Esperanta Ligilo
Oficiala organo de Ligo
Internacia de Blindaj Esperantistoj
numero 9 - Novembro
2023
Enhavtabelo
Noto de la redaktinto
Kio okazas en Afriko (#b).
El rubrikestra vivo.
Li kaj sxi (rakonto).
Odo al la rugxa koro.
Cxunjo demandas pri bestoj.
Stenografia pagxo (cxi tie mankanta).
---------------
Noto de la redaktinto
Kiel anoncite, la aperigo de la artikolo "kio okazas en
Afriko" en
la lasta numero, kaj de gxia dauxrigo
en la nuna, celis nur montri, kiel
malfacile estis "konkeri"
Afrikon, cxefe pro tio, ke estis nekonataj la
lokaj kondicxoj kaj sekve oni ofte
eraris en elekto de la uzotaj rimedoj.
kvankam ankaux la sekvaj pagxoj de
tiu eseo estas interesaj, sxajnas
al mi, ke la parto aperinta suficxas
por klarigi, kial la okazigo de UK
en afriko vekis tiom da entuziasmo!
Kio okazas en afriko
(dua parto)
Ankaux Ernesto Sonnenfeld reagis al la artikolo de Tonkin. Li trovas
tiun cxi lastan suficxe negativa, kaj
donas, laux propra diro, pli pozitivajn
sugestojn. Liaopinie propagandado ne
plu estas "nia tasko".
Informado suficxas, dirante:
"Jen Esperanto, via kunproprajxo; ne uzante gxin, vi
krimas kontraux via popolo".
Sonnenfeld agnoskas ke Esperanto ankoraux ne
disponas pri la dezirata teknika
literaturo. Sed se afrikaj aux aliaj
sxtatestroj kaj intelektuloj
komprenus la avantagxojn kaj la eblojn de Esperanto,
ili ankaux komprenus ke necesas
kunlabori pri la kreado de teknika kaj
porstuda literaturo. Li ankaux
proponas al UEA sxangxon de metodo, nome
ne plu investi tiomajn tempon kaj
monon en la sercxadon de kelkaj
centoj aux miloj da homoj kiuj estos
pretaj lerni Esperanton, sed en la fondo
de speciala fako "Publikaj
Rilatoj".
gxia celo estu komprenigi cxiujn
sxtatojn, sed ja precipe la novajn kaj
malgrandajn sxtatojn, ke la
esperantistoj estas pretaj eduki instruistojn kaj
prepari la necesan fakan literaturon,
sed ke la iniciato devas esti
ilia, cxar ankaux la profito estos
ilia.
Plie, en tiu sama jaro aperis ankaux artikolo de tute alia gxenro, kiu
tusxas tiun cxi temon. Nome en
"Esperanto" trovigxas la malferma parolado
de profesoro C.C. Berg, rektoro de la
Internacia Somera Universitato
dum la universitata jaro 1964-65.
En gxi li tusxis la demandojn, kiuj
estas la lingvaj bezonoj de la novaj
sxtatoj de Azio kaj Afriko kaj
kiun rolon la internacia lingvo povas
ludi
en tiuj kontinentoj. Post klarigo de
la lingvaj problemoj en tiuj cxi
landoj, li certigas ke la
esperantistoj devas kompreni ke en multaj kazoj la
plej rekta vojo al plibonigo de la
vivcirkonstancoj de milionoj da homoj
ankoraux ne povas esti Esperanto.
Esperanto ne solvas cxiun komunikadan
problemon/
Sed li ja emfazas ke gxia enkonduko
en la mezlernejojn, kolegiojn
kaj universitatojn povas plifaciligi
la evoluigon de nacia lingvo kiel
instrua lingvo por largxaj tavoloj de
la popolo, cxar, li asertas, simpla
internacia lingvo estas la plej
malmultekosta fenestro kiun oni povas
malfermi al la ekstera mondo.
La legado de tiuj cxi diversaj opinioj klare indikas ke la ideo
disvastigi Esperanton en Afriko estis
tre vigla, almenaux cxe parto de la euxropaj
esperantistoj, sed ke la ideoj pri la
tauxga maniero kaj la eblaj sxancoj
suficxe divergxis. Konsidere ke oni
tiam ankoraux povis iri en cxiuj
direktoj, tio cxi estas komprenebla.
La junularaj organizoj de la Esperanto-movado de tiu cxi periodo
klopodas
procedi iom pli praktike per
komisionoj.
La strategio de la junularaj
Esperanto-organizoj
Jam komence de la 1960-aj jaroj en la euxropa E-omovado oni starigis
komisionojn por Afriko, ekzemple la
Komisionon por Afriko establitan
en 1961 de la Pola Esperanto-Junularo
(PEJ). En aprilo 1962 oni
anstatauxigis tiun cxi per Centro de
Esploroj pri Afriko, kiu direktis sin
same al esperantistoj kiel al
neesperantistoj, kaj kies celo estis:
"1: scienca esplorado de la
afrikaj problemoj, precipe koncerne la eblecojn de
apliko de esperanto en Afriko; 2:
publikigo de la esplorrezultoj;
3: helpo al la interesigxantoj pri
Afriko".
Kelkajn jarojn poste, en 1968, ankaux TEJO fondis Komisionon por
Afriko. La intenco estis ke ties
programo validos por cxiu afrika lando,
gxis nacia sekcio de TEJO estos
starigita. Tiu cxi programo distingis
tri pasxojn, el kiuj la unua estis
informado. Por tio cxi oni povos utiligi
cxiajn metodojn, kaj estis konsilite
ke la komisionanoj dauxre restu
en reciproka kontakto.
Por helpi en tio la komisiono eldonis
bultenon titolitan "Esperanto en Afriko".
La redaktado, same kiel la gvidado de
la komisiono, kusxis sxajne en la manoj
de Eugène Raveloson en
Madagaskaro, sed efektive cxio estis en la
manoj de euxropanoj. La bulteno,
ekzemple, estis multobligita de la
junulara grupo en Bjelovar, (tiama)
Jugoslavio.
La euxropaj membroj de TEJO ankaux
multe korespondis kun la afrikaj esperantistoj,
kiuj taksis korespondadon inter si ne
suficxe prestigxdona.
Raveloson ankaux sendis cirkulerojn
al la komisionanoj kiuj reprezentis
dek unu aliajn afrikajn landojn, nome
Algxerio, Angolo, Egiptio, Malio, Reunio, Senegalio,
Sud-Afriko, Sudano, Tanzanio,
Togolando kaj Tunizio.
La dua pasxo estis la instruado de la lingvo. Pro la situacio en Afriko
(tion cxi la auxtoro tiuvorte
prezentis, sen ajna klarigo)
oni konsilis perkorespondajn kursojn.
Versxajne tio estis pro la malfacila atingeblo
de kelkaj regionoj kaj pro la grandaj
distancoj inter urboj kaj inter esperantistoj.
Tie kie tamen estas lernigantoj,
parolaj kursoj devos
esti organizataj.
La praktikado de Esperanto en la cxiutaga vivo estis la tria pasxo.
Por helpi al la novaj esperantistoj
en tio la komisionano povas kunigi ilin,
okaze de kio eventuale grupoj povas
esti fonditaj en diversaj regionoj.
Iliaj membroj povos tiam konversacii,
legi aux korespondi kaj se eble starigi
bibliotekon.
Kiam tiaj grupoj estos maturaj, oni
kunigos ilin en federacion;
pli poste oni kreos Landan Sekcion de
TEJO.
Du jarojn poste la Komisiono pri Afriko de TEJO informas
al la esperantistoj pri siaj novaj
ambiciaj planoj, precipe pri la enkonduko de
Esperanto-kursoj en la afrika radio.
Tiuj cxi estos preparitaj en ses
lingvoj kaj disvastigataj tra la tuta Afriko.
Konsidere ke pri tio, kiom konate, ne
aperis informoj, tiuj cxi planoj supozeble neniam efektivigxis.
Same versxajne estas ke la Komisono
post tio trafis en silentan morton,
aux ke gxian laboron transprenis la
Komisiono pri regiona agado de TEJO,
kiu havis kiel celon prizorgi la
evoluigon de la Esperanto-movado en la
landoj de la tiel nomata Tria Mondo.
Pro la fakto ke en la fruaj 1970aj jaroj la okcidentaj gejunuloj
montris specialan interesigxon pri la
Tria Mondo, kaj ankaux pro tio ke Renato Corsetti
(la gvidanto de la Komisiono)
konsideris TEJOn (kaj UEAn) tro euxropeca,
li provis konvinki TEJOn ke gxi devos
agadi por la disvastigado de Esperanto en tiu parto de la mondo.
Por li Esperanto estas, aux povus
esti, armilo por sin liberigi de kultura kaj lingva imperiismo.
La stato de la movado en Afriko en
tiu periodo estis eksterordinare malbona,
cxar la antauxa generacio de euxropaj
esperantistoj kiuj rezidis en Afriko,
estis malaperinta kaj postlasis
vakuon. Esceptoj je tio estis nur Madagaskaro kaj Sud-Afriko.
Estis kolektitaj adresoj de afrikaj
esperantistoj kaj de homoj kiuj petis informojn
aux estis petintaj ilin, ekzemple el
la tempo de la Karavano de Amikeco.
TEJO korespondis kun ili kaj sendis
instrumaterialon.
Kiam junaj euxropaj esperantistoj
vojagxis al Afriko, ili kunportis
materialojn por distribui kaj
kelkfoje gvidis kursojn
kiel ekzemple en Tunizio kaj Ebura
Bordo.
En 1974 Corsetti verkis relative longan kaj gxisfundan artikolon pri
la lingva situacio de Afriko, en kiu
li kritikeme esploras la sxancojn
de la movado en tiu kontinento. Nepra
kondicxo por la kreskado de la
nombro de esperantistoj en Afriko,
laux li,
estas informado, kio necesigas
klarajn respondojn al la demando kial afrikanoj eventuale lernos Esperanton.
Corsetti sin demandas cxu en la tuta
movado jam estis iu kiu pensadis pri
tiu cxi demando. Post tio li mem
provas doni kelkajn respondojn.
Esperanto povus kontribui al la
kresko de la interafrika solidaremo, pro tio, ke
la diversaj landoj nun malfacile
interrilatas, kaj al pli da fruktodonaj intersxangxoj
inter Afriko kaj la cetera mondo.
Plie, ankaux la hobi-rilataj
argumentoj (pli belaj ferioj,
amikoj en la tuta mondo,
posxtmarkoj...) uzataj en aliaj kontinentoj
povas altiri homojn, sed cxe tio
Corsetti certigas ke li ja "havas
kelkajn "antauxjugxojn"
rilate cxi-lastajn argumentojn". Tiujn cxi
li tamen ne detalas.
Estas certe grave sercxi kontakton
kaj kunlabori kun tiuj
kiuj volas sxangxi la lingvan
situacion bazitan sur euxropaj lingvoj.
(cxe la samaj homoj kaj asocioj ni
povos "testi" la validecon de niaj
ideoj pri la valoro de Esperanto por
afrikanoj".
Post tio Corsetti ellaboras planon kun celoj, liaopinie, atingeblaj
en mallonga kaj en longa tempodauxroj.
Dum la tri-kvar proksimaj jaroj la
movado devos okupigxi precipe pri
la landoj kie jam estas
esperantistoj.
Tiukaze devos ne esti malfacile
arangxi kunvenon por ke la afrikaj esperantistoj
konatigxu unu kun la alia kaj lernu
kunlabori.
Al Corsetti en tiu momento ankaux
multe valoris ke oni
produktu informan kaj instruan
materialojn en la afrikaj lingvoj, tiel
ke kiel eble plej baldaux la lernado
de Esperanto per euxropaj lingvoj povu cxesi.
Nome li estis konvinkita ke la plej
bona politiko en Afriko estas
alpreno de la rezolucioj de Unesko de
la jaro 1954,
rilate al la uzo de la lokaj lingvoj
en la lokaj lernejoj.
Pro tio, ke tiam pluraj maldekstremaj
afrikaj registaroj estis
farantaj timidajn provojn uzi la
lokajn lingvojn, li opiniis ke oni estus povinta
verki gramatikojn pri Esperanto en
tiuj cxi lingvoj.
La fakto ke la situacio finfine
evoluis alimaniere kaj la koloniaj lingvoj
konservis siajn poziciojn gxis
hodiaux, laux Corsetti
klarigas ke nun oni tamen ne uzas la
afrikajn lingvojn por lerni Esperanton.
En pli longa tempodauxro, post dek gxis dek kvin jaroj, en Afriko
devos estigxi ia Esperanto-movado kun
propra ecaro,
engagxigxinta en la progresado de la
landoj en kiuj gxi estas aktiva.
Tiu cxi originaleco devos rezulti el
la klopodoj adapti Esperanton al la afrikaj cirkonstancoj.
Tiel tiu cxi estonta afrika movado
kontribuos al pli granda ekvilibro inter la diversaj
partoj de la Esperanto-movado kaj
-kulturo.
Fine la auxtoro esprimis la esperon
ke "tiam la pozicioj de la
Internacia Lingvo en Afriko estos
suficxe fortaj por pluvivi
kaj progresi sen bezono de elekstera
helpo".
Tiu cxi espero estas ankoraux for de
plenumigxo, kvankam kelkaj landoj
havas relative memstaran movadon.
En 1975 TEJO komencis kampanjon en kiu gxi klopodis "forigi
troan teoriismon el nia agado kaj iel
certigi la necesan financan bazon
por subteni la disvastigon de la
Internacia Lingvo en evolulandoj,
aparte tie, kie ni jam havas homojn
pretajn labori".
Identigi tiujn homojn estis la unua
tasko kiun la tiama estraro starigis al si.
Oni opiniis pli grave ekinstrui
Esperanton en la izolitaj landoj
ol provi senpere fondi tie sekcion de
TEJO.
UEA-strategio en la malfruaj
1970-"aj jaroj
Kvazaux dauxrigo de sia laboro ene de TEJO, Renato Corsetti,
jam Komitatano de UEA, en 1975 igxis
komisiito respondeca pri regiona agado.
Lia tasko enhavis tie cxi proksimume
la samon kiel cxe TEJO.
Li estis en koresponda kontakto kun
grupoj kaj unuopuloj en Afriko, Azio
kaj Sud-Ameriko, kaj tiel povis
konsili al UEA pri tio,
kie kaj en kiu formo helpo estas
dezirata.
En tiu cxi periodo Corsetti verkis
ankaux la kajeron "Por la defendado de
la afrikaj kulturoj", kiun
UEA-TEJO aperigis, en 1977, en la franca kaj en la angla.
En 1979 la brosxuro aperis ankaux en
la suxahila ("Kwa kulinda tamaduni za
Afrika").
Jam el la titolo oni povas rimarki ke la argumentoj per kiuj UEA
klopodis persvadi la afrikanojn pri
la utilo de Esperanto, estis
ne multe sxangxigxintaj post 1962.
La brosxuron akre kritikis Bernard
Golden, interalie cxar liaopinie
gxi misreprezentas la internaciecon
de Esperanto.
En 1977 oni konstatis ke ne estis realisme antauxvidi ke unu sola
persono
(Corsetti) estos kapabla zorge
atentadi la movadon en tri mondopartoj.
Tial oni proponis cxe la konsistigo
de la sekva komitato ne unu personon,
sed tutan komisionon aux diversajn
laborgrupojn
kiuj povos kunlabori kun Corsetti aux
transpreni lian laboron.
Krome la UEA-bugxeto devos allasi pli
grandan financan helpon ol en la pasinteco,
cxar gxis tiam la laboro de Corsetti
estis financata precipe per donacoj de individuaj esperantistoj.
Oni ankaux proponis sxangxon en la
kotizpolitiko de UEA
por la multaj landoj por kiuj la
tarifo ankoraux ne estis fiksita en la loka valuto,
kaj en kiuj la esperantistoj do devis
pagi la kotizon
laux la tarifo en guldenoj (la tiama
nederlanda valuto),
cxar tiel farigxis preskaux neeble
por esperantistoj en tiuj landoj membrigxi en UEA.
Unu el la sekvoj estis ke la
membronombroj en la antauxaj dudek jaroj estis dependaj
precipe de la financa stato de la
Propaganda Konto kaj de Fondajxo Canuto de UEA,
kiuj pagis la kotizon por la plimulto
de la esperantistoj en tiuj cxi landoj.
Tiu cxi manko de aparta kotizpolitiko
por la evoluantaj landoj,
laux la auxtoro de la artikolo, Simo
Milojevicx, egalis al rekta, ecx se nekonscia,
saboto de la laboro de Corsetti kaj
cxiuj aliaj kiuj klopodis
firmigi la pozicion de la Internacia
Lingvo en Azio, Afriko kaj Sud-Ameriko.
Fikso de favoraj kotizoj laux la
auxtoro ne estos pli ol elementa bazo por krei tutan politikon
kaj ellabori detalan strategion, kies
celo estos penetrigo de Esperanto en la landojn,
kie la lingva problemo estas esenca
malhelpo en la progreso sur la eduka,
kultura kaj ekonomia kampoj.
Unu jaron poste, dum kunsido de la Estraro de UEA oni diskutis interalie
pri Afriko. Du esperantistoj el
Madagaskaro, Rakotondravao kaj Raveloson, gastis tie.
Pro tio, ke tiu cxi lando tiam estis
pli-malpli la sola en kiu Esperanto floris,
sed el kiu ankaux ofte venis
sinkontrauxdiraj informoj,
en tiu kunveno la stato de la movado
en tiu lando estis pliklarigita al la Estraro.
Malgraux lokaj internaj problemoj,
kelkcent homoj tie sekvis cxiujare Esperantokurson.
Estis tamen malfacile, pro manko de
internaciaj kontaktoj, vivteni ilian interesigxon.
Tial la reprezentanto de la movado en
Madagaskaro petis al UEA
okazigi unu el la sekvontaj UKoj en
lia lando, sed tio ne estis akceptita.
Oni ja promesis malpli grandan
internacian kunvenon, nome la ILEI-konferencon de 1980.
UEA ankaux estis preta financi
apartan informilon por afrikaj esperantistoj,
kiu estis eldonota en kaj distribuota
el Madagaskaro.
Bedauxrinde la ILEI-konferenco ne
povis okazi en Madagaskaro
pro tio ke la registaro ne deziris
akcepti gxin,
kaj ankaux pri la ekzisto de la
informilo ni ne sukcesis trovi spurojn. (....).
Heidi Goes
---------------
El rubrikestra vivo
Karaj gelegantoj!
Jam de multaj jaroj mi redaktas la
rubrikon "Stenografia pagxo", kaj
antaux ne tiom da jaroj mi konsentis
provizore redakti ankaux la rubrikon
"Sxxako".
En Esperanta Ligilo numero 2-2023 aperis artikolo titolita
"La stenografia pagxo
pauxzas", En kiu mi klarigas la kialojn de mia decido.
La 20-an de januaro, kiam tiu
artikolo atingis la respondeculon pri komputilbrajla asisto,
Jiri Jelinek, li proponis al mi la
jenan proceduron:
"1-e vi kreus kelkajn stenografiajn pagxojn,
2-e vi sendus ilin al mi per
ret-letero,
3-e mi prilaborus viajn dosierojn
kiel kutime
kaj printus ilin per mia brajla
printilo,
4-e mi sendus la printitajn paperojn
al vi por kontrolo, (estus bone sendi cxiam samtempe
kelkajn kontribuajxojn, cxar oni
devas paki, skribi adreson, iri al la posxto - do ne estus oportune
fari tion cxiun monaton...),
5-e vi povus kontroli la rezulton kaj
eventuale skribi al mi pri iuj eraroj,
6-e estus necese, ke ni cxiam havu
preparitan ian stokon da stenografiaj pagxoj,
cxar povas malfruigxi la posxto, homo
povas malsanigxi ktp."
Mi trovis tiun procedon sekura, kvankam eble iom malfruiga.
Jam la 26-an de januaro Jiri sendis
al mi materialon
uzeblan en la stenografia pagxo.
En mia danka respondo mi diris:
"cxar mia artikolo pri la pauxzo de la stenografia pagxo
aperos en februaro, ni eventuale
praktiku la proponitan de vi procedon
nur ekde marto."
La 28-an de februaro mi komunikis al la "stabo" de Esperanta
Ligilo,
ke mi ankoraux ne sukcesis finprepari
stenografian pagxon por marto.
La 9-an de marto, en letero, kiun mi skribis al la prezidantino de LIBE,
mi diris interalie:
"Mi intencas stenografiigi la
tuton, kaj poste sendi al Jiri tauxgajn "porciojn",
sed malfacilas, ke la unua
"porcio" pretigxu jam por la marta numero.
Mia 40--cxela brajla
"ekraneto" petegas pensiigxon: multaj punktoj estas tro
lacaj por levigxi. Ekzemple, se en
difinita cxelo aperu la litero "g",
legeblas nur "a". Mi devas
havigi al mi novan "ekraneton", kaj tio devus esti simpla afero;
sed la instanco, kiu devas trakti la
aferon, kelkrilate estas acxe burokrata."
La 29-an de marto mi skribis al Jiri kaj al la administrantino Milena
Jelinkova:
"Finfine mi sukcesis prepari unu
stenografian pagxon por printo de presprovajxo.
Temas pri la unuaj dek anekdotoj de
Shemer, sub la dosiernomo
"stenografia-2304.txt", kiu
aludas, ke la teksto aperu en 2304, do numero 4-2023.
Tio povos okazi, se la posxto
kunlaboros tiel, ke mi povu kontrollegi la presprovajxon gxustatempe.
Se ne, la teksto aperu en la maja
numero.
Por la stenografiigo mi bezonis pli
da tempo ol mi supozis,
sed parton de mia laboro mi
konsideras kiel investon.
Nome, mi pensis, ke konvenas
stenografiigi la tutan kolekton.
Tion mi faris per multaj komandoj
"sercxu kaj anstatauxigu", sed kvankam
tio sxparis al mi multajn ripetojn,
gxi ne superfluigis rigoran
kontroladon de la rezulto.
Poste mi detale prilaboris la tekston
de la unua parto,
farante konvenajn enpagxigajn arangxojn
(alineojn, fikson de lini-longo,
forvisxon de inter-anekdotaj
strekegoj, meton de malplena linio super cxiu anekdoto,
forlason de malplena linio inter
titolo kaj teksto de cxiu anekdoto...).
Mi supozas, ke pretigo de
stenografiaj pagxoj de postaj numeroj estos malpli temporaba.
Mi ja volis sendi al vi tekstojn de
pluraj numeroj per la unua mesagxo,
sed ccxar aprilo jam staras antaux la
pordo, mi cxi-mesagxe sendas
nur la tekston planitan por la aprila
numero. Mi esperas povi sendi al vi
la tekstojn por du-tri postaj numeroj
en baldauxa estonteco."
La 11-an de aprilo Jiri sendis al mi la "presprovajxon", sed
mi ricevis gxin nur la 25-an de aprilo.
La postan tagon mi skribis al Jiri
kaj Milena interalie:
"Mi zorge kontrollegis la stenografian tekston - kaj trovis ecx ne
unu eraron!
Eble jam estas tro malfrue, por ke
gxi aperu en aprilo. Tamen, ecx se gxi aperos nur en majo,
mi ne tre maltrankviligxas: legante
la tekston surpapere mi konstatis, ke
gxi estas pli longa ol mi supozis.
Eble dek anekdotoj estas tro
por unu numero; sed por la unua
numero post pauxzo la legantoj estos tauxge rekompencitaj."
La 18-an de majo Milena komunikis al mi: "Nun mi devas informi vin,
ke viaj ambaux kontribuajxoj - kaj
stenografio kaj sxako estas tro longaj.
Jiri diris al mi, ke li facile trovis
lokojn, kie oni povas duonigi ilin.
Do li faris tion kaj la restantajn
duajn duonojn li konservis por la junia numero.
Ni esperas, ke vi komprenas tion kaj
ke vi povos sxpari vian energion por estontaj eldonoj."
Mi trovis tion bona, cxar mi suspektis, ke ne nur la stenografia pagxo,
sed ankaux la sxak-rubriko estas tro
longa por unu numero.
Venis la maja numero, kaj mi konstatis, ke oni dishakis
nek la stenografian pagxon nek la
sxak-rubrikon!
Sed kiam mi ricevis tiun numeron, jam
estis tro malfrue por prepari
materialon por la junia numero.
Kaj kiam venis la junia numero, mi
kun surprizo konstatis, ke en gxi ripete
aperas kaj la stenografia pagxo kaj
la sxak-rubriko de la maja numero!
Pardonu, karaj gelegantoj!
En unu el la cxi-supraj citajxoj estas priskribo de kelkaj detaloj el
la preparado de la stenografia pagxo.
Tiu laboro vere ne estas tre
malfacila, tamen gxi necesigas koncentrigxon,
kaj gxi estas tiel temporaba, ke
konvenas havi por gxi multan seninterrompan tempon.
Sed la stenografia pagxo aperas nur
en unu versio+ Alie okazas pri la sxak-rubriko:
gxin mi devas redakti en du malsamaj
formoj: unu por la reta versio de Esperanta Ligilo,
kie mi uzas la normalan vidulskriban
sxaknotacion, kaj alia por la surpapera brajla versio,
kie mi uzas la brajlan sxaknotacion,
kiu relative multe diferencas de la vidulskriba,
kaj kie mi ankaux devas meti
lini-sxangxojn konforme al la formato de la
papera revuo, kaj tauxge indiki
alineojn, intertitolojn ktp.
Ankaux tio vere ne estas malfacila,
sed ja temporaba.
La agxo estas postulema ulo, kun kiu apenaux eblas intertrakti.
La agxo diktas, ke por multaj faroj
mi bezo-nu pli da tempo ol antauxe.
Do mi havas malpli da libere
disponebla tempo - almenaux tiel mi sentas.
La agxo diktas ankaux, ke kiam mi ja
havas iom da seninterrompa tempo,
mia koncentrigxo-kapablo ne estu tiel
granda kiel antauxe.
Forpasis junio kun kelkaj vizitoj de
eksterlandanoj,
forpasis julio kaj la komenco de
auxgusto kun unusemajna sxakturniro
kaj unusemajna UK, kaj forpasis la
resto de auxgusto kaj la tuta septembro
kun diversaj okupoj, inter aliaj
kurseto pri informadiko,
kaj nun estas jam fino de oktobro!
Ho ve! Devus aperi stenografia pagxo
en septembro kaj oktobro,
kaj devus aperi sxak-rubriko en
oktobro!
Por citi el "Proverbaro Esperanta",
(en cxxiu malbono estas iom da
bono".
Pro malfruigxo de Esperanta Ligilo
numero 8 tamen povis aperi sxak-rubriko en tiu numero,
ecx kun enhavo aktuala: fresxaj novajxoj
el la internacia blindul-sxaka
vivo.
Cxar por la raportado pri ili mi ne
bezonis uzi sxaknotacion, mi povis sxpari al mi la laboron
produkti la tekston en du versioj!
Cxxi tiu skribajxo ne estas intencita kiel senkulpigo pro miaj
ne-plenumoj:
mi ja agnoskas mian kulpon.
Sed mi sentas bezonon doni al la
gelegantoj enrigardon en parton
de mia rubrikestra vivo, sub formo de
espereble placxa eseo.
Cetere mi bezonis plurajn tagojn por
verki gxin.
Mi konkludas per la Esperanta vortumo de parolturno el la Biblio,
konata en multaj lingvoj (cetere mi
bezonis tempon ankaux por surrete sercxi
la gxustan Esperantan vortumon):
"La spirito ja estas fervora,
sed la karno estas malforta".
Otto Prytz
----------------
Li kaj sxi
Li jxetis malfidan rigardon al la makulo sur la benko. Cxu vere gxi ne
estas...? Post hezito, li sidigxis.
(Lasu la birdojn... birdumi".
cxu feki ne estas natura afero?
Ah, li estis laca!
La viro flankenmetis la eluzitan tekon kaj profunde enspiris. Timida
suno filtrigxis tra la arbofolioj.
Finfine printempo! cxio
revigligxis...
Kaj vere li estis laca. Tagon post
tago li provadis enkapigi
al nur suprajxe civilizita bubacxaro
la plej elementajn sciojn pri matematiko kaj geometrio.
Senespera tasko. sxajne oni taksis
lin gxena malsano, iaspeca parotidito
aux io simila; vi scias, unu el tiuj
malsanoj, kiujn oni devas nepre suferi
dum infanagxo...
Kaj aliflanke, matematikaj
studprogramoj estas cxiam tiel pedagogie oscedigaj...
Iom pli da mono estus konsolo. Sed kiu auxdis iam pri ricxa instruisto?
Nu,bone, li neniam postkuris monon;
li cxiam provis vivi samkiel civitano
de reva respubliko, kie paroli pri
mono kaj aliaj maldecajxoj estas malpermesite.
En vero...
Lia mano auxtomate prifosis la posxon sercxe de cigaredo, kaj li
rememoris sian decidon ne plu fumi.
Li do lasis la deziron sxvebi
seniluzie, samkiel mevo ne trovinta fisxojn.
La instruisto cxirkauxrigardis, sen ia specifa celo. Tiam li vidis sxin.
sxi sidis sur la apuda benko. cxu bela? Agrabla jes, sendube. Uf!
Kelkfoje estis por li malfacile
decidi, cxu junulino rajtas esti kalkulita kun beletulinoj aux ne.
Li ecx povis entuziasmigxi kun
junulino nur asimptote proksima al tia klasifiko,
kaj fakte malbeleta; tio estis jam
okazinta antauxe. Cxar estas klasifiko,
aux niveloj, cxu ne? Agrabla, gracia,
interesa, alloga, sperta... ktp.
La instruisto prisilentis la sekvajn adjektivojn;
tio estas, mallauxte pensis ilin,
kiel estis cxe li kutimo kiam temas
pri tiaj pensoj.
Entuziasmo, soleco kaj similaj konsideroj forte influas la finan
decidon.
Li ridete ludis per la ideo, ke eble
ekzistus ia tribunalo, aux oni povus demandi
al spertaj gustumantoj, samkiel oni
faras pri vinoj...
Nu, bone, sxi definitive ne estis
tiom bela. Sed ja estis io...
Mmmm... eble pro tio, ke sxi
memorigis lin pri iu alia, certe bela.
Sed tiom da tempo estis pasinta!
Certe sxia hararo origxis tusxite de la sunradioj.
La jupo estis senpretenda, ecx
severa.
Ne estas ringo...
Kio pri la okuloj?
Subite la knabino turnis sin kaj lin fulmis per malaproba rigardo,
gxenata de la inspektado.
Homoj, kiuj tiel senhonte rigardas
junulinojn en parko, estas nefidindaj, forpelu ilin,
tekstas la unua instrukcio en la
vivlibro legata de cxiuj patrinoj
al siaj filinoj.
La instruisto rugxigxis kaj rigardis alien.
Fakte sxi estas brunokula, je
perfektaj brovoj, konkludis li,
dum sxi (instinkte?) tusxetis sian
hararangxon kaj pli bone
kovris al si la genuojn.
Okulangule la instruisto sxin plu-rigardis.
Aperis speguleto, sed kion gxi
respegulis ne placxis al sxi.
Temaspri la sama, la laca mi, sxajnis
diri sxia mieno.
sxi mordetis al si la lipon kaj klake
fermis la pudrujon.
Punkto fina. Kvankam la deziro
plu-rigardi sxin estis cxiam pli forta,
li mienis kvazauxmedite. Ne, ne plu
rigardu. (Sed la deziro tion fari estis koboldo sencxese ridanta).
cxu tiel povas esti? cxu vere eblas, ke persono nedistingebla inter
homamaso,
senflugila, "sen-ia" tiel
kaptu atenton?
Amo, diras vi? cxu? cxu tiel subite?
(cxu, bone, la rakontisto rezignas
pri sia vidpunkto cele al pli flua
kaj vera rakonto. De nun li ne plu
parolos.)
Dum preskaux duonhoro nenio rimarkinda okazis: temis pri trancxea
milito.
sxi ne petis alumeton por bruligi
cigaredon, neniu forpelenda hundo bojis.
Neniu infano ridetveka alproksimigxis
postkure de pilko...
(Atentu, cxar nun surscenigxos plia
rolulo.)
Tiam alproksimigxis Virino. Tiel.Majuskle.
Alproksimigxis diino, atentata de
centoj da malsataj, avidaj okuloj.
Oni dirus...
nu, tiom da aferoj. Ecx ne surpagxe
de revuoj videblas virino tia.
Jes, jes, eble tiaj revuoj...
La statuo marsxis serene, konvinkita je sia povo, eble sia rajto
kateni kaj volojn kaj rigardojn.
Okulridete sxi gxuis sin mem, gxuis
la fakton esti belega, juna, dezirata...
(Ah, la sango pulsas pli forte en la
vejnoj de la rakontisto, sed lia devo estas resti senpartia, do antauxen1).
Dum momento ankaux li estis kaptita
de la sorcxo kaj plenigis al si la okulojn per tiu rava vizio.
Sed rememoro pri iuj brunaj okuloj
revenigis lin pere de fulma reflekso.
Nur tre atenta observanto (la rakontisto, fakte) estus povinta diri,
ke dum fluga momento li forlasis sian
postenon.
La instruisto denove rigardis la
junulinon.
cxu iluzio? Ankaux sxi observadis la diinon, sed per malgajaj okuloj.
Kristale klaraj estis sxiaj pensoj:
"Kial mi ne estas samkiel vi?
Kial mi ne havas vian belecon, vian korpon?
cxu neniam oni rigardos min tiel,
kiel oni vin rigardas?
cxu mi restos por cxiam
senatenta?"
Envio ne estis en sxia rigardo. Nur malgxojo. Jes, malgxojo.
Li sentis sin trapasita de doloro.
Dum momento li restis antaux animo sola, vundita,
kiu eble neniam venkos en la
vivmilito,
sed batalas brave kaj fiere...
Fine sxi sxajnis reveni el alia
mondo, kaj sxia rigardo stumblis (sed ne falis,
sxi tenis la rigardon) antaux la lia.
Li ridetis, unue prove, timide, kaj
poste pli fide.
La mesagxo estis klara: "Mi ne
forgesis vin. Mi ne bezonas rigardi alian.
Mi restas via."
sxi palpebrumis, rugxigxis (kiu
diras, ke vortoj cxiam necesas?)
kaj ankaux timide ridetis.
Ekblovis venteto. Kaj estus onia supozo, ke la suno pli forte brilis...
José Garcìa Fumero
---------------
Odo al la rugxa koro
Kun jubila kuro
metamorfozigxas la koncepto
kaj enfluas
la koron
kie
gxi estas akceptita
en la servon
de la amo
por konturigi
la molon
kaj la mildon.
El pulsantaj brikoj
mi konstruas
mian universon,
sen anguloj
gxi portigxas
tra la vejnoj,
en la oran nebulon
de la deziro
gxi translevigxas
sen abruptoj,
sen vertikaloj
pusxe.
Grimpas
per obtuzaj
tusxoj
la rezonoj
preter konkludojn
akrajn
kvazaux vocxoj
trempitaj
en vinon
strebantaj
al esprimoj
nepraj.
Duone
auxskultas la decidoj
la ordonojn
pri ekoj,
pri finoj,
dum knedebligxas
cedeme
iliaj ostoj
inter tiroj
kaj miroj
senformigaj
vive.
Fandigxas
en la varma
intersxangxigxo
precizoj,
manoj
blankaj nigraj
interkrocxigxantaj
senprefere
en la tago
de la rugxa
koro.
Baldur Ragnarsson
---------------
Cxunjo demandas pri bestoj
Kiuj estas ornitorinkoj? - Ornitorinkoj, aux simple dirite
"anasbekuloj",
estis priskribitaj la unuan fojon
fare de sciencistoj en la 18-a jarcento.
En unu el la dokumentoj de 1802 tiu
besto estas menciita kiel
amfibia estajxo simila al talpo.
Unu el gxiaj nekutimaj kvalitoj
estas, ke anstataux normala busxo gxi havas bekon,
same kiel anaso, sed kiu aspektas
kvazaux alkudrita. Gxi ne estas malmola kiel tiu de birdoj
kaj estas kovrita de hauxto kun
multaj nervaj finajxoj,
kiuj kaptas elektrajn impulsojn
aperantajn dum la movoj de iuj krustacoj,
tiel faciligante cxasadon.
En la beko trovigxas sakoj kie ili
kolektas mangxajxoj.
sciencistoj rimarkis, ke cxi tiuj
trajtoj helpas ilin mangxi en la akvo, kiel birdoj.
Tiuj estajxoj vivas grandnombre en
Auxstralio kaj estas noktaj. Ili pasigas la pli grandan parton
de sia tempo en malprofundaj
nestkavernoj surborde de naturaj akvujoj.
Ili mangxas malgrandajn akvajn
bestojn, kiel moluskoj kaj insektaj larvoj.
La korpolongo de ornitorinkoj estas
proksimume 40 centimetroj, kaj la longo de la vosto atingas 15 centimetrojn.
La Korpa pezo kutime ne superas 2
kilogramojn. Iliaj kruroj estas tre mallongaj,
kaj ilia vosto estas preskaux sama
kiel tiu de kastoroj.
Interesa fakto: hauxto de ornitorinko
unue estis alportita al Anglio en 1797.
Tiutempe cxi tiu besto ankoraux ne
estis malkovrita, kaj oni kredis, ke iu
cxasisto simple alkudris anasan bekon
al la hauxto de kastoro.
Kiuj estas la ehxidnoj? - Samkiel ornitorinkoj, ehxidnoj estis science
priskribitaj en la 18-a jarcento.
Ili logxas en Auxstralio kaj
Nov-Gvineo. Kvankam ehxidnoj apartenas
al la sama ordo, kiel ornitorinkoj,
aspekte ili pli similas al histrikoj.
Iliaj korpoj estas kovritaj per kruda
felo kun abundo da akraj pikiloj.
La korpa longo kutime ne superas 30
centimetrojn, kaj la pezo averagxe estas 2-3 kilogramoj.
Ili havas malgrandan busxon sen
dentoj kaj cxefe mangxas formikojn.
Ili uzas sian gluecan langon por
kapti insektojn. Iliaj kruroj ankaux estas mallongaj,
sed ili havas potencajn ungegojn,
kiuj helpas ilin fosi en la grundo&.
Ehxidnoj aspektas kiel dormemaj
histrikoj.
Sciencistoj dum longa tempo ne povis
kompreni,
kiel la naturo povis krei tiajn
strangajn bestojn.
Ornitorinkoj kaj ehxidnoj estas la
nuraj mamuloj, konataj de scienco,
kiuj demetas ovojn. Por ekscii kial
gxuste cxi tiuj mamulaj estajxoj
reproduktigxas en tiel nekutima
maniero, sciencistoj decidis esplori ties genojn.
La rezultoj de ilia scienca laboro
estis publikigitaj en la scienca revuo "Nature".
Esploristoj jam scias, ke la komuna
prapatro de modernaj mamuloj kaj birdoj
havis tri genojn, respondecajn pri la
produktado de vitelogenino.
cxi tiu estas la nomo de la antauxulo
de ovoflavo. Dum evolucio birdoj retenis cxiujn tri genojn
kaj tial reproduktigxas demetante
ovojn.
Sed mamuloj, inkluzive de homoj, tute
perdis cxi tiujn genojn, kaj tial demeti ovojn ne povas.
Sed ornitorinkoj kaj ehxidnoj ne
perdis cxiujn siajn genojn, tial ili konservis
la kapablon demeti ovojn.
Kelkaj el la perditaj genoj estis
anstatauxigitaj per la kapablo
produkti la proteinkazeinon, kiu
estas parto de lakto. Pro tio montrigxis,
ke ornitorinkoj kaj ehxidnoj demetas
ovojn kaj donas lakton.
Vere, ili ne havas cicojn, kaj lakto
estas produktita de glandoj
tre similaj al sxvitglandoj.
Rezulte,, cxi tiuj estajxoj "sxvitas" lakton.
Respondis Oma
---------------
stenografia pagxo
::::::::::::::::
Cxi tie mankanta.
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
redaktoro: Olena Posxivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)
posxtcxekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL) en Lucca
UEa-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
la lasta numero de esperanta Ligilo
legeblas ankaux en la retejo de Libe:
http:\\libe/slikom/info
Por ricevi la revuon retposxte skribu
al:
masenkoai(cxe)mail.ru