Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2019

 

 

Enhavtabelo

Kongresa raporto

Kunlabora interkonsento

Literaturo. La renkontoj kun serpentoj

Enigmoj kaj problemoj (ankaux en la reta versio!)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

Forpasoj

 

 

         Kongresa raporto

 

   La 85-a IKBE okazis de la 20-a gxis la 27-a de julio 2019  en la urbo

Lahtio, kiu situas cx. 100 km de la cxefurbo Helsinki. Okaze de la

100-jara datreveno Steleto ofertis aliron al la samtempe kaj

samloke en la sporta halo "Isku Areena" arangxita 104-a UK.

La temo de la UK estis: "Vivanta naturo, floranta kulturo". Cetere,

indas mencii, ke en junio Lahtio ricevis la premion "Verda cxefurbo de

Euxropo 2019". Lahtio estas la plej malgranda, norda

kaj orienta urbo, kiu ricevis cxi tiun honoron. La premio cirkulas ekde

la jaro 2010.

Al IKBE aligxis 49 reprezentantoj el 12 landoj. Bedauxrinde, Milena

Jelinkova kaj Jiri Jelinek (Cxehxio) ne povis veni pro akuta malsano.

Steleton reprezentis la prezidantoj Borje Eriksson kaj Heikki Kosonen.

Por Borje Eriksson la IKBE en Lahtio estis lia unua sperto pri

internacia blindula renkontigxo.

 

Sabato la 20.7.

   Kelkaj gastoj alvenis al Lahtio jam vendrede. Anneli Hansen

("Atomino") dejxoris vendrede kaj sabate sola en la flughaveno por

akcepti gastojn kaj asisti en havigo de biletoj por trajno tra Tikkurila

al Lahtio. Tutan posttagmezon en Tikkurila dejxoris Raila Pyhala kune

kun Kerstin Rohdin el Svedio por akompani gxis la trajno al Lahtio. La

lastaj gastoj atingis la hotelon Grand gxuste antaux la memserva

vespermangxo, kiu atendis nin en la auxlo de nia tranoktejo. La auxlo

estis je nia dispono cxiuvespere gxis la 20.00, kiam la hotela akceptejo

finis dejxoron.  Kiam la pordo estis fermita, ni povis eniri en hotelon

en ajna tempo per kodo kaj rajtis kunporti la sxlosilon de la cxambro.

Luncxojn ni ricevis en la proksima memserva restoracio Kivi (Sxtono), la

restoracio trovigxas en la unua etagxo, "sur soklo". La menuo konsistis

el tri elekteblaj cxefpladoj: supo, salato, trinkajxoj, kolekto de

panoj, deserto kaj kafo kun kuko. Vespere la sama restoracio liveris por

ni en Grand unu cxefpladon, salaton kaj sukon.

 

Dimancxo 21.7.

Matene okazis la Solena Inauxguro de la UK en la sporta halo Isku

Areena. Rimarkindas, ke unu gxia salono portis la nomon de nia karmemora

Arvo Karvinen por honori liajn poresperantajn atingojn.

     Post luncxopauxzo komencigxis la malfermo de nia kongreso en

proksima koncertejo. Invititaj gastoj estis Jouni Lehtivaara (filo de

Oskari Lehtivaara, la unua sekretario de LIBE 1951 - 1962) kaj

reprezentantoj de la finna ligo de vidhandikapitoj: direktoro Jukka

Tahvanainen kaj prelegantoj Kari Huuskonen kaj Matti Ojamo.

     Tuomo Grundstrom, prezidanto de LKK de UK, peris la salutmesagxon

de d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio. 

Citajxo: "Mi ne estas la unua, kiu vidas ian ligitecon inter lia

(Zamenhof) kuracista okupo kaj lia esperema strebo helpi la homojn en

cxiuj landoj rigardi unu la alian kiel amikoj kaj kunfratoj. Cent du

jarojn post la forpaso de Zamenhof, mi apenaux vidas pli belan

konkretigon de liaj idealoj, ol la persista agado de LIBE por kunteni

blindulajn esperantistojn tra la mondo."

     Antun Kovacx, prezidanto de la pasintjara IKBE en Kroatio, salutis

la kongresanojn kaj malfermis la kongreson. Nedeljka Lojxajicx,

prezidanto de LIBE, salutis kaj proponis estraron de la kongreso:

prezidanto - Borje Eriksson (FI), vicprezidantoj - Attila Varro (HU) kaj

Anatolij Masenko (RU), sekretarioj - Ritva Sabelli (FI) kaj Pavel Rjabov

(RU). La propono estis aprobita.

     Sekvis prelegoj "Cxe la radikoj de defendo de rajtoj" (d-ro Kari

Huuskonen, estro de la finna blindulmuzeo) kaj "La situacio de

handikapuloj en Finnlando" (s-ro Matti Ojamo, esploristo cxe la

lauxlegxa Registro pri vidhandikapitoj). Esperantigitajn prelegojn

lauxtlegis Borje Eriksson.

 

Lundo 22.7.

La tuta tago estis libera, do dedicxita al ebleco sekvi la programerojn

de UK, precipe la prelegserion de Kleriga lundo kaj tiun de Internacia

Kongresa Universitato (IKU) pri la kongresa temo kaj finnaj fenomenoj.

 

Mardo 23.7.

Antauxtagmeze okazis kvar prelegoj kaj la Gxenerala Asembleo de LIBE. 

Dragan Stokovicx (HR) lauxtlegis la prelegon "Sensoj kaj senbara medio"

de blinda d-ro Jukka Jokiniemi. Pri finna kuirarto prelegis s-ino Raita

Pyhala. Sxi parolis i. a. pri la terfrukto rapo, kiu estis kutima

mangxajxo de finnoj antaux la terpomo. Kerstin Rohdin regalis por

gustumado pecetojn de rapo, pantrancxajxojn kaj kukon bakitan laux

malnova simpla kukorecepto de panjo de Raita. Referaton pri finnaj

popolkostumoj kaj popoldancoj lauxtlegis Anita Dagmarsdotter. La pupo,

vestita per popolkostumo el naskigxloko de Ritva Sabelli, staris preta

por pli detala konatigo. Anita Dagmarsdotter afable asistis por montri

kaj klarigi la vestopartojn. La blanka kapvesto "sorokka" (pigo) kun

largxa punto trairis gaje al la kapo de virinoj por esti fotita. Kunio

Tanabe (JP) parolis pri sia amiko, kiu trairis la Pacifikon per jakto.

 

Merkredo 24.7 - la ekskursa tago.

Auxtobuso transportis 40 ekskursanojn kune kun la profesia cxicxerono

s-ino Helli Jalas kaj interpretisto Raita Pyhala al la haveno, kie ni

eniris etan sxipon por krozado en la lago Vesijarvi. Bedauxrinde, la

mikrofono ne funkciis. Tamen s-ino Jalas provis rakonti en esperanto pri

pejzagxoj. (Kvar profesiaj cxicxeronoj partoprenis en la antauxjara UK

en Lisboa por konatigxi kun la kongresaj arangxoj kaj ili ecx studis unu

jaron esperanton). En Messila je la tria halto ni forlasis la sxipon kaj

enbusigxis por dauxrigi al Hollola. Tie ni vizitis artgalerion de

artistino Asta Pulkkinen, kiu rakontis, ke sxi per kolorricxaj

pentrajxoj volas gxojigi homojn. La artgalerio trovigxis en malnova

domo, antauxa provizejo. Ni povis libere konatigxi kun la domoj, kun

grandaj sxlosiloj kaj libere promeni en la gxardeno de la artistino kaj

sxia fratino, senti bonodorajn florojn kaj berojn. En la korto eta ronda

relo kun vagonetoj kaj konstruajxoj igis plurajn blindulojn tusxi la

ajxojn. Kelkaj povis karesi la tridekjaran

testudon. Nuntempe estas malpermesata importi testudojn.

     Perpiede ni dauxrigis al la proksima mezepoka sxtona pregxejo de

Hollola. Tie ni povis iomete ripozi sidante sur benkoj. Raita Pyhala

lerte interpretis la lokan cxicxeronon. Bele gravuritaj pordoj vekis

nian intereson. La luncxo estis rezervita por ni en la apuda malnova

komunumdomo. Batato-kokoso-supon kaj salaton por ni prepares la kuiristo

Hannes Kuusisto sola. La sekigita, maldika pano kaj hejmfarita biero

sxajne por cxiuj bongustis. La fresxa kafo kaj fritpastajxo sursxutita

per sukero forigis la malsaton de dolcxajxo.

     Post la luncxo ni veturis al la farmobieno Kinnarila. La bieno ne

plu havas brutaron, nur du dorlotsxafojn kaj du cxevalojn. Estis

malfacile tusxi la cxevalojn, garditajn per elektra cirkvito

(kompreneble, elsxaltita). La mastrino rakontis, ke oni ne scias, cxu

dauxros la tradicia maniero heredi la bienon kaj profesion de patro al

filo. Parencoj tamen ne devigas infanojn; ili povos libere trovi sian

vojon. Nun la bieno kultivas grenon kaj vendas farunon en propra

vendejo, kie vendeblas ankaux spicoj, turismaj ajxoj. La bieno akceptas

turismajn grupojn por kafumi kaj konatigxi kun la biena vivo. Speciala

programo estis muelado de sekalaj grajnoj. Ankaux cxiu el ni ricevis

saketon de la preta sekala faruno kune kun esperantlingva recepto por

sekala kacxo.

     Dum revenveturo al la hotelo en la buso cirkulis du kanteleoj,

faritaj de nia cxicxerono el malsama ligno. Sxi rakontis pri kelkaj

kantelespecoj kaj kiel oni ludas ilin. Samvespere ses IKBEanoj

partoprenis la kantelekoncerton cxe kanteleisto Timo Vaananen. Li ludis

kelkajn el siaj multaj instrumentoj. La vespermangxo estis kuirita de li

mem. La ceteraj ekskursintoj cxi-foje vespermangxis

en la proksima memserva vegetara restoracio Lipterin.

 

Jxauxdo 25.7.

Matene dum tri horoj okazis fare de Kazuko Kikusxima (Krizantemo)

eksterordinara prezento de tradiciaj veraj KIMONO: silkaj, pompaj

artajxoj. Sxi klarigis pri kelkaj nociaj diferencoj. Jen la citajxoj el

sxia klarigo: "Kotona "Yukata", kiun japanoj ofte uzas en UK, neniel

estas vera Kimono. Origine "Yukata" estas nur "sxvit-sucxigilo" post

banigxo, do samcela kiel la bantuko en Euxropo.

"Yukata" estas kudrita similforme, same ankaux yukata-stila dormcxemizo,

cxar laux la japana kudroarto cxiuj vestoj - de la subcxemizo gxis la

plej luksa vera Kimono - havas similan formon, uzante specialan sxtofon,

kies largxo estas cx. 30 cm. Sed la materialo, kvalito, desegno,

kun-uzota zono (Obio) kaj ankaux vestigxregulo lauxsezona/lauxokaza

estas tute malsamaj. "Yukata" estas vestata nur hejme, neniam ekstere.

Sed nuntempaj homoj ne posedas multekostajn verajn Kimono, nek lertas

vesti tiajn; nun oni faras "Yukata" -n iom denskolore, por ke oni povu

eksterhejme porti, tamen nur por vesperaj festoj en cxirkauxajxo de la

hejmo. "Yukata" estas ajxo por ajna kazo, vestata rekte sur la hauxto,

kaj surpiede lignaj GETAOJ, dum la vera silka KIMONO neniom senpere

tusxas la hauxton, kaj piede TABIO (kvazaux sxtrumpoj) kaj ZORIO (leda

sxuspeco)."

     Gxuste por prelegi pri tiuj diferencoj Krizantemo portis, kaj sxi

proponis al blinduloj tusxi plej oficialajn kaj samtempe multegekostajn

verajn KIMONO (tiu kun brodita papilio kostas pli ol kelkmil euxrojn! El

diverstipaj silkaj veraj Kimono la plej bela kaj luksa estas "Hurisoge"

kun gxisplanke pendantaj manikoj, la plej formala vestajxo nur por

frauxlino. La tuta kompleto - subkimono, kimono, obio kaj aliaj etajxoj

- estas el pura silko kaj tinkturita per naturaj kolorigiloj. Do, kutime

oni ne permesas tusxi.

     Cxar inter la cxeestantoj estis dezirantoj provvestigxi per

"Yukata", Krizantemo rapide arangxis la aferon. Fine la lokan

blindulinon (Sanna Tynkkynen) sxi vestigis per "Homongi", la dua

formalajxo, kun luksa desegno, por junulino. Private okazis vestigo de

miaj amikoj, kiuj kunportis pupojn por la kostumprezento.

     Vespere ni celebris la centjaran datrevenon de Steleto per

festparolo, tostoj kaj koncerto. Cxi-okaze nin salutis kaj prelegis s-ro

Sakari Kauppinen, prezidanto de E-klubo en Helsinki. Anstataux la kutima

festparolado - analizo de la pasinteco de la jubilanto, celante

malfermeti estontecon - li preferis sercxi signojn de estonteco en jam

ekzistantaj fenomenoj, kiuj ofte estas tro malgrandaj por veki grandan

intereson. Li konstatis, ke ni havas utopiajn imagojn pri la estonteco,

sed preteratentas, kiom rapide la mondo povas sxangxigxi.

     Sakari Kauppinen parolis pri la esenco de lingvoj, pri iliaj

evolutendencoj kaj pri komputilaj programoj kiel kontaktiloj inter

homoj. Li cerbumis pri signoj, kiuj favoros la anglan kiel la dua

lingvo. La sintenoj al lingvoj sxangxigxas. En la pasinta jarcento

kreigxis novaj sxtatoj unulingvaj, inter kiuj kelkaj tamen akceptis

plurajn lingvojn kiel samrangajn, dum aliaj klopodis limigi ilian

vivsferon. Tiuj tendencoj dauxras ecx nun en pluraj landoj. Aliflanke,

oni favoris unuecigon ene de naciaj lingvoj: dialektoj estas hodiaux pli

popularaj ol iam antaue. Krom kontaktilo, lingvo estas

ankaux rimedo por montri la devenon kaj grupon, al kiu parolanto apartenas.

     Esperantistoj konas la sercxadon de komuna lingvo. Niaj fortoj

tamen ne suficxis bremsi la disvastigxon de la angla. Kreigxis angla

kiel dua lingvo parolata ekzemple de turistoj cxie en la mondo. Gxi

malsamas la denaskan lingvon de britoj aux usonanoj. Iam ili mem devas

lerni uzi gxin tiel, ke alilingvanoj komprenus ilin.

     La preleganto cerbumis pri signoj de sxangxigxoj: "Kiuj estas la

malgrandaj, ankoraux apenaux rimarkeblaj etaj tendencoj, kiuj eventuale

sxangxos la tutan lingvan sistemon? Aux pli grandaj, sed tamen tiom

novaj, ke ni ankoraux ne kapablas taksi ilian signifon? Cxu inter tiuj

estas la  senprecedenca disvastigxo de la angla? Kaj cxu Gxi estas

nerenversebla?Kiu fenomeno jam sxangxis la vivon de blinduloj kaj

vidhandikapuloj?  ...Tio certe ne estas la disvastigxo de la angla lingvo.

     Algoritmoj estas komputilaj programoj, kiuj faras tion, kion homo

programis ilin fari. Nun alvenis algoritmoj, kiuj kapablas lerni.Oni

nomas tiun fenomenon artefarita intelekto. Kiel tio helpis kaj helpas al

vidhandikapuloj? Ekzemple tiel, ke algoritmoj skanas skribitan tekston,

analizas gxin kaj transformas gxin en parolon. Parolsinteziloj rapide

evoluis, en multaj lingvoj ili jam perfekte imitas homan vocxon....

Rapide evoluas ankaux algoritmoj, kiuj komprenas parolatan lingvon.

Anstataux tajpi, vi povas pervocxe ordoni al la komputilo. Tio estas

vera helpilo ankaux al vidhandikapuloj."

     La preleginto antauxvidas, ke tre baldaux ni cxiuj havos en nia

posxo aparaton, versxajne similan al nunaj posxtelefonoj, kiu

interpretos nian parolon al kiu ajn alia lingvo. La tekniko jam

ekzistas, kaj la algoritmoj havas grandan lernokapablon. Dum homo povas

legi kaj analizi unu libron en unu tago, algoritmo povas studi cxiujn

tekstojn, kiujn oni skribis en interreto kaj analizi, kiuj estas

la ofte uzataj kaj akceptitaj formoj.

   Sakari konstatis, ke tio estos multe pli granda revolucio, ol la

disvastigo de la angla lingvo. Kaj ne eblas nei gxin. Tamen al li

sxajnas, ke ni, kiel E-istoj, estas tute nepreparitaj al tiu evoluo.

Kion gxi signifos al ni persone kaj kion gxi signifos al nia lingvo? -

li demandas.

     "Kion gxi signifos al la angla lingvo? Cxu gxi farigxos tute

superflua al milionoj da homoj, kiuj pli-malpli devige lernas gxin kaj

uzas gxin nur sporade, ekzemple vojagxante? Cxu entute ekzistos bezono

lerni iun ajn lingvon nur por komunikado kun alilingvanoj?

     Gxis nun lingvoj ne estis nur komunikiloj, sed iloj, per kiuj ni

aligxas al iu grupo, kiun ni nomas la nia. ... Estas grupoj de

samnacianoj kaj samlingvanoj, sed grava grupo estas ankaux la elito,

kiu lernis la anglan kiel duan lingvon. En la epoko de algoritma

interpretado malaperos la avantagxo, kiun tiu grupo havas super la aliaj."

     Cxu telefono obeas la vocxon? Okazis en la hotelo. Dragan Stokovicx

proksimigxis al mi kaj montris la ekranon de sia telefono por vidi kiel

mi reagos. Jes, la teksto estis en korekta finna lingvo. "Vere

funkcias", - li konstatis. Rapide li diris kelkajn vortojn kroate en la

telefonon kaj montris la ekranon al la hotela oficistino. Sxi

surprizigxis pro la belaj finnaj vortoj.

     Fine ni gxuis la Internacian Artan Vesperon. Kutime gxia programo

estas kompilata dum la IKBE. Bedauxrinde, ne sukcesis alveni geedzoj

Jelinek, la planitaj gvidantoj de la koncerto, sed Attila Varro brave

transprenis la gvidadon. Unue Borje Eriksson gaje distris la

cxeestantojn; li portis blank-verdan cxapon de Vainamoinen (origine

blank-bluan) kaj legis en la Kalevala-ritmo de li mem tradukitan kaj

sxangxitan tekston pri Ikaro, kiu, laux Borje,  renaskigxas kaj

elakvigxas kiel homo. Ni ankaux subkantis kune.

     Dum la koncerto bele asistis i. a. Theodor Speckmann per

pianludado, japaninoj kune kun Kunio Tanabe gaje kantis, Marianne Lund

per violono bele venigis al ni sonojn de Edvard Grieg el Norvegio, rusa

triopo Pavel Rjabov, Natalia Kasymova kaj Anatolij Masenko kantis

cxenkanton

en traduko de Attila Varro.

 

Vendredo 26.7.

La fermo kaj adiauxa vespero okazis en restoracio Lokki cxe la lago

Vesijarvi. Eta vespermangxo, mendita por 45 personoj, konsistis el

gratenita pano kaj deserto, kiuj tuj malaperis. Sxajne ne veras la

parolturno, ke en varmego suficxas legxera vespermangxo.

     Cxiu delegacio ricevis kantareton de Finnaj ehxoj kaj prelegojn

platskribe. Estis prezentitaj lauxdoj pri IKBE, sed pli gravis havigi la

impresojn pri la kombino de samtempe okazintaj IKBE kaj UK. Sxajne tamen

kongresanoj estis kontentaj pri la ebleco cxeesti la programerojn de UK.

Valoras ja integri vidhandikapitojn kaj ricxigi la IKBE-programon per

altkvalitaj prelegoj kaj studsesioj enkadre de UK.

     En la malfermo mankis komuna kantado de la himno. Kompense dum la

fermo forte auxdigxis "La Espero" en la varmega, luma vespero cxe la

lago Vesijarvi.

     Gajaj ni disigxis. Iuj iris al Isku Areena por cxeesti la

Internacian Artan Vesperon de la UK, aliaj preferis dauxrigi la

kunestadon aliloke ekstere aux en la hotelo.

 

Sabato 26.7.

La Solena Fermo de la UK finis la oficialan kunestadon. Posttagmeze (por

kelkaj ecx matene) komencigxis forveturoj de la kongresintoj. Kvar

IKBE-anoj restis ankoraux unu nokton en la hotelo Grand.

     Kiel raportisto mi kaptas la okazon por elkore danki cxiujn

partoprenantojn kaj helpantojn pro tio, ke vi venis al Finnlando por

travivi du kongresojn. Ni kune faris la IKBEon. Gaje vi donis vian manon

por helpi nin en problemaj situacioj.Mi ricevis senton, ke vi tenis la

respondeculojn en zorgaj manoj. La aventuroj de la kongresa semajno

restas en memoroj. Gxis la revido!

            Ritva Sabelli

 

 

          KUNLABORA INTERKONSENTO

La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj LIBE

kaj

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI

Okaze de la Universala Kongreso de UEA en Lahti, Finnlando en la jaro

2019, la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj LIBE kaj la Internacia

Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI skizas kunlaboron.

La du Ligoj konstatas, ke

ILEI preparis kaj aprobis regularon por ekzamenoj pri lingvaj kapabloj

de blinduloj (2009)

ILEI trovis manieron eldoni siajn du revuojn Internacia Pedagogia Revuo

kaj Juna Amiko en adekvata maniero, tiel ke la legiloj de la komputiloj

sukcesu laute legi la enhavon de tiuj du revuoj de ILEI (2018).

La du Ligoj konsentas pri jenaj agadkampoj :

Evoluigo de modernaj kursoj de Esperanto por adekvata uzo fare de

blinduloj.

Organizado de seminarioj por trejnado de instruistoj kadre de

LIBE-Kongresoj.

Intersxangxo de la oficialaj revuoj kaj aliaj eldonajxoj de la du Ligoj.

Reciproka aperigo de artikoloj en la oficialaj revuoj.

Invitoj reciprokaj al la cxiujaraj kongresoj kaj lauxeble partopreno cxe

la arangxoj de ambaux organizoj.

Kuragxigo de kunlaboro inter la landaj sekcioj de la du Ligoj.

Kunlaboro kadre de la Komitato de UEA por altigi la prestigxon kaj

influon de la aligxintaj fakaj asocioj.

Renkontigxo de nomumitaj estraranoj de la du Asocioj cxiujare se eblas,

por resumi kaj analizi la rezultojn atingitajn kadre de tiu kunlaboro.

      Lahti, Finnlando, la 26-an de julio (lancotago de Esperanto) 2019

        La prezidanto de LIBE Nedeljka Lozajic

          la prezidanto de ILEI Mireille Grosjean

 

 

           Literaturo

 

             La renkontoj kun serpentoj

             La renkonto unua

   Mi cxiam sxatis ion permane fari.  En la agxo de naux aux dek jaroj

mi faris lignan kesteton por miaj ajxetoj kaj kasxe metis gxin sub la

plankon de la doma koridoro.

   La sekvan tagon mi aliris por preni ion el la kesto.

Mi sxovis en gxin la manon kaj tuj eksentis, ke tie kusxas ia fleksita

tubeto, simila al kablo.

Subite la tubeto ekmovigxis kaj komencis elrampi inter miaj polekso kaj

montrofingro.

Mi ektimis kaj ekrigidigxis, cxar komprenis, ke tio estas serpento. Gxi

ne siblis kaj ecx ne ekmordis min.

Kiam gxi forlasis mian manon, mi kuris en la gxardenon.

Tie mia pli agxa frato kolektis cxerizojn.

Li rigardis min kaj mirigite demandis:

   - Pro kio vi estas ege pala?

    Mi rakontis mian historion.

La frato kaptis longan bastonon kaj kuris al la domo.

Li rigardadis sub la koridoron kaj sercxis la serpenton cxirkaux la domo.

Sed, ve, gxi malaperis senspure. Post kelkaj tagoj nia patro balais la

korton. Subite post li io falis surteren.

Li rigardis kaj ekmiris - post li rampis serpento.

   Dum la patro sercxis, per kio kapti aux mortigi gxin, la serpento

forrampis ien.

 

     La renkonto dua

 

   Dudek kvar jarojn mi logxis en Asxhxabado (turkmenio) kaj kiel

instruisto pri matematiko kaj fiziko laboris

en la lernejo por blindaj kaj malfortevidantaj geknaboj

nome de V. Erosxenko. Apud la lernejo kreskis la arbo kun dornohavaj

brancxoj. Kiam mi iradis laux la lerneja barilo, la brancxoj cxiam

skrapis mian kapon. Iufoje mi decidis detrancxi ilin.

Preninte hejme la gxardenan tondilon,

mi perbuse alveturis la lernejon. Mi iris laux la trotuaro

kaj, kiel kutime, la malicaj brancxoj

kaptis miajn malfelicxajn harojn.

Mi haltis kaj komencis la detrancxadon.

Subite, apude auxdigxis malproksimigxanta susuro

de la arbofolioj. Mi tute ne havas la vidpovon, Tial mi nur supozis,

ke gxi estas ia birdo aux hilo. Poste en interna parto de la barilo

io falis surteren. Mi pensis, ke desur la arbo brue falis hilo

aux delonge rompita brancxo.

Do, mi finis la laboron kaj iris en la lernejon.

Longe mi ne estis tie, kaj dum la reveno

proksime de la arbo min haltigis loka logxanto, dirante:

  - Estu singarda! cxi tie mi mortigis tre venenan serpenton.

Gxi kusxis sur la trotuaro kaj varmigxis sub la suno.

Nun mi bruligos gxin. Certe, mi scias,

ke oni ne devas mortigi serpentojn,

sed gxi ja povus mordi vin aux ankoraux iun.

   Mi aprobis lin. Tamen reveninte hejmen,

mi telefonis en la zoologian instituton kaj

sciigis pri tre venenaj serpentoj apud la lernejo.

Sekvatage en la lernejon venis serpentkaptisto kaj kaptis ankoraux du

dangxerajn serpentojn.

 

   Mi sciigis jam, ke mi laboris kiel instruisto en la lernejo nome de

V. Ja. Erosxenko por blindaj kaj malfortevidantaj geknaboj en u.

Asxhabado (Turkmenio). Mi ankaux gvidis la grupon de gelernantoj

"Ïîèèñê" ("Sercxo").

La grupo studis la vivon kaj verkadon de Erosxenko kaj klopodis realigi

liajn ideojn de instruado kaj edukado de blindaj infanoj.

Dank al agado de la grupo nia lernejo akiris grandan famon.

La reprezentantoj de diversaj firmaoj ofte vizitis nin kaj preskaux

cxiam enmanigis donacojn: mangxilarojn, meblojn, televidilojn,

muzikilojn k.t.p.

   Iufoje okazis jeno:

plej bonaj kulinaristoj de Turkmenio donacis al la prezidento okaze de

lia naskigxtago centkilograman torton.

  Kaj li, bona homo, sendis la torton al la lernejo.

Oni alveturigis gxin al ni en fermita kamiono en belega skatolego sur

granda tabulo.

  Kvar akompanantaj viroj malsxargxis la donacon kaj metis sur grandajn

du tablojn.

Kiam oni malfermis la skatolegon, la geknaboj lauxte kriis: "Hura!" -

cxiuj ekvidis veran artajxon.

  Niaj kunlaborantoj longe interkonsiligxis kiamaniere trancxi gxin,

longe kaj singarde ili trancxis la torton.

Infanoj senpacience observis la procedon kaj gaje bruis.

Finfine, ili ricevis popece da bongusta frandajxo.

La ceteran parton de la torto oni metis en grandan fridujon, kiun

antauxnelonge ia firmao donacis al la lernejo.

  La infanoj kaj kunlaborantoj mangxis tiun donacon dum kelkaj tagoj.

Ecx ventroj doloris de iuj geknaboj. Versxajne, tro multe da frantajxo

trafis iliajn busxojn.

              Nikolao Osipenko

 

 

        Enigmoj kaj problemoj

             :::::::::::

    Redaktoro: Anatolij masenko,

Gerojev-Medikov 15 - 1,

RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;

r.p.: masenkoai@mail.ru

 

             Metagramoj

   Cxi-foje ni proponas tri seriojn de metagramoj,

kies cxiuj vortoj estas kvinliteraj kaj diferencigxas

nur per la vokaloj aeiou (ne laux ilia alfabeta ordo!)

 

   Jen estas la difinoj:

 

      N-ro I.

  1. metalo; 2. sekigitaj kokoskernoj; 3. fumajxita haringo;

4. speco de teksajxo; 5. dombesto.

 

      N-ro II.

  1. promenbastono; 2. varejo; 3. dika viandpeco;

4. mur-prilaboro; 5. fojn-amaso.

 

      N-ro III.

  1. akvobesto; 2. bongusta fisxo; 3. piedpremo;

4. financdokumento; 5. irmaniero.

 

   Viajn solvojn ni atendas gxis mezo de novembro 2019.

 

 

         Por la retumantoj

           Kkonatigxu kun la nova UEA-forumo

   Kunlaboru mondvaste, UEA-forume!

La Estraro de UEA, klopodante igi la Asocion pli demokratia kaj agipova,

lancxas novan retan kunlaborejon por faciligi kontaktojn, kundiskutadon,

kunplanadon kaj kunordigon sine de la Asocio. Per cxi tiu nova forumo,

estraranoj, komitatanoj, komisionoj, fakaj asocioj kaj membroj de UEA

povos lancxi ideojn, proponojn, projektojn kaj laborgrupojn. Iom post

iom, ni esperas kreskigi etoson de reciproka fido, entuziasmo kaj

kunagemo por konkretaj celoj.

   La forumo enhavas plurajn elementojn por subteni tiun evoluon. I.a.,

la legantoj povas doni poentojn al la komentoj kaj tiel la komunumo mem

elektas la plej bonajn ideojn. Estraranoj kaj aliaj ofichavantoj mem

partoprenos la diskutojn. Kiam la debato cxirkaux propono aux projekto

estos matura, la konkludoj povos eniri la agadplanon de la koncerna

estrarano, aux esti portitaj al la Komitato kaj Estraro por plia diskutado.

   Per la langeto RETEJO oni vidas forumon laux pluraj kategorioj,

rubrikoj kaj subrubrikoj. Per la langeto AKTIVADO oni vidas la lastajn

afisxojn aux komentojn. Eblas ankaux uzi la sercxilon kaj sxalti

sciigojn al via retadreso pri novajxoj en temoj, kiuj interesas vin.

   Cxiuj homoj rajtas legi la forumon sen la neceso aligxi. Por komenti

la afisxojn vi devas enregistrigxi, sed vi povas fari tion tre rapide

per via profilo de Facebook, Google aux Twitter. Nur membroj de UEA

rajtas krei novajn temojn.

   Ni invitas vin aligxi al la forumo per la adreso

https://forumo.uea.org. Se vi estas membro de UEA, dum via enregistrigxo

bv. indiki vian nomon kaj vian UEA-kodon. Vi estos unue en la kategorio

VIZITANTO, sed post kelkaj tagoj ni altrangigos vin al la kategorio MEMBRO.

   La forumo estas en prova fazo dum tri monatoj kaj ni petas, ke vi

lasu vian opinion cxe la fadeno Kion vi opinias pri nia forumo por

plibonigi gxin.

             Emilio Cid

              Estrarano de UEA

 

Pro la gxis tiam kompleta manko de tia projekto, en 2013 estis fondita

la probable ununura fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun

revuo “Esperanta Numismatiko” en la

historio de E-o. La instiga kialo estis la konstato, ke en Esperantujo

la propra trezoro je moneroj kaj medaloj

estas apenaux konata, ecx ne en la vasta rondo de kolektantoj. Kaj tiuj,

kiuj scias, ke vere ekzistas tiaj belajxoj, supozas, ke ili estas kvante

kaj kvalite tute malgravaj. Tial, unu el la cxefaj celoj de la nova

fakgrupo estas montri al la E-istoj kaj al la cetera mondo, ke E-aj

numismatikajxoj estas kolektindaj kaj nepre pristudendaj artefaktoj.

Kroma celo estas plejeble

baldaux kompili kaj eldoni katalogon kaj enciklopedian terminaron.

La membrokvanto de ENA kreskis dum iom pli ol kvin jaroj gxis 128

individuaj membroj kaj

20 E-aj (kaj ecx neE-aj!) organizajxoj, bibliotekoj, muzeoj kaj

universitatoj, dise en

la mondo.

Agrable kaj demokrate estas sendube, ke la asocio ne havas estraron, do

ankaux ne kasiston! Tial oni rajtas SENPAGE aligxi (suficxas respondi:

“Mi konsentas aligxi”). Krome la nur perreta revuo estas ankaux tute

SENKOSTA! Kaj tio neniam sxangxigxos!

Post aligxo, vi nur lauxpete tuj ricevos perrete ankaux cxiujn jam

aperintajn. SENPETE sekve cxiujn aperontajn numerojn. (4 n-rojn jare).

Nian anoncon vi trovos ankaux en la Jarlibro de UEA 2018 sur p. 66-67.

Se vi dezirus pliajn informojn, ne hezitu kontakti nin tiel:

bert.boon@skynet.be!

Vi krome rajtas unue peti provnumeron!

Kun numismataj kaj samideanaj salutoj,

Bert Boon

Iniciatoro de ENA, cxefredaktoro de “Esperanta Numismatiko”

 

 

           Forpasoj

 

   Post longa malsano, la 22-an de majo cxi-jare, forlasis nin Ljiljana

Nikolicx longjara instruistino pri muziko en Lernejo por viddifektitaj

lernantoj «Veljko Ramadanovicx» en Zemun. Tie sxi instruis muzikon,

akordionludon kaj gvidis lernejan koruson. Poste sxi instruis pianludo

en Muzika lernejo «Kosta Manojlovicx».

  kadre de kiu studis nevidantaj gelernantoj.

  Sxi naskigxis en la jaro 1943. kaj blindigxis estinte bebo. Post la

fino de elementa lernejo, sxi frekventis muzikan mezlernejon kaj Muzikan

akademion en Novi Sad.

Enlaborigxinte, sindone sxi laboris kun siaj gelernantoj postulante de

ili esprimi siajn maksimumajn eblecojn. Sxi havigis muzikan literaturon

en Brajlo el eksterlando kaj donacis la librojn al la muzika lernejo por

ke la nevidantaj gelernantoj havu alireblan lernomaterialon. Sxi gvidis

siajn gelernantojn al muzikkonkuroj kaj preparis ilin por internaciaj

konkuroj.

Dank' al sxia entuziasmo, pluraj sxiaj gelernanto atingis gravajn

sukcesojn en la muzika brancxo. Sxi kontinue helpis kaj subtenis siajn

gelernantojn ecx post kiam ili dauxrigis siajn studojn aliloke.

Ljiljana Nikolicx aktive partoprenis en diversaj kulturaj

Esperanto-arangxoj kaj sxi partoprenis en pluraj Internaciaj Kongresoj

de Blindaj Esperantistoj. Cxiu sxia partopreno estis rimarkita. En

IKBE-j, okazintaj en Beograd en 1973. kaj 2004. sxi tradukis kaj

preparis prelegojn kaj helpis organizon de la kultura programo.

  Sxi ne estis konformistino kaj sxi cxiam malferme esprimadis sian

opinion.

  Ljiljana Nikolicx lasis neforvisxeblan spuron en klerigo kaj aktivismo

de la nevidantoj en Serbio. Koran dankon al sxi pro tio!

              Nedeljka Lojxajicx

 

          Dancxo Dancxev

   Preskaux tutajn kvar jardekojn li estis perfekta instruisto. Per

mirinda cxarmo kaj eksterordinara majstreco li kapablis motivigi siajn

instruatojn! Kaj ili estas diversagxaj – de frua junagxo gxis tre

matura, por ne diri avo-agxo… cxiuj ili senescepte atendis liajn

instruhorojn kun malpacienco. Kiel vera sorcxisto, la instruisto Dancxev

respondis al iliaj atendoj. Kaj cxiu lia lernanto forte penas lerni la

ne facile lerneblan reliefan-punktan skribon, kreitan de la nevidanta

franca adoleskanto. Kaj la 72-jara pastro Borislav el Svisxtov, kaj la

66-jara Kera Uzunova el Topolovgrad, kaj la petolema blindsurda donjuano

Petar Bonev el Burgas. La lernantoj de tiu rimarkinda instruisto estas

centoj el cxiuj anguloj de Bulgario. Lia plej granda atingajxo, tamen,

sxajne estas la brajla skrib- kaj legokapabligo en dauxro de nur 20

tagoj de Slav Slavov el Jambol. Tiel la instruisto Dancxev eble starigis

unikan rekordon. Li estas kunauxtoro de du lernolibroj pri brajla

edukado kaj de la unua bulgara meminstruilo pri brajlo.

   Li estas auxtoro ankaux de la poeziaj libroj “Mi adiauxas la

momenton”  kaj “Mi denove flustros vocxe”. Dekses literaturaj kolektoj

enhavas poeziajn verkojn de Dancxo.

   Kaj ankoraux du tre interesaj faktoj, malkovrantaj tre gravan flankon

de la valorsistemo de tiu cxi verkanto. La auxtoro Dancxev estis

absolute neprofitema. Li ne ricevis ecx moneron pro sia laboro pri la

jam menciitaj du lernolibroj – versxajne, pro sia poezia talento aux,

eble, cxar tiutempe la kondicxoj estis ne tre merkataj, se ne diri pli

intelektstimulaj. Sed nun, en la kondicxoj de merkata ekonomio, la

auxtoro estis la sama. Antaux 20 jaroj oni invitis lin verki mallongan

historian skizon pri la plovdiva produktada entrepreno de aBB okaze de

gxia kvardeka datreveno. La tasko estis urgxa kaj la teksto ampleksis 8

pagxojn. Kaj denove la auxtoro ne starigis demandon pri ecx malgranda

rekompenco por sia altkompetenta laboro.

   En novembro estigxus 62 jaroj de la tempo, kiam Dancxo eklernis E-on.

Post jaroj li provis sian poezian plumon ankaux en tiu lingvo kaj li ecx

gajnis naciajn kaj internaciajn premiojn. Nia s-ano  estas unu el la

fondintoj de la plovdiva societo de la blindaj E-istoj kaj longjara gxia

prezidanto. Li estis ankaux inter la fondintoj de ANEB kaj kelkajn

mandatojn gxia konstanta estrarano. De 1998 jaro Dancxo estis deligito

de ANEB en LIBE. 19 jarojn li estis redaktoro de la revuo "Esperanta

fajrero", kiu estas legata en pli ol 20 landoj de pli ol 300 personoj.

Al la revuo li donis pli da poezieco kaj artan karakteron. Dum Multajn

jarojn Dancxo redaktis la rubrikon "Tra la sortofrata mondo" en la

presorgano de LIBE  “Esperanta Ligilo”, kie li prezentis interesajn

tekstojn. Li estas auxtoro ankaux de centoj da artikoloj en bulgaraj kaj

eksterlandaj preseldonajxoj.

   Dum jardekoj Dancxo Dancxev estis membro de la gvidorganoj de

diversaj organizoj. En ili li cxiam brile manifestis kaj firme defendis

siajn ideojn kaj poziciojn. Sed eble la pinta lia atingajxo estas la

fondita laux lia iniciato kaj gvidata de li literatura klubo "Sleda"

("Spuro"). La klubo eldonis ses literaturajn kolektojn, okazigis multajn

literaturajn vesperojn en Bulgario kaj en Norda Macedonio.

   Gxis antaux nelonge la kolego Dancxev estis prezidanto de unu el la

plovdivaj organizajxoj de ABB. En sia nova rolo li estis modelo de tio,

kiamaniere oni devas servi al la nevidantaj homoj kaj al iliaj

proksimuloj. Dufoje en la semajno la prezidanto Dancxev estis ilia

helpema kaj nelacigebla  konsultanto, diskreta konsilanto kaj senpaga

psikoterapiisto.

   Per siaj blankaj haroj, per la varma kaj trankvila vocxo, per sia

nekredebla kapablo motivigi kaj konvinki, cedi kaj atingi siajn celojn

sen grandaj fortostrecxoj kaj impeto, cxiam bonintenca kaj radianta,

preta kompromisi kaj batali, partopreni en bonfaraj kaj volontulaj

akcioj, Dancxo tuj gajnis simpation. Lastatempe mi ofte pensis, ke pro

sia karakteraj trajtoj se li estus naskigxinta en Pollando, versxajne,

li nepre estus unu el la ses tiamaj nevidantaj pastoroj. Aux eble

sxatata kaj citata profesoro.

   La 11-an de junio tute subite NIN forlasis Li. Ni, liaj s-anoj,

instruatoj, legantoj, kolegoj  kaj amikoj ne forgesos Dancxo Dancxev,

liajn rimarkindajn farojn, iniciatojn kaj verkojn!!!

          Angel Sotirov (Bulgario).

 

   La 9-an de auxgusto lasis nin por cxiam nia bulgara s-ano, membro de

LIBE-estraro Dimo Dimov. Niajn kondolencojn al liaj proksimuloj. Ripozu

en paco, kara amiko!