Esperanta ligilo
n-ro 9, novembro 2018
Enhavtabelo
85-a Internacia Kongreso de
Blindaj Esperantistoj en Finnlando (Dua komuniko)
Kongresa raporto
ANEB jubileas
El Esperantujo, Atentinda memortabulo
Novaj honoraj membroj kaj membroj de la Honora Patrona
Komitato de UEA
Mi elkore dankas
Festivalo "Integrigxo sen limoj"
Nekutimaj kutimoj. Pri cxukcxoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Anonco por legemaj komputiluzantoj
Forpaso
85-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Finnlando (Dua
komuniko)
En Esperanta
Ligilo n:ro 7, Septembro 2018 aperis la unuaj informoj
pri la 85-a kongreso, kiu okazos en la urbo Lahti 20.-27.7.2018. Jen pri praktikajxoj.
Ni rekomendas kunporti la
internacian karton pri blindeco. Akompananto de blindulo veturas senpage en trajnoj (ricevas
apartan bileton por montri al kontrolanto). 65- kaj
pli agxaj ricevas 50-procentan rabaton. Blindulo kaj akompananto
rajtas veturi senpage en urbaj trafikiloj en Helsinki kaj en lokaj auxtobusoj
en Lahti.
Kiam vi rezervas flugbileton,
bv. konsideri jenon: Vi povas mencii bezonon de
asistado en la flughaveno Helsinki-Vantaa. Tiuokaze profesia asistanto atendos vin cxe la pordo de aviadilo, asistos en havigo de via
pakajxo kaj helpos vin laux viaj deziroj. Profesia asistanto
ne parolas E-on. Inter flughaveno Helsinki-Vantaa kaj la urbo Helsinki
trafikas loka trajno; dauxro 30 minutoj. En lokaj trajnoj oni ne vendas biletojn. Bileton (cx. 5 euxroj) vi
povas acxeti per auxtomatoj apud perono kaj en R-kiosko. En flugstacio dejxoros
kongresaj helpantoj, kiuj asistos en acxetado de biletoj kaj helpos vin plu lauxbezone. En fervojstacio de Helsinki niaj helpantoj
asistos en havigo de bileto al
Lahti kaj akompanos vin al la
koncerna perono. Trajnbileto Helsinki-Lahti kostas cx.
12 euxrojn.
Alia ebleco: La loka trajno haltas en Tikkurila. Vi povas veturi gxis Tikkurila kaj tie shangxi al trajno,
kiu veturas al Lahti. En R-kiosko eblas acxeti bileton
flughaveno-Lahti. Se vi pro iu kauxzo acxetis
nur bileton por la loka trajno, vi povas havigi bileton Tikkurila-Lahti en
biletovendejo de fervojstacio de Tikkurila. En Tikkurila dejxoros helpantoj,
kiuj asistos lauxbezone en havigo de bileto kaj gvidos vin
al la perono por trafi la koncernan trajnon. Trajnbileto
Tikkurila-Lahti kostas cx. 11 euxrojn. Inter flughaveno kaj Lahti trafikas ankaux busoj
(dauxro unu kaj duonhoro).
Haveblas malmulte da rektaj
veturoj. Biletoj
acxeteblas per retejo aux en vialanda vojagxagentejo.
Se vi alvenos sxipe, ni
rezervos helpanton por konformita tempo en la koncerna haveno.
En fervojstacio de Lahti vi
renkontos kongresajn helpantojn sur la perono. Ili akompanos vin
al la stacidomo kaj helpos plu. Adreso de nia logxejo estas Hameenkatu 4 (cx.
900 m de stacidomo).
En Lahti vi povas acxeti
revenbileton en stacidomo kaj apude situanta auxtobusacentro: Lahti-Tikkurila
(sxangxo)-flughaveno aux Lahti-Helsinki aux por auxtobuso Lahti-flughaveno
Helsinki-Vantaa.
Por certigi suficxan nombron de helpantoj, ni petas vin informi nin, kiel vi planas vojagxi: cxu
aviadile, cxu de flughaveno al Tikkurila, cxu sola, cxu vi alvenos en Helsinki,
cxu sxipe? Bonvenon al Finnlando!
Demandojn bv. sendi al: rete steleto@pp.inet.fi,
platskribe aux brajle al Ritva Sabelli, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140
Helsinki, Finnlando.
Kongresa raporto (dua parto)
La 84-a IKBE
okazis de la 7-a gxis la 14-a de julio en la kroata
cxefurbo Zagreb en la hotelo "Tomislavov dom".
Dum solena
malfermo post komuna kantado de himno "La espero" estis elektita
estraro de la kongreso: prezidanto - Antun Kovacx (Kroatio), vicprezidantoj -
Veronika Haupt (Auxstrio) kaj Anatolij Masenko (Rusio), sekretarioj - Angel
Sotirov (Bulgario) kaj Galina Lukjanenko (Rusio).
Post
salutvortoj de reprezentanto de la urba estraro sekvis salutoj de diverslandaj
E-istoj, kiuj ne povis cxeesti kaj sendis siajn salutmesagxojn. Post pauxzo
prelegis fama vidanta E-isto Zlatko Tisxljar. Li detale rakontis pri la projekto
"Multlingva akcelilo financata de EU". Li
substrekis la signifon de la Zagreba metodo por rapida lernado de E-o kaj
propedeuxtikan rolon de Internacia lingvo.
Enkondukan prelegon pri la kongresa temo "Kion, kiel kaj kiom
ni legas" prezentis Antun Kovacx. La jaro 2017 estis anoncita kiel jaro de libro kaj legado. Tiu cxi
fakto klarigis elekton de la kongresa temo. Alia kialo de tiu elekto estas la deziro ekscii, kiel legas bl'aj E-istoj.
Laux donitajxoj de kroataj bibliotekoj, bll'j legas pli, ol vidantoj, sed la
problemo estas, ke ili malmulte legas brajle. Sen brajlo blindulo igxas analfabeta. La preleganto mem preferas
legi brajle. Li opinias brajlan legadon pli efika, cxar gxi
alproksimigas legadon permane al legado perokule. Antun
Kovacx rakontis ankaux pri tutkroataj brajlaj konkursoj.
Sian personan historion rakontis Tanabe Kunio (Japanio).
Post kiam li blindigxis rezulte de akcidento, familianoj eksciis pri
porblindula lernejo. Ekposedante brajlon, Kunio vizitis
lernejan bibliotekon. Legante, li trovis malsamecon inter la mondo de
bll'o kaj la mondo gxenerala. En 24 japanaj bibliotekoj oni
povas trovi librojn, brajligitajn de volontuloj. Ekzistas
ankaux porbll'a servo en interreto.
Dum la tuta
vivo ne disigxas kun libroj bibliotekistino Nedeljka
Lojxajicx (Serbio). Dum multaj jaroj sxi ricevis librojn el
Rusio. Nun en Serbio funkcias 3 porbll'aj bibliotekoj.
La prelegantino rakontis, kiamaniere la beograda biblioteko kontentigas
specialajn mendojn de bll'j pri libra intersxangxo inter sxtatoj de eksa
Jugoslavio, pri moderna centro, kie oni produktas lernolibrojn por bll'j.
Brazilano Gilberto Buchmann naskigxis en la familio malricxa, en
kiu oni ne legis, cxar oni ne havis monon ecx por ajxoj necesaj. Post
kiam li ekposedis brajlon, li ne disigxas kun libro.
Li regule korespondas kun eksterlandanoj. Krom la gepatra lingvo, li ekposedis la anglan, italan kaj hispanan.
Tio permesas al li auxskulti diverslandajn radiostaciojn.
Lastatempe li komencis auxskulti librojn kaj artikolojn en
elektronika versio.
Galina Lukjanenko (Rusio) naskigxis en la familio leganta, kaj ekde
infanagxo sxi eksxatis librojn. Sxi rakontis pri
libroj, tralegitaj de sxi lastatempe. Tio estas libroj
pri elstaraj komponistoj kaj nuntempaj rusaj kaj fremdlandaj beletrajxoj,
plejparte ricevintaj diversajn premiojn. La prelegantino substrekis, ke
por sxi ne gravas, cxu legi brajle, cxu auxskulti. Gravas, ke
la libro kontentigu sxiajn interesojn.
Angel Sotirov (Bulgario) preferas elektronikajn librojn, kiujn li auxskultas
cxiutage. Biblioteko de Angel trovigxas en la japana komputilo, kun kiu li neniam disigxas. La preleganto rakontis pri siaj
du retpagxoj. Unu el ili enhavas esperantajn tekstojn,
verkitajn de li. Sian prelegon s-ano Sotirov titolis: "Neniu estas profeto
en sia urbeto". Gxuste tiel nomigxas lia libro pri elstaraj plovdivanoj,
inter kiuj estas ankaux bll'j.
Laura Gentili (Italio) diris, ke dank'al literaturo sxia vivo igxis
pli ricxa kaj varia. Dum studado en la universitato
kaj laboro sxi uzis diversajn teknikajn rimedojn, tamen sxi preferas legi, ol
auxskulti. La prelegantino detale rakontis pri komputilaj funkcioj,
kiujn sxi uzas, pri libroj, kiujn sxi tralegis en E-o, kaj pri signifo de la
internacia lingvo
en sxia vivo.
Anatolij Masenko (Rusio) rememorigis al kongresanoj kelkajn
eldirojn de elstaraj homoj pri legado kaj literaturo. Li
mem preferas legi brajle, cxar tio permesas pli profunde penetri enhavon kaj
plialtigi alfabetecon. Sian parolon li finis per vortoj: "Vivu nia
kara brajlo!".
Josip Pleadin (Kroatio) rakontis pri sia sperto de E-eldonisto.
En tiu kampo li alfrontis multajn problemojn, kiuj ne
malkuragxigis lin. Ni havas komunan lingvon, kiun necesas flegi per legado kaj
parolado. Legado estas legado, sendepende de la maniero.
"Legado estas la maniero progresi. Nelegado estas la maniero regresi" - resumis la preleganto.
Prelegon pri la temo gxenerale aktuala proponis la kanada gasto
Normond Fleuri. Arbaroj povas savi la homaron. Sed pro homaj aktivajxoj arbaroj malaperadas. La preleganto
detale priskribis konsekvencojn de tiu plago kaj avantagxojn,
kiujn homoj povas akiri, restarigante kaj plimultigante arbarojn.
Dum fermo de
la kongreso, okazinta la 14-an de julio, post
multnombraj kaj sinceraj dankvortoj de diverslandaj kongresanoj al la
organizantoj Attila Varro (Hungario) tralegis verkitan de li kongresan
limerikon:
Salutis nin fresxa aero
montare cxe urbo Zagrebo.
Kongres' okdekkvara,
mangxiga, multplada,
konvinkis nin pri legodevo.
Galina Lukjanenko.
ANEB
jubileas
Asocio de nevidantaj esperantistoj en Bulgario (ANEB)
estas fondita je la 16 de majo 1998 En urbo Plovdiv (Bulgario) DE 20 nevidantaj
esperantistoj el kelkaj bulgaraj urboj. La iniciinto de gxia fondado estas
eminenta ESPERANTISTO, Vladimir Jxelev, longjara gxia prezidanto. Interalie, la antauxulo de ANEB estas La Sekcio d blindaj esperantistoj
cxe la Asocio de bulgaraj blinduloj (AbB). Nuna sidejo
de ANEB estas urbo Varna. cxefaj taskoj de tiu
organizajzo estas la disvastigado de Esperanto inter la bulgaraj blinduloj kaj
la plialtigo de la esperantlingvaj povoj de siaj
membroj.
La presorgano de ANEB estas revuo "Esperanta
fajrero", kiu estas eldonata en normala kaj brajla sxriftoj, ankaux en
sona (CD)versioj. En la proksima estonteco
gxi komencos aperi en elektronika variant sur la retpagxaro Sotirov.net.
Revuo "Esperanta fajrero" estas legata de de pli ol
300 geesperantistoj el 20 landoj, situitaj sur kelkaj kontinentoj.
ANEB organizas Esperanto-kursojn por komencantoj kaj
progresintoj, eldonadon de lernolibrojn, vortarojn kaj librojn en brajla kaj
sona versioj, renkontojn kun famaj bulgaraj kaj
eksterlandaj geesperantistoj. La estraro de ANEB cxiujare okazigas por siaj
membroj kaj iliaj esperantlingvaj bulgaraj kaj fremdlandaj gastoj tritagan
Someran renkontigxon
kun interesa kultura kaj amuza programo. Tiuj renkontigxoj
precipe okazas en urbo varna kaj partoprenantoj tage
gxuas la mildan sablon kaj la karesemajn ondetojn de Nigra maro, la vesperoj proponas
al ili kulturajn, amuzajn kaj organizajn programerojn.
TRE SUKCESE ANEB organizis
internaciajn kongresojn de blindaj esperantistoj (IKBE) en Plovdiv (2000), en Albena
(2007) kaj en Obzor (2013). Ankaux la Internacia
renkontigxo de blindaj esperantistoj en Varna (2003) havis la
karekterizajxoj de IKBE.
Laux la nombro de sia membraro ANEB jam longan tempon
firme okupas la duan lokon inter la landaj organizajxoj de blindaj
esperantistoj en la mondo. gxi nun nombras pli ol 60
personoj, iuj el ili estas kun normala vidpovo, niaj bonaj amikoj.
Reprezentantoj de ANEB cxiam partoprenas je la cxiujaraj naciaj kongresoj de
Bulgara Esperanto-asocio , ankaux en la kongresoj de Ligo
internacia de blindaj esperantistoj (LIBE). Vladimir Jxelev estis membro de la
LIBE-estraro du mandatojn .
Sian 20-an datrevenon ANEB celebris per tritaga E-festivalo, kiu
okazis en mondfama nigramara ripozloko "Oraj sabloj". Tie 80
geesperantistoj kaj iliaj akompanantoj, ankaux altaj gastoj festis rimarkindan jubileon.
Estis prezentata auxtora kaj alia poezio, okazis ankaux
konkursa plenumado de esperantlingvaj kantoj. La ANEB-prezidanto Dimo
Dimov faris koncizan historian trarigardo de la evoluo de jubileanta
organizajxo. La honora ANEB-prezidanto Vladimir Jxelev rakontis sciindajn
rememorojn.
Ni, la
legantoj de EL, ankaux salutu ANEB, bondezirante al gxi longan kaj sudxesan
vivon!
Angel Sotirov
El
Esperantujo
Opero verkita kaj prezentita en Esperanto
Temas pri la
opero 'La Suferoj de Sternenhoch", kun tekstoj en E-o, tradukitaj de
Miroslav Malovec laux la romano de Vladislav Klima . Muzikon komponis Petr Kofron kaj la libreton Ivan Acher. La
opero havis surprize grandan sukceson, ne nur de spektantoj, sed ankaux de
kantistoj, kiuj diris, ke E-on ili taksas kiel ideala
lingvo por opero. Okazis kvin spektakloj kaj cxiuj biletoj estis tute
disvenditaj tuj post gxia premiero - dum unu semajno! Ecx je
du monatoj antaux la lasta spektaklo oni ne povis acxeti biletojn.
Pavel
Pavlicek, gvidanto de la filmo-retejo "Verda Stacio", havis la eblon videoregistri
la tutan spektaklon por arkivo. Bedauxrinde, li ne rajtas publike prezenti
gxin, nur eble kelkajn fragmentojn - post la permeso de la Teatro.
Fragmento, la lasta minuto de la opero, la 24-an de junio 2018 en Nacia Teatro en Prago. https://www.youtube.com/watch?v=ZfSmjGuNH1I
Atentinda
memortabulo
Prelude al la malfermo de la 24-a Kongreso de Ukraina E-Asocio
okazis inauxguro de memortabulo omagxe al la renoma poeto, verkisto kaj E-isto Vasil
Erosxenko. La solenajxo okazis en Lviv la 19-an
de oktobro; la kongreso dauxris gxis la 21-a de oktobro.
En 1991 multaj el la stratoj en Lviv estis alinomitaj, unu suficxe
longa strato ricevis la nomon de Erosxenko, kaj gxuste sur la muro de la plej
bela kaj artisme ornamita domo de la strato estis starigita la tabulo.
Tio okazis pro kunlaboro inter UkrEA kaj la urbaj instancoj.
36 kongresanoj kolektigxis ekster la domo; regxisoris la programon
la prezidanto de UkrEA, s-ro Euxgeno Kovtonjuk. Salutis s-ino Oksana
Stelmahh, membro de la konsilantaro de tiu
milionpopola urbo. Sekvis la saluto kaj gratulo de la vicprezidanto de UEA,
Stefan MacGill kun plia saluto de gasto el Litovio,
s-ro Zenonas Sabalys.
La tritaga
kongreso inkluzivis la 52-an seminarion en la programo
de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO).
Laux
EKO 2018-22.
Novaj
honoraj membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA |2018-08-15
Niaj legantoj demandas pri honoraj membroj de UEA. Ni
informas vin pri la nove proklamitaj.,
Novaj
membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA:
La Honora
Patrona Komitato de UEA ekhavis du novajn membrojn: Vytenis Andriukaitis kaj
Judit Polgar. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj
kaj aliaj eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la E-Movado kaj mem
parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la
elekto de Andriukaitis kaj Polgar decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Lisbono.
Vytenis
Povilas Andriukaitis (n. 1951.08.09 en vilagxo Kjusjur, Jakutio, Sovetunio)
estas litova medicinisto, politikisto kaj parlamentano, kiu ekde 2014 oficas
kiel Komisionano de Euxropa Unio pri Sano kaj Nutrajxa Sekureco. Diplomito de
Kauxna Medicina Universitato (1975), li laboris kiel kardiologo-kirurgo en
Ignalina, Kauxno kaj Vilno, kaj krome studis en la Historia Fakultato de la
Universitato Vilno, ricevante magistran diplomon en 1984. Li
estis aktiva en la (komence subtera) movado por la sendependigxo de Litovio,
pro kio li estis persekutata dum pluraj jaroj sub la sovetia registaro. Kungvidanto de Litovia Social-Demokrata Partio, li farigxis parlamentano
en 1990 kaj kontribuis al la laboroj pri la nova konstitucio. Ekde 1993
li dedicxis sin plene al politiko; de 2000 gxis 2004 li rolis kiel vicprezidanto
de la parlamento. En la jaroj 2012 gxis 2014 li estis ministro pri sano de
Litovio, gxis sia nomumo kiel litova membro de la
Europa Komisiono.
D-ro
Andriukaitis komencis memstare lerni E-on en la jaro 1976, dum nokta dejxorado kiel kirurgo en malsanulejo en Ignalina. Laux sia propra
klarigo, li elektis lerni la lingvon kiel protesto kontraux
la rusiga premo de la tiama sovetia registaro. Dum pluraj
jaroj li regule partoprenis kunvenojn de la Esperanto-klubo de Vilno, kiun
gvidis lia medicinisto-kolego Adomas Vaitilavicxius. La kresko de lia
politika kariero iom post iom malhelpis lian pluan okupigxon pri E-o, sed li
restis dauxre interesita kaj subtenema pri la movado, i.a. kunlige kun la organizado de la 90-a Universala Kongreso (Vilno,
2005). En la lastaj jaroj oftigxis tiuj kontaktoj; plej notinde, li faris
oficialajn paroladojn en E-o cxe lingvopolitika konferenco en Nitro, 2016, kiu
disvolvigxis paralele al la 101-a Universala Kongreso, kaj cxe la komuna
kongreso de Germana E-Asocio kaj Euxropa E-Unio en Freiburg, 2017. Ambaux paroladoj, kiuj elokvente substrekas la porpacan kaj
homrajtan kontribuojn de E-o, estas legeblaj en la oficiala retejo de la
Komisiono.
Judit Polgar
(n. 1976.07.23, Budapesxto, Hungario) estas profesia sxakludisto, senkompare la
plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio. Atinginte
la rangon de grandmajstro en la agxo de 15 jaroj (1991), sxi tenis la titolon
de plej forta virina sxakludisto en la mondo dum pli ol 25 jaroj, kaj sukcese
konkursis en centoj da turniroj kontraux la plej bonaj viraj sxakludistoj. En
la jaro 2005; post la nasko de sxia filo; sxi atingis la 8-an lokon en la monda
ranglisto, kun Elo-poentaro de 2735. Fama pro siaj intensaj
lud-stilo kaj konduto, sxi sukcesis renversi multajn antauxjugxojn pri la
sxak-kapabloj de virinoj; pluraj famaj sxakistoj konsideras sxin inter la plej
talentaj ludantoj de cxiuj epokoj. Sxiaj ludoj inkluzivas venkojn
kontraux 11 aktualaj aux iamaj mondaj cxampionoj. Retirigxinte
el konkursado en 2014, sxi nun estas la cxefa trejnisto de la hungara nacia (vira)
teamo.
S-ino Polgar
lernis E-on same frue kiel sxi lernis sxakon. Ambaux
okazis pro la elekto de sxiaj gepatroj, Laszlo kaj Klara Polgar, kiuj decidis
eduki siajn tri filinojn hejme kaj provi disvolvi cxe ili
specialan intelektan talenton. Sxako kaj E-o estis du grandaj pasioj de la
patro, kaj do nature farigxis kernaj elementoj de la familia eduka sistemo, kiu
emfazis ankaux disciplinon, kreemon, ambicion, kaj plurflankecon. En la okdekaj
jaroj la familio komencis famigxi, unuflanke inter E-istoj, sed ankaux pli kaj
pli en la hungara kaj internacia socioj, pro la rimarkindaj sukcesoj de cxiuj
tri fratinoj pri sxakludado. La plej agxa fratino, Zsuzsa (1969) atingis la rangon
de la plej bona virina sxakludisto en la mondo en 1984; du jarojn poste, la dua
fratino, Zsofia (1974), gajnis la duan lokon en la monda cxampioneco por
sxakludistoj sub 14 jaroj. En 1988 kaj 1990 la tri fratinoj ludis kune en la
hungara virina sxakolimpika teamo, gajnante ambauxfoje la oran
medalon. Iliaj brilaj karieroj altiris multan favoran
atenton al la edukaj teorioj de la patro, kiu cxiam menciis E-on kiel idealan
unuan fremdan lingvon por la edukado de infanoj.
Multlingva kiel multaj E-istoj, s-ino Polgar malofte parolas E-on nuntempe,
sed gxi restas grava parto de sxia familia identeco. Kiel plej elstara pruvo de
la kapablo de infanoj "edukigxi al genieco", sxi multe kontribuis al
la prestigxo de nia lingvo en la sxakluda kaj eduka mondoj.
Novaj
honoraj membroj de UEA
En la 103-a Universala Kongreso en Lisbono UEA ricevis tri novajn
Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda E-movado la
Komitato de UEA distingis s-inon Maria Rafaela Uruena Alvarez kaj s-ron Josep
Franquesa i Sole, el Hispanio kaj s-ron NAN Youli, el Cxinio.
Josep
FRANQUESA i SOLE (n. 1937 en Sant Feliu de Codines, Katalunio, Hispanio)
eklernis E-on kiel adoleskulo en sia naskigxvilagxo.
Post la jaroj de deviga lernejo, en la urbo Lleida li disvolvis longan karieron
kiel komercisto, unue sur la kampo de kokinbredado,
poste rilate al varoj por auxto-riparado kaj hidrauxlikaj ekipajxoj. En tiu pangajna laboro li ofte kaj kreeme uzis E-on por fari
internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj
sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Pri tiu duona jarcento
de sukcesa utiligo de la lingvo li verkis elokvente en la eseo "Malgranda
estas bela, grava kaj interesa" (Malgranda estas bela: Prelegaro de la
31-a Kataluna kaj 4-a Transpirenea Kongreso de E-o, 2003). Liaj multnombraj
internaciaj amikecoj kaj lia entuziasmo por tiu
konkreta per-E-a agado restas tre konvinkaj pruvoj de gxia valoro, ankaux por
la novaj generacioj de E-istoj.
Ne estas
surprize, ke tiu dumviva praktika rilato al E-o esprimigxis ankaux per multjara
membreco en UEA, ekde 1982 ankaux kiel regula membro de la Societo Zamenhof,
kaj per partopreno en kvardeko da Universalaj Kongresoj. Lia sukcesa komerca
agado instigis lin aktivigxi, ekde 1996, en la
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), aligxinta faka asocio de UEA.
En la sama periodo li farigxis C-komitatano de UEA, restante cxe tiu posteno de
1995 gxis 2001 kaj denove de 2004 gxis 2013; entute 15 jarojn.
Cxe la landa
nivelo Josep Franquesa kontribuis longe kaj diversmaniere al la kataluna kaj
hispana movadoj, interalie kiel prezidanto de la lokaj kongresaj komitatoj en
la hispana kaj kataluna kongresoj en Lleida en 1975, respektive 1986. Ekde la
90-aj jaroj li rolis dum diversaj mandatoj kiel prezidanto
de la Kataluna E-Asocio, foje intersxangxante la postenon kun tiu de
vicprezidanto. Ne malplej notinde, lia filino kaj almenau dux
el liaj nepoj aktive parolas E-on.
Sudo NAN Youli (n. 1942 en Pekino, Cxinio) havas mancxuran
naciecon; tra la jardekoj de sia E-agado, li farigxis eble la plej konata kaj
respektata aktivulo en la cxina Esperantujo. Li
esperantistigxis en 1962 cxe la E-fako de la Pekina Radiodissenda Kolegio, kie
li estis studento. Akirinte la diplomon en 1964, li
eklaboris en Pekina Radiostacio, antauajxo de Cxina Radio Internacia, kaj
partoprenis la preparan laboron de la E-dissendo kaj E-sekcio. Ekde ties
lancxo li famigxis kiel unu el la cxefaj "vocxoj" de Cxinio en E-o,
laborante 25 jarojn kiel parolisto, jxurnalisto kaj redaktoro de la E-sekcio.
En 1989 li sxangxis okupon, farigxante direktoro de kultura-intersxangxa centro
kaj vicprezidanto de la sindikato de Cxina Radio Internacia, inter aliaj
okupoj, gxis sia emeritigxo.
La profesia
laboro por E-o neniam suficxis por s-ro Nan; tra duona jarcento li organizis
dekojn da kursoj kaj aktivajxoj kaj trejnis centojn da E-istoj el diversaj
regionoj tra Cxinio. Laux unu takso, duono de la nunaj gvidantoj
de cxinaj E-organizoj estis liaj kursanoj. Li estis
ankaux tre aktiva gastiganto kaj cxicxerono de alilandaj E-istoj. Kiel vicprezidanto de Monda Turismo, li akceptis pli ol mil
E-istojn el diversaj landoj kaj ofte gvidis E-karavanojn tra la lando.
En la cxefurbo Pekino li ludis sxlosilan rolon kiel organizanto de la loka
movado, farante gravajn kontribuojn al la lokaj kongresaj komitatoj de la
Universalaj Kongresoj en 1986 kaj 2004. La lastajn dudek jarojn li estis prezidanto
de Pekina E-Asocio, nun estas gxia honora prezidanto kaj prezidanto de la
inspektantaro de Cxina E-Ligo. Li estas ankaux dumviva membro
de UEA.
Kiel elstara
parolanto de la lingvo, s-ro Nan partoprenis la redaktadon de diversaj gravaj
cxinaj libroj en E-o, inkluzive de Esperanta-cxina vortaro, Cxina-Esperanta
vortaro, Konciza historio de la cxina E-movado, Verkaro de Prezidento Mao
Zedong, Cxina antologio, Cxina enciklopedio, Moroj de cxinaj nacimalplimultoj
kaj aliaj. Per tiu agado, same kiel per siaj
radio-elsendoj kaj sia organiza laboro, li faris nemalhaveblan kontribuon al la
tutmondeco de E-o en la lasta duona jarcento.
Maria
Rafaela URUENA ALVAREZ (n. 1942 en Bilbao, Hispanio) estas fakulo pri
internacia juro kaj gvida aktivulo en la loka, landa kaj internacia E-movadoj. Juron sxi studis en la Universitato de Valladolid, kie sxi atingis
"eksterordinaran premion" okaze de la diplomigxo. En 1979 sxi doktorigxis
pri juro, kaj ekde 1986 laboris kiel profesorino pri Internacia Juro kaj
Internaciaj Rilatoj en la Universitato de Valladolid, gxis sia emeritigxo. Dum 11 jaroj sxi gvidis kursojn pri Naturjuro kaj Internacia Juro
en la Nacia Universitato de Necxeesta Lernado, en la hispana urbo Palencio.
Sxi estas membro de la Katedro "Jean Monnet" pri Euxropa Juro, kaj fondinta
membro de la Instituto por Euxropaj Studoj en la Universitato de Valladolid.
Prof. Uruena ofte prelegis pri juraj temoj en la kadro de
Internacia Kongresa Universitato dum la Universalaj Kongresoj; sxi estis krome
la Rektorino de IKU dum la UK en Valencio, 1993. Auxtoro
de multaj libroj kaj artikoloj en la hispana. I.a. pri medio-protektado
kaj juro de la maro, sxi publikigis krome la E-librojn ABC de la Euxropa Unio:
Enkonduko en la euxropan juron (1997) kaj Euxropa Unio, pasxon post pasxo
(2014). En 2016 aperis sxia enkonduka eseo en la libreto, eldonita de UEA kun pluraj internaciaj traktatoj, Fundamento de la Homaj
Rajtoj. Sxi estas la Honora Prezidanto de la UEA-laborgrupo
"E-o por UN", kaj dumviva asociita membro de AIS San Marino.
Post la refondo de internacia faka asocio pri juro (post la forpaso de d-ro Ivo
Lapenna), sxi estis prezidanto de Jura E-Asocio (EJA) ekde 1991 gxis 1995, kaj
denove kun la sama posteno ekde 2010 gxis 2015. Nun sxi estas Sekretario de Internacia Jurista E-Asocio (IJEA).
Dumviva membro
de UEA kaj regula membro de la Societo Zamenhof, prof. Unuena signife
kontribuis ankaux al la loka kaj landa movadoj jam
ekde la jaro 1960. Dum pluraj jaroj sxi gvidis kurson pri E-o per "Radio Valladolid",
kaj de 1978 gxis 1984 sxi estis Prezidanto de Hispana E-Federacio. En 1998 sxi estis prezidanto de la loka kongresa komitato por la
hispana kongreso en Valladolid. En 2010 sxi ricevis la premion Ada Fighiera
Sikorska de la kataluna Kultura Asocio E-ista, rekone al sxiaj multaj
kontribuoj enlande kaj internacie.
Redaktis:Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA
Mi
elkore dankas
Mi estas ege surprizita, traleginte en la revuo "Esperanta
ligilo" pri la decido de la Libe-estraro proklami min honora membro de
LIBE. Mi elkore dankas al miaj s-anoj pro ilia atento
al mi kaj mia modesta E-agado. Mi dankas ankaux al s-anoj Masenko kaj
Sotirov, kiuj provis reflekti parton de mia agado inter vidantaj kaj nevidantaj
e-istoj.
Vladimir Jxelev
Festivalo "Integrigxo sen limoj"
De la 21-a
gxis la 23-a de septembro en Varna okazis la unua Nacia multgenra festivalo de
la E-parolo kaj kanto por homoj kun difektoj "Integrigxo
sen limoj". Gxia organizanto estis la Asocio de la
nevidantaj E-istoj en Bulgario (ANEB). La festivalo realigxis dank' al
la financa subteno de la Agentejo por homoj kun
difektoj kadre de projekto "Integrigxo sen limoj". La festivalon
partoprenis 51 e-istoj kun diversaj difektoj el 14 logxlokoj
de nia lando. Ili montris siajn talentojn en tri konkursoj:
1. Konkurso pri auxtora poezio en Esperanto.
Unuan premion gajnis Elena Popova el Dobricx kaj
Lilija Nikolova el Razgrad,
Duan premion, - Ivanicxka
Magxarova el Razgrad kaj trian - Dancxo Dancxev el Plovdiv.
2. Konkurso por plenumo de esperanta poezio.
Unuan premion ricevis Keranka Milusxeva el Sofio kaj
Radka Stojanova el Razgrad, duan premion - Stefka Stojcxeva el Plovdiv, kaj
trian - Angel Sotirov el Plovdiv kaj Diana Krasteva el Varna.
3. Konkurso pri esperanta kanto.
Tute merite la unuan premion riceviskantgrupo
kantgrupo "Edelvajs" ("Edelvejso") kaj triopo
"Nadejxda" ("Espero") el Varna, Duan premion - kantgrupo
"Ljulin" el Sofio kaj triopo "Espero" - Razgrad, trian -
duopo "K D" Katja Krjajxeva el Ljaskovec kaj Dimitar Dimitrov el
Polski Trambesx.
Inter la individuaj plenumantoj la unuan premion
ricevis Diana krasteva kaj Nadejxda Stojnova el Varna, duan premion - Bojan
Basxev el Plovdiv kaj Elena Nikolaeva el Varna.
La solena koncerto de la premiitoj estas registrita
kaj publikigita en YouTube sub la titolo Integrigxo sen limoj por ke la e-istoj
el la tuta mondo gxuu la kreadon de niaj partoprenantoj.
La plej bonaj poeziaj verkoj estos publikigitaj en
literatura kolekto, kiu aperos en brajlo kaj platskribo, kaj la plej bonaj
muzikplenumoj estos registritaj sur kompakta disko.
La festivalo transformigxis en veran feston de la
spirito kaj kreado de la homoj kun difektoj. Ni
esprimas nian Koran dankon al la Agentejo por la homoj kun
difektoj kaj al cxiuj donacintoj por la bonaj tagoj, kiujn ni pasigis sur la bordo
de nia amata Nigra maro.
Veselina Stoilova, gvidanto de projekto "Integrigxo sen limoj".
Nekutimaj kutimoj
Pri
cxukcxoj
Kio povas mirigi vin en
tradicioj de cxukcxoj? Multajn interesajxojn oni povas legi pri tiu cxi
anekdote populara popolo, sed etnografoj kaj vojagxantoj ofte estas sxokitaj pro
manifestigxo de ilia originaleco. Multaj specifajxoj de la vivmaniero de
cxukcxoj estas karakterizaj nur por tiu cxi norda
popolo. Mesajxo, kiun oni sxangxis kelkfoje tage.
Unu el la plej strangaj kutimoj de cxukcxoj estis rimarkita en la
18-a jarcento de la germandevena rusa sciencisto Karl Henrich Merk. Li esploris nordorientajn bordojn de Rusio, kutimojn kaj
vivmanierojn de multaj nordaj popoloj kaj lasis rememorojn, publikigitajn nur
en la 19-a jarcento.
Seksaj rilatoj de cxukcxoj estis tre specifaj. Por firmigo de amikaj, partneraj, aferaj kontaktoj ne estis
malpermesite intersxangxi edzinojn. Tiu cxi rito
nomigxis "ngevt-mgyn" (amikeco laux edzino). La esprimo
"jxaluza cxukcxo" estas absurda. Ne doni sian
edzinon al sia amiko estis pli hontinda, ol ne pagi sxuldojn. Tiu cxi kutimo aperis pro tute praktikaj bezonoj, por simpligi la
vivon de homoj en severaj kondicxoj de ekstrema nordo. Tion oni
praktikis, gxis kiam cxukcxojn influis civilize. Nun tiu
"libera amo" ne plu ekzistas.
Ne malpli
mirinda estis alivestigxo de sxamano en virinajn vestojn kaj kunvivado kun la dommastro kiel dua edzino: "Tiel ordonis la
spiritoj". Se pli agxa frato mortis, la pli juna devis edzinigi lian
vidvinon kaj eduki cxiujn infanojn de la mortinto, kiel
proprajn.
En siaj notoj Karl Merk rakontis pri la nekutima maniero de flegado
de beboj, kiu fakte estis primitiva prototipo de la nuntempa pamperso. Kiel ensorbilo servis musko kaj cerva felo. Bebon oni vestis
per siaspeca kombinezono kun tiu ensorbilo.
Ti one estas la nura cxukcxa inventajxo, kiu poste estis
modernigita. Ekz., rolon de kontrauxsuna
viziero ludis peco da balena lipharo, alkrocxita al cxapo. Gxi
defendis kontraux brila kaj kolera norda suno kaj blindiga negxo. Oni rimarkis,
ke cxukcxoj uzas siaspecajn kontrauxsunajn okulvitrojn: surokulajn bindajxojn
el tanita cerva hauxto kun malvastaj trancxajxoj por vido.
Koktelaj tubetoj estis inventitaj de cxukcxoj longe antaux
ekesto de miksitaj trinkajxoj. Cxi popolo trinkis
likvajxojn tra tubaj malplenaj ostoj de sovagxaj bestoj. Oni ja scias, ked um frosto, se tusxi per lipoj metalan surfacon,
oni povas algluigxi.
Ecx en la 20-a jarcento cxukcxoj ne savis dronintojn. Akveno
estis konsiderata limo inter la tera kaj alia mondo. Se homon prenas akvaj spiritoj, ne decas malhelpi tion. Se cxukcxaj boatoj renversigxis, homoj en siaj pezaj vestajxoj
falis en la akvon, neniu samgentano rapidis helpi. Eskimoj,
malr, tiun kruelan kutimon ne havis. Okazis foje, ke eskimoj
savis dronantajn cxukcxojn, kvankam tiuj du popoloj ne amikigxis.
Por la
retumantoj
Kelkajn
filmetojn pri la 103-a Universala kongreso en Lisbono
vi povas spekti tie:
https://www.youtube.com/channel/UCfWfyFnHgAwL8ZLQjVqYGWA
brazila esperantisto
Informis Joaquim Lagartixa
Anonco
por legemaj komputiluzantoj
Dauxrigante en la oferto de la esperantajxoj, kiujn mi
enkomputiligis, mi proponas cxifoje tri verkojn, unu prozan kaj du poeziajn.
La prozajxo ("Cxu sxi mortu tra-fike" de J. Balano, t.e. Claude
Piron) estas romaneto, kiun la auxtoro mem difinas "priseksa kaj prikrima
fantaziajxo"; kvankam en gxi temas pri dramaj eventoj, la verko estas
ankaux
amuza pro la humuro kiu gxin spicas.
La poeziaj verkoj estas "Ezopa sagxo" de
Kalocsay, kiu prezentas en nova formo multajn fablojn de Ezopo, kaj
"Memkritiko" de Victor Sadler, unu el la plej originalaj verkoj de
nia poezio.
Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon kaj do preferas
necxapelitajn literojn bonvolu tion precizigi.
Ligilon al la elsxutebla dosiero vi
petu de
dacostapl(cxe)gmail.com.
Forpaso
En sia 85-a
jaragxo, la 13-an de Oktobro, forlasis nin Etelka Kiss Jakupovicx, sindona
sociala laboristino en Lernejo por viddifektitaj gelernantoj <Veljko
Ramadanovicx> en Zemun (Serbio), sed ankaux fervora E-istino, instruanta la
Lingvon cxefe al nevidantaj gelernantoj. Ecx post la emeritigxo sxi instruis
Esperanton en la Lernejo kaj helpis organizon de diversaj E-arangxoj. Sxi
esperantistigxis en la jaro 1958 kaj ekde tiu tempo sxi
estis aktiva en la Movado. Kune kun la edzo, Adem
Jakupovicx, kiu estis elstara Esperantisto, sxi partoprenis plurajn
E-renkontigxojn kaj kongresojn. Sxi estis unu el cxefaj
organizantoj de IKBE, okazinta en Beograd en 1973. Sxi
partoprenis ankaux IKBE en Florenco en 2006. kaj
dank' al sxia entusiasmo ni sukcesis venigi gejunulojn al E-arangxoj.
Plenumante sxian deziron cxe la
lasta adiauxo, kelkaj nevidantaj E-istoj kantis en Esperanto kanton <Sankta
Lucxia>, kanton kiun sxi instruis ilin kaj en la serba kanton <Tiho
nocxi> (<Mutu nokto>).
Kara Etelka, dankon al vi, ke
vi malkovris al ni mondon de novaj eblecoj, ke vi dissemis optimismon kaj amon
cxie, kie vi estis! Ripozu en paco!
Nedeljka Lojxajicx