Esperanta Ligilo

Oficiala organo de

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

 

numero 9 - Novembro 2024

 

 

        Enhavtabelo

 

De la redaktanto.

Informoj de la estraro.

Literatura konkurso.

Literaturo:

  La miraklo.

  Patrino kaj filino.

Memore al Gunleik Bergrud.

 

 

 

 

       De la redaktanto

 

  Pardonpeto sur la unua paĝo fariĝis jam tradicio, kaj tradicion oni nepre respektu!

  Ĉifoje temas ĉefe pri la granda malfruiĝo de ĉi tiu novembra numero kaj, sekve, de la decembra. Por akiri vian komprenemon mi deziras al vi la plej ĝojajn kristnaskajn kaj novjarajn festotagojn kaj la plej prosperan kaj pacan jaron 2025, tute sincere, kvankam iom et-espere!

 

 

     Informoj de la estraro

 

       La 89-a IKBE

  La estraro de LIBE, en sia skajpkunveno, okazinta la 7-an de Decembro, decidis ke la 89-a IKBE "Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj" okazu en Francio "Kastelo Gresillon" ekde la 30-ade Junio ĝis la 7-a de Julio 2025. La unua komuniko kun detalaj informoj pri la kongresloko, tieaj kondiĉoj kaj aliĝo, estos publikigitaj is la fino de la jaro.

 

 

       Kandidatiĝoj

  Sekvajare finiĝas kvarjara deĵorperiodo de nuna estraro. Ni petas ĉiujn, kiuj pretas aktive partopreni en LIBE-agado cele al disvastigo de Esperanto inter la blinduloj kaj praktika  uzo de la Lingvo por plibonigo de kvalito de ilia vivo, kandidatiĝi. Bonvolu sendi vian koncizan biografion al nia dua sekretario, Dragan Stokoviĉ ĝis la 31-a de Decembro

2024 al jena retadreso: draganstokovic4@gmail.com

                Nome de la estraro:

                 Nedeljka Loĵajiĉ

 

 

       Literatura konkurso

 

  En la nuna mondo ni estas surŝutataj per informoj, ne por ke ni estu pli informitaj, sed por ke inter la  sinsekvaj informoj ne estu tempo por pensi pri tio kion ni ricevis, kaj do ĝi fiksiĝu en nia memoro ne pro ĝia graveco, sed pro la maniero de transdono, tiel ke okazas, ke ni klare rememoras ke fama paro de aktoroj, kantistoj aŭ sportistoj disiĝis, sed nur nebule memoras, ke ie eksplodis milito inter du malgravaj ŝtatoj, sur nia planedo, sed ne proksime al ni, bonŝance.

  Nu, por eviti, ke la informo pri grava iniciato de LIBE perdiĝu el via memoro, mi denove aperigas ĝin ĉi malsupre, esperante, ke ĝi vekos en vi interesiĝon kaj la decidon provi "aŭ eĉ pruvi" vian verkistan talenton. Do, jen la informo!

 

  La estraro de LIBE decidis lanĉi literaturan konkurson por stimuli blindajn e-istojn verki en Esperanto kaj doni al ili eblecon prezenti sian literaturan kreivecon.

  Ni alvokas nevidantajn esperantistojn kiuj pretas verki poeziaĵojn, rakontojn aŭ eseon, partopreni en la konkurso.

  La konkurso inkluzivas tri branĉojn: poezio, prozo kaj eseo.ĉiu konkursanto rajtas partopreni nur en du branĉoj, kaj per nur du verkoj, nepre ne jam eldonitaj, por ĉiu branĉo. La amplekso de prozaĵoj ne superu kvin paĝojn, kun maksimumo de 2500 karaktroj.

  Viajn verkojn vi sendu preferinde en elektronika formo ĝis la 31-a de Marto 2025 al Pier Luigi da Costa: dacostapl@gmail.com, aŭ Brajle: p. l. da costa, via di s. maria del giudice 2369, it-55100

Lucca, Italujo.

  Por ĉiu branĉo ni planas doni po du premiojn. Rezultojn de la konkurso ni publikigos ĝis la 31-a de Majo 2025 en retlisto de LIBE kaj en nia organo "Esperanta Ligilo".

                         La estraro

 

 

     La miraklo

 

  Kiel studentino, al mi estis donita la tasko intervjui lin por nia studentĵurnalo. Tiam en la postmilitaj jaroj Sinjoro Spera estis tre konata politikisto. En la politika vivo de la nacio li ludis gravan rolon luktante por internacia kompreno kaj kunlaboro.

  Mi renkontiĝis kun impona kaj vigla persono. Neniu povintus rimarki, ke li estis enkarcerigita en la mondmilito kaj suferis dum jaroj en nazia koncentrejo.

  "Kion mi povas fari por vi?" li demandis afable, kiam mi timide eniris la libroplenan kabineton.

  "La legantoj de nia ĵurnalo certe interesiĝus pri via vivo, sed mi scias, ke vi ne havas suffiĉe da tempo por rakonti multe..." mi balbutis. Mi ĉagreniĝis pri miaj mallertaj vortoj, sed Sinjoro Spera nur ridetis kaj tuj komencis rakonti pri sia infanaĝo en malriĉa familio kaj pri siaj klopodoj venki siajn edukajn mankojn per memedukado kaj kursoj por laboristoj. 

  "Baldaŭ mi legis ĉion, kion mi trovis en la publikaj bibliotekoj kaj mi ege interesiĝis pri politikaj teorioj kaj internaciaj aferoj. Post mia aliĝo al la Socialdemokrata Partio, mi renkontis multajn interesajn homojn el aliaj landoj, sed komence mi ne povis paroli kun ili, ĉar en la elementa lernejo mi neniam lernis fremdajn lingvojn."

  De la bretaro malantaŭ sia dorso, li prenis maldikan ŝiritan libreton, kaj transdonante ĝin al mi, li diris:

  "Jen la plej bona donaco kiun mi iam ajn ricevis. Estas esperanta lernolibro. En la jaro 1929 okazis en nia ĉefurbo granda internacia renkontiĝo de socialistaj gejunuloj, kaj la gvidantoj de la laboristoj konvinkis nin, ke estas necese lerni la internacian lingvon Esperanton por paroli kun aliaj partoprenantoj.  Dum kelkaj semajnoj eminentaj homoj instruis nin, kaj ĉe la renkontiĝo mi parolis kun diversaj junuloj kaj junulinoj el multaj landoj. Tiu travivaĵo certe ŝanĝis mian tutan vivon. Eĉ en la koncentrejo, Esperanto ebligis al mi kelkfoje paroli kun fremdlandaj malliberuloj, kvankam la SS-anoj estus severe punintaj nin, se ili aŭdintus nin."

  Per tiu intervjuo komenciĝis mia intereso pri Esperanto. Kiel ĵurnalistino, mi ofte kontaktis Sinjoron Spera, kaj li donis al mi informojn aŭ aranĝis intervjuojn. Ni kutime parolis esperante kaj li ĝojis pro mia progresa sperteco. Kiam li emeritiĝis, la kontakto rompiĝis, kaj dum jaroj mi nenion aŭdis pri li.

  Iun tagon tamen la redaktoro de nacia ĵurnalo telefonis al mi por demandi, ĉu mi jam aŭdis pri la malsaniĝo de mia maljuna konato. Mi tuj telefonis al lia domo por demandi, kiel mi povus helpi, ĉar mi ŝuldis al Sinjoro Spera multe kaj mi volonte farus ion por li. Post ia hezito, lia bofilino proponis, ke mi pasigu du aŭ tri horojn en lia domo, dum ŝi eliros.

  "Prizorgi la avon estas tro peza tasko por mi", ŝi klarigis al mi, kiam mi alvenis al la domo. "Li fariĝas pli kaj pli konfuzita kaj povas nek kompreni, nek paroli. Mia edzo tute ne volis meti lin en hospitalon aŭ maljunulejon. Sed kion fari? Kun tri viglaj infanoj mi havas sufiĉe da laboro, kaj mia edzo ne povas helpi min, ĉar kiel kuracisto li laboras dum la tuta semajno. Li tute ne komprenas mian situacion. Mi ne plu eltenas la streĉon. ĉu mi povas

lasi vin sola?"

  Evidente la juna virino kun maltrankvila vizaĝo ne volis atendi mian respondon. ŝi staris sur la sojlo de la salono kaj rigardis min hezite.

  "Bedaŭrinde mi ne povas fari kafon por vi, ĉar mi devas tuj forkuri."

  "Ne maltrankviliĝu", mi respondis, "Mi faros bonan teon por mi kaj via bopatro kaj ni pasigos agrablan posttagmezon kune."

  Ŝi prenis sian elegantan mansaketon kaj elkuris el la ĉambro. Mi komprenis, kial ŝi ŝajnis aparte nervoza, ĉar ŝi timis la venontan diskuton kun sia edzo kaj aliaj familianoj. Ili intencis kunsidi por decidi la sorton de la kompatinda maljunulo, kiu antaŭ kelkaj semajnoj suferis gravan apopleksion. La familianoj nun klopodis trovi taŭgan sanatorion por li, kaj ili ankaŭ volis decidi kiel pagi grandajn elspezojn.

  Post kelkaj minutoj mi aŭdis ŝian aŭton rapide forveturi, kaj en la

subita silento mi turnis min al Sinjoro Spera. Mi sentis min iomete

embarasita, ĉar mi timis, ke la kompatindulo povintus diveni la sencon de nia konversacio. Sed la kaduka viro ne montris iun ajn reagon. Li sidis malrekte sur la fotelo, rigardante la blankan ekranon de la televidilo. Li estis altkreska viro kun grandaj manoj kaj piedoj. Spite al lia staturo, lia vestaĵo ŝajnis tro granda, ĉar la larĝaj ŝultroj estis

preskaŭ senkarnaj. La malsano estis certe videbla sur lia agla vizaĝo, kiu nun estis pala pro la endoma vivo kaj tute malsimetria. Li aspektis terure melankolia kaj elĉerpita.

  Mi ŝaltis la televidilon, kvankam la hejmestrino jam informis min ke, pro iu nekonata kaŭzo, ĝi ofte malbone funkcias. Kutime la bildo estis nebula, kaj la aparato terure zumis kaj fajfis.

  Mia maljuna amiko permesis al mi mallaŭtigi sonon. Kvankam mi ne povis kompreni lian laŭtan konfuzangrumbladon, mi divenis, ke li ne volas malŝalti la televidilon.

  Fuĝante en la kuirejon, mi faris teon kaj serĉis la preferatajn dolĉaĵojn de la malsanulo. Kiam mi revenis en la salonon kaj surtabligis belaspektan pleton, mi rimarkis plezuron sur lia vizaĝo, kaj li eĉ provis rektiĝi. 

  Unu el liaj brakoj pendis senutile sur la brakseĝo kaj pro tio mi devis meti la tason al lia buŝo, sed li mem provis preni biskvitojn. Bedaŭrinde li ne povis eviti, ke grandparto de la nutraĵo falis sur lian vestaĵon, kaj post la manĝo mi havis la embarasan taskon, forviŝi striojn de liaj vesto kaj pantalono.

  Subite li aspektis tiel pala, ke mi devigis lin ripozi. Finfine li ekdormetis antaŭ trembrilaj bildoj sur la ekrano de la televidilo. Ankaŭ mi ĝuintus etan sieston, sed fakte mi ne povis sekvi lian ekzemplon, ĉar mi tro maltrankviliĝis pri lia sanstato.

  Por distri min, mi rigardis ĉirkaŭe. Troviĝis ĉi tie belegaj antikvaj mebloj kaj bildoj en la granda lumplena salono, kaj mi ekvidis grandan bretaron kun multaj novaj kaj malnovaj libroj pri diversaj temoj, kaj aparte pri historio, politiko kaj filozofio. Mi rimarkis ankaŭ areton da esperantaj libroj. Mi prenis unu post la alia, kaj subite mi rimarkis inter ili la konatan ŝiritan libreton, kiun antaŭ tiom da jaroj Sinjoro Spera montris al mi. Mi sidiĝis en angulo de la komforta sofo kaj komencis legi simplan  tekston kun malmodernaj ilustraĵoj.

  Subite la kvieto frakasiĝis. La tri infanoj de la familio revenintaj de la lernejo enkuris. La mistero pri malfunkciado de la televidilo baldaŭ klariĝis: evidente ĝi estis ludilo ŝasata de la knaboj! Ili turnetis la aparatbutonojn, ĝis teruraj sonaĉoj plenigis la ĉambron, kaj la avo vekiĝis. Li tuj ĉagreniĝis pri la bruego, kaj larmoj de frustrado verŝiĝis de liaj malgajaj okuloj.

  Mi klopodis trankviligi la situacion, sed la tri infanoj ne komprenis mian zorgon. Ili pensis, ke la avo sentas nenion, ĉar li ne povas paroli. Finfine mi sukcesis kvietigi ilin. Mi promesis rakonti historion, se ili konsentos malŝalti la televidilon. La plej aĝa knabo ekvidis la malfermitan libreton, kiun mi estis lasinta sur la tablo, kaj demandis:

  "Ĉu ĉi tiu malnova libro estas por infanoj?" 

  "Jes, sed ĝi estas skribita en aparta lingvo, kiun oni povas lerni dum mallonga tempo. Eĉ multaj infanoj en la tuta mondo povas paroli ĝin."

  "Ĉu ankaŭ vi komprenas ĝin?" demandis la dua knabo.

  "Se vi volas, mi povas laŭtlegi iujn frazojn por vidi, ĉu ankaŭ vi komprenas iomete."

  Ni sidiĝis ĉe la tablo kaj mi serĉis simplajn frazojn el la unua leciono. Kun mia helpo kaj pro buntaj ilustraĵoj, ili povis diveni la ĉefan parton de la historio, kaj mi helpis ilin, kiam ili ne povis daŭrigi. Subite klara voĉo interompis nin:

  "Vi estas tri inteligentaj knaboj!"

  La voĉo ne venis el la televidilo, sed de la maljunulo mem. Ni ĉiuj gapis al li. Mi hezite faris demandon.

  "Ĉu vi komprenas nin?"

  "Evidente, mi ĉiam komprenas, kvankam mi estas nek tre juna, nek tre sana."

  Lia voĉo tremis, li parolis malrapide, sed liaj frazoj sonis klaraj, spite de lia nesimetria buŝo, kiun li ne tute kapablas fermi.

  La mienoj de la tri infanoj montris preskaŭ ridindan nekredemon.

  "Ĉu vi vere komprenas, kion li diris?" demandis germane la plej aĝa nepo, kaj li rigardis la avon kiel fantomon.

  Mi tradukis ĉion, kion Sinjoro Spera diris. Sekve mi parolis kun li pri la situacio. Li esprimis sian malfeliĉon pro la sanstato kaj dependeco. Nepre li ne volis forlasi sian hejmon. La penso mem pri la sorto faris lin tiom perturbita kaj

malfeliĉa, ke mi ege bedaŭris lin.

  Baldaŭ li fariĝis laca pro la nekutima peno kaj li fuŝprononcis iujn frazojn. Finfine liaj okuloj fermiĝis kaj li ekdormis.

  La knaboj estis scivolaj kaj faris ekscitajn demandojn:

  "Kion diris la avo? Ĉu li vere parolis? Ĉu niaj gepatroj povos kredi nin?"

  Por kvietigi ilin, mi komencis rakonti la historion de mia unua renkontiĝo kun la avo. Mi provis priskribi la impreson, kiun la tiama politikisto faris sur mi. Sen interrompi rakontadon la plej juna knabo kviete ekstaris kaj alproksimiĝis al la seĝo de sia avo. Timeme li tuŝis la blankan hararon kaj la senpovan manon de la dormanta maljunulo. La aliaj infanoj rigardis lin, kaj ĉiuj ridetis.

  Por mi okazis en tiu momento vera miraklo: la unuan fojon la infanoj konstatis, ke la avo estis reala persono!

  Baldaŭ ni aŭdis la aŭton de la gepatroj, kaj kelkajn minutojn poste ili  eniris la ĉambron.

  Dum la knaboj saltis kiel spritaj hundidoj ĉirkaŭ ili, mi klopodis klarigi  al ili, kio okazis. La kuracisto ŝajnis tuj kompreni la novaĵon kaj diris:

  "Mi jam legis pri similaj aferoj. Ili ŝajnas mirindaj, sed la klarigo estas tia, ke ofte, post apopleksiaatako, la parto de la menso, kie estis konservita la gepatra lingvo, ne plu funkcias, dum fremdaj lingvoj verŝajne troviĝas en sendifekta parto. Nun mi ege bedaŭras, ke mi ne povos kompreni mian patron. Mi ĉiam rifuzis lerni Esperanton, kvankam mia

patro multfoje klopodis instrui min. Mi preferis lerni la anglan, kiun mi bezonas en mia profesio."

  Dum lia parolado, mi rigardis la vizaĝon de lia edzino. Unue ŝi montris surprizon kaj intereson, sed tuj ŝi sulkis la frunton kaj ŝia mieno  fariĝis malmola. Subite ŝi komencis rapide paroli:

  "Neniu povas fari al mi riproĉon pro tio, ke mi simple ne plu volas prizorgi lin. Kaj mi neniam konsentos...".

  Tiam nervoze reagis ŝia edzo:

  "Trankviliĝu! Ni jam interkonsentis pri tio."

  Li turnis sin al mi:

  "Nu, ni ne volas haltigi vin. Ni ŝuldas al vi koran dankon por la vizito." Kaj li kondukis min al la pordo.

  La proksiman semajnon mi telefonis, por demandi, ĉu oni ankoraŭ bezonos mian helpon, sed la virino informis min abrupte, ke ŝia bopatro de kelkaj tagoj troviĝas en "ripozdomo". 

  Mi facile trovis la grandan konstruaĵon en belaspekta parko. Mi eniris grandan salonon. ĉirkaŭ dudek personoj sidis laŭ la muroj antaŭ grandega televidilo. Plejparte ili dormis, kvankam la ĉambro pleniĝis per la sono de iu antikva muzikalo.

  Ankaŭ Sinjoro Spera ŝajnis dormegi, sed kiam mi diris: "Bonan tagon! Kiel vi fartas?" liaj okuloj malfermiĝis.

Li rigardis min silente kaj diris nenion.

  Post kelkaj minutoj mi eliris kaŝe el la ĉambro.

     Sheila SPIELHOFER "Aŭstrujo"    

 

 

      Patrino kaj filino

 

  Laura eniris la noktan buson, kiu de Romo veturas al Milano. ŝi montris al la ŝoforo sian bileton kaj iris serĉi sidlokon. Malantaŭ ŝi, ŝia patrino vokis ŝin:

  "Laura, venu, ĉesu tiel silenti. Mi komprenis, vi koleras kontraŭ mi, sed ĉi tiu vojaĝo daŭros... kiom longe? Preskaŭ naŭ horoj, ĉu ne? Vi ne vojaĝos dum naŭ horoj sen paroli al mi, ĉu?"

  "Ĉu vi vetu?", Laura diris flustre.

  "Krome", daŭrigis ŝia patrino, "kial estis necese transloĝiĝi? Nu, ĉu vi ne estis kontenta ĉe mi en Romo?"

  Laura sidiĝis en la malantaŭo de la buso. ŝia patrino sidiĝis apud ŝi.

  "Lasu min trankvila!", Laura flustris al sia patrino.

  "Mi estas via patrino, vole-nevole, do mi bedaŭras sed mi ne intencas lasi vin trankvila."

  "Mi estas plenkreskulino", Laura respondis, provante paroli kiel eble plej mallaŭte, "vi faris nenion krom detrui mian vivon, vi devas ĉesi turmenti min."

  "Detrui vian vivon, kia troigo!"

  "Vi estas mia patrino nur kiam vi bezonas min! Vi naskis min nur ke mi estu via servistino kaj prizorganto! Mi malŝparis la plej bonajn jarojn de mia vivo pro vi!"

  "Vi troigas!"

  "Kiam paĉjo mortis, vi igis min forlasi studojn por esti kun vi, ĉar vi diris, ke vi sentas vin sola kaj bezonas akompananton. Poste vi komencis plendi, ke vi estas malsana. Vi ĉiam estis malsana! Eĉ kiam vi vere fartis tre bone. Vi ne permesis al mi eliri kun amikoj. Vi ne lasis min eliri kaj vojaĝi, fianĉiĝi. Vi praktike tenis min kiel vian kaptiton, ĉar vi estis tiom bezonema! Vi devus esti la patrino kaj mi la filino."

  "Vi kondutis kiel malbona infano, kaj mi devis esti la respondeca plenkreskulino. Vi estas vere egoista filino! Mi bezonis vin kaj vi volis lasi min sola, malsana kiel mi estis. Estis via filina devo resti apud mi!"

  "Ĉu mi estus la egoisto?!", Laura kriis, altirante scivolemajn rigardojn de la aliaj pasaĝeroj, el kiuj multaj turnis sin por rigardi ŝin. "Ĉu mi estus la egoisto?", ripetis ŝi pli malrapide. "Patrino devus pensi pri siaj infanoj anstataŭ pri si mem. ŝi devus deziri ilian feliĉon, igi ilin memstaraj, krei estontecon por ili kaj helpi ilin realigi ĝin! Vi, viaflanke, ĉiam pensis nur pri vi mem! Vi venis unue, vi estis tiu grava, vi, vi, vi! Ne interesis vin, ĉu mi estas feliĉa. La nura afero, kiu interesis vin, estis ke mi preparu al vi matenmanĝon, tagmanĝon, posttagmanĝeton, vespermanĝon! Kaj ke mi lavu viajn vestojn, ke mi akompanu vin promeni... Resume, servistino kaj prizorganto, kiel mi diris!"

  "Eble vi estis servistino aŭ prizorganto, vi ĉiam plendis pri ĉio! Se mi ne estus urĝinta vin, vi eĉ lasus min morti pro malsato!"

  "Kion vi diras?!", Laura kriis denove, altirante pliajn rigardojn de la aliaj pasaĝeroj. "Mi ja plendis!", Laura diris mallaŭte. "Ĉiufoje, kiam mi preparis manĝon, nenio taŭgis por vi! Mi kuiris pastaĵojn, vi volis rizon. Mi kuiris rizon, vi volis pastaĵojn! Vi manĝis tri ĉefpladojn kaj tri krompladojn samtempe: mi devis kuiri pli da manĝaĵo ol restoracio!"

  "tri ĉefpladojn kaj tri krompladojn...."

  "Kiel vi povas nei tion?! Ĉiutage, vi volis mil aferojn kune: unutage artiŝokojn, terpomojn kaj karotojn, kun kokaĵo, fromaĝo kaj fiŝo. Alitage verdajn fabojn, kukurbojn kaj tomatojn, kun ovo, konservita viando kaj hamburgero! Resume, ĉiutage vi kvazaŭ sendis min al la frenezulejo! Kaj plie, anstataŭ danki min, vi admonis min ĉar nenio estis sufiĉe bona por vi el tio, kion mi kuiris! Mi preskaŭ ekhavis nervan kolapson! Do jes, mi nepre devis translokiĝi, por ne freneziĝi! Kaj estas vi, kiu devus resti en Romo!"

  "Ho, mi ne intencas resti malantaŭe, mi iros kien vi iras."

  "Do kio? Ĉu vi intencas detrui mian vivon ankaŭ en Milano? mi vere tediĝas. Tio sufiĉas. Faru tion, kion vi volas, sed mi nenion plu ŝuldas al vi."

  "Vi estas mia filineto, mi estas la patrino, vi devas obei min kaj sekvi miaj konsilojn, aŭ vi spertos malbonon."

  "Mi estas kvindeksepjara! Kaj nun mi troviĝas tiel, sola kaj senestonta precize danke al viaj konsiloj, do dankon sed ne dankon. De nun, mi reprenos mian vivon kaj faros tion, kion mi volas. Vi faru laŭ via volo, sed ĉesu turmenti min! Kaj nun silentu, mi volas dormi. Estas malfrue. Morgaŭ matene mi volas esti bone ripozita por renkonti mian novan dungonton kaj ekloĝi en mia nova luata domo en Milano."

  "Kaj dormu do. Kiu diras ion al vi?"

  "Jes, certe. Bonan nokton."

  Post malpli ol unu horo, Laura estis denove vekita de Sia patrino, kiu vokis ŝin insiste.

  "Ĉu eblas scii, kion vi volas, ĉi-foje?", Laura ekkriis. Kelkaj el lavojaĝantoj, ĵus endormiĝintaj, vekiĝis, rigardis ŝin malaprobe kaj gestumis ke ŝi silentu.

  "Ĉi tiu vojaĝo daŭras eterne!", diris la patrino. "Mi enuas! Ni revenu!"

  "Ĉu vi freneziĝis?", Laura diris, penante teni sian voĉon kiel eble plei mallaŭta. "Reiru se vi volas, vi ja faros al mi favoron! Mi finis kun vi. Mi iras al Milano vivi kaj labori. Mi ne revenos al Romo!"

  "Sed kion mi faros, tute sola, dum vi estos en laborejo?"

  "Estas via problemo! Vi povis resti en Romo, anstataŭ plu ĝeni min!"

  "Vi estas tiom sendanka filino! ĉu tiel oni rajtas paroli al sia patrino, post ĉiuj sinoferoj, kiujn mi faris por vi?"

  "Kiajn sinoferojn? Vi ĉiam pensis nur pri vi mem! Paĉjo donis al vi monon por aĉeti al mi ludilojn, vi uzis ĝin por aĉeti vestojn kaj ŝuojn por vi mem!"

  "Nu, vi havis multege da ludiloj, dum mi bezonis novajn vestojn kaj novain ŝuojn."

  "Sed vi havis plenajn ŝrankojn! Vi ĉiam devis havi pli ol la aliaj. Se mi aĉetis al mi unu robon, vi aĉetis al vi tri!"

  "Tio sufiĉas, vi lacigas min, nun vi vidos, kion mi faros al vi! Mi pagigos vin pro ĉiuj malbonaĵoj, kiujn vi diras al mi!"

  "Unue, mi diras nur la veron. Due, igi min pagi? Pli ol tio? Faru tion kion vi volas, sed lasu min dormi, mi petas!"

  Laura ĉiel provis dormi, sed ŝia patrino daŭre ĝenis ŝin dum la tuta vojaĝo kaj ŝi ne povis fermi la okulojn.

  Tuj kiam ili alvenis, Laura, elĉerpita pro la sendorma nokto, malsupreniris de la buso ŝanceliĝante, prenis la rulvalizojn, kiujn ŝi kunportis kaj malproksimiĝis de la buso. Unu el la aliaj pasaĝeroj, rigardante ŝin foriri, diris al kunpasaĝeroj aŭdproksimaj: 

  "Kun kiu parolis tiu virino? ŝi kriis kiel frenezulino kaj parolis al si  mem!" 

  Sambusanino respondis: 

  "Mi pensas, ke ŝi forkuris de iu mensmalsanulejo. Ni esperu, ke ni ne revidos ŝin denove!"

  Intertempe, Laura eniris sian novan loĝejon kaj kuŝiĝis sur la lito por momento. Ŝia patrino sidis apud ŝi kaj diris: 

  "Rigardu vin, vi aspektas kiel ĉifono! Estus pli bone, se ni estus en Romo."

  "Panjo, bonvolu lasi min dormi! Ĉu necesas streĉi min eĉ post via morto?"

  "Kaj kiu streĉas vin? Ne kulpas mi, se mortintoj ne dormas."

  "Sed la mortintoj kutime iras al la postmorta mondo. Ili ne restas por turmenti siajn infanojn eĉ post sia morto!"

  "Ha, do vi volus, ke mi foriru? Vi devus esti feliĉa, ke mi ankoraŭ povas esti proksima al vi, sendanka filino!"

  Laura, kolerigita, kriegis frustrate.

  Kompreneble, ŝi tristis kiam ŝia patrino mortis. Kvankam unuaranga ĝenulo, ŝi tamen estis ŝia patrino.

Sed almenaŭ, Laura esperis, ke ŝi povus finfine malstreĉiĝi kaj vivi sian vivon, nun ke patrino estis for, freneziginte kaj elĉerpiginte ŝin. Sed ne! La fantomo de ŝia patrino daŭre hantis ŝin eĉ post kiam ŝi mortis! Kaj kompreneble neniu alia povas vidi ŝin, aspektigante  ŝin freneza, kiam ili interparolas publike!

  Ŝi demandis sin, kion ŝi malbone faris en sia vivo por meriti tian punon! Ŝi nur esperis, ke pli-malpli frue, ŝia patrino lasos ŝin trankvila kaj iros tien, kien kutime iras la animoj de mortintoj. Kvankam, konante sian patrinon, ŝi havis la impreson, ke ŝia fantomo daŭre persekutos ŝin ĝis ankaŭ ŝi mortos. Kaj eble eĉ pli ol tio, por eterneco. Kia bela perspektivo!

   Emanuela Pellicciaro "Italujo"

 

 

 

  Memore al Gunleik Bergrud "1"

 

  Forpasis muzikisto, komponisto kaj muzik-aranĝisto, faka kaj beletra verkisto, spertulo pri brajlo, sportulo, organizaĵa spertulo, Esperantisto, pedagogo, familiulo kaj homkonanto. Lia nomo estis Gunleik Bergrud, sed li estis plej bone konata kiel Gullik.

  Li naskiĝis en Hjartdal, Telemark, la 4-an de  aŭgusto #1942, kaj mortis en Oslo la 26-an de oktobro 2023, 81-jara.

Gullik naskiĝis kun katarakto, kaj en siaj "infanaĝaj memoroj el la 1940-aj  kaj 1950-aj jaroj" titolita "Ser n kleint, han?" "proksimume "Ĉu li vidas malbone, ĉu?"" li skribas: "Tiutempe infanoj kun denaska katarakto ne estis operaciataj antaŭ ol esti 5-6-jaraj; tiel ili por ĉiam restis malforte-vidantaj "ambliopaj"". Evidente estis bonŝanca lia "elekto de gepatroj", ĉar ili permesis al li "vidi" je liaj propraj premisoj: ĉu havi la aĵojn sufiĉe proksime, ĉu tuŝi la aĵojn. Ili ankaŭ permesis al li kaj skikuri kaj skisalti. Ke li konstante vundadis sian frunton kapofrapante kontraŭ aĵoj,

kaj ke li unu fojon rompis la kruron pro skisalto, ne igis ilin malhelpi, ke li evoluu kiel normalaj infanoj.

  Kvankam oni rekomendis al la gepatroj, ke Gullik estu sendita al Dalen publika lernejo por blinduloj, ili elektis, ke li lernu en la baza lernejo kun la hejmlokaj infanoj.

  En 1958 Gullik venis al la tiama Huseby publika lernejo por blinduloj, poste Huseby eduka centro por viddifektitoj, ankoraŭ poste Huseby kompetenteca centro. En la sama jaro mi mem alvenis al Huseby, do mi konatiĝis kun Gullik antaŭ 65 jaroj.

  1958 estis la unua jaro, kiam Huseby aranĝis "antaŭ-kurson" por lernantoj ne venintaj el Dalen. En tiu kurso ili lernis brajlon, kaj ili gustumis la metiajn kaj industriajn edukojn, kiujn Huseby proponis. Gullik jam tiam havis talenton kaj intereson pri muziko, interalie li ludis mandolinon. Dum proksimume unu jaro li lernadis pian-agordadon, sed iom post iom klariĝis al li, ke li preferis pianon ludi ol agordi.

  Dum li loĝis en Huseby, li akceptiĝis en la muzik-konservatorio de Oslo, kie li ekzameniĝis kiel muzik-instruisto en 1966, kaj poste kiel ĥor-direktisto.

  Dum la studjaro 1966-67 Gullik instruis pianludadon ĉe la muzik-konservatorio, kaj en 1967 li dungiĝis kiel muzik-instruisto en Huseby, posteno, kiun li okupis ĝis sia pensiiĝo en 2010.

  Li instruis kaj praktikajn lertecojn kiel pianludadon kaj muzikteorion. Li ekzameniĝis kiel "speciala pedagogo" en 1985 kaj kiel "vid-pedagogo" en 1991. Tiel iĝis kompreneble, ke li ekinstruis ankaŭ aliajn fakojn, ekzemple brajlon.

  Post kiam Huseby fariĝis parto de la ŝtata pedagogia apogservo Statped, li instruis brajlon ankaŭ al viddifektitaj lernantoj integritaj en ordinaraj lernejoj kaj al ties instruistoj.

  La brajlo-instruado de Gullik inkluziviĝis en la edukadon de estontaj "vid-pedagogoj", kaj krome Gullik estis uzata kiel brajlo-instruisto por surdblinduloj.

  De 1967 ĝis proksimume 1990 Gullik estis dungita en kvin-okon-tempa posteno "2" en la norvega blindulasocio Norges Blindeforbund "NBF" kiel transskribisto de muziknotoj. Li liveradis transskribaĵojn de muziknotoj kiel brajlajn manuskriptojn al la brajla presejo de NBF por presigo. Sed ne nur por la presejo de NBF Gullik transskribis muziknotojn. Li ankaŭ brajligis notojn, kiujn li uzis en sia muzik-instruado, kaj li laŭbezone provizis viddifektitajn muzikistojn per notoj.

  Por ebligi al integritaj viddifektitaj lernantoj ricevi muzik-instruadon li verkis enkondukon en brajlan muziknotacion en du partoj, "Intrata", kun instruistoj de tiaj lernantoj kiel grava celgrupo.

  Ĉi tie konvenas diri iom pri Gullik kiel komponisto kaj muzik-aranĝisto. Unu el la unuaj komponaĵoj de Gullik datiĝas de la unua duono de la 1960-aj jaroj, kiam li ekinteresiĝis pri Esperanto. La komponaĵo, inspirita de norvega popolmuziko, estis fantazio por orgeno, kiun li unue titoligis en Esperanto kiel "Hejmeca fantazio", kaj kiu poste ekhavis la norveglingvan titolon "Heimleg fantasi".

  Kiam li loĝis en Huseby, li komponis kelkajn melodiojn en la ĝenro de tradicia dancmuziko. En 1983 li gajnis premion en nordia konkurso por viddifektitaj komponistoj, per ĥorverko laŭ vortoj de unu el la psalmoj de Davido. Poste li komponis melodiojn por himnoj el la norvega Himnaro, kiuj ne havis proprajn melodiojn, sed estis kantataj laŭ melodioj "prunteprenitaj" de aliaj himnoj. Li melodiigis ankaŭ poemojn de tiel malsamaj norvegaj poetoj kiel la nordnorvega kanzonverkisto Arvid Hansen kaj la pli filozofiema poeto el Gudbrandsdalen Jan Magnus Bruheim.

  Fakuloj opinias, ke al liaj plej elstaraj komponaĵoj apartenas la melodioj de ok Bruheim-poemoj, kiuj meritus esti surdiskigitaj kiel romancoj. Gullik frue konatiĝis kun la popolmuzikstila komponisto Eivind Groven, kaj li aranĝis plurajn popolmelodiojn por piano.

  Li aranĝis ankaŭ melodion komponitan de la filino de Groven, Dagne Groven Myhren por la konata poemo de Henrik ĵergeland, "La unua papilio".

  Gullik frue ekŝatis brajlon. Li havis "aha-sperton" eklegante brajlon per la fingroj. Li malkovris, ke por li estas pli facile prelegi, havante brajlajn memorvortojn sub la fingroj, ol devante fiksrigardi vidulskribajn memorvortojn sur paperfolio, kiun li devas teni antaŭ la vizaĝo.

  La brajla muziknotacio donas enrigardon en la brajlon kiel sistemon, ne nur kiel hazardan kolekton de literoj kaj signoj. ĉi tiun enrigardon Gullik ekspluatis laŭ ĝia tuta valoro. Surbaze de siaj spertoj kiel brajlo-instruisto li publikigis "Metodajn principojn en brajlo-innstruado", kaj li verkis almenaŭ tri lernolibrojn pri brajlo.

  En 2004 enkondukiĝis nova mallongiga sistemo por norvega brajlo, ellaborita de Gullik. Kiel devizon de la sistemo li metis, ke ĝi estu "facile lernebla, facile legebla kaj facile uzebla".

  Gullik ĉiam estis allogita de sporto, kaj kiel plenumanto kaj kiel "spektanto" ĉe la radioricevilo aŭ la televidilo. Li partoprenis en la unua nordia ĉampionado pri atletismo kaj naĝado por viddifektitoj, kiu okazis en Oslo 1962, kaj poste li partoprenis en pluraj similaj konkuroj, ĉu kiel konkuranto, ĉu kiel kun-aranĝanto. 

  Ĉiam, kiam lia sanstato tion permesis, li partoprenadis en  Ridderrennet, "La Kavalira Kuro", skikuro por viddifektitoj kaj aliaj handikapitoj iniciatita de la fama norvega blindulo Erling Stordahl en 1964, kaj poste aranĝata ĉiujare escepte de la jaroj de la kronvirusa pandemio. Gullik estas tiu, kiu partoprenis en plej multaj Kavaliraj Kuroj, 55!

  Kiam en 1969 fondiĝis Hodr, sporta asocio por viddifektitoj, estis nature, ke Gullik elektiĝis kiel ĝia unua prezidanto. Dum la 50-jara jubileo de Hodr en 2019 oni nomis lin honora membro de la asocio. En 2011 Gullik ricevis la Honoran Premion je la nomo de Erling Stordahl, regule donatan al vid- aŭ movhandikapito, kiu elstariĝis en sporto, muziko aŭ arto.

  Ne nur la sporta movado profitis el la organiza talento de Gullik. Jam estante lernanto en Huseby, li engaĝiĝis en la asocio de lernantoj "Samhold" "proksimume "Solidareco"", kie li interalie gvidis la festkomitaton. Ne havante plenan superrigardon mi tamen kuraĝas konstati, ke apenaŭ ekzistas organizaĵo, en kiu Gullik membris, kie li ne havis iam ian postenon.

  Oni planis honorigi lin per la ora Honora Pinglo de NBF dum la aŭtuna asembleo de ties provinca asocio de Oslo

la 4-an de novembro 2023, sed tiu dato montriĝis tro malfrua je 9 tagoj. La pinglon oni tamen donis postmorte, enmanigante ĝin dum la asembleo al lia edzino Ellinor, en ĉeesto de iliaj filino kaj tri genepoj.

  Frue en la 1960-aj jaroj Gullik ekinteresiĝis pri Esperanto. li estis mia akompananto en pluraj Esperanto-kongresoj,

kaj kiam en 1977 okazis Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Oslo, pli precize en Huseby, Gullik estis membro de ĝia malmultkapa organiza komitato.

  En 1978 Gullik faris la instruistan ekzamenon pri Esperanto de Norvega Esperantista Ligo, kaj mallonge poste oni nomis lin membro de la Ekzamena Komisiono de la ligo, posteno, kiun li havis ĝis la malfondo de la Komisiono en 2017.

  Mi iom menciis la fakan verkadon de Gullik. Pri la infanaĝaj memoroj "Ĉu li vidas malbone, ĉu?" direblas, ke ili situas ĉe la limo inter faka literaturo kaj beletro. Pli proksime al beletro situas la "daŭrigo", "Strandhogg" "tiu vorto, laŭlitere signifanta "strando-hakado", priskribas vikingan aŭ piratan ĉebordan invadeton", kiu temas pri la unua tempo de Gullik en Huseby, sed kun fikciaj nomoj.

  Gullik tamen verkis ankaŭ "fabelojn, legendojn, novelojn". 11 el ili, kelkaj en _bokm<al kaj kelkaj en _nynorsk "3", estas kolektitaj en publikaĵo titolita kiel ĝia unua rakonto, "Steinen i <akeren" "La ŝtonego en la grenkampo".

En la antaŭparolo Gullik skribas: "Jen kelkaj el la historioj, kiujn mi verkis kiel leg-ekzercojn por lernado de brajlo." ĉi tio diras ion pri la pedagogia laboro de Gullik: li metis la lernanton en la centron, kaj li komprenis, ke la lernotaĵon necesas prezenti malsame laŭ la antaŭkondiĉoj de la unuopa lernanto. Tial li malvolonte konsideris tekston kiel finitan kaj neŝanĝeblan, kaj tial kelkaj el la historioj ekzistas en malsamaj versioj. Ankaŭ imageblas, ke ekzistas kelkaj nepublikigitaj beletraj perloj en la pedagogia materialo, kiun li postlasis.

  Nun mi alvenis al Gullik kiel familiulo. La 30-an de decembro 1967 li edziĝis kun Ellinor, kiun li ekkonis en 1962. Ili do dum preskaŭ 56 jaroj kunvivis kiel geedzoj. Ili havas unu filinon, Elisabeth, kaj tri genepojn.

  La gepatroj de Gullik estis pentekostanoj, kaj Gullik konservis sian infanan kredon dum la tuta vivo. La tuta familio havas la kristanan kredon kiel sekuran kaj fortikan ankron. Sed Gullik ne estis misiisto eksteren. Li adaptiĝis al ajna medio, kiun li frekventis.

  Kaj nun mi estas ĉe Gullik kiel homkonanto. Kiam oni diris al li, aŭ kiam li nur konjektis, ke iu bezonas satparoli pri io, Gullik pretis dediĉi la necesan tempon al profundaj kaj seriozaj interparoloj. Mi supozas, ke li ofte atingis pli bonajn rezultojn ol multaj profesiaj terapiistoj.

  Gullik ne ĉiam estis aparte komunikema pri siaj propraj suferoj. Fojfoje mi komprenis, ke io misas ĉe li, sed mi ne ĉiam eksciis ekzakte KIO. Kaj verdire, ne ĉiam Gullik mem eksciis, kio misas ĉe li.

  Post iom granda operacio en 2019 li ekhavis grandajn sanproblemojn. Iam la kuracistoj ne estis certaj pri tio, ĉu li havis unu aŭ plurajn apopleksietojn. Iom post iom ili konkludis, ke li havas formon de parkinsonismo. Li estis atenta, li komprenis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, kaj lia memoro estis bona. Sed fine malfacilis al li igi la parolorganojn obei, kaj ne ĉiam estis facile kompreni, kion li volas diri.

  Plurfoje li devis enhospitaliĝi, sed la 29-an de oktobro li estis hejme. Li estis ĉirkaŭita de la familio, li kuŝis en sia lito kaj endormiĝis por ne plu vekiĝi. Malofte estas tiom trafa la kutima kliŝaĵo: "Li trankvile endormiĝis!"

  La funebra ceremonio okazis en la preĝejo de Hjartdal la 9-an de novembro. Kaj la ceremonio kaj la posta memorkunesto okazis en la spirito de Gullik.

  Pacon al la memoro de Gullik, kaj persone mi memoros sinceran kaj longdaŭran amikecon!

                       Otto Prytz

 

  (1) tiun tekston mi ricevis de la aŭtoro kun la klarigo: forgesita nekrologo.

  (2) t.e. posteno kiu postulas deĵoradon dum tempo reduktita al dur kvin okonoj de lakutima.

  (3) temas pri la du lingvoj uzataj en Norvegujo.

 

 

      Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

 

redaktoro: Olena Poŝivana

Velika Dijivska 22/226

ua-49068 Dnipro

Ukrainio

(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

 

komputilbrajla asisto: j. Jelinek

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

kasisto: Pier Luigi Da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 Lucca, Italio

(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

 

poŝtĉekkonto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa Libe")

ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEa-konto de Libe: libk-p

 

jarkotizo: 15 eŭroj

 

  la lasta numero de esperanta Ligilo

legeblas ankaŭ en la retejo de Libe:

http:\\libe/slikom/info

 

Por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:

masenkoai(cxe)mail.ru

          ---------------