Esperanta Ligilo
Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
numero 10 - Decembro 2024
Enhavtabelo
89-a Ikbe: unua komuniko.
Agrabla surprizo (rakonto).
Interesaĵoj pri Louis Braille.
Ni funebras.
Iom pri la jarfino kaj jarkomenco.
Simpla historio (poemo).
89-a IKBE: unua komuniko
La 89-a kongreso de blindaj
esperantistoj (IKBE) okazos en kastelo
Greziljono (Francujo) de la 30-a de junio ĝis la 7-a de julio 2025.
Samtempe, vi povos partopreni en
la maratona kurso kaj en internacia Esperantkonferenco
kaj ĝui greziljonan ekskursan kaj vesperan programon.
Ĉiuj eventoj daŭros ĝis la 10-a de julio, do eblos resti ĝis
tiam.
Por riĉigi la kongreson, ĉiuj proponoj de prelego, arta aŭ
alia programero estas bonvenaj.
LOKO
ADRESO KAJ KONTAKTO: Maison
Culturelle de l'Espéranto, 1310 Route du Lude - Grésillon
FR-9150 Baugé-en-Anjou;
Tel.: +33-2-41-89-10-24 (respondilo);
Retpoŝto: kastelo@gresillon.org;
Retejo: gresillon.org
ENKONDUKO PRI GREZILJONO
La Kulturdomo organizas
Esperanto-programon en somero kaj dum la aliaj
francaj lernejaj ferioj; Ĝi daŭras unu aŭ plurajn
semajnojn.
La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du, tri aŭ kvar
niveloj
kaj aliajn aktivaĵojn: prelego, spektaklo, kulturo kaj arto
(teatro, kantado,
pentrado, dancado, poezio, filmo),
mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj),
sporto (tabloteniso, flugpilko),
ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort),
turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj
kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.
DATOJ:
Alveno: lundon la 30-an de junio 2025 ĉirkaŭ la 18-a horo;
Foriro post IKBE: lundon la 7-an de julio 2025;
Foriro post la kursoj: ĵaŭdon la 10-an de julio 2025.
KURSOJ de la 4-a ĝis la
9-a de julio
A-NIVELO Frank Lappe (Germanujo): "Ni komencu kune!"
Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
(ne rekomendinda por viddifektitaj tutaj komencantoj, ĉar la kurso
estas nur en Esperanto):
Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno
kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri
metodiko de lingvoinstruado.
Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li
sekvis en Greziljono!
Ĉi tiu kurso celas tutkomencantojn aŭ personojn, kiuj jam
eklernis esperanton,
sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo
el diversaj fontoj haveblas dum la kurso.
Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne
la kunkursanoj venos el diversaj landoj.
Krom tio, tiel ni tre frue
enprofundiĝu en la cellingvon.
Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego-
kaj aŭdkomprenon.
Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo,
kiu sekvos je la fino de la semajno.
Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj
interesiĝantoj.
B-NIVELO: Nedeljka Loĵajiĉ
(Serbujo) "Paroligo inter astroj -
Kurso de meza nivelo (B1-B2).
Nedeljka Loĵajiĉ estas instruistino pri Esperanto el Beogrado.
Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1973
kaj ekzameniĝis je B kaj C niveloj kadre de Serbia E-Instituto.
Ŝi partoprenis unujaran instruistan trejnadon en Universitato Adam
Mickiewicz en Poznano dum la jaroj 2023-2024.
Ŝi plurfoje gvidis E-kursojn ĉeeste kaj rete. Junaĝe ŝi
perdis vidpovon.
Nun ŝi estas prezidantino de Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj kaj
vicprezidantino de Serbia Esperanto-Ligo.
Profesie ŝi estas psikologino kaj dum du jardekoj ŝi laboris
kiel bibliotekistino
en Nacia Biblioteko de Serbio.
Dum la Maratona kurso ĉefe estos uzata aŭdkomprena metodo.
ĉefa celo de la kurso estas paroligi la kursanojn kaj riĉigi
ilian vort-provizon
pere de interagaj ekzercoj kaj ludoj.
Estos priparolataj diversaj temoj ekde la kulturaj, sociaj,
popularsciencaj ĝis la movadaj.
La ernomaterialoj estos diversspecaj: eltiraĵoj el
Esperanto-literaturo, Esperanto-revuoj, temvortaroj ktp.
Ŝia ŝatokupo estas muziko kaj ŝi volonte instruos al
interesiĝantoj kelkajn Esperanto-kantojn).
C-NIVELO: Dennis Keefe (Usono,
Cinujo, Hispanujo):
Triagrada Kurso - Kurso de supera nivelo (C1-C2)
Iomete da ĉio en ĉi tiu pli altnivela, maratona kurso.
Se vi jam bone lernis Esperanton, vi ŝatos ĝin.
Dum niaj dek tagoj ni tuŝos plurajn temojn kiuj rilatas Esperanton
laŭ vorta vidpunkto, laŭ gramatika vidpunkto, laŭ
sintaksa vidpunkto.
Kaj ni tuŝos plurajn literaturajn temojn, ekvidante multajn
grandajn verkojn en
Esperanto.
Kaj historion de Esperanto, per ĝiaj gazetoj,
utiligante la vastan retan bibliotekon BitArkivo.org.
Ni ankaŭ lernos pri instruado de lingvoj, kaj pri kiel allogi
homojn
al novaj ĉeestaj Esperanto-kursoj.
Vi povos utiligi viajn novajn sciojn por
plifortigi vian lokan klubon de
Esperanto,
kaj kompreneble lerni Esperanton pli profunde, laŭ pluraj
vidpunktoj.
Ni utiligos plurajn verkojn kiuj preskaŭ ĉiuj libere, senpage
disponeblas sur la interreto,
do vi ne bezonos kunporti vian PIV, REVO, PREVO, PAG kaj PMEG,
aŭ la Manlibron pri Instruado de Esperanto.
Ni profundiĝos en vorto-studojn, kaj ankaŭ lernos uzi
lingvo-korpusojn kiel Tekstaro.com.
Mi, Dennis, estos via kursgvidanto, kaj kiel tio, mi dirus, ke vi ankaŭ
povas prezenti kaj prelegi dum niaj lecionoj se vi tiel volas,
partoprenante kiel krominstruisto.
Dennis naskiĝis en la substato Ilinojso, en Usono. Li ofte prelegis
kaj instruis en Greziljono,
iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn,
kreis la Valencian Metodon de lingva instruado,
lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton
Esperanto-Insulo en Hajnano,
kaj nun laboras pri la nova projekto Esperanto-Plaĝo en Hispanio.
Profesie li estis programestro
kaj profesoro pri la angla dum kelkaj jaroj,
kaj ekde 1999, pri merkatiko je universitata nivelo
(Universitato de Illinois, HEC Paris, "Ecole Polytechnique,
Universitato de Nankino, Ĉinio, kaj Johns Hopkins Universitato).
Unu ŝatokupo de Dennis estas vortaroj kaj leksikografio, kaj en
1972,
li gajnis la anglan konkurson pri vorto-konado ĉe la Universitato
de Arizono,
kun 37-jara, rekorda poentaro.
KONFERENCO IEK: PROPONITAJ
PRELEGOJ
Dennis Keefe: Esperanto-Insulo
en Ĉinio, E-osperanto-Plaĝo en Hispanio,
kiel povas sukcesi ĉeesta kurso de 8 horoj ĉiutage, sestage ĉiusemajne,
dum unu monato, dum du monatoj?
Dennis Keefe: Esperanto povas
esti tutmonda lingvo, sed ĉu la ĉina?
Konkludo: neniam. La ĉina lingvo, eĉ en ĝia simpla
skribo-formo, pinjino,
estas tro malfacila al ne-ĉinoj. Mi montros kial.
Dennis Keefe: La centjariĝo
de la nacia konkurso pri literumado en Usono:
The National Spelling Bee. Kio ĝi estas? Simila konkurso okazas en
Francio,
kaj eks-instruisto de la Kastelo gajnis ĝin, rekorde.
Ĉu rilato kun Esperanto?
Dennis Keefe: Lingva Festivalo, Lingva Evento. Kio ili
estas, kaj kial ili sukcesas
por altiri novajn lernantojn de fremdaj lingvoj, inkluzive E-speranton?
Dennis Keefe: 1500 horoj de
Esperanto-instruado en Azio:
Barato, Japanio, Koreio kaj Ĉinio.
Strato-kursoj, movado-kursoj, mezlernejaj kaj universitataj kursoj.
Kion mi faris? Kiel mi instruis? Kion lernis la gelernantoj?
Kion mi mem lernis?
Dennis Keefe: Merkatiko: la arto
kaj scienco informi, komuniki, reklami, varbi kaj vendi.
El kio ĝi konsistas? Kiaj partoj de Merkatiko povas aplikiĝi
al la Esperanto-movado?
Bert Schumann: Bliss, logika
ideograma skribsistemo.
Aliaj prelegantoj kaj prelegoj
afiŝiĝos poste.
Ankaŭ vi mem povas prelegi.
AKTIVAĵOJ
KONGRESO DE BLINDaj esperantistoj:
La kunvenoj de la 89-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
okazos precipe posttagmeze.
Ne hezitu proponi vian programeron al la kongres-organizantoj.
Bonvenas Esperanto-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj.
Pli da informoj afiŝiĝos poste.
UNUA HELPO: Praktika kurso pri (medicina) Unua
Helpo (sukurado) por nefakuloj.
Helprimedoj al plenkreskuloj kaj infanoj en vivminacaj aŭ malpli
danĝeraj ĉiutagaj situacioj.
Ni traktas la teorion kaj praktikas ĝin per ekzercoj.
Frank Lappe estas agnoskita instruisto pri sukurado (ĝeneralaj kaj
specialaj kursoj)
kaj ambulanc-sukuristo.
Bonvenas Esperantpo-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj.
Okazos du duontagaj kurspartoj de po 3 horoj.
ALIAJ AKTIVAĵOJ
Promenado en la parko por
malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon.
Turismaj vizitoj laŭ nia
komuna interesiĝo al: apotekejo Baugé,
kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy,
ludejo Boule de Fort, ....
Libroservo surloke.
TARIFOJ
La tuta prezo konsistas el prezo por kursoj kaj aktivaĵoj, prezoj
por dormi, prezo por manĝi.
La prezoj validas por 1 persono kaj ne por 1 ĉambro.
Eblas duona prezo por manĝoj kaj por kursoj kaj aktivaĵoj por
infano, adoleskanto
aŭ homo kun modestaj rimedoj kiel studento, junulo, senlaborulo.
Sekvas prezoj por 7 tagoj laŭ elektita ĉambro.
PREZO POR KURSOJ KAJ AKTIVAĵOJ
(eblas duona prezo):
Tuta semajno: 70 eŭroj; Krompago por ekskursoj: enirbileto kaj
transporto.
PREZO POR DORMI (eblas duona
prezo por infano kaj adoleskanto kun siaj gepatroj):
ĉambro granda por 1 persono aŭ rulseĝula ĉambro: 266
eŭroj (La ĉambro 37 adaptita
por rulseĝoj
troviĝas en la kromdomo kaj havas kompletan banĉambron kun
necesejo).
ĉambro por 1 persono: 189 eŭroj.
ĉambro por 2 personoj (kun #b simplaj litoj aŭ duobla lito):
133 eŭroj.
ĉambro por 3 ĝis 4 personoj: 84 eŭroj.
ĉambro kun 5 litoj, parte du-etaĝaj: 63 eŭroj (La ĉambro
1 kun 5 litoj
havas duŝon kaj #b lavkuvojn).
- NB: ĉiuj ĉambroj havas lavkuvon, multaj ĉambroj havas
bideon.
Duŝoj kaj necesejoj estas komunaj en koridoro.
Greziljono donos littukojn, sed vi kunportu sektukojn.
Fotoj de la ĉambroj videblas en tiu ligilo: gresillon.org/chambroj
Kampadejo por unu persono sen
elektro: 5 eŭroj.
Kampadejo por unu persono kun elektro: 7 eŭroj.
NB: por tendumantoj estas dometo
kun 2 lavkuvoj, 2 duŝoj, 2 necesejoj.
MANĝOJ (eblas duona prezo):
Tuta semajno: 175 eŭroj. Elektu inter tagmanĝo vegetara aŭ
kun viando.
Tri manĝoj tage: memserva matenmanĝo.
Tag- kaj vespermanĝo kun 3 pladoj: antaŭplado, ĉefa
plado, deserto.
Kranakvo estos ĉe la tablo, sed eblas aĉeti aliajn trinkaĵojn,
precipe vinon kaj bieronĝ.
KIEL ALIĝI
Reta formularo troveblas en ĉi-tiu
ligilo: gresillon.org/aligho
La prezo kalkuliĝos aŭtomate,
kiam vi plenigos la retan formularon, laŭbezone kun nia helpo.
Ankaŭ eblos sendi la malsuprajn aliĝ-informojn rekte en
retmesaĝo
aŭ en word-dosiero alkroĉita al retmesaĝo.
Por la 7-taga ĉio-inkluziva
restado de unu plenkreskulo sen rabato,
la maksimuma pagenda sumo estos 485 eŭroj.
Por instigi vin resti ĉiujn 10 tagojn, Greziljono proponas 1
senkostan tagon,
tiel vi pagos nur 9 tagojn.
Por la 10-taga restado, la maksimuma pagenda 9-taga sumo tiam estos 624
eŭroj.
Aliĝo validas post ricevo de pago de almenaŭ 100 eŭroj
per banka ĝiro aŭ UEA-konto.
KIEL ALVENI
La plej proksima flughaveno
estas Nantes Atlantique, kiu situas je 145 km de la Greziljona urbo
Baugé,
sed kun malmultaj rektaj flugoj. De tie, foje ekzistas ebleco de
kunveturado,
sed la propono alvenas malfrue kaj ne certas.
Eblas ankaŭ alveni en unu el 3 flughavenoj ĉirkaŭ Parizo,
kiu situas je 300 km de la Greziljona urbo Baugé.
Prefereble alvenu en flughavenon Charles de Gaulle, kie vi povos ricevi
asiston
por atingi tra longa koridoro la fervojan stacidomon.
Vi devos trajni ĝis Le Mans aŭ Angers.
De ambaŭ urboj veturas busoj ĝis Baugé, sed nur 2-foje
tage.
La trajnbileto kostas ĉirkaŭ 50 eŭrojn por unu vojaĝo
en dua klaso.
Poste eblas mendi taksion por ĉirkaŭ 80 eŭroj por 4
personoj.
Laŭ la loko, en kiu la partoprenantoj alvenos, ni povos pensi pri
komuna vojaĝo
per publika transporto aŭ eĉ luo de privata buso.
Pli da informoj venos en alia komuniko.
Alvenu en Parizon frue, ĉar la posta vojaĝo bezonas plurajn
horojn.
Trajnobiletojn oni povas mendi nur 3 monatojn antaŭe. Por zorgi pri
tio, ni volonte helpos.
La komunikon kompilis Sophie
Renault kaj reviziis Bert Schumann.
Pri demandoj koncerne aliĝon,
bonvolu skribi al Sophie Renault al
jena retadreso: sophie.renault761@gmail.com
Pri programo de la Kongreso respondecos Nedeljka Loĵajiĉ
je retadreso: nedeljkalozajic@gmail.com
La estraro de
LIBE
La organiza teamo
ALIĝ-INFORMOJ PER RETMESAĝO:
Kopiu la suban tekston, plenigu ĉiun linion post la dupunkto.
Sendu retmesaĝon al sophie.renault761a@gmail.com kaj gresillon@gmail.com
PERSONAJ INFORMOJ
Familia nomo:
Persona nomo:
Blinda (jes aŭ ne):
Sekso (ina, vira, alia):
Naskiĝ-dato (jjjj-mm-tt):
Aĝ-kategorio: plenaĝulo, neplenaĝulo,
homo kun modestaj rimedoj je
duon-tarifo:)
Adreso (strato():
Poŝtkodo kaj urbo:
Lando:
Telefonoj hejma fiksa, poŝa kun landokodo:
Retpoŝta adreso:
INFORMOJ PRI LA PROGRAMO
Kurso elektita:
Mia kontribuo por programo:
INFORMOJ PRI LA RESTADO
Mi ŝatus loĝi en ĉambro por 1, 2, 3, 4, 5 personoj,
kampadejo sen aŭ kun
elektro:
Alvena dato, horo (mm-tt hh):
Forira dato, horo (mm-tt hh):
Nombro da noktoj:
Mi manĝas 3 mangojn tage vegetare au kun viando:
Rimarkoj, demandoj, petoj, manĝ-reĝimo:
PAGO
Mi antaŭpagas almenaŭ 100 eŭrojn per interbanka ĝiro
al la sekva konto:
kontonomo: Maison Culturelle
Esperanto
IBAN: FR76 1380 7000 5858 0190
2570 975
BIC: CCBPFRPPNAN
bankadreso: BPGO, 8 pl.
Boucicault, 49250 Beaufort.
Kiel pagocelo notu "stagho" kaj vian nomon.
:::::::::::::::
Agrabla surprizo
Zenek estis bela knabo. Krome la
naturo donacis al li ion nepercepteblan,
sed subkonscie sentatan de virinoj, kiuj algluiĝadis al li,
allogataj kiel la abeloj al mielo.
La junulo elektadis inter ili ĝis-sate kaj ŝanĝadis siajn
amatinojn
neatentante, ĉu ili estis fraŭlinoj, edzinoj, virinoj
divorcintaj aŭ vidviniĝintaj.
Krom la plaĉa eksteraĵo de tiu dando, ne malgrandan rolon
ludis ankaŭ
lia plenŝtopita monujo.
Sed ne li mem plenigadis ĝin zorgeme, kiam la lasta monero forlasis
ĝian ampleksan internon. Zenek estis simpla oficisto kaj lia
salajro estis magra.
La monujon ĉiam plenigis lia panjo, kiu por sia solfilo pretis
elfluigi
eĉ la lastan sangoguton el siaj vejnoj.
Zenek estis ŝia ununura
feliĉo kaj amo, la infano atendata longajn jarojn
kaj finfine naskita por ŝi de alia virino.
Kompreneble la trodorlotita
junulo nesciis pri tio. Liaj vicgepatroj faris ĉion
por kaŝi antaŭ li la malagrablan veron.
Vivis do Zenek en la hejmo de
tiuj bonkoraj riĉuloj kiel kuko en butero.
La gepatroj aprobis cion, kion faris ilia fileto, sed oni devas ankaŭ
diri, ke li faris nenion,
kio povus indignigi aŭ kolerigi la jam nejunajn homojn.
Okazis nur iuj pekoj pro juneco, iuj petolaj infanaĵoj,
kiuj post ŝajne severa admono kaj riproĉo, ĉiam estis al
li pardonitaj.
Tiel do vivis Zenek adorata de la enamiĝintaj al li gepatroj kaj
belaj virinoj.
La gepatroj, kiel ĉiuj
gepatroj, revis pri iu fabela princino, knabino ĉarma, bona, riĉa,
kiu iam fariĝos ilia bofilino. Sed realaĵo malofte satigas
ladezirojn de amegantaj gepatroj.
Ĝuste tiel estis pri Zenek.
La knabino de li elektita estis
simpla poŝtistino sidanta ĉe giĉeto,
mezbela, malriĉa, mezinteligenta. Kia disreviĝo, tristo,
deprimo por la gepatroj!
La knabo - vera miraklo, kaj la simplulino ne meritanta tian feliĉon.
Sed Zenek obstinis. Neniu alia ol Anka! Nur kun ŝi li povas esti
feliĉa.
Multajn knabinojn li ja vidis, kun multaj petolis, sed amas la unuan
fojon.
Do nur ŝi! Decidite nerevokeble kaj por ĉiam!
Kion povis fari la amantaj gepatroj? Kompreneble nur la nupton. Kaj tion
ili faris.
Cetere la geolduloj sopiris infanpepadon. Sen genepoj la hejmo ŝajnis
al ili
malplena kaj trista.
Post la nupto la jungeedzoj ekloĝis ĉe la gepatroj. Anka estis
instruata
kiel zorgi pri la edzo, kiel plenumi ĉiun lian deziron kaj
postulon,
do Zenek estis eĉ pli multe dorlotata kaj flegata ol dum fraŭleco.
Li forlasis iamajn amikinojn kaj vivis la vivon de serioza, amanta edzo.
La koleginoj de Anka enviadis ŝin, ŝi mem sentis sin tre feliĉa.
Ankaŭ la gepatroj ekamis la bofilinon kaj estis certaj, ke kiam ili
ĝuos jam la eternan feliĉon en la transmondo, ilia fileto ne
spertos
la amaran sorton de orfo.
Pasis dekkelkaj jaroj. La gepatroj de Zenek ne plu vivis, liaj infanoj
estis adoleskantoj, Anka jam ne estis svelta blondulino.
Sur ŝia kapo aperis unuaj grizaj haroj, la figuro pufiĝis,
ĉe la okuloj videblis reto de faltetoj.
Zenek kritikeme rigardis sian edzinon, rememorante tiujn papilileĝerajn
knabinojn,
kun kiuj li iam flirtis.
Nu, li rimarkis ankaŭ, ke lia frunto estas iom pli alta ol junaĝe,
la vizaĝo pli larĝa, li bezonas pli vastajn vestojn kaj lia
ventro
obstine forkuras el sub la pantalonzono.
"Nu, ne gravas! Viro, se nur iomete pli bela ol diablo, povas plaĉi
al virinoj/
Tio estas ĝenerale opiniata vero."
Do, kia estas la konkludo? Sekvis la jena:
"Zenek, vi ja estas multe pli bela ol diablo, do provu! La vivo
forfluas rapide,
ne estas tempo por perdi belajn tagojn. Eble ili estas jam la lastaj?
Nerimarkeble venos seniliĝo kaj adiaŭ belaj revoj!"
Sed efektivigo de tiu decido estis facila nur teorie. Se temas pri
praktiko,
la afero estis multe pli komplika.
Anka, instruite de la bopatrino, traktis sian edzon kiel suĉ-infanon:
"Zenek, estas malvarme, surmetu ĵerzon!
Zenek, restu en la lito, ĉar vi havas nazkataron!
Kial vihodiaŭ revenis hejmen duonhoron pli malfrue ol kutime?
Kie vi estis? Kion vi faris?"
Nu, provu en tiaj cirkonstancoj aranĝi dolĉan rendevuon! Oni
devus esti sorĉisto.
Do, la virtuala amaĵisto revante pri retroigo de la tempo,
sidante en la luna prilumiteco ĉe laflanko de sia ĝismorta
kunulino,
cerbumis kiamaniere liberiĝi el sub lakuratoreco de la trozorgema
edzineto.
"Eh, forveturi al iu ripozdomo, iu sanatorio, kompreneble sola.
Gustumi liberon! Refoje kaŭzi la kapturniĝon de iu petolulino
blondhara,
rozbuŝa, velurkarna.
Eh, travivi ion belan,kortuŝan, subliman."
Kaj jen venis lucideco: Zenek fariĝis ĉasisto.
Ĉiun liberan tagon li surdorsigis pafilon kaj malaperis el la
hejmo.
Vespere li revenadis kun perdrikoj, koturnoj, fojfoje eĉ granda
fazano
aŭ leporogrizulo troviĝis en lia ĉasista sako.
Komence Anka ĝojis, ŝiris la plumojn de la kompatindaj birdoj,
rostis ilin,preparis frandajn pladojn.
Sed Zenek iom post iom fariĝis plisperta ĉasisto kaj
alportadis hejmen
verajn stakojn da ĉasaĵoj. Samtempe lia poŝmono iele
degeladis.
Li klarigis al Anka, ke li devas ja regali siajn kompanojn,
reciproki ilian gastemon. La vero estis tamen tute alia.
Zenek ripozis en la hejmo de iu arbaristo kaj aĉetadis la ĉasaĵon.
Li mem ne sciis eĉ kien meti la kuglon: ĉu en la pafiltubon
kaj puŝi ĝin enen
per la dratpeco, kiel li faris en la infanaĝo ŝargante sian
plastan kanonon.
Do, li pli volis sunbruniĝi, kolekti mirtelojn aŭ oksikokojn,
iom dormeti sub olda kverko, promeni tra arbaraj padoj.
La ruzulo agis laŭplane, esperante malvolontigi la edzinon, kiu jam
havis
ĝis super la oreloj tiun senplumigadon.
Venis ferioj. Anka diris:
"Mi veturos kun la infanoj al mia fratino. En la bela vilaĝo
ni bone ripozos
kaj vi ĉasu, vi mem ŝiru la plumojn, frandu la rostaĵon.
Mi jam abomenas viajn birdaĵojn."
Zenek ekbolis pro ĝojo: libereco, la prirevita libereco!
Por trompi la edzinon, li triste suspiris dirante:
"Nu, bone/ Mi iel eltenos sen vi tiujn kelkajn tagojn."
"Kelkajn semajnojn, karulo mia, kelkajn semajnojn!
Ni pasigos en la vilaĝo la tutajn feriojn."
Zenek turniĝis al la fenestro por kaŝi sian vizaĝesprimon,
kiu montris ravitecon kaj ĝojon.
Kiam Anka kun la infanoj forveturis, Zenek tuj galopis al vojaĝoficejo
kaj aĉetis dusemajnan restadon en bela ripozloko.
Poste li enpakis iom da necesaĵoj en la aŭtokofron kaj
forvaporiĝis el la hejmo.
Li alvenis al la ripozloko kaj ekloĝis en kampadejo, apartenanta al
turista hotelo.
Jam la unuan tagon li komencis ĉasi iun jupeton. Ekplaĉis al
li
junulino bela, gaja, kaj kiel li mem, okulfrape ĉasanta portempan
kunulon.
Post tri tagoj, dum interkona vespero organizita de la hotela
administracio,
Zenek dancis kun tiu junulino nelasante ŝin ripozi.
Ĉirkaŭ noktomezo la knabino diris:
"La nokto estas tiel ĉarma, ke ne valoras pasigi gin en la
bruplena salonego.
Ni iru promeni. La plenluno prilumas la arbarajn padojn,
ni ensorbu la sorĉan belecon de la somernokto.
Tio ja povas ne ripetiĝi."
"Perfekta ideo! Mi nur kuros al mia cambro kaj tuj revenos."
Dirante tion Zenek samtempe nerve pensis: "Plejdo! Necesas plejdo!
Ni unue sidigos, babilos, poste..."
Emociplena, ekscitita li galopis tra la ombroplena aleeto.
Li jam elpoŝigis la ŝlosilon, etendis la manon por malfermi la
pordon
kaj ŝtoniĝis.
Proksime de la pordo, en la ombro de lilako, duonkaŝita sidis Anka.
Ekvidinte la edzon, ŝi saltleviĝis, etendis la brakojn kaj
ekkrietis:
"Zenek, karulo mia! Vi eksciis, ke mi alvenis kaj vi tiel galopas!
Mi ankaŭ tre sopiris vin, maltrankviliĝis pri vi/
Ni ricevis vian bildkarton kaj jen mi estas.
Mi decidis fari al vi agrablan surprizon, do mi ne telefonis."
El la buŝo de la povra viro eliĝis sufokata krio.
Mi ne malsekretigos kiel ĝi sonis.
Mi nur certigas vin, kara leganto, ke tio ne estis ĝojkrio.
Zofia MIRSKA
(Pollando)
:::::::::::::::
Interesaĵoj pri Louis Braille
Ĝxis antaŭnelonge mi
pensis, ke mi perfekte konas la biografion de Ludoviko Braille
kaj konas ĉiujn faktojn rilatajn al li. Mi legis kelkajn
biografiojn pri li,
multajn artikolojn, verkis eseon pri brajlo,
kaj eĉ vizitis la domon, kie li naskiĝis. Kaj subite estis
surprizo:
kontrolante en la Interreto por informoj pri Monda Brajla Tago,
mi trovis plurajn interesajn faktojn, kiuj koncernas la kreinton de
punktskribo por blinduloj.
Montriĝis, ke li havas proprajn stratojn ne nur en Parizo, sed ankaŭ
en Berlin, Dresden, Nurnberg,
wernigerode, Gorlitz, Bernau (Germanio),
Grave (Nederlando), Radom, Slupsk kaj Poznan (Pollando),
Paramaribo (Surinamo), Catania, Monza, Crotone, Potenza, Palermo,
Bolzano (Italio), Sevilla, Villaviciosa de Od"on, Malaga
(Hispanio), antaŭurbo de Riga
(Latvio).
En Ankara (Turkio) lian nomon portas parko de kulturo kaj ripozo.
Mi ankaŭ eksciis, ke jam en 2009, t.e. en la ducentjariĝo de
la naskiĝo,
Italio kaj Belgio eligis memormonerojn kun nominala valoro de 2 eŭroj
kun brajla surskribo.
Kolekton povas kompletigi la usona arĝenta dolaro.
Hindaj rupioj kun brajlo verŝxajne estas malfacile akireblaj,
kaj mi certe ne vidos asteroidon nomitan je lia honoro ie inter Marso
kaj Jupitero,
almenaŭ en ĉi tiu vivo. Tamen mi ĝojas, ke la famo de tia
distingita blindulo
eĉ atingis la stelojn.
Inter la polaj "trezoroj" memorigantaj Ludovikon Brajlon,
mi menciu la stampitan koverton kun brajla surskribo.
en 2018 Unuiĝxintaj Nacioj indikis la 4-an de januaro kiel Monda
Brajla Tago.
Sed ni memoru nian bonfaranton kun speciala dankemo ne nur en ĉi
tiu tago.
O. P.
:::::::::::::::
Ni funebras
La 4-an de decembro post grava
kaj longa malsano forpasis 81-jara
Valentina Neverova. Ŝi estis edzino de la aktiva esperantisto
Valerij Neverov.
Valentina kaj Valerij ne partoprenis rusiajn Esperanto-renkontiĝojn,
nek internaciajn kongresojn. Ili partoprenis la rubrikon "Enigmoj
kaj problemoj".
Kelkvfoje ili estis premiitaj pro siaj sukcesoj en tiu rubriko.
Ili ankaŭ legis esperantajn revuojn kaj detale pridemandis min pri
vizititaj de mi renkontiĝoj kaj kongresoj.
Laŭ profesio Valentina
estis muzikistino. Dum multaj jaroj ŝi gvidis
amatoran orkestron de popolmuzikiloj.
En libera tempo ŝi legis beletraĵojn kaj aŭskultis
muzikon,
prefere klasikaĵojn.
Valentina estis Zorgema edzino, patrino kaj avino,
gastama mastrino kaj Fidela helpema amikino.
Ripozu en paco, nia kara samideanino!
Galina Lukjanenko.
:::::::::::::::
Iom pri la
jarfino kaj jarkomenco
Parolante pri la jarfinaj festoj
kaj Novjaro, italoj tuj memoras pri
poemeto de Gianni Rodari pri la tiutema konversacio inter kliento
kaj aŭguristo. Ĝia enhavo estas proksimume la ĉi-suba:
"Diru, sorĉisto vi ĉiopova:@
kia aspektos la jaro nova?@
Ĉu feliĉ' estos, malsat' sieĝos'@ aŭ eble ili
alterne reĝos?"@
"Ĉio videblas en mia libvrar':@ Ĝi certe havos sezonojn
kvar,@
dekdumonatan ĝustan serion'@ kun karnavalo, somerferio;@
du tagojn post ĉiu merkredo'@ venos senmanke iu vendredo/@
pri l' nova jaro el mia magio'@ venas neniu aldona scio;@
sed estas certe ke ĉio kroma'@ dependos nur de l' laboro
homa."
Restante ĉiam en Italujo, estas
kutimo, ĝuste je noktomezo inter la
malnova kaj la nova jaro, manĝi lentojn, prefere per nudaj manoj, ĉar
tio alportos prosperon. Oni ankaŭ manĝas sekvinberojn, kun la
sama espero, kaj eble pro tio oni enmetas
ilin ankaŭ en kristnaskajn bakaĵojn.
Ekzistas, aŭ eble ekzistis,
kredo pri mirakloj okazantaj ĝuste je tiu noktomezo.
Unu el tiuj konsistas en la
aliformiĝo, ĝuste je noktomezo kaj nur unumomente,
de fluanta akvo en oron.. oni ja rakontas pri virino el la centritala
vilaĝo
Pettorano sul Gizio kiu, ĉerpinte sitelon da akvo el rivereto
revenis hejmen kun amaso da oro.
Alia kredo koncernas la efikon de la unua renkonto en la nova jaro:
bonŝancon anoncas al vi la renkonto de maljunulo, ĝibulo, fojnĉaro
aŭ blanka ĉevalo;
male, tremu se vi renkontas unue infanon aŭ pastron.
La unuan de januaro oni devas ripozi kaj ĝui la vivon, ĉar tio
influos
la disvolviĝon de la tuta jaro.
Oni krome devas noti la veteron de la unuaj dekdu tagoj de januaro,
ĉar ili montras kiel kondutos la dek du monatoj de la jaro.
Oni kutimas kisi la amatan homon sub la ornama viskobranĉo pendigita
en ĉiu hejmo, ĉar tio firmigas la aman rilaton, kaj simile
geedzoj
manĝu granaton por eviti malfidelon.
Alia kutimo estas forbruli aŭ forĵeti malnovajn aŭ difektitajn
objektojn,
simbolojn de akumulita malbono, kaj pafi artfajraĵojn por forigi
malicajn spiritojn.
Ankaŭ disvastiĝis lastatempe la kutimo surmeti en la jarfina
nokto ruĝajn subtolaĵojn;
en romia tempo ili helpis venki timon, sed nun ili devus alporti bonŝancon.
Fine, ĉe la Lago de Komo, en la regiono kie disvolviĝis
grandparto de
la okazaĵoj rakontitaj de Alessandro Manzoni en sia romano
"La gefianĉoj", el antikva rakonto originis ĉarma
tradicio, kiun nuntempe
eĉ multaj italoj ne plu konas:
Iam, en jarfina neĝoŝtorma
nokto, avarulo sidis hejme kalkulante
siajn
orajn monerojn. Iu frapis ĉe la pordo.
Ĝenite, la avarulo kaŝis per tolaĵo la monerojn kaj iris
malfermi la pordon.
Antaŭ ĝi staris duonnuda mizerulo.
"Kiu vi estas, kaj kion vi volas de mi?" demandis abrupte la
avarulo.
"Mi estas pilgrimanto kaj petas pro amo al Dio ke vi permesu al mi
tranokti en via fojnejo."
"Al neniu mi permesas eniri mian fojnejon!" respondis akre la
avarulo.
"Donu do al mi panpeceton; mi tre malsatas!"
"Panon mi ne havas!" sonis la respondo.
"Pro kompato, donu al mi almenaŭ bastonon por apogiĝi kaj
sakon aŭ ĉifonon por kovri min;
mi mortas pro laciĝo kaj frosto!"
Sed la avarulo kriis: "Mi havas nek bastonojn, nek sakojn nek ĉifonojn!"
kaj klake fermis la pordon por rapide reveni al siaj karaj moneroj.
Tamen, levinte la tolaĵon, li ekvidis nur velkintajn foliojn.
Ekde tiam li freneze vagadis ĝis sia morto tra la regiono,
rakontante al ĉiu
pri sia malfeliĉa sorto.
kaj pro tio, en tiu regiono, enla vespero de la jarfina tago
ĉiu pendigas sur sian pordon bastonon kaj sakon kun pano.
:::::::::::::::
Simpla Historio
(poemo)
Pasis ĉio; kaj l' animon apenaŭ
tuŝas ond' de l' memor',
kiel se super lag' flirtas neĝena
milda, vento el for'.
Pasis jam kio min doloris iam!
Mitas ke vund' cikatriĝas neniam
kaj spur' de l' ĝoja hor'!
Sen maltrankvilo, sen koler' flamo,
nun rememoras mi pri vi, pri via rid',pri nia amo,
kaj la kor' jam sen sci
pri taga teruro, pri nokto sendorma,
pri "vivi-ne-eblos" kvazaŭ verdiktforma,
pri l' amar-sonĝoj kun kri'.
Ho, senpasias nun nia intersalut'!
Nek koler', nek tim-sent'
Pasis ĉio - kaj, nur dum minut',
ĉe lunlum-ilumina tent',
l' animon tuŝas iu ond' leĝere,
kiel kvietan lagakvon vespere'
spiro de fora vent'.
Velimir ĵivojinoviĉ
Masuka
Esperantigis ĵivanko
Novakov
:::::::::::::::
Kompletigaj informoj pri
Esperanta Ligilo
redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
ua-49068 Dnipro
Ukrainio
(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: j. Jelinek
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
cz-514 01 Jilemnice, Ĉeĥio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
kasisto: Pier Luigi Da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)
poŝtĉekkonto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa Libe")
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEa-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj.
la lasta numero de esperanta
Ligilo
legeblas ankaŭ en la retejo de Libe:
www.libe.slikom.info
Por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:
masenkoai(cxe)mail.ru
---------------
en reta Ligilo n-ro 10/24 estas jena
erara IBAN:
IBAN: FR76 1380 7000 5858 0190 2570 195.
La gxustan mi trovis en la retpagxo de
Grésillon kastelo.
Gxi estas jena:
I.B.A.N : FR76 1380 7000 5858 0190 2570 975
- vidu la lastajn 3 numerojn.