Esperanta ligilo
n-ro 6, junio 2021


           Enhavtabelo
Sekretaria raporto
Esperanto devas vivi
Gyula Farkasxalmi. Miaj renkontigxoj
Lingva forumo. Lingvo kreita de virinoj por virinoj
Diversaj interesajxoj. Terkultura revolucio
Enigmoj kaj problemoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj.




         Sekretaria raporto
  LIBE-estraro laboris konkorde kaj fruktodone. Dum cxiumonataj
skajpkunvenoj ni pridiskutis la aperintajn problemojn.
La kongreso en Moskvo, pri kiu revis multaj el ni, denove ne povas
okazi. Sekvante la ekzemplon de aliaj fakaj asocioj, ni ne maltrafas la
sxancon de virtuala kunlaboro. En la vocxportalo Teamtalk, nome en
Esperantolando, okazis du renkontigxoj: la unua estis dedicxita al
Zamenhof-tago, la alia - al la originala E-literaturo. Partoprenis ne
tiom multe da s-anoj, sed, ni esperu, la venontaj renkontigxoj estos pli
frekventataj. I.a., la vidantaj E-istoj ankaux partoprenis kaj
kontribuis al la programo de ambaux arangxoj. Porokaze mi kore dankas al
Vjacxeslav Suslov pro lia grandega laboro por la arangxoj kaj valorega
teknika helpo. En la sama portalo konstante okazas kunvenoj de E-istoj,
ecx trifoje semajne, kaj denove dank'al s-ano Suslov. Lastatempe ilin
vizitadas s-anoj el diversaj landoj.            Natalia Kasymova
arangxis E-kurson por germanparolantoj, gxi tre bone progresas, gxin
partoprenas dekkelk personoj, do, ni esperu renkonti ilin dum la
estontaj arangxoj. Koran dankon, Natalia!
  Niaj membroj cxiam pli aktive partoprenas en la aliaj virtualaj
arangxoj. Tio estas rekomendinda aktivajxo, cxar sen apartaj
fortostrecxoj kaj elspezoj ni povas kontribui al la gxenerala E-movado
kaj videbligi nian agadon. Kelkaj kuragxuloj partoprenis en la 1-a
Virtuala Kongreso. Cxi-jare al la dua VK aligxis pli multe da bll'j. Ni
ecx decidis arangxi la inform-kunvenon de LIBE, kiel ni faris dum la
pasintaj UK-oj.
  Ni eldonis la brajlan normaron, pro tio ni kore dankas s-anojn Milena
kaj Jiri Jelinek kaj Otto Prytz.
   Nia revuo "Esperanta ligilo" regule aperas brajle kaj retversie.
Espereble, gxi estas interesa kaj leginda. Dankon al cxiuj, kiuj
kontribuis por gxi kaj eldiris siajn valorajn opiniojn pri gxia enhavo.
  Cxiuj dezirantoj ricevadas la cxefajn revuojn de UEA, vocxlegitajn de
volontuloj, kaj kelkajn revuojn en la teksta formo.
  Konklude: LIBE plu vivas kaj laboras. Al cxiuj gxiaj membroj mi
deziras firman sanon, energion, plian aktivecon kaj novajn ideojn!
            O. Posxivana
        Gxenerala sekretario de LIBE.


         Esperanto devas vivi!

  Multe da arangxoj en tiu tempo ne povas okazi, pro tio oni sercxas
novajn ideojn por anstatauxigi fizikajn renkontigxojn.
Werner Groen, la prezidanto de la Esperanto-Blindulligo de Germanujo
(EBLOGO) faris bonan proponon, li arangxis renkontigxon en la retejo por
auxskulti prelegojn, kaj poste diskuti pri tio.
La ligilo estas programo en la interreto, nomigxas Jitsi Meet, kaj estas
senkosta. Oni ankaux povas uzi gxin per mobila telefono. La komunikado
okazas en la „esperanto salono“.
Antaux du tagoj la renkontigxo okazis la unuan fojon kaj bone funkciis.
Ni auxdis du prelegojn: Andreas Diemel, estrarano de Germana Esperanto
Asocio por arangxoj kaj komitata revizoro de UEA prelegis suverene kaj
informplene pri la virtuala UK kaj aliaj eventoj. La dua prelego estis
pri la vocx-paroliga programo "Parol", kiun s-ino Heidmann entuziasme
prezentis.
Partoprenis 18 personoj el kvin landoj.
Post la renkontigxo ni interkonsentis estus bonega, se multe da
esperantistoj el diversaj landoj partoprenu en tiuj arangxoj.
  Do, ni kore invitas cxiujn, kiuj sxatas diskutadon kaj babiladon, aux
nur volas uzi nian bonegan lingvon Esperanto, veni kaj alligxi virtuale.
La sekvonta renkontigxo okazos je la 2. de julio je la 19a horo
mezeuxropa tempo.
Informoj, demandoj kaj proponoj per:
Blinduloj@Esperanto.de

Tanja Haidmann estas vigla junulino kaj mem ankaux havas virtualan
esperantogrupon, kio renkontigxas cxiu-marde je la 20:15.
http://meet.jit.si/esperantogrupodetanja
Mi esperas, ke tiuj ideoj plivastigxos.
           Weronika Haupt.


           Gyula Farkasxalmi
         Miaj renkontigxoj
  Pasintjare plurfoje mi parolis kun Pier Luigi da Costa, mia bona
amiko, kaj foje mi iel rakontis al li pri tio, kiujn mi sukcesis ekkoni
el inter la plej famaj hungaraj E-istoj, poetoj, verkistoj kaj gxenerale
elstaraj homoj. Al li placxis tiuj miaj rakontoj, kaj li proponis, ke mi
skribu pri tio. Komence mi diradis, ke tiuj aferoj havas tute nenian
signifon, sed post kelka tempo li sugestis min, ke tamen estas utile,
precipe por la junuloj, la nuna generacio, se mi tamen kolektus miajn
rememorojn, ja, eble ili interesigxus pri tiuj homoj. Nu, unuvorte, li
konvinkis min. Jen do, mi klopodas arigi miajn rememorojn.
  Dum la siegxo de Budapest miaj gepatroj kondukis min al la geavoj en
vilagxon proksime al la urbo Szeged. Tie mi renkontigxis kun rusaj
soldatoj. Ne cxiuj el ili estis rusoj. Estis inter ili ankaux ukrainoj.
Kun unu el ili mi konatigxis. Li estis tre malalta homo, tion mi tiam
ankoraux vidis. Mi petis de li la cxapon, surmetis gxin, kaj mi, tiam
tri-kvarjara homo, estis tre kontenta. Li diris, ke li logxas en Kyjivo.
Ni preskaux amikigxis. En mia cerbo tiutempe fiksigxis kelkaj tre
simplaj rusaj vortoj kaj esprimoj.
  Poste, en 1947, mi auxdis katolikan pastron paroli latine. Li parolis,
kvazaux en la busxo li estus havinta pastobulon. Estis kurioze al mi.
Kelkfoje dimancxe ni vizitis mesojn, kaj mi auxdis la pastron paroli
latine. El tio mi komprenis absolute nenion.
  Pasis jaroj. En la lernejo ni komencis studi la rusan. Eble gxi - la
lingvo mem - ne estus al mi malsimpatia, sed pro la fakto, ke gxi estis
deviga kaj ankaux enuiga, gxi tamen ne placxis al mi. Mi pensadis tiam,
ke la angla aux la franca estus pli interesaj. Ecx mia tiama
amiko-samklasano petis niajn edukantojn, ke ili bonvolu dikti al ni
fremdajn vortojn: por mia amiko el la angla, por mi el la franca
vortaro. Ni imagis, ke tiel oni povas lerni la lingvojn. Ni ecx faris,
inventis sekretan lingvon, ecx ne nur unu, sed ni tamen ilin ne
ellernis, cxar cxiam renovigis.
  Mi unue auxdis pri Esperanto de unu nia konata onklino Kato, kiu
parolis cxi tiun lingvon. Foje okazis, ke kun la gepatroj kaj kelkaj
iliaj amikoj ni vizitis sxin kaj sxian edzon. Apenaux eniris ni en la
logxejon, oni petis nin esti iomete silentaj, cxar la onklino auxskultas
la informojn de la hungara radio, kiu tiam ankoraux havis ankaux
E-lingvajn dissendojn.
  Mi estis 14-jara en 1955, kiam mi iel kaj ial decidis lerni E-on. Tio
ja estis _mia propra_ afero, la instruistoj ne povis enmiksigxi. Mi
studadis memsatre, sendepende, kvankam iafoje mi petis konsilojn de
onklo Mikolao (d-ro Miklos Bano). Li estis ingxeniero blindigxinta,
fondinto de "Belhoro", kio signifas: blinduloj, logxantaj en la Hungara
(tiam) Regxolando, (nun) Respubliko. Ekde cx. 1950 gxi ne povis ekzisti,
cxar nia regximo (stalinisma) ecx tion ne volis toleri.
  Onklo Nikolao en 1956 mendis por mi "Auxroron", kaj la 21-an de
oktobro revivigxis ankaux Belhoro. Tiun jaron mi jam komencis korespondi
kun eksterlandanoj.  En 1955-1956 ni, supraklasanoj, korespondis kun
t.n. orient-germanaj samagxuloj. Sed mi, kiel E-isto, volis montri al
ili, ke mi povas havi kontaktojn ne nur kun germanoj, sed kun tute aliaj
knaboj. Tiel do jam tiam mi komencis korespondi kun auxstro, italino,
brazilano, japano kaj germano (Federacia Respubliko). Kaj miajn leterojn
ne devis traduki en la germanan amiko Wertmueller.
  Poste okazis iu mirakla afero. En 1957 la Pola Bll'-Asocio invitis po
kvin knabojn kaj po kvin knabinojn el la tiamaj t.n. socialismaj landoj
somerumi dum unu tuta monato. S-ro kapitano Jan Silhan, kiu estis
estrarano de la bll'-asocio, petis, ke inter la geknaboj estu ankaux unu
E-isto. Tiu ja estis mi. Nur la hungaroj akceptis tuj la inviton. Tie mi
konatigxis kun iu junulo, kiu estis novbakita E-isto. Ni interamikigxis.
  Sed ankoraux pli frue, en 1956, kun la geedzoj Bano ni vizitis
E-klubon en la cxefurbo. Mi iom ekscitigxis. Ja mi estis tre juna
E-isto. Oni tie interparolis tute facile, kiun facilecon mi nur envii
povis. Tiam venis iu viro kaj diris: "Mi prezentos vin al Julio Baghy".
Mi jam auxdis lian nomon, kaj pro la ekscitigxo mi nur tremadis, kaj ecx
vorto malfacile venis el mia busxo. Tiam tie ankoraux mi auxdis iun
estonan s-aninon paroli, kaj mi ege klopodis gxuste sxin kompreni. Poste
mi auxdis, ke oni gratulis la onklon Miklos pro mia E-scipovo. Auxtune
mi jam legis E-librojn kaj "instruis" E-on al kelkaj samlernejanoj, kiuj
restis en la instituto dum la eventoj oktobraj. Mi ja instruis,
malgrauxe, ke ankaux mi ne estis tro perfekta en E-o, sed mi estis tre
entuziasma.
  En auxgusto de 1957 estis iu kulturarangxo en la bll'ligo, kiun
vizitis ankaux Baghy. Mi deklamis poemon de Varma Jervenpee. Mia
prononco estis suficxe italeca, tio estas vero. Poste Baghy, "pacxjo"
min gratulis, cxirkauxbrakante mian kolon. Mi tre gxojis. En tiuj jaroj
mia entuziasmo estis grandega. Mi imagis, ke E-o, kvankam lauxgrade, sed
certe venkos. Tio estas absoluta neceso por la socia evoluo de la
homaro. La vorto mem "Esperanto" por mi estis io alte mistera,
multpromesa ideo. Mi estis tiel naiva, ke la 24-an de oktobro, kiam
amiko demandis min, kion mi diras pri la okazintajxoj, mi responde diris
al li: "Povas esti, ke oni malpermesos Esperanton".
  Onklo Miklos iom lernis ankaux la lingvon Volapuk. Li ecx memoris
ankoraux la deklinacion. Sed el inter la pli ol 500 planlingvoj estis
ankaux iu nova, kiun mi sukcesis "ellerni". Tiu nomigxis Romanid. Gxi
estis invento de Zoltan Magyar, mezlerneja profesoro en Debrecen. Trafis
al miaj manoj en 1958 iu treege malgranda kajereto, kiu entenis la
_tutan gramatikon_ de Romanid kaj kelkdekojn da vortoj. Mia kuzino, kiu
gxuste tiam gastis cxe ni, diktis al mi cxi kurtan kajereton, kiun mi
poste tre facile ellernis. En 1960 mi skribis leteron al s-ro Magyar.
Por diri pri mia agxo, mi skribis al li: "Mi vivis gxis nun 19
printempojn", cxar mi ne sciis, kiel oni esprimas la vorton "jaro". La
sekvan jaron estis la tuthungaria E-kongreso en Debrecen. Ni ja estis
tute proksime al la "konkurenco". Mi, akompanate de iu vidanta E-isto,
iris por viziti la inventinton. Li siavice estis tre afabla kaj diris
i.a., ke li faris verkon, ke al tio li havas cxiun rajton. Mi ankaux ne
dubis pri tio. Li rakontis, ke junagxe ankaux li okupigxis pri E-o, sed
tiu lingvo ne kontentigis lin. Post kelkaj jaroj en Debrecen aperis tri
numeroj de tre maldika romanidlingva gazeteto, cxar tiam jam estis
kelkaj adeptoj de cxi planlingvo. La numerojn ricevis ankaux mi. Ecx
komprenis.
  Revenante al la E-istoj, mi diras, ke plurfoje mi havis la felicxon
auxskulti la pacxjon kaj paroli kun li pri la romanoj, kiujn ankaux mi
legis. Mi gxuis lian deklamon de "Songxe sub pomarbo" kaj de "Pigra
Petro". Li estis genia oratora talento, la prononco estis ekzemplodona,
belega. Por li E-o estis kvazaux gepatra lingvo.
  Kun Kalocsay mi ankaux povis paroli. Okazis, ke ni konversaciis
telefone dum pli ol unu tuta horo. Tre interese li parolis pri siaj
tradukoj de "Johano la brava", "Infero", pri la hungaraj verstradukoj
kaj pri metrikaj problemoj. Lia elparolo ne estis tiel bela, kiel tiu de
Baghy, sed lia eruditeco estis senfina.
  La jaro 1911 estas tre signifa en nia malgranda E-mondo, cxar tiam
komencigxis la E-kariero de Bano, de Kalocsay, de Baghy, kaj de
Balkanyi. Al tiu lasta mi skribis leteron permasxine ankoraux en la
bll'-lernejo kaj i.a. ja kiel tipa adoleskulo mi demandis lin, kiel oni
nomas la seksorganojn en nia lingvo. Respondon mi ne ricevis.
  En 1966 cxe ni gastis A, Masenko. Kompreneble, ni ankaux partoprenis
la UK-on. Baghy, nature estas ja, bele salutis la kongreson. Poste ni
komencis promenadi en la halo por manpremi kun la pacxjo. Finfine tio
sukcesis. Mia amiko Anatolij neniam forgesos tion.
  En 1970 mi gastis dum monato cxe Anatolij. Estis belege! Cxio estis
organizita bonege. Ni cxiamaniere pledis por E-o. Kaj perfekte
montrigxis, ke E-o estas ankaux "pontolingvo", cxar post du semajnoj,
kiam Tolja kaj Sxura parolis ruse, al mi sxajnis, ke gxi ne estas tute
fremda lingvo al mi.
  Mi ne deziras ellasi ankaux s-ron Szilagyi, la redaktoron de "Norda
prismo", kiu logxis en Svedujo kaj vizitis iun E-klubon, kiam ankaux mi
cxeestis. Li parolis pri la sveda vivnivelo. Lia stilo estis inda, li ja
estis redaktoro.
  Mi memoras, ke en 1969 "Belhoro" arangxis kulturan programon. Ankaux
onklo Miklos estis inter la auxskultantoj. Unu el miaj lernantoj legis
el la parolado de Zamenhof en 1912, kaj tiam onklo Nikolao rememorante
diris: "Tiun paroladon mi auxdis el la busxo de la Majstro mem", kaj
ekfluis larmoj el liaj okuloj, cxar tiel forte li sentis la emocion de
la momento. Tiel interligigxas la memoroj de 22-jara junulo kaj de
79-jara oldulo. Tiam li partoprenis la UK-on en Krakovo.
  Por fermi la serion de miaj rememoroj mi diras, ke "Belhoro" jam
delonge denove ne ekzistas. Memori estas agrable. Al E-o mi cxiam estis
fidela, escepte de kelkaj jaroj. Malgraux tio, ke mi uzas 7-8 fremdajn
lingvojn, mi estas kaj restas E-isto. Kune kun onklo Nikolao mi povas
diri: "Mi scipovas kelkajn lingvojn, sed esence estas E-isto".


         Lingva forumo
   Lingvo Kreita de Virinoj por Virinoj

  Antaux multaj jarcentoj, la virinoj en Jiangyong de la provinco Hunan kaj
gxiaj apudaj regionoj kreis esoteran skribsistemon por sia ekskluziva uzo.
Gxiaj romboidaj kaj maldikaj strekoj ekhavis la kromnomon longkruraj aux
formikaj skribsignoj. Kiel la sola rezervo de la virinoj de Jiangyong
kaj apudaj gubernioj, gxi estis tute nedecxifrebla por viroj, tial
kleruloj nomis gxin Nu Shu, au la virina lingvo.
  Pro la manko de registroj aux originalaj ekzemploj de tiu cxi skriba
lingvo, estas malfacile determini, kiam gxi komencis evoluon, sed estas
certe, ke gxi estas la unika konata genro-specifa lingvo en la mondo. Do,
kiel atendite, la virina lingvo estis inkluzivita en la unua parto de
naciaj nemateriaj kulturaj heredajoj en 2006.
    La Spirita Mondo de Virinoj
  La skribo uzata en vilagxoj lauxlonge de la rivero Xiaoshui en la urbeto
Shangjiangxu de la gubernio Jiangyong, ne nur aludas la skribsignojn kaj
skribitajn verkojn en tiu cxi lingvo, sed ankaux inkluzivas recitadon kaj
kantadon de tiuj verkoj. Ecx en cxi tiu malgranda enklavo, kie la lingvo
evoluis kaj estis populara, ne cxiuj virinoj majstris en gxi, sed nur unu
aux du el cxiu deko.
Literaturaj verkoj en tiu lingvo estis kutime en sep-signaj versoj, kiuj
esprimis la amarecon de la vivo de la auxtoroj. Virinoj akiris skribilojn
el cxiutagaj aferoj, uzante bastonetojn kiel plumojn, fulgon por inko,
kaj skribante sur tolo, kruda papero, paperaj ventumiloj au silkaj
posxtukoj.
  La verkoj havas diversajn temojn. La plej prilaborataj estas tri:
taglibroj kaj artikoloj de jurligitaj fratinoj, kaj la lastaj estas
atestoj de eterna amikeco inter virinoj. Iuj verkoj entenis la tekstojn de
popolkantoj, baladoj kaj funebraj kantoj cxantitaj en entombigaj kaj
oferaj ceremonioj. Aliaj estas adaptajxoj de popularaj literaturaj
verkoj. Tiuj virinoj legis kaj cxantis siajn verkojn por sin distri, kiam
ili kolektigxis por fari kudradon.
  La virinoj verkis plejparte pri siaj cxiutagaj vivoj anstataux fari
sociajn komentariojn. Malsame ol aliaj popolkantoj, tre malmultaj el
iliaj verkoj rilatis al kreado de mitoj. Ili prefere absorbigxis en
multaj personaj aferoj de geedzeco kaj familia vivo, amo, anekdotoj,
popolkantoj kaj enigmoj.
  Pro la diktatoreco de la reganta patriarka socio, virinoj gxenerale ne
vizitis lernejojn. Ili restis hejme por teni familion orda. La kudraj
kunvenoj, en kiuj la virinoj en Jiangyong kolektigxis por kanti kaj
instrui la lingvon unu al alia, estis tre valoraj sxancoj por renkontigxo
kaj intersxangxo de internaj pensoj. Publikaj aktivecoj, kiel ekzemple
funebraj kaj oferaj ceremonioj kaj teatrajxoj, estis cxefaj fontoj de
ilia inspiro.
  La virina lingvo estis transdonita de patrinoj al filinoj dum multaj
jaroj. Tiu eksterordinara skribo ebligis al needukitaj kaj analfabetaj
kamparaj virinoj alimaniere registri siajn pensojn kaj verki rakontojn.
Krome, la kreivo, kiun ili inspiris unu al alia, formis dumvivan ligilon
inter tiuj virinoj. Ili kreis la verkojn kun la intenco esti dividitaj
kaj kantataj kun samspecaj fratinoj anstataux esti privataj taglibroj.
  La virina lingvo estis publike kantata kaj recitata, tial la juna
generacio de virinoj lernis kaj transdonis gxin busxe.
  Esploristoj rekonis fiksajn melodiojn en la skriba lingvo de la dinastio
Song. Ili estas en la tri bazaj gamoj de alta, meza kaj malalta pitcxoj.
La ripeto de simplaj melodioj kaj gamoj donis al la kantoj puran kaj
primitivan kvaliton. La virina lingvo fonetike registris la lokan
dialekton en Jiangyong, tial la melodioj nature komunikas gxiajn sep
tonojn en specifaj rimoj.
  La funkcio kaj valoro de la virina lingvo evidentigxis en geedzigxaj
festoj, foiroj kaj aliaj popolaj aktivecoj. En Jiangyong estis la
tradicio okazigi tranoktan kunvenon de kantado por fiancxino tuj antaux
sia geedzigxa tago. La ejo por la okazajxo, kutime la Halo de la Klano,
estis ornamita per rugxaj lanternoj tri tagojn antaux la geedzigxo, kaj sur
tabloj estis amasigitaj dolcxajxoj kaj lokaj bongustajxoj. Amikinoj kaj
inaj parencoj de la fiancxino estis invititaj al la kantado, kaj tiel ili
adiauxis sin. Virinoj kantis kaj legis rakontojn en la sia lingvo gxis
tagigxo, gxuante la lastajn horojn kun sia amikino antaux sia aligxo al la
familio de la venonta edzo. Tiuj antauxgeedzigxaj celebroj estis fakte
renkontigxoj, arangxitaj speciale por baldaux edzinigxontaj frauxlinoj,
kvankam estis neniu fiksita dato, en kiu ili okazis.
  Profesoro Gong Zhebing el Wuhan-Universitato, unu el la kleruloj, kiuj
malkovris tiun cxi esoteran lingvon, konsideras la lokan dialekton kiel
la socian grundon, kiu nutris la virinan lingvon. La konstruado de
kamparaj lernejoj post la Revolucio de 1911 kaj la klopodo por
elradikigo de analfabeteco post la fondigxo de la Cxina Popola Respubliko
en 1949 ebligis al lokaj virinoj viziti lernejojn. Tie ili lernis legi
kaj skribi la oficialan lingvon, Putonghua. La posta dekadenco de la
virina lingvo estis unu el la multaj kulturaj oferoj al socia modernigo.
  Mistero por Esploro
  Gong renkontis tiun cxi skriban lingvon en 1982 dum sia ekskurso al
Jiangyong. Li kaj aliaj kleruloj rigardis gxin unue kiel kodon anstataux
skriba lingvo. Post pli vasta esploro, Gong kaj lingvisto Yan Xuejiong,
tiama vicprezidanto de la Sud-Centra Minzu-Universitato, kunverkis en
1983 artikolon pri analizo de la virina skribsistemo. La artikolo vekis
grandan atenton en internaciaj sciencaj rondoj, post kiam gxi estis
publikigita en la 16a Internacia Cxinotibeta Lingvistika Konferenco en
Usono. Scienculoj el Usono, Japanio kaj Auxstralio kaj enlandaj
institucioj, kiel ekzemple Tsinghua Universitato kaj Sud-Centra
Minzu-Universitato faris detalan esploron en la vilagxoj de Jiangyong.
  Inter legendoj, rilataj al la originoj de la lingvo, la plej oftaj
rakontas pri virinoj, kreantaj la skribon lau la sxablonoj, broditaj sur la
tuko, teksita de ili mem dum kudraj kunvenoj. La virinoj estis
ekskluditaj el lernejoj kaj ne havis sxancon lerni oficialan lingvon,
tial ili auxdacis krei sian propran. Tiu rakonto konfirmas el alia
vidpunkto, ke la virina lingvo rilatas al normaj cxinaj ideogramoj.
  Aliaj kleruloj apogas tiun teorion. Ili konstatis, ke la virina lingvo
registras cxinan dialekton per adapto de normaj cxinaj ideogramoj. Tamen,
tiu transformado estas arbitra, tial estas tre malfacile rilatigi la
formigxon de la virina lingvo kun normaj cxinaj ideogramoj. Sed
esploristoj konsentis pri tri niveloj de variado - strekoj, strukturo
kaj formo. Pro la arbitreco de la skribo, multaj skribsignoj havas
malsamajn formojn. Tio malfaciligas al esploristoj akordigxi pri ilia
gxusta nombro. Taksadoj varias inter 100 kaj 3 000 lau malsamaj
materialoj kaj ordigaj kriterioj.
  Kiel membro de la cxina lingva familio, la virina lingvo estas distinga
pro sia grafika fonetiko, laux kiu unu signo reprezentas grupon da
homofonoj. Kontraste, la norma cxina lingvo estas tipa ideografia lingvo.
Cxar la virina lingvo estis kutime brodita sur vestajxoj aux tolaj zonoj,
gxiaj signoj montrigxas pli malgrandaj kaj kurbaj. Tiu stranga
skribmaniero dotas la virinan lingvon per speciala statuso en la
historio de la disvolvigxo de la lingvo.
  La virina lingvo estas kultura fosilio, kies signifo ampleksas
antropologion, etnologion, sociologion, lingvistikon, filologion,
etnologion kaj arkeologion. Gxi havas netakseblan valoron por esploristoj
de la originoj de homaj lingvoj kaj civilizacioj kaj de virinaj
kulturoj. Bedauxrinde literaturaj verkoj en tiu lingvo pli aux malpli ne
ekzistas. Ili, laux konvencio, estis bruligitaj aux enterigitaj kiel
oferajxoj, kiam iliaj auxtoroj forpasis. Estis malofte, ke iu verkoj
restis kiel legacoj al filinoj au amikinoj por rememorigo al virinoj,
kiuj kompilis verkojn en la virina lingvo.
  Estas malmultaj historiaj registroj aux lokaj kronikoj, kiuj rilatas al
la virina lingvo, aux mencio pri gxi en genealogiaj registroj. Neniu tia
verko estis trovita inter lokaj elfositaj relikvoj. La sola referenco al
la lingvo estas kelkaj linioj en la Notoj de Esploro pri Gubernioj de
Hunan-provinco de Zeng Jiwu en 1931: "En cxiu majo, virinoj el diversaj
urbetoj kolektigxas por bruligi incenson, fari omagxon kaj kanti kun
ventumiloj, sur kiuj estis skribitaj kantoj. La skribsignoj sur tiuj
ventumiloj estas tiel malgrandaj, kiel musokapo, kaj similaj al la mongola
skribo. Mi renkontis neniun viron en la gubernio, kiu povas legi tiun cxi
skribon." Pro manko de aliaj materialoj, en la scienca rondo estas neniu
konsento pri la kreo kaj evoluo de tiu ci lingvo.
  La lasta natura sukcedanto de la virina lingvo, Yang Huanyi, forpasis
la 20-an de septembro 2004. Tiuj informitaj pri la sxlosilo al tiu cxi
ekzota skribsistemo ne estas plu, tial multaj skribsignoj restos enigmaj
por cxiam.
         (Laux Cxina Radio Internacia)


         Diversaj interesajxoj

          Terkultura revolucio
  Lauxvica verda revolucio atendas nin, cxar agrikulturo, tia, kiun ni
konas, en  longdauxra perspektivo ne eltenos longe. Mi ne scias, cxu cxi
tiu agrikultura revolucio fundamente influos niajn vivojn. Mi scias, ke
gxia cxefa trajto estas la sendependeco de la kamparano, aux pli gxuste
de la produktanto, de tio, de  kio li dependis dum miloj da jaroj:
eksteraj kondicxoj - Vetero, temperaturo, grundokvalito aux la ritmo de
la tagnokto. En Dubajo dauras preparlaboroj por konstrui vertikalan
bienon en la dezerto. Gxi havos areon de 12 mil kvadrataj metroj (aux
1,2 hektaroj), sed la rendimento estos komparebla al tiu de tradicia
bieno de 360 hektaroj. Cxi tio ne estas absolute nova tiaspeca
konstruajxo en la mondo, similaj bienoj jam ekzistas.
    Plantoj sur la bretoj.
  Vertikala bieno, kiel la nomo sugestas, estas tiu, en kiu plantoj ne
kreskas sur la tera surfaco, sed sur speciale arangxitaj bretoj unu
super la alia. Cxi tio sxparas multan spacon, sed tio ne estas cxio. Gxi
estas fermita areo, en kiu temperaturo, humideco kaj la konsisto de la
atmosfero estas sub plena kontrolo. Cxi tie ne estas fluktuoj de
parametroj, kiuj kauxzas, ke plantoj foje sekigxas kaj foje putras pro
troa humido. La plantoj, cxi tie kreskantaj, tute ne kontaktas la
grundon. Cxi tio permesas reguligi ankaux aliajn parametrojn influantajn
ilian kreskon, kiel minerala konsisto kaj la kvanto de akvo. Finfine,
tio permesas kultivi plantojn kun malsamaj “preferoj” sub la sama
tegmento. Tio ne eblas en la tradicia agrikulturo. Fermita cirkulado
signifas, ke nur 1 procento de akvo perdigxas en cxi tiu tipo de bieno.
La akva vaporo ne eskapas en la atmosferon, sed kondensigxas sur la
muroj de la bieno kaj revenas al la cirkulado. En tradicia agrikulturo
multe pli da akvo eskapas ol estas uzata de la plantoj por kresko. Tio
estas esenca sxangxo, konsiderante la kreskantajn problemojn kun aliro
al akvo en multaj landoj de la mondo. Agrikulturo estas la cxefa
ricevanto de pura dolcxa akvo. Kaj krome la lumo, la faktoro necesa por
la disvolvigxo de cxiu ajn planto. En vertikalaj bienoj, progresinta
LED-lumsistemo signifas, ke la ekspozicia tempo kaj la parametroj de la
lumondo estas elektitaj tiel, ke ili estu optimumaj por plantokresko.
Plej ofte gxi estas rozkolora hela. Tio ne atingeblas per uzado de
natura sunlumo. Rezulte, plantoj disvolvigxas pli rapide.
  Strikte kontrolitaj kreskokondicxoj signifas, ke en cxi tiu tipo de
bieno ne necesas uzi herbicidojn aux insekticidojn. Tie estas neniuj
insektoj au fiherboj. Ankaux ne ekzistas plantaj patogenoj, cxar ili
transdonigxas kun la aero aux en la grundo, kaj la plantoj en la bieno
ne estas en kontakto kun la tero, kaj ilia atmosfero estas filtrita kaj
kontrolita. La bieno en Dubajo konstruigxas proksime al la cxefa
flughaveno, kiu estas ankaux la plej granda komunikad-nodo de
Emirlandoj. Danke al tio, la transportistoj havos aliron al fresxaj
mangxajxoj. Ili ankaux estos facile transporteblaj ecx je longaj
distancoj. Se necese, ja modulaj vertikalaj bienoj povas esti
konstruitaj fakte ie ajn, kio signifas, ke la transporto de manjxajxoj
en la estonteco eble ne plu necesos. Cxu tiaj teknologioj respondas al
malsato kaj manko de mangxajxoj en multaj partoj de la mondo? Multaj el
tiuj problemoj povas esti solvitaj hodiaux, sed ofte ne ekzistas
politika aux ekonomia volo fari tion. La tereno farigxas deficito pli
kaj pli ofte. Se vi sumigos la areon de cxiuj kampoj, kie greno kreskas,
gxi estus egala al la areo de la tuta Sudameriko. Se kunmeti cxiujn
surterajn pasxtejojn, ili konsistigus areon egalan al tiu de la tuta
Afriko. Estas limigita kvanto da kultiveblaj kampoj sur la Tero. Iuj el
tiuj, kiuj estis disponeblaj gxis antaux nelonge, estas nun netauxgaj.
La malsxparema ekonomio, same kiel grunda erozio, kauxzigis, ke necesas
jaroj por ke ili estu uzataj denove kiel kultivebla tero. Por pliigi la
kultivitan areon, arbaroj estas dehakitaj. Sed cxu tio estas bona solvo?
Nuntempe la konstruado de vertikalaj bienoj kostas multe pli, ol ekz.
hakado de arbaro, sed kun la paso de la tempo, cxu pro la malpliigxantaj
prezoj de cxi teknologio, cxu pro la malpermeso de arbar-dehakado, la
pluretagxaj forcejoj aperos pli kaj pli ofte.
  Mangxajxproduktado estas grandega defio. Pro la kreskanta nombro de
logxantoj de la Tero, ni devas konstante vastigi gxin. Aparta defio
estas la produktado de mangxajxoj en maniero, kiu ne influas la staton
de la natura medio. Grandskala agrikulturo estas unu el la cxefaj
faktoroj (post industrio), influanta la konsiston de la atmosfero,
grundan poluadon kaj sxangxojn rilate al akvo. Estas multaj defioj, tial
la laboro pri kreado de teknologioj, kiuj translokigos agrikulturon al
la 22-a jarcento. La agrikulturan revolucion de antaux miloj da jaroj
kauxzigis cxiam pli malgrandaj rimedoj kaj kreskanta nombro da homoj. La
hodiauxa povas aperi pro similaj kialoj. La unuaj kamparanoj ne devis
vojagxi longajn distancojn por trovi mangxajxon. La kamparanoj de la
XXII-a jarcento ne devos atendi la tauxgan veteron, ili estos
sendependaj de la sezonoj. Dum la eksperimentoj estis pruvite, ke
laktuko kultivita sub kontrolitaj kondicxoj povas esti rikoltata plurajn
fojojn jare. Rizo 4 fojojn pli ofte ol en tradicia kultivado. cxi tio
reduktas instalajn kostojn, sed ankaux malpliigas la etagxan spacon
necesan por produkti la saman kvanton da mangxajxoj.
"El la klasika laktuko, vi povas akiri 3,9 kg da produkto po kvadrata
metro jare. Ni uzos 250 litrojn da akvo por cxiu kilogramo da laktuko,
kiu veturos averagxe 3.200 km. Vertikala bieno produktos 80 gxis 120 kg
da laktuko po kvadrata metro jare. Ni uzos nur litron da akvo por
kilogramo da produkto, kiu veturos 70 km. "
  Sxparado de  akvo kaj tero, pli alta rendimento kaj malpli longa
vegetajxara tempo. Neniuj malsanoj kaj damagxbestoj. Kaj la ebloj
konstrui tiajn instalajxojn estas esence senlimaj. Kie estas la
kaptajxo? La plej granda estas energio. Kiam planto estas plantita aux
semita en kampo, vi esence nur atendas. Kompreneble, kamparanoj
fekundigas kiam ili bezonas, akvumas, sarkas kaj havas la rikoltojn post
iom da tempo. Sed la energio enigita kun cxi tiuj agadoj estas
malgranda. Vertikalaj bienoj, aliflanke, bezonas energion. Estas multaj
en varmaj dezertoj, sed en pli malvarmaj klimatoj oni devas sercxi gxin
aliloke. Cetere ne cxiuj plantoj profitas tiel kultivi. gxi estas plej
facila kun foliarbo. Sed tio estas nur la komenco de la vojo. Kiu estos
gxia fino, neniu ankoraux scias.
            Tomasz Rozek
             E-igis O.P


        Enigmoj kaj problemoj
             :::::::::::
Redaktoro: Anatolij masenko,
Gerojev-medikov 15-1,
RU-357739 Kislovodsk, Rusio;
r.p.: masenkoai(cxe)mail.ru.

          Rekonu la tekston!
   En tiu tasko la literoj de iu teksto estas misorde dislokitaj
sur kelkaj linioj malgxuste numeritaj.
   La tasko de solvanto estas ordigi la liniojn kaj la literojn tiel,
ke la gxusta teksto reaperu.
   Jen estas ekzemplo (interkrampe legu la gxuste ordigitajn literojn):
   N-ro 1. N R N F E (n e n f r)
   N-ro 2. Z N V O A (v a z o n)
   N-ro 3. ^ V N O E (n e sx o v)
   N-ro 4. D N E A M (e m d a n)
   N-ro 5. A O U Z N (u n a z o)
   Se vi legos la liniojn 3, 5, 1, 4, 2,
vi tralegos la konatan proverbon:
"ne sxovu nazon en fremdan vazon".
   Kaj nun estas proponata alia proverbo por via solvo:
   N-ro 1. S A A L L
   N-ro 2. A E I K R
   N-ro 3. S O R P O
   N-ro 4. T I N O N
   N-ro 5. I F O T N
   N-ro 6. i k a u m
   La rekonitan proverbon mi atendos gxis mezo de septembro 2021.

     Solvo de la krucigramo el: EL-10\2020
   abcdefghijklm
a idiosinkrazio
b miksino-akord
c protektant-ir
d resono-edikto
e ekv-i-ironii-
f stertoro--n-h
g ien-olibano-i
h orta-oziris-p
i norm---amatin
j inanici-i-elo
k sorik-ko-plet
l m-oosporo-oka
m omo-oinipo-s-

   rimarko: vert.3. konservatorio (anagrame).
            : : :
   Por tiu vere kompatinda krucigramo mi ricevis nur 12 solvojn el kvin
jenaj landoj: Rusio 6, po du el Cxehxio kaj Hungario,
kaj po unu el Germanio kaj Norvegio.
   Karaj gerubrikanoj, mi atendas ne nur la solvojn,
ankaux viajn kontribuajxojn.


        Por la retumantoj
  Pandemia kurso de la Monda San-Organizajxo
En la retejo de la Monda San-Organizajxo oni nun havas la tradukon al
E-o de gxia kurso pri KOVIM-19. Vidu cxe:
https://openwho.org/courses/enkonduko-al-KOVIM-19
Tio okazis pro komenca kontakto de Adam Eng kaj pro traduka/kunordiga
laboro de Herman Deceuninck, helpata de kelkaj aliaj E-istoj.
          ***
  Trilingvaj rezultoj el universitata simpozio
Aperis du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a
Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and
Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de La
Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando.
1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de
lingvoj en interkultura komunikado / Rola jezykow w komunikacji
miedzykulturowej (2020)
2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto
/ Miedzykulturowa rola esperanta (2021)
Ili estas troveblaj kaj elsuteblaj en la retejo de la Eldonejo RYS
(
https://wydawnictworys.com) ce Novajoj
https://wydawnictworys.com/category/nowosci
Kelkaj prelegoj de la simpozio rigardeblas en la Youtube-kanalo de la
simpozio
https://www.youtube.com/playlist?list=PLGDNhxSrlMB-_AHJnJumSq9k7Vvnf93Uf
          ***
Kiel modele komuniki la mojosecon de Eo?
Esperanto estas mojosa! ? Esperanto is cool! Jen ekzemplodona kaj
mirinda filmo de TEJO, kiu klare montras niajn tutmondecon kaj idealismon.
https://www.youtube.com/watch?v=bPU_JXEA1MA
         ***
  Bronsxtein buntas verse
Mikaelo Bronsxtein prezentas sian la plej fresan poemaron "Viv-teatro".
Ni invitas spekti la filmeton, "sati", aboni nian jutuban kanalon kaj
disvastigi la ligilon:
https://www.youtube.com/watch?v=QgwNKF8n5dI
        ***
  Du muzikajoj
Bela Marieto – Kajto
Teksto kaj melodio de Liven Dek: 
https://youtu.be/gSaGZZDe8OI
Mayoma kantata
Aperis la albumeto ‘MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n’
  
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/190-apero-de-la-albumeto-marta-kaj-jomo-kantas-mayoma-n.html
Du muzikajoj
Vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/190-apero-de-la-albumeto-marta-kaj-jomo-kantas-mayoma-n.html
         ***
  Konatigxu kun rusa pioniro
Anna Striganova intervjuas konatan rusian E-iston Valentin Melnikov en
E-o. Ni invitas spekti la filmeton, "sxati", aboni nian jutuban kanalon
kaj disvastigi la ligilon:
https://www.youtube.com/watch?v=Vdlf-j6OJHA
La esprimo "intelekta ludo", estas ankau konata kiel ‘kvizo’. Dauxro: 21
minutoj.
          ***
Epokfara kaj spektinda filmo kreita en Burundo
Dankon Kwibe: La heredajxo. Miriadanoj Filmo, Burundo, aprile 2021.
30-minuta HD-filmo spektebla senpage en Jutubo:
https://www.youtube.com/watch?v=hX097I5C__k
La heredajxo estas nova filmo realigita de la DR Kongano Dankon Kwibe en
du partoj. La unua parto estis anoncita al la e-publiko la 20-an de
aprilo 2021. Estas filmo, kiu reliefigas konkretajn problemojn, kiel
edzigon kun la vidvino de la frato, postulojn de la socio rilate al viro
kaj favorojn al virino. Mallonge, la filmo prezentas enrigardon pri
kelkaj tradiciaj praktikoj, kiuj bremsas aux malkuragxigas la procezon
de virina emancipigxo en Afriko.
Kwibe, la cxefrolulo, post la morto de la frato edzigis kun ties edzino
lau lokaj tradiciaj postuloj kaj tiel heredis la bonhavajxojn de la
mortinto. La juna paro dedicis sin al trankvila familia vivo sufice
plena de reciproka amo. Cxiutage la edzino dommastrumas, prizorgas la
infanon kaj preparas la revenon de la edzo, kiu iras labori gis iam cxio
sxangxis: la edzo decidis havi duan edzinon…
Temas pri interesa, pensiga filmo kun subtekstoj en la angla lingvo
realigita en afrika etoso. Malgrau malbona prononcmaniero de kelkaj
aktoroj, sokaj paroloj kaj agoj cxe la filmfino – kio donas impreson pri
manko de respekto al virino – la kinajo estas vere spektinda ankoraux,
ke la rezulto teknike estas admire bonkvalita kaj la rolluloj tre
elturnigxemaj kun limigitaj rimedoj.