Esperanta ligilo
n-ro 2, februaro 2018
Enhavtabelo
84-a Internacia Kongreso de
blindaj Esperantistoj (tria komuniko)
El Esperantujo. La 91-a SAT-kongreso
Nefidindeco, prezo de rapideco
Nia rondo familia: Ni gratulas! Raimo Tanskanen, dir.
mus. estas for
(nekrologo).
Lingva forumo. Ni pensas nialingve. Kion fari?
Por via sano. Se vi ne volas
suferi je demenco
Diversaj interesajxoj. Malpli da kemiajxoj - egala
rikolto.
Naturaj gluiloj.
Reganto en la cerbo
Sxako (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
84-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Kroatio
(tria komuniko)
Karaj geamikoj!
Gxis nun nur kelkaj E-istoj esprimis intereson por nia
IKBE, kaj tiu fakto iomete zorgigas nin. _Vere, restis
kvin monatojn gxis la kongreso, sed tamen, la organizantoj de la kongreso ne
dezirus lastmomente havi viajn
aligxilojn. Tial ni invitas kongresinteresulojn: hastu
kun viaj anoncoj! Tiucele en cxi komuniko ni
publikigas kongresan aligxilonkaj ripetas informon pri pago de kongreskotizo.
84-a INTERNACIA KONGRESO DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ
Zagrebo, 7-a - 14-a de julio
2018.
Aligxilo
1. antauxnomo kaj familia
nomo;
2. vidhandikapito aux
akompananto;
3. naskigxdato;
4. Posxta adreso;
5. telefonnumero, retadreso
kaj skajpo;
6. mi pagis per banko ...
aux:... euxrojn;
7. mi bezonas: unulitan,
dulitan cxambron, (Mia samcxambrano.. .) ...
8. A. mi partoprenos duontagan ekskurson: jes/ne;
B. mi partoprenos tuttagan ekskurson: jes/ne;
9. Mi jene kontribuos en la programon de la IKBE: ...
10. Mi bezonas oficialan invitilon;
11. Mi planas alveni (indiku veturmanierojn,
alven/forirtempojn, kunvojagxantojn, laux via momenta scio).
La aligxilojn bv. sendi al Antun Kovac laux jam
skribitaj adresoj.
Pago de
kongreskotizo
En la hotelo "Tomislavov dom"
kongresorganizanto havas je la dispono 42 cxambrojn: 11 unulitajn, 15
dulitajnkaj 16 dulitajn kun aldona konforto (sofoen la
cxambro). Unuaj 16 registritaj kongrespartoprenantoj ricevos tiujn cxambrojn kun aldona konforto. La kongreskotizon oni povas gxiri pere
de
adreso kaj bankokonto: Udruzenje slijepih esperantista Hrvatske,
Draskoviceva 80, HR-10000 Zagreb, Zagrebacka banka d.d.
IBAN: HR6523600001101441184
SWIFT: ZABAHR2x
La kopion de gxirilo bonvolu sendi retposxte al Antun
Kovac
(antun2805@gmail.com),
aux letere je la adreso: Antun Kovac, Bisacka 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
La kongreskotizo sumigas 230 euxrojn por dulitaj kaj
270 euxrojn por unulitaj cxambroj po persono por 7 (sep)
plenaj pensionoj.
La kongresorganizanto akceptas enpagoj de
kongreskotizo ekskluzive pere de banko; pagado surloke estos escepto laux
interkonsento.
Viaj demandoj kaj proponoj bonvolu sendi retposxte al:
antun2805@gmail.com auX: stokovic@globalnet.hr
LKK.
El Esperantujo
La
91-a SAT-kongreso
Kragujevac,
5-12 auxgusto 2018
En la centro
de Serbio, lando en sud-orienta Euxropo, 100 km sude-sudoriente de gxia
cxefurbo Beogrado, trovigxas la urbo Kragujevac, la unua cxefurbo de Serbio post
gxia liberigxo elsub turkoj komence de la 19-a jarcento kaj la sekvonta
kongresurbo de SAT. Gxi estas ekonomia, industria, administra, kultura kaj
universitata centro de Sxumadio, la centra regiono de Serbio loganta turistojn
per siaj idiliaj pejzagxoj, kultur-historia heredajxo, pitoreska folkloro,
serba gastronomio kun spuroj de okcident-aziaj kaj
mezeuxropaj gustoj kaj neimagebla sen la forta serba prunbrando, kaj antaux
cxio la gastamo kaj malfermaj koroj de la lokanoj.
SAT-kongresejo
2018
La kongresejo estos en la hotelo
"Kragujevac", adaptita al la kongresa turismo. Kun 160 litoj, teknike
ekipitaj prelegejoj kaj kunvenejoj, restoracio kaj bufedejoj, gxi proponas
agrablajn kondicxojn por moderna kongreso kaj bunta kongresa programo kun la cxeftemo "Esperanto kaj transnacia komunikado en
la inform-teknologia epoko".
Monakejo Manasija, unu el kongresaj ekskursceloj
Frandajoj de
serba kuirarto
Aldone al la labora parto de la kongreso, OKK planas
varian kultur-artan kaj turisman programon: koncertojn, distrajn vesperojn,
ekskursojn. La serio de Esperanto-eventoj en la suda Europo dum somero 2018
donas sancon al esperantistoj el la tuta mondo konatigi kun
ci tiu mondoparto dum kelksemajna restado en europa Esperantujo. Por finance
plifaciligi la restadon, la SAT-kongresaj kotizoj estos rabatitaj por
partoprenantoj de la samjaraj ILEI-kongreso en Madrido kaj UK en Lisbono. Por
tiuj, kiuj post UK flugos al Beogrado au alia flughaveno proksime de
Kragujevac, OKK lauinterkonsente organizos plutransporton de la flughaveno
rekte gis la kongresejo en Kragujevac.
Bonvenon!
SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la plej grava tutmonda
organizajo de laboristaj esperantistoj. Gi estas asocio, kiu celas faciligi la
translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo
sen klasa nek alitipa ekspluatado. SAT celas per konstanta uzado de Esperanto
kaj gia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj,
kapablaj bone kompari, guste kompreni kaj prijugi ideojn, tezojn, tendencojn
kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, au
plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj
forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta stupo de civilizo kaj kulturo.
ALRIGARDO al AZIO
Estrarano
de UEA en Cxinio - nia kresko-zono
Okazis la
eldonfesto de la libro "Teo kaj Amo - Rakonto pri Teo" (320 pagxoj). en la 14-a de decembro en Pekino, Cxinio, realigita de
Pekina E-Asocio, Cxina Radio Internacia kaj la Cxina Fremdlingva Eldonejo. La
libro estis projekto de tiu eldonejo, kun la
kompilanto s-ino Zhang Ping. La libro konsistas el kvar partoj: "Teo kaj
Amo", "Urboj de 'Teo kaj Amo", "Angxeloj de 'Teo kaj
Amo", kaj "Vortoj de 'Teo kaj Amo". La libro estas dokumentaro
pri la dufoje okazigitaj filmo-festivaloj. La estrarano de UEA pri la Azia
movado, s-ro LEE Jungkee, transdonis gratulmesagxon de d-ro Mark Fettes, la
prezidanto de UEA. En la eldonfesto cxeestis s-ro Ragnar Baldursson,
vicambasadoro de Islando en Pekino, kaj s-ro Rafael Henrique Zerbetto el
Brazilo, volontulo cxe "El Popola Cxinio".
La urbo
Tianjin estas unu el la grandaj urboj de Cxinio, kun
logxantaro de 17 milionoj. La 17-an de decembro okazis
la jarkunveno de Tianjin-a E-Asocio, en kiu kolektigxis cx. 30
E-istoj. En la kunveno s-ro LEE Jungkee prelegis pri la temo "UEA - kiel
fortigi gxin?". LEE emfazis, ke por plikreskigi
la membronombron de UEA, E-kursoj devas okazi de loko al loko, prezentante sian sperton en la Seula E-Kulturcentro. Korea E-ista
karavano vizitos Pekinon kaj Tianjinon en la jaro 2018 por interamikigxo de la
du najbaraj landoj.
Universitata
agado en Irano.
La 30-an de oktobro okazis
libera seminario pri E-o en la Universitato "Allame Tabatabai" en
Teherano sub la gvido de s-ro ingeniero Ahmadreza Mamuduhi. Partopreno estis
libera en la seminario, kun la celo poste starigi
E-kursojn en tiu universitato. La 7-an de novembro 2017 en la universitato
"Pajeme Nur" sekvis la sama seminario. En
ambaux universitatoj jam okazas baza kurso.
Raportis: Simin Emrani.
Nefidindeco, prezo de rapideco
En EL n-ro
10/2017, sub la rubriko "El Esperantujo", aperis artikolo, titolita
"Datumoj pri Universalaj Kongresoj". Gxin mi eklegis kun granda intereso, cxar mi esperis, ke gxi instruos al mi
utilajn sciindajxojn pri la temo, kaj ke gxi rememorigos al mi personajn
travivajxojn. Kvankam gxi parte plenumis miajn esperojn, gxi ankaux malagrable
frapis min per sia nefidindeco.
La artikolo
enhavas listojn, evidente alfabetajn, de la urboj, gastigintaj UK-ojn 4, 3 kaj 2
fojojn, kun indikoj de la jaroj.
En la listo de
4-fojaj kongresurboj figuras Vieno, kun la jaroj 1924,
1936, 1987 kaj 1992. Sed antauxe estas skribite, ke la UK en 1987 okazis en
Varsovio. Efektive, la tria UK en Vieno okazis ne en
1987, sed en 1970. Mi
persone cxeestis gxin!
En la listo de
trifojaj UK-urboj mankas Budapesxto, sed tio jam estas menciita pli frue, do
temas pri pardonebla ellaso. Pli grave estas, ke mankas ankaux Varsovio, kiu
gastigis 3 UK-ojn ecx jubileajn, nome en 1937 (50-jarigxo de Esperanto), 1959
(100-jarigxo de la naskigxo de Zamenhof) kaj 1987 (100-jarigxo de Esperanto).
Nur la lasta estas menciita ekster la listoj.
En la listo de
dufojaj UK-urboj, inter Gxenevo kaj Helsinko, mankas Hago, Nederlando, kiu
gastigis UK-ojn en 1920 kaj 1964. Kiel jaroj de UK en Helsinko figuras 1922 kaj
1957. La dua el tiuj jaroj estas erara. La gxusta estas 1969. Ankaux tiun
kongreson mi cxeestis. En la listo de 2-fojaj UK-urboj erare figuras
"Vilnio, Litovio" (la formo registrita en PIV estas Vilno), kun indiko de la jaroj 1925 kaj 2005. Aliloke tamen estas
skribite, ke la UK en 1925 okazis en Gxenevo, kaj tio estas gxusta. Efektive
okazis nur unu UK en Vilno, nome en 2005.
Unu erareton
en artikolo mi facile toleras, sed kvin malveroj kaj mankoj en unu artikolo, tio jam igas min averti, kaj krome igas min
perdi la fidon al la fonto de la artikolo. Cxi tiu
artikolo estas subskribita per nomo, kiun mi legis antauxe. Mi ne havas kauxzon
supozi, ke la verkinto intence provizis sian artikolon
per tiom da malveroj. Mi supozas nur, ke la artikolo estas cxerpita el la reto,
kaj tio klarigas cxion.
Sur la reto
eblas rapide komuniki. Retmesagxo estas ricevata preskaux en la sama momento, en kiu gxi estas forsendata. Krome, kiam
vidantoj legas senvocxe, ili legas multege pli rapide
ol ecx rapidaj legantoj blindaj. Tiu rapideco instigas la ret-uzantojn rapide
kaj spontanee skribi siajn mesagxojn, kvazaux ili
interparolus. Pro mia aparteno al pluraj retlistoj, i.a. en la Akademio de
Esperanto, mi spertis, ke mi ofte ne povas sekvi la ritmon, laux kiu
disvolvigxas la retaj diskutoj. Tio fojfoje igas min senti min diskriminaciata kiel duaranga aux triaranga listano.
Tamen, mia
malrapideco ankaux povas doni avantagxojn. rapideco
sxajne estas inverse proporcia al ekzakteco. Ofte mi spertis, ke tajp-eraroj
ensxteligxintaj en malnetoj de proponoj, ne estis pri-atentataj, tiel ke ili ripetigxadis en postaj versioj. Fine mi mem, kvazaux
kontrollegisto, devis atentigi la aliajn listanojn pri la eraroj. Tio eble
levas mian prestigxon en la forumo, kaj tiel konsistigas kontrauxpezon al mia
sento de malsupereco en la diskutado. Mi supozas, ke ju pli rapide oni legas,
des pli oni riskas pretervidi erarojn. Sekve eblas diri, ke mia relative
malalta legrapideco estas rekta kialo de mia malkovrado de eraroj kaj
neekzaktajxoj.
Se estas prava
mia tezo, ke rapideco per si mem kreas malekzaktecon kaj suprajxecon, gxi
klarigas la tro multajn malverojn en la cxi-supre traktita artikolo. Sed gxi ankaux
instigas nin lancxi alarmokrion pri ioma bremsado de
la gxenerala ritmo en la socio. Mi jam aludis, ke blinduloj gxuste pro la
rapida ritmo ne povas partopreni egalrange, kaj tio validas ankaux por homoj
kun aliaj handikapoj . Ecx la tuta socio profitus el
pli malrapida ritmo: ni povus pli fidi la informojn,
kiujn ni trovas surrete.
Mi ja bonvenigas la fakton, ke danke al la reto ni povas atingi
amasegon da informoj, sed mi dezirus, ke la informoj estu fidindaj. Kiam mi
volas provoki, mi diras: "Nenio estas pli efemera ol Vikipedio!".
Otto Prytz
Nia
rondo familia
Ni
gratulas!
La 12-an de februaro 70-jarigxis nia fidela leganto kaj
kunlaboranto Pedro Zurita. Korajn gratulojn kaj sincerajn bondezirojn de ni cxiuj al vi, estimata kaj kara Pedro! Estu vi cxiam sana, bonhumora kaj felicxa! Ni deziras al vi multajn jarojn da aktiva kaj interesa vivo!
Red'.
Raimo Tanskanen, dir. mus. estas for
(nekrologo)
"Muziko estas mia vivo"
Raimo Tanskanen naskigxis 26.3.1937 en Polvijärvi kiel filo de terkulturisto kaj kreskis en familio de ok
infanoj. La tuta familio estis muzikema. Ilia sola muzikinstrumento estis
kantele, kiun cxiuj rajtis uzi. Radion la familio ne havis kaj tial viva muziko
estis ege sxatata. Estis vera festo kiam onklo vizitis
kaj ludis sian akordionon.
Raimo ekblindigxis nauxjara pro
akcidento. Li frekventis blindullernejon en Kuopio, 130 km for de hejmo.
Instruistoj kuragxigis lin dauxrigi muzikajn
interesojn. Li ludis instrumentojn jam antaux ol konatigxi kun
brajlaj muziknotoj. Felicxe li havis lertan kaj instigan muzikinstruiston
Onni Pakarinen, dir. mus.
Fininte la blindullernejon tri kantantaj samsortanoj -
Arvo Karvinen, Aatu Moilanen, Raimo Tanskanen - vojagxis suden al Helsinki por
trovi sian lokon en la socio. Unue ili studadis en la
porblindula profesia lernejo sed celis pli alten. Ili laboris tage, studadis
vespere kaj kantis en diversaj okazajxoj. Raimo havigis ankaux privatan
instruadon por pianludado. En 1965 li trapasis en la universitato de Helsinki
la ekzamenon de hum. kand. kaj
sekvan jaron en Sibelius-Akademio la ekzamenon de musikinstruisto. Kiel
muzikinstruisto li laboris unue en la porblindula profesia lernejo 1963 - 1982
kaj en la blindullernejo. Li instruis ankaux la svedan lingvon kaj produktis
notojn en brajlo por la blindulbiblioteko.
En 1969 Raimo komencis komponi kaj gajnis premiojn en
konkursoj. Pluraj korusoj surdiskigis
liajn komponajxojn, inter ili koruso Kontrapunkti,
kiun Raimo fondis en 1975. Kelkaj firmaoj
produktis notojn. Prilaborata estas KD de ankoraux ne-aperintaj komponajxoj.
En 1982 li translogxigxis en malgrandan parokon
Pomarkku kaj gvidis lokajn korusojn, kvarteton Kaje, diversajn rondojn en la
popolaltlernejo, instruis pianoudadon kaj kantadon en la liceo kaj donis
muziklekcionojn al infanoj, kaj semajnfine anstatauxis pregxejan
kantiston/orgeniston.
Raimo konatigxis kun
esperanto en kursoj, kiujn Stelet-ano Eero Kalllio gvidis en la blindullernejo.
Raimo farigxis agema membro de Steleto en 1955. Li instruis esperanton
1960-2009 en Helsinki i. a. en la
porblindula profesia lernejo, gvidis kursojn en la porblindula kunvensalono, en
feriejo Onnela kaj instruis en semajnfinaj kursoj en la "klascxambro"
de Steleto kaj prizorgis leterkurson. Li partoprenis plurajn IKBEojn kaj
asistis en la arangxoj de IKBEoj en Finnlando (1969, 1995). Raimo estis
estrarano de LIBE 1996-2008. Li estis honora prezidanto de Steleto.
Raimo ricevis plurajn omagxojn pro la merita viv-laboro
sur la kampoj muziko, brajlo kaj instruado de Esperanto. Longdauxra malsano
elcxerpis lin 29.11.2017. La funebran ceremonion
cxeestis familianoj, amikoj de fakaj kaj hobiaj rondoj, parokanoj kaj
Stelet-anoj. Filo Jari kun edzino - ambaux profesiaj
kantistoj - kantis honore al Raimo.
Raimo ne plu
estas inter ni, sed la memoro pri li vivas en pli ol
cent komponajxoj, kantoj.
Steleto/Ritva Sabelli
Lingva
forumo
Ni
pensas nialingve. Kion fari?
En EL n-ro 10 2017 en la artikolo "Pri
negxo" p.24 l.10-11: ni legas: "... kusxanta norde de la skifa tero, ...". Kompilante la artikolon, mi skribis tion
tute auxtomate, sen atenti pri malgxustajxo. Jen kiel
komentis tion nia fidela leganto Otto Prytz: "la gxusta vorto estas, laux
PIV, "skita". Bokarev, sub "skita", resendas al
"scita", kiu
tamen ne estas en PIV. La rusa "f" en "skif" redonas la
grekan "theta", same kiel en "Ateno" (Afiny),
"Teodoro" (Fjodor), "etero" (efir) ktp". Nu, certe, li
pravas. Koran dankon pro atentemo! Mi tute senpripense uzis la vorton, kutiman
en orientslavaj lingvoj. En E-o tio ne estas korekta. Dauxrigante tiamaniere,
oni devus, ekz., anstataux "biblioteko"
diri, pardonu, "vivliofeko", cxu ne?
Kiom ofte ni senpripense uzadas vortojn aux vortformojn, kutimajn en
nia gepatra lingvo! Ili sxajnas al ni simplaj kaj
memkompreneblaj, sed cxe alilingvanoj povas kauxzigi miskomprenon aux entute ne
estas komprenataj. Mi rememoras, ke iam mi, forgesinte la gxustan vorton,
anstataux "ganto" skribis iel germanece "handsxuo", kio
elvokis ridetojn ankaux de germanlingvanoj.
Mi tamen povas
min konsoli: ne temas pri skleroto mia. Jen ekzemplo, kiel
en kaptilon de tiuspeca "lingva skleroto" trafis la tuta E-societo,
kies membroj kume tradukis la novelon el la angla en E-on. Kaj denove mi citas
Otto-n Prytz.
"En EL
n-ro 1/2018, en la literaturajxo "Arto en la traduko", dufoje aperas
vorto, kiun mi trovis en neniu el miaj relative multaj vortaroj. La vorto estas
"sereo", kaj jen la du lokoj, kie gxi aperas:
"... kaj
mi restis kun Olivetti kaj la rakonto pri plej intrigaj postkulisaj fiaferoj en
la sere-komerco en Andaluzio, ..."
"Estis
idiliaj tempoj, venis al mi en la kapon, kiam sereo estis personigo de la
vivmaniero."
Cxar la teksto
rilatas al temo, kiun mi bone konas, nome Hispanio, mi pensis, ke tiun vorton
mi devus koni! Sed mi cerbumadis, pensante, kiu similsona hispanlingva vorto,
kiu koherus kun la cetera kunteksto, povus esti E-igita kiel "sereo",
sed mi trovis neniun - gxis subite mi ekhavis la ideon: cxu eble estas
"sxereo", speco de vino, kiu ruslingve nomigxas "heres"? La
vorto "sxereo" estas cxerpita el la angla "sherry", vino,
kiu en la hispana nomigxas "jerez" (pron. Hxeres), el la regiono de
la hispana urbo Jerez de la Frontera. La mezepoka prononco de Jerez estis
proksimume "sxerec", kio klarigas la anglan "sherry".
Nu, mi ne
scias, cxu mia konjekto estas gxusta".
Certe, ni, ecx tiuj, kiuj bone regas E-on, pensas nialingve. Kion
do fari? "Estu pli atenta!" - diras mi, antaux cxio al mi mem. Sed, aliflanke, cxu
ordinara homo, kies profesiaj kaj personaj interesoj estas malproksimaj de
lingvistiko, povas supozi, ke iu vorto, kutime uzata
de li, ne estas internacie uzebla? Cxu cxiu el ni
povas tiom profunde esplori etimologion de cxiu vorto, spontanee uzata en
cxiutaga parolo? Delonge estas pruvite, ke naciaj lingvoj fojfoje enportas en
E-on siajn trajtojn, pliricxigante gxin. Almenaux teorie eblas kuna ekzistado
de la vortoj "ganto" kaj "handsxuo". Tempo montros, kiel oni nomos la faman vinon: hereso, jereso aux sereo.
Eble, pri tio okupigxos E-akademio. Gravas, ke ne okazu miskomprenoj.
O.Posxivana
Por via
sano
Se vi ne volas suferi je demenco
Kiu estas plej
multe minacata per pliagxula senila demenco?
Rolas
genetiko, ankaux la nivelo de fizika aktiveco.
Kanadanoj
sercxis tiun rilaton (genetiko aux vivostilo) en pli ol 1600 el ili. La rezultoj,
publikigitaj en magazino Journal of Alzheimer's Disease
indikas, ke sida vivomaniero estas same dangxera, kiel genetikaj sxargxoj.
Cxeesto de
kelkaj genaj mutacioj reale povas startigi malsanon. Dependas de vi, cxu jes aux ne!
Cxu agas
vivostilo au genoj?
Ni malkovris,
ke la fizika aktiveco ludas sxlosilan rolon kontraux demenco. Se maljunuloj
regule movigxas, ili protektas kaj sian koron, kaj
sian cerbon. Kontrauxe, manko de movigxo povas tute renversi avantagxon, kiun
al homoj alportas sanaj genoj. Parolas
profesorino Jennifer Heisz, kiu kunverkis la studon.
Konsidere, ke plejparto
de homoj ne posedas signifan riskon en genetiko, gimnastiko povas esti precipa
strategio de la lukto kontraux demenco. Kaj tion oni certe bezonas.
Senila demenco
detruas la tutan mondon. Gxi jam prenas en progresa mondo trajtojn de epidemio.
Homoj gxisvivas pli kaj pli altan agxon, sed gxuste meze de la plej agxaj homoj
demenco aperas grandparte. Dum meze de senioroj agxaj je 65
jaroj suferas je demenco 2% de homoj, en agxo de 75-85 jaroj tio estas
jam 11%, kaj pli poste suferas jam pli ol unu triono. Nun vivas tutmonde
cxirkaux 47,5 milionoj da homoj kun demenco. En la
jaro 2050 oni povas atendi kreskon je 115,5
milionoj. Do, necesas sercxi efikajn
strategiojn por lukti kontraux tiu malsano, certigas
sciencistoj.
Per pli ofta
forgesado la sufero de la malsanulo kaj lia familio nur komencigxas. Demenco
estas provokita per vejnoj kaj degenerativaj malsanoj en la cerbo,
nekuraceblaj, nesxangxeblaj. Unuajn signojn parencoj ofte neglektas, aux simple
pensas pri agxo. Bedauxrinde, sekve la malsanuloj igxas konfuzitaj, sxangxigxas
iliaj konduto kaj travivadoj, ili paneas en kutimaj
vivosituacioj, kaj finfine ili ne kapablas zorgi pri si mem.
Kiu movigxado
estas la plej bona por pliagxuloj? "Kvankam la agxo cxiam restas cxefa riska
faktoro por kreskado de demenco, el la esploroj el la tuta mondo pli kaj pli
rezultas, ke inter malsanigxo, genetiko kaj vivostilo ekzistas fortaj
ligiloj," asertas profesoro Parminder Raina, kunauxtoro de la esploro.
"Por estonteco ni planas fokusigi nian esploron al praktikaj sinsekvoj,
kiuj povas influi la sistemon de medicina priservado."
"Aktiva
vivostilo, kiu inkludas ankaux regulan movigxadon, kondukas al pli bona kaj
efika funkciado de cerbo, pri tio ni certas. Sed se niaj kuracistoj demandos,
kian movospecon kaj kiom oni bezonas, ni ankoraux ne certas," koncedas
Barbara Fenesio, ke la studo nun havas siajn limojn.
Ekde nun en
Kanado oni esploras, kaj fokusas al malkovro de la plej efika modo por
pliagxuloj. Sciencistoj pretigas al komparado de rezultoj de altintensa
intervala trejnado kun pli grandaj trejnaj blokoj,
meza sxargxo kaj malpli rapida strecxa gimnastikado. Al la esploro denove
aligxos centoj da pli agxaj kanadanoj.
Sed oni ne
devas atendi rezultojn. Kiu de tempo al tempo jam levigxas el divano gxuste por
promeni, certe tiu nenion fusxas.
Vladimir Turk kaj Jarka Mala el
Cxehxio
Diversaj interesajxoj
Malpli
da kemiajxoj - egala rikolto
Por protekti la rikolton en la agrikulturo estas
aplikataj kemiaj helpiloj kiel pesticidoj. Grandskala
kompara studo el Francio nun montras: 77 procentoj de
la farmoj povus apliki signife malpli da kemiajxoj sen perdi rikoltokvanton kaj
vivenspezon.
La monda
logxantaro kreskas, jam en la jaro 2050 povus esti
preskaux 10 miliardoj da homoj. Kaj ili cxiuj volas
esti nutrataj. Tio funkcias nur per dauxra plialtigo de la rikoltokvantoj, per
modernaj kaj raciumitaj kultivometodoj kaj per la apliko de masxinoj kaj de
kemio. Tio almenaux estas la argumento de tiuj, kiuj kredas je la plivastigo de
la intense agrikulturo.
Aliflanke
kreskas la objxetoj. Cxar tiu kultiva metodo ne restas
sen konsekvencoj, por la medio, por la naturo kaj homoj. Atingi ambaux celojn -
do pli aux suficxe da nutrajxoj, sed sen malavantagxaj efikoj - estas unu el la
defioj de la 21-a jarcento.
Ke lauxepoka
agrikulturo ne povos simple ignori ekologiajn aspektojn, tion jam komprenis la
politikaj decidantoj. Tiel ekz., ekde la jaro 2014
validas direktivo de EU pri integrita protekto de plantoj. Laux tio cxiuj
agrikulturistoj kaj forstistoj precize pripensu, kiujn metodojn ili apliku por protekti siajn nutrajn plantojn. Nekemiaj
metodoj estu lauxeble preferataj.
Tamen ankoraux
precipe alte specialigitaj industrisimilaj farmoj fidas je pesticidoj por
batali kontraux damagxaj bestoj kaj gxenaj herboj. Nur per tio oni kredas povi
certigi aux ecx plialtigi rikoltokvantojn kaj vivenspezojn. Cxar gxenerale
malpli teknizitaj kultivometodoj estas konsiderataj kiel
malpli rikoltpromesaj. Tio tamen gxis nun apenaux estis grandskale esplorata.
Sed nun gxuste
tio okazis en Francio, nome en la franca instituto pri
agrikultura esplorado. Oni analizis 946 lauxkonvenciajn farmojn kun plej diversaj produktadaj metodoj por studajxo. Cxe pli
ol tri kvaronoj el ili montrigxis, ke sxparema apliko
de pesticidoj kaj altaj rikoltokvantoj ne estas kontrauxdiro. Proksimume 550 el
la analizitaj farmoj povus redukti sian aplikadon de
pesticidoj je 42 procentoj, sen perdi rikoltokvantojn kaj sen perdi
vivenspezon, taksas la esploristoj. Nur cxe apenaux kvarono de la farmoj la
redukto povus havi negativan efikon. Tio estas laux la esploristoj precipe
forte industriigitaj unutipaj kulturoj, kiel, ekz., la
plantejoj de terpomoj kaj sukeraj betoj en la nordo, en kiuj necesas apliki
multe da sterkajxoj kaj da pesticidoj.
Gxenerale la
esploristoj konstatis: ju pli diversecaj estas la kultivometodoj, des malpli da
pesticidoj estas aplikendaj. Tiel agrikulturistoj, kiuj vetas, ekz., pri pluraj
kulturplantoj, pri sxangxo de kultivataj plantoj aux pri mekanika prilaborado
de la grundo, sukcesas forteni damagxajn bestojn, fungojn kaj gxenajn herbojn
per malpli da kemiajxoj - kiel tion antauxvidas la integrita protekto de
plantoj.
El tiaj
kultivometodoj profitus ankaux la medio, cxar intensa sterkado negative efikas
en la klimata bilanco. Eblus, ekz., sxpari pri la uzo
de artefaritaj sterkajxoj per kultivado de intertempaj plantoj, kiuj prenas la
nitrogenon el la aero.
Sed restas la
demando: kiel oni konvinku la agrikulturistojn sxangxi
siajn produktadajn metodojn kaj apliki malpli da kemiajxoj. Cxar cxiukaze ne
eblas promesi al ili pli altajn rikoltokvantojn. Kaj
ecx se tiuj rikoltokvantoj ne malkreskos, la sxangxo de sistemo cxiam alportas
certan riskon.
Por atingi
tion necesus tri aferoj: unue, subteno cxe la lernado de alternativaj metodoj,
due, reguligoj, kiuj malebligas, ke grundoj plue estos ekspluatataj kaj trie,
sendependa konsilado anstataux konsilado per agentoj
de
la kemia industrio.
Peranto
Naturaj gluiloj
Esploristoj vetas
pri helika muko.
Multo kion
homo bezonas, la naturo havas jam delonge. Tiel estas ankaux cxe gluiloj:
Sciencistoj el Vieno ricevas inspiron de konkoj, iksodoj kaj de gekoj por pli
kaj pli anstatauxigi la ofte venenajn kemiajn gluilojn.
La lapfermilon
cxiu konas. Ankaux plastaj kupoj apenau estas forpenseblaj en banejo. La
naturaj modeloj por tio estas la kontrauxhokoj de la Granda Lapo kaj la
tentakloj de sepioj. Esploristoj nun iras pasxon plu:
Ili volas ne nur transpreni mekanikajn fenomenojn el la naturo, sed ankaux
kemiajn.
En dutaga
konferenco en Vieno ili intersxangxis alirojn al
biologiaj gluiloj. Dauxras longe gxis sciencistoj, ekz.,
eltrovas, kio igas helikan mukon tiom gluiva. Nur post tio povas komencigxi la
laboro de la bioteknologoj, nome produkti la naturajn gluilojn grandkvante kaj
lauxeble favorkoste. Ja trovigxas en la naturo multaj
biologiaj gluiloj. Necesas nur esplori ilin.
Pri tio
laboras ankaux sciencisto de la universitato de Vieno. De apenaux unu jaro li
esploras la t.n. iksodan cementon: Cxar iksodoj ne nur pikas bestojn kaj homojn
por sucxi sangon, ili ankaux fiksas sin per gluiva
sekreciajxo el la saliva glando. Tiel ili povas glui
dum tagoj kaj foje ankaux dum semajnoj sur sia viktimo. "La apliko estas
por ni tre interesa", klarigas la zoologo. "Cxar la iksoda cemento
jam funkcias sur la hauxto." Tiel laux li estas pli simple transporti la
principon al medicina apliko.
Sed ne nur
medicino, sed ankau kosmetiko povas profiti de naturaj gluiloj. Cxar en multaj
harsxprucajxoj trovigxas formaldehido. Kaj tio estas altgrade venena. Sed
multaj konsumantoj ne scias tion. La sciencisto riprocxas al la industrio, ke
oni tie tro malmulte interesigxas pri biologiaj gluiloj. "Ili tute ne
volas pli bone fari tion", li diras.
Tion kontestas
industria asocio. Jam 15 procentoj de la uzataj
gluiloj bazigxas sur rekreskantaj krudmaterialoj, diras afergvidanto de la
asocio. Granda problemo tamen estas la ekonomieco. "Estas vere multege da
ideoj, sed
ili
devas esti realigeblaj por la merkato".
En Germanio, ekz., pri tio laboras 15 projektoj. Kelkaj naturaj gluiloj
jam trovas aplikon: Tiel kuracistoj povas fermi malgrandajn sirigojn en la
embria sako per konka gluilo. Sed la esploristoj koncedas, ke ankoraux dauxros
plurajn jarojn gxis biologiaj alternativoj anstatauxigos la lauxkonvenciajn
produktojn en la dommastrumado.
Reganto
en la cerbo
Por plenumi
decidojn dopamino estas la centra ludanto. Se tiu hormone mankas, ekz., cxe la Parkinsona malsano, tiam ecx ne eblas decidi pri
movoj.
Se oni povas
elekti inter sana pomo maldekstre kaj cxokolado
dekstre, tiam oni eble unue tendencas maldekstren, sed sxangxas sian preferon
lastmomente, la sentoj cxe tio estas dubaj, la konscienco suferas, la gxojo pri
la gxuo estas granda. Sed fizike tio ne estas io alia,
ol simpla sxangxo en la movo aux unu plia decido, unu el miloj de matene gxis
vespere. Kiu aux kio estas la reganto pri tio en nia cerbo?
Estas dopamino
aux pli bone la celoj, kiuj eligas gxin. Dopamino - cxu tio ne estas la
neuxrotransmisiilo, kies manko ludas rolon cxe la Parkinsona malsano, al kiu
apartenas ankaux difektoj de movigxo, kiuj havas sian kauxzon en tio, ke la
korpo ne kapablas decidi, kien movi momente? Aux ke decidoj ja
estas fareblaj, sed ne realigeblaj? Se oni petas homon, kiu suferas pro tiu malsano, desegni la literon "V", tiam la
oblikva streko malsupren atingeblas same bone, kiel la streko supren. Sed
malfacilas la transiro de unu streko al la alia.
Por detale
klarigi la rolon de dopamino, cxindevena usona sciencisto enplantis al musoj
unue etajn elektrodojn kaj vitrofibrajn kablojn en la cerbojn kaj submetis la
musojn tiam en situacion, en kiu ili devis decidi laux
klaraj reguloj: En la mezo trovigxis travidebla ujo kun rekompenco, dekstre kaj
maldekstre estis po unu levilo. Tiuj leviloj malaperis je la komenco de cxiu
testociklo, tiam ili reaperis, aux post du sekundoj,
aux post ok. Se estis du sekundoj, tiam la maldekstra levilo alportis la
rekompencon, se estis ok, tiam la dekstra levilo alportis gxin. La musoj rapide
lernis: Ili kuris unue maldekstren, kaj se la levilo ne alvenis, ili redecidis kuri dekstren.
Antaux ambaux
decidoj okazis pli forta agado de dopamino, tion oni povis mezuri per la
elektrodoj. Kaj eblis fari tion per la vitrofibra kablo,
gxi apartenis al la optogenetiko per kiu la esploristoj povis stiri la
genaktivecojn de la dopamin-eligaj celoj: Depende de la lumsignalo la musoj
decidis iri maldekstren aux dekstren. "Se ni povus restarigi la gxustan
dinamikon pri dopamino, tiam homoj havus pli bonan regopovon", esperas la
esploristo, kaj li celas ne nur Parkinson-malsanulojn, sed ankaux aliajn, kiuj
estas perdintaj la regadon pri agoj, ekz.,
drogmalsanulojn.
Sed ne cxam la
reguloj estas tiom klaraj, medioj estas malklaraj kaj sxangxigxas, sed tamen
necesas decidi. Tiam oni prenas konsilon cxe rememoroj pri similaj situacioj
kaj kontrolas, cxu ili tauxgas. Denove la dopaminaj
neuxronoj estas la centraj ludantoj. Tio montrigxis en eksperimento kun simioj. Ili ricevis rekompencon, se ili
gxuste decidis, cxu punktoj sur komputila ekrano movigxas dekstren aux
maldekstren. La niveloj de dopamino plialtigxis antaux la decido - kiam la
sperto estis elvokata - kaj cxiam, kiam estis neceso pri korekto: Dopaminaj
neuxronoj komparas prognozojn kun okazintajxoj kaj
alarmigas cxe malkongruo aliajn partojn de la cerbo. Kaj precize tion oni
bezonas por lernado.
(laux Esperanta retradio).
Por la
retumantoj
Retpagxoj de UEA
Post la
retejoj www.esperanto.net , www.aktivulo.net , www.zamenhof.life kaj www.revuoesperanto.org
la laboroj fokusigxis al la nova administra sistemo, membrospaco kaj al la
retejo de UEA. La laboron faras E-teamo kun
merkatikisto, desegnisto kaj komputilistoj, gvidata de Ana Maria da Costa
Ribeiro.
La nova sistemo kreigxis en pluraj fazoj, unue la
aspekto estis renovigita kun emfazo de kreado de
hejmstilo, poste la libroserva retejo, kaj fine la membrospaco kaj la
administra sistemo.
Konsiloj,
sugestoj estas tre bonvenaj al novaretejo@co.uea.org,
au en la forumo cxe forumo.esperanto.net.
RETA
EspERANTUJO "AMIkUMU".
La 22-an de aprilo, pasintjare lancxigxis nova socia reto,
Amikumu. Gxi estas uzebla per sagxtelefonoj kaj montras la cent plej proksimajn
E-parolantojn, kiuj membras en gxi. Ene de unu semajno
aligxis pli ol tri mil homoj el certe almenaux kvindek landoj. En kelkaj
grandaj urboj membras jam pli ol deko da E-parolantoj. Kontaktu la retan
Esperantujon - aligxu al Amikumu! Gxi donas bonan eblecon por kontakti aliajn
E-parolantojn – oni renkontigxas unue en la reto kaj povas poste interkonsenti
pri rendevuo eksterrete. Jen nova ebleco por trovi la enretajn E-parolantojn, kun kiuj gxis nun ne tro facilis eksterreta kontakto. Por ke
tio funkciu, necesas
ke ankaux la homoj el la tradicia E-komunumo aligxu al Amikumu kaj prezentu sin
tie. Instrukcioj kiel fari trovigxas sur https://amikumu.com'.
En 1908 Hector
Hodler lancxis novan ideon - jarlibron, kiu faciligis trovi aliajn
E-parolantojn. La nova ideo, kiun nun realigis Chuck Smith kaj Evildea kun sia teamo, 109 jarojn post Hodler, estas iusence nova
versio de jarlibro. Sed tiun cxi version ni povas nomi "horlibro" (se
ne "minutolibro"),
cxar gxi estas dauxre aktualigata. Nun vojagxanto povas kontakti ne nur la
lokulojn en ilia hejmo, sed pere de Amikumu ankaux aliajn vojagxantojn, kiuj
hazarde trovigxas samloke. Kaj la lokulo povas vidi, kiu vizitas lian aux sxian
urbon.