Esperanta ligilo
n-ro 7, septembro 2018
Enhavtabelo
Bonvenon al Finnlando
Kongresa raporto
Nia rondo familia. Ni gratulas!
Tra la sortofrata mondo
Nekutimaj kutimoj. Pirataj amuzoj.
Festo de kano kaj parado de
virgulinoj
Enigmoj kaj problemoj
Ni funebras
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj. La vocxlegitaj
literaturajxoj el "Auxroro"
Bonvenon
al Finnlando
Steleto pretas arangxi la IKBE-on samtempe kaj samloke
kun la Universala Kongreso de Esperanto (104-a UK)
jene:
Dato kaj loko: 20.-27.7.2019 en la urbo Lahti.
Kotizoj depende de la logxlando de aligxanto:
A 400 euxroj cxiuj landoj
escepte de tiuj en kategorio B.
B 380 euxroj iamaj socialismaj landoj de Euxropo kaj
Latina Ameriko.
La kotizo kovras logxon kaj nutron inkluzive programon
de UK kaj IKBE.
Logxado en dulita cxambro en hotelo Grand proksime al
UK-kongresejo; 900 m de la
fervoja stacidomo. Por unulita cxambro krompago. Haveblas ankaux
5
trilitaj cxambroj. Grand estas rezervita por E-istoj; 60 lokoj rezervitaj
por
IKBE-anoj.
Cxiuj cxambroj estas komfortaj kaj ekipataj de
akvokuirilo. En kelkaj cxambroj trovigxas eta fridujo. Amantoj de finna
"sauxno" havos eblecon sauxnumi (krompago).
Matenmangxojn ni ricevos en la hotelo, luncxojn kaj
vespermangxojn aliloke.
Programo:
IKBE-anoj rajtas sen aparta pago gxui la multflankajn
programerojn de UK.
Ni planas tuttagan ekskurson por IKBE-anoj.
Kunvenoj kaj internacia arta vespero okazas en
proksimaj kunvenejoj.
Plenumante la deziron de Otto Prytz ni
intencas prezenti la finnan kuirarton pere de referajxo.
Se iu volas prezenti
referajxon pri iu ege aktuala temo, ni klopodos meti gxin en la programon.
Cxar Steleto farigxos 100-jara en 2019, ni festos kune en la internacia arta vespero. Ni proponas,
ke gastoj anstataux donacoj kunportu programerojn al la arta vespero. Atentu:
por ordigi kaj printi la programon ni devas koni la enhavon
de viaj programeroj suficxe frue.
La urbo Lahti situas apud la lago cx. 100 km
nordorienten de Helsinki kaj estas atingebla trajne; dauxro unu horo. Inter
flughaveno Helsinki-Vantaa kaj fervoja stacidomo en Helsinki trafikas trajno; dauxro 30 minutoj. Ni disponigos akompanantojn por asisti
en havigo de biletoj kaj entrajnigo.
Akompanantoj de blinduloj vojagxas en trajnoj senpage.
Bonvenon al Lahti en 2019!
Demandojn, proponojn sendu al:
steleto@pp.inet.fi,
letere al Ritva Sabelli, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140 Helsinki, Finnlando.
Kongresa
raporto
Medvednica - nia cxi-jara Esperantio
Pri la kultura
kaj distra programo de la 84-a IKBE,
okazinta en la hotelo "Tomislavov dom", Kroatio
ekde
la 6-a de julio gxis la 14-a de julio
2018
Enkonduko
Versxajne,
estas hazarde, sed mia unua E-korespondantino estas el tiu
belega lando, ecx el Zagrebo. Mi estis apenaux 16-jara adoleskanto, komencinta
lerni E-on, kaj jxus atinginta la sesan lecionon, mi komencis korespondi kun Verica Zakula. Tre bela knabino, kiel
aktorino, kiel vera modelo!
Preskaux 30
jarojn bulgaroj lernas E-on laux zagreba metodo. En nian landon
gxin kuragxe alportis kaj fervore disvastigis Mariana Evlogieva, elstara
bulgara e-istino.
Eble, eksonos
iomete memfanfarone, sed mia sciencforma artikolo pri la psikaj baroj cxe
komunikigxo inter viduloj kaj blinduloj renkontis sian eksterlandan auxditorion
per la pagxoj de la kroata brajla revuo "Riejcx slijepih" (1987).
Bedauxrinde, mi ne memoras la nomon de gxia tradukinto. En tiu
negranda balkana lando E-o estas suficxe populara. Mi dezirus emfazi, ke inter
du kaj tri mil pagxoj jare estas la e-lingvaj libroj en Kroatio. Ankoraux en la
unua kongrestago mi renkontis mian malnovan hungaran amikon Isxtvan Kabok. Li
estis ne nur bona samcxambrano, sed ankaux mia senpaga bonega E-lingva
konsultanto, ecx en ia grado mia plena ilustrita
vortaro. Tamen, anstataux mi regalu lin pro liaj lingvaj
servoj, li malavare proponis al mi glaseton da bonkvalita vodko aux rumo. Sxajne
la plej grava specifo de cxi kongreso estas abundo da senakompanantaj
kuragxuloj el diversaj sxtatoj, ricxaj kaj malricxaj. Laux miaj modestaj
kalkuloj 9 personoj, senduba nova rekordo en tiu kampo! Sed tio ne kauxzis
seriozajn problemojn. La vidpovaj verdstelaj akompanantoj Auxdrone
Maksimaitiene (Litovio), Boris Arrate Veranes (Kubo) kaj Leonardo Gualdini
(Italio) cxiam pretis helpi al la admirindaj unuuloj. Ankaux cxi
tie
estis manifestita la fama e-ista solidareco!
La kultura
kongresprogramo estis tre ricxa, abunda kaj varia. Pli gravaj gxiaj arangxoj
estis jenaj:
La kutimaj
unuhoraj 5 E-lecionoj, gvidataj de Natalia Kasymova, okazis cxiutage tuj post
matenmangxo, escepte de la tago de la tuttaga ekskurso. La instruistino tute ne
estis timiga kaj kruela diktatorino, sed vere cxarma kaj talentega sorcxistino.
Kvazaux pro tio kelkiam la tuta kongreso estis sxia diligenta kaj fervora
instruato. Mi tro bedauxras, ke gxis nun neniam sukcesis viziti tiujn utilegajn
lecionojn. Mi esperas, ke la nobla Natalia Kasymova neniam ofendigxis, ke gxis
nun mi ne estis inter sxiaj studantoj. Dirite preskau sincere, mi iomete timis
sxian postulemon kaj severecon, unue, kaj due, mi ne regas bone brajlon
La 8-an de julio, dimancxe tuj post vespermangxo, estis arangxita
Muzika vespero. Dum gxi la perfekta muzikisto Neven Mrzlecxki nin konsternis per siaj e-aj, kroataj, rusaj, hispanaj kaj
italaj kantoj. La kroata virina grupo "Ezerki" kantis emocie en E-o
kaj en la kroata. Dum tiu IKBE ankaux estis multego da
promenadoj kaj ekskursoj, kiuj okazis cxiutage, escepte de vendredo, la tago de
la kongresfermo. Nature, tio certe gxojigis senlacajn turistojn kaj plialtigis
dangxere ilian apetiton. La promenadoj okazis cxiam posttagmeze, ekde la 15.00
horo. Estis promenadoj tra la monto Medvednica kaj tra la cxirkauxajxo de nia
hotelo-kongresejo.
La 9-an de julio, lundo, tagmezon ni dedicxis al belega Zagrebo, kie ni
konatigxis dank'al helpo de neimagebla talenta turista gvidanto Neven Kovacxicx
kun gxiaj plej-gravaj rimarkindajxoj. Ecx ni havis
tempon por acxeti suvenirojn kaj donacojn por parencoj kaj amikoj. Tie mi
plezure gustumis fantastikan kroatan cidoni-brandon.
La 12-an de julio, jxauxdo,
Ni vizitis Kroatan porbll'an bibliotekon kaj Tiflologian muzeon.
La biblioteko
havas 1200 aktivajn uzantojn. Gxi produktas 200 titolojn da sonlibroj jare. Mi
eksciis, ke la biblioteko jam 8 jarojn produktas
librojn en Daisy-formato, pro kio min obsedis ne tute blanka envio. La
Tiflologia muzeo disponas pri pli ol 2 mil eksponatoj, prezentitaj en 7 fakoj.
En la kvina
kongrestago, la 11-an
de julio, tuj post la matenmangxo, okazis tuttaga ekskurso tra la
regiono Zagorje kun turista gvidanto Neven Kovacxicx. Survoje ni vizitis Muzeon de vilagxanaj ribeloj en Gorna stubica, Gubec-tilion
kaj Kumrovec, la naskigxvilagxon de Josip Broz Tito. Lia patrino estas el
slovenio, sed lia patro estas kroato. Kun granda intereso ni
trarigardis la hejmon, en kiu naskigxis la longjara prezidanto de Jugoslavio
kaj mondfama politikisto, atente ni palpadis liajn du bustojn, ecx lian
infanlulilon. Ni tagmangxis en la bieno de Spomenka Sxtimec, prezidantino de la
Kroata E-ligo, en la loko Hrasxcxina Post tagmangxo s-anino Sxtimec montris al
ni sian bienon kaj parolis pri gxia interesa historio. Poste sxi prelegis pri
sxia literatura laboro. La verkistino-e-istino ankaux regalis nin per kafo kaj dolcxajxoj.
La Internacia artvespero okazis la 12-an de julio, post la
vespermangxo. Gxin gvidis sperte kaj lerte Nedeljka Lojxajicx. La duopo Petro
Sxnypir kaj Natalia Kasymova ravis nin per gaja kanto. De Galina Lukianenko ni
auxdis du belegajn rusajn kantojn. Tanabe Kunio emociigis nin
per japana kanto, prezentita de li en la japana kaj en E-o. Jiri Jelinek ree
agrable surprizis nin per sia gitarludo. La auxstria
duopo veronica Hauxpt kaj henriete Etzenberger felicxigis nin
per sia sxerca kanto. Mi estis forte impresita de, cxebalta verdstela feino Auxdrone Maksimaitiene,
kiu forte impresis nin per la Trista versajxo
"Foriras amikoj" de litova poetino Inita Tamosxiuniene. Gilberto
Buchmann deklamis la versajxon "Kvin dronintoj". Isxtvan Kabok
recitis versajxojn de tri eminentaj hungaraj poetoj. Angel Sotirov deklamis la
versajxon "Verda flago" , kies auxtoro estas
la bulgara e-isto Docxo T. Stanev.
La anoncita en
la kongresprogramo kvizo ne okazis pro manko de intereso al gxi, pri kio mi
iomete dubas.
Dum tiuj 8
tagoj ni gxuis ne nur la kroatan naturon kaj gastamon,
sed ni havis eblecon gustumi kroatan bieron, vinon kaj aliajn alkoholajxojn.
Ecx mi gastis tutajn 5 horojn en la trietagxa domo de Antun Kovacx, prezidanto
de la Prepara kongreskomitato, kiu min regalis per faritaj de li mem kafo, sandvicxoj
kaj kroata pruna brando. La multestimata prezidanto
gastigis ankaux brazilanon Gilberto Buchmann, cxar ni
alvenis en Zagrebon tre frue.
Eta konkludo
En la lastaj
18 jaroj, nuna IKBE estas la tria, okazinta en Kroatio. Kaj denove cxio estas
perfekta kaj brila! Sendube, lauxdojn kaj dankojn meritas multaj homoj,
partoprenintaj em la organizo de cxi tiu tutmonda
forumo. Sed laux mi, veraj herooj estas Antun Kovacx, Dragan Sxtokovicx kaj Neven Kovacxicx! Ja estis kongresanoj, kiuj alvenis frumatene, ecx antaux la
tria, aliaj forveturis en la noktomezo! Kaj abundo da unuopuloj. Inter ili ankaux mi mem:
Ni forlasis la
gastamajn Medvednica kaj" Tomislavov dom", kun
granda tristo, esperante reveni al ili! Ni dankas niajn afablajn kaj senlacajn gastigantojn
pro cxio, kion ili faris por ni dum cxi tiuj 8
neforgeseblaj
Tagoj! Interalie, se ne estis siatempa kaj netaksebla
helpego de Olena Posxivana, Galina Lukjanenko, Vjacxeslav suslov kaj Dimo
Dimov, tiu ridinda, tre amatore skribita, protokolo ne aperus en la blankan
mondon. Bedauxrinde, gxi versxajne similas pli
al malbona vojagxpriskribo:
Dua
kongressekretario-protokolisto: Angel Sotirov (Bulgario).
Nia
rondo familia
Ni gratulas!
La 11-an de
septembro 75-jarigxis Aleksandr Kudinov, el Krasnodar (Rusio), aktiva E-isto,
instruisto, animo de multaj E-renkontigxoj. Al nia kara
jubileulo ni deziras bonan sanon, energion kaj multajn felicxajn
vivojarojn.
Red'.
Tra la
sortofrata mondo
***
Nekutiman
profesion havas auxstriano Markus Kirschner. Li vendas
lavmasxinojn. Oni dirus, ke gxi estas laboro, kiel
cxiuj aliaj, sed... Markus naskigxis blinda.
Ekde frua infanagxo, kiam
liaj samagxuloj konstruis ion el lego-ludilo, ludis kun auxtetoj aux
hejmbestoj, lia sxatata ludilo estis lavmasxino. "Mi kreskis kun Gorenje" - li diras. Lavmasxino de liaj gepatroj
fascinis la etulon. Dum la tutaj horoj li sidadis kvazaux sorcxita apud tiu interesa aparato. Sxangxigxantaj sonoj, transiro de
lavado al plukado kaj, ho, akustika pinto, eltordado, sxajnis al li nekredeble
allogaj. Kiam difektigxis lavmasxino de iu konato, li
dismetis gxin kaj rekunmetis.
Dum kelkaj
jaroj Markus kun lernejanoj el la viena bll'lernejo
partoprenis somerajn tendarojn por viddifektitaj infanoj, kiujn organizis
tiflo-centro de Brno. Ankaux tie lia stranga hobio manifestigxis. Je granda
gxojo de gvidantoj, li volonte lavis ne nur siajn vestajxojn, sed ankaux tiujn
de aliaj infanoj. Iun belan tagon la edukistino kunportis por Markus tre malnovan
lavmasxinon. Lia gxojo estis senlima. Hejmen li revenis kun
plia korbo. Certe, panjo lin pro tio ne lauxdis kaj
lian miron pri la akirajxo ne dividis. Nu, tio estas sorto de nekomprenitaj
genioj!
En la
lernojaro 2013-2014 Kirschner studis telekomunikadon kaj akiris profesion de
telefonisto. Sed en komunikad-centro, kie li eklaboris, li baldaux enuigxis.
Tiu konstanta sidado ne estis laux lia gusto. Lia deziro vendi lavmasxinojn
estis cxiam pli arda. Speciala konsilantino pri enlaborigo de viddifektitoj
Beathe Fritz decidis provi, kaj ili venis en la vendejon
de hejma elektroniko Red Zac. Momente mankis vendistoj, do, Markus dum duonhoro
konversaciis kun klientoj nome de vendanto. Nun Beathe
mem konvinkigxis pri liaj nekutimaj kapabloj. Sxi interesigis pri li la gvidanton
de la filio de Media.markt Michael Prager, kiu proponis al li lokon de
praktikanto.
Markus rapide konatigxis kun
multaj aliaj markoj de lavmasxinoj kaj lernis profesie konversacii kun
klientoj. Li partoprenis retajn seminariojn kun produktantoj de lavmasxinoj. Ekde 2015 li laboras dum 30 horoj semajne.
Matene li
venas en sian "regxlandon". Tie atendas lin 40-50 lavmasxinoj. Por ordinara homo ili
estas similaj, sed Markus facile rekonas ilin per delikata tusxo. Li fieras pri
sia laboro, pri kiu li revis.
(laux www.bizeps.or.at).
***
Aldonon por
traduki tekstojn kaj parolon en gestolingvon verkis adoleskulo el Basxkirio
Artur Sxejhxatarov. Jxus fininte la liceon en la urbo Ufa, li prezentis sian projekton kaj igxis finalisto de la euxropa konkurso
"ideoj de social entreprenado" (angle - Social impact award). Kiel
laureate de la konkurso, la junulo ekhavis la eblecon de trimonata studado en
Moskvo. Helpe de lia programo surdulo povas skribi sian
mesagxon en la gestlingvo kaj sendi gxin al iu, kiu cxi lingvon ne komprenas.
La mesagxo estos ricevita en formo de teksto aux sinteza parolo. La respondon,
senditan tekste aux vocxe li ricevos en gestolingvo. Nun surduloj mesagxas
cxefe pere de tekstaj mesagxoj, sed ili multe pli bone
perceptas informon en gestolingvo. Similaj programoj en Rusio dume ne ekzistas,
alilandaj prilaborajxoj tiucelaj ne havas la rusan gestolingvon. Estonte la
prilaboranto planas uzi en la
programo artefaritan intelekton.
(laux la elsendo "Cifra) en la radiostacio "Ehxo
Moskvy)
Nekutimaj
kutimoj
Pirataj amuzoj
Kiu diris, ke freneze amuzigxi oni rajtas nur en
infanagxo? Se kalendaro montras la 19-an de septembro, forgesu pri severaj
reguloj kaj oficiala uniformo, lasu en la sxranko elegantan kostumon kaj
kravaton, neniukaze matene vin razu, faru per hejmaj rimedoj veran piratan
vestajxon, prunteprenu de infano ludilan sabron, kaj ek al laborloko! Ho, ne forgesu nepre kunporti
botelegon da vera rumo, kiun vi glutetos, surdige grauxlante: "Mil
diabloj!", kaj insultante la maran diablon.
Bonvenas ankaux hejma papago, prefere parolanta. Gxi sidu sur via sxultro. Anticipe instruu la birdeton
krii: "Piastroj!" kaj elpeti rumon. Se mirigitaj kolegoj kaj cxefoj ekdubos
pri via psika stabileco, anoncu, ke hodiaux estas la internacia tago de imitado
de piratoj, kiun oni celebras en pli ol 40 landoj, kaj ankaux vi rajtas aligxi
al festantoj. Se ecx post tio vi restos nekomprenita,
kaj oni sendos vin hejmen por alivestigxi kaj razi vin, ne dubu: almenaux iuj
el viaj kolegoj certe en la animo sxatus ripeti vian heroajxon, cxar praktike
cxiu, ecx la plej serioza homo, tutegale revas, almenaux iomete, tute infanece
amuzigxi.
Fakte, aperis tiu cxi nekutima festo pro tio, ke du plenkreskaj, solidaj viroj
dum iu bela tago, nome la 6-an de junio 1995, decidis rememori la infanagxon
kaj freneze ludi tutanime.
Cxio
komencigxis de eta trauxmo dum raketbol-ludo, la ludo
parenca al granda teniso. Unu el ludantoj iel vundigxis, kaj anstataux kutima
firma vorteto kriis: "Aaarrr!" - ankaux
blasfemon, sed en la pirata slango. Al la kunulo cxi eldiro certe ekplacxis,
kaj li subtenis amikon per similaj varmaj pirataj esprimoj. La malagrablajxo en
la ludkorto estis tuj forgesita, kaj la du amikoj dedicxis la tutan tagon al
frenezajxoj flibustier-stilaj: ili blasfemis kaj
parolis piratece. Tiu-cxi amuzo tiom ekplacxis al ili,
ke ili decidis nepre pasigi unu tagon jare piratmaniere. Tiel fondintoj de nova
festo usonanoj John Baur kaj Mark Sammers enskribis siajn nomojn en historian.
Sed,
versxajne, la ideo de du grandagxaj sxercemuloj ne havus tiom largxan disvastigxon,
se sekvajare ili ne decidus dauxrigi la amuzon en
malpli vasta rondo. Cxi-foje la bubacxoj traktis la aferon tute serioze: ili surmetis memfaritajn korsarajn kostumojn kaj eksidis en
gxardeno cxe boteleto da fama bona rumo, invitinte por komuna amuzo paron da
siaj amikoj. Al tiuj la ludo tiom ekplacxis, ke poste sur verda gazono
kolektigxis jam tumultoj da dezirantoj igxi piratoj, almenaux por mallonge.
Malgraux tio,
ke gxis la jaro 2002 la tuta urbeto Olbani (sxtato Oregon), kie logxis la
fondintoj de pirata tradicio, estis jam ekscitita pri celebrado de la pirata
tago, la tutmondan popularecon cxi-festo ne havis, cxar pri gxi sciis neniu,
krom olbananoj mem, gxis kiam la cxeestanto de nekutima amuzo tute hazarde
igxis la konata publicisto, Pulitzer-premiito Daw Berry. Publikigo de lia
materialo pri la pirata festo tuj ekinteresis multajn periodajxojn usonajn,
samkiel eksterlandajn. Kaj dum mallonga tempo pri la nova amuzo de olbananoj
eksciis la tuta mondo.
Baldaux la gajan
iniciaton subtenis jam pli ol 40 landoj, kaj la festo tutmondigxis. I.a.,
ankaux la dato, la 19-a de septembro, estis ideo de la iniciatintoj de la
flibustieraj amuzoj. Unue Baur kaj Sammers volis nomumi la festotagon la 6-an
de junio, sed tio koincidis kun la dato de desantigxo en
Normandio en 1944. Tial oni elektis mezon de septembro, tamen ne senkauxze, kun iom da ironio, konvena por cxi-festo: tio estis
naskigxtago de eeksedzino de Sammers.
La oficiala
nomo de la festo estas "Internacia tago Parolu pirate", sed, certe,
imitado de pirata jxargono estas nur parteto de klauxnado de tiuj, kiuj decidas
amuzigxi plenanime. Kion do ne elpensas sxatantoj de gajigxo! Ne suficxas, ke ili surmetas piratajn kostumojn, salutas unu la alian piratmaniere
(en anglalingvaj landoj anstataux la kutima "Hello!" ili diras: "Ahoy,
matey!"), arangxas konkurojn pri pafado kaj fehxtado, kune pridiskutas
tralegitajn librojn kaj trarigarditajn filmojn, dedicxitajn al pirata temaro,
nomas unu la alian per pirataj kromnomoj, ekz., John Baur kaj Mark Sammers
nomigxas respective Oi Chunbucket kaj Cat'n Slappy. Oni organizas tematikajn
vesperojn: kolektigxas en kafejoj kaj lauxte fantasias pri siaj maraj
heroajxoj, bataloj kaj rabado de komercaj sxipoj, ankaux arde tentas korojn de
virinoj, soifantaj romantikon. I.a., ankaux al damoj ne estas malpermesite
partopreni la knabajn distrojn, des pli, ke en la mondo ne estas tiom multe da
festoj, dum kiuj oni povas denove eksenti sin infano kaj deflankigxi de
cxiutaga rutino.
Kurioze, okaze
de tiu dato oni aperigas filmojn kaj komputilajn
ludojn pri flibustieraj temoj.
En Rusio, nome
en grandaj urboj, oni ligas piratajn amuzojm kun aliaj
festaj eventoj. En 2009 en Moskvo logxantoj kaj gastoj de la cxefurbo spektis
la buntan kaj neordinaran prezentajxon - auxtokuron "Ora febro". La partoprenantoj
estis pirate vestitaj, parolis kaj insultis, kiel
veraj korsaroj, la auxtomobiloj estis ornamitaj per nigraj flagoj kun bildoj de
kranioj kun krucigitaj ostoj. Fine de la kuro la tuta bunta kompanio promenis
kaj amuzigxis sur la urbaj stratoj, allogante cxiujn scivolemulojn kaj
permesante fari komunajn fotojn. Omagxe al korsaroj de la tuta mondo okazis
ankaux mirinda concerto, dum kiu estis plenumitaj pirataj kantoj. Vespere
okazis grandioza pirata diskoteko. Gastoj povis gxui ankaux konkurson
"Miss piratino", paradon de pirataj
fiancxinoj kaj festivalo de pirata surkorpa pentrado. Vivu la festo, gaja,
amuza! Gxi ja povas postlasi plej bonajn rememorojn.
Olga Pogoda
E-igis O.P.
Festo
de kano kaj parado de virgulinoj
Svazilando
estas malgranda afrika lando, unu el kelkaj absolutaj monarkioj surtere. Regas
tie la regxo Msvati la |II-a, kiu cxiujare plenigas sian
familion per nova edzino. Por tio en la regxlando oni organizas la feston de kano,
por kiu kolektigxas 60-70 miloj da t.n. "virgulinoj", el kiuj la
regxo elektas sian edzinon.
Festo de kano estas la plej pompa evento en la lando. Por fiancxinoj
oni arangxas tendojn kaj dum semajno nutras ilin je kostoj de la regxo. Se konsideri,
ke Svazilando estas unu el la plej malricxaj sxtatoj de la mondo, tiu cxi malavara donaco estas per si mem bona preteksto por
veni. I.a., knabinoj estas nutrataj, laux niaj normoj, tre modeste - per semolo
kaj kokinajxo. Por ekhavi sian porcion de vespermangxo
ili devas stari longan vicon en mallumo.
Sian nomon la
festo danksxuldas al la tradicio de kantrancxado. El kano
oni konstruas barilon por la regxo kaj lia patrino. Tiu barilo estas simbolo de ricxeco. Malantaux gxi okazas elekto de la edzino. Kiel okazas la
elekto mem, ni ne scias, la regxo nur anoncas sian
decidon.
La nocio
"virgulino" estas en tiu lando tre specifa.
Estas legxe malpermesite al frauxlino havi seksan rilaton antaux edzinigxo aux 21-jarigxo.
Se viro senhonorigas knabinon, li pagas monpunon de 170 dolaroj aux unu
bovinon. Tiu cxi legxo aperis pro la epidemio de aidoso kaj aliaj sekse
infektigaj malsanoj. Sed la viktimo mem povas nomi sin virgulino ecx post kiam
sxi havis intimajn rilatojn kun viro. Por denove esti
konsiderata virgulino sxi devas penti al pastro kaj promesi dauxran sindetenon.
Kurioze, la regxo mem devis pagi punon - unu bovinon. Elekto de la dektria
regxa edzino estis malsukcesa. Evidentigxis, ke la knabino estis neplenagxa.
Kiam la monarko ekauxdis la akuzon pri senhonorigo de neplenagxulino de unu el
siaj ministroj, li reagis sanmense: tuj li maldungis la ministron, i.a.,
informis lin pri tio per sms (jen la eblecoj de
absoluta monarkio dum la epokoj de ciferecaj teknologioj!), kaj poste eliris al
popolo agnoskis sian eraron kaj pagis. Certe, por Msvati unu bovino estas
bagatelajxo. Laux la revuo "Forbes", li estas unu el 15 la plej ricxaj
regantoj de la planedo. I.a., cxiun sian novan edzinon
la regxo acxetas kontraux 12 bovinoj.
Nun Msvati
havas 14 regxinojn. Du unuaj estis elektitaj de parlamento, aliajn li elektis
memstare. Cxiujn edzinojn li malavare honorigas per donacoj: auxtoj, juveloj,
palacoj. Lia antauxulo, Sabuza la II-a, havis 70 edzinojn kaj pli ol 200
heredantojn, krome ankoraux 400 idojn, se kredi rakontojn de lokaj klacxuloj.
Msvati dum 31 jaroj de sia regado ekhavis nur 23
infanojn, do, cxio estas antaux li.
Kompilis O.P.
Enigmoj
kaj problemoj
------------------
Redaktoro:
Anatolij masenko,
Gerojev-medikov 15 - 1,
RU-357739 Kislovodsk, Rusio;
r.p.: masenkoai(heliko)mail.ru
.
Ni cxasu
birdojn!
Hodiauxa tasko
fakte estas speco de anagramoj.
El la literoj de cxiu vortoparo bv.
formi novan vorton, kies signifo estas iu birdo;
ekzemple: tub' +dio =budito;
viol'
+si =silvio.
Do, jen estas la vortoparoj:
1. amo +agi =...
2. ros' +balato =...
3. apogi +ter' =...
4. link' +bero =...
5. bloki +bono =...
6. ribo +meze =...
7. kofr' +enui =...
8. folio +spok' =...
9. ralo +fum' =...
10. lago +or' =...
11. kilo +rad' =...
12. pia +loko =...
13. kreto +sel' =...
14. moki +lob' =...
15. rok' +koni =...
16. rat' +kok' =...
17. amelo +reg' =...
18. real' +porcio =...
19. buko +relo =...
20. teori' +maso =...
Por cxiu
"kaptita" birdo vi ricevos unu poenton.
Viajn solvojn
mi atendas gxis la 15-a de novembro 2018.
Ni
funebras
Georgi Cxernev
Jam 3 monatojn Georgi Cxernev ne estas inter ni. Li subite forpasis la 15-an de
junio, frumatene en Sofio. Foriris zorgema patro kaj edzo, bona amiko, sindonema
E-isto, talenta auxtoro de jxurnalistaj kaj poeziaj tekstoj, aktiva sociaganto
en diversaj kampoj. Precipe dank' al liaj tekstoj kaj sociaj roloj li estis
bone konata en Bulgario kaj ankaux en eksterlando. Georgi Cxernev naskigxis la
14-an de novembro 1949 en la vilagxo Rjahovica, distrikto de la urbo Stara
Zagora. Gimnazion li finis en la urbo Stara Zagora. Li ankaux logxis kaj laboris en la urboj Plovdiv kaj Sofio.
Georgi Cxernev studentis en velikotarnova universitato "Sankta, sankta
Cirilo kaj Metodio", ankaux en sofia universitato "Samkta Klimento Ohrida" pri bulgara filologio
kaj juro."
Ni, liaj parencoj, amikoj, kolegoj samideanoj kaj
samsortanoj tro tristas pro tre frua forpaso de Georgi Cxernev!!!
Angel Sotirov
Dusxan
Angxelkovicx
Subite, la 9-an de Auxgusto, jxus plenuminte sian
81-an jaron, forpasis Dusxan Angxelkovicx, elstara kaj dum pluraj jaroj aktiva
esperantisto en Serbio kaj internaciskale.
Li naskigxis la 25-an de
Julio 1937. en Bradasx (kosovo). Li blindigxis en la
jaro 1944. sekve de bombeksplodo. Li finis elementan
lernejon kaj dujaran studon pri administra tajpado. Li laboris kiel tajpisto en Podujevo kaj post pensiigxo translogxis
Beogradon. Li estis agema membro de Blindul-Asocio de Serbio kaj Asocio de
civilaj militinvalidoj. Li ankaux estis membro de Kultur-Arta societo
"Svetislav Angxelicx". Li ludis klarneton kaj aktivis en ties
E-sekcio. Li cxiam partoprenis en E-arangxoj organizataj de Jugoslavia Unuigxo
de Blindaj Esperantistoj kaj klopodis helpi junajn E-istojn. Liaj tradukoj de
interesaj tekstoj, publikigataj en diversaj E-revuoj,
Regule aperadis en serblingvaj son- kaj Brajlaj
gazetoj. Li partoprenis plurajn Internaciajn Kongresojn de blindaj E-istoj Lia
forpaso estas granda perdo por E-movado en Serbio.
Li ripozu en
paco!
Nedeljka Lojxajicx
Zuzanna
Jankowska.
Kun bedauxro
mi sciigas, ke la 13-an de auxgusto 2018 forpasis en
Varsovio longjara kaj aktiva e-istino Zuzanna Jankowska. Sxi naskigxis la 7-an de septembro 1937 j. Cxijuj en la medio de Bl'j e-istoj
konis sxin. Sxi sin engagxis en la vivon de la e-ista medio, rimarkindis sxia
partopreno en multaj kongresoj: en Italio, Swislando Hungario, tiama Federacia
Respubliko de Germanio, Germanio jam unuigxinta, Cxechijo, Litovio kaj aliaj
landoj. Mi ekkonis Zuzanna-n en 1983 j., kiam mi preparis min al Forveturo al
Italio kaj sxia filo Slawek intencis ffarigxi Mia akompananto. La forvojagxo ne
sukcesis, sed restis la interkonatigxo kun Zuzanna kaj
Slawek. Post du jaroj, post forpaso de vaste Konata elstara pola e-isto,
aktivulo Jozef Smietanko Zuzanna Jankowska farigxis la estrino de la sekcio de
polaj e-istoj, kaj petis min kunlabori cxe organizado de jubilea E-kongreso de nevidantoj
en Varsovio en la jaro 1987. La okazo estis la centa datreveno de la unua
E-lernolibro de L. Zamenchof
De tiam mi
ofte kontaktigxis kun Zuzanna, despli ke en la jaro
1986 mi farigxis membro de la estraro de PANES - Pola Asocio de Nevidantoj
Esperanta Sekcion. Zuzanna estis tiu, kiu elpensis la
nomon. Sxi organizis trisemajnajn restadojn en pola ripozloko, dum kiuj oni
finis trisemajnajn mallongajn kursojn de E-o, kun la
intenco dauxrigi la lernadon en siaj logxlokoj.
Cxiuj, kiuj sxin renkontis, rimarkadis sxiamn amikemon
kaj pretecon servi per konsilo kaj helpo al bezonantoj.
Ankaux sxia filo Slawek estis sindonema akompananto de
sia patrino kaj aliaj nevidantoj.
Post la ekonomiaj kaj politikaj sxangxoj en Pollando
kaj la tuta regiono de mezorienta Europo la financaj problemoj tusxis
ankaux Polan Asocion de Nevidantoj. Ankaux malkreskis la motivigxo por
interesigxi pri E-o. E-istoj nevidantaj en pollando komencis agi en disigxo po
kelkaj personoj en sia logxurbo, aux senpere kontaktigxi kun
amikoj El aliaj landoj helpe de interreto kaj aliaj modernaj iloj.
En tiuj tempoj Zuzanna estis kelkfoje la ununura
reprezentantino de Pollando dum E-kongresoj kaj IKBE-oj. Slawek bedauxrinde
mortis en la jaro 2017.
Ripozu en paco
karaj Zuzanna kaj Sllawek.
Pawel Wilkniewski
Vadim
Muhxamedsxin
La 1-an de septembro lasis
nin por cxiam Vadim Muhxamedsxin (naskigxis en 1960) - sagxulo, lingvisto, tre
bonkora, inteligenta, helpema homo, bona, fidinda amiko. Niajn kondolencojn al
lia edzino Tatjana. Estu tero por vi lanugo, kara Vadim!
O.P.
por la retumantoj
La vocxlegitaj literaturajxoj el "Auxroro"
Antaux iu tempo mi dissendis helpe de retlisto ligilojn al kelkaj
vocxlegitaj rakontoj kaj aliaj literaturajxoj lokigitaj je interreta deponejo.
Ili estis
origine publikigitaj en en vocxlegita versio de la gazeto Auxroro.
Kun konsento
de la redaktoro de la gazeto Jiri Jelinek kaj la vocxlegantoj geedzoj Ivana kaj
Tadeo Karasx mi ilin iom prilaboris kaj unu lauxvie ofertis ilin al
interesigxantoj.
De la lasta
oferto forfluis certa tempo kaj intertempe estis plilaboritaj pluaj
literaturajxoj, ni decidis pri tio, ke cxiuj gxis
nunaj pecoj estu enmetitaj en unu grandan dosierojn kaj denove lokigitaj je
interreta deponejo.
La aktuala
dosiero enhavas jenajn titolojn:
* Cxinaj rakontoj
* Gvidlibro pri Olomouc, Cxehxio
* Bona soldato Sxvejk
* Rakontoj kaj fabeloj de Karel Cxapek
* Malnovaj mitoj cxehxaj
* Vivo de V. Erosxenko kaj unu lia fabelo
* Afrikaj fabloj
* Budhismaj fabloj.
Tuta dosiero estas granda 582 MB-ojn.
Estas elsxutebla je:
https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAm3joyngFVKu5wT3q
Ni deziras al cxiuj agrablan auxskultadon!
Nome de la Blindulsekcio
cxe Cxehxa Esperanto-Asocio
Jan
Priborsky
Informilo por Interlingvistiko
La novaj
eldonoj de IpI (Informilo por Interlingvistoj, 104) kaj IfI (gia anglalingva
eldono: Information for Interlinguists, 04) haveblas rete:
IpI (Esperante):
Nova numero:
http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2018/04/IpI_104_final.pdf
Pli fruaj numeroj: http://www.esperantic.org/eo/publikajoj/ipi/
IfI (angle):
Nova numero:
http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2018/04/IfI_04_final.pdf
Pli fruaj numeroj:
http://www.esperantic.org/en/publications/ifi-information-for-interlinguists/
Informilo por Interlingvistoj estas publikajxo de
Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri
Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). IpI kaj (IfI) disponigas informojn kaj
gisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado.
Ambau eldonoj enhavas detalojn pri eventoj, novaj publikajoj, raportojn pri
lastatempaj konferencoj, kaj disponigas informojn por universitatanoj kaj ciuj,
kiuj interesigas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj. La limdato por kontribui
al la sekva numero estas la 30a de junio, 2018. La redakcio (Humphrey Tonkin
kaj Jenja Amis); ipi@esperantic.org