Esperanta Ligilo
Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
numero 7 - Septembro 2024
Enhavtabelo
Pardonpeto de la redaktanto.
etaj notoj pri kongreso - la unua.
Venontjara balotado de libe.
literatura konkurso.
el libe:
iabe havas novan estraron.
spontanea kunveno en
Frankfurto.Majno.
Pri eksterordinara libeanino.
Forpasis Jurij Pisarev.
aliaj karaj forpasintoj.
kiel mi mortigis igvanon.
La manuskripto (rakonto).
pri la aŭtoro.
printempo (poemo).
pardonpeto de la redaktanto
Mi plene konsentas!
raporto pri la Ĝenerala Asembleo de libe ĉiam aperas en la
unua numero de esperanta Ligilo aperanta post la koncerna IKBE, kiel vi
asertas, sed...
vere la revuo tro malfruiĝus. Bonvolu pacienci!
Etaj Notoj pri Kongreso - la
Unua
Mi komencis lerni esperanton en
la fora 1983-a jaro. En la tiama mondo,
tiel malsama de la nuna, mi faris la unuajn paŝojn en Esperantujo, kiel
ĉiuj, per korespondado. Postkiam mi akiris
la rudimentojn de la lingvo, mi ekkomencis korespondi kun multaj homoj,
unue brajle kaj poste perkasede. Prefere mi elektis por korespondado homojn
forajn de mia realaĵo - kaj geografia kaj lingva - kvazaŭ por testi,
ĉu Esperanto estas fakte neŭtrala kaj funkcianta. La surprizo,
kompreneble, mirigis min! Per tiu korespondado, mi multe lernis pri kulturoj
tiel diversaj de la mia: ekzemple, la ĉina, la japana, la rusa ktp..
Poste aperis la komputiloj kaj interreto.
Tiuj teknikaĵoj fariĝis por mi grava avantaĝo, ĉar per
skajpo mi povis kontakti en reala tempo kaj rekte interagi kun multaj
esperantistoj en vera internacia etoso.
Pasis la jaroj - kaj, pro
diversaj kialoj, nur
ĉi-aŭguste mi havis la okazon partopreni esperantan internacian renkontiĝon.
Ĝis nun, mia sperto pri vidalvidaj esperantaj interparoloj
limiĝis al kelkaj sporadaj kontaktiĝoj. Mia ĉeesto en la 88-a
IKBE estis por mi neforgesebla sperto!
Dum tuta semajnoj mi nur parolis Esperanton! Kaj, pere de ĝi, mi sukcesis solvi ĉiujn
miajn ĉiutagajn bezonojn, pri amikeco, orientiĝo en la spaco,
kulturŝanĝoj, ktp.. Mi kontaktis kun tre afablaj homoj kun kiuj mi
interŝanĝis opiniojn, vivspertojn, informojn, konojn, pri la plej
diversaj temoj. Mia vivo signife
pliriĉiĝis kaj danke al Esperanto kaj al mia partopreno en la
internacia kongreso de blindaj esperantistoj.
Tre agrablaj al mi estis
ankaŭ la ekskursoj al diversaj
monumentoj, la partopreno en artaj vesperoj kaj la vespermanĝo en surdanuba restoracio.
Surprizis min multaj aferoj.
Mi trovis klerajn homojn, bonajn
regantojn de la lingvo, kiuj parolis ĝin
tiel lerte kiel ili parolas la denaskan. Inter ili estas bonaj konantoj
de la portugala historio kaj kulturo, kio fakte ne estas oftaĵo, ĉar multfoje Portugalio estas mise pripensata
kiel simpla aldonaĵo de la hispana
teritorio.
La temoj de interkulturo kaj in
kluziveco estis kompetente pritraktitaj de diversaj fakuloj laŭ diversaj
vidpunktoj, kaj teorie kaj praktike. La fakto ke en la publiko troviĝis
kaj blinduloj kaj vidantoj funkciis kiel vera laboratório por la vivspertado, en reala etoso, de tia
problemaro.
La kongreso okazis en
internulejo por blinduloj, kiu
ankoraŭ plenumas la lernejan rolon por kiu ĝi estis kreita.
Inter la blindaj partoprenantoj de la kongreso, mi trovis kelkajn, kiuj
dum sia infanaĝo frekventis tiun spacon kiel lernantoj. Viziti denove
tiujn murojn, salonojn, bibliotekojn, klasĉambrojn post tiom da tempo, estis sendube por ili
kortuŝa kaj neforgesebla travivaĵo.
Sume, la rememoro pri mia
unua partopreno en blindulkongreso de LIBE
restos en mia rememoro por ĉiam
kiel unu el la plej agrablaj spertoj de mia vivo.
Joaquim Lagartixa
Venontjara balotado de libe
Laŭ LIBE-statuto (vidu paragrafon 11), la estraranoj
estas nomataj
por periodo de kvar jaroj. En 2025
finiĝos la deĵorperiodo por la nuna
estraro, do, okazos balotado, kiun
prizorgos kelkaj aktivuloj de LIBE.
Ni alvokas tiujn, kiuj konas la movadon kaj deziras agi por plivigligi
kaj antaŭenigi ĝin, ne heziti kandidatiĝi. Bonvolu Sendi
vian nomon kun
mallonga biografio ĝis la 31-a de
decembro 2024 al nia helpsekretario,
Dragan ŝtokoviĉ:
La
esttraro
Literatura konkurso
La estraro de LIBE decidis
lanĉi literaturan konkurson por
stimuli blindajn esperantistojn verki en Esperanto kaj doni al ili eblecon prezenti sian literaturan
kreivecon.
Ni alvokas nevidantajn
esperantistojn kiuj pretas verki
poeziaĵojn, rakontojn aŭ eseon, partopreni en la konkurso.
La konkurso inkluzivas tri
branĉojn: poezio, prozo kaj eseo.
Ĉiu konkursanto rajtas
partopreni nur en du branĉoj, kaj
per nur du verkoj, nepre ne jam eldonitaj, por
ĉiu branĉo. La amplekso de prozaĵoj ne superu kvin
paĝojn, kun maksimumo de 2500 karaktroj.
Viajn verkojn vi sendu
preferinde en elektronika formo ĝis
la 31-a de Marto 2025 al Pier Luigi da Costa: dacostapl@gmail.com, aŭ Brajle:
P. L. da Costa, via di S. Maria del Giudice 2369, it-55100 Lucca.
Por ĉiu branĉo ni
planas doni po du premiojn. Rezultojn de
la konkurso
ni publikigos ĝis la 31-a de Majo 2025 en retlisto de LIBE kaj en
nia organo "Esperanta Ligilo".
La
estraro
El LIBE
IABE havas novan estraron
En la ĉijara printempo
okazis en Italujo la perkoresponda
voĉdonado por la renovigo de la estraro de IABE, la itala asocio de blindaj e-istoj,
apartenantaj ankaŭ al LIBE.
En junio oni kontrolis la
ricevitajn voĉdonilojn. Rezultis elektitaj:
Mirella Casari,
Carmela Cassoli,
Pier luigi Da Costa,
Violetta de Filippo,
Aldo Grassini
kaj Maria Sassone.
oni sekve decidis, ke la novan estraron konsistigu
la prezidantino V. de Filippo,
la sekretariino M. Sassone,
la kasisto P.L. Da Costa
kaj la du kromaj estraranoj C. Cassoli kaj A. Grassini.
Spontanea kunveno en Frankfurto.Majno
Laŭ ideo de samideano
Gradimir Kragiĉ okazis spontanea internacia kunveno de blindaj
esperantistoj dum la komerca foiro "Sight City" 2024 en Frankfurto-Majno.
Je la 16 de majo en la kafejo
de la 4-a etaĝo en la foira halo diskutis
dum preskaŭ 90 minutoj malgranda internacia grupo de blindaj
esperantistoj. Temoj estis vojaĝproblemoj kaj teknikaj helpiloj por blinduloj,
pasporta servo, retradio en esperanto, internacia kunlaborado kaj
raporto pri "Sight City" en mp3-formato. Ekestis la ideo ĉiujare
dum la foiro "Sight City",
kiun ĉiam vizitas ĉirkaŭ 5.000 blinduloj kaj viddifektitoj, aranĝi kunvenon de blindaj esperantistoj
tiamaniere informante pri la eblecoj de
la planlingvo Esperanto.
Werner Groen
Pri eksterordinara LIBE-anino
Mi "la nuna
redaktanto" varme petas, ke samideano, kiu bone konas tamaran Andrejevan,
verku artikolon pri ŝia vivo kaj verkado (sed, ĉu tion ne povus fari
ŝi mem?). Atendante, ni varme gratulas nian senlacan verkistinon okaze de ŝia naŭdekkvara
naskiĝtago kaj publikigas ĉi-sube salutpoemon de unu el ŝiaj
admirantinoj.
Al Tamara Sergejevna Andrejeva
Kara Tamara Sergejevna!
Vi admirigas per Via vivemo
Tra ĉiuj veproj sur la vivopad'.
Via batal' Kontraŭ la
vivopremo
Estas ekzemplo de l' vera
vivad'. Kaj
Via aĝ' nepre estas eraro!
Kiu do juĝas laŭ ia
paper'?
Fakte pli junas Vi ol junularo
Multa Kaj sana, sed sen Korfajrer'.
Ne, maljunulo ne povas tempesti
Same aktiva pri vivopasig',
Tiom vivvola por vivon sugesti
Al la pli junaj per la
vivmuzik'!@
Helu por Vi ĉiu horo Kaj tago,
Vivo ne estu avara pri san',
Kaj ne rapidu por Vi temposago
En sia flug', brava samidean'!
Plej sincere
Klara
Ilutoviĉ
Forpasis Jurij Pisarev
La 21-an de julio ni ricevis
de a. Masenko la jenan mesaĝon:
Karaj geamikoj kaj gesamideanoj!
Post longjara kaj grava malsano en
la aĝo de preskaŭ 85 jaroj hodiaŭ forpasis fidela
esperantisto kaj mia koramiko Jurij
Pisarev.
Li esperantistiĝis en 1972,
kaj dum sia instruista laboro li efike propagandis
nian lingvon ne nur en Jakutio,
ankaŭ en la tuta Rusio. Li perfekte posedis esperantan stenografion kaj
havis korespondamikojn en multaj landoj. Ankaŭ kelkajn IKBE-ojn Jurij
sukcesis partopreni.
Aparte esperantonimoj
interesis lin, kaj li multe kontribuis
por la rusa-esperanta vortaro, speciale por
esperantaj sinonimoj kaj pri diversaj vortludoj en Esperanto. [....].
Kaj sekvis lia pli detala nekrologo:
Jurij Pisarev (1939-2024)
Nia kara forpasinto estis
ruso, sed lia tuta vivo estis firme
ligita al Jakutio, la plej granda inter
federaciaj respublikoj de
Ruslando.
Ĝi situas en norda parto de
orienta Siberio, kie regas longaj
severaj vintroj kaj mallongaj sed varmegaj
someroj.
Jurij naskiĝis la 1-an de
septembro 1939, ĝuste kiam komenciĝis la dua mondmilito. En flamo de
ĉi tiu milito poste pereis lia patro. En aĝo inter 2 kaj 3 jaroj la
malgranda Jura pro morbilo perdis la vidpovon, kaj Lia patrino
fariĝis sola kaj amata zorgantino
de sia infano.
Dum la jaroj 1949-1959
Jurij akiris mezlernejan klerecon en la blindullernejoj
de Jakutsko kaj Ŝadrinsko. Poste li
finis la ŝtatan universitaton en Jakutsko kaj komencis instrui matematikon
en la lernejo, kie li mem iam lernis.
Ĉar tiutempe en Jakutio ne
ĉiam sufiĉis la fakuloj, Jurij ankaŭ instruis la germanan lingvon kaj bajanludon.
Ĉi tie li trovis la
fidelan kaj tre helpeman
edzinon-jakutinon Svetlana, kaj kune ili edukis du filinojn klerajn kaj
prosperintajn en la vivo.
plejmulto de liaj gelernantoj
estas jakutoj; ankaŭ li mem bone posedis la jakutan lingvon.
Esperantistiĝis li dum jaro
1972 aŭtodidakte, kun ioma mia helpo, kaj danke al la senlaca laboro li
rapide progresis en la lingvo.
Li estis eksterordinara
laborulo, sed siaspeca pedanto.
Ekzemple, neniam li uzis brajlan skribmaŝinon kaj eĉ komputilon. Nur permane sur simpla
brajla skribtabulo li plenumis amason da laboraĵoj - vera brajlulo!
Unue, en 1984 Jurij
kompilis "Laŭteman
Esperantan-Rusan vortareton" (Laŭ la konata libro de m. d. Goninaz).
Tamen vere temporaban, eĉ
kelkjaran laboron Jurij finis en 2001, kiam sub la diktado de sia ĉiam
helpopreta Svetlana li brajligis la dikan Rusan-Esperantan vortaron de E. Bokarev. Kaj ĝi ne estis simpla kopiado:
preterpasante li enmetis multajn novajn vortojn kaj esprimojn.
Menciindas ankaŭ liaj vere
scienc-esploraj verkoj: "Vortaro de Esperantaj sinonimoj" (entenanta
2364 vortonestojn, brajle eldonita en 1998);
"Elektitaj radikaj Esperanto-antonimoj" (800 nestoj, 1994-1995);
"1200 elektitaj rusaj proverboj, popoldiroj, maksimoj kaj
ĝeneralaj esprimoj, sinonimaj al esperantaj" (2008).
Ĉar ĉiam li restadis
arda ŝakamatoro, li dum pli ol 40 jaroj sukcesis kolekti amason da belaj ŝakproblemoj
el diversaj revuoj.
Jurij perfekte posedis
Esperantan stenografion, kaj komune kun Harald Rader ili dum pli ol dek jaroj
bonege redaktis "Stenografian paĝon" en nia EL.
Kvankam Jurij ne estis tro
vojaĝema, tamen li sukcesis viziti multajn gravajn Esperantoaranĝojn
enlande; li ankaŭ partoprenis du
kongresojn - Varna, 1978 kaj Budapest, 1983.
Ĉar abunde li korespondis,
Lia aktiveco estas bone konata inter blindaj gesamideanoj en la tuta mondo.
Do, dankeme pro la farita
granda laboro kaj kun hela memoro ni
adiaŭu kun nia kara forpasinta amiko Jurij
Pisarev.
A. Masenko
Aliaj karaj forpasintoj
En la lastaj dek du monatoj
pluraj membroj de nia internacia familio forlasis nin.
Ne ĉiam ni estas informitaj
pri tiuj malĝojaj eventoj, kaj do
ni petas pardonon de niaj legantoj pro
la manko de informoj, kvankam ni malvolonte donas al ili tiajn
funebrajn sciigojn. Tamen tio estas nia
devo, kaj ni plenumas ĝin, kvankam
malfrue.
Do, krom la tri forpasoj
anoncitaj en la septembra numero de la pasinta jaro (manfred Herrmann, Brigitte
bukenberger kaj gyula Farkaŝalmi) kaj la ĉisupre priplorata de
Jurij Pisarev, ni devas informi, ke forlasis
nin ankaŭ nia delegito por
Norvegujo Tormod Prytz, frato de nia kara Otto, kaj tri rusaj libe-anoj:
Valentina Gajvoronskaja, raisa mamonova kaj Vjaĉeslav Kalanĉin. Ni ne
forgesos ilin!
Al iliaj familianoj kaj amikoj
la sinceran kondolencon de ĉiuj
niaj membroj!
kiel mi mortigis igvanon
En Italujo, en la kvindekaj
jaroj de la pasinta jarcento, kiam la televidaj
elsendoj estis tre ŝatata novaĵo, la publiko volonte spektis programon,
kies protagonisto estis sinjoro Angelo Lombardi, alnomita "la amiko de
bestoj".
Fakte la protagonistoj estis pli
ĝuste bestoj, ĉar li, helpata de afrika kunlaboranto, montris
precipe ekzotikajn bestojn, rakontante
pri iliaj vivmedio jkaj kutimoj. miron
vekis la grandaj ĉasantoj, precipe leonoj kaj tigroj.
En sia juneco sinjoro Lombardi
estis ĉasisto, kiu vojaĝis tra
la mondo por provizi natursciencajn muzeojn
per aparte belaj bestaj ekzempleroj destinitaj fariĝi
pajloŝtopitaj eksponaĵoj.
Foje, en Afriko, li renkontis
en arbaro aparte belan kaj imponan junan
gorilon, kiu ne nur ne fuĝis, sed rigardis lin tute sentime kaj eĉ
permesis alproksimiĝi. Lombardi havis do tempon por zorge alceli
ĝin per sia pafilo kaj pafis. Laŭ
la rakonto de la ĉasisto la morte vundita
gorilo rigardis lin nek furioze nek venĝeme; en ĝiaj okuloj
estis nur miro, kvazaŭ ĝi
demandus: "mi akceptis vin amike; kial vi vundis min?"
Tiu pafo estis la lasta de la
ĉasista kariero de Lombardi: ekde tiam li fariĝis amiko kaj
protektanto de ĉiuj estaĵoj
vivantaj en la naturo.
Dum la Dua Mondmilito oni
konfidis al Lombardi la prizorgadon de
la bestoj de la zoologia ĝardeno de
Romo, kiujn oni devis transloĝigi al sekura loko, bedaŭrinde
en haste kaj ŝpareme pretigitaj
kaĝoj, tro malvastaj, precipe por la grandaj bestoj. Lombardi devis ĉiutage instigi
ilin al moviĝo, saltado ktp.; li
eĉ kutimiĝis sidadi interne de la leona kaĝo kaj legi tie la
ĵurnalojn, dum leonino, ŝajne enamiĝinta, kuŝis ĉiam
ĉe liaj piedoj rigardante lin per
adorantaj okuloj. sed iun tagon okazis
akcidento: dum li, per vipklakado,
stimulis la leonojn salti super lignaj stangoj
aŭ tra malvastaj pasejoj, li klakis per la vipo tro proksime al la
orelo de la vira leono, aŭ eble
eĉ nevole trafis ĝin per la vipo. En la okuloj de la leono ekflagris kolera flamo kaj ĝi
atakis la viron. Eblis nek sindefendo nek atingo de la kaĝpordo, sed, kion povas amo!
La leonino fulme
ĵetiĝis kontraŭ la leonon
kaj furioze batalis kontraŭ ĝi, ebligante al sia amato forlasi la kaĝon kaj refermi ĝin.
sed ĉio havas finon: Angelo Lombardi mortis; tamen lia filo Guido transprenis
la taskon diskonigi niajn bestajn
kunvivantojn; li starigis vojaĝantan ekspozicion de ekzotikaj estaĵoj
kaj iam tiu ekspozicio, tiam pri reptilioj, estis en Florenco, ne malproksime
de mia loĝloko.
Mi vizitis la ekspozicion:
dekoj da serpentoj kaj saŭroj estis
montrataj, ĉiu en sia vitra kaĝo, super kiu ŝildo anoncis, ke
"bestoj ne estas agresemaj; ne timu, sed bonvolu ne ĝeni ilin".
Kion fari? mi alproksimiĝis
al sinjoro Guido kaj iom provoke diris: "vi diras, ke bestoj ne estas
agresemaj, sed kiel ili povus, enfermite
en vitraj kaĝoj?" "Ne,"
li respondis, "la vitrojn ni metis nur por
protekti ilin." Kaj mi:
"Do, se mi petus vin malfermi unu
el tiuj kaĝoj kaj permesi al mi palpi ties okupanton, ĉu
vi farus tion?" "Nepre, elektu kiun vi ŝatus!)"
El la multaj serpentoj la plej
interesajn, kiel kobron kaj pitonon, mi jam povis karesi antaŭe; Do
mi cedis al mia deziro palpi igvanon, kies
priskribo vekis en mi grandan
scivolemon; kaj tion mi petis.
Sinjoro Guido malfermis la
kaĝon, elprenis la iguanon kiu tie
kuŝis sole, kaj metis ĝin en miajn brakojn. Kia emocio! Imagu
gigantan lacerton longan 120 aŭ 130 centimetrojn, kun elstara kresto
laŭ la tuta dorso, kiu donas al
ĝi la aspekton de fabela drako. Ne mirinde, ke la maristoj de Amerigo
Vespucci, la unuaj eŭropaj esplorantoj de Suda Ameriko, imagis, ke ĝi estas eble la malica serpento kiu delogis Evon en la Edeno.
Longe Kaj singarde mi esploris
la tutan korpon de la igvano, eĉ
delikate karesante ĝin, kaj fine mi ĝin transdonis al Sinjoro Guido, kiu
ĝin remetis en la kaĝon. Mirinda
sperto! sed tiam sinjoro Guido diris al mi
ion, kio trafis min'kiel la kuglo de
Lia patro la gorilon: "Tiu igvano
vivis longe sola en tiu kaĝo kaj ĝi alkutimiĝis; sed hodiaŭ iu prenis ĝin
en siajn brakojn kaj karesis ĝin.
Mi komprenis vian deziron kaj volis kontentigi vin; sed ekde nun tiu igvano ĉiam memoros tiun sperton kaj
revos, ke ĝi ripetiĝu; ĝi fariĝos melankolia, ne plu
ŝatos manĝi kaj fine ne plu manĝos. Post kvin aŭ ses monatoj ĝi mortos pro
soleco."
Kion mi faris! Kiom ofte ni ne
konscias pri la eblaj sekvoj de niaj agoj! En la postaj monatoj neniam mi kuraĝis peti informojn pri la sorto de tiu malvarma, ŝajne indiferenta, sed tiom sentema igvano.
P. L. Da Costa
La manuskripto
Mi esperas verki romanon.
Estas vere, ke kutime, se ne
nepre bezonate, romanojn ne antaŭiras enkonduko.
Nu, rilate tion, mi deziras fari escepton, verkante specon de
priklarigo. Ĉu bezonate
aŭ ne, decidu la eventualaj legontoj.
Ne unufoje mi min metis antaŭ la komputilon por vortigi ĉi
tiun enkondukon,
sed mi tuj forlasis la seĝon, kvankam malvolonte, pro momenta
apatio.
Tamen ĉifoje mi vere decidis ĝin verki, eĉ se mi alligos min al mia
seĝo, samkiel onidire faris la itala verkisto Alfieri.
Alia afero, ĉar mi devas
sinceri antaŭ vi, leganto:
Ĉi verketo povas embarasi
min antaŭ vi. Vi povos, kaj prave,
demandi:
"Kial?". Mi tutsimple respondas: "Ĉar, se oni petos de mi
dokumentojn
por kontroli, nu per kio povos mi
montri la verecon de miaj asertoj?
Nur per mia vorto! Vorto de ĝentlemano."
Estis post longa meditado, ke
mi fine decidis, ke ĉi benitan
enkondukon mi ekverkas.
La enhavon kredu, kiu ajn volas.
Kaj pri la romano?
Verdire, mia verkota romano
ne pritraktos nur la maltan historion;
mia romano estos historia. Romano ne estas prihistoria teksto, do oni ne
atendu nur pasintan veron.
Ĝi estos mia kreitaŝo,
kaj ĉiu kreitaŝo
respegulas fabelaŝon. Ili ambaŭ ne estas parencoj, tamen ili sufiĉe
alproksimiĝas unu al la alia.
Reen pri mia enkonduko. Mi
diris al mi mem: mi ekverku ĝin.
Iel, inter la seriozeco kaj la ŝerco,
kiu diferenco ekzistas? Tamen, mi
kuraĝigu vin: daŭrigu. Vi certe nenion perdos.
La romano! Antaŭnelonge, mi denove revis pri
ĝi. Plurfoje mi pripensis iri tien.
Tien? Jes. Al tiu supera
ĉambreto en la korto, al kiu
oni supreniras per subĉiela ŝtuparo, en tiu domo, kie mi naskiĝis kaj kie
mi estis vartita, kvankam poste mia
familio iris loĝi aliloken.
Dum mia infanaĝo, tiu
ĉambreto estis ĉiam fermita. Kiam mi pligrandiĝis,
kaj mi kutime iris ĉe miajn
geavojn, kie mi naskiĝis, tiu fermita pordo defiis min.
Mi neniam vidis iun eniri
aŭ de tie eliri. Mi certe ne estus
restinta pasiva;
mi estus enirinta por tranĉi
mian scivolemon. Kiam oni estas ankoraŭ infano,
ĉiu tago alportas novajn spertojn, aldonante al la jam akiritaj.
Mondo de miro, la infaneco, mondo de malavaro por ĉia aventuro.
La tempo neniam haltas.
Mortis miaj geavoj. Mi adoleskis kaj
vizitis mian avan domon ne tiom ofte kiom antaŭe.
La lernojaroj tute akaparis mian tempon.
La lernejo subtile kurigis min al la estonteco, mistera estonteco,
kiu ankaŭ forŝtelis de
mi tion, kion ĝi al mi donacis.
Kaj oni ĝojas; ĉiu akiritaŝo feliĉigas, eĉ se
kelkfoje ĝi estas maldolĉa,
kiel ĉiu dolĉaŝo.
Kaj dolĉaŝon oni devas gustumi pli ol unufoje por
konsciiĝi pri ĝia posta amareco.
Iun tagon, mi konvinkis min iri
viziti mian onklinon, ĝuste por eniri tiun misteran ĉambreton.
Mi junuliĝis, serĉante tien kaj ĉi tien por lerni el la vivo.
Libroj min instruadis, min ŝatigis elkovri, kion entenas ĉi fermita sako, nomata vivo.
Tiel mi ja faris!
Kiam mi informis mian onklinon
pri mia deziro, ŝi tute senrezerve konsentis.
Neniam edziniĝinta, pli ol sesdekjara, ŝi min amis.
Mi neniam memoras, ke ŝi iam rifuzis miajn petojn, kiom ajn pezaj
ili estis.
Plue: ŝi sentis - kaj ŝi plurfoje, kaj supozeble sincere, konfesis tion al mi -
ke mi estas por ŝi ŝildo kaj
rifuĝo. Kial kaj kiel, mi neniam sukcesis kompreni.
Ŝi plurfoje petis, ke mi
ŝin vizitu pli ofte. Sed komplezi al ŝi ne estis tiel facile,
ĝuste pro miaj studoj.
Jes, certe, kelkfoje mi ŝin
vizitis, sed mia restado ĉe ŝi ne daŭris longtempe.
"Vi estas ĉiam senpaciencema ĉi-tagojn," ŝi
grumblis.
Tamen, ĉifoje, ĉifoje
ne! Tiu ŝtuparo ne ĉetis defii min.
Mi fine akceptis la defion. Mi senhezite eksupreniris.
Dum mia infanaĝo, tiun
ŝtuparon mi supreniris ĝis ĝia mezo;
mi denove malsupreniris... supren... malsupren,
supren kaj reen, tiel... por
ludi, kaj bubkarakterize por senkonscie liberigi mian psikon.
Ĉiu ŝtupo havis sian
propran rakonton. Sur tiu, mi ludis per globetoj kun miaj gefratoj.
Sur la alia, mi ŝvitis super
mia hejmtasko.
La alia ŝtupo memorigis al
mi kiomfoje mi mordetis miajn ungojn
dum mi baraktis solvi malfacilajn kalkulojn.
Kelkfoje, la suno tiom varmis!
Sed mi ĝojis ekstere, for de la
kvarmura klostrofobio.
Por mi infano, la pordo de tiu
ĉambreto similis al la Edena anĝelo,
portanta glavon en la mano por min timigi, malhelpante mian
alproksimiĝon.
Nun, kiam mi adoleskis, tiu
anĝelo malaperis. Kaj tiu pordoklinko kelkfoje ŝajnis, kiel
falto sur la vizaĝo de fantomo.
Nun, ĝi iĝis por mi vera klinko. Mi povis tuŝi ĝin kaj abrupte ĝin levi.
Kiam ĝin mi fine levis,
ĝia sono ĝisdividis plian vivon en du:
tiun hieraŭan kaj tiun hodiaŭan, tiun infanecan kaj tiun
junul-konfidan.
Iel, fine la ĉambreton mi
ekmalfermis.
Mi restis ĉe la pordo
ĉirkaŭrigardante de unu flanko al la alia. .
Mi sentis min en alia mondo, fantazia,
en mondo, kie la tempo haltis,
kie oni ne povis distingi inter
pasinto, nuno kaj estonto.
Ĉi tie, estis skribita la
historio, brakumanta la tempo-marŝon.
La etoso ŝajnis simila al kiam haltas horloĝo kaj, post la lasta movo de la minuta montrilo,
ĉirkaŭe falas kiel
magio; aŭ al la timiga silento post
muĝa tempesto.
Jen do antaŭ mi... pluraj
neniaĵoj.
Tamen ne! Neniaĵoj ili ne
estis. Se mi estus antikvaĵisto, mi
estus feliĉega.
Precipe min ravis, min incitis,
la forta lumo de la mediteranea suno,
eniranta tra tiu pordo, kiu antaŭe malhelpis min eniri,
rigidigante miajn krurojn.
Mi eniris! Je la unua okulfrapo
interesis min la bildoj pendantaj sur la
muro.
Ili jam ruiniĝis pro la humideco, kaj paliĝis;
la kadroj, gratitaj kaj senkoloraj.
Videblis eĉ la ligno el sub
la gipso,
kiu falis post kiam ĝi sorbis tiom da humideco.
Ĉio ŝimis.
Unu el tiuj bildoj montris ŝtuparon, kiu supreniris de maldekstre,
haltis supre meze
por denove malsupreniri dekstren. Sur la unua ŝtupo maldekstre,
staris bebo, kiu des pli
grandiĝis ju pli li supreniris, ĝis je la plej alta meza ŝtupo li iĝis
bela, sana, junulo. Ju pli li malsupreniris dekstren, des pli li
oldiĝis, ĝis li atingis la lastan
ŝtupon, kie li fariĝis kurbiĝanta barbulo, sin apogante
sur bastono.
Evidentis, ke ĉi tiu bildo intencis
signifi la diversajn fazojn de la
homa vivo.
Alia bildo montris homojn en la
purgatorio plena de brulantaj flamoj,
kiuj petis konsolon de Nia
Sinjorino portanta surbrake sian
Filon, kiu, kiel sia patrino,
rigardis kompateme malsupren. La bildo
estis insektborita kaj diversloke
detruita.
Flanken rigardante, mi malkovris
malnovan ombrelujon plenan de paperoj;
apude, malnovan, jam rustiĝintan, petrolan fornon kaj aliajn
objektojn.
Ĉe unu angulo apud
fenestreto, kiu apenaŭ permesis, ke oni
traigu sian kapon,
mi vidis lignan skatolon, kie
silenteme kuŝis multaj paperoj.
Kiam ilin mi trastudis momenton pli profunde, mi trovis kvar paketojn,
ĉiu ligita per ŝnureto.
Mi malligis du el ili kaj eklegis. Ili ŝajnis esti rakontoj.
Tra la vortoj, mi renkontis
la nomon de mia urbo Qormi. Sur unu papero,
mi legis la nomojn de unu el
la mortintaj paroĥestroj de tiu urbo, Dun Guzepp Vella, kaj de la
Grandmajstro Pinto de Fonseca. Do,
la rakonto pritraktis epokon de la
kavaliroj de Sankta Johano en
Malto.
Mi estis tiel avida scii, kion
ĉi paperoj vualis kaj konservis. Mi diris al mi mem:
"Mi serĉu la paketon
portantan la numeron unu."
Jen, mi trovis ĝin, mi
ĝin malvolvis. Kun miro, mi trovis la komencon
de la rakonto. Tiam, ekfulmis en mia
memoro, ke mia onklino iam aludis,
ke "tie-supre" troviĝas manuskripto de rakonto, kiun verkis ŝia praulo,
pli precize praavo, se mi ne eraras,
se ne eĉ prapraavo.
Antaŭ ĉi tiu
trovitaŝo, mi kompreneble multe ĝojis. "Tie supre"
troviĝis ĝuste tie. Nur tie.
Ne troveblis alia loko portanta la nomon
"Tie Supre".
"Eureka!" (*) mi
balbutis.
"Et lux facta est!" (**) ŝajnis al mi replike aŭdi de malantaŭe.
Mi ekprenis la paketojn el tiu
mallumo, el tiu purgatorio; mi trovis
kartonan skatolon, metis ilin tien
kaj foriris mirigite, kvazaŭ mi gajnus en la loterio.
La ĉambretopordon mi fermis
respekteme; la klinkon mi levis, poste mallevis, dolĉete, dolĉete,
kvazaŭ por kamufli mian
agadon. Mi malsupreniris laŭ la ŝtuparo, malrapide,
trempite de tiu matenmeza sunlumo,
kiu antaŭ nelonge banis tiun tomban
ĉambreton.
Kun la permeso de mia onklino,
mi kunportis la skatolon ĉe min.
Neeviteble, tiu manuskripto apartenis
ankaŭ al mi. Mia patro estis ŝia frato.
Ne estis facile unuavide legi la
skribaŝon. Multe da tempo entrudiĝis
ekde kiam la pra- aŭ prapraavo verkis ĝin.
Krome, blatoj manĝis tie kaj ĉi tie. Tamen, la ĝenerala
senco ne perdiĝis.
Do, mi decidis, ke, por ĝin
kontentige legi, la tuton mi kopiu, kiam mi estos libera.
Tiu transskribo daŭris
ĉirkaŭ unu monaton. Tion mi ne bedaŭras.
ŝajnis al mi, ke la rakonto
havis nek komencon nek finon.
Tamen, mi decidis uzi ĝin, kiel skeleton por mia romano, kiun ekde
ĉiam mi deziris verki,
pri mia urbo Qormi, la urbo kie mi naskiĝis, kie mi vivis la unuajn
dudek jarojn,
antaŭ ol mi decidis ekprovi novan vivon aliloke.
Qormi estas antikva urbonomo;
ĝi situas meze de Malto, pli precize
de ĝia plej malalta parto, tiel, ke
ĝi similas al vala urbo.
Laŭ maltaj toponimiistoj,
ĝi devenas de la araba nomo: Karm, signifanta "vinberujon".
Qormi estis kaj ankoraŭ
estas tre konata pro sia granda nombro de bakejoj,
kiuj provizas per pano tri
kvaronojn de la insulanoj.
Ĝi havas duan nomon, ne multe uzatan, tamen tie ĝi estas, donacitan de
la Grandmajstro Pinto de Fonseca en
1743, post peto de la loĝantaro.
Estis ĝuste la
paroĥestro Dun Guzepp Vella, kiu
subskribis ĝin nome de la
loĝantaro.
Kaj Pinto, fiere kvankam bonkore,
tiun peton plenumis kvazaŭ, aŭ
tutsimple! por eternigi sian nomon.
La dua nomo de Qormi estis
Città Pinto "Urbo Pinto", en la itala laŭ la tiutempa
kultura etoso.
Hodiaŭ, ĝi tradukiĝis en la maltan: Belt Pinto (Belt signifas urbo).
Estis la unua fojo, ke
Grandmajstro iam donacis sian nomon al urbo
aŭ vilaĝo en Malto,
petite de la loĝantaro. Poste, aliaj Grandmajstroj sekvis tiun
honorigon.
Ĉar temis ĝuste pri
honoro, kaj nenio plu. Kvankam miaflanke
mi vidas neniun honoron en tio.
Sed kion pensas mi, neniel
gravas. Gravas nur la historio, kaj historiaŝojn oni devas nepre respekti,
ĉu oni ŝatas ilin aŭ
ne.
Ĝuste ĉi tiun honoron
al mia naskiĝurbo mi ĉiam deziris glorigi,
pritraktante ĝin kerne de mia romano.
Ne por glorigi Pinto'n, ĉar li estis unu el la plej arogantaj
Grandmajstroj de Malto.
Cetere, ĉiuj Grandmajstroj,
kun etaj esceptoj, estis arogantaj.
Li tiel arogantis, ke unufoje li
revis aĉeti Korsikujon, kio fine ne realiĝis.
Estis ankaŭ li, kiu fermis
la supron de sia krono por fariĝi princo,
la unua Grandmajstro-princo de Malto, kaj tiel estis li, kiu heredigis
la princecon al siaj tri postaj kaj
lastaj regantoj de Malto, kies regno finiĝis en 1798,
forbalaita de Napoleono.
Ĉion ĉi tion mi
ĝuste trovis jam sugestitan en tiu manuskripto. Kaj
ĝuste tion mi pritraktos en mia
romano. Ĉi romanon mi certe
ekverkos en la nefora estonteco.
Antaŭ nelonge, mi scivole
reiris serĉi la manuskripton bone garditan
en aparta komodo.
Vi eble ne kredas min, kiam mi
konfesas, ke mi trovis ĝin
pecetigita.
Mi scias, kio okazis. Antaŭ unu jaro, muso eniris la domon kaj iĝis Nekaptebla!
Kaj dum ĝia sufiĉe longa vizito, vagante tra la domo precipe dumnokte, ĝi trovis
la manuskripton kaj ĝin detruis,
stomaksatige.
Kiam ni, post diversaj
sensukcesaj klopodoj kapti ĝin,
kontente mortigis ĝin, ni vidis, ke ĝi montras emon grasiĝi.
Iru ekspliki al Dun Guzepp Vella kaj al Grandmajstro Pinto de Fonseca,
ambaŭ tiom fanfaronemaj, ke
ilia nomo finiĝis en la stomako de moderna muso.
Tamen, mi estas kontenta, ke
en ĉi tiu rakontskeleto
troviĝas la
pensovervo de mia praavo, kiu ajn li estu, kiu bonkore kaj nescie
testamentis la kernon de rakonto ĉirkaŭ kiu mi devos konstrui
peceton
de la vivo de miaj samurbanoj, sub unu el la plej longaj, kvankam gloraj,
por ne diri eĉ turmentaj,
epokoj, de lia eminenca Moŝto Grandmajstro Pinto de Fonseca, princo de Malto.
*: helena vorto signifanta:
"Mi eltrovis". Ĝi iĝis proverba post
kiam sin bananta Arkimedo (3-a Jarcento A.K.) malkovris la leĝon
pri la
pezo de la korpoj mergitaj en
likvaĵon.
**: Ĝi signifas: "Kaj la lumo
estiĝis" (el la Biblio)
Carmel Mallia
)el
"Mondoj", 2001)
pri la aŭtoro
Carmel MALLIA naskiĝis sur
la insulo Malto, kie li vivas, la 9-an
de novembro 1929 kaj estas do preskaŭ 94-jara. Li
esperantistiĝis en 1960
kaj akiris altgradan diplomon de la
brita Esperanto-asocio. Li verkas ankaŭ
en la malta, angla kaj franca kaj
kelkaj liaj poemoj estas en la itala.
Prezidanto de la Malta Esperanto-oSocieto, membro-fondinto de EVA,
membro-fondinto de la Internacia Naturkuraca Asocio,
membro-delegito de UEA, akademiano.
Doktoro pri literaturo,
naturkuracado kaj bibliaj studoj; studis filozofion en Francujo.
Li prelegis pri la malta
historio en la Universala Kongreso en
Pollando (1987),
en la Universala Kongreso de Montpeliero (1998) kaj
en la ekumena kongreso IKUE-KELI
en Rimini (2003)" pri la malta
pastro-poeto Dun Karm.
En esperanto li verkis tri
poemarojn
("Kapricaj raketoj", "kontrastoj",
"marionetoj") kaj la romanon
"Ĉielarka estonto".
Li kontribuis al la revuoj
monato kaj literatura foiro,
tradukis al la malta kelkajn
esperantajn verkoj,
redaktis antologiojn de la malta poezio entenantajn liajn tradukojn,
verkis en la malta biografiojn de
Zamenhof kaj de lia filino lidja,
tradukis al la malta la lernolibron de esperanto laŭ la zagreba
metodo ktp..
En la jaro 2017 li estis
honorigita per la titolo kavaliro de
Sicilio.
Printempo
(1893)
Printempo venas! Vivon donas
Al ĉio belulina veno:
Varmege suno jam proponas
Radiojn siajn, kaj mateno
Vizaĝon belan kun rideto
Al ĉiuj montras, jam de l' montoj
Kun bruo fluas rivereto
Kaj detruataj estas pontoj.
Denove ĉio reviviĝas,
Kantadas venon de printempo....
Por mi nur daŭras, ne finiĝas
Malbona, malvarmega tempo!
Por mi ne estas suna lumo.
Kaj de printempo bela veno
Nenion donas... Nur mallumo,
Mallumo sola kaj... ĉagreno!
vasilij devjatnin
Kompletigaj informoj pri
Esperanta Ligilo
redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)
poŝtĉekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEa-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
la lasta numero de esperanta
Ligilo
legeblas ankaŭ en la retejo de Libe:
http:\\libe/slikom/info
Por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:
masenkoai(cxe)mail.ru
---------------