Esperanta ligilo n-ro
7,
septembro 2014
Enhavtabelo
Kongresaj raportoj. Raporto pri distra parto
Raporto
pri la prelegoj
El
Esperantujo. Pri la cxi-jara UK.
Somera
E-studado (SES) en Slovakio
IKBE en Bulgario
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla
versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla
versio)
Diversaj
interesajxoj. Manpremo indikas la agxon
Por la retumantoj.
Retkonferenco en E-o.
Kongresaj raportoj
Raporto
pri distra parto de la IKBE80
La 80-a Internacia
kongreso de blindaj esperantistoj cxi-jare okazis inter la 13-a gxis la 19-a de
Julio en hungarlanda urbo Harkany. Harkany trovigxas en la suda parto de
departamento Baranya, nur kelkajn kilometrojn for de la rivero Drava, kiu estas
la landlimo inter Hungario kaj Kroatio.
Dum la unua tago okazis la
kutima alveturo de la partoprenantoj. Agrabla surprizo estis ke la
alvenintojn en la urbo Pecs atendis
buseto, kiu veturigis nin gxis la hotelo "Platan", kie okazis nia
cxi-jara IKBE.
Por bone senti sin ege gravas la logxigo kaj
mangxigo. Nu, mi devas diri, ke - laux mia prijugxo - la hotelo estis komforta,
la mangxajxoj bongustaj kaj abundaj kaj la personaro helpopreta. Do, ni havis cxiujn kondicxojn por sukcese kongresi.
Cxiu kongreso gxenerale
konsistas el du partoj, nome el t.n. serioza kaj el distra parto, pri kiu mi
estas skribanta kelkajn liniojn.
La interkona vespero por mi similis al
neoficiala malfermo. Inter aliaj salutis nian kongreson la reprezentanto de la
urbestro kaj urba municipo. Loka folklora grupo prezentis
hungarajn popoldancojn en popolaj kostumoj kompreneble. Nia s-anino
Vishnja Brankovicx - cetere la cxeforganizanto de nia IKBE - prezentis al ni la legendon pri la ekesto de la kuracakva fonto de
Harkany. La diablo en iuj foraj tempoj enamigxis alHarka, tre bela junulino en tiu regiono. Cxar patrino kaj filino ne povis liberigxi de liaj persistaj
molestoj, la patrino promesis Harka-n sub kondicxo, ke li dum unu nokto (gxis
la unua kokeriko) plugu la monton. La diablo prenis oran
plugilon, metis antaux gxi kapron, katon kaj kokon kaj komencis la laboron.
Post iom da tempo la patrino konstatis ke li bone progresas kaj sxi ektimis pro
Harka. Do, post iom da pripensado, sxi kuris al la kokinejo, eniris kaj
komencis kokeriki. Sxi sukcesis instigi la kokojn, ke ili
faru la samon tiel brue, ke ecx la koko antaux la plugilo ekkokerikis. La
diablo konkludis malsukceson, kolerigxis kaj batis per hufo la grundon
tiel forte, ke kreigxis truo, tra kiu li falis rekte en la inferon. Sed tra tiu truo eksxprucis akvo, montranta kurackapablon. Gxi
redonis la sanon al multaj homoj, kaj la urbeto ricevis la nomon Harkany laux
la junulino, kiu savigxis de
la diablo.
Nepre menciindas la prelego
de geedzoj Jelinek pri la jubilea jaro de la cxehxa muziko. Kvankam gxi
estis sciencpopulara, gxi ankaux montrigxis distra, ni
samtempe lernis kaj distrigxis.
Kongreso ne povas okazi sen
internacia vespero. Kaj gxi ne mankis. Al mi tre
placxis la muzikado de niaj cxehxaj geamikoj kaj la deklamado de Galina Koroleva.
Du ekskursoj igis pli bunta
nian kunestadon. La duontaga ekskurso kondukis nin
al Siklos. Ni vizitis la kelkcentjaran, nun grandparte
renovigitan fortikajxon. La fortikajxo mem estas interesa char certaj
partoj de ghi - ech post la rekonstruado en la fora dekoka jarcento - restis en romanika kaj gotika stiloj. En gxi trovigxas
muzeoj. Ni povis vidi kaj palpi armilojn kaj
turmentilojn, destinitajn por malamikoj kaj krimuloj. Tamen pli interesa
montrigxis la vinmuzeo, kie oni povis acxeti famajn vinojn el region Villany, ja Siklos mem apartenas al tiu vinregiono. Mi persone
bedauxras, ke ni ne vizitis la renovigitan moskeon.
La tuttaga ekskurso venigis nin al la urbo Pecs. Gxi estas la sidejo de departamento
Baranya, ties ekonomia,
scienca kaj kultura centro. En la jaro 2010 Pecs estis la kultura cxefurbo de
Euxropo kaj tiuokaze multaj objektoj kaj ecx tutaj partoj de la urbo estis
renovigitaj Ankaux cxi foje helpis nin la E-istoj el
tiu urbo, ne nur tiam! Dum alveno, forveturo, ekskursoj, ktp.
ili estis je nia dispono. Nu en Pecs ni vizitis la parkon Esperanto, kiu nun estas cxefe
infanludejo kaj la katedralon, kie ni havis la felicxon spekti etan
orgenkoncerton. Posttagmeze cxiuj laux propra volo iris en la
urbon. Antaux tio tamen s-ro Johano montris al ni
la konstruajxon de la malnova universitato Pecs jam ekde 1367 Gxis la turka
invado havis universitaton. Iuj simple promenis tra la urbo, aliaj vizitis iun
el
multaj muzeoj kaj... Nu kaj kelkaj aliaj malkovris klasikstilan hungaran drinkejon
arangxitan kiel vinkelo kaj tie gxuis la guston de la nektaroj el la cxirkauxajxo. Tiu parto de la kongresanoj
revenis al la hotelo tre bonhumoraj. Se temas pri
gajigilo, ne nur en hotelo, sed ankaux en aliaj gastejoj sin distris
kongresanoj.
Se ni jam trovigxis
en la loko kun kuracbanejo, memkompreneble, devis esti organizita vizito al la
banejo. Tio okazis plurfoje dum la semajno. S-ro. Johano el Pecs venadis kaj kondukis la interesigxantojn al la
banejo.
Gaja estis la adiauxa
vespero, malgraux la ombro de la sekvonttaga disigxo. Ni disigxis kaj
forvojagxis esperante, ke ni baldaux - se ne pli frue
dum la sekvontjara kongreso - denove renkontigxos.
Istvan Kabok, la kongresa sekretario.
Raporto pri prelegoj,
prezentitaj
dum la 80-a IKBE en Harkany (Hungario).
Kadre de la jubilea
IKBE-80 efektivigxis kutimaj programeroj, kvankam la kongreson organizis
privata E-agentejo. Cxi-foje ne estis elektita ia
kongresa temo, kiu koncernus vivon de la vidhandikapitoj. LIBE-estraro
proponis al interesigxantoj elekti temon de la prelego libere.
Montrigxis, ke cxi tiun eblon iuj bonvenigis,
do la temoj de la kontribuajxoj estis suficxe variaj.
komence - parte
dimancxe kaj parte lunde - cxeestantoj auxskultis prelegojn de lokaj
organizantoj pri la regiono, gxia historio kaj atentindaj lokoj.
La
urbeto Harkany mem estas bone konata banloko, kies varmaj fontoj cxiujare
helpas resanigxi al miloj da homoj.
A. Masenko en sia prelego rememorigis
110-jaran jubileon de EL kaj tiujn personecojn, kiuj kontribuis dum cxi tiu longa tempo al gxia
disvolvigxo. Li substrekis bazan signifon de la gazeto por
disvastigo de E-o inter la bll.j kaj gxian signifon por peri diversfakajn
informojn. Plue la preleganto parolis pri tiutempaj fervoraj
bll.j, kiuj partoprenadis unuajn gxeneralajn E-kongresojn. Li akcentis meritojn de tiuj, kiuj organizis bll.movadon kaj
kongresojn de blindaj E-istoj.
A. Kovacx rakontis pri siaj 15
IKBE-kongresoj, kiujn li partoprenis en diversaj landoj. Li
menciis kelkajn siajn impresojn,
travivajxojn kaj spertojn.
V. Jxelev resumis IKBE-ojn okazintajn en
Bulgario. Ili efektivigxis en pluraj lokoj, kiuj estas konataj kiel lokoj ofte vizitataj de rekreigxantoj. Li parolis pri la programoj de unuopaj kongresoj, ekskursoj kaj
diversaj distraj arangxoj.
V. Haupt en sia suficxe detala prelego
pritraktis historion de la
rilatoj inter Auxstrio kaj Hungario dum pluraj jarcentoj. ekde frua mezepoko gxis nuna periodo ambaux popoloj vivas
unu apud la alia, do ili devis fronti al multaj similaj problemoj.
J.
Jelinek en sia prelego pri "klasika" muziko prezentis verkojn de
kelkaj cxehxaj muzikkomponistoj, kies jubileo estas cxi-jare rememorata. Al ili
inter aliaj apartenas B. Smetana, A. Dvorak, L. Janacxek kaj B. Martinu, do, komponistoj, kiuj
famigxis ankaux en aliaj landoj.
Jxauxde N. Lojxajicx informis pri sociologiaj
esploroj, kiuj strebis ekkoni, kiel en Serbio la bll.j (kompare kun vidantoj)
perceptas la
kvaliton de propra vivo. Pere de demandiloj oni komparis du
grupojn: en la unua estis bll.j kaj en la alia vidantoj. por
ricevi objektivan
bildon de la stato la demanditoj estis egaligitaj laux la agxo, klerigo, ktp. la esploro rezultis, ke vidhandikapo ne influas la
individuan
vivsenton, ke kompareblaj personoj perceptas la kvaliton de la
vivo simile.
Ch. Gierlinger priskribis al la cxeestantoj,
kiamaniere estas arangxitaj la bll.-organizajxoj en unuopaj landoj de Auxstrio. cxiu federacia lando havas propran organizajxon kaj tiu
okupigxas cxefe pri lokaj aktivecoj. plue estas
tegmenta organizajxo, kiu reprezentas la bll.-movadon. La preleganto menciis
eblojn de la bll.j gxui kulturajn arangxojn kaj partoprenadi sportajn
aktivecojn. li tusxis eblojn, kiujn al viddifektitoj proponas
specialaj rekreejoj, sed ankaux problemojn, kiujn ili havas. Dum
lasta jardeko la bll.-organizajxo devis vendi kelkajn siajn domojn pro financaj
malfacilajxoj.
V. Haupt pliampleksigis la raporton per
informoj pri ebloj de klerigxo kaj profesiaj studoj de vidhandikapitoj en
specialaj fakaj lernejoj.
L. Cxiobanu prelegis pri socialaj rajtoj de
bll.j en Rumanio. Li tusxis gxenerale kategoriojn de handikapeco kaj kiamaniere
estas unuopaj grupoj finance subvenciataj. Li detale parolis pri sumoj, kiujn
la bll.o povas ricevi por si mem, eventuale por la akompananto dum la veturado.
La preleganto plue parolis pri eduka sistemo. En Rumanio
estas kelkaj specialaj lernejoj. Ili peras la klerigon
ekde infana gxardeno gxis liceo. la eduksistemo
ankaux ebligas adekvatan profesian klerigon, ekz. masagxisto,
sekretario ktp. en sekva parto de la prelego li informis
pri arangxo de iu privatulo, kiu en sia gxardeno arangxas diversajn eblojn por
rekreigxo de la bll.j.
N. Kasymova en sia kontribuajxo informis,
kiel estas en Germanio
arangxitaj subvencioj por vojagxado de bll.j en publikaj trafikiloj.
V. Jxelev prezentis la versajxlibron de T.
Sxosxev. Li parolis pri la verko de la auxtoro kaj pri lia kontribuo al bulgara
literaturo kaj al
tradukoj en E-on. Pli detale li raportis pri la libro, en kiu
estas poemoj en la bulgara kaj ilia traduko en E-on.
W. Wagner raportis pri la plej granda speco
de araneo. li konstatis, ke araneoj gxenerale ne
apartenas al sxatataj vivantajxoj, tamen ili estas kromordinare utilaj kaj
interesaj. li raportis pri ekspedicio, kies tasko
estis trovi kaj esplori cxi tiun unikan specon de artikulo.
tial veturis du germanaj biologoj en Laoson por trovi la ekzemplerojn por
sciencaj studoj. la ekspedicio estis plene sukcesa kaj
pliricxigis sciojn pri araneoj.
Jxauxde postagmeze
renkontigxis cxiuj, kiuj pli profunde interesigxas pri komputiloj. cxiu raportis pri sia speciala porbll.a softvaro
=ekranlegilo=
kaj pri diversspecaj tauxgaj aplikajxoj. la
renkontigxo rezultigis interkonsenton kontaktigxi pere de interreto kaj solvi
eventualajn individuajn problemojn helpe de spertuloj.
Sur pagxoj de EL, bedauxrinde, ne eblas
raporti pri diskutoj, kiuj sekvis post unuopaj
prelegoj. Ili ofte estis tre viglaj kaj atestis pri vera
intereso de auxskultantoj. Kelkfoje la reagoj dauxris pli
longe, ol la prelego mem.
Dum la prelegoj iom malhelpis la fakto, ke en
la salono ne estis je dispono iu aparataro por
plilauxtigi la vocxojn de iuj parolantoj.
J. Jelinek, la kongressekretario.
Pri la cxi-jara UK
Espereble, en la sekva numero de nia revuo ni rakontos al vi ion interesan pri la cxi-jara Universala
kongreso. Nun vidu, kiel esprimis sian impreson pri
gxi nia kara amiko kaj estimata akademiano, ankaux brila limerik-verkanto Otto
Prytz - kurte, sed trafe.
Kongresa limeriko
Ni en Bonaer' sen
mirakloj,
kaj tute sen lingvaj
obstakloj,
kongresis normale,
ecx se malgrandskale;
sed mankis teatraj
spektakloj!
Otto Prytz.
Somera E-studado (SES) en
Slovakio
Cxi-jare la internacia Esperanto-semajno
okazis la unuan fojon en du landoj: en julio en
Slovakio (Nitra) kaj en auxgusto en Rusio (rande de Moskvo. Nitra allogis 248
partoprenintojn el 28 landoj, inter ili kvar viddifektitoj;
du el Finnlando, du el Hispanio. La E-semajnon en Rusio partoprenis 87 gelernantoj.
La unuan fojon Kerttu Rita partoprenis E-semajnon en Nitra 2012. Pri la cxi-jara kurso en Nitra sxi raportis
jene: La universitata studenthejmo Zobor denove ofertis tauxgajn lokojn por studado,
distra programo kaj logxado. La lernomaterialo kaj instruado estis bona. Nia grupo konsistis el
12 gelernantoj el ok landoj. Ioman mirigon vekis scio, ke ni venis el fora Finnlando, Nia instruisto estis Johannes Mueller
el Germanio. Kiam mi rimarkis, ke li parolas klare, mia
strecxo baldaux malaperis. Johannes forveturis por partopreni la UK:n en Argentino. Do, lastan tagon nin
instruis germandevena Peter Weile, kiu logxas en Danio. Li
havas danan akcenton, sed mi bone komprenis.
Asta kaj mi ne partoprenis ekskursojn, cxar ni jam
pasintfoje vizitis tiujn lokojn. Helpe de afablaj slovakaj junuloj ni vizitis la urbon por butikumi. Nia juna
akompananto ecx asistis en uzo de auxtomato por ricevi monon. Li E-igis konsilojn kaj Asta memstare agis. Nia hejmvojagxo komencigxis frumatene, je la 4-a horo. Ecx
tiam slovaka E-isto akompanis nin al auxtobusa stacio,
kaj tie junuloj de Britio kaj Norvegio asistis nin. Do, ni
sentis resti en sekureco.
Kerttu Rita
IKBE en Bulgario
(prelego,
prezentita dum la 80-a IKBE).
Gxis la sesdekaj jaroj de
la XX-a jc. bulgaraj nevidantaj E-istoj
realigis siajn kontaktojn kun alilandaj s-anoj per leteroj aux tre malofte per telefono.
Nur unu aux du personoj partoprenis IKBE-ojn. En 1963
membroj de la Sofia E--Societo "Balkana Stelo" decidis organize IKBE-on
en Bulgario. Estis elektita Organiza Komitato kun
Prezidanto Nikola Dimitrov. Paralele al la 48-a UK, ekde la 3-a gxis la 10-a de
auxgusto 1963 en Sofio okazis la 31-a IKBE, finance
subtenita de ABB (Asocio de la blinduloj en Bulgario). Prezidis
la Kongreson Vasio (Italio). Cxeestis 41 partoprenantoj
el 11 landoj. La Kongreson malfermis la profesia koruso de ABB. Estis
prezentitaj 8 prelegoj, inter kiuj - ses el Bulgario de Stefan Nenkov, Stojan
Orozov, Mihail Karamihxajlov, Nikola Dimitrov, Slavi Slavov, Dimo Kolev, la
aliaj du - respektive de Hofman (Germanio) kaj de Bodor (Hungario). Estis
akceptita Rezolucio, kiu koncernis la disvastigon de Esperanto inter
nevidantoj. La kultura programo inkluzivis vizitojn de bll.-institucioj,
koncerton, ekskurson al monto Vitosxa.
Dum la periodo 1963 - 2013 j. en Bulgario okazis tri internaciaj renkontigxoj
kaj kvin IKBE-oj. En la jaro 1980 en Plovdiv renkontigxis
bulgaraj kaj rusaj E-istoj. En 1984, en la Internacia
E-Kursejo, Pisanica, renkontigxis bulgaraj, hungaraj kaj cxehxaj E-istoj.
En 2003 en Varna okazis renkontigxo, kiun partoprenis 90 personoj, el kiuj 39
estis alilandanoj. Laux sia programo gxi sxajnigis esti dua
IKBE, paralela al la oficiala IKBE en Svedujo.
En la jaro 1978 en Varna
okazis la 69-a UK kaj denove samtempe okazis IKBE. Laux mi tiu 46-a IKBE estis la plej multnombra. Gxin
partoprenis pli ol 180 personoj el 16 landoj, inkluzive el Kanado kaj
Auxstralio. Kongresa prezidanto estis Mihxail
Karamihxajlov. Oni prezentis 9 prelegojn - du el Bulgario.
La prelegoj rilatis al diversaj sferoj de la blindula vivo. La kongresanoj
cxeestis la inauxguron kaj la fermon de la UK. La kultura programo inkluzivis
tuttagan ekskurson kaj postkongresan semajnon. La ABB finance subtenis la 46-an
IKBE-on kaj donacis al la kongresanoj gramofondiskojn de la profesia hxoro kaj
brajlan E-literaturon.
Pasis 22 jaroj. En 1998 estis fondita ANEB (Asocio de la nevidantaj E-istoj en
Bulgario). La Estraro decidis organizi IKBE-on en la urbo Plovdiv,
Bulgario en la jaro 2000. La entuziasmo estis granda, kvankam estis multaj
homoj, kiuj ne kredis en la sukceso. La organizantoj sukcesis allogi la atenton
kaj ricevi moralan kaj financan helpon de organizajxoj kaj institucioj sxtataj,
Esperanto- kaj komercaj, de apartaj volontuloj, fare de fondajxo
"Evidente" de jacques Tuinder. Plej aktive helpis nin
la Estraro de ABB kaj gxiaj entreprenoj kaj organizajxoj.
De la 3-a gxis la 12-a de auxgusto de 2000
okazis la 66-a IKBE en Plovdiv. La solenan malfermon
cxeestis kaj salutis la Kongreson estroj de ABB, de BEA, la Vicestro de la
Plovdiva urba administracio, prezidantoj kaj reprezentantoj de E-societoj, de
la societoj de bll.j kaj handikapitoj en Plovdiv. Alvenis por
la Kongreso 94 partoprenantoj el 14 landoj. La Kongresa temo estis:
"Komunikado sen limoj dum la XXI-a jarcento". Gxin
prezentis Spas Karafezov. Krome estis prezentitaj 13 prelegoj. Oni
organizis kvar fakkunsidojn.
La kultura programo estis ricxa kaj varia. Organizis gxin nia neforgesebla Velicxka Karparova.
Laux la plano estis du ekskursoj. Sub la gvido de Rob
Moerbeek okazis lingva ekzameno. La kunveno de LIBE pridiskutis gravajn
demandojn kaj sxangxojn de la Statuto kaj de la LIBE-Regularo. Radio, Televido
kaj Gazetaro informis suficxe detale pri la Kongreso. ABB
arangxis ripozon por dezirantoj en la cxemara urbo Obzor. Laux mi tiu-cxi Kongreso estis la plej impona IKBE en Bulgario.
La sekvonta, organizita en Bulgario, estis la
73-a IKBE. Gxi okazis en la ripozloko
Albena de la 21-a gxis la 27-a de auxgusto de 2007. Alvenis 112 partoprenantoj
el 12 landoj, inter kiuj estis 10 gejunuloj. Salutis la kongresanojn
la Prezidanto de ABB Vasil Dolapcxiev kaj la Sekretario de BEA Mariana
Evlogieva. Estis prezentitaj 9 prelegoj kaj du
informoj laux la Kongresa temo "Esperanto - konvena rimedo por kultura
integrigxo de la nevidantoj en la socio". Prelegis Dancxo Dancxev.
Menciindas, ke en la kultura programo, krom la tradiciaj arangxoj, estis du
novajxoj: dum la adiauxa vespero en la restoracio okazis konkurso por Sinjorino
kaj Sinjoro Esperanto. Rezulte Branka Pesxicx, studentino el Serbio,
estis elektita Sinjorino Esperanto kaj Dejan Nikolov el Bulgario - Sinjoro
Esperanto. La
Kulturdomo
de la bll.oj en Varna prezentis sin en la Nacia vespero kun
granda sukceso. Finance subtenis nin LIBE, ABB,
Fondajxo "Evidente", la Nacia rekapabliga centro de nevidantoj. Ni
ricevis helpon de la Fondajxo "Kunpartopreno" kaj flanke de vidantaj kaj nevidantaj
E-istoj el Varna, Plovdiv, Sofio. Pri
la 79-a IKBE mi ne intencas rakonti detale, cxar
multaj el inter vi partoprenis gxin. Ni ne planis organizi tiun-cxi Kongreson,
sed ni tamen faris tion pro la obstina insisto de la
LIBE-Estraro. Intertempe ni konfrontis multajn
malfacilajxojn. Dank'al la pozitiva rilato kaj helpo de ABB, de la Fondajxo
"Kunpartopreno", de la Nacia biblioteko "Louis Braille", kompreneble
per la sindona kaj strecxa laboro de la membroj de la Loka Kongresa Komitato ni
sukcesis organizi bonan Kongreson. Gxi okazis en la cxemara urbo Obzor ekde la
28-a de auxgusto gxis la 3-a de septembro 2013 en hotelo "Horizont"
de ABB. Kolektigxis 71 kongresanoj el 12 landoj. Salutis nin
la Prezidanto de ABB, s-ro Vasil Dolapcxiev, reprezentanto de la urba Estraro
kaj de BEA. Estis prezentitaj ok prelegoj. La
Kongresan temon "La nevidantoj en la civitana socio" prezentis
Veselina Stoilova. Okazis du lingvaj kursoj, gviditaj respektive
de Pier Luigi da Costa kaj de Natalia Kasymova. En la varia kultura
programo prezentis sin la bulgara E-verkisto Nikola Uzunov kaj plenumantoj el
la Kulturdomo de bll.j en Varna. En la LIBE-Asembleo estis
anoncita nova LIBE-Estraro.
Konklude: cxiujE-arangxoj, okazintaj en
Bulgario, estas rezulto de aktiva laboro de bulgaraj E-istoj per la morala kaj
materiala helpo de la bulgaraj bll.-institucioj pro ilia pozitiva kompreno kaj
rilato al E-movado. Temas precipe pri ABB kaj pri la Nacia
biblioteko "Louis Braille". Menciindaj estas
ankaux la Fondajxo "Kunpartopreno", la Nacia rekapabliga centro de nevidantoj,
la Konsumkooperativo de bll.j. Kompreneble ni
ne povas kaj ne devas forgesi la eksterlandan helpon de LIBE kaj de la Fondajxo
"Evidente" kun nia neforgesebla s-ano Tuinder. Kaj entute fine mi
devas diri: Nia sukceso ne estus realigebla sen la kompreno de nia laboro
flanke de la lokaj ssxtataj institucioj. Dankon pro via
atento.
Vladimir Jxelev Plovdiv, Bulgario.
Diversaj interesajxoj
Manpremo indikas la
agxon
"Donu al mi vian
manon, kaj mi diros al vi kiom vi agxas". Tiel
oni povus resumi la rezulton de aktuala studajxo. La forteco de manpremo evidente indikas la biologian
agxon de homoj pli ol 60-jaraj.
La agxo laux vivojaroj estas tre malpreciza
mezuro: cxar, unue, la biologia agxo dependas de la vivostilo, kaj due, la
kondicxoj sxangxigxas dum la kuro de la tempo. Pensu pri 65-jarulo: Antaux 150
jaroj tio estis kadukulo, hodiaux tio estas mezagxa persono.
Iel la esploristoj konfirmas la malnovan
onidiron, ke oni agxas tiom, kiel oni sentas sin. Nur:
Kiel oni mezuru tion? Dum la pasintaj jaroj medicinistoj
proponis cxiujn eblajn alternativojn al la "kronologia agxo" por
priskribi la korpan sintrovon de pli agxaj homoj. Multaj el tiuj proponoj
estas kuriozaj, sed ili sxajnas funkcii: La rapideco
de irado, la balanco cxe starado aux la rapideco kiel oni levigxas de la segxo –
cxiuj tiuj datumoj estas evidente indikiloj por juneco dum progresinta (aux
"meza" agxo).
Kiel aparte tauxga
montrigxis tiucele la forteco de la manpremo. Kiu havas forton en la
manoj, tiu plej ofte estas ankoraux korpe plenkapabla
kaj devus vivi pli longe se en tiu kazo tio estas trafa konstato. Esploristoj
de la novjorka universitato analizis datumojn de usonaj progresintaj mezagxuloj
kaj ili konkludas: La manpremo estas ne nur fidinda
indikilo por la vivodauxro, gxi ankaux diras ion pri la mensa stato de homoj en
progresinta agxo kaj pri ilia kapablo regenerigxi post malsanoj.
Kio surprizas - cxu la
profesio ne devus tordi la datumojn? Cxu konstrulaboristoj ne devus havi
signife pli fortan manpremon, ol homoj, kiuj pasigis sian
tutan vivon en oficejo? Tion la esploristoj ankaux komence pensis. Kaj dum
junagxo tio certe estas trafa. La kunteksto tamen poste inversigxas.
Eksaj konstrulaboristoj estas kiel altagxuloj plej
ofte pli eluzitaj, ol eksaj dungitoj, kaj tial ili havas malpli da forto en
siaj manoj.
La
faktoro klerigxo en tio ludas gravan rolon. 65-jaraj virinoj kun
malalta nivelo de klereco havis la saman manforton, kiel 69-jarulinoj kun alta nivelo
de klereco. Simila estis la kunteksto cxe viroj.
La
esploristoj klarigas tion jene: "Kiu studis en universitato, tiu kutime havas
pli sanan vivostilon, praktikas sporton kaj nutras sin racie. Tio trovas ehxon ankaux en statistikoj, kleraj homoj vivas pli
longe."
Analizoj kiel tiu de
la novjorkaj esploristoj estas gravaj por la prognozo de la logxantara evoluo. Cxar la vivodauxro plue kreskas. Kaj laux
prognozoj la fino de la flagostango ankaux en okcidentaj industriaj landoj
ankoraux ne estas atingita.
Por la retumantoj
Retkonferenco en E-o.
Dum la 80-a Internacia Kongreso de Blindaj
E-istoj, okazinta inter la 13-a kaj 19-a de julio 2014 en Harkany (Hungario),
okazis kunsido, kiun partoprenis 12 gekongresanoj - uzantoj de komputiloj. dum tiu kunsido, i.a., cxeestantoj interparolis ankaux pri
nia retkonferenco aux dissendolisto. Ni konstatis, ke gxi ne
estas suficxe vigla. Estas propono plivigligi gxin. Jen
informoj, kiuj, eble povas helpi.
Nomo de la retkonferenco
estas Esperanto. Priskribo estas: Esperanto Konferenco por Esperanto. Iomete el historio:
En
Cxehxio, cxe "Unuigxinta Organizajxo de Nevidantoj kaj
Malfortevidantoj" ekde 1998 funkcias retkonferenco, kie estas uzata nur
E-o, kaj gxi estas malfermita al cxiuj landoj.
Aligxo: Kiel vi
scias, kiam oni aligxas al reta diskutlisto, oni ricevas cxiujn skribitajn
kontribuajxojn, kaj kiam iu mem sendas propran sciigon, gxi auxtomate iras al
cxiuj aligxintoj. Spertuloj pri Interret-navigado povas legi cxiujn klarigojn
(anglalingve), vizitonte jenan
TTT-pagxon:http://konference.braillnet.cz/mailman/listinfo/Esperanto
Al malpli sperta retuzanto, kiu deziras
aligxi al la E-konferenco, ni konsilas jenajn pasxojn:
1. Skribu al la adreso: esperanto-request@konference.braillnet.cz
2. En la "korpo" de la sciigo
skribu nur: subscribe kaj nenion en la "temo".
3. Vi ricevos
anglalingvan informon, kiu proponas konfirmi vian deziron aligxi.
4. Resendu la mesagxon sen ia
sxangxo, uzante respond-eblecon de via retposxto.
5. Fine vi ricevos
novan mesagxon, per kiu oni konfirmas vian aligxon.
Malaligxo:
1.
Simile agu, ankaux, se vi deziras esti forstrekita el
la partoprenantaro.
2. Nur tiam necesas skribi: unsubscribe
3. Por malaligxo spertuloj pri
Interret-navigado povas ankaux legi cxiujn klarigojn (anglalingve), vizitonte
jenan TTT-pagxon:
http://konference.braillnet.cz/mailman/listinfo/esperanto
Propono:
Do,
cxiuj vidhandikapitaj E-istoj, kiuj uzas interreton, cxefe retposxton, estas
kore invitataj aligxi kaj kontribui al tiu
diskutlisto.
Viajn kontribuajxojn sendu al la adreso:
esperanto@konference.braillnet.cz
Gradimir Kragicx.