Esperanta ligilo

 

n-ro 5,majo 2016

 

Enhavtabelo

Lingva forumo. Pri lernado de Esperanto

Nia rondo familia. Gratulon al jubileuloj! Nova afrika amiko

Diversaj interesajxoj. Kiel mezuri inteligentecon?

Cxu ankaux insektoj havas konscion?

Literaturo. Pluvo (rakonto)

Facila legajxo. Fabloj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Humuro. Kelkaj anekdotoj de A. Petyn

 

 

                Lingva forumo

        Pri lernado de Esperanto

 

  Lauxdire la fama rusa verkisto Lev Tolstoj lernis E-on tiel rapide, ke li jam la unuan tagon scipovis paroli en tiu lingvo. Sed kie estas la pruvox Kaj kiom li scipovisx

  Kiam mi estis instruisto pri la germana (dum multaj jaroj), kelkfoje iu lernanto aux lernantino demandis en la unua lernohoro, kiam li aux sxi parolos la germanan. Mi cxiam respondis: “Hodiaux”. Kaj mi eksplikis, ke la gelernantoj parolos la instruatan lingvon iomete (t.e. kelkajn frazojn) en la unua lernohoro.

  Evidente la demandantoj volis ekscii, kiam ili parolos flue. Do mi diris, ke tio dependas de pluraj faktoroj, i.a. de la tempo kaj energio investitaj en la lernadon (t.e. kiom da diversspecaj ekzercoj oni faras for de la lernejo) kaj de la talento de la gelernantoj por lerni lingvojn (cxar sendube la homoj havas malsamajn talentojn: por muziko, matematiko, naturaj sciencoj, lingvoj ktp.).

  Tion mi diris en kurso de la germana. Nun mi povas aldoni, ke la rapideco de la lernado dependas evidente ankaux de la koncerna lingvo, kaj ni cxiuj scias, ke E-o estas internacie la plej facile lernebla lingvo. Mi diris “internacie”, t.e. por la homaro gxenerale, sed ne nepre la plej facila fremda lingvo el cxiuj, cxar eblas, ke du lingvoj de la sama lingvofamilio estas tiel similaj, ke la parolantoj de unu lernas tre facile kaj rapide la alian. Tamen tio estas speciala kazo, kaj ni rajtas diri, ke E-o estas – pro siaj konataj karakterizajxoj – la plej facila lingvo.

  Mi menciis la verkiston Tolstoj, sed oni scias pri aliaj homoj – ofte junaj – kiuj lernis la internacian lingvon ege rapide, povante komunikigxi (pli-malpli flue) post unu jaro, aux kelkaj monatoj aux ecx semajnoj. Kiel eblas? Kial ne cxiuj lernantoj sukcesas scipovi E-on tiel rapide? Miaopinie, la faktoroj estas: 1) talento por lingvoj; 2) bona memorkapacito; 3) forta deziro scipovi gxin; 4) la instrumetodo; 5) lauxeble cxiutaga farado de diversspecaj ekzercoj; 6) okazoj praktiki la lingvon.

  Rilate talenton, ni devas distingi la kapablon paroli de la scipovo skribi. Estas homoj, kiuj scipovas legi, kompreni la parolatan lingvon kaj ecx skribi unu aux plurajn fremdlingvojn, sed havas malfacilecon paroli ilin. Versxajne, ili havas tiun malfacilecon en sia propra gepatra lingvo. Fakte, multaj homoj estas rezervigxemaj, ne sxatante paroli multe. Aliaj – aux la samaj – cxiam observas dum la parolado, cxu ili parolas korekte, kaj tio igas la paroladon malpli flua.

  Bone, tio koncernas la paroladon. Tamen la dua grava faktoro, kiun mi menciis supre – bona memoro –, estas bezonata ne nur por parolado, sed ankaux por la aliaj lingvaj kompetentecoj, cxefe por skribi.

  Kiam ni legas aux auxdas, la kunteksto multe helpas kompreni la tekston. Krome, la homoj, kies gepatra lingvo estas latindevena (kaj aliaj, kiuj jam lernis tian lingvon), havas la avantagxon, ke multaj e-aj vortoj estas similaj al vortoj, kiujn tiuj homoj konas en aliaj lingvoj.

  Sed kiam oni volas paroli aux skribi, la afero estas tute malsama. Kvankam la e-gramatiko estas multe pli simpla, ol tiu de aliaj lingvoj, oni bezonas memori ne nur la regulojn, kompare malmultajn, (kaj apliki ilin), sed precipe multajn vortojn. Do, necesas bona memoro kaj praktikado, tiel ke la vortoj ripetigxas kaj povas esti memorataj.

  Tamen la proksimeco inter la vortoj de E-o kaj tiuj de la latindevenaj lingvoj kauxzas alian problemon, kiam oni produktas (busxe aux skribe) iun tekston: oni imagas, ke iu vorto, kiun oni volas uzi kaj kiun oni konas en la gepatra lingvo (aux alia latindevena lingvo, kiun oni scipovas) estas la sama aux tre simila en E-o, kaj tio ofte kauxzas erarojn.

  Kion fari? – Praktiki, praktiki, praktiki, skribante kaj parolante. Kaj por plibonigi la tiel nomatajn “pasivajn” lingvajn kompetentecojn necesas multe legi kaj auxskulti.

  Por fini cxi tiun artikolon, mi rakontas mian propran sperton:

  Mi eklernis E-on antaux 15 jaroj, pro du kialoj: cxar mia edzino lernis gxin, kaj cxar mi – instruisto de lingvoj – volis koni tiun artefaritan lingvon. Sed mi lernis memstare nur la bazajn regulojn kaj legis kelkfoje kelkajn tekstojn. Vere, mi ne interesigxis pri E-o – ax mi ne havis tempon interesigxi pli. Do, mi ne auxskultis nek skribis nek parolis.

  Mi komencis interesigxi, kiam mi akceptis – fine de 2013 – la proponon de mia edzino partopreni en la Universala Kongreso de 2014 en Bonaero. Tiam mi komencis auxskulti e-ajn tekstojn (mi malkovris la retejon Esperanta Retradio komence de 2014) kaj mi skribis miajn unuajn etajn tekstojn (mallongajn retmesaxojn). Iomete post la UK mi komencis kunlabori en la Esperanta Retradio. Sed mi dauxre ne parolis E-on, cxu pro manko de oportuno, cxu pro mia naturo, suficxe rezervigxema. Aliflanke, por kompreni kaj por skribi, helpas min mia kono de aliaj euxropaj lingvoj. Tamen, kiel mi diris, necesas praktiki, praktiki, praktiki. Mia cxiusemajna artikolo estas speco de praktikado. Krome, estante ankoraux lernanto de E-o, mi sonregistras la aliajn artikolojn en portebla sonregistrilo kaj auxskultas ilin dum mia preskaux cxiutaga piedirado.  

               Peranto.

 

 

          Nia rondo familia

         Gratulon al jubileuloj!

  La 25-an de aprilo 75-jarigxis Pier Luigi da Costa, la homo, kiun oni prave nomas "kolono de E-movado", homo, al kiu blindaj E-istoj el multaj landoj danksxuldas la eblecon eniri en la internacian E-medion, dauxre kaj aktive labori por nia komuna afero.

  La 1-an de majo 80-jarigxis nia "okulo", konstanta sincera helpanto de bll'j, nia reprezentanto en UEA-komitato Rob Moerbeek.

  Al ambaux niaj karaj jubileuloj ni sendas la plej korajn, varmajn kaj sincerajn gratulojn! Firman sanon al vi! Gxuu dum multaj jaroj aktivan, interesan vivon!

 

         Nova afrika amiko

Jen ni havas novan amikon en Afriko:

MAFUILA MAVOMO JAKSON

DKEA

B.P.1007 KIN Limete

Kinshasa

R.D. CONGO

  (Rimarko mia - de Anatolo: kvar literoj "DKEA" signifas: Demokratia Konga E-Asocio).

  Do, s-ano Mafuila Jakson tre dankas E-istojn pro ilia monhelpo, cxar per malgranda operacio kaj okulvitroj li sukcesis reakiri kontentigan vidpovon.

  I.a., li skribis, ke en 14-membra E-klubo de Kinshasa estas tri blinduloj, kaj krome, li prelegis pri E-o en la blindullernejo kaj komencis tie kurson pri E-o. Bedauxrinde, blinduloj ofte rezignas lerni E-on, cxar mankas ajna brajla materialo.

              Amike Anatolo.

 

         Diversaj interesajxoj

           Kiel mezuri inteligentecon

 

  Kanadaj psikologoj opinias ke la inteligentec-kvociento (IQ) antikvigxis. Ilia esploro cxe pli ol 100’000 personoj montras: Unu sola mezurunuo ne povas priskribi cxiujn aspektojn de inteligenteco.

  "Mezuri cxion, kio estas mezurebla - kaj mezurebligi kio ne jam estas mezurebla". Tio estas la laborkomisio, kiun Galilei postlasis al la scienco. La fiziko bone progresis per tiu aliro. Cxu tiu aliro tauxgas ankaux por la homa menso, tion oni diskutas de jam pli ol 100 jaroj - kaj ne antauxvideblas fino de tio.

  La mezurado de la racio restas kontroversia ankaux ne laste pro tio, cxar gxi bonege tauxgas por ideologiaj disputoj. La afero ja komencigxis tute pace. En la jaro 1904 la brita psikologo Charles Spearman malkovris okaze de testoj kun lernejaj infanoj statistikan interesajxon. Nome tiuj, kiuj, ekz’, en la fako "franca lingvo" sukcesis (aux malsukcesis), ankaux en la fako "angla lingvo" sukcesis (aux malsukcesis).

  Tio versxajne ne jam estis suficxe surpriza, sed la kunteksto validis ankaux por aliaj fakoj: matematiko kaj muziko, literaturo kaj la diferencigo de sonaltecoj. Kiun ajn kombinon li elektis, la kunteksto en formo de korelacioj restis. Cxiuj fakoj sxajnis esti kunligitaj  per nevidebla statistika bendo, kiun Spearman nomis g-faktoro. La g-faktoro reprezentas la ideon, ke inteligenteco estas mezurebla objekto. Se jes, cxu tiu objekto estas unu aux pluraj - cxu ekzistas "la" inteligenteco? "Inteligenteco estas tio, kion mezuras inteligentectesto", - diras malnova sxerca klarigo de psikologoj.

  Tio, kompreneble, ne estas kontentiga respondo. Almenaux ne por Adrian Owen. Nur cxerpi interpreteblajn datumojn, tio ne suficxas, laux li. Necesas inteligentectestoj kun neuxrobiologia fundamento, do, testoj, kiuj respegulas nian pensadon kaj ne la preferojn de la testfarantoj.

  Owen plenumis kun tri kolegoj unu el la plej grandajn studojn de la lastaj jaroj pri IQ. Oni ekzamenis per interreto xe volontuloj 12 diversajn kategoriojn, i’a’, la memoron, logikan konkludon, atenton, kapablon pri orientigxo kaj planado. La ehxo estis surprize granda. Oni estis atendinta kelkcenton da partoprenantoj, sed finfine estis milegoj da homoj el cxiu agxo kaj el plej diversaj kulturoj kaj landoj.

  La granda nombro da partoprenantoj donis tre klaran bildon. La rezultoj de la testoj ne estis eksplikeblaj per nur unu mezurunuo (nome la IQ). Necesas almenaux tri kategorioj por priskribi la rezulton per nombroj. Tiuj kategorioj estus: mallongtempa memoro, logika pensado kaj lingvaj kapabloj.

  Laux Owen, mensa trejnado ne plibonigis la rezultojn. Aliflanke, la agxo pruveble efikis negative al la memoro kaj la logika pensado. Laux la studo, la intelekto restas fresxa gxis la agxo de 25 jaroj, poste la kapabloj dauxre malprogresas .

  Owen kaj liaj kunlaborantoj plenumis ankaux serion da studoj pri la cerbo, kiuj sxajnas konfirmi ilian statistikon. Laux tio, memoro, logiko kaj lingvo okupas malsamajn retojn en la cerbo. La divido de la IQ en tri memstarajn kategoriojn, laux tio, ne estus arbitra. Nun nur la faka kolegaro devas akcepti tion simile al la siatempa malkovro de Spearman.

 

         Cxu ankaux insektoj havas konscion?

  Jam primitivaj vertebruloj havas cerban strukturon, per kiu ili simulas sian propran pozicion en la spaco. En tio kelkaj biologoj vidas la praformon de subjektiva percepto.

  Kio estas konscio? Kiel, kiam kaj kial gxi ekestis? Kaj cxu ni povas imagi, kiel estas ekzisti senkonscie? En tiuj demandoj konfrontigxas biologio kaj filozofio, usona filozofo dedicxis al ili en la jaro 1974 jam delonge klasikan artikolon, en kiu li demandas: “What is it like to be a bat?“ La titolo estas ankaux sengxene tradukebla per: Kiel sentigxas esti vesperto?

  Respondo estas klara por cxiuj, kiuj, ne kiel siatempe Descartes, kredas, ke bestoj estas masxinoj: gxi sentigxas cxiukaze iel. cxar vespertoj posedas konscion. Tion ne havas cxiuj vivajxoj. "Plantoj ne havas gxin, kaj estus surprizo, se meduzoj havus gxin", - skribas du auxstraliaj biologoj en faka jxurnalo. "Sed estus strange insisti je tio, ke la interna vivo de sximpanzo estas tute malhela."

  Kiel ekestis tiu "interna vivo" dum la kuro de la evolucio? Kio estas la plej simplaj formoj de tio, kion ni nomas subjektiva sperto? La plej primitiva formo de mi-o certe estas la projekcio de la pozicio de la propra korpo en la spaco. Kiu kapablas tion, tiu akiris la unuan pecon de sendependeco de la ekstera mondo, tiu ne plu bezonas reagi spontanee kaj loke je ekscitoj, kiel meduzo, kies nerva sistemo ne havas centron.

  Tion aliflanke havas la nerva sistemo de insektoj - kontrauxe al dum longa tempo disvastigita antauxjugxo. Kaj grava tasko de ilia centra komplekso estas prilabori spacan informon el diversaj sensorganoj kaj integrigi gxin: al "nerva simulo de la stato de la insekto, kiu movigxas en la spaco", - kiel skribas la auxstraliaj biologoj. Tiu centra komplekso, laux ili, estas funkcie analoga al la meza cerbo de la vertebruloj, kie funkcias tiu simulo. Ecx cxe homoj kun la reganta grandcerbo la bazo de la konscio, la mi-sperto, sidas en pli malnova cerba strukturo.

  Tiu pli malnova strukturo, kiu evidente estigxis jam frue dum la evolucio de la vertebruloj, jam la rondbusxuloj, (kiuj estas la plej primitiva klaso de la vertebruloj), havas cxi-koncernajn kernojn en la cerbo, - diras la biologoj. Tio versxajnigas tezon pri tio, kiam ekestis la kapablo produkti en la cerbo bildon de si mem kaj lokigi gxin, nome dum la kambrio, antaux proksimume 500 milionoj da jaroj. Tiam estigxis, versxajne, cxiuj hodiauxaj bestaj triboj, ankaux la artikpieduloj (artropodoj), al kiuj apartenas la insektoj. Tiu "kambria eksplodo" certe estis brutala: Bestoj komencis aktive cxasi aliajn bestojn. Sekve al tio, tiuj bestoj lernis fugxi. Cxe ambaux fleksebla lokiga sistemo bone servas.

  Restas malklare, cxu gxi ekestis cxe insektoj kaj vertebruloj sendepende unu de la alia. Estas indikoj, ke meza cerbo kaj centra komplekso ne nur povus esti analogaj, sed ankaux homologaj. Tio signifus, ke tiuj strukturoj estis arangxitaj jam en komunaj prauloj - kaj tio sxajnas intuicie ne vere kredinda, se oni konsideras, kiom granda en la genealogia tabelo de bestoj estas la distanco  inter artikpieduloj kaj vertebruloj.

 

           Literaturo

       Bella Jxujxunava.

       Pluvo.

  Denove tiu pluvo. Ekde mateno pluvas kaj pluvas sencxese, jen torente, jen per facilaj sxprucetoj.

- Ho, Verunjo, denove pluvas. Tiom tedis! Nu, cxio! Suficxas por hodiaux! Iru ni hejmen! Gxis morgaux! Gxis!

- Sed mi amas pluvon.

  Sxi eliris eksteren en diafana pluvmantelo, kies kapucxo lasis malfermita juna rugxigxinta vizagxo, gxoje enspiris fresxan, humidan aeron. Cxio cxirkauxe estis malseka, pura. Brilantaj fajroj surstrate duobligxis: tiuj, kiuj lumis en la konstruajxoj, kaj tiuj, kiuj respeguligxis en la voja spegulo. Homoj hastis zorgmiene, alsxultriginte la kapojn. Ne placxis al ili la plifortigxanta pluvo. Gxiaj malrektaj, densaj toloj, pendantaj de sur cxielo, kuris super la tero, jxetante akvotorentojn sur homojn. Sed Verunjo nenien rapidis. Al sxi placxis senti la fluojn bati sxian levitan vizagxon, surharigxi

kiel brilanta nimbo, tikli la kolon. Sxin trapenetris agrabla tremo. Pli ol cxion sxi ekvolis demeti mantelon kaj sxuetojn kaj kuri tra la pluvo, gxoje sentante la vestojn malsekigxi kaj gluigxi. Sxia varmega juna korpo gxoje rezistis al malvarmo de la akvo, fluanta de sur cxielo.

  Verunjo iris kaj rimarkis nenion cxirkauxe, tuta kaptita de cxi tiu revo, deziro, kaj subite ekauxdis de malantauxe

iun delikatan vocxon:

- Kiom bela vi estas! Kiu diris tion? Eble, tiu longakrura junulo en argxenteska jako, kiu preterkuris sxin al la auxtobuso, brilanta per pompaj fajroj, kiel abia ornamajxo? Aux cxu tiu, kiu rigardetis malantauxen cxe vojkrucigxo, kvazaux invitante sxin kuniri? Aux, eble, sxi nur misauxdis?

- Nu, cxu ne? Vi ja vere estas tre bela!

  Sxi abrupte turnigxis. Kiu diris tion? Ecx ne unu sono auxdigxas, nur sencxesa susuro de falantaj fluoj. Versxajne, estis jen imago. tiu junulo, staranta cxe butiko kun hundo surbrake, kiun li kovris per sia jako?

- Kia stranga konatigxmaniero!

  Skuinte per sxultroj, Verunjo pluiris, kaj tuj denove ekauxdis la karesan vocxon, preskaux flustron, kunigxantan kun la flua susuro:

- Mi estas tiu, kiun vi amas.

- Nur tio mankis! Senhontulo! Neniun mi amas!- sxi diris, turnigxante por rigardi, cxu ne sekvas sxin tiu junulo kun hundo.

  Samtempe la cxielo kvazaux timigite suspiris, ekkrietis, kiel vundita besto. La krio malproksimigxis, mallauxtigxante, Kaj subite finigxis la pluvo. Homoj nekredeme rigardis supren, kie rapide diskuris la densaj nuboj. En la truoj inter ili jam ekbrilis steloj.

  Cxiuj skuigxis, kiel hundoj post banigxo, kunmetis ombrelojn, visxis malsekajn vizagxojn. Ili ne plu rapidis, kiel antauxe, kiam ilia nura zorgo estis kuratingi pli baldaux iun kasxejon. Antauxe ili estis kaptitoj, kaj nun fine reakiris liberon.

         ***

 Sekvatage cxie estis ankoraux grandegaj flakoj, humide brilis malhela foliaro. Sed antaux vespero la suno sekigis cxion. La folioj polvigxis kaj mallevigxis, la aero igxis griza sufokiga densajxo.

- Ho, kiom bone! Venu, knabinoj, banigxi! Ni sunbrunigxu! Kaj vi, !Verunjo, cxu venos kun ni?

- Kial do ne?

 La tuta bordo, kiel giganta rostujo, estis kovrita de la fritigxantaj korpoj. Akvo bolis, kiel densa buljono, ecx sxajnis vaporigxi.

- Kaj vi, !Verunjo, kial ne senvestigxas?

- Mi ne volas.

- Ial vi farigxis malgxoja lastatempe? Eble, vi enamigxis?

- Ha-ha-ha! nenio simila! Nia !Verunjo amas nur pluvon, cxu ne?

- Dekrocxigxu! cxu estas via afero? Jes, mi amas pluvon! Kaj kio?

 Mallauxta susuro ekauxdigxis super la tero, ekfajfis super la kapoj.

- Cxu vere? Cxu vere vi amas pluvon?

  Cxu vere neniu krom sxi auxdis la vocxon? sxajne, ne. cxiuj babilis, ridis, ne rimarkante la nubojn, kiuj kovris la cxielon, puran antaux momento.

- Kiu pluvo povas esti? La suno ja jxus varmegis netolereble! Sed jen jam la unuaj gutoj, densaj kaj pezaj, ekbatis la varmegajn korpojn.

  Verunjo iris laux la bordo, kiu rapide malplenigxis, pli malproksimen de homoj, por ke ne eblus kasxigxi malantaux sxia dorso kaj flustri la strangajn, mildajn vortojn, pro kiuj aperas tremo. Nun ili ne auxdigxis, nur gaje, kiel malproksimaj tamburoj, frapis sxtonetojn la fluoj, tintis rojoj, fluantaj en la riveron. Pluvo batis jen unu flankon, jen la alian, kvazaux ludante. La vento sxiris la robon, levis harojn, kaj subite malaperis por denove post momento pusxi la vizagxon per forta malseka mano, eniri la pulmojn, plenigi la busxojn kaj naztruojn, haltigi la spiron.

 La nuboj rapide densigxis, malproksime fulmis, kaj tra la tondro !Verunjo denove ekauxdis la vocxon:

- Mi amas vin! Vi estas belega! Sed nun gxi ne estis milda kaj mallauxta, en gxi klare auxdeblis gxojo kaj kuragxo.

- Kiu vi estas?- flustris !Verunjo, senmovigxinta pro timo kaj admiro.

- Mi estas tiu, kiun vi amas. Mi estas pluvo.

- Sed tio ne eblas! Tio ne povas okazi! Vi ne povas paroli kun mi!

- De kie vi scias tion? Vi, homoj, tiom malmulte scias pri la mondo. Lasu tiujn pensojn! Mi estas cxi-tie. Vi sentas miajn

tusxojn. Vi auxdas min. Do, mi ekzistas.

- Mi timas vin! Kion vi bezonas?

- Mi volas, ke vi farigxu parto de mi, ke vi rigardu la mondon de alte, kiel tion faras mi. Mi volas ekvidi cxion per viaj okuloj. Tedis min vagadi sola. Mi volas, ke vi cxiam estu kun mi!

- Sed tio ne eblas, ne eblas!

- Kio ne eblas? Vi estas kombino de etaj korpuskloj. Kaj ankaux mi. Deflankigxu de kutimaj pensoj. Pensu pri nenio. Demetu nenecesan vestajxon. Mi cxirkauxprenu vin!

- Sed cxu tiam mi cxesos esti homo? cxu mi mortos?

- Nu, kaj kio? Sed vi ja igxos mi! Vi pluvigxos! cxu tio estos pli malbone? Ni flugos, kien ni deziros! Ni ekvidos diversajn landojn, mirindajn konstruajxojn, homojn, vivantajn kiel iliaj malproksimaj prauloj, kaj bestojn, sagxajn kiel homoj! Ni venos cxien sen invito! Ecx kiam la regxino en sia blanka nuptovesto eliros el la pregxejo kun sia edzo-regxo, ni falos al sxiaj piedoj, kaj sxi kuros de ni, kiel ordinara bubino! Ni ekregos la tutan mondon!

- Sed mi ne volas morti!

- Do, vi ne amas min.

- Ne, mi amas, sed ne tiel! Mi volas esti homo, kaj mi volas esti kun vi!

- Tio ne eblas. Ne eblas ja esti samtempe tiu kaj alia. Vi devas elekti. Venu al mi! cxu vi sentas min proksime? cxu vi sentas

mian spiron? cxu vi vidas miajn okulojn?

- Ne, ne, ne! Mi ne volas! Kaj entute cxio-cxi ne estas vero! Mi nur frenezigxas! Lasu min! Mi sufokigxas!

- Vi ne amas min. Mi foriras,- la vocxo triste suspiris kaj mallauxtigxis en lontano, la vento malaperis, kaj cxesis pluvo.

 Verunjo staris sur la sablo, tremante pro malvarmo. Kie sxi estas? Kiel sxi aperis cxi-tie? Kial sxia vesto estas sxirita kaj la piedoj vunditaj? Kaj kial doloras sxia koro? Kiu estas tiu homo, kuranta al sxi el mallumo? Ho, denove ekpluvis! cxu nun cxio rekomencigxos?

- Ne! Foriru!

- Mi tuj foriros,- diris la vocxo triste kaj mallauxte, -iru al li! Tio estas mia adiauxa donaco por vi. Mi komprenas kaj ne

koleras. Ne forgesu min!

        ***

- Kio okazis, frauxlino?- demandis la junulo, elirinta por promeni kun hundo post la pluvo, -Vi ja tute malvarmigxis! Kia pluvego! cxu ne? Venu al mi, sekigxu iomete! Jen nia domo, sur monteto. sxi etendis al li la manon kaj ektusxis lin. Li estis viva kaj varma. Li estis homo. Vera homo!

- Kio timigis vin? cxu vi perdis la vojon? Vi tremas. Diru vian nomon!

- Mi ne memoras.

Li rigardis sxin mirigite.

- Sed vi apenaux staras. cxirkauxprenu pli firme mian kolon, mi portos vin. Ne maltrankviligxu! Vi tute ne estas peza! !Reks, hejmen!

  Ho, kiel bone! Kiom mirinde facile kaj ne timige. Kiom forta li estas! Kiajn bonajn manojn li havas! Ilia varmo ekkuris tra cxiuj vejnoj, varmigante la tutan korpon. Tiel konate kaj gaje bojis la hundo! Densa viola koloro de siringo kaj malseka grundo sxajnis strange konata, auxdigxis vocxoj, kutimaj homaj vocxoj, en kiuj estis nenio nekomprenebla kaj fremda. Ili sonis neesprimeble agrable. Kio okazis al sxi? Estis io, pro kio dolcxe doloretis la koro, io timiga kaj belega samtempe. Sed kio? Nenio rememorigxis.

 Kaj ne necesas! Eble, poste. Kaj nun estas tiom bone!

        E-igis Ivana Posx.

 

 

         Facila legajxo

 

          Pri bofilino

           (Cxina fablo).

  En antikva Cxinio knabino, kiu edzinigxis, logxis en la domo de sia edzo kaj servis lin kaj lian patrinon.

  Okazis, ke iu knabino post la geedzigxo ne povis elteni konstantajn riprocxojn de sia bopatrino. Do, sxi decidis pereigi la oldulinon.

  La juna virino venis al herbovendisto, kiu estis amiko de sxia patro, kaj diris al li:

- Mi ne plu povas kunvivi kun mia bopatrino! Sxi frenezigas min! Cxu vi ne povus helpi min? Mi bone pagos!

- Kion mi povas fari por vi? demandis la herbovendisto.

- Mi volas, ke vi vendu al mi venenon. Mi venenigos sxin kaj ne plu suferos,- respondis la junulino.

  Post iom da pripensado la herbovendisto diris:

- Bone, mi helpos vin, sed vi devas kompreni du aferojn: unue, vi ne povas venenigi la bopatrinon tuj, cxar oni konjektos, kio okazis. Mi donos al vi herbojn, kiuj iom post iom mortigos sxin, do, neniu ecx pensos, ke sxi estis venenigita. Due, por tute eviti iujn ajn suspektojn, vi devas mildigi sian koleron, montri, ke vi estimas, ecx amas sxin, obei sxin, tiam neniu suspektos vin, kiam sxi mortos.

  La junulino konsentis. Sxi prenis la herbojn kaj aldonadis ilin al la mangxajxoj de la bopatrino. Krome, sxi sukcesis kontroli sin mem, obei la bopatrinon kaj estimi sxin. Kiam sxi komprenis, ke sxangxigxis rilato de bofilino al sxi, tutkore ekamis la junulinon, al cxiuj rakontis, ke sxia filino estas la plej bona, pri kiu eblas nur revi. Post duonjaro iliaj rilatoj jam similis al tiuj de la veraj patrino kaj filino.

  Foje la junulino venis al la herbovendisto kaj petegis kun larmoj:

- Je la nomo de Dio, savu mian bopatrinon de la veneno, kiun mi donis al sxi! Mi ne plu volas mortigi sxin! Sxi igxis la plej bona bopatrino! Mi amas sxin!

  La herbovendisto ridetis kaj respondis:

- Ne maltrankviligxu. Neniun venenon mi donis al vi. Tio, kion mi donis, estis nur spicajxoj. La veneno estis nur en via kapo, kaj vi mem forigis gxin.

 

          Prunoj kontraux rubo

   (serba fablo).

Iu viro havis filon. La knabo estis bona, laborema, aminda. Venis tempo edzigi lin. La patro enpensigxis, kiel li trovu knabinon same bonan. Kaj jen kion li elpensis.

Li sxargxis cxaron per prunoj, veturis tra la vilagxo kaj kriis:

- Hej, homoj! Mi sxangxas prunojn kontraux rubo!

  Rapide disvastigxis onidiro, ke iu frenezulo prunojn kontraux rubo sxangxas.

  Kiu do ne sxatus senpagajn fruktojn? Kuris virinoj, junaj kaj ne tre, al siaj hejmoj, kolektis rubajxon en sitelojn, en sakojn, kaj portis al la freneza disdonanto de prunoj.

  Kiam cxiuj jam disiris, alkuris iu junulino, tenanta ion en la pugno.

- Ankaux mi sxatus mangxi prunojn, sed rubajxo en mia domo apenaux trovigxis. Jen kiom mi sukcesis kolekti per balailo, - kaj sxi montris la enhavon de sia pugno.

- Gxuste vin mi sercxis, - esklamis la viro, - Estu vi mastrino en mia domo!

  Post mallonga tempo li edzigis sian filon al tiu knabino, kaj vivis ili longe kaj felicxe.

 

          Humuro.

 

    Kelkaj anekdotoj el la libreto „Cent pri cent” de A.Pettyn

 

  Iu milionulo mendis pentrajxon cxe pentristo Whistler. La milionulo diris, ke li deziras, ke la temo de la pentrajxo estu „pregxejo”. La pentristo realigis la mendon. La milionulo rigardis la pentrajxon, tre placxis al li la pejzagxo, la fresxeco de la koloroj kaj ankaux la realeco. En iu momento, ne vidante homojn, li diris al la pentristo:

- Vi tute forgesis pentri homojn!

- Ili partoprenas la meson, – diris la artisto malkontenta, ke la kliento sugestas alian koncepton.

- Bone. Mi acxetos cxi tiun pentrajxon, kiam la homoj eliros el la pregxejo, – li diris al la pentristo.

 

         ***

  La plej eminenta pentristo de la flandra skolo, Peter Paul Rubens trovigxis iam kelkan tempon en la kortego de la mantua princo. La princo sin turnis al la pentristo kun la propono, ke li pentru al li Magdalenon. Rubens senhezite respondis:

- Cxu mi pentru gxin antaux la peko aux post la peko?

- Pentru xin dum la peko… tio estos pli interesa.

 

        ***

  Princo Cosimo Medici, kiu en libera tempo faris skulptajxojn, iam skulptis statuon de Neptuno kaj komisiis starigi gxin sur la cxefa placo de Florenco. Iutage la princo demandis la grandan skulptiston kaj pentriston Michelangelo Buonarroti:

- Kiajn sentojn vekas cxe vi mia Neptuno?

- Religiajn! - respondis la genia artisto.

- Kial religiajn? Mi ne komprenas vin! - ekmiris la princo.

- Kiomfoje mi vidas cxi tiun statuon, mi petas la Providencon, ke estu pardonita al vi la misuzo de la tiom bela pecego da marmo.

 

        ***

  La konata usona aktoro Gary Cooper, en interparolo kun filmistoj diris, ke li havas tre originalan ideon de strecxa filmsituacio.

- Mi volonte ludus  la rolon de la heroo de cxi tiu situacio – aldonis la aktoro.

La filmistoj petis, ke li pli proksime prezentu al ili la ideon.

– Kaj do, la situacio estas jena, - komencis Cooper. - Tri dangxeraj banditoj kaptis sxerifon kaj decidis forveturigi lin el la urbo. Ekster la urbo la banditoj alligis la sxerifon al la relvojo kaj…

- ...kaj vi mortigas la banditojn kaj liberigas la sxerifon! - finis unu el la filmistoj.

- Tute ne! - diris kun rideto la aktoro. - Estas tute alie: mi turnas min al la dangxeraj banditoj kaj diras:

- Tio cxi, kompreneble, ne koncernas min, sed mi nur volas diri al vi, sinjoroj, ke de tri jaroj cxi tie veturis nek unu trajno…

 

          ***

  La hispana regxo Alfonso la XIII-a sin turnis al kvar soldatoj de la regxa gvardio kun la demando, cxu ili pafus al li, se ili ricevus tian ordonon. Tri el ili respondis jese, kaj la kvara diris, ke li certe ne pafus.

- Bonege, mia knabo! - ekkriis la regxo. - Jen mi trovis almenaux unu homon, kiu la vivon de sia regxo taksas pli ol la soldatan obeodevon. Sed diru al mi, kial vi ne pafus?

- Cxar mi estas armea trumpetisto – respondis la soldato.

 

         ***

  Albert Einstein partoprenas bankedon, arangxitan de usona familio. La mastrino deziras montri sian erudicion, sxi do kondukas la scienciston al la fenestro, montras la foran stelon kaj diras:

- Tio estas Venuso, mi rekonas gxin, cxar gxi cxiam brilas kiel bela virino.

- Mi tre bedauxras, – respondas la granda sciencisto, – sed la planedo, kiun vi montras, estas Jovo!

- Ho, kara sinjoro profesoro, vi estas eksterordinara. De tiom granda distanco vi scipovas diferencigi la sekson de stelo!...