Esperanta ligilo

n-ro 2, februaro 2019

 

 

     Enhavtabelo

85-a IKBE en Finnlando 20.-27.7.2019 (kvara komuniko)

El Esperantujo. ILEI jubileas

La fidela blindulamikino

Jacqueline Gonin (1925-2019)

Lingva forumo. Pri la partikulo "ja"

Internacia jaro de indianaj lingvoj

Literaturo. Atendante novajn librojn de Julian Modest. Du biletoj por teatro

Diversaj interesajxoj. Neuxtrala Moresneto

Lulado efikas ankaux cxe plenkreskuloj

Sxako (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj. Praktika helpo al novaj adeptoj

 

 

 

 

85-a IKBE en Finnlando 20.-27.7.2019

(kvara komuniko)

Se via banko postulas nomon de nia banko kaj adreson de la ricevanto, jen cxiuj scioj:

ricevanto de IKBE-kotizo: Steleto,

adreso de la ricevanto: Pietarinkatu 10 D 27,

FI-00140 Helsinki, Finnlando;

banko: Nordea,

IBAN: FI27 1544 3000 0985 61

BIC: NDEAFIHH

              Ritva Sabelli.

 

 

         ILEI jubileas

  2019 estos la jaro de la jubileo de ILEI - gxi igxis 70-jara! Gratulojn al cxiuj gxiaj membroj kaj dankojn al cxiuj, kiuj portis gxin dum tiom da jaroj! Ni deziru al la Ligo vivi plu kaj plu, prosperi kaj gxui sukcesojn en tutmonda disvastigo de E-o kaj efika instruado de la lingvo! Okaze  de tiu jubileo  la  Estraro  akceptas  kaj  bonvenigas  iujn  ajn ideojn  pri  instruado  de E-o, pri la Ligo mem, pri gxia festo, gxia evoluo, gxia kresko ktp, ktp... Tamen por atingi tiujn celojn, necesas multe kaj multe labori. La  Estraro  komencis  pripensi  kaj  prepari  la  celebron  de  la  jubilea

por  la  Ligo  jaro.  Estis kreita  emblemo  de  la  jubilea  jaro,  proponita  plano  de  celebraj eventoj. La  Estraro  esploras diversajn  informfontojn  pri  la  historio kaj  agado  de  la  Ligo. Estas sercxata kunordiganto por la tuta evento. La Estraro planas kreadon de filmo, dedicxita al agado de ILEI kaj gxia jubileo. Sukcese dauxras retaj kunsidoj de la Estraro. Ili okazas pli-malpli  regule kaj  efike. Ekde decembro la Estraro komencis uzi la sistemon "Zoom", kiu havas pli bonajn eblojn ol Skype. La lastan  kunsidon fine  de  decembro partoprenis  la  vicprezidanto de UEA  Stefan  MacGill kiel observanto. Estis pritraktitaj diversaj kampoj de kunlaboro inter ILEI kaj UEA.

La  5-an de  decembro kadre de  Tago  de la Libro okazis Komuna Legado de E-teksto.  Tio  jam igxis bona tradicio de  la  Ligo - organizi komunan Eo-legadon. Cxi-jare  estis proponita poemo de Julian Hernandez Angulo el Kubo.

         (laux raporto de Mirelle Grosjean,

            prezidantino de ILEI).y

 

 

         La fidela blindulamikino

 

Pro longjara sindona aktiveco en esperantomovado, precipe en LIBE-agado, okaze de sxia okdekjara jubileo, la estraro de LIBE proklamis nian vidantan amikinon Ritva Sabelli (Finnlando) honora membro de LIBE.

  Tute ne estis felicxa la infaneco de Ritva. Havanta denaskan gravan auxdhandikapon, sxi kiel trijaragxa militinfano, orfino, estis transportita Danion por du jaroj, kaj poste kiel lernejanino sxi pasigis tie ankoraux unu someron. Tial natura estas sxia simpatico al tiu lando. En 1999 en Danio aperis libro "Finnaj infanoj – parto de la historio de Danio", al kiu Ritva kontribuis per la materialoj el Finnlando. Kelkajn jarojn sxi laboris kiel sekretariino de la amikec-asocio Finnlando-Danio.

  Post la skolta periodo sxin kaptis la agado inter popoldancistoj, kie sxi cxefe plenumis administrajn funkciojn. Ritva mem ankaux dancis, kvankam ne auxdis violonon, kaj kuragxe interpretis parolojn. Sxi eniris estraron de la popoldanca asocio, redaktis gxian revuon kaj asistis en verkado de libroj. I. a. sxi tradukis la rusan libron pri kareliaj popoldancoj kaj norvegan-svedan gvidlibron pri la popoltradicioj. Kiel omago pro 40-jara aktiva kultura agado oni nomumis sxin honora membro de la asocio.

  Post semajnfina esperantokurso Ritva tuj ekpartoprenis la 68-an UK en Budapest 1983, kaj de tiam esperanto por cxiam englutis sxin. En la blindulan mondon sxin enkondukis en 1993 karmemora Arvo Karvinen (1934 - 2013). Sen lia influo la vivo de sxi estus malpli ricxa. Ritva estis lia asistantino dum 20 jaroj en liaj multaj sxatokupoj. Longe sxi agis ankaux en loka blindulasocio kiel helpantino en diversaj taskoj. Sxia unua IKBE okazis en 1994 en Kislovodsk (Kauxkazio). Entute sxi spertis 40 internaciajn esperantokongresojn. Sxi asistis en arangxoj de kelkaj blindulkongresoj, kaj, kompreneble, la venontsomera IKBE85 en Lahti nun laborigas sxin kiel sekretarion kaj kasiston de Steleto (esperanto-asocio de finnaj vidhandikapuloj). Ritva iom asistis en librotenado de LIBE kaj en internaciaj kontaktoj. Tamen ege ni danksxuldas al sxi pro sxia multjara senlaca kaj skrupula laboro, rezulte de kiu  en 2016 aperis platskribe (ankaux retversie) "Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888 - 2015". Sxi kompletigis la faman samtitolan verkon de Jozef Kreitz per la postmilita agado. Finna, mallongigita eldono de la verko aperos printempe samkiel la 100-jara historio de Steleto. Post la IKBE85 Ritva intencas dauxrigi esploradon de la malnovaj EL-numeroj, kiuj kusxas en la arkivo de la finna blindulmuzeo.

  Libertempe Ritva sxatas triki gantojn kaj sxtrumpetojn por bonfaraj celoj. Vere por nia scivolema bravulino kiam unu pordo fermigxas, alia malfermigxas!

             Anatolij Masenko.

 

 

          Jacqueline Gonin (1925-2019)

 

  Forpasis Jacqueline Gonin, mia patrino, la 1-an de januaro en hospitalo, kie si eniris post sajne negrava endoma falo. Si naskigis en 1925. Sia nomo restos nedisigebla de tiu de mia patro, Raymond Gonin.

  Kvankam ili konatigis, kiam si estis nur infano, Raymond Gonin edzinigis sin en 1946 kaj baldau instruis al si Esperanton. Ambau ceestis la Uk-on en Parizo en 1950 kaj de tiam dedicis grandan parton de siaj fortoj al la movado : vizitoj al multaj kongresoj, fondo de FUBE en Francio kaj de LIBE internaciskale, kreo de brajla perkoresponda kurso, kiun mastrumis mia patrino, kreado de Pagservo, kiu helpis al pagoj inter statoj dum periodo, kiam ne eblis sendi monon alilanden, redaktado dum 35 jaroj de Esperanta Ligilo: Raymond Gonin igis sekretario, poste prezidanto de LIBE. Ciam en la ombro de la edzo, kvazau anonime, Jacqueline diskrete sed efike helpis lin, prenante sur sin la materiajn aspektojn, plenumante la  sekretariajn taskojn, zorgante pri kelkaj rubrikoj de la revuo: Kaj post 1991 kiam difektigis lia sanstato, si transformigis al flegistino kaj vivhelpantino, kun granda  sindedico kaj ciumomenta atento, neniam plendante.

  Post la forpaso de Raymond, superante la gravan aflikton, en nova hela apartamento , kiun si komforte arangis, si povis gui pli trankvilan vivon kaj fine pensi pri si mem. Tamen la maljunigo iom post iom malebligis, ke si restu sola en Villeurbanne kaj si devis rifugi en la hejmon de la filo, kie si travivis la lastajn jarojn. La lasta revuo, kiun si legis en la hospitalo, estis precize sia amata <Esperanta Ligilo>.

            Herve Gonin

 

 

          Lingva forumo

         Pri la partikulo "ja"

  Multaj homoj diras, ke la germana lingvo estas malfacila. Cxar mi estis i.a. instruisto pri la germana, mi sxatus diri jenon:

- la verba sistemo de la germana estas sendube multe pli facila, ol ekz. tiuj de la itala kaj portugala;

- pro tio, ke ekzistas reguloj kaj malmultaj esceptoj, la prononco estas pli facila ekz., ol tiu de la angla;

- cxar ekzistas reguloj, kiuj montras, kiel oni devas skribi la parolatajn vortojn (kaj ekzistas malmultaj dubaj okazoj), la skribado estas multe pli facila, ol en la franca.

  Tamen jes, la gramatiko de la germana ne estas facila, i.a. cxar ekzistas 3 genroj kaj 4 kazoj (sed kelkaj aliaj lingvoj havas ecx pli da kazoj).

  Kaj estas unu afero, pri kiu la eksterlandanoj gxenerale ne scias, kiu estas ege malfacila kaj kiun alilingvanoj sukcesas regi nur post multe da tempo de praktikado de la lingvo. Temas pri partikuloj, kutime nomataj "Modalpartikeln" (modalaj partikuloj), sed kelkaj auxtoroj uzas aliajn terminojn. Cxiel ajn, ekzistas multaj artikoloj kaj kelkaj libroj pri ili. Mi mem skribis (en Brazilo) mian magistran disertacion pri ili kaj dedicxis pli ol 30 pagxojn al ili en mia portugallingva verko "Gramatica Alem"a (Germana Gramatiko).

  Necesas aldoni, ke tiaj partikuloj ekzistas ankaux en kelkaj aliaj lingvoj, ke ili estas uzataj precipe en la parolata lingvo kaj ke ili malkasxas certajn sintenojn de la parolantoj.

  Kial estas malfacile lerni - kaj regi - la germanajn modalajn partikulojn? Cxar

     - ekzistas pluraj el ili; kelkaj el ili havas pli ol unu signifon (aux estas uzataj en diversaj situacioj); estas tre malfacile scii - kaj regi - ilian pozicion ene de la frazo; cxefe estas malfacile ekspliki iliajn signifojn kaj uzojn.

  Leginte la titolon de cxi tiu artikolo kaj la suprajn rimarkojn, vi sendube jam imagas, ke la e-a partikulo "ja" estas simila al unu el tiuj germanaj partikuloj. Kaj vi pravas. Mi supozas, ke Zamenhof, kiu pruntis ne malmultajn vortojn el la germana, ankaux pruntis tiun - kiun oni fakte skribas kaj prononcas same: "ja". (Tiuj, kiuj iomete konas la germanan, scias, ke "ja" ankaux signifas "jes", sed cxi tie temas pri la modala partikulo "ja".)

  Tamen estas diferencoj inter la germana kaj la e-a "ja".

  Kiel mi diris, la "Modalpartikeln" estas komplika afero, sed koncerne al (la germana) "ja" oni povas diri, ke la parolant(in)o uzas gxin plej ofte:

  a) por esprimi la fakton, ke li/sxi pensas, ke la alparolata homo jam scias tion, kion li/sxi diras. Ekzemplo: Mein Sohn studiert ja in Berlin. - Kiel vi scias, mia filo studas en Berlino. / Mia filo ja studas en Berlino.

  b) por emfazi ion en eksklamacioj: Das ist ja fantastisch! - Tio ja estas eksterordinara!

  Nu, kio pri la e-a "ja"?

  Kiam oni ne konas iun e-an vorton aux volas scii pli pri gxi, oni sercxas gxin unue en iu vortaro, prefere en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV).

  Vidu la cxefan PIV-an klarigon pri "ja":

  Partikulo, uzata por akcenti, emfazi la realecon de ideo entenata en frazo aux en vorto.

Kaj la vortaro donas i.a. du Zamenhofajn ekzemplojn: "tio ne estas ja peko"; "nu, vi ja estas virinoj!"

  PIV informas ankaux, ke "ja" estas Fundamenta vorto, t.e. vorto, kiu trovigxas en la Vortaro de la Fundamento de E-o.

  Tie Zamenhof donis, kiel por cxiuj vortoj en tiu vortareto, la tradukon en ses lingvoj: la hispana, franca, angla, germana, rusa kaj pola. Li bone tradukis "ja" per la germanaj partikuloj "ja" kaj "doch"  (kiu ankaux estas "Modalpartikel"), sed - kiel en la tuta Fundamenta vortareto - ne donis eksplikojn aux difinojn. En la angla li liveris la tradukon "indeed", kiu miaopinie ne estas bona, cxar gxi povas esti gxusta nur en kelkaj frazoj. En la franca li donis kvar tradukojn ("en effet, de fait, donc, n'est-ce pas"), inter kiuj la tradukistoj devas elekti tiun, kiu plej bone tauxgas en la koncernaj frazoj.

  Do, Zamenhof ne donis difinon aux eksplikon pri "ja", kaj PIV donas nur unu signifon: "ja" servas por emfazi, akcenti.

  Ankaux la Plena Manlibro de E-a Gramatiko (PMEG, de Bertilo Wennergren) perceptas en "ja" nur tiun signifon:

  Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la dirajo. La auxtoro aldonas, ke, kvankam "ja" emfazas, ke la frazo estas pozitiva, gxi povas ankaux akcenti la neadon. Cxiel ajn, temas pri emfazo.

  Kion diris la auxtoroj de la Plena Analiza Gramatiko de E-o (PAG), K. Kalocsaj kaj G. Waringhien?

- Sur p. 127 ankaux ili asertas, ke oni uzas "ja" por akcenti la realecon de ideo, kaj sur p. 365 oni konstatas, ke tio validas ankaux en la okazo de la imperativo (ekz.: "Li venu ja"!).

  - En paragrafo pri adversaj propozicioj ili diras (p. 297), ke "Cxe akra kontrasto oni uzas "sed ja" aux "sed tamen", kaj ili mencias la uzon de "ja" en aparta okazo (ekz.: "li ja ne diris, sed mi divenis").

  - En paragrafo pri klarigaj propozicioj ili asertas, ke unu el la uzataj "konjunkcioj" estas "ja", kaj ili donas la du jenajn ekzemplojn: "ne timu, mi ja ne volas vin ofendi; faru la aferon mem, vi ja havas suficxe da tempo" (p. 298). La sekvan pagxon ili diras: "Kiel oni vidas, oni uzas ... "ja" por aludi pri motivo." Kial ili uzas la vorton "motivo"? Mi supozas, ke la auxtoroj volas diri, ke en la unua ekzemplo la motivo por la nenecesa timo estas, ke la parolanto ne volas ofendi, kaj en la dua frazo la motivo por fari la aferon estas, ke la interparolanto havas suficxe da tempo.

  - Sur p. 364, parolante pri la vortordo, ili mencias "ja" denove, uzante la epiteton "klariga". Sendube ili referencas al la pagxoj 298 kaj 299.

  Oni perceptas, ke PAG estas pli detala, donas pliajn informojn: laux gxi, "ja" estas uzata ne nur por emfazi, sed ankaux por klarigi. Kaj rilate al emfazo, gxi diferencigas inter emfazi realecon de iu aserto kaj emfazi ordon.

  Kio pri la reala uzo de "ja"? En la "Tekstaro de E-o" (http://tekstaro.com/)  ja estas uzata 4.001 fojojn. Se oni volus esplori la realan uzon de "ja", necesus ekzameni multajn el tiuj frazoj, kaj eble pliajn, kiujn oni povus trovi en aliaj tekstoj. Sed tion mi ne intencas fari.

  Estas fakto, ke kiam Zamenhof pruntis la vorton "ja" el la germana, ankoraux ne ekzistis esploroj pri la menciitaj Modalpartikeln, kaj ecx hodiaux kelkaj germanaj lernolibroj, gramatiklibroj kaj vortaroj ne donas la necesajn klarigojn pri ili. Oni ofte legas, ke tiuj partikuloj gxenerale estas uzataj por iel modifi la sencon de la frazo, sed tiu "klarigo" tute ne suficxas, cxar gxi estas tro malpreciza.

  En la esploroj de la lastaj jardekoj lingvistoj malkovris, ke la germanan modalan partikulon "ja" la parolantoj plejofte uzas, kiam ili pensas, ke la interparolanto jam scias tion, kion ili diras, aux ke tio estas gxenerale sciata. Do oni povus traduki tiun "ja" per "kiel vi scias", "kiel estas sciate". Tamen tio estas problema, cxar "ja" estas oftege uzata en la germana, kaj ne eblas uzi cxiam la propozicion "kiel vi scias" aux "kiel estas sciate" (aux similaj) en la tradukoj.

  Estu kiel ajn, mi opinias (aux pensas, imagas), ke la e-a "ja" havas ankaux tiun signifon, krom tiuj menciitaj en PAG (emfaza kaj klariga "ja").

  PIV mencias nur emfazon, sed vidu gxian jenan ekzemplon: [...] tie la vivo estos ja tute alia

  En tiu frazo emfazo ne estus necesa, cxar "tute" jam estas suficxe emfaza. Pro tio, mi pensas, ke la parolanto volis diri: "kiel vi scias, la vivo tie estos tute alia". Jen nur unu plia ekzemplo (el PMEG): Vi ja auxdis per oreloj propraj. Miaopinie tio povas interpretata tiel: "Evidente mi diras nenion novan, vi mem jam auxdis tion, do vi jam scias gxin." ("Tion" kaj "gxin" rilatas al io, kio estis dirita antauxe).

  Tamen, kiel mi diris, por klarigi kiujn signifojn havas la e-a "ja", estus bone, ke iu ekzamenu multajn frazojn, en kiuj tiu partikulo estas uzata.

             Herbert A. Welker

 

         Internacia jaro de indianaj lingvoj

  Unesko deklaris, ke la jaro 2019 estas Internacia Jaro de Indianaj Lingvoj, kaj invitas homojn kaj instituciojn al partopreno en la rilataj eventoj. Sxajne tio koncernas nin, E-istojn. Pli da detaloj estas troveblaj cxe https://en.iyil2019.org/

  La temo estas grava, cxar gxi tusxas la diversecon en la mondo. Gxi estas parto de batalo kontraux antauxjugxoj kaj subpremado de homoj. Ni pensu ekz., ke ekzistas en la mondo preskaux sep mil indianaj lingvoj, kaj tamen ili estas parolataj de apenaux 3 procentoj el la monda logxantaro.

  Multaj tiaj lingvoj rapide malaperas, kaj tio estas granda perdo por la diverseco de kulturoj kaj homaj valoroj. La iniciato de Unesko celas ne nur atentigi la homaron pri tio, sed starigi movadon por registrado kaj batalado por ke ili postvivu. Tio inkluzivas produktadon de lernolibroj, vortaroj, retejoj por uzado de tiuj lingvoj kaj ciferecigon de materialoj, science faritaj. La movado esperas apogon de registaroj, indianaj organizoj, civila socio, universitatoj kaj privataj sektoroj. Unuvorte, cxies kunlaboro estas bonvena.

  La afero estas urgxa, cxar oni riskas forperdi grandan parton de la historio, tradicioj kaj memoro de la homaro.

  Vidu ekz. la situacion en Brazilo. Antaux la alveno de la portugalaj koloniintoj, estis parolataj cxirkaux mil lingvoj kaj dialektoj, kiuj formis plurajn ?trunkojn? kaj ?familiojn?. Ekzistas ankaux izolitaj lingvoj. Oni kalkulas, ke ili cxiuj devenis de antaux jarmiloj. Tiuj popoloj neniam uzis skriban formon de siaj lingvoj. Nuntempe, restis 150 lingvoj, kelkaj estas uzataj de dekmiloj da homoj, aliaj de nur manpleno da ili. Ankoraux ekzistas en Brazilo triboj, kiuj neniam kontaktis la civilizon. Estas krome indianaj komunumoj, kie oni parolas ?  komprenas pli ol unu lingvon. En unu sola indiana vilagxo foje trovigxas pli ol unu lingvo.

  Multaj brazilaj pralingvoj estas ankoraux ne profunde studitaj.  Kaj tamen, unu el la cxefaj kaj plej konataj trunkoj, la ?tupia?, transdonis al la portugala lingvo multajn vortojn, uzatajn en la cxiutaga vivo. Jen kelkaj: ?jacare?  (aligatoro), ?jabuti? (testudo), ?mandioca? (manioko), ?Pernambuco? (nomo de nordorienta sxtato), ?tatu? (dazipo), ?urubu? (katarto).

  Cxi tiu importado de vortoj suficxus por pruvi la gravecon de respekto al la indiana kulturo.

             Pauxlo Sergio Viana

 

 

        Literaturo

         Atendante novajn librojn de Julian Modest

  Baldaux cxe Dokumenta Esperanto-Centro aperos du novaj libroj de la tre populara Esperanta prozisto Julian Modest el Bulgario: la novelaro "Dancanta kun sxarkoj" kaj la romano por adoleskuloj "La enigma trezoro". Por stimuli vian scivolemon pri la verkoj, ni publikigas unu el la noveloj el "Dancanta kun sxarkoj".

 

          Du biletoj por teatro

  Dinko, la maljuna pensiulo, cxiun posttagmezon venis en la parkon, sidigxis sur unu el la benkoj kaj rigardis la homojn, kiuj preterpasis. Estis gejunuloj, studentoj, gelernantoj, aux viroj, virinoj, kiuj certe laboris en la proksimaj oficejoj. Ili cxiuj rapidis kaj tute ne rimarkis Dinkon, kiu por ili versxajne similis al monumento, silenta kaj senmova. Monumento, kiu bezonas nenion. Vere, post la emeritigxo Dinko bezonis nenion, nek monon, nek renkontigxojn kun

konatoj, kiuj delonge forgesis lin. Liaj tagoj jam pasis malrapide, interligitaj kiel per longa, peza fera cxeno, kaj ofte li demandis sin, cxu hodiaux estas mardo aux merkredo.

 Iun fojon, kiam li silente sidis sur la benko en la parko, rigardante florojn sur la bedo, antaux li haltis junulo kaj afable salutis lin:

- Bonan tagon, sinjoro Milov.

Dinko mire alrigardis la junulon, kiu sxajnis al li tute nekonata. "De kie li scias mian nomon" - demandis sin Dinko.

- Vi ne rekonis min? - ekridetis la junulo.

- Ne - konfesis iom gxenite Dinko.

- Mi estas Vesko. La knabo, al kiu vi sen bileto permesis spekti la dimancxajn teatrajn prezentadojn. Nun Dinko rememoris, kaj antaux liaj okuloj aperis bildo, kiun li delonge forgesis. Antaux jaroj Dinko estis aktoro en la teatro. Tiam li ludis komikajn rolojn en preskaux cxiuj teatrajxoj kaj ankaux en la teatrajxoj por infanoj. Iun fojon dimancxe estis infana prezentado. Antaux la enirejo de la teatro staris gepatroj kaj infanoj por eniri la salonegon. Tiutempe estis la kutimo, ke la geaktoroj renkontu la spektantojn antaux la teatra enirejo kaj salutu per la vortoj: "Bonvenon kaj agrablan amuzon." Dinko staris cxe la pordo kaj bonvenigis la gepatrojn kaj la infanojn, kiuj rapidis por eniri. Kiam preskaux cxiuj eniris, Dinko rimarkis, ke antaux la pordo staras nigrahara knabo kun grandaj malhelaj okuloj kiel olivoj.

- Kial vi ne eniras? - demandis Dinko la knabon.

-  Mi ne havas bileton.

- Cxu viaj gepatroj ne acxetis por vi bileton?

- Ne.

- Kial?

- Miaj gepatroj ne estas cxi tie. Ili laboras en Hispanujo.

- Kaj kiu zorgadas pri vi? - Dinko alrigardis la knabon.

- Mia avino.

- Sxi certe povis acxeti bileton kaj veni kun vi por spekti la teatrajxon.

-

Sxi diras, ke sxi ne sxatas infanajn teatrajxojn - respondis mallauxte la knabo.

- Kiel vi nomigxas?

- Vesko.

- Bone, Vesko. Eniru kaj spektu la teatrajxon - diris Dinko kaj mane enkondukis la knabon en la salonegon.

- Cxu sen bileto? - demandis Vesko mire.

- Jes, sen bileto. Mi permesas al vi. La grandaj olivaj okuloj de Vesko, kiuj jam nagxis en larmoj, ekbrilis

gxoje.

  Post du semajnoj Vesko denove staris antaux la teatro kaj Dinko denove permesis al li eniri sen bileto. Tio ripetigxis kelkfoje. Certe Vesko ege sxatis la teatron kaj deziris spekti cxiujn infanajn teatrajxojn.

- Vesko, vi jam estas plenkreska viro - diris Dinko. - Kie vi laboras?

- Mi estas aktoro, sinjoro Milev, kaj nun mi ludas rolojn en la sama teatro, en kiu vi iam aktoris.

Kelkfoje mi vidis vin cxi tie, en la parko, kaj hodiaux mi decidis alparoli vin kaj doni du biletojn al vi kaj via edzino por la teatra prezentado cxi-vespere. Mi gxojus, se vi venus por spekti min.

- Dankon, Vesko, mi nepre venos, sed bedauxrinde mia edzino antaux kelkaj jaroj forpasis, do mi venos kun iu amiko - diris Dinko kaj eksentis larmojn en siaj okuloj, similajn al tiuj larmoj, kiujn li iam, antaux multaj jaroj, vidis en la grandaj olivaj okuloj de Vesko, kiam li staris sola cxe la teatra pordo.

 

  Julian Modest pli sxatas modestajn, ordinarajn vivojn kaj neordinarecon en ili, kiun nur li vidas, cxar li observas la aferojn siamaniere. Tiel en la noveloj "Dankesprimo", "Du biletoj por teatro", "Kristnaska kafo" kaj "Patrino" la auxtoro rakontas pri malgrandaj faroj, kiuj sxangxis ies vivon kaj kiujn oni ne forgesas, cxar temas pri iaspecaj destinaj okazajxoj. La plej granda nombro da noveloj montras bonan konon pri la homaj psikologio kaj animo, ecx se temas pri iaspeca hiperboleca, fantazia okazajxo, kiel en la novelo kies titolo donis la titolon al la libro mem - "Dancanta kun sxarkoj".

            Zdravko Seles

(en la postparolo al la novelaro "Dancanta kun sxarkoj").

Julian Modest (Georgi Mihxalkov) naskigxis la 21-an de majo 1952 en Sofio. Bulgario. En 1977 li finis bulgaran filologion en la Sofia universitato "Sankta Kliment Ohridski", kie en 1973 li komencis lerni E-on. Jam dum la universitatataj studoj li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en la revuo "Bulgara Esperantisto". De 1977 gxis 1985 li logxis en Budapesxto, kie li edzigxis al hungara E-istino. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj noveloj. Gxis nun aperis dudeko da liaj libroj en E-o.

 

 

         Diversaj interesajxoj

         Neuxtrala Moresneto

 

  En la n-ro 1328 (de oktobro 2018) de la UEA-revuo "E-o" aperis longa recenzo pri la libro "Zinko", verkita de David van Reybrouck kaj E-igita de Piet Buijnsters. Tiu libro pritraktas la landeton Neuxtrala Moresneto.

  Pro tio, ke mi neniam estis auxdinta aux leginta pri tiu landeto; laux la recenzo, gxi estis nekredeble malgranda, fakte gxi estis malversxajna lando;

  la recenzinto ne diris, cxu temis pri historia studajxo aux pri romano, mi pensis dum la legado de la unua duono de la recenzo, ke temis pri inventita lando. Poste igxis pli klare, ke Neuxtrala Moresneto vere ekzistis. Tamen por havi certecon, ke estas artikolo pri gxi en kelkaj versioj de Vikipedio, ankaux en E-o.

  En tiu versio trovigxas la informoj, ke ekzistas retpagxaro en pluraj lingvoj, inkluzive de E-o, pri Neuxtrala Moresneto (sed fakte tiu retejo estas nur en la nederlanda);

    - ekzistas en Jutubo la 48-minuta filmo, parolata en la nederlanda, germana, franca kaj E-o (tamen nur ekde la 32-a minuto de la filmo iu parolas dum kelkaj minutoj en E-o); La 11-minuta filmo parolata en la nederlanda lingvo kun subtekstoj en E-o - tio veras;

  aperis longa artikolo en la reta bulteno "Libera Folio".

  Post klako al la retligilo oni fakte povas legi tiun longegan artikolon, kiu estis aperinta en 2010 kaj kiu titolis "Amikejo: la E-o-lando kiu preskaux ekzistis". Cxe la fino de la ege detala teksto estas dirite, ke "La artikolo unue aperis en la blogo de Jens S. Larsen". Do, Jens S. Larsen estas la auxtoro.

  Kiel mi diris, ankaux la menciita recenzo estas tre longa. Sur unu tuta pagxo la recenzinto Nikola Rasxicx resumas la enhavon de la libroZinko, kiu lauxsxajne pritraktas la historion ne nur de Neuxtrala Moresneto, sed ankaux de kelkaj enlogxintoj. Poste li konfesas "Mi jam tro multe rivelis de la enhavo de tiu cxi malgranda, sed valorega libro", kaj cxe la fino li faras kelkajn taksajn rimarkojn pri la libro.

  Se vi ricevas la revuon E-o, versxajne vi jam legis la recenzon. Se ne, vi povas legi en E-o la vikipedian artikolon aux/kaj la tekston en "Libera Folio". Nur por interesigi vin pri la temo, mi citas la komencon de la artikolo en tiu reta bulteno:

  Neuxtrala Moresneto estis malgranda kvazauxregno, ekzistinta nur pro tio, ke gxiaj du grandaj najbarlandoj ambaux deziris la areon de gxia valora zinkominejo. La landeto ekzistis dum pli ol cent jaroj, de 1816 gxis 1919, sed post la elcxerpigxo de la zinkominejo en 1885 aperis duboj pri la pretervivo de Neuxtrala Moresneto. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli auxtonomigi gxin. La plej rimarkinda iniciato venis de D-ro Wilhelm Molly (la mineja kuracisto), inspirita de Gustave Roy, ambaux framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua E-a regno, nomota "Amikejo". La nova regno estis proklamita en auxgusto 1908, tamen neniu sxtato, nek la E-movado, prenis la proklamon vere serioze. De post la unua mondmilito Moresneto estas parto de Belgio.

             Herbert A. Welker

 

       Lulado efikas - ankaux cxe plenkreskuloj

  Beboj ekdormas pli rapide en lulilo. Ankaux plenkreskuloj dormas pli bone, se la lito malrapide movigxas tien kaj reen. Jen la rezulto de aktuala studajxo. Kaj gxi enhavas surprizan detalon: La lulmovo plifortigas ankaux

la memorkapablon.

  Bone dormas tiu kiu rapide ekdormas kaj ne vekigxas dumnokte kaj restas longe en la fazo de profunda dormo. "CXe tio ne la dauxro ludas gravan rolon, sed ankaux la kvalito de la profunda dormo", klarigas unu el la auxtoroj de la studajxo de la universitato de Lausanne en Svislando.

  La neuxrosciencistoj en unua studajxo nun petis 18 partoprenantojn - kiuj cxiuj estis bonaj dormantoj - dormi en laboratorio kun lito kiu malrapide lule movigxis. Rezulte el tio ili pli rapide ekdormis, dormis pli profunde, nome pli regule kaj pli bone ol dum la nokto en kiu ili ne estis lulataj tra la nokto. Milda lulado signifas en tiu kazo ke la lito svingigxas cxiujn kvar sekundojn tien kaj reen.

  Jam en pli frua studajxo la svisa esplorista teamo estis montrinta ke homoj cxe 45-minuta dormeto ekdormas pli rapide kaj dormas pli bone, se la laboratoria lito movigxas tien kaj reen. Tio estas io kion supozeble multaj homoj konas de la hamako. Sed nun por tiu studajxo okazis unuafoje ke la testpersonoj estis lulataj dum tuta nokto.

  Kio precize okazas dum dormado kaj kial la profunda dormo estas aparte grava, por tio ekzistas kelkaj teorioj.  Kelkaj el ili diras ke ni regenerigxas dum la profundaj dormofazoj. Aliaj opinias ke gxuste tiam la cerbo liberigxas de malgravaj detaloj. Plua teorio kredas ke en tiu fazo estas fiksata la memoro. Almenaux tion cxi lastan ankaux tiu cxi studajxo sxajnas subteni.

  Cxar la esploristoj ne nur igis la testpersonojn dormi en la laboratoria lito, sed ili devis ankaux antaux la enlitigxo lerni vortoparojn. "Je la sekva tago oni nomis al la partoprenantoj unu vorton el ambaux vortoparoj kaj ili devis nomi la duan kunligitan vorton. Per tio oni testas nian asociacian memoron, do la memoron per kiu ni laboras". Rezultigxis ke post nokto sur la lula lito la partoprenantoj povis gxuste kompletigi plurajn vortoparojn.

  En la cerbo cxe tio okazas la jeno: La balancado sxangxas la cerban aktivecon. GXi aktivigxas cxiam denove por duona sekundo gxis du sekundoj. Tio sxajne kunligigxas kun lernado. Kaj la cerbo pro la balancado ankaux produktis pli malrapidajn ondojn de cerba elektro. "Malrapidaj osciloj estas grava markilo por bona, altkvalita dormo". Krome studajxo montris ke tiuj osciloj povas ankaux kontribui al pli bona fiksigxo de intensaj memorajxoj". Ambaux cerbaj aktivecoj laux la esploristoj estas sinkronizataj per la lulado. Tio pozitive influas kaj la memoron kaj la dormon.

           (laux Esperanta Retradio).

 

 

         Por la retumantoj

 

        Praktika helpo por novaj adeptoj

  Fine la nova retejo estas preta kaj publike videbla. Jen gxi: https://uea.facila.org/ . Gxi nun subiras lastajn kontrolojn kun ebloj por reagoj kaj komentoj. Plie skribas la iniciatinto Anna Lowenbstein: "Mia celo estas aperigi en gxi 2-3 novajn artikolojn cxiusemajne. Mi jam havas plurajn pretajn aferojn pri Baldur Ragnarsson (artikolo,

poemo kaj filmeto), kiujn mi aperigos tre baldaux. Bonvolu lauxeble informi pri gxi per gazetara komuniko, ankaux al viaj propraj naciaj revuoj, al lernantoj, kaj en aliaj rondoj, kie la novajxo povus esti interesa.