Esperanta
ligilo
n-ro 2, februaro 2014
Enhavtabelo
LIBE-estraro rememorigas.
Brajlo dauxrigebla kaj dauxriginda (prelego de Otto Prytz, fino).
Lingva forumo. De
Tolkien gxis Bialostoko.
Nia rondo familia. Omagxo
al Raymo Tanskanen.
Tra la sortofrata mondo. Demonstracio de surdbll.j.
Grava posteno por blinda virino.
Nekutimaj kutimoj. Ho, tempo! Ho,
moroj!
Poezio. Ludmila Sxafraj.
Andreo Belanin.
Interesajxo. Hunda
diagnozo.
LIBE-estraro rememorigas
Cxu vi memoras, ke
la 80-a IKBE okazos en Harkany (Hungario) de la 13-a gxis la 19-a de julio
2014? Se vi decidis partopreni, bv. aligxi
pli baldaux. Bv. sendi vian aligxilon al Anatolij Masenko laux la adreso:
Gerojev-Medikov 15-1,
RU-357739 Kislovodsk,
Rusio.
Rete:
masenkoai@mail.ru
Ni regxustigas la bankan konton, mispresitan en la brajla versio de la
januara n-ro de la revuo. Jen la gxusta linio:
IBAN: IT 72 S 02008 02241 000005590557
Pripensu ankaux viajn eventualajn
kontribuajxojn al la kongresa programo: cxu vi
prelegos, elpasxos dum artaj vesperoj aux alimaniere helpos igi nian kongreson
interesa kaj utila por la partoprenontoj. Samkiel pasintjare,
LIBE pretas subteni mone la unufojajn kongresanojn. Dezirinde ili estu gejunuloj. LIBE pagos nur
aligxkotizon por la novulo, sed ne por lia akompananto. Sendu viajn proponojn al viaj landaj delegitoj aux al
LIBE-estraranoj. Ni atendas viajn tujajn reagojn.
Brajlo dauxrigebla kaj dauxriginda
(prelego de
Otto Prytz)
dauxrigo.
Aparta solvo aux ne, la
brajlo signifis revolucion por la partopreno de bll.j en la kultura kaj socia
vivo. Nu, estas vere, ke bll.j ne estis tute ekster
gxi antaux 1825, la jaro de la invento de brajlo. La rolo de bll.j kiel produktantoj de literaturo estas konata: Homero
lauxdire estis blinda, kaj
dum la mezepoko bll.j kaj produktadis kaj prezentadis parolan literaturon.
Malpli konate eble estas, ke bll.j ankaux estis _konsumantoj de literaturo. atestajxon pri tio ni trovas i.a. en noto (al
la leganto), enkondukanta unu el la plej famaj hispanaj pikareskaj romanoj,
verkitan en 1626. en la noto la auxtoro sin turnas al
"leganto aux auxdanto - cxar la bll.j ne povas legi".
La kontribuo de la brajlo konsistis el
_plivastigo de la aliro de bll.j al literaturo kaj skriba kulturo, plivastigo
dusence. Unuflanke la brajlo donis al la unuopaj bll.j aliron al multe pli da
literaturaj verkoj, ol tiuj, kiujn familianoj kaj aliaj proksimuloj komplezis
vocxlegi por ili. Aliflanke gxi disvastigis la skriban
kulturon al multe pli da bll.j, ol tiuj privilegiitoj, en kies medio estis
homoj pretaj vocxlegi por ili.
Per tio, ke la bll.j ekhavis skribon, kiun ili mem povis regi, ili levigxis el la analfabeteco. Ne nur
inter la bll.j analfabeteco rezultigas dependecon de helpo de aliaj. Kiel cxia alia skribo, ankaux brajlo havas grandan valoron en tio,
ke oni farigxas pli sendependa, regante gxin. Cxi tie mi volas elstarigi
unu punkton, pri kiu ni kutime ne multe pensas: ni
ofte uzas skribon por komuniki kun ni mem, kaj tiam ni ekspluatas la dauxran
karakteron de skribo. Citajxo el iama instruisto mia superfluigas plian
klarigon: "Ecx ne la plej bona memorkapablo estas tiel bona, kiel la plej
malbona inko!".
Brajlo do sendependigis bll.jn je nivelo
individua, ebligante al la
unuopulo propramane =en
litera senco= konsumi kulturon kaj manipuli siajn proprajn notojn. Cxi tio
estas grava, sed ankoraux pli grava eble
estas la rolo, kiun brajlo ludis kiel
_kolektiva sendependigilo de la
bll.aro. Brajlo unuafoje
ebligis al bll.j senhelpan skriban interkomunikigxon, ankaux trans distancoj.
Gxuste tiu formo de kolektiva sendependeco en
kunlaboro esence kontribuis al, ecx estis necesa kondicxo por, la organizigxo
de la vidhandikapitoj.
La posta granda antauxenpasxo venis, kiam
gxeneraligxis konserviloj de sonoj, la sonbendo kaj poste la sonkasedo. Tio
unuflanke donis al vidhandikapitoj (kaj nun mi parolas ne nur pri bll.j) aliron al pli da
literaturo kaj alia "skriba kulturo", kiu cetere bezonas multe malpli
da spaco ol la sama materialo en brajlo; kaj aliflanke ebligis
interkorespondadon sen helpo de aliaj ne nur inter vidhandikapitoj, sed ankaux
inter vidhandikapitoj kaj vidantoj: multaj vidantoj ja povis uzi sonkonservilojn,
dum nur malmultaj vidantoj regis brajlon. Sed kiel ni
jam montris, tiu antauxenpasxo _ne superfluigis brajlon.
La lasta granda malfermilo de pordoj al
vidhandikapitoj estas la komputilo. La informaro fizike konservita sur
komputila disko estas nek skribo nek parolo, sed duumaj (binaraj) unuoj kaj
nuloj. Kurioze, la informadika teknologio reprezentas alproksimigon al la
principoj, sur kiuj bazigxas la skribsistemo de Braille. La brajla cxelo kun 6 lokoj ekzakte respondas al 6-bita komputila signo
(karaktro). punkto estas komparebla kun duuma unuo,
manko de punkto kun duuma nulo. Do ne estas mirige, ke oni relative frue
evoluigis aparatojn montrantajn komputilan tekston brajle. Tia montrilo
konsistas el piezo-elektraj cxeloj kun pingletoj, kiuj
levigxas en tiuj lokoj, en kiuj devas aperi punkto. Cxar tiaj cxeloj estas
relative multekostaj, la nunaj brajlo-montriloj ne ampleksas pli ol unu linion.
Mi tamen nomas tian montrilon (brajla ekrano), cxar gxi plenumas la saman
funkcion kiel plurlinia ekrano por vidantoj.
Kun 6 bitoj aux lokoj en komputila signo aux
brajla cxelo, la nombro de eblaj kombinoj estas 2 en la sesa potenco, do, 64. Pasis multe da tempo, post kiam al la informadiko suficxis 6 bitoj.
Ankaux la cxeloj de la brajlaj ekranoj estas pligrandigitaj
per 2 lokoj plej malsupre, tiel ke komputila brajlo havas 8 punktojn anstataux
la tradiciajn 6. Tio signifas, ke la nombro de eblaj kombinoj en cxelo
estas #2 en la oka potenco =256, respondaj al 8-bita
signaro. Tio siavice signifas, ke eblas unusence (traduki)
tabelon de 8-bita signaro en komputilan brajlon. 6-punkta brajlo devas
utiligi (prefiksojn) por indiki, ke la sekvanta signo estu legata ekz. kiel majusklo aux kiel cifero. Tiaj
prefiksoj ne tiom necesas en 8-punkta brajlo. Oni ekz.
povas marki majusklecon, metante punkton en unu el la
aldonitaj lokoj.
Sed cxio havas sian
prezon. Cxar la jaro 2009 estas ne nur Braille-jaro, sed
ankaux Darwin-jaro, mi iomete parolu pri evolucio. Laux
mia scio, dum la lastaj 220 jaroj okazis nenia evolucio de la homaj
fingropintoj. Tial validas ankoraux hodiaux la empirie bazita konkludo
de Braille, ke 6 lokoj, 2 largxe kaj 3 alte, estas la ideala grando de cxelo,
por ke gxia enhavo estu perceptata per fingropinto en unu operacio. Tio signifas, ke legado de 8-punkta brajlo versxajne estas pli
malrapida ol legado de 6-punkta brajlo.
Ke 8-bita signaro havas nur 256
"signojn", ne signifas, ke la nombro
de malsamaj signoj, kiuj povas
aperi sur ekrano aux papera printajxo, estas limigita al 256. Komputila signaro
enhavas kodilojn, kiuj kauxzas, ke unu sama kombino de
bitoj rezultigas malsamajn signojn sur la ekrano aux paper-printajxo. Jen ni estas cxe grava diferenco inter brajlo kaj ordinara
skribo. Brajlo estas sistemo limigita (finia, en matematika terminologio): la
nombro de kombinoj ene de brajla cxelo havas superan
limon ne transpaseblan. Ordinara skribo teorie estas senfina: eblas senfine
aldonadi novajn simbolojn al la sistemo - aux alfabeto. La cxinaj ideogramoj
prezentas bonan ekzemplon de tio.
En la praktiko brajlo,
malgraux la limigoj de la sistemo, montrigxis tre elasta. Unu sama kombino de punktoj povas havi malsamajn signifojn
depende de la kunteksto, en kiu gxi aperas, kaj cxi tio gxenerale kauxzas
neniun problemon al la uzanto de brajlo. Kiel ekzemplon ni
menciu la simbolon, kiu reprezentas jen la literon d, jen la ciferon 4, jen la
muziknoton do (c) 8-ona. Kiel kodilo en la komputila signaro kauxzas, ke la
posta kombino de bitoj ricevas alian skriban formon ol la kutiman, tiel
prefikso en brajlo - aux io alia en la kunteksto -
kauxzas, ke ni donas al la sekvanta brajla simbolo alian _interpreton ol la
kutiman.
"Tekstprilaborado" estas vorto, kiu
tre disvastigxis kun la informadiko. Sed efektive la vidantoj praktikas tekstprilaboradon ekde longe
antaux la komputila epoko. La tipa malneto havas maldekstran margxenon
suficxe largxan por ebligi meton de aldonoj kaj de sagoj indikantaj sxangxojn
en la vicordo. Kaj se oni volas ion forigi, jen la visxgumo.
Tiaj procedoj ne estas tiel facilaj en brajlaj surpaperaj
malnetoj. La uzeblecon de largxa maldekstra margxeno grave limigas la
cirkonstanco, ke sur linio de a4-folio estas loko por nur trideko da brajlaj
cxeloj. Ankaux forvisxado ne estas facila. Ja eblas forstreki en maniero simila al tajpado de x-oj,
nome plenigante per punktoj la cxelojn de la forstrekendaj literoj. Eblas ankaux forskrapi aux mallevi punktojn, sed ne tute forigi
ilin, cxar la truoj restos en la papero por cxiam. Eblas diri, ke kun la komputilo bll.j ekuzis la visxgumon.
Kiam gxeneraligxis la
komputilo, multaj profetis, ke baldaux gxeneraligxos ankaux "la senpapera
oficejo". Sed kio okazis? Ke neniam oni konsumis, por ne diri malsxparegis, tiom da papero,
kiom nun. Kial? Al tio mi revenos post momento.
Principe, elektronika informaro povas esti
eligata en tiu formo, en kiu la uzanto gxin deziras:
kiel ordinaraj aux pligrandigitaj literoj sur ekrano, kiel ordinaraj literoj
sur papero, kiel brajlaj literoj sur brajla ekrano, kiel brajlaj literoj sur
papero, aux kiel sintezita parolo.
Kiam vidantoj orientigxas en elektronika
teksto, la kampo, al kiu ili havas senperan aliron,
estas ne du pagxoj, kiel en libro, sed (nur) unu ekranpleno. Tio
eble estas kialo, ke al multaj ankoraux sxajnas pli komforte surpaperigi
malneton kaj marki korektojn kaj sxangxojn sur la papera printajxo antaux ol
netskribi, ol tekstprilabori rekte sur la ekrano.
Kiam bll.j orientigxas, la alirkampo varias
laux tio, en kiu formo ili eligas la informaron. Se
gxi estas eligata kiel sintezita parolo, la alirkampo
estas same malvasta, kiel cxe sonregistrajxoj gxenerale. Se gxi estas eligata kiel brajlo sur papero, la alirkampo estas unu brajla pagxo.
Se gxi estas eligata kiel komputila brajlo sur brajla
ekrano, la kampo de senpera aliro estas nur unu linio aux parto de linio,
depende de tio, kiom da cxeloj havas la brajla ekrano. Tio signifas, ke
komputila brajlo legigxas preskaux same unudimensie kiel
sonregistrajxoj. Per premo de klavoj sur la brajla ekrano, do per ne-senpera
esplorado, eblas movigxi al kiu ajn linio de la ekranpleno de la vidantoj. Ekzistas ankaux brajlaj ekranoj, kiuj montras la
"konturon" de la tuta ekranpleno, t.e. sur kiuj partoj de kiuj linioj
aperas teksto. Tamen: bl.o bezonas multe pli da tempo por
"kapti" ekranplenon ol vidanto, kiu kaptas la tutan ekranplenon nur
jxetante rigardon al la ekrano. Same kiel la
auxdigiloj, la brajla ekrano plej tauxgas por legado de kontinua teksto. Se oni ekz. volas legi tabelan
kolonon vertikale per brajla ekrano, oni neniam havas senperan aliron al la
tuta kolono, nur al tiu linio, kiun oni estas leganta. Superrigardon de la
kolono oni devas fari al si en sia propra kapo. Sur la
papero, male, oni povas sekvi la kolonon sen perdo de la superrigardo.
Sed lauxdire navigado en elektronika teksto ja estas kaj tre facila
kaj tre rapida. Jes, tio estas vera,
kondicxe ke oni scias, kion
oni sercxu. Ekz. estas multe
pli oportune sercxi en elektronika vortaro ol en surpapera brajla
"posxvortaro" dekduvoluma. Se oni konas la sercx-funkciojn de la elektronika
vortaro, inkluzive de la gxenerale anstatauxaj signoj, oni ecx ne bezonas scii
ekzakte, kiel oni skribas la sercxatan vorton.
Sed iafoje okazas, ke mia
intenco ne estas sercxi difinitan teksteron, sed nur formi al mi gxeneralan
impreson pri la teksto, tian, kian oni ekhavas, rapide trafoliumante libron.
Eble mi volas scii, en kiom grandajn partojn la teksto estas dividita, cxu gxi
estas kompakta aux havas multe da "aero", kaj cxu gxi enhavas
ekzemplojn, skemojn aux tabelojn. Aux mi volas scii, cxu la
duonhoro, kiun mi havas je dispono, suficxas por fini la cxapitron, kiun mi
estas leganta. Tiajn informojn la komputilo estas nekapabla doni al mi,
same nekapabla, kiel la periloj de unudimensiaj sonoj,
ecx en formato Daisy aux mp3 kun ampleksa navigokapablo.
Estas tempo fini cxi tiun
prelegon. Tion eblas fari en almenaux du manieroj, kaj
mi elektos ambaux.
La unua: tra la tempoj oni inventis teknikojn
cxiam pli subtilajn por produkti skribajxon: la pres-arton, la tajpilon, la
komputilon. Neniu el tiuj teknikoj igis la homojn formeti la
(primitivajn) skribilojn. En tiu tago, en kiu
la vidantoj decidos rezigni pri krajono kaj notpaperetoj, en tiu tago mi
_konsideros - sed nur konsideros - rezigni pri brajlo.
La alia: se mi bazus cxi tiun prelegon sur
notoj _parolitaj - cxu per natura aux sintezita parolo - kiujn
mi devus auxskultadi per
kap-auxdiloj dum mi prelegus, tiam la prelego estus prezentata balbute kaj
senflue. Se mi legus la notojn el komputilo, nu, tiam mi ja
devus legi brajle pro
la neoportuneco de sintezita
parolo. Sed legado el komputilo havas almenaux du
malavantagxojn. Unue gxi estas pli malrapida ol legado el papero, kaj
due: se mankus al mi tempo kaj mi devus transsalti iujn alineojn, tiam kun unudimensia brajla ekrano mi ne facile povus decidi,
kiujn alineojn transsalti, cxar mi ne havus superrigardon pri la longeco de la
alineoj. Krome, surpapere mi facile kaj sen klavopremoj
trovus la lokon, kie mi rekomencus la legadon. Do: sen brajlo, kaj pli
precize, sen _surpapera brajlo, mi ne povus doni cxi tiun prelegon - krom se mi
havus tiel bonan memorkapablon, ke mi estus gxin lerninta parkere. Kaj tion mi ne plu havas, estante pensiulo.
Lingva forumo
De Tolkien gxis Bialostoko
"Ju pli da lingvojn vi
scipovas, des pli da vivojn vi havas", - opinias Mihxail Kolodin,
sciencisto el Sankt-Petersburga instituto de informadiko kaj auxtomatigo de la
Rusia Akademio de la Sciencoj.
Mi estas, kiel oni
kutime diras, teknikisto. Lingvoj estas mia sxatokupo.
Dank'al gxi mi trafis al la dua lingva festivalo en Novgorod.
La tempopasado estas eminenta! Dum la tago,
kiam okazas prezentado, auxskultantoj povas konatigxi kun
dekoj da alilandaj lingvoj. Se vi pensas, ke ekzotikaj
lingvoj estas la indonezia, luksemburga aux portugala, vi pravas nur parte. La
prezentantoj kapablas prepari la prelegojn pri lingvo de amo, lingvo de junaj
verkistoj, pri la rusa litero "jo" kaj ankoraux pri multe da io alia.
Ankaux temo de mia prelego ne estas
prononcebla de la unua provo: "Interlingvistiko
kaj lingvokomstruado". Tio sxajnas esti timiga kaj
nekomprenebla nur unuavide. Sed kredu, tio fascinas!
Interlingvistiko estas la scienco pri
interlingva komunikado: temas ne pri iu konkreta
lingvo, sed pri cxiuj lingvoj, kiuj iam estis kaj estos konstruataj de homoj.
La procedo estas nehaltigebla. Ecx nun, dum vi legas
cxi-liniojn en E-o, iu certe konstruas iun novan lingvon. Tuj aperas demando:
kiucele? Ni ja interkomunikigxas, komprenas unu la
alian. Sed cxu tio estas vero? Jen
la klasika ekzemplo el la 19-a jarcento. La lingvo E-o estis kreita
gxuste pro tio, ke ne cxiuj komprenis unu la alian.
La kreinto de la lingvo konsciis, ke en lia
gepatra urbo Bialystok homoj ne povis trovi komunan lingvon kaj proponis solvon
de la problemo, nome Esperanton. Certe, gxi ne igxis la dua
gepatra lingvo por cxiu terano, sed E-istoj estas preskaux cxie. Antauxnelonge mi vojagxis eksterlanden kaj trovis E-istojn preskaux
cxie. Ili vizitadas unu la alian, intersxangxas
informojn kaj pruvas, ke ilia lingvo estas plenrajta.
Por kio ankoraux oni
elpensas novajn lingvojn? Eble, tio sxajnas naiva, sed
unue por felicxigi la homaron. Ja E-o mem havas la bazan ideon: paco per
kompreno.
Due, la propra lingvo
ebligas memrealigxon, partopreni la krean proceson, konstrui propran mondon.
Kaj trie, kvankam paradokse: tio estas provo
apartigxi, krei
apartan grupon da elektitoj, kamaradoj, samideanoj, se al vi
placxas.
Lingvo estas instrumento kun
multaj funkcioj. Ne mirindas ja, ke la plimulto da
instrumentoj, uzataj de homoj, estas prilaboritaj, artefaritaj - kial ne.
Ekzistas ankaux multaj artefaritaj lingvoj. Ekz., la
lingvo Ifkuil, kreita por maksimume preciza kaj efika transdono de informo,
uzas cxiujn sonojn, kiujn homo kapablas prononci, kaj ili, kredu min, estas tre
multaj.
La plej komplika el inter
la lingvoj artefaritaj, versxajne, estas Wolapuk. Gxi uzas
cxiujn eblecojn de euxropaj lingvoj. En gxi el unu
radiko fareblas miloj da vortoj, kiuj povas esprimi diversajn nuancojn de
pensoj kaj sentoj. Sed homoj, kiuj scipovas gxin, jam preskaux ne plu
estas.
Kontrauxe al du unuaj, la
lingvo Tokipono havas nur 120 vortojn. En gxi ne eblas
paroli pri teknikaj temoj, priskribi cxiutagajn aferojn, sed gxi estas
rimarkinda pro sia filozofieco. Gxi ne havas ecx nocion de tempo, cxar, se estas bone, do, estas cxiam bone.
En la lingvo Solresol estas nur sep literoj, samkiel sep muziknotoj. Cxiuj vortoj de tiu cxi lingvo konsistas el la nomoj de la notoj en diversaj
kombinoj. En tiu cxi lingvo oni povas kanti kaj ecx
pentri per buntaj krajonoj.
Ekzistas hipotezo de
Sapir-Whorf, laux kiu lingvo difinas pensmanieron. Por
konfirmi gxin, estis kreita speciala logika lingvo Loglan. Kiel vi komprenas, la procedo dauxras ankaux en moderna kulturo.
Elektinte kiel start-punkton la grandiozan mondon de
Tolkien, la postaj auxtoroj de fikciaj verkoj iom post iom rekreas la lingvojn,
konstruitajn de li. La auxtoron de Navi-lingvo el la filmo "Avatar"
konscie rifuzis E-on por ne kopii la trafan projekton. Nemalmulte da forto kaj
tempo elspezis kreintoj de la pra-trakija lingvo el populara telenovelo
"Ludoj de la tronoj"!
Do, se vi dauxre
insistas: "Kial? Kiucele? Por kio bezonatas tiuj
cxi ludoj?", jen mia lasta argumento. Goethe iam
diris: "Homo vivas tiom da vivoj, kiom da lingvojn li scipovas", cxar
la lingvo entenas ankaux kulturon de la popolo, kiu parolas gxin.
Nia rondo familia
Omagxo al Raimo Tanskanen
La 7-an de januaro 2014 en la oficejo de svedlingva
bll.-organizajxo FSS (Forbundet Finlands Svenska Synskadade) okazis tradicia
festeto por levi la konon de brajla skribo en
nuntempo, kaj aljugxi "brajlouzanton de la jaro".
Kelkfoje oni pensas ke brajlo malaperos, sed
cxiam post silenta periodo la brajla skribo retrovis renesancon. Efektive brajlo dauxre sekvas la teknikan evoluon. Tio koncernas nun precipe porteblan telefonon. S-ro Sune
Huldin kun entuziasmo prezentis t.n. Iphone-aparaton.
En la festeto la cxeestantoj povis konatigxi kun tiu eta
telefono, pere de kiu eblas skribi kaj sendi mesagxojn ankaux en brajlo. Ricevanto povas auxskulti mesagxojn kaj legi platskribajn
mesagxojn.
Kiel "brajlouzanto de
la jaro 2014" estis nomumita la Steleto-ano Raimo Tanskanen, dir.cant.
Raimo estas la 12-a per tiu cxi diplomo omagxita homo.
Por Raimo la brajla skribo havis ege gravan signifon en
laboro, studoj kaj hobioj. Kiel por la profesia
muzikisto brajlaj muziknotoj estis kondico de lia sukcesa kariero. Raimo
laboris kiel muzikisto, komponisto, pedagogo, estro de
korusoj kaj orgenisto. Eblas konsideri lin kiel
belegan ekzemplon de signifo kaj eblecoj de brajlo.
Ni auxdis, ke Raimo verkis
finnan mallongigaron por la brajla skribo. Kvankam la
sistemo mallongigas tekston je unu triono, gxi ne sukcesis allogi multnombrajn
brajlouzantojn.
Pianludado de Raimo kaj
gaja kantado de Aatu Moilanen kompletigis agrablan etoson.
Plurajn jarojn Raimo
prezidis Steleton. Multaj E-istoj konas lin kiel membron de tri
kantantaj kamaradoj – Aatu Moilanen, Arvo Karvinen, Raimo Tanskanen - kiuj ekde
lernejaj jaroj en la bll.-lernejo kantis kune. La grupo "Tri
fisxkaptistoj" kunportis gxojon en E-kongresoj kaj privataj festetoj.
Antaux Kristnasko la
kultura bll.-asocio (Nakovammaisten Kulttuuripalvelu) publikigis diskon
"Kiurun tupa"” (nesto de alaudo), kiu enhavas komponajxojn de Raimo
Tanskanen. Pere de tiu disko la koruso
Kamarikuoro Kontrapunkti honoras iniciatinton, fondinton de la kultura
bll.-asocio.
Eble, interesas scii, ke
pasintauxtune aperis libro "Raimon tie Polvijarvelta Pomarkkuun",
verkita de Aino Marjatta Kallio.
Gratulon al Raimo okaze de omagxo! Ni estas fieraj kaj deziras fortojn, sanon kaj dauxran inspiron en
sxatokupoj.
Ritva Sabelli
Tra la sortofrata
mondo.
Demonstracio de surdblinduloj en
Berlin
Vendrede, la 4-an de
oktobro 2013, cx. 700 personoj silente marsxis de la Reichstag, la parlamento,
al la Potsdamer Platz en la centro de la germana cxefurbo. Simbole cxenigitaj
al feraj globoj, per tiu unua mondvasta demonstracio
de surdblinduloj ili volis atentigi la publikon pri ilia "sento de
izolacia arestado" en la socia vivo. Kontrauxe al kelkaj aliaj landoj
surdblinduloj en Germanio estas
legxe rigardataj kiel "ordinaraj" blinduloj kaj ne ricevas de la
sxtato por ili necesan helpon kiel persona asistado, interpretado ktp.
Plibonigo de tia situacio gxis nun ne okazis pro
burokrataj kaj partipolitikaj obstakloj. En letero el la
kanceliera ofico oni asertis, ke kancelierino Merkel tre serioze rigardas la
postulojn kaj la socian situacion de surdblinduloj.
Grava posteno por blinda virino
Andrea Nahles, federacia ministrino por
laboro kaj sociaj aferoj, prezentis la novan komisiiton por handikapuloj.
Verena Bentele (31-jara) estas denaske
blinda kaj la unua handikapito en tiu
cxi ofico. "la novajxo estas bonega singo de
vivata socia participado", deklaras Renate Reimann, prezidantino de
Germana Blindulligo. "neniu povas pli kredinde
reprezenti la interesojn de homoj kun handikapo ol iu, kiu mem apartenas al tiu
cxi socia grupo."
La komisiito por handikapuloj estas oficigita
de la federacia registaro por unu elektoperiodo, do por 4 jaroj. Li/sxi
apartenas honorofice al la ministerio por laboro kaj sociaj aferoj kaj konsilas
registaron kaj
parlamenton en aferoj kaj legxoj
kiuj koncernas handikapitojn.
Verena Bentele estis inter 1995 kaj 2011
membro de la germana teamo de handikapitaj skisportantoj kaj dum tiu tempo
gajnis entute 12 olimpiajn orajn medalojn.
Th. Speckmann
Nekutimaj kutimoj
Ho, tempo, ho, moroj!
La tempo sxangxigxas, kaj kune kun gxi sxangxigxas ankaux moroj. Tio,
kion iam oni opiniis maldeca, nun sxajnas tute normala, kaj male. Foje
okazas, ke io, kio en iuj landoj sxajnas maldeca, en la
aliaj estas kutima afero. Jen kelkaj interesaj faktoj
tiutemaj.
En la salonoj de la 19-a jarcento estis maldece, se viro invitis por
danci la saman virinon trifoje. Jam post la
dua danco li devis anonci la estontan geedzigxon.
En Usono virinoj gxis nun
ne surmetas kosmetikajxojn publike. Tion oni opinias
maldeca, samkiel publikan rigardadon en la spegulon.
Handsxuoj iam estis hejma akcesorajxo,
malgraux tio, ke ili estis multnombraj kaj
diversspecaj: por sporto, por dancado, por cxasado.., ecx specialaj handsxuoj
por lakeoj. Oni surmetis handsxuojn nur hejme. Fari tion publike estis maldece.
En la 20-aj jaroj de la
pasinta jarcento en lernejoj de Rusio estis maldece skribi senerare. Tio estis "ne proletara". Oni
ecx povis denunci pri la senerara skribado.
En Grandbritio maldecas
triki publike, kvankam eblas rakonti historiojn pri la trikado. I.a., lastatempe pri trikado cxiam pli ofte okupigxas viroj.
Lastatempe gxi igxis la tria (post futbalo kaj politiko)
diskut-temo en drinkejoj kaj kafejoj.
En Bulgario iam estis
maldece drinki malpli ol unu kaj duonlitron da vino. En tiu lando vino kostis malmulte, do, gxia modera konsumado
estis signo de ekstrema avareco.
Dum japana te-ceremonio
estas maldece sidi, kruciginte la piedojn, eltiri la piedojn direkten al
najbaro, pro tio cxiuj partoprenantoj de la ceremonio sidas sur siaj kalkanoj.
En Tajlando estas maldece
tusxi la kapon de kunparolanto aux frapeti lian sxultron. Tion oni konsideras karesoj, kaj publika karesemo maldecas.
Orient-slavaj popoloj havas
multnombrajn tabuojn koncerne mangxotablon. Veninte eksterlanden, oni
miras, ke tie oni ne nur ne obeas tiujn tabuojn, sed ofte ecx ne auxdis pri ili. Ekz., estas malpermesite
sidigxi sur la tablon, des pli, meti piedojn sur gxin. Cxe la
tablo maldecas fajfi, oscedi, lauxte purigi la nazon, suprentirigxi.
Tiun cxi liston oni povus
dauxrigi senfine. Do, en la venontaj numeroj ni
plu rakontos pri interesaj, eble, strangaj tradicioj de diversaj popoloj. Eble,
iu el vi sxatus rakonti pri "nekutimaj kutimoj"
de via lando kaj popolo? Bonvenon!
Poezio
Ludmila Sxafraj.
Amik' februar'.
Kisas fenestron amik'
februar'.
Te' englasigxas, varmigxas la kor'.
Preskaux felicxas
hodiaux mi, cxar
Trovis liberon mi, kiel trezor'.
Sed memorigxis alia vesper'.
En la pokaloj
bruligxis la vin'.
Kantis pri amo kun mi tuta ter'!
Nun mi ne amas, ne
amas plu vin.
Andreo Belanin
La vintro, ree
vintr'! la arboj - la ludiloj,
Kaj pleje pura negx'
kusxadas sur la voj',
Kaj fajfas la negxkuglo
preter la tempio,
Kiun hazarde iu jxetis kun la gxoj'.
Knabino preteriris,
kvazaux ekridetus,
Kaj plirapidas mi - atendas la labor'.
Sed se dum cxi
moment' mi simple ne atentus:
Ridetas jen al mi la sinjorino sort'?
Heroojn de l'pasint' ne provu mi postiri.
Ni fermas la animojn,
skribas: "La glaci'".
Mi mem ne diros
"jes" por gxuste nun deliri
Kun lanco kaj la
glav', kun forta emoci'.
Abundas la malbon',
sed mankas kavaliroj,
Regadas pompa fraz',
maloftas simpla vort',
Malmultas ege nun
vagantoj en deliroj,
Kaj mankas la poem',
la kant', gitara kord'.
Sed cxu mi miskomprenas? Ja batadas koro,
Cxu kuratingu mi
knabinon dum moment',
Almenaux pri veter'
demandu sxin el foro,
Kaj flatu mi al sxi per praa kompliment'?
Ekkuris mi galope, kiel en konkuro,
Espero mankis, sed
jen venis mi al sxi!
Sen spir' ekvidis sxi, min nomis frenezulo,
Ridetis tiel, ke ja preskaux kantis mi.
La vintro, ree
vintr'. Forn' krakas pri somero,
Kun fumo la sopir'
forlasas nune vin.
Se en anim' videblas
unu ecx fajrero,
Surbroven movu
kaskon, marsxu al destin'!
E-igis G. Gluhxov.
Interesajxo
Hunda diagnozo
Estis tempo, kiam medicino
estis heroa laboro. Iamaj kuracistoj kutime gustumis la
urinon de siaj pacientoj por diagnozi diabeton kaj flaris ilian busxon por
esplori la staton de hepato. Nuntempe, auxskultado,
palpado kaj rigardado ankoraux estas uzataj, sed flarado preskaux ne.
Tamen, nederlandaj esploristoj deziras, ke
oni denove uzu flaradon kiel diagnozan rimedon. Ne
flaradon de kuracistoj, sed… tiun de hundoj!
Temas pri la diagnozo de malsano kauxzata de bakterio Clostridium
difficile. Cxi tiu
mikrobo kauxzas relative ofte kontagxan infekton de intesto. Gravas tuj
identigi gxin por efika kuracado, sed (kiel gxia nomo
ja indikas), gxi ne estas facile identigebla: esploroj de fekajxoj liveras
rezultojn nur post du-tri tagoj kaj estas multekostaj. Dume, la pacientoj devas
atendi kaj povas infekti aliajn homojn.
De longa tempo, flegistoj
en hospitaloj perceptis, ke la fekajxoj de tiuj pacientoj havas nekutiman
odoron, sed ecx spertaj flegistoj ne povas kun certeco
indiki la kontagxitan pacienton per flarado. Nederlandaj esploristoj do decidis
fari testojn per hundo. Kiel oni scias, hundoj posedas
flarkapablon multe pli potencan, ol homoj.
La eksperimento estis
tre interesa. Ili elektis por tio dujaran biglon Cliff, kiun
oni trejnis dum du monatoj por flari fekajxojn kontagxitajn per Clostridium
difficile. Kiam la leporhundeto sentis la koncernan
odoron, gxi tuj haltis kaj eksidis proksime. Poste,
oni faris, ke Cliff flaru cent pacientojn, el kiuj duono havis Clostridium
difficile; la ceteraj havis aliajn malsanigajn bakteriojn. Cliff trafis cxiujn kazojn! Kiam Cliff flaris
hospitalajn objektojn (gantojn, vestajojn, kompresojn), gxi same trafis je 100
procentoj.
Tiam oni submetis la hundon al plej malfacila testo. Oni promenigis gxin inter la litoj de pacientoj en hospitalo, sed oni
ne permesis, ke gxi tusxu objektojn aux homojn. Entute 300 homoj partoprenis en la eksperimento, el kiuj 30 estis
malsanaj kauxze de la menciita mikrobo. Ecx la
kuracistoj ne sciis, kiuj estis la kontagxitoj. El cxi
tiuj lastaj, Cliff trafis cxe 25 pacientoj. El la 270 sanaj homoj, gxi
trafis 265-foje. Tiuj rezultoj estas same efikaj
kiel laboratoriaj testoj, kun la avantagxo, ke la
hunda diagnozo estis multe pli rapida.
Nun oni planas testi aliajn diagnozojn per hundoj. Ekz., koncerne tumorojn de urinveziko per
flarado de la pacienta urino. Oni ankoraux ne scias, cxu oni rutine uzos tiun
rimedon en hospitaloj, sed pri unu afero neniu dubas: hundoj estas amindaj
bestoj!
(laux
"Esperanta retradio").