Esperanta ligilo
n-ro 10, decembro 2018
Enhavtabelo
De la redakcio
Harald Rader - honora membro de LIBE
gratulon al Masenko!
Pier Luigi da Costa - honora membro de LIBE
Glosaro
Tra la sortofrata mondo. Vibranta navigilo
Nekutimaj kutimoj. Omano, festo en dezerto
Diversaj interesajxoj. Dividu plezuron
Literaturo. La Kristnaska vespero de Benjameno
Facila legajxo. Kiel Sankta Nikolao prunteprenis patrajn sxuojn
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Anonceto
Forpaso
De la
redakcio
Karaj
gelegantoj! Al vi cxiuj kaj al viaj proksimuloj ni
deziras gajan Kristnaskon kaj felicxan novan jaron! Ni sxatus
dauxre ricevi viajn demandojn, proponojn, kritikajn rimarkojn por plibonigi
nian revuon.
Laux propono
de nia fidela leganto Otto Prytz el Norvegio ni reenkondukos la rubrikon
"glosaro", kiun siatempe majstre gvidis Raymond Gonin. En gxi ni klarigos la vortojn, ne facile kompreneblajn por cxiuj.
Viajn demandojn kaj
proponojn por tiu cxi rubriko estas bonvenaj!
Red'.r::
Harald
Rader - honora membro de LIBE
Li naskigxis
la 8-an de januaro 1932 en Klagenfurt (Auxstrio) kaj
ne facile travivis la jarojn antaux, dum kaj tuj post la dua mondmilito. Kvankam lia vidpovo estis difektita, li longe restis cxe siaj
gepatroj. Poste en Klagenfurt li dum tri jaroj vizitis
gimnazion kaj blindullernejon, kie li studis brajlon, korb-kaj brosfaradon.
Sekvis du jaroj en viena blindullernejo, kie li perfekte
ekposedis la germanlingvan stenografion. En 1952 Harald revenis al
Klagenfurt kaj tuj li eklaboris kiel sekretario kaj stenografiisto
cxe la regiona registaro kaj parlamento. Krome, dum 59 jaroj li
sencxese plenumadis diversajn funkciojn en la regiona kaj en Auxstria blindul-asocio.
Pro sia longjara kaj modela agado li estis honorigita per Ora insigno de la
Asocio kaj per plej alta insigno de la lando
"Karintia lauxro en oro kun briliantoj".
Tamen por ni sendube gravas la aktiveco de Harald en Esperanto. En
1959 li faris abiturientan ekzamenon en la gimnazio en Klagenfurt kaj eklernis Esperanton
per lernolibro kaj parte letera instruo de nia kara
Joseph Kreitz. En 1962 li transprenis la auxstrajn blindajn
esperantistojn.
Dum 44 jaroj li gvidis la Auxstrian Ligon de Blindaj Esperantistoj
(ALBE). Li mem partoprenis en 28 IKBE-oj, li organizis
kvar kaj kunorganizis unu IKBE-ojn en Auxstrio. De 1968 gxis 2005 li
prilaboris la monatan sonrevuon kun 90 minutoj "heroldo el Auxstrio",
kiun li mem sendis al 34 esperantistoj en la tuta mondo.Necesas mencii, ke
Harald estas felicxa patro ecx de ses filoj!
Nun ankaux
LIBE-estraro rekonis la valoran E-laboron de Harald kaj nomumis lin honora membro de LIBE.
Kun gxojo mi gratulas mian amikon pro la sendube meritita honorigo.
A. Masenko.
Gratulon
al A.I. Masenko
En la jaro
1963, lerninte en la dekunua klaso, mi kun la amiko
konatigxis kun Esperanto, dank'al Anatolij Ivanovicx Masenko, kiu donis al ni esperantan
lernolibron de Sergejev dirinte: "legu la libron! eble
vi ekinteresigxos." Al ni ekplacxis la afero. Ni estis junaj knaboj, havis bonan memoron. Jam post nelonga
tempo ni komencis
korespondi kun alilandanoj, mi kun brazilano, la amiko kun franco. Jam
laborante mi abonis la revuojn" "Auxroro" el Prago kaj
"Pola Stelo" el Varsovio. Publikigitaj lecionoj de Masenko
allogis multajn dezirantojn studi Esperanton. Grupoj el Krasnodara, Rostova,
Krimea regionoj, el Moldovio, Ukrainio, Leningrado kaj unuopuloj el diversaj
urboj kaj respublikoj de Sovetunio, partoprenis cxiujarajn esperantorenkontigxojn,
dum kiuj estis okazigitaj esperantolecionoj, gviditaj de kelkaj spertaj
esperantistoj kaj someraj universitatoj en kiuj cxiuj sxatis auxskulti
rakontojn de Masenko kaj jxukova pri ikbe kaj pri iliaj multaj alilandaj
amikoj. En 1987 en Moskvo helpe de lokaj esperantistoj estis
organizita tutlanda esperantorenkontigxo, dedicxita al centjarigxo de
internacia lingvo Esperanto. La grupo de nevidantaj esperantistoj el
Rusio, gvidata de Masenko kaj Jxukova partoprenis jubilean Ikbeon en Varsovio.
Esperantistoj de Sovetunio kaj Rusio dankas Anatolon
pro tio, ke li konatigis nin kun blinda sperta
esperantisto, vojagxanto, instruisto, poeto, verkisto - V. Erosxenko, pro tio,
ke ni legas liajn librojn en Esperanto. En 1990 jaro en urbo Belgorod okazis
esperantorenkontigxo, dedicxita al centjarigxo de Vasilij Erosxenko, kiun
partoprenis profesoro el Japanio Takasugi Ichiro kun
la edzino, invititaj de Masenko, kio tre surprizigis cxiujn. La jaro 1994. Unuan fojon en Rusio en urbo Kislovodsk Masenko kaj Jxukova
organizis Ikbe 60. Programo de la Ikbe estis tre interesa, enhavricxa
kaj regis etoso de amikeco, frateco kaj
interkomprenigxo. Sekvis esperantoarangxoj en Ukrainio: Vinnica, Gusxcxinci,
vilagxo Irpej apud Kijevo, Ikbe, partopreno Ikbeon en Prago. Rusian grupon
cxefis, kiel cxiam Masenko kaj Jxukova, ktp. Nun jam
estas jaro 2018 kaj cxiujare Masenko estas kune kun
ni, kiel organizanto kaj aktiva helpanto en niaj Rusiaj Jxamboreoj, pri kiuj li
konstante raportas dum cxiujaraj Ikbeoj. El esperanta ligilo ni
sciigxis, ke nia Anatolo igxis honora prezidento de Libe. Gxuste tiaj homoj devas
esti tiel aprezitaj. Ni tutkore gratulas vin, Anatolo,
kaj deziras al Vi multajn sanajn energiajn vivjarojn!
Aleksandr kaj Valentina Kudinov.
Anatolij Ivanovicx Masenko estas ne nur pasia
esperantisto, sed ankaux bonkora, helpema homo. En nia
lernejo en Kislovodsk li estis prezidanto de nia blindul-organizajxo. Kaj mi estis orfo. Anatolij Ivanovicx
helpis al mi per mono, por somerferioj.
Li akiris por mi la kuracvojagxilon en sanatorion kaj poste mi ripozis en
la pionirtendaro. Mi estas cxiam dankema al li.
Tatjana Kuklina.
Kun Anatolij Ivanovicx Masenko mi
konatigxis en la jaro 2011. Li invitis min al la E-renkontigxo en Mahxacxkala. Post cxi arangxo mi alpasxis al lernado de Esperanto. Li
sendis al mi sian lernolibron de la lingvo kaj esperantan-rusan vortaron de E.
Bokarev en brajlo, kio tre helpis al mi. De tiam ni renkontigxas en la
E-kongresoj kaj jxamboreoj. Mi tre dankas la sorton pro la konatigxo kun Anatolij Ivanovicx, kio helpis al mi akiri novajn bonajn
amikojn.
Galina Koroljova.
La lecionoj de A. I. Masenko estas instruplenaj kaj
diverstemaj. Dum la lecionoj, gvidataj de nia sagxa instruisto cxiam regas la
etoso de kreado. Ni ne nur lernas esperanton, sed ankaux
ricevas informojn el la diversaj sferoj de la scioj.
Olga
Filippova.
En la jaro 2015 mi venis al la rusia jxamboreo kaj mia
vidanta amiko sxakludis kun Anatolij Ivanovicx. Pro tio, ke la sxaktabulo estis nur por vidantoj, Anatolo tenis la
partion en la kapo. Mia amiko estis tre mirigita.
Anatolij Ivanovicx trejnis gelernantojn kaj veturigis ilin
por sxakkonkuradoj.
Vjacxeslav Suslov.
Ni cxiuj dankas vin, kara
Anatolo, pro interesa rubriko en Esperanta Ligilo "Enigmoj kaj
problemoj".
Estu sana vi kaj energia!
Restu kara por ni instruisto!
Gvidu nin, ke elkresku el
cxiu
Post la temp' vera
esperantisto!
Vi instruu al ni Esperanton,
Nin postule kaj zorge kontrolu!
Pri la stel' verda sonu la kanto,
Vivu longe, amik' Anatolo!
Ljubovj Rajkova.
Pier
Luigi da Costa - honora membro de LIBE
Laux decido de LIBE-estraro Pier Luigi da Costa (Italio) estis
proklamita honora membro de LIBE.
Pier Luigi da
Costa (n. en 1941) estas konata al bl'aj E-istoj ne nur kiel redaktoro de la
revuo "Itala ligilo", E-instruisto, aktiva partoprenanto de multaj
E-kongresoj, kasisto de LIBE, sed ankaux kiel bona amiko, bonfaranto, mi diru,
mecenaso. Tre modesta homo, li ne sxatas afisxi sian
agadon, sed fakte li subtenis E-movadon kaj unuopajn bl'ajn E-istojn en kelkaj
landoj. Ekz., al kelkaj li malfermis la mondon de
moderna teknologio. Mia unua komputilo estis gxuste lia
donaco. Kelkfoje li vojagxis sola, kun pezaj valizoj (vi, eble, memoras,
kiom pezis la unuaj komputiloj, presiloj kaj skaniloj) kaj pacience instruis
komputil-uzadon, mem skribis instrukciojn kaj priskribojn de la programoj en
E-o. Tio estis mirinda sperto de praktika uzo de nia lingvo.
Ni deziras
al Pier Luigi bonan sanon kaj multajn jarojn de aktiva vivo!
O.P.
Glosaro
En tiu cxi rubriko ni klarigos rarajn, malfacile kompreneblajn
vortojn, uzitajn en nia revuo. La vivo postulas rapidan enkondukon de novaj
vortoj por objektoj kaj nocioj, kiuj aperas amase. Cxu vi
spertis la senton, ke ecx en via gepatra lingvo oni uzas iun vorton, kiun vi
volas sercxi en vortaro? Foje ecx ne temas pri iu
speciala aux scienca teksto. En nia cxiutaga vivo cxiam pli
ofte aperas iuj novaj objektoj, kiujn necesas iel nomi. Kaj kion diri pri E-o? Kiun vorton elekti,
se ne trovigxas la vorto en fundamentaj vortaroj?
Eble, la vortoj, uzitaj de mi kaj aliaj auxtoroj de nia revuo, ne
estas la plej trafaj. Eble, iam ili estos aux
ne estos oficialigitaj. Eble,oni trovos kaj
oficialigos pli konvenajn vortojn. Cxiukaze, jen kelkaj
klarigoj.
Kombinezono - speco de kombineo por etaj infanoj. Angle:
overalls, hispane: mamelucos, itale: pagliaccetto, germane - Strampler, pole: pajacyki,
ruse: kombinezon, cxelovjecxek (lauxprononce)
Pamperso - sorba vindajxo aux kalsoneto por unufoja uzo. Angle:
diaper, ruse: pampers. En vortaroj de tiuj lingvoj, kiujn mi konas, ne estas
aparta vorto por tiu cxi objekto, mankas diferenco
inter gxi kaj ordinara vindajxo
por infanoj.
Perfekcionismo
- en psikologio - konvinko, ke idealo povas kaj devas esti atingita. En patologia formo - konvinko, ke neperfekta laborrezulto ne havas ekzistorajton.
Se vi ne komprenis iun vorton en la revuo kaj ne trovis gxin en
vortaro, do, gxi estas glosinda, bv. skribi al mi.
O.P.
Tra la
sortofrata mondo
Vibranta
navigilo
La Firmao
Lechal Footwear decidis helpi blindulojn kaj malfortevidantojn. Memstara
movigxo en granda spaco, ekz., en la urbo, por kelkaj
estas heroajxo. Teorie oni povas uzi gps-navigilon, multaj ja
faras tion, sed povas esti malfacile, teni enmane posxtelefonon, bastonon kaj
pezajn sakojn, auxskulti indikojn de navigilo kaj samtempe esplori la vojon.
Originala solvo estas universalaj enmetajxoj en sxuoj Lechal Mach, kunlaboranta
kun la posxtelefona aplikajxo. Se ni
enskribos en la aplikajxon la cel-adreson, ni povos kasxi la telefonon.
Elektronikaj elementoj, kiuj trovigxas en la sxuaj enmetajxoj, vibros de tiu flanko, kien ni devas turni. Ili agas, kiel nevidebla akompananto, kiu gvidas vin al celo kaj
samtempe ebligas esploron de la cxirkauxajxo per la manoj. Tiun
cxi helpilon inventis Anirudh Sharma. La sxuaj enmetajxoj funkcias ankaux kiel kalkulilo de
pasxoj kaj bruligitaj kalorioj. Cxio cxi ne estas iu rezonado
pri malproksima estonteco. La helpilo jam acxeteblas cxe Amazon.
Pli detale pri tio vi povas
legi angle cxe: http://www.lechal.com
Nekutimaj kutimoj
Omano,
festo en dezerto
En Omano onialte taksas tradiciojn, diversaj festojn kaj
festivalojn oni celebradas po kelkaj tagoj. Ties
neperdebla parto estas vetkuroj de kameloj. Tiuj
"sxipoj de dezerto" ludas graven rolon en la regiono Sharqiyah.
La vetkuroj okazadas plej ofte vintre. Ilin malfermas kaj
finas elpasxo de la regiona muzik-ensemblo. Oni cxiam povas kalkuli je
regalajxoj, plejofte tradicia kafo kun kardamono kaj
hxalvo. La vetkuroj ne havas kutimajn trajtojn de hazarda ludo, ili estas nur distro. Rajdantoj surhavas
popolajn kostumojn, bestoj estas feste ornamitaj. Kontrauxe
al similaj konkuroj en la Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj omananoj ne uzas
elektronikajn rajdantojn. Indas observi tiun cxi
buntan kaj dinamikan vidindajxon por sperti siaspecan temporeturnon.
Malgorzata Szura Piwnik
E-igis O.P.
Diversaj
interesajxoj
Dividu plezuron!
Al multaj gxenaj cirkonstancoj de la vivo apartenas ke tiom da
homoj submetigxas al la samaj pasioj. Ja egalas
al atako al la memsentata unikeco, se la propra gusto pri muziko ne estas tiel
ekskluziva, aux se la najbaroj veturas al la samaj vojagxoceloj.
Kaj tiel oni
auxdas sin diri frazojn kiel "Kiam la muzikbando
estis ankorauxne tiom konata, tiam la koncertoj donis pli da plezuro" aux:
"Kiam ni travojagxis Islandon, tiu lando ankoraux ne estis tro
vizitata." Sed estas ne nur la aflikto, ke oni estas nur unu inter multaj
kaj kio forprenas la plezuron pri favorataj aferoj: Kiel psikologo el Londono
skribas en faka jxurnalo, la plezuro pri io bela
paligxas gxenerale pli rapide, se homoj kundividas tiun plezuron kun aliaj
homoj. En la kolektivo evidente aperas sento de satigxo.
Gxis nun la psikologia esplorado koncentrigxis pri la senperaj
efikoj kiuj rezultas el hedonismaj grupaj spertoj. Tiel
ekzemple psikologino montris ke cxokolado pli bongustas, se gxi estas gxue
konsumata de pluraj homoj kune. Se la sensoj de pluraj homoj estas
direktataj al la sama stimulo, tio supozeble
plifortigas la sentatajn gxojojn pri tio. Mangxado en restoracio aux la vizito
de koncerto do en bona kunestado donas pli grandan plezuron ol en soleco.
Sed kiel longe la gxuo dauxras, se sperto estas ripetata, pri
tio gxis nun mankis studajxoj. La londonaj esploristoj argumentas ke
plifortigxas la impreso pri rutino, se pluraj homoj direktas sian
atenton al la sama afero. La scio pri tio, ke aliaj homoj en la sama momento rigardas la samajn bildojn, aux ke ili frandas
la samajn cxokoladajn bombonojn, igas la impreson pri la ripeto kogne pli forta
kaj tiel pli insista. Kaj tio kauxzas, ke sento de satigxo
alvenas pli rapide.
La psikologoj
esploris la efikon en pluraj unuopaj eksperimentoj, cxe kiuj la testpersonoj
mangxis dolcxajxojn aux rigardis bildojn, aux la saman muzikon auxskultis. La
efiko restis la sama. Do, ne
estas bezonata la enuigxinta vizagxo de konatulo por perdi la entuziasmon pri
ripetata plezuro.
El tio laux la psikologoj rezultas la signifo por la cxiutago de la
studajxo. En la epoko de sociaj komunikiloj nome pli kaj pli da homoj
vidas la samajn bildojn, spektas la samajn filmojn aux auxskultas la samajn kanzonojn
- kaj ili ankaux scias, ke ili kundividas la enhavojn
kun aliaj homoj.
"Niaj
rezultoj, versxajne, montras, ke aperas speco de tedigxo", - skribas la
psikologo. Por eviti tion, homoj devas cxiam sercxadi novajn spertojn kaj novajn
produktojn, kies allogo tamen malkreskas, ekde kiam aliaj homoj interesigxas
pri la sama afero. Sed senstrecxa kunestado kun aliaj homoj ja kondukas al plej diversaj situacioj, en
kiuj oni ne nur koncentrigxas pri unu komuna afero, kaj tial la dangxero pri
tedigxo apenaux aperas.
Peranto
Literaturo
La
Kristnaska vespero de Benjameno
Legendo
verkita norveglingve de Gunleik Bergrud (membro de LIBE), Esperantigita de Otto
Prytz,
traduko kontrolita kaj aprobita de la auxtoro
<Auxskultu!
- tio estas Benjameno.> Estis Josuo, kiu unue
auxdis la logadon, sed baldaux ankaux Aarono kaj Simeono auxdis la klaran
knaban vocxon. Tiam la tri pasxtistoj komprenis, ke Isaako havas kun si Benjamenon, por eduki lin igxi pasxtisto. Isaako
baldaux estos tro maljuna por kuri kaj forpeli sovagxajn bestojn; tial
Benjameno estis kun li, por lerni - kaj baldaux
transpreni la taskon.
Cxiu pasxtisto
havis sian log-melodion; tiel la brutoj konis la logon
de sia pasxtisto kaj sekvis lin. Dumtage la sovagxaj bestoj tenis sin kasxitaj en
la arbaro kaj inter aliaj vegetajxoj. Tiam la pasxtistoj
povis lasi siajn brutojn iri en la ebenajxojn. Vespere ili logadis al si la gregojn kaj kunigis ilin sur la
Bet-Lehxema kampo.
Isaako kaj
Benjameno alvenis kun la pasxtataro tuj antaux ol
igxis tute mallume. Tute mallume, cetere, ne igxis, cxar super ili estis fabele stelbrila cxielo. Nun la
kvar gregoj estis kunigitaj en unu grandan aron. Kun
regulaj intervaloj unu el la pasxtistoj faris rondiron por zorgi, ke neniu el
la brutoj forigxu de la aro, kaj por esplori, cxu sovagxaj bestoj minacas.
Se sovagxaj bestoj alproksimigxis, la pasxtistoj kolektigxis kaj
batis la grundon per la pasxtistaj bastonoj, elkriegante timigajn sonojn.
Poste ili postkuris la sovagxajn bestojn, kriegante
kaj svingante la pasxtistajn bastonojn. Tiam la sovagxaj bestoj ne kuragxis
veni pli proksimen, sed turnigxis kaj forkuris de la brutaro - kaj tiam ili ne revenis tiun nokton.
Cxi tiun vesperon ne estis ecx indiketo pri sovagxaj bestoj en la proksimo
- neniuj minacaj sonoj. <Cxi tio auxguras
trankvilan vesperon,> diris Isaako, kaj la pasxtistoj kusxigis sin sur la
grundon por ripozi. Nur Benjameno staris rigardante la
pasxtataron. Li pensis pri tio, ke baldaux li farigxos
memstara pasxtisto. Sed ankaux estis malgajete, cxar kaj li kaj la aliaj
pasxtistoj certe manksentos Isaakon, kiam li ne plu estos kun
ili.
Benjameno
abrupte elsxirigxis el cxi tiuj pensoj, cxar subite staris estajxo antaux ili. Eklumis kiel dumtage. Tiam Benjameno sin jxetis sur la grundon kaj rampe apudigxis al
Isaako. <Estas angxelo,> li flustris. Benjameno ne vidis, de kie venis la angxelo, gxi nur subite estis
tie. Benjameno estis rigida pro teruro; kaj li vidis, ke ankaux Isaako
kaj la
aliaj pasxtistoj timas.
Kvankam la
angxelo diris, per milda kaj bona vocxo, ke ili ne
timu, Benjameno ne kapablis percepti, kion la angxelo diras. Li
auxdis nur siajn proprajn korbatojn. Sed li forgesis
timi, kiam subite estis amaso de angxela armeo, kiu kantis. Tio estis la plej-belajxo, kion Benjameno iam ajn estis auxdinta.
La angxeloj ree kaj ree kantis la samon; kaj iom post iom Benjameno perceptis,
kion ili kantas:
Gloro al Dio en la supera alto,
kaj sur la tero paco,
inter homoj Difavoro.
Same subite, kiel ili aperis,
la angxeloj malaperis. Josuo ekstaris, plena de fervoro: <Ni devas rapidi al
Bet-Lehxemo, por vidi cxi tiun okazajxon.> <Ni ne povas forlasi la
pasxtataron,> kontrauxdiris Aarono. Simeono opiniis, ke suficxas, ke unu el ili restu gardante la brutojn - <sxajnas, ke estas neniu
dangxero cxi-vespere>.
<Tiam mi restos cxi tie gardante la pasxtataron,> diris
Isaako. <Certe venos neniu sovagxa besto cxi-vespere, kaj mi scipovas
cxiujn log-melodiojn, do neniu bruto forigxos>.
<Tiam Benjameno devas esti kun vi,> opiniis Aarono.
<Ne! Benjameno nepre devas esti kun vi,> diris
Isaako decide, <li estas la sola inter ni, kiu travivos la kreskadon de cxi
tiu savanto>.
Dum la
pasxtistoj rapidis al Bet-Lehxemo, ili provis memori,
kion la angxelo estis dirinta. <Li diris: Jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta
popolo,> diris Simeono. "Jes, kaj hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de Davido, Savanto, kiu estas Mesio, la Sinjoro>
diris Aarono. Benjameno memoris neniom el cxi tio, sed li
ankoraux estis impresegita pro la kanto, kiun li estis auxdinta, kaj li pensis
pri la infano, kiun li estis vidonta. <Alveninte al Bet-Lehxemo,>
diris Simeono, <ni do devos sercxi infanon
kusxantan en staltrogo.>
En la periferio de Bet-Lehxemo laux la vojo estis faritaj ripozejoj
por vojagxantoj. Tie estis staltrogoj por la brutoj, kaj la ejoj estis apartigitaj
per grandaj sxtonblokoj. Cxiuj anoj de la familio de Davido devis
registrigxi en Bet-Lehxemo; tial estis homoj en cxiu ripozejo, cxar ne ekzistis
liberaj cxambroj en la urbo mem. La pasxtistoj baldaux trovis la lokon,
kiu konformis kun tio, kion la angxelo estis dirinta:
Ili trovis infanon, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. Ili trovis la patrinon. <Sxi ne estas
multe pli agxa ol mi,> pensis Benjameno. Maria sxi nomigxis, kaj
estis fiancxinigxinta kun Jozefo - kiu sendube estis
iom pli agxa ol sxi.
La pasxtistoj
rakontis cxion diritan al ili pri cxi tiu infano.
Homoj el la proksimo kolektigxis cxirkaux la pasxtistoj por auxskulti, kion ili diras. Kaj cxiuj miris pri tio, kion
la pasxtistoj havis por rakonti. Cxio estis tiel, kiel
la angxelo estis dirinta al ili. Maria atente sekvis tion, kion
la pasxtistoj rakontadis. <Cxi tion sxi gardos en
sia koro,> pensis Benjameno. Tiam li ekrimarkis
stelon - fortan, lumantan stelon. Estis stelo, kiu
rebrilis en la okulo de la infano. <Imagu, estas
Mesio,> pensis Benjameno. <Tiu, kiu igxos
Savanto por la tuta popolo>.
Survoje reen
al la kampo de Bet-Lehxemo la pasxtistoj iris lauxdante Dion pro cxio, kion ili estis travivintaj. Benjameno memoris la kanton de la angxeloj,
do li ekkantis:
<Gloro al
Dio en la supera alto,
kaj sur la tero paco,
inter homoj Difavoro.>
<Savanto por la tuta popolo,>
pensis Benjameno.
<Tiam li ankaux estas _mia_ Savanto. Li estas mia Savanto.>
Facila
legajxo
Kiel
Sankta Nikolao prunteprenis patrajn sxuojn
Kiam mi estis okjaragxa, mi jam havis du malgrandajn fratinojn,
kiuj estis sep- kaj tri-jaragxaj. Niaj gepatroj ellernigis al ni vintrajn poemetojn kaj pregxojn. Ni - idoj - multfoje
ripetadis cxion, kion ili instruis al ni. Mia sepjara fratino Roza tre bele deklamis poemetojn kaj similis al
belega angxeleto. La plej malgranda fratino Liba jam bone prononcis
"R" kaj ankaux sxi sukcese ripetadis belajn poemetojn kaj kantojn. Ni
cxiuj bone amuzigxis cxe la lernado kaj bone gxuis tiun cxi tempon.
Kiam ni pretigis tiun cxi feston kun la gepatroj, venis la Tago
de "Unua prezentado". Niaj gepatroj devis foriri, sed ili zorge ripetadis, kion fari, kion ne fari dum ilia
foresto kaj ni atendis Sanktan Nikolaon kun lia miksita grupeto - angxelo kaj
diablo. Ni restis en
unu granda lito en la kuirejo kaj miaj fratinoj baldaux ekdormis. Mi sola restis vigla, kaj mi timis la venontan premieron.
Tre longe mi atendis, sed cxio, kio devas okazi, vere okazos.
Kiam ankaux mi
estis ekdormanta, sxajnis al mi, ke en la balkona koridoro iu
malhela persono trembrilis kaj ekfrapetis per balailo al la fenestro. Poste
estis silento! Mi strecxis la orelojn:.
Tuj
komencigxis vera spektaklo: lumigxis, en la pordo
staris granda, bele vestita honorinda Sankta Nikolao kaj apud li saltetis kaj
tintis per cxeno la diablo, kiu kriis: "Pregxu, pregxu! Cxu vi malobeis? Cxu vi pekis? Mi kunprenis
grandan sakon, do pregxu, pregxu! Se ne, mi prenos vin kaj forportos
vin en la inferon!"
Mi saltis el
la lito, miaj fratinoj ankaux, Liba renversis urinvazon, rapide returnis sin
kaj malaperis kun Roza sub kovrotukon, ploris, singultis, timegis - kaj mi genuis en la
versxita urino kaj pregxis kaj pregxis:.
...kaj
deklamis cxiujn konatajn poemojn kaj poemetojn, ecx la pioniran promeson! La
tempo pasis tre malrapide kaj Sankta Nikolao multfoje demandis, cxu mi obeas,
cxu mi bone lernas ktp. Iam mi ne bone
komprenis, kion li parolis, li prononcis cxiam kaj
cxiam malpli kompreneble. Mi ankorauxfoje deklamis cxiujn konatajn poemetojn,
ree kaj ree pregxis:. finfine
Sankta Nikolao kontentigxis kun mia prezentado kaj donacis al ni cxiuj
sukerajxojn kaj ludilojn: Mi estis tiel laca, sed tre bone auxdis diablon, kiu
per patrinaj vortoj instigis nin ne fari friponajxojn, kiam ni restos solaj.
Kio vekis mian miron? Sankta Nikolao venis cxe ni sxuita en patraj pantofloj! Kia auxdaco!
Mi malkasxis
tion al miaj fratinoj, kiuj ne plu ploris, kontrauxe: ili
gxojkriis kaj friponis. Kiam ni estis certaj, ke la
"Sankta grupo" baldaux ne revenos, ni kontrolis en la koridoro la
patrajn pantoflojn. Ili estis varmaj! Tio certe ne placxos al nia patro:
Jarka Mala
Anonceto
Korespondi deziras
Telefonistino el Hamburgo, Germanio, retposxte aux
skajpe.
R.p.: Tanjaheidmann@alice-dsl.net
Forpaso
En sia 76-a jaragxo la 25-an de novembro forlasis nin fervora esperantistino, sindonema bonkora homo, Rimma
Ivanovna Kocxergina (Rusio). Sxi Naskigxis la 1-an de
januaro 1943. Sxi lernis en la blindullernejo en urbo Kujbysxev
(nun Samara) dum 1952-1963. Fininte la pedagogian instituton, sxi la
tutan vivon gxis sia emeritigxo instruis matematikon: unue por viddifektitaj
laboristoj en Syzranj kaj poste en la lernejo por blindaj infanoj en Samara.
Rimma E-istigxis en 1983 kaj ekde
tiam estis cxiam tre aktiva en la E-movado. Sxi apartenis al la estraro de E-sekcio, kiu dum
soveta tempo vigle funkciis cxe Tutrusia Blindul-Asocio. Rimma partoprenis multajn enlandajn E-arangxojn, kaj en 1989 Sxi
estis cxefa organizantino de la renkontigxo por viddifektitaj
gelernantoj-E-istoj.
Kunlabore kun la vidantaj
ges-anoj sxi organizis renkontigxon de la rusiaj blindaj E-istoj, kiu okazis en
la pitoreska loko apud Samara.
En 2006 Rimma Ivanovna estis honorigita per la premio de la samara guberniestro
pro sxiaj grandaj meritoj en edukado kaj scienco. Rimma ivanovna cxiam
sincere gxojis al sukcesoj de siaj lernantoj kaj zorgeme helpis al ili. Ni por cxiam konservos en niaj koroj la helan memoron
pri nia kara samideanino.
Vjacxeslav Suslov.
Korektendo
En EL n-ro 8
2018 en la artikolo "Tago de brunaj okuloj" anstataux
"irido" devas esti "iriso".
En la n-ro 9
en la artikolo p. 36 linio 7 estas superflua frazo "mesagxo, kiun oni
sxangxis kelkfoje tage". P. 37, linio 21 anstataux
"Ti one" devas esti "Tio ne". Mi petas pardonon!