Esperanta ligilo

n-ro 4, aprilo 2019

 

 

      Enhavtabelo

85-a IKBE en Finnlando 20.-27.7.2019 (sesa komuniko)

Bonvenon al Esperanto-landon

El Esperantujo. Grava sukceso por Esperanto en Kroatio

Tra la sortofrata mondo. Tre utila aparato por komputilbrajlemuloj.

Tra la mondo helpe de lambastonoj

Diversaj interesajxoj. Aparatoj konvertas retsignalojn

Telekomandata agrikulturo

Facila legajxo. Scienca esplorado kaj lingvoj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

forpasoj

Anonceto

 

 

 

        85-a IKBE en Finnlando

        20.-27.7.2019 (sesa komuniko)

     Pri mangxoj

   Por plenumi viajn dezirojn bv. sciigi, se vi estas vegetarano aux havas specialan dieton.

   Ekskurso

LKK preparis al IKBE tuttagan ekskurson por maksimume 50 partoprenantoj. Se restas liberaj lokoj, la ekskurso akceptas aliajn kongresanojn. Temas pri krozado kaj poste auxtobusa veturado (ekde kaj gxis hotelo Grand). Se vi ne volas partopreni IKBE-ekskurson, bv. konsideri, ke vi devas proprakoste arangxi luncxon. Vi povas mendi kaj proprakoste acxeti ekskursojn en UK-kongresejo. IKBE ne kompensos vian elekton.

   Bazo de programo

sabato 20/7 Enlogxigo kaj havigo de kongresa materialo en Kauppahotelli Grand, Hameenkatu 4 kaj en la kongresejo de UK (Isku Areena), Svinhufvudinkatu 29 (kongresa libro de UK, nomkarto). Isku Areena estas atingebla piede kaj trafikas auxtobuso, sed gxi mallongigas vojon nur per unu halto. Gicxetoj funkcias gxis 18.00.

En Isku Areena Libroservo, Unuafojaj kongresanoj, Movada Foiro 17.30 Vespermangxo Interkona vespero de IKBE.

   Dimancxo 21/7 Matenmangxo cxiutage 21.-27.7. en hotelo Grand. Luncxoj kaj vespermangxoj 21.-16.7. aliloke.

10 - 12 Solena inauxguro de UK Luncxopauxzo 14 - 17 Malfermo de IKBE , du prelegoj 17.30 aux 18 espermangxo.

   Llundo 22/7 Kleriga lundo de UK.

   Mmardo 23/7 9 - 10 Prelego, 10 - 12 Gxenerala Asembleo de LIBE, unua sesio, 14 - 16 Prelegoj

   Merkredo 24/7 Ekskursa tago kun luncxo; 10 - 16.30. 17.00 Kantelisto Timo Vaananen invitas al hejma koncerto kun vespermangxo; bileto 40 euxroj. Dum la kongresa semajno li ludos kanteleon ekz. dimancxe en la Nacia Vespero.

   Jxauxdo 25/7 9 - 10 Prelego, 10 - 12 Gxenerala Asembleo de LIBE, dua sesio Provludo de la koncerto en salono Kalevi Aho (posttagmeze tri horoj) 19 Akcepto, festparolo de Sakari Kauppinen (prez. de Esperanto-klubo de

Helsinki), Internacia Arta Vespero (programon kolektos kaj gvidos Jiri Jelinek kaj Milena Jelinkova.

   Vendredo 26/7 9 - 10 Fermo de IKBE, 14.00 Orgenokoncerto, bileto po 10 euroj 17.30 Adiauxa vespero en restoracio finigxos tiel ke eblos cxeesti la Internacian Artan Vesperon de UK en Isku Areena.

   Sabato 27/7 lasta matenmango en hotelo Grand.

   Programo de UK

Cxi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari sangojn. Sabato, 20 julio Malfermo de la kongresejo je 9h00. Registrigxo, Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro. Gicxetoj funkcias gxis 18h00.

   Dimancxo, 21-a de  julio Solena Inauxguro (10h00). Libroservo. Inauxguro de IKU/AIS. Kongresa Temo. E-kursoj. Finna Eksprese. Nacia Vespero.

   Lundo, la 22-a de julio Libroservo. Kleriga Lundo. IKU-prelegoj. Komitato de UEA. E-kursoj. Finna Eksprese. Bankedo. Kongresa Balo.

   Mardo, la 23-a de  julio Libroservo. E-kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Estraro sinprezentas. Finna Eksprese. Delegita Reto. Societo Zamenhof. Teatro.

   Merkredo, la 24-a de julio. Tuttagaj ekskursoj. (Kongresejo fermita.)

   Jxauxdo, la 25-a de  julio Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Finna Eksprese. E-kursoj. Centra Oficejo respondas. Konkurso pri Publika Parolado. Urba Akcepto (por invititoj). Koncerto.

   Vendredo, la 26-a de  julio Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. KER-ekzamenoj. Faka Forumo. Auxkcio. Piedpilka matcxo. Prezento pri la venontaj Universalaj Kongresoj. Internacia Arta Vespero.

   Sabato, la 27-a de  julio Solena Fermo (10h00). Libroservo (gxis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).

Ritva Sabelli

 

 

Bonvenon al Esperanto-lando!

 

Karaj gesamideanoj!

La 21-an de auxgusto 2017, t. e. antaux unu kaj duonjaro, en senlimaj vastajxoj de Interreto aperis nova komunumo - Esperanto-lando, kiu funkcias konstante, tage kaj nokte. Cxefa celo de la tagnokta vocxbabilejo estas instrui la internacian lingvon.

 

Kelkaj personoj eble demandos: Por kio ni uzu tiun vocxkomunikilon, se oni povas studi kaj instrui E-on pere de skajpo? Tamen kompare al skajpo nia vocxbabilejo, funkcianta surbaze de programo Teamtalk, havas gravajn avantagxojn.

1. Esperanto-lando funkcias tage kaj nokte. Vi povas viziti gxin ajnan momenton kaj interkomunikigxi kun cxeestantaj personoj. Por tio ne necesas sercxi ilin en skajpo aux atendi, kiam ili aperos.

2. Dum skajpkonferenco samtempe povas konversacii iom pli ol dek personoj, sed en Teamtalk samtempe povos interkomunikigxi mil personoj.

3. Kiam vi trovigxas en skajpo, al vi iam malhelpas eksteraj kromsonoj (telefonsonorado, enhejmaj bruoj ktp.),

sed en Teamtalk, kiam instruisto klarigas la temon, neniu povos fari obstaklojn.

4. Cxiuj lernokursoj en Esperanto-Lando estas senpagaj por cxiuj. Pri la avantagxoj de Teamtalk ni povus diskuti longe kaj multe.

   En Esperanto-Lando jam estas registritaj 118 uzantoj. Cxi tie en kelkaj "cxambroj" la dezirantoj povas elsxuti diversajn dosierojn, bezonatajn al ili: lernolibrojn, beletrajxojn, kantojn kaj necesajn softvarojn por sukcesa uzado de Esperanto en Vindozo.

   Nun ekzistas du ruslingvaj grupoj, kie sub gvido de kelkaj instruistoj oni sukcese studas Esperanton.

   Ni tamen preferus krei en nia servilo ankaux diversnaciajn grupojn, en kiuj instruistoj-volontuloj el diversaj landoj

instruos Esperanton per siaj naciaj lingvoj. Ankaux aliaj instrumetodoj estas bonvenaj.

   Ni bonvenigas vin, karaj amikoj, aligxi al nia cxiam funkcianta Esperanto-lando. Cxi tie vi povos ne nur instrui aux lerni nian lingvon, sed ankaux kune okazigi diversajn arangxojn (koncertojn, artajn vesperojn, prelegojn, solvojn de krucenigmoj), auxskulti Cxinan Radion Internacian cxiutage, aux simple konversacii unu kun la alia aux samtempe po kelkaj personoj. Ni gxojos al cxiuj samideanoj, al cxiuj gastoj, kiuj ekdeziros viziti nian Esperanto-landon, nian vivantan Esperantujon! ni ege esperas, ke nia portalo funkciados plej efike! Bonvenon! La pordoj por vi estas cxiam malfermitaj.

   Por aligxi al la portalo bv. turni vin al: Nikolaj Solomencev, Administranto de Esperanto-lando, retposxto: nv-solomencev=cxe=yandex.ru Skype: nikvas07

 

 

        El Esperantujo

 

         Grava sukceso por Esperanto en Kroatio

La 11-an de februaro Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio (Administra ofico por protekto de kulturheredajxo) dissendis al 21 adresoj SKRIBAN DECIDON de la Ministerio pri tio ke la TRADICIO DE ESPERANTO havas en Kroatio karakteron de nemateria kultura fenomeno kaj enskribis gxin en Registron de kroatia kulturheredajxo. La decido estis sendita al 19 Esperanto-organizajxoj en Kroatio kaj al Instituto de etnologio kaj Instituto por kroata lingvo.

   La oficialan peton al la Ministerio sendis en la jaro 2015 Kroata Esperanto-Ligo kun 18 societoj kaj subteno de la prezidanto de EEU, Sean O Riain. La peto trovigxis sur speciala formularo, kiun devas plenigi cxiu petanto kaj kun kromaj aldonoj kaj klarigoj. En gxi estis detala priskribo de E-movado en Kroatio dum la tuta historio ekde 1891.

   La decidon pri la peto akceptis estraro de Kroata Esperanto-Ligo kaj taskigis la sekretariinon Spomenka Sxtimec pretigi la materialon. Pri la sukcesa procedo kaj fina sukceso de la peto cxefe estas merita Spomenka, kiu sian taskon plenumis plej eble konvene. Sxi kolektis la tutan materialon, kaj pretigis la peton. Mi poste iom kompletigis tiun materialon kaj helpis trovi fotan kaj video-materialon, per kiu ni antaux cxio montris la evoluon de la E-kulturo kaj ekziston de denaskuloj, kiuj edukigxis en Kroatio en E-kulturo.

   Post la forsendo, Spomenka esploris dauxre, cxu trovigxas iu el Esperantistoj en la kulturministerio aux Kroatia UNESKO-komisiono por subteni la peton. Sxi trovis kelkajn E-istojn, kaj ili ankaux iom helpis. Unu el ili ankaux estis  membro de la Komisiono por kultura heredajxo, kiu sendube pledis dum la kunsidoj por akcepti pozitivan decidon. Fine, post la decido li mem ricevis la taskon formuli la klarigon de la decido.

   Tiu cxi atingo estas eksterordinara sukceso de E-o gxenerale, cxar gxi estas la dua oficiala sxtata agnosko de E-o post Pollando. Cxi tiun oni povas konsideri kiel agnosko de sxtato Kroatio, ke E-o estas unu el gxiaj auxtoktonaj lingvoj, kaj tio estas gravega argumento por cxiuj, kiuj kontrauxas E-on, asertante, ke gxi ne estas auxtoktona euxropa lingvo. EEU ricevas nun seriozan argumenton por stimuli la procezon, ke kelkaj pliaj euxropaj landoj atingu la samon. Tiam eblos prezenti novan planon por E-o en EU, per kiu oni provos akiri staton por E-o de agnoskita euxropa lingvo.

   Kio estas kondicxoj por tion atingi kaj kiel E-istoj en Kroatio tion realigis? Oni devas havi kontinuan aktivadon de la Movado dum longa periodo. Kroataj E-istoj povis pruvi, ke ili dauxre aktivas kaj kreas sur kultura kampo, parte ricxigante la internacian E-kulturon kaj parte perante kroatan kulturon per E-o al E-istoj de la mondo kaj al aliaj kulturoj per retradukoj. Esperantujo havis kaj plu havas iom da profesiuloj en sia movado, kaj tio ebligas, ke pri la Movado dauxre oni auxdas iom en la gxenerala publiko. Tiu tre aktiva agado, aparte la kontinua aktivado de Studenta E-Klubo en Zagrebo, kiu naskadis dauxre novajn intelektulojn kun kono de E-o, kontribuas al relativa konateco de E-o en la lando. Tial montrigxis ke nuntempe trovigxas en preskaux cxiuj sxtataj instancoj almenaux iu E-isto aux amiko de E-o.

   La procedo kiel atingi tian rezulton estas ligita al ekzisto de profesia sekretario de Kroata E-Ligo, kiu povis dedicxi necesan labortempon por prepari materialojn, kontakti instancojn, informadi kaj korekti eventualajn erarojn. Tio povas esti ekzemplo por aliaj landoj, kiuj havas similajn kondicxojn. Laux mi, en Euxropo sendube ekzistas almenaux deko da landoj, kiuj povas pruvi la samon, kion pruvis Kroatio: ke la landoj havas pli ol 100-jaran E-agadon kaj kulturkreadon kaj ke E-o en ili estas uzata kiel unu el landaj lingvoj samsence kiel la roma kaj aliaj minoritataj lingvoj. Tiu E-ista kulturkomunajxo kreis pli da kulturfaktoj, ol plimulto da malgrandaj minoritatoj. Kaj same kiel en cxiu lando oni konsideras verkistojn, kiuj verkis mezepoke en la latina kiel sialandaj verkistoj, tiel same oni devas konsideri E-verkistojn en sia lando kiel sialandajn verkistojn.

   La originala dokumento pri la agnosko estas cxe la pagxaro de Kroata E-Ligo http://www.esperanto.hr/agado_nemateria_rh.htm

   Mi citas el "Klarigo pri la decido".

   ...La kroata kultura kaj scienca publiko el la komenco de Esperanto estis fundamente informita pri la planlingva situacio fine de la okdekaj jaroj, cxar la fama kroata filologo Tomo Maretic dum la solena kunveno de la Jugoslavia Scienca Akademio en Zagrebo en 1891 dedicxis sian prelegon gxuste al strukture kompara analizo de tiutempaj planlingvoj kritike tusxante ankaux Esperanton. Tiam la esperantista movado, kiu sian disfloradon havos en la unuaj

jaroj de la 20-a jarcento kaj dum la tempo antaux la 1-a mondmilito trovigxis nur en la komenco mem kaj inter unuaj  esperantistoj estis jam kelkaj unuopuloj el la teritorio de la nuna Kroatio. Organizitaj formoj de la Esperantista Movado aperas en la jaroj 1907, 1908 kaj en komenco de 1909, kiam en Zagrebo estis fondita Societo de Kroataj Esperantistoj, kiujn gvidis leksikografo, jxurnalisto, antologiisto kaj tradukisto Mavro Spicer kaj instruistino Danica

Bedekovic, pl. Pobjednicki. Ili mem verkis unuajn kroatajn lernolibrojn de Esperanto kaj redaktis la revuon Kroata Esperantisto kies unua numero aperis en 1909 kaj sur kies titolpagxo estis traduko de la poemo de Petar Preradovic Mia Barko. Estis du deklaritaj celoj de la menciita revuo: unuflanke gxi devus disvastigi Esperanton en Kroatio kaj  aliflanke gxi devus nian ricxan sed nemulte konatan literaturon enkonduki en Esperantion, en misteran landon, kiu trovigxas nek sur la Luno, nek en la Kosmo sed en koroj de cxiuj esperantistoj kaj en iliaj animoj. Jam en 1912 aperas antologio de kroata poezio en esperanta traduko de Mavro Spicer. Dum la tuta historio de esperantismo en  diversaj socipolitikaj sxtatsistemoj en kiuj Kroatio estis gxis la nunaj tagoj, kroataj esperantistoj dauxrigis kontinue aktivi antauxenigante kroatan literaturon kaj kulturon en la mondo kaj en tio ofte esperantaj tradukoj de verkoj el kroata literaturo servis kiel bazo por traduko al neeuxropaj lingvoj kiel la cxina, hinda kaj farsa. La plej nova kzemplo  de la diskonigado de kroata literaturo en Esperanto estas traduko de la konata plurfoje premiata romano Nigra Patrino de la Tero de Kristian Novak,  aperinta en 2017).

             Zlatko Tisxljar

         (Laux Euxropa Bulteno Februaro 2019, N-ro 189).

            Sendis Dragan Sxtokovicx

 

 

         Tra la sortofrata mondo

        Tre utila aparato por komputilbrajlemuloj

 

   En la - ni diru - klasika periodo de Esperanta Ligilo ofte aperis sciigoj pri novaj eltrovajxoj, precipe tauxgaj kaj oportunaj por blinduloj. Estas kompreneble, ke lastatempe tiuspecajn artikolojn oni apenaux renkontas sur cxi tiuj pagxoj, ja monata periodajxo ne vere tauxgas por liveri fresxajn, gxisdatajn informojn en nia rapidege sxangxigxanta

teknologia mondo.

   Nun mi tamen sxatus prezenti aparateton, pri kies havebleco mi sciigxis nur antaux nelonge. Gxi estas lertega kombino de brajlaj ekraneto, gxenerala navigilo kaj ok-klava tajpilo (se ne konsideri la spacoklavon). Gxiaj mezuroj: longa 19 cm-jn, largxa 7 cm-ojn kaj dika apenaux pli ol 2 cm-ojn. Momente gxi staras radike de miaj femuroj, apogas sin per la subega parto de mia ventro, dum senkable gxi sendas miajn ideojn al mia regula komputilo laux brajloklavumo. La laste tajpitajn 14 karaktrojn mi tre oportune povas kiam ajn facile relegi palpe, sen ia aparta manmovo. Do temas pri aparato, kiu havas nur 14 brajlajn (okpunktajn) cxelojn. Kvankam cirkulas modeloj de cxi tiu lertegajxo ankaux kun 40 kaj ecx kun 80 cxeloj, mi estas kaptita - kaj dauxre ravata - gxuste per la eteco. Gxi tre oportune eniras preskaux cxiun ajn virvestan posxon, kaj certe ankaux ajnan porvirinan mansakon.

Dank' al la malmultaj brajlocxeloj, gxi estas pagebla ecx fare de nericxa blinda emerito (kia mi estas). Gxi kostas malpli ol fresxdata iPhone aux iom tauxga modelo de Androida telefonkomputilo.

   Mi rakontas pri "Focus 14 Blue".

Dan' al gxi mi ne plu devas uzi largxan komputilan klavaron, cxar pere de tiel malmultaj tajpoklavoj (kaj iom pli multaj kromaj servobutonoj)  mi povas plenskale stiri, komandi la komputilon, inkluzive de funkciklavoj kaj variaj klavkombinoj.

   Sed Focus 14 Blue povas funkcii ankaux kiel ekstera klavaro al diversplatformaj telefonkomputiloj. Bonuse, kiam uzata aparte, gxi estas ankaux oportuna brajlonotilo.

   Fine (tamen ne fone) mi menciu unu el precipe oportunaj aplikebloj de mia nova sxatateto. Se en la komputilo kuras JAWS, eblas tre facile sxangxi inter brajlokodoj, respektive inter diverslingvaj vocxoj. Uzante la brajloklavon por la oka punkto, mi facile povus tajpi ankaux regulajn, porvidulajn E-ajn cxapelitajn karaktrojn. De tio cxi-okaze min detenas nur la malcerteco, cxu tiamaniere mi ne komplikus la tre dankindan laboron de niaj redaktoro kaj brajliganto.

            Attila Varro

 

 

           Tra la mondo helpe de lambastonoj

   En iu brazila revuo mi legis la tekston pri brazila viro, kiu, bezonante piediri helpe de lambastonoj, jam vojagxis al 130 landoj.

   Sendube li povus rakonti pri multaj okazintajxoj, sed tre versxajne la revuo ne volis  dedicxi pli ol unu pagxon al lia rakonto. Mi tradukis kaj iomete mallongigis tiun rakonton.

 

   "Mia vivo sxangxigxis en 2003. Mi maltrafis buson kaj prenis taksion. La sxoforo respondis sian posxtelefonon kaj koliziis kun kamiono. Mia maldekstra kruro estis kvazaux muelita.

   Mi perceptis, ke post la kolizio, kiam mi estis malfortega kaj perdis sangon, iu sxtelis mian monujon.

   En la hospitalo, okazis alia katastrofo. Por kunigi la frakasitajn ostojn, la kuracisto uzis materialon kiu kauxzis infekton. Pro tio mi povis forlasi la hospitalon nur tridek tagojn poste.

   Mi uzis aparaton, nomatan Jelizarov, specon de ekstera kagxo uzata cxe la traktado de malfermaj frakturoj. GXi estis fiksita al mia osto cxe dek ok lokoj. Mi restis kun tiu kagxo dum du jaroj kaj ok monatoj.

   Dufoje la kuracistoj sugestis amputadon de la kruro, sed mi ne akceptis tion. La konvalesko estis longa. Estis faritaj 43 operacioj por forigi la bakteriojn el la ostoj, kaj en cxiuj el ili mi ricevis gxeneralan anestezon. Mi prenis tiom da medikamentoj, ke mia stomako iritigxis.

   Kiam la aparato fine estis forigita, mi devis relerni piediri. Mi ne sentis min sekura ecx por transiri straton.

   Post longa tempo en lito kaj en rulsegxoj, mi nun movigxas kun lambastonoj. Kun ili, mi plenumas mian promeson vojagxi tra la tuta mondo, se mi iam denove kapablos piediri.

   La vojagxoj komencigxis en 2009, kiam mi vizitis filon, kiu studis en Irlando, kaj mi decidis vojagxi al ses aliaj landoj en Euxropo. Tiu komenco estis tre malfacila. En la flughaveno de Parizo negxis kaj ne estis pasagxera ponto, do mi devis piediri sur glacio.

   Hodiaux, je la agxo de 60 jaroj, mi fieras diri, ke mi vizitis 130 landojn. Pasintan semajnon en la flughaveno de Sao Luis (Brazilo), de kie mi cxiam komencas miajn vojagxojn, estis metita tabulo por honori min. Tamen mi estas nur meze de la vojagxoj. Mi volas viziti cxiujn 194 naciojn rekonitajn de UN.

   Movas min la aventuro. Ene de unu jaro, mi iris al ambaux ekstremoj de nia planedo: Ushuaia, en Argentino, kaj Barrow, en la nordo de Alasko.

   En Kambogxo, vidante ke la sxtuparo de templo estis tro kruta por ke mi malsupreniru piede, mi malkovris, ke mia scivolemo estas pli granda ol mia timo: mi malsuprenglitis sur mia pugo. La mondo konspiras al favoro de tiuj, kiuj sxatas forvojagxi.

   Foje mi estis deportita, en Bangladesxo. Mi estis ricevinta la informon, ke oni povas ricevi la turistan vizon, kiam oni alvenas en la flughaveno, sed estis okazinta regulsxangxo. Do mi devis tuj forflugi el Bangladesxo.

   En Libano, post jxusa malkovro kaj konfisko de drogoj alportitaj de brazilano, oni testis min: mi devis trinki tri grandajn glasojn da akvo. Mi klarigu: tiuj, kiuj alportas kokainon en sia stomako, ne sukcesas engluti multe da likvajxo.

   Mi havas pasion por Azio. Mi estis en Srilanko, Laoso, Nepalo, Vjetnamio. La homoj tie estas felicxaj kaj gxentilaj.

   Mi gxojas scii, ke mi ne estas la sola mondvojagxanto en specialaj kondicxoj. Mi iam amikigxis kun blindulo, kiu vojagxis tra la tuta Euxropo akompanate de sia gvidhundo.

   Cxiam mi petas rulsegxon en la flughavenoj, cxar rulante sur gxi mi povas pasi tra la enmigrad-kontrolejo pli rapide, en speciala vico.

   Mi ne konsternigxas, kiam miaj pakajxoj perdigxas – kio okazis kelkajn fojojn. Mi povas atesti: iam la vestoj reaperos.

   En miaj vojagxoj, mi acxetas malmulte, sed mi cxiam alportas kafon. Hejme mi ricevas geamikojn por kune gustumi la plej diversajn tipojn. Cxu vi scias, kial mi sxatas kafon? Cxar tio, kio plej gravas al mi estas homoj, kaj cxirkaux tablo kun kafo oni kunigxas por paroli kaj intersxangxi impresojn.

   Miaj lambastonoj kaj mi havas multon por rakonti."

                Herbert A Welker

 

 

         Diversaj interesajxoj

        Aparatoj konvertas retsignalojn

   Aparatoj konvertas sendratajn lokajn retsignalojn al elektra kurento - por la medicino, la interreto de la ajxoj kaj por senbateriaj posxtelefonoj.

   Plantoj, rubajxo, urino... Ne plu surprizas nin, el kiuj strangaj fontoj estas cxerpebla elektra kurento. Sed pri sendrataj lokaj retsignaloj certe ne multaj homoj pensas spontanee. Aliflanke jam de suficxe longa tempo ekzistas teknologioj, per kiuj ni povas utiligi la cxie disradiantajn elektromagnetajn ondojn de sendrataj retoj. Nun esploristoj de la MIT kaj de la Teknika Universitato de Madrido atingis trarompon. Ili per tio alproksimigxas al la fina celo: Tekkomputiloj kaj kompufonoj povu grandparte aux ecx tute rezigni pri elektraj kabloj aux pri baterioj.

   Tiel la afero funkcias: Anteno por radiofrekvencoj kaptas la signalon el alterna kurento kaj plusendas gxin al konvertilo. Tie duonkonduktanto konvertas la signalon al kontinua kurento, kiu povas funkciigi elektronikajn cirkvitojn aux povas sxargi bateriojn. Tiaj aparatoj principe ne estas io nova. Sed la gxisnunaj estis malmolaj, la nova nun estas fleksebla - la uzata duonkonduktanto, kiu estas unu el la plej maldikaj en la mondo, havas dikecon de nur tri atomoj. Krome, la aparato estas signife pli favorpreza. Tiel estas  ekonomie kalkulebla grandskala apliko por la sennombraj sensoroj en la interreto de la ajxoj, nome la kolektado kaj utiligado de datumoj el la fizikaj objektoj de nia cxiutago.

   Plej spektakleca aperas tamen medicina apliko, kiu versxajne suficxe baldaux estos ebla: Piloloj por engluti, kiuj sur sia vojo tra la korpo kolektas, simile al etaj laboratorioj, datumojn kaj kiuj plusendas tiujn datumojn al komputilo por starigi diagnozon. Ankaux ili bezonas fonton de elektro. Baterioj en tiu kazo ja estas eblaj, sed dangxeraj: Se el ili elfluas litiumo, la paciento povus morti pro tio. La "rikoltado" de elektromagnetaj ondoj el la cxirkauxajxo de la korpo estas multe pli eleganta kaj pli sekura solvo.

   Kompreneble, la teknologio devas ankoraux farigxi pli efika. La gxisnunaj neflekseblaj kontinuigiloj el la duonkonduktantoj silicio aux galiumarsenido ja jam povis elsucxi 50 gxis 60 procentojn de la energio el la signalo. La nun aplikata molibdena sulfido, kiu pro sia ekstreme maldika strukturo apartenas al la kategorio de la dudimensiaj" materialoj, povas rikolti nur maksimume 40 procentojn de la energio, cxe tipa sendrata loka retsignalo tio estas ecx nur 30 procentoj. Pri la plibonigo de la efikeco laboras ne nur esploristoj de ambaux universitatoj. Ankaux la usona armeo subtenas la esploradon - kio permesas konkludon pri militara apliko.

 

          Telekomandata agrikulturo

 

   Kiam dum la pasinta jarcento la traktoroj anstatauxigis cxevalojn kaj virbovojn en la laboro sur la kampoj, tiu sxangxo signifis bruon kaj rubgasojn. Nun denove okazas signifa sxangxo en la agrikulturo kiu tamen cxi foje alvenas pli mallauxte, kun robotoj, telestirataj flugmasxinoj, sensoroj kaj kameraoj. La cifereca tekniko helpu sxpari pesticidojn, sterkajxojn, akvon kaj pezajn agrikulturajn masxinojn. Kaj gxi povus zorgi pri tio, ke post kelkaj jaroj la agrikulturistoj ne plu aperu sur la kampoj. Tion prognozas sciencistoj de la universitato de Florido en Usono. Laux ili oni estonte apenaux vidos agrikulturistojn sur kampoj, cxar oni bezonos ilin por kompreni teknikon, por regi datumarojn kaj por meti strategiajn celojn.

   En la scenaro de la usonaj agrosciencistoj ruligxos robotoj anstataux pezaj agromasxinoj super la kampoj, kaj eltiros damagxajn plantojn aux dissxprucas pesticidojn kaj prenos la rikolton. Sensoroj sendos aktualajn datumojn el la grundo pri temperaturo, humideco, pH-valoro kaj enhavoj de nutraj substancoj. Ankaux flugrobotoj (telestirataj

flugmasxinoj) kaj satelitoj, kiuj estos ekipitaj per kameraoj kaj mezurtekniko liveros informojn pri problemecaj zonoj sur la kultivejoj.

   Tiuj informoj povus esti sendataj al centra sistemo, kiu legas el la informoj, cxu kaj kiel necesos agi, kaj tiu sistemo disvolvos decidoproponojn aux memstare iniciatos kontrauxbatalajn pasxojn. Se ekzemple telestirata flugmasxino konstatas invadon de damagxaj bestetoj, tiam tia sistemo tuj elkalkulus eblajn pasxojn kaj ties kostojn, gxi plenumus sur tiu bazo decidon kaj tiam ekzemple forsendus roboton aux telestiratan flugmasxinon por kuraci la invaditan planton. Ankaux veterprognozoj, prognozoj pri la merkato kaj la konsumo povus enkalkuligxi en tiujn decidoprocezojn. La teknologioj estas plejparte jam disponeblaj, sed ili devus ankoraux esti inteligente kunplektitaj.

   Eblus ankaux agordi la semadon al la loke sxangxigxantaj cirkonstancoj de la grundo kaj planti diversajn plantospecojn sur la sama kampo.

   Entute la esploristoj prijugxas la eblecojn de la cifereca agrikulturo pozitivaj, ankaux cxar la apliko de robotoj ebligas la rezignon pri grandareaj monokulturoj kaj pri grandegaj agrikulturaj masxinoj. Kreskus per tio la biodiverseco.

   Tial la sciencistoj estas konvinkitaj ke la "agrikulturo 4.0" enkondukigxos. Kritikantoj ja diras, ke tio estas ankoraux utopio kiu eble realigxos post cent jaroj. Sed, versxajne, la afero realigxos tre rapide kaj jam post kvar gxis kvin jaroj la unuaj agrikulturaj entreprenoj aplikos grandan parton de la teknikoj.

        (Laux Esperanta retradio).

 

 

         Facila legajxo

        Scienca esplorado kaj lingvoj

Unu el la plej cxefaj kaj gravaj taskoj de sciencisto estas publikigi siajn esploradajn rezultojn al la plej granda nombro da internaciaj medioj. Kial tio estas tiom grava? Unue, cxar sciencaj konoj ne havas limojn. Scienca fako, kiu kreskus en ununura lando, sen konsideri alilandajn konojn, kaj sen kritikigi siajn rezultojn, estus nekredebla. Due, cxar tiel sciencaj konoj pli rapide kreskas. Oni ne esploras de nenio kiam oni komencas novan esploron. Trie, cxar cxiuj povas komenti la rezultojn kaj plibonigi aux plicertigi ilin, faronte novajn esplorojn.

   Tial scienca mondo havas apartan funkcimanieron. Sciencisto, kiu skribas artikolon, publikigu gxin en sciencan gazeton. Antaux la publikigo aliaj spertuloj relegu la artikolon kaj decidu, cxu gxi estas suficxe scienc-valida aux ne. La spertuloj cxu proponas plibonigojn, cxu simple kritikas la neklarajxojn. La eldonisto poste decidas cxu la artikolon oni publikigu aux ne. Cxiukaze la eldonisto resendu gxin al la verkintoj por plibonigi gxin. Cxiu sciencisto kaj publikigu, kaj relegu artikolojn. Tio estas tre longa, malfacila, kelkfoje teda laboro, sed tiel la kvalito de la artikoloj estas multe pli bona.

   Kiel organizi tiun internacian sciencan mondon pro tiom da diversaj lingvoj en la tuta mondo? Gxis la deknauxa jarcento plejofte sciencistoj skribis en sia denaska lingvo. Ili multe klopodis por kompreni la alilingvajn esplorojn. Poste apartaj lingvoj altrudigxis : unue la latina, poste la franca kaj germana, kaj fine post la dua mondmilito la angla. Hodiaux nedenaskaj anglaj parolantoj havas malavantagxojn. Tiuj sciencistoj ne skribu en sia denaska lingvo, aux pagu multekostajn tradukistojn. Ecx post pluraj jaroj da studado alta nivelo en la angla lingvo ne estas certa. La sciencaj gazetoj ofte petas al la sciencistoj, korektigi siajn artikolojn de denaska parolanto, cxar iliaopinie la

angla ne estas suficxe denaska.

   Sciencistoj trans la jarcentoj traktis la lingvajn problemojn. Je la komenco de la dudeka jarcento, sciencistoj el multaj landoj kunigxis tiucele. Ili kreis la Delegacion por alpreno de la lingvo internacia. Cxiuj konsentis elekti solan lingvon. Ili ne volis nacian lingvon, cxar la homoj de tiu nacio, denaske parolante la lingvon, havus pli da facilajxoj ol la aliaj. Plie, naciaj lingvoj estas malpli facile lerneblaj ol konstruitaj lingvoj. En 1906, pli da 1.200 sciencistoj kaj

300 sciencaj organizoj subtenis la Delegacion. La Delegacio traktis precipe Esperanton, Idon kaj Idiom Neutral. Finfine, ili elektis Idon. Bedauxrinde pro malkonsentoj inter Idistoj kaj Esperantistoj, forpaso de la pli influa gvidanto de la Delegacio kaj komenco de la unua mondmilito, la projekto haltis

            Nelly Darbois (Francio)

 

 

         Por la retumantoj

   103-a UK - LISBON O 2018 - PORTUGALIO - FRAGMENTO XXVI - INTERNACIA

ARTA VESPERO - CYRUSGOFRE.

REALIGIS: Ciro Gomes de Freitas.

DAUXRAS: 1 Horo.

LIGILO: https://youtu.be/DCyqsmdIJCE

ASESOROJ: Emilio Cid, Janaina Gomes de Brito kaj Raquel Gomes Lopes.

KROMAJ BILDOJ: Interreto libera kaj Esperantistoj.

REVIZIO: Jair Salles kaj Amarilio Carvalho.

BV. NE FORGESI GXUI/SXATI/OPINII/DISVASTIGI CXI-VIDEON KAJ MEMBRIGXI AL

NIA KANALO.

             Ciro Gomes de Freitas

 

 

          Forpasoj

   La 11-an de marto post longa malsano forpasis OdOn bodor, LIBE-delegito de Hungario. Li farigxis E-isto en 1957, kvankam ankaux pli frue li okupigxis pri la internacia lingvo. Li doktorigxis pli juro. S-ano Bodor partoprenis multajn IKBE-ojn. Li estis bona, helpema amiko. Kara Odon, ripozu en paco!

              Gyula Farkashalmi

         ***

   Denove perdon havis ukraina E-istaro.

La 17-an de marto mortis Volodimir Nagornyj, unu el la plej aktivaj E-korespondantoj, poligloto, radioamatoro. Pro grava hauxtmalsano li ne povis partopreni E-renkontigxojn, sed lia senlaca entuziasmo mirigis. Ni kondolencas al cxiuj liaj parencoj ! Volodja forpasis de cxi mondo sed li restos hele en nia memoro! Ripozu en paco, kara Samideano!

O.P.

 

 

          Anonceto

mi alvokas cxiujn legantojn informi min cxu en via lando (aux en lando pri kiu vi scias), ekzistas la ebleco akiri anglalingvajn  filmojn kun porblindula priskrio b de la silentaj scenoj La informojn bv komuniki al:

violadefilippo@gmail.com .