Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj "LIBE"
Numero 1 Januaro 2025
enhavtabelo
Denove pardonpeto.
Kandidatigxoj por la estraro de LIBE.
du vizitindaj lokoj.
la parko de kanaloj.
Armenio.
Du legindaj libroj:
Vojagxante kun marko polo.
Unu granda rondo familia.
Du poemoj de Geraldo Mattos:
Perfektulino.
Akvoj voluptaj.
denove
pardonpeto
pro diversaj teknikaj problemoj (la
lasta estis difektigxo de la
interna disko de mia komputilo) la revuo, kiel vi
certe rimarkis, aperis
lastatempe tre malregule. Por reakiri
la gxustan i aperritmon mi
kunmetas kaj aperigas materialon iom nekutiman.
Bonvolu pacienci!
Kandidatigxoj por la estraro de LIBE
Natalia Kasymova:
Mi naskigxis 1955 en Rusio, en
malgranda urbo apud Samara )tiam
Kujbisxev)". 1974 mi finis la blindullernejon
en Kujbisxev kaj iris al
Tagxikio, kie mi studis en pedagogia universitato
en la fakultato de
fremdaj lingvoj kaj farigxis instruistino pri la
germana lingvo.
Mi laboris en la blindullernejo 25 jajarojn kiel
instruistino pri la
Germana, kantado kaj E-o. Post la disfalo de
Sovetunio kaj kruela
interetna milito en Tagxikio mi translogxigxis en
Germanion.
Mi laboris en Frankfurto en "Dialogmuzeo en
mallumo", gvidante grupojn
de vizitantoj
kaj klopodante prezenti al ili "la mondon de
blinduloj".
Krom tio mi instruis en la rekapabliga centro la
germanan lingvon kaj
brajlan
skribon al homoj, kiuj venis en Germanion el
eksterlando.
En la jaro 2001 mi finis la studadon
pri e-o-oinstruado kaj
ricevis diplomon kiel instruisto de cxe-metodo.
En la estraro de LIBE )Ligo Internacia de Blindaj
E-istoj)
mi estas vicprezidanto, respondante i.a. pri
instruado.
Mi gvidis lingvajn kursojn en kelkaj landoj
)Auxstrio, Moldavio k.a.).
Dum kongresoj de blindaj e-istoj mi ofte gvidas
E-kursojn.
Mi partoprenis multajn UK-jn.
Lastatempe UEA organizas ankaux
virtualajn kongresojn, kiujn mi volonte
partoprenas"
En Eblogo, E-o-organizajxo de blindaj
e-istoj de Germanio, mi
farigxis vicprezidanto. Ni decidis organizi
e-o-kurson por komencantoj
en interreto, kiun mi gvidas jam dum tri jaroj.
Nia organizajxo sukcesis
gajni kelkajn novajn membrojn.
En la reto okazas nun multaj
E-o-arangxoj, kiujn mi kun granda plezuro
partoprenas. Nia Eblogo regule organizas VERo
)birtuala E-o-renkontigxo).
cxiumonate la 15-an je la 20-a horo enkadre de
tiuj renkontigxoj
diversaj homoj prelegas pri diversaj temoj kun
postaj diskutoj.
Post 10tagoj, do la 25-an la sama prelego estas
disauxdigata en la retradio
Blindzeln1. Kaj cxiumonate la 5-an okazas vespero
por ekstera publiko
pri E-o, kie ni konatigas homojn kun nia lingvo,
prezentas kantojn
kaj versojn originale verkitajn aux tradukitajn en
E-on.
Ekde Novembro 2024 ekfunkciis en radio
Blindzeln1 retradio en E-o.
Venu, gxuu, kunlaboru!
Vjacxeslav Suslov:
Mi naskiggxis la 28-an de
novembro 1959 en Kazahxio. Dum 1966-1977
mi lernis en la blindullernejo de la rusia urbo
Kujbysxev )nun Samara).
Post la studado en la muzika
kolegio )urbo Kursk) mi diplomigxis
kiel instruisto pri bajano kaj gvidanto de
amatoraj artkolektivoj.
Sekvis profesia laboro diversloka, kaj Ekde
2009 mi laboras kiel
bajan-akompananto en la muziklernejo de Samara.
Mi esperantistigxis en1987. En 1997
mi partoprenis la 60-an IKBE,
okazintan en Kislovodsk. Poste mi partoprenis
kelkajn E-gxamboreojn de
Rusio. En majo 2009 mi komencis gvidi E-kurson en
la vocxbabilejo
LIB-To]n VC kaj gxis nun dauxrigas tion kune kun
aliaj blindaj spertaj
E-istoj.
Sophie Renault:
Mi estas Sophie Renault el Tuluzo
(Francio), nova blinda esperantistino
de antaux 2 jaroj.
Kiam mi estis studentino pri la angla
kaj la germana antaux 20 jaroj,
mi auxdis pri esperanto kaj multe interesigxis pri
gxia celo, sed gxis
2022, mi ne prenis tempon por eklerni gxin.
En junio 2022, mi hazarde
trovis stagxon en Pireneoj kaj komencis la
lernadon. Poste, mi
partoprenis aliajn stagxojn en tiu loko kaj membrigxis
en Esperanto
Kulturcentro
de Tuluzo (EKC), kiun mi regule vizitas. Mi
dauxxrigas lerni
la lingvon pere de reta materialo de franca asocio
Esperanto France,
kelkfoja partopreno en la ]hatsapp-grupo kaj
retlisto de LIBE,
skajpado kun Nedeljka kaj frekventado de retaj
kursoj de Serba
Esperanto-Ligo
("SEL) kaj de Itala Asocio de Blindaj
Esperantistoj (IABE).
En 2023, mi partoprenis en la
projekto PEPINO pri inkluziveco de
blindaj esperantistoj, dank' al kiu mi havis
okazon vojagxi al Bjalistoko
kaj al la antauxlastaj IKBE kongreso en San
Benedetto del Tronto (Italio)
kaj UK en Torino. Al mi tre placxis la etoso kaj
mi trovis novajn
geamikojn, kaj cxi-jare, mi cxeestis en la zemuna
kongreso.
Mi estas instruistino cxefe pri la
franca, sed ankaux pri la angla kaj
la germana. Unu el miaj pasioj estas lerni
lingvojn, do en mia libera
tempo, mi dauxrigas lerni la italan kaj la
hispanan sola kaj kun helpo
de geamikoj.
Antaux kelkaj jaroj, mi laboris kiel
vojagxagentino kaj
dokumentalistino,
kaj dum 4 jaroj, mi trejnis blindulojn pri uzado
de komputilo
kaj brajlaj ekranoj.
Se mi estos elektita en la estraro de
LIBE, mi intencas okupigxi pri
nova facebook-pagxo kaj gvidi retan kurson por
francaj komencantoj.
Nedeljka
Lojxajicx:
Mi esperantistigxis en la jaro 1973.
kaj ekde tiam mi aktivas en la
Movado.
Mi instruas Esperanton cxeeste kaj rete kaj
aktivas en LIBE-agado.
Mi kunorganizas virtualajn Esperantosesiojn kadre
de Serbia E-Ligo kies
vicprezidantino mi estas. Mi dejxoris en la
estraro de LIBE kiel gxenerala
sekretario, vicprezidantino kaj nun mi estas gxia
prezidantino.
Mi kunorganizis kelkajn IKBE-n kaj partoprenis en
pluraj
Esperanto-renkontigxojn kaj
kongresojn enlande kaj eksterlande.
Mi klerigxis kiel psikologo en
Filozofia fakultato de Beogrado kaj
magistrigxis pri tiflopedagogio en Fakultato pri
speciala edukado kaj
rekapabligo en Beogrado.
Unue mi laboris kiel telefonistino en
hospitalo, sed poste, dum pli ol
dudek jaroj kiel bibliotekistino en Nacia
biblioteko de Serbio.
Dragan sxtokovicx:
)Kroatio):
Mi naskigxis en la jaro 1960. Post
vizito de baza lernejo, kie mi lernis
ankaux Esperanton, mi estis edukita kiel
telefonisto. Mi laboris 35 jarojn.
Mi havas edzinon kaj filinon.
Kelkfoje mi partoprenis en IKBE-J kaj
estis inter la organizantoj
de IKBE, okazinta en Kraljevica, Premantura kaj
Zagrebo.
Lastajn 20 jarojn mi estis estrarano de LIBE.
Jiri Jelinek:
Mi naskigxis en la jaro 1951. Post
studoj de la konservatorio en
Prago mi laboris kiel muzikinstruisto.
Mi eklernis esperanton en la jaro
1981 kaj dum la UK en Prago en la jaro
1996 mi submetigxis al la lingva ekzameno de meza
grado.
Komence mi kunlaboris kun la redakcio
de cxehxa e-gazeto Auxroro kaj
poste multajn jarojn mi mem estis gxia redaktoro.
Krome mi preparas
Esperantan Ligilon por brajla presado en la
blindulpresejo en Prago.
Joakim Lagartixa:
Mi naskigxis en la jaro 1958-a kaj
komencis lerni e-on en la fora
1983-a. En la tiama mondo, tiel malsama de la
nuna, mi faris la unuajn
pasxojn en Esperantujo, kiel cxiuj, per
korespondado. Postkiam mi akiris la
rudimentojn de la lingvo, mi ekkomencis korespondi
kun multaj homoj,
unue brajle kaj poste perkasede.
Prefere mi elektis por korespondado omojn forajn
de mia realajxo - kaj
geografia kaj lingva - kvazaux por testi, cxu
Esperanto estas fakte
neuxtrala
kaj funkcianta. Per tiu korespondado, mi multe
lernis pri kulturoj
ege diferencaj de la mia. Poste aperis la komputiloj
kaj interreto.
Tiuj teknikajxoj farigxis por mi grava avantagxo,
cxar per skajpo mi povis
kontakti en reala tempo kaj rekte interagi kun
multaj esperantistoj en vera
internacia etoso.
Pasis la jaroj - kaj, pro
diversaj kialoj, nur cxi-auxguste mi havis la
okazon partopreni esperantan internacian
renkontigxon.
Mi uzas interreton cxiutage kaj por
spekti diversajn esperantajxojn kaj
por kontakti amikojn en diversaj regionoj de la
mondo.
Pier Luigi Da Costa
)Italujo):
Naskite en 1941 kaj blindigxinte en sia sepa
vivjaro,
li diplomigxxis en instruista lernejo.
E-on li lernis komence de la sesdekaj
jaroj; longe apartenis al la
estraroj de Iabe kaj Libe. Jam pli ol kvar
jardekojn li redaktas la
kvaronjaran revuon "Itala Ligilo".
Lia cxxefa celo en E-ujo estas
disponigi al blindaj e-istoj la rimedojn
por aliri al la e-a kulturo; tial li pretigis
interalie komputilan
version de la Plena Ilustrita Vortaro kun aldono
de kelkaj fakaj
terminaroj kaj gravaj prilingvaj verkoj.
]erner Groen:
naskita en 1952 en Stapelmoorerheide
en Norda Germanio. Post mia
lerneja kaj profesia edukado mi estis soldato kaj
elektronisto,
blindigxis en la agxo de 22 jaroj, kaj poste
laboradis kiel masagxisto
en hospitalo.
Mi estis aktiva en politiko kaj en multaj
volontulaj taskoj dum pli ol
20 jaroj.
En 2014 mi farigxis entuziasma e-isto
kaj en 2019 mi estis elektita
Prezidanto de EBLOGO.
EBLOGO arangxas fizikajn kaj multaj virtualajn
eventojn, inkluzive de la
konstanta "Radio E-o de EBLOGO" per
https:\\live.radio.blindzeln.org\1.
Esperanto farigxis grava parto de mia
vivo, rilate al internacia
komunikado sur egala nivelo,
al la ideo de paco kaj al kultura intersxangxo
tutmonde.
Mi kredas, ke kune, per la planlingvo Esperanto,
ni povas plibonigi
la vivon de blindaj homoj en la mondo. Mi petas
vian subtenon.
Du vizitindaj lokoj
La parko de kanaloj
en La Louvi re
La parko La Louvi re, situanta en la
centra regiono de Belgio,
estas pitoreske trasulkita de kanaloj kaj akvaj
vojoj.
Gxi posedas multajn vidindajxojn, kreitajn de la
homa genio.
La Louvi re estas impresa heredajxo de la
industria arkeologio kaj
arkitekturo.
Auxdinte la nomon de la parko, oni
unue pensas pri la centra kanalo,
kiu trapasas gxin kaj pri la ebloj promenadi laux
ties bordo ambauxflanke.
gxiaj hidrauxlikaj sxipliftoj estas en la listo de
tutmondaj heredajxoj
de Unesko.
sxipliftoj. Inter Ville-sur-Haine kaj
La Louvi re funkcias kvar
hidrauxlikaj sxipliftoj jam unu jarcenton. Ili
ebligas venki la akvan
niveldiferencon de 17 m.
En 1888 regxo Leopoldo la Dua inauxguris la unuan.
La konstruado de la kanalo kaj la sxipliftoj
dauxris 32 jarojn (de #ahhe
al #aiag)".
La sxipoj de Kompanio de la Centra
Kanalo, veraj navigiloj por
retroigi laux la tempo, ebligas al la vizitantoj
malkovri tiun hidrauxlikan
heredajxon, ununuran en Euxropo.
La kompanio fakte proponas multnombrajn servojn.
Ekzemple sperti la
hidrauxlikan
sxiplifton de la 19-a jarcento en la centra kanalo;
veturi per trajneto kaj ekkoni la malnovajn
teknikojn de hauxlado;
eniri sxipon, tiratan de cxevalo; ekskursi per
bargxo, ktp.
En la parko funkcias "Rivera
sistemo el navigeblaj vojoj",
kiu por akcepti 1350-tunajn sxipojn,
neprigis la konstruadon de kabla
sxiplifto
en Str ly. Gxi estas la plej granda sxiplifto en
la mondo, venkanta
akvonivelan diferencon de 74 m.
Sciendajxoj. La sxiplifto konsistas
el du trogoj, longaj je 112 m kaj
largxaj je 12 m. Ili pezas po 8000 tunojn. La
tegmento de cxiu el ili
estas tiel granda kiel futbalejo.
La informejo posedas auxdvidajn
aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn.
Belvidejo kun stirata tablo proponas
vidajxon de la sxiplifto kaj de la
cxirkauxa regiono. Kelkajn kilometrojn for estas
la loko Ronqui res kun
surfaco de 1432 kv.m. gxi funkcias per du trogoj,
kiuj povus akcepti
sxipojn pezajn 1370 tunojn. La niveldiferenco
estas 68 m kaj estas
superata en 40 minutoj!
De la turo en la parko oni povas vidi
la Atomiumon en Bruselo, la
monumentan leonon en Waterloo kaj la sxiplifton de
Str py-Thieu.
Maxime LECHIEN
Armenio
En la komenco de la kvara jarcento
okazis evento, kiu antauxdifinis la
historian evoluon de la armena popolo.
Kristanismo eniris Armenion komence de la unua
jarcento kaj estis
akceptita kiel sxtata religio en 301. Tio
cxi okazis danke al du
gravaj agantoj, Grigor Lusavoricx (kleriganto) kaj
regxo Trdat.
Estas largxe konata fakto, ke la unuaj kristanoj
cxie estis persekutataj.
Grigor Lusavoricx multajn jarojn estis
malliberigita en profundega
foskavego (Khor Virabg), kiu gxis nun estas
konservita kaj estas dezirinda
vidindajxo por turistoj.
En 303 estis fondita la patrina
katedralo Sankta Ecxmiadzin, kiu
gxis nun funkcias kiel spirita centro de cxiuj
armenoj kaj kiel rezidejo de
la eklezia gvidanto.
Kristanismo farigxis la kredo de cxiuj sociaj
tavoloj, fundamento de la
mondkoncepto
de la armenoj. Gxi difinis la moralajn kriteriojn,
stimulis la evoluon
de la armena nacia kulturo.
La kristana kredo, al kiu la armenoj
restis fidelaj dum la jarcentoj,
farigxis baza faktoro por konservado de la
originaleco de armena kulturo
kaj lingvo.
La armena apostola eklezio estas gxis nun la ponto
inter la patrolando
kaj armenaj diasporoj en la tuta mondo.
La historia vivo de la armenoj pasis
en vasta armena montolando.
Preskaux en gxia centro trovigxas monto Ararat,
kiun laux Biblio Dio
destinis
por savi la patriarkon Noa.
La formigxo de la armena popolo komencigxis
cxirkaux 3000 jarojn antaux
Kristo.
Gravan rolon en tio havis gentoj, kiuj apartenis
al la hind-euxropa
lingva familio.
Trovigxante sur la limo de Azio kaj Euxropo, la
armenoj komunikigxis kun
ties kulturoj.
Fakte veran armenan kulturon estigis elementoj de
ambaux civilizoj.
Grave influis la armenan kulturon helenismo.
De tiu pagana epoko konservigxis multaj
arkitekturaj konstruajxoj.
Fama ekzemplo estas la templo de Garni (unua jc.).
Gravega evento de la kultura vivo
estis la kreado, en 405, de armena
alfabeto fare de Mesrop Masxtoc kun subteno de
katolikoso )*) Sahak Partev.
Cxi tion kauxzis la neceso traduki la biblion kaj
ekleziajn diservojn.
Jen la unua frazo tradukita el la biblio:
"Ekkoni sagxecon kaj edifojn,
scii dirajxojn de sagxuloj".
Nia popolo kun pietato konservas por estontaj
generacioj la tombon de
Mesrop Masxtoc en pregxejeto ne malproksime de
Erevano, en vilagxo, kiu
nun estas pilgrimloko.
La kreado de armenaj literoj stimulis
la evoluon de armena
literaturo, kiu formigxis per historiaj,
filozofiaj, teologiaj, natursciencaj kaj belartaj
menslaboroj.
Antaux la invento de la armena alfabeto la popolo
dum jarmiloj uzis
kojnoformajn
skribajxojn. Multo el tio konservigxis gxis nia
tempo.
La mezepoka historiisto de la kvina jarcento,
Movses ? orenaci
verkis konatan Armenan historion.
Ampleksan sciencan heredajxon
postlasis matematikisto, geografo,
kosmologo Anania sxirakaci (7-a jc.).
Lia monumento staras en Erevano, antaux la muzeo
Matenadaran,
kies pleja ricxajxo estas miloj da antikvaj
mezepokaj manuskriptoj.
Erevano, la cxefurbo de Armenio, estas unu el la
plej malnovaj urboj de
la mondo,
samagxa kiel Romo kaj Samarkando. Gxi havas
"atestilon de naskigxo", kiu
estis trovita dum arkeologiaj foslaboroj en la
1950-aj jaroj.
Erevano estas 2783-jaragxa. En la centro de la
cxefurbo
konservigxis kelkaj pregxejoj: Sankta Katogike
(13-a jc.),
Zoravar (17-a jc.), Sankta Sargis (15-a jc.) kaj
aliaj.
Admirinda vidindajxo estas la muzeo kaj fortikajxo
Erebuni, Urartua urbo de
la oka jc. a.K. )**).
Tamen Erevano kaj la tuta Armenio estas ricxa je
belegaj pregxejoj kun
krucosxtonoj.
Krucosxtono estas tre originala esprimo de la
armena arto.
Tio cxi estas iaspeca sxtona ajxuro kun kruco kiel
grava parto,
kaj cxirkaux gxi admirindaj ornamajxoj.
Malsupre de la kruco estas inkrustita la simbolo
de eterneco.
La belecon de la altmonta lago Sevan
(1897 m super la marnivelo),
unu el la plej altaj en la mondo, ne eblas
priskribi per vortoj; Cxi
tion necesas vidi.
Nuntempa Erevano estas antikva kaj
moderna samtempe. Promenante sur
la stratoj oni povas vidi malnovajn konstruajxojn
apud la modernaj, kaj
belegajn kafejojn kaj restoraciojn, akvan parkon,
ktp.
Sub protektado de Unesko, la armena
popolo kaj la tuta kristana
mondo festis en 2001 la 1700-jarigxon de
kristanismo cxe ni. Fare de
sxtata organiza komitato estis pluraj specialaj
arangxoj. La plej gravaj
estis inauxguro de pregxejo Grigor Lusavoricx en
septembro, pilgrimado
al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj
vidindajxoj.
Lida ELBAKJAN
(*) Titolo de la cxefpastro de la
armena kaj de iuj aliaj
orient-kristanaj eklezioj.
(**) Urartuo jam estis politike grava
regiono dum la inter-traktadoj
kaj -bataloj inter Asirio kaj la hititoj en la
17-a jc. a.K.
Du legindaj
libroj
Vojagxante kun
Marko Polo
cxu eblas vojagxi tra la tempo?
Kion vi faras, se vi volas viziti
Italion? Vi simple, se vi havas
tempon kaj monon, konsultas vian Pasportan Servon,
iras al la plej
proksima stacidomo, acxetas bileton kaj post
kelkaj horoj en trajno vi
estos (ekzemple) en "la Eterna Urbo"
Romo.
Tamen se vi volas viziti ne la modernan Romon, sed
tiun de Cezaro aux
Auxgusto, kion vi faru?
cxu viziti la ruinejojn de la Forumo?
cxu eble kun dika gvidlibro, kiu klarigas la
signifon de la restintaj
sxtonaroj?
Mi ne scias, cxu tio kontentigos vin aux ne. Sed
mi iomete dubas.
Se vi volas viziti la antikvan Romon, tiam vi iru
ne al la fervojo, sed
iru al via libro-bretaro
(aux -vendejo), elektu unu aux du volumojn de
antikvaj verkistoj kaj
eklegu.
Tiel antikvuloj mem interparolos kun vi. Kaj vi
ekscios, kion ili
pensis, auxdis kaj vidis,
kaj ne tion, kion ni pensas, ke ili pensis....
Sed mi ja recenzas "La libron de
mirindajxoj" de Marko Polo.
Do kial mi komencis de Italio? cxu cxar li estis
veneciano, italo?
Jes ja, sed estis alia kauxzo.
Tiu e-a traduko povas esti por vi vera
tempovojagxilo
en la epokon jam pli ol 700 jarojn for de ni.
Tiu epoko estis epoko de grandaj konfliktoj.
Pri la krucmilitoj inter la kristanoj kaj
islamanoj ni ja, eble,
ankoraux rememoras,
sed samtempe Okcidenton minacis alia imperio:
gxingishano komence de la 13-a jarcento fondis la
mongolan mondimperion.
Tiu imperio iom post iom englutas ne nur Cxinion
kaj Mongolion,
sed baldaux preskaux cxion en Azio, inkluzive de
Irano, Irako,
pli malpli Turkio kaj de grandaj partoj de la
orienta kaj meza Euxropo.
En la jaro 1241 apud Lignico
)Pollando) kaj poste apud Vieno
la okcidentanoj sukcesis kontrauxstari kaj rebati
la malamikajn
soldatarojn.
En 1370 tiu giganta imperio suferis gravan baton:
Cxinio, longtempe
mongola teritorio,
sukcesis venki kaj elpusxi la mongolan dinastion.
Tiu politika sxangxo ankaux tre influis la cxinan
vivon:
la nun ekreganta Ming-dinastio malpermesis,
ekzemple, cxiujn religiojn,
kiuj ne
estis origine cxinaj, sed permesataj kaj tolerataj
aux ecx subtenataj de la
mongoloj kiel ekzemple, la kristanismon.
Sed inter tiuj gravaj datoj por la
historio de la mondo, la patro kaj
onklo de Marko Polo en la sesdekaj jaroj de la
13-a jarcento kaj poste
ankaux Marko mem (1272 gxis 1296)
vojagxis al la malproksimega Azio.
Ni ne forgesu, ke oni marsxis, eble, du aux tri
jarojn piede por atingi la
cxefurbon de la mongoloj, la nunan Pekinon.
Tamen la Poloj ne estis la unuaj
euxropanoj kaj ankaux ne la lastaj,
kiuj komencis la vojagxon kaj sukcesis vivaj
reveni.
Marko mem mencias aliajn, kiujn ili dum la vojagxo
renkontis.
Sed por ni Marko Polo kaj lia libro tial estas
tiel grava, cxar la aliaj
ne postlasis tiom da informoj kiel li.
Tiu merito por Marko kaj felicxo por ni, la
posteuloj,
estis kauxzita de malfelicxa evento en la vivo de
Marko.
Lia gepatra urbo Venecio malvenkis en milito
kontraux Gxenovo
kaj li igxis malliberulo. Sed dum la restado en la
mallibero (inter 1298
kaj 1299)
li diktis sian verkon al Rustichello. Fakte sen
tiu cxi persono,
versxajne, neniu plu scius ion pri la fama vojagxo
de la Poloj.
Sed nun ne imagu, ke Marko diktis en senluma kaj
malpura mallibereja
cxambracxo!
Altklasaj malliberuloj kiel ili, gxuis certajn
privilegiojn, kaj povis,
ekzemple, promeni,
akcepti vizitojn de amikoj, renkontigxi, ktp.
Tiu traduko el la malnova franca
sukcesas tre bone redoni la etoson
de tiu fora epoko. La tradukinto Daniel Moirand
kreis verkon, kiu
dum legado preskaux sxajnigas, ke vi auxdas la
vocxon de Marko,
diktante al vi siajn aventurojn.
Sed cxar ja la tempoj preterfluis kaj sxangxigxis,
necesis ne nur bona
traduka kapablo.
Por helpi al la leganto vojagxi al la tempo de
Marko, necesas informoj
pri la tempo kaj gxiaj cirkonstancoj.
Tiujn abunde kaj en suficxa, ne troa kvanto donas
la antaux- kaj postparolo
kaj la multaj piednotoj.
Per ili vi havas enkondukon en la epokon laux la
hodiauxa scienco kaj scio.
Mi gratulas al Daniel Moirand, cxar li sukcesis
verki libron, kiu ne nur
estas bona, sed, certe, almenaux samaltkvalita
kiel traduko en unu el la
naciaj lingvoj.
Estu pli da tiaj libroj en nia lingvo!
Wolfram ROHLOFF
Serio Oriento-Okcidento, vol. 34.
Unu grandan rondon
familian
La libro "Monda Federacio?
Ampleksa Analizo de Federacia Mondregistaro"
de profesoro Ronald J. Glossop meritas seriozan
atenton de cxiuj
esperantistoj.
Tio direndas cxar, same kiel la auxtoro de la
libro, mem esperantisto,
cxiuj esperantistoj cxie ankaux preferus vivi en
la mondo,
en kiu pli bona kaj pli justa politiko regus super
ni.
Tio memorigas lastatempan aludon de Humphrey
Tonkin, kiam li trafe demandis
"Pro kio nia Esperanto?" kaj pledis ke
ni, pli ol antauxe, strebu al tio,
kion li nomis dinamika kaj aganta tutmonda
Esperanta
Internacio;
io simila al Amnestio Internacia.
Ronald Glossop pasie kaj forte
argumentas, ke la nuntempa politika
registara stato de la mondo estu reformata kaj
plibonigata.
Malgraux memevidenta sindedicxo al la
ideo de mondregistaro, li honeste
kaj klere prezentas la argumentojn kaj por kaj kontraux
la ideo de
mondregistaro.
Fine li montras erudicie, ke pasxo antauxen atingi
tian pli sanigan mondon
estu formo de monda federacio; federacio, en kiu
ni cxiuj
estus civitanoj de la mondo, anstataux esti nur
civitanoj
de niaj denaskaj naciaj kaj multnaciaj sxtatoj.
Nur tio helpos nin abolicii la aktualan hxaosan
politikan militeman
staton de la mondo.
La esperanta versio de la libro
aperis en la jaro 2001, dum la angla
eldono
datigxas je 1993. La malmolkovrila, klare presita
esperanta eldono
estas elangligita de la auxtoro mem kunlabore de
Johano Rapley
kaj enhavas novan finan 9-an cxapitron
gxisdatigitan.
Sekvas el tio, ke kaj la originala
angla verko kaj la fina #9-a cxapitro
antauxis la terurajn eventojn de la 11-a de
septembro 2001 kaj pli grave,
tiujn, kiuj estas okazintaj poste: la atakoj de
Usono kontraux
Afganio kaj la militemaj deklaroj de la Prezidento
de Usono kaj liaj
konsilistoj.
La libro enhavas la sekvantajn
cxefajn cxapitrojn ; enkonduko, bazaj
konceptoj,
rilato inter juro kaj registaro, argumentaro por
federacia mondregistaro,
polemiko kontraux federacia mondregistaro,
la mondfederista respondo, proksimigxe al
demokrata monda federacio,
resumo kaj komentario, gxisdatigo, specimena
bibliografio,
sigloj kaj indekso.
Kiel la unua indiko pri tio, kio
sekvos, frape, en la komenco de la
libro, ni legas la dedicxajn vortojn "Por la
evoluanta monda komunumo".
Komentariistoj pri federalismo ofte
priskribas gxin kiel specon de
jurismo; kulminon de la koncepto de rego de la
juro.
La kialo estas tio, ke la disdivido de povoj en
federaciaj politikaj
sistemoj
estas afero de konstitucia juro, antauxe
interkonsentita de cxiuj
individuaj sxtataj unuoj,
kiuj intencas konsistigi aldonan federacian
sxtaton.
Post kreo de la nova federacia sxtato, disputoj
pri la amplekso de tiuj
apartaj povoj
solvigxas pli ofte fare de jugxistoj ol fare de
politikistoj.
Notindas, ke la plimulto de komentariistoj pri
federalismo estas juristoj.
Tiu cxi libro estas escepto el tia
gxeneralajxo kaj do tiuj, kiuj
intencas
legi la libron, ne estu fortimigitaj de mia aludo
al juro!
Ronald Glossop profesie estas
filozofo, ne juristo.
Krom esti bone konata usona esperantisto, li
aktivas ankaux en la
internaciaj movadoj
Federacio Monda kaj Amnestio Internacia.
Lauxdinda ekzemplo de la supre menciita
aludo farita de Humphrey Tonkin.
La libro komencigxas per la diro de William
O. Douglas, eksjugxisto
de la Usona Supera
Kortumo,
kiu deklaris: "Mondfederacio estas ideo, kiu
ne mortos. cxiam pli kaj
pli da
homoj venas al la konkludo, ke la paco devas esti
pli ol pauxzospaco,
se ni volus pluvivi; ke la paco estas produkto de
legxaro kaj socia ordo;
kaj ke tia legxaro estas esenca kondicxo,
por ke la potenco de armiloj
ne regu la mondon".
Se oni interpretas tiun cxi diron
kiel esprimon de optimismo pri
baldauxa atingo de iu mondfederacio, bedauxrinde,
sxajnas al mi, ke la
okazintajxoj de 11-a de septembro 2001 kaj tiuj,
kiuj okazis poste, faras
la vortojn de jugxisto Douglas tro esperigaj.
Mi klarigu tion. Estas vera aforismo,
ke "tiuj, kiuj posedas potencon,
malofte pretas volonte fordoni gxin." Tion
oni devas diri, cxar, se
iam estis dubo pri tio, la agoj de la usona
registaro post la 11-a de
septembro elmontras la gigantan amplekson de la
potenco de Usono, kaj
ekonomia kaj militeca, en la nuntempa mondo,
potencon, kiu multe superas
la potencojn de cxiuj aliaj sxtatoj. Neniu,
posedanta tian potencon,
libere volas perdi gxin.
La baza ideo de federalismo estas, ke
la membraj sxtatoj de la
federacio,
kiel kondicxon de membrigxo en la federacio,
transdonu iujn el siaj
antauxaj potencoj al nove kreota federacia sxtato.
Kiel membraj sxtatoj,
cxiu egalas la alian. Iugrade, la fordono
malfortigas cxiujn kaj aparte
tiujn, kiuj antauxe havis pli grandan potencon.
Malgraux tio, konsekvenco
estas, ke praktike la potenco de la nova
federaciigita sxtato baldaux
superas la potencon de cxiu el la membraj sxtatoj.
Estus naive pensi, ke Usono, kiel
nuntempe estrata, volonte fordonus
potencon, kiun gxi gxis nun gxuas.
Sxajnas al via recenzanto, ke la nuntempa usona
registaro, kune kun siaj
bonaj konataj sintenoj al tiaj aferoj, estas la
plej granda malhelpo
kaj bariero
al atingo de ia ajn mondfederacio. Lige al la hxaosa kaj
dangxera sxtato de nuntempaj
inter naciaj mondaferoj, kiu povas dubi
ke ia sistemo, pli bona ol tio kion ni nun havas,
estas urgxe bezonata!
En sia libro Ronald Glossop forte
argumentas, ke la nuntempaj
Unuigxintaj Nacioj (UN) nek efike, nek
demokratie reflektas nuntempajn
bezonojn de la popoloj de la mondo.
Kiel usonano, gxuanta federacian sistemon en sia
propra vasta lando, la
sistemon, kiu, malgraux siaj enlandaj problemoj,
sukcese unuigas 50
apartajnsxtatojn, li argumentas, ke tiu federacia
principo estu aplikata al
la tuta mondo; ne nur ke la mondo bezonas sian
propran tutmondan
registaron,
sed ke tiu monda registaro devas esti speco de
federacio; ke la
politika kaj jura konceptoj de federalismo estu
aplikataj al la tuta mondo.
Pro la fakto, ke nur minoritato de
popoloj vivas sub federaciaj sistemoj
kaj ecx inter tiuj, kiuj havas tian sperton,
multaj nur tre suprajxe
komprenas, kio estas federalismo aux kiel gxi
funkcias, Ronald Glossop
uzas la komencajn pagxojn de la libro por klarigi
tiajn bazajn konceptojn.
Tion li faras bonege.
Faktoro, komuna al cxiuj federacioj,
estas parta aux plena akcepto
de la principo, ke registaraj povoj nature
dividigxas en tri bazajn
kategoriojn:
legxdonajn, ekzekutivajn kaj jugxajn; kaj aldone,
akcepto de la
principo de disdivido de tiuj cxi povoj inter la
membraj sxtatoj de la
federacio, t.e. inter la kreita centra federacia
registaro kaj gxiaj
membraj sxtatoj.
La maniero distribui tiujn povojn ne cxiam samas;
ekzemple,
Usono kaj Auxstralio gxenerale donas specifajn
elektitajn povojn al
la centraj federacia registaro kaj parlamento,
lasante la ceteron, ofte
ne listigitan, al la konstituantaj membraj sxtatoj.
Kanado faras la kontrauxon.
Pro la fakto, ke en la koro de
federalismo estas la koncepto de
akceptata divido de povo kun la sekva legxa
limigado de potenco, la apliko
de la koncepto povas funkcii pace kaj efike, nur
se cxiuj partioj de
federacia unio libervole akceptas tiujn bazajn
faktojn, kaj konsentas,
ke disputoj inter ili pri la amplekso de
individuaj potencoj estu solvataj
per sendependa sistemo de tribunaloj.
Plej multaj federacioj originas el la
sento kaj kredo, ke, kvankam la
konstituantaj partoj, la federaciigxontaj sxtatoj,
ne volas perdi cxiujn
siajn individuajn identecojn kaj potencojn, ili ankaux
volas profiti
de la fakto, ke unuigxo pli ofte ne profitigos
cxiujn partiojn.
Tiaj sentoj kaj kredoj superregas la sintenojn, ke
potencaj sxtatoj ne
volas
malplifortigi siajn potencojn, kaj malfortaj
sxtatoj ne volas droni en
la kreota pli potenca federacia sxtato. Por atingi
tion, kompromisoj
neeviteblas.
Por ilustri la diferencon inter
federacioj kaj konfederacioj, Ronald
Glossop
rememorigas al ni, kiel, konstitucie, kiam la
unuaj 13 britaj kolonioj
ribelis kaj deklaris
siajn sendependigxojn de Britio en 1776, ili unue
elektis ne federaciigxi
sed nur konfederaciigxi. Li emfazas la diferencojn
inter la du
konceptoj, dirante, ke tiu cxi unua konfederacio
tiom ofte malbone kaj dangxere stumblis, ke en
1789 la gvidistoj
de la 13 tiamaj novaj sendependaj sxtatoj decidis
nuligi sian
konfederacion kaj federaciigi sin, do kreante la
nuntempan Usonon.
Ronald Glossop similigas la situacion
de la 13 ekskolonioj gxis
1789 al tiu en la nuntempa mondo.
Malgraux multaj diferencoj, li similigas la
sxtaton de la 13 novaj
sendependaj sxtatoj rilate al sia konfederacia
registaro, al la rilatoj
inter UN kaj gxiaj nuntempaj suverenaj membraj
sxtatoj.
Li trafe memorigas al ni, ke UN ne
estas federacio aux ia formo de
registaro; ke
gxi estas nur speco de malfortega asocio de
kunlaboro inter
la naciaj sxtatoj de la mondo, kiuj
cxiuj retenas siajn suverenajn rajtojn. Tial estas
dubinde, cxu gxi meritas
ecx la nomon de konfederacio.
Strukture, gxi estas ankaux treege maldemokratie
starigita kaj regata
per la garantiitaj vetoaj rajtoj, donitaj en la
Sekureca Konsilio al
5 el la plej privilegiitaj potencaj naciaj sxtatoj
en la mondo. Dum tiuj
5 potencaj sxtatoj dominas la Sekurecan Konsilion,
tiujn vice dominas
Usono.
Ronald Glossop volonte agnoskas, ke
krei demokratian kaj justan sistemon
de monda federacio estos tre malfacila kaj
grandega defio. Lia
espero estas, ke iel UN iam estos reformita kaj
igxos vera demokratia
federacio de la popoloj de la mondo.
La nuntempa nombro de membraj sxtatoj
de UN estas 199, kaj estas
atendate, ke baldaux alia malgranda, malforta
sxtato, Orienta Timoro,
membrigxos. Ne estos facile juste akomodi
pretendojn kaj esperojn de
tiaj miniaturaj sxtatoj, kia Orienta Timoro,
en ia estonta monda
federacia registaro,
en kiu samtempe giganta sxtato kiel Usono ankaux
membras.
Aldone, ni ne forgesu, ke multaj popoloj de la
mondo ankoraux ne
posedas propran sxtaton kaj ankoraux luktas por
ekposedi gxin.
Kvankam ne cxiuj sukcesos, iuj ja atingos tion.
Kompare kun tio, kio estas okazanta en Euxropo,
federaciigi la tutan
mondon estos tre malfacile.
Ronald Glosop trafe diskutas
malfacilajxojn kaj konvinke prezentas
la argumentojn por kaj kontraux la ideo de monda
federacio.
Li penas refuti la kontrauxajn argumentojn, donas
resumon, kaj fine
pledas por
sia preferata federacia solvo. Klarigxas, ke li
havas neniujn iluziojn
pri la malfacileco de la tasko.
Kvankam mondfederaciigxo ja signifas,
almenaux teorie, malfortigon de
potenco, (imagu Usonon kiel centrigitan sxtaton
kaj ne kiel
federaciigitan),
pro la havebleco gajni novajn ecx pli grandajn
potencojn en
nove kreita monda federacio, la demando levigxas,
cxu Usono, jam fakte
kaj reale la plej potenca sxtato en la mondo,
bonvenigus sxancon pravigi
jure kaj konstitucie sian fakte superan potencon
ene de ia nova jura
mondfederacio.
Pro tio, Ronald Glossop lerte emfazas
la gravecon havi en iu ajn
mondfederacio demokratiajn rimedojn responsigi
tiujn, kiuj estros kaj
gvidos .in. Iel tiuj responsigaj rimedoj devos
doni finajn potencojn al
la popoloj de la mondo kaj ne al la
potenculoj sxtataj, korporaciaj aux
individuaj.
Winston Churchill iam diris, ke
"demokratio estas la plej malbona sistemo de
regado gxis oni konsideras
la alternativojn! Se estas malfacile demoktratiigi
multajn landajn sociojn,
kiom pli malfacile estos demokratiigi la tutan
mondon, funkciantan kiel
unu granda monda federacio.
Tamen, banale dirate aux ne, la politika mondo, en
kiu ni vivas,
sendube, estas malsana. Eblas diri, ke gxi prezentas
sin simile al tio,
kiel la landoj de la 18-a jarcento prezentis sin
al la angla filozofo
Thomas Hobbes, kiu opiniis ilin esti senbridaj,
hxaosaj, senlegxaj kaj
tro perfortemaj; socioj, en kiuj perforto kontraux
malfortuloj estis
normo. La solvo, proponita de Hobbes en lia fama
verko "La Levjatano"
(angle The Leviathan), helpis akceptebligi kaj
normaligi la
koncepton de la moderna landa suverena sxtato, cxu
nacia, cxu multnacia,
cxu ecx ne nacia. sxtatoj kaj nacioj ambaux estas
hom-artefaritaj konstruoj.
Ene de la landoj.teritorioj de la
bone funkciantaj sxtatoj, uzo de
perforto
estas legxe malpermesata, escepte fare de la
sxtato mem, kaj tiam,
nur kiam pravigataj demokratie. Krimaj agoj estu
puneblaj nur fare de
iu sxtato. Perfortajxoj, ecx kiam faritaj de
sxtato, cxiam estu bedauxrind-
ajxoj kaj pravigataj nur cxe socia
bezono havigi ilin, laux la demokrataj fundamentaj
legxoj de la aparta
sxtato.
La celo de la recenzata libro estas
helpi persvadi nin, ke la mondo,
malgraux multaj malfacilajxoj menciitaj, ja
bezonas similan solvon,
kiel Hobbes proponis al la pli malgrandaj
politikaj unuoj de sia tempo.
Sen scio pri tio, kio estis okazonta
post la 11-a de septembro, en
cxapitro "Proksimigxe al Demokrata Monda
Federacio"
Ronald Glossop prove alfrontas la problemon kiel
alproksimigxi al ia
mondfederacio.
Kiel iniciati tian projekton? Li sugestas, ke,
cxar la malvarma milito
estas malantaux ni, ni nun agu por konverti UN en
tian mondan federacion.
Ne mankas malhelpoj sur tiu vojo. Pro la eventoj
post la 11-a de septembro
oni pli pesimismigxas pri la sxancoj, ke oni
baldaux atingos
tion. Kiel la kvin sxatoj, kiuj nun posedas
vetoajn rajtojn en la
Sekureca Konsilio,
interkonsentu fordoni tiajn rajtojn?
Menciindas kelkaj agoj, kiuj
pruvas malemon de la nuntempa registaro
de Usono al iu propono plifortigi UN aux iri
antauxen al ia formo de
mondregistaro.
Usono ofte ne pagas siajn kotizojn
por puni UN.
La iniciato starigi sendependan
mondan kriminalan tribunalon por jugxi
akuzatojn pri internaciaj krimoj, krimoj similaj
al tiuj kontraux Usono
en la 11-a de septembro, estas forte oponata de la
usona registaro, cxar
alie eblas, ke usonaj militistoj
iam estos kondamnataj de gxi.
La emo pasxi for de jam akceptitaj
traktatoj, ekzemple la Kioto
Protokolo,
temanta pri tutmonda varmigxado, la anoncitaj
intencoj
kontraux la Kontrauxmisila Traktato,
kontraux nukleaj prov-eksplodigoj,
novaj protokoloj temantaj pri biologiaj kaj kemiaj
armiloj,
kaj plej lastatempe, cxe Guantanama Golfeto
en Kubo,
la rifuzo doni al la kaptitoj el Afganio la
rajtojn de militkaptitoj,
la minacoj kontraux aliaj landaj registaroj.
Kio okazos, se Usono decidos ataki Irakon?
Supozeble, la intenco estas
denove ignori UN.
Ne eblas ne diri, ke la ideo de
monda federacio, kvankam necese
gxusta kaj lauxdinda, estas nur iom pli
ol utopia revo en la nuntempa mondo.
Tion, mi suspektas, la lauxdinda auxtoro de tiu
cxi bonega libro agnoskus.
Tamen, tiel nomataj perditaj kauxzoj
ne cxiam estas perditaj.
Mil jaroj estis bezonataj antaux ol grandaj partoj
de Euxropo povis gxui
pacon,
kaj ecx nun ne cxiuj partoj. Ni ne forgesu, ke
estas pli ol 200 jaroj
de kiam la propono uzi metran sistemon estis unue
prezentita al la mondo.
Iuj landoj de la mondo ankoraux ne uzas gxin.
En mia propra lando Auxstralio ni
bezonis pli ol 100 jarojn, antaux ol
ni sukcesis fine abolicii la fifaman blankan
auxstralian enmigradan
politikon.
Ecx nun multaj el ni ankoraux trovigxas mense sub
influo de tiu politiko
de supereco kaj aparteco.
Nia propra Esperanto, neuxtrala kaj
relative facile lernebla kaj uzebla
internacia lingvo, ankoraux ne estas pli ol
margxene uzata tra la mondo.
Tiuj, kiuj subtenas la noblan ideon
de Monda Federacio, tiuj,
kiuj lauxdas la lertajn kaj progresigajn pledojn
de profesoro Ronald
Glossop, ne perdu esperon. Intertempe, tiu cxi
libro kuragxigos ? iujn,
kiuj strebas atingi pli racian, demokratian solvon
por la monda politika
registara problemo.
Kep ENDERBY
Du poemoj de Geraldo
Mattos
PERFEKTULINO
Vi estas bela! Flirtas via haro
Kisata de pasiigitaj ventoj
Kaj tion, kion via okulparo
Rigardas, tuj animas vivosentoj.
La nevenkeblan tiron de la tentoj
Posedas viaj trajtoj sen eraro
Kaj viaj mamoj dum koler-momentoj
La fluson montras de tempesta maro.
En la beleco vin ne venkas Frine:
La tuta via korpo diojn ravas
Kaj homojn frenezigas halucine....
Sed ve! vi ne perfektas, nur pro tio,
Ke vi interne de la brusto havas
Ne koron, sed amason da glacio....
AKVOJ VOLUPTAJ
Mi vidis: kun la korpo kaprice
etendita
sur la legxera sablo de plendmurmura bordo,
si kusxis en la molo de pozo aminvita,
montrante la spektaklon de rava trajtagordo.
La ondajn movojn sekvis la ritmo
sangekscita
de sxiaj mamoj indaj je kiso kaj je mordo;
atingis tusxebrie jam maro infinita@
gxis sxiaj logaj kruroj, en sugestia tordo.
sxi levis sin, depusxis la sablon de
la flankoj
kaj plongxis en la sinon de dolcxaj sxauxmoblankoj;
la maro sxin akceptis per amdeklara zumo!
La ondoj (mi gxin vidis!) sxin
stringostrecxe gxuis
kaj kiam sxi emergxis, seksincititaj fluis
el sxia mam' kaj ventro, sub sxia
bankostumo....
kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Olena Posxivana
velika dijivska
22/226
UA-49068 _Dnipro,
Ukrainio
(R.p.:
amatalena(cxe)ukr.net)
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.:
lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01
_Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.:
lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
por ricevi la revuon retposxte
skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S.
Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca,
Italio
(r.p.:
dacostapl(cxe)gmail.com)
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo Da Costa Libe)
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL)) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
(la lasta numero de "Esperanta
Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe:
www.libe.slikom.info)