Esperanta ligilo

n-ro 3, marto 2019

 

 

 

 

     Enhavtabelo

85-a IKBE en Finnlando (kvina komuniko)

El Esperantujo. Akademio de Esperanto - novaj membroj

Mirakla atingo

Otto Prytz - honora membro de LIBE

Lingva forumo. Pri kelkaj popularaj ne-zamenhofajxoj en la nuntempa Esperanto (fragmento)

Facila legajxo

Poezio. Luisa Carol. Petro Palivoda

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Anonco por legemaj komputiluzantoj

 

 

 

         85-a IKBE en Finnlando 20-27.7.2019

         (kvina komuniko)

 

  IKBE-kotizo en unupersona cxambro estas 589 euxroj kaj  en tripersona

cxambro 350 euxroj po persono.

  Precizigo pri mangxoj:

La kotizo kovras sep vespermangxojn ekde sabato, sep matenmangxojn

kaj ses luncxojn ekde dimancxo.

  Iomete pri programo por helpi vin plani vojagxojn

  IKBE komencigxos per vespermangxo sabate 20.7.19 je 17h30

kaj poste okazos nia interkona vespero.

IKBE-programo finigxos per adiauxa vespero vendrede en restoracio.

Sabate 27.7.19 okazos Solena Fermo de UK 10h00 - 12h00

kaj Libroservo funkcios gxis 14h00.

              Ritva Sabelli.

 

 

        El Esperantujo

         Akademio de Esperanto – novaj membroj

  La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli gxian evoluon.

Gxi estis fondita en 1905 en la unua Universala Kongreso de Esperanto, laux propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo “Lingva Komitato”. La nomon “Akademio de Esperanto” portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj gxia Akademio kunfandigxis en unu solan korpon nomatan “Akademio de Esperanto”. Nun la Akademio de Esperanto konsistas el 44 membroj kaj 11 korespondantoj.

  En la jaro 2019 gxi ekhavis jenajn novajn membrojn: Javier Alcalde, Tatjana Auderskaja, Tulio Flores, prof. D-ro Grant Goodall, Maritza Gutierez, Hirotaka Masaaki, Jesper Lykke Jacobsen, Valentin Melnikov, Lee Miller.

  Tatjana Auxderskaja el Odeso (Ukrainio) diris: "Mi tre dankas cxiujn, kiuj gratulis min okaze de la akademianigxo.

Mi amas Esperanton. Dum duonjarcento mi servis al gxi, kaj gxojas, ke sukcesis fari por la lingvo ion, kio estas aprezita ankaux de la internacia komunumo. Se mi povos, mi agos plu, cxar granda felicxo estas labori por tio, kion amas!"

 

   Mirakla  atingo!   

 

  Eblas verki medicinan aux farmacian disertacion en E-o kadre de la UMEA, kiu tiucele kunlaboras kun la Jagielona Universitato en Krakovo, Pollando. Se vi estas kvalifikita kaj pripensas fari gxin, aux konas interesitajn gestudentojn el la medicinaj aux farmaciaj fakultatoj en viaj landoj, bv. peti ilin kontakti nin. Estus pionira laboro, cxar laux nia scio medicina aux farmacia disertacio gxis nun ne estis verkita kaj akceptita.

Kun koraj salutoj,

             Christoph Klawe

            Prezidanto de la UMEA

 

 

        Otto Prytz - honora membro de LIBE

 

  Cxiuj  Esperantistoj, partoprenantaj internaciajn E-kongresojn kaj legantaj E-gazetaron, bone konas Otto Prytz jam delonge aktive partoprenanta en la gxenerala kaj blindula Esperanto-movado. Li esperantistigxis en la jaro 1955. kaj en la jaro 1959. li unuafoje partoprenis E-kongreson. Lia vivo estas nedisigebla de E-movado. Li estis estrarano de LIBE, ankaux gxia prezidanto, estrarano kaj vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo. Ekde la jaro 2005. li estas membro de la Akademio de Esperanto. Tial ankaux Brajle eblas kontakti la Konsultejon de la Akademio por certigi korektan uzon de Esperanto kaj ricevi konsilojn.

 Li estas specialisto pri Brajlo kaj li plurfoje prelegis pri Brajlo dum E-kongresoj kaj konferencoj dedicxitaj al la Brajla skribo. Li estis instruisto pri la hispana lingvo en la Universitato de Oslo ekde la jaro 1978. gxis sia emeritigxo en la jaro 2005. Li estas elstara lingvisto kaj li prelegis dum kelkaj Universalaj Kongresoj en IKU kaj ankaux en Internaciaj Kongresoj de Blindaj Esperantistoj.

Nun li redaktas stenografian pagxon en «Esperanta Ligilo» kaj ofte reagas en la rubriko «Lingva forumo». Dum E-kongresoj oni ofte auxdas lin pledi por korekta uzo de Esperanto.

Otto estis cxeforganizanto de IKBE, okazinta en Oslo en la jaro 1977.

  Koran dankon al nia amiko, kiu donis kaj donas sencxese sian kontribuon al vivo de nia movado kaj evoluo de Esperanto!

             Nedeljka Lojxajicx

 

 

 

             Lingva forumo       

         Pri kelkaj popularaj nezamenhofajxoj

     en la nuntempa Esperanto

 

Edward Malewicz, la auxtoro de la noveldonita lernolibro, estas magistro pri aplikata  lingvistiko,  diplomito  de  la  Supera  Lernejo pri Fremdaj Lingvoj de la Varsovia Universitato kaj de la Instituto pri Aplikata Lingvistiko de la Varsovia Universitato.

 

  Kiel cxiu vivanta lingvo, E-okonstante evoluas. Zamenhof asertis, ke gxi “devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiuj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj”. La evoluo de

E-oefektivigxas i.a. per:

1) konstanta plimultigxo de la radikaro (ekz. oni nur antauxnelonge enkondukis  la  vortojn:

akcxento, t.e.  nekutima  prononcmaniero, grafitio, t.e. anonima murskribajxo,

fano,  t.e.  fervora  admiranto),

2) plilargxigo de la signifo de iuj radikoj  kaj  de  jam  ekzistantaj derivajxoj (ekz. Disko iam signifis nur   platan,   rondan   objekton, uzatan en jxetludoj, nun gxi signifas ankaux platan, rondan objekton, sur kiu estas registritaj iaj datumoj;

pagxo iam signifis nur iun el la du flankoj de paperfolio, nun gxi signifas ankaux parton de retejo en interreto; ligilo iam signifis nur cxion, kio servas por ligi, ekz. leda ligilo, nun gxi signifas ankaux elementon de elektronika dokumento  resendanta  al  alia dokumento aux al alia parto de la sama dokumento),

3) sencxesa estigxo de novaj kunmetajxoj kaj derivajxoj ligitaj kun la disvolvigxo

de la civilizacio (ekz. feltkrajono, t.e.  krajono,  kiu  ellasas  inkon

tra pinto el felto aux simila pora substanco, retejo, t.e. eninterreta teksto  trovebla  sub  unu  adreso,

posxmemorilo, t.e. eta flankaparato enhavanta memoron de komputilo),

4) utiligo de diversaj ebloj entenataj en la strukturo de la lingvo por krei novajn lingvajn formojn (ekz. fare de, havintus, etmono),

5) enkonduko de gramatikaj ennovajxoj motivataj de praktikaj kialoj (ekz. sufikso i- anstataux uj- en  landnomoj, do anstataux Francujo, Rusujo, Cxinujo oni nun ofte diras Francio, Rusio, Cxinio; finajxo a anstataux –o en euxropaj virinaj nomoj, do anstataux Johanino,  Mariino, Juliino oni nun ofte diras Johana, Maria, Julia),

6) anstatauxigo de kelkaj konfuzaj formoj per formoj nedubasencaj (ekz. la Zamenhofa konstruo oni ne devas fari tion estas nun ofte anstatauxigata per oni devas ne fari tion).

Tiu cxi lasta ekzemplo montras, ke la E-parolantoj ne hezitas forlasi formojn, devenantajn de Zamenhof, se ties uzado naskas tia- aux alispecajn problemojn. Tamen, paralele  al  tiuj lauxdindaj tendencoj, ni povas observi negativajn devojigxojn for de la Zamenhofa lingvouzo, kiuj fontas  el  simpla  nekompreno kaj senbezone komplikas la nuntempan E-on aux senigas gxin je signifonuancoj. Mi deziras priparoli kelkajn tiajn devojigxojn.

  La unua  el  ili  troveblas sur la komencaj pagxoj de multaj E-lernolibroj  kaj  povas efike fortimigi plurajn lernantojn.

Temas  pri  frazoj  prezentantaj novajn, nekonatajn al la alparolato objektojn (personojn kaj ajxojn)

singulare kaj plurale. En la etnaj lingvoj tiuj frazoj apartenas al la fundamenta repertuaro de cxiuj denaskaj  lingvouzantoj  kaj  estas simplaj kaj facile memoreblaj: en la angla This is..., These are..., en la franca C’est..., Ce sont..., en la germana Das ist..., Das sind..., en la rusa

Ýňî..., en la pola To jest..., To sa... ktp. La demando estas:

kiel diri tion en E-o? Multaj kredas, ke uzante la koncernajn personpronomojn, do ekz.

Gxi estas domo, Li estas Roberto, Sxi estas Anna,  Ili  estas  libroj,  Ili  estas infanoj.

Aliaj opinias, ke oni devas utiligi du montrajn pronomojn:

Tio por ajxoj kaj tiu aux tiuj por personoj, do Tio  estas  domo,  Tiu  estas Roberto, Tiu estas Anna, Tio estas libroj,  Tiuj  estas  infanoj.

Kiun ajn el tiuj du sistemoj la auxtoro de lernolibro aplikas, la lernanto estas frapita de gxia komplikeco, precipe se li komparas gxin kun gxia ekvivalento en la gepatra lingvo.

Dume en   tiaj   okazoj Zamenhof kaj aliaj klasikuloj de E-ouzis nur unu esprimon:

Tio estas... (en la preterito:

Tio estis... ). Jen iom da ekzemploj el la verkaro de Zamenhof kaj Kabe:

Tio estas oro Z, Tio estas mensogo Z, Tio estas Nilo B, Tio estas sensencajxo B, Tio estas bela floro Z, Tio  estas vera plezuro Z, Tio  estas  belega pregxejo Z, Tio estas stranga ideo Z, Tio  estas  malnobla  ago B, Tio estas  scienca  libro B, Tio  estas fulmotondraj nuboj Z, Tio estas tri beletaj vergoj Z, Tio estas alilandaj manieroj Z, Tio estas veraj perloj B, Tio estas maraj brutoj Z, Tio estas malfacilaj demandoj B, Tio estas granda  sinjoro B, Tio  estas  via onklo B, Tio estas Bazarov, mia amiko B, Tio estas Pauxlo Petrovicx B, Tio estas Salomono de Caus Z, Tio estas  la  episkopo  de  Zelando Z, Tio  estas  Samuelo, filo  de Esdreas B, Tio estas mia kuzino Z, Tio estas ja Marta Swicka Z, Tio estas  knabino  kun  kapabloj Z, Tio estas lia edzino Z, Tio  estas mia dancantino B, Tio estas mia parencino kaj servistino, Ester B, Tio estas Fenicianoj B, Tio estas la kortegjunuloj Z, Tio estas la filoj de Jakob Z, Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo

ordonis... Z, Tio estas la naskitoj de Manase Z, Tio estas viaj tre fidelaj servistoj B, Tio estas la infanoj de viaj servistoj B, Tio estis magazeno de juvelisto Z, Tio estis Adamo Rudzinski Z, Tio estis viro, havanta la agxon de cxirkaux dudek tri jaroj Z, Tio estis juna virino B, Tio estis egipta kamparano B, Tio estis portistoj Z, Tio estis fisxistoj B, Kio tio estis? Z, Kiu estas tio? B.

Krome Zamenhof foje uzis Tio cxi estas aux CXi tio estas..., ekz. Tio cxi estas tute alia afero, Tio cxi estas ja bonegaj vestoj, Tio cxi estas

mia edzo, Cxi tio estas la signo de la 7

interligo, Cxi tio estas vantajxo.

  Kiel ni vidas, cxe Zamenhof kaj Kabe la pronomo tio servas kiel gxenerala indika pronomo, uzebla kaj por ajxoj, kaj por personoj, kaj singulare, kaj plurale.

Cxi tiu facila kaj klara maniero prezenti novajn objektojn devus esti aplikata de cxiuj lernolibro-auxtoroj kaj instruistoj en la unua periodo de instruado. Nur  poste  oni  eventuale  povas enkonduki la nezamenhofan manieron tio por ajxoj, kaj tiu/ tiuj por personoj. Sed se temas pri  la  uzado  de  la  triapersonaj personpronomoj — li, sxi, gxi kaj ili — por prezenti nekonatajn personojn kaj ajxojn, oni devas substreki, ke gxi neniel estas pravigebla. Tiuj cxi pronomoj havas tute alian signifon kaj plenumas tute alian funkcion. Ili estas uzeblaj nur tiam, kiam la persono aux ajxo jam estis indikita (ekz. per gesto), aux kiam pli frue en la teksto gxi estis menciita. En

la etnaj lingvoj ekzistas diferenco inter Tio estas instruisto kaj Li

estas instruisto. Per la unua frazo oni  prezentas  nekonatan  viran personon, per la dua oni informas,

kio la jam prezentita vira persono estas. Tial ne Li estas Petro. Li

estas mia amiko, sed Tio estas Petro. Li estas mia amiko, ne Sxi

estas Maria. Sxi logxas cxi tie, sed Tio estas Maria. Sxi logxas cxi tie

, ne Gxi estas nia domo. Gxi havas dek etagxojn, sed Tio estas nia domo. Gxi

havas dek etagxojn, ne Ili estas miaj genajbaroj. Ili estas tre helpemaj, sed Tio estas miaj genajbaroj. Ili estas  tre  helpemaj, ne Ili  estas kampfloroj. Ili tre bonodoras, sed Tio estas kampfloroj. Ili

tre  bonodoras.  Tian  distingon Zamenhof cxiam zorge konservis, sed hodiaux gxi estas konsciata de nur parto da E-uzantoj.

  La analizon  de la  dua nezamenhofajxo mi komencu per citajxo el “La tuta Esperanto”

de Henrik Seppik. En la cxapitro “Kio, kiu, kia” li skribis: “Kun substantivoj estas uzeblaj la ‘ia’-vortoj (ia, kia, tia, cxia, nenia) kaj ‘iu’-vortoj (iu, kiu, tiu, cxiu, neniu):

Kian libron vi legas? Mi legas interesan (dikan, novan, Esperantan) libron. Kiun libron vi legas? Mi legas ‘Sub la jugo’.

Kiel la respondoj montras, kia libro kaj kiu libro ne estas egalaj: demandante per KIA, oni volas  ekscii  la  ecojn  (kvalitojn), demandante per KIU, oni volas ekscii la nomon.”

Kaj jen citajxo pri la sama temo el “Plena analiza gramatiko de Esperanto”

de Kalman Kalocsay kaj Gaston Waringhien: “

Kiu demandas pri iu elektita el difinita nombro (demanda adjektivo elekta):

kiu lernanto tion faris (kiu el la lernantoj)? kiun

tagon ni havas hodiaux (el la semajn-tagoj)? “Kiademandas:

“1. Pri kvalito: kia vetero estas hodiaux? kian uniformon li portas?

(respondo: husaran; sed: kiun uniformon, la novan aux la malnovan = kiun el la du?).

“2. Pri objekto ne rilatigita,

en la spirito de la parolantoj, al difinita kvanto, aux pri abstrakta substantivo:

kiaj  nekalkuleblaj ricxajxoj estas en la naturo Z! kian komprenon vi havas pri la

libereco Z? kia rezultato Z? kian agxon vi havas? kia dato estas hodiaux? kian libron vi legas?

(respondo: la Faraonon; sed: kiun libron de Dickens vi legas?

= kiun el la libroj de D.). (...) “Rim 1.Z. uzas jen kian, jen kiun agxon. La gxusta, laux la analogio de la supraj ekzemploj, sxajnas kian agxon, cxar oni ne povas diri: kiun el la agxoj, do ne temas

pri determino elekta.” Al la plimulto da E-uzantoj tiel ekplacxis la konciza kaj facile komprenebla

regulo  formulita  de  Seppik  en “La tuta Esperanto”, ke ili ecx ne rimarkis, ke gxi ne estis bazita sur lingvaj faktoj. Kontrauxe al la auxtoroj de PAG, Seppik ne apogis

sian komprenon pri la signifo de la pronomoj kia kaj kiu per ekzemploj el Zamenhof. Cetere li ne povus tion fari, cxar tiaj ekzemploj ne ekzistas. Al Zamenhof, Kabe kaj

aliaj klasikuloj la distingo, farita en “La tuta Esperanto” estis tute fremda. Cxe ili — kiel prave skribis Kalocsay  kaj  Waringhien  — kiu demandas pri objekto, apartenanta al difinita, limigita aro da objektoj, el  kiu  la  respondanto  devas elekti, dum kia demandas aux pri objekto ne apartenanta al tia aro da objektoj, aux pri eco. Sed tio ne detenis la novan regulon disvastigxi nek malhelpis instruistojn kaj ecx auxtorojn de lernolibroj ilustri gxin per novaj, fantaziaj ekzemploj en la speco de: En kiu urbo vi logxas? En Stokholmo. En kia urbo vi logxas? En granda kaj bela. Kiu estas via adreso? 60 Jackson Road, London N 6. Kia estas via adreso? Longa kaj malfacile memorebla.

Tamen cxi tiuj grandefektaj sinsekvoj de kiu/kia-demandoj  kaj  respondoj al ili havas nenion komunan kun la lingva deponajxo, enhavata en la klasikaj  E-literaturajxoj, interrompas la lingvan tradicion kaj, kontraux cxia sxajno, ne ordigas, sed hxaosigas la lingvon.

Jen manpleno  da  pliaj ekzemploj  kun kia, demandanta ne pri kvalito, sed pri objekto, ne apartenanta al difinita kvanto:

-      Kia estas via nomo? (respondo: -Jakob) Z,

- Kia estas lia nomo? (respondo: - Arkadio  Nikolaicx Kirsanov) B,

- Kia estas la nomo de via filo? (respondo: - Izaako) B,

- Kia estas via opinio pri la kronprinco? B,

- Kia  estas  via opinio, cxu ne vere? (respondo: - tute vere) Z,

- Kia estas la aspekto de la viro...? (respondo: - Li estas homo, kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj) Z,

- Kia estas lia aspekto? (respondo: - Li havas flavrugxajn harojn kaj barbon) B,

- Kia estas la titolo de la libro? (respondo: “Pelouse et Fremy: Notions generales”) B,

- Kia estas la celo, al kiu vi iras? B,

- Kiaj estas la sekvoj, kiujn ni atendas de gxi? Z,

- Cxu vi ne donos ian ordonon? - Kian ordonon? Z,

- Kian rolon ludis en  la  nuna  stato  de  lia  animo Hiram kaj Kama? B,

- Kiajn rajtojn vi havas? Z,

- Kiajn sxangxojn en la sxtato ili povas postuli? B,

- Kian signifon havas la morto? Z,

- Kia estas la kauxzo? B,

- Kian procenton vi postulas? (respondo: - kvin talentojn jare) B,

- Kian prokulpan oferon mi repagu al li? Z,

- Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj...? Z,

- Kiajn pruvojn vi havas? B,

- Kian maljustajxon viaj prapatroj trovis en Mi...? Z,

- Kian aferon li povas havi por mi? B,

- Kian kanton la leontodo povis kanti? Ankaux gxia kanto ne estis  pri Kay. Z,

- Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? Z,

- Kiajn arbojn [vi plantis]? (respondo: - akaciojn) B,

- Mia koro divenas, ke vi, patrino, havas ian planon pri mi. Kian? B,

- Kian epiteton vi donus al mi, se mi neniigus la asirian armeon...? B,

- Kian agxon vi havas? (respondo: - la nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj...) Z,

- Kian agxon havas via patro? (respondo: kvardek kvar) B,

- Eble ni aldonu al gxi ankoraux unu ingrediencon... Kian? Z,

  Kaj jen,  por  komparo, dekkelko da demandoj el intervjuoj faritaj de la redaktoro

de  konata,  altkvalita  nuntempa Esperanta  revuo,  alte  taksata ankaux pro gxia lingva nivelo:

Kiun rolon  havas  nun  la  Akademio de Esperanto?, Kiun opinion vi havas pri cxi tiu revuo?, Kiuj estis la reagoj al la svisa enciklopedio? Kiuj laux vi estas la malfortoj de la libro?, Kiujn cxefajn problemojn vi alfrontis dum la laboro?, Kiujn atingojn kaj malatingojn, laux via opinio, vi havis kiel prezidanto de UEA?, Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis post la centjarigxo de  Esperanto?,  Kiujn  cxefajn problemojn frontis LKK?, Kiujn impresojn vi havas pri la preparo kaj okazigo de la kongreso?

Tamen de tempo al tempo la demandoj estas formulitaj lauxzamenhofe:

Kiaj estas la konkludoj pri la svisa  planlingva  movado?, Kiajn novajn projektojn vi havas nuntempe?, Kiajn opiniojn ili havas?

En unu numero de la revuo la intervjuon faris iu alia (cxar la  intervjuato  estis  la  redaktoro

mem),  kun  la  jena  ne-kiuisma rezulto:

Kia estis via reago, kiam vi eksciis pri via elektigxo?, Kiaj estas  viaj  personaj  planoj  kaj la  perspektivoj  de via  revuo, via  eldonejo,  por  la  proksimaj jaroj?, Kiajn avantagxojn kaj riskojn vi vidas en la eldonado de e-libroj en Esperanto?

Du demandoj de la cxi-lasta intervjuo tekstas:

Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej  subtenindaj?  Kiujn  plej negativaj?

, sed tio cxi estas korekta, cxar ili postulas elekton el inter la  ekzistantaj  tendencoj.  Same la redaktoro de la revuo en alia numero korekte demandis:

- Ekster UEA kaj la Civito estas pluraj aktivadoj  realaj  kaj  virtualaj, gazetaj kaj retaj. Kiuj el ili estas la plej atentindaj?

  Laux la  supre  cititaj demandoj estas videble, ke unue, la

postzamenhofa uzo de la pronomoj kiu kaj kiaestas malunueca, kaj due, ke gxi estas malfacila en la

praktiko, cxar ofte ecx unu sama persono hezitas, kiun el ili elekti.

  Pro la estigxintaj duboj foje okazas, ke iuj — ne sciante, cxu uzi kiu aux kia utiligas tute alian

pronomon: kio, pligrandigante cxi-maniere la jam ekzistantan hxaoson. Jen kelkaj ekzemploj:

- Kio estas via opinio?, Kio estas via sugesto?, Kio estas viaj interesoj?

Kio estas via nomo? Kio estas via lando? Kio estas via profesio?

Precipe ofte uzatas Kio estas via nomo?

  Bertilo Wennergren,  demandite  en  la retejo lernu.net, cxu uzi Kio estas

via nomo? aux Kiu estas via nomo?, respondis, ke “multegaj diras

Kio estas via nomo?, kaj tio ne estas erara”, sed al li “estas nature rigardi tian demandon kiel elekton inter cxiuj diversaj nomoj de la mondo, kaj do, uzi kiu (Kiu el cxiuj

nomoj estas via nomo?)”.

El cxi tiu respondo sekvas, ke s-ro Wennergren — la auxtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ne  scias  kaj  ne komprenas tion, kio estas evidenta por cxiuj lingvistoj kaj gramatikistoj, inkluzive de la auxtoroj de PAG. Spite al lia konvinko homoj en sia lingva aktivado ne perceptas cxiujn objektojn de koncerna kategorio, kiuj  ekzistas  en  la  mondo,  kiel apartenantajn al difinita kvanto, do, kiel elekteblajn. En ilia konscio

tiuj  objektoj  estas  rilatigitaj  al nenia difinita grupo. Tion pruvas

la cxiutaga lingva praktiko en etnaj lingvoj, kaj tion pruvas la lingvouzo de Zamenhof, kies intuicio ankaux cxi-kaze montrigxas fidinda. Kiel ni vidis supre, li demandis Kia estas

via nomo?  Pro la sama kauxzo la  anglalingvanoj  demandas  en sia lingvo What is your name?, ne

Which is your name?

  La pronomo “what” en “What is your name?” servas  por  demandi  pri nekonata objekto, do pri objekto, kiu ne apartenas al difinita aro. La demando povus teksti: “Kiu estas via nomo?” kaj “Which is your name?”, se ies nomo ekz. trovigxus sur listo de nomoj, kaj la demandato devus indiki la sian. Pro la sama kauxzo la  germanoj  demandas: “Wie  ist deine Adresse?

(= Kia estas via adreso?), por sciigxi pri la logxloko de  la  alparolato,  kaj „Welche  ist deine Adresse? (= Kiu estas via adreso?

),  se  tiu  devas  elekti  el inter limigita aro da adresoj.

        (El "Kresko", n-ro 7, 2018).

 

 

          Facila legajxo

          Brakumi diinon

  Amo al kulturo estas bona afero, nu, sed se gxi ne estus tro forta... Pri tio konvinkigxis la gepatroj de la knabo, kiu ekdeziris brakumi Afroditon. Al kvinjarulo el Kansaso la busto de diino ekplacxis tiom, ke li jxetis sin al la skulptajxo, prezentita en la loka kulturcentro, strebante brakumi gxin. Registrajxo de la observad-kamerao montras la knabeton grimpi la postamenton de la skulptajxo de Afrodito el Kansas-city. Post momento li falas teren kune kun valora busto - raportas tvp.info. Nun la asekura kompanio postulas de la gepatroj de la infano 132 mil dolarojn da rekompenco. Ili, eble, perdos monon, sed cxiukaze povos fiere diri, ke ilia filo havas inklinon al la arto.

          Veraj viroj

  Futbalisto de la angla teamo Fabian Delph ne ludis en la matcxo de la okono de finalo de la monda futbalkonkurso, cxar anstataux sur la futbalkampo en Moskvo li preferis esti en hospitalo en Manchester, kie lia edzino naskis la trian infanon. Aliel decidis kapitano de la sveda teamo, kiu restis en la mondcxampioneco, malgraux tio, ke lia edzino devis naski dum la tago de matcxo Svedio-Svislando. Jen mistero: vera viro estas tiu, kiu estis kun la edzino aux tiu, kiu batis pilkon?

 

System

  82-jara japano Masafumi Nagasaki dum 29 jaroj logxis nuda sur la senhoma insulo Sotobanari. La viro lasis la insulon nur unufoje semajne por akiri trinkakvon, kaj rizajn pastajxojn. La nuntempa Robinson Crusoe ekde 1989 vivis sola kaj felicxa.  La ermito famigxis dank'al la agentejo Reuters, kiu priskribis kaj fotis lin. Lia nura revo estis morti felicxa malproksime de civilizo. Sed post 29 jaroj    oni devigis lin reveni al kutima vivo kaj logxigis en komuna domo en Ishigaki. Kaj ne konvinkis lia klarigo, ke tie, sur la insulo, li estis felicxa.

          Momenta resanigo

La monda san-Organizajxo (WHO) publikigis la 11-an eldonon de la internacia klasifiko de malsanoj (ICD-11). Nenio speciala, tamen... Kuriozajxo estas, ke de la listo malaperis transseksualismo, kiu gxis nun estis konsiderata psika misfunkcio. Reprezentantoj de la organizajxo klarigas, ke la sxangxo celas alkutimigi akcepton de transseksualismo. Temas ankaux pri plifaciligo por la personoj, kiuj ne akceptas sian biologian seksan apartenon, sxangxon de sekso kaj hormonan terapion. La dokumento havos legxan forton ekde la 1-an de januaro 2022 j. Eble, gxoju ni pro tiu sxangxo? Tiom da homoj tuj resanigxos!

         (laux la pola gazeto "Sieci")

            E-igis O.P.

 

 

          Poezio

         Lulkanto por galanto

             Luiza Carol

Dormu kara beb’galanto,

dormu dum la venta kanto,

Dormu sub la negxkovrilo,

dormu en glacilulilo.

Dormu beb’ de vent’ vartita,

beb’ kun verda cxapo pinta,

bebo kun petal’-sucxilo,

bebo kun foli-mantilo.

Nokta frost’ kun acxa dento,

Rampas kiel fi-serpento,

volus gxi vin acxe mordi,

volus gxi vin acxe tordi.

Kasxu vin sub negxkovrilo,

sidu en glaci-lulilo.

Frumatene varmo  venos,

tuj la froston sun’ forpelos.

Beb’ kun cxapo pinta punta,

venas la printempo bunta,

venas gxi kun sunradioj,

venas gxi kun gajaj krioj.

Dormu beb’ de vent’ vartita,

beb’ kun verda cxapo pinta,

bebo kun petal’-sucxilo,

bebo kun foli-mantilo.

 

Luiza Carol naskigxis la 1-an de marto 1947 en Bukaresxto (Rumanio), kaj

E-istigxis en 2005. Sxi estas instruistino pri la angla lingvo kaj piano, kiu logxas en

Israelo ekde 1980. Sxi verkas, tradukas kaj publikigas poemojn, prozajxojn, teatrajxojn, 

kantojn kaj eseojn en la rumana (ekde 1969), angla (ekde 1981) kaj E-o (ekde

2006), kaj nur malofte ankaux en la franca kaj hebrea. Pliajn informojn pri Luiza

Carol vi povas trovi cxe:

http://luiza.luch.co.il

 

         Petro Palivoda poezias

       Muziko

Solvigxos en muzik’ esenco mia,

per ondo kolizias kun etero,

levigxas super falso, super vero

kaj perdas originon materian.

Forigxos por eterne homaj limoj,

al mi etendas manojn milionoj.

Fluadas mi – jen bono, jen malbono,

venen’, balzam’ inspiras la animojn...

...Vizi’ degelis, estas mi en ordo,

la samaj kavaj vangoj, sekaj lipoj...

Violonisto arcxas jam ne kordojn,

sed miajn ripojn.

          Dezerto

Ni iras dauxre,

Mortas pro soifo.

Ne sun karesas -

pato ardigita.

Sur niaj langoj

vortoj sufokigxas.

Oazo...

Ni iris dauxre,

mortis pro soifo.

Miragxo...

          Kompreno

Mi komprenas:

Tero estas globo,

duoble du faras kvar,

vintre estas tago plej mallonga,

estas plej varme somere.

Kiel multe mi komprenas!

Kiel malmulte mi komprenas...

          Pendolo

Tien – cxi tien,

tien – cxi tien.

Mi haltos –

kaj tempo haltas.

De mi dependas

cxu morgauxo estos.

En knar’ de cxeno mia

hierauxo estis.

Trankvilo mia

morto estas.

        Ekvilibro

Nek sur la tero

nek en la cxielo

surfaco limigita estas

per rektlinio.

Sin levi en la cxielon

gravito baras.

Por ne fali sur la teron

ekvilibro necesas.

        Evoluo

senhejma hundo

felicxon havis

sed duone

gxi trovis sur balaajxejo

peceton da kolbaso

sed tuj ricevis gxia dorso

senprokraste

celtrafan frapon

per bastono

de vagabondohomo

konkuranta

gxi devas ja memori

ke homo estas

krono de l‘ Naturo

Petro Palivoda (naskigxis en  1959)  estas  ukraina  kaj

Esperanta poeto kaj tradukisto

en Kievo. Liaj originalaj verkoj

kaj  tradukoj  en  la  ukraina,

rusa,  germana  kaj  E-o aperis    en    diverslandaj

jxurnaloj, revuoj, almanakoj kaj

antologioj.  E-isto  ekde 1976.Li  tradukis  la  poezion de  Lesja  Ukrainka,  Oleksandr

Oles, Andrij Malisxko, Oleksa Slisarenko, Vasil Atamanjuk, Dmitro

Lucenko,  Volodimir  Dankevicx  (el  la  ukraina  en  Esperanton)  Bill

Auld, Albert Goodheir, Baldur Ragnarsson, Mauro Nervi, Ludoviko

Zamenhof, Hilda Dresen, Victor Sadler, Vasil Erosxenko, Aleksandr

Logvin,  Eugeniusz  Matkowski,  Aivar  Liepins,  Julia  Zigmond,

JXomart Amzejev, Julio Baghy (el Esperanto en la ukrainan), Julian

Marchena (el la hispana en la ukrainan), Martin Kirchhof, Renate

Eggert-Schwarten (el la germana en la ukrainan), Johann Wolfgang

von Goethe (el la germana en la rusan), Tetjana CXernecka, Mihail

Tanicx (el la rusa en la ukrainan) kaj prozon de Kalle Kniivila, Ulrich

Becker, Guido Hernandez Marin (el Esperanto en la ukrainan) Anton

Meiser, Manfred Welzel (el la germana en la ukrainan), Hristina

Kozlovska (el la ukraina en Esperanton kaj en la germanan). Lauxreato

de

Liro-82

, Kaliningrad, Rusio (3-a premio, poezio), de la internacia

Esperanta  literatura  konkurso

EKRA-2006

,  Razgrad,  Bulgario

(1-a premio, poezio), de Ukrainia ukrainlingva literatura konkurso

Rukomeslo-2006

, Kievo: poezio - 3-a premio; traduko - 2-a premio

(rakonto de Ulrich Becker el E-o en la ukrainan lingvon), de

la Tutukrainia festivalo de ukraina moderna estrada kanto

Pisennij

vernisajx-2006 kiel auxtoro de la teksto de lauxreata kanto, gajninto

de la Tutukrainia literatur-muzika konkurso „Inspiro” en la brancxoj

“Originala poezio” kaj „Tradukita poezio” (Kolomeo, 2015).En 2004-

2012 li estis jugxantarano de la Internacia literatura konkurso „Liro”.

Liaj poemoj estas tradukitaj en la germanan kaj la kroatan lingvojn.

 

 

     Anonco por legemaj komputiluzantoj

 

  Dauxrigante en la oferto de la esperantajxoj, kiujn mi enkomputiligis,

mi proponas cxifoje kvar verkojn, tri prozajn kaj unu poezian.

La prozajxoj estas "Kiuj semas plorante", romano, kiun mi ne

priparolos, sed kies legadon mi modeste konsilas al cxiuj,

kaj du rakontoj, "La laska stafeto" kaj "Kaptitaj de la glacirokoj" pri

realaj, dramaj okazintajxoj de la pasinta jarcento.

La poezia verko estas la dua poemkolekto de Baldur Ragnarsson,

unu el niaj plej valoraj poetoj.

  Krome, por scivolemaj samideanoj, estas disponebla nova versio de la

"Plena ilustrita vortaro" de SAT, ricxigita per materialo el diversaj

fontoj, ankaux neoficialaj, sed cxiam klare indikitaj.

Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon kaj do preferas necxapelitajn literojn

bonvolu tion precizigi; tio tamen validas por la literaturajxoj, sed ne por PIV.

Ligilojn al la elsxuteblaj dosieroj vi petu de

dacostapl(cxe)gmail.com.

             Pier luigi da Costa