Esperanta ligilo
n-ro 9, novembro 2019
Enhavtabelo
El Esperantujo. AMO: tri seminarioj Ö tri kontinentoj
Grezijono antaux 40 jaroj kaj nun
La Internacia Tago de Blinduloj
Nia rondo familia. Duobla jubileo
Ni gratulas!
Literaturo. Stelkaroto. (fino)
Diversaj interesajxoj. Jerusalema sindromo.
Interreto post 50 jaroj
Sxako (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Forpaso
El Esperantujo
AMO: tri seminarioj Ö tri kontinentoj
La
jarfina periodo prezentas por AMO (Aktivula maturigxo) grandegan
geografian etendonÖ tio atestas, ke la AMO-programo vere estas tutmonda,
pli ol Universalaj Kongresoj iam ajn atingis. Ene
de ses semajnoj, la
programo tusxos Euxropon, Afrikon kaj Öunuafoje Ö Oceanion.
AMO 60
en Kijivo, Ukrainio - diskutplano
Tiu seminario okazos kadre de la Nacia Kongreso
okazanta fine de
novembro. Jen la temaro por diskutado kaj laboro.
1) Esplori la rekomendojn el AMO 59 en Timisoara,
Rumanio
- kiomgrade en Ukrainio tiuj
rekomendoj estas jam sekvataj?
- kiomgrade ili estas
aplikeblaj al Ukrainio?
- kiuj el la rekomendoj estas
sekvindaj tra la venontaj jaroj?
2) Cxu vi povos elpensi pli
da rekomendoj por fortigi la landan agadon?
- por la nova estraro de
UkrEA?
- por la lokaj kluboj aux
societoj tra Ukrainio?
- por la pli vasta regiono de
Centra Euxropo?
- por planataj renkontigxoj?
- por UEA, TEJO, ILEI kaj
aliaj internaciaj Eo-organizoj?
3) Laborfortoj kaj laborgrupoj
- kiuj laborgrupoj utilus por
la movada antauxenigo kaj subteno al la
estraro?
- al kiuj laborgrupoj vi
persone povos kaj volos fari kontribuon?
- kiuj transnaciaj kontaktoj
troveblas por apogi la laboron de la
enlandaj grupoj?
AMO 61 en Bujumburo, Burundo Ö temaro kaj alvoko
Komencigxos la 7-a Afrika
Kongreso de Esperanto en Bujumburo, la
cxefurbo de Burundo. Ne estas surprizo, cxar en cxi tiu
parto de Afriko,
E-istoj montris grandan emon organizi internaciajn
arangxojn por
diskonigi Burundon kaj ties vidindajxojn al la mondo.
Estos okazo por eksterburundanoj konatigxi kun la burunda tamburo, kiu
nun estas inter la homa heredajxo (akceptita de UNESKO en 2014),
folkloraj dancoj kaj viziti diversajn lokojn de Burundo kaj speciale de
gxia suda parto. Ne maltrafu la okazon sin bani en termala akvo, kiu
havas terapian povon kontraux multaj malsanoj!
Krom la kongresaj programeroj, okazos ankaux la 61a
AMO-seminario, kaj
gxin gvidos spertaj E-istoj, kaj estraranoj de UEA. Temoj:
- Kiel organizi internaciajn eventojn
- Tutmondigxo kaj bona komunikado kaj neperforta
komunikado
- Interreto kaj Esperanto en Afriko
- Bona varbado kaj membrovarbado (UEA)
- Dejxorado de Mireille Grosjean cxe UN kaj kun diversaj ministroj.
- Grupa laboro: kiel
verki gazetaran komunikon.
- Strukturo de la movado (kiel funkcias UEA, ILEI, TEJO....) kaj bona
organizado de kluboj/asocioj.
- Kontraux diskriminacio kaj por genra
egaleco.
Pri la 7a Kongreso, vidu:
https://www.esperanto-afriko.org/7aake.htm
AMO 62 el Auxklando, Nov-Zelando Ö malfermo al nia
lasta kontinento
Kadre de la du-landa kongreso (jan
10-19, 2020) kiu kunigos
esperantistojn el Auxstralio kaj Nov-Zelando, okazos la 62a
AMO-seminario, kun la sekva
proponata temaro: ÑFlorigo de Esperanto tre
for de Euxropo.Ò
Okazos FLAM-analizo, laux la alivortumita temo: ÑKiel
atingi Oceanian
refortigonÒ.
En tiu analizo, la
seminarianoj diskutos en grupoj por listigi la
fortojn de la Oceania E-movado kaj aliflanke gxiajn lamajn punktojn.
Temas do pri faktoroj, kiujn la esperantistoj mem
povas influi kaj ecx
formi. Egala aux ecx pli grava tasko estas analizi la influon de la
oceaniaj socioj: do faktoroj kiuj ege influos la movadan florigon aux
velkon, sed kiujn la movadanoj apenaux povas influi. Do,
la grupo
listigos la Avantagxojn kaj Minacojn, kiuj venas el la pli granda mondo.
Sekve, jen la Akronimo FLAM: Fortoj, Lamajxoj,
Avantagxoj, Minacoj.
Analizo estas kompreneble nur la
unua parto de la procezo. Valoras
analizo, sed gxi vanas sen la dua pasxo: formulado de solvoj aux
strategioj por bonigi la situacion. Ni nomas tiun parton EKEK.
Tio estas:
Evoluigi la Fortojn
Kuraci la Lamajxojn
Ekspluati la Avantagxojn
Kontrauxi (aux mildigi) la
Minacojn.
El tiu ekzerco povos flui
rekomendoj kaj laborplanoj.
Informoj pri la kongreso:
http://aea.esperanto.org.au/kongreso/?lang=eo
AMO 59 kreis konkretajn rekomendojn
Pri la rumana kunveno en Timisoara aperas raporto en
la novembra Revuo
Esperanto. Ene de tiu agrabla renkontigxo okazis la 59a
AMO-seminario,
kun la jenaj rekomendoj por la fortigo de landa agado. La plimulto el la
rekomendoj estas projektoj, kiujn ili jam en Rumanio realigadas. La
elirpunkto por fari rekomendojn estis auxdi raportojn el diversaj urboj
pri plenumita laboro tra la lasta jaro. Unu novajxo el la kunveno kaj
seminario, kiu okazis en la Okcidenta Universitato de Timisoara, estis,
ke unuafoje la arta programo estis plene en la manoj de la junularo.
Rekomendoj el la FLAM-analizo por plibonigo de landa
agado:
Pri FLAM-analizo legu
https://eo.wikipedia.org/wiki/FLAM-analizo
1. Partoprenu en Internaciaj aux Euxropaj Tagoj, Jaroj
aux Festivaloj.
2. Intensigu la akcepton de eksterlandaj vojagxantoj
aux preleg-vojagxoj.
3. Ekuzu cxiujn ebloj (interalie la suprajn) por plenumi intervjuojn
cxiuspecajn.
4. Altigu la troveblon kaj vizitadon de E-retejoj kaj
kursoj.
5. Realigu pli intensan kontaktadon inter la membroj Ö
cxu fizike, cxu
rete.
6. Landa Asocio ampleksigu siajn partnerajn rilatojn kun ekstermovadaj
instancoj.
7. Stimulu internaciajn kontaktojn kaj projektojn Ö
ekzemple lernejajn.
8. Okazigu pli da kursoj, lauxeble kadre de pli
grandaj nemovadaj
projektoj.
Plia signifa atingo estas la dumkunvena reaperigo de
ruman-lingva
sxlosilo; la lasta estis eldonita en 1921. Kiel kutime gxi enhavas
koncizajn gramatikajn klarigojn kun gxisdatigita vortareto. Rimarkinda
aldonajxo fine estas artikoleto ÓKiel mi farigxis esperantistoÔ, kun
komencaj vortoj: ÓEn februaro 1903ÅÔ La auxtoro estis Heinrich
Fischer-Galatt, la fondinto de la unua
Esperanto-societo en Rumanio en
1904.
(laux "Gazetaraj komunikoj de UEA).
Grezijono antaux 40 jaroj kaj nun
Mi unue
vizitis Grezijonon en 1974 aux 1975, kiam mi havis proksimume
24 jarojn. En la skota E-revuo mi legis artikolon pri Grezijono: pri la
kursoj kaj aliaj agadoj, sed ankaux pri la kastelo mem. Mi tuj pensis,
ke estante sola (cxar miaj gepatroj estis en Israelo) kaj sen aliaj
devoj, mi povos viziti tiun mirindan kastelon dum mia somera ferio. Tio
estis por mi auxdaca, iom timiga kaj samtempe ekscita ideo. Mi apenaux
gxis tiam cxeestis E-kunvenon eksterlande, sed fakte mi apenaux entute
tiutempe estis vojagxinta eksterlanden, kaj certe neniam sola.
Por miaj
malmultaj antauxaj vizitoj en eksterlandon, estis miaj
gepatroj, kiuj organizis cxiujn detalojn de la vojagxo. Sed nun mi iel
devis mem malkovri, kiel atingi la urbon Bauge Ö kompreneble, tiutempe
ne ekzistis Interreto, internaciaj telefonvokoj estis tre multekostaj,
kaj necesis arangxi cxion letere. Finfine mi ja
faris tiun grandiozan
vojagxon, per sxipo al Kalezo, per trajno al Parizo, tiam per alia
trajno al Le Mans, per auxtobuso al Bauge, kaj finfine portante mian
dorsosakon, mi marsxis al la kastelo.
Kaj tie
mi restis dum du semajnoj, gxuante la sperton la unuan fojon
en mia vivo paroli nur en E-o. Mi partoprenis en la mezgrada kurso
(bedauxrinde post tiom da
jaroj mi ne plu memoras la nomon de la
instruisto), amikigxis kun francaj junulinoj de mia agxo, kaj cxeestis
ekskurson al la antikva apoteko en la urbo. Mi memoras, ke ni
spektis la
filmon ÓAngorojÔ, sed kiel nova E-isto mi ne plene komprenis la tekston,
tamen suficxe por sekvi la rakonton. Mi malklare memoras ankaux
prelegeton pri Schwarz kun legado de kelkaj el liaj amuzaj poemoj, kiujn
mi ja povis kompreni kaj gxui.
La
kondicxoj en la sepdekaj jaroj estis relative primitivaj. Mi
restis en ses- aux ok-lita cxambro Ö kompreneble kiel junulo mi elektis
la plej malmultekostan eblecon. Mankis varma akvo en la cxambroj, kaj
necesis alporti gxin en krucxoj de lavkuveto en la koridoro. Aliflanke
mi aparte gxuis la bongustajn francstilajn mangxojn.
Mi ecx
ne imagis tiutempe, ke iam mi mem verkos artikolojn kaj ecx
librojn en E-o, ke mi havos Esperantlingvan familion, kaj certe ne, ke
mi iam mem farigxos instruistino en Grezijono.
Kaj nun ni venas al la kerno de cxi tiu longa enkonduko. En la lasta
semajno de oktobro okazis la auxtuna renkontigxo en Grezijono. Mi mem
instruis kurson pri literaturo, en kiu ni legis eltirajxojn el pluraj
verkoj gravaj en la historio de E-o, mem verkis mallongajn rakontetojn,
aktoris scenon el teatrajxo, kaj ekzercigxis pri kelkaj tiklaj
gramatikaj demandoj. Krome mi prelegis du-tri fojojn.
Sed, kompreneble, ne nur mi instruis dum tiu semajno: fakte, estis amaso
da konataj nomoj. Murast Ozdizdar el Turkujo instruis la komencantojn,
Xavier Godivier instruis la progresantojn, kaj krome
tiom da aliaj
konataj E-istoj prelegis aux organizis agadojn, ke mi vere ne povas
listigi cxiujn cxi tie. Estis ankaux multaj agadoj tauxgaj por infanoj
kaj adoleskuloj, precipe rilate al Haloveno.
Kun propra cxambro, varma akvo, kaj cxio, kio mankis
antaux 45 jaroj!
Anna Lowenstein
La Internacia Tago de
Blinduloj
aperis en nia kalendaro dank' al Valentin Hauy. Gxuste lia
naskigxdatreveno estis elektita kiel gxia dato. Li estis mirinda homo,
filantropo kaj instruisto. Malgraux la fakto, ke cxiuj lauxroj en cxi
tiu kampo iris al Louis Braille, kiu inventis la faman tiparon por
blinduloj, multe pli frue ol li, Valentin Hauy. prenis
la edukadon de
blinduloj. Male al Braille, Hauy. estis vidita.
Sed ci tiu fakto ne
malhelpas liajn meritojn. Kontraue, ci tio nur diras, ke Guyui povis
simpatii ec kun tiuj homoj, en kies loko li neniam estis, kio, vi vidas,
valoras multon.
Valentin
Hauy. naskigxis la 13-an de novembro 1745 en Francio.
Lia
patro tute ne posedis iun specialan ricxajxon, sed tute male: li estis
preskaux almozulo kaj gajnis sian vivon per teksado. Krome Hauy-patro
estis sonorilisto cxe la loka abatejo. Tial unuaj instruistoj de
Valentino estis monahxoj.
La knabo montris apartan intereson pri fremdaj
lingvoj. Baldaux li
parolis kaj verkis flue, ne nur en multaj euxropaj lingvoj, sed ankaux
en kelkaj antikvaj: malnovgreka, hebrea, latina. Dank 'al siaj kapabloj,
kelkajn jarojn poste, Valentin Hauy. ricevis la titolon
de kortega
tradukisto cxe la regxo Ludoviko la 16-a. Tiam la junulo ecx ne pensis
dedicxi sian vivon al blinduloj. Cxio sxangxigxis en unu
momento.
Somere
de 1771, Monsieur Gayouy, sidanta en kafejo sur unu el la
parizaj placoj, farigxis senintenca atestanto de humiliga spektaklo.
Pluraj blindaj almozuloj, armitaj per muzikaj
instrumentoj en kartonaj
okulvitroj kaj klauxnaj cxapoj amuzis la publikon. Neniu el ili
vere
sciis ludi, kaj tial ili cxiuj amuzis la homojn nur per kakofonio de
vasta gamo da sonoj. En tiu momento en la kapo de
Valentin Hauy. la
unuan fojon ekestis la ideo krei specialan lernejon por blinduloj.
Post 12
jaroj, kiam Hauy. jam disvolvis sian sistemon de
trejnado
por homoj senigitaj je vidpovo, la sorto alportis lin al la kompatinda
vagabondo Frasua Lesiur. Li farigxis la unua lernanto de la
instruisto.
Post Lesiur, aliaj 11 blindaj stratinfanoj venis al la
lernejo, kiun
Hauy. organizis hejme. Sinjoro Gayouy instruis
ilin x helpe de la tiel
nomata "uncial", tiparo, kiun li inventis por blinduloj.
La
progreso estis videbla post nur kelkaj monatoj. Publikiginte la
rezultojn de cxi tiu propra eksperimento en unu el la francaj jxurnaloj,
Hauy. fine atingis la subtenon de la Akademio
de Sciencoj kaj pripensis
la aferon pli gxisfunde. En 1785, helpe de filantropoj, kompreneble,
Valentin Hauy. fondis
la Instituton por Blinduloj. Unue la laboro de la
instruisto iris bone, precipe cxar la imperiestro mem patronis la
instituton. Tamen post la Franca Revolucio la institucio estis
transdonita al la sxtata departemento, kaj Hauy. mem
estis arestita pli
ol unu fojon kaj ecx estis akuzita de terorismo.
Plejparte pro cxi tiu stato, Hauy. estis devigita rezigni cxion kaj
iri al Rusio. Cetere Aleksandro la 1-a persone invitis la instruiston
organizi lernejon por blinduloj, similan al tiu de Parizo, en
Sankt-Peterburgo.
En 1806, Hauy. venis en Rusujon. Estis ecxc pli
malfacile malfermi
lernejon cxi tie.
Kiam cxio estis preta, la franca
instruisto sendis leteron al la oficejo
kun peto havigi al li studentojn.
Responde, la oficistoj diris: "Ne estas blindaj
infanoj en Rusujo." Tiun
burokration, neglektemon kaj kompletan indiferentecon flanke de
oficialuloj Valentin Hauy. devis alfronti.
Sed li ne rezignis, kaj en 1807 li sukcesis enskribi
15 blindajn
junulojn en la instituton. Jaron poste, kontrolinte la edukan instituton
de Hauy. , rusaj oficialuloj skribis en la raportoj: "blindaj
lernantoj
estas trejnitaj pri legado, skribado, geografio, historio, lingvoj,
muziko, presado, kantado kaj diversaj metioj - teksado de korboj kaj
segxoj, trikado de retojn, brodadon, korboplektadon". En tiuj tagoj, cxi
tiuj estis vere bonegaj atingoj!
Valentin
Hauy. forlasis Rusion kiel jam suficxe maljunan
homo.
Li revenis al Parizo en 1817. Hauy. intencis
renkonti maljunecon kun
sia frato Rene, kiu hazarde ankaux farigxis granda homo, la fondinto de
moderna mineralogio.
4 jarojn post reveno al sia patrujo mortis Valentin Hauy. .
Hodiau
la nomon de la franca instruisto kaj bonfaranto fiere
portas
multaj asocioj kaj fondajxoj, traktantaj la problemojn de blinduloj.
Krome, gi ne povas ne rimarki la kontribuon al la
memoro de Valentin
Hauy. , farita de la Monda Organizajo pri Sano.
Gxuste pro gxia iniciato
la Internacia Tago de Blinduloj estis establita.
Nia
rondo familia
Duobla jubileo
En la
Centra Oficejo de la Bulgara E-Asocio la 19-an de oktobro
membroj de LA Societo "Cxielarko" festas duoblan jubileon Ö la miriga
75-jarigxo de la elstara E-isto Angel Sotirov kaj la
rimarkinda 60-a
datreveno de lia E-istigxo. Inter la cxeestantoj estis la longjara
BEA-prezidanto Petar Todorov, prof. Rangel
Trendafilov, Libertaria
Mladenova, Georgi Mihajlov k. a. Estis ankaux s-anoj
el Francio Marie
Therese kaj Nicolas.
Komence
Mariana Evlogieva, prezidanto de la societo "Cxielarko"
tralegis koncizan humuran biografieton de Angel Sotirov el lia
esperantlingva libro ÓNeniu estas profeto en sia urbetoÔ. Poste sxi
donis la parolon al la jubileulo. Angel Sotirov dankis al cxiuj
venintoj, ankaux al la karega Mariana Ö organizanto de la ambau festoj.
Li pardonpetis pro sia ioma "malfrigx", pro
siaj esperantlingvaj
balbutoj, pro la eventuala uzado de bulgaraj vortoj.
Angel rakontis pri siaj 8 libroj, pri iliaj temoj. Li ankaux
estas
auxtoro de E-lingvaj tekstoj, kiuj estas publikigitaj en E-revuaro. Li
rakontis emocie pri la bankutimoj en sia naskigxvilagxo. Al demando de
la francino Mari Terez, li respondis, ke inteligentaj homoj, la
logxantoj de pli grandaj urboj estas pli helpemaj al bll'j. Al sxia dua
demando, la intervjuito respondis, ke li bezonas helpon en diversaj
situacioj, precipe cxe transirado de la stratoj, kiam la tereno estas
tute nekonata kaj komplika. Nia s-ano Sotirov informis la
auxskultantaron pri sia surbalkona legomkulturado de paprikoj, tomatoj,
kukumoj, petroselo k. a. Angel Sotirov anoncis al la scivolema publiko,
ke en sia naskigxvilagxo li havas personan bienon ÓLa tri fraksenojÔ, en
kiu estas pli ol 50 fruktodonaj kaj dekoraciaj arboj, precipe prunoj,
mirabeloj, cidunioj, figoj, fraksenoj, salikoj, ulmoj.
La jubileanto regalis per bonkvalitaj svisaj bonbonoj.
Li ricevis de la
franca duo botelon da bonega itala vino. Mariana
donacis al li
interesan plastan ilon por balkonkulturado de terpomoj.
Nature,
estis elkoraj bondeziroj por longa vivo kaj interesaj okupoj
al Angel.
Rangel Savcxev (Bulgario)
Ni gratulas!
La
reprezentantino de la Tutrusia BllÒ-Asocio, vaste konata en
E-movado Tamara Sergejevna Andrejeva
el Sankt-Peterburgo venkis en la
cxiujara internacia konkurso de brajlaj eseoj.
Tiu cxi konkurso estas arangxita enkadre de la
tutmonda konkurso de
brajla scio, subtenata de la Euxropa Blindulunio, sponsorata de
Onkyo-korporacio. Gxi celas propagandi uzadon de brajla skribo por
ebligi al viddifektitaj homoj aliron al informo, klerigo kaj socia
engagxigxo. Gxi okazas cxiujare. Temaro de la eseoj koncernas
personan
sperton de brajlouzado, amuzaj historioj, ligitaj kun brajlo, estonteco
de brajla skribo, ties avantagxoj kaj mankoj ktp.
Cxiu lando rajtas prezenti eseojn
de kvin personoj.
Cxi-jare
en la konkurso partoprenis pli ol 50 personoj en la agxo de
14 gxis 88 jaroj. Tamara Andrejeva estis la plej maljuna konkursantino.
Sxi gajnis la unuan lokon kaj la
cxefan monpremion. Sxia verko nomigxas
"Mia savanto".
Niajn
varmajn gratulojn kaj sincerajn bondezirojn al vi,
kara Tamara
Sergejevna! Espereble, tio estos
imitinda ekzemplo por aliaj brajlouzantoj.
O.P.
Literaturo
Stelkaroto
(fino)
ÓNe timu, mi ne estas monstro en
la realo. Fakte, tiun cxi avataron mi
konstruis gxuste laux mia reala formo. Vi ne havos
surprizon, kiam vi
konos min sur mia planedo. Mi aspektas gxuste tia
cxi.Ô
Do, li ja supozas, ke mi vizitos lin. Kial mi risku fari tian
strangan vojagxon?
ÓNe timu. Vi nenion riskos. Vi restos trankvila apud via komputila
ekrano, samkiel okazas dum viaj vojagxoj en Dua Vivo. Vi
vizitos min
pere de avataro, samkiel mi faris cxi tie. Se vi
lacigxos aux ne sxatos
ion, vi simple cxesigos la ludon.Ô
ÓLa
ludon!Ô- mi kriis. ÓVi parolas pri ludo!! Honesta ludo
postulas
interkonsenton, cxu ne? Kiam ni interkonsentis ludi? Mi fidis
vin, dum
vi ludis kun mi. Mensogulo vi estas!Ô
Ni kverelis longtempe tiun matenon. Mi ekkoleris kontraux
li, kaj ne
povis pardoni lin.
Antaux
ol foriri, li diris:
ÓMia invito validas, Abio. Se vi
volos viziti minÅ mi akceptos vin
tutkore, kiel avataran gaston, je la jam fiksita dato.Ô
ÓKial mi
plu fidu vin, mensogulo?Ô Ö mi respondis kolere.
ÓMi neniam mensogisÔ Ö li diris.
Tiam mi furiozigxis: ÓFulmotondro! Cxu vi
ne diris tute klare, ke vi
logxas sur la tero?!!Ô
ÓJesÔ- li diris. ÓSed tio ja veras.
Mi ja posedas logxejon sur la
tero, tian kiel mi priskribis al vi. Veran logxejon.
Mi ofte gastigas
konatulojn tie. Ankaux vin mi povintus inviti tien sen
konfesi ion ajn,
kaj tiukaze vi versxajne estintus kontenta. Provu kompreni, AbioÅ Gxis
nun, mi neniam fidis ajnan teranon suficxe, por konfesi la tutan veron.
Fakte, vi estas mia unua vera
amiko sur tiu cxi mondo. Mi ege bedauxrus,
se mi perdus vian amikeconÅÔ
ÓKaj via koramikino? Kion pri sxi?
Cxu ankaux kun sxi vi ludas la
saman filudon?Ô
ÓDunja estas mia samplanedano. Mi jam diris al vi, ke sxi ne havis
tempon akompani min cxi-somere, cxar sxi preparas sin por trapasi gravan
ekzamenon. Sxi studas genetikon. Kiam vi
vizitos min, vi ekkonos ankaux
sxin.Ô
Kelktempe ni silentis. Mi pensis, ke
eble li estas freneza.
ÓMi diris neniun mensogonÔ - li insistis. ÓMi nur
prisilentis parton
de la vero. Tio akcepteblas ecx inter plej bonaj amikoj. Fakte neniu
diras cxion al aliulo. Homo kiu ambicius rakonti cxion pri siÅ devus
esti ege teda, cxu ne?Ô
El racia vidpunkto, li pravis. Ankaux mi prisilentis
diversajn
aferojnÅ Sed tiuj ne estis tiom gravaj!
ÓMi pardonpetasÅÔ Ö li diris malgaje. ÓMi ne volis ofendi vin. Mi
esperas, ke vi akceptos min tian, kia mi estasÅ kaj tre gxojus, se vi
decidus viziti min. Abio, antaux kelkaj tagoj, mi plantis karoton en via
gxardeno. Gxi trovigxas ie, apud la tilio. Tio estas mia donaco. Ne
temas pri ordinara karoto. Gxi kreskos stelforme, iom malsimile al
normala karoto. Gxi kreskos dum cxirkaux 3 semajnoj, poste vi
povas
elterigi gxin. Musoj aux leporoj ne tusxos gxin, cxar ili
ne rekonos
gxin kiel karoton. Se vi montrus gxin al teranaj
biologoj, ili dirus, ke
gxi estas tute ordinara legomo, nur gxia formo estas iomete malkutima.
Tio, kion mi enmetis en gxin estas farita el la sama materialo, kiel la
homaj songxoj. Nur por vi mi kreis gxin. Nur por via
korpo kaj menso gxi
efikos. Mi elpensis tiun donacon pro granda amikeco, esperante ke vi
akceptos gxin. Kiam vi estos preta viziti min sur mia
planedo, suficxos
boligi kaj mangxi la stelkaroton. Via cerbo ekkapablos formi avataron,
kiu aperos cxe la pordo de mia domo. Vi gvidos tiun
avataron pere de via
komputilo, laux maniero, kiun mi klarigos al vi tiutempe. Ne
hezitu. Ne
rifuzu al vi la plezuron pliricxigi vian vivon per tiu travivajxo. Fidu
min, Abio. Mi neniam trompis vin.Ô
Li etendis la manon por adiauxi, sed mi rifuzis etendi la mian.
Li
malaperis.
***
Jen gxi!
Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Gxi
similas orangxkoloran polponÅ Sed polpojn mi timas kaj malsxatas. Kial
mi kuragxus meti en la busxon tiom strangan ajxon? Supozu ke Cxielarko
estas malica perfidulo, kiu donis al mi dangxeran legomon? Supozu, ke,
se mi mergus gxin en bolantan akvon, la ajxo aliformigxus en monstron?
Supozu, ke, la ajxo multiplikigxus subite per la sama rapideco, per kiu
mikroboj multiplikigxasÅ Tiam la tuta tero estus rapide invadita de
avidaj detruemaj karotpolpojÅ
Sed, se li estis sincera? Fakte, li povintus mangxigi min
per
dangxera legomo sen mia scio, cxu ne? Kaj estintus al li pli facile agi
tiel, ol igi min sopiri pri lia cxeesto. Cxar jes, li mankas al mi. Mi
troreagis. Li pravas, amikoj ne diras unu al la alia cxion, kion ili
faras aux pensas. AliflankeÅ se oni kasxas antaux amiko gxuste la
esencon de sia vivoÅ cxu tio signifas vera amikeco? HmmmÅ Kion signifas
la esenco de onia vivo? Cxu aparteno al specifa loko aux specifa raso
estas la plej grava eco, per kiu oni identigas homon? Cxielarko estis
gaja, sentema, sxercema, sportema... Li babilis kun
mi pri la terana
historio, terana muzikoÅ Cxu cxio, kion li ja kundividis kun mi estas
malpli grava por difini lian personecon, ol tio, kion li sekretigis?
Fakte, li ecx ne sekretigis sian
devenon tro longeÅ Kial, fakte,
aliplanedano fidu ekdekomence kaj senkondicxe tute nekonatan teranon?
Kial ni, teranoj, meritus
tian fidon? Eble, se mi decidos travivi
similan sperton en lia planedo, mi estos ecx pli malfidema
kaj sekretema ol li, flanke de nekonataj aliplanedanojÅ Kial? Oni ne
povos mortigi min. Oni ecx ne povos kapti min. Sed kial mi fidu
aliplanedanojn? Eble ili ja povas kapti min kaj utiligi por
sciencaj
esplorojÅ Kaj kiu povas certigi al mi, ke la stelkaroto ne malutilos al
mia sano? Cxu mi anoncu la policon? Bah, oni
kredus, ke mi frenezigxis.
Mi havas nenian pruvon pri lia
vizito.
Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?
Luiza Carol
Diversaj
interesajxoj
Neelpenseble!
"Jerusalema Sindromo"
Cxi tio estas "malsano de turistoj, kiuj supermezure impresigxas de la
spirita medio de la urbo, komencas imagi sin kiel Savantoj, diversaj
bibliaj gravuloj, aux kredas, ke Dio donis al ili specialan komision aux
ordonon," la revuo Times informas: "En la plej multaj kazoj, cxi tiuj
estas homoj kun tiu aux alia mensa malordo." Sakovestita barbulo el
Italio, vaganta sur la montetoj
apud Betlehemo, nomis sin Jesuo mem.
Viro, kiu kuradis nuda tra la Malnova Urbo kaj svingis
glavon, asertis
esti veninta kun misio resanigi blindulojn. Forta kanadano asertis, ke
li estas Samson kaj eskapis el sia hospitalcxambro tra fenestro,
rompante feran kradon "kiel pruvo". Homoj kun
la "Jerusalema Sindromo"
kutime estas kondukitaj al la Psikiatria Hospitalo Kfar Shaul en
Jerusalemo - ne, ne por kuracado, sed por trankviligxo,
por ke ili povu
hejmeniri kaj esti kuracataj tie. Cxirkaux 50 pacientoj kun
simila
sindromo vizitas la hospitalon cxiujare, plej multaj turistoj devenas el
Okcidenteuxropo kaj Usono.
Interreto post 50
jaroj
Interreto estas la plej granda reto en la mondo
Interreto? Hodiaux por la plimulto el ni tio estas io
memkomprenebla,
Gxia starto okazis gxuste antaux
50 jaroj. La 29-an
de oktobro 1969 la
komputila sciencisto Leonard Kleinrock el Usono volis sendi la unuan
novajxon en la reton. La reto, kiu tiutempe konsistis nur el kvar
universitataj komputiloj. Sed antaux ol la scienculo tajpis la vorton
"Salutnomo", la
komputilo paneis. Malfruvespere
gxi ree ekfunkciis. La
interreto naskigxis.
Tim Berners-Lee volas alian interreton. De kvar al kvar
miliardoj da
uzantoj.
Rezignorezisto estis speciale
grava por la milita interreto. Poste
komputila reto por universitatoj, poste Ö por la sxtatestroj. En la
1990-aj jaroj, la interreto estis malfermita al la
publiko:
vicprezidanto Al Gore antauxenigis la aferon en 1993. De tiam gxi ne plu
haltis: homoj amase aligxadis al la reto, same kiel kompanioj. Je la
turno de la jarmilo, la interreto rapide farigxis granda afero.
Kvindek
jarojn post la komenca signalo, ekz., en Germanio 92
elcentoj
de cxiuj logxantoj uzas interreton. Unue kvar homoj.
Hodiaux kvar
miliardoj.
Sed cxu
cxio venis kiel planite? Certe ne. Ekz.,
la interreto devas
esti malsukcesa cxar gxi estas malcentralizita. Neniu povus antauxvidi,
ke kelkaj mega-korporacioj disvolvigxos kaj formigxos - Google, Amazon,
Microsoft, Facebook - kiuj determinos la destinon de
la reto.
Akumuligxas multaj ofertoj kaj datumoj - kaj sociaj
retoj ne nur regas
interreton, sed ankaux renversis la amaskomunikan pejzagxon.
Malsame ol pensite. Sen la World Wide Web (WWW), la
interreto sendube
ne havus cxi tiun sukcesan historion. Gxin elpensis - antaux 30 jaroj la
brito Sir Tim Berners-Lee. Cxi tio ebligis retigi komputilojn tra la
mondo sendepende de la operaciumo.
Sed la
inventinto de la retejo ne felicxas pri tio, kiel
disvolvigxis
la retejo. Li plendas, ke gxi estas regata de kelkaj korporacioj kaj
komerco. Li ecx havas konkretajn ideojn kaj konceptojn pri kiel
uzantoj
povus rekapti la Reton.
Oni
revis, ke estos tute alie: La inventintoj de la interreto volis
igi la konon de la mondo rapide alirebla por cxiuj, ekz., pere de
Vikipedio. Sed cxiukaze la reto farigxis ege disvastigita kaj
neforigebla. Merkato por varoj, pensoj, ideoj, kiujn oni uzas kaj kie
oni povas sin anonci por esti rimarkitaj - cxu en tekstoj, bildoj aux
filmetoj.
La
grandaj kompanioj kiel Google, Facebook aux Amazon
profitas de
gxi. Sed ni cxiuj devas sperti, kiel la retoj
estas inunditaj de
frenezo, bagatelo, malamo, fi--eldiroj, stulteco, ecx sennombraj
neatenditaj provoj de manipulado. Kaj kiel la mondo
farigxas loko de
kompleta spionado.
Cxion
cxi ne volis, versxajne, la inventintoj, sed iom post iom gxi
ja venis.
Tio ne devus esti preteksto por rezigni. La interreto
ofertas
nekredeblajn eblecojn kaj realigas multajn fantaziajxojn. La inventintoj
certe apenaux povus ilin ecx songi.
***
Usona vojagxantino vizitis cxiujn 196 landojn dum unu jaro kaj
duono
La
27-jara usonanino Cassandra De Pecoll vojagxis tra la mondo en
rekorda tempo - unu jaro, ses monatoj kaj 26 tagoj, fiksante atingon por
rekordlibro de Guinness. Pri tio informis la revuo ÓSeekerÔ.
De
Pecoll estis la unua virino en la historio kiu vizitis cxiujn 196
suverenajn sxtatojn, kaj la unua homo, kiu plenumis tiun taskon tiom
rapide.
La iama rekordulo usona profesoro Au Liu bezonis por
tio tri jarojn, tri
monatojn kaj ses tagojn.
Sxia
vojagxo finigxis la 2-an de februaro en Jemeno. Laux
la vizo
ricevita en Omano, De Pecoll transiris la limon, veturis en landliman
vilagxon kaj tuj foriris el
la lando, en kiu dauxras la armita konflikto.
Averagxe
la vojagxantino prenis du gxis kvin tagojn por viziti unu
sxtaton.
Ne cxiuj vojagxoj okazis sen incidentoj. En Peruo, taksio,
per kiu
sxi veturis, estis atakita de armitaj rabistoj. En Barejno kaj Libio sxi
estis suspektita
Pri laboro por la CIA. En Grenado De Pecoll estis mistraktita kiel
drogkomercisto.
La
usonanino sukcesis viziti Sirion dum tempesto de la milito, kaj
ankaux kun grupo da cxinaj turistoj viziti la cxefurbon de la Norda
Koreio Phjongjango.
Por
la retumantoj
Bv.
rigardi†https://www.youtube.com/channel/UCvxZ3qhmQcFKzTGCR_SLHFg
aux tajpi cxe Youtube Esperanto†+ Edukado ILEI
kaj vi povos spekti kelkajn filmetojn.
Nia brazila sekciestro Aristophio Alves Filho helpas
al mi iom post iom
nutri tiun kanalon per filmoj pri la agado de ILEI kaj edukaj temoj. Mi
tre dankas lin.
Bv.
farigxi amikoj de tiu pagxo; tio ebligos al ni meti
tien pli
longajn filmojn.
Forpaso
La 4-an
de novembro en sia 78-a vivjaro lasis nin por cxiam
Valentina
Vasiljevna Kudinova. Rusiaj E-istoj perdis veran
instruistinon, kiu
patrine edukis komencantojn, estis animo de societo, aktive partoprenis
kaj kunorganizis multajn E-renkontigxojn. Sxi estis bonkora, amikema
virino, kiu elradiis bonon kaj varmon. Niajn sincerajn kondolencojn al
sxia edzo!Ripozu en paco, kara nia amikino!
O.P.
ligilo09.txt
Esperanta ligilo
n-ro 9, novembro 2019
Enhavtabelo
El Esperantujo. AMO: tri seminarioj Ö tri kontinentoj
Grezijono antaux 40 jaroj kaj nun
La Internacia Tago de Blinduloj
Nia rondo familia. Duobla jubileo
Ni gratulas!
Literaturo. Stelkaroto. (fino)
Diversaj interesajxoj. Jerusalema sindromo.
Interreto post 50 jaroj
Sxako (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Forpaso
El Esperantujo
AMO: tri seminarioj Ö tri kontinentoj
La
jarfina periodo prezentas por AMO (Aktivula maturigxo) grandegan
geografian etendonÖ tio atestas, ke la AMO-programo vere estas tutmonda,
pli ol Universalaj Kongresoj iam ajn atingis. Ene
de ses semajnoj, la
programo tusxos Euxropon, Afrikon kaj Öunuafoje Ö Oceanion.
AMO 60
en Kijivo, Ukrainio - diskutplano
Tiu seminario okazos kadre de la Nacia Kongreso
okazanta fine de
novembro. Jen la temaro por diskutado kaj laboro.
1) Esplori la rekomendojn el AMO 59 en Timisoara,
Rumanio
- kiomgrade en Ukrainio tiuj
rekomendoj estas jam sekvataj?
- kiomgrade ili estas
aplikeblaj al Ukrainio?
- kiuj el la rekomendoj estas
sekvindaj tra la venontaj jaroj?
2) Cxu vi povos elpensi pli
da rekomendoj por fortigi la landan agadon?
- por la nova estraro de
UkrEA?
- por la lokaj kluboj aux
societoj tra Ukrainio?
- por la pli vasta regiono de
Centra Euxropo?
- por planataj renkontigxoj?
- por UEA, TEJO, ILEI kaj
aliaj internaciaj Eo-organizoj?
3) Laborfortoj kaj laborgrupoj
- kiuj laborgrupoj utilus por
la movada antauxenigo kaj subteno al la
estraro?
- al kiuj laborgrupoj vi
persone povos kaj volos fari kontribuon?
- kiuj transnaciaj kontaktoj
troveblas por apogi la laboron de la
enlandaj grupoj?
AMO 61 en Bujumburo, Burundo Ö temaro kaj alvoko
Komencigxos la 7-a Afrika
Kongreso de Esperanto en Bujumburo, la
cxefurbo de Burundo. Ne estas surprizo, cxar en cxi tiu
parto de Afriko,
E-istoj montris grandan emon organizi internaciajn
arangxojn por
diskonigi Burundon kaj ties vidindajxojn al la mondo.
Estos okazo por eksterburundanoj konatigxi kun la burunda tamburo, kiu
nun estas inter la homa heredajxo (akceptita de UNESKO en 2014),
folkloraj dancoj kaj viziti diversajn lokojn de Burundo kaj speciale de
gxia suda parto. Ne maltrafu la okazon sin bani en termala akvo, kiu
havas terapian povon kontraux multaj malsanoj!
Krom la kongresaj programeroj, okazos ankaux la 61a
AMO-seminario, kaj
gxin gvidos spertaj E-istoj, kaj estraranoj de UEA. Temoj:
- Kiel organizi internaciajn eventojn
- Tutmondigxo kaj bona komunikado kaj neperforta
komunikado
- Interreto kaj Esperanto en Afriko
- Bona varbado kaj membrovarbado (UEA)
- Dejxorado de Mireille Grosjean cxe UN kaj kun diversaj ministroj.
- Grupa laboro: kiel
verki gazetaran komunikon.
- Strukturo de la movado (kiel funkcias UEA, ILEI, TEJO....) kaj bona
organizado de kluboj/asocioj.
- Kontraux diskriminacio kaj por genra
egaleco.
Pri la 7a Kongreso, vidu:
https://www.esperanto-afriko.org/7aake.htm
AMO 62 el Auxklando, Nov-Zelando Ö malfermo al nia
lasta kontinento
Kadre de la du-landa kongreso (jan
10-19, 2020) kiu kunigos
esperantistojn el Auxstralio kaj Nov-Zelando, okazos la 62a
AMO-seminario, kun la sekva
proponata temaro: ÑFlorigo de Esperanto tre
for de Euxropo.Ò
Okazos FLAM-analizo, laux la alivortumita temo: ÑKiel
atingi Oceanian
refortigonÒ.
En tiu analizo, la
seminarianoj diskutos en grupoj por listigi la
fortojn de la Oceania E-movado kaj aliflanke gxiajn lamajn punktojn.
Temas do pri faktoroj, kiujn la esperantistoj mem
povas influi kaj ecx
formi. Egala aux ecx pli grava tasko estas analizi la influon de la
oceaniaj socioj: do faktoroj kiuj ege influos la movadan florigon aux
velkon, sed kiujn la movadanoj apenaux povas influi. Do,
la grupo
listigos la Avantagxojn kaj Minacojn, kiuj venas el la pli granda mondo.
Sekve, jen la Akronimo FLAM: Fortoj, Lamajxoj,
Avantagxoj, Minacoj.
Analizo estas kompreneble nur la
unua parto de la procezo. Valoras
analizo, sed gxi vanas sen la dua pasxo: formulado de solvoj aux
strategioj por bonigi la situacion. Ni nomas tiun parton EKEK.
Tio estas:
Evoluigi la Fortojn
Kuraci la Lamajxojn
Ekspluati la Avantagxojn
Kontrauxi (aux mildigi) la Minacojn.
El tiu ekzerco povos flui
rekomendoj kaj laborplanoj.
Informoj pri la kongreso:
http://aea.esperanto.org.au/kongreso/?lang=eo
AMO 59 kreis konkretajn rekomendojn
Pri la rumana kunveno en Timisoara aperas raporto en
la novembra Revuo
Esperanto. Ene de tiu agrabla renkontigxo okazis la 59a
AMO-seminario,
kun la jenaj rekomendoj por la fortigo de landa agado. La plimulto el la
rekomendoj estas projektoj, kiujn ili jam en Rumanio realigadas. La
elirpunkto por fari rekomendojn estis auxdi raportojn el diversaj urboj
pri plenumita laboro tra la lasta jaro. Unu novajxo el la kunveno kaj
seminario, kiu okazis en la Okcidenta Universitato de Timisoara, estis,
ke unuafoje la arta programo estis plene en la manoj de la junularo.
Rekomendoj el la FLAM-analizo por plibonigo de landa
agado:
Pri FLAM-analizo legu
https://eo.wikipedia.org/wiki/FLAM-analizo
1. Partoprenu en Internaciaj aux Euxropaj Tagoj, Jaroj
aux Festivaloj.
2. Intensigu la akcepton de eksterlandaj vojagxantoj
aux preleg-vojagxoj.
3. Ekuzu cxiujn ebloj (interalie la suprajn) por plenumi intervjuojn
cxiuspecajn.
4. Altigu la troveblon kaj vizitadon de E-retejoj kaj
kursoj.
5. Realigu pli intensan kontaktadon inter la membroj Ö
cxu fizike, cxu
rete.
6. Landa Asocio ampleksigu siajn partnerajn rilatojn kun ekstermovadaj
instancoj.
7. Stimulu internaciajn kontaktojn kaj projektojn Ö
ekzemple lernejajn.
8. Okazigu pli da kursoj, lauxeble kadre de pli
grandaj nemovadaj
projektoj.
Plia signifa atingo estas la dumkunvena reaperigo de
ruman-lingva
sxlosilo; la lasta estis eldonita en 1921. Kiel kutime gxi enhavas
koncizajn gramatikajn klarigojn kun gxisdatigita vortareto. Rimarkinda
aldonajxo fine estas artikoleto ÓKiel mi farigxis esperantistoÔ, kun
komencaj vortoj: ÓEn februaro 1903ÅÔ La auxtoro estis Heinrich
Fischer-Galatt, la fondinto de la unua
Esperanto-societo en Rumanio en
1904.
(laux "Gazetaraj komunikoj de UEA).
Grezijono antaux 40 jaroj kaj nun
Mi unue
vizitis Grezijonon en 1974 aux 1975, kiam mi havis proksimume
24 jarojn. En la skota E-revuo mi legis artikolon pri Grezijono: pri la
kursoj kaj aliaj agadoj, sed ankaux pri la kastelo mem. Mi tuj pensis,
ke estante sola (cxar miaj gepatroj estis en Israelo) kaj sen aliaj
devoj, mi povos viziti tiun mirindan kastelon dum mia somera ferio. Tio
estis por mi auxdaca, iom timiga kaj samtempe ekscita ideo. Mi apenaux
gxis tiam cxeestis E-kunvenon eksterlande, sed fakte mi apenaux entute
tiutempe estis vojagxinta eksterlanden, kaj certe neniam sola.
Por miaj
malmultaj antauxaj vizitoj en eksterlandon, estis miaj
gepatroj, kiuj organizis cxiujn detalojn de la vojagxo. Sed nun mi iel
devis mem malkovri, kiel atingi la urbon Bauge Ö kompreneble, tiutempe
ne ekzistis Interreto, internaciaj telefonvokoj estis tre multekostaj,
kaj necesis arangxi cxion letere. Finfine mi ja
faris tiun grandiozan
vojagxon, per sxipo al Kalezo, per trajno al Parizo, tiam per alia
trajno al Le Mans, per auxtobuso al Bauge, kaj finfine portante mian
dorsosakon, mi marsxis al la kastelo.
Kaj tie
mi restis dum du semajnoj, gxuante la sperton la unuan fojon
en mia vivo paroli nur en E-o. Mi partoprenis en la mezgrada kurso
(bedauxrinde post tiom da
jaroj mi ne plu memoras la nomon de la
instruisto), amikigxis kun francaj junulinoj de mia agxo, kaj cxeestis
ekskurson al la antikva apoteko en la urbo. Mi memoras, ke ni
spektis la
filmon ÓAngorojÔ, sed kiel nova E-isto mi ne plene komprenis la tekston,
tamen suficxe por sekvi la rakonton. Mi malklare memoras ankaux
prelegeton pri Schwarz kun legado de kelkaj el liaj amuzaj poemoj, kiujn
mi ja povis kompreni kaj gxui.
La
kondicxoj en la sepdekaj jaroj estis relative primitivaj. Mi
restis en ses- aux ok-lita cxambro Ö kompreneble kiel junulo mi elektis
la plej malmultekostan eblecon. Mankis varma akvo en la cxambroj, kaj
necesis alporti gxin en krucxoj de lavkuveto en la koridoro. Aliflanke
mi aparte gxuis la bongustajn francstilajn mangxojn.
Mi ecx
ne imagis tiutempe, ke iam mi mem verkos artikolojn kaj ecx
librojn en E-o, ke mi havos Esperantlingvan familion, kaj certe ne, ke
mi iam mem farigxos instruistino en Grezijono.
Kaj nun ni venas al la kerno de cxi tiu longa enkonduko. En la lasta
semajno de oktobro okazis la auxtuna renkontigxo en Grezijono. Mi mem
instruis kurson pri literaturo, en kiu ni legis eltirajxojn el pluraj
verkoj gravaj en la historio de E-o, mem verkis mallongajn rakontetojn,
aktoris scenon el teatrajxo, kaj ekzercigxis pri kelkaj tiklaj
gramatikaj demandoj. Krome mi prelegis du-tri fojojn.
Sed, kompreneble, ne nur mi instruis dum tiu semajno: fakte, estis amaso
da konataj nomoj. Murast Ozdizdar el Turkujo instruis la komencantojn,
Xavier Godivier instruis la progresantojn, kaj krome
tiom da aliaj
konataj E-istoj prelegis aux organizis agadojn, ke mi vere ne povas
listigi cxiujn cxi tie. Estis ankaux multaj agadoj tauxgaj por infanoj
kaj adoleskuloj, precipe rilate al Haloveno.
Kun propra cxambro, varma akvo, kaj cxio, kio mankis
antaux 45 jaroj!
Anna Lowenstein
La Internacia Tago de
Blinduloj
aperis en nia kalendaro dank' al Valentin Hauy. Gxuste lia
naskigxdatreveno estis elektita kiel gxia dato. Li estis mirinda homo,
filantropo kaj instruisto. Malgraux la fakto, ke cxiuj lauxroj en cxi
tiu kampo iris al Louis Braille, kiu inventis la faman tiparon por
blinduloj, multe pli frue ol li, Valentin Hauy. prenis
la edukadon de
blinduloj. Male al Braille, Hauy. estis vidita.
Sed ci tiu fakto ne
malhelpas liajn meritojn. Kontraue, ci tio nur diras, ke Guyui povis
simpatii ec kun tiuj homoj, en kies loko li neniam estis, kio, vi vidas,
valoras multon.
Valentin
Hauy. naskigxis la 13-an de novembro 1745 en Francio.
Lia
patro tute ne posedis iun specialan ricxajxon, sed tute male: li estis
preskaux almozulo kaj gajnis sian vivon per teksado. Krome Hauy-patro
estis sonorilisto cxe la loka abatejo. Tial unuaj instruistoj de
Valentino estis monahxoj.
La knabo montris apartan intereson pri fremdaj
lingvoj. Baldaux li
parolis kaj verkis flue, ne nur en multaj euxropaj lingvoj, sed ankaux
en kelkaj antikvaj: malnovgreka, hebrea, latina. Dank 'al siaj kapabloj,
kelkajn jarojn poste, Valentin Hauy. ricevis la titolon
de kortega
tradukisto cxe la regxo Ludoviko la 16-a. Tiam la junulo ecx ne pensis
dedicxi sian vivon al blinduloj. Cxio sxangxigxis en unu
momento.
Somere
de 1771, Monsieur Gayouy, sidanta en kafejo sur unu el la
parizaj placoj, farigxis senintenca atestanto de humiliga spektaklo.
Pluraj blindaj almozuloj, armitaj per muzikaj
instrumentoj en kartonaj
okulvitroj kaj klauxnaj cxapoj amuzis la publikon. Neniu el ili
vere
sciis ludi, kaj tial ili cxiuj amuzis la homojn nur per kakofonio de
vasta gamo da sonoj. En tiu momento en la kapo de
Valentin Hauy. la
unuan fojon ekestis la ideo krei specialan lernejon por blinduloj.
Post 12
jaroj, kiam Hauy. jam disvolvis sian sistemon de
trejnado
por homoj senigitaj je vidpovo, la sorto alportis lin al la kompatinda
vagabondo Frasua Lesiur. Li farigxis la unua lernanto de la
instruisto.
Post Lesiur, aliaj 11 blindaj stratinfanoj venis al la
lernejo, kiun
Hauy. organizis hejme. Sinjoro Gayouy instruis
ilin x helpe de la tiel
nomata "uncial", tiparo, kiun li inventis por blinduloj.
La
progreso estis videbla post nur kelkaj monatoj. Publikiginte la
rezultojn de cxi tiu propra eksperimento en unu el la francaj jxurnaloj,
Hauy. fine atingis la subtenon de la Akademio
de Sciencoj kaj pripensis
la aferon pli gxisfunde. En 1785, helpe de filantropoj, kompreneble,
Valentin Hauy. fondis
la Instituton por Blinduloj. Unue la laboro de la
instruisto iris bone, precipe cxar la imperiestro mem patronis la
instituton. Tamen post la Franca Revolucio la institucio estis
transdonita al la sxtata departemento, kaj Hauy. mem
estis arestita pli
ol unu fojon kaj ecx estis akuzita de terorismo.
Plejparte pro cxi tiu stato, Hauy. estis devigita rezigni cxion kaj
iri al Rusio. Cetere Aleksandro la 1-a persone invitis la instruiston
organizi lernejon por blinduloj, similan al tiu de Parizo, en
Sankt-Peterburgo.
En 1806, Hauy. venis en Rusujon. Estis ecxc pli
malfacile malfermi
lernejon cxi tie.
Kiam cxio estis preta, la franca
instruisto sendis leteron al la oficejo
kun peto havigi al li studentojn.
Responde, la oficistoj diris: "Ne estas blindaj
infanoj en Rusujo." Tiun
burokration, neglektemon kaj kompletan indiferentecon flanke de
oficialuloj Valentin Hauy. devis alfronti.
Sed li ne rezignis, kaj en 1807 li sukcesis enskribi
15 blindajn
junulojn en la instituton. Jaron poste, kontrolinte la edukan instituton
de Hauy. , rusaj oficialuloj skribis en la raportoj: "blindaj
lernantoj
estas trejnitaj pri legado, skribado, geografio, historio, lingvoj,
muziko, presado, kantado kaj diversaj metioj - teksado de korboj kaj
segxoj, trikado de retojn, brodadon, korboplektadon". En tiuj tagoj, cxi
tiuj estis vere bonegaj atingoj!
Valentin
Hauy. forlasis Rusion kiel jam suficxe maljunan
homo.
Li revenis al Parizo en 1817. Hauy. intencis
renkonti maljunecon kun
sia frato Rene, kiu hazarde ankaux farigxis granda homo, la fondinto de
moderna mineralogio.
4 jarojn post reveno al sia patrujo mortis Valentin Hauy. .
Hodiau
la nomon de la franca instruisto kaj bonfaranto fiere
portas
multaj asocioj kaj fondajxoj, traktantaj la problemojn de blinduloj.
Krome, gi ne povas ne rimarki la kontribuon al la
memoro de Valentin
Hauy. , farita de la Monda Organizajo pri Sano.
Gxuste pro gxia iniciato
la Internacia Tago de Blinduloj estis establita.
Nia
rondo familia
Duobla jubileo
En la
Centra Oficejo de la Bulgara E-Asocio la 19-an de oktobro
membroj de LA Societo "Cxielarko" festas duoblan jubileon Ö la miriga
75-jarigxo de la elstara E-isto Angel Sotirov kaj la
rimarkinda 60-a
datreveno de lia E-istigxo. Inter la cxeestantoj estis la longjara
BEA-prezidanto Petar Todorov, prof. Rangel Trendafilov,
Libertaria
Mladenova, Georgi Mihajlov k. a. Estis ankaux s-anoj
el Francio Marie
Therese kaj Nicolas.
Komence
Mariana Evlogieva, prezidanto de la societo "Cxielarko"
tralegis koncizan humuran biografieton de Angel Sotirov el lia
esperantlingva libro ÓNeniu estas profeto en sia urbetoÔ. Poste sxi
donis la parolon al la jubileulo. Angel Sotirov dankis al cxiuj
venintoj, ankaux al la karega Mariana Ö organizanto de la ambau festoj.
Li pardonpetis pro sia ioma "malfrigx", pro
siaj esperantlingvaj
balbutoj, pro la eventuala uzado de bulgaraj vortoj.
Angel rakontis pri siaj 8 libroj, pri iliaj temoj. Li ankaux
estas
auxtoro de E-lingvaj tekstoj, kiuj estas publikigitaj en E-revuaro. Li
rakontis emocie pri la bankutimoj en sia naskigxvilagxo. Al demando de
la francino Mari Terez, li respondis, ke inteligentaj homoj, la
logxantoj de pli grandaj urboj estas pli helpemaj al bll'j. Al sxia dua
demando, la intervjuito respondis, ke li bezonas helpon en diversaj
situacioj, precipe cxe transirado de la stratoj, kiam la tereno estas
tute nekonata kaj komplika. Nia s-ano Sotirov informis la
auxskultantaron pri sia surbalkona legomkulturado de paprikoj, tomatoj,
kukumoj, petroselo k. a. Angel Sotirov anoncis al la scivolema publiko,
ke en sia naskigxvilagxo li havas personan bienon ÓLa tri fraksenojÔ, en
kiu estas pli ol 50 fruktodonaj kaj dekoraciaj arboj, precipe prunoj,
mirabeloj, cidunioj, figoj, fraksenoj, salikoj, ulmoj.
La jubileanto regalis per bonkvalitaj svisaj bonbonoj.
Li ricevis de la
franca duo botelon da bonega itala vino. Mariana
donacis al li
interesan plastan ilon por balkonkulturado de terpomoj.
Nature,
estis elkoraj bondeziroj por longa vivo kaj interesaj okupoj
al Angel.
Rangel Savcxev (Bulgario)
Ni gratulas!
La
reprezentantino de la Tutrusia BllÒ-Asocio, vaste konata en
E-movado Tamara Sergejevna Andrejeva
el Sankt-Peterburgo venkis en la
cxiujara internacia konkurso de brajlaj eseoj.
Tiu cxi konkurso estas arangxita enkadre de la tutmonda
konkurso de
brajla scio, subtenata de la Euxropa Blindulunio, sponsorata de
Onkyo-korporacio. Gxi celas propagandi uzadon de brajla skribo por
ebligi al viddifektitaj homoj aliron al informo, klerigo kaj socia
engagxigxo. Gxi okazas cxiujare. Temaro de la eseoj
koncernas personan
sperton de brajlouzado, amuzaj historioj, ligitaj kun brajlo, estonteco
de brajla skribo, ties avantagxoj kaj mankoj ktp.
Cxiu lando rajtas prezenti eseojn
de kvin personoj.
Cxi-jare
en la konkurso partoprenis pli ol 50 personoj en la agxo de
14 gxis 88 jaroj. Tamara Andrejeva estis la plej maljuna konkursantino.
Sxi gajnis la unuan lokon kaj la
cxefan monpremion. Sxia verko nomigxas
"Mia savanto".
Niajn
varmajn gratulojn kaj sincerajn bondezirojn al vi,
kara Tamara
Sergejevna! Espereble, tio estos
imitinda ekzemplo por aliaj brajlouzantoj.
O.P.
Literaturo
Stelkaroto
(fino)
ÓNe timu, mi ne estas monstro en
la realo. Fakte, tiun cxi avataron mi
konstruis gxuste laux mia reala formo. Vi ne havos
surprizon, kiam vi
konos min sur mia planedo. Mi aspektas gxuste tia
cxi.Ô
Do, li ja supozas, ke mi vizitos lin. Kial mi risku fari tian
strangan vojagxon?
ÓNe timu. Vi nenion riskos. Vi restos trankvila apud via komputila
ekrano, samkiel okazas dum viaj vojagxoj en Dua Vivo. Vi
vizitos min
pere de avataro, samkiel mi faris cxi tie. Se vi
lacigxos aux ne sxatos
ion, vi simple cxesigos la ludon.Ô
ÓLa
ludon!Ô- mi kriis. ÓVi parolas pri ludo!! Honesta ludo
postulas
interkonsenton, cxu ne? Kiam ni interkonsentis ludi? Mi fidis
vin, dum
vi ludis kun mi. Mensogulo vi estas!Ô
Ni kverelis longtempe tiun matenon. Mi ekkoleris kontraux
li, kaj ne
povis pardoni lin.
Antaux
ol foriri, li diris:
ÓMia invito validas, Abio. Se vi
volos viziti minÅ mi akceptos vin
tutkore, kiel avataran gaston, je la jam fiksita dato.Ô
ÓKial mi
plu fidu vin, mensogulo?Ô Ö mi respondis kolere.
ÓMi neniam mensogisÔ Ö li diris.
Tiam mi furiozigxis: ÓFulmotondro! Cxu vi
ne diris tute klare, ke vi
logxas sur la tero?!!Ô
ÓJesÔ- li diris. ÓSed tio ja veras.
Mi ja posedas logxejon sur la
tero, tian kiel mi priskribis al vi. Veran logxejon.
Mi ofte gastigas
konatulojn tie. Ankaux vin mi povintus inviti tien sen
konfesi ion ajn,
kaj tiukaze vi versxajne estintus kontenta. Provu kompreni, AbioÅ Gxis
nun, mi neniam fidis ajnan teranon suficxe, por konfesi la tutan veron.
Fakte, vi estas mia unua vera
amiko sur tiu cxi mondo. Mi ege bedauxrus,
se mi perdus vian amikeconÅÔ
ÓKaj via koramikino? Kion pri sxi?
Cxu ankaux kun sxi vi ludas la
saman filudon?Ô
ÓDunja estas mia samplanedano. Mi jam diris al vi, ke sxi ne havis
tempon akompani min cxi-somere, cxar sxi preparas sin por trapasi gravan
ekzamenon. Sxi studas genetikon. Kiam vi
vizitos min, vi ekkonos ankaux
sxin.Ô
Kelktempe ni silentis. Mi pensis, ke
eble li estas freneza.
ÓMi diris neniun mensogonÔ - li insistis. ÓMi nur
prisilentis parton
de la vero. Tio akcepteblas ecx inter plej bonaj amikoj. Fakte neniu
diras cxion al aliulo. Homo kiu ambicius rakonti cxion pri siÅ devus
esti ege teda, cxu ne?Ô
El racia vidpunkto, li pravis. Ankaux mi prisilentis
diversajn
aferojnÅ Sed tiuj ne estis tiom gravaj!
ÓMi pardonpetasÅÔ Ö li diris malgaje. ÓMi ne volis ofendi vin. Mi
esperas, ke vi akceptos min tian, kia mi estasÅ kaj tre gxojus, se vi
decidus viziti min. Abio, antaux kelkaj tagoj, mi plantis karoton en via
gxardeno. Gxi trovigxas ie, apud la tilio. Tio estas mia donaco. Ne
temas pri ordinara karoto. Gxi kreskos stelforme, iom malsimile al
normala karoto. Gxi kreskos dum cxirkaux 3 semajnoj, poste vi
povas
elterigi gxin. Musoj aux leporoj ne tusxos gxin, cxar ili
ne rekonos
gxin kiel karoton. Se vi montrus gxin al teranaj
biologoj, ili dirus, ke
gxi estas tute ordinara legomo, nur gxia formo estas iomete malkutima.
Tio, kion mi enmetis en gxin estas farita el la sama materialo, kiel la
homaj songxoj. Nur por vi mi kreis gxin. Nur por via
korpo kaj menso gxi
efikos. Mi elpensis tiun donacon pro granda amikeco, esperante ke vi
akceptos gxin. Kiam vi estos preta viziti min sur mia
planedo, suficxos
boligi kaj mangxi la stelkaroton. Via cerbo ekkapablos formi avataron,
kiu aperos cxe la pordo de mia domo. Vi gvidos tiun
avataron pere de via
komputilo, laux maniero, kiun mi klarigos al vi tiutempe. Ne
hezitu. Ne
rifuzu al vi la plezuron pliricxigi vian vivon per tiu travivajxo. Fidu
min, Abio. Mi neniam trompis vin.Ô
Li etendis la manon por adiauxi, sed mi rifuzis etendi la mian.
Li
malaperis.
***
Jen gxi!
Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Gxi
similas orangxkoloran polponÅ Sed polpojn mi timas kaj malsxatas. Kial
mi kuragxus meti en la busxon tiom strangan ajxon? Supozu ke Cxielarko
estas malica perfidulo, kiu donis al mi dangxeran legomon? Supozu, ke,
se mi mergus gxin en bolantan akvon, la ajxo aliformigxus en monstron?
Supozu, ke, la ajxo multiplikigxus subite per la sama rapideco, per kiu
mikroboj multiplikigxasÅ Tiam la tuta tero estus rapide invadita de
avidaj detruemaj karotpolpojÅ
Sed, se li estis sincera? Fakte, li povintus mangxigi min
per
dangxera legomo sen mia scio, cxu ne? Kaj estintus al li pli facile agi
tiel, ol igi min sopiri pri lia cxeesto. Cxar jes, li mankas al mi. Mi
troreagis. Li pravas, amikoj ne diras unu al la alia cxion, kion ili
faras aux pensas. AliflankeÅ se oni kasxas antaux amiko gxuste la
esencon de sia vivoÅ cxu tio signifas vera amikeco? HmmmÅ Kion signifas
la esenco de onia vivo? Cxu aparteno al specifa loko aux specifa raso
estas la plej grava eco, per kiu oni identigas homon? Cxielarko estis
gaja, sentema, sxercema, sportema... Li babilis kun
mi pri la terana
historio, terana muzikoÅ Cxu cxio, kion li ja kundividis kun mi estas
malpli grava por difini lian personecon, ol tio, kion li sekretigis?
Fakte, li ecx ne sekretigis sian
devenon tro longeÅ Kial, fakte,
aliplanedano fidu ekdekomence kaj senkondicxe tute nekonatan teranon?
Kial ni, teranoj, meritus
tian fidon? Eble, se mi decidos travivi
similan sperton en lia planedo, mi estos ecx pli malfidema
kaj sekretema ol li, flanke de nekonataj aliplanedanojÅ Kial? Oni ne
povos mortigi min. Oni ecx ne povos kapti min. Sed kial mi fidu
aliplanedanojn? Eble ili ja povas kapti min kaj utiligi por
sciencaj
esplorojÅ Kaj kiu povas certigi al mi, ke la stelkaroto ne malutilos al
mia sano? Cxu mi anoncu la policon? Bah, oni kredus,
ke mi frenezigxis.
Mi havas nenian pruvon pri lia
vizito.
Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?
Luiza Carol
Diversaj
interesajxoj
Neelpenseble!
"Jerusalema Sindromo"
Cxi tio estas "malsano de turistoj, kiuj supermezure impresigxas de la
spirita medio de la urbo, komencas imagi sin kiel Savantoj, diversaj
bibliaj gravuloj, aux kredas, ke Dio donis al ili specialan komision aux
ordonon," la revuo Times informas: "En la plej multaj kazoj, cxi tiuj
estas homoj kun tiu aux alia mensa malordo." Sakovestita barbulo el
Italio, vaganta sur la montetoj
apud Betlehemo, nomis sin Jesuo mem.
Viro, kiu kuradis nuda tra la Malnova Urbo kaj svingis
glavon, asertis
esti veninta kun misio resanigi blindulojn. Forta kanadano asertis, ke
li estas Samson kaj eskapis el sia hospitalcxambro tra fenestro,
rompante feran kradon "kiel pruvo". Homoj kun
la "Jerusalema Sindromo"
kutime estas kondukitaj al la Psikiatria Hospitalo Kfar Shaul en
Jerusalemo - ne, ne por kuracado, sed por
trankviligxo, por ke ili povu
hejmeniri kaj esti kuracataj tie. Cxirkaux 50 pacientoj kun
simila
sindromo vizitas la hospitalon cxiujare, plej multaj turistoj devenas el
Okcidenteuxropo kaj Usono.
Interreto post 50
jaroj
Interreto
estas la plej granda reto en la mondo