EBU (Euxropa blindul-Unuigxo) kaj rajtas nomumi reprezentantojn en komisionojn.
ILEI. Somera Esperanto-Studado (SES 2012) okazis en Slovakio (Nitra) en julio 2012. La programon de studsemajno - lernado, seminario, distra programo - partoprenis entute 250 lernantoj el 23 landoj. Lernado okazis en rekordaj dek grupoj sub gvidado de 14 instruistoj. La lernantoj estis dividitaj en grupojn laux apartaj lingvoniveloj, post lingva testo en la unua tago. Unu viddifektito el Finnlando partoprenis arangxojn en Nitra. Malgraux forta varbado LIBE ne sukcesis allogi viddifektitojn el diversaj landoj partopreni la studsemajnon.
Kampanjo de UEA "Libroj por Vjetnamio".
LIBE sekvis la projekton de UEA ”Libroj por Vjetnamio” sendinte kompaktdiskojn kaj lernolibrojn:
"Vojagxo en Esperanto-lando. Gvidlibro por verdaj vojagxantoj". Boris Kolker, KD
"Esperanto per rekta metodo". Stano Marcxek, tri ekz.
"Pasxoj al plena posedo. Progresiga legolibro de Esperanto kun lingvaj ekzercoj". William Auld, du ekz.
Ankau membroj de LIBE asistis per siaj donacoj.
              Estraro de LIBE
 

          79-a Internacia Kongreso de Blindaj  Esperantistoj 28.08-03.09 2013 Obzor –         Bulgario
              (tria komuniko)
 Karaj geamikoj!
1.  La Prepara kongresa komitato kaj la Asocio de la blinduloj en Bulgario interkonsentis plilongigi la limtempon por pago de la kongreskotizoj gxis la 15-a de majo.
  2.  Post la kongreso eblas ripozi en hotelo “Horizont” pagante 25 euxrojn tage . Pri la tempodauxro de sia restado la dezirantoj interkonsentos kun la hotelmastro surloke.
  3. Tiuj, kiuj intencas alveni en Varnan antaux la kongreso aux resti post kongreso, povos noktumi en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo („Ucxilisxte za deca s narusxeno zrenie „Prof. d-r Ivan Sxisxmanov”), kvartal Asparuhxovo, mestnost Vilite.  Ni tamen petas ilin sciigi nin pri sia alveno almenaux kvin tagojn pli frue.  Je ilia dispono estas:
 a. Dulitaj luksaj cxambroj kun akvovarmigujo, klimatizilo, fridujo, kabla televido. Unu tranokto en dulita cxambro kostas 10 euxrojn popersone. Kiu preferas logxi sola pagos 20 euxrojn.
 b. Kvarlitaj cxambroj kun necesejo kaj malvarma akvo . Se en la cxambro logxos kvar personoj, ili pagos po 4 euxrojn, tri personoj- po 5 euxrojn, du personoj- po 7 euxrojn. Kiu deziras logxi sola, pagos 10 euxrojn.
  4.  De la 6-a gxis la 8-a de septembro en urbo Sliven okazos la 65-a Nacia kongreso de Bulgara E-asocio (BEA). La interesigxantoj turnu sin al Stojanka Drandeva,- prezidanto de la e-societo en Sliven kaj organizanto de la kongreso, kies retadreso estas: tania_zem@abv.bg
         Nome de la Prepara kongresa komitato
          Vladimir Jxelev - prezidanto
          Dimo Dimov - vicprezidanto
 

         Koncize pri nia cxi-jara kongresloko
  Obzor estas situanta en la sudorienta parto de Bulgario, surborde de pitoreska golfo en la piedo de Orienta Stara planina. La urbo trovigxas je distanco de 40 km. de Nesebar, 73 km. norde de Burgas, 65 km. sude de Varna. Obzor estas unu el la plej antikvaj logxlokoj en la bulgara Nigramara regiono. Gxia historio datumas ekde pli ol tri jarmiloj. La unuaj enlogxintoj estas la tracoj, kiuj nomis sian urbon Navlohos. Cxirkaux la unua jarmilo antaux Kristo cxi tie enlogxigxis la grekoj, kiuj alinomis la urbon Heliopolis (Suna urbo). En la unua jarmilo antaux Kristo sur la teritorio de Obzor Logxigxis la romianoj, kiuj alinomis la urbon Teopolis (Dia urbo) kaj konstruis templon de sia Supera dio Jupitero.
  Post la divido de la Roma imperio je Orienta kaj Okcidenta Imperioj en la urbo trovigxis la somera rezidejo de la bizancaj imperiestroj. Proksime de la urbo la romianoj konstruis fortikajxon por defendi la marajn komercajn vojojn inter Konstantinopolo kaj Danubo. Meze de la Xv jarcento, kiam la turkoj tute konkeris Bulgarion, ili fondis sur tiu teritorio la setlejon Gjozeken (turklingve Bela pejzagxo). 
  Sian nunan nomon Obzor akceptas en 1936 j., kaj en 1984 estas proklamita urbo. En la jaro 1890 en la konstruajxo de la iama turka policejo estas malfermita la unuua lernejo. En 1922 j. gxi transformigxas en gimnazion. Tri jarojn poste estas fondita la unua vilagxa vespera progimnazio. En 1933 j. oni malfermas la unuan oficialan lernejan konstruajxon ”Ñâ. Ñâ. Êèðèë è Ìåòîäèèé”. („Sanktaj Cirilo kaj Metodio”). Tiutempe Obzor disvolvigxas ankaux en la sfero de turismo.
  Por ekkoni la antikvan historion de Obzor oni nepre devas viziti la muzeon, situantan cxe la marbordo. Alia emblemo de la urbo estas la belega blanka pregxejo „Sankta Johano la Antauxulo”. Supozeble gxi estas konstruita en 1904 j. sur la fundamentoj de malnova templo. En la centro de Obzor, proksime al la pregxejo trovigxas la placo kun la horlogxturo, alta 12 metrojn. Gxi estas konstruita el tri segmentoj en renesanca stilo. En la plej supra parto estas instalitaj kvar horlogxoj kun rondaj ciferplatoj. Unu el la unuaj lokoj, kiuj impresas la turistojn dum la promenado laux la centraj stratoj de Obzor, estas la bone prizorgata parko, kie oni povas vidi restajxojn de la antikva urbo Heliopolis kaj fragmentojn de la templo de Jupitero. En la parko estas du fontanoj, somera kinoteatro kaj multaj lokoj por ripozo. Obzor disvolvigxas kiel banloko ekde 1925 j., kiam estas konstruitaj la unuaj somerdomoj kaj ripozejoj. La belega naturo de Obzor, - agrabla kombinajxo de montara aero kaj maraj ondoj estas altira loko por miloj da bulgaraj kaj eksterlandaj turistoj, kiuj somerumas cxi tie.
  Hodiaux en la urbo estas kelkaj kvarstelaj kaj pluraj malgrandaj familiaj hoteloj. Je distanco de kilometro kaj duono de la urbo estas kuracaj mineralaj kaj sulfurhidrogenaj fontoj. Norde de Obzor estas situantaj tri allogaj kampadejoj, kasxitaj en akaciaj boskoj: „Slance”, („Suno”), „Luna”, („Luno”) kaj „Prostor” (”Vastajxo”). En la lastaj jaroj la urbo firmigxis kiel unu el la plej vizitataj ripozkompleksoj en nia Nigramara regiono.
               Dimo Dimov
 
        Lingva forumo
 
          Parolado kreskigas la lingvon.
  Multaj homoj demandas sin, kiun estontan evoluon nia lingvo havos. Estas malfacile esti optimisma, cxar la pozitivaj signoj estas apenaux videblaj kaj preskaux nur la fakto, ke E-o ankoraux funkcias kiel vivanta lingvo, estas tia signo. Sed mi kredas, ke mi vidas pli ol aliaj, ke E-o havas grandan potencialon. Kaj tio tute ne estas iu naiva opinio. Ekde du jaroj mi okupigxas pri la Esperanta Retradio, kio ja signifas, ke mi cxiutage verkas sonartikolon, aux tradukas tekston, aux prilaboras kontribuojn de la aliaj kunlaborantoj.
  Tiu cxiutaga okupigxo pri la lingvo, precipe pri la parolata formo, donas al mi impresojn kaj ekkonojn, kiujn alia E-isto apenaux havas.  Mi scias nur pri unu persono, kiu havas kompareblajn spertojn, nome Barbara Pietrzak de la Pola Retradio. Kiel redaktorino de Pola Radio sxi faris similan laboron cxiutage kaj dauxrigas simile gxis hodiaux. Pro tio sxi tute prave havas altan rangon en la E-movado, cxar en lingva movado tiuj, kiuj plej bone parolas la lingvon kaj kiuj havas la plej grandan praktikan sperton pri gxi, estu gvidantoj. Bedauxrinde, aliaj movadaj gvidantoj restas en la fono, cxar ili mem ne kapablas parole prezenti la lingvon en alloga formo. Kaj mankas bonaj parolantoj en la tuta E-komunumo.
  Kiam antaux 2 jaroj Pola Radio definitive silentigxis, mi ne volis akcepti, ke tiu bastiono de E-o malaperu. Mi konsciis pri la neceso havi cxiutagan aperon de E-o en parola formo. Kaj tial mi komencis produkti kaj publikigi sonartikolojn cxiutage. Laux mia sperto kun Pola Radio, necesas tiucele havi vastan temaron, cxar ne eblas prezenti cxiutage iun internan temon, do, la programoj ja estus en E-o kaj nur jen kaj jen ankaux pri E-o.
  Mi kompletigis la aferon per decida faktoro: mi aldonis la tekston de la sonartikolo. Tio estis venko. Se oni povas samtempe auxdi kaj legi, la enhavo kaj ankaux la lingvo firme engravurigxas en la cerbo de la auxskultanto kaj tiel regula auxskultanto povas signife levi sian lingvan nivelon. Mi ankaux konsciis ke cxio cxi estas malrapida procezo, sed nun, post du jaroj da persistado, mi vidas la fruktojn de la agado: la nombro de auxskultantoj jam superas 2000 kaj cxiutage estas bonaj komentoj pri la sonartikoloj. La kunlaboro en la skipo de la Esperanta Retradio bonege funkcias, kaj entute la etoso estas tre amikeca.
  Do, almenaux por la plua evoluo de la Esperanta Retradio mi estas tre optimisma. Mia konkludo estas: Ju pli da parolata materialo aperas, des pli da homoj bone parolos E-on kaj dauxre restos en kunligo kun la lingvo. La lingvo kreskas ne per iu politika agado, sed per nia publika aperigo de la parolata lingvo.
           Pauxlo Sergio Viana.
 
         Nia rondo familia
 
         Hispana Regxa Ordeno al norvega esperantisto
  La 13-an de marto Otto Prytz, akademiano kaj multjara vicprezidanto de
Norvega Esperanto-Ligo, ricevis hispanan regxan ordenon pro sia instruado de
la hispana lingvo cxe la Universitato de Oslo dum sia tuta profesia vivo.
Dum la transdona ceremonio cxe la ambasadoro oni menciis lian engagxigxon por
E-o, kaj auxdigxis kelkaj E-aj frazoj.
   DONO DE ORDENO
  Dum akcepto cxe la hispana ambasadoro en Norvegujo, Antonio L?pez Mart?nez, merkredon la 13an de marto 2013, al ekslekciisto pri la hispana lingvo cxe la Universitato de Oslo, Otto Prytz, oni donis hispanan ordenon. La ordena diplomo tekstas jene, en traduko:
 
"Juan Carlos I, Regxo de Hispanujo, volante doni pruvon de mia aprezo al Vi, sinjoro Otto Bernt Prytz, bonvolis doni al Vi per mia regxa decido de la 6a de decembro de 2012 la Komandorecon de la Ordeno pri Civila Merito. Tiel, mi koncedas al Vi la honorojn, distingojn kaj uzon de la insignoj, kiuj apartenas al Vi, laux la statutoj, fidante, ke, pro la kvalitoj, kiuj distingas Vin, Vi diligentos kontribui al la plejeble granda brilo de la Ordeno. Kaj cxi tiun diplomon, kiun legalizos la Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj pri Kooperado, enskribos la Registristo.
Donita en Madrid, je 20a de decembro de 2012"
 
La akcepton malfermis la ambasadoro, dirante, ke Otto Prytz dedicxis la plej grandan parton de sia vivo, aux almenaux sian tutan profesian vivon, al instruado pri la hispana lingvo, kiu nun estas parolata de preskaux 500 milionoj da homoj en pli ol 20 landoj. Li aparte emfazis la rolon de Prytz kiel tenanto de scio kaj kiel cxenero en la cxeno de perado de la scio. Cxi tio utilis al generacioj de lernantoj, instruistoj kaj esploristoj, asertis la ambasadoro, kaj gxuste cxi tio igis s-ron Prytz meriti la ordenon.
  La sekva parolanto estis Knut E. Sparre, kiu estis instruisto pri la hispana lingvo cxe la Universitato de Oslo, kiam Otto Prytz studadis. Tamen li unuafoje renkontis Prytz plurajn jarojn pli frue, verkante artikolon por la programkajero pri hispana teatrajxo surscenigita en la Norvega Teatro. Gxia ago okazas en lernejo por denaskaj blinduloj, kaj Sparre volis intervjui du "ekzemplerojn de la specio". Ilin li trovis en la bll.-lernejo Huseby, kaj Otto Prytz estis unu el ili. Granda estis la surprizo de Sparre, kiam Prytz aperis en liaj lekcioj pri gxuste tiu teatrajxo! Sparre menciis la engagxon de Prytz pri E-o kaj lian membrecon en la Akademio de Esperanto. Plie li menciis la intereson de Prytz pri sxako, kiu igis la Norvegan Sxak-asocion doni al li distingon. Fine li informis, ke Prytz estas prezidanto de la Norvega Komisiono pri Brajlo, nomumita de la Ministerio pri Kulturo. La paroladon komencis kaj finis frazo en E-o.
  La parolon poste ricevis unu el la proponintoj, Jos? Mar?a Izquierdo, kiu laboras cxe la Universitato de Oslo, sed kiu cxi-okaze reprezentis la estintajn studentojn de Prytz. Li emfazis, ke Prytz - malkiel iuj aliaj universitataj instruistoj - cxiam cxeestis por la studentoj, ilin auxskultis, kaj ilin ne traktis de supre. Li gratulis s.ron Prytz pro lia distingo ne nur en sia propra nomo, sed ankaux en la nomo de la asocio de norvegaj instruistoj pri la hispana lingvo, kiun li prezidas. Same kiel Sparre, ankaux Izquierdo rakontis anekdotojn pri tio, kiel Prytz, estante blinda, akompanis vidantojn, kiuj perdis la vojon.
  Poste oni vocxlegis la ordenan diplomon, kaj ambasadoro L?pez Mart?nez ornamis s-ron Prytz per la insigno.
  Poste Prytz prenis la parolon por fari la respondan paroladon atendatan je cxi tiaj okazoj. La reguloj de cxi tiu gxenro - cxu skribitaj aux ne - diktas, laux Prytz, ke la parolanto diru, ke jen surprizo kaj bone konservita sekreto. Tamen Prytz preferis esti honesta. Li diris, ke antaux hodiaux li ne scias konkrete, kiun distingon li ricevos, sed li suspektis, ke io estas preparata. Plie la reguloj de la gxenro diktas, ke la parolanto diru, ke cxi tio estas tute nemeritita - kvankam la parolanto en sia interno opinias, ke jam estas tempo esti rekonata. Pri tiu punkto Prytz esprimis gxojon povi plenumi la kondicxojn de la gxenro kaj samtempe esti honesta. Certe li diskonigadis la hispanan lingvon en Norvegujo, sed tio nur estis lia laboro, laboro, kiun li akiris parte hazarde, parte per "kataliziloj", i.a. Knut Sparre, kiu kuragxigis lin celi universitatan karieron. Kaj certe Prytz kontribuis al la norveglingva antologio "Hispanujo rakontas", sed nur per tri tekstoj; li nek iniciatis nek redaktis gxin. Kaj certe li jen kaj jen faris lingvosciencan prelegeton pri la hispana, sed aliaj, ekz. Jos? Mar?a Izquierdo, publikigis multon pli, ne ricevinte distingon. Prytz trovis konvene citi el reprezenta hispana literaturajxo, kaj li elektis fragmenton el "La Libro de Bona Amo", el la 14a jarcento. La fragmento temas pri "la ecoj, kiujn la malgrandaj virinoj havas", kaj la poeto donas multajn komparojn. En malmulta sukero kusxas multa dolcxeco; en malgranda grajno da pipro kusxas pli da gusto ol en granda juglando; en malgranda rozo kusxas multa koloro; en malmulta oro kusxas multa valoro; en malmulta balsamo kusxas multa bonodoro; malgrandaj birdoj kiel la alauxdo kaj la najtingalo kantas pli bele ol grandaj birdoj. Cxu estas imageble, miris Prytz, ke tiuj, kiuj donis al mi la distingon, opinias, ke en la malgrandajxoj, per kiuj mi kontribuis, kusxas pli ol mi mem imagas? Li finis, direktante profunde sentatan dankon, sed cxar li ne estis certa pri tio, al kiu direkti la dankon, li uzis iom arhxaikan leteran formulon kun la signifo "al tiuj, kiujn gxi koncernus".
  Per tio finigxis la oficiala parto de la ceremonio, sed la kvardeko da cxeestantoj dauxrigis mangxetante, trinketante, kaj agrable babilegante. La arangxo estis simpla kaj homeca, bonstila, sed ne solenacxa.
 
 
 

        Tra la sortofrata mondo
 
          Blinda bankisto
  En la universitata kvartalo de la Kenyatta universitato cxiuj konas lin kiel bankiston, kiu ne kapablas vidi ion: Dennis Nyariaro, 25-jara, estas blinda, kaj tio estas lia plej granda pluso: Cxu monbileto estas falsa, tion li povas senti.
  Pro lia blindeco li nur malrapide aliras sian celon, nome filion de banko por tie depreni kontantan monon. Reirante, li portas kun si 100.000 kenjajn sxilingojn en malgranda posxo . La sumo en la valoro de pli ol 600 euxroj estas la sesoblo de averagxa kenja monata salajro. En la centro de Najrobio suficxas jam multe malpli por esti atakata de rabistoj, sed Dennis ridas: "Al mi nenio okazos", - li diras kaj transiras relvojon helpe de sia blindulbastono.
  Kio en Euxropo jxus estas tute lauxmoda, nome la nekontanta pago per mobilfono, tio en Afriko jam delonge estas konata. Dennis profitas de mobilfona pagsistemo, kiu funkcias en Kenjo de 5 jaroj kaj kiu por multaj kenjanoj faras bankojn superfluaj. Kiu havas mobilfonon, tiu povas mendi kaj aktivigi en gxi mongxiran funkcion. La gvidanto en tiu merkato estas la mobiltelefona servo Safaricom kun aktuale 20 milionoj da klientoj. Cxiu dua kenjano telefonas en tiu reto. 14 milionoj el ili dum la pasinta jaro uzis la mon-transpagan servon M-Pesa. Tiel Safaricom farigxis i.a. la plej granda impostopaganto de la lando.
  Suficxas telefonnumero por transpagi monon, cxiu transpago postulas PIN-on (personan identigan numeron). Oni povas enpagi kaj depreni monon en malgrandaj kioskoj, inter kiuj trovigxas ankaux tiu de Dennis. Depende de la sumo por elpago de mono pagendas inter 9 cendoj kaj 3 euxroj da kotizoj, kiujn inter si dividas la kioskulo kaj la mobilfona provizanto.
  La verda budo de Dennis mezuras 2 kvadratajn metrojn, cxe la antauxa flanko gxi havas kradon. Preskaux 28.000 budoj, kiel tiu de Dennis, funkcias en tuta Kenjo, kaj nur sur la merkato apud la universitato ensxtopigxas almenaux 20 kioskoj por M-Pesa en malgrandajn nicxojn.
  Por la kenjanoj la plej granda avantagxo de la mobilfonaj kontoj estas, ke ili nek bezonas kreditkartojn, nek devas porti kontantan monon kun si. 100 sxilingoj por la auxtobuso suficxas. Unu vizito al frizisto, unu biero cxe la baro, la acxetoj en la superbazaro - cxio estas pagebla jam preskaux cxie per mobilfona transpago. Kaj kiu tamen foje bezonas kontantan monon aux volas enpagi gxin, tiu iras al unu el tiuj verdaj budoj kun krado.
  Dennis konas la riskon, li elektis bonvenan lokon por sia negoco, nome rekte cxe la ekstera muro de la universitata kampo. El la tri pordegoj de la universitato elfluas studentoj, kelkaj el ili farigxis fidelaj klientoj de Dennis. "Esti blinda estas por mi la ideala merkatika strategio", - li diras. Kiam li trairas la universitatan kampon, li auxdas la studentojn flustri, pri la frenezeta, blinda junulo kun la M-Pesa-budo. En merkato kun absurda trooferta situacio rilate al verdaj monbudoj lia handikapo estas unika eco, kiu cxiutage alportas al li novajn klientojn.
  Sed lia blindeco ne estas la sola atuto en la granda konkurenco. Li malfermas sian budon matene duonan horon antaux la aliaj konkurantoj kaj fermas gxin vespere duonan horon post la aliaj. Kaj li nur fermas, kiam li estas atinginta sian cxiutagan celon, nome enspezi 1000 sxilingojn. Kaj tiel la negoco pri la mono vere bone vivtenas lin.
         (Laux Esperanta Retradio).
          ***
  Legi brajlon sur tusx-ekranoj de posxtelefono - cxu tio estas neimagebla? Jam ne plu, dank'al la nova aplikajxo de Android por tekkomputiloj kaj posxtelefonoj kiel Tablet kaj Smartphone, realigita de Michele Pisani, teknikisto-informadikisto el Livorno (Italio). "Blind sms-reader" estas la nomo de la nova, revolucia softvaro, kiu vere ebligas al bll.j kaj malfortevidantoj pere de vibrado facile percepti la tekstojn de ricevitaj mesagxoj. La nova aplikajxo kapablas auxtomate transformi la tekston en brajlon. Tiuj, kiuj jam provis uzi gxin, substrekas gxian mirindan simplecon. Cxiu povas intuicie kompreni gxin.
  Metante la fingrojn sur la ekranon, uzanto sentas literojn, kiuj surpapere estus reliefaj, kiel vibradon. Li povas facile rekoni la brajlajn literojn. Dimensioj dee la karaktroj estas reguleblaj. Por sxangxi la pagxojn servas la flankaj klavoj. Por tiuj, kiuj ne scipovas brajlon, povas servi punktoj kaj streketoj de Morse-alfabeto, ankaux transformeblaj en vibradon.  "Blind sms-reader" estas senpage elsxutebla en la oficiala ret-vendejo de Google "Google play".
Pliaj informoj kaj detaloj disponeblas cxe:
https://play.google.com/store/apps/details?id=michelepisani.sms.free.blindsmsreader
 

          Literaturo
 
               Anatolij Pristavkin
        Homa koridoro
  Tio okazis en 1941 jaro. Oni envagonigis nin, orfojn de la milito, kaj
ekveturigis el malluma, severa Moskvo al Siberio. Ni veturis malrapide,
sufokigxante pro manko de oksigeno kaj suferante pro malsato. En Cxeljabinsk
ni elvagonigxis kaj iris al la stacidomo. Estis nokto.
  - Cxi tie estas nutrajxo, - diris Nikolaj Petrovicx, gxibeta, flava pro morbo
homo.
  La stacidomo okulfrapis nin per hela lumo. Sed baldaux ni ekvidis ion alian.
Multmila amaso da fugxintoj cxirkauxis la ununuran restoracion. Tie movigxis io
nigra, kaj ululis kaj kriis. Gxuste sur la reloj staris, sidis, kusxis homoj.
Cxi tie komencigxis la vico. Ni staris kaj rigardis al la fenestroj. Tie estis
varme, tie oni disdonis al homoj varmegan, vaporantan vivon, plenigante
telerojn per gxi.
  Nikolaj Petrovicx starigxis sur keston kaj ion ekkriis. Ni
vidis, kiel li nervoze movas akrajn sxultrojn. Lia vocxo estis febla, vocxo
de ftizulo. Kiu el tiuj malsataj fugxintoj,kiuj jam dum multaj
diurnoj atendas sian vicon, povis ekauxdi lin. Sed homoj neatendite
ekmovigxis. Ili retirigxis kaj en nigra amaso aperis fendeto. Kaj poste ni
ekvidis, ke kelkaj homoj, prenante unu la alian je la manoj, formis
koridoron. Homan koridoron....
  Poste mi ankoraux longe vagadis, sed cxiam
sxajnis al mi, ke mi neniam cxesas marsxi tra la homa koridoro. Sed tiam ni
trairis gxin, balancigxantan, vivan, malfacilan. Ni ne vidis vizagxojn, estis
nur muro el kompatemaj, fidelaj homoj. Kaj hela lumo fore. Lumo, kie por ni
estis tre varme, kie ankaux al ni oni donis po granda porcio de vivo,
varmega vivo, pleniginte per gxi vaporantajn telerojn gxisrande.
            E-igis V. Kudinova.
 

          Forpasoj
 
  Jose Starck (1927-2012) fakdelegito pri sociologio, blinda vojagxemulo, mortis la 16-an de novembro en Spa (belgio). Li verkis la studon "Analizo de la interrilatoj inter la blindularo kaj la diversaj socioj de la euxropaj industriigitaj landoj" (1982). Li aperigis ankaux la libron "Vojagxo tra orienta Afriko" (1983).
 
           La orharulino ne plu estas inter ni
         (Ni vere funebras)
  La homo estas kreita tiamaniere, ke cxiam suferas, perdante. Despli ni suferas, ekkonsciigxinte, ke la perdigxo estas tiom grava, ke sen gxi ne brilas suno, ne varmigas printempo. Perdante la homon tiom serenan, multaj homoj demandas sin mem: por kio mi mem dauxre vivas? Cxu cxi-mondo bezonas min kaj ne plu bezonas...
  La Ukraina E-movado vere funebras, cxar ne plu vivas inter ni la homo juna anime kaj korpe, la virino cxarma kaj vivfortoplena malgrau multaj malsanoj, kiuj sxin atakis. Kun granda kordoloro kaj malebleco kredi ni sciigas cxiujn, kiuj sxin konis, ke 17-an de marto forpasis Kristina Markovskaja, rete ni konis sxian ebriigan niknomon Martiny. Dum multaj jaroj Kristina ne nur batalis kontraux multnombraj malsanoj, sed sukcesis vivi plenanime, interesigxi pri muziko, fremdaj lingvoj, medicino, scipovis sxerci kaj donaci sian cxarmon kaj varmon de sia koro kaj vocxo al cxiuj, kiuj sxin konis, kiuj bezonis la subtenon kaj amikecon.
  Naskigxis Kristina Markovskaja la 31-an de januaro 1981 en bela Ukrainia urbo Chernivcy. Jam en la 5-jara agxo la knabino malsanigxis je diabeto. Gxi finfine blindigis junan Kristinan. Longa restado en malsanulejo gvidis sxin al la intereso al medicina profesio, al la revo helpi siajn samsortanojn. Kristina ecx finis la medicinan liceon, malgraux la tute malforta vidpovo. Tamen labori en medicino sxi jam ne povis. Ecx tute blinda, sxi ne scipovis sidi trankvile. Kelkajn jarojn sxi laboris kiel la distribuistino de telefonmendoj por sociala taksio, krome ni memoras sxin kiel tre interesan gvidantinon de kelkaj programoj por virtuala radio.
  Tute cxarma estis Kristina en komunikado, havis multajn realajn kaj virtualajn amikojn. Sxian molan, allogan vocxon bone memoras auskultantoj de kelkaj virtualaj radiostacioj kaj partoprenintoj de la 78-a IKBE en Kievo, kie Kristina aktivis pasintsomere. Nur antaux sxajne tri jaroj tiu juna inteligenta ino igxis nia samideanino, tamen neniam sxi perdis la intereson al nia lingvo. La partopreno en kelkaj e-arangxoj estis sxia revo, kiu felicxe realigxis.
  Nia kara amikino, ripozu vi en paco kaj sciu, ke cxiuj viaj amikoj tenas vin en siaj koroj, dauxre sentas vin inter ni.
            O. Cxirkova.