Esperanta ligilo
n-ro 4, aprilo 2018
Enhavtabelo
El Esperantujo. La 20-a
Alp-Adria E-konferenco en Bjelovar. Niaj landoj -
senprecedenca analizo.
Nova landa asocio fondita
Kongreslanda literaturo. Josip Pleadin
Diversaj interesajxoj. Sagxiga glaciajxo.
Kreiva enuo.
Protekta tavolajo por fruktoj kaj legomoj
Facila legajxo. Hxristina Kozlovska. Fabeloj
Por via sano. Alia rigardo al konata problemo.
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Humuro
El
Esperantujo
La 20-a Alp-Adria E-konferenco en Bjelovar
De la 8-a gxis
10-a de junio okazos en Bjelovar la cxi-jara 20-a
Alp-Adria E-konferenco, kiun organizos la ege aktiva e-ista societo de
Bjelovar. Pri la arangxo jam aperis unua informo sur la retpagxaro de Esperanto
Bjelovar. Jen kelkaj informoj pri la urbo mem:
Bjelovar estas
malgranda cxarma urbo en la nordo de Kroatio, gxi situas proksimume 80 km-ojn
nordoriente de la cxefurbo Zagrebo. Kvankam Bjelovar pro sia grandeco kaj la
longa distanco al la maro ne apartenas al la cxefaj turismaj celoj, la urbo
tamen prezentas interesan historion kaj tutan aron da kulture signifaj konstruajxoj,
kiuj igas gxin alloga celo de vojagxo por cxiuj, kiuj sercxas idilian feriejon kun kulturaj vidindajxoj.
Unu el la
cxefaj atrakciajxoj de Bjelovar estas en centra situo la parko Trg Eugena
Kvaternika. Gxi estis konstruita en la jaro 1756, kiam la auxstra imperiestrino
Maria Theresia faris el Bjelovar starigejon de garnizono, en kies centro
trovigxis la tiel nomata ekzercejo de la imperiestra armeo.
Hodiaux la iama ekzercejo prezentigxas kiel bone prizorgata verdejo kun buntaj floroj, denskreskaj
aleoj de arboj kaj centra pavilono. De la pavilono de la Trg Eugena Kvaternika
kondukas unu el la vidaksoj rekte al la katedralo de la sankta Theresia de
Avila. La barokepoka pregxejo estis finkonstruita en la jaro 1770 kaj estas
kronita de cepoforma turo.
Proksime al la
katedralo de la sankta Theresia de Avila trovigxas la konstruajxo de la iama
piarista kolegio el la jaro 1882. Hodiaux la konstruajxo servas kiel urba muzeo de Bjelovar, en kiu eblas admiri multajn sciindajxojn
pri la urbo kaj trezorojn el delonge pasintaj tagoj. En la piedira zono
trovigxas multaj malgrandaj kafejoj, en kiuj eblas gxui en agrabla etoso lokajn
frandajxojn. Por cxiuj sxatantoj de fromagxoj Bjelovar ofertas ankoraux kroman
gustumindajxon, cxar jam de kelkaj jaroj la urbo estas konata pro la fabrikado
de fromagxo. La kroata fromagxomarko Sirela
estas produktata en Bjelovar kaj estas havebla en preskaux cxiu superbazaro de
la tuta lando.
Apud la
kulturaj vidindajxoj Bjelovar havas ankaux kelkajn interesajn ekskursajn celojn
en la cxirkauxajxo. Por sporte aktivaj feriantoj eblas esplori la regionon per
biciklo. Cxar cxirkaux la urbo disponeblas kelkaj bonaj biciklaj vojoj, sur kiuj eblas
admiri la belecon de la tiea pejzagxo. Biciklantoj ekz. haltu
en la urbo Cazma en distanco de 30 km-oj
de Bjelovar. Tiu urbo estas unu el la plej malnovaj urboj de Kroatio.
(Laux
Esperanta Retradio).
Niaj
landoj - senprecedenca analizo
La tradicia
loko por trovi informojn pri niaj Landaj Asocioj estas la Jarlibro. Pro gxia
limigita spaco la informoj restis minimumaj. Sed reta versio de la Jarlibro
gxuas senliman spacon. Unuafoje en sia historio, UEA entreprenis projekton, kiu
prezentas vastan gamon da informoj pri la lando kaj gxia movado en sistema
formato.
La projekto
nomigxas Gamo - Gvidilo por Aktivuloj Movadaj. Gxi ja
povas utili al iu ajn, kiu volas pli bone informigxi pri la mondo de E-o, sed
gxi specife celas liveri al niaj aktivuloj utilajn informojn por povi formuli pli
efikajn laborplanojn kaj agadojn, cxu je landa, regiona aux kontinenta
nivelo. Vi povas aliri la dokumentojn de GAMO en la
Asocia Retejo: https://uea.org/asocio/gvidilo
Tie vi trovos pdf-dokumentojn laux regionoj. Ene de
tiuj regionoj, la landoj plejparte aperas alfabete. La unua alineo donas
geografiajn kaj ekonomiajn informojn pri la lando. La dua alineo prezentas la
informojn, kiuj kutime aperas en la Jarlibro. La pliaj alineoj indikas la
proporcion de membroj (IM kaj AM) kompare kun la
popolo de la lando, ankaux la nuna membraro kompare kun la stato dek jarojn pli
frue. Gxi kunigas en unu lokon bazajn informojn, inter ili
la: Landa Asocio, oficejo, kotizperanto, cxefdelegito, aliaj asocioj (ILEI,
TEJO), nombro de delegitoj kaj delegitaj urboj kaj internaciaj kongresoj,
okazintaj en la lando. Bv. Ankaux vi povas viziti la
retejon por rigardi la rezultojn. Informu nin, se vi
havas elsxutajn problemojn aux vidas informojn, kiuj bezonas korektadon aux
gxisdatigon.
Nova
landa asocio fondita
Uzbekio
reaktivigas sin. Estas jxus fondita la Uzbekia E-Asocio (UzEA). La cxefaj
fondintoj estas kvar personoj kaj la membroj entute estas 12 personoj, cxefe en
Tasxkento kaj Samarkando. Rakontas la nova prezidanto, s-ro Gafur Mirzabayev,
(karesnome Mirzo): "La Asocio ankoraux ne estas oficiale registrita -- ni
jam preparis cxiujn dokumentojn kaj baldaux ni registrigxos oficiale. Fizikan
adreson ni ankoraux ne havas, sed nun ni sercxas
tauxgan ejon. Retadreso intertempa: gafur-mirza56@mail.ru
; telefonnumero: 998 94 686 04 56. Certe bonvenas
gratulmesagxoj kaj konkretaj helpproponoj. Kontribuis al la renaskigxo la rusa
Tatjana Loskutova, kiu senlace agadas multlande. Aldone al la prezidanto, la
tri pliaj estraranoj estas la ceteraj kunfondintoj:
Umid Mirzabayev (nask. 1981) - vicprezidanto.
Aziz Rixsiyev (nask. 1985) - vicprezidanto.
Bexzod Xamidxodjayev (nask. 1983) - generala
sekretario.
Al nia demando 'Kio estas urgxe bezonata por fortigi
vian asocion?' Mirzo respondis: "La urgxa afero estas la registrigxo. Por
tio ni devas havi propran oficejon, por ke ni indiku
nian juran adreson. Laux nia sxtata legxo oni ne rajtas indiki adreson de propra
apartamento por fondi nesxtatan, nekomercan organizajxon. Post la legxa
registrigxo ni rajtos publike kaj vaste propagandi E-on, fondi klubojn kaj
sekciojn en cxiuj regionoj kaj instrui kaj organizi diversajn Internaciajn
arangxojn ktp."
(laux Estraraj
komunikoj de UEA).
Kongreslanda literaturo
JOSIP PLEADIN
JOSIP PLEADIN
(nask. en 1958). Kroato. Presisto kaj eldonisto. E-isto ekde 1977. Cxefe
tradukanto el la kroata, sed ankaux verkanto de originalaj rakontoj, poemoj kaj
gazetartikoloj. Tradukitaj verkoj: "Novelaro" (de
Grgur Karlovcxan, 1981), "Tena" (de Josip Kozarac, 1984), "La
kamaradaro de Petro Nodeto" (de Mato Lovrak, 1998), "La trajno en la
negxo" (de Mato Lovrak, Infanlibro de la Jaro 2016), "Tomo Maretic en
interkrucigxo de filologio kaj lingva politiko" (de Velimir Picxkorec kaj
Sanja Jankovicx, 2016), "La papua taglibro" (de Tibor Sekelj, 2016),
"La nigra patrino tero" (de Kristian Novak, 2017) k'a'. Multaj
tradukoj en diversaj libroj kaj gazetoj. Originalaj verkoj: "Biografia
leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002), "Ordeno de Verda Plumo -
Leksikono pri Esperantlingvaj verkistoj" (2006) kaj poemaro "Cigna kanto"
(2013). Lauxreato de la Belartaj konkursoj de UEA por poezio en 2010. Cxefe
interesigxas pri la movada historio, fondis kaj gvidas Dokumentan E-Centron
(DEC), la landan E-arkivon en Kroatio. Redaktoro de "Zagreba
Esperantisto" (2007-2016). Esperanta eldonisto sub la markoj de Grafokom
(lia privata presejo kaj eldonejo, 1986-2014) kaj DEC.
Sabina
Krutas la vojo al supro de Masado,
sed
iras ni en kuno:
Sabina kaj mi laux malfacila pado
ascendas al cxielo.
Kvazaux sur plado descendas vaksa lumo:
fromagxe blankas luno.
Sur kolo de Sabina kolcxeno el jado.
Trembrilas lasta stelo.
Kvazaux post sanga romia invado,
restos sur montosupro, nia amo bucxita per vortospado
sen
pento de Sabina.
Sxi turnigxos fulme en stranga parado
sur
vinkrucxo el kupro,
kaj
mortos silente, plena da revado,
dum
mateno karmina.
Maldorme songxas poeto
Hardigxas poeta inklino cxe nasko de tago auxtuna.
Gxi armas verseman artiston per arda inspiro de inko.
Tra ligne kadritaj fenestroj jam likas auxroro per
blinko.
Refraktas dissxutaj radioj sur brila inkujo latuna.
Avancas la plumo enmane, el pensoj forestas retreto.
Lauxtakte vicigxas literoj sur blanke incita ebeno.
Linio sekvas linion en versa senfina promeno.
Sur silka cxineska papero maldorme songxas poeto.
Beletra konkurso "Litera turo"
Vannes, Francio, 2011
Unua premio por poezio
Ho,
kajto, mia kajto
Ho, kien vi flugas kajto, mia
povra kajto,
al
kiu blanka nubo, al kiu mistera cel'?
Kie liber' sensxnura, senbrida flugorajto
por
via valsbalanco en pusxa ventoza pel'?
Per forto magia se kondukas vin
feino,
per
navigo sekura, sen truda molestbalast',
se
delikate blanka kaj aminda gxufino
atendas vin cxielalte - pro kio via hast'?
Jam sxnuro eluzigxis, ne tenas vin
solide.
Balance virtuozas vi en venta
bravuro.
Kiel Ikaro vi flugas
senzorge, memfide,
en
virga mortoflugo jen lasta aventuro.
Ho kajto, mia povra kajto, vanas kuragxo,
se
propraj flugiloj ne povas porti vin mem!
Ni haltis en frua kaj trista infanagxo.
Sen via morto ne estus verkita cxi poem'.
Aperis en la libro "Maturaj meditadoj"
de
Dimitrije Diso Janicxicx.
Diversaj
interesajxoj
Sagxiga glaciajxo
Japanaj
sciencistoj pruvis, ke glaciajxo, mangxita matene, igas nin
pli sagxaj. Gxi plibonigas funkciadon de homa cerbo, plialtigas gxian laborkapablon
kaj helpas koncentrigxi.
Esploristoj el
la Koerin-universitato proponis al volontuloj matene mangxi glaciajxon, poste
oni donis al ili kelkajn testojn por ekzameni
rapidecon de reagoj kaj gradon de atentemo. La samajn testojn oni proponis al
tiuj, kiuj ne frandis la malvarman bongustajxon. Evidentigxis, ke
reprezentantoj de la unua grupo plenumis la taskojn pli bone, ili pli bone alproprigis la informojn, estis pli
koncentritaj kaj lertaj. Tion kauxzis ordinara krema korneto, kiu stimulis
plimultigxon de alt-amplitudaj alfa-ondoj, - konjektis la sciencistoj. Temas
gxuste pri tiuj ondoj, kiu respondecas pri koncentrigxo kaj atentemo. Ili
reagas tiel al la malalta temperaturo de frandajxo. Sentinte malvarmon en la
stomako, cerbo ensxaltas siaspecan avarian regximon, kio igas la menson funkcii
pli aktive, - skribas Daily.
Al la alia
grupo oni proponis por matenmangxo glason da malvarma akvo. La testpersonoj
montris altan gradon de strecxiteco kaj menskapabloj, sed iliaj rezultoj ne
atingis tiujn maksimumojn, kiujn havis la glaciajx-mangxintoj.
Estontece la
sciencistoj planas difini ingrediencojn de glaciajxo, kiuj estas la plej
bezonataj por atingi la efikon de mensa lerteco.
Trovonte ilin, oni povos krei idealan glaciajxon por matenmangxo.
E-igis O.P.
kreiva enuo
Kiel turmenta
kaj teda la moderna homo sentas la nelibervolan neniofaradon - sed novaj
studajxoj montras, ke enuo estas pli bona, ol gxia reputacio. Kiu jen kaj jen
forrevas sin el la cxiutago, tiu farigxas pli kreiva
kaj sub certaj cirkonstancoj ecx pli produktiva.
Unu el la plej
konataj anekdotoj de la historio diras, ke la matematikisto kaj fizikisto Isaac
Newton en la jaro 1660 en la gxardeno de sia gepatra domo en la nordangla
Woolthorpe sidis sub pomarbo kaj pensadis, kiam subite pomo malfiksigxis de la
arbo kaj falis grunden antaux liaj okuloj. Newton demandis sin, kial la pomo cxiam falis vertikale - kaj ne flanken aux supren. La
kauxzo do devus esti, ke la tero altiras gxin, li
supozis. Jen tezo, kiu metis la bazan sxtonon por lia teorio de gravito. La
demando nun estas: cxu Newton estus ekhavinta tiun ideon ankaux se li ne estus dormetinta
sub pomarbo, sed preleginta cxe la universitato de Kambrigxo?
Estas multaj
aliaj ekzemploj pri intelektuloj, de Albert Einstein gxis Rene Descartes, kiuj
dum fazo de enuo aux sendefieco farigxis aparte kreivaj. Esploristoj kredas, ke
malantaux tio kasxigxas la tiel nomata revocerbo. Cxe tio temas pri reto de
cerbaj regionoj, kiuj jxus dum neniofarado estas aktivaj - kaj nur tiel ebligas
la senimpulsan pensadon. Kiu do jen kaj jen forrevas sin el la profesia
cxiutago, el dommastrumado kaj edukaj taskoj, tiu pli facile kapablas pensi
trans angulon, tiu
kapablas solvi problemojn kaj ekz. plani ankaux la
propran estontecon. Tamen ekzistas problemo. La ciferece retigita mondo apenaux
lasas ankoraux spacon por senokupa estado. Cxiu libera momento estas plenigata
de aktiveco.
Ni prenu la
ekzemplon de metroo: La matena veturo al laboro ofertas kutime multe da okazoj
por revado - sed apenaux iu grandurbano uzas tiun
tempon. Por okupi sin komutantoj anstataue ekprenas la telefonon, kontrolas ricevitajn
retmesagxojn aux interrete skribe babilas. Akcepti la enuon farigxas pli kaj
pli malfacile. Sed gxuste la videoplatformo Jutubo ebligu tion. Tiel nomataj
ASMR-filmetoj atingas intertempe milionojn da alklakoj - kaj tio okazas kvankam
ili estas ekdormige tedaj. La jutubistino Laura Lemurex,
ekz., ne faras ion alian ol broseti per najloj aux
penikoj mikrofonon. De siaj sekvantoj sxi estas supersxutata de lauxdoj pro
tio.
"Tre
pikpike", skribas unu el ili. "Mi sxatas
rigardi tion". Kvankam sonas paradokse: La ASMR-tekniko - mallonge por
"Auxtonoma Sensora Meridiana Respondo" - povas konduki la stresatan
homon sole per monotonaj movoj kaj bruetoj al profunda interna trankvilo kaj
ecx al korpe sentebla pikpikado. Kaj tio povas ankaux inkluzivi revojn. Tiel
montrigxas, ke enuo kapablas efiki pli, ol konduki nin
al frenezo.
Do, estas
pardoninde, se vi en la metroo, aux en la
atendocxambro de dentokuracisto, aux dum la legado de cxi tiu artikolo dum
momento fordormetas - eble, vi ja ekhavas vere bonan ideon.
Peranto
Protekta tavolajxo por fruktoj kaj legomoj
Novteknologia
entrepreno inventis mangxeblan tavolajxon por konservi la fresxecon de fruktoj
kaj legomoj dum pli longa tempo. Tiu tavolajxo versxajne jam dum aprilo ricevos
la aprobon de EU.
James Rogers ne okupigxis pri fruktoj kaj legomoj. La
materialsciencisto laboris pri sxtalo kaj plastajxoj por sunkolektaj cxeloj.
Sed dum la longa vojo al sia laborejo cxe la universitato de Kalifornio li
preterveturis abundajn fruktarbojn kaj senfinajn verdajn legomkampojn. Iutage
li auxskultis dum la veturado podkaston pri la malsato en la mondo. "Kiel
povas esti, ke ni kultivas tiom kaj malgraux tio ne cxiuj povas satmangxi?", li demandis sin. "Al mi estis klare, ke la
produktado ne povas esti la cxefa problemo, devas esti la distribuado."
La sciencisto
pripensis la aferon: Fruktoj kaj legomoj ne kreskas cxie kaj dum cxiu sezono.
Kaj ili ne estas senfine konserveblaj. La transportaj
vojoj estas longaj. La saman problemon li konis de sxtalo, kiu rustas, se oni
ne protektas gxin kontraux tio. "Cxu eble ankaux cxe fruktoj kaj legomoj protekta
tavolo povus helpi?", li pensis. Post alveno en
la laboratorion li komencis labori pri tio. Intertempe el la ideo farigxis nova
entrepreno. Gxi nomigxas Apeel, havas 82 kunlaborantojn kaj kolektis 42
milionojn da riska kapitalo.
Per la
tavolajxo kun la nomo Edipeel fruktoj kaj legomoj
konservas fresxecon dum duoble da tempo post la rikolto, tiu tempo ecx baldaux
tri- kaj kvarobligxos. "Ni uzas nutrajxojn por igi nutrajxojn
konserveblaj", diras Rogers. "Cxiukaze tio estas nia merkatika
slogano por ekspliki aferojn, kiuj estas iom komplikaj."
Edipeel estas
mangxebla, nevidebla kaj sengusta. Gxi same ne estas palpebla malkiel vakso.
Edipeel kreas barieron, kiu reguligas, kiom da akvo kaj karbondioksido povas
eligxi el la frukto kaj kiom da oksigeno eniras de ekstere - tiuj faktoroj
estas la cxefaj kulpantoj, kiam fruktoj kaj legomoj ekputras. "Interne de
avokado aux de citrono ekestas nova, pli bona mikroklimato", diras Rogers.
"La mikroklimato kunvojagxas kun la frukto, de la
rikolto gxis la fridujo". Matura frago restas fresxa per Edipeel unu semajnon
pli longe.
La firmao Apeel
uzas por la tavolizo precipe forjxetajxojn de plantoj, ekz', sxelojn de
tomatoj, tigojn kaj kernojn de fruktoj. En Santa Barbara cxe la sidejo de la
entrepreno estas aparte facile havigi al si restajxojn de la produktado de
vino. La esploristoj de la entrepreno rearangxas la ekstraktojn en hxemia
procezo, cxe tio ekestas pulvoro, kiun agrikulturistoj miksas kun akvo post la rikolto kaj sursxprucas gxin sur la
fruktojn kaj legomojn. Cxiu sxprucajxo estas tajlorita por certa speco de
nutrajxoj, la miksajxo por citronoj estas alia, ol por fragoj kaj avokadoj.
La protekta
tavolizo de la fruktoj kaj legomoj igas la fridujan cxenon en la transportado
de la varoj superflua. Tio kompreneble draste sxangxas la ekonomian situacion
cxe la transportistoj. Sed je longa vido la nova sistemo venkos. Edipeel jam
ricevis aprobon de la auxtoritatoj en Usono, Meksiko, Cxilio, Peruo, Japanio
kaj Cxinio. Unu el la unuaj projektoj realigxis en Afriko, kie la
agrikulturistoj ne havas aliron al la fridujaj cxenoj. Per la protekta
tavolajxo Edipeel manioko kaj mango-fruktoj tiam estis vendeblaj ankaux en pli
foraj merkatoj kaj tiel la agrikulturistoj povis produkti profitige pli
grandajn kvantojn da tiuj fruktoj.
(Laux Esperanta retradio).
Facila legajxo
Hxristina Kozlovska
Fabelo
pri Talpo
Iam vivis
Talpo. Li laboregis peze, tiel peze, ke li ecx ne havis tempon por ripozi. Li
fosadis tunelojn subtere, cxesis nek tage nek nokte, skrappenetris per siaj
piedoj tra malmola tero tiom forte, ke sango eligxis el ili, tiom forte, ke li
foje tute eluzis la ungojn, sed li fosadis kaj fosadis. La Talpo movis sin
antauxen rapide, sed li volis ankoraux pli rapide, la tero premis lin de cxiuj
flankoj, rezistante al la korpo de la Talpo, forskrapadis lian silkecan felon,
sed la Talpo ne atentis tion, lia felo mudis, sed poste nova kreskis. La Talpo
dauxrigis la fosadon. Pli kaj pli da tuneloj kusxis malantaux la Talpo, sed
estis la sama netrairebla muro antaux li, kaj la Talpo estis trabatanta tiun
muron, denove kaj denove estis trabatanta, por ke liaj tuneloj plimultigxu, por
ke ili igxu pli longaj. La okuloj de la Talpo konis neniun alian koloron krom
la koloro de mallumo, la naztruoj de la Talpo konis neniun alian odoron krom la
odoro de humida grundo. La Talpo laboregis pene, ho tiel pene, cxar li sciis,
ke baldaux liaj infanoj venos en la mondon. Kaj kiam liaj tri filoj naskigxis,
la Talpo jxetis sin en la pezan laboron ankoraux pli intense, cxar li havis jam
iujn, por kiuj li vivu, iujn, kiujn li prizorgu. La Talpo forgesis ecx kiel retrovi spiron, li fosis kiel spiris, cxiutage,
cxiuminute. Kaj la Talpo faris siajn tunelojn cxiam pli kaj pli largxaj, por ke
liaj filoj neniam devu forskrapadi siajn felojn, kiel li estis farinta iam, por
ke la tero ne premu ilin tiom senkompate en sia sino, kiel lin iam, li volis
almenaux, ke ili, se al li ne estis destinite, sentu, kio estas spaco, kio
estas libereco. Kaj jam la filoj kreskis, kaj ankaux ili
eklaboris, kaj ili sekvis sian patron kaj helpis lin.
- Filoj miaj, infanoj miaj, - la maljuna Talpo diris,
- mi laboris la tutan mian vivon pene, por ke vi vivu pli facile, rigardu
malantauxen, jen estas centoj, miloj da kilometroj da largxaj, vastaj tuneloj,
kiuj serpentumas, iru kaj logxu tie, kaj dauxrigu nian genton.
- Ho ne, patro, - la infanoj kontrauxdiris, - ni ne volas viajn tunelojn, ankaux ni volas senti nin
posedantoj, ni volas fosi niajn proprajn tunelojn, nelonge restas por ni vivi
solaj baldaux ankaux ni havos niajn proprajn familiojn, baldaux ankaux niaj
infanoj naskigxos.
- Nu bone, - suspiris la Talpo, laca kaj elturmentita
pro la laboro, sed kion li povis fari, - tiam almenaux per mia konsilo mi estos
utila por vi, se vi ne volas miajn tunelojn.
Do la maljuna Talpo komencis doni konsilojn al siaj
filoj kiel fosi pli rapide kaj en kiu direkto. Sed li
mem ne evitas la laboron, skrappenetras per la dentoj en la teron tutforte por
tamen ankoraux helpi siajn filojn. La tero premas lin,
ne lasas lin spiri kaj sxtopas liajn naztruojn. Mi laboradis dum mia tuta vivo
kiel sklavo, fosadis pli kaj pli largxajn tunelojn, cxar mi strebis al vasto,
sed nun mi mortos sufokita de la grundo, - pensis la Talpo kaj subigxis al la
sorto, lia korpo moligxis, akceptante humile la tutan pezon de la cxirkauxa
tero sur sin. Sed estas amare morti tute sola, li volis almenaux vidi la
infanojn antaux sia morto, la Talpo ekvigligxis, strecxante cxiujn siajn
muskolojn, ekfosis furioze, ne domagxante sian korpon, en la nigran teron. La
lastaj restajxoj de la fortoj forlasis la Talpon, sed la laboro bolis, li fosis
tiel rapide, kiel neniam pli frue, kiel ecx en sia juneco li ne fosis, sed
forgesis la Talpo en sia ardo la vojon, laux kiu li cxiam movigxis, kaj ekfosis
iom pli alten. Kaj la Talpo faris la finan spurton kaj trabatis sin al la
tersurfaco. La bonodora fresxa aero frapis liajn naztruojn, kaj tiel forte, ke
li ecx eksentis kapturnigxon. Kaj la Talpo ekvidis finfine la surfacajn
kolorojn, kies ekziston li ecx neniam suspektis antauxe, la Talpo rigardis la
cxielon, kaj larmoj fluis malsupren de liaj okuloj, cxar lia menso apenaux
povis kompreni la belecon de la cxielo. Sed pleje la Talpo estis impresita de
la spaco, la senfina, eterna spaco, al kiu li estis strebanta sian tutan vivon, por kies plivastigo li fordonis sian
vivon. Cxar li estis certa, ke la spaco ne estas donata tiel simple, kaj ke por
havi gxin oni devas toleri dolorigan turmenton. Sed evidentigxas, jen kie estas
la spaco, evidentigxas, ke li ecx ne sciis, kio gxi estas. Li tretis la sinon
de la tero, boris gxiajn internajxojn dum sia tuta
vivo, ne konante ripozon, sed gxis la libereco restis nur kelkaj centimetroj.
Suficxis levi sian kapon kaj fosi iom pli alten. Mi
estas cxi tie finfine, nun mi povas vivi kaj gxui mian vivon. La Talpo
rememoris siajn filojn, volis reveni al ili kaj rakonti
cxion. La Talpo venkis, li batalakiris finfine de sia
vivo tion, kion li cxiam volis, la Talpo ne kapitulacis plene, sed jam delonge kapitulacis
la korpo de la Talpo. Li provis movi sin, sed lia korpo ne obeis. Li povis nur
klini sian kapon malsupren kaj krii al la tera
firmajxo:
- Filoj miaj, venu cxi tien, sekvu mian vocxon! Sed la
filoj ne respondis kaj ne venis.
- Infanoj miaj, venu al mi, la tuta beleco de la mondo
atendas vin - la Talpo ekkriis duafoje, ne rimarkinte,
ke lia vocxo igxis ankoraux pli mallauxta kaj pli malforta.
Sed la filoj ankaux tiam ne venis, cxar ili ne auxdis sian patron.
- Filoj miaj, infanoj miaj, mi scias, ke vi ne plu auxdos min, mi volas nur ke vi gxis la fino iru
laux mia lasta tunelo - la maljuna Talpo flustris kaj mortis, kvazaux li neniam
vivis.
Liaj filoj laboris dume. Sed post iu
tempo ili subite rememoris:
- Sed kien nia patro malaperis? - ili
demandis unu la alian.
Ili sidis kaj malgxojis ioman tempon, ekploris
silente, sed ne sercxis lin, cxar ili sciis, ke li jam
ne estas en cxi mondo. Kaj ili ekstaris, cxar ili devis
komenci labori, ili ne havis tempon por mediti pri vivo kaj morto, tia estas la
talpa vivo: batali por spaco kontraux la tero cxiutage.
Fabelo
pri Jetio
La vilagxanoj
vivis timante, ekde kiam ili memoris sin. Nek tage,
nek nokte ili havis trankvilon. Trafis iliajn sortojn
peza elprovo - la najbareco kun terura besto. Nokte ili enlitigxas kaj pregxas por ke la nokto pasu en
trankvilo, por ke ne pereu ili en siaj hejmoj de la gigantaj ungohavaj kruroj.
Ili ellitigxas matene kaj dankas Dion pro tio, ke ili povis
travivi ankoraux unu sunlevigxon, kaj denove al sia laboro, por labori en timo.
Cxiuj vilagxanoj, junaj kaj maljunaj, cxiam sciis, ke la Jetio, tiu monstro kaj tiu kruela besto logxas en ilia arbaro. Neniu
sciis, de kie gxi venis, kiel gxi trafis en ilian
landon, sed ili cxiuj certis, ke la diablo mem sendis gxin al ili. Neniu kaj
neniam vidis gxin, sed cxiuj sciis, ke gxi estas granda, vila,
dentoza kaj kruela. Neniu vidis gxin mangxanta, sed cxiuj sciis, ke gxi mangxas
vivantajn estajxojn kaj trinkas sangon. Ne sciis la vilagxanoj, por kio ili ricevis tiun punon, kaj sciis nur unu aferon - ili devas
toleri kuragxe, devas porti sian krucon. Forpeli la Jetion de la arbaro la
vilagxanoj ecx ne provis, sciante, ke ili ne sukcesos,
ne provis veneni gxin, sciante, ke ne ekzistas veneno, kiu gxin damagxus. Sed
kion oni diru pri la batalo, se al la arbaro la vilagxanoj ecx ne proksimigxis,
ili timis ecx la aspekton de la arbaro, timis la sonojn, venantajn de tie,
timis la venton, blovantan de tiu flanko. La vilagxanoj delonge forgesis, kiel promenadi en la arbaro, cxasadi tie.
Foje kelkaj
vilagxanoj vidis rompitajn brancxojn de arboj kreskantaj proksime al la fenestroj
de iliaj domoj kaj grandajn spurojn sub la fenestroj. La homoj stuporigxis pro
timo, imagante, ke la monstro estas enrigardanta iliajn cxambrojn nokte, ke gxi
estas observanta iliajn dormantajn infanojn, akrigante siajn ungegojn.
Kaj iom pli
poste la vilagxanoj trovis kelkajn mortigitajn vilagxajn hundojn. Ili kusxis,
elsxovinte la langojn kaj elorbitiginte la okulojn, glaciigxintaj pro timo. La
sango de iliaj rompitaj kapoj estis
dissxprucigita en la negxo plurajn metrojn cxirkauxe. La homoj krucsignis sin,
terurigxis kaj rigardis direkte al la arbaro. Iliaj lipoj apenaux movigxis,
dirante sensone malbenojn, malbenojn por la Jetio.
Nun cxiam pli
ofte la vilagxanoj auxdis kraketon de arboj en la arbaro, kaj matene ili trovis amason da rompitaj brancxoj proksime de la
vilagxo. La besto furiozas, koleras, - komprenis la vilagxanoj. Famo
disvastigxis inter homoj, ke gxi intencas ataki la vilagxon,
do gxi montras sian forton al cxiuj.
La homoj
decidis finfine konstrui grandan barilon por protekti sin kontraux la terura
Jetio. Cxiuj eklaboris akorde, kaj post kelkaj tagoj la barilo estis preta.
Cxiuj ekspiris malstrecxe kaj ne sentime disiris al siaj hejmoj.
La Jetio sidis
en la kaverno kaj macxis radiketojn sekigitajn pasintjare, larmoj gutis sur
gxiajn grandajn vilajn kaj iomete mallertajn krurojn. Hieraux nokte gxi, kiel kutime, iris en la vilagxon por promeni, sed pusxigxis
kontraux alta kaj fortika barilo. Evidentigxas, ke homoj ne plu volas, ke gxi
venu al ili por helpi ilin. La Jetio estis tro sentema
por ignori tion. Kial? - la Jetio demandis sin, kial?
- gxi ripetis denove, sed li tamen ne povis kompreni
la logikon de la vilagxanoj. Li faris tiom da bono por ili,
gxi provis helpi kiel gxi povis. Gxi disbatis cxiujn rabiajn hundojn, kiuj
vagis tra la vilagxo kaj povis ataki homajn infanojn kaj ankaux plenkreskulojn.
Preskaux cxiunokte gxi rompis sekajn arbojn kaj kunmetis jam rompitan lignajxon
proksime al la vilagxo, por ke homoj matene povu preni cxion tion kiel hejtlignajxo. Neniu lupo nun ecx proksimigxis al la
vilagxo, sciante, ke gxi, la Jetio, logxas en la arbaro, kaj ke gxi protektas
tiun vilagxon. Eble homoj ne sxatis la fakton, ke kelkfoje nokte la Jetio iris
al la vilagxo kaj vagis tra la stratoj, kelkfoje ecx rigardante tra la
fenestrojn? Sed gxi cxiam penis fari tion kiel eble
plej malbrue, por ne veki iun, ne maltrankviligi. Kiam li observadis homojn tra
la fenestroj, sxajnis, ke gxia soleco malaperas ien kaj ne turmentas gxin tiel
forte. Cxu gxi ofendis iun aux sxtelis ion de iu? Gxi
cxiam mangxis nur herbojn, pinglajn dornojn kaj strobilojn, kaj trinkis nur
akvon el la plej proksima fonto. La Jetio kolektis siajn havajxojn kaj klininte
la kapon iris, kien okuloj rigardis por sercxi novan hejmon.
Matene la
vilagxanoj vekigxis pro strangaj sonoj. Ekstere ekfuriozis malbona vetero, la
vento mugxis. Sed inter la akra fajfado de la vento auxdigxis io alia. Fiksauxskultinte la homoj komprenis, ke tio estis
lupa hurlado. Lupoj, kiuj ne venadis al la vilagxo dum multaj jaroj, estis nun rigardantaj
homajn hejmojn tra la fendoj de ilia barilo.
Elukrainigis Petro Palivoda
Por via
sano
Alia
rigardo al konata problemo
La homa koro,
tiel granda kiel pugno, estas mirinda pumpilo je la
povo de cx. 130 vatoj.
Simile forta,
sed ordinara, mekanika pumpilo kapablas pusxi akvon je 100 metroj. Anstataux
tio nia koro pumpas la sangon je la distanco de cx. 100 mil kilometroj, cxar
tiom longaj estas la sangovaskuloj en ni. Kial tio eblas?
La interno de sangovaskuloj (pli precize ties facetoj) estas
remburita de t.n. endotelio, kiu estas suficxe adhera kaj estas sxargxita negative,
same kiel aliaj cxeloj, kiel cxi-kaze sangoplatetoj. Negativaj sxargxoj, kiel ni scias, forpusxas sin, do, simile la sangocxeloj,
fluantaj en la vaskuloj, ne kunfrotigxas kun ties negative sxargxitaj facetoj,
sed ili libere translokigxas antauxen.
Tio similas al
la rapidtrajno TGV, kiu povas facile movigxi dank' al la minimumigo de la
froto. La koro presas la sangon en la arteriojn, tiuj estas elastaj, kiel risorto, ili vastigxas kaj sekve kuntirigxas, pusxante
plu la sangon, kiu fluas libere. Problemoj komencigxas, kiam pro malbona
sinnutrado ni ne liveras al nia organismo necesajn
vivsubstancojn kaj la strukturo de cxeloj de endotelio farigxas malordigita.
Sekve de tio tie kaj aliloke la endotelio estas sxargxita pozitive - tie, kie
traigxis la pozitivaj sxargxoj. Lauxvice la negative sxargxitaj rugxaj globuloj
komencas adheri al la pozitive sxargxitaj partoj de la facetoj de la
sangovaskuloj. La procezo vastigxas kaj komencigxas t.n. halto de la
sangocirkulado. Iom post iom ekestas "kaskadoj" de koaguligxantaj
sangocxeloj, koagulajxoj kaj fine ecx korinfarkto.
Sed kion oni
kuracas ofte post tia korinfarkto? Kion oni preskribas
por preventi korinfarktojn? Oni rekomendas preni "aspirinojn" por
maldensigi la sangon. Ofte oni konsilas al pacientoj nur tiom fari. Sed verdire
la kauxzo de korinfarkto ne estas la sangokoagulajxoj - ili
kreigxas rezulte de la menciita halto de sangocirkulado, kiu okazas unue.
Ankoraux pli frue io mankis al la organismo, por ke
tiu povu produkti kolagenon.
Nuntempe oni
opinias, ke ofte oni ignoras la sxlosilan rolon de kolageno en terapio de
kancero kaj sklerozo. La proteino, nomata kolageno, nome kreas la strukturon,
baze de kiu cxio en la homa organismo tenas sin. La gravan rolon en tio ludas
vitaminoj (A, D3, E, K2) kaj mineraloj. Gravega estas la vitamino C kaj la
aminacido lizino.
Sxajnas do
esti pli senca kuraci unue la kauxzon - halton de sangocirkulado, ol preskribi
nur "aspirinojn", kiuj likvidas nur la simptomon, efikon -
sangokoagulajxon.
Oni devas scii
pri alia procezo, kiu ekfunkcias, kiam komencigxas iuj
perturboj en la funkciado de endotelio. Tiam la organismo komencas elsendi kolesterolon
(cxefe tiun LDL), kies rolo estas porti en la difektitajn partojn de
sangovaskuloj la alian substancon, nomatan apoproteino-A, kies rolo estas izoli
la lokojn, kie eligxis la pozitivaj sxargxoj, povantaj facile perturbi la
trafluon de la negative sxargxitaj sangocxeloj. Tiukaze la manko de la sintezo
de la vitamino C en la organismo kaj perturboj de la strukturo de endotelio
ligigxas strikte kun la kreigxo de la apoproteino-A, portata
de la LDL-kolesterolo.
La
apoproteino-A ludas do la rolon de "kuracisto" kaj la kolesterolo LDL
estas siaspeca "ambulanco", veturiganta la "kuraciston" por
porti la helpon en gxustan lokon.
Sed kion
ankaux cxi-kaze faras tre ofte la medicino? La medicino ne konsideras la
pozitivan rolon de kolesterolo, sed kontrauxbatalas gxin pere de damagxaj
medikamentoj por "kontraux cxiu prezo" malaltigi la fikcie elpensitan,
"tro altan" nivelon de kolesterolo, cele ricevi "bonajn" sangofaktorojn.
Cxu nia organismo estas stulta? Cxu io el ni okazas
sencele?
Nia koro estis
kreita por peze labori. Sed por ke gxi povu fari tion, ni
devas liveri al gxi cxiujn necesajn substancojn, kiuj mankas ofte en nia cxiam
pli "malricxa" nutrajxo. Ni memoru, ke la efikoj de la manko de vitamino
C aperas plej frue en la koronariaj arterioj. Jam nur la manko de vitamino C baras la kreigxon de kolageno - unu el la plej gravaj
proteinoj en la homa korpo.
Andreo Bach
Humuro
***
- Cxu vi scias, se mi
drinkos, neniun mi timas!
- Ecx ne vian bopatrinon?
- Nu, tiom mi neniam drinkis.
***
Pensu pri homoj nur bone. Vidante la auxton, el kiu
lautege sonas moderna muziko, pensu, ke la stiristo rapidas al riparejon por
ripari la radion.
***
Edzo:
- Kara, mi tuj felicxigos vin!
Edzino: - Ho, karulo, vi vere
mankos al mi!
***
Oni pruvis, ke golfludantoj vivas pli longe, ol
kartludantoj. Ne nur pli longe, sed ankaux pli bone!
***
- Ho, kiom bela estas via etulo! Kiaj pufaj vangetoj,
sagxaj okuletoj! Li tiom similas al vi! Cxu vi ne pruntedonos al mi kelkcenton gxis salajro?
- Ne, mi ne donos. Tio estas filo de mia edzino de la
unua geedzigxo.
***
En la vendejo de konstru-materialoj acxetanto demandas
longharan vendiston:
- Cxu vi estas ulo aux ino?
- Cxu gravas por vi?
- Jes, cxu cementon vi portos
aux mi?