Esperanta Ligilo
N-ro 5, majo 2013
Enhav-tabelo
Financa raporto.
Lingva forumo. "Etnolingve unu, Esperantlingve pluraj: la nuancoricxo de
Esperanto".
Lingvolernado altigas memvalorsenton.
Tra la sortofrata mondo. La arto vidi per manoj.
Literaturo. Tamara Andrejeva. La forto de l'arto.
Facila legajxo. Orientaj fabloj.
Fruktoj tro kreskas.
Harpofestivalo.
Forpasis Tanaka Teiiti.
Financa raporto.
LIBE Spezokonto por la jaro 2012
ELSPEZOJ
Eldonado:
Esperanta Ligilo 3.131,50
Edukado 1.510,00
Membreco:
UEA 183,00
EBU 387,50
Entute 570,50
Enigmopremioj 75,00
Bankaj kostoj 129,91
Sumo de elspezoj 5.416,91
ENSPEZOJ
Kotizoj 1.209,14
Donacoj 1.950,42
Subvencio: Fonduso de
Harald Thilander 2.927,00
Librovendado 5,00
Interezoj 721,14
Malinvestajxo 464,70
Sumo de enspezoj 7.277,40
Saldo de spezokonto +1.860,49
Bilanco de LIBE 31.12.2011
AKTIVOJ
Deponoj:
(junio 2013) 5.878,00
(20.2.2016) 7.287,00
(23.3.2016) 14.667,00
(12.6.2017) 6.898,00
Sumo de deponoj 34.730,00
Bankkonto 42268 ?e BNL 9.990,22
Konto libk-p ?e UEA 2.872,76
Sumo de kurantaj bankkontoj 12.862,98
Sumo de aktivoj 47.592,98
PASIVOJ
Kapitalo1.1. 43.982,49
Movada kaso 1.750,00
Saldo de la spezokonto + 1.860,49
Sumo de pasivoj 47.592,98
Rimarkoj: la sumon de donacoj en la UEA-konto konsistigas cxefe 1710 euxroj el
la kapitalo de la malfondiÄ?inta asocio de svisaj nevidantaj E-istoj kaj 205
euxroj donacitaj dum la Universala Kongreso.
La subvencio en nian bankan konton venis kiel cxiam de la Fondajxo Thilander.
Amike
P. L. Da Costa
Lingva forumo
"Etnolingve unu, Esperantlingve pluraj: la nuancoricxo de Esperanto".
Mi povas malkasxi, ke la inspiron al cxi tiu prelego donis al mi Karlskoga mem,
malgraux la fakto, ke mi neniam estis tie! Mi klarigu:
En Decembro 1994 en la E-klubo de Oslo oni prezentis pupteatrajxon pri la vivo
de Zamenhof, vidbendigitan gxuste en Karlskoga. Tie mi auxdis la anoncojn "unua
scenejo", "dua scenejo" ktp., kaj mi pensis: "Jen etnolingva influo". En multaj
lingvoj oni uzas la saman vorton, en la sveda "scen", por indiki kaj agon kaj la
ejon, kie oni ludas la agon. La E-istoj konscias, ke por nomi la ejon oni devas
aldoni al la radiko la sufikson "-ejo"; sed la etnolingva influo igas ilin uzi
la kunmetajxon ankaux kiam oni ne parolas pri la ejo, sed pri la ago.
Estas multaj similaj kazoj. En multaj lingvoj la vorto "station" signifas i.a.
lokon, kie haltas trajnoj; sed gxi ankaux signifas la _domon_, kie situas la
biletvendejo, la atendejo, la oficejoj ktp. Tiun domon la E-istoj delonge
kutimas nomi "stacidomo"; sed sub influo de la etnaj lingvoj multaj tendencas
nomi "stacidomo" ankaux la stacion gxenerale: "Degerfors estas stacidomo cxe la
linio Oslo-Stokholmo". Kompreneble domo apartenas al la stacio de Degerfors, sed
se oni ne volas paroli nur pri la domo, sed pri la stacio, suficxas diri "stacio",
laux la "principo de suficxo kaj neceso". Cxi tiuj ekzemploj montras, ke la
lingvouzantoj emas trakti kunmetitajn vortojn kiel unuojn: "scenejo" estas
kunmetajxo de radiko kaj sufikso, "stacidomo" de du radikoj. Tial la unuvorta
kunmetajxo "dometo" elvokas la ideon de io, kio ne estas domo en la kutima senco,
sed prefere _kabano_, dum la samaj elementoj, arangxitaj duvorte en "eta domo",
elvokas la ideon de ordinara domo, kiu estas malgranda. Kelkaj kunmetajxoj tiom
enradikigxis, ke ili nun estas komprenataj kun signifo pli malvasta ol ili
logike havas. "Lernejo" logike estas cxiu ejo, kie oni lernas; sed oni gxenerale
donas al la vorto la signifon de ejo, kie okazas regula instruado. Ecx pli
ilustra estas la kazo de "pregxejo", kiu logike estas "ejo, kie oni pregxas". Do
la vorto devus esti egale aplikebla al kristana katedralo, islama moskeo budhana
aux hindua templo, juda sinagogo ktp. Sed euxropcentrisma pensado, espereble
nekonscia, rezultigis, ke tiun vorton akaparis por si la kristanoj. Cetere, en
Norvegio ekzistas laikaj kristanaj movadoj ekster la sxtata eklezio, kies anoj
pregxas ne en la "pregxejoj", sed en apartaj ejoj, kiuj nomigxas "bedehus", do "pregxdomoj".
Restante iom cxe lernejoj kaj pregxejoj, kaj revenante al la cxeftemo de cxi tiu
prelego, mi menciu, ke en multaj etnaj lingvoj "lernejo" kaj "skolo" (ideologio)
esprimigxas per la sama vorto; la samo validas pri "pregxejo" kaj "eklezio" (organizajxo).
Sed sxajnas, ke la E-istoj ne cxiam estas kontentaj pri tia klareco, kaj ili
konscie enkondukas en E-on la plursencecon kaj svagecon de la etnaj lingvoj: "redakcio"
povas signifi kaj redaktejon, kaj redaktistaron, kaj redaktadon. Mi ne tro forte
kritiku tiun tendencon, cxar foje mi mem spertis la mankon de nepreciza vorto en
E-o: Dum renkontigxo de blindaj E-istoj okazis sxakturniro gvidata de sveda ne\E-ista
akompananto, kaj mi devis traduki unu lian komunikon, kiu komencigxis jene: "Turneringsledningen
har bestämt att ...". Li tre intence uzis la formon "ledningen", kiu povus
signifi gvidantaron, gvidejon, gvidadon ktp., kaj li volis per tio nebuligi la
fakton, ke li estis la sola gvidanto. Mi mallerte tradukis la komunikon tiam,
sed hodiaux mi eble dirus: "El la turnira gvidejo komunikigxas decido, ke...".
Unu el la plej malnovaj ilustrajxoj de la nuanciga supereco de E-o kompare kun
la etnaj lingvoj estas gxuste "malnova", kontraste kun "maljuna". Sed tiu
nuanciga kapablo evidente embarasis kelkajn E-istojn, kiuj volas, ke la
etnolingva plursenceco rekreigxu ankaux en E-o, kaj tial
enkondukis la vorton "olda". Mi rifuzas kredi, ke ili tion faris nur por eviti
mal-vortojn, cxar anstataux "malnova" ili povus diri "antikva", kaj anstataux "maljuna"
ili povus diri "agxa". Ni ne forlasu la agxon: la skandinava "ungdom" povas
signifi kaj "junecon" kaj "junulon" kaj "junularon". Iafoje oni diferencigas en
E-o inter la diversaj sencoj de unu etnolingva vorto per eta vario: "koncerto"
estas spektaklo, dum "koncxerto" estas komponajxo.
Alifoje unu prestigxa lingvo ricxigas aliajn lingvojn per pruntvortoj. Tiuj
vortoj plej ofte havas relative gxeneralan signifon en la pruntedonanta lingvo,
sed nur parto de tiu signifo estas transprenata de la prunteprenantaj lingvoj.
Bona ekzemplo estas la vorto, kies baza signifo estas "polvo". Gxi estas en la
franca "poudre", kiu eniris en aliajn lingvojn nur kun la signifo "kosmetika
polvajxo", E-e "pudro". En la anglan gxi tamen eniris kun la pli vasta signifo "pulvoro"
(io diserigita kvazaux polvo), do gxi inkluzivas kaj la kosmetikan "pudron" kaj
la eksplodan "pulvon". Do E-o havas 4 vortojn devenantajn de la sama radiko, "polvo",
"pulvoro", "pudro" kaj "pulvo", por esprimi 4 malsamajn ajxojn, kiuj en kelkaj
etnaj lingvoj esprimigxas per malpli da vortoj.
Nun ni venas al pli konataj kazoj. En kelkaj etnaj lingvoj planto havas la saman
vorton kiel preparajxo, al kiu tiu planto liveras ingrediencon: "sinapo" estas
planto, "mustardo" estas preparajxo el gxia semo; ambaux svedlingve estas "senap".
"Laktuko" estas planto, "salato" estas preparajxo, kiu enhavas laktukon ofte,
sed tute ne cxiam: mi neniam mangxis kiel deserton fruktan salaton kun laktuko;
sed svedlingve ambaux estas "sallad".
Ankaux diversajn korpopartojn la etnolingvoj emas kunigi sub sama etikedo, sed
ne cxiuj etnolingvoj kunigas la samajn korpopartojn. La skandinava "hals" povas
signifi kaj "kolon" kaj "gorgxon". La sveda "bröst" povas signifi kaj "bruston"
kaj "mamon" (cicon). La sveda kaj norvega "mage" povas signifi kaj "ventron" kaj
"stomakon". La rusa "ruka" povas signifi kaj "brakon" kaj "manon". Kurioze,
ankaux en mia nordnorvega dialekto, kie ekzistas kaj "hajnn" (mano) kaj "arm" (brako),
oni ofte uzas "mano", celante brakon: "Li rompis la manon";
"Mi sxvitas sub la manoj" = en la akseloj. Io simila okazas pri "kruro" ("gambo"?)
kaj "piedo". La rusa "noga" signifas ambaux, same kiel mia nordnorvega "fot".
La piedo portas min al kelkaj unuoj de mezuro, pezo kaj mono. La mezurunuo, kies
bazo estas la piedo, nomigxas en E-o "futo". "Funto" estas pez-unuo egalanta
proksimume al duona kilogramo, kaj la funto da oro aux argxento, kiun oni uzis
kiel pagon, transformigxis kun la tempo en la mon-unuon "pundo".
En cxiuj ekzemploj, kiujn mi menciis, la diversaj "signifoj" de la etnolingva
vorto estas partoj de unu gxenerala signifo. Tiel certe estis origine ankaux cxe
la sveda "ben", kiu signifas kaj "oston" kaj "kruron", same kiel cxe "huvud",
kiu havas kaj la konkretan signifon "kapo" kaj la figuran "cxef-", kies E-a
formo estas la franca rezulto de la latina "caput", kiu en la franca perdis sian
originan signifon de korpoparto. Tamen tiuj signifopartoj estas suficxe malsamaj,
por ke ili ne estu intermiksataj de la svedaj E-istoj.
Oni povas konkludi, ke malgraux la malgranda vortprovizo de E-o kompare kun tiu
de la etnaj lingvoj E-o tauxgas por diferencigi kelkajn konceptojn pli trafe ol
la etnaj lingvoj.
Alia demando estas, cxu la E-istoj kapablas _ekspluati_ tiujn kvalitojn. Oni
devas _konsciigi_ ilin, kaj espereble mia prelego povos kontribui al tio.
Otto Prytz
lingvolernado altigas
memvalorsenton
En mia artikolo pri la motivoj
kial iu farigxu uzanto kaj parolanto de E-o mi akcentis kiel plej gravan motivon
la deziron plivastigi sian esprimkapablon en alia ol la propra lingvo. Povas
esti, ke multaj gelegantoj pensas, ke por ili tiu motivo ne estis la decida
faktoro por lerni la lingvon.
Nome cxe tiuj superregas la deziro konatigxi pere de la lingvo kaj gxia komunumo
kun homoj el aliaj landoj kaj eventuale starigi personajn rilatojn kaj sekve la
grado de regado de la lingvo estas duaranga. Suficxas en tiu kazo paroli tiel
bone, ke eblas komprenigi sin kaj kompreni aliajn.
Kaj homoj hodiaux apenaux pensas pri ideologio, se ili volas amikigxi. La
tutmondigxo ja hodiaux estas fakto, kaj la teknikaj eblecoj komuniki kun la tuta
mondo ekzistas. Do, la kunkreskado de la homaro ne plu estas celo en fora
estonteco, sed gxi jam estas cxiutagajxo.
Tial ankaux ne havas sencon varbi subtenantojn de E-o, kiuj mem ne intencas
lerni la lingvon kaj partopreni en gxia komunumo. Se la partopreno en la
komunumo por plej multaj homoj estas la cxefa motivo por lerni kaj uzi E-on,
tiam plej gravas paroligi la homojn, levi ilian esprimkapablon. Por tio necesas
havi tauxgajn rimedojn. Kvankam cxeestaj kursoj estas preferindaj, ni tamen
devas konscii, ke plej multaj lernantoj ne havas la okazon cxeesti kurson, cxar
ne ekzistas tia oferto en ilia urbo.
Do, por la granda plimulto kursoj en la interreto devas plenumi tiun taskon. Kaj
mi nur povas ripeti, kion mi cxiam diras: por lerni la lingvon, necesas unuavice
auxdi gxin. El tio sekvas la konkludo: ju pli granda estas la oferto pri
parolata lingvo, des pli da homoj povas lerni la lingvon. Tiu oferto ankaux
devas esti tre largxa, cxar neniel ekzistas iu norma sistemo. La 16 reguloj de
la gramatiko ja estas nur la skeleto, sed por vivigi tiun skeleton necesas karno
el vortoj kaj frazoj, kaj tiuj vortoj kaj frazoj devas korespondi al la deziroj
kaj bezonoj de la lernanto.
En tiu kazo la lingvo pliricxigas la homon, kaj la fiero kapabli paroli novan
lingvon pozitive influas la memvalorsenton. Kaj tio ja gravas. Homo bezonas por
sukcese kontakti aliajn suficxe altan memkonscion. Oni ja devas prezenti sin al
aliaj, kaj tial la esprimkapablo estas decida por la sukceso.
(laux Esperanta retradio).
Tra la sortofrata mondo.
La arto vidi per manoj
Bi Feiyu rakontas pri medio kaj pasioj de blindaj cxinaj masagxistoj. "Manoj
estas nur manoj, kiuj ne vidas, se tion necesas klarigi al iu. Samkiel okuloj
estas nur okuloj, kiuj vidas... aux ne vidas. Kaj cxio. Blindeco estas nur...
vidpovo alia, per manoj, kaj nenio plu. Sen metaforoj".
La cxina vorto "tuina" devenas de la vortoj "tui" (premi) kaj "na" ((kapti) kaj
signifas specialan cxinan masagxon. Majstroj de tuina havas manojn, ankaux
okulojn, sed ili ne vidas. Ili estas masagxistoj, kiuj praktikas la antikvan
arton. Bi Feiyu diras: "Sub iliaj fingroj pasis Cxinio de la ekonomia piko, sub
ilia hauxto pasas Cxinio cxiamakaj sentoj de cxiu aparta paciento".
Kaj tio ne estas metaforo. Pri blindaj masagxistoj rakontas Bi Feiyu, 48-jara,
logxanta en Nankino, dufoja laureato de la premio Lu Mun kaj premio Mao Dun, la
plej prestigxaj regaloj de Cxina Respubliko. Lia libro "Majstroj de tuina" estas
tradukita en kelkajn lingvojn. Li klarigas: "Verkisto neniam pensas pri metaforo,
sed pri tio, kiel kapti la vivon, montri kaj interpreti gxin. Romanisto ne havas
pensmanieron de filozofo, gvidata de logiko. La pensmaniero de filozofo
kontrauxdiras tiun de romanisto. Gxi mallongigas, tiu de romanisto largxigxas
kaj malfermigxas. Ne demandu, pri kio ni pensas, rigardu, kio nin allogas, la
sentoj". Gxuste pri sentoj, malfacilaj enamigxoj, esperoj balancigxantaj,
rakontas la libro. La auxtoro diras: "Tio estas romano longa, gxi priskribas la
spiriton de kuracistoj". Tio ne estas tro optimisma, glorplena rakonto de iu,
kiu atingis sukceson, tipa por la euxropa, kaj lastatempe ankaux por la cxina
literaturo, gxi estas gxuste intima, kaj peripetioj de doktoro Vang, de bela
Xiao Kong kaj aliaj personajxoj, kiuj logxas sur la pagxoj de la libro,
konservas "la spiriton de amo". "Tio estas la libro, - rememoras Bi Feiyu, -
kiun mi estis destinita skribi, cxar mi komencis verki poemojn, estante
19-jarulo, tiam mi erarvagadis tra la kurbaj stratoj de la germana filozofio.
Poste, kiel 23-jara junulo jxus fininta la studadon, mi instruis en la lernejo,
financata de Unicef, kie mi engagxigxis en la temaron de handikapitoj. Kaj ne
nur: mi okupigxis pri sporto, kaj do, ofte bezonis masagxon. Mia sperto, akirita
inter handikapitoj kaj masagxistoj, plenigis min per simpatio al tiuj homoj kaj
igis min alproksimigxi al ties interna mondo. Miaj herooj ne estas realaj homoj,
kvankam, espereble, la realisma stilo de miaj romanoj povas pensigi, ke estas
tiel. Mi ne uzas modelojn, cxiuj personajxoj estas frukto de mia imago".
Marco del Corona,
El la itala tradukis O.P.
Literaturo
Tamara Andrejeva.
La forto de arto.
Antaux unu jaro eksilentis kanonoj. Tamen en hospitaloj oni finkuracis
militvunditojn, kiuj resanigxinte rapidis al siaj patrolandoj. La fizikaj
suferoj iom kuraceblas, kaj la animaj...
En la jaro 1946 la heroino de tiu historio (ni nomu sxin Maria) logxis en fremda
lando, laboris en hospitalo kiel kuracistino. La nombro de rusaj vunditoj cxiam
pli malmultigxis, alproksimigante la tagon, kiam Maria rajtos reveni al kara
Leningrado. Kiomfoje dum la militjaroj estis imagata sceno de la renkonto kun la
amataj geparencoj, kiuj restis en Leningrado. Nun la sama penso timigis sxin...
La lastan tagon de la milito pereis sxia edzo. Dum la gxojiga tago de Venko
Maria enterigis lin...
Sxi dauxre vivis kaj agis, revante ekvidi sian filinon kaj patrinon, malgraux,
ke interkorespondo rompigxis antaux kvar jaroj. Post la milito Maria turnis sin
al leningrada estraro kaj ricevis la oficialan informon, ke sxiaj filino kaj
patrino mortis dum la blokado. De tiam la vivo sxajnis sencela por 35-jara
virino.
Maria igxis silentema. Nur plenumante kuracistajn devojn, sxi iom forgesadis pri
la propra tragedio, pri sia doloriga korvundo. Laca kaj senforta, sxi vespere
revenadis hejmen por nokti. Kaj tiam la amaraj pensoj atakis sxin. Por ne
frenezigxi, sxi sxaltis radioricevilon. Muziksonoj iom trankviligis.
CXivespere kantis tenoro. Ekde unuaj vocxsonoj io karesa kaj agrabla tusxetis la
koron, forportante al la karaj antauxmilitaj jaroj de la malproksima infanagxo,
kaj ia neklarigebla forto forprenis la animstrecxon. SXajnis, ke Li kantis nur
por sxi.
Okazis miraklo! Dank'al varmeco de lia vocxo SXi kvazaux vekigxis post la
inkubsongxo, kvazaux per nevideblaj kordoj ili igxis kunigitaj. Sekvatage
kunlaborantoj rimarkis, ke Maria estis pli kontaktema.
Fine Maria revenis Leningradon, logxis sola, laboris enn malsanulejo. La
admirinda vocxo restis neforgesebla, kvankam SXi ne konis lian nomom.
Iuvespere sxi iris laux la strato. Tiu tago montrigxis unu el la nigraj. Sur la
operacitablo mortis virino, kaj sxi kulpigis sin. Sed kuracisto ne estas
sorcxisto... Kial do sxi staras meze de la trotuaro? Kio emociigas kaj samtempe
trankviligas la animon? Kiel saviga akvoguto dum varmega tago, kiel subita
resanigxo post gravega malsano, tiel rekonsciigis sxin la konata vocxo - tiom
kara kaj proksima. SXi staris senspire, ravita... Kiam finigxis la kantado,
Maria alkuris malfermitan fenestron kaj ekvidis sole sidantan knabinon cxe la
malnova gramofono.
- Bonvolu vendi al mi tiun diskon! Mi pagos altan monsumon, nur vendu gxin. Mi
petegas Vin! - Turnis sin Maria al la junulino, kies mirigita rigardo estis
direktita al sxi.
- Bonvolu preni gxin senpage. Mi havas ankoraux la saman. Jes, al mi tre placxas
auxskulti la admirindan vocxon de Mario Lanza".
Nun Maria posedis la gramofondiskon de la amata kantisto kaj ekkonis lian
familinomon. Cxivespere reveninte hejmen, SXi gxuis lian dian vocxon. De nun sxi
rapidis sian logxejon, kie atendis sxin Mario Lanza... SXi akiris cxiujn
acxeteblajn diskojn, presajxojn pri lia vivo, rigardis filmojn, kie Li aktoris.
En sxia cxambro de sur muroj ridetis Mario Lanza kaj ofte sonis lia korecoplena
vocxo. Por kompreni, pri kio Li kantas, Maria komencis studi la anglan kaj
italan lingvojn. En la jaro 1959 Maria kiel turistino vizitis Italion. SXi
trovis, kie logxis en Romo Mario Lanza kaj vespere longe promenis preter la
granda antikva vilao, de kie auxdigxis infana rido. Maria sciis, ke la kantisto
havas edzinon, du knabojn kaj du knabinojn. Ho, kiel sxi esperis ekvidi lin kaj
ekauxdi lian tiom amatan vocxon. Iu tusxetis pianklavaron, provante kelkajn
akordojn, kaj nenion plu... Post vojagxo tra Italio la turista grupo la 7-an de
oktobro revenis Romon. Gxuste la saman tagon en hospitalo subite mortis Mario
Lanza. La Itala cxefurbo funebris pro la forpaso de la eminenta samlandano, kies
talento cxarmigis auxskultantojn de la tuta mondo. Inter miloj da italanoj
trovigxis la modesta virino el la malproksima urbo Leningrado, kaj neniu sciis,
kian neordinaran rolon ludis la kantisto en la sorto de tiu rusino.
Facila legajxo
Orientaj fabloj.
Johann Peter Hebel (1760-1826)
Stranga promenrajdado
Viro hejmenrajdas sur sia azeno, kaj lia filo kuras apude. Venas vagulo kaj
diras: "Patro, ne estas en ordo, ke vi rajdas kaj kurigas vian filon. Vi
havas pli fortajn membrojn".
La patro malsupreniris de la azeno kaj rajdigis la filon. Denove venas
vagulo kaj diras: "knabo, ne decas ke vi rajdas kaj via patro devas piediri.
vi havas pli junajn krurojn.) Do ambaux sidigxis sur la azenon kaj komune
rajdis.
Venas tria vagulo kaj diras: "kia sensencajxo: du uloj sur malforta besto.
Cxu oni ne prenu bastonon kaj forpelu vin ambau?) Nun ambaux malsupreniris
kaj kuris cxiuj tri, dekstre kaj maldekstre patro kaj filo kaj meze la
azeno.
Venas kvara vagulo kaj diras: "Vi estas tri stranguloj! cxu ne suficxas, se
du piediras kaj ne estas pli facile se unu rajdas?"
Nun la patro kunligis la du antauxajn krurojn kaj la filo la du malantauxajn
krurojn de la azeno, ili prenis bastonegon kaj hejmenportis la azenon sur
siaj sxultroj.
Tia povas esti la rezulto, se oni volas agi laux cxies favoro.
elgermanigis Th. Speckmann
Ne cxio samtempe.
Foje mulao venis en iun salonegon por paroli al kredantoj. La salonego estis
malplena, se ne konsideri unu junan cxevalbrediston, sidantan en la unua vico.
La mulao ekpensis: "Cxu mi devas prediki aux ne?" Kaj li decidis demandi la
cxevalbrediston.
- Neniu estas cxi tie krom vi. Kiel vi pensas, cxu mi devas paroli aux ne?
La junulo respondis:
- Via mosxto, mi estas simplulo, nenion mi komprenas pri tio, sed, se mi venas
en la cxevalejon kaj vidas, ke cxiuj cxevaloj forkuris, restis nur unu, cxu mi
ne nutru gxin?
La mulao konsideris la sagxecon de la simplulo kaj komencis sian predikon. Li
parolis dum pli ol du horoj kaj, fininte, eksentis plifaciligxon en la animo. Li
sxatus ekauxdi, cxu bona estis lia prediko. Li demandis:
- Cxu placxis al vi mia parolado?
- Mi ja diris, ke mi estas simplulo kaj ne tre bone komprenas cxion cxi. Sed, se
mi venas en cxevalejon kaj vidas, ke cxiuj cxevaloj forkuris kaj restis nur unu,
tutegale mi nutros gxin, sed mi ja ne donos al gxi tutan mangxajxon, destinitan
por cxiuj cxevaloj.
Diversaj interesajxoj.
Fruktoj tro kreskas.
Vi petas kilogramon da pomoj kaj vidas, ke oni donas al vi nur tri. Vi devas
trancxi en pecetojn la fragon por frukta salato, kvazaux ili estus piroj. Kio do
okazas al fruktoj? Ili igxas cxiam pli grandaj, belaj, allogaj, certe, sed cxu
aromaj, sendangxeraj, mangxindaj?
Utileco de fruktoj por neniu estas novajxo: ili ne nur estas fonto de vitaminoj,
sed ankaux entenas fitokemiajn substancojn, tre utilajn por lukti kontraux
liberaj radikaloj. Cxu vere por esti utilaj ili devas esti belaj kaj grandaj?
Cxi demando aperas spontanee, kiam ni vidas sur vendotabloj la fruktojn
gigantajn kaj perfektajn. La tendenco al produktado de pli grandaj fruktoj estas
kauxzita de la merkataj motivoj. Unuflanke, konsumantoj sxatas grandajn fruktojn,
cxar ili bele aspektas surtable kaj havas malpli da forjxetajxoj, Aliflanke,
malgrandkvanta vendado de grandaj fruktoj pli rapide kovras la enspezojn. Ju pli
granda estas la fragoj, des pli granda estas rikolto. Nun de unu hektaro de
kampo oni ricevas 25+30 tunojn da fragoj, kontraux nur 11+12 tunoj de antaux
kelkaj jardekoj. Evidente malplialtigxas kostoj de la rikolto, cxar grandaj
fruktoj estas pli facile kolekteblaj.
Se ni parolas pri ekonomiaj motivoj, ekestas la demando, cxu plialtigxas la
kostoj de fruktogigantigo. Por ricevi grandegajn fruktojn oni uzas diversajn
metodojn. Antaux cxio, tio estas selektado de la kreskajxoj pli rezistemaj,
elekto kaj hibridigo de la plej bonaj specimenoj, havanta gxuste tiun celon,
donas bonajn rezultojn. Oni troigas la malutilon de transgenaj teknikoj. Ni
konsideru, ke ne ekzistas kultivataj kreskajxoj, genetike nemodifitaj. Rigardu,
ekzemple, sovagxajn pomojn. Cxu vere vi preferus mangxi ilin, genetike
nemodifitajn?
Rapida kresko de fruktoj povas esti atingita per hormona stimulado. Temas ne nur
pri kemiaj nutrajxoj, sed ankaux pri la uzado de vegetalaj hormonoj. Samkiel
homoj kaj bestoj, ankaux kreskajxoj produktas hormonojn, kiuj plenumas diversajn
funkciojn. la plej interesaj fitohormonoj, kiuj kauxzigas la kreskadon, estas
auksinoj, giberellinoj kaj citohininoj. En normalaj kondicxoj la kreskajxo mem
regulas produktadon de tiuj hormonoj depende de la sezono kaj vetero. Sed la
moderna agrotekniko permesas enigi la hormonojn, kies dozoj intensigas
fruktokreskon. Sed tiuj hormonoj havas neniun ivfluon al nia organismo. Sed cxu
ili influas la guston kaj valoron de la fruktoj?
Ni revenu al la fragoj, kiuj estas siaspecaj rekordistoj de gigantismo. Pezinte
iam 12-13 gramojn, dum lastaj 25 jaroj ili "plidikigxis" kaj nun pezas 24-25
gramojn, apartaj ekzempleroj atingas 30 gramojn. Komence tiuj "grandeguloj"
estis malpli aromaj kaj bongustaj, sxvelintaj pro akvo kaj hormonoj. Nun oni
uzas malpli da hormonoj, plibonigxas la selektado kaj hibridigo. La hispana
specimeno Candonga havas la fruktojn grandajn, sed tre aromajn kaj bongustajn.
Gxin sekvas la italaj Tecla, Clery kaj Queen Elisa.
Alia konvinka ekzemplo de pozitiva influo de pligrandigxo estas mirtelo -
cxampiono pri enteno de vitaminoj kaj kontrauxoksidigaj pigmentoj. Tiuj fruktoj,
kiujn ni acxetas, tute ne estas malpli bonaj, ol tiuj kreskantaj en arbaro.
Temas nur pri la alia specimeno. Amerikaj mirteloj donas fruktojn pli grandajn,
sed same sukozajn kaj aromajn.
Sed ne cxiuj grandegaj fruktoj estas bonaj. Ekz., inter 2000 ekzistantaj
pomspecimenoj nur kelkaj povas doni nature grandajn fruktojn, ne sxveligitajn de
akvo, perdante la guston, aromon kaj sanigajn valorojn. La pomoj Golden Delicius
kaj Jonagold povas atingi la pezon de cx. 200 gramoj. Sed, se oni proponas al vi
grandegajn fruktojn de tiuj specimenoj de pomoj kaj piroj, kiuj nature estas
mezgrandaj, tio estas suspektinda.
Sciencaj esploroj konfirmas, ke la nuntempaj fruktoj entenas malpli da vitamino
C, ol antaux 20 jaroj. Laux la esploroj de la Texasa universitato, pomoj perdis
ecx 30 procentojn da fero, potaso kaj riboflavino. Ili entenas pli da akvo kaj
fibrozaj partoj, senutilaj por mangxantoj. Sed pri tio ne kulpas pligrandigxo.
Pli damagxigaj faktoroj por la fruktoj estas elcxerpigxo de la grundo pro
intensa kultivado, tro frua rikolto kaj maturigxo en nekonvenaj kondicxoj. Do,
ne gravas la grandeco de fruktoj, sed ilia produktmaniero. La distingo inter la
unua kaj dua kategorio de la fruktoj dependas de ilia grandeco, sed ne de la
gusto. Por jugxi, necesas gustumi.
Elektu la fruktojn laux sezono kaj lauxeble tiujn lokajn.
Giorgio Donegani
E-igis O.P.
Harpofestivalo
Harpo estas unu el la plej belsonaj muzikiloj – kaj, kune kun fluto, ankaux unu
el la plej antikvaj. Ne nur legendoj, sed gravurajxoj en Oriento atestas, ke gxi
ekzistas jam de jarmiloj. Oni trovis indikojn pri tio en faraonaj tomboj, en
Irakaj kavernoj kaj en helenaj skulptajxoj. La Malnova Testamento mencias gxin (Genezo
4:21). Antikva tradicio asertis, ke harpo povis placxi al dioj. Kaj efektive,
gxis la nuna tempo gxia sono sorcxas homojn. Gxi neniam farigxas ekstermoda.
Harpo, versxajne, devenis de pafarko, gxia formo mem tion sugestas. Gxi
konsistas el korpo , 46 kordoj, kaj 7 pedaloj, sed la pedaloj estas relative
moderna aldonajxo. En la 8-a jarcento, okaze de disvastigxo de islamismo, harpo
alvenis Hispanujon el la nordo de Afriko, kaj rapide gxi euxropigxis. Pedalojn
oni kreis por gxi nur en la 18-a jarcento, kio aldonis specialan rafinitecon al
tiu muzikilo. Tamen, pli simpla, rudimenta harpo ankoraux estas uzata de
antikvaj popoloj en Afriko. Iuj eminentaj harpludistoj famigxis tra la mondo,
ekz., en la mondkonata muzikensemblo "Keltaj Virinoj".
En majo 2012 okazis grava evento en Rio-de-Jxanejro: VII-a Rio HarpoFestivalo.
Cxiutage okazis senpagaj koncertoj en pluraj lokoj tra la urbo: en koncertejoj,
muzeoj, pregxejoj kulturcentroj kaj bibliotekoj. Kelkaj okazis ankaux en urboj
proksimaj al Rio. Ankaux cxi-jare okazos simila arangxo. Enskribigxis entute
muzikistoj el 25 landoj por 98 prezentoj. Oni atendas imponan eventon.
Rio HarpoFestivalo estas auxspiciata de Belarta Muzeo de Rio. Cxi tiu grava
kulturinstitucio havas belan programon, kiu jam funkcias de pluraj jaroj. Gxia
nomo estas "Muziko en la Muzeo" kaj konsistas el cxiutagaj nelongaj senpagaj
koncertoj, de diversaj artistoj kaj diversaj muzikstiloj. Ankaux tiuj okazas en
pluraj ejoj tra la urbo. La harpofestivalo estas parto de tiu tutjara serio.
Pauxlo S. Viana.
Forpasis Tanaka Teiiti.
Kun granda bedauxro ni sciigas al vi, ke la 17-an de aprilo 2013 forpasis s-ro
TANAKA Teiiti (prononcu: tanaka teiicxi), la antauxa Gxenerala Sekretario de
JABE (Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj).
Li naskigxis en Tokio la 22an de novembro 1935.
Li eklernis Esperanton en 1965 en la kurso, kiu havis lokon en la Japana Brajla
Biblioteko en Tokio. La finintoj de la kurso fondis klubon “Rondo Korno” por
dauxrigi lernadon. En Rondo Korno, havanta la membrojn blindajn kaj vidantajn,
li funkciadis kiel reprezentanto gxis sia forpaso kaj de 2003 fojfoje gvidis
enkondukan kurson por la gxenerala publiko.
Kiam JABE, fondita en 1928, revigligxis en 1966, li tuj membrigxis kaj de
oktobro 1999 gxis marto 2013 dauxre funkciadis kiel gxia gxenerala sekretario.
Blindigxinta en sia etetinfaneco li lernis pianludon profundege kaj prezentis
brilan talenton. Kvankam li farigxis instruisto pri la orienta medicino en
bll.-lernejoj, en 1961 li havis recitalon en la fama muzikhalo en la centro de
Tokio. Li estis konata ankaux kiel “Pasxpova Enciklopedio pri la Muziko”. Per
tiu sia talento li servis havigi amikan atmosferon en diversaj Esperanto-eventoj,
ankaux en IKBE kaj UK en Gotenburgo, Vilno kaj Florenco kaj UK en Jokohamo.
Aparte menciinde estas, ke en IKBE en Vilno li prelegis pri la japanaj tradiciaj
popolkantoj auxdigante diversajn unikajn kantojn.
Ni ja imagas, ke li pianludas kaj kantas en E-o ankaux en la alia mondo.
TANABE Kunio, Gxenerala Sekretario de JABE
----------