Esperanta ligilo
n-ro 8, oktobro 2014
Enhavtabelo
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
Tra la sortofrata mondo. Artefarita gvidhundo
Literaturo. T.
Andrejeva. Hazarda renkontigxo
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Sxako (nur en brajla versio)
Facila legajxo.
Fabloj kaj fabeloj
Korektendo
Protokolo de la Gxenerala
asembleo de LIBE,
unua kunsido
Harkany, 15-7-2014, ekde la
11-a horo
LIBE-prezidanto Anatolij
Masenko (AM) salutas la Asembleon nome de la kvin cxeestantaj geestraranoj, kio
signifas, ke la Asembleo estas decidrajta. Li petas unuminutan silentan
staradon honore al kara forpasinto Arvo Karvinen (AK), nia fervora
eks-prezidanto, kaj kondolence al ges-anoj S. Willemoes (Danlando) kaj V.
Sprinceanu (Moldavio), kiuj en la jaro perdis sian vivkunul(in)on.
Estas prezentita la jena
diskutenda tagordo:
1. Malfermo (fakte jam okazinta),
2. Agadraporto, 3. financa
raporto,
4. landaj raportoj, 5.
"Esperanta Ligilo",
6. movada historio, 7. LIBE
kaj EBU,
8. venontaj kongresoj,
9. diversajxoj.
2. Agadraporto.
Memoriginte, ke la
agadraporto aperis en la maja numero de EL, la prez. klarigas,
ke dum la lasta jaro okazis vocxdonado kaj ke en la nov-elektita estraro devas
esti disdonitaj la taskoj. Dum la jaro la estraro cxiumonate
havis pere de skajpo diskutkunvenojn pri diversaj temoj, sed precipe pri la
organizado de la nuna kongreso.
Ne okazas intervenoj pri la agadraporto kaj gxi estas aprobita.
3. Financa raporto.
Ankaux gxi
aperis en la maja numero de EL. La kasisto Pier Luigi Da Costa (PLDC), invitita
de la preZ., diras, ke la financa situacio de LIBE estas kontentiga, kio
ebligis dauxrigi la programon de subteno al novaj aux junaj E-istoj por partopreni
en niaj kongresoj, tamen bonvenaj estas sugestoj, kiel elspezi nian monon por
efikaj iniciatoj.
La raporto
estas aprobita.
4. Landaj raportoj.
Por Auxstrio s-ino Veronika Haupt (VH)
informas, ke en la feriejo en Stubenberg ALBE organizis trilandan konferencon kun varia programo de auxstraj, cxehxaj kaj germanaj
e-istoj. Dum la arangxo "Tago de la okulo" de la landa
blindul-organizo en septembro VH kun vidantaj
koleginoj disdonis materialon pri E-o. krome, ekde
januaro 2013 ALBE-prezidantino VH apartenas al la estraro de la Auxstra E-Federacio,
kie sxi okupigxas pri integrigxo de blindaj E-istoj en la gxenerala movado. Sxi ankaux iom okupigxis pri la brajla sekcio de la E-Muzeo en
Vieno.
Gradimir Kragicx (GK) informas, ke en
Bosnio-Hercegovino vivas 5 e-Blinduloj agantaj, tamen nur kiel
neorganizita grupo. Aliflanke tute mankas en la lando unueca
E-organizajxo. Ankaux novaj interesigxantoj mankas,
sed espereble la partopreno de la parolanto en la kongreso iom revigligos la
landan blindulmovadon.
Vladimir Jxelev (VJX) prezentas la agadon de la bulgara ANEB: gxi arangxis renkontigxon kun la gxeneralmovada landa asocio cele al konstanta kunlaboro, aperigis E-poemaron de Todor Sxosxev,
instruas E-on al du knabinoj kaj planas eldoni ankaux vidulskribe sian organon
"Esperanta Fajrero".
Tadeusz Karasx (TK) raportas,
ke en Cxehxio blindaj e-istoj agas jam dek jarojn kiel sekcio de la anda gxenerala asocio kaj 13 blindaj e-istoj estas fakte aktivaj.
Regule aperadas la kvarmonata revuo
"Auxroro" brajle, sondiske kaj rete. De kelkaj jaroj ne okazas regulaj someraj renkontigxoj kaj kursoj, sed
oni planas denove arangxi tian renkontigxon. Dume la
membroj de tempo al tempo kunvenas en Prago aux en Brno.
En mesagxo, lauxtlegata de AM, Ritva Sabelli
(RS) diras pri Finnlando: "la longdauxra malsano de nia energia estrarano
AK ombris la agadon de "Steleto". Resumo de lia
vivprotokolo trovigxas en Vikipedio kaj en Panteono de meritplenaj pedagogoj
kaj agantoj por E-o. Alia omagxa steletano estas Raimo Tanskanen, kiu en
januaro cxi-jare estis nomumita kiel brajlouzanto de
la jaro 2013. Du Steletanoj partoprenis publikan E-kurson kaj
unu en la UK en Rejkjaviko".
Natalia Kasymova (NK) raportas, ke en
Germanujo regule aperas brajla revuo "La blinda esperantisto"
redaktata de Theodor Speckmann (TS) kaj la estraro de EBLOGO regule kundiskutas
telephone aux skajpe. Provo de varbado pere de nacia
brajlogazeto gxis nun ne realigxis, cxar intervjuo al NK, farita en la unuaj
monatoj de la jaro, gxis nun ne aperis. NK partoprenis en la Ikbe en Obzor kaj ankaux en la
E-semajno de ALBE en Auxstrio, kiun sxi taksas bonega.
Por Hungarujo neniu ion
raportas. Attila Varro (AV) deklaras, ke li ion diros
nur tiam, kiam li havos vere ion por raporti.
Por Italujo raportas PLDC: IABE estas bone
integrita en la gxenerala movado, tiom ke gxia kasisto Aldo Grassini estas la
nuna prezidanto de la Itala E-Federacio, en kies estraro ankaux estis kaj estas
aliaj blindaj E-istoj. Tamen IABE, iam atinginta preskaux cent membrojn, havas
nun malpli ol 40, inter kiuj kelkaj novuloj. Oni planas denove organizi
semajnan kurson kun feria programo, cxar gxi donis en
sia unua okazigo bonajn rezultojn. La revuo "Itala
Ligilo" dauxre aperas, lastatempe pli regule.
Por Japanujo Tanabe Kunio Raportas, ke dum la japana E-kongreso, okazinta en
pasinta oktobro, JABE havis propran fakkunvenon, al kiu sekvis aliaj, i. a. por
rememori la forpasintan sekretarion Tanaka Teiiti, kun partopreno ankaux de
pluraj vidantaj E-istoj. Kelkfoje JABE reklamis pri E-o en la
brajla gazetaro kaj gxi prizorgas kurson por komencantoj pere de la nacia
brajla biblioteko. JABE intencas agadi por plivigligi
la movadon.
Dragan Sxtokovicx (DSX) raportas, ke KUNE, kunlabore
kun la gxeneralmovada Kroata E-Ligo, jam dek jarojn
eldonas la sonrevuon "Tempo" nun atingintan la 37-an n-ron. La
asocian kunvenon de pasinta marto kontentige partoprenis 17 el la 31 membroj.
KUNE, kunlabore kun Unio de Zagrebaj E-istoj, realigis
la brajlan eldonon de la libro "Mirindaj aventuroj de meti-lernanto
Hlapicx". Krome, grupo de blindaj e-istoj partoprenis en
la kunveno de e-istoj-verkistoj. Fine bona reklamo por nia lingvo estis
la koncerto organizita en la feriejo en Premantura, kie gastis familioj Karasx
kaj Jelinek. Post la koncerto la internacia lingvo farigxis konversacia temo: multaj
jam auxdis pri gxi kaj kelkaj ecx lernis gxin en la blindullernejo.
Por Rumanujo raportas Livi Ciobanu (LC): en
la lando ne ekzistas e-ista blindulorganizo; tamen estas ok blindaj e-istoj. Ciobanu mem por propagandi E-on klopodas aperigi en naciaj
brajlogazetoj interesajn artikolojn el la E-revuoj.
AM raportas pri Rusujo: fine de junio okazis
en Gelengxik cxe la Nigra Maro feria kaj labora renkontigxo, kiu bonege
sukcesis. Dauxre aktivas en Interreto la vocxbabilejo
"Ventrilo", en kiu fervore agas Vjacxeslav suslov kaj Nikolaj
Solomencev; gxi sukcesas varbi kelkajn novulojn. Rusaj samideanoj atente
legas nian revuon: du el ili ricevis cxi-jare premion
de la rubriko "enigmoj kaj problemoj".
Por serbujo raportas Nedeljka Lojxajicx
(NL): jam de kelkaj jaroj ne ekzistas E-ista blindulorganizajxo, sed kompense blindaj samideanoj aligxis al la gxenerala nacia organizajxo kaj vizitadas E-societojn. La du vidulskribaj revuoj "Esperanto"
(serblingva pri E-o) kaj
"Verda stelo" (serblingva kaj E-lingva) estas eldonataj ankaux elektronike kaj estas do alireblaj por niaj membroj.
Bona reklamo por nia lingvo estis la prelegoj faritaj de Otto Prytz en la Nacia Biblioteko pri brajlo kaj novaj teknologioj kaj pri lingvokomunikado kiel problemsolvado. Liaj prelegoj okazis en E-o
kaj estis tradukitaj al la serba de NL. Fine en la blindullernejo en Zemun oni dauxre instruas E-on.
Pri Svedujo oni ekscias pere de letero de
Ingrid Johansson, vocxlegita de AM: en la lando la
forta influo de la angla malhelpas interesigxon pri E-o. La neekzisto de
blindullernejoj ankaux malfaciligas propagandadon de la lingvo inter blinduloj.
Tamen pozitive estas, ke nun la organo de la Sveda E-Asocio estas ricevebla
brajle, kaj krome la komunikprogramo Skajpo ebligas senkoste konversacii en E-o
kun multaj samideanoj.
Elcxerpinte la landajn
raportojn, finigxas la unua kunsido de la Gxenerala Asembleo.
Gxenerala asembleo de LIBE,
dua kunsido
Harkany, 18-7-2014, ekde la
deka horo
Salutinte la kunvenintojn, la prezidanto
atentigas, ke cxe la tablo sidas la estraranoj (escepte de Dimo Dimov kaj Olena
Posxivana - OP), sed ankaux, laux decido de la pasinta Gxenerala Asembleo, la
du neelektitoj T. Karasx kaj V. Jxelev ricevintaj plej multajn vocxojn, tiel ke
ili aktive partoprenu en la agado de la estraro kaj estu tiel pretaj ekokupi malplenajn
lokojn. Li poste dauxrigas la pritraktadon de la temoj en la
tagordo.
5. "Esperanta Ligilo".
Rememoriginte sian
prelegon pri la centjarigxo de la revuo prezentitan pasintan mardon, la prez. petas demandojn, opiniojn kaj sugestojn pri nia organo. Al
demandoj li respondas:
1) EL neniam estis surdiskigita. OP surkasetigis gxin nur por individuaj dezirantoj, sed lastatempe
tio ne plu okazas pro manko de interesigxo. Do la revuo aperas nur
brajle kaj rete.
2) La reta EL-versio trovigxas en la pagxaro
de LIBE: http://www.libe.slikom.inffo
. Tie estas arkivo de cxiuj numeroj ekde n-ro 7 2007.
3) Tre grava, kvankam nekompleta, kolekto de
la brajlaj EL-kajeroj trovigxas en la E-Muzeo en Vieno, kie tamen, en la nuna
situacio, estas malfacile konsulti deziratajn n-rojn.
La cxeestantoj estas kontentaj pri la revuo;
tamen VJX propones enkondukon de rubriko pri novaj eldonajxoj, kaj NL subtenas
la proponon, precizigante, ke en gxi oni devus pritrakti eldonajxojn iel
alireblajn por niaj membroj.
Fine, pere de la komputilo
de DSX, la redaktorino OP salutas el sia hejmo la asembleon kaj dankas la
legantojn pro ilia indulgemo koncerne erarojn, kiuj jen kaj jen aperadas.
Sxi krome certigas pri sia strebado al pli kaj pli interesa
revuo.
6. Movada historio.
La prez., espriminte
la bedauxron, ke ofte kun niaj maljunaj samideanoj malaperas ankaux partoj de
nia historio, legas raporton de RS (Finnlando) pri la vidulskriba eldono de
historio de nia Movado iniciatita de AK en 2008: En 2010 s-ano Jelinek
enkomputiligis la brajlan trivoluman historion de Joseph Kreitz, kiun poste
korektis Masenko, Meyer kaj Varro. Tiu verko estos
kompletigita per kelkaj informoj kaj multaj biografioj de gravaj blindaj
e-istoj, el kiuj pluraj japanoj. Oni aldonos informojn pri niaj
kongresoj okazintaj post la dua mondmilito kaj cxapitron pri la agado de LIBE
ekde la jaro 1990. Mankas kelkaj gravaj informoj, kaj oni
petas kunlaboron. Kelkaj membroj promesas helpi por
kompletigi la informojn pri apartaj kongresoj. Kiel dirite, la verko
aperos vidulskribe kun subteno de la finna asocio
"Steleto". NL proponas, ke la
verko estu tamen alirebla por niaj membroj kaj aperu do ankaux en elektronika
formo. Oni proponas, ke gxi (same kiel la trivoluma
verko de Kreitz) trovigxu en la retpagxaro de LIBE. Dezirantoj tamen jam povas ricevi la movadan
historion de Kreitz en elektronika formo, petante gxin cxe AM.
7. LIBE kaj EBU.
Laux invito de la prez.,
s-ano PLDC klarigas, ke LIBE aligxis al EBU precipe pro la volo de AK, kiu
celis per tio ke pri la agado de LIBE aperu informoj ankaux en la neE-ista blindulmedio.
Fakte, dum nia plurjara membreco en EBU aperis en gxia
bulteno nur unu informo koncernanta E-on, nome pri la E-a studsemajno de 2012
en Slovakio. Ankaux en EBU-kunveno okazinta pasintjare
en Montenegro, kvankam ne aperis kontraux-E-a sinteno, la atento pri nia agado
estis minimuma. Cxar ni pagas membrokotizon de
proksimume 390 euxroj jare, la estraro sin demandas kaj demandas la Asembleon,
cxu tiu mono estas bone elspezata, konsiderante la nomitajn rezultojn?
Kelkaj samideanoj pledas por eksigxo el EBU:
Priborsky kun la kondicxo, ke oni tamen plu sendadu raportojn pri nia agado al
EBU; VJX konsilante, ke la eksigxon akompanu klarigoj pri la kialoj; Rader kaj
VH dirante, ke restante en EBU ni vane elspezas monon, cxar EBU ecx rezignas
pri la uzado de nia lingvo. Antun Kovacx (AKO) tamen asertas, ke nia
membrokotizo ne estas tiom alta, ke gxi prezentu
kauxzon por la eksigxo. La prez. respondas, ke la
kotizo estas tro alta ne en si mem, sed pro tio, ke gxi ne donas rezultojn. PLDC
aldonas, ke la kotizo ne estas la cxefa elspezo: multe pli kosta estas la
partopreno de reprezentanto de LIBE en la EBU-kunvenoj. Tiu
kosto estis nula, kiam AK, reprezentanto de Finnlando, reprezentis samtempe
ankaux LIBE, sed poste la situacio sxangxigxis. Nia
unua partopreno en EBU-kunveno en Montenegro kostis nur 800 euxrojn pro tio, ke
nia reprezentantino, la italino Violetta de Filippo, logxis proksime de
Montenegro. Plia malfacilajxo estas trovi cxiam
tauxgan reprezentanton, kiu konas la anglan kaj disponas tempon por partopreni
kunvenojn kaj por preparigxi al tio, legante cxiujn necesajn dokumentojn.
PLDC finas dirante, ke membreco en EBU povas esti ia
propagandilo por E-o, sed cxu ne eblus pli efike propagandi alimaniere uzante
la monon sxparitan per nia eksigxo?
AV argumentas, ke manke de novaj junaj
membroj kaj de signifaj iniciatoj de LIBE, estas malfacile imagi, per kiuj
informoj ni povus positive propagandi pere de la
informiloj de EBU.
La prez. starigas
vocxdonadon pri la temo: 18 vocxojn ricevas la propono pri eksigxo, 7 vocxojn
la propono pri dauxrigo de membreco, kaj do oni decidas eksigxi el EBU.
8. Venontaj kongresoj.
La prez. AM invitas
vicprezidantinon NK raporti pri la nuna stato de la afero. Sxi informas,
ke francaj samideanoj proponis arangxi nian kongreson en la Esperantodomo
Gresiljono, sed la logxkondicxoj montrigxis tie nekontentigaj. Francoj tamen emas plu priparoli la aferon, sed gxis nun ne alvenis
aliaj proponoj. NK raportas pri la propono de Th. Speckmann arangxi nian
kongreson samtempe kun UK laux la modelo de Florenco en 2006, sed laux sxia
opinio, aparta IKBE estas preferinda, cxar integrita kongreso prezentas multajn
kulturajn eblecojn, sed lasas malmulte da tempo por niaj arangxoj.
S-ino Krizantemo (KR - Japanio) rakontas, ke
sxi estis tre bone impresita de la prepara komitato de la UK en Lilo kaj de la
urbo entute. Vere post la 72-a IKBE en Florenco venis plendoj, ke por niaj
arangxoj ne estis suficxa tempo, sed pro tio kulpas ne la LKK de UEA, sed LIBE,
cxar LIBE tro malfrue kontaktas la organizantojn, dum gxi devus jam nun zorgi,
ke ni havu tauxgajn kunvenejojn kaj suficxan tempon dum venonta UK.
La prez. aldonas, ke
ankaux venis demando pri eventuala partopreno de blinduloj en la internaciaj
lingvaj ekzamenoj.
NK diras, ke tiurilate la
okazigo de integrita kongreso malhelpus ankaux la arangxon de sxiaj lingvaj
kursoj, krom tio ke evidente mankus nia arta vespero kaj tempo por trankvile
babili pri niaj aferoj.
Istvan Kabok (IK) emfazas,
ke certe la partopreno en UK estus tamen, precipe por orientlandanoj, unika
okazo por vere partopreni en la tutmonda gxenerala E-movado.
AKO deziras, ke IKBE okazu
kadre de UK, sed nur okaze de la venonta jubilea.
AV opinias, ke en integrita kongreso blindulo
devos malfacile elekti inter blindula arangxo kaj aliaj cxiam okazantaj interesajxoj.
Krome li trovos sin perdita en vastega kongresejo, escepte se li havas propran konstantan
akompananton, sed tiukaze li ne bezonas specialajn arangxojn de LIBE kaj eble
li ne ecx partoprenas en la nuna IKBE.
AM diras, ke fakte oni devas sin demandi,
kiom multe da blindaj e-istoj kunvenas, kaj kiuj ili
estas. Ecx cxi tie cxeestas precipe orientlandanoj, kaj eble al Francio tre
malmultaj orientlandanoj povos vojagxi.
Milena Jelinkova rememorigas, ke bona solvo
estis tiu ekzemplo de la Budapesxta kongreso en 1983, kiam la UK kaj IKBE
okazis sinsekve kaj oni do povis partopreni nur unu el ili aux ambaux laux siaj
eblecoj.
KR konsentas, ke en vasta UK senakompana
blindulo povas perdigxi, sed li devas iri al la akceptejo, kaj tie la
dejxorantoj akompanos lin al la dezirata arangxo.
AKO proponas, ke oni arangxu nian kongreson
iom kompromise antaux la UK en la sama urbo: gxi
dauxru nur tri-kvar tagojn kaj poste ni partoprenu en La gxenerala kongreso,
eventuale organizante propran ekskurson, se multaj tion deziras.
NK konsentas, ke Nia propra arangxo antaux
aux post la UK kaj restante en la sama hotelo estus
tre oportuna. Ni tion esploros, sed tio ja dependas
ankaux de niaj francaj samideanoj.
IK informas, ke slovakaj e-istoj klopodas
organizi universalan kongreson en sia lando eble en 2016 kaj do, se ni intencas kongresi tie, estus bone, ke ni frue kontaktu
ilin.
Per tio elcxerpigxis la
temo kaj oni venas al la lasta punkto de la tagordo.
9. Diversajxoj.
VJX petas, ke korespondemuloj donu al li sian adreson kaj disponeblecon por kontaktigi ilin kun
dezirantoj.
LC anoncas sian
demision de la posteno de LIBE-delegito. Laux peto de la
estraro li tamen akceptas ankoraux plenumi la koncernajn taskojn gxis nova
delegito por Rumanujo estos trovita.
GK informas, ke la komputiluzantoj en sia kunveno decides aligxi al la
E-a diskutlisto, por ke gxi revigligxu.
Ne estas pliaj intervenoj; do la prezidanto
dankas la cxeestantojn pro la partopreno kaj fermas la asembleon dek minutojn
antaux la dekdua.
Protokolis:
Pier Luigi Da Costa.
Tra
la sortofrata mondo
Artefarita gvidhundo
La roboto Alpha Dog estas destinita por uzado
sur terenoj, ekz., en arbaro, kie estas malfacile
movigxi per kutimaj rimedoj, ordinaraj trafikiloj. Gxi estas
posteuloj de robotoj, nomataj Big Dog, kiuj servas por porti soldatajn
ekipajxojn. Tio estas projekto de la firmao Boston
Dynamics, financata de Darpa (Esplor-agentejo de progresintaj defendo-projektoj
de la usona defendo-departamento.
Alpha Dog tre lerte,
malgraux la relativa grandeco de la masxino, trapasas arbustarojn, arbarajn
densajxojn kaj sxtonkovritajn terenojn. Krome, gxi kapablas
senstrecxe porti 180-kilograman sxargxon. Sur la plata tereno gxia rapideco
atingas 11 kilometrojn jore, dum grimpado - 5 km\h. Ecx renversigxinte, gxi rapide kaj facile reakiras
ekvilibron. La roboto sekvas grupon da soldatoj, observante kaj analizante
helpe de kameraoj, siaj "okuloj", ilian vojon kaj eventualajn barojn,
kiujn ili devas preteriri.
Alpha Dog estas multe pli
rapida, stabila kaj senbrua, ol la antauxaj versioj. Aldone, gxi reagas
la vocxajn mesagxojn, do, gxi tre bone konvenas por
esti siaspeca artefarita dresita hundo por akompani bll.jn. Fakte,
gxuste tio estis la primara ideo de la projektantoj.
Literaturo
Hazarda renkontigxo
(rakonto)
Sidante sur benko en la malnova parko
situanta en la urbo Kislovodsko, mi foliumas la romanon de M. Lermontov "Heroo de nia
tempo" por rememori la lokojn, kie agis gxiaj herooj.
"Mi vidas vin
legi la romanon de M. Lermontov,"- ekauxdis mi la veluran viran
vocxon. "Jes, mi sercxas la fragmentojn de "Taglibro de Pecxorin". Mi interesigxas pri la
kislovodskaj lokoj, kie okazis tiamaj tragediaj eventoj". La viro ekridetis altirante mian atenton. Li aspektis alloge, ne pli ol 40-jaragxa. "Hieraux mi promenis je samaj
lokoj kaj volonte akompanos vin".
Gxoje akceptinte lian proponon mi plene
konfidis lin.
Do, ni proksimigxis al la domo, en kiu logxis
Vera kun la
edzo kaj juna Meri kun sia patrino. Gxuste en tiun cxi domon
nokte ensxteligxis Pecxorin por la sekreta rendevuo kun Vera kaj gxuste ankaux cxi tie enamigxinta Meri spertis
kruelan korbaton.
Mia hazarda gvidanto akompanis min al la narzana fonto, kie cxiam svarmas homamasoj. Jam delonge alvenas cxi tien malsanuloj
el nia lando kaj el la tuta mondo
por trinki tiun naturkuracilon. Tamen ecx tiu magia kuracilo montrigxas senefika kaj ne sukcesas sekuri la koron kontraux la amo. Tute male! M. Lermontov rimarkis: "La
aero de Kislovodsko inklinigas al amo".
Ni dauxrigis nian vagadon... Por ripozi sidigxinte sur
benko ni malferminte la romanon legis: "En distanco de tri verstoj for de Kislovodsko, en intermontaro, kie
fluas la rivero Podkumok, trovigxas rokmasivo
nomata "Ringo". Gxi levigxas sur altajxo, kvazaux de la nature formita pordego, tra kiu la sunsubiro
jxetas sur la teron sian lastan, ardan rigardon. Alvenas tien rajde multnombraj
naturamantoj, por observi la sunsubiron tra tiu unika sxtonroka fenestro". Haltiginte taksion ni forveturis ekster la urbon al la montoringo.
Jen la sxauxmanta montorivero, dum kies transrajdo Meri svenis kaj gxentila Pecxorin
cxirkauprenis sxian knabinecan talion...
Estas strange, sed jen sidante apud la viro, tute fremda al mi, subite mi ekdeziris pli proksime
interkonatigxi kun li. Tuj mi sufokis
tiun dangxeran deziron rememoriginte, kiel finigxas ofte la similaj hazardaj interkonoj. "Kiel li kondutus? Tiel senkompate kiel
Pecxorin?"
La taksio haltis sur la placo, kie staris jam kelkaj busoj kaj auxtomobiloj. Mia
akompananto afable
proponis al mi sian brakon, kaj ni supreniris
al la montringo. "Cxi tie promenadis Pecxorin kaj enamigxinta al li
Meri",- diris li. "Dum tiu promenado Pecxorin konfesis, ke li ne amas shin". Por
ne dauxrigi tiuteman dialogon, mi revenis al taksio... Jen antaux ni estis la
duelloko, iie Pecxorin pafmortigis la junan oficiron. Ni silente proksimigxis al tiu trista placeto, irante intermontoj, "...kie serpentumas mallargxa vojo duonkovrita per herbajxoj kaj
cxiuminute krucata per bruetanta rivereto, kiun ni transvadis... Finfine ni proksimigxis al la roko, sur kies suprajxo okazis la
duelo. Starante meze de bonodora florabunda herbejo, cxirkauxita per pentrindaj montomasivoj,
ne imageblis tragediaj okazintajxoj de tiuj pasintaj jaroj. "Bluu cxiam la
pura cxielo super la kapoj de homoj, brilu cxiam la suno hela, regu la amo kaj gxojo en la
homaj koroj!." Mia gvidanto rompis
miajn meditadojn: "Stranga persono estis tiu
Pecxorin! Se min amus tia bela knabino, mi sentus min
senfine felicxa." "Ja necesus,
ke Vi ankaux amus shin". "Certe Vi pravas. Bedauxrinde neniam mi
spertis la veran amon! Sed ie vivas tia unusola virino destinita de la
sorto al mi! Cxu mi trovos shin?"
"Cxu Vi havos la edzinon?" "Jes, antaux
dudek jaroj mi
faris tiun nepripensitan pasxon... Cxu Vi estas felicxa?"
La respondo ne sekvis, sed en la koron perfide ensxteligxis kunsento kaj iu nekomprenebla ekscitigxo...
Cxe la fervoja kajo jam atendis trajno.Ni intersxangxis varman adiauxan manpremon. Envagonigxinte mi ekrigardis ekster fenestrovitro al
la sole staranta alta viro Kial li ne renkontis
tiun de la sorto destinitan amatinon?
Jen ekauxdigxis malagrabla fajfado, kaj la
elektrotrajno ekmovigxis. Lastfoje mi ekvidis lin kaj
eksentis strangan kordoloron... Tamen monotonritma radofrapado iom post iom trankviligis min. Jes, vershajne hodiaux en mia koro vekigxis io delonge
forgesita...
En Piatigorsko min atendis
la edzo.
T. Andrejeva.
Facila legajxo
Fabloj
kaj fabeloj
Sitelo
da pomoj
Foje iu homo acxetis
novan domon, grandan, belan, kaj arangxis apud gxi grandan fruktogxardenon.
Proksime logxis en malnova dometo la enviema najbaro, kiu dauxre klopodis
malplibonigi lian humoron: jen rubajxon jxetas apud ties pordego, jen ankoraux
iun acxajxon faras.
Foje vekigxis la homo
bonhumora, eliris eksteren kaj rimarkis, ke sur lia sxtuparo staras sitelo da
malpurajxoj. Li prenis gxin, malpurajxojn elversxis,
la sitelon lavis kaj purigis gxisbrile, plenigis gxin per grandaj, maturaj,
bongustaj pomoj kaj venis al la najbaro.
Auxdinte frapon cxe la pordo, tiu malice
ekpensis: "Nu, fine mi kolerigis lin!". Antauxgxuante skandalon, li malfermis la pordon. Sed la
bonulo etendis al li sitelon da pomoj, dirante:
- Per kio oni
disponas, tion oni proponas.
Kial
gxuste vi?
Foje ursido
demandis sian patron-urson:
- Pacxjo, cxu vi konas cxiujn, kiuj logxas en nia arbaro?
- Jes, fileto,
cxiujn mi konas,- respondis la granda urso.
- Diru do, cxu vere lupo estas la plej kuragxa?
- Jes, li
estas tre kuragxa, multe pli kuragxa, ol mi!
- Kaj tigro?
Cxu li estas forta?- ne trankviligxis la ursido.
- Li estas
nekredeble forta! Mi ecx ne povas kompari min kun li!
- Kaj linko? Cxu li estas lerta?
- Um-m-m,- mugxis la
urso, - li estas tiom lerta, ke ecx folieto ne movigxas, kiam li cxasas!
- Kaj kio pri
vulpo? Oni diras, ke li estas tre sagxa.
- Jes, fileto
mia, gxuste dirite: li estas tre sagxa kaj vere ruza.
- Kial do vi,
pacxjo, estas cxefo de la arbaro, sed ne lupo, tigro, linko aux sagxa vulpo? - demandis la konfuzita ursido.
- Vidu, filo mia: la lupo estas kuragxa, sed
li ne povas esti singarda, tigro estas forta, sed nervoza, linko estas lerta,
sed ofte li ne kapablas konservi tion, kion li akiris, vulpo estas sagxa, sed
li ofte uzas siajn kapablojn por trompi aliajn, kaj pro tio li ofte estas en
malagrablaj situacioj. Nur mi vidas dek eblecojn tie, kie ili
vidas nur unu, kaj depende de la situacio mi povas esti jen lupo, jen vulpo,
jen tigro, jen linko. Gxuste pro tio mi estas cxefo de la
arbaro.
Du
lupoj
Iam en pratempo
maljunulo malkovris al sia nepo la vivo-veron:
- Interne de cxiu homo dauxras la sencxesa
lukto, tre simila al la lukto inter du lupoj. Unu el ili
prezentas malbonon: envion, jxaluzon, bedauxron, egoismon, ambiciojn. La alia
prezentas bonon: pacemon, amon, esperon, veron, bonkorecon
kaj fidelecon.
La nepo, profunde kortusxita, enpensigxis kaj
poste demandis:
- Kaj kiu lupo
fine venkos?
La maljunulo
ridete respondis:
- Cxiam venkas
tiu lupo, kiun vi nutras.
Amikeco de stultulo (afgana fablo).
Iu regxo havis
falkon, kun kiu li cxasis. Li tre sxatis gxin. Sed
foje la falko forflugis kaj trafis en la korton de iu
maljunulino. Sxi kaptis gxin kaj cxirkauxrigardis.
- Ho, vi, povrulo!
Via beko ja estas kurba! Vi,
kompatinda, ecx grenon ne povas beki per gxi! Nu, mi korektos tion! - prenis sxi grandan trancxilon, platigis la bekon de supre,
egaligis de malsupre, admiris sian laboron.
- Nun estas
bone! Vi povas beki grenon.
Poste la
virino rigardis la piedojn de la birdo:
- Ho, kiaj ungegoj! Ho, vi,
malfelicxulo! Cxu vere neniu en la vivo neniam tondis ilin?!
Vi ja apenaux marsxas pro tiaj ungegoj! Nur mi, karulo
mia, mi zorgos pri vi kaj forigos de vi cxiujn
malagrablajxojn! - kaj sxi tuj forhakis gxiajn
ungegojn.
La regxo bedauxris pri sia perdita birdo kaj
ordonis sercxi gxin, promesinte al tiu, kiu trovos la
falkon, la malavaran regalon.
Baldaux oni trovis la
birdon en la dometo de maljunulino. Oni rakontis al la regxo, kiel bone sxi flegis gxin. Kaj jen la
birdo estis liverita al la kortego. Ekvidinte, kia
igxis lia kompatinda cxasfalko, la regxo kolerigxis kaj ordonis liberigi la
kriplan birdon, dirinte: "Estas malpli dangxere havi sagxan malamikon, kiu
faros al vi malagrablajxon, ol stultan amikon, kiu al vi tro bone servos".
Korektendo
En la septembra n-ro de
"Esperanta ligilo" ensxteligxis eraro (p' 19 l' 24). La
Universala Kongreso, okazinta en 1978 en Varna ne estas 69-a, sed 63-a. koran
dankon al Dimo Dimov pro lia sugesto!