Esperanta ligilo
n-ro 3, marto 2014

Enhavtabelo
Misteroj de palpsenso
Lingva forumo.
Kvinoo: repliko al artikolo en EL n-ro 10 2013
Nekutimaj kutimoj. Novruz-bajram - festo de printempo
Tra la sortofrata mondo.
Tauxgas por cxiuj nevidantoj
Poezio.
Taras Sxevcxenko.

Enigmoj kaj problemoj (Nur en brajla versio).
Diversaj interesajxoj. Kial virinoj estas babilemaj?
Uloj, kiuj mamnutras.

 

Misteroj de palpsenso
(la prelego prezentita dum la 78-a IKBE).
Sendepende de tio, cxu ni movigxas aux trankvile ripozas, cxu ni sidas aux kussxas, cxiusekunde nia korpo ricevadas de ekstere po miliono da bitoj de informo. Varma taseto da kafo enmane, mola jako, dika preterpasanto sur via maldekstra sxuo - Cxio cxi estas sentita kaj perceptita dank'al laboro de nia palpsenso. Cxiumomente 75 kilometroj da nervaj fibroj denuncas al la cerbo pri cxio, kio tusxas nian hauxton aux estis tusxita de ni. Vole-nevole,
subkonscie cxiu rekonas la mondon palpe.
Palpsenso estas la unua el kvin homaj sensoj. En la patrina sino jam dum la sepa semajno feto reagas al la cxirkauxa fluidajxo. Gxis la oka monato gxia palpsenso estas jam plene formita.
Tuj post naskigxo gxuste palpsenso igxas por ni la unua kaj cxefa fizika ligo kun la mondo. Ne eblus, ekz., preni ion sen helpo de tiu senso, se sxajne la objekto estas bone videbla. Sen gxi ne estus ebla iu ajn produktiva agado. Ecx la auxtostirado, kiu sxajne havas nenion komunan kun palpsenso, estas absolute eskludita. Por sendangxere gvidi auxton lauxvoje, la stiristo devas fizike senti pedalojn kaj stirilon.
Estas malfacile kompreni la signifon de palpsenso en la homa agado, dume oni ne perdos gxin. Eble, vi memoras, ke dum forta frosto estas malfacile meti la sxlosilon en sxlosiltruon - ja dum frosto nia palpsenso draste malakrigxas. Des pli ne eblas enmeti la fadenon en kudrilon, ecx se vi havas idealan vidpovon. Temas pri tio, ke vi ne sentas la objekton, do, ne havas kontakton kun gxi.
Niaj okuloj ne kapablas difini distancon inter la tusxantaj fingroj kaj objekto, se oni gxin tusxas. La vidantaj okuloj ne kapablas diveni, cxu ni tusxis gxin aux ne, dume helpe de palpsenso vi sentas tion tuj. Dum eroj de sekundo la cerbo komprenas pezon de la tusxata objekto kaj scias, kiamaniere necesas teni gxin, por ke gxi ne falu. Tio okazas ne nur rapide, sed ankaux precize. Helpe de palpsenso ni ne nur tusxas kaj prenas la objektojn, sed ankaux tenas
ilin konvenmaniere.
Ekz., por turni la kapon en necesan direkton unue ni devas kompreni, kiun pozicion gxi havas momente. Do, nia palpsenso estas ne nur nia fizika ligo kun la mondo, sed ankaux ilo por percepti nin mem en gxi.
Tiun multfacetan taskaron prilaboras suficxe granda areo de kortiko, t.n. somatosensora areo. Gxi estas arangxita tiel, ke gxi kvazaux ripetus la tutan korpon. Al ties neuxronoj venas signaloj de sentipovaj receptoroj de la hauxto kaj muskoloj. Cxiu aparta receptoro projektigxas al definita neuxrono de la somatosensora kortik-areo. Tiamaniere gxia surfaco respegulas la skemon de la tuta homa korpo.
Sed ne cxiuj signaloj de palpsenso iras en kortikon. Parto de ili venas en muskolojn, kaj tio provokas refleksojn. La tria parto venas en la limban sistemon de la cerbo. Gxi trovigxas en la subaj cerbaj partoj kaj respondecas pri emocioj. Limbaj areoj aktivigxas pli rapide, ol kortiko, tial palpsenso kauzigas ankaux emociojn, ne kontrolatajn per konscio.
Felicxe, plena perdo de palpsenso estas ege malofta malsano. Sed estas homoj, kiuj ne havas gxin ekde naskigxo. Espereble, vi jam komprenis, ke ilia vivo estas tre komplika. Por ili ecx elementaj cxiutagaj okupoj igxas tre dangxeraj trukoj. Sen palpsenso homo ne kapablas senti temperaturon de objekto, nek gxian akrecon.
Damagxo de palpsenso povas esti ankaux parta. Estas homoj, kiuj denaske ne sentas doloron. Tiu malsano nomigxas denaska analgezio. Tiujn malsanulojn preskaux
ne eblas protekti kontraux seriozaj trauxmoj.

Oni povas diri, ke tuta nia korpo estas palpsens-organo. Cxu vi skrapas vian vangon aux iu batetas vian dorson, kompreni tion helpas palpsenso.
Se pripensi tion, gxi estas mirinda.
cxiuj korpopartoj estas sentipovaj, sed ni ja ne povas konstante atenti pri la sencxesaj signaloj de cxiu el ili. La plimulto de perceptoj okazas auxtomatte, ecx senkonscie. Tio tamen ne malhelpas al nia palpsenso influi nian humoron, nian sanstaton kaj ecx socian konduton. En malkomfortaj kondicxoj homo ecx igxas pli agresema. Ni povas "elsxalti" nian palpsenson. Tio okazas, ekz., en la publikaj trafikiloj. Tiel ni reagas al nekonataj kaj malagrablaj tusxoj.
Eble, vi rimarkis, ke homoj, speciale adoleskuloj, koleras, komencante lerni Brajlon. Tusxado de nekonata, ne tre agrabla objekto provokas negativajn emociojn.
Pri esploro de diversaj trajtoj de palpsenso okupigxas la scienco haptiko. En Germanio, Francio, Britio kaj Usono oni jam strebas krei la artefaritan palpsenson. Nekredeblaj robotigitaj manoj jam nun mirigas per homaj kapabloj, sed dume ili estas mekanikaj. La problemo estas, kiel instrui la mekanikan manon palpi.
Por tio necesas decxifri la neuxrosignalojn de la perceptiloj en la homa cerbo. Tiam estos klare, kiun signalon niaj fingroj sendas en la kortikan areon de la cerbo, tusxante, ekz., lanon, silkon aux kotonon. Helpe de tiu informo receptilojn de protezoj eblos programigi por sendi la samajn signalojn en la kortikan cerban areon.
Evidentigxis, ke palpsenso havas ne nur spacan, sed ankaux tempan karakteron. Auxtoroj de tiu cxi sensacia malkovro estas sciencistoj el la haptika laboratorio de la universitato en Chicago. Dum tusxo ni povas havi informon de la receptoroj, kiuj estas po unu je milimetro, sed dank'al analizo de la reagoj de niaj receptoroj en spaco kaj tempo ni kapablas diferencigi la strukturojn de kelkaj mikronoj.
Nia palpsenso estas rezulto de interago dela tuta komplekso de sensoraj sistemoj. Gxuste ili helpas nin diferencigi varmon de malvarmo, doloron de agrabla kareso, vibradon de bato. Cxiu kvadrata centimetro de la homa hauxto havas mezume 25 palpoperceptilojn. Certe, sur diversaj korpopartoj ilia denseco estas malsama. Ekz., sur fingropintoj estas po 3000 da ili, estas loko, kie ili estas ecx pli multaj. Pri denseco de receptoroj vi mem povas jugxi per simpla
eksperimento. Prenu tondilon, iom malfermu gxin kaj tusxu vian hauxton diversloke. Komence vi sentas du tusxojn. Kunmetu la tondilon, gxis kiam vi sentos unu tusxon. Krom fingropintoj, plej sentemaj estas lipoj kaj lango.
Malfacile kredeblas, sed estas fakto, ke homoj kun bona palpsenso preskaux cxiam ignoras gxiajn eblecojn. La plimulto de perceptoj okazas auxtomate, Ni apenaux konscias tion. Sed palpsenso influas niajn pensojn, emociojn kaj humoron. Usonaj sciencistoj trovis ligon inter gxi kaj socia konduto. Nekonvenaj kondicxoj, en kiuj trovigxas nia korpo, ekz., strecxaj sxuoj, sidado sur malkomforta segxo, peza sako enmane k.s. igas nin aliel trakti homojn, ni estas
pli kkategoriaj, ecx agresemaj.
Mekanismo de palpsenso estas suficxe komplika. Receptoroj de doloro kaj tusxo trovigxas en la supra hauxtotavolo, Ili nomigxas Merkel-cxeloj. En pli profundaj tavoloj situas receptoroj de varmo kaj malvarmo. Tio estas Krauze-korpetoj kaj Riffini-finajxoj. Sub la hauxto trovigxas Pocini-korpetoj, kiuj perceptas vibradon kaj premon (ekz., vi sentas katon sur genuoj). Ecx en muskoloj kaj artikoj estas multegaj receptoroj, kiuj respondecas pri la profunda sentebleco,
alivorte, ili "informas" la cerbon pri strecxigxo kaj malstrecxigxo de muskoloj kaj ankaux pri situo kaj movigxo de korpopartoj unuj rilate al la aliaj.
Ilian laboron oni nomas propriocepcio. Tio estas tre grava konsistiga parto de palpsenso. Sen gxi la cerbo ne povus plani movojn kaj realigi ilin kun la kutima precizeco.
Dimensioj de kortik-areoj dependas de la kvanto de receptoroj sur la korposurfaco. Sur sxultro homo sentas diferencon inter du samtempaj tusxoj, se distance inter ili estas 1 centimetro, sur polmo suficxas 1-2 milimetroj. La plej sentema korpoparto estas lango. Gxi kapablas senti ecx sableron en la mangxajxo.
Multaj bll.j uzas gxin por meti fadenon en kudrilon. Secxenov ecx diris, ke lango estas vera lupeo por blindulo.
Sed la plej multe da informoj ni ricevas per fingropintoj. Same kiel vidpovo, palpsenso, per ili eblas nur dum movigxo.
Palpado povas esti pasiva kaj aktiva. Se ni metas fingrojn sur iun surfacon, ni sentas la objekton, sed ne povas esplori gxin. Movigxo de manoj dum palpado donas suficxe precizan imagon pri la objekto: formo, materialo, temperaturo, denseco, pezo kaj amplekso. Ankaux pasiva tusxado utilas, ekz., se ni tenas enmane posxtelefonon kaj jen gxi ekvibras. Por senti vibradon ni ne devas movigxi, sed similaj sentoj okazas je pli suba nivelo. Pasiva sentemo estas pli bone disvolvita dum difektoj de vid- aux auxdpovo. Homoj, kiuj denaske ne vidas kaj ne auxdas, lernas kompreni la paroladon gxuste helpe de pasiva palpsenso.
Tio apenaux kredeblas, sed ili simple metas la manplaton al la gorgxo de la parolanto kaj laux gxia vibrado rekonas la vortojn. Tio estas malfacile, cxar tiuj personoj anticipe ne havas vortprovizon, do, komence ili devas pripalpi la objekton, kaj poste ekkoni la pozicion de parol-organoj de la instruisto,
kiu gxin nomas. Sana homo, kiu posedas potencan vortprovizon, tamen bezonas palpsenson, cxar gxi donas adekvatan kaj suficxe precizan imagon pri cxirkauxajxo.
Ni povas diri, ke gxi kompletigas la bildon de la mondo. Pentristoj diras, ke, post kiam ili ne nur vidas, sed ankaux tusxas la pentrotan objekton, la bildo estas pli preciza.
Estas homoj, kies palpa percepto estas dominanta. Tiuj substrekas siajn vortojn per gestoj kaj esprimas siajn emociojn per tusxado de kunparolanto.
Cxu tusxi iun aux ne - jen estas demando, kiun ne indas neglekti, vizitante iun fremdan landon: ja nescio de "la lingvo de tusxoj" en kelkaj landoj povas kauxzigi por turisto ecx viziton de policejo. Ekz., en Japanio kaj Tailando suficxas nur tusxi la kapon de la lokano. Tio estos konsiderata malgxentila insulto, cxar en la orienta kulturo kapo estas netusxebla. Publikaj brakumoj kaj tusxoj en Irano kaj Araba Emirlando ecx kauxzigas multmonatan malliberigxon.
Cxu vi scias, ke ankaux vidantoj "legas per fingroj? Elektante acxetotajxojn, ni ecx ne konscias, ke nia prefero multe dependas de la formo kaj fakturo de la pakajxo. Oni preferas ion molan, varmetan, oportune kusxantan en la mano. Tion scias fakuloj pri vendado. Kaj vi cxiuj, sendepende de via vidpovo, cxu vi ne rimarkis, ke vi preferas kukumojn gxuste tiujn, kiuj havas tiujn agrablajn punktetojn.
Espereble, estontece niaj sciencistoj, samkiel ni cxiuj, pli atentos pri nia palpsenso, cxar gxi permesas al ni senti nin vivantaj.

Olena Posxivana.
Lingva forumo

Kvinoo: repliko al artikolo en EL n-ro 10 2013
...Mi estas ano de la Akademia diskutlisto, en kiu okazis la "kverelo", kaj mi volonte pravigas la kritikanton pri tio, ke la disputo estis multe pli intensa, vortricxa kaj polemika, ol meritas la afero. Tamen, sub la disputo kusxas demando principe grava el lingvoplana vidpunkto; kaj krome, la demando levigxis ne el la Akademio mem, sed el la publiko. Do mi provu doni la mankantajn respondojn.
La Akademio havas Lingvan Konsultejon, al kiu la gxenerala publiko povas turni sin kun lingvaj demandoj. Unu tia demando venis okaze de tio, ke UN deklaris la jaron 2013 jaro de la - nu, "Chenopodium quinoa". La demandinto do konsideris aktuala la demandon, cxu la gxusta Esperanta formo estu "kvinoo" aux "kinuo".
La Lingva Konsultejo principe traktas cxiujn lingvajn konsultojn direktitajn al gxi, do gxi _devis_ diskuti ankaux cxi tiun. Normale la Konsultejo relative senprobleme alvenas al interkonsento pri respondo, sed en cxi tiu okazo estis disopinioj. Mi nun prezentos la fonon de la diversaj opinioj.
La latina nomo de la koncerna kreskajxo, sur kiu bazigxas la E-a formo "kvinoo", redonas la skriban hispanlingvan formon "qu?noa", kies hispanlingva prononco tamen estas "k?noa", E-igebla kiel "kinoo". Alternativa hispanlingva formo estas "quinua", pron. "kinuxa", kies eblaj E-igoj estus "kinuo", la pli fidela, sed malpli tradicia "kinuxo", aux ecx "kinvo". Krom la pridemanditaj formoj "kvinoo" kaj "kinuo" do eblus almenaux tri aliaj, kiuj cxiuj estis menciataj
en la Akademia diskuto. La kreskajxo havas diversajn nomojn en diversaj indigxenaj sud-amerikaj lingvoj, kaj en unu sama lingvo gxi ecx povas havi plurajn malsamajn nomojn. La supre citita hispana vorto devenas de unu el la kecxuaj nomoj (ne tiu menciita de Savio), elparolata "kinuxa". La vorto "kinuo" sekve ne estas "vortkriplajxo", kiel asertas Posxivana.
Sed kial la latin-noma skribmaniero "quinoa", el kiu fontas la Esperanta formo "kvinoo"? Cxar laux hispana ortografia regulo la sono "k" estas skribata "qu" antaux "e" aux "i". Do la sonkombino "kv" en la Esperanta vorto "kvinoo" konformas nek kun la kecxua nek kun la hispana prononco, nur kun la prononco rezultanta el la latina (kripliga?) transpreno de la vorto. Io simila okazas pri la nomo de mez-amerika birdo, kies hispanlingva formo estas "quetzal".
Por tiu birdo PIV registras kaj "kecalo" kaj "kvecalo".
La principe grava demando el lingvoplana vidpunkto estas, cxu vortoj importataj en E-on havu formon plej-eble proksiman al la _prononco_ aux al la _ortografio_ en la fontolingvo. Normale oni respektas la prononcon: la hispana "Don Quijote" eniris en Esperanton kiel "Donkihxoto", ne kiel "Donkvijoto". Sed ankaux ne mankas vortoj transprenitaj laux la ortografio, precipe se ili en pluraj lingvoj estas prononcataj laux la ortografio kaj ne laux la prononco en la
fontolingvo, ekz. "Meksiko" kaj ne "Mehxiko", aux se la fontolingva skribmaniero igas la vorton pli facile rekonebla ol la prononco, ekz. "defauxlto", ne "difolto".
Respekto al la originaj formoj konformas kun la E-isma ideologio pri ne-diskriminacio lingva, kaj ni jam konas tiudirektan evoluon: ni ne plu parolas pri laponoj, sed pri sameoj; tio, kion ni antauxe nomis Gruzio aux Georgio, nun estas nomata Kartvelio; ni nun prefere parolas pri inuitoj ol pri eskimoj;
Barato forte konkurencas kun Hindio. Aliflanke, ni retenas internaciajn formojn kiel Egiptio, Germanio, Hungario, prefere ol Misrano, Dojcxlando kaj Magxarlando - por ne paroli pri latindevenaj nomoj kiel Varsovio kaj Kolonjo.
Konklude: ni bezonas homojn, kiuj kuragxas malkasxi la ne-ekziston de la fabelaj "novaj vestoj de la regxo", kaj ni devas toleri, ke homoj akuzas la Akademion pri kverelado simila al tiu, kiu okazadis en la mezepoko koncerne la sekson de la angxeloj. Tamen, antaux ol akuzi oni prefere esploru, cxu la kverelo efektive estas tiel senbaza kaj ridinda, kiel gxi povas sxajni, vidata de ekstere.

Otto Prytz
Nekutimaj kutimoj

Novruz-bajramo - festo de printempo
Pri la deveno de Novruz-bajramo ekzistas multaj legendoj, tamen ne estas dubebla, ke gxi estas la plej antikva festo sur la Tero, dedicxita al la printempa solstico.
Tio estas internacia festo, celebrata de multaj popoloj de Azio kaj Euxropo, speciale tiuj muslimaj, kvankam gxi ne estas rekte ligita kun la islama tradicio, sed kun zoroastrismo. Cxiuj similaj festoj estas ligitaj kun savigxo de vintro, de morto, kaj kun revivigxo.
La unuan mesagxon pri la venonta printempo alportas la floro novruz-golu (galanto).
Novruz estas festo de vekigxo de la naturo. Venas tempo de amo kaj kamparana laboro, kreigxas bazo de la estonta rikolto. Antaux la festo oni purigas domon, vestajxojn, ilaron. Kaj la homo mem devas purigxi ne nur korpe, sed ankaux anime. Oni blankigas la dom-murojn. Eniri Novruzon eblas nur kun bonaj intencoj kaj honestaj planoj, sen sxuldoj. La spirita esenco de Novruz estas purigxo.
La cxefa simbolo de Novruz estas siamiani (gxermita semo de tritiko). Anticipe oni gxermigas ilin. Tio estas ne nur ornamajxo de la tablo kaj logxejo. Gxia simbola signifo kompareblas kun tiu de la kristnask-abio. Gxi estas simbolo de fekundeco. Laux gxi oni klopodas diveni, kia estos la venonta rikolto: se gxi bone gxermis kaj estas alta, la rikolto estos bona. Siamiani estas simbolo de delikateco. Tio estas la unua verdajxo en la domo, mola kaj fragila, kiu bezonas estimon kaj zorgoplenan traktadon. Siamiani estas ankaux simbolo de bonkoreco. Antaux cxio, Novruz instruas bonon. Gxermigo de kreskajxo estas naskigxo kaj influo de bono al nova vivo.
Dum monato antaux Novruz-bajramo cxiu semajno, speciale cxiu merkredo, estas dedicxita al unu el kvar elementoj: akvo, fajro, tero kaj aero. Laux legendo, la unuan merkredo renovigxas akvo, cxiuj stagnantaj akvoj ekmovigxas. La duan merkredon purigxas fajro, la trian - tero, kaj la kvaran merkredon la vento malfermas burgxonojn kaj venas printempo.
Multaj interesaj ritoj estas ligitaj al tiu festo. Ekz., oni starigas surtablen sep mangxajxojn, nepre mangxas blankajn tritikajn patkukojn, starigas kolorigitan ovon sur spegulon ktp. Oni diras ecx, ke dum tiu tempo cedas cxiuj malsanoj kaj preskaux neniu maslanigxas.
(laux Rustam el la urbo Baku).

 

Tra la sortofrata mondo
Tauxgas por cxiuj nevidantoj

Penfriend estas elektronika ilo, kiu servas por fari vocx-etikedojn. Gxia nomo konsistas el du anglaj vortoj: "pen" - plumo kaj "friend" - amiko. Vere, gxi aspektas kiel plumo, estas tre simple uzebla, povas esti uzata por multaj celoj kaj, plej gravas, ke gxi ne postulas specialajn sciojn kaj longan trejnadon, kiel brajlo. Do, gxi estas uzebla de iu ajn, kies vidpovo malplibonigxis.
Helpe de penfriend oni povas propravocxe registri diversajn informojn pri la enhavo de kompakt-disko aux ujo kun konfitajxoj. Penfriend estas valora helpilo por marki pakajxojn kun frostigitaj mangxajxoj. Al nevidantaj gepatroj kaj geavoj gxi povas servi ankaux por markado de bildoj en infan-libroj...
Por marki objektojn estas uzataj gluajxoj kun streket-kodoj. Tusxante la gluajxon per pinto de la "magia plumo", oni povas auxdi informon pri la markita objekto. En tiu etikedo oni povas registri pli da informoj, ol enhavus brajla folio. Ankaux instrukcio pri la ilo estas sonregistrita, por auxskulti gxin, oni devas nur tusxi per plumpinto la rondeton sur gxia pakajxo. Eblas registri ankaux muzikon aux aliajn son-dosierojn en mp3-formato.
En kompleto estas 184 gluajxoj. Se necesas, ilin oni povas acxeti aparte. Ili estas diversgrandaj. Oni ecx povas dispartigi ilin post la sonregistrado, ekz., por marki ujojn kun la sama konfitajxo. Tiam cxiu parto enhavos la saman informon.
Produktanto de la "magia plumo" estas la Regxa instituto por bll.j en Anglio, sed nun penfriend jam estas konata kaj vendata en multaj landoj.

Poezio
Taras Sxevcxenko (1814-1841)
okaze de 200-jarigxo de la granda ukraina poeto.
***
Pensoj miaj, pensoj junaj,
Infanoj malgxojaj,
Ecx vi lasis min por cxiam!..
Hejti mian domon
Vi ne venos... Kaj restis mi,
Sed ne tute sola!-
Kun vi, mia junulino,
Gxojo kaj konsolo,
Frumatena mia stelo,
Mia penso nura,
La plej pura! Kaj vi sxvebas,
Kiel super turo
De kaptito- la angxelo.
Nur vi, mia stelo,
Super mia kapo brilas,
Kvazaux ion diras,-
Vi ridetas! mi rigardas,
Sed vidas nenion.
Mi vekigxos- ploras koro
Kaj okuloj miaj.

***
Esperas mi denove, pregxas,
Denove larmojn mi elversxas,
Kaj mian pezan penson nur
Transdonas al la muta mur'.
Revokigxu, muroj mutaj
Kaj kun mi ekploru
Pri malvero absoluta,
Pri sort' malfavora,-
Revokigxu! Kun vi, eble,
Mia sort' reehxos-
Malfelicxa sendormeco-
Kaj al mi ridetos.
Nin kunigos kun cxagreno,
Kun homoj, kaj diros
"Dankon!" al ni! Poste pregxos
Kaj tuj endormigxos.

Trankviligxinte, li ecx songxos
Pri bonaj homoj kaj pri am',
Pri bono. Li vekigxos morgaux
Felicxa, kaj forgesos jam
Ppri la cxagrenoj. Sur la tero
Ekkonos gxojon kaj liberon,
cxar cxiopova estas am'.
***
Steleto, dankon! cxio pasas,
Jam mia sombra tag' foriras,
Kaj super kapo portas jam
Falcxilon akran fi-falcxisto...
Min iam falcxos en silent',
Kaj poste ecx la spuron mian
Forblovos la malvarma vent'...
Kaj poste... Poste... Pasas cxio!
Cxu rememoros, juna mia
Versxitan kun larmoj
Mian vorton? Cxu mallauxte,
Milde ekparolos?
Cxu vi diros: "Mi lin amis
en la mondo tia,
Kaj cxi tie mi lin amos!"
Milda lumo mia,
Ho, vespera mia stelo,
Mi flugos kaj sxvebos
Apud vi. Je via gloro
Al Dio mi pregxos.

Diversaj interesajxoj

Kial virinoj estas babilemaj?
Sciencistoj diras, ke dividigxo de la homa populacio je babilemaj virinoj kaj silentemaj viroj estas ne nur populara stereotipo kaj fonto de sxercoj.
Por klarigi tiun cxi disproporcion de "parola malegaleco" laboras sciencistoj de la universitato de Maryland School of medicine. Sxajne ili malkovris gxian biologian kauxzon. Laux raporto de psikiatro Louann Brizentine, la averagxa virino diras mezume 20 mil vortojn tage, dum viro diras nur 7 mil vortojn.
Krome, diversaj esploroj montris, ke dekomence knabinoj havas pli bonajn lingvokapablojn, ol knaboj. Tio dependas de albumeno Foxp2 (angla nomo estas
Forkhead proteine).

Rezultoj de novaj esploroj, publikigitaj en la revuo "Journal of neuroscience", klarigas tiun fenomenon. Laux ili, respondecas pri tio pli alta nivelo de albumeno Foxp2 en virina cerbo, kiun ili sxerce nomis "parol-albumeno". La unuaj pruvoj de tio oni trovis, observante konduton de ratoj en 2011. De la nivelo de cxi albumeno dependas vocx-eligo de diversaj animaloj: birdoj, vespertoj, musoj. "Tio estas la unua provo esplori ligon inter la nivelo de
cxi albumeno kaj vocxado de bestoj, - diris Margaret McArthy, - gxi montras, ke ligo inter cerbaj diferencoj inter viroj kaj inoj kaj ties seksa konduto estas jam multflanke esplorita". Oni analizis la nivelon de Foxp2 de junaj ratoj kaj de homaj infanoj 4-5-jaragxaj. Pli "babilemaj" ratoj estis virseksaj,
kaj ili havis pli multe da cxi albumeno en la cerbo, male, homoj, havantaj 30 procentojn pli da gxi, estis knabinoj.
Oni povas supozi, ke donitajxoj pri ratoj ne koncernas homojn, tamen estas vero, ke pli altan nivelon de la "parola" albumeno havas pli komunikigxema
seksa grupo de certa specimeno", - klarigis Cheryl Sisk, esploristino de seksa konduto el la sxtata universitato de Michigan.
Sciencistoj esperas, ke cxi malkovro iniciigos novajn esplorojn. "Ni ne povas diri, ke gxi klarigas cxion, sed tio estas unu el esplor-direktoj pri la nepridubebla fakto, ke virinoj estas multe pli kapablaj lingve, ol viroj", - diris la sciencisto Mike Bover.

 

Uloj, kiuj mamnutras
En Sud-okcidenta Azio logxas malgranda vesperto, unu el tiuj, kiujn oni nomas ankaux "flugantaj vulpoj".
Gxuste uloj de tiu cxi specimeno produktas lakton por nutri siajn idojn.
Tiuj vespertoj mangxas fruktojn. La plej grandaj maturaj estajxoj de tiu cxi specimeno malofte pezas pli ol 150 gramojn.