Esperanta ligilo
n-ro 10, decembro 2014
Enhavtabelo
Estu cxiam kun ni, bona
angxelo!
El Esperantujo. Akvumi nepalajn semojn
Lingva forumo. Lingvo influas la vidpovon
Tra la sortofrata mondo. Nevidanta ambasadoro
Literaturo. Historio de novjorka taksiisto
Gvidanto de sia hundo
Novjarajxoj. La plej alta
abio.
La feino Befana.
Facila legajxo. Fabloj kaj
fabeloj.
Estu
cxiam kun ni, bona angxelo!
Sxajne, ne
trovigxas surtere iu religio, kiu ne agnoskus
gard-angxelojn aux similajn bonajn spiritojn. Certe, supozeblas, ke gxuste
tiamaniere manifestigxas la natura deziro de homo ne iri tra la vivo solece,
sed bone scii, ke iu zorgas pri li kaj amas lin
senpripense, kiel malofte kapablas ami ordinaraj homoj. Ne
vane ekde pratempo oni donis al infanoj la nomojn de iliaj gard-angxeloj, kiujn
oni difinis laux naskigxdato de la bebo. Ne estas rilatoj pli firmaj, ol
tiuj, kiuj ligas homon kun lia plej bona amiko kaj
prizorganto. Etuloj en multaj landoj antaux endormigxo ripetas belegan pregxon:
"Mia gard-angxelo, mia bona amiko, ne lasu min sola tage kaj nokte".
Cxu rememoru tiun-cxi pregxon ankaux ni,
plenkreskuloj?
Oni scias ankaux, ke angxeloj alportas mesagxojn, plejofte bonajn.
Do, okaze de Kristnasko kaj nova jaro mi deziras al vi,
karaj legantoj, bonan sanon, pacon kaj cxion bonan! Kaj nia revuo estu por vi siaspeca angxelo, portanta bonajn novajxojn!
Red'.
El
Esperantujo
Akvumi
nepalajn semojn
Mi, kaj s-ro Nabin SUBEDI, aktiva E-isto kaj vic-cxefo
de Scholar's Home Academy, Kathmanduo, estis ja fieraj, kiam s-ino Monique
ARNAUD (Monika) dum sia vizito en Nepalo
en oktobro akceptis nian peton viziti nian Akademion. Sxi
montris ege imponan Kulturan Filmon kaj prelegis pri la belega regiono de
Francio, kie si mem logas. Malgrau la festivala feriado multaj geknaboj
kiu lernas esperanton ce ni venis al lernejo por
renkonti sin.
Por miaj etaj
gelernantoj gxi estis la unua okazo renkonti iun fremdan kaj bonkorecan
E-instruistinon, do, ili plenplene profitis la okazon
demandante pri Francio.
Cxu ankaux vi sxatos plu akvumi la Nepalajn semojn? Certe, jese vi respondos. Do, vizitu belan Nepalon kaj enkonduku al niaj
gelernantoj la kulturon de via lando pere de nia belega lingvo Esperanto.
Bv. akcepti
miajn elkorajn bondezirojn por vi, viaj familianoj kaj
geamikoj.
Amike via
Mian
Salam SHANY
Lingva
forumo
Lingvo
influas la vidpovon
Ni povas
ekvidi la nevideblan, se ni nur scios, kion gxuste ni
devas vidi.
Nuntempaj neuxrobiologoj dauxre diskutas, cxu ekzistas pensado
ekster la lingvo. La problemo estas malnova, gxi venis en biologion el
filozofio. Ankoraux Ludwig Widgenstein diris: "Limoj de mia lingvo difinas
limojn de mia mondo. Tio, kio ne havas nomon, ne povas esti konsciita, por gxi
mankas bildo en la menso, kaj tiu objekto en vasta
senco de la vorto simple ne ekzistas". Kiam biologoj
atentis pri la problemo de interkonekto de la lingvo kaj pensado, kelkaj
subtenis Widgenstein-on, aliaj, male, defendis la kontrauxan vidpunkton.
Lingvo helpas nin kompreni tion, kion la okulo per si mem vidi ne povas.
Dirindas, ke kutime interrilatojn de lingvo kaj pensado oni pritraktas je la
plej alta nivelo: ekz., kiel lingvo influas nian
kapablon pritaksi, analizi kaj konstrui konceptojn, sed malmultaj atentas pri
tio, kiel lingvo interagas kun la pli "malsupraj" procedoj, nome, kun
la senta percepto. Cxu lingvaj procedoj povas influi, ekz.,
la vidpovon?
Gxuste al tio estas dedicxita prilaborajxo de Gery Lupian kaj Emily
Word en la universitato de Wisconsin (Madison, Usono), publikigita en la revuo
"PNAS" (mallongigo en la angla "Proceedings of the National
Academy of Sciences".
En neuxrobiologio ekzistas la malnova teorio, laux kiu diversaj
funkciaj modulajxoj de la cerbo agadas aparte kaj estas nepenetreblaj unu por
la alia. Ekz., la vida informo ne povas esti
influata de tiu auxda, kaj ili ambaux estas tute fermitaj por la cerba areo,
kiu respondecas pri lingvokapabloj. Sed lastatempe cxi teorio
estas cxiam pli ofte pridiskutata. Estis arangxitaj eksperimentoj, dum
kiuj oni devigis homon helpe de lauxta sono "ekvidi", kiel du
objektoj kunpusxigxas, kiel la unuopa lumbrilo dissxutigxas kelkoble, influata
de serio de sonsignaloj k.s. Tiuj eksperimentoj indikas, ke la vidaj kaj auxdaj
informaj modulajxoj povas interagi. Sed gxis nun neniu
kontrolis la samon koncerne lingvaj kapabloj.
Tiucela esploro estis arangxita de la gesciencistoj Lupian kaj
Word. Sur kapojn de la partoprenintoj oni metis
specialan ilon, tiel ke per unu okulo homo vidis bildojn de konataj objektoj,
kaj per la alia - lumbrilojn. Brilajxoj malhelpis vidi
la objektojn, kiuj dum iom da tempo igxis nevideblaj. La cerbo simple ne
sukcesis prilabori informojn pri ili, cxar gxi
okupigxis nur pri lumsignaloj. Sed, se homo auxdis la nomon de la objekto, lia
vidpovo plibonigxis: li jam vidis la objekton pli baldaux kaj pli klare, ol sen
auxdi la nomon. Aliflanke, se la objekton oni nomis malgxuste, ni diru, "arbo" anstataux la pentrita domo, tio
malplibonigis la vidpovon: homo pli longe klopodis kompreni, kio do estas
pentrita.
Alivorte, la
lingva informo rektasence "malfermis la okulojn", helpante ekvidi
tion, kio estis kasxita, vualita de iu flanka vida
signalo.
Laux unu el la
klarigoj, proponitaj de la auxtoroj, la nomo helpis ordigi neuxronojn de la
vid-analizilo, tiel, ke ili povu unuavice rimarki la
atenditajn signojn. La nomita objekto kvazaux havus avantagxon dum prilaborado
de la vida informo. Laux la alia versio, la nomo kreis en la
cerbo la neuxronan reprezentajxon de la objekto. Pretan
internan bildon, kiu plifaciligis percepton de la objekto. La
esploristoj mem preferas la unuan hipotezon, cxar, laux iuj donitajxoj, tiaj
procedoj okazas en la cerbo jam antaux konscio de la vortsenco, antaux konstruo
de t.n. "reprezentativa
modelo" de objekto.
Cxu tiel, cxu aliel, lingvo, certe, influas tion, kion oni vidas.
Kvankam, eble, regado de la lingvo super la percepto ne estas tiom granda, kiel opinias iuj filozofoj.
Porokaze ekestas demando, cxu lingvo ne limigas, ne malricxigas
nian sentan sperton. La auxtoroj de la esploro asertas, ke reale la
lingvo ecx kompletigas tion, kion ni sentas. Ja informo, kiun ni akiras per niaj sens-organoj, estas tre
malkompleta. Se ni parolu nur pri la vidpovo, kutime
ni observas partojn, fragmentojn de la objektoj. Ekz.,
jen ni vidas nur duonon de la kato, kiu eliras depost la angulo kaj pripensas,
kien pluiri. Sed ni ja scias, ke cxiu kato havas
ankaux la alian duonon, ecx ne vidante gxin. Kaj gxuste tiun-cxi kapablon vidi
la nevideblan, vidi la mondon tutece, sed ne fragmente, donas al ni la lingvo.
O.P.
Tra la
sortofrata mondo
Nevidanta ambasadoro
Pedro Reinaldo
Sanchez, instruisto, jxurnalisto, magistro de internaciaj rilatoj, kvankam
nevidanta, prononcis jxuron kaj surprenis la devon de
ambasadoro de Paragvajo en Dominikana Respubliko kaj en Respubliko Haiti. Tio
estas la unua kazo en la monda historio: bl.o igxis ambasadoro.
Kiel diris
ministro de eksteraj aferoj de Paragvajo Eladio Loisaga, oni elektis lin pro lia klereco kaj profesio, akirita malgraux manko de
vidpovo. Li rimarkis, ke cxi postenon aspiris ankaux du aliaj
indaj kandidatoj. Post kvindek jaroj Paragvajo malfermas konstantan
ambasadejon en Dominikana Respubliko.
Lokaj amaskomunikiloj ecx vidas simbolon en la fakto, ke ambasadoro
en cxi lando estas gxuste bl.o. Oni rememoris, ke
politikisto, advokato kaj verkisto Joaquin Balaguer (1906-2002), kiu trifoje
estis prezidento de Dominikana Respubliko, en 1996 preskaux blindigxis. Li suferis pro glaukomo.
Literaturo
historio de Novjorka taksiisto
Unu el Novjorkaj taksiistoj skribis en sia retpagxo "Mi
ekveturis laux la adreso kaj ekhupis. Atendinte iom da
minutoj, mi hupis denove. cxar cxi tiu estis
mia lasta labor-veturo, mi pensis pri tio, kiel forveturi, sed anstatauxe mi
parkis la auxton, venis al la pordo kaj
ekfrapis... "Momenton" - respondis al mi virina
vocxo. Mi auxdis, kiel ion oni trenis laux la
planko.
Post longa
pauxzo la pordo malfermigxis. malgranda virino
cxirkaux nauxdekjara staris antaux mi. Sxi estis vestita en katunan robon kaj
cxapon kun vualo, kvazaux el filmoj de kvardekaj jaroj. apud
sxi staris negranda valizo. La logxejo aspektis, kvazaux neniu logxis cxi tie
dum multaj jaroj. cxiu meblo estis kovrita per
littukoj. estis nek horlogxo sur la muro, nek
bagatelajxoj aux mangxilaro sur la bretoj. En la angulo
staris la kartona kesto, plena je fotoj kaj la vitra mangxilaro.
- Cxu vi helpos porti mian sakon en auxtomobilon? - sxi demandis.
Mi alportis la valizon en la auxton, kaj poste revenis por helpi la
virinon. Sxi prenis mian brakon, kaj ni
malrapide direktis nin al la auxto. Sxi multe dankis min pro
mia bonkoreco.
- Ne dankindas,
mi nur penas rilati al
miaj pasagxeroj tiel, kiel mi volas, ke oni rilatu al mia
patrino.
- Ahx, vi estas tiom bona knabo, - sxi diris.
Kiam ni
enauxtigxis,, sxi donis al mi la adreson, kaj poste
demandis:
- Cxu vi povus veturi tra la centron de la urbo?
- Cxi tiu ne estas plej mallonga vojo, - rapide respondis
mi.
- Ho, mi ne
sedas, sed mi ne rapidas, - sxi diris. "mi
veturas en hospicon".
Mi ekrigardis retrospegulon. sxiaj
okuloj brilis.
- Mia familio
delonge forveturis, - dauxrigis sxi per mallauta vocxo:
- La kuracisto
diras, ke al mi restis ne tre longe...".
Mi trankvile etendis la manon kaj malsxaltis la taksimetron.
- Laux kiu
itinero vi sxatus veturi? - mi
demandis.
Dum la sekvaj
du horoj ni traveturis
la tutan urbon. Sxi montris al mi la domon, kie sxi iam laboris kiel liftistino. Ni traveturis la
distrikton, kie sxi kaj sxia edzo logxis estinte la juna paro. Sxi montris al mi la meblodeponejon, kiu iam estis la balejo, en
kiu sxi okupigxis, kiam sxi estis knabineto.
Iufoje sxi
petis min ekbremsi antaux iu domo aux strateto kaj
sidis, rigardinte mallumon sen diri ion. Poste sxi subite diris:
- Mi lacigxis,
versxajne, ni iru nun".
Ni veturis
silente laux la adreso, kiun sxi donis al mi. Tio estis la malalta domo, io simila al malgranda ripozejo kun veturebla vojo lauxlonge
de negranda portiko. Du sanitaroj venis al la auxto tuj, kiam ni alveturis. ili estis
zorgemaj, helpis al sxi eliri. Ili, evidente atendis sxin.
Mi malfermis la pakajxejon kaj prenis la valizon tra la pordo.
La virino jam sidis en la invalida cxareto.
- Kiom mi
sxuldas al vi? - sxi
demandis, preninte la saketon.
- Neniom. - mi diris.
- Vi ja devas perlabori por vivi, - sxi diris.
- Ekzistas
ankaux aliaj pasagxeroj, - mi respondis.
Preskaux senpripense mi klinigxis kaj cxirkauxprenis sxin, sxi
tenis min forte.
- Vi donis al
maljunulino iom da felicxo, - sxi diris, - mi dankas vin.
Mi premis
sxian manon kaj poste foriris... Malantaux mia dorso fermigxis la pordo, Cxi
tio estis la sono de fermo de ankoraux unu libro de vivo... Mi
ne plu prenis la pasagxerojn dum revojo. Mi ekveturis,
kien rigardas la okuloj, absorbita de miaj pensoj. Por ceteraj homoj dum
cxi tiu tago mi preskaux ne povis paroli.
Mi pensis, ke sur mia loko povus okazi alia homo, iu malbonkora kaj
indiferenta, ke ofte ni preteratentas la eblecon fari bonon".
E-igis Tatjana Kuklina.
Gvidanto de sia hundo
Jam delonge
hundoj estis instruataj por la rolo de akompanantoj. Nemultaj
tamen auxdis pri la rolsxangxo. Gxuste tio okazis en
Krakovo. La hundo denaske blinda havas sian
fidelan akompanantinon, la sindoneman mastrinon.
Li nomigxas Klusior, pezas 50 kilogramojn, estas bela kortohundo,
kiu havis malbonsxancon naskigxi tute blinda.
En aliaj
cirkonstancoj li estus endormigita aux, havante iom da felicxo, gxuus ies
kompatemon, promenante kun mallonga rimeno surkole.
Oni traktus lin kiel ludilon, dorlotus eksterlime.
Konsiderante lian karakteron, tio finigxus tragike, cxar Klusior konscias sian grandecon kaj apartenas al dominantaj hundoj.
Dorota prenis lin el hundrifugxejo, tiel li ekhavis sian unuan veran domon
kun kelkaj aliaj hundoj, sxancon por vera vivo…
La hundego
naskigxis sub felicxa stelo, cxar Karolina, amikino de Dorota, jxus ekvidinte lin, enamigxis. Sxi kaj sxia fiancxo Roberto decidis preni lin en sian studentan hejmon en la tria etagxo de
komunlogxejo. Tamen la vojo al la hom-hunda interkomprenigxo
ne estis sternita per rozoj. Disigita de la hundaro el la domo de
Dorota, devigita lerni konduton, kiu ebligus al li kunvivon kun
homoj en la logxejo, en kompanio de kato kaj kuniklo, Klusior tuj montris
mankojn de sia edukado. Li provis timigi per dentoj, kaj pro la fakto, ke li estas
tute blinda, ne eblis antauxvidi, cxu li trafos aeron,
cxu ies brakon aux kruron. Sed lia mastrino ne cedis kaj
komencis penan batalon kontraux malbonaj kutimoj de la hundo.
Multan klopodon kaj sindonemon kostis al sxi igi la hundon obei.
Lia timo de soleco postulis de Karolina, Roberto kaj iliaj
kunlogxantoj longajn promenadojn laux la sxtuparo, sidadon cxe la enirejo kaj
gxentilecon rilate al genajbaroj, kiuj konsideris ilin veraj stultuloj.
Sed ili klopodis ne kolerigxi pro lia bojado kaj
hurlado.
Post kelkaj
semajnoj da peza laboro en la logxejo fine ekregis silento. Ankaux
dentumadon kaj basan rongxadon Karolina venkis.
Sed tio ne estis fino. Sxi petis konsilojn
de dresistoj kaj fakuloj pri hunda konduto. De unu el ili
sxi ekauxdis, ke Klusior neniam marsxos sen rimeno, cxar, estante blinda, li
damagxos sin mem. Pri io tia Roberto kaj Karolina ne
povis konsenti. Ili volis, ke la hundo havu normalan bestan
vivon. Se eblas instrui al hundo peli gregon, se hejma amato povas
kompreni la ordonojn pli komplikajn, ol "sidu" aux "kusxu",
kial do Klusek ne kapablas lerni kaj obei vocxajn indikojn dum promenado.
Komence dum
irado kun rimeno la hundo ekkomprenis vortojn, kiuj
indikis alproksimigxantajn barojn, levigxon kaj descendon.
Nun Klusior
estas hundo, kun kiu oni ne timus lasi dujaragxan
infanon, gaja kaj ludema. Ecx ne unu mastro sxatus havi la
hundon tiom obeeman. Li promenas sen rimeno kaj kuradas, kiel leporo.
Interesaj
estas ankaux rilatoj inter Klusek kaj Kotecxek (la kato de Roberto kaj
Karolina). La kato fojfoje sxerce batetas la hundan nazon per sia piedo, saltas
sur televidilon kaj je la sekura distanco gapas la blindulon, kiu klakas per
dentoj.
Verdire, okazis al li kelkaj akcidentoj. Foje
li falis en profundan kavon, kaj Roberto devis eltiri lin. Sed kiu ne falos,
tiun oni ne regalos. Memorindas, ke ne necesas alilokigi meblojn en la
logxejo, cxar Klusek bone scias, kie ili kutime estas,
kaj ofte galopas.
Objektive oni
devas agnoski, ke lia regema karaktero fojfoje manifestigxas dum kontaktoj kun aliaj hundoj, sed tio ne estas serioza problemo.
Klusior sxatas ludilon, kiu povas esti dangxera por la
cxirkauxantoj. Tio estas dika sxnuro, finigxanta per
grandaj nodoj. Ludante, Klusior svingas per gxi tiel,
ke la nodoj atingas kapturnigan rapidecon. Bedauxrinde, ies kruroj aux
dorso povas esti survoje de la ludilo, kaj... Jen vera
doloro!
Foje dum
promenado la duopo renkontis mastron de la alia hundo, kiu komentis la
situacion jene:
- Kompatinda
hundeto! Necesus endormigi gxin...
- Kial do lin mortigi? Li ja estas denaske
blinda, li tute ne zorgas pri tio, ke aliaj hundoj vidas. Por li blindeco estas
normala stato,- respondis Karolina? kaj
sxia kvarpieda amiko minace grumblis ion. La junulino opinias, ke Klusek estas
freneze felicxa. Li rekompencas sxian paciencon kaj
sindedicxon per per sia amego. Karolina fojfoje krias
kontraux li, de temp'al tempo kolerigxas. Sed nur li
kapablas plibonigi sxian humoron. Ne estus Klusek sen
Karolina, sed ankaux Karolina ne estus sen Klusek. Tiu-cxi
frenezeta kaj ekstreme bonkora virino posedas ankaux cxevalon, kiun sxi savus
survoje al bucxejo. Sed tio estas jam tute alia historio.
Malgorzata Horecka
Novjarajxoj
La plej alta kristnaska abio en Germanio estis starigita en
Frankfurt. Jam du semajnojn antaux komencigxo de kristnaskaj vendegoj oni
ekornamis la unuajn verdajn belulinojn. Merkrede, la 5-an de novembro, vespere
en la historia centro de Frankfurt-am-Mein, sur la antikva placo Romerberg
estis instalita la 30-metra abio, kiu pretendas esti la plej alta
kristnaska arbo en Germanio.
En la aliaj grandaj germanaj urboj la abioj estas malpli altaj, sed
same imponaj. Tiu el Munkeno altas pli ol 25
metrojn, en Dresden - 22. Lauxplane, la abio de Berlin estos 45 metrojn alta, sed gxi konsistos el 1700 lerte kunigitaj abietoj.
La frankfurta
cxampiono inter abioj estas 120-jaragxa. Gxi kreskis ne en
Germanio, sed en Auxstrio. En Frankfurton la ok-tuna
abiego estis veturigita en Frankfurton per speciala tir-auxto.
Jefim Schuman
Feino
Befana
Nokte, la 5-an de januaro cxiu etulo en Italio apenaux dormas. Lin ja vizitos nekombita kurbanaza maljunulineto. Sxi lerte flugos sur sia malnova balailo.
Cxu vi pensas, ke tio estas heroino de iu terura fabelo? Ne, sxi estas bona itala feino, kies nomo estas Befana. Sxi tiras la sxtopitan sakon, plenan je donacoj, cxiam portas
trivitajn sxuojn. Venante nokte, sxi nepre metos en
infanan sxtrumpeton iun donaceton, kiu gxojigos kaj surprizigos.
La proceduro
de donacado tre similas al tiu de la usona Santa
Claus. Sxi enflugas tra kamentubon, dum cxiuj dormas, kaj
sxteliras al kameno, sur kiu kusxas anticipe preparitaj sxtrumpetoj. Infanoj, kiuj bone kondutis dum la tuta jaro, matene trovos en siaj
sxtrumpetoj nuksojn, bombonojn, cxokoladetojn, aliajn dolcxajxojn. Tiuj, kiuj malobeis, ekhavos nur karbonpecetojn. Sed tio estas specialaj rondformaj bombonetoj, kiuj povas nigrigi
la langon. Kutime cxiu itala infano ricevas almenaux kelkajn tiajn
"karbonetojn", cxar ja ne eblas bone konduti
dum 365 tagoj.
En Italio ekzistas legendo pri la deveno de Befana. Cxiuj scias, ke sxi logxis en Betlehemo kaj estis simpla
maljunulino, gxis kiam sxian pordon frapis tri profetoj, sercxantaj la vojon al
la eta Jezuo. Ili petis la virinon akompani ilin, sed
sxi rifuzis, dirante, ke sxi havas tro da hejma laboro. La profetoj
foriris, kaj Befana post iom da tempo ekkonsciis, kiun grandan eraron sxi
faris, saltis sur sian sorcxan balailon kaj flugis por
sercxi la vagantojn.
Ekde tiu tempo Befana vizitadas cxiujn domojn, kie estas infanoj,
esperante trovi la etulon Jezucxjon kaj regali lin per sia donaco.
Dum siaj vojagxoj tra la mondo Befana vizitis ankaux Italion, kie
al sxi tiom placxis, ke sxi decidis resti tie.
Rimarkindas, ke la feino dauxre sxatas hejmlaboron, tial dum
disdonado de donacoj sxi povas ankaux ordigi la domon, se al sxi placxos la
familio. Tre ofte oni lasas surtable bongustajxojn por
la nokta gastino. Tio ne estas kutima pastajxo aux
pico, sed orangxo kaj glaso da rugxa vino.
La feino
Befana vivigas la stratojn de la italaj urboj dum tiuj vintraj tagoj. Komence de januaro cxie malfermigxas vendejetoj, kie acxeteblas
cxokoladetoj, bombonoj, diversspecaj dolcxajxoj. Funkcias bazaretoj,
atrakcioj, cxie vagadas oldulinoj kun balailoj enmane.
Kun ili fotas sin turistoj kaj lokaj logxantoj. En
kelkaj regionoj de Italio la 6-an de januaro post la
bunta marsxado tra la urbo oni bruligas surstrate la pupon Befana. Malgraux, ke
tio sxajnas esti terura, tio simbolas foriron de la malnova jaro kaj alvenon de
la nova, do, la evento alportas nur gxojon. Cxiuj
malbonajxoj, okazintaj pasintjare, estas forbruligitaj en la fajro kune kun Befana.
Nun Befana estas unu el la plej pozitivaj personajxoj de la itala
folkloro. Al sxi oni dedicxas kantojn, versajxojn, fabelojn, kaj
cxiujare infanoj trovadas en siaj sxtrumpetoj donacojn, cxar Befana ja havas helpantojn - amemajn gepatrojn.
Facila
legajxo
Fabloj
kaj fabeloj
Vera paradizo
(fablo de Paulo Coelho)
Foje iris lauxvoje homo, hundo kaj cxevalo. Kiam ili preterpasis iun arbegon, gxin trafis fulmo kaj cindrigis
cxiujn tri. Sed la homo ne tuj komprenis, ke li jam lasis cxi-mondon kaj
pluiris kun siaj bestoj. Versxajne,
mortintoj bezonas iom da tempo por konscii la sxangxon de sia destino.
La vojo estis
longa kaj kruta, suno bruligis senkompate, kaj la tuta triopo suferegis pro
varmego kaj soifo.
Kaj jen post iu vojkrucigxo aperis antaux ili majesta marmora pordego,
kaj post gxi estis la placo, pavimita per pura oro. Meze
sxprucis fontano de malvarmega pura akvo.
La vojagxanto
proksimigxis al pordogardisto.
- Bonan tagon!
Kiel nomigxas tiu-cxi belega loko?
- Tio estas
paradizo.
- Bonege! Do, ni atingis paradizon! Ni ege soifas!
- Vi rajtas eniri kaj drinki lauxvole.
- Sed mia
hundo, mia cxevalo... ankaux ili ja soifas.
- - Mi ege bedauxras, sed bestoj ne rajtas eniri.
La homo
cxagrenigxis, cxar soifo turmentis lin, sed li ne
trinkis sola, nur dankis kaj pluiris.
Longe ili grimpis la krutan deklivon, tute senfortigxis kaj fine
ekvidis iun logxlokon, cxirkauxitan de klinigxinta malnova ligna barilo, kaj
malantaux gxi estis nepavimita vojo kun arboj ambauxflanke. En ombro de la arbo
kusxis homo, kovrinta sian vizagxon per cxapelo kaj
sxajne dormis.
- Bonan tagon!
- salutis lin la vojagxanto, - Ni cxiuj - mia cxevalo,
mia hundo kaj mi mem - mortas pro soifo.
- Malantaux
tiuj sxtonoj estas fonto. Trinku lauxvole.
La homo,
cxevalo kaj hundo venis kaj malsoifigxis. Kiam la homo revenis por danki, la
lokano diris:
- Revenu, ni cxiam gxojos vidi vin!
- Diru al ni, kiel nomigxas tiu cxi loko.
- Tio estas
paradizo.
- Cxu? Sed la
gardisto de la marmora palaco diris, ke paradizo estas tie.
- Ne, tie estas ne paradizo, sed infero.
- Kial do vi ne malpermesas al ili nomi sian lokon malgxuste? - konsternigxis la vojagxanto. - Tio ja
povas kauxzigi miskomprenon kaj pelmelon.
- Ne, male, ili faras por ni grandan komplezon. Tie restas tiuj, kiuj
kapablas perfidi siajn amikojn.
Cedro (fablo de Leonardo da Vinci)
En iu gxardeno kreskis cedro. De jaro al jaro
gxi cxiam plifirmigxis, plialtigxis, plibeligxis. Gxia regxa krono
majeste etendigxis super la aliaj arboj kaj jxetis densan ombron al ili. Sed ju pli gxi kreskis, des pli
kreskis en gxi senmezura supereco. Moke rigardante cxiujn de supre, foje
gxi ordone ekkriis:
- Forprenu do tiun mizeran nuksarbacxon!
Kaj la arbo estis forhakita.
- Liberigu min
de tiu acxa najbara moruso! Gxi tedas min per sia
stulta mieno! - ordonis la kaprica cedro, kaj la
moruson oni forhakis.
Kontenta pri
si mem, fiere balancante sian brancxaron, la superba
belulo dauxre postulis:
- Purigu la
lokon cxirkaux mi de tiuj maljunaj pirarbacxoj kaj pomarbacxoj! - kaj la arboj igxis ligno.
Unu post la alia malaperis la arboj kaj arbustoj, cxar la cedro
volis esti plenpotenca mastro. Iom post iom la senbrida cedro ordonis
neniigi la tutan gxardenon, de kies iama beleco restis nur stumpoj.
Sed foje komencigxis huragano. Ventego
atakis la mastron de la gxardeno. La fanfaronema cedro tutforte rezistis
al gxi, tenante sin je tero per siaj potencaj radikoj. Sed la ventego ne
renkontis survoje aliajn arbojn kaj sengxene jxetadis sin al la sola belulo,
senkompate rompante gxiajn brancxojn kaj fleksante gxin. Fine
la turmentita giganto ne eltenis la abruptajn batojn, krakis kaj falegis teren.
Estas
bone
Iu afrika regxo havis bonan amikon, kun kiu li kreskis. Kaj
do, tiu amiko diradis pri iu ajn okazintajxo,
sendepende de tio, cxu gxi estas pozitiva aux negativa: "Estas bone".
Foje la regxo cxasis. Lia amiko sxargis
lian pafilon. Versxajne, li faris ion malgxuste, do, kiam la regxo
prenis la pafilon, gxi pafis kaj forsxiris la fingron de lia mano. La amiko
laux sia kutimo diris: "Estas bone". La regxo kolerigxis, ke tiu gxojas pro lia doloro, kaj ordonis malliberigi lin. Post
iom da tempo la regxo denove cxasis, kaj lin kaj liajn kunulojn kaptis
kanibaloj. Ili volis mangxi la regxon, sed, kunligante lin,
iu rimarkis, ke mankas fingro de lia mano. La supersticxo de tiu
tribo malpermesis mangxi iun, kiu havas korpodifektojn, do, la regxon oni lasis
libera.
Reveninte
hejmen, li rememoris pri la amiko, kiu diris, ke estas bone perdi la fingron.
Sentinte riprocxojn de konscienco, li tuj venis en malliberejon por paroli kun li.
- Vi pravis, - li diris, - estis bone, ke mi perdis fingron.
Mi ege bedauxras, ke tiam mi malliberigis vin! Tio
estis malbona! - kaj li rakontis pri la okazintajxo.
- Ne, estas
bone, - respondis la amiko.
- Kion vi diras? Cxu estas bone esti maljuste arestita de la plej
bona amiko?
- Certe! Se mi
ne estus en malliberejo, mi estus kune kun vi, do, nun
mi estus jam mangxita!