Esperanta ligilo
n-ro 1, januaro 2019
Enhavtabelo
85-a IKBE en Finnlando
20.-27.7.2019 (tria komuniko)
El Esperantujo. La movado en Barato firmigita.
Novajxoj el Madagaskaro kaj Benino
La Kleriga lundo - tago por via kongresa notlibro
Diversaj interesajxoj. Pri la stomako.
Meduzoj por la agrikulturo
Varmo aux malvarmo
Poezio. Baldur Ragnarsson
Glosaro
Por la retumantoj. Ni rekomendas
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Forpasoj
85-a IKBE en Finnlando
20.-27.7.2019 (tria komuniko)
Aligxilo IKBE/UK
1 antauxnomo kaj familia nomo, viro/virino
2 vidhandikapito aux akompananto,
3 naskigxdato
4 posxta adreso
5 telefonnumero, retadreso
6 UEA-kodo, se vi estas
membro de UEA
7 a mi ne volas, ke adreso mia, posxta aux reta, aperu
en la Kongresa Libro de UK
7 b mi donas permeson al UEA aperigi mian
posxtan/retan adreson en la Kongresa Libro de UK
8 mi mendas dulitan cxambron; trilitan cxambron, mia(j) samcxambrano(j) estas ...; mi mendas unupersonan
cxambron (sumo de krompago informata pli poste)
9 mi pagis al bankokonto de Steleto FI27 1544 3000
0985 61; BIC NDEAFIHH ... euxrojn Mi pagos per banko plej laste la 15-an de aprilo 2019.
10 mi partoprenos tuttagan ekskurson jes/ne
11 mi bezonas oficialan invitilon
12 mi planas alveni (indiku
veturmanierojn, alven/forirtempojn, kunvojagxantojn, laux via momenta scio).
Limdato de aligxoj estas
30.4.2019.
La aligxilojn kaj demandojn bv.
sendi per posxto al Ritva Sabelli, Pietarinkatu 10 D
27, FI-00140 Finnlando aux rete al steleto@pp.inet.fi.
Komunikoj kaj ceteraj sciigoj aperas en la retejo www.steleto.fi/en esperanto.
Post aligxo la centra oficejo de UEA sendos al vi Kongresan konfirmilon kune kun via kongresa numero. Pere
de tiu konfirmilo vi ricevos en Lahti UK-materialojn
kaj nomkarton de UK. La Kongresa konfirmilo devas suficxi por pruvi la
kongresanecon al la vizdona konsulejo. La konsulejoj povas postuli oficialan
invitleteron, kiun la centra oficejo sendos se oni petos gxin. Bv. sciigi vian kongresan numeron de via konfirmilo al Ritva
Sabelli.
El
Esperantujo
Restariga kongreso kreis rezultojn en Barato
La
partoprenantoj de la Barata Esperanto-Kongreso (BEK 18) aprobis la elekton de
estraranoj dum la semajnfino de la 15-16-a de decembro en Puneo. Dudek
esperantistoj el 4 landoj partoprenis la Kongreson: krom, kompreneble, de
Barato (Hinda Unio) mem. Tiuj estis Gafur Mirzo (Uzbekio), Miko
Sloter (Usono/Nederlando), kaj Olexandr Melnykov (Ukrainio).
Jen la nova
estraro de la Federacio Esperanto de Barato (FEB): prezidanto: d-ro
Ranganayakulu (Ranga), Hyderabad; vicprezidanto: d-rino Mina Dan (Mina) Kolkata;
gxenerala sekretario: s-ro Kotha Naga Siva (Siva), Hyderabad; kasisto: s-ino
Kirti Krishna Ratnoo (Kirti), Chattisgarh. Bedauxrinde, nek Ranga
nek Mina povis cxeesti la Kongreson.
La kongresanoj
venis al Puneo jam de la 12-a de decembro. LKK-anoj, s-roj Nischad SALAM kaj
Siva varme akceptis la gastojn; la tria LKK-ano, s-ro S. S. Pal, atingis Puneon
nur dimancxe, kaj do ne povis cxeesti la Kongreson. La kongres-hotelo estis tuj
apud la kongresejo,. S-ro Juny Wilfred desegnis la
emblemon kaj banderolon por BEK 18 . Dum la inauxguro
je la Zamenhofa Tago, nome de la kvinkapa Konsilio de FEB, A. Giridhar RAO
bonvenigis la kongresanojn kaj klarigis la kongresan temon: 'Barato 19: taskoj
kaj defio'. Sekvis salutmesagxoj de cxeestantoj kaj tiuj
tutmondaj, kiuj aperos en la retejo. De UEA venis
salutoj de la prezidanto kaj la vicprezidanto. Estis klare al la
kongresanoj, ke la mondo rigardas la movadon en Barato kun
granda intereso kaj espero. Sekvis vigla diskuto pri aktuala temo:
'Internaciismo, sennaciismo kaj Esperanto en la epoko de naciismo'. Gvidis la sesion Miko. Dum la unua
laborsesio estis anoncita 12-membra Komitato de FEB. Giridhar anoncis la
konsiston de la Komitatanoj: temas pri klopodo trovi ekvilibron inter la
diversaj regionoj de la lando, inter viroj kaj virinoj, kaj inter novaj kaj
spertaj esperantistoj. La kongresanoj aprobis per aplauxdo la Komitatanojn kaj
la Estraranojn de FEB.
Okazis arta vespero. Miko kunkantigis la
kongresanojn per kantoj de la muzikgrupo Kajto. Gafur faris vervajn kaj
amuzajn prezentajxojn: kantojn, anekdotojn, sxercojn, kaj proverbojn. Gxuis la kulturan programon la familio Salam, inkluzive d-ro Abdul
SALAM, la antauxa Prezidanto de FEB. La tago finigxis per kongresa
bankedo.
Dimancxe, unue
Miko gvidis la 53-an seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO).
Tiucele li uzis unu el la lecionojn de la vidbenda-kurso
"Pasporto al la tuta mondo". Aparte la
komencantoj tre sxatis la vidbendon kaj liajn klarigojn. Giridhar sekvis
lin per sesio pri la laborplano de la nova Estraro de
FEB. La cxeestantoj kune diskutis la pasxojn eblajn por konsciigo, kapabligo
kaj kunordigo de Esperanto en Barato. Venis valoraj ideoj pri disvastigo de
Esperanto; pri kursoj kaj kunestoj cele plialtigi niajn lingvonivelojn; kaj pri
kunlaborado kun aliaj movadetoj enlandaj kaj tutmondaj.
La cxeestantoj surprenis respondecon por difinitaj taskoj.
Venis du jxurnalistoj, kiuj fotis kaj intervjuis la kongresanojn.
La konversacio tiam fluis marathe, angle kaj esperante. La Kongreso finigxis per
bona, kuna tagmangxo. Sed vespere, ses esperantistoj
vizitis s-ron Pal. Kiel diris Nischad, "cxar s-ro Pal ne povis veni al la
Kongreso, la Kongreso venis al li!"
Pluraj
esprimis sian kontenton pri la Kongreso. Ekzemple,
Gafur deklaris: "Mi estas tre felicxa pri la Kongreso! Mi sentas, ke mi
estas kun amikoj, kiujn mi konas jam delonge!"
Kaj Miko diris: "Mi ege jxuis la Kongreson, aparte la eblecon renkonti
tiom da afablaj novaj amikoj. Dankon kaj gxis revido!"
Pri la BEK 18
aperis artikolo en la jxurnalo "Hindustan Times" la 19-an de Decembro, 2018.
***
Novajxoj el Madagaskaro kaj Benino - kun multo pli
La nova numero
de la afrika bulteno jam pretas. Gxi estas elsxutebla en PDF-dokumento per la
sekva ligo:
https://www.esperanto-afriko.org/Esperanto%20en%20Afriko%20%20n-ro%2037.pdf
Inter la bunta
enhavo:
·
Raporto pri la 1a Afrika Kongreso de Virinoj en Madagaskaro,
· Utila
listo de nuntempe aktivaj retejoj tra Afriko
·
Duolingo en Afriko
·
Raporto pri septembra kaj novembra kunvenoj en Benino
Rigardu la numeron por scii, kiom
aktivas la movado tra Afriko. Precipe, se vi pripensas partopreni en la 7a Afrika Kongreso en Burundo
en decembro 2019.
(laux Estraraj komunikoj de UEA, n-ro 25).
La
kleriga lundo - tago
por via kongresa notlibro
Cxiu Universala kongreso proponas aron da interesaj kaj vizitendaj arangxoj.
Foje estas malfacile orientigxi en varia kongresa programo.
Por tiuj, kiuj sxatas ne nur distri, ni rekomendas la
klerigan lundon. Por doni ekzemplon, kio kaj kiel okazas, ni priskribu la
Klerigan Lundon de la pasinta UK, la 30-an de julio.
La sesioj
okazis en tri tempoblokoj kaj kvin salonoj. Oni povis elekti la preferatajn
temojn!
La salonoj kaj la sesioj:
Salono A
1. Mireille
Grosjean: Aikido
Per karesoj konvinki la atakanton
ne ataki. Jen Aikido, senperforta luktarto
el Japanio. Aikido ne
aperas kadre de la olimpiaj ludoj. La praktikado de Aikido estas saniga
por la korpo kaj gvidas al memkono, memregado, memrespekto kaj harmoniaj
kontaktoj kun la aliaj. Mirejo prezentis la historiajn
rilatojn inter Aikido, E-o kaj Oomoto en Japanio. Poste sxi montris
kelkajn praktikajn ekzercojn ne el la sindefenda parto de la arto, sed por
sperti la bazan principon (tiel nomataj "Ki-ekzercoj"). Sxi prezentis ankau facilajn teknikojn sendangxerajn. En la dua kaj tria partoj cxiuj rajtis partopreni.
2. HORI Jasuo
Prezentado pri Japanio
Komence ni deklamis hajkojn
verkitajn de suferantoj de la nuklea katastrofo en Fukusima. Kaj poste okazis
prezentado de amuzajxoj: 1. Paperfalda teatrajxo "Postulema edzino" 2. E-bingo 3. Fingroludoj. Ni cxiuj kune gxuis la
deklamadon kaj prezentadon. Se vi lernis ilin,
vi estos heroo en Gaja Vespero en via E-klubo.
3. HORI Jasuo
kaj Sylvain Lelarge
Nekutimaj objektoj el la mondo
Laux landoj oni havas diversajn
objektojn kaj ilojn ne kutimajn al homoj en aliaj landoj. Unue HORI faris koncerteton per nekutimaj muzikiloj
el la mondo, kaj poste partoprenantoj montris nekutimajn objektojn el sia
lando. Oni miris pri vasteco kaj abundeco de la mondo per
tiuj ajxoj.
Salono B
1.Tatjana Auderskaja
Amuzaj intelektaj ludoj
E-o postulas intelekton por povi
krei kaj kompreni novajn vortojn. Gxi estas "Granda Intelekta Ludo", se konsideri, ke la baza
gxia principo gxuste kongruas kun infana ludo "kubetoj", kiam el
diversaj kubetoj (prefiksoj, radikoj, sufiksoj) oni kunmetas la novajn... cxu
vortojn, cxu bildojn, cxu domojn. Do, cxiu E-isto,
uzante nian lingvon, ludas. Kaj ludante li amuzigxas, ricevas
gxojon. Ni proponis kelkajn amuzajn ludojn, de literaj
gxis tekstaj kaj ecx poeziaj. Mirinda estas tiu
vastega mondo de mensotrejnaj taskoj!
2. Ana
Montesinos
Klerigaj Ludoj en Kleriga Lundo
por kunvojagxi tra diversaj landoj de la mondo per iliaj gastronomioj:
iliaj cxiutagaj kaj festotagaj pladoj, iliaj tradiciaj mangxkutimoj kaj mangxilaroj,
ktp. Oni kunportis receptojn el siaj landoj, (kaj ecx mangxetojn, por ke ni gustumu ilin kune!)
3. Humphrey
Tonkin
La arto paroli publike
Oratorado havas longan historion en la E-movado, ekde
la Zamenhofa parolado en Boulogne-sur-Mer. Ni ja estas lingva movado, kaj
montri la kapablon de la lingvo estas grava elemento en gxia disvastigo. Publike argumenti por gxia akcepto estas ankaux grava elemento en
la armilaro de niaj pacaj batalantoj. La mansvingado kaj aktorado de la
epoko antaux lauxtparoliloj kaj antaux radio, televido kaj interreto tamen nun
plejparte finigxis: hodiaux ni bezonas pli subtilan,
pli personan aliron al argumentado. En tiu cxi seminario
ni celis esplori tiun novan arton de publika parolado. Kaj auxskulti la s-ron
Tonkin mem! Kredu, tio estas plezuro nekomparebla!
Salono C
1. Johan Derks
La problemo de komunikado inter E-istoj
La < fina venko > ne estas afero nur de kvanto. Kreskopovo dependas de kvalito de lingvo. Sed
lingvo estas rimedo por efika komunikado. Parolanto volas atingi ion per
siaj vortoj kaj tial aliaj observas gxiajn "paralingvajn simptomojn":
Cxu gxi estas serioza en tio, kion gxi asertas? ktp.
Bedaurinde, ricevante retmesagojn kiuj enhavas pli ol simplan informon ni ne povas rigardi la korpan lingvon, la voclautecon ktp.
Sed restas aliaj kriterioj en mesagoj kiuj determinas la efikecon de niaj <
parolagoj >: ekzemple valideco, vizagprotekto, kunlaboremo.
Se tiuj kriterioj ne estas plenumataj, kiel ni reagu por "savi" la komunikadon? En reala
mondo tamen estas multe da malgxentileco, pri kiu ni ankaux
devas kritiki nin mem. Komenci debaton kun forta
konvinko pretervidas, ke ni devas esti malfermaj al aliaj vidpunktoj. Tio
necesigas ke ni sentas ankaux iom da dubo. Ankaux nia debatstilo kaj respekto al konvencioj determinas la
rezulton de niaj debatoj. Fine ni devas akcepti nekontentigajn rezultojn
pro malsamaj kulturaj fonoj, vivospertoj kaj klerecoj, kion debatsciencistoj nomas la "kognaj
cxirkauxajxoj". Ideale ni devus formi
"lernantan komunumon >, interalie en retdiskutlistoj.
2. Peter Balaz
Plej fresxaj aktivecoj de E@I en la kampo de edukado E@I
ekde sia komenco antauxenigadas edukadon diversmaniere kaj diversforme - retejoj,
arangxoj, eldonajxoj, kampanjoj... En la nuna momento venas tempo por ecx pli
da aktivecoj en tiu cxi kampo kun plia profesiigxo,
oficiala rekonado kaj pli vasta kunlaboro. Prezentitaj estos
la plej fresxaj atingoj kaj la plej aktualaj edukaj projektoj.
3. Peter Balaz
Moderna edukado kaj nuna mondo -
cxu tempo por sxangxo de paradigmoj? Paradigmo estas lauxdifine: aro de principoj aux ideoj, karakterizantaj
la pensadon en iu scienco en difinita tempo. Cxu nun,
en la tempo de profundaj krizoj (ekologiaj, ekonomiaj, sociaj ktp.) eble jam
venas tempo por nepre bezonataj sxangxoj de la gxisnunaj paradigmoj en la eduka
sistemo? Aux cxu efektive ni bezonus tute novajn
paradigmojn en cxiuj vivo-sferoj? Cxu la
mondo (kaj ni cxiuj) pretas por tio?
Salono D
1. Mag. Bernhard
Tuider
La E-muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la
Auxstria Nacia Biblioteko. Historio, havajxo kaj projektoj
La E-muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj - fonditaj
en 1927 kiel Internacia E-muzeo - farigxis en sia pli
ol nauxdekjara kolekta laboro la plej ampleksa fakbiblioteko por E-o kaj
interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la
fondo ankaux kolektas diversspecajn arkivajxojn de gravaj personoj kaj
institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko. La prelego donis
superrigardon pri la historio, la havajxoj kaj celoj de la E-muzeo kaj de la
Kolekto por Planlingvoj. Krome, la aktualaj projektoj pri katalogado,
ciferecigo (libroj, periodajxoj, sonbendoj, fotoj, bildposxtkartoj, afisxoj)
kaj konservado estas prezentitaj same kiel la
konstanta ekspozicio, la eventoj kaj la atelieroj de la E-muzeo.
2. Francesco
Maurelli
"Erasmus+ : malkovru
eblecojn financi vian agadon".
Cxu vi havas ideon pri
realiginda projekto, sed ne havas la rimedojn por gxin realigi? Cxu vi sxatus ricevi subvenciojn por via E-agado? Cxu vi volas helpi vian organizon plifortigxi? Tiu cxi
programero gvidis vin tra la malhelaj tuneloj de la
Euxropuniaj subvencirimedoj, por doni la bazan ilaron por sukcese verki projektproponojn.
Sukcesaj spertoj estis prezentitaj kiel konkretaj ekzemploj
de subvencieblaj agadoj. La gvidanto estas kunfondinto kaj direktoro de Kosmo
Strategio Ltd., profesia entrepreno kiu specialigxas pri euxropuniaj
subvencirimedoj por
E-organizoj.
3. Kajto
Kun-Kant-Kanonado: kant-ateliero kun
Ankie kaj Nanne de Kajto Kanono-farado estas nia hobio. Tiujn humurajn
miniaturojn kanti ni sxatas, kaj lauxte kaj softe. Kanono-fabrikado estas aliula profesio. Sed domagxe ties
kanonoj sonas alimaniere ol la niaj, ankoraux cxiam pli ofte. Sxangxu tion!
Dum la UK en Lisbono, Kajto povis
prizorgi ankorauxfoje kant-atelieron, en kiu la plej grava estas la
kant-plezuro.
Cxiuj estis bonvenaj por partopreni, ankaux tiuj kiuj
pensas, ke ili ne povas kanti. Sub la inspira gvido de
Ankie kaj Nanne la partoprenantoj estis invitataj pasie kunkanti la gajajn, la
melankoliajn, la komikajn, la profundsencajn
kanonojn kaj refrenojn. La publiko estis invitata por partopreni unu aux du aux
pli da fojoj en la 'Kajto Kun-Kant-Kanonado'-kant-ateliero por helpi superbrui
tiujn aliajn kanonojn kaj finfine silentigi ilin.
Salono E
1. Ana Ribeiro
Nova reta membrospaco de UEA
UEA kreis novan manieron por interagi kun siaj membroj, tra la retejo membro.uea.org, kie membroj
povas facile trovi ilojn kiuj utilos por ilia agado. Dum tiu
sesio de Kleriga Lundo, oni auxskultis planojn por tiu retejo (same kiel pri la
proponata retmembreca sistemo) kaj ankaux ricevis helpon pri kiel plej efike
uzi gxin.
2. Stefan
MacGill kaj panelo de praktikantaj artistoj diverskampaj La artoj serve al E-o
- E-o serve al la artoj
1. La nuna kultura sceno en Esperantujo.
2. La rolo de Universalaj Kongresoj en stimulo de la
artoj.
3. La roloj de kulturaj festivaloj kaj aliaj
renkontigxoj.
4. Perspektivoj kaj defioj por artistoj en
Esperantujo.
5. La malfacilajxoj specife por la teatra arto.
6. La rolo de la parolaj artoj kontraste al neparolaj.
E-o serve al la artoj
1. La reputacio de E-o en artismaj rondoj.
2. E-o kiel pontolingvo por
literaturo kaj aliaj artoj.
3. Sukcesaj iniciatoj tra la lastaj jaroj.
4. Kulturaj eksteraj rilatoj por E-istoj.
5. Favoraj kondicxoj por tia
kunlaboro.
6. Subvenciaj ebloj por arta agado en au pere de E-o.
3. Johannes
& Eva - punkto.info
Dancu kvazaux neniu rigardas
Kial kaj kiel havi kaj flegi
publikan identecon E-lingvan
Spertaj E-istoj aprezas buntecon
en la E-movado. En
cxiaj kulturaj, cxiaj religiaj kaj cxiaj politikaj sferoj, en cxiaj fakoj, en
cxiaj sxatokupoj ekzistas E-istoj, kiuj povas per siaj specialaj kapabloj,
scioj kaj spertoj kontribui al la movado. Cxu povas
aux cxu povus? Se oni trasercxas Interreton oni ne
trovas tiom multe tiun buntecon. Estas kelkaj lauxdindaj ekzemploj kiel
"Scivolemo" [1], "Egalecen" [2] kaj "Teo kaj
Libroj" [3] por nur nomi tri, sed povus esti multe pli. Eble por multaj
kapablaj E-istoj estas obstaklo starigi kaj flegi sian
publikan identecon, cxar tio postulas kroman sperton krom la jam ekzistantaj.
La prelego celis montri eblojn publike tutmonde agadi
por kontribui al la diverseco de la E-movado. La preleginto komencis per tre
facilaj ebloj, kiuj permesas starigi sian propran
retejon per kelkaj klakoj por komencantoj. Oni dauxrigis pri la pli postulaj
ebloj ekhavi sian propran domajnnomon gxis la tre ambicia
sed plej profesia kaj libera rimedo de propra servilo.
Apud la ebloj publikigi enhavojn ni
kovras ankau la manierojn atentigi pri sia agado per la kutimaj sociaj retoj
kaj donas konsilojn kiel strukturigi la enhavon de oniaj publikajxoj.
Miaopinie, la
Kleriga lundo havas unu grandan mankon: ne eblas viziti cxiujn arangxojn. Kial gxi ne okazas cxiutage, dum la tuta semajno?
A.
B.
Diversaj interesajxoj
Pri la
stomako
Stomako de plenkreska homo kapablas akcepti gxis unu kaj duonlitro
da mangxajxo, sed kaze de bezono gxi povas pligrandigxi ecx duoble. La
mukozo de averagxa stomako produktas gxis tri litroj da digesta suko tage. La klorida
acido, kiun gxi enhavas, estas tiom forta, ke, se oni metus en gxin razilklingon,
post paro da minutoj tiu jam dissolvigxus. Cxi acido
detruas ankaux bakteriojn kaj virusojn, kiuj trafas en nian korpon kune kun mangxajoj. Do, gxuste nia
stomako estas la unua batalanto de nia imuna sistemo.
La plej
disvastigita mito: se oni ne mangxas, la stomako
digestas sin mem. Kial do la agresema acido ne "mangxas" la stomakon
mem? Cxar gxi gardas sin, eligante la mukozan substancon - mucinon. Cxeloj de la stomaka mukozo renovigxas cxiujn tri tagojn.
Se ni mangxos malpli, nia stomako malpliigxos? Ne. Post certa
agxo grandeco de la stomako jam ne plu sxangxigxas. La nura ebleco malpliigi
gxin estas kirurgia operacio. Per dauxra malpliigo de mangx-porcioj kaj pli
ofta mangxado vi povas atingi pli rapidan sxangxon de
materio, kio utilas por la sano kaj favoras ioman malplidikigxon.
Alia mito: magraj homoj havas malgrandan stomakon. Tio ne estas vero. Korpa pezo ne dependas
de grandeco de la stomako. Tro pezaj homoj povas havi pli
malgrandan stomakon, ol denaskaj maldikuloj.
Kun plena stomako oni endormigxas malbone. Cxu vere? Jes, sed kun la malplena
- ecx pli malbone. Ideala tempo por vespermangxo estas tri
horoj antaux enlitigxo. Tio devas esti facila mangxajxo, sed ne nur fruktoj
kaj legomoj.
Kaj fine, jen
la nova malkovro: dum longdauxra malsato stomako eligas la hormonon ghrelino,
kiu respondecas pri la sento de malsato. Gxi devigas nin
akiri mangxajxon. Ni pensas nur pri tio, cxiuj aliaj zorgoj
estas for. Sxajne, malplena stomako estas bona kontraux deprimo.
Antonin Vrany
E-igis O.P..
Meduzoj
por la agrikulturo
Germanaj
esploristoj revivigas kadre de EU-projekto jarcentojn agxan tradicion: Ili
pristudas meduzojn kiel sterkajxon en la agrikulturo -
kaj montras, ke meduzoj kapablas ankoraux pli ol provizi nutrajxojn.
Meduzoj estas antikvaj, ankoraux grandparte neesploritaj bestoj.
Sed ili havas malbonan reputacion. Ili gxenas la
banantojn cxe la plagxo kaj ili estas por la fisxkaptistoj
gxena kunkaptajxo. En la pro fisxkaptado baldaux senfisxaj
maroj meduzoj apenaux havas malamikojn. Samtempe ili
trovas pli da nutrajxo, cxar ili voras la samon kiel la fisxoj: planktonon,
kankretojn kaj ecx fisxetojn kaj aliajn meduzojn. Ankaux la
klimata sxangxo estas por plej multaj specioj de meduzoj tendenca avantagxo.
Ja ankoraux ne ekzistas longtempaj studajxoj, sed la
tendenco indikas, ke estonte ni devos pli kaj pli batali kontraux meduzoj.
La meduza plago
tamen estus bone aplikebla por kelkaj celoj, opinias sciencistoj en instituto
pri oceana esplorado en Kijlo en norda Germanio. Kadre de EU-projekto ili de unu jaro laboras pri diversaj eblecoj kiel oni povus
utiligi tiun glitigxeman beston. Unu el iliaj ideoj estas: utiligi meduzojn en
la agrikulturo.
En Azio la
meduzo por multaj homoj estas nutrajxo, cxar gxi estas konsiderata kiel malabunda je kalorioj kaj abunda je nutraj substancoj. Meduzo aliflanke povus esti nutra ankaux por la grundoj. Gxi
ja konsistas je 98 procentoj el akvo, sed gxi enhavas
ankaux magnezion, kalcion, nitrogenon kaj fosfaton. En regionoj proksime al
marbordoj la agrikulturistoj jam en pli fruaj epokoj portis meduzojn kaj aliajn
marajn vivajxojn, ekz., algojn kiel tradician
sterkajxon al siaj kampoj. Sed la sciencistoj el Kijlo nun volas
profiti el meduza sterkajxo.
Sekigita
meduza materialo povus esti aplikata kiel folia
sterkajxo. Kaj la enhavo de fosfato igas la meduzon interesa
sterkajxo, kiu povus anstatauxigi tradiciajn multekostajn produktojn. En multaj afrikaj landoj mankas fosforo en la grundo, kauxzo por
tio estas apud la gxenerala acideco en la grundo la monokulturo. Sed fosforo estas vivnecesa substanco por homoj kaj bestoj. Duonan
kilogramon da gxi sana plenkreskulo bezonas en sia
korpo, gxi estas bezonata por multege da funkcioj, de la spirado gxis la
genmaterialo. Fosfata sterkajxo por la afrikaj etkamparanoj
estas gxis nun nepagebla. Eble, meduza sterkajxo estus
alternativo.
Plua praktika eco estas la kolageno en la meduzo. Gxi povas ensorbi enorme multe da akvo kaj konservi gxin.
Gxis nun oni jam aplikis gxin por hauxtaj kremoj, sed nun tiu
eco ankaux servu por la grundoj. La meduza kolageno povus tre bone tauxgi por
konservi humidecon en la grundo. Tio estus interesa tie, kie disponeblas nur
malbona provizado per akvo en la grundo aux kie la grundoj sekigxas pro la
klimata sxangxo. Tia meduzabaza sterkajxo aux grunda
helpsubstanco povas zorgi pri tio, ke semoj gxermu pli bone kaj ke junaj
plantoj povu kreski pli bone sub stresaj cirkonstancoj.
Ekzistas ankoraux aliaj eblecoj utiligi meduzojn en sekigita formo.
Oni povus eble ankaux utiligi tian materialon kiel
biologian pesticidon. Oni volas eltrovi tiujn praktikajn
aplikeblecojn en la maresplora instituto en Kijlo gxis la jaro 2021 kadre de la
koncerna EU-projekto.
(laux Esperanta Retradio).
Varmo aux malvarmo - kio estas pli dangxera?
Sxajnas, ke de
varmego ne eblas sin savi. Dum malvarmo oni povas almenaux varme
vestigxi aux hejti. Sed fakte:
Sciencistoj havas unusignifan respondon: pli dangxera
estas restado en la ekstrema malvarmo, ol en varmego. Morto
pro la ekstrema malvarmo okazas 17-oble pli ofte, ol pro varmego.
Fakuloj asertas, ke mortokauxzo de 0,86 procentoj da
homoj estas abruptaj temperatursxangxoj.
I.a. sensiloj, kiuj reagas je
malvarmo, estas pli multnombraj, ol tiuj reagantaj je varmo.
Faktoj pri malvarmo
1. Oni opinias, ke malvarma aero estas tre malutila
por la sano. Sed tio ne estas vero. Certe, cxio
dependas de tio, kiom longe vi spertas malvarmon kaj en kiuj kondicxoj, sed
dank'al tio, ke vintre la aero entenas 30 procentojn pli da oksigeno, gxi
pozitive influas homan hauxton. Ecx pli, gxi povas plibonigi
la sanstaton de malsanuloj je bronkito kaj pulm-inflamo, sed kondicxe, ke la
frosto estas seka. Gxi helpas ankaux suferantojn de kormalsanoj
kaj cxesigas atakojn de migreno.
2. Historiistoj asertas, ke dum vintroj de la jaroj
401, 1011 kaj 1620 la temperaturoj estis tiom malaltaj, ke glaciigxis ecx Nigra
maro. La vintro de 1620-1621 estis tiom frosta, ke glaciigxis ecx Mediteraneo,
kvankam parte, nur cxe la urbo Genova.
La frosto en Euxropo en la jaro 1558 estis tiom severa,
ke en francaj keloj glaciigxis cxiuj vinoj. Oni vendis ilin ne en boteloj kaj
ne laux volumeno, sed laux pezo, kiel glaciaj blokoj.
En Parizo en 1709 j. termometroj,
jam inventitaj, montris la rekordajn -24 celsiajn gradojn. La loka vino denove glaciigxis, sonoriloj de multaj pregxejoj krevadis
dum sonorado.
Kaj kion pri homoj? Ili ja travivis
tiujn frostojn. Estas pruvita, ke, se vento ne estas tro
forta kaj homo estas varme vestita, li povas elteni malplialtigxon de
temperaturo gxis -70 gradoj.
3. Oni povas
frostvundigxi ecx dum relative milda frosto, Por tiu
cxi malagrabla traumo suficxas, ke la temperaturo atingu -6 gradojn. I.a., promenado sen cxapo dum frosto pli ol -5 gradoj, minacas
kalvigxon, cxi fakto estas science pruvita.
4. Frosto
sendolorigas. Kelkaj metodoj de alternativa medicino uzas malvarmon
por kuraci malsanajn artikojn kaj mildigi aliajn specojn de doloro. Ekz., kontraux kapdoloro oni rekomendas simple promeni en
fresxa frosta aero. La temperaturo, pli malalta ol -5 gradoj, malpliigas
sentemon de nervaj finajxoj, pro tio la cerbo ne perceptas dolorsignalojn.
5. Rezistemo
de organismo kontraux malvarmo dependas de tio, cxu la homo regule okupigxas
pri hardado. Tion konfirmas ekspertoj, kiuj esploras mortokauxzojn
dum sxiprompigxoj. Okazas, ke, ecx havante
savrimedojn, neharditaj pasagxeroj mortis pro malvarmigxo dum la unua duonhoro,
sed unuopaj personoj en glacia akvo de oceano batalis por sia vivo dum kelkaj
horoj. La mortiga malvarmigxo venas ne pli frue, ol post 60-90 minutoj.
La mortokauxzoj povas esti siaspeca pro-malvarma sxoko, kiu disvolvigxas post
enakvigxo, spiraj misfunkcioj kaj
korhaltigxo, kauxzita de la amasa iritado de sensiloj de malvarmo. La piloto Smagin,
kiu katapultis sin super la Blanka maro, restis en brulige glacia akvo, kies
temperaturo estis nur +6 gradoj, dum pli ol sep horoj!
Dum la Dua
mondmilito la soveta sergxento Piotr Golubev dum 9 horoj tranagxis en glacia
akvo 20 km-ojn kaj sukcese plenumis sian taskon. En 1985 la mirindan kapablon
de travivado en malvarmega akvo demonstris iu angla
fisxisto. Cxiuj liaj kamaradoj pereis pro malvarmigxo 10 minutojn post sxiprompigxo,
li tamen nagxis en glacia akvo dum pli ol 5 horoj kaj, atinginte la bordon,
ankoraux 3 horojn pasxis nudpiede laux senviva frostigxinta tero.
6. La rusa
komandanto A.V. Suvorov diris, ke malvarmega akvo utilas por korpo kaj menso.
Homo povas nagxi dum la
aertemperaturo -43 gradoj. Tion
konfirmas G.E. Alpaidze, la fama "rosmaro" (tiel oni nomas homojn,
kiuj nagxas vintre en malvarmaj akvenoj). Li diras, ke nagxado en
malvarmega akvo estas la supera
grado de hardado.
Kompilis O.P.
Poezio
Baldur Ragnarsson
Baldur Ragnarsson naskigxis en 1930 kaj eklernis Esperanton en
1949. Li profesie laboris kiel instruisto kaj
aktivis por la kulturo de nia lingvo en diversaj kampoj. Li prezidis la
Islandan Esperanto-Asocion, estis vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio
pri kulturo kaj edukado, membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la
Belartaj Konkursoj de UEA kaj redakciano de la fama revuo Norda Prismo. Tamen,
kio eternigis lin en la panteonon de niaj plej
eminentaj intelektuloj, tio estis lia verkaro. Li verkis poemojn, eseojn kaj
tradukojn en plej alta nivelo. La jubilea volumo "La
Lingvo Serena", eldonita en 2007 estas nemalhavebla libro, en kiu oni kunigis
lian versan kaj prozan produktajxon. La poeto mortis la 25-an
de decembro 2018.
Rauxka
rido
aperis en Norda
Prismo, 56/3, p. 137
Ni kasxe kusxis, rest' de l' homa hordo
sub la piedo monstra de l' malamo,
cxe l'rompo vibris lasta vivokordo.
In fero fauxkis: cxe mokanta flamo
de mond' murdita nigra nokto sternis
stagnigan sxtofon sur la sangobanon.
Fantomaj krioj el vakej' alternis
kun tomba grinco de l' atoma ardo,
sarkasme kiu tra la nokt' lanternis.
Ni kusxis tiel sub la mortstandardo
gxemante plore en sufok' angora,
dum trans abismon rulis sin rigardo,
kaj "fiat-luxe" lumis stelo fora,
planed' fratina, la diin' Venuso,
juvel' cxiela, en brilec' de l' oro.
Vidante gxin el nia Tera kusxo,
ni ridis rauxke: Kiu gxia sorto?
Post tio strecxe spasmis nia busxo,
kaj regis sur la ter' la Morto.
La
insulo de l' poeto
(laux antikva islanda ritmo)
aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 187
Versxas benon brila suno
sur la teron tra l' aero,
kisas monton dolcxa vento
blovetante zuman kanton.
Al la maro mi deziras
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn lauxe randi
blankan bordon de la fjordo.
cxe la strando bark' atenda
prenas min en sian sinon,
kaj mi celas en petolo
insuleton de l' poeto.
Dancas barko kiel korko
sur la ondoj glate rondaj,
albordigxas por rifugxo
cxe kvieta laguneto.
La aromon de poemoj
mi ekstare gxue flaras,
versoj vibras kvazaux febre
en zefiro dolcxe spira.
Lulaj rimoj ade zumas
kaj murmuras sxauxm-susure,
frapas kordojn brila bardo
senprokraste por la gasto.
La poema amalgamo
klare diras pri inspiro,
saltas gajo haleluje
dum la koro gxeme ploras.
Vort' serena akompanas
deziregon sentosegan,
mens' trankvila auxreolas
pesimisman tomb-abismon.
Kortusxite mi ektretas
sur la teron plej liberan,
en ekstazo paradiza
himnon auxdas ecx en plauxdo.
Fulmas penso el la transo:
Prenu eron de la tero
por ekhavi mensan levon
dum modesta vivoresto.
Tuje agi penso logas,
mi elprenas manan plenon
da poema ter' aroma,
iras for kun' gxoj' en koro.
cxiam poste kiam gastoj
min vizitas sen invito,
mi regale sxtopas ilin
per porcio poezia.
La
simbolo
Trovinte la Simbolon,
ekbrilan torcxon, kiu strecxis kolon
tra brecxo okuluja,
interna suno inter krampoj sangaj,
demandis mi; ja kiaj agoj dormas
en mia grundo, kvazaux semoj strangaj
trans prenatingo?
Kaj kielaj vortoj
senbazajn turojn krabirante formas?
Kaj sangauxroro jxetis radireton
en subkonscian vaston, trans konkreton.
Malantaux muro fora
atendis mi kun turmentado kora,
sufokis vejnajn kriojn;
auxskultis sonorilojn tra tenebro
kristali kupre: estis rugxa voko
flirtanta panse cxirkaux mia febro
post rigla pordo.
Vitron tulo maskis,
vaporo kordevena, karna floko
giganta, kiu kreskis, fine fluis
-- rivere suben, larmojn
rendevuis.
El mia kasxoloko
ekvidis mi spektaklon de provoko,
flugilrompitan sunon
trakuri arde super la tegmento,
eskapi rande mian fumotubon
kaj fali maron kvazaux kontinento
brulanta tute, --
kaj
mi kasxobservis
por vidi sole vastan vapornubon;
kaj poste sxvebas ombroj largxavostaj
tirane solaj super kampoj frostaj.
Malfortas mia sango,
atingas ne profundon, bumerango:
gxi, kaj fluas reen.
Okaze tamen nervoj fundon sondas,
sentemaj nervoj, kiuj vibras inter
mi kaj alia, sentoj kristalondas
gxis korsanktejo.
Estas tre silente,
kaj via vocxo et-atingas min
kerube kvazaux efemera blovo
sur nokta maro preter viv' kaj movo.
Sur mensa Gibraltaro
enua estas mia gardostaro,
soleca luno verdas.
La grizaj akvoj kontraux lumo fermas
salivan busxon kaj rifuzas brilon,
tra mia esto malakutoj vermas,
senehxaj pusxoj.
sxtelaj
cxirkauxpasxoj
de vilaj hordoj gestas asimilon.
Nuanco falva sur retino palas
simile morton, kiu gxin rivalas.
Tra filigranaj puntoj
de sombraj tagoj papiliaj buntoj
agitas sian fugxon,
sercxante bragxojn de falinta suno,
tra ventumataj ruboj de memoroj
renkonte bluan pluvon de l' auxtuno
eterne fora.
Molas sur flugiloj
vesperaj larmoj de silentaj horoj;
fluetas flekse sur fenestro mia
argxento viva, sxirmo jxaluzia.
Glosaro
Akveno - natura ujo, plena je akvo, ekz.,
maro, lago. Ruse: vodojom. Angle:
water body, hispane: aljibe.
falva - helflava, kutime pri bestoj. Angle: light-bey, ruse: bulanyj.
Mukozo - cxiam humida membrano,
kovranta internan surfacon de organoj de homo aux besto. angle: mucous tunic, germane: Schleimhaut,
ruse: slizistaja obolocxka.
Por la
retumantoj
NI REKOMENDAS
Retejo de TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO
(TEVA)
La asocio disvastigas Esperanton inter vegetaranoj kaj
vegetarismon inter esperantistoj,
kaj varme bonvenigas cxiujn, kiuj vojagxas sur tiujn cxi du verdajn vojojn aux
sercxas informojn pri kiel tion fari.
Forpasoj
La 6-an de decembro 2018 en sia 74-a jaragxo forpasis s-ano prof.
Vasile Adamescu (Rumanio). Kvankam li estis blinda
surdmutulo, sed tre klera persono.
Li tre bone scipovis la anglan, francan kaj Esperanton. Li laboris en la
porblindula lernejo en Cluz-Napoca kiel profesoro pri
psikopedagogio. Pro liaj verkistaj meritoj li estis
honorigita per la nacia medalo pri kulturo je la grado Cavaliro. Ripozu
en paco, kara samideano!
Livi Ciobanu.
La 4-an de januaro nia franca delegito Jacques Charlin
informis, ke ne plu vivas Jacqueline Gonin, la vidvino de nia karmemora Raymond
Gonin, al kiuj ambaux ni multon danksxuldas pro ilia senlaca longjara
kunlaborado en
Esperanto.
Viktor Varzari
(Moldavio) informis, ke la 29-an de decembro forpasis Galina
Marcxenko, LIBE-delegitino en Belorusio. Tio estas granda
perdo por belorusa kaj internacia E-movado de bll'j. Sxi
havis superan klerecon, laboris en blindul-entrepreno en Vitebsk, partoprenis
multajn E-renkontigxojn dum la 80-aj, 90-aj jaroj. Ripozu en paco, nia kara amikino!