Esperanta ligilo

n-ro 9, novembro 2014

 

 

 

 

        Enhavtabelo

Precizigoj al protokolo de Gxenerala Asembleo de LIBE

El Esperantujo. Alvoko de UEA

Huang Nai.

Nia rondo familia. Elstara soci-aganto

Literaturo. Tamara Andrejeva. Kolekto de vivepizodoj

Tra la sortofrata mondo. Vidi per... lango!

Stenografia pagxo (nur en brajla versio).

Diversaj interesajxoj. Kio estas psamoterapio?

Por la retumantoj. Naskigxis Historiejo.

Forpasoj.

 

 

       Precizigoj al protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE

 

  Laux peto de Pier Luigi Da Costa jen precizigoj al la protokolo de Gxenerala Asembleo de LIBE aperinta en la oktobra numero de EL.

  1. Movada historio

Mi pardonpetas mian malklaran raporteton. La nova eldono de kvar volumoj enhavos agadon gxis la jaro 2014. Eta korekto: Pri japanoj mi havas tri biografietojn.

  2. LIBE kaj EBU

Mi ege bedauxras erarigan mencion "nur unu informo koncernanta E-on, nome pri la E-a studsemajno de 2012". Neofte la memoro de homo estas mallonga sed komprenebla. Jen el agadraportoj cxerpitaj scioj pri ekstera informado rilate al EBU kaj WBU:

En 2010 aperis artikolo pri studsemajno SES en Slovakio kaj IKBE en Vieno en la informilo de WBU en marto kaj anonceto pri studsemajno kaj IKBE en informilo de EBU (Newsletter 72).

En januaro 2011 la oficejo de EBU disvastigis al siaj membro-asocioj kaj estroj de komisionoj anoncon pri la SES en Slovakio (Nitra). Surbaze de tiu anonco en Belgio veki?is intereso al Esperanto. EBU publikigis anoncon ankaux en siaj informiloj (Newsletter 78-80) kaj en retejo. Same aperis anonceto pri IKBE en Olomouc. ACB Radio World sciigis pri la studsemajno kaj IKBE.

En 2011 dum la GA de EBU en Danio Arvo Karvinen parolis pri Esperanto, speciale pri la planata kongreso en Ukrainio en la jaro 2012.

Eta komento pri kostoj: Arvo Karvinen partoprenis proprakoste la agadon kaj kunvenojn de Eduka ja kultura komisiono de EBU. Almenaux foje li pagis ankaux la kostojn de asistantino dum Generala Asembleo. Krome: En 2008 en la ?A de WBU en Svislando la? konsento de William Rowland, prezidanto de WBU okazis personaj kontaktoj kaj diskutoj kun dekoj da estroj de delegacioj de WBU, i.a. kun pola delegacio, speciale pri Esperanto-kongresoj. ACB Radio World elsendis Esperant-lingvan intervjuon. Tuj post la kunveno en Gxenevo la oficejo de WBU distribuis prezentadon de Esperanto kaj LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj. Samjare en ICEVI-konferenco (internacia konsilantaro por eduko de viddifektitoj, International Council for Educationof People with Visual Impairment) cirkulis informoj pri Esperanto, ecx alvoko pri instruado de Esperanto. - La informilo montras ke Esperanto vivas ankaux inter viddifektitoj. - Ni estu fieraj pri Esperanto.

Dauxran inspiron al legantoj deziras

         Ritva Sabelli

 

          Alvoko de UEA

Estimata Ligo Internacia de Blindaj E-istoj, En decembro 1954, en sia Gxenerala Konferenco en Montevideo, Unesko akceptis la faman rezolucion, per kiu gxi agnoskis la kontribuojn de E-o al gxiaj agadkampoj (edukado, scienco kaj kulturo). UEA nun alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60," por marki tiun signifan datrevenon kaj por elstarigi la rimarkindan progreson de la lingvo sur tiuj kampoj en la lastaj 60 jaroj.  Ni antauxvidas, ke tra la jaro okazos diversaj projektoj kaj eventoj kun aparta atento al la eduka, science kaj kultura valoroj de E-o. Temas iusence pri tutmonda kultur-festivalo kiu disvolvigxos en multaj diversaj formoj kaj lokoj. Kiel via propra asocio povos kontribui al tiu cxi unika evento? Nu, unuavice, per retrorigardo al la pintaj atingajxoj de la lastaj jardekoj sur via faka tereno aux en via lando. Pensu, ekz., pri kontribuoj al la originala kaj tradukita E-literaturo, pri alispeca kultura kaj scienca agado, pri elstaraj instruistoj kaj kursoj, pri la uzado de E-o sur novaj terenoj, pri la rolo de la amaskomunikiloj (radioj, podkastoj k.s.), pri la Interreto. Kiel vi povus resumi tiujn ses jardekojn por la novaj generacioj, kiuj ne travivis ilin? Kiuj laux vi estas la plej notindaj kaj neforgesendaj atingajxoj de tiu periodo? Kiel teni ilin vivantaj kaj alireblaj por la nuntempo.

Due, kiajn arangxojn vi povas antauxvidi por la Montevideo-jaro, kies kulmino estos sendube la 100-a Universala Kongreso en Lillo, sed kiu povos ampleksi pliajn eventojn kaj projektojn gxis la fino de la jaro 2015? Cxu eblas marki la Jaron per speciala seminario, kultura programo, kurso aux preleg(ar)o, aux per eldono de artikolserio, retpagxaro, libro aux podkasto? Cxu eblus kunmeti intervjuojn pri la lastaj 60 jaroj kun E-istaj veteranoj kaj aktualaj gvidantoj? La Jaro servu por konsciigi/klerigi membrojn de la E-komunumo pri niaj tradicioj kaj atingajxoj, por stimuli la organizadon de novtipaj arangxoj kaj projektoj, kaj por montri tiujn atingajxojn al neE-ista publiko, aparte informante kaj invitante Unesko-respondeculojn al la koncernaj eventoj. La informoj disvastigxu ne nur en E-revuoj, sed ankaux cxe televidkanaloj, radiostacioj kaj retradioj - ne sole E-lingvaj. Ni antauxvidas, ke el la reciproka informado kaj kunplanado de aktivuloj el la tuta mondo la Jaro povos ludi unikan rolon en nia kultura evoluo. Tiu procezo jam nun komencigxas, do ni petas vin senprokraste elekti vian propran reprezentanton en tiu procezo. Aparta artikolo kun pliaj detaloj pri la Jaro "Montevideo 60" aperas en la oktobra numero de la revuo "Esperanto". Atendante vian baldauxan reagon  kore vin salutas,

         Mark Fettes, prezidanto de UEA

          Barbara Pietrzak, UEA-estrarano pri la Jaro "Montevideo 60".

 

 

         Huang Nai (1917 - 2004)

 

  Huang Nai naskigxis en Sxanhajo en 1917, dum someraj ferioj de mezlernejo li auxtodidakte lernis Esperanton, legis la Esperantan revuon "La Mondo" kaj vizitis kurson en Nankino. Tiam en sia 14-a jaro lia dekstra okulo blindigxis pro vundo dum piedpilkludo.

  En 1936 Huang Nai veturis al Japanio por studi, kaj tie li kaj liaj kolegoj lernis E-on de japana Nakagaki Torajiro. En 1937 Huang Nai estis arestita pro sia aktivado en la maldekstruma E-movado. Helpate de japanaj amikoj, li estis liberigita.

  Huang Nai tute blindigxis en 1949 kaj lia edzino forlasis lin. Li spertis konstantan mallumon kaj pli bone komprenis la valoron de lumo. Li komprenis, kiel valora estas brajlo tauxga por dekmiloj da cxinaj blinduloj por koni la eksteran mondon. Tiam en Cxinio cirkulis du malnovaj brajloj tre malfacile lerneblaj. Huang Nai iam lernis rusan brajlon, poste trovis revuon "Esperanta Ligilo" kun brajla E-alfabeto sur la kovrilpagxo. Li korespondadis kun alilandaj blindulesperantistoj kaj kolektis brajlajn alfabetojn. Li komparis kaj analizis plurajn skribsistemojn, trovis mankojn de la malnovaj cxinaj brajloj kaj komencis renovigon de la cxina brajla alfabeto. Post ripetfoja provado kaj reformado li finfine kreis novan cxinan brajlon en 1952. En la sekva jaro lia projekto estis aprobita de la Eduka Ministerio de Cxinio, kaj gxi ekpopularigxis tra la tuta lando.

  Post tio Huang Nai gvidis grupon da personoj en kompilo de brajlaj lernolibroj, eldonado de la Monata Gazeto por Blinduloj kaj funkciigo de brajla presejo. Dank' al tiuj brajlaj eldonajxoj, okazis diversaj kursoj por bll.j, en kiuj ili ellernis plektadon, akupunkturon, mokson, masagxon,

muzikon k.a. Kun tiuj teknikoj ili farigxis memstaraj laborantoj.

  La brajlo, kreita de Huang Nai, aplikigxis 40 jarojn. En la aplikado oni trovis mankojn. Huang Nai kaj liaj kolegoj laboris 19 jarojn por la nova projekto. En 1995 la Sxtata Lingva Komisiono decidis popularigi gxin. Tiu projekto estas aplikata en multaj blindulaj lernejoj kaj brajlaj eldonejoj.

  En 1961 Huang Nai edzinigxis kun An Lin, kiu tutanime helpis lin en la brajla renovigo. Huang Nai estis konsiliano de la Bonstatiga Fonduso de la Cxinaj Kripluloj. Li donis grandan atenton al la vivo de la cxinaj bll.j kaj ofte helpis ilin venki malfacilajxojn.

        (Kompilis Ritva Sabelli laux interretaj informoj).

 

 

         Nia rondo familia

 

        Elstara sociaganto kaj sindonema E-isto

 

  Versxajne, multaj partoprenantoj de Beograda IKBE (2004) bone rememoras pri la bulgaro, prezentinta tie ege kuriozan raporton, traktantan la utilojn de blindeco.

  Lia E-o ne estis tre perfekta, sed la diskutata temo de lia prelego estis suficxe grava kaj interesega. Sciinte nenion gxis tiam pri la asertoj de la granda auxstria psikologo Alfredo Adler, Spas Karafezov prezentis sin kiel lia arda adepto. Nature nia estimata kaj tre talenta s-ano partoprenis ankaux aliajn IKBE-ojn en Bulgario kaj en aliaj landoj.

  La cxiam entuzziasmigita prezidanto de la Nacia porblindula biblioteko "Louis Braille 1928" Spas Karafezov fervore kaj malavare helpadas E-movadon inter la bulgaraj bll.j. Dank.al helpo de la Nacia porbll.a biblioteko estas eldonata dum multaj jaroj la bulgara brajla revuo "Esperanta fajrero", kelkaj brajlaj libroj kaj diskoj en E-o. La aristokrata bibliotekestro tre afable kaj gxustatempe renkontadas kaj helpadas eksterlandajn nevidantajn verdstelanojn.

  Estante prezidanto dum 22 jaroj, li jam levis ne unu, kiel la rusa poeto, sed tri nemankreitajn monumentojn: la disvastigo DE la biblioteko PER KVAR NOVAJ CXAMBROJ; la elektronika biblioteko kun gxiaj preskau naux mil titoloj; la lifto, por kiu li batalas obstine kaj sinofereme 11 jarojn. En 1992 jaro, kiam s-ro Karafezov komencis gxin gvidi, La Nacia porbll'a biblioteko estis preskaux tute "mortinta". Kiel vera sorcxisto li gxin revivigis nur dum kelkaj jaroj kaj sukcese gxin disvolvis. Sxajne pro lia grandega eldonagado pravas tiuj, kiuj opinias, ke Spas Karafezov estas la bulgara Harald Thilander.

  Li ankaux vicprezidantis la Union de la bll'j en Bulgario PLI OL 16 jarojn, dum kiuj li respondecis pri la organiza, kultura kaj sporta agadoj. En tiu periodo li ege zorgis pri la bezonoj de la bl'j lernantoj kaj studentoj.Li ankaux disvolvis la sonregistradon de libroj, la reton de la sonbibliotekoj. Liaj meritoj por bulgaraj bll'j estas fakte nenombreblaj.

  La maltrankvila plumo de Spas Karafezov donis vivon al multaj artikoloj, eseoj kaj rememoroj. Li estas auxtoro ankau de du libroj: "La koro vidas" (2007) kaj "La lumo de la libroj".

  Li estis dum iom da tempo cxefredaktoro de la bulgarlingva revuo "Zari". Preskaux en la sama periodo li sperte kaj altkvalite redaktis la revuon "Bulteno de euxropa regiona komitato" de la Tutmonda konsilantaro por la bonstato de la bll'j. La tematan bultenon oni eldonadis en kvar lingvoj (la angla, franca, rusa, germana) kaj en tri versioj: en normala kaj brajla skribo, ankaux en parolanta varianto.

  Nia nelacigxebla samnaciano estas naskita en la urbo gabrovo. Kiel lernanto en la lasta klaso de profesia teksa gimnazio li blindigxas kaj perdas auxdpovon de la dekstra orelo. Malgraux sia duobla sensa handikapo li finas sukcese juron en la cxefurba sxtata universitato.Iom da tempo Spas praktikas juron en la porbll'a produktada entrepreno en la urbo Sofio. Li havas du bonegajn filojn, belegan filinon kaj kvar cxarmajn genepojn.

  La 6-an de julio cxijare nia estimata kaj amata samideano 80-jarigxis. Okaze de lia rimarkinda jubileo ni danku al spas Karafezov pro cxio, kion li faris kaj faras por la bulgaraj nevidantaj E-istoj. Ankaux ni bondeziru al li bonan sanon, longan vivon kaj abundon da sukcesoj en liaj sociaj kaj verkaj okupoj!!!

          Angel Sotirov (Bulgario).

 

 

        Literaturo

 

          Tamara Andrejeva.

         Kolekto de vivepizodoj]

     Sultan.

  En nia hejmo  aperis la hundo-  pli gxuste dirinte ido, kiun la filo akiris en hundbazaro. Li avertis  bestvendistinon, ke Li  nepre volus acxeti idon-knabon. La virino  kapjesis kaj  tuj eltiris el skatolo  ian duonvivan idon, dirinte: "Gxi estas  gxuste knabo!" Nu, kion Li deziris , tion Li ricevis...

  Ni akceptis la idon  familiane, nominte gxin Sultan. Nia kvarpiedulo montrigxis gaja, amuzema kaj sagxa. Tamen post kelkaj semajnoj ensxteligxis duboj:  cxu li aux sxi estis nia gehundo.? Nia logxejo  nun similis al diskutejo inter du partioj-  inter la vira kaj virina. Mia patrino kaj mi  konvinkigxis  je la virina sekso  de la ido, la viroj severe  malpermesis nomi  la idon "Sxi" por ne ofendi  la idan dignon. Kaj la ido "ridetis" kaj tute ne reagis  al la nomo Sultan.

  La tempo pasis, la vira partio finfine fiaskis. La nova problemo estis renomi la idinon. Du "partioj" unuigxis, sercxante la nomon, tamen nun kontrauxstaris  la idino mem. La hundo ne reagis, ne obeis, kiam iu  vokis sxin. Sed foje hazarde  mi diris: "Knabino, iru al mi!"  Sxi alkuris.

 

     Knabino

  Do, nia Knabino kreskis kaj maturigxis. Sxi komprenis, ke ni ne similis unu al la alia. Kiam la  filo pianludis, sxi sidis apude kaj gxuis klasikan muzikon. Tamen bajanludon sxiaj oreloj tute ne perceptis. Al sxi placxis pilkludi kun mia edzo. Kiam li jxetadis pilkon, sxi alportadis gxin, metante en liajn manplatojn. Kun ni sxi agis alie: sxi metis pilkon cxe niaj piedoj. La edzajn pantoflojn  sxi proponis al li ecx tiam, kiam li ne bezonis ilin. Se ni petis inviti la edzon  por tagmangxi, sxi tusxetis per piedo lian manon kaj "vokis": "gav".

  Dum mia malsano cxiumatene sxi aperis cxe mia lito por leki mian vangon.

  Sxi afable salutis niajn gastojn krom unu virino.

  Foje tiu virino ne povis trovi siajn gantojn. Ankaux ni ne sukcesis. Poste ni malkovris ilin sub la lito de nia hundino. Interalie tiu virino ne tro placxis ankaux al mi.

  Se inter alvenintoj  estis infanoj, sxi proponis siajn ludilojn.

  Volonte kaj atente nia intelektulino spektis filmojn pri bestoj. Sed kiam iu vokis:"iru promeni!" Sxi tuj kuregis al la elirejo kaj atendis. Reveninte, sxi sidis cxe la pordo, gxis kiam sxiaj piedoj estos purigitaj. En ida agxo la kvarpiedulino  sxtelemis, sed la bonedukado senkriminaligis  sxin.

     Dum promenado.

  Surstrate nia hundino estis obeema. Inter najbaraj hundoj sxi trovis amikinon Vita. Admirinde, renkontigxante ili interkisigxis.

  La subita morto de la amikino suferigis sxin. Elirinte eksteren, sxi kuris al la enirejo, de kie kutime aperis Vita, kaj reagis al cxiu malfermo de la pordo gxoe vostsvingante, sed no ve... Sxi senesperigxis iom post iom.

  La genajbaroj karesis Knabinon. Sxi rimarkis, ke iu viro cxiam eligas dolcxajxojn el la dekstra posxo. Ekvidinte lin, sxi mem eltiradis bongustajxojn.

  Se sxi revenis hejmen sola, sxi sidigxis cxe la lifto kaj atendis niajn sametagxulojn por enliftigxi. Genajbaroj kompatis  la longe sidantan cxe la lifto sagxulinon kaj pacience dresis sxin per dolcxajxoj kaj persvadoj. Fine sxi komprenis, ke genajbaroj elliftigos sxin sur nia etagxo. Mallauxte bojante, sxi avertis nin pri sia alveno.

  Vere okazis kuriozajxoj. Gefremduloj levis sxin sur aliajn etagxojn.

     Sxia bonkoreco.

  Vintre ni revenis  post promeno. Antauxe marsxis nevidantaj geedzoj. La viro falis. Liaj bastono kaj cxapelo disflankigxis. Mi kaj lia edzino helpis lin. Mi trovis la bastonon, Knabino enmanigis la cxapelon. Ni akompanis ilin. Transpasxinte la logxejan sojlon, mia karulino metis en la manojn de la viro la okulvitrojn, kiujn sxi alportis inter dentoj. Kiu instruis sxin?

 

    La dua naskigxo.

  Tio okazis la kvaran de marto. Cxe nia multetagxa domo aperis du "cxasistoj" por kapti hundojn kaj vendi ilin  je sapopreparo... Knabino ne revenis hejmen. Nia malgxojo estis senlima... La gefamilianoj decidis sercxadi kaj trovi sxin. Urgxe ni vizitis sapofarejon, lasinte fotojn de Knabino, promesis pagi altan monsumon, prisercxis kelkajn hundrifugxejojn.

  La okan de marto ni suferis.

La nauxan  ni kontrolis  la malproksiman hundrifugxejon. La duonebria viro kontraux pago enirigis nin  en la malvarman ejon, kie la granda fera kagxo estis plenplena   je senmovaj hundoj. Cxirkauxe kusxacxis diversspecaj hundokadavroj. Senespere ni alvokis: "Knabino! Knabinjo!".

  La korsxira krio responden!

  -Jen, jen nia karulino!   Redonu sxin!

  -Ne rajtas mi,- ekflustris la gardisto.

 -Prenu, prenu monon, nur redonu sxin!

  -Ne rajtas mi,- obstine ripetis li.

  Ni eltiris sxin duonvivan elsub kadavroj. Sxi lekis niajn manojn kaj ploris. Dufoje mi vidis hundajn larmojn.

  Hejme ni lavis sxin, invitis veterinaron. Cxiuj gefamilianoj prizorgis kaj flegis sxin, kiel infanon.

 

    Somera ripozo.

  Somere ni logxas en la eksterurba domo. Nian preparon al la forveturo la hundino cxiam esprimis emocie. Gaje bojante, sxi rapidis enauxtigxi por observi vidindajxojn.  La hundo neniam kuris  tra legomejo  kaj florbedoj, cxiutage Knabino gastis cxe najbaroj.

  Sxi estis tre kontaktema. Je la sesa vespere sxi dejxoris cxe nia barilo por saluti somerumantojn, revenantajn el la urbo, per la levita kruro.

  Sed foje sxi sidis meze de sxoseo. Aperis auxtomobilo, la hundino dauxre sidis. Je signalo sxi levis la piedon, salutante sxoforon, kiu lauxte ridis dirante: "Neniam hundoj survoje petis enauxtigi ilin!". Bedauxrinde, klarigi sxi ne scipovis...

  Iu kato sxtelis de nia najbarino saketon kun kolbaso. Knabino forprenis la kolbason de la sxtelisto kaj alportis al la maljunulino.

  Certe, sxi trovis la kvarpiedan amikinon, al kiu placxis nagxi, kaj Knabino atendis sxin surborde. Estis varmo. Ni decidis fresxigi nian hundinon kaj jxetis bastoneton en la lagon. Ambaux hundinoj kuris, la nia haltis cxe la akvorando, la aliulino dentokaptis  la bastonon kaj renagxis. Cxe la akvorando nia sagxulino prenis  la stafedon kaj transdonis al sia mastrino...

  Neforgesebla besteto! La okuloj estas, kiel du  grandaj cxerizoj, la kapo estas nigra, kun longaj oreloj, la korpo similis al tiu de argxenta vulpo, kaj la vosto estis vera cxina ventumilo, la longaj grizkoloraj  kruroj aldonis belecon  al sxia eksterajxo...

  Knabino mortis pro kormalsano kaj estis enterigita sub florbedo.

 

         Tra la sortofrata mondo

 

         Vidi per... lango!

Ludanto de la angla nacia blindula futbalteamo Crey Glundberg, 26-jaragxa, de Walton (Liverpool), perdis la vidpovon en 2007, vundita per grenado dum la milito en Irako, per sia lango povas kvazaux vidi. Dank'al la aparato "Brain port", kiu dume ne estas vendata, li distingas formojn de objektoj kaj marsxas sengxene.

  La ministerio pri defendo elektis lin por testi la novan inventajxon, kiu donas radion de espero al nevidantoj.

  La impreso de la "vidpovo" per lango povus esti malpreciza, sed, certe, la sistemo "Brainport", realigita de la firmao Uicab, kapablas transdoni bildojn, ricevitajn de la kamerao kun granda precizeco, utiligante gxuste la langon, la sens-organon, kiu povas distingi la plej multe da detalojn, escepte de okulo",- klarigas Roberto Furlan, administranto de Legato della Chimeca, la firmao, kiu distribuas en Italio produktojn de la usona Uicab.

  La metodo estas vere pionira, gxi donas al bll.j suficxan imagon pri cxirkauxajxo, kio ebligas rimarkindan memstarecon. Oni trovis la manieron, stimulante la langon per malfortaj elektraj signaloj pere de multegaj elektrodoj, tre proksimaj unu al la alia, ebligi al la persono percepti tre klare, kiuj elektrodoj aktivas, kaj kiuj ne.

  La firmao jam produktas kelkajn aparatojn, kiuj tauxgas por rekapabligo de homoj kun problemoj de ekvilibro. La aparato, uzata de Crey Glundberg, estas testata ankaux de usonaj subakvaj maristoj. Gxi utilas por ebligi al ili pli bonan vidon sub akvo. La sistemo bazigxas sur la koncepto, ke impulsoj, kiuj kreas vidatan bildon, estas kolektataj per okulo kaj sendataj en la cerbon, kiu interpretas ilin kaj transformas en vid-impresojn. Se okuloj ne plu vidas, kial do ne uzi alian organon, kiu estas preskaux same sentokapabla?

  Uzante la telekameraon, fiksitan surkape de la paciento, kiel fonton de informo, kaj faskon da 600 etaj elektrodoj, kiuj transmetas la signalojn sur la langon, oni havas la helpilon, kapablan identigi geometriajn figurojn, karaktrojn (kio ebligas ecx legadon!), kaj ankaux informigxi pri la cxirkauxajxo: gxi rekonas la stratsignojn kaj striojn sur asfalto. Tiel lango igxas kanalo por akiri kaj transdoni informojn.

  Fakte, uzado de palpsenso anstataux vidpovo estas nenio nova. Oni ecx povas diri, ke tio estas siaspeca brajlo, cxar ankaux gxi uzas punktetojn, sed sen kodigo, do, uzebla de iu ajn. Krome, gxi ebligas distancan palpadon.

  La produktantoj intencas pligrandigi la kvanton de elektrodoj gxis pli ol mil, kio pliprecizigos la vidatan bildon.

  Pri tio informis Manuela di Pasqua en la itala gazeto "Corriere della sera".

 

 

          Diversaj interesajxoj

 

          Kio estas psamoterapio?

  Auxdinte tiun cxi enigman vorton, multaj povus supozi ion ajn, sed ne tion, kion gxi vere signifas. Psamoterapio estas la scienca nomo de kuracado per varmega sablo,kiu havas tre malnovajn radikojn en Egipto, Romo kaj antikva Grekio.

  Fine de la 19-a jarcento oni ekuzis cxi-metodon ankaux en Rusio. . Gxis tiam influon de sablo al homa organismo oni opiniis io neserioza. Nun la proceduroj kun sablo estas tre disvastigitaj kaj popularaj en kuracejoj kaj ripozejoj.

  Kuracado per varma sablo bazigxas sur gxia fizika eco: gxi gxi rapide kaj multe varmigxas, sed tre malrapide redonas la varmon. La efiko de varma sablo por homa sano estas triobla: varmeca, mekanika kaj kemia. Krome, la kuracado estas tre agrabla kaj sendolora, gxi plibonigas la humoron.

  La saniga sablo varmigas, kuracas kaj malstrecxigas. Sablo iom post iom donas varmon al homa korpo, dank'al kio normaligxas sangoprovizo de cxiuj cxeloj, largxigxas angioj, pliintensigxas biokemiaj procedoj kaj metabolismo, malaperas sxvelajxoj, doloroj, muskol-strecxigxoj, dissolvigxas cikatroj kaj kungluajxoj, normaligxas termoregulado kaj intersxangxo de materio.

  Trovarmigxo estas ekskludita dank'al akvosorbemo de sablo, kiu momente enigas humidon, kiun eligas la korpo dum varmigxo.

  La malglata surfaco de sableroj kvazaux faras legxeran masagxon, kiu plibonigas mikrocirkuladon de sango kaj linfo, pliintensigas sxvitadon, stimulas eliminajn funkciojn de internaj organoj kaj teksajxoj.

  Sablo entenas oksidon de silicio, kiu dum reago kun homa sxvito kreas malfortan alkalan medion, dank'al kiu pliigxas oksigen-liverado de cxeloj, kalcian kaj magnian karbonaton, kiuj bone influas la ostan kaj kartilagan skeleton de organismo.

  Psamoterapio utilas por pacientoj kun malsanoj de vertebraro, mov-organoj, kun superflua pezo, kronikaj malsanoj de ostoj, artikoj, tendenoj, kontraux radikulito, artrito, artrozo, osteohondrozo, reuxmatismo, por rekapabligo de homoj post apopleksio kaj paralizo gxi estas neanstatauxigebla.

  Ne devas apliki varman sablon homoj, suferantaj pro kancero, sangofluoj, akraj inflamoj, aterosklerozo, hipertensio, epilepsio.

          Informis Cxu-doktoro.

 

          Por la retumantoj

 

         Naskigxis "Historiejo"

  nova esperanta jutuba kanalo kreita por kontaktigi nin kun la E-historio.

Frandu jam gxian unuan filmon, plene en Esperanto:

"Mirinda Kroatio"

http://youtu.be/Xl52rNC9Uko

Aligxu al HISTORIEJO.

www.youtube.com/user/Historiejo

Disanoncu la novajxon.

Helpu nin flegi nian kulturon.

         (informas mz

 

         ***

Por ricevi la revuon retposxte bv. skribi al Anatolo Masenko:

masenkoai@mail.ru

 

 

         Forpasoj

 

  Dum la pasinta monato ni perdis du bonajn, fidelajn, malnovajn amikojn. Denove iel speciale akre senteblas absurdeco de la vortkunmetajxo "natura morto". Premas koron malfruigxinta pento, cxar ne plu eblas danki, cxar por cxiam restas nepagebla sxuldo de bono, kiom ili meritis gxin en nia memoro, en niaj sentoj, songxoj, vortoj.

  Antauxnelonge en nia revuo estis publikigita artikolo pri Boris Bodicxev, elstara blinda bulgara muzik-instruisto. Certe, ecx tiuj, kiuj ne konis lin,  dezirus, ke tiuj homoj lauxeble pli longe restu inter ni. Sed la 28-an de oktobro lia koro cxesis bati.

  Sxtefica Mutak el Kroatio estis bonkora, helpema kaj tre modesta.

Espereble, en venonta numero de la revuo vi legos pli detale pri sxi.

Ripozu en paco, karaj amikoj!