Esperanta ligilo
n-ro 5, majo 2019
Enhavtabelo
Interna juneco: Afero de sinteno
Tra la sortofrata
mondo. Blinde tra Pacifiko
Krimuloj lernu
brajlon, cxu?
Literaturo. La blinda birdo (fragmento el romano
de Istvan Nemere)
Diversaj
interesajxoj. Pri sonoj kaj
bruoj
Muziko protektas
kontraux kuloj.
Armea truko helpas cxe ekdormaj problemoj
Tute homece
Veraj patrinoj ne satdormas
Sxako (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Interna
juneco: Afero de sinteno
Nuntempe
gxenerale furoras kulto pri ekstera juneco kaj maljunigxado
estas ofte konsiderata kiel signo de perdo de valoro, kiel
io preskaux
hontinda kaj kasxinda. Kaj eble ankaux tial la vorto
"maljuna" farigxis
preskaux politike nekorekta kaj ecx ofenda. Anstataux
"maljunulo" oni
devas diri "triagxulo", "pensiulo"
estas anstatauxita per "senioro". Cxu
tiu vortosxangxo tamen ion solvas kaj vere donas al la
homoj pli antauxe
naskigxintaj plian honoron kaj respekton? Kaj kial tiu fenomeno entute
okazas? Cxu gxi eble ne estas postsekvo de troa materiismo
kaj timo pro
alvenanta morto, kiu estas komprenata kiel disfalo kaj
definitiva fino
de la individuo? Tiu grava temo eble tamen estu tereno
por iu aparta
artikolo. Cxi-foje ni enpensigxu,
kiel oni ekkonas la vere junan homon
disde la maljuna - sendepende de la fizika naskigxdato. Kaj
kiel ni povu
malkovri kaj nutri nian internan junecon.
Ankaux vi certe iam renkontis gejunulojn, kiuj estas psike rigidaj,
pri nenio vere interesitaj , senenergiaj kaj kvazaux nur
duonvivaj. Kaj
male, homojn de alta agxo, kiuj malgraux korpaj
limigoj plenas de
espero kaj entuziasmo kaj
el sia sulka vizagxo elradias
sunon,
viglecon kaj bonhumoron.
Ofte oni perceptas tion el brilo de la okuloj,
kiuj ja estas "fenestro de la animo". Kiel tio eblas? Cxar
krom la
biologia agxo ekzistas ankaux t.n. juneco interna. Kaj tiu cxi interna
juneco fontas el la principa vivsinteno de la koncerna homo. Gxi
manifestigxas per interna fleksebleco kaj malfermeco. Kiu jam dum
junagxo ne sukcesas por io entuziasmigxi, kiu nur spirite
duonvivas kaj
subigxas al konsuma vivo, tiu ne vivas vere, kaj oni ne povas
nomi tian
personon juna, ecx se li aux sxi nur dekokjaras. Esti juna ja rilatas
precipe al psika
fresxeco kaj vivemo.
Ni cxiuj ekde
naskigxo nature biologie maljunigxas - en tio estas la
baza interhoma justeco. Kaj cxiu travivas sian maljunigxadon alimaniere.
Iu gxojas, ke jam pli agxas. La alia sian
agxon prefere kasxas. Ankaux
en cxi tiu sfero gravas, ke ni akceptu nian
maljunigxadon kaj ke kun
multigxantaj jaroj ni ne nepre kadukigxu, sed plu kresku kaj
maturigxu
kiel bona vino.
La Legxo de
la sxangxo estas la baza legxo de la vivo. Kaj homo en
cxiu agxo povas en io sxangxigxi. Kiam ni ekzemple
sepdekjaras, ni ne
nepre povas kaj devas agi kaj konduti, kvazaux ni estus
tridekjaraj.
Tamen ankaux en tiu cxi agxo
eblas senti sin interne juna, malferma al
tio, kion la vivo ofertas. Interesigxi pri la mondo, legi
kaj lerni,
volonte babili kun iu, cxar interesas nin la vivo de la homoj
en nia
cxirkauxajxo. Tiun cxi konfidan malfermecon
indas konservi en cxiu agxo.
Kiel diris fine de sia vivo Albert Schweitzer:
"Gxis kiam via koro ne
indiferentas al mesagxoj de beleco, gxojo, kuragxo kaj grandeco,
vi junas!".
Maljunigxi signifas ankaux kuragxi komencadi denove. Foriro
al pensio
signifas finon de la aktiva etapo de la vivo. Kaj iom post
ioman
transiron al la vivo i.a. pli meditema. Maljunagxo estas neniam
nura
fino de la antauxa stato, cxiam temas ankaux pri nova
komenco. Cxiam
estas io nova, kion eblas ekkoni kaj travivi, pri si mem,
pri la
cxirkauxaj homoj kaj pri la mondo. Ne estas necese nur nostalgie
rememori pri la antauxa laboro kaj posteno. Malfermigxas novaj
eblecoj,
ecx kadre de limigita sano, por malkovri aux realigi ion
interesan, por
kio ni antauxe ne havis tempon.
Cetere,
E-istoj nemalofte apartenas tiusfere al tiuj felicxuloj kaj
vivsagxuloj kaj tial inter ili estas multaj homoj, kiuj gxis alta
agxo
konservas rimarkindan mensan fresxecon kaj optimismon. En tio
estas
ankaux grava valoro de nia internacia lingvo por la mondo,
kiun ni povas
substrekadi.
"La homo
dauxre sxangxigxu, renovigxu, junigxu por ne igxi dura" -
tiel diris la okdekjara Goethe. Junigxi ne nepre signifas alkutimigxi
aux simili al gejunuloj, sed konstante rememori pri la
interna fonto de
energio, kiu en ni fluas. Tiun cxi internan spiriton ni bezonas havi,
por resti vere vivantaj.
La procedo de
maturigxado ekhavas en maljunagxo ankaux novan gravan
aspekton.
La pli agxa
homo pli bone konscias, ke lia aux sxia fizika vivo ne
estas senfina, kaj gxuste tial havas la taskon - resti vere
viva gxis la
lasta momento - kun plena konscio partopreni la vivon kaj
esti interne
malferma al cxio, kio cxiutage estas ofertata.
Maturigxi en sia vivo
kiel bona vino signifas farigxi plenkreska
kaj samtempe konservi animon de la infano. Infaneco kaj maljuneco do
estas ne nuraj polusoj, aux kontrauxoj de la vivo. Ambaux
vivetapoj
esprimas diversajn interligitajn aspektojn de nia homeco.
Resti iusence
infano signifas vivi plene per estanteco, scipovi miri
pro mirakloj de la vivo. Gxoje permesi esti pridonacata,
esti scivola
pri malkovro de la mondo kaj de siaj kapabloj. Interne en
sia koro
senti sin parto de la Oceano de Unueco. Gxuste kontakto kun nia Interna
Infano (kiel nomas gxin ofte
psikologoj) estas fonto de nia inspiro,
vivemo kaj sento de juneco.
Tamen ne nur
ekstera vigleco valoras, ankaux la arto malrapidigxi kaj
ripozi kaj pasxado al interna trankvilo kaj ekvilibro estas grava
laboro
de la auxtuna vivetapo.
Sen tio ja ecx ne eblas renovigadi siajn energifontojn.
Ni ne
maltrankviligxu do pri la kalendaro kaj pri aritmetiko de nia
agxo. Alegorie dirite, ni cxiuj
estas senagxaj "dioj" kaj "diinoj".
Maljuneco estu por ni
sinonimo de matureco kaj pleneco, firmeco kaj
ekvilibro, same kiel ni perceptas ekzemple la maljunan arbon.
Ecx malgraux eventuala iom-post-ioma perdo de fizikaj
fortoj ni povas en
silento auxskultadi la vocxon de nia nemaljunigxanta animo,
aux de nia
"interna Mi".
Kaj decidi esti por
la mondo la spegulo de gxia lumo.
Pavla
Dvorakova
Tra
la sortofrata mondo
Blinde
tra Pacifiko
Blinda japana vojagxanto trairis Pacifikon per jahxto.
Sabate, la 20-an de aprilo,
blinda japana maristo Micuhiro Ivamoto
triumfe finis sian trairon de Pacifiko per malgranda jahxto.
Dum la
vojagxo, 10000 kilometrojn longa, helpis lin civitano de
Usono, kiu nur
informis lin pri ventodirekto kaj aliaj teknikaj detaloj, sed
ne
partoprenis stiradon de sxipo kaj veloj.
En 2013 la
kuragxulo jam provis memstare vojagxi el Japanio al Usono,
sed tiam lia sxipeto kunpusxigxis kun baleno kaj
frakasigxis. Tiam la
vojagxanto mem kaj lia helpanto estis savitaj de la amfibia
aviadilo de
la japana armeo.
Kiel raportas
la informagentejo Kyodo, la 24-an de februaro la
52-jara Ivamoto lasis la sxiphavenon San Diego en
Kalifornio kaj la
20-an de aprilo lauxplane
eniris la porton de la urbo Ivaki cxe la
nordorienta bordo de la insulo Honsyu. La sukcesa trairo de
Pacifiko sen
eniro en ajnan sxiphavenon estis entreprenita la unuan
fojon en la mondo.
Krimuloj lernu brajlon, cxu?
Policistoj de
la germana urbo Bremen havas novan legitimilon kun la
brajle skribita vorto "Polizei". Nun ankaux
blindulo, certe, se li legas
brajle, povas konvinkigxi, ke temas pri vera policisto.
I.a., tiu cxi
surskribo malfaciligas faradon de falsaj legitimiloj.
E-igis O.P.
Literaturo
La blinda
birdo
(fragmento el romano de Istvan Nemere)
La oficisto prenis la pasporton de Sven.
- Sven Viborg...? Skandio...? - demandis
li malferminte gxin. Sven
kapjesis, sed interne miris: "Kial li demandas tion...? Ja vidas li la
foton. Kaj se la pasporto estas falsa, do mi ne diros: ne,
sinjoro, ne
mi estas Sven Viborg.
Cxe la
landlimoj li cxiam sentis sin eksterulo, - homo, alveninta de
ekster la Tero; nervozigis lin tiuj superfluaj stultajxoj.
Oni desegnas
ie iun linion kaj diras: por ke vi gxin trapasu, vi
devas plenumi tiajn
kaj tiajn kondicxojn...
- La celo de via vizito?
- Privata afero.
- Sinjoro, - la oficiro surtabligis la pasporton, per
la harkovrita mano
ecx kasxis gxin, tiel li klarigis al Sven - vi ricevis la
enirvizon, sed
tie oni skribas: por turisma celo...
- Jes, tiel estas, - interrompis Sven. Por momento li
strecxe rigardis
al la okuloj de la alia. La oficiro sentis, ke okaze de
diskuto Sven
estus malmola kontrauxulo. Post momenta konsiderado li
decidis:
- Bonvolu iri al la dogankontrolo, - li svingis
maldekstren, - la
pasporto provizore restos cxe mi.
La
dogan-oficistoj metigis la valizojn surtablen. Staris tie multaj
pasagxeroj, do Sven devis atendi. Ankaux tio lin
kolerigis. Tra kelkaj
altaj fenestroj jxetigxis internen rugxaj sunrektanguloj. Iu megafono
monotone ripetis nomojn de urboj por li nekonataj. Iu vortgalopis itale
- aux hispane?
Fine venis
lia vico. Sven metis sian solan valizon antaux juna,
maldika lipharulo.
- Por kiom da tempo vi
alvenis? - demandis tiu.
- Mi havas vizon por tridek tagoj.
- Nur unu valizo...? Malfermu.
La duan fojon
en la vivo okazis al li, ke oni postulis malfermon de
lia valizo cxe la landlimo. La internon de siaj pakajxoj
li cxiam
traktis kiel plej striktan sian privatajxon. Ja la fremdaj okulparoj
kvazaux enigxus en parton de lia animo...
Tiu doganisto ne nur rigardis, sed permane ankaux
renversis liajn
ajxojn. Lia falema-indiferenta mano fulmrapide sxovadis la
kalsonojn,
cxemizojn, razilon. Kaj poste li elprenis
iun... libron.
Sven staris
antaux li, kiel infano, kaptita cxe fresxa kulpo.
"Kial
ni sentas tion cxiam antaux ili? - pensis
Sven. - La afero por ni estas
humiliga, sed ili ne hontas sercxadi en valizoj de
fremduloj..."
La doganisto levis alten la libreton. Kiel
krimdokumenton.
- Johann... Gottlieb... Fichte, -
legis la doganisto la nomon de la auxtoro.
- Verko filozofia, - diris Sven trankvile.
- Tion vi ne rajtas kunporti
en la landon. Eble gxi estas literaturo
ribeliga.
- Cxu vi estas certa pri tio?
- Ne.
- Do...?
- Por cxiu okazo mi retenas gxin. Vi
ricevos kvitancon. Cxe la reveturo
vi povos repreni la libron.
- Gxia auxtoro mortis antaux cent sepdek jaroj, -
aldonis Sven.
Tio iomete
enpensigis la doganiston, sed li ja certe memoris pri
Marks kaj forprenis
la libron. Post nelonge li
revenis kun la kvitanco,
li diris ion al la oficiro. Tiu ankorauxfoje jxetis
rigardon al Sven,
kvazaux konsiderante, cxu tiaspeculon oni rajtas enlasi en la
landon,
poste per movo enua-senvola li stampis la pasporton kaj
transdonis gxin.
Sven ne dankis. Li fermis la valizon kaj foriris.
Antaux la
konstruajxo estis largxa, asfaltita vojo, multaj
auxtomobiloj veturis brue. Cxe la placo staris
miloj da auxtoj. Nigraj
valizoportistoj, taksi-sxoforoj, policistoj, blankuloj, kolorvestitaj
infanoj...
Sven haltis por momento kaj ripozis. Li
alvenis en la Sudan Respublikon.
Diversaj interesajxoj
Pri
sonoj kaj bruoj
Legendo rakontas, ke foje al Sokrato oni
gvidis iun homon kaj petis
la sagxulon diri sian opinion pri li. La filozofo longe
rigardis lin kaj
fine senpacience diris: "Parolu do, por ke mi povu
vin vidi!".
Forto de sono estas mezurata en la unuoj, nomataj
Bell, honore al
Alexander Bell, inventinto de telefono. Sed en
praktiko estas pli
oportune uzi la dekonojn de Bello, t.e., decibelojn. Maksimuma
sojlo de
sonforto por homo estas intenseco de 120-130 decibeloj. Sono
de tiu
forto kauxzigas oreldoloron.
Susurado de
folioj eligas bruon de 30 decibeloj, lauxta parolo - 70,
orkestro - 80, reakcia motoro - de 120 gxis 140 decibeloj. La
Niagara
akvofalo eligas bruon, kompareblan kun tiu de fabrika
produktejo 90-100
decibeloj. En la Ginness-libro de rekordoj estis fiksita la
kazo, kiam
homo sukcesis eligi pli da bruo, ol motoro. Dum konkuro la
14-jara skota
lernejanino superkriis la ekflugantan Boing-aviadilon.
Pri malbona
influo de bruo al vivaj organismoj oni sciis delonge
antaux la ekesto de la sciencoj kiel akustiko kaj
auxdiologio. En Rusio,
kiam sterledo eniris malgrandajn riverojn por frajado, ne
sonoris
pregxejaj sonoriloj.
Alteco de
sono, kiun eligas homa vocxo, dependas de la frekvenco de
vocxkordaj vibradoj sekunde. La vocxkordoj kapablas vibri ne nur
tute,
sed ankaux parte. La samaj vocxkordoj povas vibri kun frekvenco de 80
gxis 10000 movojn sekunde.La vocxo dum parolo konsistigas
nur dekonon de
la tuta vocxa diapazono.
La tona
amplekso de la kantista vocxo estas multe pli vasta, ol tiu
de la vocxo de parolanto. Viraj kantistaj vocxoj atingas
la amplekson de
cx. 2,5 oktavoj, la virinaj
nemalofte superas 3. Se konsideri la
ekstreme malaltajn basajn tonojn kaj altajn, fajfantajn tonojn
de
infanaj vocxoj, evidentigxas, ke la homa vocxo ampleksas cx. 6 oktavojn.
La plej alta tono de koloratura soprano havas la frekvencon de 1354
hercojn en la fama ario de la nokta regxino en “Sorcxa fluto”
de Mozart,
sed kelkaj mondkonataj operkantistinoj kiel Lucrezia
Aguyari, Jemmy Lind
kaj Ima Sumak, atingis la tonojn a3, c4 (2069 hercojn),
Erna Sac kaj
Mado Roben – d4 (2300
hercojn).
Katoj, kiel ni cxiuj scias, estas tre senbruaj kaj trankvilaj
bestoj,
kiuj eligas vocxsonojn, nur se ili volas mangxi, aux
promeni, aux ludi.
Cxiukaze, problemo solveblas pozitive: suficxas nur
nutri, liberigi, iun
banteton alligi, nenecesan lanbulon donaci... nu, en iu
ekstrema kazo
celtrafi per pantoflo kaj tiamaniere cxesigi katan krion
almenaux
portempe. Krome, kontentaj katoj tre agrable
ronronas. Multaj homoj
gxuste pro tio ilin tenas. Oni diras, ke kata ronrono
trankviligas,
malpliigas sangopremon ktp.
Brito Mark
Adams kaj lia edzino antaux 12 jaroj ankaux decidis
malpliigi sian sangopremon kaj ekhavis simpatian katidon, pli
gxuste,
katinjon, kiun ili nomis Smoky pro la karakteriza fumkolora
felo.
Entute, la
katineto kondutis bone: mangxis, trinkis lakton, kreskis
poiome, sed pro kontento sxi ronronis tiel, ke malauxdigxis
cxiuj
ceteraj sonoj en la cxambro. Pri iu
trankviligo ecx ne temis, male,
bruego estis tia, kvazaux oni trovigxus ene de funkcianta
aviadil-motoro, kio certe ne favorus malplialtigon de sangopremo kaj
entute dubinde utilas por la sano. “Neniam en la vivo mi
auxdis tiom
strangajn kaj terurajn sonojn”,- diris Mark.
Poste fakuloj mezuris
la bruon en la proksimeco de Smoky. Gxi egalis al
92 decibeloj. Tio estas, kvazaux proksime de vi
oni rompus asfalton per
pneuxmata martelo.
Komence
Adams-oj tre cxagrenigxis, sed poste trankviligxis kaj ecx
gajigxis, kiam ili eksciis, ke ilia Smoky trafis en
Ginness-rekordlibron
kiel la plej lauxta kato en la mondo.
Kompreneble, tio estas escepto. Kutime katoj ne scipovas
ronroni pli
lauxte, ol je 25 decibeloj. Musoj, male,
povas brui multe pli lauxte.
140 decibelojn kapablas eligi ordinara vesperto!
Felicxe, tiujn sonojn
auxdas neniu, krom la manflugilaj mem – frekvenco ne
permesas, la sonoj
estas tro altaj. Tamen, se niaj oreloj kapablus kapti
sonsignalojn de
vespertoj, ni surdigxus pro cxi bruego.
Kontraue al
vesperto, blua baleno estas ne nur la plej granda besto
en la mondo, sed ankaux la plej potenca generilo de
malaltfrekvencaj
sonoj: 180 decibeloj – cxu sxerco! Kaj disvastigxas balenaj
kriegoj ecx
gxis pli ol 800 km-oj. Transportadon de
sono helpas ankaux akvo.
Bonsxance, ankaux cxi sonojn ni
ne auxdas, aliel por ni en la oceano
regus ne “mondo de silento”, kiel nomas la subakvan regnon
esplorantoj-romantikuloj, sed grandega, netolereble bruega bazaro.
Rivalo de blua baleno igxis salikoko. Krakanta aux pafanta
salikoko,
kiu havas la titolon de la plej lauxta mara besto.
Dank’al speciala
arangxo de la nura
pincxilo de la salikoko dum fermo de tiu ilo la
akvotorento de alta premo kreas balonetojn, kiuj movigxas dum
momento de
elflugo je la rapideco de cx. 100
kilometroj hore. Tuj krevante, la
balonetoj generas la sonan ondon , lauxtan je 218 decibeloj.
Ekflugo de
reakcia aviadilo – 140 decibeloj! Tio suficxas por mortigi la
preternagxantan fisxeton. Kurioze, la temperaturo en la epicentro de tiu
cxi mikroeksplodo atingas pli ol 4700 celsiajn gradojn.
Por kompari: la
temperaturo de la suna surfaco estas cx. 5000 gradoj! Ekestas ecx
lumo,
sed, kompreneble, cxi procedoj estas rapidegaj kaj
nevideblaj per nuda
okulo. Homoj povas facile ekauxdi la sonojn de la pafantaj
salikokoj,
speciale se en la sama loko kolektigxas pli ol mil da ili.
Tiam la
“pafsonoj” auxdeblas je
kelkaj kilometroj. Dum milito spertaj
komandantoj de submarinoj uzis grandajn amasojn de tiuj estajxoj
por
malorientigi la kontrauxulon. En krakado de salikokoj la bruo de
motoroj
perdigxis, do, submarinon ne eblis identigi.
Je alteco de cx. 3000 metroj, sur la platajxo, situanta cxe
la
orienta limo de la baseno de la rivero Rio-Usumasinta en
Sudameriko
estas pitoreskaj ruinoj de Palenke - la antikva urbo de
indianoj Maja.
Nun cxi tie
estas arangxita la sxtata naturgardejo, do, vizitantoj
dumtage estas ne maloftaj. Sed nokte la mornaj ruinoj
plenigxas je
teruraj kriegoj de makakoj-aluatoj. Tio povas frenezigi
cxiun, kiu ne
komprenas, pri kio temas. Cxi simio ne vane
nomigxas krieganto. Gxi
estas unu el la plej bruemaj teraj bestoj. Gxia krio, kiu
rememoras la
ferocan urladon de karnivora besto, estas auxdebla je kvin
kilometroj.
La plej brua
amfibio estas la kariba hilo. Cxu vi
auxdis, kiel oni
falcxas herbon per la benzina falcxilo? Do,
kelkaj virbestoj de cxi
amfibio malauxdigos la masxinon. Logxantoj de Puerto Rico kaj
la Havajaj
insuloj, kie logxas tiuj cxi lauxtvocxaj estajxoj, estas tre
malkontentaj, kiam hiloj havas amsezonon. Tiam ne nur dormi
trankvile,
ecx paroli ne eblas: cxiujn sonojn surdigas lauxtega
kvakado.
En la nordo
de Sudameriko, en la montoj de Venezuelo, ekvadoro kaj
norda Peruo, ankaux sur la insulo Trinidad, havas nestojn
la birdoj,
kiuj nomigxas guaharo. Ankaux ili
estas famaj pro siaj lauxtegaj vocxoj.
Samkiel vespertoj,
cxi birdoj logxas en kavernoj. Por orientigxi en
mallumo ili uzas la son-ondojn. Sed la sonoj, kiujn eligas la
birdoj,
diference de tiuj vespertaj, tre bone auxdeblas, do, de
kolonioj de
guaharoj homo devas esti lauxeble malproksime, alie estas
risko perdi la
auxdpovon.
Sed la
rekordon de bruemo, konsiderante rilatojn inter mezuroj kaj
lauxteco havas la akva
cimo, disvastigxinta en la tuta Euxropo. Tiu cxi
mizera insekto nur 3-4 milimetra kapablas eligi sonojn gxis
99
decibeloj. Kurioze, gxi kriegas ne per busxo kaj ne per
kaptiloj, sed
per seksorgano, kiam frotetas per gxi la malsupran parton
de sia
ventreto. Tiamaniere cimo allogas inojn.
Konstantin Fjodorov
E-igis O.P..
Muziko
protektas kontraux kuloj
Se la vetero estas
pli varma, la kuloj susuras tra la aero. Sercxante
rimedon kontraux la sangosucxantaj bestetacxoj la sciencistoj
faris
novan malkovron: La insektoj evidente malamas certan
muzikstilon.
La varma
vetero revenigas la kulojn. Sed kion fari kontraux la gxenaj
sangosucxantoj? Al kiu fumstangetoj, kontrauxkulaj sxprucajxoj aux
citronela oleo ne konvenas, tiu povas provi helpon cxe certa
muzika gxenro.
Cxar la
intereso de la inaj kuloj pri sango signife malaltigxas, se
ili estas prisonigataj per lauxta elektra muziko. Tion
eltrovis
esplorista teamo en Tajlando. La sciencistoj principe
nur volis testi la
sentemon pri bruo de kuloj. Oni gxis tiam sciis, ke kuloj
kapablas bone
auxdi en diversaj frekvencoj kaj ke la gekuloj trovas unu
la alian tiel,
ke la viraj kuloj similigas la susuran brueton de sia
flugilumado al la
susura brueto de la ina kulo.
Por la eksperimento la tajlandaj esploristoj disponigis du kagxojn.
En ambaux kagxoj ili
ensxlosis po dek inajn kulojn kiuj dum pluraj tagoj
ne estis ricevintaj sangonutrajxon kaj kiuj tial estis
malsataj. Al tiuj
dek kulinoj ili aldonis po dek virajn kulojn kaj po unu
or-hamstron. Unu
el la kagxoj estis prisonigata de elektropopa kanzono,
dum en la dua
kagxo regis silento.
Nun la
esploristoj observis la jenon: La prisonigataj kulinoj estis
gxenataj: Kiam la muziko sonadis, ili alflugis la hamstron nur
post 131
sekundoj. En la silenta kagxo la kulinoj bezonis nur 35
sekundojn por
ataki la hamstron. La unua mordo okazis en la kagxo kun muziko post 191
sekundoj, en la senmuzika kagxo post 82 sekundoj. Ankaux cxe
la
sekskunigxo montrigxis signifa diferenco. Sen muziko
la kuloj plurfoje
sekskunigxis post la sangosucxado. Dum sonadis la muziko la ofteco
de
sekskunigxo atingis nur kvinonon de la ofteco en la silenta
kagxo.
Similaj
eksperimentoj okazis ankaux kun aliaj insektoj kaj kun
aliaj
formoj de lauxta bruo. Insektoj do alie kondutas, kiam
eksonas muziko,
kiu enhavas precipe fortajn fluktuojn. La sciencistoj
kredas, ke la
jxonstona organo de la bestetoj estas gxenata. Tiu organo estas
sensoro
por vibroj kiu estas grava cxe la sekskunigxo sed kiu
ankaux ebligas la
precizan stiradon de la flugo.
Do, sxatantoj de lauxta elektropopa muziko havas avantagxon:
Ili
povas protekti sin kontraux pikoj de kuloj per sonigado de
la sxatata
muziko.
Sendis Jarka Mala.
Armea
truko helpas cxe ekdormaj problemoj
Preskaux cxiu jam spertis problemojn pri ekdormo.
Varma lakto estas unu
el la rimedoj kiuj estas konataj por subteni ekdormon.
Ankaux longa
legado akcelas ekdormon. Sed se oni volas ekdormi pli
rapide, tiam truko
de la usona armeo kiu estis elvolvita dum la Dua
Mondmilito povas helpi.
Per tiu truko eblas ekdormi
post maksimume du minutoj.
Multaj homoj vespere nur malfacile ekdormas. Anstataux
rekreigxi de
la tago, kvar el kvin laboruloj regule senripoze
turnigxas en la lito.
Helpon kontraux tio volas provizi usona armea
blogistino per truko kiun
jam usonaj soldatoj dum la Dua Mondmilito elprofitis por
pli facile ekdormi.
Laux indiko
de la blogistino la truko ne nur funkcias, sed gxi povas
esti aplikata kvazaux cxie. CXar decida ne estas pozicio
cxe dormado,
sed la vizagxo. GXi estas la epicentro de niaj emocioj,
klarigas la
armea blogistino: "Kiu malstrecxas sian vizagxon, tiu
sendas signalojn
al sia cetera korpo same malsxtrecxigxi". Do: Fermu
viajn okulojn kaj
malstrecxu unu post la alia vian makzelan muskolaron, vian
langon kaj
vian busxon.
Procedu nun
tiel pasxon post pasxo pri via cetera korpo: Komencu cxe
viaj sxultroj, transiru al via nuko, tiam al brakoj kaj
manoj. La
ekspertino klarigas: Se la supra korpoparto jam estas
malstrecxita, tiam
oni estas kvazaux jam ekdorminta. Sekvas tiam la gamboj:
Malstrecxu unue
vian dekstran femuron, tiam la kruron kaj piedon. Faru
sekve la samon
pri via maldekstra flanko.
Nun laux la
armea blogistino mankas ankoraux nur unu pasxo por
ekdormi: Necesas haltigi la propran karuselon de pensoj:
"Imagu ke vi
kusxas sur komforta sofo en komplete malhela cxambro. Tenadu
tiun bildon
dum dek sekundoj en via imago. Se tio ne funkcias, tiam
diru la vortojn
"Ne pensi, ne
pensi" kaj ripetu tion lauxeble ofte". Tiu tekniko
postulas iom da ekzercado, sed post ses semajnoj laux tiu
metodo 96
procentoj de la aplikantoj lauxdire sukcesas ekdormi ene de du
minutoj.
Kaj mi
aldonas duan konsilon pri same grava temo: Laux nova studajxo
de la universitato de Ateno olivoleo estas pli efika
rimedo kontraux
problemoj pri potenteco. Por la studajxo oni enketis 660 virojn
en
averagxa agxo de 65 jaroj. Tiuj viroj, kiuj konsumis
cxiusemajne 7
kulerojn da olivoleo, laux la studajxo havis malpli da
problemoj pri
potenteco kaj havis pli altan nivelon da testosterono ol aliaj
testantoj.
Laux la
studajxo la risko pri senpotenteco en alta agxo povas
reduktigxi pro la konsumo de olivoleo je cxirkaux 40 procentoj.
Unu
cxiutaga kulerpleno lauxdire estas ecx pli efika ol Viagra.
Ecx la
inventinto de la mirakla pilolo ekkonas kuntekston inter la
potenteco
kaj la maniero de sinnutrado.
Kaj sukcesa seksumado ankaux akcelas ekdormon, cxu ne?
Tute
homece
Ankaux simioj drinkas. Ecx volonte! La plej proksimaj niaj
bestaj
parencoj ecx povas submetigxi la alkoholan dependecon.
Kiel montras
ripetataj eksperimentoj, cximpanzoj en Gvineo celkonscie
elektas la palman sukon, kiu entenas ecx etan kvanton da
alkoholo. Dum
17 jaroj britaj esploristoj observas grupon da
sovagxaj cximpanzoj en la
okcident-afrika Gvineo. Preskaux duono da plenkreskaj kaj kvarono de
adoleskantaj simioj preferas konsumi la fermentitan palman sukon,
kiu
entenas alkoholon. Kelkaj gustumas la drinkajxon tiom
intense, ke la
rezultoj klare videblas. La ebriigan likvajxon bestoj trovas
en la ujoj,
kiujn lokaj logxantoj uzas por kolekti la palman sukon. Por
kolekti la
drinkajxon cximpanzoj uzas foliojn, kiuj servas al homoj kiel
kovriloj
por la sukujoj. Inaj simioj, samkiel la viraj, sxatas
tiun dolcxan
"vinon". La plej
lertaj kolektas ecx po kelkaj litroj da alkoholajxo kaj
gxuas gxin en gaja societo.
Veraj
patrinoj ne satdormas
Cxu nur homaj gepatroj de novnaskitoj estas cxiam ne satdormantaj?
Bestoj, kiuj
okupigxas pri siaj idoj, preskaux cxiam sentas lacigxon.
Sed veraj cxampionoj inter ili
estas balenoj. Post naskigxo de bebo la
balena panjo entute ne dormas dum du semajnoj! Tion rimarkis Marta
Alicja Trzeciak (pron. Tsxecxiak), auxtorino de la
libro "Cxu elefantoj
batetas bubojn? Mirinda gepatreco de
bestoj". Kial do balenino devas
resti cxiam veka? Unue, balenido devas cxiam esti cxe
akvosurfaco por
havi la eblecon ofte enspiri, do, patrino aktive helpas
lin. Due, la
nigrablanka etulo, kiel cxiu novnaskito, havas problemojn pri
konservado
de konstanta korpotemperaturo. Patrinoj de aliaj mamuloj
povas alpremi
sian idon por savi gxin de superflua perdo de varmo,
baleninoj tiun
eblecon ja ne havas. Krome, la ido, sencxese lavata per
malvarma akvo,
vole-nevole devas movigxi, panjo instigas gxin, stimulante la
nagxadon,
kaj gxin kontraux dangxeroj.
Por la
retumantoj
Eventa servo
farigxas nova servo de UEA
Kun granda gxojo UEA informas, ke la retejo Eventa
Servo
(eventaservo.org/) farigxis nova servo de la Asocio.
Eventa Servo
(ES) estas retejo, kreita de la brazilano Fernando
Sajani, kun moderna
plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn
tutmonde. La celo de ES estas ebligi al E-istoj scii, kio
okazas en
Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn
eventojn - memstare,
sen interveno de ajna sistema prizorganto. La akiro por
UEA estis frukto
de interkonsentoj inter Fernando Sajani, mem donacanto
de la servo, kaj
la estrarano Fernando Maia Jr., kadre de lia agado pri
Kongresoj.
Per sia
sperto pri programado Fernando Sajani tute originale kreis la
sistemon, kaj de nun UEA rajtas uzi la nomon de la servo kaj
evoluigi
gxin kiel sian propran posedajxon. Grupo de programistoj,
gvidita de
Sajani mem, estis oficiale komisiita por prizorgi kaj
evoluigi la
sistemon. Gxia programkodo estas libera kaj disponebla cxe
github.com/eventaservo laux la permesilo AGPL-3.0.
Cxiuj homoj rajtas uzi la servon senpage. Malgraux tio,
kelkaj kostoj
estas, ecx se malgrandaj. Laux sia nuna stato ES postulas
pagon de
domajna nomo (12 dolarojn jare) kaj servilo (po 5 Euxroj
monate). Danke
al amikaj donacantoj, jam estas rimedoj por teni la
servon gxis oktobro
2020, tute senkoste
al UEA. Dum tiu periodo la komisiita grupo esploros
opciojn por plene dauxripovigi la servon. Se ankaux vi emas donaci por
ES, kontaktu la estraranon Fernando Maia Jr. per la
retadreso
fmaiajr@gmail.com. Alternative, vi
povas farigxi individua membro de
UEA, kio eblas pere de la reta aligxilo
(uea.org/alighoj/alighilo), se
vi ne jam estas membro. Membrigxo en UEA estas esence la
plej baza
maniero subteni la agadon por Esperanto kaj por la Asocio.
"Eventa
Servo estas tio, kion mi atendas de monda organizo",
substrekis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, dum la laboroj pri
la
akiro de la servo. La kreinto de ES, Fernando Sajani,
deklaris, ke li
"komprenas Esperanton
kiel ilon por pacigi kaj interfratigi la homaron"
kaj "esperas, ke per UEA Eventa Servo povas kreskigi
la E-movadon monde,
kun ama, paca kaj frateca sento".
La 50-a
Malferma Tago de UEA
(eventaservo.org/eventoj/kBr2GFu9wWrKFWxU) samkiel la
104-a Universala
Kongreso (eventaservo.org/eventoj/eP4qn7QlCYuyLysl)
jam estas en Eventa
Servo. UEA instigas cxiujn E-istojn registrigxi en la retejo
kaj
disvastigi siajn eventojn.