Esperanta ligilo n-ro 10,
decembro 2013
Enhavtabelo
80-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (la unua
komuniko).
Raporto
pri la taga programo de IKBE 2013.
El Esperantujo.
Greziljono invitas!
Kvinoo
(pro kio kverelas akademianoj?)
Tra
la sortofrata mondo. Muziknotoj en reliefo.
La unua pornografia
revuo por bll'j
Poezio. Helena Tylipska.
Enigmoj kaj
problemoj (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo
(nur en brajla versio)
Diversaj
interesajxoj.
80-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en
2014
La unua komuniko
Karaj
gesamideanoj, Bedauxrinde, cxi-jare neniu landa asocio sin anoncis por organizi
la venontjaran 80-an IKBE.
Tial
la estraro de LIBE akceptis afablan oferton de la firmao Orbis Pictus, kiun
gvidas s-ino Visnja Brankovicx. Do, tamen ni kongresos!
1. Dato kaj loko.
La kongreso okazos dum la 13-19 de julio 2014 en
Harkany, regiono Baranya (Hungario), cx. 230 km sude de
Budapest.
La urbeto Harkany
estas fama pro sia termalbanejo (ekde 1823) kaj belaj ekskurseblecoj tra la
regiono de akvo, vino kaj kasteloj.
La plej proksima
flughaveno (cx. 65 km) estas tiu de urbo Osijek
(Kroatio). La aliaj estas la budapesxta, beograda kaj la zagreba (cxiuj je cx.
200 km). La plej proksima kroata urbo estas la apudlima Donji Miholjac, 15 km
de Harkany.
2. Logxado. Ni
logxos, mangxos kaj kunvenos en la sama "Komfort
Hotel Platan ***" - 3-stela hotelo kun kelkaj konferenccxambroj. La
3-etagxa hotelo (kun lifto), en trankvila strato kaj
cxirkauita per propra vasta parko, situas je cx. 400 m de la
orienta enirejo al termalbanejo >kaj iom pli de la urba centro.
En cxiuj cxambroj
estas la propra banejo/necesejo, TV kun satelitaj
programoj, telefono kaj fridujo.
Iuj
cxambroj (kie bezonate) havas surplafonan ventfarilon, la aliaj plej parte
estas en la natura ombro.
La plej unuaj
aligxintoj ricevos t. n. "Komfort"-cxambrojn kun
balkonoj (17 tiaj). Al la lastaj aligxintoj ni donos
"ekonomiajn cxambrojn" sen balkonoj (7 tiaj), kiuj estas nur malpli
grandaj ol la cxambroj el kategorio "komfort", sed same ekipitaj.
"Hotel
Platan" disponigas al ni 70 litojn. Eventualajn pliajn kongresanojn oni povos logxigi en la samstrata
kaj proksima (cx. 100 m), samkategoria kaj sampreza "Well Hotel".
3. Partoprenkotizo inkluzivas: 6 tranoktojn en
2-litaj cxambroj (nur kelkaj 3-litaj, tauxgaj nur por familianoj), tri mangxojn
cxiutage, unu duontagan ekskurson, transporton per aparta kongresa buso inter urboj
Pecs kaj Harkany (cx. 30 km) cxe la alveno kaj foriro (maksimume dufoje dum la
tago).
La kotizo por
okcidentlandaj partoprenontoj egalas al 245 euxroj, por la orienteuxropanoj -
200 euxroj. Prezo en unulita cxambro estas 320 euxroj.
Infanoj gxis 4 jaroj pagas nenion, gxis 12-jaraj pagas 110 euxroj (en la
cxambro kun gepatroj).
Ankaux
cxi-jare LIBE pretas subvencii unuafojajn kongresanojn, kaj pli speciale
gejunulojn, per plena pago de la kongresa kotizo. La kongresano
devos mem pagi nur la vojagxkostojn kaj eventualan aldonan koston, se li/sxi
deziras unulitan cxambron.
Dezirantoj sin
anoncu cxe sialanda delegito de LIBE aux cxe prezidanto de
LIBE, informante
pri sia antauxa lernado kaj praktikado de esperanto.
Blinduloj
sen akompanantoj estas bonvenaj.
4. Limdato por aligxoj kaj pagoj de la kotizo
estas la 1-a de aprilo 2014. Se iuj cirkonstancoj malebligus vian partoprenon
en la IKBE, kaj
pri tio vi avertus la organizantojn antaux la 1-a de junio 2014, oni redonus
vian monon (sen faritaj administraj kaj bankelspezoj).
La kongreskotizon
oni povas gxiri pere de banko al:
konto de "ORBIS
PICTUS di Visnja Brankovic" cxe:
Unicredit Banca,
Trieste
konto: 000005590557
IBAN: IT 72 S 02008 02241 000005590557
BIC SWIFT:
UNCRITM10MB
pageblas ankaux al uea-konto:
orpi-o,
evt. ankaux pere de paypal: orbispictus@iol.it
eventualaj bankokostoj estos
debetitaj.
Pri la monsendo bv. informi s-inon Visnja
Brankovicx:
Via Parini 5 , IT-34 129 Trieste (Italio);
rete:
orbispictus@iol.it
aux telefone/sms-e:
+385 / 99 50 11 912 (kroata),
+ 39 / 327 98 300
86 (itala) -
porteblaj telefonoj.
5. ALIGXILO kun jenaj donitajxoj:
1/ antauxnomo kaj
familia nomo;
2/ vidhandikapito
aux akompananto;
3/ naskigxdato;
4/ Posxta adreso;
5/ telefonnumeroj,
retadresoj kaj skajpo;
6/ mi pagis per
banko ... euxrojn (alimaniere: ...)
7/ A) mi
partoprenos la duontagan ekskurson (Harkany kaj cxirkauxajxo) JES/NE;
B) mi
interesigxas ankaux pri aldona, tuttaga ekskurso (Pecs kaj
cxirkauxajxo) JES/NE
8/ Mi bezonas oficialan invitilon (petebla gxis 31.03.2014.)
La aligxilojn bv. sendi al s-ano Anatolij
Masenko:
Gerojev-Medikov
15-1, RU-357739 Kislovodsk (Rusio);
R.P.:
masenkoai@mail.ru
6. La Preparan
Kongreskomitaton konsistigas s-ino Visnja Brankovicx kaj
cxiuj LIBE-estraranoj,
kiuj prizorgos tutan programon de la IKBE80.
7. Kiel kongresan
temon ni proponas: "Niaj kongresoj - placxa
diverseco".
Tiucele estas kore
invitataj niaj famaj spertuloj pri malsamaj interesaj
temoj, ke ni povu
arangxi du-tri seminariojn
(evt.
ecx samtempajn), konsistantajn el kelkaj kunvenoj,
kaj cxiu kongresano
libere elektu laux sia gusto.
Do, la jubilea IKBE80
estu plej alloga kaj plej vizitata!
Viajn
proponojn kaj evt. demandojn sendu al
Anatolo Masenko.
Raporto pri la taga programo de IKBE
2013 en Obzor
Dum la Internacia
Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Obzor (Bulgario) krom la gxenerala
asembleo, Esperanto-kursoj kaj kultura programo okazis pluraj aliaj programeroj
kun tre ricxa kaj interesa temaro.
La Prelegoj de Nedeljka Lojxajicx, Vasil
Dolapcxiev, Veselina Stoilova kaj Antun Kovacx donis bonan impreson pri la vivo
de blinduloj en balkanaj landoj. Vasil Dolapcxiev priskribis
la ripoz-eblecojn por nevidantoj en Bulgario. Nedeljka Lojxajicx
rakontis pri edukado kaj klerigado de la nevidantoj en la civila socio,
interalie temis pri la projekto de "vivantaj bibliotekoj": Ebleco por
junuloj renkontigxi kun Personoj, precipe pro la
propra sperto bone informitaj pri specialaj temoj, ekz. Handikapuloj,
kontentigi sian scivolemon kaj tiamaniere preventi
eventualajn komunikaciajn barojn aux timojn.
Laux Veselina Stoilova la
civitanaj, politikaj kaj sociaj rajtoj de la nevidantoj en Bulgario estas
gardataj kaj plejparte sukcese realigataj. Funkcias ses
neregistaraj organizajxoj de kaj por blinduloj kun la celo de ties integrigxo
en la socion, kaj ekzistas pluraj organizajxoj, kiuj disponigas socialajn kaj
klerigajn servojn al blindaj Infanoj kaj plenkreskuloj. Nevidantoj kunlaboras
en la Granda Popola Parlamento, en la Ministerio de la klerigo, en la
jugxsistemo, en la komunumaj administrejoj
ktp. Kaj povas tiamaniere influi la pli efektivan realigon de la rajtoj
de la blindaj civitanoj. En januaro 2012 Bulgario ratifis la Konvencion
de la Unuigxintaj Nacioj, akceptitan en decembro 2006 kaj defendantan la
specifajn rajtojn de la homoj kun sandifektoj. Konforme kun la postuloj de tiu cxi konvencio
Pri alirebleco la bulgara sxtato zorgas ankaux pri alirebleco de Konstruajxoj
kaj urba transporto por blinduloj kaj malfortevidantoj (kolorigado de sxtuparoj
kaj parapetoj, reliefaj pavimplatetoj por orientigxo, ekipo de la trafiklumoj
per sonsignaliloj, soninformado en la urba transporto ktp.). La persona kaj
labor-asistado por blinduloj en Bulgario nuntempe estas disponigata nur kadre
de specialaj programoj kaj ties disponebleco estas forte limigita. La teknikaj
helprimedoj por
sanpriservado de blinduloj en
Bulgario estas nesuficxaj: En Bulgario mem ne estas produktataj iuj
porblindulaj helpiloj krom la blankaj bastonoj. Aliflanke la sociala
rekapabligo de nevidantoj estas en Bulgario bone disvolvita.
Laux Antun Kovacx la nevidantoj en Kroatio ne
sentas sin egalrajtaj civitanoj. Pri la nesamrajteco atestas ekzemple la
nesuficxa realigo de la laborrajto: la nombro de blindaj dungitoj dauxre
malkreskas. La iniciato de la Kroata Unuigxo de Nevidantoj kompletigi la legxon
pri lernolibroj per la tezo, ke al blindaj infanoj estu garantiataj lernolibroj
en brajlo, ne estis akceptita. La krompago por blindeco, necesa por kontentigi
specifajn bezonojn de la koncerna grupo, estas aplikata nur por malmultaj
personoj kaj ofte ne en suficxa grandeco. Tamen ekzistas registara laborgrupo,
kiu okupigxas pri la plibonigo de tiu cxi situacio. La
Kroata unuigxo de nevidantoj estas tre engagxita por la akordigo inter la legxa
reglamento kaj la konstituciaj preskriboj. Siaj aktivajxoj
(Legxproponoj, peticioj, protestaj manifestacioj) ricevas fortan subtenon en la
civitana socio de Kroatio.
Norbert Markus prezentis la MOST: mobilan
sontabuleton. Temas pri parola aplikajxo por posxtelefonoj
kaj tablet-komputiloj, kiu permesas uzi ilin pere de brajla sistemo.
Dank'al kunlaboro de Norbert tiu cxi aplikajxo
ekzistas nun en Esperanta versio. La kostoj por la brajla masko varias inter
proksimume 20 kaj 50 Euxroj depende de la uzata ilo. Mariana Evlogieva
priskribis en sia prelego la bone flegatajn kaj aktive vizitatajn
Esperanto-lingvajn retpagxojn kiel Esperant-lingva
Vikipedio aux ipernity.
En
la prelego pri interkultura psikiatrio Yulia Koryak parolis pri psikiatriaj
perturboj en diversaj partoj de la mondo kaj pri la specifo de psikoterapia
laboro en kazoj, kiam la terapiisto kaj la terapiato venas el malsamaj
kulturmedioj.
La finan punkton de la prelega programo
konsistigis la kun granda intereso atendita parolado
de Kunio Tanabe pri lastatempaj novajxoj en Japanio. Laux la raporto de Kunio
la dekstra liberal-demokratia partio, reganta nun en Japanio, intencas sxangxi
la nuntempan japanan konstitucion, kiu pro la principo de pacifismo permesas
partoprenon de japana armeo nur en pacaj misioj kaj ne kun
atakaj celoj. La situacio cxirkaux la nuklea katastrofo en Fukusxima estas
dauxre cxagreniga: La rekonstruado progresas malrapide; 150.000 iamaj logxantoj
de la damagxita regiono ankoraux ne povas reveni al siaj hejmoj; la radioaktive
malpurigita akvo likas el la konserv-ujoj. Sed malgraux cxio ekzistas ankaux
bonaj novajxoj: Sumoo, la tradicie tre sxatata sporto en Japanio, igxis
internacia, la sumoistoj el Mongolio kaj Bulgario atingis altajn rangojn.
Julia Korjak.
El Esperantujo
Greziljono invitas!
Invito al Printempaj intensivaj kursoj kun Radojica Petrovic kaj
Christophe
Chazarein kaj internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1).
De la 26a de aprilo gxis la 4a de majo 2014 en
la franca
Esperanto-kastelo
Greziljono. Retejo:
http://gresillon.org/printempo
Kontakto: kastelo@gresillon.org,
+33-2.41.89.10.34, Maison Culturelle de
l'Esperanto,
Gresillon, St. Martin d'Arce, 49150 BAUGE, France.
Bert Schumann
Kvinoo (pro kio kverelas
akademianoj?)
Jam estas konata fakto, ke ni,
E-istoj, do, pacaj batalantoj, sukcesas kvereli, kiel liliputoj de Swift, ecx
pro mangxita ovo. Lauxvica konflikto, kiu skuis la
E-akademion, koncernis ne ovon, kaj ne mangxitan, sed almenaux ion mangxeblan.
Sen enprofundigxi en detalojn de la kverelo, mi menciu
nur, ke estimataj sciencistoj diskutis pri la vorto "kvinoo". Gxi
signifas kreskajxon, kies latina nomo estas
Chenopodium quinoa - cxu uzi gxin aux inventi alian vorton? Iu
gravulo proponis la vort-kriplajxon "kinuo". Mi ecx ne scias, cxu
gxoju ni, cxu bedauxru pro tio, ke niaj grizharaj
eminentuloj ne havas pli seriozajn okupojn, cxu tiamaniere ili evitas pli
gravajn pretekstojn por kvereli, cxu vere nia akademianaro tro maljunigxis, do,
suferas pro bedauxrinda kutima oldula malsano? Mankas respondoj! Cxiukaze, la
vorto "kvinoo" fine venkis.
Kio do estas tiu
stranga ajxo? Kaj kun kio oni mangxas gxin?
Kvinoo malkovrita
La inkaoj nomis kvinoon "chisiya
mama", kio signifas, en la kecua lingvo, "la patrino de cxiuj
grenoj". La kvinoo estas jara herba planto el la sama
familio de spinacoj kaj betoj. Kutime oni nomas kvinoo la etajn semojn de tiu cxi planto, kiuj similas al tiuj de milio kaj estas
komercigitaj kiel nutrajxo. Ankaux la folioj estas
mangxeblaj, sed ilia komerco estas limigita. La semoj de kvinoo estas
komercigitaj kiel cerealo, kune kun semoj de hordeo,
tritiko kaj maizo, tamen kvinoo ne apartenas al la familio de cerealoj. Gxi
originas el la Andoj en Sud-Ameriko, kie estis grava fonto de nutrajxo jam antaux miloj da jaroj.
Lastatempe aperis en Israelo la libro
"Kvinoa kuirmaniero", plene dedicxita al la mirindajxoj de kvinoo kaj
enhavanta 150 receptojn por la kuirado de tiu cxi
nutrajxo. Iom surpriza estas la fakto, ke mangxajxo, kies nomon antauxnelonge
oni ecx ne sciis kiel prononci, lauxmode furoras kaj
nun aperas ne nur en la menuo de cxiu eleganta restoracio, sed ankaux en
popularaj mangxobudoj.
Dum mia sercxado de ekvilibra kaj nedikiga
mangxmaniero), post iom da suspektoj kaj duboj pro la subita troa populareco de
kvinoo, mi devas nun
konfesi, ke por mi persone
gxi farigxis vera panaceo.
Kvinoo en sia originala
stato estas kovrita de saponino, amara substanco, kiu faras gxin malbongusta.
Tial la pakita kvinoo, kiun oni acxetas, jam estis plurfoje kaj longe
antauxlavita por plene forigi la saponinon. Kuirita kvinoo
havas helan, lanugan konsiston kaj per sia milda, iomete nuksa gusto farigxas
bonega alternativo al blanka rizo aux kuskuso. Gxi
fakte estas unika, cxar gxiaj aspekto kaj gusto estas similaj al tiuj de
cerealo sed gxiaj nutraj valoroj similas al tiuj de lentoj aux de plej bonaj
legomoj kaj ecx superas ilin. Krome oni povas mueli kvinoon, uzi gxin kiel farunon kaj kiel krakantan cerealajxon por matenmangxo.
Gxi havas malmulte da kalorioj kaj grasoj, sed kreas tre
kontentigan senton de satigxo. Gxi estas ricxa je proteinoj, kalcio,
fero, B-vitaminoj , fosforo kaj magnezio. Kvinoo tute ne enhavas glutenon kaj estas facile digestebla.
Gxi tauxgas por matenmangxoj, tagmangxoj,
vespermangxoj kaj ankaux por
dumtagaj mangxetoj kaj
desertoj. La receptoj en la libro estas organizitaj laux sezonaj mangxajxoj kaj
laux sistemo, kiu permesas facile trovi receptojn por rapida preparado, por
pladoj tute sen gluteno, vegetaranoj, veganoj, pladoj sxatataj de infanoj aux
tauxgaj por akcepto de gastoj. Trovigxas en la libro receptoj
por picoj, tortoj, hamburgeroj kaj ecx por viandosxatantoj.
Laux mia persona sperto dum
la lastaj monatoj, mi povas konfirmi mian unuan impreson, ke kvinoo konkeris
firman pozicion en nia kuirejo kaj dank' al sia vasta adaptebleco gxi,
versxajne, ne plu foriros.
Cxiu medalo du flankojn
posedas.
Unuflanke,
la lauxmoda nuna monda sukceso de kvinoo indikas kuragxigan tendencon adopti
pli sanajn nutradkutimojn. Aliflanke, laux lastatempaj
raportoj de la brita gazetaro, la cxiam pli furora postulo de tiu pseudocerealo kauxzas gravajn problemojn al andaj
gentoj. Gxis antaux kelkaj jaroj kvinoo estis nekonata perua
speco de greno, kiun oni povis acxeti nur en specialaj butikoj. Nur
konsciaj kaj asiduaj vegetaranoj aux veganoj lauxdis la kvalitojn de tiu cxi noviga nutrajxo aldone al rizo kaj kuskuso, kaj
dietistoj entuziasmigxis pro gxia malalta procento de graso. Poste,
gxia vendado grade kaj dauxre pliigxis. Kvinoo farigxis la mirakla greno
de la Andoj: sana, moderna kaj etika surogato de
viando. Kiel rezulto, gxia prezo duobligxis trifoje ekde la
jaro 2006.
Do, ne tiel agrabla vero atendas tiujn el ni, kiuj tenas saketon da kvinoo en sia kuirejo. La postulo
en multaj landoj de tiu greno kauxzis plialtigon de
gxia prezo je tia nivelo, ke la malricxaj logxantoj de Peruo kaj Bolivio, por
kiuj kvinoo estis iam kutima nutrajxo, ne plu povas pagi por acxeti gxin.
Importitaj mismangxajxoj estas malpli karaj kaj pli
atingeblaj. La prezo de kvinoo en Limo, cxefurbo de Peruo, estas nun pli alta ol tiu de kokajo. Ekster la urboj,
kauxze de la postulo el eksterlando, pliigxas la premo kultivi nur kvinoon en
terenoj, kie antauxe oni produktis alispecajn cerealojn kaj legomojn.
La komerco de kvinoo estas aldona malfelicxa
ekzemplo de la damagxoj tutmondige kauzitaj de la interrilatoj inter la nordo
kaj sudo de la mondo,
kiam gxuste konsumantoj
kun bonaj intencoj pri sano kaj etika konduto senvole kaj senintence
pligrandigas la malricxecon en landoj kiel Peruo kaj Bolivio.
Io simila okazis ankaux kun
la asparagoj. Peruo konkeris la tutmondan merkaton per siaj
asparagoj. La rezulto estas, ke en la arida regiono Ika, kie koncentrigxas
la kultivado de asparagoj, la troa postulo plene elcxerpis la akvan disponajxon
de la logxantaro de la areo. Neregistaraj organizoj informis,
ke la kultivistoj de asparagoj laboras kaj vivas en tre malbonaj kondicxoj kaj
ne povas acxeti mangxajxojn por infanoj, dum altegajn profitojn atingas la grandaj
eksportistoj kaj la plurnaciaj konzernoj.
Ankaux sojfabo, alia vegetala produkto bone
taksata kaj uzata kiel surogato de laktajxoj, estas
importita mangxajxo, kiu kauxzas vastajn damagxojn al la medio. Tio estas fonto
de embaraso por tiuj, kiuj prezentas gxin kiel
alternativon al viando, kies cxiam pli grandskala produktado detruas nian
planedon. Sojfabo ja estas nun konsiderita unu el la
cxefaj kialoj por la detruado de la arbaroj de Suda Ameriko kune kun la
vastegaj bredejoj de brutaro.
Cxu ekzistas maniero eviti
aux almenaux mildigi la malbonon de tiaj eraraj cirkloj? Esperante kaj
atendante pli sagxajn kaj longvidajn mondajn gvidistojn, cxiu el ni povus
klopodi konsumi kiel eble pli multe da nutrajxoj, kiuj kreskas proksime de lia
sojlo kaj kiel eble malpli da importitaj nutrajxoj, ecx se por tio, oni devus
elspezi iom pli da mono.
Gian Piero Savio (Israelo).
Tra la sortofrata mondo
Muziknotoj en reliefo
En Cxehxa
Respubliko estis eldonita libro, kiu peras al blindaj muzikistoj
muziknotojn de vidantoj.
Por cxiu blinda
muzik-pedagogo, kiu instruas muzikon aux la teorion al
vidantaj personoj cxi tiu
scio necesas.
Gxi gravas ankaux
por komponistoj, aux por tiuj, kiuj okupigxas pri
arangxado de komponajxoj por
iu ensemblo kaj uzas softvaron por skribi
muziknotojn.
Cxi tiu materialo
havas du partojn.
La unua enhavas 44
plastajn foliojn kun 122 reliefaj ekzemploj de unuopaj
elementoj de muzikskribo.
La
"bildoj" komence montras gxeneralajn signojn kaj poste sekvas
elementoj, kiuj rilatas al
unuopaj instrumentoj - blov-instrumentoj, arcx-instrumentoj, piano, gitaro kaj
al vokala muziko.
Ne
mankas ankaux pluraj specialaj signoj uzataj en malnova, sed ankaux nuntempa muziko.
Plastaj folioj estas travideblaj kaj sub cxiu
trovigxas papera pagxo kun la sama nigrepresita bildo.
Cetere laux ili estis kreitaj klisxoj de la reliefoj. Grandeco de la bildoj estas adaptita al palpa perceptado tiel, ke
estas rekoneblaj ecx malgrandaj detaloj de komplikaj signoj.
Cxi tiuj platskribaj pagxoj
tauxgas ankaux por instruado de muzikskribo al malfortevidantoj.
Plastaj folioj enhavas nur la bildojn, do sur ili ne estas iu teksto.
Cxe unuopaj
ekzemploj trovigxas nur brajlaj numeroj kaj numeroj estas ankaux
sur la piedo de cxiu
pagxo.
La alia parto de cxi tiu
materialo estas brajla (140 pagxoj).
Nuntempe
gxi estas havebla nur en la cxehxa lingvo.
Al cxiu ekzemplo estas
dedicxita unu brajla pagxo.
Supre cxiam estas
numeroj de la pagxo kaj ekzemplo laux la kajero kun reliefoj, temo de la
ekzemplo, la sama ekzemplo skribita en brajla muzikskribo, pervorta priskribo
de la reliefo kaj noticoj, kiuj kompletigas la informojn pri uzado de la signo.
Fine de la kajero trovigxas listo de ekzemploj
kaj lauxalfabeta listo de muzikskribaj elementoj kun
numeroj de ekzemploj, en kiuj ili estas montritaj.
Cxi tiu projekto
efektivigxis dank' al kromordinara kompreno de porblindula biblioteko kaj
presejo de K. Em. Macan en Prago.
Finance gxin apogis
kelkaj aliaj organizajxoj.
La prezo de la kajero gxis nun ne estis
difinita, sed gxi ne estos pli alta, ol 55 euxroj.
Estonte oni intencas traduki
la brajlan kajeron versxajne en la anglan.
cxio dependas de
intereso de la publiko kaj financaj ebloj.
Jiri Jelinek
La unua pornografia revuo por nevidantoj
aperis en Grandbritio. Gxi nomigxas "Tactil mains"
kaj estas la unua pornografia eldonajxo por bll'j.
La brajla revuo kun reliefajxoj de nudaj korpoj viraj kaj virinaj estis
kreita de Lisa Marphy el Kanado. Gxi kostas 150
sterlinojn. "Mankas libroj kun reliefajxoj por
plenkreskuloj, - diris la auxtorino, kiu strebas plenigi tiun cxi nicxon en la
eldona merkato, - Ni penetras sur novan terenon. Oni jam printis brajle
tekstojn de Play boy, sed tie mankis bildoj", - diris Marphy kaj aldonis,
ke sxi bone komprenas: bll'j estas eskluditaj el grava kulturtavolo, kiu estas
bildoj pri sekso.
Poezio
Helena Tylipska (Italio)
Hajko por la festoj
Bril' de l' abio lumplenigas la cxambron;
ja
, for-glacio. Senhejma la ul' strecxita pro malvarmo
vagas sen plezur'
La cxifon-vesto
kovras magran figuron: gxin fest' forestos.
Eble teleron de
sup' iu donacos en cxi vespero.
Lum'
de kandelo sxtelita en pregxejo, donos hel-eron.
Diversaj interesajxoj
Cxi-foje en cxi tiu
rubriko ni konatigos vin kun du vizitindajxoj. Unu el ili
estas subtera, la alia staras alte super la marnivelo. Unu
estas kreajxo de naturo, la alia - de homa genio. Sed
ambaux estas mirindaj.
La subtera naturvidindajxo.
Proksime al nigromara kuracloko Novij Afon , 220 metrojn super la marnivelo, inter du riveroj,
situas tiu subtera mirindajxo - Nov-afona kaverno. Kvankam la kaverno ekzistas du milionojn da
jaroj, kaj tieaj logxantoj sciis pri gxi kaj nomis gxin "Senfunda
Kavajxo", kreante plej fantaziajn legendojn pri gxi, tamen nur en la
1961-a jaro unuafoje penetris gxin homo.
La kaverno montrigxis neordinare vastega kaj
belega. Pri gxi ekinteresigxis sciencistoj. Arkitektoj kaj konstruistoj establis konformajn instalajxojn, kaj
gxi estis malfermita por vizitantoj. Laux sia amplekso kaj beleco la
Nov-afona kaverno povas esti komparata nur kun tiuj
plej famaj francaj aux amerikaj. La nov-afona kaverno konsistas el naux grandaj
grotoj.
La surfaco de la
plej granda el ili egalas al 10730 metroj, gxi estas
50 gxis 90 metroj alta.
La kaverno havas spiralan formon kun multaj koridoroj, kiuj malsuprenigxas, kaj je la
profundeco de 130 metroj kunigxas kun gxiaj salonoj. La entuta longeco de la
gxis nun esploritaj koridoroj egalas al pli ol 3000 metroj. La ekskurso dauxras
unu kaj duonhoron, kaj vizitantoj trapasas la vojon 1,5
km-ojn longan. En la kaverno regas konstanta temperaturo 11-12 gradoj super
nulo.
Jam en la momento, kiam vi
eniras la tunelon kaj ekskursgvidanto komencas sian informbabiladon, por vi
komencigxas renkonto kun mirinda fabelo. Kiam vi alvenas sur belege
dekoraciitan subteran kajon, kiam vi sidigxas en komforta elektrotrajno kaj tra
la tunelo 1300 metroj longa alveturas la unuan groton, la reala mondo cxesas
ekzisti por vi. Tra la hermetika pordo vi eniras la
salonon, nomitan Abhazija. Post 36-grada varmego ekstere, cxi tie vi tuj sentas trapenetrantan malvarmecon kaj humidecon. La
kaverno estas elektrigita kaj radiofonigita, kaj dank'al originala, specifa
muziko kaj duonlumo la fabeleco de tiu mirinda mondo
ankoraux pliprofundigxas.
En tiu salono atendas
vin unika kuriozajxo - subtera lago, kies akvosurfaco brilas mistere en la
duonlumaj reflektoj. Sekve tra ajxuraj trapasejoj vi
eniras en la plej grandan groton. Neniu el la salonoj similas
al la alia. Jen la salono similas al la koncert-salonego kun perfekta akustiko. Ravita vi
auxskultas unu el la orgenaj preludoj de J.S. Bah. En la alia salono vi vidas diverskolorajn stalaktitojn kaj grandajn
stalagmitojn.
Tutaparte estas
belegaj sukcenkoloraj
kaj malhelrugxaj sxtonoj de strangaj,
neordinaraj formoj. Se al vi ne mankas fantazikapablo, vi ekvidos fabelajn
palacojn, ensorcxitajn
kavalirheroojn, bestajn siluetojn.
Nun ni trovigxas en
la plej bela salono. Kun admiroplena sento vi rigardas
kristalajn lagojn kun akvo,
travidebla, kiel larmoj kaj pendantajn de sur
plafono fantaziajn
rokpuntajxojn. La plej grava admirajxo estis la sxtonigxinta akvofalo,
plibeligita de mistera prilumigo. La akvofalo povas konkurenci kun la fama sxtonkurteno de la franca kaverno. Tiu salono
memorigas ricxegan palacon de iu orienta sultano el la
fabeloj "Mil kaj unu nokto". Gxi estas kvazaux
speciale ornamita per fajnaj vitrecaj puntajxoj.
Nerimarkite trapasas por vi
la tempo. Kaj denove vi staras sur la kajo, kie jam
atendas vin la trajno. Ankoraux kelkaj minutoj - kaj vi
estas en la reala mondo, sed tio restas neforgesebla.
Tamara Andrejeva.
Kristostatuo en Rio
Estas konata fakto, ke
Rio-de-Janejro estas belega urbo, "benita de la naturo" - laux konata
kanzono. Estas same konate, ke la Statuon de la Redemptoro Kristo, en
Rio, oni elektis kiel unu el la mirindajxoj en la mondo. Gxi estas majesta
konstruajxo 30 metrojn alta (plus la piedestalo 8
metrojn alta), de kies piedo oni povas rigardi vastan, mirindan panoramon. La
tuta pezo estas 1145 tunoj. Gxi situas je 709 metroj super la marnivelo, sur
monto Corcovado (per lauxlitera traduko: "gxibajxo"). Gi inaugurigis
la 12-an de oktobro 1931, post kvinjara konstruado. Krom kristanisma simbolo, gxi igxis ankaux simbolo de Rio kaj de
Brazilo - unu el la plej elstaraj en Sudameriko.
Preskaux 4-kilometra fervojo
kondukas al la supro de la monto ekde la fino de la 19-a jarcento kaj en la
jaro 1904 oni gxin elektrigis. La tuta statuo estas konstruita per
ferbetono, kovrita per speco de sxtono, nomata en Brazilo
"saposxtono". Longa sxtuparo kondukas de la supra
fervoja stacio gxis la statuo mem, kaj en la jaro 2002 la urbaj administrantoj
instaligis tri panoramliftojn kaj kvar auxtomate ruligxantajn sxtuparojn.
Cxe la piedo de la monumento funkcias katolika pregxejeto,
kie okazas geedzigxoj kaj baptoceremonioj. Cxirkauxe,
vizitantoj povas okupi komfortan platajxon por rigardado.
Kiam oni promenas en tiu
bela loko kaj admiras la statuon kaj la pejzagxon, oni tamen ne povas imagi
gxian internan strukturon. Cxi tio estas tre interesa detalo. Viziti
la internajxon ne estas permesate al la publiko, sed funkciuloj tie movigxas
por konservado, purigado kaj riparoj.
Labirinto
sur 10 etagxoj, en sufoka, malluma aero, kondukas ilin al la trunko, koro,
kapo, kaj brakoj de la monumento. Pro la alta situo, gxi estas ofte atingata de fulmoj kaj pluvegoj;
tial, vico da fulmosucxiloj staras sur gxiaj brakoj kaj kapo. Kvankam oni ne rajtas viziti la internajxon, tamen danke al
interreto eblas havigi al si bonan ideon pri la konstruajxo. Tion
montras la virtuala prezento, kiu enhavas plurajn interesajn filmetojn
(bedauxrinde, nur en
la portugala lingvo):
http://www.estadao.com.br/especiais/o-cristo-redentor-visto-por-dentro,163542.htm .
Kiam vi vizitos Rion, nepre promenu ce la Redemptora Kristo!
Paulo S. Viana.
Al cxiuj EL-legantoj korajn gratulojn kaj
bondezirojn okaze de Kristnasko
kaj Nova jaro!