Esperanta Ligilo
N-ro 1 januaro 2017
enhavtabelo
raporto pri la
82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (fino)
la 83-a
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (kvara komuniko)
Otto Prrytz. brajlaj
vortaroj - kaj ilia sorto (tria parto)
diversaj
interesajxoj. kvar la plej strangaj lingvoj
literaturo.
Christina Kozlovska. Floro (fino).
Stenografia pagxo (nur brajle)
Raporto pri la
82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
okazinta inter
la 30-a de julio kaj la 6-a de auxgusto 2016
en Nitro, Slovakio
parto 3 (fino)
mardo (02.08) antauxtagmeze okazis la unua kunsido de la
Gxenerala Asembleo, pri kiu vi jam povis legi en pli frua numero de EL.
la posttagmezo estis libera.
post la vespermangxo agrable amuzigxis cxiuj, kiuj kunvenis
en la kongresa salono. prezentigxis novulo en nia
medio, pri kiu mi jam menciis en la unua parto de cxi tiu serieto. Kasxi (el
Hamburgo, Germanio, formalanome: Carsten Schnathorst) kreis vere amuzan etoson
pere de sia propra vocxo kaj pruntita Elektra piano. li
distris la kunvenintojn per popularaj kanzonoj kaj E-lingvaj kaj alimaniere
internaciaj. ni auxdis numerojn i.a. de Supertramp,
David Bo-ie, Carole King, Consuelo Velazquez (kompreneble la faman "Besame
Mucho") kaj aliaj. Sxangxadi inter lingvoj prezentis neniun problemon por
la gajhumora plenumanto. unu el la plej viglaj punktoj
de la programo estis "Esperanto rock and roll". Kasxi - 39-jara -
havas junan vocxon kun simila temperamento, samtempe,
lia repertuaro cxerpas cxefe je "cxiam-verdaj" numeroj, aprezataj de
cxiu agxgrupo. Kiam mankas al li trumpeto, li simple kreas gxin per sia busxo.
La bone amuzita publiko ofte "infane" kunkantis, apogante la takton
per
ritma aplauxdo. Estis tre agrabla vespero.
Merkredo
(03.08) la tuttaga ekskurso kondukis al vilagxo Topolcxianky. Interese estis
viziti cxevalejon, (kie la gxentilaj bestoj ekhenis nur en la lastaj sekundoj).
Posttagmeze ni povis eniri grandan vinproduktan kelon,
veran vinfabrikon.
Jxauxdo (04.08)
antauxtagmeze - post la nemankipova kurso - blindigxinta (nun emerita)
lingvoinstruisto el Finnlando, s-ino Asta Torpo prezentis siajn cxiutagajn
elektrajn/elektronikajn helpilojn, demonstrante kiel ili helpas sxian cxiutagan
vivon. Krom rakonti, sxi rondirigis aparatojn por diversgrade handikapitaj
viddifektitoj, sxi ja lauxgrade perdis la vidpovon.
Inter la helpiloj estis tekstoplilargxigilo por malfortvidulo, sonsignalilo
funkciigebla per telefonkomputilo por jxusblindigxinto, brajla notilo por blindulo
kaj multaj aliaj. sxi estis scivola ankaux pri
praktiko kaj kutimo de aliaj. Cxiu cxeestanto rakontis iomete, tamen la ricxan
"arsenalon" de Asta certe neniu superis.
sekvis fidela kongrespartoprenanto, Tanabe Kunio (el
Japanio). Lia parolado verdire estis ekster la kongresa temo. Li nome elektis
rakonti pri Vasilij Erosxenko, persono tre grava por li. Kunio jam dum la
lernejaj jaroj kortusxigxis de la fama blinda E-isto, homamanto, tra
japanlingva biografio. La simpation al la verkisto vekis en li ties
literaturajxoj, koncipitaj rekte en la japana. En 2015 (gxuste 125 jarojn post
la naskigxo de Erosxenko) japanaj E-istoj iniciatis projekton por eldoni
esearon pri li. Subtene al tiu projekto Anatolij
Masenko sendis la verkon "Tundro gxemas", en kiu Erosxenko priskribas
tri blindajn junulojn. Leginte gxin, Kunio sentas sin ecx pli proksima al
Erosxenko. La tri homaj sortoj estis por li tre impresaj. Li lauxtlegis
fragmenton el la antauxparolo de la rakonto "Trimova sxakproblemo",
kiu bone spegulas la emociojn de la verkisto al la cxukcxoj, vivantaj en
severaj arktaj kondicxoj, sed pruvigxantaj cxiam veraj homoj. Li fine klopodis
prilumi tri simpatiajn personecojn, laux la tri cxefroluloj de la libro.
Otto Prytz -
la gvidanto de la kunsido - dankas la parolinton kaj demandas al A. Masenko pri
brajle alireblaj legajxoj de Erosxenko. Tiu rememorigas pri duvoluma eldono el
1990, kiun li mem kompilis, krome ankaux pri brajla eldono en Vilnius. Tadeusz Karas aldonas, ke ankaux en "Auxroro" (E-lingva
revuo por blinduloj, eldonata en Cxehxio) aperis jam artikoloj pri Erosxenko
kaj fragmentoj el ties vivoverko. Jan Priborsky mencias pri eldono, kiun li
ricevis cxi-jare. Gxi konsistas el dulingva libro (Esperanto kaj la japana)
kaj
el samenhava kompaktdisko, legebla per komputilo. Masenko klarigas, ke temas
pri la rezulto de la japania projekto, menciita pli supre.
la antauxtagmezan programon finis la dua parto de la
Gxenerala Asembleo.
La posttagmezo
estis libera, oportuna por preparoj al la posta "Internacia arta
vespero".
La cxiam tre
atendatan eventon cxi-jare gvidis Natalia Kasymova. pri
vera arto garantiis jam la unua programero, prezentita de du muzikprofesiaj
geedzoj, Jelinek kaj Karas. La vocxoj de Milena kaj Ivana, la gitaro de Jiri
samkiel la fluto de Tadeusz sonis - kiel kutime - tre
impone. sekvis Istvan Kabok, kiu lege deklamis spritan
poemon de Heinrich Heine. Poste la gvidantino alvokis por komune kanti la faman
"Marisxa kisu min". Kuragxigis la gajajn kantemulojn gitara akompano
de J. Jelinek. Kompreneble, aldonigxis la ecx pli vigla "dancu,
dancu". Tanabe Kunio kontribuis per japana kanto. kiel
konate, Halina Kuropatnicka-Salamon volonte poetas. Sxi nun plezurigis la
publikon per tri specimenoj de sia poeziemo. El la du kantoj, - kiujn Kasxi
cxi-foje prezentis - la unua (Trinkkanto) ne sonis en E-o, sed en kolonja
dialekto de la germana. Tamen la dua (ripete de antauxhieraux) estis "Akvo
kaj oleo", jam en "la bona lingvo".
Radka Stojanova unue provokis ridetojn de bona etoso per spritajxoj pri
gabrovanoj, poste sxi auxdigis ecx tri sonregistritajn bulgarajn popolecajn
kantojn en gaja E-lingva plenumo. Natalia prezentis (cxi-foje senakompane)
tagxikan kanton pri Lajli kaj Magxnun, en kies plenumon sxi entiris ankaux la
publikon. Al la sekvinta "En boato orumita" (kanzono origine rusa)
nia gitaristo aldonis akompanon. La gitaro sonis plu, kaj - por fini - la
kontentaj cxeestantoj kunkantis ankoraux du pecojn, estrate de la
programgvidantino.
Vendredo
(05.08) la programon de la lasta plena tago de la kongreso komencis fermo. tiu oficiala ceremonio cxi-foje okazis jam en la
antauxtagmezo. Prezidanto Masenko kontentas pri sukcesa kongreso kun bonaj referajxoj, viglaj diskutoj kaj fina rezolucio.
Vicprezidanto Otto Prytz lauxtlegas la tekston de la rezolucio,
kiun
la rezolucia komisiono proponas por akcepto. Aklama aprobo. O. P. prezentas
ankaux siajn prikongresajn limerikojn (UK kaj IKBE). (Tiuj tekstoj aperis jam
en EL, n-ro 7/2016). Sekvas kelkaj resumaj kaj dankaj vortoj 9
de jenaj partoprenantoj: A. Varro, J. Priborsky, I.
Kabok, Tanabe K., W. Wagner, R. Stojanova, H. Kuropatnicka-Salamon kaj A.
Torpo. Post ankoraux kelkaj prezidantaj vortoj kunkantado de la himno (kun gitara subteno de J. Jelinek) finas la fermon.
Posttagmeze la
lokaj vidhandikapitaj aktivuloj gastigis la kongresanojn en ilia agrabla
kunvenejo. Krom afabla regalo okazis prezento de la domo kaj eblis
ecx provi certajn sportilojn. La etoso estis vere amika, la gastigantoj montris
certan interesigxon pri E-o.
Tiun
posttagmezan eventon oni fakte povas konsideri kiel
komencon de la adiauxa amuzajxo, do, speciala ceremonio cxi-jare ne okazis post
la vespermangxo. La kongresanoj povis tamen resti kune kaj gustumi lokajn
vinojn.
Estu permesite
ankaux al la raportinto esprimi dankon pro tiu agrabla
kongresa semajno.
Attila Varro,
sekretario de IKBE82
la
83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83)
kvara komuniko
08-15 07 2017 Sokobanja-Serbio
temo: "rolo de sxatokupoj en la vivo de nevidantoj".
iom pri la logxado.
ni logxos, mangxos kaj kongresos samloke, en simpla, sed
komforta 3-stela hotelo "Hotel Moravica":
Rudnicxka 4, Sokobanja, Serbio.
gxi estas granda, vasta hotelo, sed racie konstruita, kiel
largxa rektangulo, kun kvar etagxoj kaj kun liftoj. la
hotelo disponas je 200 litoj (el kiuj 60 estas provizore rezervitaj por ni).
Cxiuj hotelcxambroj estas kun propraj
banejoj/necesejoj (bankuvoj aux dusxejoj), televidilo, telefono kaj senpaga
retaliro, plejparte ankau kun fridujo. La cxambroj rigardas al la montaro aux
al la hotelenirejo, sportejoj, parko, najbara kvartalo kaj la valo de
Sokobanja, cxiuj havas komfortajn proprajn balkonojn. La klimatiziloj fakte ne
estas bezonataj, sed estas lauxdezire surloke mendeblaj (aldone pageblaj).
En la hotelo
estas restoracio kun 400 sidlokoj, du malpli grandaj
(po 150 lokoj) bankedo-salonoj, kafejoj internaj kaj sur grandaj terasoj, bela
amfiteatra konferencejo kun 220 fotelecaj sidlokoj, ripozsalonoj, internaj
sportejoj kaj sportaj terenoj antaux la hotelo.
La hotelo
situas proksime al rivereto Moravica (eta Morava), surmontete, izolite, en
alteta ebenajxo kun benkoj kaj parko kun porinfana
ludilaro. De gxi gvidas kelkaj sxatataj promenvojoj, ankaux lauxlonge de Moravica,
pere de kiuj oni venas al la parko kaj tra gxi al la komenco de la cxefa urba
promenejo, gvidanta gxis la urbocentro, promene atingebla en 15-20 min. (sume,
ekde la hotelo).
Lauxlonge de
rivereto Moravica, ecx gxis gxia fonto kaj tra la proksima monto Ozren, volonte
promenadis ankaux jugoslavia nobelpremiito, verkisto Ivo Andricx. Nome, li
estis regula gasto de "Hotel Moravica" kaj li tie en "sia"
apartamento 144 verkis du rakontojn kaj komencis la romanon "Ponto sur
Drina", por kiu li en 1961 ricevis Nobel-premion. En la apartamento antaux
kelkaj jaroj estas instalita muzeeca memorspaco kun
ekspozicioj kaj liaj personaj ajxoj, kiujn li tie uzis. En la prospekto pri la
apartamento oni invitas cxiujn sxatantojn de Andricx kaj cxiujn kreantojn kaj
konstruantojn de novaj pontoj, kiuj kunigas jarcenton kun
jarcento kaj homon kun homo, bonveni al la hotelo por kunfaradi cxi tie
renkontejon, kreejon kaj noblan inspirejon.
Ni aldonas la
inviton kaj bonvenigon, firmigante ilin per la financaj informoj kaj rabatoj:
A-landanoj,
kiuj finpagus sian kompletan partoprenkotizon jam antaux la 15-a de februaro
2017, povas pagi 20 euxrojn malpli (logxonte en du- aux trilitaj cxambroj) aux
25 euxrojn malpli (logxonte en unulita cxambro).
Cxiuj
kongresanoj, kiuj antaux la indikita dato faros sian
(unuan) antauxpagon, rajtos ricevi dekprocentan bonhavon de la enpagita sumo,
uzeblan surloke por siaj fakultativaj elspezoj (aldona) ekskursoj, libroservo
kun interna memorajxvendejo k.s).
Partoprenantoj
el landoj kun transpagaj problemoj povos finpagi
surloke (maksimume 50 p. de la kotizo).
Familioj kun infanoj pli ol 10-jaraj kontaktu la organizanton pri la
rabato adaptita al ilia propra familio.
Pri la pagmaniero bv. legi
la trian komunikon en decembra EL 2016.
V. Brankovicx,
teknika organizantino de la IKBE83.
Cxar en 2016
oni vaste celebris la 400-jaran datrevenon post la morto de Miguel de
Cervantes, la 4-an de oktobro okazis en la cxefsidejo
de la nacia Biblioteko de Hispanio en Madrido tre interesa arangxo: vocxlegado
de brajlaj fragmentoj el Don Quijote hispanlingve far pluraj blinduloj. Oni
proponis al nia s-ano Pedro Zurita, la kompetentulo pri la tutmonda blindularo,
obteni filmetojn, en kiuj blinduloj el pluraj landoj vocxlegu la komencon de
Don Quijote en sia denaska lingvo. Li havis la ideon inkludi ankaux esperanton.
Rezulte la filmetoj aperis en jenaj lingvoj: portugala, franca,
itala, germana, angla, norvega, rumana, pola, rusa, araba, japana kaj cxina.
Laux lia propono, esperantan tradukon de Fernando de Diego vocxlegis s-ino
Nedeljka Lojxajicx el Serbio. S-ano Otto Prytz legis norveglingve. Pedro Zurita
vocxlegis rekte brajle eron de Don Quijote en la asturia lingvo kaj en la
traduko de Andres Trapiello en nuntempa hispana lingvo. Je la fino de la legado
oni dankis pro la kunlaboro hispane, angle, france kaj
esperante.
Pedro Zurita
Brajlaj
vortaroj - kaj ilia sorto (tria parto)
Krome mi
antauxe posedis la jenajn vortarojn, kiujn mi aux forjxetis aux fordonis, kaj
pri kiuj mi sekve ne povas indiki eldonjarojn:
27. Moderna vortaro de la hispana lingvo; 15 volumoj.
Donaco de la brajla biblioteko de ONCE (la hispana blindul-organizajxo),
Madrido, kiu havis plurajn ekzemplerojn de gxi. Kvankam gxi estas nur meze
ampleksa, kaj eldonita de "Reader's Digest" (tamen ne en USONO, sed
en Meksiko), gxi tre utilis al mi dum la studado de la hispana lingvo kaj la
posta laboro kiel lekciisto pri gxi. Poste mi ricevis
"CD-rom"on (kompaktan diskon kun nur-lega
memoro) enhavantan la grandan, duvoluman hispanan vortaregon, kiu iel estas
komparebla kun PIV, kaj en kiu mi povas foliumi. Iom post iom mi ankaux ekhavis
ret-aliron al diversaj eldonoj de la vortaro de la Hispana Regxa Akademio. Do,
kiam mi emeritigxis kaj devis malplenigi mian oficejon, mi decidis forjxeti la
"Modernan vortaron". Pacon al gxia memoro!
28. Sveda ortografia vortaro (por lernejanoj); 3 volumegoj. "Heredajxo" de la vortarema
Esperantisto, kiu donacis al mi la portugalan vortaron (n-ro 11). Gxi estas
preskaux elementa, kaj gxi prezentas altstilan variajxon de la sveda lingvo,
kiu hodiaux sxajnas solena, arhxaika kaj ecx ridinda. Mi forjxetis gxin.
29. _Finna-sveda vortaro; 3
volumegoj. Gxia celgrupo estas finnaj lernejanoj lernantaj la svedan lingvon.
Gxi aperis platskribe en la 1930-aj jaroj kaj poste presigxis brajle en la
presejo de Thilander. Gxia vortprovizo estas antauxmilita, La svedaj tradukoj
sxajnas same solenaj kiel la materialo de la sveda
vortaro (n-ro 28), kaj la gramatikaj indikoj inkluzivas formojn ne plu uzatajn.
La vortaro tamen utilis al mi por trovi la signifon de finnaj vortoj, sed post
akiro de la Finna-Esperanta-Finna vortaro (n-ro 26) mi ne plu bezonas gxin.
Alia gxenajxo de tiu vortaro estas, ke, sendube por
sxpari spacon, la distanco inter la brajlaj signoj estas pli malgranda ol
normale en okcidento (eble japanoj komforte legus la vortaron). Cxi-somere mi
eksciis, ke Asta Torpo el Finnlando kolektas vortarojn, kaj mi sendis gxin al
sxi. (Mi volis informi sxin pri tio per retmesagxo, sed la ret-adreso,
kiun
mi trovis sur la retpagxoj de LIBE, montrigxis erara.)
30. angla-_rusa vortaro; (1965); 10 volumoj. gxi havas la samajn karakterizajxojn kiel la 29-voluma
angla-rusa vortaro (n-ro 25), sed estas malpli ampleksa. mi
donacis gxin al respondinto de anonco en el.
Cxu finigxas
la epoko de brajlaj vortaroj?
Kiam mi lernis
la francan lingvon en la gimnazio, mi uzis francan-svedan vortaron, laux mia
memoro 7-voluman, kiu staris en la biblioteko de la blindullernejo. Multegajn
jarojn poste mi turnis min al la koncerna sveda instanco, demandante, cxu tiu (aux alia) vortaro plu estas acxetebla. La respondo
estis, ke oni ne plu produktas brajlajn vortarojn, cxar ili
estas tre volumenaj, kaj cxar nun oni pli oportune povas konsulti vortarojn
elektronike. Tio sendube estas vera. En cxi tiu artikolo mi plurfoje menciis elektronike konsulteblajn
vortarojn. Bedauxrinde, tamen, ne cxiuj estas same facile manipuleblaj de
vidhandikapitoj. La sercx-funkcio, la tekst-arangxo, vidaj simboloj kaj aliaj
faktoroj povas igi elektronikajn vortarojn neuzeblaj por ni.
Mi iam havigis al mi kompaktdiskon kun hispana vortaro
pli moderna ol tiu, kiun mi menciis sub n-ro 27. La instrukcia kajero kun klarigoj pri la multaj ebloj, kiun prezentas tiu
elektronika vortaro, donis al mi multan esperon. Mi metis la kompaktdiskon en
la komputilon kaj volis ekuzi la vortaron - sed mia "brajla ekraneto"
estis malplena, kaj mia vocxsintezilo estis muta! Mi demandis fakulojn pri
komputila ekipajxo por blinduloj, cxu mi iel povas aliri tiun vortaron, sed oni
respondis nee. Mi ne memoras la kialon, sed sxajnas, ke temas pri "Java
Script" aux io simila. Tamen ni
nun povas gxui en elektronika formo vortarojn, pri kiuj ni antauxe ne povis ecx
revi, ke ili iam aperos brajle surpapere. Kiom mi enviadis al la vidantoj, kiuj
povas dibocxe trafoliumi grandajn vortarojn, akirante scion blokitan al ni! Unu el tiuj vortaregoj estas Plena Ilustrita Vortaro
(PIV), kiu nun estas alirebla al ni danke al la ne tro
alte taksebla laborego de Pier Luigi da Costa. Antauxe mi devis peti helpon de
vidanto por fari ecx plej etan konsulton en PIV. Nun mi povas sendepende uzi
gxin, kaj gxi farigxis unu el miaj plej utilaj laboriloj en mia Esperanta
okupo, i.a. en la Akademio. En la Akademio ni ofte
ricevas demandojn pri tio, kiel traduki tiun aux alian anglan vorton aux
esprimon. Brajlajn vortarojn inter Esperanto kaj la angla mi neniam havis, kaj
mi ecx ne sukcesis
eltrovi, cxu tiaj vortaroj entute estas acxeteblaj. Kiam aperis nova eldono de
dudirekta angla-Esperanta vortaro, mi supozis, ke iu
versio de tiu vortaro ekzistas en komputila formo: hodiaux oni ja ne skribas
librajn manuskriptojn per krajono nek per skribmasxino, sed per komputilo. Mi
do demandis la auxtoron de la koncerna vortaro pri la afero, kaj li respondis, ke versxajne la eldonejo posedas komputile legeblan version.
Mi demandis la Eldonejon, kaj proponis acxeti tiun version por la sama prezo, por kiu la papera libro estas vendata. Mi ankaux
promesis ne misuzi la version, t.e. ne distribui gxin al aliaj. La eldonejo
konsentis, kaj sekve mi nun havas aliron al moderna Esperanta-angla-Esperanta
vortaro. Mi do bonvenigas la elektronikajn vortarojn. Ili havas la grandajn
avantagxojn, ke ili okupas tre malmulte da spaco, kaj
ke ili estas rapidege konsulteblaj. Ili estas komforte legeblaj brajle; per vocxsintezilo estas iom pli malfacile legi dulingvajn
vortarojn, sed estas tute penseble, ke la sintezilo auxtomate sxaltu de unu
lingvo al alia, se la enkomputila teksto havas lingvokodojn. Tamen ankoraux
ekzistas kialoj por ne cxesigi produktadon de surpapera brajlo.
Unue, ne cxiuj
blinduloj uzas komputilon, kaj multaj blinduloj ne havas la eblon uzi komputilon, ecx se ili
volus. Krome, ne cxie eblas konektigxi al la reto. Brajlo malfermis al la
blinduloj la vojon al aktiva partopreno en la socia kaj kultura vivo. Ni ne
fermu tiun vojon al la ne-privilegiitaj blinduloj, kiuj ne disponas pri
komputilo!
Due, ecx por ni, kiuj uzas komputilon, papero fojfoje estas pli oportuna
ol komputilo. Komputilo havas multajn erojn, kaj cxiu el ili povas panei, sen ke estas facile
konstati, kiu ero paneis. Ankaux papero kaj fingroj povas "panei",
papero per malsekigxo aux eluzigxo de la punktoj, kaj fingroj per kontuzo. Sed
por legi paperajxon almenaux ne necesas funkcianta elektro!
Mi donas trian
kialon, pri kiu oni ne multe atentas. Cxe modernaj komputiloj vidantoj samtempe
povas vidi plurajn "fenestrojn". Ili povas havi la legatan tekston en
unu fenestra de la ekrano, kaj la vortaron en alia, kaj ili
ne bezonas forlasi la tekstan fenestron por konsulti la vortaron. Teorie tiel
estas ankaux cxe komputilo manipulata de blindulo.
Sed blindulo ne havas _samtempan_ aliron al la teksto
kaj la vortaro. Se li legas enkomputilan tekston kaj bezonas konsulti
enkomputilan vortaron, li devas forlasi la tekstan fenestron, kaj ne havas la
tekston "sub la fingroj", kiam li konsultas la vortaron. Por mi estas
pli oportune - eble pro kutimo – havi la vortaron ekster la komputilo, por ne
bezoni forlasi la tekston. En la lernejo oni instruis al ni,
ke skribante eseon (ni nomis gxin "stil-ekzerco"), ni komence
enkonduku la leganton en la temon, kaj fine elkonduku la leganton el la temo.
Mi nun venis
al tiu fina punkto, en kiu mi mencias alian okazon, en
kiu eksterkomputila surpapera konsultlibro estus oportuna. Ni ofte uzas
aparatojn, kies instrukcian manlibron ni povas legi
nur per la aparato mem. Se io misfunkcias kaj oni
bezonas konsulti la manlibron, ni ne povas, cxar misfunkcias gxuste la aparato,
kiun ni bezonas por legi. Kiel solvi la problemon! Mi havas konkretan
ekzemplon. Blinda kolego mia partoprenis sxakturniron, notante la movojn per
elektronika brajla notilo. Tiu notilo havas multajn funkciojn, i.a. alarmon.
Subite eksonis la alarmo, gxenante la ludantojn de la turniro. Mia kolego volis
haltigi la alarmon, sed ne memoris, kiel fari tion.
Tion li devis esplori en la instrukcioj, sed ili
trovigxis nur en la notilo mem. Fine li elsxaltis la notilon - kaj perdis la
notojn de sia sxakpartio! Al vidantoj oni cxiam liveras paperan manlibron kune kun la aparato.
Fine mi ne
forgesu miajn kontaktinformojn! Se vi deziras iun el
la vortaroj, kiujn mi pretas donaci, aux se vi havas ideon pri ilia dezirinda
sorto, bv. turni vin al:
Otto Prytz
(vidu la adreson en "adressxangxo")
kvar la plej strangaj lingvoj sur la tero
Lingvoj, kiujn
parolas homaro, diferencigxas laux multnombraj ecoj. Gxuste tiu
faktoro igas iujn lingvojn speciale interesaj, la aliajn nekredeble komplikaj
por lernado.
La ajapana
lingvo, kiun scipovas nur du personoj sur la Tero, kaj ecx tiuj estas
kverelintaj. La ajapana lingvo estis iam disvastigita en Meksiko, sed post revolucioj,
invado de hispanoj, malsato kaj inundoj kelkaj indigxenaj popoloj estas
pereontaj, kaj kune kun ili ankaux iliaj dialektoj, kiuj tre baldaux povas
eniri la liston de mortintaj lingvoj. Nun la ajapanan lingvon povas libere
paroli nur du personoj. Ili cxiam rilatis unu al la alia malvarmete, kaj
lastatempe entute cxesis kontakti pro kverelo. Logxante duonkilometron unu de
la alia, portantoj de cxi tiu antikva lingvo rezignas
interparoli. Lingvistoj sercxas ajnan eblecon por repacigi la maljunulojn.
En la tujuka
lingvo ekzistas 140 (!) genroj de substantivoj. Tiun lingvon oni prave nomas
unu el la plej komplikaj lingvoj sur nia planedo. Se por anglalingvanoj ecx tri
substantivaj genroj estas tro multaj, la indigxena grupo el mil homoj,
logxantaj en la gxangalo de Kolumbio, opinias, ke devas esti 140 genroj. Tio
igas ilian lingvon ege malfacila.
En la lingvo
Silbo Gomero oni ne parolas, sed fajfas. kutime per la
lingvo por komunikado kaj interkomprenigxo ni transdonas informojn pere de
vortoj. Sed la lingvo Silbo Gomero, kiun uzas logxantoj de Kanariaj insuloj,
konsistas ne el vortoj, sed el fajfoj. Tiu cxi lingvo devenis de la hispana
dialekto, en kiu cxiuj sonoj estis anstatauxigitaj de fajfaj sonoj, kiuj
diferencigxas laux longeco, alteco kaj aliaj signoj.
Racxasap estas
la lingvo, kiu estis kreita escepte por turni sin al la regxo de Tailando. Lia
mosxto en Tailando gxuas tian respekton kaj adoron, ke ecx uzas specialan
lingvon. Cxiu, kiu deziras turni sin al la regxa mosxto, devas fari tion en la
lingvo Racxasap (traduko - la regxa lingvo). Tiu tradicio ekzistas jam preskaux
700 jarojn. Tial tailandanoj entute konas Racxasap-on, sed preskaux neniu povas
korekte paroli gxin.
Christina
Kozlovska
Floro
(fino)
- Sinjorino Nina, mi havas akademian titolon en
psikologio, do kredu min, mi scias, pri kio mi
parolas. Animaloj ne povas ami, cxe ili forestas
memkonscio. Memkonscio estas termino, indikanta operacion, per kiu homo
perceptas sin. Dank' al gxi homo ne nur komprenas la eventojn, kiuj okazas al
li aux sxi, kiel tion faras aliaj vivantaj estajxoj,
sed ankaux povas analizi ilin. Kiam homo amas, li aux sxi konscias tion.
- Sed cxu mia
katinjo kondutus tiel, se gxi ne amus min? Kiel do oni povas klarigi tion? - Nina ankoraux insistis, kvankam sxia vocxo ne plu
estis tiel certa.
- Animaloj
posedas konojn de refleksa naturo, sed ili ecx ne
konscias tiun konon. Ili ne havas amon kiel tia, estas
nur alligiteco, nur kutimo. Se sur via loko estus alia homo, via - uh... Floro,
se mi ne eraras, kondutus same kun li au sxi. Gxi same
kurus al la pordo, kiun sxi malfermus gxin, cxar gxi scius, ke gxia mastrino
nun donos al gxi mangxajxon. Gxi same frotigxus kontraux kruro de tiu alia, cxar alkutimigxis, ke post tio gxi estas karesata.
Tio estas cxio. Ne sercxu romantikon tie, kie gxi ne povas esti.
La viro denove
ekokupis sin pri la liniilo. Li frapetis per gxi la tablon, kaj lia tuta
aspekto, lia apenaux videbla rideto parolis pri tio, ke li estis evidente
kontenta pri siaj vortoj. Nina havis neniun sxancon en tiu
lukto. Li havis malantaux si sciencon, sxi havis nur siajn proprajn konvinkojn,
kaj ecx tiuj evidentigxis ja ne tiel firmaj, se nun la
virino silentis, simple pririgardis siajn manojn. Nina ne ofendigxis, nur
sentis sin suficxe deprimita por arogi al si
ne
respondi liajn lastajn vortojn. La viro rimarkis sxangxojn sur sxia vizagxo,
kaj ankaux li rimarkis tian klaran profilon de sxi, tian helan, preskaux
travideblan kaj ankoraux junan hauxton kovritan per efelidoj. Sxi sidis
cxe
la fenestro, tute kadrita de lumo kaj en iu momento sxajnis al li, ne, ne bela
- sankta, pura kaj senpeka.
Li tiel volis tusxi sxian manon! Kaj cxar li neniam
rifuzis al si la plezuron de amoraj aventuroj, do sen pensi longe, jxetis sin
al sxiaj piedoj.
- Ho mia
karulino, cxu mi povas nomi vin simple Nina? - kaj ne atendante la respondon, pluigis: - ne malgxoju tiel,
amo ekzistas, kaj iufoje evidentigxas, ke gxi estas tute proksime, tute apude,
oni nur bezonas scii, kien rigardi. Li diris la tuton tion, kauxrinte apud la
genuoj de Nina kaj kunpremante firme sxian tremantan manon. Nina tiom ektimis
tiun subitan atakon, ke ne tuj komprenis, kio okazas, kaj kiam sxi komencis elsxiri
la manon, evidentigxis, ke estis tro malfrue. Li tenis gxin per siaj varmegaj
polmoj kaj plurfoje tusxis gxin per siaj lipoj. Nur antauxnelonge Nina estis
tiel malgxojita. Sxin maltrankviligis la vortoj diritaj de la sinjoro. Ie en
sia animo sxi
ecx
komencis koleri pri li, cxar li kuragxis atenci la plej karan - Floron, sxian
teneran, amantan katinjon. Ankoraux antaux kelkaj minutoj sxi kapablus ecx
respondi akre al li por silentigi lin, sed nun... Nun
Nina ne povis ecx analizi siajn pensojn, la cxambro turnigxis kaj se la virino
nun starus, sxi simple ne tenus sin sur la piedoj. Nun sxi eksentis lian manon
ankaux sur sia genuo. Al sxi sxajnis, ke sxi deziras, ke li cxesu, sed kial do
sxi ankoraux diris al li nenion, ne stopis la tuton tion?
Nina sidis sur sia segxo cxe la kudromasxino kaj ecx timis movi sin, timis
enspiri kaj elspiri, timis rigardi lin. La sinjoro diris al sxi, kiel bela sxi
estas kaj kiel delikata estas sxia hauxto. Sed Nina, kiu preskaux ne auxdis, ne
povis kredi, ke cxio cxi okazis al sxi. la sinjoro evidente sxatis tiun ludon,
li murmuris ion, rigardis Nina-n la tutan tempon de sub siaj vitretoj, sentis,
ke lia emeritagxa karno estas tiel juna kiel lia animo kaj estis felicxa. Nina
tuta tremis, eble unuafoje dum tiom multaj jaroj sxi sentis sin virino kaj
ankaux estis felicxa. Sed tiu eksplodo de emocioj,
eksplodo de ambaux iliaj tiel malsamaj felicxoj dauxris tute ne longe. En la
koridoro auxdigxis pasxoj kaj poste ankaux vocxoj, kaj ili
alproksimigxis. Ili ambaux komprenis, kio okazis.
Nina
etendigxis en sia segxo kaj movigxis ankoraux pli proksimen al la tablo,
penante egaligi sian spiradon, kaj la viro
surpiedigxis, lauxte ekgxeminte - sxajne lia dorso ekdoloris - kaj jam apud
sxia orelo anhelante flustris ion. Nina povis kompreni nur kelkajn lastajn
vortojn: "morgaux je la dudeka cxe la monumento de Mickiewicz", sed
tio suficxis al sxi por kompreni, pri kio temas.
Ekde la reveno
de la laborantinoj al la kudrejo Nina ne kuragxis almenaux ankorauxfoje rigardi
lin. Sxi auxdis nur mallongan "dankon" kaj frapon de la pordo, kiu
fermigxis post li. Nur tiam Nina apogis sin al la dorso de sia segxo kaj tro
longe rigardadis la fenestron. La virinoj ecx intersxangxis la rigardojn,
montrante
unu
al la alia la rigidigxintan figuron de Nina, por kiu stato de revemeco estis
eksterordinare malofta, kaj sensone ekhihiis. Sed Nina plue rigardadis
pasantojn, malnovajn grizajn domojn kaj pensis, ke tiu
strato estas vere tre bona kaj versxajne vere pratempa.
El malnova
pola domo, de kiu simple blovis per humido kaj malvarmo, la sinjoro aperis sur
la superplena strato, inundita per agrablaj printempaj radioj, deskuis sian
kostumon, ankaux sen tio perfektan, kaj kun miro komencis rememori cxion, kio
jxus okazis al li. Liaj manoj poiome cxesis tremi kaj la antauxnelonge
ardigxinta vizagxo estis revenanta al sia normala stato. Kio gxi estis? Kaj
kial gxuste tiu virino? Nun la sinjoro neniel povis
rememori, kio gxuste tiel logis lin en sxia aspekto.
Li rerigardis la grizan konstruajxon malantaux sia dorso kaj skuinte la kapon
rapidis al la kunveno, pri kiu li ial tute forgesis kaj al kiu li jam suficxe
malfruigxis.
: : :
Nina sidis
surbenke kaj klakis per la dentoj pro malvarmo, desupre rigardis sxin severe
Mickiewicz mem, kvazaux malaprobante pro tro legxera, kiel
por tia venta vetero, vesto. Sed kion povis fari Nina? Sxi simple ne povis
surmeti ion alian, ol sian solan robon, kiu ne estis
elsxrankigata dum kelkaj jaroj. Por almenaux iomete varmigxi, sxi frotis siajn
akrajn apenaux kovritajn per sinteza robo genuojn kaj kunfrapis kalkanumetojn
de sxuoj speciale acxetitaj por tiu okazo. Sxi
surmetis orajn orelringojn kaj oran cxeneton kun
kruceto, sxminkis la lipojn, kio jam estis por sxi tro multe da kosmetikajxo
sur la vizagxo, kaj nun al sxi sxajnis, ke cxiuj rigardis sxin. Nina estus
delonge translokigxinta al la plej malproksima benko, kiu estas kasxita ie
malantaux siringaj arbustoj, se ne timus, ke li ne vidos sxin tie. Sxi estis
veninta kvin minutojn pli frue, sxi sxatis cxien alveni gxustatempe, kaj pri
tio, ke virino devus malfruigxi al rendevuo, sxi ne sciis, cxar simple neniam
iris al rendevuoj. Do, sxi havis ankoraux iom da tempo
por profundigxi en siajn pensojn. Nina denove rememoris ilian hierauxan
konversacion kaj pensis, ke li fakte pravas. Animaloj neniam egaligxos al
homoj. Nur homoj povas kunsenti, pardoni, amiki. Nur homo povas tiel pasie kaj
sindone ami, ami dum la tuta vivo. Nina ne povis scii certe, cxar neniam iun en
sia vivo tiel amis, kaj neniu amis tiel sxin, sed nun
sxi sentis, ke baldaux cxio cxi okazos al sxi. Unuafoje sxi deziris tion.
Hieraux,
veninte hejmen de laboro, sxi iel tute alie rigardis sian
Floron. Ne, Nina ne intencis senigxi de sia katinjo, simple nur hieraux sxi
komprenis, ke sxia tuta katronrona amo estas malvera. Eble same Floro estis iam
alkuranta al sia antauxa mastrino, kaj post Nina gxi alkurus ankoraux al iu alia. Tiuvespere Nina spektis televidon
sen
Floro, sxi ne surbrakigis la katinon, ne kusxigxis kun gxi sur la sofo, ne
auxskultis gxian ronronadon. Tiunokte Nina pensis pri la morgauxa renkontigxo
cxe Mickiewicz kaj longan tempon ne povis endormigxi.
Kaj jen sxi
estas cxi tie cxe la monumento sur la plej proksima de la monumento benko,
tremante pro la malvarma vento, kaj la viro gxis nun ne estas tie. Nina
ekrigardis la horlogxon, jam estis dudek post la oka, sed sxi ecx ne pensis
koleri, sxi sciis, ke en granda urbo al homoj povas okazi diversaj incidentoj,
sxi tuj pensis pri malbone funkcianta transporto, pri kavoj sur la vojoj, pri
problemoj en la laborloko kaj ankoraux pri multo. Sxi trovis dekojn da
senkulpigoj pro lia malfruigxo. Sed ju pli horlogxmontrilo proksimigxis al la
nauxa, des malplimultigxis la listo de senkulpigoj, kaj kiam tiu
montrilo estis jam sur la deka, la senkulpigoj tute finigxis. Nina levigxis de
la benko kaj forlasis la placon de Mickiewicz.
Neniam plu sxi
renkontis la sinjoron kun griza barbeto. Nina ecx ne
rimarkis, ke sxi trairis kelkkilometran distancon de la urbocentro hejmen,
preskaux ne memoris, kiel alvenis tien. Nur memoris
sxi penetran venton kaj pezajn pensojn. La lastaj ankoraux kaptis sxin. Sed tio
ne estis pensoj pri malfelicxa amo, rompita koro kaj la senindulo. Ne, en tiuj
pensoj sxi simple poiome revenis al realeco, malsuprenigxis de la alteco de
siaj himeraj revoj pri nobla homo. Nina igxis la iama Nina. Sed nun en cxi Nina
aperis io nova, iu amara algusto de la antauxnelonga
seniluziigxo. Sxi plu ne povis resti indiferenta al la homoj, kia sxi estis antauxe. Cxu sxi koleris kontraux ili? Iomete. Cxu sxi sentis sin trompita?
Certe. Cxu sxi ankoraux pensis, ke nur homo kapablas ami? Parte. Cxar sxi
ankoraux kredis, ke homoj ne povas esti malamikoj unu al la alia.
Gxuste en tiu momento Nina envenis sian malpuran kaj, kiel ofte
okazis, nelumigatan enirejon. Sxi malfermis la stratpordon kaj pasis certe en
la mallumon, plu tremante pro malvarmo. Sxi reflekse etendis antauxen sian manon, esperante post kelkaj pasxoj palpetrovi
parapeton, anstatauxe sxi trafis ion strangan. Nina ecx ne havis tempon por
ektimi, kiam tio io dolorige kuntordis al sxi tiun
etenditan brakon malantaux sia dorso kaj fermis la busxon. Nina ekkriis sensone
en ies polmon aux pro timo, aux pro doloro kaj sentis, kiel
iu alia, gxis nun kasxita en mallumo, frapis sxin sur la ventron. Nina denove
kriis, denove sensone, sxi volis klinigxi, sed ne povis. Iu
flustris en sxian orelon, ke sxi ne movigxu, kaj la virino senmovigxis,
movigxis nur sxiaj larmoj. Ili fluis de la okuloj
sur
tiun aliulan manon. Tiu dua lumigis la vizagxon de Nina, kaj senprokraste
sxiris la orajn orelringojn el la oreloj kaj la cxeneton de la kolo. Nun sxi
eksentis ankaux sur sia kolo sangoguton, kiu fluis el la sxirita orelo. Li
ektiris la sakon de sxiaj manoj, Nina ecx ne pensis kontrauxi, senprokraste ellasis
gxin. Poste tiu, kiu estis malantauxe, fermis sian
brakumon kaj ili ambaux malaperis, lasante Nina kusxi sur la malvarma cemento
inter la stratpordo kaj la unua sxtupo.
Nina
plorsingultis lauxte, nun sxi jam auxdis sian ploron
kaj estis certa, ke gxin auxdis ankaux sxiaj najbaroj. Sxi longe supreniris,
tenante sian manon sur la parapeto, cxar sxiaj kruroj
simple fleksigxis, dauxre trenis sin sur sian kvinan etagxon, premante sian
dekstran manon al la ventro, sed neniu pordo de iu logxejo malfermigxis. Sxi
tiris la sxlosilon el la jakposxo (estis bone, ke sxi havis kutimon meti gxin
tien) kaj malsxlosis la pordon.
En la koridoro
Nina-n jam atendis Floro. Gxi rigardis la virinon per siaj grandaj okuloj,
kvazaux cxion komprenante. Nina ne povis sin deteni, sxi falis genue antaux la
katino, brakumis gxin kaj ploris, kisis gxiajn moletajn harojn kaj denove
ploris. Ili ankoraux longe kusxis tiel duope en la koridoro, gxis kiam Nina
trankviligxis kaj trenigxis en la bancxambron.
Floro atendis
sxin cxe la pordo, kaj kiam Nina sursofigxis, sidigxis apude surplanke. Nina ne
povis pri io pensi, sxi sentis nur, kiel doloras sxia
ventro, kiel doloras la lezita orelo kaj la genuo estas furioze tordata
profetante la vetersxangxon. Larmoj kvankam se malofte, sed ankoraux versxetis
sin el sxiaj okuloj. Al Nina estis tiel amare, kiel
neniam estis. Sxi rompis sian bazan regulon, kaj vivo
donacis pro tio al sxi teruran aventuron. Sxi ne volis kompati sin, sed
kompatis. Sxi gxojus ekdormi pli rapide kaj forgesi pri cxio, sed pro la
neeltenebla doloro pri la dormo al sxi restis nur revi. Subite Nina sentis, ke
Floro saltis al sxi sur la liton. La katino tiom mallauxte tenere murmuris...
Nina cxiam amis tiun sonon pli ol ajnan muzikon.
Kutime Floro kusxigxis, volvigxinte bule, proksime de la kuseno, Nina pensis,
ke tiel estos ankaux nun. Sed sxi eraris. Floro kusxigxis gxuste sur la
malsanan genuon. Nina sentis varman lanugan korpeton, sentis gxin spiri, kaj
cxio tio tiel trankviligis sxin, tiel lulis.
Jam ie en duondormo Nina komprenis, ke jam doloras nek
sxia genuo, nek ventro, nek orelo, ke gxenerale nenio
plu doloras kaj maltrankviligas. Sxi sentis jam nek bedauxron, nek ofendon, nek
seniluziigxon, sed nur tion, kiel forte sxi amas
Floron kaj kiel forte Floro amas sxin.
Elukrainigis: Petro Palivoda.
estimataj gesamideanoj!
dank' al afableco de la auxtorino Ritva Sabelli, ni
prezentas nun en LIBE-pagxaro (en txt-formato) ret-version de sxia libro "Historio
de la Esperantomovado inter la blinduloj - 1888-2015), kiu nigre aperis
pasintsomere en Finnlando. Do, tri antauxaj volumoj de la "Historio"
ne plu trovigxos en nia pagxaro, cxar ili eniris en la
verkon de s-ino R. Sabelli.
A. Masenko.
: : :
Don Quijote
en Esperanto
Finfine la
aventuroj de la ingxenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, en Esperanto, en
bita formato, estas disponebla al cxiuj amantoj de la universala kulturo. Provu
gxin gxui sen barieroj, elsxutante tie cxi:
http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/5093/2/don_quijote
en Esperanto 2016-07-01.epub.
Pedro Zurita.
: : :
Marijus
(Litovio)
https:/www.youtube.com/watch?v=QNwRAOKdJE
Mirinda Lviv' 2016 - la simio kaj la delfeno
https://www.youtube.com/watch?v=7Mo1Mm3lfu#eQ
Mirinda Lviv' 2016 - la cxevalo kaj la azeno
https://www.youtube.com/watch?v=NBn/w\mqBBiSE
Esperantistoj vekigxu!
https://www.youtube.com/watch?v=aYOUR8EDgnU
filmo pri E-o de la odesa E-klubo "Verdajxo":
https://www.youtube.com/watch?v=md11986GICk&feature=related
novjaro 2017:
https://www.youtube.com/watch?v=EIWMIMKFIVW
Odesa zoo (Ukrainio):
https://www.youtube.com/watch?v=eU8wBjeKo#jd
ne
uzurpu! kaj vi malkovros estontecon:
https://www.youtube.com/watch?v=WkcebZ4oGsU
Svitlana Kozarenko - 7 la
plej bonaj kutimoj:
https://www.youtube.com/watch?v=sk#jiajbTK#cs
Olena Posxivana - Esperanto kaj blinduloj:
https://www.youtube.com/watch?v=k1SdQLI58r0
donaco:
https://www.youtube.com/watch?v=1557QCdzWhc
:::::::::::::::
Otto Prytz,
Hovseterveien 42 B, NO-0768 Oslo, Norvegio
nova
hejma telefonnumero:
!47-22499838
Restas sensxangxaj la posxtelefona numero
kaj
la ret-adreso:
!47-91161765 - pilotto@online.no
kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo":
redaktoro: Olena Posxivana
Velika
Dijivska 22/226,
UA-49068
_dnipro, Ukrainio
(r.p.:
amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01
_jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.:
+420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01
_jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.:
+420-481 543 200)
Por ricevi la revuon retposxte skribu al:
masenkoai(cxe)mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi Da Costa,
Via di S.
Maria del Giudice 2369,
IT-55100
_lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)
posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa LIBE"
cxe
Banca Nazionale del Lavoro (mallonge: BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
Jarkotizo: 15 euxroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
------------------------------------