Esperanta Ligilo
N-ro 6, junio 2013
Enhav-tabelo
79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (kvara komuniko)
Pri literaturo de UK-lando.
Lingva forumo. Decxifri pralingvojn.
Tra la sortofrata mondo. Impona konferenco de surdblinduloj.
Nia rondo familia. Ni gratulas.
Literaturo. La bluokulino.
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio).
Diversaj interesajxoj. Junie naskigxis...
Humuro. Muzikistoj ridas.
Por la retumantoj. Nova retpagxo en la lingvo internacia.
79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
28.08-03.09 2013
Obzor – Bulgario (kvara komuniko)
1. Renkontado de la partoprenantoj.
Kiel ni jam anoncis en la unua komuniko la partoprenantoj estos veturigataj de
Varna al Obzor per busoj en du grupoj je la 12-a kaj la 18-a horo.
Kolektigxaj lokoj.
a. Flughaveno Varna - cxe la informejo de terminalo “forveturantaj aviadiloj”.
b. Auxtobusa stacidomo Varna – en la atendejo,sur la benkoj kontraux la
biletkasoj.
c. Fervoja stacidomo Varna – cxe la informejo.
2. La 28-an de auxgusto posttagmeze – akceptado kaj enlogxigado de la
partoprenantoj.
3. Ni petas cxiujn, kiuj pagis siajn kongreskotizojn kunporti la kvitancojn de
la bankoj pere de kiuj oni gxiris la monon.
4. La 28-an de auxgusto posttagmeze kaj la 29-an de auxgusto antauxtagmeze en la
hotelo funkcios monsxangxejo.
5. Se iuj deziras vegetarajn mangxajxojn bonvolu anonci sin retletere al Dimo
Dimov.
6. La antauxvidata duontaga ekskurso ne okazos al Varna, sed al Nesebar.
7. Provizora programo.
merkredo la 28-an de auxgusto.
19.00-20.00 vespermangxo.
20.00 interkona vespero.
jxauxdo la 29-an de auxgusto.
8.00-8.45 matenmangxo.
9.00-9.45 e-kursoj.
10.00-11.30 solena malfermo de la kongreso.
11.45-13.00 prelegoj.
13.00-14.00 tagmangxo.
18.30-19.30 vespermangxo.
20.00 kultura programo.
vendredo la 30-an de auxgusto.
8.00-8.45 matenmangxo.
9.00-9.45 e-kursoj.
10.00-10.30 prelego.
10.30-12.30 gxenerala asembleo de LIBE – (unua parto).
13.00-14.00 tagmangxo.
18.30-19.30 vespermangxo.
20.00 kultura programo.
Sabato la 31-an de auxgusto.
8.00-8.45 matenmangxo.
9.00 duontaga ekskurso al Nesebar kun vizito de la Arkeologia muzeo kaj
promenado tra la malnova urboparto.
13.00-14.00 tagmangxo
19.00-20.00 vespermangxo.
Dimancxo la 1-an de septembro.
8.00-8.45 matenmangxo.
9.00-9.45 e-kursoj.
10.00-12.30 prelegoj.
13.00-14.00 tagmangxo.
18.30-19.30 vespermangxo.
20.00 kultura programo.
Lundo la 2-an de septembro.
8.00-8.45 matenmangxo.
9.00-9.45 e-kursoj.
10.00-12.30 gxenerala asembleo de LIBE – (dua parto).
13.00-14.00 tagmangxo.
17.00-18.00 fermo de la kongreso.
19.00 adiauxa vespero.
Mardo la 3-an de septembro.
8.00-8.45 matenmangxo.
13.00-14.00 tagmangxo.
Forveturo de la partoprenantoj.
Vladimir Jxelev - prezidanto
Dimo Dimov - vicprezidanto
Pri literaturo de UK-lando.
La literaturo de Islando, cxi-jara kongreslando havas suficxe antikvajn radikojn,
firman tradicion kaj la esencan influon al literaturoj de aliaj Euxropaj landoj.
La Islanda literaturo estas literaturo, verkata en Islanda lingvo kaj literaturo
de Islandaj auxtoroj, verkata en aliaj lingvoj. La unuaj trezorajxoj de tiu
literaturo rilatas al la komenco de logxigo de Islando je Vikingoj. Do antikva
Skandinava, fakte Norvega literaturo laux sia deveno vere evoluis en Islando.
La lokan, Islande-Norvegan skribsistemon, fondis en 12 jc. Ari Torgilsson (mortis
en la jaro 1148). Oniopinie li fondis ankaux Islandan etnografion kaj gxenerale
ni povas percepti lin kiel la fondinto de la tuta Proza literaturo de sia popolo.
Tiu literaturo donis post mallonga tempo suficxe abundajn fruktojn. Izolitaj sur
sia soleca norda insulo, kiu situas cxe la limo de la tiama multelogxigita mondo,
netusxata per tre fortaj malamikoj, ne submetata almenaux komence, de ekstermaj
atakoj de Kristanismaj fanatikoj, krucmilitoj, kiuj senbedauxre neniigis cxiujn
fruktojn de la pagana popola literaturo, Islandanoj libere povis uzi longajn
vintrajn vesperojn por detale prilabori skribe rakontojn kaj novelojn de siaj
prauloj pri la propraj Dioj kaj historiaj herooj, pri propraj kaj Norvegaj
tribestroj kaj regxoj, karajn proprajn tradiciojn, kredojn kaj popolajn legxojn.
Malnovaj Islandaj auxtoroj lasis por ni la ricxan prozan heredon, kiu entenas,
krom la mitologiaj kaj folkloraj verkoj, ankaux multajn historiajn biografiojn,
antaux cxio de Norvegaj regxoj, poste - de eminentaj tribestroj kaj post la
akcepto de Kristanismo - de episkopoj (inter alie, ankaux multajn verkojn pri
historio de Norvegio, Islando, Danlando kaj de la insulaj kolonioj, fine
rakontojn pri vojagxoj, pri la establo de Gronlando ktp.). Al tiu tempo
apartenas la vico de sagaoj, kiuj priskribas la evoluon de apartaj Islandaj
gentoj, rakontante pri ili cxiutagece kaj realece, kvankam kun la mikso de
kelkaj mitologiaj elementoj. Cxio cxi donas kauxzon al Gering konsideri
tiuspecajn sagaojn kiel historiajn romanojn, kiuj estas samtempe la supera kaj
ricxa fonto por la esplorado de kulturo kaj vivkondicxoj de tiu epoko. La
tradukita de fremdaj lingvoj tiutempa literaturo estis ankaux suficxe ricxa kaj
diversspeca. Gxi entenis ecx la Orientajn influojn kaj la mezeuxropajn kaj
Grekajn elementojn. La unikeco de la mezepoka Islanda literaturo konsistas ne
nur en tio, ke gxi savis la antauxkristanajn mitojn kaj la popolan eposon, sed
ankaux en tio, ke Islandanoj konservis la malnovIslandan (estas preskaux la samo,
ke malnovnorvegan) lingvon, kiu nemulte sxangxigxis dum multaj jarcentoj.
La poezia literaturo de Islando, kreskinta sur la Norvega poezia grundo, multe
superis sian Norvegan "patrinon" laux la rezultoj. Poeziaj verkajxoj de malnova
Norvege-Islanda literaturo estis tre multnombraj kaj diversspecaj. Inter ili
okazis legendoj pri Dioj kaj herooj, didaktaj versoj, verkoj pri vivo de
tribestroj kaj konungoj - samtempuloj de auxtoroj, kiuj famigis iliajn gloragojn,
ankaux kurtaj versajxetoj, aperintaj influe de nuna minuto, de kuranta momento.
Tiuj lastaj havis tute abundan enhavon: amliriko epigramoj, enigmoj ktp.
Prauloj de skandinavaj popoloj - Vikingoj - portis al Islanda insulo du specojn
de poeziajxoj: la eddan kaj la skaldan.
La cxefverko de Germane-skandinava mitologio "Edda" entenas du versiojn:
malplinova Edda - la granda poezia kompilo de skandinavaj mitoj - kaj Edda
plinova - la verko de mezepoka Islanda verkisto Snorri Sturluson, planita kiel
la lernolibro de la skalda poezio.
Ambaux "Eddoj" estis verkitaj en 13 jc. Lauxforme Edda estas malnovgermana
alliteracia verso. Laux la enhavo gxi estas parte mitologia, parte aforisma aux
didakta kaj parte heroisma. La verkoj, konsistigantaj la pli malnovan "Edda-n",
estas iom specialaj kaj trovigxas aparte en Islande-Norvega literaturo. Iliaj
auxtoroj ne estas por ni konataj.Ilia fonto sendube estas folkloro. Kelkaj de
tiuj verkoj toleris poste iun literaturan prilaboron.
Koncerne la skalda poezio, gxia formo estis pli disvastigita en la malnova
Skandinavio kaj aparte en Islando. La unuaj skaldoj estis Norvegoj. En 10 jc. la
arto de skaldoj multe disvastigxis en Islando. De tiu tempo plejmulto de
kortegaj skaldoj devenis de Islando. Ni nomu la plej konatajn nomojn inter
skaldoj: Bragi Boddason ( 9 jc.), Egil Skallagrimsson (10 jc.), Kormak
Egmundarson (10 jc.) kaj, certe, fama sciencisto kaj auxtoro de la plinova "Edda"
Snorri Sturluson. Temoj de Skalda poezio ankaux abundas: priskriboj de famaj
bataloj, agado de regxoj kaj iom pliposte - Kristanismaj himnoj, glorigxo de
Di-personoj, maraj vojiradoj ktp. En la interrilatoj - enhavo-formo pliofte
gvidas formo. Pliregas la elekto de epitetoj, frazokonstruado, la reciprokaj
interrilatoj de metaforoj, forta strebado al la plej ebla eleganteco kaj
rafiniteco - cxio cxi tiomgrade komplikigas formon, ke ecx suficxe simpla enhavo
.. konfuzigxas. La skalda poezio degeneris nur en 13 jc. Tiu poezio estas pli
interesa por sciencistoj, ol por simpla leganto kaj sxatanto, cxar enhavas pli
da diamantoj de arto, ecx de artefariteco kaj rafiniteco, ol diamantoj de
spirito kaj animo.
Kristanismo kune kun la religiaj scioj, kunportis la skribon al Islando en 10 jc.
Dank'al tiu lasta ekevoluis la skribaj genroj de literaturo - sagaoj kaj poemoj.
La plej konata - "Sagao pri Nijal", "Sagao pri Egil" kaj "Sagao pri Gisli". Ili
estas la sagaoj gentaj, aspektas kiel prozaj verkoj, ligitaj kun la popola
paroltradicio. La kronikoj de Norvegaj regxoj aperis en 12 jc. je duonlegendaj
sagaoj pri la unuaj regxoj-kristanoj Olav Trjuggvason kaj Olav Haraldsson (la
Sankta).
En 14-15 jarcentoj grandan popularecon ricevis rimoj - iom sxangxitaj Francaj
baladoj. Multas ankaux poemoj. La plej konata poemo de tiu tempo nomigxas "Lilio",
la auxtoro E. Ausgrimsson. Kaj la plej famaj versoj apartenas al Arason - la
katolika episkopo de Islando, kiu estis mortigita la 7-an de novembro 1550. La
nova testamento? estis eldonita en Islando en la jaro 1540, tuta Biblio aperis
tie en 1584. Tamen la pinto de la tiutempa kulta literaturo estis belegaj himnoj
Pri Diaj suferoj de Pjetursson kaj "La hejmaj predikoj" de Vidalin.
Dum la Renesanca epoko en Skandinavio aperis la tendenco al kolektado de
antikvaj manuskriptoj de Islando, cxar ecx tiam ili jam estis raraj kaj multaj
komprenis gxian literaturan kaj tutartan valorecon. Tre gravan rolon en
kolektado kaj konservado de Islanda literatura heredo ludis A. Magnusson.
La cxefa direkto de Islanda literaturo de 19 jc. estis romantismo. Gxi lauxte
anoncis sin per la verkoj de B. Torarensen (1786-1841) kaj per la strofoj de
Hatlgrimsson (1807-1845). La plej famaj Verkistoj Islandaj de 19 jc. estas
ankaux B. Grjondal, G. Tomsen, M. Johumsson, S. Stejnstornsson... La unuan
Islandan romanon "Junulo kaj junulino"verkis Torodsen.
La realismo venis Islanden en 80-aj jaroj de 19 jc. Gxi estis karakterizita de
socialismaj, kontrauxklerikalaj kaj internaciaj tendencoj. Kaj denove plej
eminentaj familinomoj: S. Stefansson, G. Paulsson...
Surlime de jarcentoj realistoj turnis sin al naciaj ideoj, al religio, ecx en la
flankon de idealismo. La plej rimarkinde tio videblas en la verkoj de eminenta
poeto kaj filosofo E. Benedihtsson, prozisto-spiritisto E. Kvaran, romanisto J.
Tresti (la vera nomo G. Magnusson). Dum tiuj jaroj multaj verkistoj komencis
verki en la danna lingvo por ilin sciu plimulte da legantoj: Sigurjounsson,
Gunnarsson...
En 20-aj jaroj de antauxa jarcento en Islanda literaturo aperis novaj stiloj,
plej konsiderinda inter ili estas modernismo. La famaj lirikaj
poetoj-modernistoj estas D. Stefaunsson, T. Gudmundsson
kaj romanisto - D. Hagalin, kiu tre humure priskribis la vivon de ordinaraj
homoj, maristoj kaj verkis dannlingve kaj norveglingve. La nova vorto en Islanda
literaturo de 20-aj jaroj estis la romano de Tourdarson "la leteroj al Laura".
Tamen la vera fondinto de la nova Islanda superrealisma verkmaniero estas
Halldor Kiljan Laksness - nobelpremiita en 1955 j. Dum la 30-aj jaroj li
publikigis tri verkojn: "Memstaraj homoj", "La lumo de la mondo" kaj "Salki
Valki". Grandan popularecon havis en Skandinavio lia historia trilogio "La
Islanda sonorilo".
Fine la plej nova Islanda literaturo malproksimigxas de tiu tradicia. Pli
konkrete mi nun ne pretas gxin karakterizi. Jen estas plej elstaraj gxiaj
novatoroj: G. Danielsson, O. Sigjurdsson, Halgrimur Helgason, Arnald Indridason
ktp.
Cxi tie ni tre superece trafoliumis lahistorion de evoluo de Islanda literaturo.
Farante la artikolon, mi bone ekkonsciis, ke almenaux por mi ekzistas ankoraux
unu mondo nekonata, la maro de la literaturo legenda, interesa kaj siaspeca. Mi
nur provis iomete malfermi la pordon al tiu mondo por mi kaj por cxiu
interesigxanto. Restas nur deziri al ni cxiuj la interesan tempopasadon en la
mondo de Islanda literaturo, respondojn al demandoj de nia menso kaj nia spirito
kaj la esperon, ke la lando, kiu gastigis cxi-jaran Universalan Kongreson de
Esperanto, plisimpligos nian konatigxon kun perloj de sia literaturo.
O. Cxirkova.
Lingva forumo
Decxifri pralingvojn.
Ofte oni komparas lingvojn kun vivantaj estajxoj. Ili naskigxas, vivas kaj
mortas. Cxiutage mortas lingvoj en la tuta mondo. Kaj kun tiuj lingvoj mortas
kulturaj valoroj de la homaro, al kiuj oni ne plu povas aliri.
Pro tio, ekzistas fakaj lingvistoj, kiuj dedicxas multajn jarojn da pena laboro
por decxifri mortintajn lingvojn. Per tio ili eltrovas gravajn informojn pri la
historio, koncerne kulturon, politikon kaj komercon de antikvaj popoloj. Faka
laboro tio estas.
La novajxo estas, ke de nun komputila programo mirinde helpas en tiu laboro. Oni
alnomas gxin “tempomasxino”, cxar gxi faras dum kelkaj tagoj tion, por kio
persona laboro postulas jarojn. Oni provis la sistemon en Paskinsulo, kaj la
programo rekonstruis tiel nomatajn “protolingvojn”, de kiuj devenis lingvoj en
Azio, Auxstralio kaj regionoj en la Paca Oceano.
Esploristoj el la Universitato de Kalifornio, en Usono, ellaboris tiun programon
kaj publikigis siajn rezultojn: la komputilo sukcesis ripeti la atingojn mane
faritajn de lingvistoj kun 85 procentoj da kongruo. La programo uzas konceptojn
de logiko kaj statistiko por rapide atingi la samajn rezultojn. La esploristoj
testis gxin je pli ol 600 pralingvoj en la menciita regiono, surbaze de jam
kolektitaj 140000 vortoj.
Kurioze, ke la programo montras ankaux la estontecon de lingvoj. Tio signifas,
ke gxi antauxvidas la manieron, kiel lingvoj modifigxos laux tempopasado –
asertas la esploristoj. La komputila programo bazigxas sur la koncepto, ke
lingvoj organizigxas en maniero simila al “genealogia arbo”, kun reciprokaj
influoj de unuj lingvoj al aliaj. Laux tiuj “arboj”, protolingvoj estas trunkoj,
kaj modernaj lingvoj estas folioj. La proksima pasxo estos rekonstrui per la
programo indianajn lingvojn en Nordameriko.
Impona konferenco de euxropaj surdblinduloj EN BULGARIO
Tri tagojn 206 surdblinduloj kun siaj interpretistoj-gvidantoj, fakuloj pri
rekapabligo, organizantoj kaj gastoj okupadis la halojn de la plej bela hotelo
“Plovdiv” en la urbo Plovdiv (Bulgario). La 21-23-a de majo cxijare tie okazis
la interesega internacia konferenco pri la problemoj de surdblindeco. La
konferenco estis financita de la bulgara operativa programo “Disvolvo de homaj
resursoj” kaj de la Sociala fonduso de Euxropa Unio. La cxeftemo de la
konferenco estis: "Partopreno kaj integrigxo en la socion". Samtempe realigxis
ankaux la Gxenerala Asembleo de Euxropa Unio de Surdblinduloj. Dum kafo-pauxzoj
estis realigitaj multaj kontaktoj inter la partoprenantoj de tiu impona evento.
La konferencanoj estis el 17 euxropaj landoj. Nature, la plej multaj estis el
Bulgario, kies nombro atingis 103. La plej multnombra fremdlanda delegacio estis
la norvega, (37 personoj). La ruslanda grupo estis dekpersona, la finlanda –
nauxpersona. La ceteraj landaj reprezentaroj ne estis tiel multnombraj.
Ordinare la surdblinduloj, kiuj estas tute surdaj kaj tute blindaj, havas du
interpretistoj-gvidantoj, cxar la interpretado al tiuj personoj estas suficxe
peza kaj laciga. Mi mem konvinkigxis interparolante kun mia nova surdblinda
amiko Peter Vanhoutte, kiu ecx sukcesis instrui al mi la unuan lecionon pri
metodo por interkomunikado kun surdblinduloj, nomata Lorm. La metodo Lorm estas
kreita en XIX jarcento de juna auxstra surdblindulo, kies nomon gxi ricevis. Mi
eksciis, ke mia belga amiko Peter estas tre bona komputiluzanto, li instruas
komputiluzadon al surblinduloj, al homoj kun difektita vidpovo, ecx al vidantoj.
Peter Vanhoutte povas paroli busxe suficxe klare kaj li logxas en eta vilagxo en
Orienta Belgio. Mi devas tute sincere konfesi al la legantoj, ke mi multajn
jarojn havas ioman sperton je la interkomunikado kun surdblinduloj. antaux 51
jaroj mi havis eblecon interkomunikigxi kun mia kolego, korbplektisto kaj
kunlogxanto Kiril Concxev, ankau tute surda kaj tute blinda, pere de metodo "bloko".
Mi skribis sur lia manplato cxefajn presliterojn kaj tiamaniere mi “parolis” al
li, kaj Kiril respondis busxe. Tiel ni komprenis unu la alian. Poste la saman
metodon mi uzas cxe miaj konversacioj kun Borjana Koskina, tre eminenta bulgara
surdblindulino, talenta Poetino kaj verkistino.
La unua tago de konferenco estas dedicxita al la problemoj de surdblindaj
virinojj. La temo de tiu forumo estis "La surdblinda virino – ankaux kun egalaj
rajtoj en la moderna socio". Enkadre de tiu forumo interesajn prelegojn
prezentis Sanja Tarczay (Kroatio), Anjxela Pimpinela (Italio), Borjana Koskina (Bulgario)
k. A.
En la lastaj du tagoj de la konferenco ni auxskultis gravajn prelegojn de
Wolfgang Angermann, (prezidando de Euxropa Unio de Blinduloj), Sergej sirotkin (prezidanto
de Euxropa Unio de Surdblinduloj), Dimitar Parapanov (prezidanto de la Nacia
Asocio de Surdblinduloj en Bulgario) k. A.
La partoprenantoj de la Gxenerala Asembleo de la Euxropa Unio de Surdblinduloj
ankaux elektis sian novan prezidanton – Sanja Tarczay el Kroatio, la gxisnuna
vicprezidanto de la temata organizajxo Seppo Jurvanen (Finlando) estas la nova
vicprezidanto, Sergej Flejtin (Rusio) – la nova gxenerala sekretario, la kasisto
estas Geir Jensen (Norvegio).
Cxiuj delegaciestroj tutkore dankis al la organizantoj de la konferenco kaj
Gxenerala Asembleo, al la bulgaraj dommastroj, kaj precipe al s-ro Dimitar
Parapanov kaj lia skipo. La konferencanoj ekveturis al siaj logxlokoj,
forportante bonajn impresojn de siaj laboro kaj renkontoj, de la tuta etoso de
la konferenco.
Inter la bulgaraj surdblinduloj estas famaj kaj sindonemaj adeptoj de la lingvo
de d-ro L. zamenhof, bone konataj en la internacia blindulesperantistaro. Tiuj
estas Marinka Marinova, severa prezidanto de Kontrola Konsilantaro de la Nacia
Asocio de surdblinduloj en Bulgario kaj Dimitar Dimitrov, talenta juna E-isto,
lernanto de Marinka. Ecx Dimitar Parapanov kiel junulo estis fervora kaj
diligenta E-isto. Interalie, mi rememorigu al la afabla legantaro, ke la granda
Harald Thilander, bone konata al pli matura generacio de E-istoj, ankaux estis
surdblindulo.
Angel Sotirov (Bulgario).
Nia rondo familia
Ni gratulas!
La kvaran de junio en la urbo Armavir kolektigxis parencoj kaj geamikoj por
gratuli la jubileulon Vladimir Rassohxin. Ankoraux en 1983 jaro li cxefis
la sekcion de nevidantaj E-istoj de Kubanio cxe Krasnodara regiona estraro
de VOS (Rusia Bll.-Asocio).
Membroj de la organizo,gvidata de Vladimir, partoprenis cxiujarajn
Sovetuniajn esperantorenkontigxojn. Jam en 1987 jaro estis prezentita nia
unua koncertprogramo, dedicxita al centjarigxo de E-o.
Pasis jaroj. Nia organizajxo pligrandigxis kaj perfektigxis. La 21-an de
junio 1993 nia organizo estis oficiale registrita en justico.
Dank'al energio, agemo kaj senlaca laboremo de nia amata prezidanto
Vladimir. Laboro bolis kaj bolas jam dudek jarojn. Multaj el vi memoras la
sonrevuon "Vocxo de amikeco", interesan kaj enhavricxan. Lia merito estas
preparado kaj aktiva
partoprenado en cxiujarajn jxamboreojn. Li organizis por anekanoj senpagan
ripozon en sanatorio ( Suna bordo ), sukcesis provizi kelkajn anekanojn per
komputiloj, kvankam malnovaj, kaj en la urbo Armavir li malfermis kursojn por
komputil-uzantoj, gajnis naux grantojn por rekapabligo de bll.j.
Cxi-jara jxamboreo "Esperanto - koro mia!", kiu okazos en la urbo Gelengxik sur
nigramara bordo, dedicxita al dudekjarigxo de REAN kaj ANEKo. Vladimir estas
ne nur bona organizanto kaj gvidanto, sed ankaux bonkora, sincera kaj
sindonema homo. Tutkore cxiuj anekanoj, kaj, versxajne, ni ne eraros cxiuj
E-istoj gratulas okaze de lia 75-jarigxo kaj jubileo de lia "infano" ANEKo.
Ni deziras al Vladimir firman sanon, familian bonstaton kaj ankoraux
multjaran senlacan laboron!
V. Kudinova.
Literaturo
La bluokulino.
(rakonto).
Ia neklarigebla forto turnigis mian kapon... Du bluaj okuloj rigardis min ne
palpebrumante, sxajnis ke ili elradiis magian lumon altirante. Sxian hararon de
la koloro kiel matura lino kunligis la largxa blua rubando, ankaux la robo estis
blua. En tia blueco oni povis droni.
Kiam la buso haltis, kaj la sorcxistino eliris, mi obeeme postsekvis sxin. La
admirinda junulino pasxis apenaux tusxante la sxoseon. Kvazaux ebria mi
marsxadis post sxi timante, ke tiu miraklo povas malaperi. Io neordinara okazis
al mi: cxu eble malsano kaptis min? Aux mi renkontis mian duoninon?..
La meditado subite rompigxis: la cxarmulino haltis. Denove la admirindaj okuloj
observadis min. Kelkajn minutojn ni staris senvorte.
- Sxajnis vi ien iris, - ekauxdis mi karese teneran vocxon.
- Jes, - mi flustris. Rideto tusxetis sxiajn lipojn:
- Bonvolu pluiri.
- Hodiaux je la sepa vespere mi atendos vin apud la monumento de Pusxkin. Tre
petas, - mia lango apartigxis" de mi, kaj mi auxdis tion deflanke.
Kio okazas? Ho, nur frenezulo povas duigxi. Per la manplato mi visxis la
vizagxon. La vizio malaperis.
Hejme mi tuj vizitis la dusxejon, kie malvarma akvo bonigis mian fizikan kaj
animan staton. La varma bongusta kafo revenigis kapablon pensi.
Cxu rendevui aux ne rendevui? Tio estis la plej grava demando. La knabino mem
provokis, ke mi deziru konatigxi kun sxi, kion mi intencas plenumi. Krome, sxia
rideto esperigis kaj kuragxigis. Laux mia opinio, mi sukcesos! Senprokrasta mia
tasko nun estis mia aspekto.
Post la rapidkura preskaux duhora agado antaux la granda spegulo staris la juna
virro vestita en la elegantan nigrakoloran kostumon, en la neriprocxeblan
blankan cxemizon pribeligan per la moderna kravato, la novaj botetoj brilis kiel
speguloj. Mia eksterajxo placxis al mi, nur la vizagxesprimo atestis pri la
internaj travivajxoj.
Acxetinte rugxajn rozojn mi alvenis je la fiksita horo al Pusxkin. Kun la bukedo
staris mi apud la monumento, kies piedistalo similis al diverskolora tapisxo pro
floroj. Tra sablaj vojetoj promenadis urbanoj, kelkaj el ili metis florojnn al
la bronza poeto. Mia modesta persono, staranta kiel skulptajxo neniun interesis.
Kaj jen inter homamaso mi rimarkis la konatan bluan banton kaj farigxis ecx pli
sxtonoza. La junulino tenis en la manoj rugxajn rozojn, kiujn sxi kusxigis al la
monumento, preterirante min. Ne sukcesis mi ion kompreni - antaux mi aperis
ankoraux unu bluokula belulino kun la blua banto, ankaux sxi tenis la rugxajn
rozojn. Ambau bluokulinoj similis unu la alian, kiel du akvogutoj. La rozoj
falis el miaj manoj teren.
Kiam mi igxis kapabla konscii, la gxemelfratinoj jam foris.
Mi levis la florojn.
Damne! Jen ankoraux unu bluokulino, ankaux tiu kun longaj haroj en koloro de
matura lino, ankaux sxi havas grandan bluan banton. Eble, cxi tiu estas la mia?
Ne, ankaux sxi metis florbukedon al la poeto de amo kaj malaperis. Mi
cxirkauxrigardis konsternita. Jen ankoraux unu bluokulino, jen ankoraux du...
Kiel mi povis? Mi ecx ne demandis sxian nomon! ? Vere, amfrenezo turnis mian
kapon. Plurajn detalojn mi ne rimarkis, nur grandaj bluaj okuloj, longaj
linkoloraj haroj, granda blua banto... Kion ankoraux? Mi plu staris, kaj jen,
tute kontraux mia volo en mia kapo, en la cerbo de huligano kaj skeptikulo,
aperis versajxoj: "Memoras mi momenton ravan...". Hm, aperis sxi! Kaj kio do pri
Pusxkin? Cxu li kapablus rekoni sian "genion de pura beleco" en la nuntempa,
kelkmilionhoma urbo? Jen venas ili, belulinoj, bluokulinoj, alportas florojn por
amkonfeso, sed, ho ve, ne al mi! Al la granda poeto...
Eble, estas tiu cxi, kun buketo da pionoj? Longaj haroj, blua banto... La
vizagxo ne videblas. Ne, ne estas la mia. Sxi metis sian bukedon al la monumento
kaj glitrigardis min. Ne, certe, ne estas sxi: la okuloj ne bluaj, sed brunaj.
Tamen rideto estas tiom alloga, tiom felicxa!
Krepuskigxis. Senespere mi metis miajn florojn al la monumento kaj turnigxis por
foriri.
- Cxu vi gxis nun atendas min? Ho, tiom kortusxe! Nu, iru ni!
Jes, certe, estis sxi! Mankis blua banto, sed linkoloraj haroj descendis kaskade.
Bluaj gxinsoj, blua jako, neglekte metita sursxultren, kaj okuloj... Ne klare
videblas en duonlumo, sed certe estas sxi: tiu butonsimila nazeto, tiu rideto,
kiu min frenezigis. Mi retrorigardis la monumenton de Pusxkin, atestanto de mia
amkonfeso.
Tamara Andrejeva
kaj Ivana Posx.
Diversaj interesajxoj
Junie naskigxis...
Frotpapero. La unua frotpapero aperis ankoraux en antikva Cxinio. Oni faris gxin
el dispecigitaj konkoj, semoj kaj sablo, fiksinte ilin al pergameno per natura
gluilo, kaj glatigis per gxi lignajn aux metalajn surfacojn. Kelkaj popoloj uzis
kiel glatilon sxarkan hauxton.
Junie de 1833 la anglo John Okei inventis prototipon de frotpapero, fiksinte sur
pergameno diserigitan vitron. Sed la klasika frotpapero estis patentita la 14-an
de junio en Usono de 1834 de Isaac Fisher la pli juna. Gxia cxefa atuto estis,
ke kiel abrazivoj estis uzataj silicia karbido aux aluminia oksido, simple
dirite, sxtonetoj. Tio bone tauxgis por prilabori diversajn surfacojn. En 1855
la sveda kemiisto Johann Lundstrom la unuan fojon metis la rugxan fosforon sur
la surfacon de frotpapero kaj anstatauxigis per gxi la rugxan fosforon en pintoj
de alumetoj. Tiaj alumetoj ne plu estis dangxeraj por la sano, facile ekbruladis.
En la jaro 1902 kvin amikoj-usonanoj decidis akiradi korundon, la kristalojn
speciale malmolajn, industrie uzatajn. Tio, kion ili opiniis korundo,
evidentigxis malbonkvalita mineralo. Ne sciante, kion fari kun gxi, ili kreis
akvorezistan frotpaperon kaj fondis grandan kompanion 3M, kaj en 1916 gxiaj
fakuloj inventis la perfektigitan akvorezistan frotpaperon, konatan kiel
Waterdry. Per gxi eblis poluri ecx auxtosurfacojn.
Oni konas ankaux la kazojn de nekutima uzado de frotpapero. La hispana pentristo
Juan Miro pentris sur gxi. En "baleto de frotpapero" de M. Morris gxi estas
uzata kiel muzikilo.
Humuro.
Muzikistoj ridas.
Sukcese trafis.
Edzino de unu viro, kiu malsxatis simfonian muzikon, ofte devigis lin viziti
filharmonion. Foje dum la koncerto li demandis la najbaron:
- Bonvolu Diri al mi, kion oni plenumas?
- La kvinan simfonion.
- Kia bonsxanco, ke ni malfruigxis al la unuaj kvar!
***
En la muzikvendejo.
- Kio interesas vin?
- Bonvolu demonstri al mi, fortepianon por kvar manoj.
***
Konsolis.
Patrino flustre:
- Tommi, via avo estas tre malsana. Bonvolu, diri al ni ion vigligan.
Tommi:
- Avo, diru al mi: Cxu vi volas, ke dum via entombigo ludus milita orkestro?
***
Diplomato.
- Juna homo, kiu ludas tiun solo-partion - klarneto aux hobojo.
- Pardonu, mi estas novveninto.
***
konferanseo.
Singxenema studento de la konservatorio, unuafoje elpasxante en la rolo de la
programer-anoncanto, deklamas:
- La studentino de dua kurso Natali Orlova plenumos deziron de Chopin, muziko
estas de Chopin mem.
***
Nokta kantado.
Du gxentlemanoj, post la eventoricxa nokto, eliris el restoracio. ankoraux estis
mallumo.
- Cxu vi auxdas, John, kiel bele kantas alauxdo?
- Tute ne estas alauxdo, cxi tie kantas truto.
- Cxu vi frenezigxis! Truto?! Nokte?!
Por la retumantoj
Nova retpagxo en la lingvo internacia.
Antaux nelonge aperis la nova retpagxo en E-o. http://www.blindcompass.ru estas
la retadreso, kie vi trovu la vorton Esperanto kaj konfirmu. Vi povas auxskulti
elsendojn de radio Muzaiko, Radio Verda, la cxiutage renovigxantajn elsendojn de
Cxina Radio Internacia. Tie vi trovos ankaux la plej novan version de la
programo Nvda, ordigitan por legi la tekstojn en E-o kaj aliajn interesajxojn.
Tie oni intencas lokigi materialojn por komencantoj, samkiel por spertaj E-istoj.
La retpagxo aperis dank'al Aleksandr Gryzunov el Samara, kiu lokigis en sia
ttt-ejo la retpagxon por sxatantoj de la lingvo internacia. Viajn sugestojn kaj
kontribuajxojn por la nova retpagxo vi povas sendi laux la adreso:
gloro59@yandex.ru
V. Suslov.