Esperanta ligilo

n-ro 4, aprilo 2014

 

        Enhavtabelo

Iom pri UK kaj kongres-lando

El Esperantujo. Iomete pri E-movado.

Tra la sortofrata mondo. Blindul-lernejoj en Italio.

Golfludo por cxiuj.

Literaturo. Laboru, katino, laboru!

Sxako (nur en brajla versio).

Interesajxo. Ozona tavolo rekreigxas

Humurajxoj. Rakontoj de Sxenderovicx.

Korektendo

Ni kondolencas

 

 

 

          Iom pri UK kaj kongres-lando

  La 99-a Universala Kongreso de E-o (Bonaero, Argentino, la 26-a de julio -

2-a de auxgusto 2014.

  Kongresa temo: "Cxu la nepoj nin benos? Streboj al dauxripova estonteco".

  Argentino, la venontjara kongreslando

  La unuan fojon UEA elektis Argentinon kiel la kongreslandon, gxuste al la

100-jarigxo de la neokazinta 10-a UK en Parizo. Argentino almenaux ekde la

dua mondmilito ne havis trankvilan politikan vivon, ecx se la argentina

E-movado havas ricxan historion. La lando estas tre konata, cxefe en la nuna

tutmondigxo, ne nur pro la famaj futbalistoj Maradona kaj Messi, sed kiel

granda produktisto de viando, tritiko, sojo, vinoj ktp. Krome, por milionoj

da euxropaj malricxuloj gxi estas memorinda, cxar devige ili estis senditaj

kiel enmigrantoj, por ke ili faru Amerikon. Do, Argentino, la aborigena

lando de indigxenaj popoloj, farigxis la plej euxropa, cxefe ene de la

cxefurbo Bonaero, kie naskigxis la danco tango kaj kies nostalgia muziko

estas nun internacie konata.

  Nuntempe, post 30 jaroj de demokratia registaro kaj dek jarojn post la

financa kaj ekonomia krizo, la lando estas sur progresanta paca vojo

malgraux la malfacilajxoj de la nuna kaosa monda situacio.

  Ecx se la UK-oj ne estas organizataj por turismado, la sxanco koni

Argentinon kaj gxian popolon kaj viziti kelkajn el gxiaj vidindajxoj povas

allogi al aligxo al UK en 2014 malgraux, ke gxi okazos en la suda fino de la

mondo. Interesigxantoj povas pli informigxi en Vikipedio en iu ajn lingvo.

  Argentina E-movado kaj la revo de Zamenhof. Prave estas menciite en la

"Gazetara komuniko de UEA" n-ro 456, ke E-o havas tie, en Argentino, longan

tradicion (la lingvo estis enkondukita en 1889 fare de pola rifugxinto).

Fakte, du jarojn post la apero de la unua libro en Varsovio oni jam

instruadis E-on en Bonaero - urbo cxiam malferma al la novajxoj el Euxropo

kaj plena de enmigrintoj. Tamen menciindas, ke ankaux Zamenhof mem revis pri

Argentino kiel la lando tauxga por enmigrantaj judoj kaj por E-o en la verko

"Hilelismo", kaj jam en 1894 en la famaj "listoj" aperas E-istoj el

Argentino. Eble, hazarde en 1906 post la unua UK iu euxropa komercisto, iama

studanto de Volapuko, kiu vojagxis al Bonaero por rapide farigxi ricxulo,

anstataux ricxecon trovis tie E-on kaj kune kun grupeto de amikoj fondis la

unuan bonaeran E-asocion,kies honora prezidanto akceptis esti Zamenhof mem,

konfirmante tion pere de posxtkarto, sendita al Bonaero. Temas pri Richard

Sharp, kaj pri liaj aventuroj legeblas en "Travivajxoj de R. Sharp" (1914).

  en 1907 Hiran Cologero, E-isto-auxtodidakto, donis la unuajn kursojn de

E-o en Kordovo, kaj la 5-a UK en Barcelono en 1909 havis grandan influon al

disvastigo de E-o en la tuta lando, cxar pro politikaj kialoj multaj

katalunaj E-istoj enmigris Argentinon, kie ili organizis grupojn kaj

rondojn. Menciindas Josefo Prat (1894-1936), kiu eldonis la unuan revuon

"Esperanta stelo" kaj estis sendita kiel UEA-delegito en 1914 al la 10-a UK

en Parizon.

  En Bonaero logxis preskaux unu jaron Poul Bertelot, la fondinto de la

revuo "Esperanto", kaj la registaro oficiale permesis, ke oni instruadu E-on

en la publikaj lernejoj. En 1916 Josefo Prat kaj grupo de E-istoj fondis

Argentinan E-Asocion kaj komencis eldonadi la revuon "Argentina

Esperantisto". Gxi aperis en pli ol 400 numeroj gxis 1995 kaj dokumentas la

historion de la argentina E-movado.

  Ne eblas mencii cxi tie la nomojn de dekoj da veraj pioniroj de E-o en la

lando, kiuj organizis la unuan argentinan E-lernejon kaj instruadis E-on

perposxte al la tuta hispan-parolanta Ameriko.

  E-o dum la mondmilito kaj gxis 1994. La hispana civila milito alportis al

Argentino pliajn enmigrintajn E-istojn, kaj same la mondmilito. Menciindas,

ke en la jaro 1939 venis en Bonaeron Eugenio Lanti, la fondinto de la

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), li poste vojagxis al Mendoza, Cxilio kaj

Meksiko. Cxar en Bonaero estis granda rondo de SAT-anoj oni planis establi

tie la oficialan sidejon de SAT, kiam en la okupata Parizo tio estis

malpermesita. Samjare venis al Bonaero Tibor Sekelj. Li restis en la lando

dek jarojn, edzigxis kun la argentina E-Istino Maria Reznik kaj havis kun

sxi ununuran filon. Li partoprenis en la vivo de AEA, verkis por "Argentina

Esperantisto" kaj malkovris sian vivovojon al esplorado, montgrimpado kaj

mondvojagxado. Li farigxis famulo dank'al la du sukcesaj montgrimpadoj al

Aconcagua kaj la esploraj vojagxoj al gxangalo en Brazilo kaj Bolivio. Liaj

libroj, verkitaj unue en la hispana, estas tre konataj ankaux en E-o. Tamen

la argentina E-movado multon sxuldas al li pro organizado de la unua

argentina kongreso de E-o en aprilo 1941, en kiu estis fondita la Argentina

Esperanto-Ligo, kaj lia sekva agado - konstruado kaj organizado de la movado

tra la tuta lando.

  La dek jaroj de la Tibor-erao estis fruktodonaj, kaj aperis la unuaj

manlibroj kaj la libro pri la vivo de Zamenhof.

  La jaro 1954 estis la jaro de la Montevidea gxenerala kunveno de Unesco,

kiu fortigis la agadon en la lando gxis la jaro 1987. En tiuj jaroj okazas

E-kongresoj, kunvenoj kaj eldonado de E-libroj. Mencindas la traduko de

Martin Tierro "Epopeo de argentinaj gauxcxoj" kaj kelkaj aliaj verkoj de la

nacia literaturo, same E-igo de tangoj kaj folklora muziko. En 1980 okazis

en Argentino kun granda sukceso la dua tutamerika kongreso de E-o (Take),

kiun prezidis d-ro Humphrey Tonkin, la tiama prezidanto de UEA.

  Pasporta servo, "Argentejo" kaj Instituto de E-o. Oni devas mencii la

agadon de la grava E-isto d-ro Ruben Feldman Gonzalez, kiu kreis en 1966

Argentinan Junularan Esperantistan Organizon "Argentejo" kaj fondis la

internacian gastigan servon "Programo Pasporto" (Nun "Pasporta servo") - por

senpaga logxado cxe E-istoj. Menciindas ankaux la agado de spronulo de

Bonaero Adan Hynkiewicz (1931-2013), kiu naskigxis en Bonaero, profesoro de

la angla kaj memlernanto de E-o, kiu post restado de unu jaro cxe Brita

E-Asocio revenis hejmen kaj farigxis granda polemikisto, multon verkis,

fondis Argentinan E-instituton, instruadis, eldonis revuojn kaj kvindekon da

libroj en E-o.

  La argentina movado nun kaj interreto. Kiel en cxiuj landoj, foje la

E-movado iom lamas pro politikaj kialoj, pro forpaso de gravaj veteranoj

ktp. Tio okazis ankaux en Argentino. La novaj tempoj de interreto, la manko

de aligxoj al la asocio, alpagoj kaj partopreno en kunvenoj, krom la

maltrankvileco politik-ekonomia en la lando iom malfortigis la movadon, ecx

se cxiam aperas junuloj el la novaj generacioj, kiuj proponas sxangxojn kaj

agadas lauxpove. En 1995 en Argentino oni komencis uzi interreton por

koresponde disvastigi kaj instrui E-on. En 1998 aperis la informa

dissendolisto por rete atingeblaj argentinaj E-istoj Argent-reto:

http://ar.groups.yahoo.comgroup/argent-reto. Do, kiel la birdo fenikso, kiu

mortas en flamoj kaj renaskigxas el sia propra cindro, E-o cxiam revigligxas

kaj iras antauxen.

  En 2012 okazis en Bonaero kun granda sukceso la 54-a Argentina kongreso de

E-o (AKE), kaj en oktobro pasintjare sekvis la 55-a AKE en la urbeto Carlos

Paz. La loka E-movado trejnigxas por la 99-a UK. Okaze de la 125-a datreveno

de E-o en Argentino oni atendas la viziton de E-istoj el la tuta mondo.

         Roberto Sartor

          (laux Esperanto, n-ro 12, 2013).

 

 

        El Esperantujo

 

         Iomete pri E-movado

  Sendube pri-Esperantaj temoj konsistigas kernon de plimulto da

renkontigxoj inter E-istoj. Tamen ni ofte principe diferencas, se temas pri

manieroj utiligi nian lingvon kaj des pli pri la plej tauxgaj metodoj

disvastigi gxin. Tial ne malaperas streboj de s-anoj, kiuj provas trovi aux

alifoje realigas siajn konceptojn en la praktiko.

  Lastatempe, ekz., atingis min filmeto titolita "La vendo-funelo de E-o"

http://vimeo.com/39489560, kies auxtoroj klopodas elmontri etapojn, kiuj

kondukas al la praktika uzado de la lingvo kaj sekve al gxia eventuala

disvastigo, cxar ne cxiu uzanto de la lingvo devas tuj varbi por gxi. Do la

prezentita en la filmeto problemo estas jam bone analizita, restas nur

okupigxi pri gxustaj agoj kaj atendi la finan venkon...

  Tipe varbanta por E-o, konata al mi asocio, estas lauxvice la pola sekcio

de EDE (Euxropo-Demokratio-Esperanto). Eble konataj al vasta publiko estas

pluraj porE-aj kontaktoj de la asocio kun polaj parlamentanoj kaj

euxropdeputitoj. Nuntempe tra urboj de Pollando trairas la fama ekspozicio

pri la 125-jarigxo de E-o, kies unua elstarigo okazis pasintjare en la pola

Senato kaj estis ligita ankaux kun la kreigxo de la parlamenta grupo de

polaj politikistoj apogantaj E-on. Laste gxi gastis en la urbo Lebork, kaj

vi povas rigardi filmraportajxon pri tio sub jena ligilo:

https://www.youtube.com/watch?v=p9xoHWZ-jzI#t=191

  Iom alie komprenas sian rolon koncerne plifortigon de E-o estiginta

pasintjare Triurba E-Asocio "Torento", memstara organizo, grupo de pli ol 20

agemaj homoj, kies estraro rekomendas diversnivelan praktikadon de la

lingvo. Nuntempe kadre de gxi ekzistas tri grupoj, kiuj renkontigxas

cxiusemajne: 10-persona grupo da novaj lernantoj, 5-persona grupo da

dauxrigantoj-progresantoj kaj grupo ekzercanta teatrajxon.

  Ni celas aktivigi cxiujn membrojn sur ajna nivelo de la lingvo, cxar ni

opinias, ke ne nur gravas klopodi trovi novajn adeptojn de E-o, sed same

grave estas elprofiti fortojn de cxiuj E-uzantoj, por ke ili eksentu sian

valoron kaj povu gxui la lingvon en la praktikado.

Lauxvice la varbadon por E-o ni volus efektivigi elirante al ekstera publiko

kun la lingvo, kiu vivas en diversaj formoj. Kompreneble ni deziras sukceson

al cxiuj aktivaj E-istoj, sendepende de la formo de iliaj pri- kaj por-E-aj

streboj.

  Cxi-jare TORENTO planas okazigi jam la duan fojon internacian arangxon sub

la titolo "Esperanto sur la strando" kaj la cxeftemo de gxi estos sukceno.

Kiel interesajxo vi povas rigardi filmeton kun kelkaj fotoj pri nia asocia

vivo, fone de kiuj aperas la teksto de nia kluba kanzono, kiun mi amatorece

registris kaj kuragxis kanti, malgraux ke mi ne estas Jo Mo.

Bv. auxskulti: https://www.youtube.com/watch?v=qMfScRa0jgY

              Andreo Bach (Gdynia).

 

 

          Blindul-lernejoj en Italio

  Kronologia kriterio pusxas min pritrakti la temon ekde la unuaj jaroj;

ekde kiam do, ankoraux infanojn oni "sendis" nin al bll-lernejoj. En nia

lando, ekzistis pli-malpli dudeko da tiuj institucioj. Ne facilas kompreni

la efektivajn kialojn, per kiuj oni difinis la neceson malfermi cxispecan

lernejon: tutcerte ne temas pri la kvanto da nevidantoj troveblaj en

difinita loko aux regiono. Suficxas konsideri ekzemple ke en Sicilio,

suficxe granda regiono, plenplena je blinduloj, oni trovis nur 2 el tiuj cxi

lernejoj; ke en regiono kies cxefurbo estas Milano kaj kies grandeco estas

konsiderinda, nur en Milano mem fakte oni povas gxin trovi. Male, kelkfoje,

en kelkaj grandaj urboj (Romo kaj Napolo), ne unu sed ecx du bll-lernejoj

ekzistis. Mi utiligas la verbojn foje kvazaux temus pri delonge pasintaj

eventoj pro la fakto, ke multaj el tiuj cxi lernejoj ekzistas hodiaux kiel

strukturoj, sed la kialoj, pro kiuj oni ilin starigis siatempe, ne plu

validas, sed pri tio ni diros poste.

  Memkompreneble do, suficxe ofte okazis, ke la infanoj devis atingi lokojn

ne tro proksimajn de sia hejmo, kaj oni bone povas kompreni, kiom da

ploroj - veraj koncertoj - estis auxdeblaj je la komenco de cxiu jaro fare

de la genovuloj! Felicxe la jam alvenintoj siatempe jam alkutimigxis, cxar

alie, estus neimageble la diablaj vocxmuzikoj!

  Strecxinte imagipovon, oni kredeble povas rekonstrui la malbonajn

situaciojn, kiam vojagxadis foje tiuj lernantoj devigitaj - felicxe nur 2-3

fojojn jare - iri de la denaska urbo aux de la plej proksima urbo, kie

ekzistis trajnostacio, gxis la urbo, kie eblis elvagonigxi por atingi la

lernejon. Des pli malbonaj estis la kondicxoj en malproksima periodo, do,

kiam ekz., jam ekzistis kelkaj el tiuj institucioj dum la rapideco de la

transportiloj estis terure malalta! Gxuste por diri pri mi: konsideru, ke

tio okazis en la jaroj '60-aj de la pasinta jarcento... nu, mi bezonis

almenaux ok horojn por la tuta vojagxo. Des pli malbona estis la

vojagxkondicxoj por tiuj, kiuj havis la malbonsxancon naskigxi ne en vera

urbo, sed nur en eta vilagxo, kie foje ecx alispeca transportilo, ol trajno,

ne pasis, prenante eventualan vojagxanton!

  Hodiaux oni scias, la afero estas tute alia almenau cxe ni kaj, eble,

ankaux pli gxenerale. Ekzistas tamen kiel por kiu ajn pozitiva elemento

ankau la t.n. dorso de la medalo. Temas pri tio, ke, la trajnoj pli

rapidkuraj ne haltas cxe cxiu eta stacidomo. Tiel do, se tiam cxiuj trajnoj

pli-malpli veturigis vojagxantojn, kiuj estis en cxiu stacio lauxlonge de la

fervoja linio, hodiaux tio ne plu okazas kaj, kvazaux tio ne suficxus, se

oni sxatas vojagxi per la preskaux nuraj trajnoj, kiuj restis al ni, pro la

nura fakto ke ili marsxadas je nekredebla rapideco, oni devas pagi du se ne

tri fojojn pli altajn kotizojn ol antauxe. Por utiligi klasikan italan

dirmanieron do: kokrita kaj bastonita!

  Post la unuagradaj lernojaroj, kiuj dauxras cxe ni kvin jarojn sen kalkuli

la infanlernejan jaron, siatempe dum tri jaroj, oni instruis sendube la

lernantojn sed kun la precipa celo instigi ilin al sercxado de difinita

laboro kaj, kredu, ke por bll.j, ne ekzistis tro da eblecoj: komence de

pasinta jarcento la nuraj eblecoj estis trikado por virinoj kaj korbofarado

aux simile por uloj. Teknologia evoluo sed precipe difinitaj Legxoj, sen

kiuj ecx la plej kapabla bl.o ne estus enlaborigita, precipe dank al maldeca

gxenerala ideo, kiun havis la homaro rilate al handikapuloj, komence de

jaroj '50-aj sukcesis labori kiel telefonisto, Laux mia scio, la unua gxuste

en Florenco, povis sxangxi ideon al nekredemaj eventualaj labordonantoj.

Krom la dirita kialo, ekzistis alia obstaklo por malpermesi al handikapitoj

gxenerale atingi suficxe da laboreblecojn: unu el la cxefaj ideoj el

fasxisma periodo estis ke la italo devas esti forta, perfekta ktp. Cxispecaj

stultajxoj kiel oni bone povas kompreni, tute malhelpis ecx tiujn, kiuj

eventuale povintus dece, senerare, bone labori ecx malgraux fizikaj mankoj.

Nia kara estimata Benito Mussolini nur je malmultaj kazoj sin tenis tute

alie: kiam temis pri handikapitoj, kies problemo estis rezulto de la unua

mondmilito. La kialo estas per si mem pli ol facile komprenebla. Cxispecan

rilaton al handikapitoj ni travivis ankaux post la malfelicxa periodo;

suficas scii ekz., ke nacikonata kantisto dum 50-aj jaroj, havis siajn

malfacilajxojn ricevi la gxustan konsideron tute simple, cxar  li malbone

marsxadis pro la problemoj de unu kruro. Oni ne akceptis, lian partoprenon

en festivalo, cxar - almenaux oni maskis sian stultecon - por ke oni ne agu

lau pietismaj sentoj. Amika rilato inter Mussolini kaj la kreinto de nia

bll-asocio permesis ekz., ke li kaj la fondinto de la Itala bll.-asocio havu

bonajn rilatojn kaj ke ankorauxfoje en Florenco oni konstruu sen tro da

problemoj se ne je kelkaj avantagxoj, domojn favore al bll.j. Al

telefonistoj, pri kiuj ni jam diris, aldonigxis masagxistoj. Evidente,

oportunaj legxoj ne suficxis: necesis, ke montrigxu, ke tiuj laboristoj,

kiuj malfermis tiujn cxi novajn vojojn, estis profesie kapablaj tion fari

kaj do, indaj je konsidero. Ne cxiuj bll.-lernejoj trovigxis en la kondicxoj

ilin pretigi; tiel do gxuste du el tiuj lernejoj rolis cxisence almenaux dum

pluraj jardekoj. Ili trovigxis en norda kaj centra parto de Italio. Imagu do

la kvanton da gelernantoj, kiuj laux oportuna decido ligita plejparte kun

logxregiono aux provinco, atingis unu aux alian el la menciitaj lernejoj.

Iom post iom tamen, dum unuflanke cxiam pli da lernejoj prenis sur sin la

eblecon "krei novajn altkvalitajn telefonistojn" - dum tio ne okazis rilate

masagxistojn - aliflanke cxiam pli la bll-lernejoj en la samaj jaroj

travivis krizperiodon.

  Paralele kun la jam priskribitaj du profesiaj lernejoj, en alia urbo ja,

oni starigis trian ejon kies rolo estis iom alia: anstataux ol oferti

instruon cele al profesifarigxo, gxi tute simple sin proponis kaj ankoraux

hodiaux sin proponas kiel gastigejo por tiuj, kiuj intencas studadi cxe

superaj lernejoj, se ne paroli pri universitato. En tiu ejo do, la studentoj

povas disponi pri lokoj, kie eblas vespere refoje pritrakti en plena

izoliteco tion pri kio oni informigxis en "normala" lernejo dum la matenaj

lecionhoroj.

            Enrico Brustolin.

 

 

     Golfludo por cxiuj

 

  Pola societo de trejnistoj pri golfludo kaj la fondajxo "Demos" lancxis la

programon "Golfludo por cxiuj". Tio estas la projekto, kiu enkondukas cxi

ludon en malfavorajn mediojn kaj sociajn cirkonstancojn, ekz., en orfejojn,

reedukejojn, malricxajn vilagxajn junularajn societojn kaj ankaux en kelkajn

regionajn bll.-organizajxojn. Estas organizita senpaga instruado de

golf-ludo. Oni intencas uzi tiun sporton por instigi aktivecon, senton de

memfido.

  Golfludo estas bona maniero de korpa aktivigxo, kiu ne postulas specialan

preparon, sporto por cxiu, sendepende de agxo, sekso kaj logxloko.

            Anna Malisxevska.

  De la red. Specialeco de golfludo por bll.j estas severe regulita. La

ludantoj estas dividitaj en tri kategorioj depende de iliaj vid-eblecoj.

Apud cxiu blinda ludanto rajtas trovigxi vidanta trejnisto aux helpanto, kiu

priskribas situon de la kaveto, helpas elekti batilon kaj certigas, ke gxia

"kapo" trovigxas malantaux la pilko. Post cxiuj necesaj indikoj ludanto

faras baton.

  Golfon ludas bll.j en multaj landoj. Ekzistas 13 naciaj asocioj

organizajxoj, kiuj arangxas turnirojn. La internacia asocio de blindaj

golfludantoj subtenas internaciajn turnirojn en Auxstralio, Kanado,

Grandbritio, Italio, Japanio kaj Usono. Cxiun duan jaron okazas

mondcxampioneco por bl.aj golfludantoj. La lasta okazis en Kanado en

Auxgusto 2012.

 

 

        Literaturo

 

          Laboru, katino, laboru!

        (Hungara fablo).

  Estis iam tre malricxa junulo, kaj edzigxis li al la filino de ricxulo.

Antaux geedzigxo sxi starigis la nuran kondicxon: io ajn okazu, sed neniun

laboron sxi faros, suficxos por ili tio, kion sxi portis en la domon, kaj

ankaux devigis lin promesi, ke neniam li batos sxin, La junulo tuj

konsentis.

  Sed la doto de la edzino ne estis tiom granda, kaj baldaux li denove devis

labori gxis la sanga sxvito: jen en arbaro arbegojn hakas, jen en la kampo

plugas, kaj la juna edzino hejme sidas, ecx polvon ne tusxas, nur kun

najbarinoj babilas.

  Tiel pasis tagoj, semajnoj, monatoj... La juna edzo silentas, sian

promeson plenumas - edzinon ne batas. Sed foje lia pacienco elcxerpigxis.

  Matene, antaux ol iri en la kampon, diris li al la katino:

  - Auxskultu, katino, kaj orelojn strecxu: dum mi en la kampo laboros, vi

ordigos mian domon, preparos vespermanggxon kaj sxpinos lanon, la tutan

sxpulon. Se vi ne faros cxion cxi, mi revenos kaj batos vin tiel, ke

gxismorte vi memoros!.. Cxion faru, kiel decas, - aldonis la viro. - Laboru,

katino, laboru, cxar estos vi batita!

  Auxdas tion la edzino kaj pensas: "Ho, Dio! Cxu edzo mia tute

frenezigxis?".

  Cxu auxdis tion la katino aux ne, neniu diros, cxar sxi dormetis cxe la

forno, ecx okulojn ne malfermis.

  La mastrino ne komprenis, intervenis:

  - - Diras vi ion nekonvenan, edzo mia! La povra katino ja ne povas

kompreni vin.

  - Por mi estas tutegale, cxu sxi komprenas aux ne, gravas, ke sxi

laboru! - kriis la edzo, - en cxi domo mi ja havas neniun, al kiu mi povus

ordoni! - kaj li foriris.

  La inoj restis hejme. Katino sur benko dormetis, virino admiris sin en la

spegulo.   Estis cxirkaux tagmezo. Subite la mastrino diras:

  - Laboru, katino, laboru, cxar alikaze mia edzo revenos kaj batos vin

tiel, ke vi gxismorte memoros!

  La katino, memkompreneble, ecx orelon ne movis. "Nu, estu tiel, - pensis

la virino, - vin ja oni batos, sed ne min!" - kaj foriris el la korto.

  Unu najbarinon sxi vizitis, kun la alia sxi babilis... Jam vesperigxis,

kiam sxi revenis. Certe, nenio estis farita: ne estis balaita planko,

vespermangxo mankas, kaj lano restis nesxpinita.

Jen venis la mastro, ekvidis tion, kolerigxis, kaptis la katinon, ligis sxin

al la dorso de la edzino kaj vipis.

  Katino kriacxas, edzino ploras, sed tute ne pro kompato al senkulpa

besteto: La vipo trafas jen katinon, jen edzinon, la katino pro doloro kaj

kolero siajn ungojn akrajn eligis, delikatan hauxton de la virino sxiras!

  La edzino brakojn etendas, la edzon petegas:

  - Ne batu plupovran katinon! Sxi ja ne povas labori!

  - Sxi ne povas? - la edzo krias, - Kiu do laboros anstataux sxi? Cxu vi?

  - Mi! Mi laboros! - jxuras la edzino, - Sed ne batu plu katinon!

  Poste sxi venis al sia patro kaj cxion rakontis al li, plendis, ke la edzo

batis kompatindan katinon sur sxia dorso, menciis ankaux pri sia promeso.

  - Nu, se vi promesis, vi devas labori, - diris la patro, - cxar morgaux

denove la mastro katinon batos.

  Matene denove la edzo diris al la katino:

  - Laboru, katino, cxar alikaze vi estos batita!

  Sed la edzino denove nenion faris. Kaj la mastro ree batis la katinon sur

la edzina dorso, kaj ecx pli forte la katino gxin skrapis.

  Kuris la juna edzino al sia patro por plendi, sed tiu ecx auxskulti ne

volis, nur ordonis reveni hejmen.

  La trian matenon la mastro denove instruas katinon, kion sxi devas fari:

  - Vi, katino, cxion purigu, ordigu, vespermangxon preparu kaj sxpinu.

Alikaze triafoje vi estos batita!

  La katino sxajne komprenis: apenaux sxi lian vocxon ekauxdis, for el la

domo kuregis, ie kasxigxis. Sed vane sxi timis: ne devis sxi labori, cxion

faris la juna mastrino. Cxion ordigis, cxie balais, akvon el puto portis,

fajron bruligis kaj preparis tian vespermangxon, ke ecx regxo estus

kontenta. Ecx sxpini sxi sukcesis - ne unu sxpulon, sed tri: vere, katinon

sxi kompatis. Kiun do sxi povus kompati, se ne katinon? Cxu propran dorson?

  Vespere, kiam la mastro revenis, tablo jam estis preta, cxio estis varma

kaj aromis tiel, ke ecx satulo mangxegus...

  Poste neniam plu en cxi domo estis katino batita.

 

 

         Interesajxo

          Ozonatavolo rekreigxas

  Mezuradoj indikas, ke la ozona tavolo de iom da tempo malrapide

rekreigxas. Laux studajxo, publikigita antaux nelonge, ankaux rilate al la

damagxanta ultraviola radiado, kiu pro la ozona truo pli forte atingis la

grundon, la situacio povus nun turnigxi. Tiu turnopunkto alvenis antaux cx.

kvin jaroj. Oni atingis grandajn progresojn rilate al sulfura dioksido. La

sandamagxanta gaso, kiu respondecas ankaux pri la acida pluvo, hodiaux

enaerigxas konsiderinde malpli, ol ankoraux antaux kelkaj jardekoj.   La

sulfura dioksido formas en la atmosfero etajn gutojn, kiuj reflektas la

sunlumon kaj precipe ties ultraviolan parton. Pro la nun malpli granda

malpurigo de la aero tiu efiko reduktigxas. Alvenas malpli da ultraviola

radiado sur la teron.

Tiu plibonigxo de la situacio signifas sukceson de la mondskala politiko pri

protektado de la medio. La multjaraj klopodoj montrigxas ankaux cxe la

mezuritaj datumoj. La kresko de la ultraviola radiado estas haltigita. Tio

estas kuragxiga novajxo, cxar gxi pruvas, ke la homaro kapablas entrepreni

ion por resanigi la situacion de la medio. La protokolo de Montrealo, kiu

celas realigi pasxojn por la protektado de la ozona tavolo, kiel ekz. la

malpermeson de la FCKH-gasoj, estis sukcesa.

  Tio nun ne jam signifas, ke ni en Euxropo povos rezigni pri sunprotekta

kremo kun alta lumprotekta faktoro. Ni dauxre devas protekti nian hauxton.

Precipe dum printempo oni antauxvidas tre altan ultraviolan enradiadon. La

kauxzo por tio estas la evoluo de la ozona tavolo super la polusoj. Tie la

protekta tavolo dauxre malkreskas. La arktikaj aeraj masoj sxvebas tien kaj

reen - dum malfrua vintro kaj dum printempo gxis super meza Euxropo. Tial la

efikoj de la arktika perdo de ozono dum kelkaj tagoj en la jaro estas ankaux

senteblaj super la kapoj de la euxropanoj. Tio estas la tagoj, dum kiuj

minacas hauxtbruligoj.

Super la polusoj la situacio tamen estas alia: La koncentrigxo je FCKH ja

komencis malaltigxi, sed la gasoj estas tre longdauxraj kaj restos ankoraux

dum jardekoj en la atmosfero. La solaj FCKH-gasoj mem kondukus nur al

malgranda malkresko de la ozona tavolo. Sed tiuj gasoj farigxas vere

agresemaj, se ili kuntusxigxas kun ekstrema frosto. Tiuj malaltaj

temperaturoj estas atingataj nur en la polusa stratosfero. Ke dum la jaro

2011 unuafoje aperis ozona truo super la arktiko, tio rezultas el la

sxangxigxo de la klimato. Tio plifortigas la procedon de la malkresko de la

ozona tavolo. La malsupraj aeraj tavoloj per tio ja plivarmigxas, la supraj

aeraj tavoloj aliflanke, nome la stratosfero, malvarmigxas pli.

 

 

          Humurajxoj

          Rakontoj de Sxenderovicx

 

       Pano-salo

  Aprilo de 2001,koncerto en la urbo Kazanj.

Cxe la aviadilpordo mi estas la unua.

Gxi malfermigxas - kaj mi konsternigxas: sur la flugkampo staras luksa

auxto,

homamaso kun floroj, kaj cxe la rulsxtuparo staras tri junulinoj en naciaj

tataraj roboj kun pano kaj salo enmane.

Antauxsento de publika adoro plene kovris min.

auxtobuseto de flugkampo veturigis min, gardistaro en la auxto iam renkontis

min, sed pano-salo!..

Mi gxenas pro tia atento al mia persono, kaj profunde enspirinte, mi

surpasxas la rulsxtuparon.

Mi tre hontas, iras malrapide, prokrastas, ke ne baldaux vidu

rigardojn de renkontantoj, kaj ne pripensinte kiel agi plu, sur la lasta

sxtupo en plena malespero, algluinte gxojan rideton al la vizagxo - jen

estas mi, via amato! - kaj pasxas renkonten al tutpopola amo.

Junulinoj senvorte jxetas sin post mian dorson.

Mi postrigardas.

La renkontantojvantas cxirkaux cxarma mezagxa virino, descendinta post mi.

Pano-salo, floroj kaj jxip-auxto - la tuta publika estimo estas destinita

por sxi.

Laux mia kompreno en Rusio similan renkonton indas nur du virinoj: Pugacxova

kaj Matvijenko, sed nunokazas ia tria kazo kaj tio rompas mian imagon pri la

vivo.

Per propraj piedoj mi trenas min de la flugkampo kaj du diurnojn logxas en

Kazanj en profunda perplekso.

Post du tagoj, kiam mi flugis hejmen en apudan fotelon sidigxis sxi!

Kaj mi konprenis - jen estas sxanco: - Pardonu min proscivolemo,- diras

mi, - sed... Kio vi estas?

La virino kviete ridetis kaj respondis:

- Federala impostservisto.

 

         Precizigo.

  Mi flugas el Azerbajgxano en Rusion.

Apud la necesejo fumas juna viro, forskuante cindron sur la plankon.

- Viro, ne fumu cxi tie.

- Kial? - sincere miris li.

- cxar,- respondis mi,- - antaux unu semajno gxuste tiel fumis unu

pasagxero,kaj aviadilo forbrulis.

  Juna homo strecxigxis, kasxis la cigaredon en pugno kaj precizigis: -   -

Cxu Baku - Moskvo?

 

       Du mondpartoj...

  Al iu mia konatulino en sxia naskigxtago telefonis amikino.

el Cipro.

- Mi deziras al vi,- diris sxi.

  - estu via vivo cxiam tia sennuba, belega, kiel cxi tiu tago...

  - Dankon, karulino,- respondis mia konatulino, alpremantela la

auxskultilon per la sxultro al la orelo.

Sxi staris en la kuirejo, preparante tagmangxon por la geinfanoj.

Post la fenestro sxi vidis malserenan, netravideblan Moskvan auxtunon.

        E-igis V. Kudinova.

 

         Korektendo

  Eble, iu riprocxos min, kaj tute prave, ke mi ne atentigas vin pri

eraretoj, kiuj jen kaj jen, je nia granda bedauxro, aperas en nia revuo. Sed

tiuj bagatelajxoj ne estis gravaj kaj, espereble, baldaux forgesigxas. Mi

esperas pri via pardonemo. Sed la eraro, kiu aperis en la marta n-ro de EL

gxuste pro mia kulpo, estis grava. La jaro, kiam mortis Taras Sxevcxenko,

estis, certe, 1861. Dankon al tiu leganto, i.a., ne el Ukrainio, kiu

rimarkis tion!

           O. Posxivana.

 

       Ni kondolencas

  La 20-an de marto forpasis la edzo de nia kara moldava s-anino Valentina

Sprinceanu. Ni tutkore kondolencas al sxi.