Esperanta ligilo
n-ro 6, junio 2019
Enhavtabelo
85-a IKBE en Finnlando
20.-27.7.2919 (sepa komuniko)
Financa raporto
Sekretaria raporto
El Esperantujo. Pri grandega dulingva vortaro
Sin prezentas la klubo el Kongo
Peto el Kostariko
Nia rondo familia. Ni gratulas!
Literaturo. Tertremo (rakonto de Mauxro Nervi)
Diversaj interesajxoj. Lauxdo al papilio
Kiom da suno estas sana?
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Por legemaj komputiluzantoj
Anonco
85-a IKBE en Finnlando
20.-27.7.2019 (sepa komuniko)
Grava informo:
En Finnlando fumado estas malpermesata en publikaj ejoj. Malpermeso
koncernas ankaux hotelcxambrojn. Fumo estigas
brulalarmon kaj minacas monpuno.
Alveno: Kiam vi scias kiel vi
veturos kaj alvenos, bv. informi nin porke ni povu
averti Bonvenigan Servon de UK. Ni klopodos arangxi akcepton.
Kleriga lundo de UK: Estas antauxviditaj 15
sesioj pri vivanta naturo, florantaj kulturoj, sano kaj sanigaj ekzercoj,
kutimaj kaj novaj proponoj, de kutimaj kaj novaj intervanantoj.
Priskribo de
la tuttaga ekskurso al Hollola
09.00 Buso de hotelo Grand gxis la haveno de Lahtio.
10.00 Sxipo ekveturas de la haveno de Lahtio al Messila
11.00 Alveno al la haveno de Messila, kie buso atendas
la grupon. Ekveturo al Hollola.
11.30 En Hollola unue konatigxo kun
la artgalerio de la artistino Asta Pulkkinen, tusxeblaj keramikajxoj
12.15 Konatigxo kun la
mezepoka sxtona pregxejo de Hollola.
13.00 Luncxo (supo, pano kaj salatoj, kiel trinkajxo akvo) en Hollola. La luncxejo estas en
antauxa, nun Malnova komunumdomo de Hollola kaj gxi situas apud la pregxejo, ne
necesas busa transporto.
14.30 Konatigxo kun la
farmobieno Kinnari. Muelado de sekalaj grajnoj kune, cxiu
ricevas saketon de la preta sekala faruno [hejmajn bestojn la bieno tamen ne
havas]. Ebleco kafumi proprakoste.
15.45 En Tiirismaa mallonga halto: Elbusigxo kaj
konatigxo kun la finna arbaro, silenteco kaj aliaj
travivajxoj kiel odoroj de la naturo.
16.30 Alveno en hotelo Grand.
Orgenkoncerto vendrede je la 14-a horo: La
orgenkoncerto estas speciale arangxita por UK kiel parto de la Internacia
orgenfestivalo de Lahti, kiu okazos 5-11.8.2019.
Gxi estas publika koncerto en pregxejo "Ristin kirkko" kun fama itala orgenisto Adriano Falconi, malferma por
cxiuj, biletoj 10 euxroj, acxeteblaj cxe enirejo.
Hotelo Grand: Nia logxejo nomigxas Kauppahotelli
Grand, strato Hameenkatu; cx.. 900 m
el fervoj- kaj autobusastacio. Funkciuloj de la hotelo
parolas la anglan kaj la rusan. En la enira auxlo de
hotelo funkcias senpaga WiFi, ne en cxambroj. Same in
pluraj restoracioj kaj kafejoj troveblas senpagaj retkonektoj.
En cxambroj trovigxas
akvoboligilo kaj fridujeto. Proksime (200 m) estas granda vendejo Supermarket.
Mono: Loka mono estas euxro. Moneroj 1, 2, 5, 50
cendoj kaj 1 kaj 2 euxroj. Biletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500. Eblas pagi
per moneroj 1 kaj 2 cendoj, sed oni ne ricevas ilin kiel
redonmonon. Kontante, la pagota sumo rondigxas (+/-) al la
proksimaj 5 cendoj. Eblas sxangxi monon precipe en
flughavenoj kaj bankoj. Monmasxinoj (ATM) trovigxas en
multaj lokoj. Preskau xciuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj akceptas
debet-/kreditkartojn.
Trinkmono: En Finnlando trinkmono estas aprezata sed
ne atendata.
Sanservo: Estas konsilinde ke kongresanoj havu
sansekuron por la dauxro de la vojagxoj kaj restado.
Elektro: La tensio estas 220-volta. La surmuraj
sxtopilingoj estas rondaj dupolusaj.
Telefonado: La prefikso por telefoni al Finnlando de
eksterlando estas +358 (sen la unua komenca nulo de la numero). Por telefoni de
Finnlando al eksterlando: 00 + landa kodo + telefonnumero. Grava
numero 112 por polico, savobrigado kaj urgxa helpo.
Sekureco: Finnlando estas gxenerale tre sekura lando,
sed, kiel cxie, estu atentema pri dokumentoj,
valorajxoj, mono ktp.
Bonvenon al la
85-a IKBE
La estraro de Steleto bonvenigas kongresanojn al
Finnlando en la periodo de helaj noktoj.
Jam frue vidhandikapuloj aprobis al si esperanton. Esperanto plivastigis la mondon kaj kreis utilajn reciprokajn
kontaktojn. Steleto naskigxis antaux cent jaroj.
Jam en 1921 okazis la unua IKBE en Prago kaj sekvan jaron la dua en Helsinki.
Pere de esperanto vivkondicxoj kaj havigo de scioj
plibonigxis iom post iom en pluraj landoj. Nuntempe
internaciaj blindulorganizajxoj ofertas servojn mondvaste. Tamen esperanto konservis sian postenon precipe kiel peranto de
kulturoj. Cxi-somere ni renkontigxos en du internaciaj
kongresoj. Al IKBE aligxis 43 partoprenantoj el 11 landoj kaj
krome kelkaj helpantoj. Gxis aprilo UK allogis 775
partoprenantojn el 54 landoj.
Amike salutas
Steleto
Heikki Kosonen, vicprezidanto
Ritva Sabelli, sekretario
Financa raporto
por la jaro 2018
Konto libk-p cxe UEA
komenca saldo '''''' euxroj 2.314,30
enspezoj
kotizoj ''''''''''''''''''''' 454,00
donacoj '''''''''''''''''''''' 43,00
transpago el la BNL-konto ' 1.500,00
::::::::
entute '''''''''''''''''''' 1.997,00
elspezoj
presado de EL (elpago 2017) 3.795,00
membreco cxe UEa '''''''''''' 192,00
::::::::
entute '''''''''''''''''''' 3.987,00
fina saldo '''''''''''''''''' 304,30
Konto 42268 cxe BNL
komenca saldo '''''' euxroj 9.776,88
enspezoj
kotizoj ''''''''''''''''''''' 350,00
donacoj '''''''''''''''''''''' 66,12
interezo '''''''''''''''''''''' 0,54
subvencio Thilander ''''''' 2.235,53
::::::::
entute '''''''''''''''''''' 2.652,19
elspezoj
presado de EL 2018 '''''''' 3.938,00
transpago al UEA-konto '''' 1.500,00
premioj '''''''''''''''''''''' 75,00
por deponajxo '''''.''''''' 5.503,66
bankaj kostoj ''''''''''''''' 119,72
::::::::
entute ''''''''''''''''''' 11.136,38
fina saldo '''''''''''''''' 2.292,69
Sur nia konto cxe UEA ni
havis,
komence de 2018, 2.314,30 euxrojn.
Envenis 454 euxroj kiel
kotizoj kaj 43
kiel donacoj; Krome mi transpagis tien
1.500 euxojn el nia konto cxe BNL por
ebligi la pagon de la presejaj kostoj,
kiuj estis 3.795 euxroj kiel saldo por
la jaro 2017; UEA deprenis 192 euxrojn
kiel kotizon por la membreco de LIBE.
restis, fine de 2018, 304,30 euxroj.
Sur nia konto cxe BNL en Italujo ni
havis komence de la jaro 9.776,88
euxrojn. Envenis 350 euxroj kiel kotizoj
kaj 66,12 kiel donacoj, plus 3.235,53
euxroj el la Fondajxo Thilander, al kiu,
pro tiu konstanta subteno, ni sxuldas
oficialan dankon. Ni ricevis fine
interezon de 0,54 euxroj.
La elspezoj, krom la jam menciita sumo
de 1.500 euxroj transpagita al nia
UEA-konto, estis 3.938 euxroj por la
presado de EL en 2019 (la presejo nun
ne plu dividas la koston en antauxpagon
kaj saldon), 75 por premioj, 119,72 por
bankaj kostoj kaj impostoj, kaj 5.503,66
euxrojn kiujn mi uzis por pliigi
renovigendan deponajxon. Restis sur la
konto 2.292,69 euxroj.
Sur niaj du kontoj ni
havis sume
12.091,18 euxrojn komence, kaj 2.596,99
fine de la jaro. Eniris entute 804 euxroj
kiel kotizoj kaj 109,12 kiel donacoj.
Por klarigoj aux precizigoj restas je
dispono la kasisto p. l. da costa.
-- Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca
Italujo
Telefono kaj fakso (+39)-0583-379057
Postelefono 346-0691906
Sekretaria raporto
Dum la pasinta jaro
LIBE-estraro konkorde laboris dum cxiumonataj skajp-konferencoj. La cxefa temo
de diskutoj estis la cxi-jara IKBE en Finnlando. La estraro decidis finance
subteni la kongreson. Ni konstatis, ke nun ne plu eblas
arangxi IKBE-on sen financa subteno. Dum la 104-a UK
LIBE estos prezentita dum “Movada foiro” kaj informkunveno. Ni kore dankas niajn japanajn s-anojn, kiuj alirebligis la duan
bultenon de la 104-a UK por blindaj E-istoj.
Aliaj temoj de
niaj diskutoj estis: sorto de brajlaj
libroj en E-biblioteko en Herzberg, venontaj IKBE-oj, allogo de novaj, junaj
bll’j al E-movado, kontaktoj kun bl’j E-istoj el Azio
kaj Afriko.
La brajla
E-biblioteko dume ne povas funkcii, cxar necesas katalogigi la librojn, kaj
poste iu devas okupigxi pri akceptado de petoj kaj
dissendado de la libroj. Ni supozas, ke tiuj petoj ne estos
multaj, pro tio ne eblas havi iun konstantan bibliotekiston. Krome, ni ne havas iun volontulon, kiu logxus proksime kaj
konsentus okupigxi pri tio.
Pri la sekva IKBE la diskuto dauxras. Estas
cxiam pli malfacile trovi la deziranton preni sur sin la malfacilan taskon
organizi la kongreson. Ecx se tiuj personoj trovigxas,
la prezoj estas tro altaj. Supozeble, kiel
gastigantoj de la sekvontjara IKBE sin proponos rusaj s-anoj.
Bedauxrinde, jam dum multaj jaroj ne aperas en niaj vicoj junaj
bl’aj E-istoj. Ni pripensas, kion ni povus fari
por allogi gejunulojn al E-movado. Sed, miaopinie, ni
ne tiom kulpas pri maljunigxo de nia membraro. La kauxzoj estas objektivaj.
Unue, la blindularo entute maljunigxas, kaj due, viddifektitoj cxiam pli
integrigxas en la socion, malkreskas kvanto de bll’-entreprenoj kaj
bll’-lernejoj, do, bll’j jam ne konsistigas komunumon, en kiu oni povus agi
cele de propagando de nia lingvo.
Sed ne mankas ankaux gxojigaj novajxoj. Jen kaj jen aperas
petoj pri kontaktoj el tiuj landoj, kun kiuj ni ne
havis kontaktojn: Irano, Suda Koreio, Kongo, Kostariko. Ni
amike akceptu ilin en nian familion.
Nia revuo
“Esperanta ligilo” aperas regule kaj sxajne ne elvokas iujn seriozajn
plendojn. Ekde aprilo gxi ne plu aperos surkasede, kaj ne mirinde: la
kased-aparatoj igxas jam historia fakto. Ni ne povas
precizigi la kvanton de niaj legantoj. Multaj E-istoj
legas gxin en la reto. Nun dank’al kunlaboro de niaj aktivuloj kun ILEI la interesigxantoj povas ricevi rete la revuojn
“Juna amiko” kaj “Internacia pedagogia revuo”. La vocxlegitan revuon
“Esperanto” oni povas auxskulti en la reto.
Al cxiuj
estraranoj, aktivuloj kaj ordinaraj bl’aj E-istoj koran
dankon pro kunlaboro! Al vi cxiuj mi deziras bonan
sanon, novajn ideojn kaj optimismon!
Pardonu, se ion mi forgesis mencii. Viajn rimarkojn kaj
demandojn atendas
Olena Posxivana,
Gxenerala sekretario de LIBE
El
Esperantujo
Pri
grandega dulingva vortaro
Cxiuj, kiuj
skribas aux tradukas librojn, uzas vortarojn; ecx bonegaj, kompetentaj
verkistoj, kiuj bone regas sian denaskan lingvon,
konsultas ilin. Kaj evidente multaj aliaj homoj, kiuj ne
verkas librojn, uzas ilin.
Al kio utilas vortaroj?
Oni povas
paroli multe pri vortaroj, sed resume oni povas diri:
1. Plej ofte oni uzas ilin, kiam oni ne scias
la signifon de iu vorto.
2.
Tiuj, kiuj verkas aux tradukas tekstojn, uzas:
a) unulingvajn vortarojn,
kiam ili sercxas sinonimojn por ne ripeti la samajn vortojn, aux volas ekscii,
kiel oni devas uzi apartan vorton;
b) dulingvajn vortarojn pro
la samaj kialoj (kiel en 1 kaj 2.a), tamen rilate al fremda lingvo.
Kiam mi
skribas en Esperanto – propran tekston au tradukante – mi konsultas plurajn
vortarojn: la unulingvan PIV-on kaj kelkajn dulingvajn (tri aux kvar paperajn
kaj la ciferecan vortaron - portugala-E-o - de la brazilano Tulio Flores, jxus
nomumita membro de la Akademio de Esperanto, kaj kelkfoje ReVo-n).
Neniu vortaro estas perfekta (en neniu lingvo); ekzistas nur pli
bonaj, malpli bonaj kaj malbonaj vortaroj. Cxiam
konsilindas konsulti du aux tri vortarojn. Kiel vi
jam perceptis, iliaj difinoj, tradukoj kaj aliaj klarigoj varias.
En Esperanto ni ankoraux havas problemojn pri vortoj kaj terminoj. Multaj ankoraux ne estas firme establitaj.
Estu kiel ajn, inter la dulingvaj paperaj vortaroj tiu de
Erich-Dieter Krause (germana-Esperanto) estas unu el la plej grandaj kaj bonaj.
Bonsxance, mi acxetis gxin antaux kvar jaroj en Germanio.
Mi sciis, ke
la sama auxtoro publikigis ankaux vortaron de la alia
direkto (E-o – germana). Tamen, cxar tiu estas simile
granda, peza kaj multekosta, mi ne acxetis gxin.
Sed nun
ekestis bona novajxo por germanlingvaj esperantistoj: estis publikigita nova
eldonajxo de tiu lastemenciita vortaro. Pri gxi aperis recenzo en la aprila numero de la revuo Esperanto.
Mi citas
kelkajn opiniojn de la germana recenzintino (D-ino Sabine Fiedler):
Kun proks. 150 000 artikoloj, en kiuj abundas ekzemploj pri
lingvouzo, kunmetajxoj, propraj nomoj kaj parolturnoj, gxi faras enorman salton
kompare kun la antauxa [eldonajxo]. [...]
La verko
bazigxas sur la kolektado kaj esplorado de plej variaj tekstoj en la planlingvo
el la tuta mondo. [...]
La vortaro,
kiu konsiderinde superas la leksikan materialon, troveblan en la Nova Plena
Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002), estas samtempe gxenerallingva vortaro
por parolantoj de la germana kaj fakvortaro por la plej diversaj sciencoj
(precipe la zoologio, botaniko kaj medicino). [...]
Entute, tiu cxi verko povos esti utila por tre diversaj grupoj de
homoj, cxar gxi estas multe pli ol vort-ar-o, t.e. kolekto aux listo de
Esperantaj vortoj kun ekvivalentoj en la germana. La auxtoro aldonas tiel
multajn informojn pri la uzado de la prezentitaj leksikaj unuoj [...], pri
similaj esprimoj kun specifaj semantikaj nuancoj [...]
kaj vortfaradaj principoj, ke gxi povus evidentigxi kiel trezorejo por
lernantoj kaj instruantoj de Esperanto.
Kaj fine plia
bonega novajxo:
Cxar ni ne plu vivas en la
tempoj por grandegaj paperaj vortaroj, menciendas, ke la verko haveblas ankaux
en elektronika versio, kiu ne nur estas pli malmultekosta, sed ankaux donas la
eblecon de rapida vortsercxado.
Herbert A. Welker
Sin
prezentas la klubo el Kongo
Kun granda
gxojo nia klubo " La Verda Flago de Mbanza Ngungu sin prezentas al vi. Ni volas
informi vin pri la kreo de
kursejo por blinduloj kaj peti
eventualan subtenon por gxia realigo.
Fakte, Verda Flago estas klubo de pli ol
tridekjaragxa, kies sidejo kaj
agadareo estas la urbo de Mbanza
Ngungu kaj gxiaj cxirkauxaj
vilagxoj.
La urbo lokigxas je 150 km
sudokcidente de la chefurbo Kinshaso. Verda
Flago estas unu el la cxefaj kluboj de
Dkea la landa asocio de Uea en
DR rkongo. Nia klubo
produktas bonajn
esperantistojn. Kelkiuj okupis kaj
okupas gravajn postenojn en la afrika
komisiono de Uea kaj en la estraro de Dkea.
En la pasintaj jaroj precize antaux
2011, la klubo havis sine de gxia
organiza strukturo sekcion, kiu
okupigxis pri blinduloj. Pro la forpaso de
nia tre aminda kaj neforgesebla
samideano Jacques Tuinder el Nederlando ( la
iniciatinto de la blindula sekcio) kaj la translokigxo de nia
amiko, kiu spertas pri instruado al blindulo, tiu sekcio cxesis funkcii.
Nuntempe la klubo estis kontaktita de iu asocio pri blinduloj, post
interkonsento la klubo disponigis
du el ties agemaj esperantistoj por
lernigi la internacian lingvon al 12 el
la koncernataj blinduloj.
Notindas, ke unu el tiuj samklubanoj
niaj tre bone regas la brajloskribon. Niaj du amikoj
volontulkadre plenumos tiun noblan taskon.
La problemo estas, ke ni
bezonas
esperantajn sonmaterialojn kaj aliajn priblindulajn esperantajxojn.
La ejo, kiun ni elektis kiel
kursejo,
lokigxas en tre sekura kvartalo, facile atingebla por cxiuj, kaj ne vere estas
troa
auxtoveturado en tiu rezidenca kvartalo. Tamen ni klopodas
pri unujara lupago, pri kiu ni petis helpon
el nederlando. Ni estas atendantaj la sekvon. Ni
esperas, ke tiu sekvo
estos favora, cxar la eko de la aktivecoj dependos de tiu garantio,
laux la kontrakto ni ne povas ekuzi la ejon sen tiu pago, kiu servas
kiel garantio.
Ni pretas, kiam eblas, regule sendi niajn
agadraportojn, por ke la ligo
internacia de blindaj esperantistoj estu suficxe informata pri niaj
aktivecoj. Bonvolu akcepti niajn
esperantoplenajn sentojn la plej varmajn.
Por la sekcio de blindaj esperantistoj de Verda Flago
klubo
Mbaya Nzita Bienvenu
Peto el
Kostariko
Saluton karaj geamikoj!
Mi gxojas saluti vin.
Mia nomo estas Guido Hernandez
Marin.
Mi estas emerita ingxeniero pri
mekaniko kaj instruas esperanton en mia lando Kostariko.
Antau kelkaj tagoj mi skribis a
Masenko A.I. petante lernolibrojn en brajlo.
Al mi tuj respondis samideano
Pier Luigi Da Costa. Pro
tio mi tre kontentas.
La kialo de mia peto estas, ke nun mi apogas
Asociacion Nicogana de Personas con Discapacidad (ASONIPED) Asocion de
handikapuloj en la urbo Nicoga, en la norda parto de Kostariko.
Inter la membroj de ASONIPED estas knabino 13-jaraga
Rosemary al kiu mi volas instrui esperanton.
Se vi povas sendi librojn en
brajlo kaj aliajn lernomaterialojn, mi estos tre dankema.
Vi povas sendi ilin al adreso:
Guido Hernandez Marin
Nicoya 50201, Guanacaste
COSTA RICA
America Central.
Guido Hernandez Marin.
Do, karaj geamikoj, eble, iu el vi povas helpi niajn s-anojn el
Kongo kaj Kostariko per brajlaj lernomaterialoj aux alimaniere?
Nia rondo
familia
Ni
gratulas!
La 10-an de junio 1929 en
Rumanio naskigxis s-ro Eugen Cighir,
do cxi-jare li felicxe atingis sian 90-an vivjaron. Rumanaj
esperantistoj, blindaj kaj vidantaj, kore gratulas nian simpatian s-anon
kaj regulan leganton de EL, kaj bondeziras al li
sanon kaj longan vivon cxiam apud Irina, lia fidela vivkunulino.
Livi Ciobanu.
Literaturo
La
tertremo
(rakonto)
La
tertremo
Kiam la varietea spektaklo subite interrompigxis, s-ro .B, 51-jara
prokuratoro de la cxefurbo, ankoraux duondormis en sia vasta pufsegxo.
Elmergigxante malrapide al plena konscio, li blasfeme sakris kontraux la
kuiristino, kiu tiuvespere atencis lian hepaton per frititaj terpomoj kaj
eksterordinare piprita kolbaso, sed lia indigno eksvenis, kiam la bildoj sur la
televidekrano atingis lin, jam komplete vekigxintan. Temis pri gravmiena anoncisto; vere bedauxrinde, ke la unuaj vortoj
perdigxis pro la dormo.
„...la plej katastrofa tertremo en la historio de nia
lando. La tero furioze vibris
dum ses longaj minutoj; gigantaj fendoj ekfauxkis en la grundo.
La cxefstratoj kurbigxis kaj krispigxis, dum cxiuj sonoriloj ektintis pro la
termovo: imponajn damagxojn kauxzis la rokegoj, kiuj ekruligxis de sur la
cxirkauxantaj montoj. La nombro de la pereintoj estas gxis nun nekalkulebla,
sed laux optimisma prijugxo, la urbaj ruboj entenas milojn da kadavroj...“
Verdire, la
novajxo tiklis la scivolemon de B., preskaux instinkte li prenis glaseton da konjako
de sur la pleto al li proksima.
„La senhejmaj familioj plenigas jam la stratojn kaj la
placojn, al tio aldonigxas nun sencxesa pluvo, kiu jam de kelkaj minutoj falas
torente sur la frakasitan urbon. Ni spektu tamen la bildojn, kiujn nia
kameraisto rekte telesendas.“
Cxi tiam la homo malaperis, kaj sur la ekrano enfokusigxis la nigra
kubo de antauxurba konstruajxo. Kiam la kamerao
alproksimigxis, ekdistingigxis maljuna virino, sidanta sur kvarpieda skabelo,
sxi ploris, kap-en-mane.
„En tiu cxi kvartalo mortis
versxajne pli ol 60% de la logxantaro. Ankoraux mankas informoj pri la nombro de la vunditoj.“
Eltrinkinte la konjakon, B. remetis la glason sur la pleton,
delikate.
„La tegmento de cxi tiu domo
falegis jam cxe la unua ekskuo. La brikoj mortigis la tutan familion, escepte
de la avino, kiu sukcesis elhejmigxi tuj. Male, la flanka domo suferis neniun
damagxon, dank‘ al siaj pli fortikaj fundamentoj;
rilate al tio, oni certe estigos enketan komisionon por esplori, cxu efektive
cxiujn domojn oni masonis laux la legxaj dispozicioj.“
La penso de B.
tuj flugis al la sensacia proceso kontraux la fifama arkitekto V., kaj kun ia fiereco li memoris, kiel lerte li asistis tiun
fiulon. Vera krimulo, jes, kiu tamen honorarias per krezaj
sumoj.
„Kompreneble la infanoj
konsistigas la plej teruran tragedion. Granda parto el ili pereis, multaj orfigxis, kaj nun vagas senhelpe
inter la ruinoj.“
Sur la ekrano aperis kvinjara etulo, ploranta cxe la kadavro de
mortinta virino. B. profunde suspiris, kaj per la
maldekstra mano ekkaptis frandan kukon.
„Pormomente oni muntis kelkajn
tendojn, por ke la postvivintoj povu tranokti en seka ejo. Vi vidas unu el la multaj ambulancoj, kiuj cxi-momente kuradas tra la
tuta urbo“ la cxefhospitalo plejparte ruinigxis, kaj
la vunditojn oni devas porti en la antauxurbajn klinikojn.“
Sekvis longa pauxzo. Antaux la okuloj de B. preterkuris la
bildoj de granda urbo preskaux tute forbalaita far titana kataklismo: blankaj
kuracistoj aperadis de temp“ al tempo inter la brunaj
restajxoj de pluretagxaj domoj. Multaj junuloj sxovelis la
amasojn de rubo. Cxiam, kiam el sub la brikoj oni
eltiris novan vunditon aux kadavron, la kamerao tuj alglitis por pli bone
evidentigi la misformitajn vizagxojn kaj la nigrajn sangokrustojn.
Dume, B.
atendis la nomon de la urbo kun ia strecxiteco. Temas ja pri urbo en la Sudo, kie jam antaux kelkaj jaroj okazis io
simila, kvankam malpli katastrofa.
Dum kelkaj sekundoj surekranigxis
panorama bildo de la urbo kaj malgraux la nokto oni klare distingis la
fordetruitajn palacojn. Stranga
maltrankvilo ekserpentis en la menso de B.
„Laux multaj atestantoj, en cxiuj kvartaloj la hundoj
freneze ekbojis unu-du minutojn antaux la tragedio: kaj pluraj homoj sxuldas sian vivon gxuste al tiu konata averto. Krepuskas do la
sangoplena vespero, dum kiu...”
La kutima
bombasto, pensis B. Kaj tamen lia sxajne senkauxza maltrankvilo farigxis pli
akra, kaj fine B. ekkonsciis gxin.
„...dum tiu teruro kaj
malespero miksigxis kun la polvo de la disfalantaj palacoj. La tertremo...”
La bildoj
sekvis cxiam pli rapide. Ili enhavis ion tre konatan, kiun B. rimarkis nur iom
post iom: la arboj, la stratoj… B. starigxis subite. Ekstere la nokta cxielo plenlumigxis, kaj hundo ekbojis
malproksime.
„...La tertremo trafis cxiujn, ricxulojn kaj
malricxulojn, inter la pereintaj eminentuloj ni citu urbestron Z., urbkomitatanon
F. … nu, ni vidas, ke oni jxus elsxovelis prokuratoron B. ...”
B. horore
vidis sur la ekrano sian korpon, frakasitan de brikoj.
Blanka kuracisto kovris gxin per griza tolajxo. Plumba silento. Kio okazas? KIO
OKAZAS?
La planko
ekvibris sub liaj piedoj.
Mauro Nervi
Diversaj
interesajxoj
Lauxdo al papilio
Gxi estas karnivora insekto, tre utila por homo, kiu
rapide flugas, ne havas auxdpovon, estas cxiam malsata, dum unu mangxo povas
konsumi 5 musxojn, gxis 40 musxojn diurne.
Kiam mi auxdas la vorton "papilio", en mia memoro
reaperas infanagxo. Plenkreskuloj vivas en sia granda
mondo, ilin ne koncernas la mondeto de tiuj malgrandaj, infano, male, atente
esploras la parencan al li mondon de insektoj. Eble gxuste pro tio, ke
li estas malgranda, li sxatas cxion malgrandan kaj kun
viva intereso observas papiliojn, skarabojn kaj speciale libelojn, des pli ke
ili estas malfacile kapteblaj.
Mirindaj insektoj estas papilioj. Por multaj homoj ili prezentas ion mistikan. Evidentigxas,
ke papiliojn oni konsideras la plej antikvaj insektoj. Restajxoj de papilioj estis trovitaj en la fosilioj de la Jura
epoko. Prapapilioj estis gigantaj. Svingo de flugilo de antikva papilio atingis 90 centimetrojn.
Laux supozo de sciencistoj, papilio estis la unua insekto,
kiu sukcesis alproprigi la aerspacon. Krome, ekde sia
apero papilio ne sxangxigxis. La scienco, kiu nomigxas odanatologio,
okupigxas pri esploro de papilioj.
Papilioj ludas signifan rolon en la naturo. En la mondo ekzistas cx. 6650 specimenoj
de tiuj cxi insektoj. Grandega kvanto da ili
logxas en humidaj subtropikoj kaj tropikoj.
Kutime
papilioj movigxas kiel kontinua amaso. Disvolvigxo de
papilioj estas ligita kun akvenoj. Sen akvo ili ne povus vivi, kvankam la plenkreskaj papilioj logxas
nur sur la seka tero. Gxuste papilioj flugas plej rapide el
inter cxiuj insektoj.
Papilio havas sveltan oblongan korpon kun ses piedoj, sed marsxi gxi ne povas. Gxia
kapo povas turnigxi cxirkaux propra akso. Gxiaj okuloj estas bone
disvolvitaj, gxi povas vidi en kelkaj direktoj samtempe. Papiliaj
okuloj konsistas el 30 mil lensoj.
Gxia vivovojo ne estas longa. La plej grandaj papilioj vivas gxis sep jaroj,
la malgrandaj - gxis tri semajnoj.
Papilioj kapablas superi milojn da kilometroj kaj senmovigxi en la
aero.
Papilio estas
konsiderata la plej perfekta karnivoro en la vivanta mondo, vera
mortiga masxino. Dum horoj papilio povas atendi la viktimon
en embuskejo. Ilia cxasado sukcesas 95-procente.
La cxasajxon ili kaptas fluge. Mangxante damagxajn
insektojn, papilioj estas tre utilaj por homoj, cxar ili
neniigas grandegan kvanton da sangosucxantoj. Ecx malgrandaj
papilioj cxasas ekde infanagxo. Grandaj papilioj
kapablas mangxi abelojn kaj ecx mordi homon.
Papilioj konas nek legxojn de aerorezisto, nek legxojn de tera
altiro. Ili estas majstroj de la supera pilotajxo.
Gxuste ilia flugo estis subdiro por kreantoj de reaktivaj
aviadiloj.
En Balio oni
mangxas papiliojn kun kokosa lakto.
Al papilioj oni dedicxas fabelojn, fablojn, kantojn. La rusa
fablisto I.A. Krylov montris papilion kiel facilaniman
pigrulinon, nemerite ofendinte tiun cxi senlacan mangxanton de damagxaj
insektoj.
Kiom
da suno estas sana?
Kiom da suno estas bona por homo, tio dependas de diversaj
faktoroj.
Sunbrila vetero cxe plej multaj homoj kauxzas gxojon. Prave, cxar la korpo bezonas sunlumon por formi la gravan vitaminon
D. Tro da suno tamen damagxas la sanon. Do decidas la gxusta dozo.
Se dum
printempo unuafoje post longa vintro la suno brilas dum multaj horoj de la
cxielo, tiam tio logas certe plej multajn homojn al la libera aero. "La
sunbrilo estas bonfartiga al ni", - sxajnas
flustri al ni interna sento. Kaj tiu sento ne trompas
nin. Tiel la printempa suno replenigas la dum vintro
malplenigxintajn provizojn de la grava vitamino D, kaj gxi heligas ne nur la
medion, sed ankaux nian humoron. Tro da bono tamen estas, kiel ofte en la vivo, bedauxrinde malsana. Kiu tro longe
gxuas la sunbrilon, al tiu minacas ne nur post
malmultaj horoj sunbruligxo, sed pli poste ankaux sulkoj, pigmentaj makuloj kaj
pli alta risko malsanigxi pro hauxta kancero.
Respondeca
estas tamen ne tiu parto de la sunradiado, kiu alvenas
sur la tero en la koloroj de la cxielarko, de la varma rugxo gxis la malvarma
bluviola lumo. La radioj, kiuj estas respondecaj pri la sunbruligxo, estas la
energiricxaj ultraviolaj sunradioj, kiuj ne plu estas percepteblaj de homa
okulo.
La ultraviola
radiado estas klasifebla en tri gamoj, el kiuj la aparte energiricxaj
UV-C-radioj jam estas absorbitaj de la ozona tavolo en la alto de la atmosfero.
Ankaux la malpli energiricxa UV-B-lumo kaptigxas
plejgrandparte en la aero, dum la relative energimalricxa UV-A-lumo estas
apenaux filtrata de la atmosfero.
Tamen ankaux la UV-A-radiado de la suno aux el artefaritaj sunlumaj
fontoj estas ankoraux signife pli energiricxa ol la videbla lumo.
Kontraux tiu energio la hauxto protektas sin helpe de
la bruna kolorajxo melanino kaj per plidikigxo de la kalo. "Cxe plej
multaj homoj en centra Euxropo tamen la brunigxo alportas ne pli ol sunkremo kun lumprotekta faktoro du", klarigas la kancer-informa
servo de la germana kanceresplora centro en Heidelberg.
Homoj, kiuj
pro profesio aux dum libertempo restadas dum suficxe longa tempo en libera
aero, devus protekti lauxeble multe da hauxto per vestajxo, ili
portu kovrajxon por la kapo kaj ili uzu por nekovritaj hauxtareoj sunkremon kun
lumprotekta faktoro de minimume 20. Sen tiaj barieroj
la ultraviola lumo lezas post kelka tempo la hauxton, kiu kelkajn horojn poste
rugxigxos, jukos kaj doloros. Ju pli hela estas la hauxto de
homo, des pli rapide formigxas sunbruligxo.
Post iom da
tempo la stato de la hauxto ja denove normaligxas. Tamen la energiricxaj UV-radioj damagxas la genojn en la cxeloj de
la hauxto. Ja multaj riparaj enzimoj korektas
tiujn difektojn, sed bedauxrinde ne cxiujn. Se la hauxto pli
ofte suferas pro forta sunradiado, post kelkaj jaroj aux ankaux nur post
jardekoj povas montrigxi la malfruaj sekvoj de tiaj hauxtaj difektoj.
"Ekestas pli da sulkoj kaj da pigmentaj makuloj, ol en malpli trafita
hauxto, kaj forte damagxitaj cxeloj povas ecx konduki al hauxta kancero",
- avertas la kancer-esplora centro.
Sed ja gravas kapti sunlumon. La UV-B-lumo liveras ankaux la
energion por produkti la gravan vitaminon D. Inter novembro kaj mezo de
februaro tamen la suno staras tiel malalte sur la cxielo, ke ankaux dum la
tagmeza tempo cxe klara cxielo la aero absorbas tiom da UV-B-radio, ke por la
produktado de vitamino D ne plu atingas suficxe da energio la hauxton. La
organismo havigas al si en la grasa histo kaj en la skeleta muskolaro provizon,
el kiu gxi cxerpas dum la malhela sezono. Sed por replenigi tiun provizon oni
prenu suficxe da suno inter la monatoj marto kaj oktobro.
Por tio suficxas promeni en vestajxoj, kiuj lasas iom da hauxto
videbla. Laux la sezono oni planu inter 5 kaj 25 minutojn da sunprenado.
Gravas tio precipe dum printempo kaj auxtuno. "Se
la korpo ne disponas pri suficxe da vitamino D, tio malfortigas la ostojn kaj
ankaux la muskolojn, precipe altagxaj homoj pli ofte povas fali kaj pli ofte
sperti frakturojn de ostoj", - klarigas esploristino de la centro.
Do, ni profitu de la sunradiado por esti pli sanaj kaj pli bonhumoraj.
Por la
retumantoj
Mi volas informi vin, ke ekde
junio 2018 disponeblas la vocxlegitajn numeroj de la revuo
"Esperanto" cxe la retejo
https://uea.org/revuoj/sono
Emilio Cid
Estrarano de
UEA pri informado
Ppor legemaj
komputiluzantoj
Dauxrigante en la oferto de la esperantajxoj,
kiujn mi enkomputiligis,
mi proponas cxifoje tri verkojn el diversaj gxenroj.
La unua verko estas kolekto de paroladoj kaj prelegoj
de Ivo Lapenna, iama
prezidanto de UEA, elektitaj el tiuj, kiuj enhavas pli da informoj kaj da ideoj
pri esperanto kaj la esperantista movado.
La dua verko estas novelaro de J. H. Rosbach, auxtoro
kiu ne bezonas rekomendon.
La tria estas aparte interesa poezia verko: la sonetoj
de Sxekspiro
tradukitaj de W. Auld kaj prezentitaj apud la anglaj originaloj,
vera trezoro por samideanoj kiuj sxatas poezion kaj posedas la anglan
lingvon.
Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon kaj do preferas
necxapelitajn literojn
bonvolu tion precizigi.
Ligilojn al la elsxuteblaj dosieroj vi
petu de
dacostapl(cxe)gmail.com .
Anonco
Mi sxatus ricevi la tekston de la unuaj tri cxapitroj
(I--III) de la serio "Brajla skribo en diversaj lingvoj", aperintan
en Esperanta Ligilo, n-ro 7 aux 8 (aux 7-8) 1970, kiu(j) perdigxis el mia
kolekto. Mi kredas memori, ke cxiuj tri cxapitroj aperis en la sama numero. Mi ne bezonas la tuta(j)n
numero(j)n, nur la menciitan tekston. Mi pretas ricevi gxin
cxu brajle surpapere, cxu komputile.
Antauxdanke,
Otto
Prytz,
Hovseterveien 42B,
NO-0768 Oslo,
r.p. pilotto@online.no