Esperanta ligilo

n-ro 10, decembro 2019

 

Enhavtabelo

86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE-86) - unua

(korektita) komuniko

UK 2020

Ni rememoras

Literaturo. Daphne du Maurier. Felicxan kristnaskon (rakonto)

Koljado (Ukraina kristnaska kanto)

Enigmoj kaj problemoj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

 

 

 

           86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

       (IKBE-86) - unua (korektita) komuniko

 

   Karaj gesamideanoj,

Cxar REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj)

trovis alian, pli konvenan restadejon por la IKBE-86,

bv. nuligi la "Unuan komunikon", aperintan en oktobra EL,

kaj anstataux gxi validas la jena teksto:

 

1. Dato kaj loko:

La IKBE-86 okazos de la 27-a de junio gxis la 4-a de julio 2020

en Moskvo, la cxefurbo de Rusio.

 

2. Ni logxos, mangxos kaj konferencos samloke, en la 6-etagxa

konstruajxo, kies lastaj du etagxoj estas la hotelaj cxambroj,

apartenantaj al la instituto "REAKOMP"; lifto estas.

Ni rezervis 37 cxambrojn por 71 personoj

(7 trilitaj, 15 dulitaj, 10 unulitaj, 3 duonluksoj kaj du luksoj).

Cxiuj cxambroj estas komfortaj, kun dusxo, necesejo, fridujo kaj elektra

teujo; Vi-fio funkcias en la tuta konstruajxo.

La luksoj kaj duonluksoj estas pli vastaj, pli komfortaj cxambroj,

destinitaj por du personoj, sed la lito estas duloka, do konvena

por paro aux por iu korpulenta homo.

luksa cxambro konsistas el du ejoj plus divano.

Pri la dezirataj cxambroj, kompreneble, oni konsideros plej unuajn mendojn.

Mangxejo estas por 80 personoj kaj konferencejo por 100 personoj.

Sur la unua etagxo de la konstruajxo trovigxas la sxtata sxparbanko,

sur la dua - la respublika biblioteko por blinduloj.

Proksimas la metroo "Prospekt Mira", la fama VDNH (Ekspozicio de la

ekonomia mastrumado), kelkaj teatroj, belega moskeo,

ankaux porblindula mezlernejo kaj "Logos", kiu okupigxas pri

brajlopresado, reliefajxoj kaj sonlibroj.

"Reakomp" preparas funkciulojn por la rusiaj blindulorganizajxoj kaj

entreprenoj.

Adreso de la kongresejo: per. Protopopovskij 9,

RU-129010 Moskvo.

 

3. Kiel la kongresan temon ni proponas:

"Esperanto kaj muziko unuigas nin".

 

4. Partoprenkotizo dependas de la cxambrospeco kaj landkategorio.

Jen estas la unupersonaj kotizoj por B-landoj:

- 250 euxroj en trilita cxambro;

- 280 euxroj en dulita cxambro;

- 310 euxroj en duonlukso;

- 380 euxroj en lukso;

- 400 euxroj en unulita cxambro;

- infanoj gxis 14 jaroj, se ili ne profitos apartan liton,

pagas 130 euxrojn.

Ni rememorigas, ke B-landojn konsistigas iamaj socialismaj landoj

de Euxropo, cxiuj landoj de Afriko, Latina Ameriko kaj Azio

(escepte Israelon, Japanion kaj Korean Respublikon).

Cxiuj aliaj landoj apartenas al kategorio A,

kaj A-landanoj al la indikitaj kotizaj prezoj bv. aldoni 30 euxrojn.

La kotizo inkluzivas logxadon kaj trifojan mangxadon dum sep tagoj,

tuttagan ekskurson kaj ceterajn kongreselspeszojn.

Ankoraux du ekskursojn ni proponas por aldona pago.

 

5. La kotizon bv. pagi al:

SWIFT-code SABRRUMMSP1

Bank name STAVROPOLSKOYE OTDELENIYE N5230 PAO SBERBANK,

Branch address g. Pyatigorsk, ul. Oktyabrskya, 8,

Payee account 40817978260106290019

Payee Ryabov Pavel Vasilevich.

En la kampon “Mesagxo por ricevonto”

bv. _nepre skribi “LIBE-kongreso 2020”.

 

Limdato por aligxoj kaj pagoj de la kotizo estas la 1-a de aprilo 2020.

Se iuj cirkonstancoj malebligos vian partoprenon en la IKBE,

kaj vi avertos la organizantojn antaux la 1-a de junio 2020,

oni redonos vian monon (kompreneble, sen la bankelspezoj).

 

6. Aligxilo

1) antauxnomo kaj familia nomo;

2) vidhandikapito/akompananto/blindulamiko;

3) naskigxdato;

4) Posxta adreso;

5) telefonnumero, retadreso kaj skajpo;

6) mi pagis per banko ... euxrojn;

7) mi bezonas ... cxambron

(Mia samcxambran(in)o: ...)

8) Mi estas vegetarano: jes/ne;

9) A. mi partoprenos tuttagan ekskurson: jes/ne;

B. mi partoprenos busan ekskurson tra Moskvo

(20 euxrojn por persono, alpago surloke): jes/ne;

C. mi partoprenos perpiedan ekskurson al Kremlo

(15 euxrojn, alpago surloke): jes/ne.

10) Mi jene kontribuos en la programon de la IKBE: ...

11) Mi planas alveni (indiku veturmanierojn, alven/forirtempojn,

kunvojagxantojn, laux via momenta scio).

Se vi gxustatempe informos, ni renkontos vin cxe la alveno kaj poste

ankaux akompanos cxe la forvojagxo.

 

7. La preparan laboron gvidas REAN kunlabore kun LIBE kaj REU

(Rusia Esperantista Unio) en jena konsisto:

Pavel Rjabov (REAN), Anatolij Masenko (REAN),

Vjacxeslav Suslov (estrarano de LIBE),

Svetlana Smetanina (vicprezidanto de REU).

 

Se vi bezonas la oficialan invitleteron por akiri la rusian enirvizon,

bv. sendi kopion de via vojagxpasporto kaj la gxustan logxadreson al:

svsmetanina@yandex.ru

Aparte bv. mencii, se vi volas alveni pli frue aux resti kelkajn tagojn

post la kongreso.

 

Viajn eventualajn demandojn kaj proponojn bv. direkti al:

             Anatolij masenko,

Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;

tel.: +7 87937 75886,

R.P.: masenkoai@mail.ru

 

 

           UK 2020

 

   Multaj personoj aligxis al la UK-2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a

gxis la 8-a de auxgusto 2020) jam dum la antauxa UK en Lahtio, kaj nun

la aligxilo disponeblas por la plej malmultekosta aligxperiodo. La prezo

por aligxo en tiu cxi unua aligxperiodo por individuaj membroj de UEA

estas 190 euxroj por A-landanoj kaj 145 euxroj por B-landanoj. La prezo

altigxos gxis 240 / 180 euroj en la dua aligxperiodo kaj gxis 290 / 215

euxroj en la tria aligxperiodo. Notindas, ke la unuan fojon UEA ankaux

proponas la eblecon kompensi la poluadon, okazantan i.a. pro

transportado de kongresanoj al UK.

   La UK 2020 en Montrealo estas notinda el multaj vidpunktoj. Tio estas

la unua fojo, kiam la kongreso okazas en orienta flanko de Kanado. La

unua kaj gxis nun lasta UK en Kanado okazis en Vankuvero, okcidenta

flanko, en 1984, longe antaux Interreto kaj la apero de retaj

E-lernejoj, kiel Lernu.net kaj Duolingo.com, kie dekoj da miloj da

lernantoj venas de Norda Ameriko, aparte el Usono. La lastan fojon, kiam

la UK okazis en la orienta flanko de Usono aux Kanado, estis en la jaro

1910, kiam Zamenhof mem cxeestis la 6-an UK-on en Vasxingtono, en Usono.

Montrealo, urbo de pli ol unu miliono da logxantoj (kvar milionoj en la

tuta regiono) kaj unu el la plej malnovaj kaj vizitindaj urboj en

Nord-Ameriko, estas perfekta loko por kongresumi: unu el la plej

popularaj nord-amerikaj urboj por turismo (mondfamaj muzeoj, arkitekturo

kaj vidindajxoj), la cxefe franclingva metropolo de Kebekio, gxi ebligas

facile elturnigxi france kaj angle (kaj foje ankaux alilingve) kaj estas

aparte konscia pri la aferoj rilataj al

lingvaj rajtoj kaj lingva justeco.

   La kongresejo estas la hotelo Sheraton, urbocentre -- apud du gravaj

metrolinioj kaj la centra trajnstacio (notindas, ke trans la strato de

la kongresa hotelo trovigxas la antauxa hotelo Windsor, kie Zamenhof

restis dum sia privata vizito al Montrealo). La kongresejo estos

perfekta de logistika vidpunkto: cxiuj programeroj okazos en unu loko.

UEA negocis bonan prezon por la kongresanoj, kaj pro la favora kurzo de

la kanada dolaro kompare al euxro, la prezo en la kongresa hotelo, kaj

la montrealaj prezoj gxenerale, bone komparigxos al la euxropaj prezoj

interalie.

   La temo de la kongreso: "UN 75-jaragxa: dialogo kaj interkomprenigxo

en sxangxigxanta mondo" -- estas tre favora al la kreo de diversaj

strategiaj aliancoj kun similpensantaj individuoj kaj organizoj. Notu,

ke antaux la UK okazos la 53a ILEI-kongreso, de la 25-a de julio gxis la

1-a de auxgusto, en Kebekurbo, kun organizita komuna busveturado al

Montrealo, kaj tuj post UK okazos Nitobe-simpozio. Samtempe kun la UK en

Montrealo okazos indigxena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos

aparte bone konatigxi kun indigxenaj kulturoj de Kanado: la temo, kiun

la LKK ankaux substrekos per serio de prelegoj, atelieroj kaj arto

(ekz., filmoj). La LKK promesas aparte ricxan artan programon, kun

konataj steluloj de Esperantujo kaj novaj “juveloj”, kaj multajn

belegajn ekskursojn, antaux- kaj postkongresajn (interalie, al Niagaraj

Akvofaloj, Otavo kaj Toronto, kaj pli ol 400-jara Kebekurbo), kaj

multajn tipe kebekiajn spertojn, kiel mangxo en sukerkabano: loko, kie

oni servas pladojn kun fama kebekia acersiropo.

   La aligxilo estas havebla cxe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Auxskultu unuhoran intervjuon pri la UK 2020 kun la du LKK-anoj

cxe https://movada-vid.punkto.info/2019/09/02/

   Pli da

informoj: Esperanto2020.ca | facebook.com/Montrealo.kongreso | videa

invito al la UK | Prezentajo | Gazetaraj reehoj

          Gxenerala Sekretario de UEA <alekska@gmail.com>

 

 

         Ni rememoras

   Kiel ni jam informis, la 4-an de novembro 2019 en Krasnodaro (Rusio)

forpasis rimarkinda

virino kaj E-istino Valentina Vasiljevna Kudinova.

Dum la lasta jaro sxi multe suferis pro doloroj,

post kvar operacioj sxia organismo malfortigxis

kaj fine ne plu povis kontrauxstari la malsanon.  Tamen obstine

sxi dauxrigis plenumi siajn sociajn kaj familiajn devojn.

   Naskigxinta en la malfacilega 1942, Valentina en 1960 sukcese finis

la porbll'an mezlernejon en Kislovodsk kaj poste laboris

en Krasnodara bll'-entrepreno. En 1984 sxi esperantistigxis,

kaj gxis sia lasta spiro sxi restis fidela al nia kara lingvo kaj movado.

   Kvankam sxi ne havis fakan klerecon, sed Dio donacis al sxi instruistan

talenton. Sxiaj interretaj E-lecionoj cxiam estis interesaj kaj variaj.

Sxi estis postulema instruistino, kapabla organizanto, vera amikino, tre

lerta kaj gastama mastrino, fidela edzino, zorgoplena patrino kaj avino,

gardantino de la hejma felicxo.

Per bonkoraj vortoj sxi vigligis kaj subtenis gelernantojn, cxiam trovis

tempon kaj toleron por prepari programojn de diversaj artaj vesperoj,

renkontigxoj ktp'. Ni nomis sxin "nia ministrino de kulturo".

Sxi mem fajre brilis kaj scipovis gvidi antauxen la ceterajn. Rigardante

sxin, ni cxiuj kun gxojo kaj plezuro helpis sxin

kaj ankaux penis fari niajn taskojn pli bone kaj sukcese.

   Valentina cxiam estis preta subteni samideanojn en malfelicxo,

ne nur materiale, ankaux spirite: sxi helpis reakiri esperon,

eksenti gxojon de l' vivo. Multajn fortojn sxi dedicxis al Aneko

(Asocieto de nevidantaj esperantistoj en Kubanio).

Por la koncertoj sxi sercxadis seriozajn kaj humurajn programerojn.

Post sxia forpaso kvazaux estingigxis hela fajreto, kara por ni cxiuj.

Por ke Valja cxiam restu en nia memoro, ni devas pli amike kaj sincere

subteni unu la alian, pli serioze rilati al la kara lingvo,

sencxese progresi, ke nin ne turmentu rimorso, kaj sxi povus fieri

pri la amikoj.

   Anekanoj kaj cxiuj samideanoj zorge gardos la memoron

pri nia kara instruistino! Dormu pace, nia neforgesebla amikino,

nia mirinda vera homo!

Nome de Anekanoj

               Ljubovj Rajkova

 

 

         Literaturo

 

           Felicxan kristnaskon

            (rakonto)

   Lorenz-oj logxis en granda domo tuj ekster la urbo. Sinjoro Lorenz

estis korpulenta, dika, rondvizagxa kaj ridetanta viro. cxiumatene li

veturis per auxto en la urbon, al sia oficejo, kie li havis solidan

skribotablon kaj tri sekretariojn. En la dauxro de la tago li telefonis,

iris al la afereca tagmangxo kaj denove telefonis. Li gajnis multon.

Sinjorino Lorenz havis blondajn harojn kaj porcelane bluajn okulojn.

Sinjoro Lorenz nomis sxin Katideto, sed tio ne signifas, ke sxi ne

tauxgas por la vivo. Sxi havis mirindan figuron kaj longajn ungojn, kaj

dum la tago sxi kutime ludis brigxon. Bob Lorenz estis dekjaragxa. Li

estis tutsimila al sinjoro Lorenz, nur pli malgranda. Li tre sxatis

elektrajn lokomotivojn, kaj lia patro speciale alvokis majstrojn, kiuj

metis ludfervojon en la gxardeno. Marygold Lorenz havis sep jarojn. Sxi

estis tutsimila al sia patrino, nur pli ronda. Ofte oni donacis al sxi

pupojn, sed pro iuj kialoj ili cxiam rompigxis. Dek kvin pupoj jam

amasigxis.

   Se vi hazarde renkontus Lorenz-ojn, vi tuj komprenus: cxi tiu estas

la plej ordinara familio antaux vi. Probable, gxuste  pro tio cxio

okazis. Ili estis tro tipaj. Ilia vivo fluis bonstate kaj sennube, kio

kompreneble estis tre agrabla.

   Do, la Kristnaskan vesperon Lorenz-oj pasigis proksimume same, kiel

cxiuj aliaj familioj. Sinjoro Lorenz revenis frue el la urbo por cxeesti

la familian preparadon por la festo. Li ridetis pli ofte ol kutime,

metadis siajn manojn en siajn posxojn, kaj kiam li stumblis je la hundo,

kasxigxantan malantaux la brancxoj de visko kaj ilekso,

li grumblis: "Kial vi diable!" Sinjorino Lorenz rifuzis brigxon

cxi-okaze kaj pendigis lanternetojn en la salono. Efektive, lanternojn

pendigis la knabo-gxardenisto, kaj sinjorino Lorenz ornamis ilin per

multkoloraj paperaj festonetoj kaj transdonis ilin al li; dum sxi fumis

kontinue, kaj la fumo larmigis la okulojn de la knabo, sed li estis tro

edukita por forpeli la fumnubetojn mane. Bob Lorenz kaj Marygold Lorenz

kuradis tra la salono, saltadis sur sofojn kaj segxojn kaj kriis:

"Kion oni donacos al mi morgaux?" "Cxu oni donacos al mi trajnon?" "Cxu

oni donacos al mi pupon?"

Finfine, sinjoro Lorenz lacigxis pro tio, kaj diris:

"Se vi ne cxesos kriadon, vi tute ne ricevos ion ajn."

Tamen la tono estis klara, ke li ne estas serioza, kaj la infanojn oni

ne povas trompi.

   Kiam venis la tempo por la infanoj enlitigxi, sinjorino Lorenz estis

vokita al telefono. "Diable!" sxi diris, kaj denove direktis fumtorenton

en la okulojn de la gxardenisto. Sinjoro Lorenz prenis brancxon desur la

planko kaj fiksis gxin malantaux la kadron de bildo. Poste li ekfajfis

gaje.

   S-ino Lorenz estis for cxirkaux kvin minutojn; kiam sxi revenis,

sxiaj bluaj okuloj eligis fajrerojn, kaj sxiaj haroj tordigxis. Nu, vera

katido. Tiu, kiun oni volas preni sur genuojn, diri: "Ho, karulinjo!" -

Kaj tuj liberigi denove.

"Nur tio mankis," sxi diris, kaj al la infanoj sxajnis, ke sxi estas

ekploronta.

- Kio diable okazas? - demandis sinjoro Lorenz.

"Tiu estis de la komitato pri akcepto de rifugxintoj," informis

sinjorino Lorenz. - Ne vane mi diris al vi, ke nun cxi tie estos amasego

da rifugxintoj. Kiam cxio cxi nur komencigxis, mi, kiel cxiuj aliaj,

devis aldoni nian nomon al la listo de tiuj, kiuj pretas akcepti ilin -

mi pensis, ke gxi estas nur formalajxo kaj neniun necesos akcepti. Kaj

nun evidentigxis, ke necesas. Ni devas akcepti geedzan paron, kaj jam

hodiaux.

Sinjoro Lorenz cxesis rideti.

"Atendu minuton," li diris. - cxi tiu komitato ne rajtas fari tion al

ni, ni devus esti sciigitaj anticipe. Kial vi ne forsendis ilin?

"Mi forsendis," S-ino Lorenz respondis indigne, "sed ili diris al mi, ke

ili tre bedauxras, sed ili cxiuj estas en la sama situacio, ili sendis

iun en cxiun domon, kaj ili aldonis ion pri" respondeco en kazo de

rifuzo "- Mi ne tute komprenis, sed gxi sonis tre malagrable.

"Ili havas neniun rajton," deklaris sinjoro Lorenz, levante la mentonon.

"Mi tuj telefonos al iu supre, tuj. Mi zorgos, ke la oficisto, kiu

parolis al vi, estu eksigita, mi mem iros en la urbon, mi..."

"Dio mia, cxu tio havas sencon?" replikis sinjorino Lorenz. "Ni ne zorgu

tiom pri tio cxi." Ne forgesu, hodiaux estas Kristnaska vespero, cxiuj

foriris delonge. Cxiukaze cxi tiuj, kiuj ili do estas, jam estas

survoje, ni ja ne povas sxlosi nin de ili. sxajne, vi devas informi la

serviston.

- Kion faros rifugxintoj? - scivolis Ekscititaj infanoj. “cxu ni devos

doni al ili niajn ajxojn?” cxu ili dormos en niaj litoj?

"Kompreneble ne," sinjorino Lorenz respondis akre. - Ne sxajnigu esti

kompletaj idiotoj.

"Kie ni logxigos ilin?" - demandis sinjoro Lorenz. "Ni havas ecx ne unu

liberan cxambron, morgaux ja venos Daily kaj Collins. Cxu vi ne proponas

nuligi invitojn?

"Ne maltrankviligxu," diris sinjorino Lorenz, kaj sxiaj bluaj okuletoj

ekbrilis ruze. - La nura konsolo estas, ke ni povas honeste diri, ke ne

estas loko en la domo. Ni metu ilin en la cxambron super la garagxo. La

vetero estas ankoraux seka, do tie ne estas tro humide. Tie estas lito -

rememoru, antaux du monatoj ni forigis gxin el la domo, la somiero tro

enfalis. Kaj do gxi ankoraux estas suficxe fortika. La servistino sxajne

havas oleo-hejtilon, kiun neniu uzas.

Sinjoro Lorenz ridetis.

- Jes, vi sxajne cxion pripensis? Li diris. "Ne eblas superruzi mian

katidon." Nu, se ili ne gxenos nin, mi ne kontrauxas. - Li klinigxis kaj

gxoje ekprenis Marygold en siajn brakojn. - cxiukaze, ni ne permesos

malbonigi nian Kristnaskon, cxu ne, bebo? Li demandis sian filinon.

Kaj li jxetis sxin en la aeron, kaj sxi ekkriis kun gxojo.

"Maljuste," diris Bob Lorenz, tuta lia ronda vizagxo rugxigxis.

"Marigold estas pli juna ol mi, kaj la sxtrumpon sxi volas pendigi la

saman." Mi ja estas pli agxa, do, mia sxtrumpo devas esti pli granda,

cxu ne?

Sinjoro Lorenz tauxzigis la harojn de sia filo.

"Vi estas viro, Bob," li diris. - Ni ne ofendu vian fratinon. Morgaux mi

donos al vi ion pli bonan ol tio, kion oni kutime metas en la sxtrumpon.

Bob tuj cxesis koleri.

- cxu io por mia fervojo? - li demandis arde.

Sinjoro Lorenz nur palpebrumis kaj ne respondis.

Tiam Bob eksaltis sur la lito.

- Kaj mi havos pli grandan donacon! Pli da donacojn! ol Marygold! Li

kriis pro ekscitigxo. - Pli, multe pli!

- Ne, Do, ne! Marigold kriis, preta ekploregi. "Mia donaco ne estos pli

malbona ol la via, cxu ne, pacxjo?"

   Sinjoro Lorenz vokis la flegistinon:

- Trankviligu la infanojn, cxu bone? Cxar ili igxis tro petolemaj.

Li ekridis kaj foriris malsupren.

Sinjorino Lorenz detenis lin duonvoje.

"Alvenintaj," sxi raportis. La vocxo sonis strecxite.

- Nu, kaj? Li demandis.

Sxi skuis la sxultrojn kaj grimacis.

"Judoj," sxi diris kurte kaj malaperis en la infanejon.

Sinjoro Lorenz ion balbutis, poste rektigis sian kravaton kaj faris

mienon, kiun li opiniis tauxga por renkonti rifugxintojn: miksajxo de

severeco kaj braveco. Li marsxis laux la vojeto al garagxo kaj grimpis

la knarantan malfirman sxtupetaron.

- Nu, nu, bonan vesperon! - li diris lauxte kaj gaje, enirante la

cxambron. "Kiel vi fartas cxi tie?"

La cxambro estis iom malhela - la sola ampolo ne estis purigita dum

multaj monatoj, kaj gxi pendis en la angulo, for de la lito, tablo kaj

hejtilo. En la unua momento, la rifugxintoj simple mute rigardis tiun,

kiu eniris. La virino sidis cxe la tablo kaj malplenigis la korbon - sxi

elprenis panon kaj du tasojn. La viro sternis litkovrilon sur la liton;

kiam sinjoro Lorenz ekparolis, li rektigxis kaj turnis sin al la mastro.

"Ni estas dankemaj al vi", li diris. - Senfine dankemaj.

Sinjoro Lorenz tusetis kaj eligis ian ridosonon.

"Pro kio do? Ne gravas" li diris.

   La rifugxintoj estas sendube judoj. Li havas grandegan nazon kaj

hauxton de speciala olea flava koloro. sxi havas malhelajn okulojn, sub

kiuj kusxas ombroj. sxi aspektas malsana.

"cxu... vi bezonas ankoraux ion?" - demandis sinjoro Lorenz.

cxi-foje la virino respondis, skuante unue la kapon.

"Nenion ni bezonas," sxi diris. - Ni estas tre lacaj.

"cxie cxio estas okupita," la viro diris. "Neniu povus akcepti nin." Vi

estas tiel sindona.

"Ne gravas, ne gravas," Sinjoro Lorenz diris, neglekte. "Estas bone, ke

ni havis liberan cxambron." Vi certe suferis... tie, kie vi estis.

Ili nenion respondis.

"Nu, bone," sinjoro Lorenz diris. "Se vi ne plu bezonas min, tiam bonan

nokton." Ne  forgesu malsxalti la hejtilon, se gxi ekfumos. Kaj, jen...

se vi bezonos ion por mangxi aux litkovrilon tie, frapu cxe la

malantauxa pordo, demandu servistojn. Bonan nokton

"Bonan nokton," ili respondis hxore, kaj la virino aldonis: "Felicxan

Kristnaskon al vi."

Sinjoro Lorenz senmovigxis.

"Ha, jes," li diris. "Jes, kompreneble." Multan dankon.

   Li iris al la cxefa pordo, levante la kolumon de sia jako. Pli

malvarmigxis. sxajne, frostos vespere. Kiam li eniris la koridoron,

ekbatis la gongo - oni vokis al la tablo. La knabo-gxardenisto finis

pendigi lanternojn, kiuj balancigxis gaje sub la plafono. S-ino Lorenz

miksis koktelojn cxe la tablo apud la kameno.

"Rapidu," sxi diris, ne turnigxinte. "Cxar la tuta vespermangxo

difektigxos: se mi ne eltenas ion, tio estas duone malvarmetigita anaso.

- cxu la infanoj dormas? - demandis sinjoro Lorenz.

"Jes, certe," diris sinjorino Lorenz. "En Kristnaska vespero, vi ne

cxiam povas trankviligi ilin." Mi donis al ili dolcxajxojn kaj diris al

ili, ke ili ne bruu. cxu vi volas trinki?

Poste, kiam ili senvestigxis en la dormocxambro, sinjoro Lorenz subite

montrigxis el la vestocxambro - dentobroso enmane.

"Amuza afero," li diris. "cxi tiu rifugxintino deziris al mi felicxan

Kristnaskon." Kaj mi ne sciis, ke judoj festas Kristnaskon.

"sxi apenaux imagas pri kio temas," diris sinjorino Lorenz, frapetante

sian rondan, glatan vangon, por enigi la nutran kremon.

   Unu post la alia la lumoj estingigxis en la domo. Lorenzoj dormis.

Ekstere, steloj brilis en la cxielo. Kaj en la cxambro super la garagxo

apenaux videblis lumo.

          ***

"Ho, vidu, mi havas aviadilon kaj novan lokomotivon por la fervojo!

Ekkriis Bob. "Ho, li flugas kiel reala! Vidu kia flughelico!

"Cxu ankaux mi havas du donacojn de pacxjo? Marigold demandis, furioze

fosante en la amaso da pakajxoj sur sxia lito; la grandan pupon, kiun

sxi jxus elpakis, sxi jxetis flanken. "Hej!" - sxi kriis. "Kie estas mia

dua donaco?"

sxiaj vangoj brulis kolere.

"Jen kion vi meritis, avida bovido," moknomis sxin Bob. "Sed rigardu,

kion mi havas!"

"Kaj nun mi rompos vian stultan aviadilon," Marygold minacis, kaj larmoj

fluis sur sxiaj vangoj.

"Ne bonas kvereli pro Kristnasko," diris la servistino kaj triumfe

forigis la alian skatolon el la cxifonoj. "Venu, Marygold, rigardu, kio

estas tie!"

Marigold dissxiris la paperon. Baldaux sxi jam tenis brilan kolcxenon en

la mano.

- Mi estas princino! sxi kriis, "Mi estas princino!"

Bob rigardis sxin, plena je malestimo.

"Bagatelajxo," li rimarkis.

   Malsupre, por sinjoro kaj sinjorino Lorenz estis jxus servita matena

teo. Ili sxaltis la elektran hejtilon, malfermis la kurtenojn kaj matena

lumo inundis la cxambron. Sed la leteroj kaj pakajxoj gxis nun restis

netusxitaj, cxar sinjoro kaj sinjorino Lorenz auxskultis kun fervora

indigno la rakonton de sia servistino Anna.

"Mi ne kredas miajn orelojn. Kia kosxmaro! - diris sinjoro Lorenz.

"Kaj mi ja kredas. Kion plie atendi de tiaj homoj? Diris sinjorino Lorenz.

"Mi klarigos la aferon kun cxi tiu komitato por akcepto de rifugxintoj!"

promesis sinjoro Lorenz.

"Ili apenaux sciis tion," diris sinjorino Lorenz. - Ja cxi tiuj homoj

klopodis arangx, ke neniu ion suspektu. Nu, cxiukaze, ni ne povas lasi

ilin cxi tie. Kiu prizorgos sxin?"

"Ni devas voki ambulancon por ke ili estu forprenitaj," Sinjoro Lorenz

decidis. - Hieraux sxajnis al mi, ke sxi estis iom pala. Sed tamen mi ne

komprenas - kiel sxi sukcesis sola?

"Nu, tiuj naskas kaj ne rimarkas," diris sinjorino Lorenz. "Probable,

sxi ecx nenion sentis. Mi gxojas nur, ke ili estas en la cxambro super

la garagxo, kaj ne en la domo. Tie ne estas io por malpurigi.  ajn."

"Jes, Anna," sxi kriis post la servistino, "nepre diru al la knabino ne

lasi la infanojn iri al la garagxo gxis la ambulanco foriros."

   Kaj nur poste ili prenis leterojn kaj pakajxojn.

"Bone, estos io por ridigi la gastojn," sinjoro Lorenz diris. - gxuste

la tauga rakonto por meleagro kaj prunoj.

   Kiam ili matenmangxis kaj vestigxis, venigis la infanojn, kaj ili

saltis suficxe longe sur ilia lito, montrante siajn donacojn, sinjoro

kaj sinjorino Lorenz iris al la garagxo por decidi, kion fari nun

koncerne la rifugxintojn. La infanoj estis senditaj en la infancxambron

por ludi kun novaj ludiloj - la historio estis tamen malbela. Pri tio

flegistino plene konsentis kun sinjorino Lorenz. Kaj kiu scias, kion

atendi plu.

   Ili iris al la garagxo kaj trovis, ke servistoj amasigxis en la

korto, interparolante. Estis kuiristo, lakeo,, servistino, sxoforo kaj

ecx gxardenisto.

"Kio okazis?" - demandis sinjoro Lorenz.

"Ili foriris," la sxoforo raportis.

"En kia senco - "foriris?"

"La viro, dum ni matenmangxis, iris kaj trovis taksion," la sxoforo

klarigis. "Mi supozas, ke li kuris al la parkejo cxe la fino de la

strato. Kaj nek unu  vorton al ni."

"Ni nur auxdis, kiel la auxto supreniras al la malantauxa pordego," la

kuiristo aldonis. - Ili kun la sxoforo portis sxin tien sur brakoj."

"La viro demandis, kiel nomigxas la plej proksima hospitalo, kaj ni

diris al li, ke estas unu, juda, cxe la  urborando," la sxoforo aldonis.

- Kaj li respondis - ke li tre pardonpetas pro la gxeno. Kruda viro! Rekta.

"Kaj bebo. Ni vidis la bebon, "la knabino ekridetis kaj subite ial dense

rugxigxis.

"Jes," la kuiristino konfirmis. - Vera judeto, nu, gxuste kiel lia patro."

   Tuj ili cxiuj ekridis kaj interrigardis iel stulte.

"Do," sinjoro Lorenz diris, "sxajnas ke ni faris cxion, kion ni povis."

   La servistoj disiris. La ekscito malpliigxis. Necesis pretigxi al la

kristnaska benkedo, farotajxoj multas, jen tio, jen la alia, cxiuj jam

lacigxis pro kurado, kaj estas jam la deka matene.

"Ni vidu," Sinjoro Lorenz diris, montrinte per mentono al la garagxo.

Sinjorino Lorenz grimacis kun malkontento kaj sekvis lin.

   Ili grimpis la malfirman sxtupetaron en malhelan mansardon. Neniu

signo de malordo. La lito staras surloke cxe la muro, la litkovrilo

kusxas nete faldita sur la planko. La tablo kaj segxo staras, kie ili

staris. La fenestro estas malfermita, por enlasi fresxan matenan aeron.

La hejtilo estas malsxaltita. Nur unu signo atestis, ke la cxambron oni

uzis. Sur la planko apud la lito staris glaso da malvarma akvo.

   Sinjoro Lorenz ne diris ecx unu vorton. Ankaux sinjorino Lorenz diris

nenion. Ili revenis en la domon, eniris la gastcxambron. Sinjoro Lorenz

venis al la fenestro, rigardis eksteren en la gxardenon. En gxia

malproksima parto videblis la lud-fervojo de Bob. Sinjorino Lorenz

malfermis la saketon, kiun sxi preteratentis dum matenmangxo. Krioj kaj

pepoj auxdigxis de supre - la infanoj gxojis aux inverse.

"Kio pri golfo? sxajnis, ke vi intencis ludi je la dekunua, "sinjorino

Lorenz rememoris.

Sinjoro Lorenz sidigxis sur sofon apud la fenestro.

"Mi ial ne volas," li agnoskis.

Sinjorino Lorenz metis sur lokon la kosmetikujon, kiun sxi jxus eltiris

el sub multaj tavoloj da maldika papero.

"Strange," sxi diris, "ankaux mi havas specon de maltrankviligxo en la

animo, tute ne Kristnaske."

   Tra la malfermita pordo estis videble, kiel oni arangxas

vespermangxon en la mangxocxambro. La tablo estis ornamita kiel

atendite, inter la argxento videblis fasketoj da floroj. En la centro

staris grandega fasko da krakiloj.

"Mi ecx ne imagas, kion ankoraux ni povus fari," subite diris sinjorino

Lorenz.

Sinjoro Lorenz ne respondis. Li starigxis kaj ekpasxis tra la cxambro.

Sinjorino Lorenz ordigis la brancxon ensxovitan malantaux la bildon.

"Finfine, ili ja ne petis ion," diris sinjorino Lorenz. "Li certe dirus

al ni," dauxrigis sinjorino Lorenz, "se sxi fartus tute malbone, sxi,

aux infano." Mi estas certa, ke cxio estas en ordo kun ili. Nu, tiu

popolo, cxiuj vivemaj."

Sinjoro Lorenz prenis cigaron el sia vesxta posxo, poste remetis gxin.

"cxi tie, cxe ni, por ili estus multe pli malbone ol en la juda

hospitalo," dauxrigis sinjorino Lorenz. - Tie estas flegado kaj cxio

tia. Kaj ni mem ne povus cxion arangxi. Kaj krome, ili forveturis tiel

subite, ili nenion diris al iu - ni ecx ne havis tempon por oferti ion

ajn al ili."

   Sinjoro Lorenz malfermis la libron, poste refermis gxin. Sinjorino

Lorenz tordis la zonon de sia robo en la fingroj.

"Kompreneble," sxi diris haste, "mi iros tien kaj ekscios kiel ili

fartas, prenos iujn fruktojn kaj ankoraux iom da cxio kaj eble varmajn

ajxojn, kaj demandos, cxu ili bezonas ion." Mi irus hodiaux, sed mi

devas konduki la infanojn al pregxejo ...

   Kaj subite la pordo malfermigxis kaj la infanoj enkuris en la cxambron.

"Jen mi havas novan kolcxenon sur mi," diris Marigold. "Kaj Bob havas

nenion novan por vesti." - sxi turnigxis sur piedfingroj. "Panjo, ni

rapidu, ni malfruos kaj ni ne vidos, kiel cxiuj eniras la pregxejon."

"Kaj tie, poste, ili kantos "Novajxon Angxelo auxskultu"? - demandis

Bob. - Ni lernis vortojn en la lernejo, mi ecx ne bezonas sercxi en la

libro. Pacxjo, kial Jesuo naskigxis en la stalo?"

"Cxar estis neniu loko por ili en la hotelo," Sinjoro Lorenz respondis.

"Cxu ili estis rifugxintoj?" - precizigis Marygold.

Unue neniu respondis, kaj tiam sinjorino Lorenz levigxis kaj ordigis

siajn harojn antaux la spegulo.

"Ne faru stultajn demandojn, bebo."

   Sinjoro Lorenz malfermis la fenestron. La sonoriloj sonis malantaux

la gxardeno. La suno priversxis puran, blankan prujnon kaj sxajnigis

gxin argxenta. Sinjoro Lorenz havis strangan, perpleksan mienon.

"Do estis necese ..." li komencis. - Estis necese..."

   Sed li ne sukcesis finparoli, cxar de la pordego al la domo jam

proksimigxis du auxtoj, en kiuj sidis du familioj, la Daily kaj Collins,

kaj la infanoj rapidis laux la sxtuparo kun ekscititaj kriegoj:

"Felicxan Kristnaskon! Felicxan Kristnaskon!"

              Daphne du Maurier, 1940

             E-igis O.P.

 

      KOLJADO

(Ukraina Kristnaska kanto)

 

Dormu, ho Jesu’,

Jam subigxis sun’

Mi vin lulos, karuleto,

Kaj dormigos per kanteto,

Dormu, Jecxjo, dormu, kara,

Dormu, dormu plu...

 

Dormu, ho Jesu’,

Kapon metu sur,

Sur manetojn de Maria,

Kiu donis vivon vian

Dormu, Bebo, la karulo,

Dormu, dormu plu...

 

Dormu, Di-donac’

En la songxa spac’!

Jen Jozefo survojete –

Portas li por vi paneton

Dormu, Jecxjo, dormu, kara,

Dormu, dormu plu...

 

Regas pacienc’,

Okulhara dens’,

Ne demandu pri estonto,

Agoj sur Golgota monto

Dormu, Jecxjo, dormu, kara,

Dormu, dormu plu...

 

Dormu, ho Jesu’,

En maten-nebul’!

Mi cxe Vi ripozu vere

En cxielo kaj surtere

Dormu, Jecxjo, dormu, kara,

Dormu, dormu plu...

             Traduko de Je. Slovacxevskaja,

             M.Lineckij

Cxi tie vi povas auxskulti gxin en la ukraina lingvo.

https://www.youtube.com/watch?v=Y-27oX4ehJ8

 

        Enigmoj kaj problemoj

             :::::::::::

Redaktoro: Anatolij masenko,

Gerojev-Medikov 15 - 1,

RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;

r.p.: masenkoai@mail.ru

 

       Fisxkaptado

 

Gxi estas speco de anagramoj, cxar el la literoj de cxiu vortoparo

vi provu formi novan vorton, kies signifo estas iu fisxo;

ekzemple: zoo +ek =ezoko; Elena +solv' =salveleno.

 

Kaj jen estas la vortoparoj (apostrofitaj vortoj ne havas gramatikan

finajxon):

1. vocx' +ano =...

2. uro +om' =...

3. teo +rul' =...

4. mol' +as' =...

5. urso +il' =...

6. rond' +as' =...

7. giso +buo =...

8. vergo +us =...

9. lupo +ke =...

10. akso +ar' =...

11. alo +nepre =...

12. tasego +ostre =...

13. karo +mezo =...

14. nas' +ero =...

15. urso +il' =...

16. sok' +morb' =...

17. or' +posxt' =...

18. ter' +sledo =...

19. ino +tus' =...

20. amo +lit' =...

21. car' +zoo =...

22. ol +veki =...

23. tut' +or' =...

24. enu' +mor' =...

25. kiso +li =...

 

Viajn solvojn mi atendos gxis fino de februaro 2020/

Felicxan fisxkaptadon al vi!