Esperanta ligilo
n-ro 10, decembro 2017
Enhavtabelo
84-a Internacia
kongreso de blindaj Esperantistoj en Kroatio (Dua komuniko)
El Esperantujo. Datumoj pri Universalaj kongresoj.
Zamenhof-festo en la pola instituto
Literaturo. Karel Cxapek. Tonda
(rakonto)
Diversaj interesajxoj. Pri negxo
Facila legajxo. Ne tiom oro valoras
Enigmoj kaj problemoj
Anoncoj por legemaj komputiluzantoj
84-a Internacia kongreso de blindaj
Esperantistoj en Kroatio (Dua komuniko)
Karaj
geamikoj!
Ni ripetas nian inviton: bonvenon al Kroatio,
partoprenu nian 84-an IKBE-on!
Jen kelkaj
gravaj informoj por estontaj kongresanoj:
Pri hotelo, pri
kongresa temo kaj pri pagmaniero.
1. Pri nia kongresejo Ni logxos,
mangxos kaj kongresos en la hotelo "Tomislavov dom" (Hejmo de
Tomislav). La hotelo trovigxas en la koro de la natura parko
"Medvednica", sur la montopinto Sljeme. Sljeme estas la plej alta pinto de la monto Medvednica (ursa monto), kiu
trovigxas cxirkaux 20 minutojn for de la centro de Zagrebo. La eventoricxa
historio de "Tomislavov dom" komencigxis en la
jaro
1877. La nunan formon de fluganta hirundo ni
danksxuldas al konata kroata arkitekto Stjepan Planicx. Laux la plano de Planicx la hotelo estis konstruita en 1937. La
lasta kompleta renovigo de la hotelo estis en 2003.
Gxeneralaj
informoj:
4 etagxoj, 2 liftoj, 42 cxambroj (11 unulitaj, 15
dulitaj, 16 dulitaj kun aldona komforto).
Kadre de la hotelo disponeblas:
akceptejo 0/24 h., Monsxangxejo, restoracio
"Tomislav" kun bela teraso, Aperitiv bar, Internet corner, 3
kunsidejoj kun taga lumo, endoma nagxejo, Mini wellness, eta angulo por
infanoj, dorlotbestoj (kun aldona pago).
Proksime de la
hotelo:
Montaraj padoj - multaj montaraj padoj troveblas en
Medvednica. Semajnfine (kaj labortage) tie promenas multaj montgrimpantoj aux
simplaj civitanoj, emaj gxui fresxan aeron, bicikla pado Enduro troveblas 300
metrojn for de la hotelo - Nur por la plej kuragxaj! Skipadoj kaj telferoj
estas je 10minuta distanco de la hotelo, TV-turo, Minejo Zrinski - iam tie oni
elfosadis kvalitan ercon galenit kaj specon de plumba erco kun aldona argxento.
La minejo estas vizitebla.
Kongresa temo:
"Kion, kiel kaj kiom ni legas?". Legado
estas unu de la plej gravaj homaj aktivecoj. Cxu ankaux por nevidantaj E-istoj,
ni deziras vidi kaj auxdi baze de viaj referajxoj kaj
prelegoj kadre de la kongresa temo. Resumoj ne grandaj ol 1800 signoj bv. sendi retposxte al la
organizanto de la kongreso.
2. Pagmaniero: La kongreskotizon
oni povas gxiri pere de adreso kaj bankokonto: Udruzenje slijepih esperantista
Hrvatske, Draskoviceva 80,
HR-10000 Zagreb, Zagrebacka banka
d.d. IBAN HR6523600001101441184
SWIFT: ZABAHR2x
La kopion de gxirilo bonvolu sendi retposxte al Antun
Kovacx
(antun2805@gmail.com),
aux letere je la adreso: Antun Kovacx, Bisacka 5,
HR-10000 Zagreb, Kroatio.
La kongreskotizo sumigas 230 euxrojn por dulitaj kaj
270 euxrojn por unulitaj cxambroj po persono por 7 (sep)
plenaj pensionoj.
Viajn demandojn kaj proponojn bv.
sendi retposxte al: antun2805@gmail.com aux: stokovic@globalnet.hr
Datumoj pri Universalaj Kongresoj de Esperanto
Cxiuj E-istoj
scias, ke la unua Universala Kongreso (UK) okazis en 1905 en Bulonjo-cxe-Maro,
kaj eble ankaux, ke partoprenis (aux aligxis) 688 homoj.
La UK kun la plej granda nombro de aligxintoj estis tiu de
Varsovio, Pollando (1987): 5.946.
Sur la
sekvantaj lokoj estas (kun pli ol 4.000 aligxintoj):
Nurenbergo, Germanio (1923), Budapesxto, Hungario (1983), Varno/Varna, Bulgario
(1978). Preskaux 4.000 aligxis en 1966 en Budapesxto.
Sed estas
interesa la jena aserto en la Vikipedio:
"La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986
oficialaj aligxintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la
centjarigxon de E-o. Versxajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo,
kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj
estis ciam konsiderinda nombro da krokodiloj".
Vi vidis supre, ke Budapesxto estis menciita dufoje. Sed
fakte okazis en gxi tria UK (en 1929). Aliaj, urboj en kiuj estis organizitaj
UK-oj pli ol unu fojon, estas la jenaj:
(mi ne mencios cxiujn
detalojn.)
4 fojojn: Kopenhago, Danlando (1956, 1962, 1975,
2011);
Vieno, Auxstrio (1924, 1936, 1987, 1992).
3 fojojn: Antverpeno, Belgio (1911, 1928, 1982);
Berno, Svislando (1913, 1939, 1947);
Roterdamo, Nederlando (1967, 1988, 2008).
2 fojojn: Gxenevo, Svislando (1906, 1925);
Helsinko, Finlando (1922, 1957);
Krakovo, Pollando (1912, 1931);
Havano, Kubo (1990, 2010);
Londono, Anglio (1938, 1971);
Parizo, Francio (1932, 1950);
Pekino, Cxinio (1986, 2004);
Prago, Cxehxio (1921, 1996);
Rejkjaviko, Islando (1977, 2013);
Seulo, Sud-Koreio / Korea Respubliko (1994, 2017);
Stokholmo, Svedio (1934, 1980);
Vilnio, Litovio (1925, 2005);
Zagrebo, Jugoslavio/Kroatio (1953, 2001).
Ekster Euxropo
la Uk-oj okazis en la jenaj urboj: 1910: Vasxingtono, Usono;
1915: Sanfrancisko, Usono; 1965: Tokio, Japanio; 1972:
Portlando, Usono;
1981: Braziljo, Brazilo; 1984: Vankuvero, Kanado;
1986: Pekino, Cxinio;
1990: Havano, Kubo; 1994: Seulo, Sud-Koreio; 1997:
Adelajdo, Auxstralio;
2000:
Tel-Avivo, Israelo; 2002: Fortalezo, Brazilo; 2004: Pekino, Cxinio;
2007:
Jokohamo, Japanio; 2010: Havano, Kubo; 2012: Hanojo, Vjetnamio; 2014:
Bonaero, Argentino;
2017: Seulo, Sud-Koreio.
Oni perceptas,
ke en la lastaj jaroj la UK-oj estas organizataj pli kaj pli ekster Euxropo,
kio estas bonega indico de la tutmondigxo de E-o.
Cxi-jare
okazis la sepan fojon UK en Azio. Evidente, E-o - kvankam intencita kiel universala lingvo - estas euxropa, aux almenaux
euxropdevena, lingvo. Pro tio gxi estas pli facile lernebla por homoj, kies
gepatra lingvo estas unu el la euxropaj, (pli precize, hindeuxropaj) lingvoj.
Kaj gxuste pro tio estas mirige kaj admirinde, ke tiom da azianoj lernas gxin -
ne nur
lernas, sed ankaux bone regas gxin.
Evidente ne
estis surprizo, ke en Seulo la plejparto de la partoprenantoj estis azianoj.
Antaux la UK, la 13-an de julio, laux la retejo de UEA estis aligxintaj 242
koreanoj, 186 japanoj kaj 114 cxinoj. La sekvajn lokojn okupis francoj (85),
germanoj (36) kaj brazilanoj (35).
Kial mi
menciis la 13-an de julio? Fakte, mi partoprenis en la
UK de Seulo, sed cxi tiun artikolon mi jam skribis antaux gxi.
Herbert A. Welker
Zamenhof-festo
en la pola instituto
Sabaton, la
2-an de decembro, mi
cxeestis la tradician Zamenhof-feston en la Pola Instituto de Vieno. Kompare kun la koncerna arangxo, kiun mi pasintjare cxeestis en
Prago, kie regis klubeca etoso, la arangxo en Vieno havis oficialecan
karakteron. Dum en Prago ni sidis cxirkaux granda
tablo, mangxis kuketojn kaj trinkis teon, en Vieno oni sidis kvazaux en
auxditorio kun podio, de kie la prelegantoj parolis al la publiko.
Ili parolis al
kvindeko da homoj en la pola, la germana, kaj en E-o. Cxeestis ne nur gastoj el
Vieno kaj el aliaj urboj de Auxstrio, nome precipe el Graz, sed ankaux el la
proksima Bratislavo, kie okazos la Zamenhof-festo la 15-an
de decembro.
La Pola
Instituto certe estas tre tauxga ejo por kunvenoj de E-amikoj. Cxi-jare oni
preparis ecx ekspozicion okaze de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof.
Post
salutvortoj de la estro de la Pola Instituto parolis la vicambasadoro de la
Respubliko Irlando, d-ro Sean O Riain, kiu estas ankaux prezidanto de la EEU.
Li prezentis interesajn informojn pri la scipovo de fremdaj lingvoj de
euxropanoj kaj klare montris, ke la lernantoj de E-o relative facile atingas la
nivelon C1, pri kiu multaj lernantoj de la angla nur povas revi.
Kaj, kio
persone ege placxis al mi, li ankaux kantis en E-o kaj kantigis la
cxeestantojn, nome li kantis la euxropan himnon, kiu ja oficiale ne havas
tekston, sed por kiu la itala E-isto Umberto Broccatelli verkis tekston en E-o.
Mi ankaux, kompreneble, kunkantis kaj nun kaptas la okazon prezenti gxin ankaux
al vi, karaj gelegantoj:
Kantu kune,
amikaro, ni la gxojon festas nur,
nek
rivero, nek montaro plu landlimoj estas nun.
Ho, Euxropo, hejmo nia, tro dauxradis la divid';
nun
brilegu belo via, cxiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
via
legxo nun kunigas civitanojn en konsent'.
De l' Malnova
Kontinento, jxus ekstaris la popol',
gvidas gxin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.
Sub la sxildo de la juro, ni
vivados en konkord',
tio
estas nia jxuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo, en la paco, en la goj'.
Post d-ro Sean
O Riain parolis d-ro Heinz Paul Kovacxicx el Graz pri "130 jaroj de
E-o" kaj prof. Hans Michael Maitzen pri la Universala Deklaracio de Homaj
Rajtoj. Ili parolis cxefe en la germana, kaj oni povis legi la e-tradukon de
projekcio super la podio. Mi estus preferinta auxdi la paroladojn en E-o kun traduko al la germana sur ekrano, cxar tio estas multe
pli impresa por nia lingvo.
Bedaurinde,
post du horoj mi jam devis forlasi la arangxon por atingi mian trajnon hejmen
kaj tiel mi ne povis gxui la bufedon, kiun la organizantoj estis afable
preparintaj. Por mi la arangxo estis sukcesa travivajxo, cxar mi povis renkonti
malnovajn konatulojn kaj povis paroli kun E-isto el
Bratislavo, kien mi veturos por ankaux tie partopreni la cxi-jaran
Zamenhof-feston.
Peranto
decembro
Volodimir Pacjurko
ZAMENHOF
Tra l' kurtenoj de la historio,
Tra jardekoj, dronintaj en Leto,
Konturigxas en monda konscio
De la Majstro senmorta portreto.
Sorto, ricxa je plagoj multopaj,
Kaj la agxo jam klinis figuron,
Sed per siaj okuloj miopaj
Klare vidas li foran futuron.
Ni senflate lin nomas
Giganto.
Lia revo farigxas jam vero:
Esperanto - la pontkonstruanto
Inter cxiuj nacioj de l' tero.
1985
Karel Cxapek
Tonda
(Rakonto)
Pri Tonda jena afero okazis.
Jen venas al ni nia onklino, do, fratino de mia
edzino, por konsilo. Cxu pri cxevalo, nu, jes, volis sxi cxevalon por mastrumo
ekhavi, kaj sxi diras al mi:
- Vi, do, cxe fervojo laboras, multajn homojn konas,
ankaux cxevalvendistojn, kiuj bazarumas, vi vidas. Cxu
vi ne demandadu pri iu tauxga cxevalo?
Babilas ni pri tio kaj cxi tio, precipe pri mastrumado, kaj rigardas
mi, ke la korbo de la onklino estas plena-plenega. "Nu, - mi pensas, -
nepre estas anserineto, havos vi, Frantisxek,
anserineton por la dimancxa tagmangxo".
Interkonsentis
mi kun la onjo pri cxio, kaj anserineto dauxre miajn
pensojn ne lasas - "Gxi, mi pripensas, - ecx ok funtojn pezas, ecx grason
ni eligos".
Onjo ja estas la virino sagxa. Kaj finas sxi per jenaj vortoj:
- Jen por vi, bofilcxjo, pro
viaj klopodoj mi ion al vi portis, - kaj eltiras ion el la korbo. Kaj gxi tiel
ekkvivis, mi pro timo ecx eksaltis.
Rigardas mi - estas viva porkido. Kaj rikas gxi,
kvazaux oni gxin jam bucxus. Simpatia porkideto!
Jes, nia onjo estas
la virino simpla; oni nur tiel diras - konduktoro, kaj do, tiu, kiel nia onjo,
la virino el vilagxo, vidas en li estron. Konduktoro krias al homoj, peladas
ilin tien kaj reen, ecx igxas por ili varmege, do, jen
la estrulo, vera superulo. Do, la onjo decidis, ke sxi devas flati plenforte.
Sxi min estimas, certe, kaj infanojn miajn, kiel
proprajn, sxi amas. Mi ja diras - la tutan porkidon
sxi Altiris - Prenu do, de nia porkineto.
Vi ja komprenas: tuj kiam gxi ekvocxis, alkuris edzino,
infanoj - gxojo nepriskribebla. Knabo kaptis gxin je la vosteto kaj satludi ne
povas - auxskultas, kiel gxi rikas. Andula prenis gxin
sur brakojn kaj eklulis, kvazaux bebon; la porkido trankviligxis, ekronketis
iel kontente kaj ekdormis. Kaj la knabino sidis, kiel
statuo, kun la porkido en antauxtuko surgenue, kaj okuloj sxiaj tuj igxis
grandegaj, kiel tiuj de sanktulino. De kio do tiu
nazmukulino havas tiom da patrina sento!
- Nu, kio, - mi diris, - geknaboj, necesas liberigi
anguleton en nia deponejo, arangxu ni logxejon por
Tonicxek.
Mi mem ne
scias, kial mi nomis la porkidon gxuste Tonicxek, sed la nomo kun gxi restis dum gxi logxis cxe ni. Verdire, kiam gxi
pezis jam dek kilogramojn, ni nomis gxin Tonik, poste
gxi igxis jam Tonda. Nia Tonda. Vi ne kredos, kiom
rapide kreskas porkoj! "Bone, - mi pensas, - kiam gxi sepdekon atingos, ni
bucxos gxin kaj arangxos por ni festenon. Iom ni
mangxos, lardon fandos, iom bukanos por vintro.
Ni nutris kaj
flegis gxin dum la tuta somero kaj gxojis pri la venonta festeno, kaj Tonda
cxie postkuris nin, kaj en gastcxambron venadis, kaj
sxatis, ke oni gxin skrapkaresu, kaj cxion komprenis, nur ne parolis.
Kaj ne
konvinku min, ke porko estas stulta besto!
Kaj antaux
Kristnasko diris mi al la edzino:
- Ja
estas tempo voki bucxiston.
- Por kio? - sxi demandis.
- Kiel do "por kio?".
Por bucxi Tonda-n.
La edzino min
iel fiksrigardis, kaj mi mem sentas, ke ion misdiris, kaj korektis:
- Por ke li bucxu, mi diras, la porkidon.
- Tonda-n? - la edzino
redemandas kaj tiel strange min rigardas. Kaj mi al sxi:
- Por kio do ni nutris gxin?
- Tiam ne indus al gxi la
kristanan nomon doni, - sxi ekriprocxis min, - Mi ecx pecon enbusxigi ne povos.
Imagu kolbaseton el Tonda. Aux mangxi orelon de Tonda. Vi
min ne devigu, kaj infanojn ankaux, cxar vi sxajnos al vi mem kanibalo.
Nu, kion
postuli de sxi, stulta virino? Gxuste tion mi diris al sxi, sed ne demandu, per
kiuj vortoj. Sed kiam mi pripensis, mi konfuzigxis. Damne! Mortigi Tonda-n,
dispecigi Tonda-n, bukani Tondan - tio ne estas bona, mi mem gxin ne mangxus.
Ne estas mi tiom sangavida, verdire, kiam mankas nomo, tio estas porkido kiel porkido, sed kiam gxi jam estas Tonda, vi tuj rilatas al
gxi alimaniere.
Kion fari?
Vendis mi Tondan al bucxisto, tamen mi sentis min sklavvendisto, ne gxojigis
ecx mono, pro gxi dungita.
Jen kion mi
pensas. Homoj povas mortigi unu la alian, gxis kiam ne konas sin reciproke laux
nomo. Jen, se iu scius, ke tiu, kiun li celas el fusilo, nomigxas Frantisxek
Novak aux aliel, ni diru, Franz Guber, Tonda aux Vasil, mi kredas anime, ke li
sentus la vokon: "Damne! Ne pafu, tio ja estas Frantisxek Novak!"
Se cxiuj homoj
en la mondo povus voki unu la alian laux nomo, mi kredas, ke inter ni multo sxangxigxus. Sed nun homoj kaj popoloj ecx nomon
unu de la alia auxdi ne volas. Jen kie estas malfelicxo.
E-igis O.P.
verkita norveglingve de Gunleik Bergrud (membro de LIBE),
Esperantigita de Otto Prytz, traduko kontrolita kaj
aprobita de la auxtoro
"Kion ni faru kun Kobold-knabo?" diris Kobold-patrino,
"estas neeble igi lin iri porti donacojn - li volas nur sidi endome."
Kobold-patrino kaj Kobold-patro ne sciis ajnan rimedon. CXi-jare Kobold-knabo
sola iru disdonadi Kristnaskajn donacojn, cxar nun li jam farigxis 300-jara.
Sed li decide rifuzis. Li ne volis porti Kristnaskajn donacojn. Kiom ajn ili minacis kaj petegis - li ne volis!
"Kion
malgxustan ni faris?" ploradis la patrino. "CXiuj niaj 11 aliaj idoj
ja estis tiom fieraj, kiam ili unuafoje estis disdonontaj la Kristnaskajn
donacojn solaj, dum Kobold-knabo estas nur malobeema. Kio estas pri li!? Cetere li ja cxiel estas tiel
lerta kaj sagxa! Mane lerta kaj kape rapidema, sed kiam li devas eliri, li tute
obstinigxas."
"Eble
Kobold-avino scias rimedon?" diris Kobold-patro. "SXi havas longan
vivon, kaj sxi estas sagxa."
Tiel okazis,
ke Kobold-avino havu seriozan interparolon kun
Kobold-knabo.
Efektive, Kobold-knabo tre sxatis babili kun Kobold-avino, do ne estis malfacile igi lin iri al sxi.
Tiel li ekpromenis tagmeze - kiam estis oportune lume, kaj kiam la vojoj estis
oportune senhomaj.
""Ho, cxu venas al mi mia knacxjo-plejcxarmulo?" diris
Kobold-avino, kiam Kobold-knabo staris en la pordejo. "Dum
longega tempo vi ne vizitadis min, kaj mi deziregus paroli
kun vi." Kobold-knabo rajtis eksidi en la bona braksegxo, en kiu
Kobold-avo cxiam sidadis. "Nun vi kaj mi agrable kunparolu," diris
Kobold-avino.
"Cxu vi
memoras Kobold-avon?" sxi demandis. Jes, kompreneble Kobold-knabo memoris
Kobold-avon. Image li vidis mult-agxan kobold-maljunulon kun
longa, blanka barbo, kun kurba dorso kaj kun rugxa bastono. "Multmaniere
vi tre similas al li," diris Kobold-avino.
"Cxu vi
memoras, ke li havis rugxan bastonon?" demandis Kobold-avino. Jes, tion
Kobold-knabo tre bone memoris. Kobold-avo cxiam iris kun
gxi. "CXu vi scias, kial li cxiam kunhavis la rugxan bastonon"?
Kobold-avino dauxrigis. Ne, tion Kobold-knabo ne sciis. "Kredeble pro tio,
ke li estis tiel maljuna", li diris. "Ho ne," diris
Kobold-avino, "li uzadis tiun bastonon ekde kiam li estis tute juna. GXin
donacis al li elfino en la proksima erikejo. Li plurfoje iris al sxi. Li diris,
ke li devas danki sxin pro la bela bastono, kiun li ricevis. Kaj estis bastono
eksterordinare tauxga: Kiam li uzis gxin, li vidis same klare, kvazaux estus
luma tago, kvankam estis mallumega nokto - cxar vi
sciu, Kobold-avo havis malbonegan vidpovon. Sen la bastono li estis senhelpa,
sed jam ekpreninte la bastonon per la mano, li elturnigxis same bone kiel aliaj."
Kobold-avino
rigardis Kobold-knabon per pensoplena rigardo - larmo fluis laux sxia vango.
Poste sxi karesis lian vangon. "Mi pensas, ke vi havu tiun bastonon,"
sxi diris. "Mi pensas, ke gxi konvenos por vi".
Pri
negxo
Plej ofte diametro de negxeroj estas cx. 5 milimetroj, sed la plej granda oficiale registrita rekordo
estis 12 centimetroj. La 30-an de aprilo 1944 en
Moskvo falis mirinda negxo. Formo de negxeroj, grandaj preskaux kiel polmo, similis al strutaj plumoj. Versxajne, tio ne
estis la unua tiaspeca kazo. Herodoto skribis: "Ankoraux pli malproksime,
en la areo, kusxanta norde de la skifa tero, kiel oni
rakontas, ne eblas ion vidi, tien ne eblas penetri pro flugantaj plumoj. Vere,
la tero kaj aero tie estas plenaj je plumoj, kaj gxuste tio embarasas la
vidon".
Negxeroj pezas
mezume cx. 1 miligramo. je
95% ili konsistas el aero, tial ili havas tre malaltan densecon kaj falas tre
malrapide (mezume 0,9 km/h.).
Kiu disputos,
cxu negxo estas blanka? Jes, kutime. Sed en la arktaj kaj montaraj regionoj gxi
povas esti rozkolora aux ecx rugxa pro koloro de organismoj, vivantaj inter
kristaloj, ekz., algoj. Krome, oni apenaux povus nomi
negxblanka tiun malhelgrizan amason, kiu kusxas surstrate de urbegoj.
En 1955 en Kalifornio okazis verda negxofalo, iom
fosfor-nuanca. Homoj, kiuj riskis gustumi la strangajn negxflokojn, baldaux
mortis. Tiuj, kiuj prenis ilin permane, ekhavis pusojn kaj fortan jukadon. Dum
Kristnasko de 1969 en Svedio de sur cxielo sxutigxis ecx nigraj negxeroj,
kauxzo de tio estis aerpolucio. En 2001 en Colorado falis rozkolora negxo je
gusto de akvomelono. Gxi estis kolorigita per unucxelaj algoj klamidomonado
(chlamydomonas nivalis).
Ecx ne
atendante nekutimajn naturajn fenomenojn, oni povas vidi diverskoloran negxon.
Por tio en negxamaso necesas fari malvastan truon, profundan 1 metron. En gxi vi rimarkos 4 kolortavolojn: supre gxi estas iom flava,
poste - flav-verda, pli profunde - blu-verda, kaj sube - malhelblua. Por
sukceso de la eksperimento pli konvenas griza tago, aux necesas rigardi en la
truon tra malvastan kartonan tubon.
Falante en la
akvon, la negxero "kantas": gxi eligas tre altan sonon, ne kapteblan
de homa orelo, sed tre malagrablan por fisxa "logxantaro" de akvejoj.
Sub niaj piedoj, okazas ja, negxo kraketas, sed nur
dum frosto, kaj ju pli frostas, des pli altas la audebla sono. Tiel rompigxas
glaciaj pingletoj. Laux sciencaj donitajxoj, akiritaj dum akustikaj mezuradoj,
en la spektro de cxi kraketado estas du deklivaj, ne tre altaj ekstremaj
partoj,
kies
diapazonoj estas 200-400 kaj 1000-1600 da hercoj. Plej ofte malaltfrekvenca
ekstremo estas kelkajn decibelojn pli alta, ol tiu
altfrekvenca, kaj, se la aertemperaturo -6 celsiajn gradojn, tiu lasta tute
malaperas.
Germanaj
meteorologoj sukcesis kalkuli, ke cxiujare sur Germanion falas kelkaj
septilionoj (la nombro kun 24 nuloj!) da negxeroj,
inter kiuj ne troveblas ecx du tute samaj. Tiu cxi grandega kvanto povas ecx
influi la rapidecon de terturnigxo. Jugxu vi mem: ecx en auxgusto, la plej
sennegxa monato, kiam nur 8,7% de la planedo surfaco estas kovrita per malvarma
lanugokovrilo, gxi pezas 7400 miliardojn da tunoj! Fine de vintro la norda
terduono estas envolvita en negxokovrilon, pezantan 13500 miliardojn da tunoj.
Krome, negxo intense respegulas sunenergion. Al gxi ni
danksxuldas cx. 90% de la tuta kvanto da tiu
respegulo.
La negxtavolo,
nur unu centimetron alta, densigxinta dum vintro,
donas 25-35 kubometrojn da akvo al unu hektaro.
Pli ol duono de
la tera logxantaro neniam vidis veran negxon. Estas ege malfacile foti negxeron
sub mikroskopo. La unua sukcesa provo okazis en la
jaro 1885. Faris gxin la usona bienposedanto Wilson A. Bentley. Li estis tiom
pasia esploranto de la "negxa temo", ke ecx ricevis la kromnomon
Negxero. Dum 46 jaroj da senlaca laboro li kreis kolekton de 5000 unikaj fotoj.
Por difini
diversajn specojn de negxo, saamoj uzas 41 vortojn, kio atestas pri gxia
graveco en la vivo de tiu norda popolo.
Kompilis O.P.
Ne
tiom oro valoras
Maljuna regxo
havis tri filinojn, kiujn li amis tutkore. cxar li sentis, ke liaj vivofortoj malpliigxas, jam, li ofte
meditadis, kiu el tiuj tri farigxu estrino de la regno post lia morto. Amante
ilin egalmezure, li tre zorgis por decidi juste. Finfine venis al li ideo
elekti tiun, kiu plej multe amas lin. Li do tuj venigis la filinojn kaj al ili diris: "Filinetoj miaj! Mi maljunas jam, kaj neniu
scias, kiom longe mi estas vivonta ankoraux. Tial mi volas decidi, kiu el inter
vi estu regxino, post kiam mi malvivigxos. Sed unue mi
sxatus scii, knabinetoj miaj, kiom vi amas min. Nu,
filino plej agxa, diru vi, kiom vi amas vian patron!"
"Ho patro
mia, pli kara ol oro vi estas por mi!" - respondis tiu plej agxa kaj dece kisis la manon de sia
patro.
"Nu,
bone; kaj vi, filino mezagxa, kiom vi amas vian
patron?"
"Ho patro
mia dolcxa, kvazaux gemaron de l' tuta mondo mi amas vin!"
- asertis la demandita filino kaj flate sin tenis al
la patro.
"Bone tiel,"
- diris la regxo kontentigita kaj turnis sin al la filino malplej agxa:
"Nun diru do ankoraux vi, Marinjo - kiel vi amas
min?"
"Mi vin amas, pacxjo, kaj estimas same kiel salon," -
respondis sxi kaj malruze la patron rigardis.
"Ha, vi fiulino!" - ekkriis ambaux
sxiaj fratinoj, "cxu vi amas vian patron ne plie ol salon?"
"Samkiel
salon," - trankvile jesis Marinjo kaj denove rigardis la patron, afable
ridetante.
Sed la regxo
ege kolerigxis kontraux la filino pro la diro, ke sxi amas lin
nur kiel salon, tian tute ordinaran, bagatelan ajxon, kiun cxiu ajn povas havi
en lauxplacxa kvanto kaj kiu preskaux neniom ja valoras.
"Iru
for!" li kriis. "For de mia rigardo, se vi ne estimas min plie ol
salon! Nur kiam salo iam povus farigxi pli valora ol oro, vi povos reveni;
poste mi faros vin regxino!"
Post jenaj
vortoj - Marinjo, kiu kutimis cxiam obei sian patron,
vole-nevole foriris, havante larmojn en siaj okuloj kaj grandan cxagrenon en sia
koro. Ne sciante, kien direkti sin, sxi ekiris lauxvente trans
montojn kaj valojn, gxis sxi venis en densan arbaron. Kaj subite sxi vidas
maljunulinon survoje: de ie-nenie sxi aperis jen. Marinjo dece salutis - la
maljunulino afable respondis; kaj vidante postsignojn de ploro sur vangoj de la
junulino, sxi demandis pri la kauxzo de sxia aflikto.
La
malfelicxulino rakontis do al la avino sian
okazintajxon kaj aldone asertis, ke sxi tute ne deziras farigxi regxino, sed
nur sxatus konvinki sian patron, ke sxi amas lin neniom malpli ol sxiaj
fratinoj.
La maljunulino
jam antauxe sciis, kion Marinjo rakontos; sxi nome estis bonsorcxistino.
Konsoleme tusxinte la manon de Marinjo, sxi demandis, cxu tiu
ne emas helpservadi sxin. Volonte Marinjo konsentis, cxar egale sxi ne sciis,
kie ripozigi sian zorgoplenan kapon. La afabla virino
do kondukis sxin en sian kabanon kaj unue sxin
mangxigis kaj trinkigis. Tio ja konvenis al Marinjo,
cxar pro longdauxra iro sxi jam tre malsatis kaj soifis.
Poste la
maljunulino sxin demandis: "Cxu vi scipovas sxafojn pasxti kaj melki? Cxu
spini kaj tolon teksi vi scipovas?"
"Mi ne
scipovas", -
diris Marinjo, - sed se vi al mi diros, kiamaniere fari, vere mi
sxatos plenumadi".
"Ja pri
cxio mi volonte vin instruos; vi nur estu obeema koncerne cxion, kion mi
ordonos. Kiam venos la gxusta tempo, vi ne bedauxros".
Marinjo
promesis cxiam obei - kaj senprokraste ankaux ekis la laboron, cxar sxi estis
knabino vigla kaj laborema.
Dum Marinjo
estis servanta cxe la sagxa avino, sxiaj pli agxaj fratinoj hejme maldiligentis
kaj zorgis nur, kiamaniere amuzigxi kaj sin distri. Sencxese ili
flatis la patron kaj hipokrite dorlotis lin, cxiutage petante novajn kaj novajn
donacojn. Tiu plej agxa sxatis nur cxiaokaze surmeti grandvalorajn robojn kaj
orajxojn, tiu mezagxa siavice arangxis luksajn
festenojn kaj devigis sian patron acxetadi pluajn kaj pluajn juvelojn kun
multekostaj gemoj cxiaspecaj.
Tiam la regxo
ofte pensadis pri Marinjo, konsciigxinte, ke sxi estis multe pli modesta kaj
aminda ol ambaux sxiaj fratinoj. Multfoje li eksopiris revenigi sxin, sed neniu
en la tuta regno sciis, kie sxi restadas. Krome, cxiam denove li kolerigis
kontraux sxi, rememorinte, ke sxi amis lin ne pli ol
salon.
Iutage, en la
regxa palaco estis arangxota granda festeno, al kiu multaj estimindaj gastoj
estis invititaj. Sed subite antaux la regxo aperis lia cxefkuiristo, tute
konsternita:
"Ho ve,
Regxa Mosxto!" li lamentis, - Kia malagrabla akcidento al ni okazis! Tuta nia salprovizo degelis - kion ni
faru?"...
"Ordonu
do alvenigi alian", -
rediris la regxo nubmiene.
"Ho Regxa
Mosxto, kiom da tempo oni bezonos por transporti gxin el alia lando! Gxis tiam,
per kio mi salu?"
Ne sciante,
kion respondi, la regxo tre riprocxis la cxefkuiriston kaj foririgis lin, ordoninte, ke li kuiru sen salo. "Kiel Regxa
Mosxto deziras, tiel mi faros", - opiniis la kuiristo. Kaj tiutage en la
regxkastela kuirejo oni pretigis mangxajxojn tre abundajn, sed sensalajn.
Stranga
festeno estis tiame kaj al la gastoj malbongustis, kvankam cxiuj mangxajxoj
estis lauxvide allogaj kaj luksaspektaj. La regxo tre malbonhumorigxis pro la
evento. Multnombraj senditoj senprokraste ekvojagxis cxiuflanken por acxeti
salon - tamen cxiuj revenis sensukcese kun malgxojiga raporto:
cxiuj salprovizoj en la tuta lando degelis.
La regxo
ordonis do importi salon el alia lando; gxis la
veturiloj revenos, oni kuiru cxefe dolcxajxojn kaj gxenerale tiajn mangxajxojn,
kiuj salon ne postulas. Kiel li deziris, tiel oni faris. Sed tiaj festenoj tute
ne kontentigis la gastojn; trosatigxinte je dolcxajxoj, unu post la alia ili adiauxdiris al la regxo kaj vojagxis alilanden.
Ege
malkontentis kaj plendis la regxaj filinoj, sed kion la regxo estis faronta?
Sengxoja vivado ekestis en la palaco. Sur lukse arangxitan festentablon oni
cxiutage alportis sensalajn mangxajxojn, kiujn neniu emis mangxi. Plej placxe
pretigitajn kremotortojn oni trovis malbongustaj.
Pro malhavo de
salo suferis ne nur homoj, sed ecx brutaro; bovinoj kaj sxafinoj cxesis
laktodoni. La homoj perdis sian humuron kaj spritecon,
igxis malviglaj, senfortaj kaj inklinis malsanigxi. Ecx la regxo mem kaj liaj
filinoj ekmalsanis. Tristeco ekregis en la tuta lando. Tiam la maljuna regxo
konsciigxis, kia valorajxo estas salo, kiun li
konsideris bagatela, kaj sentante, ke liaj vivofortoj rapide malpliigxas, li
tutkore sopiris aboli la maljustajxon, kiun li iam faris al Marinjo...
Kaj tiutempe
la sagxa maljunulino en sia kabano diris al Marinjo:
"Knabineto mia kara - ekestis tempo, kiam
vi revenu hejmen."
"Ha,
avinjo! Kiel mi iru hejmen, se pacxjo ne volas min allasi!" - rediris Marinjo plorante.
Sed la
maljunulino al sxi rakontis cxion, kio okazis intertempe, kaj asertis, ke nun
sxi povas jam rehejmigxi al sia patro, cxar li scias jam, ke salo estas pli
valora ol oro kaj cxiuj karaj gemoj de la tuta mondo. Kaj aldone sxi diris:
"Pro via
bona servado mi volas vin malavare rekompenci; diru do, kion vi postulas".
"Ho, vi
bone zorgis pri mi, avinjo, bone al mi konsilis kaj afable min instruis; nenion
mi postulas krom iometo da salo, kiun mi sxatus donaci al malsana pacxjo!"
"Pripensu
bone, - sugestis la maljunulino, - vi rajtas ja deziri kion ajn; cxiun vian
deziron mi kapablas plenumi. Cxu vi vere postulas nenion plian krom salo?"
"Nurnure
salon mi petas", - ripetis Marinjo insiste.
"Nu, se
vi salon tiom alte taksas, neniam vi malhavu gxin. Jen vi
havas vergeton; kiam suda vento proksiman fojon ekblovos, prenu la vergeton,
iru lauxvente trans tri montojn, trans tri valojn, poste haltu kaj svingu gxin
kontraux la tero! Kiuloke vi svingbatos, tie la tero disigxos, kaj vi eniru;
kion vi trovos interne, tio estu via doto."
Kaj fine sxi
donis al Marinjo ankoraux plenan portsaketon da salo. Marinjo akceptis kun sinceraj dankoj kaj pretigis sin por hejmeniri. La
maljuna virino kondukis sxin gxis la rando de l' arbaro.
Adiauxante,
Marinjo promesis baldaux veni por forkonduki sxin en la regxan palacon
porcxiame; sed la avino nur ridetis pro la parolo kaj jam en posta momento sxi
malaperis kvazaux aerdisigxinta.
Marinjo miris
kaj bedauxris, tamen sopiro je pacxjo devigis sxin ekrapidi al la horizonto,
kie konturigxis la turoj de sxia hejmkastelo.
Cxar sxi estis
simple vestita kaj sxia kapo estis kovrita per kamparanina tuko, neniu en la
palaco rekonis sxin kaj oni rifuzis sxin allasi al la regxo dirante, ke li
grave malsanas.
"Ho, nur
enlasu min, - insistis Marinjo, - mi portas al la Regxa Mosxto grandvaloran
donacon, pro kiu li certe resanigxos!"
Do, tion
auxdinte, ili fine kondukis sxin al la lito de la
preskaux
mortonta regxo. Jen Marinjo petis, ke oni regalu sxin laux tradicia moro per peco da pano. La regxo tuj ordonis alporti
panbulon.
"Sed
bedauxrinde, salon ni ne havas", - li aldonis tristavocxe.
"Ja salon
havas mi", - diris Marinjo, detrancxis panpecon, malfermis sian portsaketon kaj salinte la panon, kompleze gxin
proponis al la regxo kaj donis ecx la saketon.
"Fakte,
jen salo!" - gxojkriis la regxo surprizita.
"Ho, kiom valora donaco! Kiamaniere mi rekompencu, junulineto? Postulu
kion ajn, cxion vi ricevos!"
"Nur
jenon mi postulas, pacxjo: ke vi cxiam amu min same
kiel salon!" - respondis Marinjo kaj demetis la
tukon de sur sia kapo. Nur tiumomente la regxo rekonis sian
retrovitan filinon kaj eklarminte pro ega gxojo, petis sxian pardonon. Sed
Marinjo varme cxirkauxbrakumis lin kaj tenere karesis
kaj ne volis rememori malbonajn pasintajxojn.
Fulmorapide
disfamigxis, ke la malplej agxa regxidino hejmen revenis kaj alportis salon.
Cxiuj ekgxojis pro la sciigo kaj are oni torentis al la kastelo por saluti Marinjon
kaj samtempe elpeti iom da salo. Volonte Marinjo pridonacis cxiun veninton kaj
mirinde! kvankam cxiuj ricevis po iomo, la salkvanto
en la portsako kvazaux ne malpliigxis.
La regxo
baldaux resanigxis, kaj kunveniginte sian
konsilantaron, nomumis Marinjon regxino. La tuta popolo bontrovis lian decidon,
konsiderante Marinjon savintino de la lando.
Jxus kiam
Marinjo la unuan fojon de sur kastela balkono salute mangestis al la
amasigxinta popolo kiel nova regxino - subite sxi
eksentis survange varmetan tusxon: estis milda vento, kiu ekblovis de sude.
Rememorinte pri la vortoj de la maljunulino, Marinjo prenis la vergeton kaj
ekiris laux la vento. Sxi iris trans tri montojn kaj
tri valojn, poste haltis kaj svingis la vergeton kontraux la tero. Tuj la tero
disigxis kaj Marinjo tra largxa fendo pasis internen.
Post momento
sxi venis al granda grota halo tutblanka kaj, kvazaux-glacie brilanta;
samaspekta estis la planko, kaj rondcxirkauxe trovigxis koridoroj, en kiuj
svarmis gnomoj etkreskaj kun flamantaj kenoj enmane.
Gxoje ili vokis al Marinjo renkonte:
"Bonvenu,
regxino, ni jam atendas vin! Nia estrino ordonis, ke ni gvidu vin cxi tie por cxion al vi prezenti, cxar cxio cxi
estas ja via posedajxo!" Tiel ili pepis cxirkaux
sxi, saltetis, kenojn svingis kaj laux la rokaro grimpis supren-malsupren,
sekve de kio la tuta groto en tremetanta brilo aspektis kvazaux inkrustita per
milionoj da diamantoj.
Marinjo estis
ege mirigita kaj kvazaux blindigxinta pro tia beleco.
La gnomoj kondukis sxin tra koridoroj, kie de sur plafono pendis glacikonusoj
argxente brilantaj, kaj fine ili venis en gxardenon,
kie trovigxis rugxaj glacirozoj kaj strangformaj floroj. Unu tian rozon la
gnomoj desxiris kaj transdonis al la regxino; sxi volis flarsenti gxin, sed la
rozo ne odoris.
"Ja kio
gxi estas?" - demandis Marinjo, - Tian belajxon mi neniam estis
vidinta".
"Jen cxio
estas salo!" - respondis la gnomoj unusone kaj
sugestis al Marinjo, ke sxi cxiam ajn libere prenu laux sia bezono, cxar tian
provizon oni povas ja neniam konsumi. Marinjo dece dankis, adiauxis la
etkreskulojn kaj eliris eksteren. Sed la tero malantaux sxi restis jam fermita.
Rehejmigxinte,
Marinjo cxion rakontis al la patro kaj li konsciigxis, ke la maljuna virino el
la arbarkabano dotis lian filinon multe pli malavare ol li mem. Tuj li ordonis
pretigi kalesxon kaj kune kun Marinjo li veturis en la
arbaron, por trovi la bonulinon. Sed kiom ajn ili
sercxis, nenie ili trovis ecx plej etan postsignon de la kabano nek de la
virino. Nur tiam divenis Marinjo, ke la maljunulino verdire estis bomfavora
feino.
La salo en la
portsaketo konsumigxis; sed Marinjo, sciante pri la saltrezorejo, kapablis
provizi la tutan landon, kiu ekde tiu tempo neniam
suferis pro manko de salo. Tial cxiuj landanoj tre sxatis kaj estimis sian regxinon. Sxi tamen cxiam restis modesta kaj malfiera;
kaj neniam sxi forgesis la bonkoran maljunulinon, kiu konigis al sxia popolo la
valoron de salo.
Jarka Mal
Anoncoj por legemaj komputiluzantoj
Dauxrigante en
la oferto de la esperantajxoj, kiujn mi enkomputiligis, mi proponas cxifoje
"Unu tago post la alia" de Clelia Conterno Guglielminetti kaj
"La dekdu noktoj de Satano" de Imby. La unua verko estas tradukita el
la itala, kvankam la auxtorino estas sxatata esperantlingva verkistino.
En gxi sxi rakontas la doloran lukton de virino, kiu,
malgraux grandaj malfacilajxoj, nepre volis naski infanon. La dua verko eble ne
placxos al prudaj legantoj kaj pro tio, ke en gxi amoro mastre rolas, kaj pro
iuj iom blasfemaj eldiroj en la unua, poezia parto; sed la lingvan nivelon
garantias la fakto, ke sub la plumnomo Imby kasxigxas la arto de Kalocxay.
Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon kaj do preferas
necxapelitajn literojn bonvolu tion precizigi. Ligilon al la elsxutebla dosiero
vi petu de dacostapl(cxe)gmail.com.
De Boris
Kolker.
Mi proponas al vi karaj samideanoj artikolon de Boris Kolker.
Antaux 60 jaroj, la 30-an de
novembro 1957, mi komencis lerni E-on. Ekde tiu tempo pasis
60 jaroj de mia tre interesa kaj aktiva vivo en Esperanto-lando.
Antaux tri jaroj, okaze de mia 75-jarigxo, Rusia
E-Gazeto, N 4, 2014 publikigis miajn koncizajn rememorojn. Cxi tie ili estas legeblaj (aux relegeblaj) sen fotoj, sed kun
referencoj al aliaj retaj publikajxoj, kiujn vi povas malfermi:
http://www.esperanto-mv.pp.ru/Cetero/Mia_vivo_en_Esperanto-lando.html
Al cxiuj niaj
gelegantoj kaj ties proksimuloj en la nova jaro mi deziras bonan sanon, pacon,
amikecon kaj fruktodonan laboron!
Red'.